JULIAN MODEST
krimromano, originale verkita en Esperanto
3. La 15-an de aprilo
La aprilaj matenoj en Marino estis sunaj kaj serenaj. Nerimarkeble la vintro forpasis. Fopasis marto kun la siblaj ventoj, kiuj longe blovis de la maro, atakis la urbon kaj alportis majestajn ondojn. La grizaj nuboj malaperis. Kvazaŭ nevidebla mano kolektis kaj forportis ilin ien malproksimen. La ĉielo iĝis blua, diafana kiel senkulpa okulo infana. La suno pli forte brilis, varmigis la teron, en la kortoj la fruktaj arboj ekfloris kiel fianĉinoj en blankaj roboj. Unu post alia komencis aperi la floroj, kies buntaj koloroj: ruĝaj, flavaj oranĝaj, helviolaj, ornamis la bedojn, kvazaŭ pentristo faris belegajn mozaikojn.
Bonhumoro obsedis la homojn. La stratoj iĝis pli bruaj, pli viglaj, la kafejoj pli plenaj kaj en ili de matene ĝis vespere estis junuloj, maljunuloj, kiuj kafumis, babilis, atendante jam la someron, kiam en Marinon komencos veni ripozantoj.
La du urbaj hoteloj same jam estis pretaj por la ripozantoj. Iliaj posedantoj iom riparis ilin, farbis la murojn, ŝanĝis iujn meblojn, ordigis la ĉambrojn.
Aprilo estis trankvila kaj agrabla, sed malbona novaĵo kiel raba birdo traflugis la urbon. Unue ne ĉiuj loĝantoj komprenis kio okazis, sed la famo ekvagis de homo al homo, de kafejoj al vendejoj kaj sur la stratoj oni maltrankvile demandis unu la alian:
-Ĉu vi jam aŭdis? Klara, la filino de doktoro Veselinov, malaperis. Jam du tagojn ŝi ne revenas hejmen. Neniu scias kie ŝi estas kaj kio okazis al ŝi. Oni serĉas, sed nenie trovas ŝin.
Klara estis lernantino en la dekunua klaso en la gimnazio. Ŝi lernis en urbo Burgo kaj ĉiun matenon kun Veronika, samklasanino, ŝi veturis buse tien. Marde matene je la sepa horo Klara eliris el la domo kaj ekveturis al la lernejo, sed posttagmeze ŝi ne revenis. Ŝia patrino, Darina, tuj telefonis demandi kie ŝi estas, sed la poŝtelefono de Klara ne funkciis. Darina ege maltrankviliĝis kaj kuris al la domo de Veronika demandi kio okazis.
La patrino de Veronika same serioze maltrankviliĝis, kiam Darina sonoris ĉe la pordo de ilia domo kaj demandis:
-Saluton, Nina. Ĉu Veronika revenis de la lernejo?
-Jes. Ŝi estas hejme – respondis Nina.
-Ĉu hazarde Klara ne estas ĉe vi?
-Ne. Kial? – surpriziĝis Nina. – Ĉu okazis io?
-Hodiaŭ ŝi ne revenis de la lernejo kaj mi ŝatus paroli kun Veronika – diris Darina.
-Bonvolu.
Nina invitis Darinan enen.
-Veronika estas en sia ĉambro kaj tuj mi vokos ŝin.
Post minuto Veronika venis kaj Darina per tremanta voĉo demandis ŝin:
-Veronika, hodiaŭ Klara ne revenis de la lernejo. Ĉu vi scias kio okazis? Vi estas amikinoj, ĉiutage vi kune iras al la lernejo. Ĉu vi ne veturis kune buse al Marino?
Veronika, knabino kun ege blanka vizaĝo, longaj nigraj haroj kaj okuloj kiel migdaloj, alrigardis Darinan kaj iom embarasite diris:
-Mi kaj Klara eliris el la lernejo post la fino de la lernohoroj, sed ni ne ekiris kune al la bushaltejo. Klara diris, ke pli malfrue veturos al Marino.
-Kian okupon ŝi povus havi en Burgo? – demandis surprizite Darina.
-Mi ne sicias. Ŝi nur diris, ke iom pli malfrue veturos al Marino.
-Dio mia! Mi provis kelkfoje telefoni, sed ŝia telefono ne funkcias kaj jam tri horojn ŝi ne revenas. Certe io malbona okazis. Klara ĉiam diras al mi, kiam ŝi malfruiĝos aŭ devas resti iom pli en Burgo, sed ĉi matene nenion ŝi diris…
-Ne maltrankviliĝu – mildvoĉe diris Nina. – Mi certas, ke ŝi baldaŭ revenos. Ja, ŝi jam estas sufiĉe aĝa. Vi ne devas ĉiam kontroli ŝin. Vi scias, ke la knabinoj jam pensas pri amikoj kaj povas esti, ke en Burgo ŝi havas rendevuon kun iu knabo.
