Ĉio komenciĝis en varma julia posttagmezo. Sinjoro Dukov rapidis hejmen. Li ŝvitis, lia kapo doloris kaj li planis reveninte hejmen, tuj senvestiĝi kaj eniri la banejon, kie la friska akvo freŝigos lin.
Li iris sur la strato, sed io igis lin halti kaj alrigardi la vitrinon de la vendejo, preter kiu li pasis. Estis malgranda vitrino de antikvaĵvendejo. Ordinare en la vitrinoj de aliaj antikvaĵvendejoj estis sennombraj aĵoj: malnovaj libroj, vazoj, pentraĵoj, muzikinstrumentoj, kandelingoj, sed en tiu ĉi vitrino staris nur unu infana pupo kaj verŝajne ĝi vekis la atenton de sinjoro Dukov. Li haltis por pli bone trarigardi la pupon. Ĝis nun li neniam interesiĝis pri pupoj. Li havis nek infanojn, nek nepojn.
Kiam li estis knabo, li ludis per ludiloj por knaboj: ligna pafilo, infana kamioneto, infana pafarko. Pli ĝuste li havis iajn ludilojn, sed malofte li ludis per ili. Lia patro, serioza, severa viro, ne permesis al li ludi. La patro instruis lin legi jam en la frua infaneco, aĉetis por li librojn, kiujn sinjoro Dukov devis diligente legi kaj poste rakonti al la patro. Tiel lia infaneco pasis en librolegado kaj li ne memoris ĉu li havis ŝatatan ludilon aŭ ne.
Nun sinjoro Dukov atente rigardis la pupon, kiu estis alta ĉirkaŭ kvindek centimetrojn kun blonda hararo, mola kiel silko, helverdaj okuloj kaj kun longa blua robo, kies ŝtofo iom brilis. La glata vizaĝo de la pupo eligis karecon kaj al sinjoro Dukov ŝajnis, ke la pupo ridetas. Ĝiaj teneraj lipoj estis iom malfermitaj kaj videblis la dentoj kiel etaj perloj. Sur la dekstra brako de la pupo estis etikedo kun surskribo “Sonja”, verŝajne ĝia nomo.
Kelkajn minutojn sinjoro Dukov staris senmova antaŭ la vitrino kaj ne povis klarigi al si mem kial tiel atente li observas tiun ĉi pupon. Li eĉ ironie nomis sin gapulo. Fin-fine li turnis sin por ekiri, sed tuj denove haltis. Ŝajne la pupo okulsignis al li. Sinjoro Dukov ekridetis. “Eble mi suferis sunfrapon aŭ mi fartas malbone – meditis li.” Tamen li alrigardis la pupon. Ne. Ne eblis. La pupo estis senmova. Li ekiris kaj la pupo denove okulsignis. Nun sinjoro Dukov tre bone vidis, ke ĝi okulsignis per sia dekstra okulo kaj tio tute ne estis dubinda. Sinjoro Dukov meditis. Plej verŝajne en la pupo estas iu meĥanismo per kiu de tempo al tempo ĝi okulsignas. Tio tiklis la scivolon kaj li decidis eniri la vendejon kaj pli detale trarigardi la pupon. Li malfermis la pordon kaj enpaŝis en obskuran ejon, kie sur la bretoj videblis diversaj bagatelaĵoj. Kvazaŭ neniu estis ene, sed subite de iu angulo aperis malalta blankhara oldulo, kiu afable salutis lin:
– Bonan tagon sinjoro. Kion vi bonvolos?
Dukov ne povis tuj diri kion li deziras kaj nur demandis:
– Ĉu eblas, ke mi vidu la pupon, kiu estas en la vitrino.
– Kompreneble – respondis la oldulo kaj facilmove proksimiĝis al la vitrino por preni la pupon.
– Tiu ĉi pupo – diris li – estas unika. Oni faris ĝin en Germanio, en la kvardekaj jaroj de la pasinta jarcento dum la milito. Ĝi prononcas “panjo” kaj havas nomon “Sonja” – kaj la oldulo montris la etikedon sur ĝia brako. Poste li iom klinis la pupon kaj ĝi sible prononcis “panjon”.
– Ĉu la pupo okulsignas? – demandis Dukov.
La oldulo alrigardis lin embarasite.
– Kion vi diras – ne komprenis li.
– Ĉu ĝi okulsignas? – ripetis Dukov.
– Ne. Tute ne – respondis la vendisto. – Tio estas pupo, ne homo kaj ĝi ne povas okulsigni.
– Kiam mi estis ekstere, antaŭ la vitrino, mi tre bone vidis, ke ĝi okulsignas – diris Dukov.
