Erik Tantal
La Kimero
Rakonto
el la estonteco
2-a Eldono 2020
Enhavo
La kimero estas kreaĵo el la greka mitologio kunmetita el diversaj vivaĵoj kun leonkapo, korpo de kapro, kaj vosto de serpento. Hodiaŭ por medicinistoj kaj biologoj ĝi estas organismo el genetike diversaj ĉeloj. La sekvanta rakonto devenas el la proksima estonteco. Eventualaj similecoj kun vivantaj homoj aŭ aktualaj aferoj estas tute hazardaj.
La plej malbona evidente ĉesis. Malproksimiĝis la fulmotondro, kiu sendis la lastajn mallaŭtajn tondretojn. Ankaŭ la torenta pluvo malpliiĝis. Verdire idealaj kondiĉoj por la nokta ripozo. Sed estis ĉiam ankoraŭ vere tro varme kaj humide en la ĉambro. Sven rapide malfermis la fenestron sed tuj poste denove fermis ĝin. Nun venis la kuloj. „Kial mi ne muntis la dratan kulvualon dum la lasta semajno?“, li pensis. Bedaŭrinde nun estis tro malfrue. Li estis laca. Tial li bezonis multajn komencojn por venki la monstron. Tute elĉerpite li falis sur la liton.
Dum ekdormo lin daŭre sekvis la zumanta brueto de la insekto, kvankam li tute certis, ke ĝi estis transportita en la kuloĉielon. Jes, nun li povis certiĝi. Malantaŭ blanka, dika nubo memstare malfermiĝis pordo, la eliro al la kuloĉielo. Super vasta herbejo ŝvebis gigantaj svarmoj da kuloj. „Ĉi tie mi estas“, allogis lin milda voĉo kaj Sven pensis, ke li rekonis 'sian' ĵus mortigitan kulon. Ĝi ŝajne ne konservis koleron, sed dance partoprenis kune kun la aliaj la ascendantan kulokirlon. Kolektiĝis milionoj da insektoj.
Meze de la herbejo troviĝis granda muro, minimume dek metrojn alta. Ĉi tie prezentiĝis la aktualaj novaĵoj. „Tion mi jam konas“, murmuretis Sven, ĉar antaŭ la ekdormo li ĵus spektis la lastajn mesaĝojn. Nun en sonĝo sin ripetis la raporto pri la japana esplorprojekto por kiu la naskiĝo de kimero el homo kaj besto unuafoje estis permesita en la jaro 2019. Temis pri la kulturado de anstataŭigaj organoj por homoj.
Sur la mura ekrano nun aperis unu post la alia ĉiuj ajn homaj organoj, apude en granda formato la vizaĝoj de rikanantaj ratoj, porkoj kaj hundoj. Sven sin turnis en la lito de unu flanko al la alia kaj ĝemis. Nun la kapo de la anoncistino pli kaj pli ŝanĝiĝis. Unue malaperis la konturoj kaj la bildo iĝis ŝancelfuŝita, poste la buŝo transformiĝis al beko. La bela hararo estis anstataŭigita per giganta cerva kornaro. La anoncistino nun ne plu svingis la brakojn. Longaj tentakloj, same kiel tiuj de polpo, transprenis la movojn.
Sven ŝvittrempite leviĝis kaj sidiĝis sur la rando de la lito. La sonĝaj bildoj plue videblis. Tian sonĝon li neniam antaŭe travivis. Li ne konsciis, ke spekti novaĵsendaĵon antaŭ la dormo povus havi tian efikon. Antaŭtagmeze li estis informinta sin pri la studo de bioteknologio. Estis klare ke li bezonis rakonti pri tiu sonĝo al la kunstudentoj. Sed kiel Sven nun povis kvietiĝi?
Tuj post matenmanĝo Sven decidis denove tralabori la informojn pri la japana esplorprojekto. Tiam li volis profundigi la konversacion kun la kunstudentoj. Li ja komprenis, ke tiu projekto baziĝis sur tiu genia nova ideo: Oni enplantis homajn fontoĉelojn [*] en genetike ŝanĝitajn bestajn embriojn. Tiuj ne plu kapablis produkti propran pankreaton. Tial ili devus uzi la disponitajn homajn fontoĉelojn por formi la mankantan organon.
____________________________
[*] sendiferencaj ĉeloj, angle: stemcells, germane: Stammzellen, france: cellules souches
Post maturiĝo oni disponus pri pankreato, taŭga kiel transplantaĵo por homo. Kaj verŝajne ne plu okazus danĝera depuŝado de la fremda organo. „Kial tio estus malĝusta interveno? Se tio funkcius, la daŭra manko de bezonataj organoj por transplantado malaperus, ĉu ne?“ Kun tiuj ideoj en la kapo Sven promenetis enpensiĝeme al la kafo-aŭtomato, kie Volker jam atendis.
„Bonan matenon, Sven, kiel vi majstris la unuan tagon?“
„Bone, sed multo vagadas tra mia kapo. Mi intertempe ne plu certas, ĉu tiu studfako vere estas ĝusta por mi“, respondis Sven.
„Ĉu vi fantazias? Tuj post la komenco rezigni?“ Volker estis surprizita. „Ni ja jam planis daŭrigi nian karieron en Tokio post kelkaj semestroj!“
„Ha, 'konnichiwa' [*], vi ja nur volas kuiri rizon kune kun Sakura“, ŝercis Sven. Ambaŭ studentoj hieraŭ konatiĝis kun Sakura dum la informaranĝo kaj esperis denove renkonti ŝin hodiaŭ matene ĉe la kafo-automato.
__________________________
[*] japana salut-esprimo, 'ha lo'
Sven estis la unua, kiu ekvidis ŝin. Lia tuta vizaĵo brilis pro ĝojo.
„Atentu, ŝi jam venis“.
Volker tuj rapidegis al la kafo-aŭtomato.
„Ĉu kun lakto aŭ sen lakto?“, li demandis kaj fiere servis la kafon al la beleta kunstudentino, kiu kompreneble ĝentile dankis. Volker ne povis eviti ĵeti triumfan rigardon al Sven. Li ja rimarkis ke Sven ankaŭ interesiĝis pri ŝi.
„Jes, nun ni estas triope. Eventuale ankoraŭ aliaj venos, sed ni povas jam komenci la diskutrondon. Kion vi pensas pri la informaranĝo hieraŭ?“, demandis Sven.
Scivoleme li atendis la unuan diron. Li ne planis gvidi la rondon, sed ne tiom bone ekfunkciis la diskutado. Volker iomete konfuzite rigardis al Sakura kaj turnis sin al Sven. Sakura heziteme rimarkis:
„Kion vi pensas? Hieraŭ ni ja ricevis bonajn informojn. Tamen ni ankoraŭ estas tro sensciaj. Mi proponas iom ĝisatendi la venontajn prelegojn kaj seminariojn.“
Sven bezonis ideon por ebligi konversacion pri la komuna studfako. Tial li ekrakontis pri sia hieraŭa sonĝo. „Ho ve, tio certe estis inkubo“, komentis Volker.
„Mi ĝojas, ke la faritaĵoj de niaj famaj esploristoj povis tiom forte impresi vin. Mi mem normale havas aliajn sonĝojn.“ Dum tio Sakura ne povis subpremi ruzetan rideton.
Sven postulis plian objektivecon kaj notis: „Jes, jes, sed pri tiaj sonĝoj ni ja povus paroli hodiaŭ vespere post glaso da biero. Nun ni ja devas diskuti la genteknikon, ĉu ne?“
Per la rakontita sonĝo Sven povis akiri intereson apartan ĉe Sakura. Ŝi ja antaŭe multe okupiĝis pri la eŭropa kulturo kaj tiel jam legis ion pri la greka kimero. Sed tio ne taŭgus kiel argumento kontraŭ la celoj de la esplorprojekto.
En Japanio la preteco disponigi sin kiel postmorta donacinto por organoj ĝis hodiaŭ estas tre malgranda. Tial tie ĉi okazis nur malmultaj transplantadoj malgraŭ la kompreneble tre urĝa bezono. Pro tio Sakura nur povis bonvenigi la eksperimentojn de la japana esploristo. Ŝi tiel kongruis kun Sven, kiu havis la saman opinion. Nur Volker restis skeptika. Li indikis diversajn argumentojn kontraŭ la metodo. Verdire pro religiaj kaŭzoj li ne povis aprobi eksperimentojn en kiuj homaj kaj bestaj ĉeloj estas kunmetataj por agi en organismo. Krome ne certis, ke post transplantado vere ne okazus neatenditaj kromefikoj. Plue li notis, ke por tia metodo oni bezonus amasegon da eksperimentoj kun bestoj. Liaopinie la esploristoj devas ankaŭ pripensi iom pli multe la bonfarton de la bestoj.
Sven bone komprenis la argumentojn de Volker. Sed li volis ne tiom rapide rezigni: „Jes, vi pravas. Oni vere bezonas pli altan nombron da bestoj por vivisekcioj. Sed pensu nur al la bestoj, kiujn ni ĉiutage buĉas por nia nutrado! Ĉiuj klopodoj por malpliigi la konsumon de viando ja tute ne sukcesis! Ja, estus tre bone, se oni kultivus la bezonatajn organojn en laboratorio. Mi pensas, ke intertempe jam komenciĝis kelkaj provoj. Sed oni devus tro longe atendi ĝis eventualaj sukcesoj.“ Volker kompletigis tion: „Estus eĉ pli bone, se oni produktus ĉiam dum naskiĝo klonon por ĉiu homo. Tiun oni povus poste laŭbezone uzi kiel rezervan organstokon. Ĉu vi ne spektis la filmon 'La Insulo' el la jaro 2005?
