Esperanto en la Kosmo
Erik Tantal
Dua Eldono
Komplilita el la tri noveloj
'Esperanto en la Kosmo 1.1-3.1'
Enhavo
En la jaro 1887 Ludoviko Zamenhof antaŭis siajn samtempulojn verŝajne je pli ol 100 jaroj. Estas vere ke troviĝis multaj kunuloj kiuj rapide lernis la novan lingvon, kiun li kreis. Sed la granda sukceso komence ne realiĝis. Ĝisostaj esperantistoj pro tio ne kapitulacas. La sekvanta rakonto klarigas ke neniu povas prognozi ĉu kaj kiam progresema ideo finfine venkas.
La kosmo.
Ni troviĝas en la nuna estanteco.
Ni skribas la jaron 2016.
David Foster ĵus protokolis datumojn de la eksperimento n-ro 28. Li ne estis kontenta, ĉar la kvanto de la okazintaj duobligoj ankoraŭ restis sub la celata nivelo, malgraŭ multfojaj provoj io ne funkciis ĝuste. La gravito ne povis esti la kaŭzo, tio montriĝis per la mezurado el la pasinta jaro. David jam pensis pri la venonta pridemandado kaj la malica ridaĉo de la kolegoj, se li ne havus plaĉan respondon. Jes, li centprocente fiksis ĉiujn parametrojn kaj li multfoje ekzamenis ĉion. Tamen lin ne forlasis la sento, ke li devus denove fari la tutan eksperimenton ekde la komenco.
Povis ja esti, ke li denove ne bone koncentriĝis. Li ja daŭre devis pensi pri la promeso, kiun li faris antaŭ la ekvojaĝo al la stacio kun sia fianĉino. „Ankoraŭ nur unu jaro, poste ne plu estu eksteraj deĵoroj.“ Tio estis la interkonsento. Kaj ŝi eĉ admonis lin, „Vi devas esti singardema, per tiaj kondiĉoj ĉiu rilato devas esti detruita“. Per tio ŝi kompreneble pravis.
Sed hodiaŭ temis pri aliaj aferoj. David devis prezenti sin dum televidprogramo por komuniki kun la „fanatikuloj“ de la Tero. Hodiaŭ aliĝis lernanto el Germanio. Estis la lernanto Anton Sturm, kiu sukcese aliĝis al la televida elsendo pri la kosmostacio. Li postulis la uzon de la lingvo Esperanto. Sur la kosmostacio ekzistis nur unu, kiu regis tiun lingvon, estis David.
„David, estas via vico!“ Denove aperis tiu konata ridaĉo de la kolegoj kaj ili mokis lin: „Ĉi ĉio estas ĉiokaze tempoperdo!“ Tion ĉiuj pensis. Kiu do povosciis Esperanton? Tio ja estis specialaĵo, certe ankaŭ por la instruisto, kiuj lastan jaron zorgis por la Esperanto-laborgrupo en sia lernejo. Estis li, kiu havis la ideon, proponi sian plej bonan lernanton por la televidprogramo pri la kosmo. Li ankaŭ proponis la uzadon de la internacia lingvo Esperanto.
Venis efektive ĉiam la samaj demandoj: „Kion vi manĝos hodiaŭ?“, „Kiom da horoj vi dormas?“, „Ĉu vi jam trovis eksterterulojn?“ ktp. Ne estis problemoj kaj David bone respondis. David kaptis la ŝancon por la demando, kial lia interparolanto elektis Esperanton kiel lingvon por komunikado. La demando klarigis ke tiamaniere la amikaj lernantoj en Pollando, kiuj estis ja enplektitaj en la studenta interŝanĝo, povis rekte kompreni la interparoladon.
David mem bone rememoris kiel li komencis atentiĝi pri la internacia lingvo. Tiutempe li estis en la dua semestro kaj tute hazarde vidis afiŝon, kiu prezentiĝis en la universitato kaj invitis al prelego kun sekvanta provleciono. Tiu aranĝo, kvankam nur kun malmultaj partoprenantoj, estis por li tiom konvinka, ke li tuj komencis lerni Esperanton. Jam post kelkaj monatoj li spertis grandajn sukcesojn. Esperantlingvaj libroj tute ne kaŭzis problemojn. Dum esperantaj kunvenoj li povosciis eĉ sekvi longajn prelegojn. Nur la parolado ankoraŭ ne bone fluis, sed tion kaŭzis manko de ekzercado, ĉar en sia urbo li konis nur malmultajn esperantistojn, kiuj minimume kunvenis unu fojon en monato. David provis partopreni ĉiun kunvenon. Kaj li aktive engaĝiĝis por la disvastigo de tiu lingvo, ĉar speciale la ideo de Esperanto kaptis lin.
La hodiaŭa intervjuo, kiu estis disradiita en la tuta lando, do markis la kulminon de lia „Esperanto-kariero“. Eĉ ne en sonĝo li ne povis imagi ion tian. La tuta elsendo daŭris nur dek minutojn kaj poste ordinara tago revenis, tio signifis nun la rekomencon de la sporta trejnado. Jam hejme sur la Tero David tre intense zorgis pri sia korpo. Li bezonis minimume tri horojn tage, ofte en la libera aero. Kaj ĉi tie sur la stacio la trejnado estis eĉ pli grava, ĉar temis pri la prevento de la minacanta reduktiĝo de la ostoj. Dum tre monotona trejnado troviĝis eĉ la ŝanco pripensi la eksperimenton 28 kaj eventuale trovi la solvon por la tie kuŝanta problemo.
Ni skribas la jaron 2026.
Ekde la restado en la kosmostacio antaŭ dek jaroj estis la unua fojo ke David denove troviĝis en la spaco. Ĉi-foje li ne estis en primitiva kapsulo. Li sentis sin kvazaŭ en la unua klaso de larĝkorpa aviadilo. Krom la kabino por artefarita vintra dormo li disponis pri tuta ĉambro. Tablo, ŝranko, seĝo kaj eĉ komforta fotelo. Ĉio pretis por pli longa restado. Eĉ la gravito tute ĝustis. Ĉu tio ĉi tie nur estis sonĝo?
Ne estis sonĝo. Komence de la jaro estis la unua kontakto. Kosmoveturilo de la planedo Heredo-156 penetris ĝis la najbareco de la kosmostacio. Okazis la kontakto kun la Tero. Komence ĝi realiĝis nur per radiofonio. La fremduloj agis eksterordinare singardeme kaj okulfrape volis eviti ĉian rektan intertuŝon. Ili venis kun pacemaj celoj. Teknike ili grandskale superis la homojn kaj multaj sur la Tero pledis por pli proksimaj rilatoj. Kompreneble nur, ĉar ili esperis profitojn pro intensa interŝanĝo de scioj. Sed ĉi tiuj klopodoj estis bremsataj.
La fremduloj faris nur unu proponon. Ili pretis, lasi astronaŭton David Foster sur la kosmoveturilon kaj eĉ ofertis por li ekskursan vojaĝon al sia planedo. Kun reflugo la tuta vojaĝo daŭrus ĉirkaŭ unu jaron. Neniu sur la Tero povis imagi kiamaniere ili faris tion, ĉar la planedo Heredo- 156 estis pli ol mil lumjaroj for de la Tero.
Esti partoprenanto – ĝuste tion David ĉiam deziris. Li eĉ rajtis ludi specialan rolon. Verdire la tuta homaro sendis lin kiel ambasadoron. Tiun fojon eĉ ne troviĝis la problemoj kun Ina, ĉar ili intertempe geedziĝis.
„Ĉu vi volas trinki kafon?“, David aŭdis varman voĉon, kiu venis de iu laŭtparolilo. Li malfermis la pordon kaj senvole ektremis, kvankam li ja jam plurfoje renkontis fremdulojn. „Mi estas Hrzovina“, prezentis sin la fremda leŭtenantino kaj klarigis, kiamaniere oni povis uzi la aŭtomaton en angulo de la ĉambro kiel donanton por kafo. Ankaŭ David sin koncize prezentis kaj kaptis la ŝancon por demandoj, ekz. kial ŝi senprobleme uzis Esperanton. Ŝi pretis doni al li kelkajn klarigojn dum kafopaŭzo. Sed ĉar ŝi ne ŝatis kafon, ŝi elektis per la aŭtomato alian (nedifineblan) trinkaĵon, por kiu la aparato evidente bezonis iom da tempo.
Rigardite deflanke ŝi montris iomete da simileco kun B'Elanna Torres, kiu estis figuro el la televida serio Star Trek. Sed ŝi ne posedis hararon sur sia kapo, tie estis nur skvamoj simile al tegoloj, kiuj kuŝis dense al la haŭto kaj malgrandiĝis en la direkto al la frunto.
„Tio estas por vi!”, ŝi diris per sia agrabla voĉo kaj donis al David malgrandan ruĝan poŝtranĉilon, kiu estis fiksita kiel talismano per mallarĝa ĉeno. David dankis kaj bedaŭris la surprizon, ĉar li ne disponis pri rekompenca donaco.
Poste ŝi eksplikis ke estis simpla kaŭzo por la uzo de la lingvo Esperanto: Ne estis la unua fojo, kiam la kolorianoj kaŝe lokis la kosmoveturilon en tera apudeco. Ĉiu misio havis la celon, kolekti informojn kaj eviti ĉian kontakton. La datumojn oni tuj transsendis al ilia planedo. Tie la informoj elvokis eksterordinaran evoluon en la socio. Preskaŭ ĉion, kio estis transsendita de la Tero, oni ensuĉis kun kreskanta intereso. Ĉie oni provis vesti sin same kiel sur la Tero. Sur Heredo-156 evoluiĝis je la unua fojo io kiel moda branĉo. Sed ankaŭ rilate al la aranĝo de la loĝejoj subite nur la teraj modeloj gravis. Ĉiuj amaskomunikiloj simple transprenis la programojn de la Tero. Kompreneble estis necese adapti ilin al la lingvaj bezonoj sur Heredo-156. Sed per tiuj la baza dilemo ne povis esti solvata. Tio estis ke kaj sur la Tero kaj sur Heredo-156 ekzistis tiel multaj lingvoj. Ĉiuj ĝisnunaj provoj, trovi konsenton pri unu komuna lingvo, ĉiam fiaskis. La situacio estis pli malbona ol sur la Tero.
Estis klare, ke pro tio oni havis problemojn, elekti la ĝustan lingvon por la sinkronigo de la tre ŝatataj serioj de la teraj televidprogramoj. Sed tiujn problemojn oni forigis antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Dum tiu tempo la kosmoveturilo subaŭskultis la elsendon, en kiu David estis intervjuata de la germana lernanto en Esperanto. Ĉi tiu elsendo kaŭzis tujan fundamentan ŝanĝon de la pensmaniero inter ĉiuj respondeculoj sur Heredo-156. Daŭris nur kelkajn jarojn, kaj ĉiuj kolorianoj interkonsentis, ke Esperanto estu ilia komuna helplingvo. Post tre mallonga tempo la gvidantaro de la kosma sekcio ricevis la ordonon, kontraŭ ĉiuj ĝisnunaj kutimoj, inviti la terulon David Foster al Heredo-156 por tie partopreni konferencon.
Estis kiel en altranga 'kvinstela hotelo'! Vere, ĉi tie en la gastĉambro oni trovis ĉion, bonan ekipon kaj ankaŭ bonan servadon. Do, David unue povis flegi sian korpon kaj poste ĝui abundan dormon. Kaj li dormis pli longe ol planite. Sen sonĝo, ĝis li subite estis kruele vekita.
Du timige aspektantaj viroj en militaj uniformoj subite staris en la ĉambro kaj perforte tiris lin el la lito. Ili ne parolis Esperanton, iliaj voĉoj estis minacaj kaj bruskaj. „Dra djat zta!“, tion kaj nenion pli komprenis David. Tio signifis „Iru kun ni!“ kaj estis kotutja-lingvo.
Tiu lingvo estis unu de la plej gravaj lingvoj de Heredo-156, ĝi ofte utilis kiel komuna lingvo antaŭ ol la loĝantaro de la planedo interkonsentis la uzon de Esperanto. Kvankam nur ĉirkaŭ 5-10 % de la loĝantaro apartenis al la popolo de kotutjanoj, la lingvo kotutja estis vaste disvastiĝinta.
Preskaŭ la tuta komerco de la planedo realiĝis per tiu lingvo. Krome la kotutjanoj strebis, ke la aliaj popoloj uzu tiun lingvon eble ankaŭ por aliaj kampoj. En la distraj programoj de la amaskomunikiloj jam superregis kotutja. Profesia kariero plej ofte nur eblis, se oni bone regis tiun lingvon. Pro tio la denaskuloj de tiu lingvo profitis de tiu situacio kaj efektive plifortigis la lingvan hegemonion. Eĉ en institucioj de la registaro, en kiuj plej ofte troviĝis dungitoj el diversaj popoloj, por preskaŭ ĉiuj procedoj oni uzis la kotutjan lingvon.
En la paso de la jaroj tiu lingva hegemonio kaŭzis indignon kaj pli grandan reziston el la aliaj popolaj grupoj, kiuj ofte havis pli da parolantoj ol la kotutjanoj. Pro tio oni nun povis bone kompreni, ke la loĝantaro de Heredo-156 finfine tiel rapide interkonsentis la uzon de Esperanto. Kompreneble la kotutjanoj ne tre bone ŝatis tiun interkonsenton. Kaj tio evidente estis la kaŭzo, kial oni perforte tiris lin el la lito.
Oni permesis ke li nur surmetis sian surtuton kaj tiam oni metis lin en veturilon. Li rajtis sidi inter la du gardistoj. Veturigiston oni ne bezonis, la maŝino tuj startis kaj rapidegis kvazaŭ gvidata de fantomo al la antaŭe programita celo.
La ĉambro por la pridemandado, en kiun oni tiris lin, havis la saman aspekton kiel oni konis ĝin ankaŭ sur la Tero. La antaŭa ĉambro en la kvinstela hotelo kompreneble pli plaĉis al David kaj tial li ne montris kunlaboreman mienon al la gardistoj.
Du aliaj viroj en militaj uniformoj, evidente ankaŭ kotutjanoj, kunvenis kaj komencis la demandadon, ĉi-foje en Esperanto. David bone rimarkis, ke nun oni volis prezenti sin tre ĝentilaj kaj komplezemaj.
Dum la pridemandado temis pri la rolo de David en la planita konferenco, al kiu li estis invitita. „La enkonduko de Esperanto sur Heredo-156 estas nur provizora prova aranĝo“, klarigis la ĉefa parolanto kaj aldonis, „Dum la konferenco ĉiuj aŭtoritataj grupoj pledu por siaj starpunktoj. Nur poste, post kroma interkonsiliĝo oni povus en fora estonteco pensi al definitiva decido.“ Tiam li menciis ke oni jam anticipe interparoladis pri la certeco, ke Esperanto en estonteco verŝajne nur ludos marĝenan rolon. Por tio la subtenantoj de
la kotutja lingvo evidente pagis grandegajn monsumojn. Kaj li daŭrigis: „Ĉar estas nun tre verŝajne ke venos restaŭrado de la lingvo kotutja, estus oportune ankaŭ por vi, la reprezentanto de la Tero, ke vi ĝustatempe elektus la ĝustan flankon. Tia rekomendinda kunlaboro krome havus eksterordinaran pozitivan efikon por la celata kooperado kun la Tero. Ankaŭ vi mem povus ekspekti personajn avantaĝojn!“.
„Tio sonas kiel flato kaj bato“, pensis David. Se li ne volis kunlabori, tiam eĉ la reveturado estus en danĝero. David petis doni al li tempon por pripensado kaj demandis, kion oni atendis de li dum la planita konferenco. „Tio estas tute simpla afero, vi nur devus raporti konforme al la vero pri la situacio rilate al Esperanto sur la Tero. Jes, vi eĉ ne malkaŝu vian pozitivan sintenon al Esperanto, ekzemple ke vi tre rapide lernis ĝin. Sed ĉiukaze vi devus kritike ellabori la jenajn punktojn:
1. Sur la Tero verdire neniu parolas Esperanton. Troviĝas nur kelkaj fanatikuloj.
2. Esperanto estas morta lingvo, ne ekzistas denaskaj parolantoj.
3. Esperanto estas artefarita lingvo kaj artefaritaj lingvoj ne vivas.
4. Esperanto ne konas kulturon, neniujn kantojn, neniujn ŝercojn.
5. Esperanto aparte de kelkaj esceptoj havas neniun literaturon.“
Ĉi tio ne estis novaĵoj por David kaj li nur povis ĝentile peti por kroma tempon por pripensado.
Tiuj argumentoj estis ankoraŭ ĉiam prezentataj de influhavaj homoj kontraŭ Esperanto. La esperantistoj ofte kiel idealistoj restis sen ŝancoj kaj apenaŭ ne povis efektive sin defendi kontraŭ la malveraj informoj. Se David vere ripetus tiujn argumentojn dum la venonta konferenco, li perfidus sian tutan ĝisnunan karieron en Esperanto.
Sed, ŝajne ne ekzistis nun eliro. David rememoris ke la vorto „Esperanto“ estas okupita per „espero“. Tio kompreneble ankaŭ estis sia baza sinteno, kvankam li en tiu momento vere ne sciis, kiel la afero evoluiĝus.
La gardistoj gvidis lin poste al apuda ĉambro, kiu ne kongruis al liaj spertoj en „luksaj hoteloj“ sed tamen ĉiokaze ofertis spacon kaj oportunon por pripensado kaj, al tio eĉ ĝentile atentigis unu de la gardistoj en uniformo, ekzistis aŭtomato por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
La manĝaĵo ne bongustis, eĉ la kafo nur estis malhela bruna saŭco. David glutis glason da akvo kaj poste senforte falis sur la kuŝejon. Ĉio turniĝis en lia kapo. Li estis ja tute izolita. Li nur kun sia surtuto estis fortirita de la bela 'hotelo', sen komunikilo. Lin iom post iom kaptis vertiĝo. Tute elĉerpite li provis iomete ekdormi, dum tio li ĉiam denove turniĝis de unu flanko al la alia. Nur por mallongaj fazoj li trovis etan malstreĉiĝon.
Kio okazus, se li konfirmus ekzemple punkton 1? Esperanton verdire estis parolata de malmultaj homoj sur la Tero. Sed la aserto „Sur la Tero verdire neniu parolas Esperanton“ kompreneble ne ĝustis. Ĉie sur la Tero troviĝis esperantistoj kaj tiuj ofte estis ligitaj kun tre multaj aliaj.
Kaj punkto 2. Tio vere malveris, aserti ke ne ekzistis denaske parolantaj esperantistoj. Estis klare ke temas nur pri malgranda nombro, sed certe kelkcent aŭ eĉ mil kaj ĉiam pli da paroj konatiĝis dum Esperanto-aranĝoj.
Punkto 3 taksis Esperanton artefarita lingvo. Sed, kio efektive estas „artefarita“ en Esperanto?
La vortoj ne povis esti artefaritaj, ili ja venis el naturaj lingvoj. Kaj la finaĵoj, kiuj necesis por la gramatiko, ĉu tiuj ne estis artefaritaj? Tio kompreneble parte veris, sed multaj gramatikaj elementoj de Esperanto ankaŭ troviĝis en aliaj lingvoj.
Kvare. La argumento, ke Esperanto ne konis kulturon, neniujn kantojn, neniujn ŝercojn, malveris sen limigo. Ĝi efektive nur povis veni de iu, kiu ne konis Esperanton.
Kvine. Tio ankaŭ validis por la aserto, ke ne ekzistis literaturo. Verŝajne jam la malmultaj jaroj post enkonduko de Esperanto sur Heredo-156 kondukis al adekvata „eksplodo“ de la nombro da nove aperintaj libroj.
Do, por David ne estis solvo. Li ŝanceliĝe iris al la kafo-aŭtomato. Eventuale lia sangocirkulado ne bone funkciis, aŭ pro la mensa streso, li eĉ devis apogi sin ĉe angulo kaj kun ŝancelaj movoj li provis fari la ĝustajn klakojn sur la klavaro. Lia talismano, la ruĝa poŝtranĉilo, kiun li ricevis de Hrzovina, svingis dum tio tien kaj reen kaj gratetis la klavaron kaj ankaŭ iomete la ekranon de la aŭtomato.
En tiu momento la tranĉilo komencis trembrili. Estis malforta, pala lumo kaj tuj poste David sur la ekrano ekvidis la vorton „Hrzovina“ skribita en grandaj simboloj. Nun li klare komprenis ke en la eta donaco estis sekreta komunikilo, kiu do ebligis la savon.
David jam antaŭĝojis la veturon de la kosmodromo de Heredo-156 al la 2000 km fora konferencloko. „La ideo por konstrui tiun rapidan trafikvojon inter la kosmodromo kaj la plejparte plurajn kilometrojn foraj urboj ni havas de vi!“ klarigis la akompananto de David. Kaj li fiere aldonis, „Preskaŭ ĉio, kion oni ĉi tie konstruis, venis el foraj mondoj. Ni nur miras ke tie la progresajn ideojn oni ofte ĝis hodiaŭ ne realiĝis.“ Vere, David troviĝis en tre moderna civilizacio. Post apenaŭ unu horo li elvagoniĝis el la hipervoja tubo kaj atingis la foran konferenclokon.
En la konferenc-salono David ricevis honoran lokon antaŭe apud la katedro. De ĉi tie li povis bone rigardadi la konferencanojn. Oni trovis multegajn diversajn haŭtkolorojn. David nun komprenis, kial la loĝantoj de Heredo-156 nomiĝis 'kolorianoj'.
Tiam subite silentiĝis. Impona persono kun longa malhelblua mantelo venis al la katedro kaj komencis paroli en la lingvo Esperanto. David ne povis eltrovi ke iu partoprenanto uzis kapaŭdilojn. Singardeme li ŝovis slipon kun demando al sia akompananto. Sed tiu respondis nur, „Ili ĉiu komprenas Esperanton.“ Haste li faris notaĵojn, ĉar antaŭ la aranĝo oni ja indikis, ke la kunveno volis ankaŭ de li aŭdi kelkajn frazojn. Neimagebla! Kelkaj mil lumjaroj for de la Tero li sidas en kunveno sur fremda planedo kaj komprenis ĉion!
Dum la konferenco unue temis pri la teknika evoluo. Vere, ĉi tie sur Heredo-156 tiu temo ludis la plej grandan rolon. Sed poste temis pri David. Ĉiuj okuloj estis direktitaj al li. La parolanto rakontis pri la elsendo, dum tiu antaŭ dek jaroj lernanto estis intervjuata en Esperanto. Tiu okazaĵo finfine kaŭzis, ke nun ĉiuj kolorianoj komprenas tiun lingvon.
