Julia Sigmond
(BELETRA ALMANAKO, 2013)
A.
Apud la Granda Akvo staris la virinoj, ĉiuj en nigraj vestaĵoj. Ili estis silentaj. Senmove ili rigardis la Grandan Akvon. Ili atendis. Fakte neniu sciis kiun oni devas atendi. Pacience ili staris kaj rigardis la Grandan Akvon kaj atendis. jam de longa tempo ili venis ĉiutage, sed jam ĉiuj forgesis, de kiu ili eksciis, kial ili devas veni kaj atendi.
La suno jam delonge leviĝis kaj la varmo ĉiuminute kreskis. La nigrevestitaj virinoj staris senmove unu apud la alia, tute silente. Ne aŭdiĝis eĉ unu vorto. Eĉ ilia spirado estis senbrua.
Ankaŭ la Granda Akvo ŝajnis senmova. Kvankam ĝi ne estis morta aŭ senviva. Etetaj fiŝetoj vigle kaj rapidege, grupe naĝis en ĝi. Similis al vera spektaklo, kiam du grupoj renkontiĝis. Dum sekundoj grandiĝis la fiŝaro, sed poste, kvazaŭ nenio estus okazinta, la du grupoj sekvis laŭ sia direkto la naĝvojon kaj denove aperis du grupoj apartaj. Ne sentiĝis malamikeco, sed ankaŭ ne speciala amsento en tiu renkontiĝo, kunfandiĝo kaj disiĝo. Certe ĉiuj restis en sia originala grupo kaj ne ŝanĝis sian ,,familion”. Se ili havus diversajn kolorojn, facile eblus vidi tiun miraklon de la naturo. Samtempe oni povus konstati la fidelecon de la fiŝetoj .
La nigrevestitaj virinoj nek rigardis, nek vidis la fiŝojn, ĉar ne interesiĝis pri ili.
La tero apud la Granda Akvo estis kovrita de bunta herbaro. Inter la herboj diligente kuregis la formikoj. Ili konstante konstruis. Sed kiel la fiŝetoj, ankaŭ ili tute silentas. Trankvile ili povas kuregi kaj labori, ĉar neniu ĝenas ilin. Foje haltas du formikoj kaj kvazaŭ komunikas inter si, sed tio estas sekreto en ilia trankvila vivo. La nigrevestitaj virinoj nek rigardis, nek vidis la formikojn. ĉar ne interesiĝis pri ili.
Silento regis en la pejzaĝo. Streĉita silento. Morta silento. Ĝi ne videbliĝis, nur sentiĝis.
B1.
Mama! Mama” Mama!!!
En la tomba silento kiel tondro ekaŭdiĝis la senespera kriegado.
Kuregante alproksimiĝis kelkjara infano, konstante krieganta.
La nigrevestitaj virinoj staris senmove. La kriego jam sonis tute proksime. La infano vidante la senmovajn virinojn, subite ĉesis plukrii. Li haltis. Rigardis la nigrevestitajn virinojn. Kiu el ili estas lia patrino? Li ne povis konstati, ĉar la nigrevestitaj virinoj similis unu a1 la alia. La infano iris al la unua virino. Li eniris la akvon por vidi la vizaĝon kaj konstati, ĉu ŝi estas la patrino?! La unua virino ne estis. Nek 1a dua. Nek la tria. Li jam perdis la esperon trovi sian patrinon, ĉar alproksimiĝis la fino de la vico. La antaŭlasta estis ŝi. La infano, en akvo staranta, rigardis ŝin.
Mama? sufloris la infano.
La virino ne moviĝis.
La infano rigardis ŝin kaj ne kredis al siaj propraj okuloj. La virino ja estas lia patrino! Li ĉirkaŭbrakumis la gambojn de la patrino per siaj maldiketaj brakoj kaj mallaŭte ekploretis. Tute senbrue li ploretis. Lia korpeto alkroĉiĝis al la dolĉa patrina varmeco kaj skuiĝis pro la plorado.
