(MIRMEKOBO, 2012)
La ĝardeno estis granda. Almenaŭ nun, por la maljuniĝinta Elinjo. Kvankam ŝi estas alkutimiĝinta al tuttaga laboro. Bonan ekzemplon donis al ŝi la gepatroj, kiujn ŝi neniam vidis pigri. Kelkfoje ankaŭ ili ripozis, sed ankaŭ tiun tempon ili saĝe uzis. Nome, aŭ ili legis la ĵurnalon, aŭ ili skribis ion – aŭ leteron aŭ liston pri la farindaĵoj – aŭ ili diskutis pri la diversaj familiaj problemoj, se ili hazarde samtempe ripozis. La patrino de Elinjo estis instruistino. Dum jardekoj Elinjo vidis, kiel konscie ŝi prepariĝas al la sekva, morgaŭa tago. Cetere la patrino estis la ĉefa listo-skribanto, sed ŝian kutimon transprenis ĉiuj familianoj, kaj la patro kaj la du filoj kaj ankaŭ Elinjo mem. Eĉ ankoraŭ nun Elinjo skribas ĉiutage la liston pri la farindaĵoj, aĉetindaĵoj, korespondaĵoj.
La patro de Elinjo estis oficisto. Li ne ŝatis sian laboron, eĉ malamegis la burokratismon. La sola bonŝanco estis, ke li heredis grandegan ĝardenon de siaj gepatroj. Post la okhora oficista laboro li hejmeniris, tagmanĝis, poste ĝis la malhela vespero li laboris en la amegata ĝardeno. Treege li bedaŭris, ke la du filoj tute ne interesiĝas pri la ĝardeno, sed vere ĝojigis lin la fakto, ke Elinjo ankoraŭ tre juna, konstante troviĝis en la ĝardeno. Kiam ŝi kreskis iomete, ŝi eĉ volonte helpis lin.
Iun printempon la patro plantis tri prunarbojn por la tri infanoj, kiuj estis tre fieraj pro tio. Se venis iu gasto, la knaboj tuj gvidis lin al la ĝardeno por memlaŭdi:
– Ĉu vi vidas? Ĉi tiuj estas niaj prunarboj! Nia patro plantis ilin por ni!
Sed malgraŭ tiu fiereco, ili neniam helpis la patron en la grandega ĝardeno.
Kiam printempe ekfloris ankaŭ la prunarboj, Elinjo kun la patro staris sub ili kaj rigardis, kiel nekalkuleble multaj abeloj ĉirkaŭzumas la tri prunarbojn. La patro kaj la filino estis kvazaŭ ĝemelanimoj. Ofte ili kune ĝuis la belecon de la naturo. Ekzemple ili amegis rigardi la belegajn sunsubirojn, kiuj ĉiam estis malsimilaj.
En la ĝardeno estis ankaŭ multaj diversaj floroj. La patro konstante havigis diversajn florsemojn kaj pliriĉigis la florspecojn de la ĝardeno. Memkompreneble por la patrino troviĝis ankaŭ legomĝardeno, sed ankaŭ tiun prilaboris ili du: la patro kaj la filino.
Danke al la diligenta zorgado, la tuta familio havis de printempo ĝis aŭtuno ĉiuspecajn fruktojn. Ili neniam devis aĉeti en la foirejo ĉerizojn, pomojn, pirojn, persikojn kaj abrikotojn, fragojn, frambojn, acidĉerizojn, se ne paroli pri prunoj. La tri prunarboj ĉiujare donis pli kaj pli multajn fruktojn. Ili treege grande kreskis. Kvankam la patro sufiĉe malproksime plantis ilin unu de la alia, tamen iliaj branĉoj interplektiĝis tiel, ke de malproksime tiel videblis, kvazaŭ estus nur unu sola, grandega prunarbo. Pro la granda rikolto ĝojis ne nur la familio, sed ankaŭ la parencoj kaj ĉiuj najbaroj, kiuj ricevis ĉiujare po unu korbo da ili. La patrino ĉiujare preparis kelkajn vazojn da prunmarmelado, la preferata de ĉiuj tri infanoj. Krome ŝi sekigis kelkajn kilogramojn da prunoj. La patro havigis ankaŭ bonegajn fungojn kaj en unu angulo li sukcesis planti ilin.
Post pluvo ĉiam aperis tiom da fungoj, kiom sufiĉis al la patrino por fari manĝaĵon al la tuta familio.