Kion al tio David devis respondi? Unue li ĝentile dankis por la afabla akcepto kaj esprimis sian plej grandan respekton rilate al la scipovoj de la koloriana civilizacio. Dum tio li speciale emfazis, ke la diversaj popoloj sur Heredo-156 vivas en socio, en kiu regas paco kaj demokratio. Ĝuste pro tio li pledis por nepre necesa plivastigo de la kontaktoj inter Heredo-156 kaj la Tero. Kaj ne nur estu interŝanĝo de teknikaj scioj. Natursciencaj konoj vere gravis, sed ekzistis ankaŭ aliaj kampoj, kiuj estis taŭgaj por interŝanĝo. Per la invito, ke delegacio de Heredo-156 estas invitata por viziti la Teron (la permeson li jam antaŭen ricevis de la plej alta oficiala respondeculo de la Tero), li finis siajn klarigojn kaj rikoltis grandiozan aplaŭdon.
Unu semajno, ne pli. Tiu tempo restis por David antaŭ la revojaĝo. Ekde la atako de la kotutjanoj ĉiuj paŝoj de David estis sekvataj de sekureca servo. Tio havas la kromefikon, ke li ĉiam povis disponi pri fakkona „ĉiĉerono“.
La konversacio senprobleme okazis en Esperanto. Unue oni proponis viziti la grandan eksponejon en la ĉefurbo. La rapida buso bezonis nur 15 minutojn, sed oni apenaŭ vidis ion de la urbo, ĉar ĝi estis grandparte konstruita subgrunde. Per vastaj liftoj oni atingis la etaĝojn, kiuj etendiĝis pli ol cent metrojn sub la surfaco. Ĉie oni vidis ŝildojn kun informoj en Esperanto, en kotutja kaj wirna, kiu estis ĉi tie la regione uzata lingvo. Horizontale troviĝis apud la urbfervoja sistemo longegaj rultrotuaroj, kiuj prezentis periferie multajn sidlokojn.
Sed David ankoraŭ ne bone enkapigis la kompleksecon de la instalaĵo, li simple ekiris je la unua okazo kaj atingis koridoron kiu aspektis kiel butikcentro sur la Tero. Ĉi tie ĉiuj informoj, kiujn li povis deĉifri, estis en wirna. Do, ŝajne estis strateto speciale por la loĝantaro el la regiono. Unu pasanto demandis ion de liaj akompanantoj, unue en wirna, sed li tuj rimarkis ke tiu evidente ne estis el la regiono. Tial li subite elektis la lingvon Esperanto. Pro tio David povis kompreni, kiel la vojo al la granda eksponejo estis denove klarigata.
Poste ili atingis impresan halon. Oni sin sentis kiel en grandega stalaktita kaverno, ĉar ĉie troviĝis stalaktitoj kaj stalagmitoj. La lumiga instalaĵo kaŭzis magian impreson. Oni ne povis eltrovi lampojn. Apud la centra vojo por vizitantoj, kiuj serpentumis tra la halo, staris larĝaj vitrinoj kun eksponaĵoj pri la historio de Heredo-156. Ĉie oni trovis lokon por ripozado kaj gustumado de diversaj manĝaĵoj, kiuj efektive ofte ne estis allogaj por David. Krome prezentiĝis multaj distriĝoj per la starigitaj etaj estradoj, sur kiuj ĉiam estis sufiĉaj atrakcioj. La aktoroj ĉi tie uzis ĉiujn eblajn lingvojn.
En apuda parto de la halo troviĝis parko, kiu estis farita kiel praarbaro. Ankaŭ la brueto el la fono estis adaptita al tia ĉirkaŭaĵo. La bordoj estis apartigitaj de la vojo per diafanaj, nevideblaj muroj kaj de tempo al tempo pretersaltis strangaj, lertmovaj bestoj. La akompanantoj menciis, ke tiu estas speco de zoo, en kiu oni povas rigardi tre rarajn kreitaĵojn de la apuda planedo. Kromajn informojn oni ricevis per holograma pezentado.
La ekskursa tago rapide forflugis. La lastan tagon antaŭ la revojaĝo estis rezervita por kunveno, speciale por David. Tiam oni havus la eblon por ampleksa babilado kaj okaze de la eksterordinara tago estus ankaŭ abunda bankedo. La akompanantoj antaŭzorgante indikis, ke David je la lasta vespero antaŭ tiu aranĝo eble ne manĝu ion. Ĉar, speciale dum bankedoj, kiam ankaŭ venas oficialaj reprezentantoj de la registaro, estas ĝentila kutimo neniam rifuzi ofertitajn manĝaĵojn.
Por „dece“ aspekti dum la venonta kunveno, David ricevis specialan surtuton. Tiun li devis surmeti, vole aŭ nevole. Almenaŭ ĝi estis komforta kaj farita el materialo, kiu optimume zorgis por adaptiĝo al la korpa temperaturo. En la salono, kie okazis la kunveno, jam kelkaj eminentuloj ĉeestis. Du oficialaj reprezentantoj de la registaro, pluraj sciencistoj, dek du parlamentanoj de la diversaj popolaj grupoj kaj krom la komandanto de la kosmoveturilo, kiu devis transporti David-on reen al la Tero, ankaŭ Hrzovina ĉeestis.
Post konciza bonvenigo ĉe la eniro ĉiuj prenis lokon je granda tablo. La unua reprezentanto de la registaro ekstaris kaj faris etan paroladon. Per tio li unue turnis sin al David kaj petis pardonon por la forkonduko de la radikalaj kotutjanoj. „Tiuj feliĉe malmultas, sed ili bedaŭrinde ĉiam ankoraŭ havas grandan influon“, li aldonis kaj daŭriĝis „Certe baldaŭ tiu influo malkreskos, ĉar ankaŭ ili devas rimarki la avantaĝojn kiuj ĉie montriĝas post la enkonduko de Esperanto.“ Ĉiuj levis la glasojn kaj komenciĝis la bufedo.
La manĝaĵoj estis por David neatendite ne tiel malbonaj. Feliĉe li trovis sur la pladoj ĉie tre etajn porciojn, do „iometojn“, kiuj oni sendanĝere povis gustumi. Poste la aranĝo grandskale pasis laŭ venonta skemo: La ĉeestantaj reprezentantoj unu post la alia ekstaris kaj esprimis sian grandan kontenton pri iu nova teknika sukceso. Kelkfoje oni ankaŭ direktis demandon al David pri la teknika kontribuo, kiu povus veni de la Tero. Tre rapide evidentiĝis, ke sur tiu kampo Heredo-156 jam atingis progresintan nivelon, kiu verŝajne ne plu estus atingebla de la Tero. Dum la ceteraj paroladoj David ricevis la impreson ke la parolantoj tro fanfaronis kaj pro tio li sentis pretecon, mem aktive interveni:
Li diris: „Ĉe ni, sur la Tero, kelkfoje longe daŭras ĝis io povas venki. Tio ne nur validas por teknikaj ennovaĵoj. Tiamaniere, ekz., ni bezonis pli ol mil jarojn ĝis demokratio estis instalita kiel ŝtatformo preskaŭ ĉie. Bedaŭrinde ĉiam okazas malsukcesoj kaj oni bezonas multe da laboro por konvinki la homojn ke indas sekurigi la nunan nivelon de la evoluo. Rilate al la sekurigo de nia ekzisto sur nia planedo ni havas konsiderindajn deficitojn. Estas granda danĝero pro la ekologiaj problemoj. Krome la teknika progreso ne havas pozitivajn efikojn por ĉiuj loĝantoj. Dum la lasta tempo okazis minacaj sociaj tensioj. Sur tiu kampo la Tero vere bezonas pli da subteno, helpo por teknika evoluo estas nuntempe efektive duaranga.“
En la rondo disvastiĝis komuna pripensado. Ĉie oni murmuris kaj flustris kun la alia kaj daŭris kelkajn minutojn ĝis iu komencis paroli kaj respondis la klarigojn de David. Evidentiĝis ke ankaŭ Heredo-156 havis grandajn ekologiajn problemojn. Nur la fakto ke la plimulto de la urboj estis konstruita subgrunde, ja estas en konekso kun la klimata situacio. Tiu fatala situacio estis ankaŭ laŭ opinio de plej multaj kolorianoj memfarita.
Sed estis granda feliĉo ke sur Heredo-156 preskaŭ ne plu troviĝis kvereloj inter la popolaj grupoj pro la diversaj lingvoj. Pro tio Heredo-156 devis danki la Teron. La direkto de la diskutado nun celis al la ĝusta temo, kiel David ja intencis. Ĉiam pli elŝprucis rimarkoj, kiuj menciis la avantaĝojn kiuj sekvis post la instalo de Esperanto.
Eĉ reprezentanto de la kotutjanoj koncedis, ke la enkonduko de Esperanto havis pozitivajn efikojn al la tuta komunikado de la planedo. La antaŭaj timoj, ke nun la aliaj popolaj grupoj ne plu lernus la kotutjan lingvon, oni ne povis konfirmi. Post la enkonduko de Esperanto venis giganta kresko en la apero de publikaĵoj sur ĉiaj eblaj kampoj.
Alia parolanto emfazis, ke la tutplaneda registaro kaj la parlamentoj longtempe povas ŝpari grandajn financajn rimedojn, ĉar ne plu, kiel antaŭe kutime, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj paroloj de Heredo-156, devas esti tradukitaj en ĉiajn eblajn lingvojn. La unua timo, ke pro tio sekvus granda senlaboreco de la tradukistoj, ne estis necesa. Ĉiuj tradukistoj nun havis sufiĉan laboron por traduki la ekzistantan materialon en Esperanton. Oni kalkulis, ke efektive nur en la sekvantaj generacioj komencos malkresko de la bezonoj por tradukistoj.
Reprezentanto de la eduka instanco indikis, ke la gelernantoj bezonas nur eron da tempo kompare al la kutima instruado de fremdaj lingvoj. Tial nun eblis ke ili koncentriĝis pli forte pri natursciencaj fakoj. Politikisto el la regiono tre ĝojis pro la nova, preskaŭ familia etoso, kiu regis dum la kunsidoj kaj konferencoj. Ĉie tie ne plu gravis la „lingva origino“. Ĉiuj povis nun komunikiĝi sur la sama lingva nivelo. Pro tio ankaŭ la ŝancoj rilate al la kariero nun ne plu dependis de la kompetenteco rilate al iu fremda lingvo. Plej multe sufiĉis kvalifikado por Esperanto.
Fine de la aranĝo David denove dankis kaj ripetis sian pledon por la daŭrigo kaj la plia konstruado de la rilatoj inter la Tero kaj Herodo-156. Li nun ankaŭ sciis, ke sur lia hejma planedo Esperanto baldaŭ ne plu estos minoritata lingvo.
Tuj post sia revojaĝo de Heredo-156 David estis la „stelo“ en la amaskomunikiloj. Li apenaŭ povis sin defendi kontraŭ tio, ke ĉiaj eblaj sendostacioj kaj gazetoj volis ekskluzive raporti pri lia rakonto. Feliĉe estis, ke oni permesis al li libertempon por kelkaj semajnoj, sed li ne povis pensi pri ripozo.
Lastfoje, kiam antaŭ ĉirkaŭ du jaroj li forlasis la kosmoveturilon de la kolorianoj, preskaŭ neniu rimarkis tion. Tiam la aferon oni eĉ ne publikigis. Nur kelkaj kunlaborantoj de la NASA estis informitaj. La kontaktoj kun la eksterteruloj oni unue traktis tre sekrete. Ĉi tiun fojon ĉio estis alia. La du akompanantoj de Heredo-156 estis komence bonvenigataj de la prezidento sur la Kennedy Space Center en sekura ĉirkaŭaĵo. Nur malmultaj reporteroj rajtis fari fotojn kaj disponigi ilin al la sendostacioj. La novaĵo efikis kiel „bombo“. Oni raportis ke la vizitantoj planis resti por ĉirkaŭ du monatoj sur la Tero. Dum tiu tempo oni intencis fari kromajn intervjuojn kun David.
Oni do povis supozi, ke la unua publika apero de eksterteruloj devas gvidi al tumultoj. Nur uzante ĉiun forton de la sekureca servo oni sukcesis garantii sufiĉan distancon al la multaj reporteroj kaj scivolemuloj. David staris apud la du vizitantoj de Heredo-156 kaj tradukis la demandojn. Li komence konigis Hrzovinan, kiun li ja memoris de la unua vojaĝo al Heredo-156. Ŝia vira akompananto, Kapitano Spa-Kero, provokis atenton speciale pro sia enorma staturo. Ambaŭ eksterteruloj havis tute homsimilan aspekton. Iomete strange efikis la esprimplenaj strukturoj sur la fruntoj kaj la formitaĵoj kiuj anstataŭis la hararon kaj similis al skvamoj.
Tiam ekkomencis la demandoj: „Kie estas via kosmoveturilo?“, „Kiom granda ĝi estas?“, „Kiujn armilojn vi havas?“, „Kiom granda estas via personaro?“, „Kion vi planas ĉi tie, ĉe ni?“, kaj tiel seninterrompe daŭriĝis la demandado. David forviŝis la gutojn de ŝvito de sia frunto kaj petis post unu horo por eta interrompo, ĉe tio li atentigis pri la informadaj kampanjoj de la registaro, kiuj estis ofertataj per ĉiuj amaskomunikiloj samtempe.
La kosmoveturilo de la vizitantoj nur estis relative malgranda. Ne estis informoj pri la armado. Sed sole la fakto, ke kosmoveturilo eblis majstri la distancon de Heredo-156 al la Tero dum ĉirkaŭ nur unu jaro, kaŭzis grandan respekton ĉe ĉiuj homoj, speciale ĉe la kunlaborantoj de la NASA. Ĉi tie estis vizitantoj, kiuj pro sia teknika progreso certe kapablis kunporti efikajn armilojn, eĉ en malgrandaj veturiloj. Sed feliĉe la vizitantoj ja ne venis kun malpacaj intencoj. Kapitano Spa-Kero emfazis je la fino de la demandado, ke estas li, kiu havis la komision, intertrakti kun la Tero pri la estontaj rilatoj. Li esperis ke pozitiva evoluo kompreneble estu en la intereso de ambaŭ flankoj.
David antaŭĝojis bone gajnitan laborfinon, sed venis ankoraŭ unu demando el la publiko. Li vere miris ke ĝis nun neniu faris tiun demandon. „Kiun lingvon vi uzas? Onidire ĝi devenas de la Tero!“ Ĉu vere neniu rimarkis ke David la tutan tempon uzis Esperanton por la komunikado kun la fremduloj?
Nun David denove devis klarigi, ke Esperanto jam ekde la jaro 1887 troviĝas sur la Tero. Oni provis enkonduki ĝin kiel internacia helplingvo. Esperanto estas nuntempe parolata de nur malmultaj homoj kiuj vivas disaj sur la tuta Tero, sed bone interligitaj. Kontraŭe la loĝantaro de Heredo-156, kiu intertempe ricevis la informon pri Esperanto, tre rapide interkonsentis pri la komuna uzado de tiu helplingvo.
„La eksterteruloj parolas lingvon de la Tero!“, tio estis la sekvantan tagon la diklitere presita linio. Ĉie en la lando oni tute subite serĉis esperantistojn. Ĉiu gazeto, ĉiu sendostacio provis starigi la ĝustan eksperton antaŭ la kameraon. La ideo de Esperanto, kiu ĝis nun plej ofte nur kaŝe ekzistis, diskoniĝis fulmrapide.
Ankaŭ reprezentantoj de la ekonomio kaj la sciencistoj nun multe okupiĝis pri Esperanto ĉar oni kompreneble spekulis pro la novaj grandaj ŝancoj. Per tio sur la Tero oni tute ne konsideris, ke la nekredebla distanco de pli ol mil lumjaroj estos por longa tempo nevenkebla. Ankaŭ por Heredo-156 tiu distanco estis granda obstaklo.
Estis vere, ke ili posedis la teknologion por superrapida transporto, sed tio eblis nur por tre malgrandaj kosmoveturiloj. Krom tio oni bezonis gigantan energion. Tio signifis ke dum longa tempo oni nur povis celi al la interŝanĝo de scioj. Por tio oni ne bezonis multe da homoj.
Malgraŭ tio la homoj ne lasis sin fortimigi lerni Esperanton kiel eble plej rapide. Ĉiuj instruistoj por Esperanto estis troŝarĝitaj. Antaŭ la „bruo“ Esperanto-kursoj estis senkostaj, sed nun oni povis gajni multe da mono per Esperanto. En lernejoj kaj infanĝardenoj la gepatroj postulis, ke iliaj infanoj eble tre frue komencu dulingvan edukadon (krom la gepatra lingvo nun kompreneble kun Esperanto). Apenaŭ eblis kontentigi la bezonon. Multaj instruistoj, ankaŭ tiuj, kiuj normale ne instruis fremdajn lingvojn, komencis per memlernado. Tiam, jam post nur kelkaj instruhoroj, ili kapablis zorgi pri komencantaj kursoj. Sufiĉis malgranda antaŭeco de kelkaj lecionoj.
Ĝis la reflugo la fremduloj havis ankoraŭ tempon por viziti la aliajn kontinentojn. Ĉie estis elkora akcepto. Sed oni ne povis kaŝi, ke ne ĉie regis paco kaj unueco inter la popoloj. Oni klare rimarkis, ke ĉiu lando provis atingi profitojn je la kostoj de la najbaroj. Pro tiuj kondiĉoj la esperoj, kiuj unue kreskiĝis apud la tablo de la interparoloj, devis esti moderigitaj. La tutplaneda registaro de Heredo-156 aperigis la klaran devizon, ke nur kun tuttera organizaĵo oni povus komenci fruktodonan intertraktadon. Kompreneble ke tiu instanco devus disponi pri veraj kompetentecoj. Sed, ĉar tio nuntempe ne estis realigebla, restis nur diplomatia konvencio, ke ĉiuj flankoj plue interesiĝas pri la disvolviĝo de la kontaktoj. La kaŭzo por la reteno de la fremduloj kuŝis en la pasinteco, kiam oni ofte spertis militajn disputojn, speciale rilate al aliaj kulturoj, kie regis konfliktoj kaj malharmonio.
La ekveturo ĉi-foje devis esti sur la rusa kosmodromo Vostoĉny. Tien la du deligitojn oni transportis. Lanĉoveturilo de la kolorianoj portis ilin al la kosmoveturilo, kiu ĉiam ankoraŭ estis kaŝata per kamufladteknologio. Sur la rusa kosmodromo David ankoraŭ ricevis la eblecon por adiaŭi la du kolorianojn. Tre elkore li brakumis Hrzovinan. Ĉi-foje David ĝustatempe havigis etan adiaŭan donacon por ŝi. Tio estis poŝ-kompaso, nur memoraĵo. Sur Heredo-156 ne estis magnetkampo. Oni povis uzi ĝin simple kiel ornamaĵon. Sed ĝi enhavis enmuntitan memorilon por datumoj. David anticipe tie rapide kolektis ĉiujn disponeblajn tekstojn de la Esperanto-literaturo.
La du vizitantoj de la malproksima planedo postlasis siajn spurojn en ĉiuj anguloj de la Tero, kvankam ili dum mallonga tempo nur povis viziti malmultajn grandurbojn. La industrio por infanludiloj travivis altan konjunkturon kaj senlace produktis novajn plenfantazie faritajn kosmoveturilojn por ludo. Ne gravis, ke neniu sciis ion pri la vera aspekto de la veturiloj. Pupoj, maskoj, vestaro, ludoj kaj eĉ ĉirkaŭpakaĵo por vivrimedoj estis kreitaj konsidere al la temo spacveturado. Ĉiam denove oni inventis novajn komputilajn ludojn konvenaj por tiu temo. La lokoj, kiuj estis vizitataj de la du deligitoj de Heredo-156 estis nun popularaj turismaj atrakcioj, kvankam oni tie apenaŭ ne trovis tiurilatajn vidindaĵojn.
Krome oni povus pensi, ke la loĝantaroj de ĉiuj landoj volis prepari sin por la venonta vizito de la eksterteruloj. La lingvo Esperanto nun altiris multajn homojn. Nek la registaro nek la ekonomio stiris tiun evoluon. Kontraŭe, ekzistis potencaj konzernoj, kiuj elspezis grandajn monsumojn por malhelpi la disvastiĝon de Esperanto. Ankaŭ registaroj de landoj, kie la lingvo en la pasinteco atingis hegemonian pozicion, kontraŭstaris Esperanton.
Ankaŭ en Elmsburg, malgranda urbo en norda Germanio, oni rimarkis la efikojn de tiu temo. Elmsburg estis la hejmurbo de Anton Sturm, kiu antaŭ pli ol dek jaroj kiel lernanto kontaktis la astronaŭton David Foster. Tiu agado ja estis la ĝermo de la afero. Anton intertempe preskaŭ estis fininta siajn studojn en kemio. En sia libertempo li engaĝiĝis en studenta grupo, kiu fondis novan partion. Post la tiama televida intervjuo en Esperanto lia nomo estis tre konata ne nur en la urbo Elmsburg, sed en tuta Germanio. Tial Anton ne povis rifuzi la postulojn de la studenta grupo, kandidatiĝi por la nova partio.
„Estonteco Eŭropo“, tiu estis la nomo de la nova partio. Kaj Anton Sturm estis la pinta kandidato. La fondintoj de la nova partio formulis la jenajn celojn:
● Revivigo de la klopodoj unuigi Eŭropon
● inkluzivo ankaŭ de Britio kaj Ruslando
● profunda kooperado kun Nordameriko
● disvolviĝo kaj prosperigo de la rilatoj kun la mediteranea regiono
● utiligo de Esperanto kiel internacia helplingvo.
Tiu fondiĝo de la nova partio estis reakcio al la nova evoluo. La ŝancoj esti elektita, estis bonaj, ĉar intertempe ĉiu civitano vidis klare ke la klopodoj por fortigi nacian ŝtaton gvidis al malĝusta direkto. Longtempe oni devis fortigi la Unuiĝintajn Naciojn. Sed, se oni tie volis prezenti sin per aŭdebla voĉo, tiam oni antaŭen devas zorgi pri unueco en Eŭropo. Montriĝis kiel natura afero, ankaŭ inkluzivi Ruslandon. Sed la diskutado je tiu punkto preskaŭ kaŭzis skismon por la nove fondita partio, ĉar multaj membroj oponis. Feliĉe, ke finfine venkis la „racio“. La iniciatoroj sukcesis konvinki la aliajn, ke tia politiko neniam estu direktita kontraŭ Nordameriko.
