La vasta neĝo laŭte ekkrakis, rompante la frostan silenton ĉirkaŭ la lago. Bukŝi la sesmonata miksita hundo, kiu ĝis tiam snufis bazon de arbusto, nun ĝi levis sian malgrandan, rondan kapon, kaj ĝi turnis sin al la direkto de la bruo. Pro la subita movo ĝiaj oreloj ekflugetis.
Ádám indiferente atentis reakcion de lia scivola hundo. Li ne okupiĝis pri la fonto de la bruo. Li proksimigis liajn genuojn al sia brusto, li brakumis ilin, kaj tiel li atentis plu la glaciiĝintan minolagon.
La neĝo ekkrakis denove.
Bukŝi vostumade kuris tien kaj reen, dume ĝi bojetis kelkfoje.
– Trankviliĝu, Bukŝi! – grumblis Ádám, eble, pro tio la hundo sidiĝis apud lin en la neĝon. Antaŭ kelksemajne Ádám ricevis ĝin de sia patrino. Kvankam ili ne sciis kiaspeca estas ĝi, sed pri tio zorgis neniu. Tiam Ádám sentis sin la plej feliĉa adolesko.
De tiam multaj aferoj ŝanĝiĝis…
Li ne karesis Bukŝi, tamen la hundo atendis tion. Li koleris ĝin, kaj la tutan mondon, sed precipe lian patrinon.
La neĝo ekkrakis jam tujapude de li, poste li rimarkis ombron en la angulo de la okulo, kiam tiu sidiĝis apud lin.
– Oh, tio estas malvarma – audiĝis surprizita voĉo de knabineto.
Ádám turnis sin malrapide al direkto de lia subita gasto. La etulino ne povis esti pli ol ok jara. Ŝian taŭzitan, blondbrunan hararon ne kovris ĉapo, kaj ŝia vigla, flordesina vestaĵo ne estis tipa vintra kostumo. Escepte la peltajn botojn, kiuj neniel konvenis al ŝiaj vestaĵoj.
– Kiu vi estas? – murmuris Ádám sub sia nazo.
La setlejo – en kies limo li sidadis ĝuste – ne nombris multe da loĝantoj, kaj Ádám estis tutcerta, ke tiu knabineto ne apartenis al ili.
La knabineto ridetis al li, poste ŝi ĉirkaŭrigardis la pejzaĝon.
– Ĝi estas belega, ĉu ne? – ŝi demandis.
Sur la vasta neĝo ekbrilis la lumo de la suno, pro kio ĝi aspektis tiel, kvazaŭ oni ŝutintus milionojn da diamantetoj.
– Min ne interesas – diris Ádám, kaj li remetis lian vizaĝon inter siajn genuojn.
Bukŝi forpelis iun malgrandan beston el la arbusto.
– Via hundeto estas ĉarma – aŭdiĝis la voĉo de la knabineto.
Ádám ekmurmuris, sed li ne reagis pli. Li esperis, se li ne okupiĝas pri la knabino, tiam ŝi foriros, kaj li denove povos resti sola.
Li tiel longe sidis en la neĝo, ke li jam ne sentis sian pugon, sed eĉ tio ne interesis lin. Li ne volis iri hejmen. Tamen li sciis, ke lia patro jam estas ekscitita, pro ke li ne estas hejme.
Bukŝi neatendite saltis en sinon de la knabineto, kaj ĝi eklekadis ŝian vizaĝon. La perfektan silenton nun rompis la ridegon de la knabineto. Tio sonis tiel en la blanka pejzaĝo, kvazaŭ oni skuintus mil kaj mil da sonoriletoj.
- Ĉesu! – balbutis Ádám, sed la knabineto ridis plu. – Mi diras, ke vi ĉesu!
Li atendis, ke estu denove silento, sed okazis nenio. Li kunprenis sian pugnon, kaj la dentojn. Iel ajn li volis moderigi sin mem, li ne sukcesis.
– Silentu jam! – li kriis. Lian voĉon eĥis la glaciiĝinta lago. El la proksima subvegetaĵo grupe ekflugis la vintrumantaj birdoj.