Tiu 'hororo-filmo' priskribis la vivkondiĉojn por la klonoj. Ili ĉiuj vivas en plene ŝirmita subtera konstruaĵo. Oni tute iluziigas ilin per la preteksto, ke nur ĉi tie travivi eblas, ĉar la instalaĵo protektas ilin kontraŭ la danĝera ekstera mondo. Por tamen doni iom da perspektivo kaj espero, oni rakontas, ke sur la tero ankoraŭ troviĝas unu insulo kun bonaj vivkondiĉoj, kompreneble kun limigita spaco. Tial okazas loterio ĉiusemajne por elekti tiujn, kiuj poste rajtas vojaĝi al tiu bela insulo. Verdire la loterio estas nur trompado. Oni nur elektas tiajn klonojn, kiujn oni ĝuste tiam bezonas por transplantado.
„Do, vi nun vidas, ke niaj japanaj sciencistoj elkovis pli humanan metodon“, komentis Sakura kaj per tio povis forigi la dubojn. La tri komencantaj studentoj decidis la daŭrigon de la diskuto je la venonta kunveno.
Tiun diskuton Sven ne volis ĝisatendi. En lia kapo cirkulis nun ĉiuj informoj, kiujn li lasttempe kaptis rilate al la temo bioteknologio. Hejme li tuj komencis plian traktadon. En la interreto li trovis amasegon da tekstoj kaj filmetoj pri la japana esplorprojekto. Evidentiĝis, ke la metodo ankoraŭ ne estis sekurigita. La raportita sukceso nur temis pri eksperimentoj kun bestoj. Genetike ŝanĝitaj rataj embrioj ricevis fontoĉelojn de sana muso. Poste ili produktis pankreaton kun musaj trajtoj. Tiun organon oni poste transplantis en musojn kun diabeto. Rezulte tiaj musoj bone pluvivis. Eventuale tiuj eksperimentoj bone funkciis, ĉar estas nur tre malgranda genetika diferenco inter ratoj kaj musoj.
Ne estis facila afero gardi la superrigardon. Eĉ pli malfacile estis ĝustatempe ĉesigi la traserĉon. Sven jam spertis, ke dum la reta esploro li ofte miskonsumis siajn fortojn per malgravaĵoj. Tiam li direktis sian atenton al pliaj interesaj temoj, kiuj cetere aperis sur la ekrano. La serĉilo trovis por la vorto 'kimero' pli ol 300 000 rezultojn. Unue venis informriĉaj tekstoj, kiuj klarigis la esprimon, kiu venas el la greka mitologio. Tie la kimero aperas kiel minacanta monstro por homoj, kun leona kapo sur korpo de kapro. Je la malantaŭa korpoparto estas vosto kun serpenta kapo.
Por biologoj la kimero estas organismo en kiu troviĝas ĉeloj de diversaj vivantaj estaĵoj. Tio signifas, ke ekz. homo, kiu ricevis sangan transfuzon, ankaŭ estas kimero. Sed ĉar la transfuzitaj sangaj ĉeloj estas malkonstruitaj post iom da tempo, la kimerstato ekzistas nur tre mallonge. Alia signifo de la esprimo 'kimero' estas 'iluzio' aŭ 'fantaziaĵo'.
La daŭrigita reta esploro aperigis multajn indikojn pri eksperimentoj de aliaj sciencistoj el la tuta mondo. Krome troviĝis ankaŭ tekstoj, kiuj temis pri etikaj aspektoj. Aparte la projektoj, kiuj uzis simiajn embriojn kaj homajn ĉelojn, estis forte kritikataj. Sed ĝis nun oni ĉiam mortigis tiajn embriojn antaŭ la naskiĝo. En multaj landoj tiaj eksperimentoj estis strikte malpermesitaj. Sven baldaŭ rimarkis, ke li verŝajne bezonus multajn jarojn por tralegi ĉiujn tekstojn. Li klakis sur la opcion 'videoj' kaj ricevis riĉajn ofertojn. Sven nun vere spertis malfacilaĵojn, ĉar li devis ĉiam decidi, ĉu la informoj estis sinceraj aŭ ne.
Ĉu vere ekzistis realaj prototipoj por la multaj skulpturoj de la antikva Egiptujo, kiuj reprezentas kimerojn? Ĉu la Granda Sfinkso en Gizo ne nur estas fantaziaĵo? Ĉu la kreintoj eventuale estis eĉ eksterteruloj? Oni ja ne povas kredi ĉion, kion la aŭtoro Erich von Däniken asertas. Sed kial troviĝas tiom multe da homoj, kiuj kaptas tiajn ideojn kaj produktas tiajn ampleksajn prezentaĵojn? Sven forlasis tiajn interretajn paĝojn kaj provis denove koncentriĝi je pli fidindaj fontoj. Ĉiuokaze li nun disponis pri sufiĉa materialo por la venonta konversacio kun la kunstudentoj.
„Ĉu ne estas iom tro frue? Ĉu ni vere jam nun devas fari staĝon en instituto?“, demandis Sven legante la afiŝon en la universitato.
„Tio estas ja libervola afero“, trankviligis lin Volker, „kaj ni devas esti ĉi tie nur por du tagoj semajne, je lundo kaj sabato. Tiel ni ne neglektas niajn prelegojn“.
Do, ne estis obstakloj por la aliĝo. „Mi sendas informon al Sakura, ŝi ankaŭ devas aliĝi!“, rimarkis Sven, sed Volker tuj bremsis lin.
„Ŝi jam scias tion, mi ja informis ŝin hodiaŭ matene“. Sven devis esti trankvila por ne montri sian frustriĝon. Li denove tro malfrue reagis.
La IBE (Instituto por Besto-Eksperimentoj) estis la plej moderna parto de la universitato. Meze de la enirhalo staris modelo de ĉiuj konstruaĵoj en skalo de 1 por 150. Je la muro troviĝis grandaj tabuloj kun informoj pri la apartenantaj sekcioj.
En spacoplenaj, egaj vitrinoj petolis musoj, ratoj kaj kunikloj. La enirhalo kaj ankaŭ multaj el la najbaraj koridoroj estis ĉiutage malfermitaj kaj alireblaj por ĉiuj. Tial la instituto estis amata celo por ekskursoj de klasoj kaj familioj. La infanoj entuziasme premis sin al la vitraĵo. Ne estis facile konvinki ilin daŭrigi la ĉirkaŭiron.
La studenta grupo kolektiĝis antaŭ la modelo de la konstruaĵoj kaj atendis la gvidanton por la praktikantoj. Venis d-ro Zan, kiu unue klarigis la novan koncepton de la instituto. Pro la amaso da protestoj kontraŭ eksperimentoj kun bestoj oni instalis vere favoran kaj ĝustan tenadon por la diversaj specoj. Kompreneble ne eblis tute malebligi la suferojn de la bestoj, sed oni faris ĉion ajn por malpliigi tion. Ne nur en la enirhalo, ankaŭ en la koridoroj la baraĵoj por la bestoj ofertis preskaŭ paradizajn kondiĉojn.
Sed en la laboratorioj kaj operaciejoj regis stranga sterila malvarmo. Ĉi tie la unua ordono estis pureco. Normalaj vizitantoj neniam ricevis permeson eniri tiujn ĉambrojn. Tamen la enrigardo bone eblis, ĉar multaj muroj disponis pri grandaj montraj fenestroj. Antaŭ ĉiu ĉambro oni trovis la plej gravajn informojn pri la aktuala esploro. Nun d-ro Zan proponis, ke ĉiu libere paŝu tra la koridoroj por memstare vagi dum la venonta horo. Je eventualaj demandoj oni ja povis ricevi helpon de la kunlaboranto, kiu staris je la fino de la koridoro, preta por servado.
La gvidado poste daŭriĝis en la sekcio por primatoj, kiu situis en la najbara parto de la konstruaĵo. Al la primatoj ankaŭ apartenas la homedoj kun ekzemple orangutango, ĉimpanzo kaj gorilo. „Kial oni permesas tion? Mi pensis, ke eksperimentoj kun homedoj estas jam delonge malpermesitaj?“, demandis Volker. D-ro Zan, atendante tiun demandon, tuj respondis: „Jes, principe vi pravas. Sed kompreneble ekzistas esceptoj. Kaj tiuj nur estas aprobitaj, se oni zorgas por adekvata kompenso. Mondskale nur malmultaj institucioj superas tiun baron. Nia instituto sukcesis. Ni promesis, ke por ĉiu primato, kiu estas oferita por la esploro, ni kreskigas du novajn individuojn. Tuj poste ili estas liberigitaj en la naturon. Krome nia instituto subtenas sekurigon kaj plivastigon de la biotopoj de la primatoj. Por tio ni elspezas grandajn monsumojn“. Fiere d-ro Zan montris al la tabulo kun la grandaj buntaj fotoj el la ĝangalo. Preskaŭ same aspektis la ekipaĵo de la baraĵo malantaŭ la grandaj vitraj fenestroj.
Ekzotikaj arboj, lianoj, muskoj, filikoj kaj aldone el la laŭtparoliloj la tipa brua kuliso de la ĝangalo. Sed en la tuta ĉirkaŭaĵo neniu homsimio estis videbla.