En Nordameriko intertempe la loĝantaro klare decidis, ke Esperanto povas esti komune enkondukita. Krome tiaj politikistoj ricevis egan subtenon, kiuj pledis por pli forta kunlaborado kun Sudameriko. Per tio oni esperis havi pli grandan influon en venonta UN.
Do, estis mirinde, kiel la ĝis nunaj maloftaj kontaktoj kun ekstertera civilizacio povis movigi la homojn sur la Tero al kreskanta politika kunlaboro.
Dum la kontaktoj kun la reprezentantoj de la diversaj ŝtatoj, oni interŝanĝis grandegajn datumbazojn kun multaj informoj. Jam dum la reflugo la kolorianoj sendis ilin al la centro. Centoj da sciencistoj sur Heredo-156 estis ordonitaj, analizi ĉiujn tekstojn atente. Jam baldaŭ post la alveno de la kosmoveturilo kolektiĝis politikistoj kaj sciencistoj en ĉefkomandejo por akcepti la raportojn de komandantino Hrzovina kaj kapitano Spa-Kero.
Kapitano Spa-Kero komencis per priskribo de la urboj, kiujn li vizitis sur la Tero. Por li estis tre imprese, ke la homoj plej multe loĝis surtere kaj ke en la urboj troviĝis vaste verda vegetaĵaro.
Komandantino Hrzovina raportis ĉefe pri la kultura vivo sur la Tero, pri la artaj muzeoj, la teatroj, la operejoj. Montriĝis fine, ke vere tiu kampo por Heredo-156 estis speciale interesa. Pro la enorma distanco al la Tero oni ja ne povis alstrebi komercon bazita sur krudmaterialoj aŭ teknikaj aparatoj. Nur interŝanĝo de informoj, do de scioj, povis doni la bazon por la rilatoj inter Heredo-156 kaj la Tero. Sur la Tero oni esperis ricevi la ŝancon iom post iom profiti de la teknika antaŭeco de Heredo-156.
La kolorianoj diskutis la problemojn, kiuj povis aperi se oni trans-donus teknikajn sukcesojn al la teruloj. Oni ĝis nun ne plu konis ilin, tial ne eblis pruntedoni al ili tro grandan konfidon. Krome mankis en la aktuala situacio iu instanco, kiu estus la ĝusta alparolanto, kompetenta por la tuta tera loĝantaro. Oni ankaŭ timis, ke la diversaj ŝtatoj kaj blokoj povus utiligi la novajn teknologiojn por militoj inter la teraj landoj. Oni fiksis provizore, singardeme subteni la plian alproksimiĝon al la teruloj, nur iom post iom per unuopaj projektoj.
La venonta vizito estos post dek jaroj kaj tial estos sufiĉa tempo por informi la kolorianojn de la Tero pri la novaj informoj.
La loĝantoj de Heredo-156 avide ensorbis ĉiujn informojn de la Tero, kiuj atingis ilin. Ĉiu provis trakti almenaŭ plenmanon el la granda literatura kolektaĵo. Speciale la poemoj en Esperanto instigis multajn kolorianojn lerni ilin por posta prezentado antaŭ granda publiko.
Aliaj grupoj provis produkti proprajn poemojn kun tre magraj rezultoj. Kolorianoj nur malofte havas talenton por tiaj kreemaj aktivecoj. Sed ĉar ja nur temis pri hobia okupiĝo ne tre gravis la kvalito. Sur Heredo-156 la loĝantaro ĝenerale ĝuis grandan prosperon, tute ne troviĝis senlaboreco. Neniu bezonis labori pli ol kvin horojn tage. Ankaŭ la labortempo por la tuta vivo estis relative mallonga, tial oni ĉiam pli demandis pri libertempaj ofertoj. Sekve ankaŭ la eduka sistemo nun ekakceptis literaturon kaj lirikon en Esperanto por la instruplano.
Por la fora estonteco kelkaj de ili jam sonĝis, ke ili povus aperigi proprajn lirikajn verkojn, kiuj eventuale eĉ sur la Tero estus legataj. Ĝis la atingo de tiaj celoj oni bezonis kompreneble ankoraŭ tre longan vojon.
Jes, tio funkcias! Preskaŭ neniu estus povinta imagi tion, ke la ŝtatoj de la Tero atingis konsentiĝon pri Unuiĝintaj Nacioj kun veraj kompetentecoj. Oni ne kreis tutmondan registaron, sed almenaŭ komision, al kiu oni povis transpreni la kompetentecojn por intertraktado kun la eksterteruloj. Ankaŭ realiĝis interkonsento rilate al la helplingvo Esperanto. En multnombraj laborgrupoj, simile kiel sur Heredo-156, oni haste komencis la preparadojn por la venontaj intertraktadoj. La teknika nivelo de la spacveturado ĉiam ankoraŭ estis tre malalta kompare kun tiu de Heredo-156. Tial oni subtenis ĉiajn eblajn klopodojn por ŝanĝi la situacion. Pro la gigantaj financaj bezonoj oni plifortigis internacian kunlaboron.
Ankaŭ la jam ekzistantaj planoj por pilotita kosmoŝipo al la planedo Marso estis energie plialtigitaj. Ti ĉiuj klopodoj nur eblis, ĉar troviĝis grandskala subteno de la tuta loĝantaro en ĉiuj landoj. Spacveturado jam ĉiam kaŭzis altan fascinadon por kelkaj homoj. La pozitiva espero por la estonteco krome prosperigis ĉiajn eblajn internaciajn instancojn kaj projektojn. Oni ja vidis klare ke nur tiu vojo ebligus fruktodonan kooperadon kun la eksterteruloj. Ankaŭ tiuj, kiuj ĉiam prezentis siajn dubojn, kaj ekzistis tiaj multaj, devis subteni la klopodojn por unuiĝo. Ankaŭ en okazo de atakoj per eksterteruloj, oni nur havus eventualan ŝancon por la defendado per komunaj klopodoj.
Kaj la demando, kiuj devus partopreni la venontan vojaĝon al Heredo-156, estis pasie diskutata. Pro la mankantaj eblecoj por rapida transporto al tiu direkto oni tute dependis de la teknika subteno el Heredo-156. David Foster ricevis la mandaton prepari la intertraktojn, ĉar li ja estis la unua, kiu jam travivis tian veturadon.
Kapitano Spa-Kero estis kontenta. Li devis gvidi la realigadon de la komuna Marso-stacio. Sur la Tero la novaĵoj de Heredo-156 pri tiuj planoj ne nur kaŭzis entuziasmon. Jam post dek kvin jaroj komenciĝos la konstruado de la unuaj loĝejoj sur Marso. Nur post dudek jaroj eventuale realiĝos propra ebleco por transporto al Marso. Tio signifis, ke la Tero nuntempe nur eniras la projekton kiel dua partnero. Oni estus tute dependa de la eksterteruloj. Sed tiu projekto ankaŭ bezonus subtenon de la teruloj, laborantoj kaj materialoj, kiuj ne estas altransporteblaj de la tre fora Heredo-156. Tiuj kondiĉoj finfine helpis ke la respondeculoj de la Tero ne plu kontraŭstaris la planojn. La haste instalita UN-laborgrupo skizis agendon, kiu unue priskribis kontrakton por komuna konstruado kaj estonta utiligo de la Marso-stacio.
La venonta paŝo projektos la konstruadon de kelkaj lanĉoveturiloj kaj robotoj laŭ la konstruplanoj el Heredo-156. La robotojn oni bezonos por la kunmetado de la unuaj loĝejoj kie la astronaŭtoj de la du planedoj devos vivi. La kolorianoj rigardis la Marso-stacion ĉefe kiel eksteran postenon, kiu ebligos pliajn esplorojn de la galaksio. Por la Tero la esploro de la planedo Marso ludis grandan rolon. Sed longtempa utiligado estos nur imagebla kun subteno de Heredo-156.
Kontraŭ ĉiuj pesimismaj opinioj la iama instruisto, kiuj tiutempe zorgis pri la eta Esperanto-grupo kun la lernanto Anton Sturm, povis ĝisvivi la triumfon de Esperanto. Kiom ofte oni lin nur priridetis kaj taksis liajn senlacajn klopodojn vana penado. „Vi estas idealistoj, sed vi certe nenion atingos!“ oni tiel ofte vokis al li.
Anton komence nur vizitis la Esperanto-grupon pro sia scivolemo. Li estis scivolema ĉu oni vere povis lerni tiun strangan lingvon tiel rapide. Jes, li spertis tion, sed eĉ post la intervjuo kun la kosmostacio, nur malmultaj interesiĝis pri tiu stranga lingvo.
La triumfa sukceso venis post kiam la kolorianoj sur fora planedo Heredo-156 enkondukis Esperanton kiel ĝeneralan helplingvon. Tiam ankaŭ la Tero devis postkure atingi tion. Ĉiuj nun povis konvinkiĝi, ke tiu lingvo, kreita de d-ro Ludoviko Zamenhof kaj aperigita en la jaro 1887, vere estis taŭga por internacia komunikado. Ĝi pruvis tion eĉ por la kunlaboro inter la planedoj.
De la ĵus finkonstruita Marso-stacio startis pluraj senpilotitaj sondiloj, ĉiuj kun la programo, ĉiam pli profunde penetri en la kosmo. Ili portis plurajn memorilojn plene pakitaj per informoj, bildoj kaj filmoj de la Tero kaj de Heredo-156, skribitaj en diversaj lingvoj. Ĉiuj dosieroj estis forsenditaj kompreneble ankaŭ en Esperanto.
La kosmo.
Ni estas sur fora planedo.
Ni skribas la jaron 2056.
„Nekonata fluganta objekto minacas Naskan.“ „Ni ne perdu tempon“, bruegis generalo Stokrez kaj aldonis: „Tuj pafu! Kiu povas scii, kiajn danĝerojn portas tiu sondilo.“
La supera kosmo-instanco trankviligis la generalon. Verŝajne ne estis minaco por la loĝantaro de la planedo Naska. Ĉiuj analizoj montris, ke la sondilo, jam post kelkaj horoj forlasos la influsferon de Naska. Timo kaj scivolemo samgrave tuŝis la ĉeestantojn sed finfine la deĵoranta oficisto ricevis la permeson por kapti la objekton.
„Neniu danĝero“, raportis Wostek, la inĝeniero, „La sondilo enhavas krom la movigan agregaĵon nur kapsulon kun multaj diversaj datumportiloj, neniujn armilojn!“ Do, tiuj, kiuj tre volonte ŝatis unue pafi kaj poste demandi, devis retiriĝi malgaje.
„Neniu problemo dum la transporto de la datumoj“, raportis Wostek. „Ŝajnas ke iu volis sendi al ni vizitkarton en pluraj versioj. Ĉiuj datumoj estas organizitaj en paketoj, kiuj evidente havas la saman enhavon, nur estas ĉiufoje en alia lingvo.“
Vere, estis unu de la senpilotaj sondiloj, elsendita antaŭ pli ol dek jaroj de la Marso-stacio. La sendintoj estis la Tero en kunlaboro kun Heredo-156. La statistika probableco por la iama trovado estis certe malpli ol 1 procento. La komparo kun mesaĝo en botelo kompreneble ne tiom ĝustas, ĉar la sondilo estis plenigite per plej nova tekniko. Ĝi sukcesis venki neimageblajn distancojn en plej mallonga tempo kaj krome estis programita, alproksimiĝi al certaj celoj, se tio post propra analizo promesis sukceson.
„Estas vere inteligenta vizitkarto“, tio estis la unuanima prijuĝo de ĉiuj fakuloj sur Naska.
Kaj jam denove li ne povis ekdormi. Karib ruliĝis de unu flanko al la alia. Merel, lia juna edzino, kuŝis apude, li ne intencis veki ŝin. Ĉiukaze ĉio estis sekreta, li ne rajtis paroli al ŝi eĉ pri la plej malgranda afereto. La tutan tagon li estis analizanta la datumojn el la sondilo. Komence li traktis la plej grandan datumbankon, ĉar la uzita lingvo ŝajne estis iel logika. Karib estis lingvisto, li devis ja komenci ie. Sed kun kiu li povis paroli pri sia laboro? La perspektivo iam informi generalon Stokrez kaj kolonelon Porat ne taŭgis por ekĝojigi lin. Ili ĉiam ĉefe pensis pri la profito, kiun ili povus ĉerpi el novaj scioj aŭ pri paŝoj kontraŭ eventualaj danĝeroj. La afero mem, pri tio interesiĝis Karib. Li jam frostetis kiam li pensis al la terura ebleco se la rezultoj venus al malĝustaj manoj. Sed Merel ĉiam ankoraŭ kviete kuŝis apud li. „Ankaŭ vi dormu!“, murmuretis ŝi.
La matenmanĝon Karib konsumis rapide kiel la vento. „Ne estas plu tempo, mi telefonos poste. Mi ankaŭ ne scias kion ni faros hodiaŭ vespere!“ Nek estis okazo nek tempo por priparoli la planojn por la libera vespero. Subite, kiam li alvenis ĉe sia laborloko, li denove mergiĝis en la amaso da datumoj de la sondilo. La deĉifrado de la simboloj estis facila afero. La 28 diversaj literoj estis bone distingeblaj. Per aldonita sondosiero oni povis ekzakte alordigi la literojn al definitivaj sonoj. Tute kontraŭe kiel en la gepatra lingvo de Karib! Nernask, la unua sur Naska parolata lingvo, havis 32 literojn, ĉiuj kun pluraj eblecoj por prononcado. La signifo de plej multaj vortoj de la nova lingvo rezultis de la dosieroj kun bildoj. Do, Karib povis relative rapide krei provizoran vortaron. La mesaĝo, kiun li fine kunmetis el ĉiuj trovitaj tekstoj, estas la jena:
VI NE ESTAS SOLAJ
NI VOLAS KONATIĜI KUN VI!
Jes, tion Karib jam dekomence komprenis dum sia laboro, sed, tio, kio vere estis pli grava ol tiu mesaĝo, troviĝis post analizo de la dosieroj kun filmoj. La elsendintoj nomis sin „homoj“, sed ili aspektis kiel naskanoj. Ili ne nur tiel aspektis.
ILI ESTAS NASKANOJ!
Ankaŭ la filmoj kun loĝantoj de Heredo-156 montris estaĵojn, kiuj havis grandajn similecojn al naskanoj. La demando, kiu nun subite aperis, estis komprenebla. Kiu estis la unua? Ĉu ankaŭ eblis, ke la naskanoj devenus de homoj aŭ de kolorianoj?
Vere, ĉiu sur Naska atendis tion. La malnovajn rakontajn neniu plu kredis jam delonge. Tiuj priskribis ke antaŭ longa tempo fremdaj vizitantoj venis al Naska kaj ĉi tie eksperimentis kun vivantaj estaĵoj kaj per tio kreis la antaŭulojn de la naskanoj. Sed tio neniam povis esti pruvita. Ankaŭ fosiliojn oni preskaŭ neniam trovis. Evidentiĝis, ke la malmultaj restaĵoj de la bestoj, kiuj mortis en pasinteco, venis el tempo de maksimume kelkaj mil jaroj. Kaj, se oni rigardis la bildojn senditaj per la sondilo pri bestoj, restis nur unu konkludo: En la pasinteco la planedo Naska estis koloniita de la Tero. Ĉiuj naskanoj estas homoj, kaj tiuj ankaŭ tiutempe kunportis la bestojn.Tiujn ekkonojn oni ne plu povis teni en sekreto. Eĉ se ankoraŭ ne ĉiuj datumoj de la sondilo estis analizitaj, la registaro konsentis la opinion de la komisio por sekurecaj aferoj, ke ne plu estis barilo kontraŭ publikigo de la faktoj.
„ILI VENAS“, „DETRUU LA SONDILON“,
„ĈU NI NUN ĈIU DEVAS LERNI ESPERANTON?“
- Tiaj diklitere presitaj linioj troviĝis en la amaskomunikiloj tuj post la publikigo de la informoj pri la sondilo. Troigo miksiĝis kun trompaj informoj. Kiel ofte, nur malbonaj novaĵoj estas bonaj komunikaĵoj por la gazeto. Apenaŭ unu artikolo objektive traktis la ŝancojn, kiuj estis ligitaj kun la novaj okazaĵoj. Plejofte timo estis produktata. Timo pro la perdo de la kutima mondkoncepto, timo pro ŝanĝo.
Generalo Stokrez, kiu denove prezidis la komision de la sekureco, emfaze avertis pri eblaj danĝeroj, kiuj povas okazi dum kontakto kun la Tero aŭ Heredo-156, kaj aldonis „Ni nepre devas plibonigi niajn eblecojn por la defendado.“
Kolonelo Porat klarigis, ke laŭ la plej lastaj esploroj la teknikaj niveloj sur la Tero kaj Heredo-156 estas tre altaj. Tial oni devas ankaŭ esperi ke singardema alproksimiĝo povas gvidi al profitoj por Naska. „Ni ne bezonas timi ke nun ĉiu devas lerni Esperanton“, li menciis kaj aldiris „Por tio ne ekzistas motivo, eĉ se estas klare, ke Esperanto iĝos la komuna helplingvo. Sed ni ja havas la teknologion de la Agatogoj.“
Tiun progreseman teknologion la naskanoj ricevis antaŭ pli ol cent jaroj de la insektoidoj, kiuj jam antaŭ la naskanoj kultivigis la Duan Lunon. La rilatoj kun ili estis streĉitaj, en la pasiteco okazis multaj militoj. Sed finfine Naska pruvis sian superecon. Poste evoluiĝis relative normalaj komercaj rilatoj. Neniu vere amis la insektoidojn, tamen oni klopodis pri pacaj rilatoj. La tiel nomitaj Agatogoj estis malgrandaj aparatoj, kiujn oni povas pendigi ĉirkaŭ la kolo. Dum paroladoj inter naskanoj kaj insektoidoj tiuj komunikiloj povis oferti relative taŭgan tradukon, post eta prokrasto, kompreneble. La Agatogojn Karib povis adapti senprobleme ankaŭ por Esperanto.
„Kial estas tiom granda rezisto kontraŭ la lernado de nova lingvo?“, demandis Merel en rara momento, kiam estis la ŝanco iomete babili kun ŝia edzo dum libera vespero. Karib hodiaŭ hejmen venis iomete pli frue. Tial li esceptokaze havis tempon respondi la demandojn de sia edzino. Estas vere, ke ĉie troviĝas malinklinoj kontraŭ fremdaj lingvoj. Pro tio la Granda Okupiĝo, kiu okazis antaŭ pli ol cent jaroj, estis la kaŭzo. Tiutempe regis la insektoidoj super Naska kaj ĉiuj loĝantoj estis devigataj paroli agaparon, la lingvon de la insektoidoj.
Oni tiam eĉ ne rajtis paroli la nernaskan en publika ĉirkaŭaĵo. Por realigi tion la okupadaj trupoj aplikis drastajn punojn, eĉ mortpunojn. Tial estis kompreneble ke en la memoro de la naskanoj restis ĉiam ankoraŭ malagrabla rilato sole al la esprimo „fremda lingvo“.
Agaparon intertempe preskaŭ neniu plu komprenis rekte, escepte de Karib, kompreneble. Sed li estis ja escepto. Li estis dankeme, ke oni nun pli ofte bezonis sian talenton por lingvoj. La bazojn de Esperanto li nun jam post unu semajno enkapigis.
Post kvar semajnoj la popolo decidos. Nun ekzistis lukto por la baloto. Temis nur pri „Jes“ aŭ „Ne“ al la demando, ĉu la naskanoj reagu al la sondilo per kontakto. Poste oni esperis solvi ankaŭ la problemon, kiel oni modifu la sondilon por sendi ĝin sur rektan vojon returne al la sendinto. La teknologio tute ne estis facila por la fakuloj de Naska. Ĉiukaze ili jam malmuntis la aparaton kaj faris detalajn analizojn en laboratorio. Feliĉe ke oni trovis en dosiero tre detalan teknikan priskribon kun multaj bildoj. Tio helpis, ĉar la teknikistoj ne tiom rapide povis kompreni la klarigojn skribitajn en fremda lingvo. Kaj la necesa modifado de la Agatog-komunikilo bezonis ankoraŭ iom da tempo.
Ĉie prezentiĝis afiŝoj, kiuj varbis por aŭ kontraŭ la komenco de la kontakto. En la komenco ŝajnis ke la kontraŭuloj gajnus la superecon, sed iom post iom la subtenantoj regajnis. Pri tio Karib tre ĝojis. Ĉiun liberan minuton li investis por la kampanjo de la subtenantoj, kompreneble nur dum liberaj horoj. Li disdonis milojn da informiloj kune kun sia edzino, kiu normale ne interesiĝis pri politiko. Krome li deĵoris ĉe informstandoj, prezentis prelegojn kaj helpis dum aliaj aranĝoj.
Intertempe la komisio por eksteraj rilatoj, aranĝis sian unuan konferencon. Post longa diskuto oni finfine decidis, ke la plej granda parto de la datumoj el la sondilo estus sendota ankaŭ al la Dua Luno. Se la baloto sur Naska subtenus la komencon de la kontaktoj, oni ja povus oferti al la insektoidoj ankaŭ partopreni tiun opinion. Sed se la kontraŭuloj gajnus, tiam oni devus komenci novan intertraktadon kun ili.
Ĝojego ĉe la subtenanto, dentogrincantaj kontraŭuloj. Certe, kun 54 % voĉdonoj por JES kaj dum partoprenado je la baloto de 62 % la subtenantoj rajtis esti tre kontentaj. Nun oni povis kompili la datumojn por la resendota „paketo“. Por inkludi ankaŭ multajn kontraŭulojn oni invitis iliajn reprezentantojn ankaŭ helpi dum tiu laboro. La celo estis adekvata kolektaĵo de informoj kaj materialoj utila por kromaj bonaj rilatoj. Interalie oni planis kunsendi la rezultojn de la DNA-analizoj. Eventuale per tio eblus novaj indikoj rilate al la propra deveno.
Ankaŭ la insektoidoj prospere partoprenis kaj disponigis ampleksan datumaron. Krome ili proponis ke oni ankaŭ enpaku unu Agatogon kaj etajn specimenojn de mineraloj de la tri lunoj. Tiujn mineralojn oni jam delonge utiligis kiel fontojn por energio kaj krudmaterialo. La specimenoj eble montriĝus interesaj por aliaj popoloj kaj per tiuj oni prezentus eblan komercaĵon. Do, oni eksendis la plenigitan sondilon por la longa vojaĝo.
