Unua eldono 2022
Enhavo
Kiel estis la jaroj en lernejo? Verdire, ni forgesis preskaŭ ĉion. Kaj ni ofte plibeligas la detalojn. Nur tre malmultaj restas vivantaj aŭ ne ŝanĝitaj. Eventuale ĉar ni ĉiam denove rakontas pri ili.
Do, kio estas pli bona ol klaskunveno? Tie multaj mankoj de la memoro povas esti plenigitaj. Certe kelkaj samklasanoj venos. Kompreneble neniam aperos ĉiuj. Sed, ĉu ni eĉ rekonos ilin?
La sekvantajn ĉapitrojn mi skribis kelkajn jarojn post nia lasta klaskunveno. Mi eĉ ne plu scias, ĉu ĉio vere tiel okazis. Povas ja ankaŭ esti, ke la okazaĵoj miksiĝis en mia cerbo. Kaj, mi konfesas, kelkfoje mi ne estis tiel preciza kun la vero. Jam nun mi pardonpetas pro tio.
Ĉiujn nomojn de la protagonistoj mi ŝanĝis. Kiu povas rekoni sin?
En la itala restoracio Benvenuto Norbert kaj Hans atendas la gastojn. Entute aliĝis dek unu. Sed kompreneble ne estas certe, ĉu ĉiuj venus. Intertempe estas je la sepa horo posttagmeze. Erich estas la unua, kiun bonvenigas Norbert:
„Eniru, Erich. Bone, ke vi sukcesis veni!“
„Jes. Post tiom da jaroj vere estis tempo. Kaj, imagu. Mi tuj rekonis vin, Norbert. Kie estas la aliaj?“
„Ne zorgu pri tio. Ili baldaŭ estos ĉi tie. Kompreneble ne ĉiu povas esti tiel akurata kiel vi“, rimarkas Hans kaj varme premas la manon de Erich.
Tuj poste ili venas, ses iamaj samklasanoj, ĉiuj samtempe. Estas troaĵo por la bonveniga komitato.
„Ĉu mi povas preni lokon ĉi tie?“, demandas Brigitte. Sed ŝi estas direktita al alia tablo.
„Ne, tie estas la loko por nia franca instruistino. Ankaŭ ŝi aliĝis al la kunveno“, klarigas Norbert.
.
„Tio povas ja iĝi interesa“, proklamas Georg kaj ridaĉas signifoplene.
Intertempe ĉiuj seĝoj estas okupitaj. Eĉ la iama klasinstruisto S-ro Wendt venis. Li sidas apud s-rino Lefebvre. Georg ankaŭ sidiĝas kaj provas fari enkondukan paroladon:
„Tio ja estis belaj tempoj. Mi kredas ke ĉiu ĉeestanto ĝojas pri nia hodiaŭa kunveno. Koran dankon al Norbert, kiu organizis ĉion!“
La aliaj apenaŭ aŭskultas. Ĉiuj parolas samtempe. Demandoj kaj denove demandoj. Tio estas komprenebla, oni ja ne vidis la alian de tre longa tempo.
„Ĉu vi rememoras ankoraŭ nian klasvojaĝon al Munkeno?“, demandas Peter.
Kvazaŭ pafite de pistolo venas la respondoj:
„Jes, en la urbo ni veturis per tramo sen aĉeti bileton. Kaj Egon pro timo preskaŭ malsekigis sian pantalonon.“
„Jes, li estis stulta. La puno por senbiletaj veturantoj en tiu tempo estis tre malalta! Mi pensas, se ni estus kaptitaj, ni devus pagi nur kvin markojn.“
„Sed pli aĉa estis la afero kun la bierglasoj“, aldonas Egon.
Li rakontas, ke li tiam en libertempo trinkis bieron kun tri aliaj samklasanoj. Ili sidis ĉe tablo antaŭ la gastejo. Ĉi tie Herbert simple ŝtelis la bierglason.
„Li ne nur ŝtelis unu glason! Dum la tuta tempo estis ses! Sed Herbert hodiaŭ ja ne ĉeestas. Li certe rakontus al ni pri la fino de la afero“.
