Eksonoris la centra sonorilo en la lernejo. Mi havis iom da tempo, pro tio mi promenadis sur la koridoroj por movadi miajn rigidiĝintajn piedojn. Mi renkontis neniun, nur la sonetoj rompis la silenton, kiuj filtriĝis el la klasĉambroj. Mi rigardadis la murojn kontente, kiuj antaŭ nelonge estis farbitaj. Kelkloke grupfotoj pendis sur la muro prezentante fotojn de la lernintoj. Kiam mi atingis la knaban vestoŝanĝejon, mi aŭdis bruon el tio. Kvazaŭ iu banus sin. Mi eniris la vestiĝejon, kaj tie mi trovis nudan knabeton.
– Kion vi faras ĉi tie?
– Mi frotas mian haŭton – diris plorete.
– Kial?
– Ĉar tion diris la oĉjo instruisto, ke certe mia haŭto estas malpura, pro tio mi estas bruna.
– Kiu instruisto diris al vi tion?
– La oĉjo Géza.
– Vestu vin rapide, kaj venu kun mi!
La knabeto survestis siajn vestaĵojn, kaj li sekvis min.
– Kio estas via nomo?
– Mi estas Janika Rostás.
– En kiu klasĉambro vi estis?
– En tiu – li montris per sia fingro al iu pordo.
El la klasĉambro oni povis aŭdi la voĉon de „oĉjo” Géza. Mi malfermis la pordon, kaj mi tuŝis antaŭ min la knabeton.
– Vi, Géza! Ĉu vi havas favoratan koloron? – mi interesiĝis milde.
– Jes, la blanka – li diris malcerte.
– Ankaŭ mi havas – mi diris.
La mezaĝa, mallonghara instruisto atentis min kun demanda rigardo.
– La bruna – mi siblis.
Mi mansvingis al la knabeto, ke li iru al sia loko, sed tiam mia koro jam batis je cent dudek. Mi eliris el la klasĉambro, mi apogis mian dorson al la muro, kaj mi provis trankviliĝi. Mi kaptis por aero, mi volis kriegi, kaj disbati la kapon de tiu rasista fiulo. Mi enmordis mian klinitan montrofingron, kiel mi faris en mia infanaĝo, per la doloro mi trankviligis min. La sango ekaperis, sed mi ne okupiĝis pri tio.
Mi eniris mian kontoron, mi sidiĝis, kaj mi klinis mian kapon malantaŭen. En mia cerbo kirliĝis la pensoj. Kiel mi povus doni lecionon pri moroj al li? Mi ne volis fari denuncon al la polico. Cetere li estas bona instruisto.
– Sinjoro Direktoro, ĉu vi havas iom da tempo? – malfermis la pordon Marika, kiu okupiĝas pri ekonomiaj aferoj de la lernejo.
– Envenu!
– Ni devos priparoli la sekvan duonjaran planon.
– Ĉu tio konvenus al vi post tagmanĝo?
– Jes, al mi konvenas tio – diris ŝi elirante el la kontoro.
Mi petis la liston de la lernantoj de la oficistino. Post kelkaj minutoj mi trovis la datumojn de la knabeto. Telefonnumeron de lia patrino mi trovis. Mi entajpis la numerojn sur mia poŝtelefono, baldaŭ mi aŭdis voĉon de knabineto.
– Ha ló! – tintis la voĉo.
– Mi estas Péter Martonosi el la lernejo. Ĉu via patrino estas hejme?
– Mankison! Mi estas Hajnalka Rostás, jes, mi donas mian patrinon. – Panjo venu, oni serĉas vin el la lernejo – mi aŭdis en la telefono.
– Ha ló, mi estas Béláné Rostás. Ĉu estas iu problemo al Janika?
– Ne ektimu, neniu problemo estas al via filo. Ĉu iam vi povus veni en la lernejon?
– Jes, kompreneble – aŭdiĝis la malcerta respondo.
– Kiom da gefiloj vi havas?
