Hieraŭ, lunde, post unu dimanĉo tute normala, banala, ni diru eĉ enuiga, mia kuzo Gustavo, kiu ekde la naskiĝo dormas tre regule sen bezoni ian ajn pilolon, vekiĝis kiel kutime ĉirkaŭ la sesa, kaj tuj kredis percepti ion nenormalan. Tial per la kubuto li frapetls delikate la ŝultron de sia edzino Romilda, kiu dormis apud li kuŝante sur sia maldekstra flanko.
Romilda elmetis ĝemeton, duonmalfermis unu okulon kaj lamentis:
-Kiiioma horo estaaas?
Mia kuzo Gustavo, kiel ĉiam bonedukita kaj atenta pri la reguloj de la deca konduto ĉefe kun la amiko], la fumilianoj kaj eĉ pli kun la edzino, respondis nobeltone:
-Sesa kaj dek, sed ankoraŭ malhele, ŝajne plena nokto! En tiu ĉi frazo, per si mem tiel normala – se diri la veron eĉ banala – li tamen enŝovis etan dozon el anksio, kvazaŭa timo, tute nekutima en li, persono denaske kvieta, racia, perfekte sinrega, konsiderata monotona, de iuj eĉ enuige griza. Pro tio – ve, nur pro tio – la edzino Romilda malfermis entute ambaŭ okulojn kaj informiĝis – kun tiu speciala timzorga tono kutima en respondecaj edzinoj:
-Nu, kaj do?
Nu, mi rediras: estas tute malhele, kvazaŭ plena nokto – recitis mia kuzo Gustavo apenaŭ pli akcentite, kiel por komuniki strangan, aŭ nekutiman, ĉiuokaze bizaran fenomenon. Romilda estas virino kun karaktero firma, kuraĝa, malfacile impresebla eĉ far sintenoj kaj deklaroj nedelikataj, des malpli far normala rimarko pri normala karakterizo de la noktoj. Tial ŝi rebatis firmatone:
-Kaj mi rediras: nu, kaj do?
Mi ne scias, kio okazis tiumomente en la menso de mia kuzo Gustavo, viro universale konata pro sia interna ekvilibro; eble li sentis sin mirigita, frapita, eĉ ofendita pro la evidenta manko de intereso de sia edzino (aliflanke mi demandas al mi mem:
kial damne ŝi devis interesiĝi pro rimarko tiel banala kiel “nokte malhelas”?). Fakto estas, ke mia kuzo Gustavo, kontraŭ ĉia ebla antaŭvido, kontraŭ la evidenta normaleco de la datumoj, kvazaŭ abrupte trafita de eksterordinara, mirega pseŭdo-ikto, nervoze, laŭtvoĉe, raŭke eksplodis:
-Ĉu ĉi-matene ci estas surda, aŭ abrupte stultiĝinta? Mi diris, ke jam preterpasis la sesa horo, kaj la suno ankoraŭ ne vidiĝas! Kie estas la suno?
Ĉi-lastan frazeron li prononcis kun speciala emfazo, kvazaŭ postulante sanktan rajton, kiun oni provas kanajle forrabi de li.
Tion la edzino Romilda, kiu pro nobela karaktero kaj rigora edukiĝo ne povis eĉ imagi tiajn vortojn kaj tonojn, seke-lakone tik-takis kiel mitrajleto:
-HEJ LA – homo – atentu kiel ci parolas! pri kia suno ci nun deliras? – ĉu cin trafis nokta koŝmaro?!
Tio estis la lasta guto. Tio elfluigis pokalon evidente jam plenan. Tio igis mian povran kuzon entute transiri la limon de la mensa saneco kaj eniri la nebulan, obskuran mondon de la frenezo:
– LA SUNOOO!!! LA SUNOOO!!! LA SUNOOO!!! li blekegis kiel obsedato – estas jam plena tago, kaj ne vidiĝas la SUNOOO! KIE ESTAS LA SUNO PRO MIL SATANOJ???
Romilda tuj komprenis kaj ektimegis. Evidente la edzon trafis abrupta psika traŭmato, el tiuj kiujn oni legas en la gazetoj “pro psika traŭmato mortigas la edzinon, la fratinon, la baptopatrinon, tri gefiletojn kaj la hejman katon…” ve ve ve, kiom ofte oni tion legas en la ĵurnaloj, preskaŭ ĉiutage, ho ve!!! Senprokraste ŝi forsaltis de la lito kaj ekkuris, la kompatinda virino celis atingi la necesejon kaj sin fermi tie interne… sed, ho ve. tro malfrue. La frenezulo – ĉar tia jam iĝis mia povra kuzo Gustavo – ĵetiĝis kontraŭ ŝi kaj per feroca movo de japana judo strangolis ŝin hurlante: “KIE ESTAS LA SUNOOO???!!!”
Bonŝance Sinjorino Romilda mortis tui, sen tro suferi. Sub intensa lumluno – ĉar estis diurno de plena luno – alvenis kaj la ambulanco kaj la patrolo de urĝa interveno; la unua forportis la kadavron de la strangolita virino, la dua ligis mian kuzon Gustavokiel kolbason, dum li kontinue hurlis
su-nooo
su-nooo
kie-es-tas
la su-nooo
kaj kondukis lin en frenezuleĵon, kie li pasigos siajn lastajn, tristajn jarojn, ĉiam atendante ian neekzistantan “su-nooo“.
Dume la luno trankvile daŭrigas sian diurnan itineron super la homaj frenezaĵoj.
(Veano, 2014)