La Insulo

Ferenc Harnyos

Mi sidis sur la benko pensante pri miaj pakaĵoj. Ĉu mi enpakis ĉiujn necesajn? Mi malŝatas la havenojn, eĉ al la ŝipoj mi havas fobion. Kial mi lasis min konvinki pri tiu veturado? Mia tre bona amiko, Danielo rakontis al mi pri tiu krozado per grandega ŝipo. Li diris, ke mi nepre devos enŝipiĝi, se mi bezonas ŝanĝiĝon, laŭ li mia vivo estas tro trankvila. Mi ŝatas la trankvilon, la kalkuleblajn aferojn, la ĉiutagaĵojn. Mi vivas sola malgraŭ mia aĝo, mi jam estas mezaĝulo. Mi sportas regule, mi karateas jam de 25 jaroj, pro tio mia sanstato kaj forteco estas bona. Nu, egale. Mi estis ĉi tie atendante la enŝipiĝon. Mi esperis, ke ĉi tiu vojaĝo estos neforgesebla, ĉar male mi murdos tiun fiulon.

En aŭgusto la vetero estis agrabla en Amsterdamo. Ĝi estas mirinda urbo kun grandega flughaveno.

Mi ŝatas loĝi ĉi tie. Kiam mi enmigris Nederlandon, mi timis iomete, sed la sopiro pri aventuro estis pli granda. Mi estas brazilo nun jam loĝanta en ĉi tiu norda, admirinda lando ekde 15 jaroj. La nordaj homoj estas trankvilaj, gastamaj. Ilia vizaĝo spegulas kontenton, helpemon.

La laŭtparoliloj eksonis, virina voĉo informis la pasaĝerojn pri la baldaŭa ekveturo de ŝipo Elizabeta. Ĝi estis mia ŝipo, do mi devis enŝipiĝi. Multaj homoj deziris iĝi pasaĝero de tiu ŝipo. Malrapide limakis la homvico. Dume mi gapis al la grandega ŝipo. Ĝi estis 314 metrojn longa kaj 36 metrojn vasta. Tiu ŝipo povis akcepti pli ol 2000 personojn, kaj 1000 ŝipservistoj zorgis pri la senproblema vojaĝo. Ĝi estis kvinetaĝa monstro. Tiom grandan ŝipon mi ankoraŭ neniam vidis. Sur ĝia flanko estis multaj savboatoj. Mi tuj ekmemoris pri katastrofo de ŝipo Titanic. Espereble ĉi tiu monstro havas sufiĉe da savboatoj. Kun ties blankeco kaj grandeco ĝi postulis la atenton, admiron.

Kia surprizo! La ŝipestro – kapitano van Basten, kiel mi eksciis pli poste – salutis ĉiun pasaĝeron fine de la ŝipperono. Li invitis ĉiun vojaĝanton en la ŝipon kun vasta rideto. Post malpli ol duonhoro ni jam ekveturis. Mia kajuto estis malgranda, sed por mi sufiĉis. Enestis lito, tableto, ŝranketo, duŝejo kun necesejo. Tra la malgranda, ronda fenestro oni povis vidi la marsurfacon. Mi malpakis miajn necesaĵojn, kaj ekiris al la ferdeko. La maro estis admirinda, sed samtempe timinda. La ondoj povus facile ĵetadi la ŝipon, sed feliĉe, ĉi tiuj modernaj ŝipoj jam estas ekvilibritaj, pro tio la pasaĝeroj rimarkas nenion. Grupeto de mevoj sekvis nin. Ili ĉiam esperas ekhavi iom da manĝaĵoj. La birdoj jam alkutimiĝis al la homoj kaj la ŝipoj. Manĝaĵoj ĉiam restas ankaŭ por la birdsekvantoj.

– Baldaŭ vesperiĝos – mi pensis, la ĉielo estis ankoraŭ blua. Nur kelkaj nuboj ŝaŭmiĝis klopodante formi figuron. Mi volonte rigardadas la nubojn.