Tiu anekdoto jam dum pasintaj kunvenoj ridigis la tutan klason. Dum la reveturado per trajno Herbert metis sian valizon sur la supron de la pakaĵrako. Sed tie ĝi ne estis sekura. La vagono balanciĝis, la valizo falis de la pakaĵrako suben. Dum tio ĉiuj ŝtelitaj bierglasoj dispeciĝis. Ĉiuj ses.
Denove ĉiuj ridas kaj la kelnero havis problemojn akcepti la mendojn.
Dum la manĝado la laŭta babilado ne ĉesas. Kiel atendite temas unue pri la klasvojaĝo al Berlino. Jam la veturo tien estis aventuro: En tiama tempo ankoraŭ ekzistis du germanaj ŝtatoj, la ‚muro‘, rigidaj limkontroloj kaj (kiel ankoraŭ hodiaŭ) timoj rilataj al la respektiva ŝtato.
Samklasanino Elena ne havis la okcidentgermanan civitanecon (pro juraj kialoj) kaj estis konsiderata ‚sennacia‘. Tial ŝi devis vojaĝi per aviadilo (pro timo ke la aŭtoritatoj rifuzus ŝian eniron). Ankaŭ por du aliaj samklasanoj nur la flugo eblis.
Kiel mezlernantoj dum la klasvojaĝo ni ĝuis multe da libertempo. Do, ni havis multajn aventurojn. Tion ankaŭ Erich konstatas, sed li ne ŝatas aŭskulti denove la jenan anekdoton.
La koncerna vespero estis la nastiĝtago de Jörg. Ne estis festo dum la klasvojaĝo, sed ni ĉiuj havis la permeson por iri eksteren sen instruisto, kiu kontrolis nin. Erich, Peter kaj Jörg promenis kun Bärbel tra la parko. La hodiaŭa programo estis tre streĉa, ĉar ni devis viziti du muzeojn. Sekve, ne estas miraklo ke ni estis tre lacaj. Malgraŭ tio neniu el ni tri knaboj ne volis malhavi la ĝuon promeni apud Bärbel tra la parko.
Sed la vojo esti tro mallarĝa por kvar kunirantoj. Jam se nur tri el ni iris unu apud la alia, neeviteble okazis kolizioj, aŭ eĉ ‚tuŝoj‘. Kaj tion kompreneble estis kiel eble plej evitinda.
Do ĉiam unu el ni knaboj devis troti post tiuj kiuj marŝis apud Bärbel. Kelkfoje, je kurbiĝo de la vojo, estis ŝanco. Ankaŭ kiam pasantoj venis al ni de la fronto, la formacio povus esti ŝanĝita. La lasta ŝovis sin antaŭen kaj tiam forpuŝis la rivalon. Ĉu Bärbel rimarkis ĉion ĉi?
Ĉi tiun vesperon Erich plendis pri teruraj gorĝdoloroj. Li jam prenis tablodojn kontraŭ gorĝdoloroj, li suĉis plenan enhavon de unu skatolo. Bedaŭrinde sen sukceso. Krome li havis febron. Tial ni decidis hejmeniri al la hotelo. Ĝi situis en pluretaĝa malnova konstruaĵo rekte ĉe strato kun multe da trafiko. Niaj ĉambroj estis en la tria etaĝo. Erich estis la unua, kiu devis iri al la necesejo.
Ni pacience atendis en la koridoro, ĉar ankaŭ ni volis iri tien. Ni longe atendis. Sed niaj frapoj sur la pordo restis neresponditaj.
Nun venis aliaj el la ĉambroj, kiuj ankaŭ intencis uzi la ‚kvietan lokon‘. Sed Erich prenis tempon.
Ni rakontis pri liaj gorĝdoloroj kaj la febro. Jes, ni maltrankviliĝis. Certe la tuta tago estis tro streĉa por li. Povas ja esti ke li senkonscience kuŝas sur la malvarma planko.
Hans havis ideon. Li kondukis nin en sian ĉambron kiu situis apud la necesejo, kaj iris al la fenestro. Ni ektimis ĉar li grimpis eksteren. Li staris sur la mallarĝa kornico. Nur per unu mano li tenis sin al la fenestrokadro. Tiam li rigardis tra la apuda fenestro kie estis la necesejo. Ĝi estis duone malfermita. Kriante li postulis glason da akvo. Kial? Ni ne sciis. Sed Bärbel tuj kuris kaj alportis la glason. Nun Hans verŝis la akvon al Erich, kiu evidente dormis sur la neceseja seĝo. Tiel elĉerpita li estis. Sed la ŝprucoj da malvarma akvo nun ‚savis‘ lin.