„Dek kvar tagoj ankoraŭ, tio estas plenumebla!“, Bert Baker provis kuraĝigi sin mem. Jam pli ol dek unu monatojn daŭris lia deĵoro en la stacio sur Marso. Li tiutempe memvole aspiris por tiu tasko kaj komence estis ege feliĉa ke oni akceptis lin. Sed nun post tiom longa tempo sufiĉis. La aliaj el la teamo same pensis. Frank Hauser ankaŭ venis de la Tero, la du kolorianinoj de la teamo, Ehroka kaj Onthrzei, venis de Heredo-156.
„Ĉi tie ne okazas io, mi fuĝas al la forcejo“, per tio Bert adiaŭis la gekolegojn, kiuj plue restadis sur la gvatejo por fari observadon. Verdire ili ĉiam ankoraŭ provis iel konsumi la tempon, ĉar ĉia observado ja estis farita per la sentiloj.
Kaj subite aŭdiĝis alarmo. „Shrakez, zra!“, kriegis Ehroka kaj ĉiuj ektimis. „Parolu Esperanton!“ Onthrzei admonis ŝian koleginon, ĉar Esperanto estis ja la interkonsentita bazo por komunikado. Tio normale tre bone funkciis, sed kelkfoje la teamo inklinas al la uzado de la propra gepatra lingvo. Sed tio nur estis permesita dum la paŭzoj. Tio ne eblas por la teranoj - unu parolis la anglan, la alia la germanan, la gepatra babilado nur funkciis inter la kolorianoj kiuj ambaŭ parolis la kotutjan. Bert profitis de siaj bonaj scioj en tiu lingvo kaj sekve povis rekte alparoli la sinjorinojn en ilia gepatra lingvo. Estis klare, ke Frank ne ŝatis tion, sed li ne povis fari ion, ĉar dum la paŭzoj tio estis ja permesita. Li precipe ĉagreniĝis kiam la tri ekkomencis per tiu infanaĵa ridego kaj li tute ne sciis pri kiu temis.
„Bert devas forlasi la forcejon!“ kriegis Frank, „Li estas bezonata ĉi tie!“ Kaj vere, la okazaĵo, kiu estis indikata per la alarmo de la sentiloj, fakte estis grava. Sondilo alproksimiĝis al la stacio. Taksata alveno kaj albordiĝo post ĉirkaŭ dek kvin minutoj.
Estis la sondilo de Naska. La respondo.
Ehroka tuj informis la centralon pri la alveno de la „poŝto“. „Vere, estas bedaŭrinde“, opiniis Frank, „Baldaŭ venos nia deĵorŝanĝo kaj tiam estas ili, kiu devas zorgi pri la finpretigado de la analizoj.“ „Egale, nun ni unue ĝuos nian ekstran libertempon, tion ni meritis. Estas bona afero, se la nova teamo tuj povas komenci la deĵoron per interesa tasko. La enuiga rutino ĉiukaze ankoraŭ venos!“.
La ideo pri abunda paŭzo ne realiĝis. La centralo subite ordonis plifortigitan laborproduktivecon. La sekvanta teamo verŝajne devus trovi bone preparitan situacion. Verŝajne jam en la venonta semajno oni atendis ilin. Tio signifis plenan engaĝiĝon. Bert estis en malbona humoro ĉar li jam antaŭĝojis ampleksan babiladon kun la kolorianinoj. Tion li kompreneble laŭte esprimis kaj per tio denove ĉagrenis sian kolegon Frank.
Ambaŭ kolorianinoj jam ekkomencis la transporton de la sondilo al la laboratorio. „Ili verŝajne neniam bezonas paŭzojn“, grumblaĉis Bert, sed li tuj estis admonita ke ankaŭ li komencu kunlabori. Komune ili sukcesis demeti la kovrilon kaj tuj poste ekkomencis ordigi la diversajn datumstorilojn, kiuj multe diferenciĝis de la jam konataj. Ankaŭ la malsamaj kapsuloj, kiuj evidente enhavis specimenojn de diversaj materialoj, estis zorgeme dokumentitaj kaj metitaj en la laboratorio.
La venontan matenon oni daŭrigis la trarigardon de la materialo. Per helpo de modifita adaptilo oni senprobleme legis ĉiujn datumojn. Estis tre helpeme ke partoj de la dosieroj enhavis tekstojn en Esperanto. Kaj la eta aparato, kiu kapablis simple traduki fremdajn sondosierojn en Esperanton, kaŭzis ĝeneralan entuziasmon.
„Tenu vin forte je mi!“ subite kriis Frank, kiu per sia ekrano kontrolis filmon kaj li aldonis: „Ĉu la sondilo venas de la Tero? Ili aspektas tute same kiel ni!“ Vere, tio preskaŭ ne estis kredebla. Ĉiu komencis 'gapi kiel kanguruo'. „Ĉu vi vere ĝuste kontrolis la datumojn el la moviga motoro pri la flugo?“ demandis Ehroka. „Jes, sed nur spuraĵe. “ respondis Bert, „sed la aparato estis minimume mil lumjarojn survoje.“ Per tio evidentiĝis, ke la Tero ne povis esti la sendinto, oni bezonis alian klarigon.
„Ĉi tie mi trovis ion pri la sendinto“, raportis Frank. „La sondilo venis de la planedo Naska, kiu situas en la proksimeco de la Nano-stelo. Kiel ili tien venis?“ „Eventuale tio estas la malĝusta demando“, opiniis Onthrzei kaj tuj aldonis: „Povas ja esti, ke tie estas nia vera origino!“.
Tuj ekkomencis ekscitita debato sen perspektivo por solvo. Ĉiu nun ankoraŭ pli intense koncentriĝis al sia laboro. Sed ili ne plu estis alparoleblaj. Post unu horo Bert sukcese ordonis paŭzon, li ja estis la ĉefo. Kaj tiam sekvis interparolado pri la afero en la ĉambro por seminarioj.
„Tio superas niajn eblecojn“, per tiuj vortoj Bert komencis la kunsidon. „Ĝis hodiaŭ posttagmeze ni finpreparos la koncizan raporton kaj sendos ĝin al la centralo. Tie ili havas sufiĉajn fakulojn, kiuj povas pli bone trakti la materialon. Ni nur povas oferti antaŭajn rezultojn.“ Ĉiuj konsentis, poste ili ja ĉiam ankoraŭ havus la eblon mem analizi la ege interesan materialon. Sed sekurajn fakajn rezultojn ili ja ne povus produkti. Krome restis sufiĉa laboro por aliaj taskoj. La alveno de alternado oni atendis en kelkaj tagoj.
Heredo-156, Tero kaj nun Naska kun ĝia Dua Luno. Kvar civilizacioj, miloj da lumjaroj estis inter ili, kaj tamen ili estis interligitaj. Sur ĉiuj planedoj estis diversa nivelo de la teknika evoluo. Tamen venis fruktodonaj rilatoj, kiuj iom post iom gvidos al similaj cirkonstancoj. La plej grava projekto nun estis la konstruo de rapida reto por komunikado surbaze de la subspaco-teknologio. La teknika antaŭeco de la kolorianoj ne estis tuŝita. La registaro de Heredo-156 deklaris sin preta, iom post iom popece doni sian teknologion ankaŭ al la aliaj. Sed rilate al la rapidaj rimedoj por la transporto, ili ne pretis fordoni la kontrolon. Nur sub la gvido de la kolorianoj ili permesis ke Tero kaj Nasko povos utiligi la rapidajn vojojn. Post la realigo de la reto por komunikado minimume en kvin jaroj estu kunveno de reprezentantoj de ĉiuj interligitaj civilizacioj.
La influoj de Heredo-156 kaŭzis sur la Tero grandan puŝon por la evoluo de la sciencoj kaj tekniko. Sed ankaŭ Heredo-156 profitis, ĉar speciale per la medicina sektoro la Tero enhavis grandan superecon kompare al la aliaj civilizacioj. La kromefiko estis la kresko de la meza vivdaŭro je dek jaroj.
Karib travivis sur Heredo-156 tre koran akcepton. Li ricevis la inviton partopreni la interplanedan simpozion pri Esperanto kiel reprezentanto de sia planedo. Nun li havis la ŝancon renkonti kun homoj de la Tero. Li ne povis malkovri diferencojn inter homoj kaj naskanoj.
Intertempe Esperanto estis grandskale akceptita kiel interplaneda ilo por komunikado. Sed sur la apartaj planedoj la uzado ege diferenciĝis. Heredo-156 uzis Esperanton ĉefe kiel duan lingvon por la komunikado inter la diversaj popolaj grupoj. Sur la Tero la situacio estis nesuperrigardebla. En multaj, precipe malgrandaj landoj, Esperanto estis enkondukita kiel oficiala dua lingvo. Kontraŭe al tio la pli grandaj nacioj provis persisti al la hegemonia pozicio de sia lingvo, tamen ili toleris Esperanton. Sur Naska, Esperanto ludis preskaŭ neniun rolon, ĉar la loĝantaro tie nur uzis unu lingvon. Do, oni tute ne bezonis Esperanton kiel ilon por komunikado inter la diversaj regionoj. Nur por la komunikado inter Naska kaj la Dua Luno, Esperanto montriĝis signifoplene. Tamen ekzistis tie kaj ĉi tie sur la tuta planedo apartaj esperantistoj kaj kelkfoje ankaŭ etaj grupoj, kiuj ĉefe favoris Esperanton kiel hobion.
La simpozio okazis en Redekka, la ĉefurbo. Celoj de la simpozio estis diskuto pri lingva samrajteco kaj malrapida reformado de la lingvo Esperanto. La aranĝo estis finance subtenata de Krzill, kiu estis la ĉefo de grava konzerno por energio kaj konstruado. Krzill jam antaŭ dek jaroj aktive laboris por Esperanto, kvankam lia propra gepatra lingvo, la Kotutja, tiutempe estis la superreganta lingvo. Li spertis, ke la enkonduko de la helplingvo Esperanto sur Heredo-156 nur povas esti taksata kiel beno. Per tio evoluiĝis klara pliboniĝo de la internaciaj rilatoj, kiu estis speciale fruktodona por la sektoro ekonomio.
La simpozio komenciĝis per rondo, en kiu ĉiu partoprenanto prezentis sin. Karib donis kelkajn informojn pri sia hejma planedo kaj tiam raportis pri siaj propraj spertoj kun Esperanto. Li priskribis la facilan uzadon de Esperanto kiel pontolingvo por traduklaboro per maŝino. Tamen ĉiuj tekstoj kompreneble poste devis esti zorgeme kontrolataj.
Reprezentanto de la Tero el Ĉinio traktis la demandon pri la etimo de la vortradikoj en Esperanto. Certe Esperanto estas neŭtrala lingvo, sed vere ne ekzistas samrajteco rilate al la kontribuoj de la diversaj lingvoj por la konstruo de la vortoj. Ekzemple vortradikoj el Azio troviĝas tre malofte. Pro tio la ellerno de Esperanto por ĉino kompreneble estas iom pli malfacile ol por eŭropano. Sed por multaj ĉinoj la ellerno de aliaj eŭropaj lingvoj estas eĉ pli malfacile. Tio konvenas al la genia sistemo por la konstruo de la vortoj. Partoj de la vortoj estas kunmetitaj kun la neŝanĝeblaj vortradikoj. Do, la senco de la kunmetaĵoj estas plejofte facile kompreneblaj. Kompreneble ke la lingvoj de Heredo-156 ĝis nun apenaŭ povis kontribui ion por riĉigi la vorttrezoron. Sed en proksima estonteco verŝajne ankaŭ kreskus la nombro de vortradikoj el tiuj lingvoj, speciale por la teknikaj esprimoj.
Alia kroma reprezentanto de la Tero, ĉi-foje el Germanio, traktis problemojn de la Esperanto-gramatiko kaj pledis por plia optimumigo. Speciale la akuzativo praktike kaŭzas problemojn por multaj parolantoj de Esperanto. Akuzativan objekton en frazo oni signas per la finaĵo „-n“. Per tio ne plu necesas atendi specialan vortordon. Sed kelkaj frazoj estas ankaŭ kompreneblaj sen tiu finaĵo. Ĉi tie eventuale estas oportune iomete malfirmigi rigidan gramatikan regulon kaj tiam Esperanto estus eĉ pli facile lernebla.
Post la enkondukaj kontribuoj de la parolantoj ekestis vigla diskuto. Krzill proponis, ke dum la sekvonta daŭro de la aranĝo, Karib prezidu ĝin. Li ne havis longan sperton kiel la plej multaj ĉeestantoj, sed li estis certe pli senantaŭjuĝa kaj tial tre bone taŭgus por gvidi la aranĝon. Tiuj argumentoj konvinkis la kunvenon kaj Karib ne povis eviti sian sorton. Unuflanke per tio li kompreneble sentis sin honorigita kaj fieris, ke oni tiel konfidis lin, sed aliflanke li rimarkis malkomforton, ĉar li ne povis taksi, kion alportos tiu decido.
La venontaj tagoj de la simpozio estis plenaj de prelegoj, poste venis laboro en grupoj kaj diskutaj rondoj. Dum la paŭzoj Karib kaptis la ŝancon por elprovi la taŭgecon de la Agatogo. Per tiu li kapablis komuniki kun ĉiuj, sen Esperanto, nur uzante la gepatrajn lingvojn. La teknologio de la insektoidoj funkciis sen problemoj. Oni nur bezonis iom da pacienco kaj disciplino dum la interparolado. Post parolo de unu frazo la Agatogo bezonis kelkan tempon, do oni devis enmeti paŭzeton. Tiam la kontraŭulo ricevis la deziratan tradukon kaj nun povis mem respondi. La oferitaj tradukoj estis sufiĉe bone, ĉiukaze kompreneble. La sono de la maŝinlingvo eĉ iomete adaptiĝis al la respektiva parolanto, sed plej ofte ĝi ne sukcesis ĝuste interpreti la sonaltecon kaj la akcentadon. Kompreneble la necesaj paŭzoj estis malfavoraj por la fluo de la interparolo. Sed ĉiu admiris la Agatogon.
„Ĉu ni povas reformi Esperanton?“, demandis partoprenanto de la diskutrondo. Karib, kiu ĉiam ankoraŭ prezidis la kunvenon, menciis ke dum ti ĉiu simpozio tiu ideo kompreneble povas esti traktata, sed la rezultoj verŝajne nur post kelkaj jaroj kondukus al realigo. Unue ankaŭ la apartaj Esperanto-organizaĵoj de la diversaj planedoj devus trakti la proponojn. Tiu rimarko trovis vastan subtenon kaj Karib estis malŝarĝita. Li jam timis, ke dum sia unua kunlaboro en interplaneda simpozio li devus transpreni respondecon pri decidoj, kiuj ne estas sufiĉe sekurigataj. Kaj ĉar Karib sentis sin relative nesperta en Esperantujo, li ĝojis ke la laborgrupo, al kiu li poste apartenis, estis gvidata de spertulo el Eŭropo.
Komence temis pri proponoj por ŝanĝi la simbolojn de Esperanto. Speciale la ses literoj kun „ĉapelo“ ne estis ŝatataj per multaj. Temis pri ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ. La aliaj 22 simboloj ne kaŭzis problemojn. Ili estas uzataj sur la Tero en multaj lingvoj. La esperantistoj de Heredo-156 ne trovis problemojn, eĉ rilate al la specialaj Esperanto-literoj. Ili ja interkonsentis, ke Esperanto estas ilia ĝenerala helplingvo kaj per tio ankaŭ akceptis la alfabeton, kiu estis antaŭe ne konata sur Heredo-156. La lingvoj tie uzis tute aliajn simbolojn.
Por Karib ekzistis eĉ pli granda problemo. Estis la prononcado, por kiu Esperanto ordonas rigidan regulon. Tio estas ke al ĉiu litero apartenas aparta sono. La skribita lingvo tute kongruas al la parolita. Sed en realeco aperas problemoj, ĉar la komencanto ne ĉiam optimume ekzercas la prononcadon. Pro tio enŝteliĝas etaj eraroj, kiujn oni poste apenaŭ povas korekti. Estas klare ke tial la komprenebleco dum parolado malkreskas.
Ankaŭ la artikulacio de specialaj sonoj kelkfoje kaŭzas problemojn, ekzemple por „R“ kaj „L“. La litero „T“ estas prononcita en kelkaj popoloj kiel „D“. Sed, honeste dirite, tiaj fenomenoj estas bagatelaj. La parolatan tekston oni komprenas malgraŭ tiaj eraroj. Diversaj nuancoj de la prononcado, kiuj parte estas kaŭzitaj de la deveno de la parolanto, neniam estas eviteblaj. Karib pledis por pli granda indulgo. Diferencoj certe en estonteco iom post iom malaperus dum kreskanta nombro de la kontaktoj. Kaj ankaŭ gravos la rolo de la amasmedioj, kiuj uzis kontrolitan kaj normigitan Esperanton.
Je la fino de la simpozio ĉiu laborgrupo ricevis la ŝancon prezenti siajn rezultojn antaŭ la plenkunveno kaj trakti la planojn por la venonta aranĝo en kvin jaroj. Por Karib estis tre interesa partopreno, li jam intencis plian laboron kiam li estos hejme. Ankaŭ la aliaj partoprenantoj ŝajnis esti kontentaj. Do, oni atendis kvietan finon de la aranĝo, sed subite ekestis kaoso. Formiĝis grupoj, en kiuj oni maltrankvile diskutis. Io okazis.
La signalo por la komenco de la lasta kunsido eksonis kaj ĉiuj svarmadis en la konferencan salonon. Ĉi-foje estis kotutjano el Heredo-156, kiu prezentis la raporton pri sia laborgrupo. Temis pri reformo de Esperanto. Li opiniis, ke tio absolute necesus. Li disdonis al ĉiuj ĉeestantoj dokumenton kun la titolo 'Interstelanto', detala priskribo por reformita Esperanto. La amplekso de la dokumento klare montris, ke ĝi ne povis esti kreita dum la lasta kunsido de la laborgrupo. Estis iu, kiu jam delonge preparis ĉion tre pedante.
„Kiu faris tiun koncepton?“, demandis ekscitita maljuna partopre-nanto. Sed la preleganto lin tuj riproĉe admonis. „Tio ne gravas! Temas pri la enhavo.“ Poste li klarigis siajn argumentojn. Unu ĉefa celo de la nova lingvo Interstelanto estis la adapto al la novaj cirkonstancoj. Sur la planedo Tero Esperanto estis ja kreita el eŭropa vidpunkto. Intertempe sur Heredo-156 troviĝis pli da parolantoj de Esperanto ol sur la Tero. Tial necesus plia konsidero de la lingvoj de Heredo-156. Cetere, la diferenco inter Interstelanto kaj Esperanto estis treege malgranda. Krom etaj plifaciligoj en la gramatiko la ŝanĝigo de la vorttrezoro vere estis la plej granda reformo. „Nun ni volas voĉdoni!“, vokis la gvidanto de la laborgrupo. „Kiu estas por la reformita Esperanto?“
La partoprenantoj de la simpozio devis „kaptadi por aero“. Ili ne atendis ke oni prezentus tiajn faktojn sen sufiĉa antaŭa diskutado.
Evidente ĝis nun preskaŭ neniu havis sufiĉan tempon por analizi la tekston pli detale. El la grupo de la kotutjanoj venis brua subteno. Sed la plejmulto pledis por denova montrado de la koncepto dum la venonta simpozio. Tiam estus ankoraŭ sufiĉa tempo por akurate kontroli la dokumenton. Post tiam Karib nur povis ĉesigi la simpozion. Li estis preferanta iom pli pacan finon.
Post la simpozio Karib havis la permeson ankaŭ resti por unu semajno sur Heredo-156. La ĝisrande plenŝtopita programo, apenaŭ lasis spacon por pripensi la sinsekvon de la simpozio. Per la rapidegaj trafikiloj de Heredo-156 oni portis lin de unu grava loko al alia, kaj tie li estis „superŝutata“ per novaj informoj. Nur malofte li ricevis la ŝancon, rigardi ion en trankvilo.
En halo, kiu utilis kiel enirejo de muzeo, li rigardis multajn interese faritajn afiŝojn. La surskribadoj plejofte estis en Esperanto, kelkfoje en Kotutja. Kaj subite Karib ekvidis afiŝojn, kiuj frapis la atenton aparte pro la koloroj. Ili estis faritaj tiel okulfrapaj ke neniu povis ne rimarki ilin. Denove Karib trovis vortojn el la kotutja lingvo. Sed, dum pli detala rigardo, li rimarkis, ke nur partoj de la vortoj el tiu lingvo estis uzataj. La tekstoj estis verkita en INTERSTELANTO!
Vere, estis rimarkinde, dum tiu mallonga tempo post la simpozio aperis afiŝoj, kiuj estis surskribitaj en la reformita Esperanto, kvankam ankoraŭ ne venis la decido pri tiuj projekto. Karib dum la vespero denove studis la dokumenton pri Interstelanto kaj trovis, ke oni draste ŝanĝis la vorttrezoron per vortradikoj de la Kotutja. La kotutjanoj tiutempe vehemente kontraŭstaris la enkondukon de Esperanto. Nun oni povas havi la impreson, ke ili provis kvazaŭ „kaŝe“ poste altigi la rangon de ilia gepatra lingvo.
La ĉambro, en kiu Karib povis „fuĝi“ dum sia malabunda libertempo, estis bone ekipita. La giganta ekrano de la komunikilo ofertis multajn distrajn programojn. Karib agordis la lingvajn eblojn kaj krom Esperanto ankaŭ trovis nernaskon, la lingvo de sia propra planedo. Sed ekzistis alia frapanta alĝustigo. Oni povis ŝanĝi ĉion al Interstelanto! Ĉi tie iu faris tute kompletan laboron. La lingvo, pri tiu dum la lasta simpozio oni nur mallonge parolis, ĉi tie jam estis instalita! Sur unu televida kanalo la konzernestro Krzill estis intervjuata. Dum la intervjuo li energie pledis por la uzado de la lingvo Interstelanto. Li anoncis ke li sukcese subtenis grandan medi-projekton, en kiu multaj instruaj filmoj kaj kursoj estos ofertataj. Li opiniis ke Interstelanto estus tre profitdona speciale por natursciencoj kaj la ekonomio de la planedo Heredo-156.
Karib dum sia longa hejmveturo ricevis sufiĉan tempon por ripozo en la kabino por artefarita vintra dormo. Tie ĉiuj vivosignoj estis reduktitaj, estis kiel dum vintra dormo de erinaco. La laboron, la pensadon pri la novaj informoj li prokrastis al la tempo post la alveno sur Naska.
„Stranga evoluo!“, tio estis la unua reago en la centralo por spaco-esplorado. La novaĵoj pri la okazaĵoj de la interplaneda simpozio jam alvenis. Bert Baker intertempe pli malpli refreŝiĝis de la streĉiĝo de sia restado en la Marso-stacio. La pli malgranda gravito sur Marso vere influis lian bonfarton. Li ankoraŭ ne atingis sian antaŭan korpan fortecon.