Bukŝi timante gapis al sia mastro.
– Kio estas la problemo? – demandis la knabineto molvoĉe. Ŝi tute ne ektimis aŭ koleris.
Ádám nervoze blovadis. Lia nubforma spiraĵo ĉirkaŭdancis sian vizaĝon.
– Kial vi venis ĉi tien? – li vortgalopis. – Kion vi volas de mi? Kial vi simple ne lasas min?
– Vi estas kolera – konstatis la knabineto.
– Oh, tio estis vere genia rimarko, Sherlock – ekindignis Ádám.
– Kiun vi koleras?
– En tiu momento vin, pro kio vi ne lasas min en paco.
– Ĉu kaj krom mi?
Ádám ne respondis tuj. Tiu etulino kondutis surprize mature, kaj li tion ne povis kompreni.
– Ĉiujn – li ĵetis tien fine.
– Koleri ĉiujn ne estas malgranda povo. – diris la knabineto rekone. – Ĉu tio ne estas laciga?
– Ĉu vi ja scias tion? Vi estas nur infano.
La knabineto ekridis. Ádám alrigardis ŝin kun fulmantaj okuloj, pro kio la infano tuj ĉesis la ridon.
– Tio tute ne estas ridinda – diris la knabo.
– Sed iomete estas tio – kapoklinadis la knabineto. – Vi sidas ĉi tie forkaŝita Kristnaske sola, vi boladas en vi, anstatŭ esti kun via familio.
– Mi koleras ankaŭ ilin – diris Ádám, kaj li rekaŝis sin en la genŭojn.
– Kial?
– Zorgu pri via propra afero! – li murmuris.
La knabineto diris nenion. Ádám atentis ŝin kaŝe. Ŝi komencis konstrui malgrandan neĝhomon. Danke al Dio denove fariĝis silento. Malpeza, sufoka silento…
Li sentis, ke lia koro plirapidiĝas, sango boliĝas. Li jam ne sentis malvarmon, tamen liaj fingroj jam preskaŭ frostiĝis. Li ne volis sidadi ĉe la lagbordo, sed li ankaŭ volis ne hejmeniri.
Li volis nenion.
Bukŝi ekaperis de malantaŭ arbusto, kaj ĝi ĵetis bastoneton antaŭ piedojn de Ádám. La knabo rigardis naŭze la salivan bastoneton. Antaŭ kelkaj semajnoj li ankoraŭ feliĉe ĵetintus ĝin al la hundeto. Li ĝojis pri ĉiu momento, kiun li povis pasigi kun ĝi. Sed nun… nun li jam kunportis ĝin pro tio, ke ĝi ne estu hejme.
Proksime aŭdeblis monotona bruo de neĝforigilo.
Ádám senartikulacie ekkriegis, sed la knabineto ne ektimis.
– Ĉu vi deziras paroli pri tio? – ŝi demandis atente Ádám.
– Ne! – kriis la knabo. – Mi ne deziras paroli pri tio. Mi deziras tion, se ĉio estus tia, kia estis antaŭlonge.
– Do, tamen tia jam estos neniam – komunikis la knabineto senĝene, kaj ŝi ŝovis du etajn ŝtonetojn en la kapon de la neĝhomo.
Ádám nur silentis. La knabino daŭrigis.
– Estas malĝoja afero, ke via patrino malsaniĝis, kaj ŝi estas en la hospitalo, sed per tio, ke vi furiozas ĉi tie, nenio estos pli bona.
– Vi… de kie… – balbutis Ádám. – De kie vi scias pri tio?
La knabineto movis siajn ŝultrojn alten.
– Kiu diablo vi estas?
La etulino ĉesis la ornamadon de la neĝhomo, kaj ŝi rigardis al Ádám.
– Ĉu vi tial koleras vian patrinon, ĉar ŝi malsaniĝis?
Ádám kunprenis siajn lipojn, sed li sentis, kiel malrapide fluas varma larmero sur sia vizaĝo.