– Tri, kune kun Janika.
– Ĉu vi povus porti ankaŭ la aliajn du kun vi?
– Jes, sed vi timigas min.
– Ne timu, mi nur deziras interkonatigi vin kun iu instruisto. – Ĉu via edzo?
– Bedaŭrinde li jam mortis antaŭ unu jaro, mi edukas miajn gefilojn sola.
– Mi tre bedaŭras tion. Kiam vi povus veni?
– Hajnalka estas hejme, ĉar ŝi estis malsana, sed morgaŭ ŝi vizitos infanĝardenon. Mi estas hejme kun Cinka, kiu estas ankoraŭ du jara, tiel eĉ hodiaŭ ni povos iri.
– Tio estus tre bona.
– Ni estos tie post duonhoro.
– Dankon, mi atendas vin.
Mi serĉadis plu en la nomlisto. Mi trovis ankoraŭ Oláh, Gáspár, Kanalas kaj Lakatos. Ĉiuj estas ciganaj nomoj.
Mi vokigis ilin al la koridoro, kie estis tiu klasĉambro. Mi vokigis ankoraŭ kvar necigandevenajn lernantojn, du knabinojn kaj du knabojn. La lernantojn mi vicigis en unu vico antaŭ la klasĉambro tiel, ke unu cigano estu apud unu necigano.
Alvenis patrino de Janika kun Hajnalka kaj etulino. Ili venis apud sia patrino vestitaj per belegaj vestaĵoj.
– Mi estas Anna, ŝi etendis al mi la manon. Mi preskaŭ kisis ŝian manon en mia embaraso, tiel ravis min ŝia beleco. Kaj ŝi kaj la infanoj surhavis cigannaciecan veston. Ŝia belega, nigra hararo diseriĝis sur ŝia ŝultro, ŝiaj brunaj okuloj estis mildaj, kiel de tiu kapreoleto.
Jam eksonoris la sonorilo, kiam aperis la unua lernanto en la malfermita pordo, laste venis Géza. Kiam li ekvidis min kaj la lernantojn malantaŭ mi, li haltis antaŭ la pordo rigidiĝinte. Sur la koridoro ekestis tomba silento, oni povis aŭdi eĉ la ŝvebon de la aranea reto. Vizaĝo de Géza unue blankiĝis, poste la koloro ŝanĝiĝis al la ruĝa.
– Géza, mi deziras, se vi povus montri al familio de Janika, ke el tie starantaj lernantoj kies haŭto estas malpura, kaj kies ne. Anna rigardis al mi kun mirigitaj okuloj, ŝi ne sciis kio okazas.
Géza balbutadis kelkajn nekompreneblajn vortojn, tiel ŝajnis, ke li tre volonte volus esti en alia loko.
Mi aliris al la unua knabino – kiu ne estis cigano –, kaj mi montris al ŝi. – Ĉu ŝia haŭto estas malpura aŭ ne? – mia voĉo tondris. – Ĉu kaj ŝia, kaj lia? – mi montris al unuopuloj.
Anna pelis siajn infanojn ĉirkaŭ ŝin, kvazaŭ ŝi devus defendi ilin de io. Ŝajnis, ke ŝi jam konjektas pri kio temas.
Géza staris senvorte kun subklinita kapo.
Mi sendis la lernantojn al sia kalsĉambro. Mi montris al Anna kaj la infanoj.
– Mi deziras prezenti al vi patrinon de Janika kaj liajn fratinojn.
– Petu pardonon de ili!
Géza malrapide iris al Anna, kaj li diris la sekvan:
– Mi neniam petas pardonon de cigano. Vi ĉiuj estas kancero sur la korpo de la socio, kiun oni ne povas eltranĉi.
Okuloj de Anna ŝtaliĝis, mi ankoraŭ neniam vidis brunajn okulojn ĵeti tiajn fajrerojn. Ŝia trajto ŝanĝiĝis, el milda virino ŝi iĝis fortikaĵdefendanta batalanto.
