Privata Sperto

Chimamanda Ngozi Adichie

Tradukis Barry Friedman

Chika engrimpas tra la vendejofenestro unue kaj tiam tenas la ŝutron kiam la virino engrimpas post ŝi. La vendejo aspektas kvazaŭ senhoma longe antaŭ ol la tumultoj komenciĝis; la malplenaj vicoj da lignaj bretoj estas kovritaj de flava polvo, same kiel la metalaj ujoj stakigitaj en angulo. La vendejo estas malgranda, pli malgranda ol la enirŝranko de Chika hejme. La virino engrimpas kaj la ŝutroj knaras kiam Chika ellasas ilin. La manoj de Chika tremas, ŝiaj suroj brulas post la ŝanceliĝema kuro de la merkato en ŝiaj altkalkanumaj sandaloj. Ŝi volas danki la virinon, ĉar ŝi haltigis ŝin dum ŝi pretersprintis, kaj ĉar li diris "Ne kuru al tiu direkto!" kaj pro konduki ŝin, anstataŭe, al ĉi tiu malplena vendejo, kie ili povis kaŝiĝi. Sed antaŭ ol ŝi povas diri dankon, la virino diras, etendante la manon por tuŝi ŝian nudan kolon, "Mia kolĉeno perdiĝis kiam mi kuris."

"Mi faligis ĉion," Chika diras. "Mi aĉetis oranĝojn kaj mi faligis la oranĝojn kaj mian mansakon." Ŝi ne aldonas, ke la mansako estis Burberry-o, originala, kiun ŝia patrino aĉetis dum lastatempa vojaĝo al Londono.

La virino suspiras kaj Chika imagas, ke ŝi pensas pri sia kolĉeno, verŝajne plastaj bidoj surfadenigitaj sur peco de ŝnuro. Eĉ sen la forta haŭsa akĉento de la virino, Chika povas scii, ke ŝi estas nordano, pro la malvasteco de ŝia vizaĝo, la nekonata altiĝo de ŝiaj vangostoj; kaj ke ŝi estas islamanino, pro la koltuko. Ĝi nun pendas ĉirkaŭ la kolo de la virino, sed verŝajne ĝi estis malfirme ĉirkaŭvolvita ĉirkaŭ ŝia vizaĝo antaŭe, kovrante ŝiajn orelojn. Longa, maldika rozkolora kaj nigra koltuko, kun la buntaĉa beleco de malmultekostaj aferoj. Chika scivolas ĉu la virino rigardas ŝin ankaŭ, ĉu la virino povas scii, pro ŝia hela vizaĝkoloro kaj la arĝenta fingrorozario, kiun ŝia patrino insistas ke ŝi surportas, ke ŝi estas Igbo kaj kristana. Poste, Chika lernos ke, dum ŝi kaj la virino parolas, Hausaj islamanoj malsuprenhakas Igbo-kristanojn per maĉetoj, trafante ilin per ŝtonoj. Sed nun ŝi diras: "Dankon pro via voko al mi. Ĉio okazis tiel rapide kaj ĉiuj kuris kaj mi estis subite sola kaj mi ne sciis, kion mi faras. Dankon."

"Ĉi tiu loko estas sekura," la virino diras, per voĉo kiu estas tiel milda ke sonas kiel flustro. "Ili ne iras al malgranda-malgranda butiko, nur al granda-granda butiko kaj merkato."

"Jes," Chika diras. Sed ŝi ne havas kialon por konsenti aŭ malkonsenti, ŝi scias nenion pri tumultoj: la plej proksima ŝi estis al tumulto estas tiam, kiam ŝi ĉeestis la por-demokratian mitingon en la universitato antaŭ kelkaj semajnoj, kie ŝi tenis helverdan branĉon kaj kunkantadis "La militistaro devas iri! Abacha-o devas iri! Demokratio nun!" Krome, ŝi eĉ ne partoprenus tiun mitingon, se ŝia fratino Nnedi ne estus unu el la organizantoj, kiuj iris de gastejo al gastejo por disdoni flugfoliojn kaj parolis kun studentoj pri la graveco "aŭdigi niajn voĉojn".