– Vi ne zorgu pri tio!
– Kaj vian patron kial vi koleras?
– Ĉesu! – ekindignis plorante Ádám.
Ĉu tio ĝenas vin, ke li pasigas ĉiun sian tempon kun via patrino?
– Silentu jam! – li kriegis, dume li prenis plenmane la malvarmegan neĝon.
– Kaj viajn gefratojn kial vi ne koleras? Ĉu vi tiel sentas, ke ilin ne turmentas tiom, kiom vin?
– Kion vi volas de mi? – demandis petantege Ádám.
La knabineto ne respondis, nur, kiam la knabo alrigardis.
– Transdonu al mi vian koron – ŝi flustris mistere, dume ŝi ekridetis.
– Kio? – rondiĝis la okuloj de Ádám.
Li tute ne komprenis, kio okazas al li nun. Kiu estas tiu knabineto? Kial ŝi volas havi lian koron? Li tiel konfuziĝis, ke li forgesis eĉ ektimi.
– Vi aŭdis tion bone – kapoklinis la knabineto per sia taŭzhara kapeto. – Transprenu al mi vian koron, kaj mi kompense liberigos vin de la furiozo kaj la doloro.
– Kiu vi estas? – balbutis Ádám, sed la knabino ankaŭ nun ne respondis.
Bukŝi denove aperis jelpante kun alia bastoneto. La knabino elprenis ĝin el ĝia buŝo, kal ŝi forĵetis ĝin.
– Reportu! – ŝi kriis ridetante. Ŝi rigardis post la kuranta hundo, kaj ŝi denove ekparolis. – Nu?
– Se mi donos mian koron al vi, mi mortos – komunikis Ádám.
La knabineto turnis sin al li, kaj ekridetis.
– Mi ne diris tion, ke vi mortos.
– Tamen tio ŝajnas al mi morta negoco.
– Vi ankoraŭ ne respondis, kial vi koleras?
– Tial, ĉar vi ne zorgu pri tio – murmuris Ádám, kaj li viŝis sian vizaĝon. Li ne volis plori refoje.
– Mi povas helpi al vi – levis la ŝultrojn la knabineto. – Sed por tio estus necesa tio, ke vi respondu.
Ádám enspiris profunde la malvarman aeron. Tio bruligis sian gorĝon, kaj la pulmon, sed lin ne interesis tio. Li ankoraŭ neniam partoprenis tiun nekompreneblan, bizaran interparoladon. Sed li devis konfesi lin mem, ke la penso logis, ke li liberiĝas de ĉiu malbona sento.
Li emis negoci, tamen pri tiu demando, kiu povas esti tiu knabineto, li trovis ununuran respondon: la diablo mem.
– En kio helpas al vi tio, se mi respondos? – ekmurmuris li. – Pro tio mia koro ankoraŭ ne estos via.
– Ne, sed tio estos la unua paŝo por tio.
– Por tio bezonas mian koron? Kial ĝuste mia?
La knabineto skuis sian kapeton, pro tio ŝiaj taŭzitaj bukloj flirtis tien-reen.
– Vi miskomprenis min. Mi ne bezonas vian koron, nur mi ŝatus, se vi transdonus ĝin al mi.
– Tio ne havas sencon – kuntiris siajn brovojn Ádám. – Vi parolas frenezaĵojn.
– Vi bezonas tion, ke vi transdonu ĝin al mi. Tiel tio estas pli komprenebla?
– Tute ne. Sed egalas. Mi donos al vi nenion.
Ie, el la arbaro audiĝis bojado de Bukŝi. Ádám enbuŝigis siajn du fingrojn, kaj li fajfis akre. La hundo post momento jam sidadis antaŭ liaj piedoj, kaj ĝi feliĉe jelpis.
– Do, kial vi koleras? – ekparolis la knabineto denove, dume ŝi karesis la kapon de la hundo.
– Vi ne lasos min en paco, ĉu?
La knabineto kapneis. Ádám jam ĝuste rekaŝintus sian kapon en la genŭojn, kiam li eksentis la etan manon de la knabineto sur sia mano.