D-ro Zan klarigis: „Niaj primatoj havas multajn eblojn, kaŝi sin ĉi tie. Krome malantaŭ la forcejo troviĝas pliaj areoj kun enormaj baraĵoj, ĉiuj konektitaj kun eĉ pli granda spaco sen tegmento. Tio estas nia stepo. La tutan instalaĵon vi povas superrigardi de la belvedero sur la tegmento de nia sekcio“.
La praktikantoj tuj ekis por ĝui tiun elrigardon. Nur Volker restis sidanta sur benko antaŭ la vitra fenestro de la ĝangala forcejo por primatoj. La afiŝo apude informis pri la kvin enloĝantoj de tiu baraĵo. Unu el ili estis genetike ŝanĝita. Ĝi estis du jarojn aĝa. Ĝia preparita koro post plena maturiĝo estis destinita kiel greftaĵo por iu malsana homo.
Volker ĉirkaŭrigardis de arbo al arbo. Vere, neniu homsimio videblis. Ĉu vere? Subite io moviĝis. Malgranda ĉimpanzo kuregis de malantaŭe rekte al la mezo de la vitra fenestro. Tiam li ekkaŭris fikse rigardante al Volker, kiu nun ankaŭ staris al la vidalvidulo. La flava signo en la maldekstra orelo montris, ke tiu individuo estis destinita al eksperimentoj. La afiŝo apud la fenestro eĉ sciigis pri la nomo: Mojo.
Per siaj manoj la malgranda ĉimpanzo frapis kontraŭ la vitro. Volker premis siajn manplatojn kontraŭ la vitraĵo. „Ha lo! Mojo“, li salutis lin klopodante klaran prononcadon. Malgraŭ la dika fenestrovitraĵo akustika komunikado eblis. Mojo tuj imitis la movadon de la lipoj de Volker. Per sia dekstra mano li frapis sur sia brusto. Evidentiĝis ke li komprenis la vorton 'Mojo'. Li fikse rigardis al Volker, lia mieno montris urĝan demandon. Tio plifortiĝis ĉar li plurfoje tuŝis la vitraĵon per montrofingro kaj okulfrape kapsignis.
Volker ne povis kredi tion. Tiu malgranda ĉimpanzo volis aŭdi la nomon de sia vidalvidulo. Denove kun klara prononcado kaj troigita movo de la lipoj la homa vizitanto nun prezentis sin: „Vol-ker, mi estas Vol-ker“, je la ĝojo de la ĉimpanzo. Mojo ripetis la okulfrapajn movojn de la lipoj kaj denove frapis per mano kontraŭ la vitraĵo. Poste li gaje saltis malantaŭen kaj hopis plurfoje sur la sama loko. Intertempe la studenta grupo revenis de la tegmenta belvedero. Tio evidente estis ĝenado por Mojo. Li tuj malaperis al malantaŭa parto de la baraĵo.
Post la rondirado komenciĝis la ampleksa programo por higieno. La studentoj estis algrupigitaj je la apartaj laborgrupoj. Por eniri la internajn ĉambrojn oni devis pasi specialajn kluzojn. Tiam sekvis la demeto de la vestaĵoj. Post zorgema duŝado la praktikantoj surmetis la specialajn blankajn laborkostumojn. Ĉiu studento tiam aspektis kvazaŭ marsa astronaŭto.
Volker kun Sven apartenis al la sekcio por la ratoj. Tie temis precipe pri la disdonado de la nutraĵo kaj la purigado de la baraĵoj, do, kutima laboro por komencantaj praktikantoj. Sed Volker en siaj pensoj restis ĉiam ankoraŭ en la sekcio por primatoj. Li bedaŭris ke li nun ne rajtis labori tie.
„Ĉu vi estas kontentaj pri la unuaj staĝaj tagoj en la instituto?“, demandis Sakura. Post la prelego tri novaj studentoj eniris la diskutrondon.
„Terure! Oni vere rimarkis, ke ni vidu nur la bonajn flankojn. Ili certe bezonas freŝajn trupojn. Sed mi pensas, ke iam poste venos la amara fino“, komentis Elsa, kiu kune kun Sakura laboris en la sekcio por musoj.
Volker ankaŭ konstatis tion: „Jes, ĉio estis nur fasado. La perfektaj bestoterenoj, kiel en paradizo. Ni ja nur neniam pensu pri la estonta sorto de la enloĝantoj“.
„Mi ne scias, kion vi volas, ni ja estas en la Instituto por Besto-Eksperimentoj. Do, ĉiu konas la situacion de la animaloj. Tamen ne estas malutile, ankaŭ konsideri la besto-prosperon“, notis Sven kaj aldonis: „Kaj hodiaŭ nia tagmanĝo estos ruladoj kun bova viando kaj ruĝa brasiko. Tio certe vere bongustos. Mi estas scivolema ĉu iu de vi nur prenos verdan salaton“.
„Ja, jes, vi pravas. Mi pensas, neniu de ni estas pura vegetarano. Nur mia malgranda fratino“, opiniis Jens kaj montris al Irene, kiu sidis apude.
„Kion vi faras, Irene? Ĉu vere, ĉu vi estas tia ne-viando-manĝanto?“, demandis Sakura.
Tiam Jens rakontis pri sia avo, kiu posedis grandan stalon por kunikloj en la ĝardeno: „Ni infanoj tie ofte prenis la 'stalo-leporojn' sur niajn brakojn. Ni manĝigis kaj karesis ilin, ĉiufoje, kiam ni vizitis nian avon. Kaj iam, antaŭ la kristnaskaj festotagoj, li kunportis buĉitan kuniklon, la internaĵoj estis elprenitaj. Li donis ĝin al nia patrino dirante al ni: 'Tio estis Muki, kiun vi ĉiam tre bone manĝigis'. Post tiu tago Irene neniam plu manĝis viandon“.
„Kiom aĉa, via avo! Kial li estis tiom sentakta?“, mallaŭdis Sakura. Kompateme ŝi ekprenis la manon de Irene, premis ĝin komprenoplene kaj demandis: „Sed kial vi elektis ĉi tiun studfakon? Vi ja devus rifuzi ĉiun besto-eksperimenton!“
Ja, ŝi vere havis dubojn. Eventuale ŝi ja faris eraran decidon. Aliflanke ŝi nepre volis studi ion kun rilato al medicino.
„Ne eblas fari omleton sen rompi ovojn“, intermetis Sven. Li tiel provis iomete gajigi ŝin kaj aldonis: „Kion vi planis por hodiaŭ posttagmeze? Ĉu vi kunvenos al la sporthalo? La seminario ja nur daŭros ĝis la tria“.
Nur Volker ne povis entuziasmi pri sporto kaj proklamis: „Mi iros al la sekcio por primatoj!“.
Sven reagis kun granda miro. „Kial tio? Hodiaŭ ja tute ne okazas nia staĝo!“
Tuj post la seminario Volker direktiĝis al la instituto kaj eksidis sur benko antaŭ la baraĵo por la ĉimpanzoj. Hodiaŭ ĉi tie regis multe da vigleco. Kontraŭe al la situacio je la pasinta fojo ĉiuj kvin ĉimpanzoj ekvidiĝis. La tuta simia familio forlasis la malantaŭajn areojn kaj traserĉis ĉiun milimetron de la grundo apud la vitraj fenestroj. La bestozorgistoj ĵus ĵetis vinberojn teren. Tia delikataĵo ne aperas ĉiutage.
„Ha, ĉi tien vi fuĝis. Nun mi scias. Vi certe ŝanĝos vian studfakon“. Irene ankaŭ ne iris al la sporthalo. Kial Volker volis iri al la sekcio de la primatoj? Scivoleme ŝi sekvis lin.
„Jes, eventuale etologio, tio estus bona, ĉu ne? Vidu, kiel intense la ĉimpanzoj serĉas! Maldekstre la du estas la gepatroj, oni uzas ilin por la bredado. La malgranda je la dekstra flanko estas 'Mojo'. Iam li estos organdonacanto. Oni prenos lian koron por transplantado“, respondis Volker kun mallaŭta voĉo.
„Kaj la aliaj?“, demandis Irene. Volker jam antaŭe bone informiĝis.
„Tiuj du iam estos liberigataj en la naturon. Ili verŝajne estas la plej bonŝancaj“.
Intertempe frandaĵoj ne plu estis troveblaj. La ĉimpanzoj iom post iom malaperis irante al la malantaŭaj areoj. Nur Mojo restis. Li kaŭris en la mezo antaŭ la fenestro kaj tamburis per sia dekstra mano al la vitraĵo.
Volker proksimiĝis al li vokante: „Mo-jo, Mo-jo“.
Imitante la lipajn movojn de Volker Mojo frapis sian bruston per la dekstra mano. Poste li tuŝis la vitraĵon kaj fingromontris al Volker. Dum tio li okulfrape movis siajn lipojn. Oni ne aŭdis ion, sed ŝajne li provis elparoli la vorton 'Vol-ker'. Nun ankaŭ Irene proksimiĝis al la vitraĵo. Ŝi rekte rigardis al li en la vizaĵon. Mojo tuj reagis. Per montrofingro li frapis la vitraĵon kaj fiksis la okulojn ekzakte al Irene. Li plurfoje kapoklinis plifortigante la frapadon.
Irene nun komprenis, ke li volis aŭdi ŝian nomon. Ŝi mem frapis sian bruston per la mano kaj diris: „Jes, mi estas I-re-ne, I-re-ne“.
Tuj la ĉimpanzo imitis ŝiajn lipajn movojn. Li saltis malantaŭen kaj gaje hopis. Tiu gajeco kompreneble ankaŭ kaptis la du kunstudentojn.