Bert ne tiel interesiĝis pri la novaj okazaĵoj, kiuj estis raportitaj de la simpozio. Li pli multe interesiĝis pri la demando, kial la loĝantoj de Naska evidente ĉiuj estas homoj. De la centralo jam venis konfirmo. La testo de la DNA-specimeno, kiu estis sendita per la sondilo, nur permesis la unuan konkludon. La prauloj de la naskanoj certe venis de la Tero. Bert ne povis trankviliĝi. Li faris rendevuon kun Lars Thorn, kiu estis iam kamarado en la lernejo kaj nun profesia fakulo pri tiu kampo.
„Kiel vi fartis en la Marso-stacio?“, demandis Lars kaj aldonis „Mi nur povas envii tiajn homojn, kiu povas fuĝi el la normala ĉiutaga vivo, kiu povas travivi aventurojn kaj ni ĉi tie devas sidi en la malbona aero okupiĝantaj per aferoj, kiuj estas jam delonge en la pasinteco, tiel longe ke neniu plu kredas pri tio.“ „Bone, ke vi ankoraŭ ekzistas“, respondis Bert, „Mi pensis, ke vi iam inventis vere funkciantan maŝinon por vojaĝi tra la tempoj kaj ke vi nun moviĝas en tute alia dimensio.“
„Ĉu vi ekflirtis kun tiuj virinoj de la alia planedo? Vi tie estis ja enkaĝigita kun ili preskaŭ la tutan jaron. Kaj via germana kolego ja certe apud vi ne havis ŝancon, tio estis ja preventita pro via ĉarmo.“ Lars ne povis eviti tiun rimarkon, ĉar li sciis el la komunaj lernojaroj, kiom sukcese tiutempe estis Bert, kaj ĉiu enviis lin, la grandan amaĵiston. „Ĉesigu tiujn aĉajn rimarkojn! Estas vere grava afero pri tio mi turniĝis al vi kaj vi ne povas ĉesi ĉiam ankoraŭ moki min“, plendis Bert kaj tiel gvidis la konversacion finfine al objektiva nivelo. Li donis al Lars informojn pri Naska kaj pri la datumaro de la sondilo kaj tiam demandis pri alte evoluiĝintaj kulturoj, kiuj ekzistis sur la tero. Li ankaŭ demandis, ĉu eble tiaj kulturoj eventuale havis pli altan nivelon ol ni hodiaŭ.
„Tiam ili estus povosciantaj ja ankaŭ la kosman veturadon“, opiniis Lars. Bert obstine persistis kaj parolis pri Erich von Däniken, kiu jam antaŭ la jaro 2000 priskribis tiun ideon en multaj libroj, kiuj tiutempe estis ege bone venditaj. Sed preskaŭ neniu vere kredis al tiaj rakontoj. „Se tiutempe vere ekzistis civilizacioj, kiuj jam disponis pri la tekniko por kosma veturado, kial oni neniam trovis ion? Neniaj prudentaj notoj, neniu artefakto“, menciis Lars. „Sed en kelkaj antikvaj temploj oni trovis ja en ŝtono gravuritajn bildojn de flugaparatoj kaj kosmoŝipoj“, enŝovis Bert, sed Lars aldonis, ke tiuj ne estis agnoskitaj de la arkeologoj. Kelkfoje tiaj bildoj ekestis hazarde per plurfoja prilaboro de la ŝtonoj. Li tiam almetis alian argumenton, kiu ne havis konvinkan forton, sed eventuale povas gvidi al evidenta klarigo. „Tiutempe nur malmultaj ekkontaktis tiujn, kiuj disponis pri tiaj modernaj aparatoj. Tiuj, kiuj ekkaptis ion, nur poste povis buŝe rakonti kaj kompreneble neniu kredis tion. La rakontoj evoluiĝis al legendoj, skribitaj notoj ja mankis.“ Post tiu konversacio kun la iama lernejkamarado, Bert sentis, ke li nun ankaŭ ne sciis pli.
La saman problemon dum sama tempo ankaŭ traktis Karib sur la fora planedo Naska. Li intertempe bone hejmen veturis de Heredo-156 kaj ne emis sin okupi pri Interstelanto, la nova Esperanto-versio. Tio povus atendi ĝis la venonta simpozio. Li nun volis komenci analizon de la pasinteco de sia propra popolo. En la dosieroj, kiuj estis senditaj al Naska de la Tero kaj Heredo-156 per la sondilo, troviĝis sennombraj tekstoj, kiuj traktis arkeologion. Ĉi tie li ankaŭ trovis, ke la unuaj homoj jam aperis antaŭ pli ol du milionoj da jaroj. La scienco sur Naska eliris de la premiso, ke la unuaj naskanoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 4000 jaroj.
„Ĉu vi venas por manĝi?“, demandis Merel, „Vi ja jam tro longe sidas antaŭ la komputilo! Faru paŭzon!“ Tio ne estis facila por Karib. Manĝado por li nur estis „bagatelo“. Tute kontraŭ al tio lia edzino kvazaŭ „festis“ ĉiun menuon, se estis okazo por tio. Ŝi vere havis mirindan talenton por kuirado. Nur pro tio Karib povis disigi sin de sia esplorada laboro. „Ĉi-foje estas bakita Nokur-frukto kun kube tranĉitaj sortikoj kaj fiŝo. La recepton mi trovis en la datumaro de la Tero. Tie ili uzis papajon kaj tomatojn, sed tio ĉi tie ja ne ekzistas“. Merel komplete fieris kaj denove sukcesis, ke ŝia edzo povas tute forgesi sian laboron.
Ĉi-tiun vesperon la juna paro estis invitita al domfesto ĉe amikoj. Ĝis tiam ankoraŭ estis iom da tempo kaj Karib povis denovi malaperi en siaj dosieroj. Li nun rigardis evidente tre malnovan libron per la ekrano, estis la Sankta Biblio. Karib neniam antaŭen traktis la temon religio, por tio li certe devas ankoraŭ labori, sed en tiu ekzemplo temis pli pasinteco. Malpacience li foliumis la paĝojn, sen detala studo de la teksto. Sed jam post kelkaj paĝoj li estis devigata legi pli ekzakte. Li estis atinginta „Genezo 6“ kaj legis la rakonton pri la diluvo. „Tio estas la solvo!“ li subite pensis, „Ekzakte kiel Noah kun sia arkeo povis savi parton de la homaro, tiel estis kun ni! Tiutempe ankaŭ iu konstruis arkeon, per tiu ili venigis niajn praulojn al la planedo Naska.“ Karib nun bezonis iun, al kiu li povis rakonti tion. Ne gravis, ke lia edzino en tiu tempo okupiĝis kun tute aliaj aferoj. „Ĉesu!“ ŝi opiniis, „Vi freneziĝas. Kiel oni povas vojaĝi per ligna ŝipo tra la spaco?“ Karib nur povis hontigite koncedi, ke li ĝojis tro frue.
Ankaŭ sur la fora Heredo-156 oni komencis analizi la demandon pri la deveno de la naskanoj. La du virinoj el la teamo sur la Marso-stacio, Ehroka kaj Onthrzei, ankaŭ vizitis la interplanedan simpozion kaj tie konatiĝis kun Karib, la reprezentanto de la planedo Naska. Sed nun aparte Ehroka estis tre ekscitita, ĉar ŝi spektis filmeton pri teranoj kaj naskanoj, kiuj vere simile aspektis. Ŝia scivolemo pri historio estis vekita. „Vi ja nur sopiras al teranoj“, rimarkis Onthrzei al Ehroka. „Sur la Marso-stacio vi estis blinde enamiĝinta je tiu usona Bert kaj nun vi ŝanĝiĝis al la naskano“, ŝi plue pikmokis. „Min interesas nur la historio de la deveno, el pure scienca vidpunkto.“ respondis Ehroka kun forta akcentado de la vorto „scienca“. Malgraŭ tiu ne tute serioze opiniita mokado ambaŭ sukcesis intense ekzameni la dosierojn de la sondilo. „Kion vi pensas pri la teorio, ke naskanoj efektive estas homoj, kiujn iu en griza pasinteco transportis al Naska?“, demandis Ehroka. „Kiu do estis tiu? Ĉu eventuale ni ja mem faris tion?“ konsideris Onthrzei. „Sed kial?“.
Sur ĉiuj tri planedoj kaj ankaŭ sur la Dua Luno kun la insektoidoj sennombraj sciencistoj laboris pri la demandoj, kiuj estis vekitaj pro la novaj informoj de la respektiva alia civilizacio. La insektoidojn oni intertempe povis pli bone impliki. Estas vere ke ili ne sukcesis sendi reprezentanton al la lasta interplaneda simpozio, sed ili ja anticipe interkonsentis kun la planedo Naska, ke Karib ankaŭ advokatus por la interesoj de la insektoidoj dum la kunveno. Karib nun ricevis grandan laŭdon por la prezentado de la Agatog-komunikilo. Pri tiu ekzemplo montriĝis la alta teknika nivelo de la insektoidoj.
Interstelanto, la reformita Esperanto, estis ĝis nun akceptita de nur 20 % de la esperantistoj sur Heredo-156. Kompreneble la subtenantoj de Interstelanto estis disrevigitaj. Ili ja provis krom la ŝanĝo de la vorttrezoro, ankaŭ enmeti kelkajn malgrandajn gramatikajn plibon-igojn. Sed dum tio ili ne konsideris, ke la komunumo de la Esperanto-parolantoj en la paso de la tempo ĉiam pli forte identigis sin kun sia lingvo.
Estas vere, Esperanto estas planlingvo, sed ĝi ĉiam pli evoluiĝis al vivanta lingvo. Ekzistis sennombraj publikaĵoj, filmoj, kantoj, teatraĵoj. Pro tio ne eblis per simpla ordono adaptiĝi al reformita Esperanto, kvankam sendube troviĝis bonaj argumentoj por reformo. Krome ege kreskis la nombro de „naskitaj“ esperantistoj. Por tiuj „denaskaj“ Esperanto-parolantoj tiu lingvo estis kompreneble natura lingvo, same kiel la lingvoj de iliaj gepatroj. Plejmulte ili ankaŭ lernis tiujn lingvojn aldone kaj samtempe.
Plurlingveco kaj per tio ankaŭ plurlingva edukado sin pruvis nepre necesa en ĉiu civilizacio de la Alianco (escepte de Naska). Preskaŭ ĉiam en modernaj socioj la loĝantaro parolis diversajn lingvojn pro la alta nivelo de la fluktuado inter la diversaj regionoj.
Estis pruvite ke la nivelo de sciencaj publicaĵoj malkreskas, se la aŭtoro estis devigata aperigi sian verkon ne en sia propra sed nur en la superreganta lingvo. Kontraŭe al tio kompreneble la helplingvo Esperanto ĉie povis trovi aprobon. Per ĝi la naciaj lingvoj ne estis subpremataj. Ĝi prosperigas la komunikadon, se troviĝas diversaj scioj pri la naciaj lingvoj. Malgraŭ tio ĉiu povas esti feliĉa, se li regas ankaŭ alian fremdan lingvon kaj certe uzas tiun ankaŭ dum interparolado. En necesa kazo oni ja ĉiam ankoraŭ havas la eblon, ĉerpi el Esperanto.
„Kiel forflugas la tempo!“, suspiris Merel, „Nikilli, nia filino, jam vizitas la 9-an klason. Ĉu vi aŭdis tion, Karib?“ Jes, li aŭdis, sed li volis rapide fuĝi, ĉar li supozis, ke certe temis nur pri la venonta vespero por la gepatra konsilanta komitato. Tie li verŝajne devis aperi.
„Ĉi-foje vi ne havas iun pretekston. Nikilli en la lernejo raportis pri via vizito sur Heredo-156 kaj nun ŝi devas prezenti referaĵon pri la planedoj de la Alianco.“ Vere, la voĉo de Merel ne permesis ekskuzon, temis ja pri helpo por hejma tasko. La antaŭtimita vespero por la gepatroj feliĉe hodiaŭ ne okazos. „Kion vi bezonas, mia filino?“ li demandis iomete inside. Nikilli normale neniam riskis demandi sian patron por iu afero. Ŝi nun montris al li malgaje sian kajeron, en kiu jam staris la superskribo: „La civilizacioj de la Alianco, eblecoj por fruktodona kunlaboro“
Tio estis kompreneble pretendema temo, kaj Karib unue pensis, ke por lernanto de 9-a klaso tio estus tropostulado. Krome ne estus korekte por patro se li transprenus komision de instruisto. La laboro estis ja ordonita al lia filino. Sed tiam li rememoris taktikon, kiun li jam en sia juneco sukcese utiligis. Tiutempe li gajnis iomete da mono per privataj helplecionoj. Liaj gelernantoj ofte pensis, ke la privata instruisto ricevis ja la monon kaj tial ankaŭ devus zorgi pri la finpreparo de la hejmtaskoj. Al ili li ĝustatempe donis lecionon! Estis nur la plaĉa materialo pri kiu li zorgis. Per tiu ĉiu gelernanto povus kaj devus mem solvi la ordonitan taskon. Do, per tiu bona metodo li volonte donus helpon al sia filino.
„Vidu, Nikilli, unue vi devas simple kompari la diversajn civilizaciojn. Kiujn fortojn, kiujn malfortojn ili havas? Tion vi montras per tabelo kaj per tio aŭtomate montriĝus kiamaniere oni povas veni al fruktodona kunlaboro. La informojn vi trovos en tiu aparato!“, Karib vere fieris pri tiu helpagado kaj minimume esperis etan laŭdon, sed sia filino verŝajne bone rimarkis la „genian“ taktikon de la patro, ŝi ĝentile dankis kaj tuj malaperis en sia laborĉambron. Ŝi komprenis, ke ŝi nun devus multe labori.
Hodiaŭ estis la limtago por la referaĵo de Nikilli pri la temo „Alianco“. Ŝia patro anticipe kontrolis ŝian prelegon kaj eĉ laŭdis ŝin. Ŝi komencis per montrado de bildo, sur kiu oni povis vidi la tri planedojn kaj la Duan Lunon, kaj donis etan enkondukon. Poste venis la tabelo, kiu montris la plej gravajn fortojn kaj malfortojn de la diversaj civilizacioj. El tio rezultis sencoplenaj alkroĉpunktoj por la kunlaboro. Ekonomiaj problemoj montriĝis sur ĉiuj rigardataj planedoj. Tiurilate interŝanĝo de spertoj certe povus doni profitojn por ĉiuj. La civilizacio de Heredo-156 estis sur la pinto de la teknika evoluo, sed ĝi havis grandan bezonon rilate al la kultura kampo. Por tio la Tero kaj Naska povus facile doni subtenon. Tiuj planedoj certe estus dankaj se Heredo-156 donus al ili helpon sur la teknika sektoro. Inter Tero kaj Naska tre bone plaĉus interŝanĝo speciale rilate al la medicino kaj al la socia sistemo.
Nikilli dum la prezentado altigis sian scipovon kaj iom post iom perdis sian antaŭan nervozecon. Ŝi ankaŭ povosciis suverene respondi interrompajn vokojn kaj tiel montris, ke ŝi estis tre bone preparita. Ekzemple ŝi ankaŭ senprobleme povis doni komparajn informojn pri la senco kaj disvastiĝo de Esperanto por ĉiuj kvar civilizacioj.
Postparolo al la referaĵo de Nikilli: Ŝi atingis la plej altan nombron da punktoj kaj entuziasme dankis sian patron. Tiu kompreneble ankaŭ ĝojis, sed ĉefe ĉar ŝi petis helpon por nova referaĵo. La temo ĉi-foje estis „Esperanto“.
T e r o (Homoj)
Riĉa kulturo, progresanta medicino, ankoraŭ multaj verdaj lokoj, demokratio disvastiĝinta , kvereloj, militoj, neĝusta dispartigo de la posedaĵo, mezuma teknika nivelo, ekonomiaj problemoj
H e r e d o - 1 5 6 (Kolorianoj)
Alta teknika nivelo, gvidanta rolo en spaco-veturado kaj komunikado, homogena dispartigo de la posedaĵo , raraj resursoj, malmultaj verdaj lokoj, ekonomiaj problemoj, malmultas la laboro, enuo
N a s k a (Naskanoj)
Alta sociala nivelo, pacema socio, alta nivelo en muziko kaj arto,
mezuma teknika nivelo, malbona stato de la medicino, oftaj malsatmizeroj, neprogresintaj trafikaj vojoj
D u a L u n o (Insektoidoj)
Alta disciplino por laboro, altaj teknikaj talentoj, egefidinda, riĉaj fontoj de mineraloj , apenaŭ kultura vivo, preskaŭ nenia libertempo, mallonga vivodaŭro, diktatora sistemo
Frank Hauser bezonis iomete da tempo por refreŝiĝi post la unujara restado en la Marso-stacio. Hodiaŭ li havis rendevuon kun Bert Baker por fari ekskurson. Ambaŭ laboris kune en la teamo sur Marso kaj dum tio tempo amikiĝis. La celo de la ekskurso estis la teknika muzeo en la urbocentro. „Tion vi nepre devas vidi“, insistis Bert. „Se vi ne irus tien, vi neniam kredus tion“, aldonis li. Frank verdire ne tiel entuziasmiĝis. Li ja ankoraŭ havis libertempon kaj tial li povis bone vivi sen tekniko. Sed estis Bert, kiu estis lia gastiganto por du semajnoj. Al tiu Frank ne riskis malakcepti ion.
En la muzeo estis eksponitaj evidente la plej novaj robotoj. „Por kio?”, grumblis Frank, „Pri tio ni ja ankaŭ havis laboron sur la Marso!“ „Atendu iomete“, trankviligis lin Bert kaj gvidis lin celtrafe tra la koridoroj al salono, en kiu estis amasiĝinta grandega grupo da vizitantoj. En angulo sur larĝa podio staris du robotoj, en homsimila korpograndeco. Unu el ili verŝajne estis androido, la alia havis grandan similecon kun insektoido. Tiujn li ĝis nun nur konis el bildoj kaj filmoj de la dosieroj de la sondilo de Naska.
„Alproksimiĝu!“ vokis la teknikisto, kiuj zorgis pri la du robotoj. „Faru viajn demandojn!“. La android-simila roboto aspektis kiel loĝanto de Heredo-156, kiel koloriano, verdire kiel kolorianino. Oni preskaŭ havis la impreson ke estis Ehroka, kiu ja ankaŭ apartenis al la teamo en la Marso-stacio.
Plej impresa estis la mienludo, kiun montris tiu roboto dum interparolado. Ankaŭ la ceteraj movoj ne estis abruptaj sed kvazaŭ fluantaj, pli bonaj ol la antaŭaj prototipoj de la fama firmao por robotoj en Hongkongo. Oni povis bone kompreni la respondojn de la novaj robotoj, kiuj reagis preskaŭ sen prokrasto. Montriĝis ke la maŝino mem bone komprenis la antaŭan demandon. Oni apenaŭ trovis diferencon inter la maŝina kaj homa voĉo. Kaj, kompreneble, la roboto povis respondi en ĉiuj eblaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.
„Ĉu ni nun ankoraŭ bezonas Esperanton?“, demandis Frank skeptike. „Ĉu ni ĝenerale ankoraŭ bezonas homojn?“ respondis Bert.
Merel estis preparinta ĉion. Hodiaŭ vespere ŝi planis kune kun la tuta familio spekti la filmon pri la koncerto, en kiu la filino Nikilli prezentis sur la scenejo kanzonon. Ankaŭ Afua kaj Ekua, la du kuzinoj de Nikilli, estis anoncitaj. Kaj de Karib, la edzo de Merel, venis la informo, ke li verŝajne hodiaŭ forlasos sian laborlokon iom pli frue. Nur Merel ne ĝojis. Ŝi tute ne konsentis, ke oni faras tiom grandan bruon pro ŝi. Kompreneble ŝi fieris, ke ŝi kiel solulo el la urbeto Kolina, ricevis tiun rolon. Por tio ŝi eĉ rajtis ne viziti la lernejon.
„Ĉu estas la komenco, ĉu mi malfruis?“, demandis Karib, kiu en tiu momento eniris la ĉambron. Merel trankviligis lin kaj komencis provizi ĉiujn per trinkaĵoj kaj frandaĵoj. Nun Nikilli povis startigi la transsendon kun la filmo. „Tie, tie ili sendos!“, vokis Merel, kiam ŝi ekrigardis sian filinon sur la scenejo. „Estu trankvila!“, grumblaĉis Nikilli kaj subite malaperis la bildo. Evidente ne nur estis eraro en la transmisio. Okazis plena perdo de la reto kaj kurentoĉeso. Feliĉe ke Karib disponigis pri alternativa kurentprovizado. Tial li povis almenaŭ enŝalti la lumon. Sed ĉiuj provoj denove atingi ligon al la reto ne sukcesis.
Neniu reto – neniu komunikado. Oni eĉ ne povis demandi ie. Ankaŭ la najbaroj ne sciis ion. „Ĉu la malnova aparato por kurtonda ricevado ankoraŭ funkcias?“, demandis Merel. Ŝi ja bone memoris tiun aparaton, per kiu ŝia edzo en la „tempo antaŭ reto“ dum multaj horoj serĉis en la ondoj de la subaj tavoloj de la atmosfero por trovi aŭskulteblajn signalojn de multaj sendostacioj. „Vi pravas“, rimarkigis Karib. „Tiu devus ankoraŭ funkcii, sed mi tute ne scias, ĉu ankoraŭ ekzistas stacio, kiuj uzas la kurtondan areon.“
La aparato funkciis ĝis nun. Karib ne povis trovi la apartenantan antenon kaj provizore instalis longan draton. Kaj tiam revenis la „malnovaj tempoj“. Li turnis tiom longe la regulilon ĝis li finfine komprenis ion inter forta kroma susuro. Vere, kelkaj sendostacioj daŭre aktivis. Sed la novaĵoj estis timigaj. Ŝajne estis okazinta grandskala atako de trukuloj kontraŭ ĉiuj retoj. Estis katastrofo. La plejmultaj satelitoj por komunikado estis malfunkciigitaj. Energicentraloj kaj industriaj entreprenoj estis perturbitaj. La tuta granddistanca trafiko, ankaŭ la aviado estis ĉesigitaj. Ĉiuj loĝantoj de la planedo estis alvokitaj direkte kontakti la najbarojn kaj restadi en la loĝejoj. La kaŭzo estis atako de la insektoidoj.