Erich tute ne ŝatas tiun rakonton. Li gvidas la atenton al alia klasvojaĝo. La vojaĝo iris al la nordfrisa insulo Sylt.
„Kiu rememoras ankoraŭ la ŝaŭmkisojn? [*]
Jes, tiun rakonton ni ĉiuj kompreneble konis. Tamen Erich devas denove raporti.
En tiu jaro ni estis verŝajne en la dek unua klaso. La junulargastejo havigis ĉambrojn por knaboj kaj knabinoj en apartaj areoj. Kompreneble neniam estis permesite ke knaboj eniras la ĉambrojn de la knabinoj.
Sed por ni tiu ordono ne gravis, kompreneble. Tri adoleskantoj sidis en la ĉambro de Irene. Brigitte ankaŭ venis. Hans kunportis salajn manĝetaĵojn kaj Georg zorgis pri la ŝaŭmkisoj.
Sed kial ŝaŭmkisoj? Ni knaboj sciis kial. Unue knabinoj ŝatas dolcaĵojn. Kaj due ni speciale preparis unu de la bongustaj sukeraĵoj. Konfesite, tio estis tre aĉa agado. Sed ni pensis ke tio povas esti ankaŭ tre bona ŝerco. Georg zorgeme distranĉis la fundamentan vaflon kaj metis iomete da dentopasto en la blankan ŝaumon de la sukeraĵo. Poste li kunmetis la vaflon kun la supro de la ŝaŭmkiso. Neniu rimarkus ion.
_____________________
[*] Ŝaŭmkiso apartenas al la ŝaŭmsukeraĵoj. Dolĉa, blanka ŝaŭmo sur vafla fundamento. Ili estas kovritaj de ĉokolado.
Mordinte ĉi tiun preparitan dolcaĵon Irene preskaŭ ekvomis. Ŝi elkraĉis ĉion kaj furioze forpelis nin el la ĉambro. Ni nur pensis, ke tio ne estis tiom aĉa kaj miris pro ŝia kolerego. Ni ja nur volis fari ŝercon.
„Jes, ŝerco kelkfoje estas bona. Sed je tiu vespero vi ja estis granda ludofuŝanto!“, plendas Hans al Georg.
Temis pri la vespero kiam kelkaj de ni interkonsentis iri al la plaĝo kvankam estis malpermesite eliri. Ili volis nude salti en la akvon. Estis klare, ke ne ĉiu estis sufiĉe kuraĝa fari tion.
„Kaj ni estis sufiĉe kuraĝaj por preterlasi la instruhorojn pri religio“, fanfaronas Norbert.
Tio eblis verŝajne, ĉar gelernantoj povis mem decidi pri la partopreno. Ne estis juĝnotoj en la lecionoj por religio. Nur tiu, kiu partoprenis, ricevis atestilon.
Ĉiuokaze dum la instruhoroj pri religio ĉiam malaperis la samaj lernantoj. Ili forlasis eĉ la lernejan arealon. En najbara gastejo ili tiam kunvenis por gaja kartludado.
Egon esprimas sian respekton: „Via evitema konduto ankaŭ havis ion bonan. Vi ja ĉiam multe klopodis por ebligi niajn regulajn klaskunvenojn. Vi estas tiuj, kiuj tenis nin kune!“
Sed nia lernejestro lerte instalis konvenan agon kontraŭ la disidentoj: Anstataŭ religio li elektis filozofion kiel novan fakon. Pri tio la gelernantoj nun ne plu rajtis mem decidi.