„Jes, tio estas vere amuza. Mi tute ne povas imagi tion. Tia ĉarma estaĵo estos kanibaligita!” Irene komentis.
Volker kapjesis kaj daŭrigis la provojn kontakti Mojo. Per la pugno li frapis la vitraĵon. Mojo tute neatendite reagis. Li ne imitis la pugnon. Li montris la malfermitan manon. Volker ne komprenis tion ne sciante kion fari. Sed Mojo ne rezignis. Li nun alterne per sia dekstra mano montris pugnon aŭ manplaton. Irene ankaŭ partoprenis la senvortan komunikadon kaj imitis fermon kaj malfermon de la mano. Dum tio senkonscie ŝi disetendis la fingrojn.
Mojo malantaŭen saltis kaj ekscite ridis. Li vaste malfermis sian buŝon, montrante la dentojn kaj puŝe spiris. Li alterne batis sian bruston per dekstra pugno aŭ manplato. Li faris tion ankaŭ per la maldekstra mano, sed je tiu mano li disetendis la fingrojn. La tutan sinsekvon de la movoj li plurfoje ripetis.
„Ĉu li volas doni al ni tri signalojn?“, demandis Volker kaj nun ankaŭ ripete montris tiujn movojn per la sama ritmo, kiel pugno, manplato kaj manplato kun disetenditaj fingroj.
„Mi komprenas!“ ekkris Irene: „Ŝtono- papero- tondilo! Li volas ludi kun ni! Ching- Chang- Chung! Tion vi ankaŭ konas, Volker!“
Nekredeble. Tio estis la solvo. La eta ĉimpanzo volis ludi kun ili. Verŝajne li lernis tiun ludon de aliaj vizitantoj, certe infanoj. Pro la tipa formo de lia mano li kompreneble ne kapablis montri la signon 'tondilo' per nur du fingroj. Anstataŭe li ofertis simple la manplaton kun etenditaj fingroj. Por komenci la ludon li uzis eĉ akustikajn komandojn. Tiuj estis malfacile kompreneblaj. Tamen, anstataŭ 'Ching- Chang- Chung' venis io kiel 'Kik- Kak- Kuk', do kliksonantaj signaloj. Kaj Irene ne atendis, ke ŝi devis vere koncentriĝi por ne perdi kontraŭ Mojo. Ĉiufoje, kiam li venkis, li gaje saltis malantaŭen kaj tie hopis ridante.
Volker per sia smartfono [*] ekfilmis kelkajn sekvencojn de tiu ludo. Sed tuj, kiam Mojo rimarkis tion, li interrompis la ludon. La tutan vizaĵon li nun premis kontraŭ la vitraĵon kaj frapis ĝin per ambaŭ manoj. Kion signifis tio? Li reagis eĉ pli ekscitita, kiam nun ankaŭ Irene eligis ŝian smartfonon. Mojo direktis sian dekstran manon nun alterne al la du aparatoj. Dum tio li malkviete levis kaj mallevis sian superan korpon. Ĉu tiu estis signalo, per kiu li provis malhelpi filmadon kaj fotadon?
_______________________________________
[*] smartfono, saĝtelefono, multfunkcia poŝtelefono
„Ha, Mojo, li nur volas ankaŭ havi tian ludilon“. Volker kaj Irene mirigite turniĝis. Estis la komento de la bestozorgisto, kion ili aŭdis. Li venis por ekokupi sian skipon kaj prezentis sin al la du kunstudentoj.
„Saluton, mi estas Tim. Mi jam delonge laboras en tiu sekcio. Estas tre bone, ke niaj studentoj venas nun ankaŭ ekster la oficialaj universitataj aranĝoj nur por vidi niajn bestojn“.
„Ĉu li vere volas havi smartfonon?“, demandis Volker surprizite.
Tim nur povis konfirmi tion: „Ĉiufoje, kiam vizitanto eligas sian smartfonon, Mojo iĝas freneza. Mi pensas, iam ni devas donaci tian aparaton al li“.
„Kial ne? En mia hejmo certe troviĝas unu, kiun neniu plu uzas. Ĉu mi rajtas kunporti ĝin morgaŭ?“, demandis Irene.
Tim permesis tion, sed li aldonis: „Nu, ja, sed tio signifas denove plian laboron por mi. Mi devos konstrui etan keston kun kontaktskatolo, kun konekto al la plato por ŝargi la aparaton. Mi esperas, ke via malnova smartfono minimume povas esti sendrate ŝargita“.
La venontan tagon Irene kunportis smartfonon kaj donis ĝin al la bestozorganto. Tiu diligente ĝustatempe preparis la ŝargeblon por la poŝtelefono. La kesto eĉ havis pordon kaj seruron kun eta klavaro. Tim metis la smartfonon en la keston kaj demonstris la servadon al Mojo. Li bezonis nur unu 'lecionon'.
Mojo tuj komprenis ĉion. Li senprobleme uzis la tri ĝustajn klavojn por malfermi la pordon. Scivoleme li enrigardis la keston, kaptis la smartfonon kaj triumfe tenis ĝin alten. Li gaje saltis kaj hopis.
Tio estis la ĉesigo de ĉiu komunikado inter la studentino kaj Mojo. La ĉimpanza knabo hodiaŭ ne plu volis ludi aŭ daŭrigi la kontakton. Iomete elrevigita Irene forlasis la instituton kaj raportis al Volker: „Nun ni povas lasi lin sola. Li ja havas la smartfonon. Eventuale ni vizitu lin morgaŭ“. Sed ankaŭ dum la venontaj tagoj ne eblis rekomenci la kontakton. Nur per freŝaj vinberoj la bestozorganto sukcesis forlogi Mojo de la aparato. Ĉiun vesperon Tim tiam metis la poŝtelefonon en la keston kaj fermis la pordon. Mojo devis ankoraŭ lerni, ke de tempo al tempo la akumulatoro devas esti ŝargita. Sed kiel klarigi tion al li? Iom post iom Mojo alkutimiĝis al la vesperaj smartfonaj paŭzoj. Sed por tio li nepre bezonis vinberojn.
Post la prelego la eta studenta grupo denove renkontiĝis en la 'kafo-angulo'. Ĉiu jam aŭdis la novaĵon pri la inteligenta ĉimpanzo. Volker kaj Irene ne havis ŝancon por ĝui la trinkaĵon. La tutan tempon ili devis raporti pri sia observado.
Sven intervenis: „Bone, se Mojo ne plu volas ludi kun vi, ne estas kaŭzo por neglekti la sporton. Lasu lin sola!“
Tri semajnoj! Irene kaj Volker preskaŭ ne plu eltenis la situacion. Tri semajnoj sen Mojo! „Mi pensas, ke venis la tempo por denove kontakti lin, kion vi pensas?“, demandis Volker.
„Mi havas alian ideon“. Irene havis alian ideon. Ŝi ja agordis la smartfonon tiel, ke Mojo povas facile atingi la lernoludojn, la bildojn kaj la filmetojn. La opcion por telefonado ŝi draste blokis. La aparato nur havis unu kontakton, tiun al ŝia telefonnumero. Do, tiel ŝi povis rekte telefoni al Mojo.
Ĉu Mojo sukcese trovus la ĝustan butonon? Fakte! Mojo akceptis la alvokon. Sed li tenis la smartfonon tro proksime al sia vizaĝo. Tial Irene ne povis rekoni lin sur sia aparato. La bildon de Irene Mojo certe vidis. Irene vokis: „Saluton Mo-jo, Mo-jo, Mo-jo. Estas mi, I-re-ne!“. Ŝajne Mojo ankaŭ ricevis tion. Sekve la ekrano de Irene nur montris kaosajn bildpartojn, kiuj terure flagris kaj ŝanĝeliĝis. Nenio estis rekonebla. Verŝajne Mojo nuntempe gaje hopis kaj dancis kun la aparato. Irene ripetis la vokon.
„Mo-jo, Mo-jo, Mo-jo. Estas mi, I-re-ne!“
Dum kelkaj minutoj nenio okazis. Volker bedaŭris, ke li ne tuj iris al la instituto por rekte observi la reagon de Mojo. En tiu momento nekredeble aŭdeblis:
„I-re-ne, I-re-ne! Kik- Kak-Kuk!“
Kio estis tio? Kiu nun respondis? Ĉu tio estis la bestozorganto? Denove ripetiĝis la bone komprenebla mesaĝo:
„I-re-ne, I-re-ne! Kik- Kak- Kuk!“
Tio estis Mojo. Ĉu li nun posedis la ĝustajn anatomiajn bazojn por la parolado? Ĉiuokaze, dum la pasintaj tri semajnoj li vere estis lerninta la paroladon. Nun oni povis rekoni lian vizaĵon sur la ekrano. Evidentiĝis ke tiu eta ĉimpanzo tenis la poŝtelefonon en la ĝusta pozicio.
„Venu, ni devas esti tie. Tio ja ne eblas!“, vokis Volker kaj kune kun Irene kuris al la sekcio por primatoj.
En la baraĵo por ĉimpanzoj la bestozorganto Tim komencis disĵeti vinberojn. Tiam li subite ekvidis la du kunstudentojn alvenantajn en la koridoro. „Mi longe ne vidis vin. Ĉu io okazis?“, li demandis. Volker anhelante respondis: „Jes, vi ne kredos tion. Mojo nun povas paroli!“.
