La enigma trezoro

Julian Modest

romano por adoleskuloj, originale verkita en Esperanto – Unua ĉapitro

Tiun ĉi nokton Georgo malbone dormis. Li kuŝis en la lito, fermis la okulojn, sed ne povis ekdormi. Liaj pensoj flugis kiel maltrankvilaj birdoj kaj forpelis la ekdormon. Li turnis sin aŭ dekstren aŭ maldekstren, kaj pluraj demandoj pli kaj pli ekscitis lin.

Hodiaŭ posttagmeze okazis io, kio ege impresis Georgon. Kiel kutime, lia avo Ilko estis en la korto de la domo kaj sidis ĉe la ligna tablo sub la vito. La posttagmeza maja suno lumigis lian sulkitan vizaĝon, helgrizajn okulojn kaj neĝe blankajn lipharojn. La avo dormetis, ĝuante la agrablan sunan varmon kaj la silenton en la korto. Post iom da tempo la korta pordo ekgrincis kaj en la korton eniris la amikoj de la avo, Petro kaj Ivano. Ili ambaŭ estis samaĝaj kiel li, ĉirkaŭ sepdek-kvinjaraj. Petro – iom pli alta kaj magra, Ivano – malalta kaj dika, kun ventro simila al futbala pilko.

− Saluton, Ilko, saluton. Ĉu vi dormetas? – ili salutis la avon.

− Ne. Mi ne dormetas, sed nur ripozas. Bonan venon, sidiĝu. Mi atendis vin – afable renkontis ilin avo Ilko.

El la domo eliris la avino de Georgo, Dora, kaj same salutis la gastojn.

− Bonan venon – diris ŝi. – Tuj mi kuiros kafon.

− Dankon, dankon, Dora – diris avo Ivano. – Kiel vi fartas?

− Bone, bone – respondis la avino. – Mi fartas bone, sed vi scias, ke ni, virinoj, ĉiam estas okupitaj. Ni kuiras, purigas, lavas. Via vira laboro estas pli malfacila, sed ne tiom longdaŭra.

− Jes, jes – kapjesis Ivano – tial posttagmeze ni permesas al ni iom da ripozo.

La avoj Ivano kaj Petro sidiĝis ĉirkaŭ la tablo ĉe avo Ilko kaj komencis konversacii. Post nelonge avino Dora alportis la aroman kafon kun tri glasetoj kaj glasojn da akvo.

Georgo, la dekkvarjara knabo, same estis en la korto kaj legis la libron de Tibor Sekelj Padma, la eta dancistino. Li sidis sur la seĝo sub la pomarbo, proksime al la tablo, ĉe kiu estis tri avoj. De tempo

3

al tempo Georgo levis la kapon kaj aŭskultis la konversacion de la maljunuloj.

Avo Petro estis viro, kiu ĉiutage legis ĵurnalojn, rigardis televidon kaj bone sciis ĉiujn novaĵojn enlande kaj el la eksterlando. Li ege interesiĝis pri la politika vivo en la lando kaj tre ŝatis diskuti pri politikaj temoj. Georgo sciis, ke iam avo Petro iĝis oficiro, kolonelo. Li servis ĉe la landlimo, estis severa armea estro kaj zorge plenumadis ĉiujn ordonojn. Ke li estis oficiro, kolonelo, vidigis tion lia sinteno – alta, rekta, simila al masto. Liaj densaj haroj, iom arĝentkoloraj, estis pritonditaj mallonge, kaj liaj okuloj havis ŝtalan brilon. Ĉiam kompetenta pri ĉiuj temoj kaj pli ofte nur li parolis, kaj Ilko kaj Ivano pacience aŭskultis lin.

Avo Ivano montris sin kvieta, silentema viro, kiu ne ŝatis diskuti, nek multe paroli. Li estis kuracisto kaj laboris en la hospitalo en la proksima urbo, ŝatis bone manĝi kaj ĉiutage dum la tagmanĝo trinki glason da ruĝa vino, kiun li mem produktis.

Nun denove parolis avo Petro, kaj la avoj Ilko kaj Ivano atente aŭskultis lin. La rakontado estis interesa kaj ankaŭ Georgo komencis aŭskulti avon Petron.

