Atentu: Eklezio!
Ne timu la veron
Hamburg, 2019
Klaus Friese
Enhavo
Dimanĉe en preĝejo oni kantas kaj preĝas laŭte, oni aŭskultas la predikon kaj publike konfesas sian kredon. - Tio estas verŝajne 'tute normala' laŭ la plej multaj preĝejaj vizitantoj, ĉu ne? En ĉiutaga vivo mi renkontas multajn homojn, ili certe ofte estas kristanoj, sed neniu preĝas, neniu religia kanto estas kantata.
En la biblio ni legas 'Havu fidon al Dio!' (Marko 11:22) Tio estas invito, kiun ni ĉiuj verŝajne volonte sekvus. Sed certe estas multaj, kiuj ne povas fari tion. Kaj multaj forlasas la eklezion [*]. Ĉu eblas inversigi ĉi tiun tendencon? Ĉu sufiĉas nur analizi la kialojn pli precize? Necesas bonaj ideoj. Kaj, kompreneble, homoj, kiuj malgraŭ ĉio daŭre firmtenis la kredon. Sed kion signifas la vortoj 'kredo' kaj 'Dio'? Vere, necesas ke oni iomete pli intense parolu pri tio en niaj kristanaj komunumoj.
Ne nur invitoj al diservoj. Kristanaj komunumoj daŭre prezentas abundan oferton por ĉiuj homoj. Ne gravas ĉu junaj aŭ maljunaj, ĉu virinoj aŭ viroj. Plejofte troviĝas io plaĉa. Oni povas partopreni koruson, aŭ konversacian rondon, travivi ekskursojn, klerigi sin en seminarioj, aŭ simple nur iri al la kafoklaĉo. Kun aŭ sen preĝoj. Tiu, kiu
volas pli aktive sin engaĝi, tiu facile trovas multajn projektojn, kiujn la komunumo aranĝas aŭ subtenas, ekz. la helpo al senhejmuloj aŭ al fuĝintoj. Kroman engaĝon postulas la kunlaboro en la komisionoj, ekz. kadre la estraro kaj la sinodo.
Kiu organizaĵo el nia socio estas tiom multampleksa kaj gastema? Se vi eniras la kirkon aŭ la domon de la komunumo, neniu demandas vin, ĉu vi jam estas paganta membro de la eklezio. 'La kirko estas malferma' legeblas sur la tabulo apud la enirejo. Bona ebleco por trovi rifuĝon for de la malkvieto de niaj urbocentroj. Vere, estas strange kaj ne kompreneble, kial tiom da homoj evitas viziti la kirkojn. La oferto ja ne povas esti la kaŭzo, ĉu ne? Do, kie kuŝas la problemo?
Kio okazas en la preĝejo de Sankta Andreo? La enirpordo estas malfermita kiel kutime dum la plej multaj tagoj, eĉ, kiam ne okazas diservo. Sed ekde la komenco de tiu nova jaro, ĉiam pli da homoj venas. Ili eniras la preĵejon, sidiĝas, restas ĉirkaŭ 5-10 minutojn kaj poste foriras. Dum kelkaj tagoj ĉiuj sidlokoj estas okupitaj. Antaŭ la enirejo formiĝas longa vico. Neniu diras eĉ unu vorton. Sed oni rimarkas, ke al la homoj, kiuj forlasas la preĵejon, okazis io.
„Mi neniam vidis tiom da kontentaj vizaĝcoj ĉe vizitantoj de la preĝejo“, raportas Piet van de Grachten, la fama pedagogo por religioj. Li eĉ prezentas klarigon por tiu
fenomeno: „La hodiaŭaj homoj ofte ne plu estas tiel religiemaj. Tamen multaj sentas nekompreneblan sopiron. Kelkaj serĉadas ligon al Dio, aliaj asertas, ke ili estas nekredantoj, sed ankaŭ tiuj serĉas ion, kion ili ne trovas en sia ĉiutaga vivo.
Ĉio komenciĝis, kiam malgranda grupo de la komunumo uzis liberan ejon en sia kirko ekster la diservaj tempoj. Ili trankvile sidiĝis kaj lasis sin influi de la efiko de la kandeloj. Kelkaj provis koncentriĝi nur al la plej malgrandaj kandeloj. Fiksrigardante la flamon ili post kelkaj minutoj rimarkis nepriskribeblan efikon. Verŝajne pro buŝa propagando rapide disvastiĝis tiu efiko.
Piet van de Grachten supozas ke por tiu fenomeno multaj faktoroj kunlaboras: „Unuflanke ne estas hazardo, ke oni konstruis la preĝejon de Sankta Andreo ĝuste ĉi tie sur tiu loko. Êstas ĝenerale sciate, ke ekzistas certaj lokoj sur nia tero, kie la homoj trovas specialan aliron al la tiel nomita 'nevidebla mondo'. Krome la brulantaj kandeloj disvastigas parton de tiu energio, kiu -simple dirite- antaŭe estis konservita en la vakso. Tiu materialo nur povis formiĝi, ĉar ekzistas la suno. Tio signifas, ke la lumo de la kandelo devenas de la suno, kaj la suno estas, kiel ĉio en la universo, donaco de nia Kreinto. Do, la lumo de la brulanta kandelo sur la altaro kaŭzas 'iluminiĝon'. Nun ili subite povas 'forsendi' ĉiujn zorgojn per la nove trovita interliga vojo. Eĉ estas imageble, ke kelkaj de ili spertas procezojn de resaniĝo. Nur la Plejpotenculo povas ebligi tion. La fido al
la potenco de Lia lumo evidente jam helpis multajn homojn.“
____________________
Nur post la legado oni pripensu, ĉu tiu bela rakonto ankaŭ
veras ....
Sanigo, vera sanigo. Multaj homoj sopiras al tio. Sed ĉu ĝi vere estas tiom facila kiel la ĵus priskribita ekzemplo montras? Mi apenaŭ povas imagi tion. Kiel funkcius tio? Jes, ĉiam denove oni raportas pri miraklaj kuracoj. Aparte impresaj estas la informoj pri 'sanigisto', kiu laŭdire kapablas sanigi homojn per sia nura alrigardo. Li simple staras sur la podio kaj ne parolas eĉ unu vorton. Miloj da homoj pilgrimas al liaj aranĝoj. Kial multaj homoj fartas pli bone post tiu renkontiĝo? Ĉu ĉio nur estas imagaĵo?