-Jes, sed ĝis nun Klara neniam menciis al mi pri knabo. Eble vere iu amindumas ŝin, sed mi estos pli trankvila, se mi scius tion – preskaŭ plore diris Darina.
Ŝi silentis, streĉe rigardis antaŭ si, iom movigis lipojn, kvazaŭ flustris ion al si mem. En ŝiaj mielkoloraj okuloj estis timo kaj konfuzo. Darina ne sciis kion fari. Ankoraŭfoje ŝi demandis:
-Veronika, mi petas vin. Ĉu hazarde Klara ne menciis al vi nomon de iu knabo? Ĉu ŝi ne parolis pri rendevuo kun iu? Mi petas vin, rememoru bone. Eble vi konversaciis kun Klara pri knaboj. Ja, vi estis tre bonaj amikinoj…
-Neniam ni parolis pri knaboj kaj kun neniu ŝi rendevuis – diris Veronika kaj alrigardis flanken. Ŝi kaŝis ion, sed ne eblis enpenetri ŝiajn pensojn.
-Mi estas tute embarasita – diris Darina kaj peze elspiris. – Kion mi faru? La sola espero estas, ke Klara telefonos. Povas esti, ke ŝi telefonos al vi, Veronika. Bedaŭrinde ŝia telefono daŭre ne funkcias – kaj Darina denove provis telefoni, sed nesukcese.
-Mi petas pardonon pro la ĝeno – diris ŝi al Nina. – Mi petas, se hazarde vi ekscos ion, bonvolu tuj telefoni al mi.
-Ĝis revido, Darina – diris Nina. – Mi certas, ke baldaŭ Klara revenos. Kredu. Vi ne devas malesperiĝi. Ja pasis nur kelkaj horoj, ŝi nepre revenos.
Nina ĉirkaŭbrakis Darinan, akompanis ŝin al la korta pordo, longe staris kaj rigardis post ŝi. Darina iris malrapide, kvazaŭ surhavis sur la dorso sakon plenan da ŝtonoj. “Jes, diris al si mem Nina, malfacila estas la patrina sorto.”
Kiam Darina atingis la stratangulon, Nina turnis sin, eniris la domon kaj tuj iris al la ĉambro de Veronika. Veronika sidis ĉe la skribotablo kaj ion skribis. Nina ekstaris malantaŭ ŝi kaj serioze diris.
-Mi deziras paroli kun vi.
-Ni parolu poste. Nun mi skribas la hejman taskon pri matematiko.
-Ne! Ni parolos tuj! – firme diris Nina. – Rigardu min! Tre serioze mi demandas ĉu vi scias ion pri Klara. Ĉu ŝi havas amikon? Ĉu ŝi iris en lian hejmon? Ĉu ŝi kverelis kun la gepatroj kaj tial ne revenis en la domon? Diru! Vi certe sicas ion.
-Nenion mi scias! – iom pli laŭtvoĉe diris Veronika. – Mi kelkfoje ripetis – nenion mi scias! Kion vi deziras de mi?
-Veronika, tio, kio okazis estas serioza. Vi vidis la patrinon de Klara. Ŝi maltrankviliĝas. Mi petas vin, diru. Vi estas la plej bona amikino de Klara.
-Lasu min. Mi havas malfacilan hejman taskon kaj mi deziras finfari ĝin.
-Bone, tamen pripensu. Post jaroj vi estos patrino kaj tiam vi eksentos la patrinan doloron.
Nina eliris el la ĉambro de Veronika. Ŝi bone komprenis, ke Veronika kaj Klara estas en aĝo, kiam tre malfacile eblas konversacii kun ili. “Mi deziris, ke mi kaj mia filino estu amikinoj, meditis Nina, ke ni ĉion konfesu unu al alia, ni parolu sincere pri ĉiuj problemoj. Mia filino ne havu sekretojn de mi, mi sciu ŝiajn ĝojojn kaj malĝojon, ŝiajn dolorojn, ŝi unue al mi diru ĉion, kio turmentas ŝin. Ŝi sincere rakontu al mi siajn timojn, dubuojn, suspektojn. Jes, tion mi deziris, sed mi malsukcesis.
Mia filino ne estas mia amikino. Veronika kaŝas de mi siajn sentojn kaj neniel mi povas kompreni kion ŝi sentas, kion pensas, kion ŝi opinias pri mi. Veronika ne deziras konversacii kun mi. Ŝi preferas esti sola kun siaj problemoj, venkoj kaj malvenkoj. Inter ni estas abismo kaj mi ne trovas ponton por transiri tiun ĉi abismon.”
Nina estis instruistino en baza lernejo kaj en tiu ĉi momento ŝi sentis senreviĝon. “Ja, mi helpas la infanojn, kiujn mi instruas, sed mi ne povas helpi mian propran filinon. Por ŝi mi estas fremdulino. “