Kun tiu popolo, kiu vivis sur la najbara Dua Luno, Naska kutime havis bonajn komercajn rilatojn. Apenaŭ iu rememoris la militajn disputojn antaŭ cent jaroj. Tiutempe Naska povis sukcese liberigi sin de la Granda Okupado de la insektoidoj. Neniu nun atendis, ke la insektoidoj denove kondutas malpaceme.
„Silentu, mi aŭdas ion“, petis Karib la aliajn, kiuj restis sidantaj kvazaŭ paralizitaj en la loĝĉambro sur la seĝoj. „Mi provas plibonigi la ricevon.“ kaj tiam Karib altigis la sonintenson kaj ĉiuj aŭskultis. Venis novaj informoj, sed tiuj kaŭzis eĉ plian malkvieton.
Sur la Dua Luno verŝajne okazis puĉo. Grupo de radikalaj militistoj sukcese gajnis apogon de grandaj partoj de la armeo. Sed la tuta registaro povis fuĝi tre frue. Ankoraŭ ne certiĝis, kiamaniere la situacio finfine evoluiĝus. Ĉiukaze kosmoŝipo de la laŭleĝa registaro sukcesis atingi la bazan stacion de la Tria Luno, kiuj estis sub administrado de Naska. De tie ankaŭ estis elsenditaj la plej aktualajn novaĵojn. La militistoj vere bone preparis sian puĉon kaj per la komputila atako al la sistemoj por komunikado de Naska ili preventis, ke la registaro tie povas peti helpon. Momente oni ne povis konstati ĉu ankaŭ okazis milita atako kontraŭ Naska. Unu anoncisto de la armeo de Naska indikis ke la insektoidoj eventuale instalis militbazon sur Naska en la regiono de la Granda Dezerto. Sur la tuta planedo estis deklarita la stato de defendo.
Karib ne povis forlasi sian malnovan aparaton por kurtonda ricevado. Nun li eĉ sukcesis ricevi elsendon en agaparo. Kiel tio eblis? Ĉu la insektoidoj havis militan bazon sur Naska? Ĉu estis eventuale sendostacio de ŝtatperfiduloj?
Karib, kiu estis lingvisto, kompreneble komprenis ankaŭ la lingvon de la insektoidoj. Sed pro la malbona kvalito de la sendaĵo, li ne povis decidi ĉu la parolanto vere estis ŝtatperfidulo aŭ vera insektoido. Normale Karib distingis insektoidojn senprobleme pro iliaj kliksonantaj voĉoj. Se tiu parolanto vere estis naskano, lia prononcado estis perfekta. Ankaŭ ne estis certe ĉu la sendaĵo enhavus verecon. Eventuale ja estis nur propagando por militaj celoj.
La aktualaj novaĵoj intertempe certigis tiun prijuĝadon: Sur la Dua Luno dum la lastaj jaroj okazis malabundeco. La ĉefa nutraĵo de la insektoidoj estis produktita per fungoj, kiujn oni kultivis en grandegaj kavoj sub la surfaco de la planedo. Tiuj fungoj bezonis substraton kiel nutraĵon, kiun la insektoidoj faris el algoj. La insektoidoj rikoltis tiujn algojn ĉe la supera poluso de la luno, ĉar ĉi tie troviĝis sufiĉe da akvo kaj lumo. La deficito de la rikolto estis kaŭzita per viruso. Oni ĝis nun ne trovis rimedon kontraŭ tiu damaĝo.
La militistoj sur la Dua Luno povis sekurigi por si la aliron al la restanta rikolto ĉar ili ja posedis la potencon, sed ili intertempe havis ĉiam pli grandajn problemojn ankaŭ provizi la ceteran loĝantaron. Tial ili verŝajne rememoris la „Orajn Jarojn“. Tiam, antaŭ pli ol cent jaroj, la insektoidoj estis instalintaj okupadan reĝimon sur Naska. Dum tiu tempo neniam estis krizoj por la provizado. „Se tio estas vera, ni devas atendi la plej grandan malbonon“, pensis Karib. Laŭfakte oni devis timi ke okazos pli ol nur la malkonekto de la retoj. La insektoidoj pro sia fatala situacio, eventuale ne havis alian eblon ol per nova okupado venki siajn proprajn problemojn.
Tri tagoj de necerteco. La publika vivo sur Naska haltis. Neniu riskis forlasi sian domon. Sed finfine venis liberiga novaĵo pri malalarmo. Ĉiuj komunikilaj kanaloj denove servis. Trafiko kaj fabrikoj denove funkciis. Generalo Stokrez aperis dum ĉiuj sendaĵoj. „Karaj kuncivitanoj“, per tio li komencis sian deklaron kaj daŭrigis „Ni ĉiuj trapasis malfacilajn tagojn kaj mi volas danki vin ĉiujn en la nomo de la registaro. Pro via trankvila kaj prudenta agmaniero oni ĉie povis eviti panikon. Aparte ni devas danki nian armeon, ĉar ili malhelpis pli grandan malbonon.“
Krome li raportis ke la legitima registaro de la insektoidoj intertempe denove gajnis plenan kontrolon pri la ŝtata aparato sur la Dua Luno. Danke al la intensa konsiliĝo per diplomatoj de Naska oni interkonsentis, intertrakti kun la rebeloj. Tial la minacanta intercivitana milito povis esti preventita.
La decidiga kaŭzo por la konsentemo je ambaŭ flankoj estis la promeso por ampleksa helpo kun nutraĵo, kiu la planedo Naska tuj sendis kontraŭ la mizera situacio sur la Dua Luno.
Krome la teknikistoj de Naska jam sendis vokon por helpo per la rapidega komunikada kanalo al la Tero kaj Heredo-156. Oni esperis tiamaniere ricevi subtenon por la batalo kontraŭ la viruso, kiuj estis kulpa por la krizo en la provizado de la insektoidoj. Oni tuj lanĉis ampleksan programon kontraŭ katastrofoj. Tiel montriĝis ke la respondeculoj vere lernis el la situacio. Ĉiuj lernejoj kaj laborejoj ricevis la ordonon dum regulaj tempodiferencoj fari aranĝojn kun ekzercado por informi pri tiu temo. Kun la insektoidoj oni interkonsentis plifortigi la sciencan kunlaboron en ĉiuj eblaj kampoj.
Post la tumultaj okazaĵoj de la pasintaj tagoj denove alvenis ordinara tago. En la aŭtobuso regis kiel kutime granda interpuŝiĝo. Ĉiu volis ĝustatempe atingi la laborejon aŭ la lernejon. Pro tio kompreneble ĉiuj sidlokoj estis rapide okupitaj. Nikilli staris kunpremiĝinte inter siaj du kuzinoj proksime de la elira pordo. Ŝi provis koncentriĝi al la ekraneto de sia malgranda poŝkomputilo. „Kion vi serĉas?“, sin enmiksis Afua scivoleme. „Ho, estas vi, Ekua“, diris Nikilli. Per tio ŝi eĉ ne rimarkis, ke ŝi denove reciproke konfuzis siajn du kuzinojn. Ili estis ĝemeloj kaj apenaŭ distingeblaj. Ankaŭ en la lernejo la instruisto havis grandajn problemojn ĝuste asigni la nomojn.
„Mi ankoraŭ bezonas argumentojn por la prepara interparolado pro la nova referaĵo“, klarigis Nikilli. Temis pri ŝia nova tasko, prelegeto, kiun ŝi devis prepari pri Esperanto. Dum la lastaj tagoj ŝi jam mallonge traktis la necesajn informojn kaj tiam rimarkis, ke eventuale estus pli bone ne nur referi dum unu horo.
„Tio malfacilos“, opiniis Wakid, la instruisto de Nikilli, kiam ŝi proponis al li siajn pripensojn por la strukturo de la prezentaĵo. „Normale ĉiu provis elsavi sin per eble plej mallonga kontribuo. Sed tri instruhoroj? Krom tiuj ni bezonus ankoraŭ duoblan horon por posta traktado! Vi kaosigus mian tutan planon por la semajno. Kiel ni volas sukcese organizi la limtagojn por la ekzamenoj?“ Li eĉ ne povis ĉesi prezenti sian skeptikon. Finfine li tamen konsentis. „Tri horoj kaj neniu minuto plu. Kaj vi devas jam komenci venontan semajnon!“ Nikilli akceptis tion, kvankam ŝi nun atendis kelkajn tre pezajn tagojn kun laboro kaj sen libertempo.
Materialo pri Esperanto abundis. Ŝi ricevis kelkajn interesajn dosierojn de sia patro. La plejparton ŝi povis kunmeti mem per la reto. Principe la koncepto jam formiĝis en ŝia kapo. Post konciza enkonduko ŝi planis jam je la unua parto prezenti kelkajn ekzemplajn frazojn. Poste ŝi volis prezenti etan superrigardon pri la gramatiko kaj tiam jam provizi siajn samklasanojn per materialo por ekzercado. Ili per tio jam mem povus aktiviĝi iomete. Du malgrandajn filmojn ŝi ankaŭ elektis por la prezentado kaj finfine planis, montri la uzadon de la Agatog-aparato. Nikilli ricevis la permeson de sia patro kunporti la etan lingvo-komunikilon al la lernejo por unu tago.
La plej malfacila afero por ŝi estis la planado de la diskuta rondo je la fino de la Esperanto-projekto. Ŝi multe timis, ĉar ŝi ankoraŭ ne sciis kiamaniere ŝi povus prepari tiun parton de la aranĝo kaj ĉu preparo tute ebliĝus. Certe oni demandus, ĉu sur Naska oni cetere bezonus Esperanton? Dum la prezentado ĉiu iris glate. Aparte bone montriĝis la eta diktaĵo, kiun ŝi voĉlegis kiel ekzercado. Jam post nur unuhora okupiĝo pri Esperanto ĉiuj kapablis skribi la diktitan tekston praktike sen eraroj. Tio estis impresa, ĉar en iliaj gepatra lingvo ankaŭ post pluraj jaroj ĉiam ankoraŭ troviĝis ortografiaj eraroj. Krome konvinkiĝis la klarigoj pri la facila gramatiko. La instruisto de Nikilli esprimis sian laŭdon ĉar la tuta klaso vere bone kunlaboris. La unua demando en la sekvanta diskuto kompreneble estis tiel kiel Nikilli jam atendis. „Ni ĉi tie ĉiuj parolas la lingvon nernask kaj la aliaj planedoj ja troviĝas en tro fora distanco, do, kial ni bezonas Esperanton?“ Tio mem-kompreneble ĝustis kaj Nikilli nur povis konstati tion. Tamen ŝi opiniis „Eĉ se ni ne bezonas Esperanton, indas trakti pri ĝi. Unue estas tre ĝojige foje uzi alian lingvon kaj due oni ja ne scias, kiel evoluiĝas la interplaneda komunikado.“
La kaŭzo estis verŝajne la faktoro „ĝojo“ kiu instigis plurajn lernantojn subite en la granda paŭzo veni al Nikilli. Ili demandis „Ĉu vi havas emon gvidi laborgrupon pri Esperanto?“ Oni ja povus unu foje en la semajno restadi kroman horon en la lernejo kaj tiam daŭrigi la okupon pri Esperanto. Tion Nikilli tute ne atendis. Ŝi ja ankoraŭ ne povis paroli Esperanton kaj ankaŭ ne estis planinta lerni tiun lingvon. Ja, la temo interesis ŝin, sed tiam signifus ke minimume por unu posttagmezo ŝi devus rezigni pri unu el siaj multaj hobioj. Tion ŝi devis bone pripensi.
„Eventuale vi eĉ povas kunmeti ion“, opiniis Merel, ŝia patrino, kiun ŝi petis pri konsilo en tiu afero. „Kion vi volas diri pri tio?“, demandis Nikilli. „Nu, ja, via muzik-bando ŝajne ne bone antaŭiras. Estas ofte nur neregula partopreno.“ menciis Merel. „Oni neniam povas fidi pri la grupanoj“, diris Nikilli, „Sed kion vi volas diri per kunmeti?“.
Tio estis la ideo, per kiu Merel provis konvinkigi sian filinon: Kun bone funkcianta Esperanto-grupo oni povus de tempo al tempo ekzerci por registri muzikajn prezentaĵojn. Certe kelkaj el la grupo povoscias ludi muzikinstrumenton. Kaj tiam oni ankaŭ povus produkti etajn filmojn, kiuj poste estus disvastigataj per la retoj ne nur por Naska, sed ankaŭ por la Tero kaj Heredo-156. Merel estis patrino, tial ŝi kompreneble jam pensis al la kariero de sia filino. Tion Merel tuj rimarkis kaj komentis „Tre bona ideo, tiam vi ja povas refoje inviti la tutan familion, se denove estus sendaĵo kun mia partopreno! Sed unue ni ripetus la prezentadon de la lasta filmo!“. Merel pensis ke tiu ideo ne estis tiel malbona malgraŭ la sekreta penso de sia patrino. Do, ŝi fondis laborgrupon pri Esperanto kun ses samklasanoj por unu horo posttagmeze. Je la komenco ŝi emfazis, ke ŝi mem tute ne povus instrui la lingvon. Ankaŭ ŝi devus kiel la aliaj komenci la lernadon. Materialo ja troviĝis abunde.
„Sufiĉas“, rimarkis D-ro Kervran. Kun suspiro li fermis la aktujon en kiu troviĝis lia raporto. Estis li, kiu multon kontribuis al la sukceso en la batalo kontraŭ la danĝera viruso, kiu atakis la lunon de la insektoidoj. Dum la lastaj semajnoj li ne trovis dormon. Sed la laboro valoris la penon. La venko eblis per helpo de la gentekniko. La laborgrupo sukcese enmetis manipulitan DNA-on en ĉeloj de la algoj. Pro tiu ili ricevis la kapablecon mem defendi sin kontraŭ la viruso. Nun oni nur devis fari ampleksajn testojn por pruvi, ke la metodo estas sendanĝera. Tiun laboron oni povis grandparte transdoni ankaŭ al la sciencistoj de la insektoidoj sur la Dua Luno. D-ro Kervran estis kontenta, aparte, ĉar kelkajn semajnojn poste li ricevis rektan sciigon de la Dua Luno. Per tiu la registaro de la insektoidoj dankis por la laboro de lia esplorgrupo. Krome ĉie en la amaskomunikiloj troviĝis raportoj pri la sukcesa scienca laboro, kiun oni taksis sensacio. Tial ne nur sekvis feliĉa ŝanĝo de la mizera situacio de tuta civilizacio, ankaŭ estis granda prosperigo por protekti la pacon en tiu regiono.
Tiu sukcesa interplaneda kunlaboro gvidis la UNESCO-edukad-komisionon al pripensoj kiamaniere la junularo povus profiti de tio, kaj lanĉis programon por stimuli la intereson de la junularo pri sciencoj kaj interplaneda komunikado. Oni decidis aranĝi kanto-konkurson en la venonta jaro. Engaĝiĝintaj grupoj de lernantoj estis invitataj sendi dosieron kun la muzika prezentado. Post unua elekto ĵurio decidus pri la partopreno en la konkurso. La konkurso okazu kelkajn semajnojn poste per transsendo de hologramoj en la komunikad-palaco de Parizo. Pri la titolo kaj aliaj detalaj reguloj rilate al la sendota muzika prezentaĵo oni ankoraŭ diskutis. Provizore oni uzis la titolon „Kontraŭ virusoj – Por la paco“. Ĉiukaze ne estus determino pri la lingvo.
Ankaŭ sur Naska la informoj pri la invito al la kantokonkurso alvenis. „Tie ni devas partopreni!“, opiniis Ekua, „Tio vere estas bona agado por nia Esperanto-laborgrupo!“ „Tie ni tute ne havus ŝancon, ĉar partoprenos tro multe da grupoj el la tuta mondo. Krome ni ankoraŭ ne estas tiel spertaj.“ menciis Afua, ŝia ĝemela fratino. Ambaŭ estis aktivuloj en la laborgrupo de Nikilli. Ili intertempe eĉ pli bone parolis Esperanton ol ŝi. „Kiamaniere ni komencu?“ demandis Nikilli kaj aldonis „Unue ni bezonas tekston, due la melodion kaj -“. „Aŭ inverse“, enŝovis Afua, „la melodio estas la plej grava!“. Sed plej grave estis ke la grupo vere interkonsentis partopreni la kantokonkurson. En la grupo estis kapablaj estontaj artistoj kun talentoj. Unu povosciis skribi bonajn tekstojn, alia produktus plaĉajn melodiojn. Eĉ por danca intermetaĵo troviĝis „ekspertoj“ kaj Nikilli kompreneble estis antaŭdestinata por la kantado. Du semajnojn poste devus esti la unua provo kun registrado.
„Mi havas la tekston. Fine ni vere povas uzi Esperanton!“ fiere vokis Mojo, la sola knabo el la grupo. „Tiel estas la unua strofo:“
Vi vi vi viruso
Vi estas la fokuso
Sed vi ne estas pluso
Vi taŭgas nur por tuso.
„Nu, ĉu vi ne trovis pli bonan tekston? Sed kion fari? Nun mankas nur la melodio“ menciis Nikilli „kaj tiam ni bezonas ankoraŭ du aŭ tri kromajn strofojn.“
La aliaj en la grupo intertempe ne tiel entuziasmiĝis. Ili eĉ taksis la aferon stulteco, sed neniu riskis fari kritikon, ĉar neniu povis oferti pli bonan kanton. Do, Ekua kreis la melodion kaj tiam komenciĝis la ekzercado. Por tio la grupo ne povis uzi ĉambron en la lernejo. Ili ĉiuj renkontis en la hejma laborĉambro de Nikilli kaj nun trifoje en la semajno. Pro la bruego la gepatroj de Nikilli rapide adiaŭis kaj fuĝis al kvietaj lokoj ekster la domo. Sed la aktiveco de la grupo valoris la penon. Ĝustatempe al la postulita limtago ili forsendis la filmdosieron kun la muzika prezentaĵo.
Atendotempo: kvar semajnoj. Ĉiun tagon la partoprenantoj de la laborgrupo kontrolis sian elektronikan poŝtkeston. Ĉu akcepto aŭ malakcepto? „Ĉiukaze nur 25 grupoj rajtos partopreni. Certe estos mil aliĝoj“, suspiris Nikilli sed ŝia patrino konsolis ŝin. „Gravas nur la partoprenado. Krome estos senditaj filmoj, kiuj venis de nia planedo. Verŝajne estos ĉirkaŭ ducent. De tiu oni elektos kelkajn kaj prezentos ilin ĉi tie sur Naska. Mi certas, ke via filmo sukcese estos en tiu elekto.”
Vere, la filmo sukcese venkis la unuan baraĵon. Ankaŭ en la elimina fina rondo ĝi devus ĉeesti. Por la prezentado la grupo kunvenis en studio de la ŝtata muzika altlernejo. Ĉi tie ili povis uzi la plej modernajn ilojn por registrado. Ankaŭ ekzistis aparato, kiu kapablis transformi ĉiun prezentaĵon sur la scenejo al hologramo. Per la rapidega komunikad-kanalo la prezentaĵo estis montrata post mallonga prokrasto sur la Tero en la komunikad-palaco en Parizo. Tie la spektantoj havus la impreson kvazaŭ la aktoroj reale estus en la halo. Sed entute necesis zorgema teknika preparado. Por la 25 kontribuoj oni bezonis du tagojn, ĉiufoje kun ampleksa programo, kiu plenigis la tutan vesperon. En la tuta mondo, ĝustadire sur la partoprenantaj planedoj, la spektantoj povus taksi la kontribuojn, se ili estis aliĝintaj.
La rezulto estis seniluziiga, eventuale ĉar la grupo estis tro hektika, sed verdire ĉio funkciis. Eĉ Mojo, kiu ludis kiel drumisto, sukcese ŝanĝis sian plejofte spasman mienon al gaja vizaĝesprimo. Ankaŭ la kantado de Nikilli estis en ordo. La danca enmetaĵo estis temperamenta kaj optimume adaptita al la ritmo. Tamen, la Esperanto-grupo de Naska nur atingis la rangon n-ro 25.
„Vi estis pli bonaj ol la aliaj! Kio do okazis?“ rimarkis Merel, dum ŝi brakumis sian plorantan filinon. Ankaŭ la aliaj havis la saman impreson. Laŭ sia propra taksado ili opiniis sin inter la unua triono de la konkurantoj. „Sed kvar grupoj de Heredo-156 gajnis la unuajn rangojn. Kaj ili aldone kantis en Interstelanto!“, lamentis Ekua. „Tio ja ne helpas nin“, rimarkis Karib kaj aldonis „Mi ĝojas ke vi ne gajnis. Tiam via tuta vivo estus ĝis radike ŝanĝita kaj mi nur havus la ŝancon vidi vin sur iu ekrano.“ Verŝajne li vere pravis, sed per tio li ne povis konsoli la grupon.
Ne nur sur Naska oni diskutis la rangliston de la konkurso. Sur la Dua Luno la kanto „Vi vi vi viruso“ eĉ estis la favorito. La insektoidoj lasis sin entuziasmigi aparte pro la ritmo kaj la danca enmetaĵo. Estis tre strange, ke ĝuste tiaj kontribuoj, kiuj uzis Interstelanton, atingis la unuajn rangojn. Interstelanto, la reformita Esperanto kun la granda kvoto de vortoj el la kotutja lingvo, ĝis nun mondskale (sur la tri planedoj) ne havis altan signifon. Nur sur Heredo-156 ekzistis eta minoritato, kiu subtenis la uzadon de tiu helplingvo. Oni povis havi la impreson, ke ĉi tie agis tre financpovaj subtenantoj. Estis kelkaj provoj pli detale trakti la elektronikan baloton. Sed neniam oni povis pruvi, ke kulpis misuza utiligado de la datumoj.
„Estas tro multaj, mi ne scias per kiu mi komencu“, rimarkis Afua kaj demandis „Ĉu vi ankaŭ ricevis tiom multe da leteroj?“ Ekde la prezentado por la interplaneda kantokonkurso la elektronika poŝtkesto ĉe ĉiu membroj de la laborgrupo superfluis. "Mi ja sukcesus tralegi ĉion, sed kiel respondi al ĉiu letero?" menciis Ekua kaj aldonis „Dum la venonta kunveno ni faru komunan leteron, kaj tiun ni forsendos kaj tiam estos kvieto!“ Sed la ideo pri la kvieto estis nur utopia. Dum la venonta tempo oni ne povis atendi malkreskon de la letera inundo. Sed ĉiukaze ankaŭ alvenis kelkaj interesaj demandoj. Tuj post la konkurso naskiĝis ĉie sur Naska novaj Esperanto-grupoj. La demandoj koncernis plej ofte la organizadon de la grupaj kunvenoj. Krome venis multaj invitoj. Unu el ili eĉ estis el la ĉefurbo Neriga, kiu estis 5000 km for de Kolina. La ĉefurbo estis ŝatata celo de turistoj. Ĝi situis en diversmaniera pejzaĝo, la plej bela regiono de Naska.