Dum la jaroj post la dua mondmilito en Germanio miloj da homoj serĉis sanigon ĉe Bruno Gröning. Gröning taksis sin ĉiam ilo kaj servisto de Dio kaj daŭre emfazis, ke sanigo nur povas okazi danke al la amo de Dio. La devizo de Gröning estis 'Fidu kaj kredu! Helpas, sanigas la Dia forto' (germane: 'Vertraue und glaube. Es hilft, es heilt die göttliche Kraft.' [*]
Bruno Gröning mortis en 1959. La amikaro Bruno Gröning sin komprenas internacia societo por sanigo per spirita vojo. En pli ol 100 landoj troviĝas regionaj komunumoj, kiuj praktikas la doktrinojn de Gröning. Ankaŭ de tie venas
raportoj pri sukcesaj sanigoj.
__________________
[*]
https://www.bruno-groening.org/de/brunogroening/bilder-
und-zitate/zitate
En la interreto troviĝas multaj ofertoj pri 'spirita sanigo'. Ili referencas ne nur al la Filipinoj, kie kuracadas la famaj 'sanigistoj' sen iu ajn ilo aŭ operacio. Ili nur uzas siajn miraklajn spiritajn kapablojn. Evidente la turisma branĉo jen malkaŝis lukran kampon. Sed verŝajne vere iam estis minimume unu sukceso. Alikaze oni certe ne povus klarigi tiun fenomenon. Kaj ĉiam denove oni aŭdis la frazon 'Aperas okazaĵoj inter ĉielo kaj tero, kiujn oni simple ne povas klarigi'.
La rakonto pri la lago de Betesda el la Biblio ankaŭ traktas miraklan sanigon. Ĉi tie Jesuo kuracis viron, kiu jam ekde 38 jaroj malsanis (Joh 5:1-15). Tiuj frazoj el la Biblioj estas kaj estis uzataj dum multaj predikoj. Sed kelkaj el ili ne estas rekomendindaj al helposerĉantoj. La demando de Jesuo estis: „Ĉu vi volas fariĝi sana?“. Ne sufiĉas, se la prediko nur asertas, ke la malsanulo simple devas respondi „Jes“. Por kio taŭgas ekzemple prediko, kiu imputas, ke la malsanulo mem fakte ne volas resaniĝi? Oni legas: „Ŝajnas eble pli facile, kuŝi sur la mato por ricevi priservadon kaj bedaŭron. Esti sanigita signifas ekstari kaj transpreni respondecon“ [*1]
Kontraŭe Norbert Stahl skribas: „Se tio estus tiom facila!“ [*2] kaj la indiko ke la realo estas alia. Ankaŭ homoj kun granda fido en Dio ofte ne estas sanigitaj. La koncernaj bibliaj frazoj ĉefe traktas la maksimon 'espero'. La reala okazaĵo, ke vere iu estis sanigita, povas kuraĝigi por si mem kredi je nova miraklo.
____________________
esperantigita el la germanaj fontoj:
[*1] el Daniel Müller, 'Freude am Leben' Nr. 9, Sep. 2019, Jg. 69, S. 9
[*2]
https://www.predigtpreis.de/predigtdatenbank/predigt/article/predigt-ueber-johannes-51-16-1.html
La malkresko de la membronombro de la grandaj eklezioj daŭras. Nur ĉirkaŭ iomete pli ol 50% de la germana enloĝantaro estas membroj de la grandaj eklezioj. Pro la malgrandiĝo de la enspezoj multaj komunumoj devas lukti por konservi la ekzistantajn konstruaĵojn. Kelkfoje oni malkonstruas ilin aŭ serĉas alian uzadon. Ebla novuzo kiel moskeo ofte kaŭzas kritikon aŭ malaprobon de la restantaj kristanoj.
Pli grava ol la absoluta nombro de la baptitaj kristanoj estas la kvoto de la veraj kredantoj. Kiom ofte oni registras, ke en komunumoj kun kelkmiloj da membroj nur tre malmultaj
vizitas la diservojn. Escepto, kompreneble, estas la grandaj festoj kiel Kristnasko kaj Pasko. Sed ĉu vere la tielnomataj 'kristnaskaj kristanoj' estas aŭtentikaj kredantoj? Sed, neniam trorapide juĝu pri la kredo de iu kunhomo. Ĉe Marko 9:40 Jesuo diras: „Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni“. Tio certe estas ĝusta por ĉiuj tiuj, kiuj apenaŭ vizitas niajn kirkojn, tamen ili daŭre subtenas nin pro la impostoj. Kiu scias, eventuale dum sia maljunaĝo ili ekhavos intensan ligon al la eklezio? Ankaŭ ne pensu, ke la junuloj, kiuj ĵus pasis la konformacion, estas perditaj! Ili ja nur tre malofte iras al la preĝejoj. Sed kiu scias? Eble ili ne ŝatas muzikon de la orgeno. Kaj, certe ne estas facila afero mergi la mondon de la plenkreskuloj. Estas normala afero, ke la demando pri la kredo tiam ne ludas tiom grandan rolon. Ankaŭ multaj homoj, kiuj forlasis la eklezion, ekz. pro la impostoj, asertas, ke ili malgraŭ tio ankoraŭ restas kredantoj. Ili nur ne plu volas esti en rilato kun la eklezia institucio. Sed ekzistas ankaŭ aliaj motivoj. Multaj malaprobas la laŭdiran imensan riĉecon de la eklezio. Aliaj atentigas pri la aktualaj raportoj pri seksa misuzo. Eraroj, faritaj jam en pasinteco de respondeculoj de la eklezio, ĉiam ankoraŭ influas la reputacion. Ne forgesu la kruelajn rakontojn. La raportoj en la Malnova Testamento servas kiel pravigo por eksiĝo. Multaj homoj nun indikas, ke ili ne kredas aŭ ne plu kredas je Dio.
Aparte la lasta grupo meritas atenton de ni. Kiu estas 'ni'? La malkresko de la membronombroj ne gvidu al subtakso de la restantaj kristanoj. Kontraŭe, restas nur tiuj kristanoj, kiuj
devas zorgi pri la foririntoj kaj analizi iliajn kaŭzojn por la foriro. La esenca demando estas: 'Kial la kredo, kiun oni prezentas en la diservoj, ne plu konvinkas tiom da homoj?'