Tim ne fidis siajn orelojn kaj rediris: „Vi halucinas. Tion mi ne registris. Mojo la tutan tagon ludas per la smartfono kaj mi devas vere klopodi per ĉiuj eblaj rimedoj por forpreni ĝin vespere. Jes, kelkfoje li terure kriĉas, sed tion oni ne povas nomi paroladon“. „Atendu, mi volas testi ion“, reagis Irene, proksimiĝis al la vitraĵo kaj montris ŝian smartfonon al Mojo.
Ŝi allogis lin per la vortoj: „Mo-jo, Mo-jo, mi estas I-re-ne, I-re-ne“.
Sur la ekrano de ŝia poŝtelefono aperis bildo de pomo. Tiun foton ŝi ankaŭ sendis al la aparato de Mojo, kiu tuj ekkonis ĝin. Li frapis la vitraĵon per la dekstra mano. Liaj lipoj nun ekscese ŝancelis. Kaj nun eksonis per klara prononcado „Po-mo, po-mo“. Evidente Mojo mem ekzercis la prononcadon de tiu vorto en la lastaj semajnoj. Verŝajne li estis uzanta la ludon, kiun li trovis en la aparato. Sed tio ja ne gravis. Gravis nur, ke li nun vere povis paroli. Irene poste montris aliajn bildojn: arbo, ŝtono, vinberoj. Ĉiufoje Mojo korekte elparolis tiujn vortojn.
Tim ne povis kredi tion kaj vokis: „Ni devas tuj informi profesoron Brundt, la ĉefon de nia instituto! Estas sensacio!“
La novaĵo pri tiu sensacio ne nur atingis la profesoron. Volker kaj Irene informis la tutan studentan grupon, kiu kompreneble plue dissemis la mesaĝon. Tial verŝajne estis kompreneble, ke jam la venontan matenon alvenis telefonvoko de ĵurnalisto de fama gazeto. Li petis fari intervjuon kun Volker. Volker, kiu ne spertis pri tiaj aferoj, indikis al li, ke prof-ro Brundt verŝajne estus pli bona kandidato por intervjuo.
Sendepende de tio la novaĵo pri Mojo vaste disvastiĝis, tiel ke jam la venontan tagon diversaj gazetoj skribis pri la afero. Grande skribitaj frapfrazoj ornamis la artikolojn. Aperis ankaŭ raportoj pri Volker kaj Irene, eĉ kun fotoj. Neniu sciis, kiu estis respondeca por tiuj publikaĵoj.
Ankaŭ en la kunveno de la loka grupo por la bestoprotektado tiu temo estis diskutata. „Nun mi finfine ricevis bonajn argumentojn“, proklamis la parolanto sur la podio kaj aldonis: „Ni esperas, ke ni nun trovos sufiĉe da subtenantoj kontraŭ tiuj 'transplantaĵ-organizaĵoj'. Ni liberigu ĉiujn bestojn tuj!“
Sekvis granda disputo pri tiu propono. La plejmulto kontraŭis la ideon, kreskigi ĉimpanzojn kiel eblajn organdonantojn. Sed kelkaj konsentis, se oni uzus aliajn bestojn. Por violentaj agadoj pledis nur malmultaj bestoprotektantoj.
Sven prezentis tute alian ideon: „Antaŭ ol decidi tro rapidajn agadojn, ni devas analizi, kial okazis tio. Kiel eblas, ke juna ĉimpanzo tute subite parolas?“. Irene raportis pri la eksterordinara inteligenteco de la ĉimpanza knabo. Ŝi rakontis pri lia sinteno. Precipe la priskribo de la 'Ching- Chang- Chung'-ludo ege scivoligis ĉiun.
D-ro Zan, kiu ankaŭ partoprenis la kunvenon, petis la parolon:
„Kiel reprezentanto de la IBE mi volas helpi kompreni tion. Nia celo kreskigi beston kun organo taŭga por posta transplantado unue bezonas genteknikon. Ni devas enmeti homajn fontoĉelojn en la bestoembrion. Tiuj ebligas la beston produkti organon, kiun post transplantado la homa ricevanto ne repuŝus. Dum la planado de tiuj eksperimentoj jam ofte aperis kontraŭparoloj de sciencistoj, kiuj avertis pri nedezirataj kromefikoj. Sed neniu kredis ilin.
Ankaŭ mi mem neniam imagis, ke la fontoĉeloj ne nur zorgas pri la kresko de la celata organo sed ankaŭ influas la evoluon de aliaj organoj de la besto. Pro tio la ĉimpanzo ricevis la anatomiajn bazojn por parolado. Certe ankaŭ la cerbo estis tiel influita.“
Ne eblis findiskuti tiun temon. Pro manko da tempo oni decidis daŭrigi la kunvenon en la venonta semajno. Ĉiu nun sciis, ke en la instituto troviĝis minimume unu besto, kiu disponis pri pli da homaj trajtoj ol antaŭe planite.
Sven rememoris la poemon 'La sorĉlernanto' de Johann Wolfgang von Goethe [*], kiun li devis parkerigi en la lernejo. Tie legeblis: 'Mi vokis spiritojn, sed nun mi ne povas liberiĝi de ili'.
_________________________
[*] Der Zauberlehrling
Ventorapide disvastiĝis la novaĵoj pri la ĉimpanza superknabo. Kelkaj homoj sentis emon trovi propran profiton en la afero. Certe troviĝis posedantoj de cirkoj, kiuj volonte prezentus tian talentan simion dum la paradoj. En militaj cirkloj oni diskutis, ĉu tia inteligenta ĉimpanzo povus esti enmetata en batalon. Eventuale ĝi estus ankaŭ taŭga kandidato por spacveturado.
„Morgaŭ ni ekos“, postulis Bodo. Li sidis kune kun Herbert en gastejo. Ili priparolis novan, grandan majstraĵon.
„Lasu tion, nia lasta atako ja tute fiaskis, ni ĵus forlasis la malliberejon. Kial vi denove planas tion?“, demandis Herbert.
Sed Bodo finfine konvinkis lin. Ĉifoje temus pri tute sendanĝera afero, pri forrabo de tiu superĉimpanzo. Ili trovis bonan lokon ekster la urbo, en trankvila vilaĝo. Tie oni povus instali sekuran stalon por enkaĝigi la ĉimpanzon. Tiam ili simple ĝisatendus.
Bodo fanfaronis: „Ni certe ricevos abundan elaĉetan monsumon. Krome ni ofertos forvendi la simion al aliaj interesuloj. Ni ja disponas pri bonaj rilatoj. Nur atendu, ni ĉiuokaze sukcesos!“
La nigraj uniformoj de iu sekureca servo donis la impreson ke ambaŭ friponoj estas profesiuloj. Herbert prizorgis la veturilon, malgrandan ŝarĝaŭton por sekura montransporto. Enmane kun falsitaj dokumentoj ili eniris la instituton kaj transdonis la paperojn al la pordisto. Jam antaŭe ili eltrovis la ĝustan tempon, dum kiu la respondeca bestozorganto havus sian paŭzon. Portilo kun radoj portis la longan keston. La pordisto neniel suspektis, do la duopo povis senprobleme preterpasi. Tiam ĉio rapide okazis. Herbert malfermis la seruron de la baraĵo por la ĉimpanzoj per la ŝlosilo, pri kiu li estis zorginta antaŭe. Li ĵetis grandan nombron da vinberoj sur la grundon. Daŭris nur kelkajn minutojn kaj la tuta ĉimpanza familio venis al la antaŭa areo.
Bodo tuj narkotis la etan Mojo kaj lokis lin en la keston. La pordo de la baraĵo estis korekte ŝlosita. La duo afable adiaŭis ĉe la pordisto kaj ŝovis la portilon kun la kesto en la ŝarĝaŭton. La tuta ago daŭris malpli ol dek kvin minutojn. Sufiĉa tempo por la posta reveno de la bestozorganto el la paŭzo.
„Ĉu mi ne antaŭdiris tion? Ĉio estis vere tre facila“, ekĝojis Bodo. Herbert stiris la ŝarĝaŭton al la antaŭurba kaŝejo. Neniu sekvis ilin. La kaĝo troviĝis en ŝedo sur forlasita bieno. Neniu vizanto vizitus tiun lokon.
Post du horoj Mojo vekiĝis kaj rimarkis, ke li ne plu troviĝas en la instituta baraĵo. Li eksaltis kaj forte skuis la kradaĵon kaj la kaĝan pordon. Sed li havis nenian ŝancon. Finfine liaj forrabistoj proksimiĝis al la kaĝo kaj enŝovis plastikan botelon kun akvo. Mojo tuj ĵetis ĝin for de la kaĝo. Li celis al Bodo, sed ne trafis lin.
„Ni lasu lin krii. Ĉi tie ĉiuokaze neniu aŭdas lin“, opiniis Herbert. Bodo rediris: „Jes, vi pravas, sed la kriaĉo vere ĝenas min. Kion vi pensas? Ĉu ni donu al li ankoraŭ kelkajn vinberojn?“
Montriĝis, ke la vinberoj mankis. Mojo intertempe tre bone komprenis, ke la kriado estis severa ĝeno por la duo. Do li daŭrigis tion. Bodo kapitulacis: „Mi ne povas elteni tion plu. Restu ĉi tie kaj gardu lin bone. Mi veturas nun al la superbazaro kaj aĉetos kelkajn vinberojn. Estu atenta, Herbert!“
Ĝuste tio estis la plano de Mojo. Nun restis ankoraŭ nur unu gardisto. Mojo daŭrigis sian kriadon. Dum tio li kelkfoje vokis: „Malsato! Malsato“. Herbert ektimis. Li sciis, ke tiu ĉimpanzo scipovis paroli, sed tion li neniam antaŭe aŭdis. La fakto, ke ĉimpanzo tiom bone kompreneble vokas, timegis lin. Haste li traserĉis sian dorsosakon kaj trovis ankoraŭ unu bananon. Tiun li ĵus volis ĵeti en la kaĝon, kiam Mojo subite kolapsis. Samkiel mortinto li terenfalis kaj ne plu moviĝis.
