Filip malfermis okulojn. En la unua momento ŝajnis al li, ke ĉio ĉirkaŭ li estas blanka. Blankaj muroj, blanka plafono, blankaj litoj kaj ŝranketoj ĉe la litoj. “Kie mi estas? – demandis sin Filip. – Ĉu mi sonĝas?” Sed li ne sonĝis, kuŝis en lito, kovrita per blanka littuko. Preskaŭ tutan minuton li restis senmova en la lito. Poste al li proksimiĝis maljuna viro. Filip aŭdis la bruon de liaj pantofloj sur la marmora planko. La viro kliniĝis super Filip kaj ekridetis. Li estis ĉirkaŭ sepdekjara kun densa blanka haro, grizaj lipharoj kaj nigraj okuloj, kiuj brilis.
– Fin-fine vi vekiĝis – ekparolis la viro mallaŭte kaj Filip eksentis en lia voĉo varmecon kaj zorgemon, sed lia prononco estis stranga. – Kiel vi fartas? – demandis la nekonata viro, rigardante Filip per siaj grandaj okuloj.
Filip provis ion respondi, sed ne havis fortojn kaj nur palpebrumis.
– Vi vekiĝis, vi vekiĝis – ripetis la viro.
Kelkajn minutojn ili rigardis unu la alian kaj poste Filip pene ekflustris:
– Kie mi estas?
– En hospitalo – respondis la viro.
– Ĉu en hospitalo? Kio okazis?
– Ĉu vi ne memoras? Vi katastrofis kaj oni alportis vin ĉi tien antaŭ semajno, sed dank’ al Dio vi vekiĝis. La danĝero pasis.
– En kiu hospitalo mi estas? – demandis Filip.
– En la urba hospitalo, en Tesaloniko.
– En Tesaloniko – ripetis Filip kaj komencis malrapide rememori kio okazis.
Kun siaj amikoj Anton kaj Miro, Filip vojaĝis aŭte al Greklando. Anton havis vendejon en Sofio kaj devis aĉeti varojn de Ateno. Filip kaj Miro akompanis lin. Reveninte de Ateno, ili vizitis kelkajn grekajn urbojn. Estis agrabla veturado, sed proksime al Tesaloniko ilia aŭto katastrofis. Anton kaj Miro feliĉe ne vundiĝis, sed Filip perdis la konscion.
– Jam tutan semajnon vi estas en la hospitalo – klarigis la maljunulo.
– Kie estas miaj amikoj?
– Ili bone fartas, venis vidi vin, sed ne povis plu resti en Greklando. Ilia mono finiĝis kaj ili forveturis al Bulgario, petis min, ke mi zorgu pri vi.
– Dankon.
-Ne danku al mi, sed al Dio, kiu savis vin.
Post du tagoj Filip komencis leviĝi de la lito kaj fari kelkajn paŝojn en la ĉambro. Oĉjo Kostas, tiel nomiĝis la maljunulo, daŭre zorgis pri li, donis al Filip akvon, helpis lin ekstari de la lito, apogis lin, kiam Filip paŝis en la ĉambro.
– Oĉjo Kostas – demandis foje Filip – vi sufiĉe bone parolas bulgaran lingvon, sed via prononco estas iom stranga. Kie vi lernis ĝin?
– Mi lernis la lingvon de mia avino, sed kiam ŝi mortis, mi forgesis ĝin. Mia patrino evitis paroli bulgare, sed nun kun vi mi komencis rememori la lingvon.
– Kaj kial vi estas en la hospitalo? – demandis Filip.
– Mi havas malnovan malsanon. Mia stomako doloras kaj de tempo al tempo oni kuracas min ĉi tie.
Ĉiutage la kuracistoj vizitis la malsanulojn kaj Filip demandis ilin kiam oni ellasos lin el la hospitalo. La kuracistoj respondis, ke li devas resti ankoraŭ kelkajn tagojn, por ke ili estu certaj, ke li bone resaniĝis.
Ekstere la arboj verdiĝis. La ĉielo diafane bluis kaj la suna lumo estis kiel akvofalo. Filip deziris pli baldaŭ forlasi la hospitalon kaj reveni en Bulgarion. Ĉiutage liaj amikoj telefonis al li kaj ĝojis, ke li jam bone fartas. Anton diris, ke kiam oni ellasos Filip el la hospitalo, li venos aŭte kaj kune revenos en Bulgarion.
Posttagmeze Filip kaj Oĉjo Kostas kutimis promenadi en la parko de la hospitalo. Ili sidiĝis sur benko kaj konversaciis. Filip rakontis pri si, pri Sofio. Li estis inĝeniero, fakulo pri komputiloj kaj diris al la maljunulo, ke jam ege mankas al li la konatoj kaj la parencoj en Sofio.
Foje, kiam ili sidis sur benko sub olivarbo, Oĉjo Kostas alrigardis Filip kaj malrapide ekparolis:
-Filip, mi deziras diri ion al vi.
-Diru, Oĉjo Kostas – ekridetis Filip.
-Temas pri mia filino. Mi havas nur unu tridekjaran filinon. Ŝia nomo estas Irini. Mia edzino forpasis antaŭ kvin jaroj. Irini loĝas kaj laboras en Ateno, sed ŝi ne estas edzinita kaj tio maltrankviligas min. Ŝi devas jam edziniĝi, havi infanojn. Mi estas maljuna kaj mi deziras vidi nepojn. Mi ne scias kiom da tempo mi ankoraŭ vivos. Do, mi deziras konatigi vin kun Irini kaj vi edziĝu al ŝi.