„Kion vi pensas?“ demandis Nikilli siajn gepatrojn, „Ĉu ni minimume por 5 tagoj dum la venontaj ferioj povos viziti la Esperanto-grupon en Neriga?“ „Tio certe estos multekosta!“, opiniis Karib, sed la patrino Merel subite kontraŭstaris. „Vi estas sufiĉe aĝaj, tiam vi kompreneble ne povos vojaĝi kun ni al la maro.“ Nikilli pro ĝojo saltetis kaj tuj informis la aliajn el la grupo. Finfine nur la du ĝemeloj ricevis la permeson de siaj gepatroj, sed nun oni povis komenci la preparadojn por la vojaĝo.
La veturado al la flughaveno daŭris per buso ĉirkaŭ tri horojn. Ne ekzistis rapida trafika komunikado inter la malgrandaj urboj sur Naska. Sed tio ne estis problemo por la tri knabinoj. En la aĝo de 16 kaj 17 jaroj ĉefe gravis, ke oni rajtis veturi sen gepatroj. Ili ne povis ofte ĝui tion. Ĉiukaze estis inda afero, la okupo pri Esperanto en tiu laborgrupo. La kostoj por la vojaĝo ne estis altaj, ili koncernis nur la veturadon, en Neriga la Esperanto-amikoj ja pagos ĉion por la restejo.
La veturado longe daŭris. La rigardo eksteren el la fenestro vere ne estis plaĉa. Verdaj kampoj sur ambaŭ flankoj de la rektlinia strato, kiu en la senreliefa regiono etendiĝis ĝis la horizonto. Nur malofte la elvido estis interrompita per kelkaj konstruaĵoj, kiuj verŝajne estis utiligataj per la agrikulturo. Iam kaj iam tie videblis eĉ kelkaj arboj kaj arbustoj sed apude ankaŭ ĉi tie la kampoj etendiĝis seninterrompe ĝis la horizonto. La vojaĝantoj ne konis la diversajn plantojn, kiuj estis kultivataj. Post kurbiĝo la strato proksimiĝis al la bordo de granda rivero. Ankaŭ ĉi tie la elvido estis pli kaj pli trista. La akvo preskaŭ atingis la suprajn randojn de la rektaj digoj. Efektive, tio ne estis vera rivero, ĝi similis al kanalo. La respondeculoj por la pejzaĝo sur Naska verŝajne ĉefe nur zorgis pri praktikaj, efektivaj solvoj, kiuj estis gravaj por la ekonomio, sed ne taŭgis por la naturo. Sed niaj kunvojaĝantinoj preferis okupiĝi pri la bildoj sur la ekranetoj de iliaj poŝkomputiloj.
„Kiam vi estos en la flughaveno? Per kiu aviadilo vi flugos?“ demandis Sira de la Esperanto-grupo el Neriga. Ŝi estis la gastiganto por Nikilli kaj la du kuzinoj. „Nia ekflugo estos post unu horo, la flugo mem daŭros ĉirkaŭ kvin horojn. Tiam vi povas akcepti nin“, respondis Nikilli. La flugo estis agrabla, neniu komparo kun la ŝanceliĝa transporto en la buso. De tempo al tempo malfermiĝis la nuba tavolo kaj oni povis rigardi la subajn kampojn. Ili montriĝis kiel aranĝitaj sur desegnotabulo, tranĉitaj per rektaj linioj. Kelkaj aperis kontraŭe al la superreganta verda koloro en homogena bruna koloro. Verŝajne ili jam estis rikoltitaj kaj preparitaj por nova semado. Nikilli kaj ŝiaj kuzinoj ne rimarkis la subitan ŝanĝon de la pezaĵo sube. Ili dum la monotona flugo ĵus ekdormis sur la agrablaj seĝoj.
„Bonvenon“ estis skribita sur la granda ŝildo, kun kiu la Esperanto-grupo el Neriga akceptis la tri gastojn sur la flughaveno. „Vidu nur, tiuj du“, flustris Ekua al la orelo de sia fratino. Ŝi atentigis pri la du altkreskintaj junaj viroj, kiuj ŝajne ankaŭ apartenis al la Esperanto-grupo de Neriga. La aliaj, estis kvar knabinoj, klare montriĝis ke ili estis membroj, ĉar ili portis la verdan emblemon de la Esperanto-movado sur la vestaĵo. Tiu troviĝis ankaŭ sur la ĉapeloj de la du knaboj, sed al tio Ekua kompreneble ne vidis en la unua momento.
Vespere en la konatiĝa rondo ĉiuj kunvenis. La gepatroj de Sira zorgis pri la regalado, sen kroma interveno. Ili ne komprenis Esperanton, sed ili ĝojis, ke la junuloj finfine iĝis pli aktivaj. En pasinta tempo plej ofte nur temis pri festoj aŭ pigra malstreĉiĝo. La Esperanto-grupo el Neriga eĉ kunlaboris kun la aktivuloj pri ekologiaj aferoj. Ili per tio multe diferenciĝis de la grupo el Kolina. Tie ili ĉefe provis komponi kaj teksti novajn kantojn kaj intertempe havis konsiderindan repertuaron. „Ĉu vi ŝatus morgaŭ kunveni al la aranĝo pri ekologio en la urbocentro? Tie vi povus subteni nin per via muziko.“ demandis Sira kaj kompreneble tuj ricevis konsenton. Sira klarigis, ke ŝi volis kune kun aliaj ekologiaj grupoj publike akuzi la respondeculojn pro la katastrofa situacio en la agrikulturo: „Oni vere ne povas nomi ĝin agrikulturo, ĉar estas ja nur pura tekniko. Ĉu vi ne vidis dum via vojaĝo kiel la kampoj aspektas? La tuta planedo estas aĉigita per monokulturoj!“ Tiu vere estas unu el la plej gravaj problemoj sur Naska. Per tiaspeca agrikulturo oni povis provizi la loĝantaron per malmultekostaj produktoj, sed la sistemo estis ege labila. Ĉiam denove okazis plagoj pro damaĝinsektoj, kiujn oni provis kontraŭstari per kemiaj insekticidoj. Sed ĉiufoje oni bezonis pli grandajn kvantojn de la toksinoj. Eĉ malsatmizeroj ne estis raraj sur Naska.
„Por tio ni ja ne bone preparis nin, ni ne havas apartan kanton pri ekologio en nia repertuaro“, menciis Nikilli. „Tio tute ne gravas. Sufiĉas nur ke vi ĉeestas kaj kantas. Tiam ni gajnos la atenton de la preterpasantoj. Tiuj ja ne komprenas Esperanton. De tempo al tempo eksonus via Viruso-kanto, tre bone!“ aldonis Sira por trankviligi Nikillin kaj suplementis „Kaj, se vi kantas, vi ne bezonas ion klarigi pri ekologio al la personoj. Tion ni ja faros. Morgaŭ ni ekspektos bonan veteron, ĉio certe sukcesos!“.
Sira pravis rilate al la atento de la preterpasantoj. Multaj haltis, aŭskultis kaj poste lasis sin informi per la aktivistoj pri ekologiaj aferoj. Neniam antaŭe estis disdonitaj tiom da flugfolioj. Sed ankaŭ venis personoj kiuj demandis pri Esperanto. Por tiu temo la grupo tute ne estis preparita. Neniu atendis tion. Tial ili nur povis spontanee doni informojn kaj, se necesis, skribi adreson pri kontaktebleco sur papereto. Multaj jam aŭdis ion pri Esperanto, sed montriĝis ke tamen plia informado estis bezonata.
„Morgaŭ ni vere ĝuos nian libertempon. Tiam ni veturos al la dezerto kaj tie ni povos ripozi post tiu streĉado“, promesis Sira. La dezerto estis granda arealo antaŭ la okcidenta limo de la ĉefurbo. Ĝi estis ĉirkaŭita per larĝa zono de savano. La tuta arealo estis naturrezervejo. Stratoj ekzistis nur en la marĝena regiono. Ĉiu, kiu volis viziti tiun arealon, ricevis la konsilon, ĉiam kunporti sufiĉan provizon de nutraĵo por urĝa okazo. Aparte oni timas la danĝerajn sabloŝtormojn.
„Ne timu, mi estas trejnita kiel ambulancisto. Krome mi partoprenis lastjare kurson pri transvivado en dezerto“, trankviligis Sira siajn gastojn kaj disdonis ŝirmokulvitrojn, kiuj helpas kaj kontraŭ forta sunlumo kaj kontraŭ la efiko de sabloŝtormoj. Aldone ĉiu ricevis dorsosakon kun la plej necesaj aĵoj por ekstrema kazo. La provizaĵo sufiĉus por minimume tri tagoj. La parkumejo estis markita per alta flagstango. Ĉi tie la grupo ekmarŝis okcidenten, ĉiam pli al la mezo de la dezerta areo. Ĉie la vegetaĵaro estis tre malabunda, aperis nur kelkaj unusolaj arbustoj kaj herbaj fasketoj. Vojoj ne plu ekzistis. Anstataŭe malfermiĝis en la antaŭo impresa ĉirkaŭaĵo kun dunoj, kiuj etendiĝis kun ondaj strukturoj, kaŭzitaj de la vento, ĝis la horizonto.
Post unuhora peniga marŝado la grupo meritis paŭzon. „Ne eblas ĝuste piediri. Ĉiam oni deglitas pro la sablo“, plendis Afua. Ŝi ja tute ne ŝatis la marŝadon, tial ŝi tre ĝojis pri la ripozo. Je la ventoŝirmita flanko de duno la grupo malfaldis siajn kovrotukojn kaj ĉiu kuŝiĝis kaj malstreĉiĝis. „Kia mirinda panoramo“, entuziasmiĝis Nikilli kaj komencis fari fotojn de la ĉirkaŭaĵo. „Sed vi ne havas permeson foriri el la viddistanco kaj vi devas ankoraŭ aŭdi nin!“, admonis Sira kaj aldonis „Tio estas reglamento, ni ĉiuj devas restadi kune.“ „Jes, kompreneble, mi nur riskos iri iomete malantaŭ la dunon. De tie mia elrigardo estos pli bone.”
La aliaj restis kuŝantaj sur la kovrotukoj kaj komencis dormeti iomete. Pro la varmego ne estis facile forlasi tiun staton sed kiam ili aŭdis strangan ĉirpan bruon ili tuj vekiĝis. Krome la ĉielo malheliĝis. Ŝajne proksimiĝis sabloŝtormo. „Kie estas Nikilli?“, kriegis Afua kaj ĉiuj kuregis sur la malgranda altaĵon, kiu estis formita de la antaŭa duno. „Kie vi estas? Niki-i-ll-li? Ni estas ĉi tie!“ Sed neniu vidis ŝin. „Ni dividas la grupon kaj serĉas en diversaj direktoj!“ proponis Ekua. Sed Sira kontraŭdiris: „Ĉu vi estas frenezaj? Ĉi tie neniu foriros sole. Ni ja havas niajn komunikilojn. Ni tuj vokas por helpo.“
Tio kompreneble estis la plej bona ideo, sed pro la sabloŝtormo la komunikiloj ne funkciis. Vole - nevole Sira decidis, reiri kun la ĝemeloj al la parkumejo. Tie estus pli granda ŝanco, atingi helpon.
Nikilli ne povis defendi sin. Ŝi malsupreniris deklivon de la duno por trovi belan motivon por foto, sed tiam ŝi glitis ĉiam pli malsupren. Finfine ŝi ne plu rezistis la glitadon kaj provis atingi kuŝantan pozicion por ruli sub memkontrolo. Nur post kelkaj metroj la perforta glitado finiĝis kaj ŝi denove kun granda peno povis stariĝi. Ankaŭ la sabloŝtormo faris sian kontribuon kaj ŝi nun plenplene estis perdinta la orientiĝon. „Hel-l-l-po-o“, ŝi kriegis timplene, sed neniu helpo alvenis. Ŝi nur aŭdis la bruadon de la sabloŝtormo kaj strangan ĉirpan, plifortiĝantan bruon.
Subite aperis antaŭ ŝi terure aspekta estaĵo. Ĝi estis iomete pli malgranda ol ŝi mem, tute nigra antaŭ la griza fono. Pro eĝohavaj konturoj la figuro similis al teknika konstruaĵo. „Ĉu estis roboto?“, ŝi pensis. Malvarma timo kaptis ŝin. Denove tiu bruo, sonis kiel forta, alta pepado kun knarada kroma bruo. „Haltu!“, vokis ladece sonanta voĉo kaj ŝi nun ekkonis, ke la estaĵo estis insektoido. Li iris per du piedoj kvankam li posedis ses piedojn kiel siaj prapatroj.Sur la kapo estis la grandaj antenoj kaj la timigaj mandibloj kiel tipaj signoj.
Insektoidojn, la loĝantojn de Dua Luno, Nikilli nur konis el filmoj. Reale ŝi neniam renkontis vivan ekzempleron. La informojn pri tiu specio ŝi ricevis en la lernejo. Ŝi ankaŭ sciis, ke insektoidoj manĝas nur plantan materialon. Tion ŝi sciis pro la helpagado de Naska kontraŭ la mizera situacio sur la Dua Luno. Post la krizo Nikilli partoprenis kun sia grupo kantokonkurson. La Viruso-kanto ja traktis la okazaĵon sur la Dua Luno. „Ne“, ŝi provis trankviligi sin, „Ili ne estas danĝeraj.“ Tamen ŝi preferus esti nun je la alia flanko de la altaĵo ĉe la aliaj, sed la insektoido minacis ŝin per armilo. Ne, ŝi ne povis fari ion. Li devigis ŝin fordoni sian komunikilon kaj la dorsosakon kaj gvidis ŝin al nigra stango, kiu staris en la sablo de la duno en distanco de 50 metroj. Tie alveninte, li komencis produkti tiun strangan bruon kaj la stango moviĝis malrapide supren kaj sube aperis kolono. Tiu daŭrigis sian movon supren kaj sub ĝi troviĝis eniro al subtera sistemo el tuneloj.
Malfermiĝis pordo kaj la insektoido ŝovis Nikillin en la mallarĝan kolonon, en kiu kaŝiĝis lifto. Tiu transportis ilin en kelkaj sekundoj al suba etaĝo. Ĉi tie iomete fetoris. Kontraŭe al la cirkonstancoj sur la surfaco ĉi tie la aero estis humida. Oni ne povis ekkoni multon ĉar troviĝis nur tre malfortaj lumfontoj, nur je la kurbiĝoj kaj debranĉiĝoj de la tunela labirinto. Oni aŭdis bruon, kiu venis el ĉiuj direktoj. Tio verŝajne signifis, ke en la labirinto loĝis tre multaj insektoidoj. De tempo al tempo aŭdiĝis denove tiu stranga ĉirpanta bruo, kiu ĉi tie sube ŝvelis al neeltenebla sonintenco. Post ĉirkaŭ kvin minutoj, Nikilli estis puŝata en kamero kun kadrita fenestro. Ankaŭ ĉi tie apenaŭ estis lumo. La kamero estis tute malplena, nur en angulo troviĝis kelkaj ujoj, similaj al pladoj. Unu el ili estis plenigita per nedifinebla grajneca substanco. En alia troviĝis iom da akvo.
Sen iu klarigoj Nikilli estis ĉi tie izolita, sen ia ebleco por fuĝi. La muroj estis malmolaj, oni verŝajne bezonus pneŭmatikan martelon por elveni. Senhelpe Nikilli falis teren. Ŝi ne povis kapti klaran penson. Ĉi tie tiu bruo. Ĉiam denove, tion ŝi povis percepti tra la latiso, insektoidoj preterpasis la kameron. Kelkfoje ili trenis iajn objektojn kaj tiam denove malaperis de la vidkampo. Pro elĉerpiĝo Nikilli finfine falis en profundan, maltrankvilan dormon, kiu estis plenigita kun inkuboj.
En la krono de giganta foliarbo montriĝas grandaj maldensaj partoj, aparte en la pintoj de la branĉetoj. Sur la arbotrunko migras de supre malsupren karavano, kiu ŝajne ne havas finon. Estas formikoj, kiuj tranĉas foliojn kaj transportas sian rikolton malsupren. Ĉiu insekto portas folipecon, kiu estas pli granda ol la propra korpo. Sur la grundo la karavano daŭriĝas. Ili portas la plantan materialon al kameroj de la vaste disbranĉigita tunela labirinto. Tie ĝi estas maĉita. Tiuj formikoj estas ĝardenistoj. Ili disportas hifojn, fadenformajn partojn de funga micelio, kiujn la reĝino jam je la fondiĝo de la ŝtato kunprenis en ŝiaj poŝoj apud la buŝo. Ili kultivas fungojn, kiuj produktas globformajn trokreskaĵojn.
Tiuj fruktokorpoj estas nutraĵo por la formikoj. „Manĝu tion subite!“, postulas formiko kaj tenas unu ekzempleron de la fruktokorpoj antaŭ la vizaĝo de Nikilli. Ŝi vekiĝis, la sonĝo rememoris ŝin pri filmo, kiun ŝi spektis en la lernejo dum la biologiaj instruhoroj. Vere, estis bona kromleciono. Nun ŝi komprenis, kio estis en unu de la pladoj. Estis ŝia mallibereja menuo. Ŝi ne plu sentis malsaton, sed iam ŝi verŝajne ne plu povus rifuzi tiun manĝaĵon.
„Kie ekzakte estas tio, kaj kiam tio okazis, mi bezonas precizajn informojn!“ postulis la policisto post la helpokrio, kiun Sira sendis de la parkumejo. „Ŝi malaperis antaŭ ĉirkaŭ unu horo, estis okcidente de la parkumejo n-ro 3A en la dezerto.“ Ankaŭ Ekua provis paroli tre trankvile, pri la veninta sabloŝtormo kaj ankaŭ pri la stranga bruo, kiun ili aŭdis. „Restu tute trankvile, ni sendos helikopteron, ĝi atingos vin post ĉirkaŭ 15 minutoj. Kaj restu en proksimeco de la masto!“, respondis la policisto.
Dek kvin minutoj, senfina tempo, Sira faris grandajn riproĉojn al si mem. Ĉiam denove ŝi balbutis „Mi estus akompaninta ŝin sur la duna altaĵo, ŝi ja tute ne konis la regionon“, kaj la ĝemeloj vere klopodis por trankviligi ŝin. „Nikilli certe kunportos bonegajn fotojn“, Ekua provis eĉ gajigi ŝin iomete. Finfine la perdita ekspedicio alvenis. Sira rakontis denove ĉion al la gvidanto de la ekspedicio kaj tiam ili iris al la loko kie Nikilli estis malaperinta. La sabloŝtormo intertempe kvietiĝis iomete, sed neniu loko aspektis kiel antaŭe. Kaj Sira eĉ ne plu certis, ĉu vere estis la ĝusta loko al kiu ŝi gvidis la ekspedicion. La gvidanto decidis tuj postuli kroman helpon. Nun oni devis instali kampadejon kaj komenci pli grandan agadon por ŝercado. Antaŭ la alveno de la freŝa teamo la helikoptero startis por esplori la proksiman ĉirkaŭaĵon. En ĉiuj amaskomunikiloj elvoko al ĉiuj civitanoj estis publikigita.
La centralo por la agado estis instalita ĉe la parkumejo. Ĉi tie ĉiuj raportoj kolektiĝis, tiuj de la aera esplorado kaj de la apartaj ekspediciaj grupoj. Por Sira kaj la ĝemeloj estis starigata eta tendo, en kiuj ili povis resti dum la atendotempo. Ili devis teni sin pretaj por la kazo, ke la situacio ŝanĝiĝas. Ĉi-foje vere estis longa atendotempo. Ŝajne nenio okazis. La ŝercantoj ne kunportis novajn informojn. Tial la knabinoj nur povis ĉiam denove aŭskulti la novaĵojn per iliaj komunikiloj. Almenaŭ raportis unu aŭskultanto, kiu estis intervjuata de la loka sendostacio, ke dum migrado tra la dunoj en la dezerto li aŭdis tiun strangan bruon. Krome li tre miris ke ĉe la rando de la dezerto, kie ankoraŭ kreskis kelkaj arbustoj, kaj parte eĉ arboj, multaj plantoj estis elŝiritaj.
Tiuj estis la decidaj informoj.
La plantejo ĉe la rando de la dezerto tiutempe estis ekkultivita por limigi la pluan penetron de la dezerto al la regiono de la ĉefurbo. Kial ĉi tie iu elŝiris la plantojn? Ĉu estis kazo de vandalismo aŭ estis pli grava kaŭzo? Tuj la helikopteroj ricevis la ordonon ne serĉi en la mezo de la dezerto sed super la rando kaj prove esplori la informojn pri la elŝiritaj plantoj.
„Ĉie tien!“, vokis Narokz, kiu gvidis la teamon en la savana areo. De la helikoptero ili ricevis tiun pozicion kaj vere certiĝis ke iu intence elŝiris aŭ derompis arbustojn kaj branĉojn de la arboj. „Ni bezonas la teamon por sekurigi la spurojn!“, li raportis al la centralo, ĉar evidente iu estis malaperiginta ĉiujn spurojn en la najbareco de la detruitaj plantoj. Serĉi la vojon en la dezerto estis vana afero, ĉar tie la sablo-ŝtormo faris plenplenan laboron. Sed la ekspertoj por la sekurigo de la spuroj disponigis pri eblecoj ankaŭ aperigi ŝajne nevideblajn postsignojn.
La rezulto de tiu analizo diskoniĝis fulmrapide: „Estas la insektoidoj!“ Tio neniu estis atendinta. Ĉiuj bone memoris la atakon, kiun faris la loĝantoj de la Dua Luno kontraŭ la komunikada sistemo. Sed post la granda helpagado neniu povis imagi, ke la insektoidoj ĉiam ankoraŭ povis esti danĝeraj por Naska. Vere, nun ŝajne videblis, ke tiutempe la kaosa situacio estis senhonte utiligita por instali sekretan militan bazon sur Naska. Generalo Stokrez, la gvidanto de la komisio por sekureco, tuj kontaktis la oficistaron de la Dua Luno kaj postulis klarigon.
La demando estis ne tre klara. Neniu el la ĉefa komando de la Dua Luno volis aŭ povis doni informojn pri sekreta misio sur Naska. Finfine venis pli malpli konvinka klarigo. Dum la tempo de la atako pri tio respondecis la tiamaj puĉistoj. Jam delonge la radikalaj militistoj provis konvinki la insektoidojn pri denova invado sur Naska-n. Oficiale tiuj celoj neniam estis realigitaj. La nuntempa registaro bone kunlaboris kun la administracio de Naska kaj ofertis ĉiun helpon por la serĉado en la dezerto kaj tuj sendis transportilon kun fakuloj kiuj portis specialajn aparatojn por la serĉado.