Mi povas fantazii eĉ batalon inter nuboj, kiuj kvazaŭ figuras sovaĝbestojn. Mi jam malstreĉiĝis iomete.

La vespermanĝo estis en granda, impona salono. Mi sidis ĉe tablo kun ankoraŭ nekonatoj de mi. Nu, ni devis ekkonatiĝi. Mi estas iomete embarasita tiukaze, sed feliĉe miaj samtablanoj estis ĉarmuloj. Ni rapide trapasis la interkonatiĝon. Post la manĝado ni agrable babiladis pri ĉiutagaj aferoj, ĉi tiu ŝipo, ktp. Mi sentis lacon, pro tio mi pardonpetinte lasis ilin, kaj iris al mia kajuto. Post duŝado mi enlitiĝis kaj ekdormis aŭskultanete la mallaŭtan bruon de ŝipo.

Mi havis strangan sonĝon. Mi estas en la maro kaj dronas. Bonŝance, mi kapablas naĝi bone, sed la ondoj ĵetadas min. Ĉirkaŭ mi estas homoj, pecoj de la ŝipo, helpkrioj, malhelo.

Mi devas naĝi, mi devas naĝi, mi devas naĝi…

Mi vekiĝis el mia terura sonĝo. Mi havis iom da kapturniĝo. Agrable brilis la suno, la marondoj mallaŭte fluadis tien-reen. Mi estis malseka, kial? Oh, kie mi estas? Kie estas mia kajuto, mia lito? Ĉie estis sabloj.

Mi levsidiĝis malrapide kaj ĉirkaŭrigardis. Maro, marbordo, sabloj kaj mi, sola. Sabla marbordo, poste arboj, eble arbaro. Kvazaŭ fulmo el klara ĉielo venis al mia kapo la rekono, mi estas ŝippereulo. Oh, Dio mia! La sonĝo ne estis sonĝo, tio estis realo. Miaj sensoj reviviĝis grade, mi aŭdis nur la susuradon de la ondoj, kiel atingis la bordon.

– Ha-ho-o-o! – audiĝis mallaŭte, malproksime. Mi saltleviĝis. Dio mia!

Ankaŭ aliulo postvivis la ŝipdronon. Ĉu virina voĉo? Mi ekiris al la direkto de la voĉo. Baldaŭ mi ekvidis sveltan figuron de brunhara virino. Ŝi kuris al mi kun flirtantaj haroj. Tiu bildo similis al la bela sonĝo, post kiam la vekiĝo estas tiel agrabla.

– ­­Ha – ho! – kriadis ankaŭ mi.
– Danke al Dio, danke al Dio! – atingis mian orelon la agrabla voĉo.

La virino saltis al mi, kaj ŝi plorante pendis sur mi ĉirkaŭprenante mian kolon. Ankaŭ mi tre ĝojis pri tio, ke mi ne restas sola sur tiu kontinento.

– Kiu vi estas?
– Mi estas Sonja Morgan.
– Kaj vi?
– Mia nomo estas Francisko Filho el Braziljo.
– El kiu lando vi venis? – interesiĝis mi.
– Mi vivas en Novjorko. Ĉu vi scias pri aliaj postvivantoj?
– Mi ne jam renkontis aliulon krom vi. Ni devus iri laŭ la marbordo, eble ni trovos pli da postvivantoj.
– Kien ni direktu nin? – eksonis la demando el ambaŭ nia buŝo samtempe.
– Ni iru dekstren! – diris Sonja, kiun mi konsentis tuj.

Se ni ne estus ŝippereuloj, mi povus bonfarti. Maro, suno, trankvilo, belega virino, ĉio estas ĉi tie. – mi pensis senvorte.
– Aŭskultu! Ĉu vi aŭdas? – flustris mi.
– Kion? Mi aŭdas nenion.

La venteto mallaŭtajn voĉpecojn blovis al ni, kiujn prefere mi sentis ol aŭdis.

