La ponto de la amo

Julian Modest

Iuj vilaĝoj estas alte en la montaro. Ili kaŝas sin en densaj arbaroj aŭ sub krutaj rokoj kaj iliaj domoj similas al grego da blankaj ŝafoj. Tiujn ĉi vilaĝojn vidas nur la agloj, kiuj malrapide kaj majeste rondflugas super ili. Tie, alte en la montaro, estas vilaĝo Steleto. Pli ĝuste estas du vilaĝoj – Alta Steleto kaj Malalta Steleto. Ili situas je du bordoj de rivero Furioza Jana, montara rivero, rapidega, brua, tondra, kiu saltas de ŝtono al ŝtono kaj ĝia minaca muĝado similas al hurlo de kolera drako, kiu kaŝas sin en la densa arbaro.

Jam de multaj jaroj inter Alta Steleto kaj Malalta Steleto estas kruela malamo. Neniu scias kaj neniu memoras kiam komenciĝis tiu ĉi malamo. La loĝantoj de du vilaĝoj ne kuraĝas trapasi la riveron, ĉar se iu trapasus ĝin kaj irus en alian vilaĝon, li aŭ ŝi estos malbenita aŭ mortigita. La junuloj el Alta Steleto ne edzinigas junulinojn el Malalta Steleto kaj inverse. La gevilaĝanoj el du vilaĝoj nur kolere rigardas unu la alian de la kontraŭaj bordoj. La rivero estas sanga limo kaj ĉiuj staras malproksime de ĝi.

Tamen foje okazis miraklo. Pirin, junulo forta kaj kuraĝa el vilaĝo Malalta Steleto ekamis Rilan, belegan junulinon el Alta Steleto. Rila estis svelta junulino kun okuloj kiel prunoj kaj hararo nigra kiel ebono. Kiam Rila rigardis junulon, fajro ekflamis en lia animo kaj nenio eblis estingi ĝin.

Pirin estis alta korpolenta kun brakoj fortaj kiel ŝtalo. Arbohakisto, li spertis forhaki eĉ la plej dikan arbon. Lia sunbrunigita vizaĝo similis al ĵus bakta pano kaj liaj okuloj bluis kiel montaj lagoj. La amo inter Rila kaj Pirin estis tiel forta, ke nenio timigis ilin, nek la minacoj, nek la malbenoj de la homoj.

Iun nokton Pirin kaŝe trapasis la riveron por preni Rilan, tamen okzis io terura. Pirin kaj Rila dronis en la rivero. Neniu komprenis kiel tio okazis. Ĉu ili falis en la kirlantan riveron aŭ iu postsekvis ilin kaj dronigis ilin. Tutan semajnon neniu sciis, ke Pirin kaj Rila mortis. Ili malaperis senspure. Tamen iu knabo, paŝtisto, vidis iliajn kadavrojn ĉe arbusto, en loko, kie la rivero ne tiel rapide fluas. Oni entombigis ilin. Pirin en vilaĝo Malalta Steleto kaj Rila – en Alta Steleto.

La ĉagreno pri ili estis granda. La plej forte tristis Zamfir, la patro de Rila. Ŝi estis lia sola ido kaj post ŝia morto Zamfir forvelkis. Li eksimilis al ombro. Antaŭe li estis forta kiel jarcenta kverko. Nur dum kelkaj tagoj lia hararo iĝis blanka kiel la neĝo sur la pinto Dia Roko, lia vizaĝo – griza kiel cindro, la lumo en liaj okuloj malaperis.

Zamfir estis konstruisto. Multajn domojn li konstruis en vilaĝo Alta Steleto, sed post la morto de Rila li ĉesis labori. Tutan tagon li sidis sur ŝtono antaŭ sia domo, kiu estis supre, ĉe la pinarbaro, li rigardis la riveron kaj silentis. Ĉu li meditis pri io aŭ li rememoris Rilan, kiam ŝi estis eta infano. Tiam li portis ŝin surŝultre kaj kun ŝi lude kuris tra la herbejo kiel rapida cervo.

Iun someran tagon Zamfir diris:

-Tio plu ne devas esti! Mi konstruos ponton super Furioza Jana.

Kaj li komencis konstrui la ponton. Antaŭe neniu eĉ pensis pri ponto super la rivero. La vilaĝanoj el Alta Steleto diris, ke Zamfir freneziĝis pro la tristo. Aliaj miris pri lia decido, iuj priridis lin. Tamen Zamfir konstruadis la ponton kaj silentis. Li mem portis ŝtonojn, lignon, faris subtenilojn. De matene ĝis sunsubiro li laboris, sed nokte iu detruis la konstruon, faritan dum la tago. Zamfir tamen ne ĉesis labori. Obstina li estis kaj li sukcesis. Super Furioza Jana ekestis ponto, ŝtona, blanka kiel forta etendita brako al alia bordo. Sur ŝtono ĉe la ponto Zamfir ĉizis la vortojn: “Tiun ĉi ponton mi konstruis je rememoro de Rila kaj Pirin kaj mi nomis ĝin “La Ponto de la Amo”.

Dum longa tempo neniu pasis tra la ponto. Ĝi staris super la rivero kaj la vilaĝanoj el du vilaĝoj nur silente rigardis ĝin. Unue la infanoj el la vilaĝoj ludis ĉe la ponto, poste ili komencis pasi sur ĝi. La minacoj de la gepatroj ne timigis ilin. La infanoj plenkreskis, komencis geedziĝi, fondis familiojn kaj Malata kaj Alta Steletoj iĝis unu vilaĝo.

 

Julian Modest