La manoj de Chika ankoraŭ tremas. Antaŭ nur duonhoro, ŝi estis en la merkato kun Nnedi. Ŝi aĉetis oranĝojn kaj Nnedi iris pli laŭ la strato por aĉeti arakidojn kaj tiam estis kriado en la angla, en la piĝino, en la haŭsa, en la igbo. "Tumulto! Problemo venas, ho! Ili mortigis viron!" Tiam homoj ĉirkaŭ ŝi kuris, puŝante unu kontraŭ la alian, renversante ĉarumojn plenajn de ignamoj, postlasante kontuzitajn legomojn, pri kiuj ili ĵus marĉandis. Chika flaris la ŝviton kaj timon kaj ankaŭ ŝi kuris trans larĝajn stratojn, en ĉi tiun mallarĝan, kiun ŝi timis – sentis – estas danĝera, ĝis ŝi ekvidis la virinon.

Ŝi kaj la virino staras silente en la vendejo dum iom da tempo, rigardante tra la fenestro, kiun ili ĵus tragrimpis, kaj ĝiaj knarecaj lignaj ŝutroj svingiĝante en la aero. Komence la strato estas kvieta, kaj poste ili aŭdas la sonon de kurantaj piedoj. Ili ambaŭ moviĝas for de la fenestro, instinkte, kvankam Chika ankoraŭ povas vidi viron kaj virinon kiuj preterpaŝas, la virino tenante sian envolvaĵon supren super siaj genuoj, bebon ligita al ŝia dorso. La viro parolas rapide en Igbo kaj ĉio, kion Chika aŭdas, estas "Ŝi eble devas kuri al la domo de onklo."

"Fermu la fenestron," la virino diras.

Chika fermas la fenestrojn kaj sen la enfluado de la aero de la strato, la polvo en la ĉambro estas subite tiel densa ke ŝi povas vidi ĝin, ondegante super ŝi. La ĉambro estas sufoka kaj odoras neniel kiel la stratoj ekstere, kiuj odoras kiel la speco de ĉielkolora fumo, kiu ĉirkaŭfluas dum Kristnasko, kiam homoj ĵetas kaprokadavrojn en fajrojn por bruligi la harojn for de la haŭto. La stratoj kie ŝi kuris blinde, ne certa laŭ kiu direkto Nnedi kuris, ne certa ĉu la viro kurante apud ŝi estas amiko aŭ malamiko, ne certa ĉu ŝi haltu por preni unu el la konfuz-aspektaj infanoj apartigitaj de ilia patrinoj en la hasto, eĉ ne certaj kiu estis kiu aŭ kiu mortigis kiun.

Poste ŝi vidos la korpojn de bruligitaj aŭtoj, dentitaj truoj anstataŭ iliaj fenestroj kaj antaŭglacoj, kaj ŝi imagos la brulantajn aŭtojn punktumante la urbon kiel piknikaj ĝojfajroj, silentaj atestantoj de tiom multe. Ŝi ekscios, ke ĉio komenciĝis ĉe la aŭtoparkejo, kiam viro veturis trans kopion de la Sankta Korano, kiu estis faligita sur la vojrando, viro kiu hazarde estis Igbo kaj kristano. La viroj proksimaj, viroj kiuj sidis la tutan tagon ludante damojn, viroj kiuj hazarde estis islamaj, tiris lin el lia kamiono, detranĉis lian kapon per unu svingiĝo de maĉeto, kaj portis ĝin al la merkato, petante aliajn aliĝi; la malfidelulo profanis la Sanktan Libron. Chika imagos la kapon de la viro, lian haŭton cindroplenan en morto, kaj ŝi vomos kaj sputos ĝis ŝia stomako doloriĝas. Sed nun, ŝi demandas al la virino: "Ĉu vi ankoraŭ flaris la fumon?"