Peter enmetas tiun rimarkon: „Nu, ja, ili estis la kuraĝuloj, kaj ni la malbravaj obeaj lernantoj. Mi eĉ konsentis akcepti la devojn de la helpanto por biologio. Vi ja estis tro maldiligenta.“
Tuj aperas la reakcioj:
„Ho ho, vi tiam devis porti la torsan modelon de la homa korpo trans la straton al la klasĉambro. Vere, tre freneza aspekto kiam vi tenis la modelon kun viaj manoj al via ventro.“
„Sed tiel la modelorganoj ne povis fali el la torso. Ili ja ne estis bone fiksitaj.“
„Tio ne nur estis freneza aspekto. Kelkfoje viaj manoj glitis eĉ al la postaĵo de la torso. Kion nur pensis la preterirantoj?“
Nia lernejo en tiu tempo situis en la malnova konstruaĵo sur la suda flanko de la strato. Je la kontraŭa flanko estis la pavilono por la biologio. Pro manko de klasĉambroj tie ne eblis instrui ĉiujn klasojn. Tial ni devis transporti eĉ la skeleton de la homo trans la straton al la ĉefa domo. La helpanto por biologio ne povis eviti la mokadon de la samklasanoj.
„Unu instruhoro estas neforgesebla por mi. Tiam nia instruistino montris la bovan koron. Vere sango-plena!“, rakontas Brigitte.
Sinjorino Donsthal aĉetis de la buĉisto originalan, freŝan koron de la bovo. Tion ŝi prezentis antaŭ la klaso. Ni ricevis la ŝancon rekoni la malsamajn partojn de tiu organo. Por tio ŝi eĉ metis sian montrofingron en la diversajn aperturojn. Neeviteble kelkaj sangaj gutoj falis sur la blankan kitelon.
Honeste dirite, la prezentado estis pli abominda ol instrua. Sed ne ĉiuj de ni planis ja iĝi medicinisto aŭ biologo.
Tamen kelkaj de ni ĝojis pri tiu prezentado, ankaŭ se ni devis dissekci la bovajn okulojn, kiujn kunportis sinjorino Donsthal.
„Ĉu vi memoras ke iam juna staĝantino estis ĉe ni?“, demandas Egon.
Tio estis la ĉarma sinjorino Seidel. Ŝi ĉiam sidis antaŭ ni sur la katedro kaj daŭre provis tiri sian mallongan jupon iomete suben per siaj manoj. Tio estis sendube ŝia reakcio al la sekretaj rigardoj de la knaboj el la frontaj tabloj.
Tiel la konversacio daŭras. Multaj instruistoj kaj instruistinoj pro siaj trajtoj restis en nia memoro. Tiuj estis ĉiam denove la temo dum niaj klaskunvenoj.
Ekzemple nia instruistino por historio estis neforgesebla. Ŝi ĉiam portis unikan robon kun okulfrapa dezajno. La or-flavaj kaj nigraj strioj donis la impreson de tigra felo. Do, dum la paŭzoj por ni ŝi nur nomiĝis ‚Tigro-Lilly‘.
„Mi eĉ ankoraŭ havas saĝan diron de ŝi en mia kapo. Ŝi ĉiam diris: ‚La ĉemizo estas pli proksima ol la jupo‘. Tion ŝi uzis precipe kiam temis pri la interesoj de la ŝtatoj kies militoj estis diskutataj“, enmetas Irene.
„Jes, estis interesaj diraĵoj de niaj instruistoj“, opinias Hans kaj pensas al sinjoro Stahl, kiu instruis la anglan.
Tiu instruisto estis karakterizita per la fakto ke li preskaŭ nur parolis la germanan dum la anglaj lecionoj. Laŭ lia opinio la plej grava por ni estus, ke ni lernas iom de la angla spirito. Li eĉ voĉlegis limerikojn en la germana lingvo. Sed li donis al ni ampleksan superrigardon pri la angla literaturo.
Al tio venas la jena rimarko de Norbert:
„Mi preskaŭ forgesis ĉion. Mi nur rememoras unu diraĵon de li. Tiun li emfazis vere forte. Li diris ion ‚de la sufoka aero el la litoj de maturaj knaboj‘. Mi ne plu scias la kunteksto. Sed ĉu tio ne estas diraĵo el romano de Rainer Maria Rilke?“
Ne estas demando je tio.
Sed Peter rakontas ion pri la skribaj ekzamenoj, kiuj tiam nomiĝas nur ‚klaslaboraĵoj‘:
„Tio estas io tre pozitiva. Ni rajtis uzi la dikajn anglajn vortarojn dum la ekzamenoj. La libroj enhavis nur anglajn vortojn, tamen tio estis tre helpema por mi.“
Multaj volas komenti la instruhorojn en la fako muziko.