Jen kelkaj notoj de ne tiom pia kristano:
Mi mem ĉiam denove registras, ke mia kredo ofte ne kongruas kun la enhavo de la diservo. En la 'Patro Nia' ni preĝas '... ne konduku nin en tenton...' Ĉu mi vere kredas, ke Dio farus tion? Certe ne. Sed estas ja tiom facile. Oni jam delonge alkutimiĝis al tiu vortordo kaj ĉiu ŝanĝo povus kaŭzi ĝenon al oni. Simila afero rilate al la kredokonfeso. Dum la instruhoroj antaŭ la konfirmacio mi iam lernis por la kredokonfesio 'malsuprenveturinta al la infero' (germane: niedergefahren zur Hölle). Tiujn vortojn oni iam ŝanĝis al 'malsuprenirinta en la regnon de la morto' (germane: hinabgestiegen in das Reich des Todes). Pasis kelka tempo ĝis kiam tiu ŝanĝo senprobleme fiksiĝis en la memoro. Tamen, tiu ekzemplo bone montras, ke ŝanĝoj eblas en nia eklezio.
Pliaj malfacilaĵoj atingas nin dum diservo. Ili troviĝas en multaj aliaj frazoj, kiuj rilatas al la kredo, ne nur tiuj de la kredokonfeso. Mi povas bone imagi, ke oni plej ofte ripete elparolas ĝin verŝajne nur pro nura kutimo. Sed se oni vere pripensus la elparolatajn vortojn, tiam nepre aperus la demandoj, ekz. kiun signifon havas la raportoj pri mirakloj en la Biblio. Por mi mem intertempe ili nur estas rakontoj el
la pasinteco. Pro tio neniel mi havas malbonan konsciencon. Mia kredo diras al mi, ke Dio tute ne bezonas interveni je la teraj okazaĵoj per 'supernaturaj' mirakloj. Por mi jam estas mirakle, ke ni ekzistas kaj ke ni vivas. Por kredi je Dio mi ankaŭ ne bezonas transformiĝon de akvo al vino.
Tiamaniere kontinuante oni baldaŭ atingas la supozitajn bazojn de la kristana kredo. Ĉu al tiuj ne ankaŭ apartenas la virgulina naskiĝo, la resurekto kaj la ĉieliro de Jesuo? Mi pledas ankaŭ nun por resti honesta kaj akcepti ke tiaj imagaĵoj en la pasinteco vere helpis la homojn ricevi la kredon. Sed hodiaŭ tio ja plejofte ne plu funkcias. Estas pli grave ellabori, kion Jesuo Kristo hodiaŭ signifas por ni.
Por multaj homoj, kaj aparte por tiuj, kiuj decidis forlasi la eklezion, tiuj rakontoj ĉiukaze estas 'fabeloj'. Teologio, kiu provas prezenti tiajn miraklojn kiel realajn okazaĵojn, iĝas nur pli nekredinda. Franz Alt[*1] skribas 'Ja, ĉu vi ne kredas ke Dio povas fari tion?', kaj ankaŭ: 'Gravas ke la amanta Patro ne bezonas tian primitivan arlekenaĵon.' [*2]
La arlekenaĵo, pri kiu Franz Alt skribas, rilatas al la resurekto, eminenta evento, raportita en la biblio. Per tio li decidite kontraŭstaras Paŭlon, kiu diras en la 1- a epistolo al la Korintanoj: 'kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.' (1.Kor 15:14)
Ĉu tio vere ĝustas? Legu mem la libron de Franz Alt! Oni tute ne havas la impreson, ke mankas al li la kredo.
Kontraŭe. Lia ellaboraĵo absolute taŭgas por havi pli facilan aliron al la kredo, eĉ por homoj, kiu sentas sin tre malproksimaj de la eklezio.
____________________
[*1] Noto de la aŭtoro:
Franz Alt estas germana ĵurnalisto kun kristana konfesio, tre engaĝita pri ekologio
[*2] esperantigita el la germana fonto:
Franz Alt, Jesus- der erste neue Mann, Piper, 1989, S.55
Certe ankaŭ troviĝas multaj kristanoj, kiuj firme kredas al la mirakloj el la Biblio. Eventuale ili volas konservi la fascinon, kiu sendube eliras de tiaj rakontoj. Sed eventuale ili havas tute alian rilaton al la realo. Por kompreni tion iomete estas rekomendinde, trakti la kredon de la movado 'Kristana Scienco /Christian Science'. Laŭ la doktrino de Mary Baker Eddy neperfekteco kiel doloro aŭ sufero estas nerealaj. Oni venkas malsanojn per la neado de ilia ekzistado.
Oni scias ke infanoj povas suverene trakti miraklajn rakontojn. Ili plej ofte ne zorgas pri la faktoj, tio signifas, ke ili ne demandas ĉu la afero vere okazis. Tamen ili senpere komprenas la sencon de la rakonto. 'Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo.' (Mat 18:3). Do, tio devus kaŭzi envion ĉe ĉiu plenkreskulo. Paŭlo kontraŭe skribas: 'Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn' (1.Kor
13: 11). Sed verŝajne ni mem eĉ ne havas la povon por decidi pri la kredo, kiu estas donata al ni.
(La sekvanta teksto ĉefe rilatas al la Nova Testamento)
Kelkfoje oni miras, kiam bibliaj tekstoj estas prezentataj en diservoj kvazaŭ la priskribitaj aferoj vere tiel okazis en la reala mondo. La sola 'pruvo' estas la indiko de la koncerna biblia verso. Aliaj fontoj evidente ja ne ekzistas. Ĉio baziĝas sur buŝa tradicio. Estus honeste, se oni kelkfoje rimarkigus tion, ĉu ne? Per tio la enhavo de la koncerna informo tute ne estas malglorigata. Ofte ja ne gravas, ĉu io vere okazis kiel priskribite aŭ ĉu nur iu aŭtoro verkis. Plej ofte gravas nur la enhavo, respektive la signifo de la atestaĵo el la koncerna teksto. Bona ekzemplo estas la parabolo pri la 'Erarinta Filo'. Ĉi tie tute ne gravas, kiu elpensis la rakonton. Eĉ se ĝi ne venus de Jesuo, tamen restus ja trafa priskribo de amanta patro.
Oni povus opinii, ke la klopodo trovi historiajn pruveblajn fontojn por la Nova Testamento estas negrava afero. Temas ja pri kredo. Tio ĝustas, sed restas ja tiuj kredantoj kaj komunumoj, kiuj rigide firmtenas sin al la tradicia teksto de la biblio. Pro tio ili trovas motivigon por konstrui limojn inter si kaj komunumoj, kiu kredas ion alian.
Tre konata ekzemplo estas la demando pri la sabato. La Adventistoj ne solenas diservojn en dimanĉo. Ili
argumentas, ke tio jam estas postulita en la hebrea origino de la Malnova Testamento. La plejmulto de la kristanoj festas la dimanĉon. Interese estas, ke la dimanĉo iam estis la 'unua' Tago de la semajno. Hodiaŭ ĝi estas por la plejmulto la 'lasta'. Tio montriĝas bone kiam la homoj deziras 'Bonan semajnfinon' jam je vendredo. Tre interesa afero, historie, sed ĉu vere kaŭzo por kvereloj inter kristanoj?