Herbert ne sciis kion fari nun. Ĉu la tuta streso estis tro multe por la simio? Ĉu estis korinfarkto aŭ nur sveno? Bodo revenos post ĉirkaŭ dek minutoj. Tial Herbert nun devis mem decidi. Singardeme li malŝlosis la pordon kaj iris al Mojo direktante la elektroŝokilon al li. „Gardu vin bone. Ne risku tro multe“, li pensis kaj tuŝis la ŝultron de Mojo per la armilo. Mojo ne reagis. Herbert nun per la alia mano prenis la bananon kaj tenis ĝin antaŭ lian vizaĵon.
Ĝuste tiun momenton Mojo nur atendis. Li larĝe malfermis la buŝon kaj per la tuta forto de la makzeloj li ekmordis kaj boris siajn masivajn dentojn en la malsupran brakon de Herbert. Tiu kriis pro doloro kaj ne sukcesis uzi la armilon. Mojo ekkaptis lian kapon per la du manoj kaj puŝis ĝin kontraŭ la metalan kradaĵon. Seninterrompe li daŭre mordis ĝis Herbert finfine restis kuŝanta sur la grundo.
Mojo lasis lin kuŝanta en la kaĝo kaj fermis la pordon. Li detiris la ŝlosilon kaj ĵetis ĝin alten for el la fenestro. Poste li kuris eksteren. Kien? Sur la strato estis tro danĝere, ĉar Bodo certe baldaŭ revenus. Tial Mojo foriris plej eble kaŝe. Li kuris apud la strato, sur la kampoj, malantaŭ arbustoj aŭ konstruaĵoj. Li ne sciis kien.
Fine li atingis la limon de la vilaĝo. Sur la granda placo staris tendo de eta cirko. Apude troviĝis la loĝveturiloj kaj la kaĝoj. Unu de tiuj kaĝoj eĉ loĝigis malgrandan simion, kiu, ekvidante Mojo, tuj ekkriis. La tuta teamo de la cirko kunvenis.
„Tio certe estas tiu superĉimpanzo“, vokis unu el la kunlaborantoj. Alia opiniis: „Tre bone, li certe taŭgos por nia venonta prezentado!“.
Tion ankaŭ la aliaj pensis. Mojo nur aŭdis „Ni kaptu lin!", kaj denove li troviĝis en kaĝo. Elĉerpita pro la fuĝo, li kolapsis. Pepe, la cirka domptisto, diris sarkasme: „Malfortulo! Almenaŭ donu al li ion por trinki kaj persiko kiel premio." Sed Mojo kaŝiĝis senmove sur la planko de la kaĝo, la kapo pendigita, la brakoj tute senenergiaj. Eĉ la suka persiko ne povis ĝojigi lin.
„Lasu lin sola por nun. Morgaŭ li estos denove viva kaj tiam ni povos komenci la dresadon,“ diris Pepe. Ĉiuj nun retiriĝis sed Mojo ne plu rimarkis tion. Intertempe pro elĉerpiĝo li ekdormis.
La sekvan matenon Donka estis la unua ĉe la kaĝo. La ok-jara filino de la cirko-posedanto ludis kun sia nova, bunta ombrelo kaj ŝi paŝis tien kaj reen antaŭ la kaĝo. Ŝi premis la pinton de la ombrelo kontraŭ la stangoj. Pro la klaka bruo Mojo ekvekiĝis. Timigita, li leviĝis. Tiu bruo ne estis eltenebla por li.
„Ĉesu!“ li kriis laŭte. Donka tuj haltis. Ŝi ja sciis, ke ĉi tiu ĉimpanzo povas paroli, sed ŝi ne volis kredi tion. Nun ŝi fakte aŭdis tion. „Pardonu min“, ŝi murmuris mallaŭte. „Mi ne volis timigi vin.“ Poste ŝi sidiĝis sur la planko antaŭ la kaĝo kaj hontante enŝovis sian novan ombrelon tra la stangoj. Unue, Mojo tute ne reagis. Sed subite li rimarkis, ke ĉi tiu knabino ploris.
„Mi vere ne volis tion," ŝi suspiris apenaŭ aŭdeble. Mojo proksimiĝis al la krado, pasigis sian manon tra la stangoj kaj karesis Donka sur la ŝultro. „Ĉu vi volas helpi min?", li demandis trankvile. Donka rezulte de timo saltis supren. „Jes, mi tuj telefonas al mia patro kaj rakontos al li ĉion. Li certe helpos vin."
La patro de Donka ne estis en la cirko dum kelkaj tagoj ĉar li devis aranĝi ion en la urbo. Liaj kunlaborantoj ankoraŭ ne informis lin pri la ĉimpanzo. Mirigita li ricevis la alvokon de sia filino. „Kio okazas, mia eta? Kial vi vokas tiel frue? Vi kutime neniam faras tion.“
Donka nun pli kaj pli rapide parolis kaj raportis ĉion al sia patro. Ŝi eĉ ekploris kriante, „Ĉu vi ne povas liberigi lin? Ni ja havas sufiĉe da bestoj ĉi tie!“ Pepe aŭdis tion kaj tuj forprenis la poŝtelefonon de Donka. „Donu ĝin al mi! Ne intermiksiĝu! La ĉimpanzo restos ĉi tie! Mi nun parolas kun via patro.“
Sed la domptisto ne povis konvinki lin. Por la posedanto de la cirko estis demando pri honoro resendi Mojo al la instituto. Do, Mojo nun disponis pri sufiĉa subteno por la vojo hejmen.
Kvin jarojn poste.
„Rapidu“, urĝis Sven. Li intertempe fianĉiĝis al Sakura kaj aĉetis biletojn por la granda tenisa turniro.
„Mi ne scias, ĉu vere estis bona ideo ankaŭ akiri biletojn por Volker kaj Irene. Ili nur interesiĝas pri sia laboro“, plendis Sakura.
Sven ne povis subpremi rideton: „Nur atendu, vi baldaŭ vidos.“
Kaj hodiaŭ ili devis atendi vere tre longe. Antaŭ la enirejo de la stadiono ili staris kaj la du ankoraŭ ne alvenis. Nur je la lasta minuto ili aperis.
Irene pardonpetis: „Ni bedaŭras, ke ni tiom malfruas. Bedaŭrinde Volker bezonis iom pli longe por finfine fari la ĝustan decidon, iri al la turniro. Sed ĉiuokaze grandan dankon pro la invito.“
„Kiu konkuras hodiaŭ?“, demandis Volker malgaje. Li ja venis nur pro la forta insisto de Irene. Sven ridete rimarkis: „Nur atendu, vi vidos.“ Preskaŭ ĉiuj dek mil sidlokoj de la stadiono estis okupitaj. Sven direktis sian grupon: „Venu, ni devas iri al la tribuno, ni rezervis la bluajn sidlokojn. "
Sur la granda ekrano legeblis per egaj literoj:
MOJO : MAT STEVENS
Nun ankaŭ Volker iĝis atentema. Antaŭ la hodiaŭa tago li ankoraŭ ne vere notis ke Mojo ne estis nur la inteligenta superĉimpanzo, li cetere furoris en teniso. Pro la reguloj de la internacia tenisa ligo li ne rajtis partopreni normalajn turnirojn. Sed, ĉar li ja tiom eksterordinare bone ludis tenison, oni volonte invitis lin kiel gaston al la plej gravaj tenisaj eventoj. Ĉi tie li ĉefe ludis je la komenco kaj la fino de la ĉampionado. Kutime liaj kontraŭuloj tiam estis la 'Numero Uno' kaj la 'Numero Du' de la monda ranglisto. Verdire ankaŭ tiuj bonaj tenistalentuloj neniam havis la ŝancon venki kontraŭ Mojo. Sed tiel Mojo ĉiam garantiis por stadionoj kun sufiĉe granda spektantaro.
La du tenisludantoj nun suriris la ludkampon. Ĉiuj spektantoj ekstaris kaj komencis laŭte krii. Oni povis kompreni nur unu vorton: MOJO! Mat Stevens provis atingi iom pli da atento kaj tial alterne levis kaj mallevis siajn brakojn, sed sen sukceso. Ankaŭ la sekvanta ludo estis fiasko por li. Simila spektaklo okazis je la fino de la turniro. Mojo ankaŭ venkis la plej bonan tenisludanton de la mondo. „Verdire Mojo estas ja la 'Numero Unu'“, komentis Volker kun respekto.
En la aĝo de sep jaroj, la ĉimpanza superinfano estis sur kariera vojo supren. Li evidente ankoraŭ ne atingis la pinton. La unuaj mem parolitaj vortoj de Mojo vekis la atenton de la esploristoj, kiuj tuj rekonis lian potencialon. Superaveraĝe 145, tio estis la kvociento de inteligenteco por Mojo. La instituta administrado tuj decidis forpreni lin el la programo por transplantadoj. Nun prizorgis lin amaso da edukistoj kaj etologiistoj.