La jaroj pasis. Elinjo finis la gimnazion kaj enskribiĝis al la Teksa Inĝeniera Universitato. Ja krom la ĝardeno pleje interesis ŝin ĉiuj manlaboraĵoj. La patrina avino estis la plej fama teksistino de la vilaĝo, kie ŝi vivis dum sia tuta vivo. Kiam ŝi restis vidvino, oni invitis ŝin al la urbo, sed ŝi ne volis lasi la kutiman, trankvilan vilaĝan vivon. La maljuna avino ĉiam tre ĝojis, kiam Elinjo vizitis ŝin. Ne nur la teksadon lernis de ŝi Elinjo, sed ankoraŭ multajn sekretojn de aliaj manlaboroj: brodaĵoj, trikaĵoj, puntoj. Ŝi vivis 98 jarojn. Kiam ŝi mortis, ĉio restis por Elinjo, ja ŝi estis la sola nepino. Inter tio la cent-jara teksilo, kiun la avino heredis same de sia avino, sed kiu ankoraŭ nun perfekte funkcias. Elinjo treege ĝojis ankaŭ pro la multaj belegaj brodaĵoj kaj modeloj de diversaj manlaboraĵoj.
La gepatroj de Elinjo ege malĝojis, ĉar la pli aĝa filo tre juna vojaĝis eksterlanden kaj decidis resti tie definitive. Li edziĝis kaj ĉiun someron li hejmen venis, por viziti la maljuniĝintajn gepatrojn. Tamen ĉiujare, la 1-an de januaro, li sendis longan raportleteron pri si mem kaj la familianoj.
La gepatroj pensiiĝis. La patro post mallonga tempo malsaniĝis. Li jam ne plu povis labori en la ĝardeno, sed li sidis sur sia komforta fotelo sub la prunarboj kaj kontente li rigardis, kiel laboras la amata filino, farante ĉion ĝuste tiel, kiel ŝi lernis de la patro. Poste, la maljunulo subite mortis.
La patrino post 50-jara geedzeco tre suferis pro la morto de tiu vere bona homo, kiu sincere amis ŝin kaj restis fidela al ŝi dum jardekoj. Bonŝance por ŝi, Elinjo neniam edziniĝis, tial ŝi ne devis vivi sola, kiel la avino post la vidviniĝo. Ŝi pensis kun granda zorgo pri la pli juna filo, ĉar ankaŭ li forlasis la familian domon, li edziĝis, sed li ŝajne ne estas feliĉa.
Ĉiam plorante pro la mortinta edzo, ankaŭ la patrino mortis. Elinjo restis sola en la granda familia domo kun la grandega ĝardeno, kiun nun ŝi tute sola devis prilabori. Ofte ŝi alportis diversajn fruktojn al siaj koleginoj kaj amikinoj. Post la morto de la gepatroj, ŝi havis pli multan tempon ankaŭ por siaj fratoj.
Unue ŝi vizitis la pli aĝan fraton, kiu vivis en Parizo. Post la morto de la patrino, fakte li invitis ŝin! Ĉu eble li havis konsciencriproĉon? Aŭ ĉu li simple estis dankema al la fratino, ĉar dum la lastaj jaroj ŝi sola prizorgis la maljunulinon? Kiu scias?
Komence Elinjo pensadis, ĉu mi iru, ĉu ne iru? Ĉiuj amikinoj konsilis al ŝi, ke nepre ŝi iru, ĉar simila okazo unufoje aperas en la vivo! Cetere ŝia frato pagas por ŝi la aviadil-biletojn, aldone en lia palac-simila domego ŝi ricevos apartan ĉambreton kun apuda banĉambro. Tiel nek ŝi ĝenos la familianojn, nek ili ĝenos ŝin. Fine ŝi decidis kaj akceptis la inviton de la frato.
Sed antaŭ la vojaĝo ŝi falis en la ĝardeno de sur la eskalo, (tiun ŝtupetaron oni jam delonge devintus ripari!), kaj rompiĝis ŝia dekstra pojno. Triste ŝi telefonis, ke bedaŭrinde nun ŝi ne povas vojaĝi. La frato diris: ,,Demandu la doktoron, kiam Ci povos vojaĝi, kaj mi ŝanĝos la aviadilbiletojn.”
Tiel okazis, ke post tri semajnoj ŝi sukcesis vojaĝi al Parizo. La granda surprizo estis, ke la franca bofratino, kiun ŝi ne konis persone, kaj la du pli junaj knaboj jam forvojaĝis ferii al sia marborda dometo. Nur la frato kaj lia plej aĝa filo atendis ŝin. Post tri tagoj ankaŭ la frato forvojaĝis al la marbordo, sed li lasis sufiĉan monon por la dusemajna restado de Elinjo en Parizo.