– Sinjoro, rigardu nin! – Ni damaĝis nek vin nek alian. Vi eraras en tio, ke vi taksas malbona ĉiujn ciganojn. Ni estas fiera pri nia ciganeco. Ni gardas nian tradicion pri nia vestado, muziko kaj kulturo. Ni estas malriĉaj, sed ni estas honestaj kaj puraj. Ŝi profunde spiris, kaj tiel ŝajnis, ke ŝi komencas trankviliĝi.
– Mi elpensis ion. – Mi invitas vin al ni por vespermanĝo, ke vi povu vidi per viaj propraj okuloj, kiel ni vivas. Dume ni povos paroladi pri tio, kial vi pensas tion, kion vi diris al mi. Ankaŭ mi povos paroli pri la ciganeco, nia historio, kredo. Verŝajne mi povos diri al vi tion, kion vi eĉ ne aŭdis. Se vi ekkonos nin pli bone, povas esti, ke via opinio ŝanĝiĝos. Ŝi alrigardis min. Mi rimarkis el tio, ke ŝi ĵetis al mi la pilkon.
– Géza, akceptu la inviton! – mi diris emfaze ĉiun vorton.
Ŝajnis, ke Géza surpriziĝis, li ne atendis tian reakcion. Li kapjesis, kaj li lasis nin.
– Mi petas pardonon, mi ne volis okazi al vi malbonan situacion. La detalon kaj la tempon de la vizito ni priparolos. Ankaŭ mi deziras partopreni.
– Mi ne koleras, mi harditiĝas malrapide. Mi dankas, kompreneble ankaŭ vin mi vidos volonte, kvankam mi povas defendi min – ŝi diris jam ridete.
Ŝi fariĝis tiu milda virino denove, kvankam estus okazinta nenio.
Ni priparolis la renkontiĝon por vespero de sekva sabato. Mi rigardis ilin, kiel ili malproksimiĝis, kaj mi pensis pri tio, kiom ili devos suferi pro sia deveno.
Mi eniris la vestiĝejon, kie mi rimarkis, ke Janika frotis sian korpon. La frotpurigilo ankoraŭ tie estis sur la planko. Mi levis ĝin, kaj mi komencis froti mian maldekstran brakon, kaj mi ploris. Jes, mi ploris, ĉar mi povis imagi min en tia situacio, kvazaŭ ankaŭ mi estus infanaĝa. Tiom humiligeco povas efiki por lia tuta vivo.
Sabate vespere iomete antaŭ la sepa mi atendadis iom fore de la domo de Anna. Precize je la sepa haltis aŭto antaŭ la domo de Anna, kaj elaŭtiĝis Géza, en lia mano estis bukedo de floroj. Ankaŭ mi iris tien, mi sonorigis ĉe la pordo, kaj ni kune atendis, ke iu malfermu ĝin. Anna aperis en la pordo. Ŝi estis fenomeno en la strikta senco de la vorto. Ŝi radiis tiom da ŝatego al ni per rideto kaj ĉarmeco, ke mia koro pleniĝis per tio. Mi alrigardis Géza, kaj mi vidis alian homon, nekonaton, kiu sentis la samon, kiel mi, kaj tio lin tute konfuzis.
Ni eniris, kaj ne nur la infanoj atendis nin, sed ankaŭ la gepatroj de Anna. Ĉiuj estis vestitaj per belaj naciaj vestaĵoj. Géza transdonis la florojn al Anna, kaj eksonis tri admirindaj vortoj: Mi petas pardonon! Anna kapjesis, kaj ŝi prenis la bukedon.
En tiu vespero ni transiris en alian mondon. Tiu mondo ne sestis malproksima de ni, nur ni nekonis ĝin bone. Oĉjo István kaj onjo Jolika parolis pri tiuj aferoj, kiujn ni jam povis aŭskulti de ie, sed de ili tio fariĝis aŭtentika. Admirindaj homoj povas fari miraklon, se oni lasas ilin fari tion.