"Jes," diras la virino. Ŝi malligas sian verdan envolvaĵon kaj etendas ĝin sur la polvecan plankon. Ŝi surhavas nur bluzon kaj brilantan nigran slipon ŝirita ĉe la kunkudroj. "Venu kaj sidiĝu."

Chika rigardas la fadenmontran envolvaĵon sur la planko; ĝi estas verŝajne unu el la du, kiujn la virino posedas. Ŝi rigardas malsupren al sia propra ĝinzoŝtofa jupo kaj ruĝa T-ĉemizo reliefita kun bildo de la Statuo de Libereco, ambaŭ de kiuj ŝi aĉetis kiam ŝi kaj Nnedi pasigis kelkajn somerajn semajnojn kun parencoj en Novjorko. "Ne, via envolvaĵo malpuriĝos," ŝi diras.

"Sidiĝu," la virino diras. "Ni atendos ĉi tie longe."

"Ĉu vi havas iun ideon, kiom longe...?"

"Ĉi-nokte aŭ morgaŭ matene."

Chika levas la manon al la frunto, kvazaŭ kontrolante por malaria febro. La tuŝo de ŝia malvarmeta manplato kutime trankviligas ŝin, sed ĉi-foje ŝia manplato estas humida kaj ŝvita. "Mi lasis mian fratinon aĉetante arakidojn. Mi ne scias kie ŝi estas."

"Ŝi iras sekuran lokon."

"Ĉu Nnedi?"

"Ĉu?"

"Mia fratino. Ŝia nomo estas Nnedi."

"Nnedi," la virino ripetas, kaj ŝia Hausa akcento eningigas la Igbon-nomon en plumeca mildeco.

Poste, Chika serĉos la hospitalajn kadavrodeponejojn serĉantajn Nnedi-o; ŝi iros al gazetaj oficejoj tenante la foton de ŝi mem kaj Nnedi fotitan ĉe geedziĝo ĵus la semajnon antaŭe, tiu kie ŝi havas stultan rideton-bojon sur la vizaĝo ĉar Nnedi pinĉis ŝin ĵus antaŭ ol la foto estis fotita, ambaŭ surportante egalajn for-de-la-ŝultrajn angurajn robojn. Ŝi afiŝos fotokopiojn de la foto sur la muroj de la merkato kaj la proksimaj vendejoj. Ŝi ne trovos Nnedi-o. Ŝi neniam trovos Nnedi-o. Sed nun ŝi diras al la virino: "Nnedi kaj mi venis ĉi tien pasintsemajne por viziti nian onklinon. Ni ferias de la lernejo."

"Kie vi frekventas lernejon?" la virino demandas.

"Ni estas en la Universitato de Lagoso. Mi studas medicinon. Nnedi estas en politika scienco." Chika scivolas, ĉu la virino eĉ scias kion signifas frekventi al universitato. Kaj ŝi scivolas ankaŭ, ĉu ŝi menciis lernejon nur por nutri al si la realecon, kiun ŝi bezonas nun - ke Nnedi ne perdiĝas en tumulto, ke Nnedi estas sekura ie, verŝajne ridante laŭ sia facila, buŝ-malfermita maniero, verŝajne farante unu el siaj politikaj argumentoj. Ekzemple kiel la registaro de generalo Abacha-o uzis sian eksteran politikon por legitimi sin en la okuloj de aliaj afrikaj landoj. Aŭ kiel la grandega populareco en blond-haraj aldonaĵoj estis rekta rezulto de brita koloniismo.

"Ni pasigis nur semajnon ĉi tie kun nia onklino, ni neniam antaŭe estis en Kano," Chika diras, kaj ŝi ekkonscias, ke tio, kion ŝi sentas, estas jene: ŝi kaj ŝia fratino ne estu tuŝitaj fare de la tumulto. Tiaj tumultoj estis tio, kio ŝi prilegis en gazetoj. Tiaj tumultoj estis tio, kio okazis al aliaj homoj.