La batalemaj insektoidoj dum la pasintaj monatoj vere konstruis efektivan fortikaĵon el la unua bazo. La insektoidoj estis konservintaj siajn kapablecojn de transvivado kaj bona organizado. Tiujn trajtojn ili heredis de siaj prauloj, la formikoj, kiuj tranĉadis foliojn. Dum la evoluo al inteligenta altstara raso ili ne perdis tiujn kvalitojn. Per plej simplaj rimedoj, izolite de la ekstera popolo, la anoj de la pontokapo nur povis transvivi, ĉar unu el la individuoj, kiuj venis de la Dua Luno, estis reĝino. Ŝi vivis protektite en la nove preparita reĝa kamero kaj tie povis senĝene plenumi sian veran vivotaskon, la produktadon de ovoj. Same estis la situacio ĉe la prauloj. Nenio estis ŝanĝita. Por provizado la insektoidoj bezonis plantan materialon, kiun ili trovis ĉe la savana rando de la dezerto kaj kiun ili devis transporti en la kaŝitan kavernan kastelon. La laŭta ĉirpa bruo enhavis signalojn kiuj taŭgis por rapida komunikado trans longaj distancoj. Pro tio ili estis sendependaj de iliaj progresemaj aparatoj. Principe ili eĉ ne bezonis teknikon. Nur la speciale kamuflitaj eniroj al la kavernoj kun la instalitaj liftoj bezonis altan teknikan laboron.
La transportilo de la Dua Luno intertempe ankaŭ alvenis kaj malleviĝis apud la kampejo ĉe la parkumejo 3A. Vivantaj insektoidoj estis por naskanoj nekutima alvido. Narokz salutis la deĵorantan leŭtenanton. Li, aŭ pli bone ŝi portis konvenan kokardon. Ŝi ricevis aŭtentikan informon. Narokz klariĝis, ke la tuta tunela labirinto verŝajne estis praktike nekonkerebla. La eniraj ŝaktoj estis bone lokalizeblaj, sed de interne oni facile povas fari ilin netraireblaj. „Unue ni devas trovi la fonton de energio“, klarigis la leŭtenantino kaj por tio disdonis plurajn detektilojn al la naskanoj. „Krome ni ne scias, kiajn armilojn ili havas. Do, atentu!“. La detektiloj havis nur malgrandan povumon, oni devas teni ilin proksime super la supraĵo kiel la aparatojn por trovi metalon en la grundo. „Tio ne eblas, ĉar la areo, kiun oni devus esplori, estas tro granda kaj krome estas tro danĝera“, admonis Narokz kaj demandis ĉe la centralo, ĉu ili povus sendi svarmon de droneoj. Tiujn oni kompreneble devus ekipi kun la detektiloj. Ankaŭ alvenis la ordono, plejeble ne uzi armilojn, ĉar oni neniukaze volis danĝerigi la vivon de Nikilli. La tuta afero evoluiĝis al grandega agado.
Nikilli estis jam pli ol tri tagojn en sia subgrunda malliberejo. Jes, ŝi estis gustuminta la fungan nutraĵon el la plado. Vole nevole. Sed ŝi memoris la sonĝon tre bone kaj certis ke tio vere estis nur planta nutraĵo. La odoro estis pli malpli neŭtrala. Sub la malbona lumo la ekstera aspekto apenaŭ gravis. Ŝi devis pensi pri la diraĵo de sia patrino „La okulo kunmanĝas.“ Sed tion ŝi rapide forpuŝis. Per du fingroj ŝi prenis etan specimenon de la manĝaĵo kaj estis surprizita ke ŝi ne elkraĉis ĉion. Vere, ĝi gustumis kiel fungoj, kaj post pli longa maĉado eĉ iomete dolĉe.
„Kunvenu!“, ordonis laŭte la gardisto kaj gvidis Nikillin el la kamero tra la tunela labirinto al pli granda halo. Ĉi tie pluraj insektoidoj evidente okupiĝis pri dispecigado de la alportita planta materialo. „Ĉi tie vi devos labori dum la venonta tempo, rezistado estas senutila!“, minacis ŝia akompanantino kaj klarigis la regadon de la maŝino. Estis simpla ŝredilo*, kiu transformis la foliojn kaj la maldikajn branĉojn al amaso de pecetoj. Feliĉe tio ne estis tro peza laboro.
Krom pafiloj la insektoidoj disponis dum la instalado de sia milita bazo nur pri du grandaj aparatoj. La unua estis la reaktoro por la produktado de energio kaj la dua la roboto por fabrikado, kiu similas al 3D-presilo de la Tero. Per tio ili povis konstrui ĉion, ankaŭ la liftojn kaj la ŝredilojn. La materialon ili havigis el la subgrundo. Ili povosciis per helpo de siaj pafiloj facile plilarĝigi la ŝaktojn kaj tiel ankaŭ atingis la grundan akvon.
En la halo regis strikta disciplino. Apenaŭ iu de la laborantaj insektoidoj parolis. Ĉiuj laboris kiel maŝinoj. Unu inspektisto zorgis pri la gardado kaj tuj intervenis, se io okazis, kio ne estis dezirata. Feliĉe estis, ke Nikilli havis sufiĉan teknikan talenton kaj tial plenumis la ordonitajn laborojn tiel ke la inspektisto estis kontenta. Je la komenco de la laboro kreskis amaso de alportitaj branĉoj kaj folioj maldekstre apud la ŝredilo. Do, nur post iom da tempo ŝi sukcese produktis pecetigitan amason sur la dekstra flanko sufiĉe grandan por fortransportado. Nur tiam ŝi rajtis ĝui malgrandan paŭzon. De tempo al tempo ŝi plenumis sian laboron pli rapide. Kaj ŝi ekhavis la genian ideon redoni tro grandajn branĉojn al la antaŭa laborloko.
_________________
*ŝredi (transitiva verbo): mekanike detrui (disfrotadi, dishaki, dispecigi, disŝiri, distranĉi, frakasi, mueli, ankaŭ »ĉipsigi«) objekton aŭ defalaĵon en malgrandajn pecojn tiel, ke oni ne povas rekonstrui, remunti aŭ rekombini ĝin. Ŝredado malgrandigas la volumenon, tiel ke oni povas pli facile recikligi aŭ rubigi la objekton.
Ĉiam denove okazis perturboj en la aparato, se la branĉoj estis tro dikaj. Do, Nikilli plibonigis la fluon de la laboro. La antaŭa laborteamo ankaŭ tre rapide lernis, kio gravas kaj klopodis pli kaj pli transdoni nur taŭgajn branĉojn.
„Sufiĉas hodiaŭ!“, per tio la gardistino gvidis Nikillin denove al ŝia kamero kaj regeneris la akvon kaj la kaĉon en la pladoj. „Nun mi bezonas varmegan duŝon“, ĝemetis Nikilli kaj ekkuŝis sur la planko, kie ŝi eĉ trovis kovraĵon. Tiu estis la kovrotuko de la pikniko ĉe la duno! Nikilli denove refreŝigis sian esperon kaj mallaŭte komencis zumi por si mem. Ŝi kantetis la viruso-kanton, kiun prezentis ŝia grupo dum la konkurso kaj per kiu ili atingis la lastan rangon. „Vi-vi-vi-Viruso“, preskaŭ neaŭdeble resonis la teksto kiel eĥo el la koridoro. Nikilli ekstaris kaj malantaŭ la staboj de la latiso ŝi ekvidis insektoidon, kiu evidente gaje ankaŭ volis kunkanti. „Estas la unua fojo de agrabla kontakto inter naskano kaj insektoido“, pensis Nikilli kaj per kompleza rigardo ŝi mansvingis al la insektoido.
La Viruso-kanto atingis ja nur la lastan rangon dum la konkurso, sed por la loĝantoj de la Dua Luno estis la furorkanto. Ĉiu konis ĝin kaj amis la ritmon. Ankaŭ ĉi tie troviĝis admiranto. „Jes, estas vere vi, vi ja kantis dum la konkurso la Viruso-kanton“, flustris la insektoido kun numero 27, kiel memkompreneble en Esperanto kaj aldonis „Mi estas entuziasmulo de via grupo. Ĉu vi povus denove kanti la kanton nur por mi? Mi volas registri ĝin per mia komunikilo.“ – Nikilli senparole miris.
Ĉi tie en la subgrunda malliberejo troviĝis entuziasmulo kiu petis personan prezentadon de la kanto. „Kial ne“, ŝi pensis, „tio ja ne povas damaĝi ion“, kaj ŝi gaje ekkantis. Kompreneble ne eblis kaŝi la kantadon en la tunela labirinto. Rapide aliaj insektoidoj kunvenis, ili aŭskultis kaj balanciĝis laŭ takto. Eĉ la kutime tre rigida gardisto montris bonan humoron kaj rimarkis „Gravas nur se la laborpovo kreskas“, kaj poste li ordonis ke ĉiu denove reiru al sia laborloko.
La venontan matenon je la unua fojo Nikilli estis afable salutita per la komencaj vortoj de la kanto kaj tiam oni gvidis ŝin al alia laborloko. Estis ŝia entuziasmulo insektoido N-ro 27 de hieraŭ. Hodiaŭ ili devis transporti plantan materialon de la ŝakto al la halo por la dispecigado per la ŝredilo. N-ro 27 flustris „Tio estas nia ŝanco, laboru ĉiam bone kaj restu en mia proksimeco, atendu, vi baldaŭ komprenos.“.
Nikilli komprenis nenion, sed n-ro 27 okulfrape planis ion. Nikilli havis konfidon kaj energie eklaboris. Estis tre granda peno. La branĉoj estis tro grandaj por facila transporto tra la mallarĝa ŝakto. N-ro 27 raportis tion al la inspektisto kaj diris „Ni nur mallongdaŭre iros supren, tie ili fuŝas, mi kontrolos la situacion. Eventuale ili ankoraŭ bezonas iun, kiu nur zorgas pri la ŝarĝado de la ŝakto.“ Per tiuj vortoj ŝi puŝis Nikillin antaŭ si en la lifton, kiu en sekundoj transportis ambaŭ supren.
Tiun surprizon n-ro 27 sukcese aranĝis, ŝi ŝovis Nikillin for de la lifto kaj kriis „Kuru al la duno tien, mi sekvos vin!“ Kaj Nikilli kuregis fulmrapide kiel leporo. Ankaŭ n-ro 27 sekvis kaj kriegis „Ni ne havas tempon, ni devas esti for antaŭ ol ili rimarkos ion!“. Ŝi jam venkis la duan dunon, ĝis nun neniu persekutanto estis videbla. „Paŭzu!“ ordonis n-ro 27 kaj tuj komencis kovri Nikillin kun sablo. Tion Nikilli ne komprenis, sed post ĉirkaŭ kvin minutoj malheliĝis la ĉielo kaj kun helpo de forta sabloŝtormo ambaŭ povis daŭrigi la fuĝon en direkto al la parkumejo 3A.
La ĝojo inter la naskanoj estis grandega. Sira kaj la ĝemeloj brakumis Nikillin kaj tute ne rimarkis ke ŝi estis akompanata de insektoido, kiu evidente ankaŭ estis fuĝanta. „Mi petas azilon“, estis la unuaj vortoj per kiuj insektoido n-ro 27 alparolis la deĵorantojn en la agada centralo. „Tio ne estas bezonata. Mi garantias por via sekureco“, diris la leŭtenantino. Ŝi estis restanta en la kampadejo kaj helpis kunordigadon de la serĉa agado. Nun ĉio evidente bone evoluis. La ekspedicioj intertempe skanis la tutan tunelan labirinton kaj trovis la reaktoron. Ankaŭ ĉiujn enirajn ŝaktojn oni sekurigis. La ribeloj do ne havis ŝancon. Ili kapitulacis kaj transdonis siajn armilojn. La bone kaŝitan transportilon oni trovis sub duno, kie ĝi estis preparita por denova funkciado. Ĉi tie la ribeloj estis provizore arestitaj antaŭ la transporto reen al la Dua Luno.
La knabinoj estis akompanataj hejmen en helikoptero. Oni petis ilin esti pretaj por postaj demandaroj. Sed unue gravis sufiĉa tempo por ripozo. La kampadejo ne estis malkonstruita. Ĝi estis plivastigata kaj la tuta areo estis grandspace barata de la armeo. Granda delegitaro de la registaro venis per flugmaŝino. Sekvis ampleksaj analizoj kaj interkonsilado. Ankaŭ la eksteraj kontaktoj kun la registaro de la insektoidoj pliigis. La registaro de la Dua Luno petis pardonon kaj promesis ĉian subtenon por la forigado de eventualaj damaĝoj. Krome la insektoidoj ofertis alternularon por la nuna ekspedicia teamo per freŝaj fakuloj. Tiuj certe povus pli bone inspekti la tunelan labirinton, ĉar ili estas eminentaj spertuloj pri militistaj aferoj kaj minekspluato.
Feliĉe, ke ne plu troviĝis konflikto kun la insektoidoj, eĉ evoluiĝis pli forta kunlaboro inter Naska kaj la Dua Luno. La grupo de Nikilli ne povis ĝui la ripozan tempon. La amaskomunikila tumulto estis tiel granda ke Karib, la patro de Nikilli tiris la danĝerbremson. Li sendis proteston al la registaro kaj vere estis subtenata. La tuta familio kune kun la ĝemelaj kuzinoj ricevis la inviton por senpage ferii en sekreta banloko je la kosto de la ŝtato. Tiamaniere ankaŭ la registaro provis trankviligi la aferon, ĉar neniu ŝatis kaosan situacion. La registaro uzis la tempon por pripensado, kiu celis al sencoplena utiligado de la milita bazo inkluzive de la tuta kaverna labirinto. Unue venis propono de la turisma branĉo, kiu planis la uzadon de la tuta areo kiel amuzparkon. La propono temis pri malgrandaj ŝanĝoj. Certe estus bezonataj etaj alikonstruadoj por garantii la sekurecon de la vizitantoj. Tiam oni tie povus fari pli ol nur ĉiĉeronadon.
Estus tre ĉarmege, ankaŭ oferti eblecojn por tranoktado sube en la tunela sistemo. Eĉ por la kameroj, en kiuj estis vivintaj la malliberuloj, troviĝis interesiĝantoj. Kurioze estis, ke ili jam nun estis pretaj pagi superaveraĝe altajn prezojn por ricevi la eblecon resti en tiuj malliberejaj ĉeloj por 2-3 tagoj. Furioze oni diskutis la proponon ĉu la dungado de insektoidoj kiel kunlaborantoj kaj membroj de la personaro estus oportuna. Oni argumentis, ke por multaj naskanoj estus timige, se en amuzparko realaj insektoidoj aperus. Alikaze ĝuste pro tio oni povus ekspekti kreskon de la nombroj de vizitantoj. Ankaŭ en la amaskomunikiloj estis multaj vortbataloj pri tiu temo. Aperis eĉ elvokoj, kiu pledis strikte por malpermesi la ĉeeston de insektoidoj sur la planedo Naska. Evidentiĝis ke la timoj pro la Granda Okupado antaŭ post pli ol cent jaroj ankoraŭ restis en la memoro.
Alia vidpunkto estis la ideo pri la plukonstruado de la tunela labirinto kaj la uzado por minekspluato. La mallojalaj insektoidoj nur povis tiel efektive konstrui la militan bazon, ĉar ili trovis subgrunde tre valorajn mineralojn. Do, tiu ebleco kompreneble estis subtenata de reprezen-tantoj de la industrio kaj ankaŭ de lokaj politikistoj. Oni ne volis bari sin kontraŭ la ŝanco, kiu povis gvidi al plua ekonomia florado.
La lasta ideo finfine kondukis al la preteco plifortigi la kunlaboron kun la loĝantoj de la Dua Luno en la estonteco. Se oni sukcese venkus la ekzistantajn antaŭjuĝojn de la loĝantaro de Naska eĉ ekestus la ŝanco ne nur plibonigi la kontaktojn rilate al la tekniko sed ankaŭ por la turismo. La treega propono eĉ celis al regulaj vojaĝoj por riĉaj naskanoj al la Dua Luno.
La ekstra libertempo finiĝis sed por Nikilli ne estis denove normalaj kondiĉoj. La intereso pri ŝia aventuro en la dezerto ĉe Neriga ne malpliiĝis. Ŝiaj gepatroj devis plu zorgi pri la lerneja kariero de ilia filino. Tro ofte venis reporteroj por fari intervjuojn. Por la gepatroj la plej grandan malkvieton kaŭzis la planata filmprojekto. Merel, la patrino de Nikilli kompreneble ŝatis la ideon, ĉar ŝia filino ricevis la ĉefrolon. Ankaŭ Nikilli sentis pretecon por kunlaboro. Sed ŝia lernejo certe postulus specialajn kondiĉojn.
La plej bonan eliron proponis la lernejestro de Nikilli. Li rekomendis, kompreneble kun peza koro, ke Nikilli vizitu la lernejon de la Esperanto-amikino Sira kaj tie faru la finan ekzamenon. Tiam ŝi povos senprobleme partopreni la filmadon, kiu ja ĉefe okazus en la dezerto ĉe Neriga. Se Nikilli preferus resti en Kolina, tiam ŝi tro ofte neglektus la lecionojn kaj sekve ŝia ekzameno estus en danĝero. Tiuj pensoj solvis la problemon. Nikilli translokiĝis al Neriga por unu jaro. Ŝiaj du kuzinoj restis ĉefe en Kolina. Ili ankaŭ ricevis rolojn en la filmo. Sed por tio ili nur bezonus malmultajn tagojn en Neriga.
La tuta filmprojekto estis subtenata de la ministerio por edukado kaj ankaŭ de la turisma branĉo. Eĉ la registaro de la insektoidoj promesis financan subtenon. Per la filmo ili esperis plibonigi la akcepton por la kunlaboro. Samtempe ili ekspektis grandajn profitojn pro la bona reklamo pri la planata amuzparko. Riĉaj investantoj anoncis la pretecon por konstrui loĝejojn en la dezerta arealo. Multaj demandoj venis de la Tero kaj de Heredo-156 pri la interplaneda surmerkatigado de la filmo. Kompreneble la interplaneda Esperanto-Asocio subtenis la projekton. Esperanto devos esti la unua lingvo por la filmo. Karib, la gvidanta lingvisto pri Esperanto sur Naska estis por la reĝisoro kompetenta konsilanto.
Tio estas la planoj por la sinsekvo de la filmo kun la titolo „Sub la dezerto de Neriga“:
● 01 bildo el la spaco, svingado al la planedoj Tero,
Heredo-156b kaj Naska
● 02 bildo de la planedo Naska kaj siaj lunoj
● 03 zomo el Naska ĝis apero de la urbo Kolina
● 04 bildo de la centro de Kolina, svingado super pluraj konstruaĵoj (universitato, lernejo, super pluraj aliaj gravaj punktoj de la urbo ĝis la loĝejo de Nikilli)
● 05 prezentado de ŝia familio kaj de la laborloko de Karib
● 06 bildo Esperanto-emblemo, koncizaj informoj pri Esperanto
● 07 Nikilli en la lernejo, dum la referaĵo
● 08 Fondiĝo de la Esperanto-laborgrupo, prezento de la partoprenantoj
● 09 raporto pri kontaktoj de la grupo al aliaj esperantistoj
● 10 bildo de la Dua Luno, provita puĉo ĉe la insektoidoj
● 11 komputila atako al Naska, disrompiĝo de la omunikado
● 12 restaŭrado de la cirkonstancoj sur la Dua Luno, klarigoj de la kaŭzoj
● 13 helpagadoj por la batalo kontraŭ la virusoj per Naska kaj Tero, esploroj de D-ro Kervran
● 14 proklamo pri la interplaneda kantokonkurso
● 15 sceno kun diversaj kantogrupoj, Viruso-kanto kun ĉiuj strofoj
● 16 reakcioj al la konkurso sur Tero, Heredo-156b, Naska kaj la Dua Luno
● 17 invito al Neriga, prezentado de la Esperanto-grupo de Sira
● 18 aktivecoj de la Eo-grupo, mediprotektado
● 19 ekskurso al la dezerto
● 20 malapero de Nikilli
● 21 serĉado
● 22 bildo de la tunela labirinto de la insektoidoj
● 23 informoj pri folimanĝantaj formikoj
● 24 Nikilli en mallibereco, punlaboro
● 25 liberigo kaj fuĝo
● 26 retrosceno, puĉo, klarigoj pri la konstruo de la milita bazo de la insektoidoj
● 27 transformado de la tunela labirinto, planoj por uzado,
● mineskpluato, turismo
● 28 proklamo pri interplaneda kunlaboro
Ĉefroloj:
● Karib (patro, lingvisto en Kolina)
● Merel (patrino)
● Nikilli (filino)
● Afua und Ekua (ĝemeloj, kuzinoj de Nikilli)
● Mojo (sola knabo en la Esperantogrupo de Nikilli)
● Wakid (instruisto de Nikilli)
● Sira (Esperanto-amikino de Nikilli en Neriga)
● General Stokrez (gvidanto por sekureco)
● Insektoido n-ro.27 (fuĝis kune kun Nikilli)
● Leŭtenantino Narokz (gvidantino de la ekspedicio)
● Dr. Kevran (esploristo por virusoj en Parizo)
Epizodaj roloj:
● Insektoidoj dum la komputila atako
● Partoprenantoj de la konkurso (Tero kaj Heredo- 156)
● Membroj de la Esperantogrupoj
● Preterpasantoj en la urbocentro de Neriga
● Insektoidoj sur la milita bazo en la dezerto
● Policisto (gardposteno en Neriga)
● Membroj de la ekspedicio
F I N O
Klaus Friese naskiĝis 1949, studis kemion kaj biologion en Universitato Hamburgo kaj instruis en gimnazio. Dum la lastaj jaroj de sia laboro li povis ekkapti Esperanton kiel „trian“ fakon en laborgrupoj, projektsemajnoj kaj aliaj aranĝoj.
Titolo
Esperanto en la kosmo
Originala titolo
Esperanto im Kosmos
Versio
1-a Eldono 2017
2-a Eldono 2018, 30-a Aŭgusto
Lasta prilaborado: Novembro 2019
Aŭtoro
Erik Tantal, alinome Klaus Friese
Traduko
Klaus Friese
Titolbildo
Buntaj globetoj, Klaus Friese
Aŭtoraj rajtoj
© Klaus Friese, Hamburg
Retpoŝto: friese@esperanto-hamburg.de