Mi ekkuris, postsekvis min Sonja. Mi aŭdis ŝian spiradon. Baldaŭ la voĉoj fortiĝis, eĉ ni ekvidis etan homgrupon. Ankaŭ ili rimarkis nin, kaj kun larĝaj mansvingoj alvokis nin. Ni ĝojis unu pri la aliaj kvazaŭ ni piknikon partoprenus. Larmeroj roliĝis sur la vizaĝoj malgraŭ tio, ke neniu konis unu la alian. Ni jam estis okope. Post trankviliĝo videblis sur ĉiu vizaĝo iom da espero. Ni, la postvivantoj ricevis ankoraŭ unu ŝancon de Dio. Ankaŭ la kapitano van Basten estis inter ni. Li transprenis la vorton kaj la gvidadon.

– Ni devas ĉirkaŭrigardi, ja ni nenion scias pri tiu kontinento.

Li eknombris nin, 4 virinoj kaj 4 viroj.

– Ni dividiĝu je du grupoj. En ĉiu grupo estu du virinoj kaj du viroj. Unue ni devas serĉi postvivantojn.
– Kiu havas funkciantan horloĝon?
– Neniu? Tio ne estas bonaĵo. Nu, ni devas atenti la sunon. Li trovis bastoneton kaj enŝovis ĝin la sablon. Kiam la ombro de bastoneto estos tie – li desegnis linion en la sablo – ni renkontiĝos ĉi tie. Ĉu bone? Ĉiuj kapjesis.

Mi restis kun Sonja kaj du aliaj personoj. Ni ekiris dekstren, kaj la alia grupo maldekstren.

– Mi estas Francisko.
– Mia nomo estas Sonja.
– Mi nomiĝas Katerina.
– Oni nomas min Peter.

Post la interkonatiĝo ni atente rigardis la bordon, randon de la arboj, eble ni ekvidas iun. Niaj paŝoj lasis postsignojn en la sablo. La vetero estis agrabla, venteto mildigis radion de la suno. Estis interese, ke neniujn akvobirdojn ni vidis. Ni jam iris sufiĉe longe, sed vane, ni renkontis neniun. Mi faris la samon, kiel la kapitano, kaj mi eldiris la ordonon, ni iru reen.

Kiam ni atingis la renkontlokon, jam ankaŭ la alia grupo alvenis. Ankaŭ ili ne sukcesis trovi postvivantojn.

– Baldaŭ malheliĝos, ni devas serĉi lokon konvenan por tranokti. – diris la kapitano.
– Kiu havas iun utilaĵon? Ekzemple, tranĉilon, sekan alumeton aŭ ajnan ilon por fari fajron. La unua tasko estas fari fajron. Ni devas tranokti nun ĉi tie sur la marbordo. Ni tute ne konas ĉi tiun kontinenton, ni ne scias kie ni estas. Sekve, ni scias nenion pri la ĉi tieaj bestoj.

La fajro defendos nin kontraŭ la bestoj, almenaŭ mi esperas. Unu el la viroj montris al ni poŝtranĉilon eltiritan el lia poŝo. Neniu havis ilon konvenan por bruligi lignon.

– Nu, unue ni devas kolekti sekajn, vastajn lignojn kaj malvastajn arbobranĉojn. Ni serĉu ankaŭ sekajn herbojn. Ni devas bruligi la fajron laŭ maniero de indianoj. Por tio ni bezonas sekajn herbojn, bastoneton kaj arboŝelon. – diris la kapitano, kaj svingis per sia mano montrante, ke ĉiu ekiru por plenumi la taskon.