"Ĉu via onklino estas en la merkato?" la virino demandas.

"Ne, ŝi estas en sia laborejo. Ŝi estas la direktorino ĉe la sekretariato." Chika denove levas la manon al la frunto. Ŝi malleviĝas kaj sidas, multe pli proksime al la virino ol ŝi ordinare sidus, por ripozigi sian korpon tute sur la envolvaĵo. Ŝi flaras ion sur la virino, ion maldelikatan kaj puran kiel la briksapo kiun ilia mastrumistino uzas lavi la litotukojn.

"Ĉu via onklino iras al sekura loko?"

"Jes," Chika diras. La konversacio ŝajnas superreala; ŝi sentas kvazaŭ ŝi rigardas sin. "Mi ankoraŭ ne povas kredi, ke ĉi tio okazas, ĉi tiu tumulto."

La virino rigardas rekte antaŭen. Ĉio ĉe ŝi estas longa kaj svelta, ŝiaj kruroj etenditaj antaŭ ŝi, ŝiaj fingroj kun hena-makulitaj ungoj, ŝiaj piedoj. "Ĝi estas laboro de malbono," ŝi diras finfine.

Chika scivolas, ĉu tio estas ĉio, kion la virino pripensas pri la tumultoj, ĉu tio estas kiel ŝi vidas ilin - malbono. Ŝi deziras ke Nnedi estu ĉi tie. Ŝi imagas la kakaobrunon de la okuloj de Nnedi lumiĝantaj, ŝiaj lipoj moviĝantaj rapide, klarigante ke tumultoj ne okazas en vakuo, ke religio kaj etneco ofte estas politikigitaj ĉar la reganto estas sekura, kiam la malsataj regitoj mortigas unu la alian. Tiam Chika sentas kulpon pro la scivolo, ĉu la menso de ĉi tiu virino estas sufiĉe granda kompreni iom el tio.

"Ĉu en la lernejo vi nun vidas malsanulojn?" la virino demandas.

Chika rapide deturnas sian rigardon, por ke la virino ne vidu la surprizon. " Ĉu miaj klinikoj? Jes, ni komencis pasintjare. Ni vidas pacientojn en la Instrua Hospitalo." Ŝi ne aldonas, ke ŝi ofte sentas atakojn de necerteco, ke ŝi staraĉas malantaŭ la grupo de ses aŭ sep studentoj, evitante la okulojn de la altranga registristo, esperante, ke ŝi ne estos petata ekzameni pacienton kaj doni sian diferencigan diagnozon.

"Mi estas komercisto," la virino diras. "Mi vendas cepojn."

Chika aŭskultas por sarkasmo aŭ riproĉo en la tono, sed tio ne ekzistas. La voĉo estas same konstanta kaj mallaŭta, virino simple rakontante tion, kion ŝi faras.

"Mi esperas ke ili ne detruos merkatbudojn," Chika respondas; ŝi ne scias kion alian diri.

"Ĉiufoje kiam ili tumultas, ili rompas merkaton," diras la virino.

Chika volas demandi al la virino kiom da tumultoj ŝi atestis sed ŝi ne faras. Ŝi legis pri la aliaj en la pasinteco: Hausaj islamaj zelotoj atakantaj Igbo-kristanojn, kaj foje Igbo-kristanoj irantaj por murdaj misioj de venĝo. Ŝi ne volas konversacion pri nomado de nomoj.

"Mia cico brulas kiel pipro," diras la virino.

"Kio?"

"Mia cico brulas kiel pipro."