Bedaŭrinde oni daŭre disputas ĉu virinoj rajtas esti pastroj. Ankaŭ pro tiu malkonsento la katolika kaj la evangelia eklezio ne povas kuniĝi. Por tiu kazo la Biblio ŝajne donas la argumentojn. La dek du disĉiploj, kiuj estis elektitaj de Jesuo por la lasta vespermanĝo, estis ja viroj. Kaj, Adamo estis kreata la unua, antaŭ Evo. Ĉi tie klare montriĝas la graveco de la tradiciaj vortoj el la Biblio ankaŭ por la nuna tempo. Kio okazus, se iu iam trovas 'originan tekston', en kiu troviĝus tute alia informo? Ĉu ne estas oportune esti atentema je ĉia tradicio kaj ekzameni ĝian veran validecon?
'Ne malestimu profetaĵojn; elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona;' (1.Tes 5: 20-21)
En tiu senco mi ankaŭ komprenas eldiron, kiun mi trovis ĉe la 'Ligo de Libera Kristanismo' (germane: Bund für Freies Christentum) [vidu en suplemento]: 'Ili jesas la kristanan tradicion, sed ne volas dogme firmteni la malnovaĵojn.'
La sekvanta mallonga skizo de persona pozicio ne postulas
universalecon. Pardonon mi petas, se vi eventuale registras kritikon pri la kredo de aliaj, mi entute ne celis konvertadon.
Kredo signifas por mi ĉiurilate havi pozitivan bazan sintenon por mia vivo. Per ĝi mi ricevas forton por akcepti la postulojn kaj ofertojn de la vivo. Kredo por mi estas konfido, espero, optimismo, certeco. Tamen, la kredo ne malhelpas min percepti la realecon en la mondo. Eĉ, se mi ekz. tute ne estas kontenta pri aparta afero, dum tio mi nur arde sopiras al ŝanĝo de la cirkonstancoj, tiam ja eblas ke la realeco plene kontraŭstaras min. En tia kazo malgraŭ ĉiuj pozitivaj esperoj verŝajne ankaŭ en fora estonteco ne venos ŝanĝo. Ĉu tio nun signifas, ke mia kredo malsukcesis? Unuavide ŝajnas esti tiel. Sed ankaŭ en tiaj situacioj la kredo helpas min, akcepti la situacion, ne per nura rezigno, sed per konfido en la neŝanĝeblaj aŭ neeviteblaj cirkonstancoj.
De kie nun venas tiu kredo? Tiun demandon mi kompreneble nur povas respondi per mia propra kredo. Tiu kredo komenciĝas kun la kredo al la unu Dio, kiu ne nur kreis ĉion. Li estas en ĉio kaj efikas en ĉio. Tio signifas, ke tiu kredo estas donaco, same kiel mia tuta vivo. Ne gravas ĉu la fonto por tiu kredo estas ĉe Dio aŭ en la mondo, ĉar ankaŭ la mondo ekzistas pro Dio. Do, ankaŭ ĉiuj homoj, kiuj helpas al mi trovi mian kredon, apartenas al la mondo. Same apartenas la kristana kredo al mi.
Per Jesu Kristo evidentiĝis, ke ni ĉiuj estas infanoj de Dio. Tio signifas, ke oni ne bezonas plenumi iujn
antaŭkondiĉojn. Per Jesu Kristo klare montriĝis, ke Dio serĉas plenan akordon kun la homoj. Kontraŭ sufero kaj morto ekzistas konsolo. Per Jesuo Kristo klariĝis, ke kredo ne rilatas al malĝusta pieco, sed multe al amo por la proksimulo kaj Dio.
Ĉi tiu skizo konscie ellasas multajn elementojn de la bildo de Dio, kiu estis pentrita en la Biblio. Sed la Biblio ja ne prezentas unuforman bildon de Dio. Pensu nur pri la kruela Dio de la Malnova Testamento. Uta Ranke- Heinemann [*1] skribas pri la 'Dio kun sangaj manoj' kaj referencas al la mortigo de la unuenaskitoj en Egiptujo [*2] Sed ankaŭ la imago, ke Dio oferis sian propran filon por la homoj, estas kruelega bildo kun radikoj en la ofero-kredo de la pasinteco. Tiel la malnova ideo pri Dio pluvivas ankaŭ en la Nova Testamento.
____________________
[*1] Noto de la aŭtoro: Uta Ranke- Heinemann estas germana kritikema teologino, tre engaĝita pri la paco
[*2] Uta Ranke-HeinemannWiderworte, S.218, Goldmann-Verlag,1987
Al la nuntempa eklezio nepre necesas ke ĝi trovu vojon, kiu povas esti akceptita de la hodiaŭa homo. Tio ne signifas rezigni pri la malnovaj tekstoj. Sed tiuj nur estu uzataj per klara rilato al la iama tempo kaj la cirkonstancoj. Sed tio verŝajne ne influas tiujn kristanojn, kiuj strikte obeas la Biblion. Ili senŝanĝe konservas sian koncepton, ke la Biblio certe estas la 'Vorto de Dio'. Do, por ili ankaŭ la rakontoj,
kiuj montras la kruelegan Dion, prezentas la veron.
Finfine en ĉiu komunumo troviĝos homoj kun diversa kredo. Doni respekton unu al la alia estas la ĝusta postulo. Tio ankaŭ necesas por la rilatoj inter diversaj kristanaj konfesioj. Espereble ankaŭ por ĉiuj aliaj kredantoj, tiom longe, kiom ili respektas la homajn rajtojn.
La lingvo de la diservo estas ligita, kiel ĉiu lingvo, al la kutimoj. Kiom ofte ni uzas vortojn sen koni la ekzaktan signifon? Tio kompreneble despli validas por vortoj, kiuj venas de la antikvaj lingvoj. Oni ofte forgesas, ke multaj homoj ne aŭ apenaŭ havas aliron al tiuj vortoj.
Jen eta listo de esprimoj el antikvaj lingvoj, kiuj ofte aperas en diservoj:
(Traduko sen garantio!)
Haleluja (laŭdon al la Sinjoro! Laŭdu!)
Epistolo (letero)
Kyrie eleison (Sinjoron, kompatu!)
Evangelio (ĝojiga mesaĝo)
Cebaot (Dio)
Hosiano (Ĝoju!)