Tio ŝajnis home.
Kvankam la eta manplato estis malvarma, li eksentis strangan varmon en sia tuta korpo. Por momento li tute malpeziĝis, kio ŝanĝiĝis dolore al malgajeco. Lia koro premiĝis, kvazaŭ oni premtordus ĝin. Tiu turmenta sento transformiĝis al plorego, kaj kaptis la sopiro, ke li diru tion, kio turmentas lin ene.
– La panjo amas la Kristnaskon – diris li. – Ŝi tion promesis, ke ŝi estos hejme en sankta vespero. Li ekspiris intermite.
– Ŝi promesis – diris, dume li viŝis sian vizaĝon daŭre.
La knabineto proksimiĝis al li, kaj ŝi brakumis lin. La miksaĵo de la doloro, la malgajeco kaj la kolero subite fortiĝis en Ádám.
– Kiam mi ricevis de ŝi la hundon Bukŝi, mi tiom ĝojis. Ŝi promesis, ke ni kune ludos kun ĝi. Sed ŝi ekfartis malbone, kaj ŝi enhospitaliĝis. Ŝi ne venis hejmen de tiam. Tamen ŝi promesis…
– Mi bedaŭras tion – flustris la knabineto.
Ádám sentis, ke la eta mano karesas lian dorson. Tio estis tre bona sento por li. Li tiel sentis, kvazaŭ oni deprenis pecon el tiu pezo, kiu premis lian dorson. Li malpeziĝis iomete pro tio.
Li daŭrigis:
– Ankaŭ mia paĉjo promesis, ke ni ornamos ĉion, ĝis panjo hejmenvenos, sed li faris nenion. Kiam mi menciis al li, li kolere diris, ke mi ne ĝenu lin – lia lipo kurbiĝis, kaj ankaŭ lia spiro ne trankviliĝis.. – Sed tio estus grava por la panjo. Kio okazos, se ŝi venos hejmen, kaj ŝin akceptos la senornamita domo?
Li silentiĝis, kaj ankaŭ la knabineto diris nenion, nur ŝi brakumis lin, dume ŝi karesis lian dorson. Bukŝi pelis feliĉe malgrandan beston. La bruo de la neĝforigilo mallaŭtiĝis pro la malproksimiĝo.
Ádám prenis grandan spiron, kaj li rektigis sian korpon.
– Do, ĉu vi petas mian koron? – li demandis la knabineton.
– Jes – ŝi respondis. Sed antaŭe rigardu en vin, kaj vi respondu: kiu estas tiu, kiun vi vere koleras?
Stomako de Ádám ekspasmis. Por unu momenton li nur gapis la frostitan pejzaĝon. Poste li respondis.
– Mi koleras min pro tio, ke mi neniam vizitis mian panjon – li ekparolis. Post kiam li eldiris tion, ŝi tuj premis sian manon sur la bruston de Ádám, kiu ekbrilis kun ora lumo.
La knabo rigardis konsternite la etulinon, kiu rerigardis lin kun sincera, amikema rideto.
– Dankon! – flustris la knabineto. – Nun ĉio estos enorde.
Ŝia eta mano malrapide kunfandiĝis kun la korpo de Ádám. La koron de la knabo tio ekvarmigis. Li ne kuraĝis ekmoviĝi. Verdire, li eĉ ne volis.
La knabino ĉirkaŭbrakumis lin, kaj kun blindiga, varmflava lumo ŝi kunfandiĝis kun li plene.
Ádám enspiris la aeron profunde, poste li blovis tion malrapide. En tiu momento, ke la etulino malaperis, li tiel sentis, kvazaŭ ŝtono defalus de sia koro.
Nun li jam sciis, kion li devos fari.
Li viŝis sian vizaĝon, li ĵetis lastan rigardon al la glaciiĝinta lago, poste li saltleviĝis.
Venu Bukŝi! – li kriis al la hundo bonhumore. – Ni iros al panjo, ni portos al ŝi la Kristnaskon