La alta talento de Mojo montriĝis per la fakto, ke li tre frue komencis paroli en plenaj frazoj. Krome li plejparte memstare majstris la bazojn de aritmetiko, skribado kaj legado. Oni donis al li laborpovan porteblan komputilon. Per tiu aparato li daŭre plibonigis siajn sciojn. Krome Mojo estis en bona korpa konstitucio. Li estis treege atletika. En la aĝo de ok jaroj li pasis sian abiturientan ekzamenon kaj tiam planis studadon kun fokuso al gentekniko. La longjara bestozorgisto Tim estis nun lia daŭra persona akompananto. Kiel gvidanto, Tim ne nur organizis la partoprenon de Mojo en tenisaj turniroj, li aparte zorgis pri la ĝustaj kontaktoj kun la amaskomunikiloj.
La IBE iom post iom abandonis la projektojn por produkti organojn por transplantado. Neniu volis esti respondeca pri la ebleco, ke iu porko aŭ ŝafo subite ekparolus al siaj esploristoj, aŭ ke iu besto akirus konscion kompareblan kun tiu de homo. Oni plifortigis la provojn por trovi alternativajn metodojn. Tial oni nun ĉefe eksperimentis kun ĉelkulturoj por kreskigi organojn, taŭgaj por transplantado.
Mojo ne ĉesis teni la kontaktojn al la instituto kaj daŭrigis la kunagadon kun prof-ro Brundt, kiu subtenis lin dum liaj studoj kaj eĉ disponigis al li la tutan sekcion de la primatoj. Malgraŭ la studado Mojo ĉi tien ofte venis por prigardi sian propran esploradon. Jam post tri studjaroj, li doktoriĝis kaj nun rajtis esti nomata d-ro Mojo. Lia laboro fokusiĝis al la analizo de la genoj de lia ĉimpanza familio, kun kiu li restis ligita. Tre intense li klopodis ekzameni la genojn de siaj propraj ĉeloj kaj kompari ilin kun tiuj de la homoj.
Tiu, kiu sukcesas, ankaŭ havas multajn enviulojn. Tion ankaŭ spertis d-ro Mojo. Precipe post transpreno de la estrado de la sekcio por primatoj multaj esploristoj ne ŝatis la decidon, ke ilia ĉefo nun estis tiu nova doktoro. Plejofte ili ne kuraĝis malkaŝe prezenti kritikon. Nur malpublike oni ofte aŭdis, ke multaj ne povis alkutimiĝi al la ideo nomi ĉimpanzan scienciston estro. La kontraŭuloj ankaŭ avide voris la ofte terurajn titolojn en la gazetoj. Multaj atendis nur, ke tiu d-ro Mojo iam farus gravan eraron.
Sed d-ro Mojo ne faris eraron, kontraŭe. Liaj sciencaj esploroj ricevis la plej altan laŭdon de ĉiuj fakaj rondoj. Ankaŭ ne plu estis problemoj en lia sekcio por primatoj. Ĉiuj ĝojis pri la sukcesa kresko de la ĉimpanza familio. La instituto povis jam liberigi plurajn simiojn en la naturon.
Nur iun posttagmezon okazis io. La deĵoranta bestozorgisto ne laŭorde fermis la pordon de la baraĵo. Kelkaj ĉimpanzoj uzis ĉi tiun okazon kaj eskapis kaj fuĝis tra la koridoroj. Bonŝance, krom du ĉimpanzojn, ĉiujn aliajn oni rekaptis. Sed la du fuĝintoj sukcese atingis taŭgan embuskejon kaj komence restis netroveblaj. Oni povas imagi, kiaj gazetaj fraplinioj estis produktitaj pro tiu incidento:
FORKURO DE LA MONSTRO-SIMIOJ
KAOSO EN LA SEKCIO DE D-RO MOJO
ATENTU: LA KIMEROJ!
Tiaj kaj similaj raportoj fantomadis en la gazetaro. Kompreneble, kiel ofte, la artikoloj estis troigitaj kaj eraraj. La du fuĝintoj tute ne estis kimeroj. Kaj kompreneble ne ekestis kaoso pro la eskapo de du bestoj. Tamen la incidento produktis maltrankvilon. Dum spontanea kunveno kelkcentoj da homoj manifestaciis kaj marŝis al la instituto. Sur grandaj ŝildoj legeblis la postulo 'FERMU LA INSTITUTON!' Ankaŭ pri tiu demonstracio aperis longaj raportoj en la amaskomunikiloj. La rezulto estis eĉ pli longdaŭraj protestoj. Dum kelkaj semajnoj ĉiutage venis homoj al la instituto. Ili montris siajn ŝildojn kaj blokadis la eniron.
Ne helpis, ke post nur tri tagoj oni sukcese rekaptis la du fuĝintojn. La tumulto daŭre kreskis. Unu vendredon amasiĝis grupo da protestantoj, pretaj por uzi perforton. Ili furiozis al la instituto kaj tie malkonstruis preskaŭ ĉiujn instalaĵojn en la enirejo. Ili eĉ penetris en la sekciojn por musoj kaj ratoj. Feliĉe, ke la aliaj partoj de la instituto estis pli bone protektitaj. La polico rapide alvenis kaj tiel povis preventi pli malbonajn atakojn.
Ĉiuj sidlokoj en la seminaria ĉambro de la instituto estis okupitaj. La tuta esploranta personaro kunvenis. Profesoro Brundt staris antaŭe apud d-ro Mojo kaj salutis la ĉeestantojn. La sola temo de la tagordo estis la raporto pri la plej novaj esploraj rezultoj el la sekcio por primatoj. D-ro Mojo komencis:
„Finfine mi komprenis la kernajn diferencojn inter la DNA de homoj kaj ĉimpanzoj. La ĉeloj en mia korpo estas ja parte homdevenaj. Daŭre okazas multaj interŝanĝaj efikoj inter la du ĉelaj tipoj. Tion oni ankaŭ rekonas je la aktivecoj de la genoj. Mi estas certa, ke ni nun kapablas precize ŝanĝi la ovojn de ĉimpanzo per inserto de homaj genoj.
Kompreneble mia esplorado ĉefe fokusiĝas al la celo, doni al niaj samspecianoj la parolkapablon. Tio neeviteble ne nur kondukas al ŝanĝoj en la cerbo, kiuj influas la formadon de la konscio. Necesas ankaŭ gravaj ŝanĝoj en la anatomio. Tio ja okazis en mia korpo. Tial mi nun ankaŭ disponas pri homsimilaj organoj, kiuj ebligas la paroladon. Vi ja scias, ke la fontaj ĉeloj, kiujn oni insertis en mian embrion, kaŭzis ĝuste tiujn efikojn. Sed mi mem, kiel kimero, ne kapablas transdoni la novajn kapablojn al miaj estontaj infanoj. La sola vojo estus uzi modifitan ĉimpanzan ovon por reproduktado. Kun ino portanta tian ovon, ne nur mi, sed ankaŭ ĉiu alia virĉimpanzo povus generi idaron kun la novaj trajtoj, kompreneble nur per artefarita fekundigo. Estas klare, ke la venonta generacio ne plu bezonus tiun metodon. La reproduktado tiam kompreneble estos denove kiel kutime inter mamuloj.“
Ĉi tiu parolado kaŭzis grandan kirlon. Sekvis ekscitita diskuto. La plej oftaj obĵetoj traktis la intervenon en la ĝermlinio [*]. Tia manipulado de homaj gametoj estis strikte malakceptita de la plej multaj esploristoj.
Sed d-ro Mojo atentigis la kunvenon, ke la ĝisnuna malpermesita enmiksiĝo en la ĝermlinio rilatis nur al homoj. Li mem sentis sin ĉiam ankoraŭ kiel ĉimpanzo, malgraŭ sia kimera ekzistado, pri tiu li ja klare konsciis. Do, li pensis, ke por ĉimpanzoj tiaj intervenoj ne povas esti malpermesitaj.
Denove sekvis akra interŝanĝo de argumentoj. La timo al la reago de la publiko simple estis tro granda. Tial ne plu penseblis financaj subtenoj por la esplorado de d-ro Mojo.
__________________________
[*] Post la unuiĝo de la gametoj ekestas la zigoto. Ĝi evoluiĝas al individuo kun gonadoj, kiuj produktas novajn gametojn. Tiun sinsekvon de la ĉeloj oni nomas 'ĝermlinio', angle 'germline', germane: 'Keimbahn', france: 'lignée germinale'
Estis nur afero de tempo. D-ro Mojo ne plu vidis eblon daŭrigi sian esploradon en ĉi tiu instituto. Kune kun kelkaj dungitoj de la instituto, inter ili d-ro Zan kaj Tim, la iama bestogardisto, li decidis fondi propran instituton eksterlande, kompreneble en la insula ŝtato Salapaku. Tie la kondiĉoj estis idealaj, ne nur rilate al la klimato, sed precipe por libera esplorado.
Malgraŭ la granda distanco Mojo tenis bonan kontakton al prof-ro Brundt. La fama medicina konzerno 'Sanglobo' finance subtenis la planatan projekton. Tial eĉ realiĝis la deziro de Mojo kunpreni ĉiujn ĉimpanzojn de la iama sekcio. D-ro Mojo daŭre laboradis ĝis granda aĝo por la scienco kaj ricevis mondskalan laŭdon. Li mortis sesdek-ses-jaraĝa, tre alta aĝo por ĉimpanzoj.
Cent jarojn poste.
Malapaki, la ĉefurbo de la insula ŝtato Salapaku, estis nerekonebla.