Antaŭ ol Chika povas engluti la bobelon de surprizo en ŝia gorĝo kaj diri ion ajn, la virino tiras supren sian bluzon kaj malhokas la antaŭan kroĉon de fadenmontra, nigra mamzono. Ŝi elportas la monon, dek- kaj dudek-najrajn biletojn, falditajn ene de sia mamzono, antaŭ ol liberigi siajn plenajn mamojn.

"Brul-brulado kiel pipro," ŝi diras, tasumante siajn mamojn kaj klinante al Chika, kvazaŭ en ofero. Chika ŝanĝas pozicion.
Ŝi memoras la pediatrian rotacion antaŭ nur semajno: la altranga registristo, D-ro Olunloyo, volis, ke ĉiuj studentoj sentu la fazo-4-koran murmuron de knabeto, kiu observis ilin per scivolemaj okuloj. La kuracisto petis ŝin iri unue kaj ŝi ŝvitis, ŝia menso malplena, ne plu certa kie estas la koro. Ŝi finfine metis tremantan manon sur la maldekstran flankon de la cico de la knabo, kaj la brrr-brrr-brrr-vibro de svinga sango iranta malĝustan direkton, pulsante kontraŭ ŝiaj fingroj, igis ŝin balbuti kaj diri "Pardonu, pardonu" al la knabo, kvankam li ridetis al ŝi.

La cicoj de la virino ne similas al tiuj de tiu knabo. Ili estas fenditaj, streĉitaj kaj malhelbrunaj, la areoloj pli hel-tonaj. Chika zorge rigardas ilin, etendas la manon kaj palpas ilin. "Ĉu vi havas bebon?" ŝi demandas.

"Jes. Unu jaron."

"Viaj cicoj estas sekaj, sed ili ne aspektas esti infektitaj. Post kiam vi nutras la bebon, vi devas uzi iom da locio. Kaj dum vi nutras la bebon, vi devas certigi, ke la cico kaj ankaŭ ĉi tiu alia parto, la areolo, eniras en la buŝo de la bebo."

La virino donas al Chika longan rigardon. "Unuan fojon de ĉi tio. Mi havas kvin infanojn."

"Estis same kun mia patrino. Ŝiaj cicoj krevis kiam la sesa infano venis, kaj ŝi ne sciis, kio kaŭzis ĝin, ĝis amiko diris al ŝi, ke ŝi devas malsekiĝi," Chika diras. Ŝi preskaŭ neniam mensogas, sed la malmultajn fojojn ŝi ja mensogas, ĉiam estas celo malantaŭ la mensogo. Ŝi scivolas, kian celon servas tiu ĉi mensogo, tiu ĉi bezono ĉerpi sur fikcian pasintecon similan al tiu de la virino; ŝi kaj Nnedi estas la solinfanoj de ŝia patrino. Krome, ŝia patrino ĉiam havis Dr-on Igbokwe, kun lia brita trejnado kaj afekto, kiu estas havebla telefonvoke.

"Kion frotas via patrino sur la cico?" la virino demandas.

"Kakaan buteron. La fendoj rapide resaniĝis."

"Eh?" La virino rigardas Chika dum tempeto, kvazaŭ ĉi tiu malkaŝo kreis ligon. "Bone, mi ricevos ĝin kaj uzos." Ŝi ludas per sia koltuko dum momento kaj poste diras: "Mi serĉas mian filinon. Ni iras al merkato kune ĉi-matene. Ŝi vendas arakidojn proksime de bushaltejo, ĉar estas multaj klientoj. Tiam tumulto komenciĝas kaj mi rigardas supren kaj malsupren la merkato por ŝi."

"Ĉu la bebon?" Chika demandas, sciante kiom stulta ŝi sonas eĉ kiam ŝi demandas.

La virino kapneas kaj ekbrilas malpacienco, eĉ kolero, en la okuloj. "Vi havas orelproblemon? Ĉu vi ne aŭdas tion, kion mi diras?"

"Pardonu," Chika diras.