Ni eniris la arbaron. Estis interese, ke preskaŭ estis silento. Ĉu mankas la birdoj kaj la bestoj ĉi tie? Sed la silenton ekrompis iu delikata sono, simile al fluado de la akvo. Mi mansvingis al la aliuloj por sekvi min. Ne malproksime ni trovis rivereton kun malvarmeta dolĉa akvo. Ĉiuj trinkis el ĝi, ja ni jam estis ege soifaj. Poste ni trovis multe da sekaj arbobranĉoj, kaj ĉion necesajn por la fajro. Ni portis amason da tiaĵoj al la marbordo sufiĉe malproksime kaj al la maro kaj la arbaro. Ni rakontis al la aliuloj pri la dolĉa akvo, kiu troviĝas proksime. Ili tuj ekiris por estingi sian soifon. Reveninte la kapitano prenis la arboŝelon kaj metis ĝin sur la sablon. Poste li metis sekajn herbojn en la ŝelon. Li prenis la bastoneton inter siajn manplatojn, kaj rulumis ĝin tiel, ke la pinton li premis al la centro de la ŝelo. Tiel rapide li faris tion, ke post kelkaj momentoj jam aperis fumeto. Dume li blovis la bruliĝantajn herbojn. Kaj jen la fajro. Ĉiuj aplaŭdis la miraklon de kapitano. Kiel belega povas esti la fajro. Ĉio plivaloriĝis ĉi tie.

– Ni devas gardi la fajron tage-nokte. Ni dividas inter ni la gardadon, la deĵoro daŭros ĉirkaŭ du horojn. – diris videble fiere la kapitano.
– Kiel ni povos mezuri la tempon mankante horloĝon. – demandis iu.
– Hm, nur proksimume. – respondis nia gvidanto.
– Ni devas trovi aŭ fari ujojn por la dolĉa akvo. Ĝis tiam ni iros al la rivereto por estingi la soifon.

Nokte neniu alproksimiĝu al la arboj. Neniu iru unuope por fari homnecesojn. Gardu ankaŭ unu la alian! – atentigis mi ĉiujn.

– Ni devas pensi ankaŭ pri la manĝado. Du personoj gardu la fajron, metu la lignojn sur ĝin, estu granda fajro. La aliaj iru por serĉi ion manĝeblan. – diris nia kapitano. Ĉiuj faris tiel. Mi trovis konkulojn, espereble manĝeblajn en la malprofunda marakvo. Mi portis amason da ili apud la fajron, kie estis nia provizora tranoktejo. Ankaŭ aliaj trovis manĝeblaĵojn, eĉ iaspecajn fruktojn ĝis nun neniam viditajn. Ili similis al banano, sed ni ne aŭdacis gustumi tiujn nekonatajn fruktojn. La konkulojn mi metis en la fajrerojn, kiu jam troviĝis rande de la fajro. Ĉiuj rostis siajn trovaĵojn enmare. Iom post iom malheliĝis. Post la manĝado ni dividis la personojn je duopaj grupetoj por deĵori, unu viro kaj unu virino. Mi kaj Sonja komencis la gardadon. La aliaj ankoraŭ paroladis iomete, poste ĉiuj kuŝiĝis sur la sablon ĉirkaŭ la fajro. Ili rapide ekdormis.

Mi nutris la fajron diligente, Sonja sidis sur la sablo kaj ekploretis. Apudsidante mi brakumis ŝin, kaj ŝi klinis sian kapon sur mian ŝultron. Ni senvorte sidis kaj pensis pri niaj proksimuloj, sorto. La vortoj ne estis bezonataj. Ĉio estis kvieta, la brueto de la maro estis trankviliga. Sed kio estos morgaŭ? Ĉu oni jam serĉas nin?

Ĉu tiu ĉi loko estas insulo aŭ ni estas sur loĝata kontinento? Tro multaj demandoj sen respondoj. Eble morgaŭ ni ekscios pli. Nia deĵorado finiĝis, kaj ankaŭ ni kuŝiĝis sur la sablon proksime unu al la alia. La laceco gajnis rapide, miaj palpebroj malleviĝis, miaj sensoj malakriĝis. Mi aŭdis la krakadon de la fajro nur de malproksime jam. Venis la agrabla dormo, kaj mi jam estis denove hejme, pace.

Vekis min la sonoro de mia vekhorloĝo. Mi sidiĝis sur la rando de mia lito, trete-trote mi mutigis la vekhorloĝon. Ankoraŭ lumineskis la sonĝbildoj en mia cerbo, sed nur jam pale. Kiel interese, ke mia sonĝo multfoje estas terura. Antaŭnelonge mi sonĝis pri mia komato. Povas esti, ke mi devos manĝi pli malmulton por vespermanĝo.