Serafimo (anĝelo kun 6 flugiloj)
Septuagesimae (9-a dimanĉo antaŭ Pasko)
... kaj la aliaj 'latinaj' dimanĉoj
Kial ni parolas tiel?
Ĉu ni volas apartigi nin de la aliaj homoj?
Aŭ, ĉu ni volas, ke nia eklezio montru, ke ĝi respektas la tradiciojn?
Aŭ ĉu ĉio tio nur estas kutimo?
Ĉiukaze ni devas konscii pri la efiko de tiu lingvo.
Kredo certe povas ekzisti sen lingvo. Sed por konversacio pri la kredo oni ja bezonas lingvon, kaj oni devas scii, kion oni deziras esprimi. Alia aspekto estas la uzo de esprimoj, kiuj ja troviĝas en la Biblio, sed hodiaŭ ne plu estas oportune apliki ilin. Temas ĉefe pri tekstoj, kiuj povus ŝajni antisemitaj. Ekzemple en la Biblio (de Luther) en Joh 20:19 la judoj estas malŝate menciitaj ĝenerale:
'Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi'
Certe ekzistas aliaj versioj de la Biblio [*], en kiu la vortoj 'la judoj' ne aperas en tia ĝeneraligita formo. Ankaŭ por similaj partoj de la Biblio de Luther sendube aliaj eldonoj pli bone taŭgus.
____________________
[*]
Noto de la aŭtoro: Tio ĝustas ekz. por Biblioj en Germanio
Estas imprese aŭskulti la elsendojn de Radio Vatikano:
Ave Maria, Gratia plena, Dominus tecum, benedicta tu in
mulieribus, et benedicta fructus ventri tui Jesu....
Multon mi kompreneble ne komprenas, ĉar mi ne estas fakulo. Ĉiukaze mi ne volas kaŭzi malfacilaĵojn por ĉiuj, kiuj ĝis nun neniam havis problemojn dum preĝado. Sed, mi ne volas malkaŝi, ke mi mem havas miajn proprajn ideojn pri preĝado, kvankam mi pensas, ke mi estas kredanta kristano. Antaŭ ol trakti tiujn ideojn mi volas komenci per eta inventarado:
Kio estas preĝo?
Preĝo certe intencas turniĝon de la homo al Dio, ekz. por danki lin aŭ komuniki al li apartajn dezirojn. Depende de la konfesio kaj situacio troviĝas diversaj formoj de la preĝo:
La preĝon oni povas realigi sola en silento aŭ kune kun aliaj, aŭ ĝi estas laŭte parolata. La tekstoj estas antaŭe parkerigitaj aŭ libere formulitaj. Kelkfoje apartajn preĝojn oni parolas plurfoje (ekz. Ave Maria). Preĝoj estas gravaj elementoj dum ĉiuj aranĝoj de la eklezio kaj ankaŭ de la endomaj komunumoj (ekz. ĉetabla preĝo).
Kion diras la Biblio (Nova Testamento) pri preĝo?
Aparte menciinda estas certe la ĉapitro kun la Patro Nia ĉe
Mateo 6. Ĉi tie krome troviĝas averto pri malsincera pieco
kaj la konsilo preĝi kaŝite.
Paŭlo pripensas, ĉu decas por virinoj preĝi sen kapvesto (1.Kor 11:13). Krome en tiu letero li komentas la glosolalion kaj proponas, ke la enhavo de tiu parolado estu klarigata al la aŭskultantoj. En la 1-a epistolo al Timoteo (2:8) Paŭlus postulas, ke la viro preĝu en ĉiu loko. En la epistolo de Petro (4:7) troviĝas la indiko 'sobriĝu por preĝoj'.
La Agoj de la Apostoloj (2:41-42) mencias la unuan komunumon, en kiu ĉirkaŭ 3000 homoj en kunuleco preĝadis.
Rango de la preĝo en la hodiaŭa socio
Laŭ mia observo publika preĝado en la ĉiutaga vivo efektive ne okazas. Eventuale la sola escepto troviĝas en aparte solenaj aranĝoj, ekz. de la Bundeswehr (germana armeo). Tiam oni aŭdas la enkondukan ordonon 'Demetu la kaskon por la preĝo!' Alikaze preĝo montriĝas ekskluzive en preĝejoj. Se la vetero estas bona, kelkfoje estas aranĝoj liberaeraj, sub blua ĉielo. Tiam oni povas sperti, kiel la kredantoj 'publike' preĝas.
Pri la disvastiĝo de la ĉiutaga ĉetabla preĝo en familioj oni nur povas fari supozojn. Certe tre gravas la influo de la regionoj. Ĉi tie en norda Germanujo verŝajne nur tre malmultaj homoj preĝas antaŭ la manĝoj. Simila situacio troviĝas verŝajne ankaŭ por la preĝo antaŭ la nokto, kiun la
gepatroj tradicie ekzercas kun la infanoj.
Kutimaj formoj de la preĝo:
Ĉiuj preĝoj, kiuj estas parolataj laŭte, kompreneblaj por ĉiuj ĉeestantoj, komenciĝas per alparolo, ekz. 'Kara Dio' aŭ 'Favorkora Dio' kaj simile. Poste sekvas en petpreĝo plejofte 'Sinjoro, donu, ke...' aŭ simila formulo. Normale ne estas reglamento pri la korpa pozicio de la preĝanto. Kelkfoje oni staras, plejofte la manoj estas kunplektitaj, kelkfoje etenditaj al la ĉielo. Ofte la preĝantoj fermas la okulojn. Sed ekzistas ankaŭ kunvenoj, en kiuj oni genuas por la preĝo aŭ eĉ ĵetas sin teren.
La enhavo de la preĝoj traktas ĉefe ĝeneralajn temojn, se la preĝo okazas en la 'publika' ĉirkaŭaĵo de la preĝejo. Sed preĝoj en malgrandaj grupoj enprenas pli kaj pli personajn aferojn. Tio kompreneble ankaŭ ĝustas por preĝoj ĉe la malsanula lito.
En la 'normala' evangelia diservo oni trovas kaj preĝojn antaŭe formulitajn kaj liberajn tekstojn. Sed ankaŭ la 'liberaj' tekstoj ofte estas preparitaj. Spontanee oni preskaŭ nur preĝas en malgrandaj rondoj.
Kritikaj notoj pri la nuna praktikado de la preĝo
Tiuj pensoj unue nur traktu tiujn preĝojn, kiujn oni povas aŭskulti, kiuj estas laŭte parolataj.