La plej granda miraklo estis ne Parizo, sed la nevo, la unue naskita filo de la frato. Li perfekte similis al la avo, nome al la patro de Elinjo, kaj fizike kaj anime. Samkiel la avo, li estis rezervita, silentema, foje li rigardis al io lontana, netuŝebla kiel revo. Aldone li pasie interesiĝis pri ĉio koncernanta plantojn kaj fruktojn. Pleje interesis lin la floroj kaj ilia kultivado. Li studis ĉe iu speciala Botanika Universitato, kie oni instruis la hortikulturon, sed ankaŭ la ĝardenistikon. Rapide naskiĝis inter la nevo kaj la onklino sincera amikeco. Dum du semajnoj ili kune vizitis la tutan urbon. Ĉiujn vidindaĵojn de Parizo montris al Elinjo la ĉarma knabo. Eksterordinare multajn fotojn faris Elinjo dum du semajnoj. Hejme ŝi devis aĉeti du albumojn, ĉar unu ne sufiĉis por ili. La nevo promesis, ke post la diplomiĝo li vizitos ŝin.
Post la reveno hejmen, Elinjo tuj vizitis la pli junan fraton, kiu jam la trian edzinon ,,konsumis”. Kun ĉiuj tri virinoj li havis po unu filon. Ĉiuj tri filoj vivis kun li. Grandan batalon li havis ĉe ambaŭ divorcoj, por gajni, ke la filoj restu kun li kaj ne kun la patrinoj.
Elinjo tre simpatiis lian unuan edzinon kaj eĉ post la divorco ŝi havis bonan kontakton kun ŝi. La duan bofratinon Elinjo malpli simpatiis ol la unuan, sed tre amis ŝian filon, eble ĉar li estis ne nur nevo, sed ankaŭ ŝia sola baptofilo.
Kiam la frato divorcis ankaŭ de la dua edzino, Elinjo teruriĝis, ĉar ŝi bone konis tiun virinon, kiun li volis igi sian trian edzinon: ŝi estis neelteneble kruda, perforta kaj diktatoreca. Fakte la malforta frato iĝis ŝia sklavo. Laŭ la malnova proverbo: La amo stultigas, mizerigas kaj mortigas. La kompatinda frato nun rericevas ĉiujn suferojn, kiujn li havigis al la unuaj du edzinoj. Elinjo ne povas helpi lin, ĉar la amo entute blindigis lin. Ofte ŝi vizitis lian familion, alportante al ili florojn kaj fruktojn. ,,Ĉi tiuj prunoj estas de cia prunarbo!” – ŝi diris foje al la frato. Tiam ŝi rimarkis larmetojn en liaj okuloj, eble pro nostalgio, do ŝi ne plu menciis al li la tri prunarbojn.
Kiam la tria bofratino eksciis, ke en la familia ĝardeno kreskas eĉ fungoj, ekde tiam neniu plu povis manĝi el ili, ĉar la diktatoreca virino ordonis, ke ĉiujn fungojn Elinjo alportu al ili. Por la familia paco – ke la bofratino ne kverelu kun la frato – Elinjo obeeme alportis ĉiam ĉiujn fungojn. Eĉ ŝi ne plu manĝis el ili.
Nun Elinjo sidas en la komforta fotelo de sia patro. Ŝi estas treege laca. Antaŭ nelonge foriris la lastaj gastoj, kiuj venis gratuli ŝin, okaze de ŝia 80-jariĝo. Ŝi ricevis tre multajn florojn kaj tro multajn valorajn kaj interesajn librojn. ,,Ĉu mi havos sufiĉan tempon legi ĉiujn?” – ŝi pensas.
Ŝi sidas sub la prunarboj kaj rigardas la belegan sunsubiron. Ŝi rememoras pri la forpasintaj jardekoj. Unue ŝi memoras la avinon, de kiu ŝi tiom multe lernis, poste la gepatrojn, kiuj per sia ekzemplodona vivo tiel multe helpis ŝin iĝi tia, kia ŝi estas. Ŝi memoras la multajn geamikojn, kiuj iĝis ŝia dua familio.
Sidante kaj ripozante sur la patra fotelo, sub la prunarboj, si ekdormas. Belegan sonĝon ŝi havas. Ŝi estas dek jara knabino. Ŝi ekaŭdas la voĉon de la patro:
Infanoj! Venu, venu rapide! ]en, mi plantas por vi tri prunarbojn!
Elinjo ridetante ekdormas por eterno.