Filip alrigardis lin konsternite.
-Ĉu vi parolas serioze, Oĉjo Kostas?
-Jes. Mia filino estsas bela. Vi vidos ŝin. Post kelkaj tagoj ŝi venos en la hospitalon.
-Sed mi kaj via filino ne konas unu la alian. Povas esti, ke mi ne plaĉos al ŝi – diris Filip.
-Vi plaĉos al ŝi. Mi parolis telefone kun ŝi kaj mi diris, ke vi estas tre bona junulo, edukita, inteligenta.
-Sed Oĉjo Kostas…
-Ne maltrankviliĝu. Vi kaj Irini vivos tre bone. Nenio mankos al via familio. Mi havas dudek ardekojn olivan arbaron, oranĝajn ĝardenojn. Ĉi tie, en Tesaloniko, mi havas grandan domon kaj en Ateno – luksan apartamenton. Mi havas monon. Iu devas heredi mian havaĵon, sed bedaŭrinde Irini ankoraŭ ne edziniĝas. Mi ne deziras, ke ŝi vivu sola. Ŝi nepre devas trovi bonan edzon. Tiam mi decidis paroli kun vi. Vi estas bona junulo. Vi estas bulgaro. En mi kaj en Irini same estas bulgara sango. Vi ambaŭ havos infanojn kaj tiel vi daŭrigos nian genton. Diru “jes”. Vi plaĉos al Irini. Ŝi similas al mi. Al ŝi plaĉas viroj kiel vi. Vi estas svelta, alta kun bluaj okuloj kaj hela hararo. Irini estas kiel mi. Ŝi havas nigrajn okulojn kaj nigran hararon.
-Oĉjo Kostas, vi ĉion pripensis, sed mi ne ŝatas loĝi en Greklando.
– Vi ne estas edziĝita, ĉu ne?
– Ne – respondis Filip.
– Do, ne estas problemo. La homo loĝas tie, kie bone fartas. Ĉi tie vi havos ĉion. Vi kaj Irini povus loĝi aŭ en Tesaloniko aŭ en Ateno. Mi ne miksiĝos en via familia vivo. Vi kaj Irini estos feliĉaj, vi havos infanojn kaj vi bone interkompreniĝos.
Oĉjo Kostas eksilentis. “Esti patro – estas respondeco – meditis Filip. – La patroj senĉese zorgas pri la bono de siaj infanoj. Oĉjo Kostas maltrankvilĝis, ke Irini ankoraŭ ne edziniĝas. Li deziras nepojn. Li laboris, havigis domojn, ĝardenojn kaj nature deziras, ke iu daŭrigu lian laboron, iu zorgu pri tio, kion li akiris en la vivo.”
Post du tagoj Irini venis en la hospitalon por viziti sian patron. Oĉjo Kostas konatigis ŝin kun Filip. Vere ŝi estis bela, havis sveltan korpon, ŝia hararo estis longa, peĉkolora kaj ŝiaj okuloj brilis kiel la okuloj de Oĉjo Kostas, sed la plej bela estis ŝia rideto, kara kaj bonanima. Ŝi estis ĉirkaŭ tridekjara, ĝuste en tiu ĉi aĝo, kiam la virinoj estas kiel maturaj fruktoj kun dolĉa suko.
Irini ne sciis bulgaran lingvon kaj Filip kaj ŝi konversaciis angle. Ŝi demandis Filip kiel li fartas kaj ĉu ŝi povus helpi lin per io. Ŝi proponis al li, ke post la eliro el la hospitalo, li restu kelkajn tagojn en la domo de ŝia patro en Tesaloniko. Irini diris, ke Oĉjo Kostas rakontis al ŝi pri Filip kaj Oĉjo Kostas ekamis Filip kiel filon.
Oĉjo Kostas sidis apud ili, aŭskultis ilin, malgraŭ ke li ne komprenis anglan, sed lia vizaĝo esprimis senliman feliĉon.
La sekvan tagon alvenis Anton, la amiko de Filip, kaj Filip preparis sin reveni en Sofion. Li adiaŭis Oĉjon Kostas. La maljunulo donis al li papereton.
– Jen – diris li – estas mia adreso kaj telefonnumero. Pripensu kaj se vi decidos, venu. Ni faros grandan edziĝfeston.
– Koran dankon, Oĉjo Kostas. Dankon pro ĉio, pri la helpo kaj la zorgoj, sed mi ne deziras mensogi vin, nek Irini. Sincere mi diras al vi, ke mi ne povas akcepti vian proponon. Mi ne povas forlasi miajn parencojn kaj veni loĝi ĉi tie. Vi scias, ke ĉiu arbo kreskas tie, kie oni plantis ĝin – diris Filip.
– Jes, vi pravas. Estu sana kaj ne forgesu min. Mi deziras al vi bonan vojaĝon al Bulgario – diris la maljunulo.
Filip manpremis lin, alrigardis lin kaj denove rimarkis en liaj okuloj la karecon, kiun li vidis unuan fojon, kiam Oĉjo Kostas alparolis lin en la hospitala ĉambro.
Sofio, la 26-an de julio 2017