Kiel jam pli supre menciita, oni alparolas Dion plej ofte, kvazaŭ li vere kunestas kiel persono en la ejo. Tio certe estas interligita kun la aserto, kiu ĉiam denove estas emfazita en kristanaj komunumoj, ke ni ja kredas je persona Dio. Do, se ni tiel preĝas, en rekta alparolo, kaj la aliaj ĉeestantoj aŭskultas, tiam tio povas esti reciproka subteno por nia kredo. Eble oni pensas, ke se ĉiu faras tion, tio devas ja esti ĝusta. Sed por mi mem tio neniam funkciis. Kiel mi sciu, ĉu mia najbaro eventuale nur tiamaniere preĝas, ĉar li volas esti ĝentila? Eventuale li eĉ kaŝas sian tute alian kredon, sed ne volas ke iu rimarku tion.
Tio analoge kompreneble ĝustas por ĉiuj, kiuj ne partoprenas la laŭtan preĝon. Multaj eĉ dum la preĝado sentas sin embarasigitaj. Mi jam plurfoje spertis, ke la invito, spontanee paroli preĝon en la rondo estis rifuzita. Sincere dirite, mi mem ne estas escepto.
Eblaj kaŭzoj por la antipatio kontraŭ la parolata preĝo Rilate al tiu temo kompreneble ĉiu esploru sin mem. Se mi faras tion, mi registras, ke dum normala vivo mi nur tiam laŭte parolas, kiam mi komunikas kun alia. Se mi provas akcepti la imagon, ke Dio estas persono, tamen li ĉiam estas ekzistanta en alia dimensio, do kaŝita en 'sekreto' (Mt 6:6). Li ne estas rekte alirebla per miaj sensoj. Tial mi ne povas imagi, ke Dio vere volas rektan alparoladon similan al tiu inter homoj. Ankaŭ la konsiloj de Mateo 6 montras la apartan situacion dum la preĝo en ĉambreto kun ŝlosita pordo.
Verŝajne troviĝas kromaj kaŭzoj por la rifuzo de la parolata preĝo. Tre grava afero estas la rilatoj inter la homoj de la grupo. Mi spertis, ke pri ili oni nur malofte parolas. Certe estus tre dezirinde praktiki pli da malfermiteco en la publiko.
Propono por preĝo en alia formo
Ĉe Mateo 6:8 oni ankaŭ trovas: '... ĉar via Patro scias, kion
„Antaŭ vi, mi volas elparoli miajn emociojn kaj dezirojn.
Mi direktas ilin al Dio:
Tiuj kompreneble estas nur ekzemploj, kiuj certe bezonas plibonigon. Ĉiu ĉeestanto povas facile kompreni la enhavon de la preĝo eĉ se mankas la persona alparolo al Dio. Krome, la proponita formo de la preĝo neniam donas ŝajnon de falsa pieco. Mi pensas, ke por rezerviĝemaj homoj, kiuj ne ofte vizitas diservojn, tio certe faciligas la aliron al la komunumo.
La sekvanta ekzemplo eventuale taŭgas por prezentado per du aŭ tri parolantoj kadre de diservo. La apartaj elementoj kompreneble bezonas plian alĝustigon al la respektiva situacio.
Enkonduko
Hodiaŭ ni kunvenis por esprimi nian dankemon antaŭ Dio kaj ĉi tiu komunumo. Ni volas prezenti niajn dezirojn sed ankaŭ memori, ke kelkaj el ni spertas malĝojon kaj bezonas nian subtenon.
Danko
Ni aparte estas dankemaj por la ebleco, ke ni ĉiam denove ricevas novajn kaj interesajn impresojn. Se ni promenas per malfermaj okuloj kaj oreloj, eĉ en Februaro dum malbona vetero, ni povas registri la evoluon en la naturo, ekz. kiel la erantidoj kaj galantoj elkreskas aŭ kiel la kantbirdo jam frumatene vigle sin prezentas. Se ni renkontas kunhomon, ĉiam denove ekestas fruktodona interŝanĝo de ideoj. Ni lernas pri novaj vidpunktoj, kaj ni ankaŭ povas pludoni niajn proprajn opiniojn kaj pensojn.
Petoj
Kompreneble ni ĉiuj aŭdas la novaĵojn kaj certe pro tio ofte maltrankviliĝas: Militoj, teruraj akcidentoj, malsanoj, mankoj en nia socio kaj multaj aliaj! Ni nin demandas pri la kaŭzoj kaj esperas al la baldaŭa plibonigo de la cirkonstancoj, al paco, sekureco, sano kaj al pli da justeco!
Por ĉiuj, kiuj malĝojas, ni esperas, ke ili ricevu forton kaj konfidon kaj ke troviĝu homoj, kiuj subtenas kaj akompanas ilin.
Se iu inter ni estas malsana, ni esperas baldaŭan resaniĝon, mildigon de la doloroj kaj efektivan subtenon de la kunuloj.
Finparolo
Ĉi ĉion ni petas kaj esperas la helpon de Dio!
Vi estas en la nevidebla kaj en la videbla mondo.
Ni volas honorigi vian nomon.
Vi havas la planon por ĉio kaj ankaŭ por ni.
Ni nin konfidencas al vi, ĉar nur vi povas realigi tiun planon.
Donu al ni la ĉiutagan nutraĵon kaj ĉion bezonatan por nia vivo.
Forprenu de ni la kulpojn, pri kiuj ni respondecas kaj helpu nin pardoni ankaŭ tiujn de aliuloj.
Gardu nin kontraŭ la tentoj de la mondo kaj liberigu nin de la potenco de la malbono.
Ĉar nur ĉe vi ni trovas plenumiĝon kaj forton, ne nur nun,
sed ankaŭ en estonto.
Amen
Konsentite, tio ne estas konforma kun la tradicia teksto. Sed
ĉu ne la Papo mem kritikis la frazon 'Kaj ne konduku nin en tenton?' [*] Eĉ se la konata originala versio de la Biblio konsilas konservi tiun frazon, estas multaj argumentoj, kiuj postulas novan tekston. Kiu diras al ni, ke la evangelioj de Luko kaj Mateo vere enhavas precize la vortojn, kiujn diris Jesuo? Li ja parolis la aramean lingvon. Kaj la evangelioj estis skribitaj verŝajne en la tempo inter 40 kaj 70 jaroj post Kristo. Ĉion oni ja nur transdonis buŝe.
