(El la novelaro “La fera birdo”, eldonejo Libera)
Kiam ili konatiĝis la printempo kiel mirinda birdo vastigis buntajn flugilojn. La ĉielo bluis, la herbejoj verdis, la arboj floris. Margarita estis malalta, svelta, simila al fragila arbido. Ŝi havis brunajn okulojn kaj lipojn kiel rozan burĝonon. Ŝia hararo onde kovris ŝiajn ŝultrojn.
Rosen kaj Margarita lernis en unu sama lernejo, sed en diversaj klasoj. En la komenco de monato marto en la lernejo okazis literatura konkurso, en kiu ambaŭ partoprenis. La temo de la konkurso estis: “La mondo de floroj kaj beleco”.
Jam de la infaneco Rosen verkis versaĵojn, sed al neniu li kuraĝis montri ilin. Kiam li estis malĝoja aŭ io forte impresis lin, li sidis en la parko kaj verkis. La vortoj fluis kiel torento. Iu kvazaŭ diktus ilin al Rosen, li skribis kaj nerimarkeble la poemo aperis sur la blanka folio. Rosen jam havis kelkajn kajerojn kun poemoj. Liaj emocioj, imagoj, revoj, sopiroj estis en tiuj ĉi poemoj.
Kiam oni anoncis la rezultojn de la literatura konkurso, Rosen surpriziĝis. Li tute ne supozis, ke lia poemo estos premiita. Li gajnis duan premion. Tio estis lia unua poezia sukceso. Margarita gajnis la unuan premion. Tiel dank’al la literatura konkurso Rosen kaj Margarita konatiĝis. Ili komencis renkontiĝi ĉiutage, post la lernohoroj, en la loĝkvartala parko, kiu allogis ilin per la silento kaj trankvilo. Ili sidis sur benko sub la branĉoj de olda kaŝtanarbo kaj legis siajn poemojn unu al alia. Tiuj ĉi momentoj estis la plej belaj en la vivo de Rosen. Li aŭskultis la melodian voĉon de Margarita kaj kvazaŭ li vidus vastajn kampojn, altajn montojn, marajn ondojn kaj orecajn sunsubirojn.
En la parko estis malnova preĝejo, blanka kiel mevo kaj ne tre granda. Sur la kupolo de la preĝejo staris fera kruco kaj fera birdo. Rosen ofte rigardis la birdon kaj demandis sin kio ĝi estas – ĉu kolombo aŭ aglo. Ĝi pli similis al kolombo. Tamen kial la fera birdo estas sur la kupolo de la preĝejo kaj kion ĝi simbolas? Tio tiklis la fantazion de Rosen. Sur la kupoloj de aliaj preĝejo ne estis birdo. Rigardante ĝin Rosen meditis, ke iam li nepre verkos poemon pri tiu ĉi fera birdo, kiu aspektis enigma kaj mistera.
Foje li demandis Margarita:
-Kiam vi rigardas la feran birdon, pri kio vi pensas?
La brunaj okuloj de Margarita ruzete ekbrilis. Ŝi alrigardis lin kaj diris:
-Mi pensas pri vi. Veninte en la parkon, mi vidas la birdon kaj mi scias, ke post minutoj mi vidos vin.
- Vi kaj mi verku poemojn pri la fera birdo – proponis Rosen.
-Bonege – konsentis Margarita.
-Eble nur ni verkos poemojn pri tiu ĉi birdo, ĉar la aliaj homoj certe eĉ ne rimarkas ĝin.
-Ĝi estas nia birdo – diris Margarita.
Iun nokton, en la komenco de junio, okazis incendio en la preĝejo. Verŝajne oni forgesis en ĝi neestingitan kandelon. La grandaj flamoj etendiĝis al la ĉielo. Kolektiĝis multaj homoj, venis fajrobrigado, sed oni ne sukcesis estingi la fajron.
La sekvan tagon Margarita kaj Rosen denove estis en la parko. De la blanka preĝejo estis nur la muroj, nigraj pro la incendio. Ne plu estis la kupolo kun la fera kruco kaj la birdo.
-Nia birdo malaperis – flustris triste Margarita.
-Ne! – diris Rosen. – Ĝi forflugis kaj kiam oni denove konstruos la preĝejon, ĝi revenos. Ja, ĝi estas nia birdo. Ĝi nepre revenos al ni.
-Jes – diris Margarita.
Ŝi ĉirkaŭbrakis Rosen kaj tenere kisis lin. De ŝia kiso Rosen kvazaŭ ekflugus kiel feliĉa birdo.