„Nia lernejo estis unuaranga rilate al muziko“, opinias Irene kaj ricevas konsenton.
„Jes, el nia lernejo venas eĉ la fama kantistino Tipsi. Ŝi prezentis tre popularajn furorkantojn.“
„Kaj ne forgesu la muzikdirektoron Ulrich Bugenhagen. Li jam komencis sian karieron kiel lernanto kiam li komponis elstaran elektronikan muzikon.“
„Jes, vi pravas. Sed pri mi, tio estas alia afero. Mi ja nur pro sinjorino Grühnke ne povis iĝi fama“, plendas Peter.
Tio devas esti klarigita. Tiutempe, en la deka klaso, Peter aspiris partoprenon en la lerneja koruso. Por tio estis necese sole prezenti kanton antaŭ la tuta klaso. Peter elektis la popolkanton ‚Der Mai ist gekommen‘ (La majo alvenis), sinjorino Grühnke dum tio kiel kutime staris en angulo. Ŝia kapo estis klinita. Ambaŭ brakoj krucitaj super ŝia ventro.
Ŝi aŭskultis la prezentadon kaj poste deklaris la ‚verdikton‘. Ŝi diris ion kiel: „Peter, tio ne estis malbona, sed ne sufiĉe bona por partopreni la koruson. Via juĝnoto estas ‚Tri‘, do kontentiga.“
Por Peter tio estis detrua juĝo. Li ja tiel forte antaŭĝojis la koruson. La vera kaŭzo estis kompreneble, ĉar tie kutime kolektiĝis la plej belaj knabinoj de la lernejo.
„Ĉu sinjorino Grühnke ne ankaŭ instruis la germanan?“, demandis Irene.
Peter indigne reagas: „Nur ĉesu! La antaŭa instruisto donis al mi la noton ‚Du‘, sed dum ŝia instruado mi malboniĝis al ‚Tri‘. Certe kulpis ŝia plej ŝatata lernanto Paul.“
Paul tiutempe sidis en la unua vico. Li ĝuis la favoron de la instruistino. Speciale se temis pri poemoj, kiujn ni devis interpreti. Preskaŭ neniu el ni volis kontribui ideon por la tasko. Interpreti poemojn ja estas tre peza laboro. Krome ni ne sciis, kion nia instruistino volis aŭdi.
Tiam, post longa atentado, Paul estis vokita. Kompreneble li ankaŭ ne sciis ion. Sed li disponis specialan metodon, kiu evidente impresis sinjorinon Grühnke. Li klinis sian kapon al la maldekstra flanko. Tiam, per liaj briletaj okuloj li fiksis nian instruistinon. Tre malrapide li ekdiris: „Jaaaaa.“
Dum tio lia sopirega rigardo verŝajne estis nerezistebla por ŝi. Tute egale, kion li poste diris, aŭ pli bone balbutis, ŝi reagis kun entuziasmo.
„Jes, ĝuste tio!“
Tio, aŭ simila diraĵo venis kaj Paul regule ricevis la notateston ‚Du‘ en germana leciono.
En la rondo intertempe fariĝas pli kaj pli laŭte. La bongusta manĝaĵo estas en la stomakoj. Kelkaj glasoj da biero kaj vino zorgas pri malstreĉita etoso.
Subite Georg ekstaras. Li levas sian glason kaj alparolas sinjorinon Lefebvre, nian iaman francan instruistinon.
„Kara sinjorino Lefebvre. Bone, ke vi venis. Nun mi ja povas diri al vi tion, kio jam delonge okupigas min. Ĉu vi ankoraŭ scias tion? Vi tiutempe taksis mian kapablecon en la franca lingvo per ‚Kvin‘, tio signifas ‚neadekvata‘. Tio vere estis maljusta. Post miaj studjaroj mi edzinigis francan virinon. Ĉiuj konstatis, ke mia franca lingvokapablo estas tre bona. Tion mi intertempe mem kredas. Sed, eventuale via instruado estis neadekvata!“
Sinjorino Lefebvre paliĝas. Tion ŝi ne atendis. Ankaŭ la aliaj rigardas unu la alian tre konfuzite.
„Kiel oni povas konduti tiel malkonvene dum klaskunveno?“, demandas Norbert.
Ĉe la diversaj tabloj ĉiu ekscitite diskutas tiun incidenton.