En la nove formulita Patro Nia mankas la alparolo 'Patro'. Se oni nur uzas la alparolon 'Dio' ne estas klare difinita, ĉu oni imagas Dion kiel viron aŭ virinon. Konsekvence oni ankaŭ devus ŝanĝi la vorton 'kreanto', eventuale per 'Vi kreis nin' (aŭ simile). Kaj por ĉiuj, kiuj ĉefe ne manĝas panon, la vorto 'manĝaĵo' kompreneble pli bone taŭgas.
____________________
La babiladoj silentiĝas. Ĉiu trovis sian lokon en la preĝejo. Mallonga silenta momento. Tiam per plena forto ĝi sonoras. La orgeno. Ĉiu eksentas, ke la orgenistino ĝojas pri la manipulado de tiu malnova muzikilo. Plene aperas la avantaĝaj trajtoj de la ejo por la akustiko. Sed, silento ne plu estas. Ne ĉiu ŝatas orgenan muzikon. Kelkaj revas pri la nova muzikistino, kiu hodiaŭ simple prezentus agrablan melodion per piano. Estas dilemo. Neniu povas kontentigi ĉiun. Do, helpus iam kaj tiam elprovi alian instrumenton.
Kelkfoje eĉ sonoras trombonoj. Aŭ iu staras kun gitaro antaŭ la altaro.
La 'normalan' diservon plejofte vizitas la pli aĝa generacio. Tiu preferas kompreneble la konservativan aplikon de la muziko. Ĉiu jam alkutimiĝis al la belaj kantoj el la ruĝa kantlibro. La malmultaj junuloj vole nevole devas elteni tion. Plej ofte ili ja venas pro la venonta konfirmacio. Antaŭ tiu granda festo estas devo por ili, viziti minimuman nombron da diservoj. Sed ĉu la 'maljunuloj' ne montru iom pli da kompato? La antikvaj kantoj kelkfoje vere estas troa postulo por la junuloj.
Tute alia situacio dum diservo ĉe la pentekostanoj. Ĉi tie oni kelkfoje sentas sin kvazaŭ en diskoteko. Antaŭe sur la podio muzikbando estas instalinta la plej modernan teknikan ekipaĵon. Nebulaĵo kaj lumaj efektoj fortigas la impreson, ke hodiaŭ vere okazos grandioza evento. Videblas ĉefe junaj vizitantoj. Ili plejofte ne sidiĝas sed starante sin movas laŭ la ritmo. Ankaŭ maljunaj vizitantoj provas fari same, sed kelkaj el ili pro singardemo okupis la malantaŭajn sidlokojn. Tiu komunumo ofertas diservojn trifoje dimanĉe kaj jam bone alkutimiĝis al la bezono de la publiko. Oni registris ke la maljunuloj preferas veni al la plej frua diservo. Tial la organizantoj nun zorgas por pli mallaŭta muziko dum tiu aranĝo.
La demando pri la 'ĝusta' liturgio ricevas diversajn respondojn, kompreneble. Kelkaj ŝatas fikse strukturitan
sinsekvon, aliaj preferas malfirman, liberan diservon. Se la diversaj konfesioj interkonsentus pri certagrade similaj reguloj, tio estus tre agrabla por homoj, kiuj ofte vojaĝas kaj devas viziti fremdajn preĝejojn. Ankaŭ en eksterlando la familiara liturgio helpas senti sin hejme.
Sed la plej grava afero verŝajne estas la prediko kaj ties enhavo. Neniu enviu niajn predikantojn. Verdire, estas nesolvebla tasko, ĉiun dimanĉon prezenti la ĝustan predikon por ĉiuj. Sed la evangelio devas esti publikigita. Kunvenas ja homoj, kiuj bezonas kuraĝigon. Aliaj deziras konsolon, dum kelkaj 'nur' serĉas instigojn por kontemplado. La prediko ofertas unikan ŝancon transdoni informojn pri la kredo. Tre grave estas, ke la aŭskultantoj plej ofte havas diversajn antaŭkondiĉojn. Apud la 'regulaj' vizitantoj de la preĝejo kelkfoje ankaŭ sidiĝas kelkaj, kiuj nur malofte vizitas diservon aŭ eĉ venis la unuan fojon. Homoj kun firma kredo kunvenas kun tiaj, kiuj daŭre suferas pro duboj. Prediko, kiu ĝuste konsideras tian situacion kaj krome prezentas konvenajn ofertojn de la eklezio, povas bone motivigi la vizitantojn reveni venontan dimanĉon.
Ofertoj post la diservo devas esti facile akireblaj per la vizitanto. Tiam kreskas la inklino iomete restadi en la preĝejo kaj babili kun la aliaj. Apud la eliro staras tablo kun tasoj kaj glasoj. Kafo, akvo kaj kuketoj certe baldaŭ konsumiĝas. Tre grave estas, zorgi pri novaj gastoj. Tiun taskon povas plenumi la oficialaj kaj la honoroficaj kunlaborantoj, sed ankaŭ la vizitantoj, kiuj jam ofte
kunvenis. Tiel, en malstreĉita rondo, kreskas la ŝanco por profunda konversacio aŭ kromaj rendevuoj.
La 8-an de Junio 2019 okazis en Germanujo la verŝajne plej granda baptofesto je la rivero Elbe. Ĉirkaŭ 5000 homoj partoprenis kune kun 500 baptatoj. Tiaj spektaklaj baptofestoj ne tiom oftas. Normale bapto okazas en preĝejo. Dum la diservo (en niaj evangeliaj komunumoj) tiam kolektiĝas familianoj kaj amikaro de la baptato. Ĉiuj povas admiri la bele vestitan bebon aŭ malgrandan infanon. Por la komunumo tre amuza estas observi la reagojn de la bebo. Se ĝi estas ĝuste tenata apud la baptujo, ĝi kelkfoje lude mergas la manon en la akvon. Sed kelkfoje ĝi tute ne eltenas la situacion kaj laŭte ploras. La ĉeestantoj tiam komprenoplene ridetas.
Multaj partoprenantoj de tiu familia festo antaŭe nur tre malofte aŭ neniam vizitis diservojn. La organizantoj de la baptofesto kompreneble devas konsideri tion. Tre utile estas, se la partoprenantoj ricevas slipojn kun tekstoj, kiujn dum diservoj oni kutime parkeras.
Dum la lasta tempo ĉiam pli ofte okazas specialaj diservoj por plenkreskuloj por subteni ilian memoron pri la propra bapto. Tiam oni povas iri al la apuda baptopelvo kaj tie ricevi la signon de la kruco per bapto-akvo sur mano aŭ frunto. Observeblas, ke multaj homoj volonte enviciĝas kaj evidente ĝuas tiun ritualon.