− Jes – li diris konfidence – hodiaŭ mi aŭdis, ke la soldatoj, kiuj estis sur la insulo Sankta Nikolao oficiale kaj definitive forlasis ĝin. La insulo ne plu estos armea kaj ĉiuj povas iri tien.

− Ĉu ne plu restados soldatoj tie? – demandis mire avo Ivan.

− Ne! – konfirmis avo Petro. – La soldatoj forportis de tie la armilojn kaj la armean teknikon. Ĉiuj homoj, kiuj deziras, jam libere veturos al la insulo per ŝipoj aŭ boatoj.

− Oni diris, ke iam tie, antaŭ multaj jaroj, estis tre bela monaĥejo Sankta Nikolao – diris avo Ivano. – Eble la soldatoj, kiam ili okupis la insulon, ruinigis ĝin.

− Ne! – diris firme avo Petro. – La soldatoj ne ruinigis ĝin. La konstruaĵo de la monaĥejo restis. La soldatoj uzis la ejojn por dormoĉambroj.

− Vi ambaŭ – komencis avo Ilko kaj atente alrigardis Petron kaj Ivanon – certe scias, ke antaŭ multaj jaroj tie, sur la insulo, la fama voevodo1 Angel kaŝis grandan trezoron. Kiam la insulo ankoraŭ ne estis okupita de la soldatoj, multaj serĉis la trezoron, sed neniu trovis ĝin. Mi aŭdis, ke same la soldatoj serĉadis, sed ne trovis ĝin. Ili multloke fosis, esploris, sed vane. Ĝis hodiaŭ la trezoro estas kaŝita ie sur la insulo.

− Jes, jes – aldonis avo Ivano – mi same antaŭ jaroj aŭdis tiun ĉi legendon. Voevodo Angel estis tre forta kaj tre kuraĝa. Li gvidis taĉmenton da junuloj kaj batalis kontraŭ turkoj. Ĉi tie, en la montaro Stranĝa, ili embuskis turkajn soldatojn kaj riĉajn turkojn kaj prirabis ilin. Tiel la taĉmento akiris multajn orajn monerojn kaj ornamaĵojn. La voevodo decidis, ke ili devas ie kaŝi la trezoron. La plej taŭga loko estis la insulo Sankta Nikolao. Dum nokto tri taĉmentanoj kaj la voevodo per boato iris al la insulo kaj ie kaŝis la trezoron. Matene ili revenis al la bordo, sed subite trafis turkan taĉmenton. Komenciĝis interpafado. La bulgaroj estis nur kvar, kaj la turkoj tre multaj. Dum la batalo voevodo Angel kaj tri bulgaraj junuloj pereis. Post ilia pereo neniu eksciis kie ĝuste ili kaŝis la trezoron.

Georgo aŭskultis la rakonton de avo Ivano kaj lia koro forte batis pro emocio. „Ĉu vere sur la insulo Sankta Nikolao troviĝas la granda trezoro de voevodo Angel?” – febre li demandis sin.

− Tio estas nur legendo – diris avo Petro. – Neniu trezoro restas kaŝita sur la insulo. Vere voevodo Angel estis tre kuraĝa. Li batalis kontraŭ turkaj taĉmentoj, defendis la popolon antaŭ la turkaj turmentoj, sed la orajn monerojn kaj valorajn ornamaĵojn, kiujn li forprenis de la riĉaj turkoj, li disdonis al la ordinaraj homoj, malriĉaj bulgaroj kaj malriĉaj turkoj, ĉar li diris, ke la malriĉaj turkoj dum la turka regado same suferegis kiel la bulgaroj.