Ĉie oni konstruis ion. En la apudeco de la flughaveno multaj novaj hoteloj blokis la vidon al la bela plaĝo. Ĉi tie amasiĝis la plej multaj turistoj. Sed ankaŭ la IPG, la granda Instituto Por Gentekniko ankaŭ registris ĉiujare rekordan nombron da vizitantoj. La instituto estis formita de d-ro Mojo laŭ modelo de la malnova IBE.
En la enirhalo prezentiĝis la imponaj baraĵoj por la bestoj malantaŭ gigantaj vitraĵoj. La koridoroj de la plej multaj sekcioj estis libere alireblaj por la vizitantoj. Ankaŭ ĉi tie oni povis admiri multon. Eĉ sekcio por primatoj allogis la vizitantojn. Kaj, tio estis vere nova, la aparta baraĵo por homoj, kiuj tie loĝis ŝajne tute 'normale' malantaŭ la vitraĵoj. Ĉiu povis observi ilin. Kompreneble, kiel en la areo por ĉimpanzoj, la enloĝantoj ĉiam havis la ŝancon retiriĝi en la malantaŭajn nevideblajn ĉambrojn.
Kia kontrasto! Jen la homoj en ĉirkaŭaĵo tute teknikigita. Ĉie, kie la homoj loĝis, troviĝis aparatoj kaj konstruitaj objektoj. Nur kelkaj endomaj plantoj ornamis la ĉambrojn. Kontraste la ĉimpanzoj en tute natura medio. Oni eĉ rifuzis 'homajn' ludilojn kiel ekz. pilkojn.
Kaj ekstere, en la koridoro antaŭ la ekspoziciaĵoj, gapis la vizitantoj: homoj apud ĉimpanzoj. Sed ĉu vere la nomo por tiuj homsimioj ankoraŭ ĝustis? Ili parolis kiel homoj. Ili eĉ interparolis kun ili. Ili estis la posteuloj de la 'Infanoj de Mojo', do, la ĉimpanzoj, kiuj estis naskitaj antaŭ pli ol cent jaroj per artefarita fekundigo de genteknike modifitaj ĉimpanzaj ovoĉeloj.
Pli precize dirite, kompreneble, ne ĉiuj estis liaj propraj posteuloj. Por naskigi infanojn d-ro Mojo zorgeme priatentis la genetikan diversecon. Tial li elektis multajn diversajn ovoĉelojn. Nur la genetikaj sekvencoj, kiuj respondecis pri la novaj trajtoj, venis el lia propra korpo, kiu ankaŭ gastigis homajn ĉelojn. Li estis ja kimero. Do, tiuj genetikaj informoj de la homo finfine gravis por la novaj kapabloj de la ĉimpanzoj. La parolantaj ĉimpanzoj nun ricevis la nomon 'Panhomoj'. De ekstere ili aspektis kiel ĉimpanzoj, nedistingeblaj de la normalaj samspecianoj.
Intertempe ĉirkaŭ ducent panhomoj vivis nun en Salapaku, kune kun la homoj en rilato, kiun oni povas nomi simbiozo. La panhomoj ŝatis uzi la homfaritajn domojn, ĉar ili ne estis bonaj metiistoj. Kontraŭe pro superaveraĝa inteligenteco ili ofte okupis bone pagatajn postenojn en sciencaj kaj edukadaj institucioj. Ekzemple, estas preskaŭ memkompreneble, ke la ĉefo de la IPG estis panhomo. Sed ankaŭ troviĝis ne tiom inteligentaj samspecianoj. Tamen, sur unu kampo ili estas ĉiam nevenkeblaj. Same kiel ilia prapatro d-ro Mojo ili ĉiuj povis tre bone ludi tenison.
Eĉ ekzistis speco da sporto, kiu ĝis nun nur troviĝis sur Salapaku: 'Kampoteniso'. En tiu sporto du teamoj el po kvar ludantoj interbatalas. Ĉiu ludanto nur rajtas movi la pilkon per sia rakedo. La celo estas katapulti la pilkon super la reton, kiu dividas la ludkampon. En la ĉefurbo konkuradas ses teniskluboj. Ĝis nun la ĉampiona teamo kompreneble ĉiam estis de la klubo de la panhomoj.
Dum la jaroj la IPG iĝis la tutmonde gvida centro por gentekniko. Ne nur la konzerno Sanglobo profitis de tio. IPG kaj Sanglobo estis la plej gravaj dungantoj por la insulo. Mendoj por esploraj laboroj venis el la tuta mondo. La ĉefaj taskoj rilatis al la testado de novaj medikamentoj per specialaj kulturoj de genteknike modifitaj ĉeloj.
Ankaŭ la kultivado de organoj, taŭgaj por transplantado, daŭre okupis la esploristojn. La problemo ankoraŭ ne estis solvita, sed la IPG trovis multesperigan metodon. La esploristoj ĵus sukcese kultivis kompletan kuniklan hepaton en la laboratorio. Tiun artefaritan organon oni uzis por transplantado. Ĝi anstataŭigis hepaton en kuniklo, kiu ne repuŝis tiun greftaĵon. La transplantaĵo nun bone provizis la kuniklan pacienton dum jam du jaroj.
F I N O
La aŭtoro Erik Tantal parolis kun D-ro Tatu de la IPG:
Erik: En via instituto panhomoj kaj homoj kunlaboras. Ĉu vi iam aŭdis ion pri problemoj?
D-ro Tatu: Ne, ĝis nun mi neniam spertis ion similan. Tamen estas klare por mi, ke la kunlaboro ĉefe rilatas al la laboro en la instituto. Sed dum libertempo la diversaj grupoj nur malofte kunvenas.
Erik: Tio signifas, ke ne estas renkontiĝoj por glaso da biero post la laboro, ĉu ne?
D-ro Tatu: Jes, ŝajnas tiel. Kompreneble homoj kaj panhomoj havas malsamajn preferojn. Sed relative ofte okazas komuna partopreno al sportaj eventoj.
Erik: Jes, vi certe pensas al teniso kaj kampoteniso, ĉu ne?
D-ro Tatu: Kompreneble.
Erik: Nun ek al vere grava demando: Ĉu vi vere planas pluevoluigon de la panhomoj per novaj genteknikaj intervenoj?
D-ro Tatu: Ni ankoraŭ disputas pri ĉi tiu demando. Mian proponon doni al la panhomoj pli homecan manon strikte malakceptas multaj de miaj samspecianoj. Ĝis nun ni panhomoj ankoraŭ havas la samajn fizikajn trajtojn kiel niaj prapatroj. Sed per plibonigita mano ni elimus multajn malavantaĝojn kompare al la homoj.
Aliflanke, tio kompreneble gvidus al grava ŝanĝo en nia vivmaniero. La formo de nia nuna mano faciligas la grimpadon. Kaj tio estas nekredeble grava por nia vivo en natura ĉirkaŭaĵo. Tamen nia mano ne tiel bone ebligas la uzon de iloj. Mi konfesas, ke mi ankaŭ ne scias kiel ni decidos estonte.
Erik: Kaj kion vi pensas pri pliaj genteknikaj intervenoj? Ĉu tiaj procedoj ne povus gvidi al estonta supereco de la panhomoj kompare kun homoj?
D-ro Tatu ridetis.
D-ro Tatu: Ha, vi timas ke ne nur en teniso ni ĉiam estos la plej bonaj. Honeste dirite mi ne povas prijuĝi tion. Laŭ miaj spertoj panhomoj kaj homoj vivas en simbiozo, fruktodona por ambaŭ flankoj. Kaj, ankaŭ se iam en estonteco estus pliaj progresoj, certe neniu bezonas havi zorgojn. Ni ja estas minoritato certe dum tre longa tempo.
Erik: Kion vi pensas pri genteknikaj intervenoj en via ĝermlinio uzantaj genetikan informon (DNA), kiu ne devenas de la homo?
D-ro Tatu: Tio ĉi estas nur muziko de la futuro. Verŝajne vi pensas al la ideo uzi la genojn de la birdoj. Mi kredas, ke tute ne necesas ke ni panhomoj havu ankaŭ flugilojn. Ni ja profitas de la teknika antaŭiĝo, kiun vi donacis al ni. Sed se temas pri pli bona protekto kontraŭ teruraj malsanoj, mi ne havus skrupulojn ankaŭ uzi la genetikan informon de aliaj specioj.
Erik: Koran dankon por viaj respondoj!
◊
Grandan dankon al Frank Merla kaj Peter Weide por la korektado kaj multaj proponoj, kiuj plibonigis la tekston. Mi ankaŭ kore dankas pro la bela titolbildo, kiun desegnis Kay Friese kay Ronja Marien-Friese.
Titolo
La Kimero
Originala titolo
Die Chimäre
Versio 2.1
2-a Eldono, 2020, E-libro
Lasta prilaborado:
Novembro 2020
Autoro
Erik Tantal,
alinome Klaus Friese
Traduko
Klaus Friese
Aŭtoraj rajtoj
© Klaus Friese, Hamburgo
Retpoŝto
friese@esperanto-hamburg.de
Titolbildo
Kay Friese &
Ronja Marien-Friese
De la sama aŭtoro
E-libroj elŝutu ĉe:
esperanto-klaus.de
Erik Tantal
Esperanto en la kosmo
Scienc-fikcia rakonto
Erik Tantal
La Insulo La Mirinda
Science-fikcio
sen spacveturado
Erik Tantal
The Island La Mirinda
Translated by
Helmut Lasarcyk
Jürgen Schiller
Avĉjo rakontas -
De tiam ĝis hodiaŭ
Skribita de Klaus Friese
Klaus Friese
Atentu: Eklezio!
Ne timu la veron