Unu ritualo, ofte festita dum diservo, estas la komunio (eŭkaristio). La sinsekvo varias en diversaj evangeliaj komunumoj. Ankaŭ por la vortoj, kiun oni uzas dum la disdono de vino kaj pano, ekzistas diversaj formuloj. Jen du eblecoj: 'Korpo de Kristo, donita por vi' / 'Sango de Kristo, verŝita por vi' aŭ 'Prenu kaj manĝu de la pano de la vivo' / 'Prenu kaj trinku de la kaliko de la savo'.
La unuan formulon certe preferas la tradiciaj kristanoj. La dua versio pli bone plaĉas al tiaj kristanoj, kiuj havas problemojn akcepti la bazan imagon pri la 'Lasta Vespermanĝo', kiu celas al la oferado de Jesuo por la savo de la homaro.
La disdono de la vino, aŭ de la vinbersuko, okazas helpe de kaliko, kiu transdoniĝas en la rondo de unu al la alia kredanto. Ĉiuj trinkas de ĝi. Oni ĉiam turnas la kalikon iomete kaj de tempo al tempo ĝi estas purigata per tuko. En kelkaj komunumoj pro la higieno oni ofertas malgrandajn glasojn (plej ofte el plasto), kiuj estas enkolektitaj post la rito. Verŝajne plej bone estus, oferti samtempe la du versiojn: Proksime al la altaro, sur malgranda tablo staras la etaj glasoj. Tiam la kaliko transdoniĝas en la rondo kiel kutime. Sed tiu, kiu preferas propran trinkujon, povis antaŭe preni la 'propran' glason. Tiamaniere kreskus la ŝanco, ke plejeble multaj homoj volonte partoprenas la komunion.
La oferto certe ne kulpas, ke tiom multe da homoj evitas la eklezion. Estas klare, ke unu aŭ alia cirkonstanco ankoraŭ povas esti plibonigota, sed tiuj ŝanĝoj ne helpus atingi la homojn, kiuj ne plu kredas, aŭ tute ne kredas. La eklezio devas iĝi pli konvinka. Ne sufiĉas nur uzi la trezoron de la valoraj tradicioj.
La 'moderna' homo hodiaŭ alimaniere pensas. Li ne plu volas, kiel kutime en pasinteco, esti kuratorita. Li demandas pri la valideco de la ricevitaj informoj. Li ne plu sen kontraŭdiro akceptas la tre grandan nombron de kruelaj kaj mizoginaj tekstoj en la Biblio. Oni ne povas klarigi kial kristanoj engaĝiĝas por la rajtoj de la virinoj kvankam en nia Sankta Biblio ĉiam ankoraŭ troviĝas la verso, ke virinoj devas silenti en kunvenoj (1 Kor 14:34). Ankaŭ la vortoj, kiujn oni povas interpreti kiel antisemitajn kaj eldiroj kontraŭ samseksemuloj ne plu estas tolereblaj.
La bibliaj mirakloj devas esti laŭtempe prezentataj. Kiom ofte ni kristanoj registras, ke ni iomete malestime rigardas la aliajn religiojn kaj eĉ ridetas pri la tie evidente reganta superstiĉo? Samtempe en niaj diservoj daŭre aŭdeblas la rakontoj pri mirakloj, sen indiko, ke ili ne estas historie nekontraŭdireble pruveblaj. Se oni indikus, la esenco de la enhavo tute ne estus tuŝetita.
Krome la eklezio evitu prezenti sin kvazaŭ ĝi sola posedus la veron. La tuta eklezia organizaĵo ne perdas ion, se ĝi
konfesas proprajn erarojn kaj dubojn. Aparte la biblia verso el Johano 14:6 [*] bezonas interpretadon, kiu ne estas taŭga kiel atako al aliaj religioj.
____________________
Mi dankas al ĉiuj, kiuj donis al mi la impulsojn por ĉi tiu e-libro. Grandan dankon al Peter Weide kaj Robert Bogenschneider pro la korektado kaj multaj proponoj, kiuj plibonigis la tekston.
La Ligo de Libera Kristanismo (Bund für Freies Christentum) estas asocio de homoj, kiuj taksas sin esti survoje al libere engaĝita kristaneco
'La Principoj' [*]
De la Ligo de Libera Kristanismo (1995)
Libera de dogmaj katenoj el la pasinteco, ● Enfokusigante al Dio, kiun ni spertas ĉe Jesuo kiel liberiganta amo,
Libera de ĉiaj kredopremoj, ● Serioze konsiderante veran propran kaj fremdan religian sperton,
Libera de la regado de aŭtoritataj religiaj strukturoj, ● Prosperigante homan kaj religian memstarecon kaj emancipon,
Libera de idolkulta kredo al la litero de la Biblio, ● Aŭskultante kun engaĝo la centran mesaĝon de la Biblio pri la komencanta Dia regno,
Libera de senspirita sekteca fanatismo, ● En intelekta sincereco kaj sen simpla pensado en ŝablonoj
Libera de la katenigo per nura kutimo, ● Serĉante novajn eblojn por sperti la kredon ĉe aliaj homoj kaj kulturoj,
Libera de timoj kontraŭ kontaktoj al fremdaj homoj kaj kulturoj, ● En amo al ĉiuj homoj kiel tiaj, en kiuj la spirito de Dio viglas,
Libera de netoleremaj postuloj pri absoluteco, ● Malfermita en dialogoj por homoj kun alia kredo,
Libera de misiema alproprigo de la aliaj, ● Klopodanta lerni unu de la alia kaj interŝanĝi la riĉecon de la kredo,
Libera de la timo al novaj evoluoj, ● Sin etendiĝante al novaj ŝtupoj de la homa evoluo,
Libera de la eraro, ke la homo ĉiam estas la centro por ĉio, ● En aktiva respekto por la tuta kreitaĵo,
Libera de la kapitulacio al la sensenca nenio, libera de la ĉiam detruanta, agresema, depresiiga aŭ indiferentiga povo de tia submetiĝo, ● En liberiganta kaj aktiviganta konfido al la potenco de Dio, en kiu ĉio ricevas sian sencon, kaj en kiu ni estas absolute akceptitaj.
____________________
Titolo
Atentu: Eklezio!
Ne timu la veron
Autoro
Klaus Friese
Versio 1.1
Originala versio Achtung: Kirche!
Keine Angst vor der Wahrheit esperantigis Klaus Friese
Copyright
© Klaus Friese, Hamburg 2019 E-Mail: friese@esperanto-hamburg.de
Titelbild
Altaro dum la festo de rikolto Foto: Jong-Ae Friese