− Ne. Tio ne estas nur legendo pri la kaŝita trezoro – insistis avo Ivano. – Multaj homoj scias pri ĝi. Oni eĉ diris, ke antaŭ jaroj en la vilaĝo Rozo loĝis tre fama aŭguristino, onklino Pena. Ŝi scipovis malkaŝi diversajn sekretojn, ŝi povis antaŭdiri, kiam la rikolto estos bona, kie ĝuste oni serĉu infanon, kiu perdiĝis, ĉu soldato, kiu verŝajne pereis en milito, estas viva kaj revenos en la vilaĝon. Ĉi tiu onklino Pena havis neordinaran kapablon. Iu iris al ŝi kaj demandis, kie ĝuste sur la insulo Sankta Nikolao troviĝas la trezoro de voevodo Angel, kaj onklino Pena respondis al li, ke ŝi scias kie ĝi estas kaŝita, sed ne diros al li, tamen pasos multaj jaroj, naskiĝos knabo en la urbo Marino kaj tiu knabo, kiam li iĝos dekkvarjara, trovos la trezoron. La vortoj de avo Ivano kiel fulmo frapis Georgon. „Ĉu mi estos tiu ĉi knabo, kiu trovos la trezoron? – li demandis sin. – Ja, mi nun estas dekkvarjara kaj loĝas en la urbo Marino.” Georgo kvazaŭ vidis la orajn monerojn kaj ornamaĵojn, kiujn voevodo Angel kaŝis.

Li demandis sin kiu tamen estis voevodo Angel. Neniam antaŭe Georgo aŭdis pri li, tial li decidis ekscii ion pli pri la voevodo. En libro pri famaj bulgaraj voevodoj Georgo trovis artikolon pri voevodo Angel, kiu naskiĝis en vilaĝo, proksime al la urbo Lozengrad. Kiam li estis junulo, iu turko ĝenis lian fianĉinon. Angel pafmortigis la turkon kaj forlasis la vilaĝon. Li iris al la marbordo, kie li konatiĝis kun fiŝkaptisto Kostakis. Ili ambaŭ ne nur fiŝkaptadis, sed iĝis maraj rabistoj. Tamen baldaŭ ili rekonis, ke duope ili ne povas prirabi la pli grandajn turkajn barkojn, tial ili organizis taĉmenton da junuloj kaj komencis embuski la turkojn en la montaraj trapasejoj. Pro sia kuraĝo kaj forto voevodo Angel iĝis tre fama.

Ĉiun someron en la sama tago, lia taĉmento kaj aliaj taĉmentoj renkontiĝis sur la granda herbejo Primolo en Balkano. Tie la taĉmentanoj kolektis monon por la familioj de siaj amikoj, kiuj pereis en la bataloj kontraŭ turkoj. Voevodo Angel ĉiam donis monon ne nur al la malriĉaj bulgaroj kaj turkoj, sed ankaŭ por konstruadi preĝejojn kaj lernejojn en la bulgaraj vilaĝoj. Sed la trezoro de la taĉmento estis tre granda kaj tiam voevodo Angel decidis kaŝi ĝin sur la insulo Sankta Nikolao.

Georgo eliris el la domo kaj ekiris al la marbordo. Marino ne estis granda urbo. La blankaj domoj kiel koliero staris ĉeborde. Georgo trapasis la ĉefan straton kaj post nelonge jam estis ĉe la maro. Antaŭ liaj okuloj vastiĝis la senlima mara bluo. Fore, sur la horizonto, videblis du ŝipoj, kiuj atendis eniri la grandan havenon de la proksima urbo Burgas. Ĝuste antaŭ Georgo troviĝis la insulo Sankta Nikolao. De la bordo ĝi ŝajnis proksima, sed li bone sciis, ke estas nur la ŝajno. Ĝis nun neniu rajtis proksimiĝi al la insulo. Ĝi formis armean restadejon, sed kiel diris avo Petro, sur la insulo ne plu estas soldatoj kaj ĉiu povus iri tien.

Georgo longe rigardis la insulon. Por iri tien li bezonos boaton. Avo Ilko estis fiŝkaptisto, kaj Georgo ofte akompanis lin, kiam li iris per la boato fiŝkaptadi. „Baldaŭ mi nepre devos iri al la insulo – li diris al si. – Mi bone rigardos ĝin, kaj eble mi divenos kie ĝuste estas kaŝita la trezoro.”

Iom post iom vesperiĝis. La suno malrapide subiris en okcidento. Ĝiaj radioj karesis la kvietajn marajn ondojn. La ĉielo super la maro estis diafane blua, sennuba, kaj okcidente − kuprokolora, kvazaŭ tie fandiĝus metalo fluanta kiel ruĝa rivero.

Georgo revenis hejmen. Nokte li preskaŭ ne dormis, sed sonĝis la insulon. En la sonĝo li vidis sin tie promenadi, rigardi ĝin kaj cerbumi kie povas esti kaŝita la trezoro.