„Mi ne povas plendi“, komentas Egon, „ĉar mi vere multe lernis ĉe sinjorino Lefebvre. Ni vizitis la francajn lecionojn ja nur dum tri jaroj. En la lasta Erich donacis al mi etan slipon kadre de mia naskiĝtago. Sur tiu slipo estis skribita la adreso de franca knabino. Do, mi nun devis ekkorespondi kun ŝi. Tio ne estis tiel facila, ĉar ŝiaj leteroj (en la franca kompreneble) estis ĉiam pli longaj ol la miaj. Tamen mi sukcesis. Iam mi eĉ vojaĝis al Francio kaj vizitis ŝin. Sen sinjorino Lefebvre mi estus perdita en Francio.“
Ankaŭ la aliaj esprimas similan opinion. Ja, nia instruistino por la franca gvidis nin tre strikte. Sed verŝajne tio estis tre ofte necesa por ni.
„Unu el ni eĉ dancis kun sinjorino Lefebvre, ĉu ne?“, demandas Bärbel.
„Estis mi“, konfesas Hans, „sed mi povis fari tion nur, ĉar ni ricevis dancolecionojn en la junulargastejo dum nia unua klasvojaĝo.“
Tion ĉiuj rememoras. Sinjoro Wendt kaj lia edzino tiutempe gvidis la klasvojaĝon. Iun posttagmezon ni forportis tablojn kaj seĝojn el la granda manĝoĉambro. Tiel ni havis ĝustan dancejon. Fokstroto kaj valso estis partoj de la unuaj lecionoj.
„Mi scias. Tio vere impresis min. Je la vespero en mia lito mi tiam poste ekzercis la dancpaŝojn per miaj fingroj. Mi ĉiam ankoraŭ scipovas danci la valson!“, proklamas Peter.
Brigitte montras kelkajn malnovajn fotojn ĉe sia tablo.
Subite ĉiuj laŭte ekridas. Estas la bildoj de la abiturienta ekzameno en la fako sporto.
„Tio estis stulta ŝerco!“, plendas Egon, kaj ankaŭ Erich subtenas lin.
„Jes, ni knaboj estis devigitaj ekzerci por prezentado kun medicinaj pilkoj.“
Tio vere estis specialaĵo. Medicinaj pilkoj estas tre grandaj kun alta pezo. Ĉu estis tri aŭ kvar kilogramoj? Neniu plu sciis tion. Sed neforgesebla estis la ‚baleto‘ kun la medicinaj pilkoj. Ni knaboj tiam devis stariĝi en rondo kaj salteti laŭ striktaj reguloj. Kelkfoje ni eĉ devis ĵeti la pilkon al alia kundancanto. Tiu kompreneble devis sekure kapti la pilkon. Sed la plej aĉa estis, ke ĉiuj knabinoj el nia klaso sidis je la rando de la sporthalo. Ili rajtis rigardi nin.
„Kaj eĉ pli aĉa estis ke mi devis iri al la lernejestro. Miaj kapharoj estis tro longaj. Tial mi devis viziti la friziston“, plendas Erich.
Estis longa vespero en la komforta restoracio ‚Benvenuto‘. Fine nur Norbert kaj Hans restis ĉe sia tablo kun la malplenaj vinglasoj. La venonta klaskunveno devus esti post du jaroj. Tio estas planita. Sed eta viruso ruinigis ĉion.
Plurfoje nova limdato estis fiksata. Sed klaskunveno kun kontraŭvirusa masko kaj antaŭa kontrola testo ne havis ŝancon. En antaŭvidebla estonteco verŝajne ne okazos nova renkontiĝo. Kia domaĝo!
Sed neniu forŝtelos nian komunan memoron!
Koran dankon al ĉiuj, kiuj helpis korekti la tekston. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj, kiuj raportis pri siaj propraj memoroj.
Erik Tantal
Hamburg, 2022
Titolo Klaskunveno
Originala titolo Klassentreffen
Versio 1.1 Unua eldono, 2022
Aŭtoro Erik Tantal, alinome Klaus Friese
Traduko Klaus Friese
Kopirajto © Klaus Friese, Hamburg
Retpoŝto friese@esperanto-hamburg.de
Titolbildo Erik Tantal
Hejmpaĝo esperanto-klaus.de