Minutoj pasis en silento. La infano denove ekparolis.
– Mama! Mi estas malsata! diris li tre mallaŭte, ke neniu aŭdu, nur ŝi, la dolĉa patrino.
Tiam la virino kliniĝis al la eta infano, levis lin kaj ĉirkaŭbrakumante tenis lin inter siaj brakoj. La infano feliĉe metis sian kapeton sur la ŝultron de sia patrino kaj subite ekdormis.
La virino malrapide turniĝis kaj senvorte ekiris. Ju pli malproksima iĝis la Granda Akvo, des pli trista ŝi iĝis. Ŝi sciis ke, ĉar ŝi ne plu restis kaj staris kun la aliaj nigrevestitaj virinoj, ŝi ne plu havas eblon savi la vivon de sia infano, kiel ĉiuj aliaj. Ŝi volis oferdoni sian propran vivon por savi lian vivon.
La infano dormis kaj eĉ ne konjektis, ke fakte io okazas. Li estis feliĉa, ĉar li retrovis sian patrinon. Li ankoraŭ ne sciis, kio estas la morto.
B2.
Mama! Mama!! Mama!!!
En la tomba silento kiel tondro ekaŭdiĝis la senespera kriegado.
Aperis la infanoj, unu post la alia. La alproksimiĝantaj kriegoj de infanoj plifortiĝis.
La nigrevestitaj virinoj, unu post la alia turniĝis.
La infanoj, kiuj jam retrovis sian patrinon, eksilentis inter la varmaj patrinaj brakoj, forte ili ĉirkaŭpremis la kolon de la plej dolĉa, plej kara, plej amata estaĵo de la tuta mondo. Kiam alvenis la lasta, plej malgranda infaneto kaj ĉiuj patrinoj ekhavis sian infanon, preskaŭ laŭ iu signalo, la nigrevestitaj virinoj ekiris, postlasante la Grandan Akvon.
La muta ribelo de la nigrevestitaj virinoj estis evidenta. Ili ne plu volis senvorte, senmove stari kaj atendi apud la Granda Akvo, eĉ riskante la vivon de la infanoj aŭ sian propran. Subite ĉiuj sentis iun nekredeblan liberiĝon, iun komunan forton. Ne! Oni ne povas forpreni de ili la infanojn! La timo, kiu ĝis nun regis en ilia animo, forflugis. Preskaŭ ili ne kredis, ke tiu teruraĵo al ili okazis. La nigrevestitaj virinoj eksentis la dolĉan i guston de la venko.
B3.
– Mama! Mama!! Mama!!!
En la tomba silento kiel tondro ekaŭdiĝis la senespera kriegado.
La nigrevestitaj virinoj restis senmovaj – krom unu sola – kiu rekonis la voĉon de sia fileto. Ŝi turniĝis, etendis siajn brakojn kaj levis lin, karesis la vizaĝon de la dolĉa infano. Li metis la kapeton sur la ŝultron de la virino kaj subite li ekdormis.
La nigrevestitaj virinoj rigardis kompate, tamen senmove, senvorte la patrinon, kiu forte ĉirkaŭbrakis sian infanon kaj ekiris en la Grandan Akvon. Ili rigardis, kiel ŝi kun sia infaneto malproksimiĝas, poste kiel ili malaperas en la Grandan Akvon.
Dum ili pli kaj pli profunden mergiĝis en la akvon, sur la surfaco videblis etaj ondetoj. Post ilia malapero, ankaŭ la ondetoj malaperis.
La nigrevestitaj virinoj ankoraŭ iomete atendis, poste ili forlasis la Grandan Akvon. Ili pensis pri la hodiaŭa viktimo, kiu akceptis la morton kune kun sia infano, savinte por iom da tempo la vivon de aliaj infanoj.
Kiu scias, kiam ricevos denove la ordonon la nigrevestitaj virinoj veni al la Granda Akvo, por silente atendi, fine ekscii, kiuj estos la sekvontaj viktimoj?!