La oldulo rigardis lin mirigite kaj verŝajne opiniis, ke Dukov estas mensmalsana. Eĉ en liaj grizaj okuletoj aperis timo. Por montri al la vendisto, ke li estas tute normala, Dukov demandis lin kial nur la pupo estas en la vitrino.
– Mi devas rapide vendi ĝin – respondis la oldulo. – Mi promesis al konata familio nepre vendi ĝin kaj tial nur ĝi estas en la vitrino.
– Kiom ĝi kostas? – demandis Dukov.
La oldulo diris la prezon kaj Dukov nevole fajfis.
– Ĉu tiom multekosta?
– Ja, mi diris al vi, ke ĝi estas unika. Delonge jam ne estas tiaj pupoj. Verŝajne en la tuta mondo estas nur tri aŭ kvar similaj…
– Dankon. Vi tre afablis. Ĝis revido – diris Dukov kaj rapide eliris el la vendejo.
Li revenis hejmen kaj kiel li planis, tuj eniris la banejon kaj bone freŝigis sin. Poste li sidis en la ĉambro kaj trafoliumis la ĵurnalon, kiun li alportis. Kiam la suno komencis subiri, Dukov eliris el la domo por iom promenadi. En la proksima parko li sidis sur benko sub la ombro de malnova akacio.
Dukov loĝis sola. Li ne havis familion. Kiam li estis juna li ne edziĝis. Poste li bedaŭris, sed iom post iom alkutimiĝis al la soleco. Lia tagordo estis preciza kaj neniu maltrankviligis lin. Dum li estis en la parko, li forgesis la pupon. Vespere li revenis hejmen, spektis iom la televiziajn novaĵojn kaj poste ekdormis. Kutime li rapide ekdormiĝis. Tamen ĉi nokte li sonĝis la pupon, kiu denove okulsignis al li. Dukov vekiĝis kaj ĝis la mateno li ne povis ekdormi.
Tutan tagon li meditis pri la pupo, ne povis ion alian fari kaj tute ne eblis liberiĝi de ĝi. Tri noktojn li sonĝis ĝin. La kvaran tagon li iris en la vendejon kaj aĉetis la pupon. La oldulo kun la grizaj okuletoj estis senlime feliĉa kaj ne ĉesis paroli dum pakis la pupon.
– Sinjoro, vi aĉetis unikan pupon. La mono, kiun vi donis, ne estis vana. Via nepino ege, ege ĝojos.
Dukov prenis la pupon kaj rapidis hejmen por ke lin ne renkontu iu konato, kiu priridos lin. Hejme Dukov metis la pupon sur la komodo ĉe la televidilo kaj provis forgesi ĝin, sed de tiu ĉi momento lia vivo ŝanĝiĝis.
Kiam li estis hejme, la pupo ridetis kaj okulsignis al li, sed ofte li forestis kaj kiam revenis la pupo rigardis lin malafable kaj kolere. En la unuaj tagoj Dukov opiniis, ke tiel ŝajnas al li, sed poste konvinkiĝis, ke ne eraras. Li eĉ sentis, ke la pupo parolas al li. Ĝi parolis senvoĉe kaj sen vortoj, sed li komprenis ĉion. La pupo rakontis, ke ĝin posedis multaj knabinoj kaj ĝi loĝis en diversaj familioj, iuj el ili tre riĉaj. La homoj estis bonaj kaj malbonaj. La plej interesa estis la historio pri iu familio, en kiu la patro de la knabino mortis. La viro, al kiu edziniĝis la patrino, ne amis la knabinon kaj foje-foje vangofrapsi ŝin. La pupo decidis doni al li bonan lecionon. Foje, kiam la patro vangofrapis la knabinon, la pupo alrigardis lin kaj lia dekstra brako ekpendis senmova. Tutan semajnon li ne povis teni kaj la kuleron, kaj la forkon kaj li ne komprenis kia estas la kialo, sed plu li ne vangofrapis la knabinon.
Dukov demandis sin ĉu la pupo havas riĉan fantazion aŭ li mem subkonscie elpensas tiujn ĉi historiojn. De tago al tago li iĝis pli embarasita kaj pli embarasita, kaj ne sciis ĉu li sonĝas, deliras aŭ ĉio estas reala.
Foje li decidis veturi al la maro por unu semajna ripozo. Kiam li prepars sin por la veturado, la pupo rigardis lin kolere. Li ŝajnigis, ke ne rimarkas ĝin.
Kiam post semajno li revenis, la pupo ne estis hejme. Dukov ne povis kompreni kiel ĝi malaperis. Li serĉis ĝin en la tuta loĝejo, sub la skribotablo, sub la lito, sed nenie trovis ĝin. De tiu ĉi tago li ĉagreniĝis. Ja, li perdis sian la plej karan amikon.
Sofio, la 28-an de Julio 2017