"Bebo estas hejme! Ĉi tiu estas unua filino. Halima." La virino ekploras. Ŝi ploras kviete, ŝiaj ŝultroj moviĝas supren kaj malsupren. Estas ne tia laŭta ploregado, kiun faras la virinoj, kiujn Chika scias. Estas tia, kia krias ‘Tenu min kaj konsolu min ĉar mi ne povas trakti tion sole.’ La plorado de la virino estas privata, kvazaŭ ŝi plenumas necesan riton, kiu koncernas neniun alian.

Poste, kiam Ĉika deziros, ke ŝi kaj Nnedi ne decidis preni taksion al la merkato nur por vidi iom de la antikva urbo Kano ekster la najbareco de ilia onklino, ŝi deziros ankaŭ ke la filino de la virino, Halima, estis malsana, aŭ laca aŭ pigra tiun matenon, tiel ke ŝi ne vendus arakidojn tiutage.

La virino viŝas la okulojn per unu fino de sia bluzo. "Alaho konservu vian fratinon kaj Halima en sekura loko," ŝi diras. Kaj ĉar Chika ne scias tion, kion islamanoj diras por montri interkonsenton - ĝi ne povas esti "amen" - ŝi simple kapjesas.

La virino malkovris rustitan kranon en angulo de la vendejo, proksime de la metalaj ujoj. Eble kie la komercisto lavis la manojn, ŝi diras, dirante al Chika, ke la vendejoj sur ĉi tiu strato estis forlasitaj antaŭ monatoj, post kiam la registaro deklaris ilin kontraŭleĝaj strukturoj esti malkonstruitaj. La virino malfermas la kranon kaj ambaŭ rigardas - surprizitaj - kiel akvo elfluas. Bruneta, kaj tiel metaleca Chika jam povas flari ĝin. Tamen ĝi fluas.

"Mi lavas kaj preĝas," la virino diras, ŝia voĉo nun pli laŭte, kaj ŝi unuafoje ridetas por montri egalgrandajn dentojn. La antaŭaj dentoj estas makulitajn brune. Ŝiaj vangokavetoj sinkas en la vangojn, sufiĉe profundajn por engluti duonfingron, kaj nekutimaj en vizaĝo tiel malgrasa. La virino mallerte lavas siajn manojn kaj vizaĝon ĉe la krano, poste forigas sian koltukon de sia kolo kaj metas ĝin malsupren sur la plankon. Chika rigardas for. Ŝi scias, ke la virino estas surgenue, alfrontante Mekkon, sed ŝi ne rigardas. Ĝi estas kiel la larmoj de la virino, privata sperto, kaj ŝi deziras ke ŝi povus forlasi la vendejon. Aŭ ke ankaŭ ŝi povus preĝi, povis kredi je dio, vidi ĉioscian ĉeeston en la malfreŝa aero de la vendejo. Ŝi ne povas memori kiam ŝia ideo pri Dio ne estis nubema, kiel la reflektado de vapora banĉambrospegulo, kaj ŝi ne povas memori iam provi purigi la spegulon.

Ŝi tuŝas la fingran rozarion, kiun ŝi ankoraŭ surportas, foje sur la etfingro aŭ la montrofingro, por plaĉi al sia patrino. Nnedi ne plu surportas sian, unufoje dirante kun tiu gorĝa rido, "Rozarioj estas vere magiaj eliksiroj, kaj mi ne bezonas tiujn, dankon."

Poste, la familio ofertos mesojn denove kaj denove por Nnedi por esti trovita sekura, kvankam neniam por la ripozo de la animo de Nnedi. Kaj Chika pensos pri ĉi tiu virino, preĝante kun la kapo al la polvplanko, kaj ŝi ŝanĝos sian opinion pri diri al sia patrino, ke oferti mesojn estas malŝparo de mono, ke ĝi estas nur monkolekto por la eklezio.

Kiam la virino ekstaras, Chika sentas sin strange energiigita. Pli ol tri horoj pasis kaj ŝi imagas, ke la tumulto estas kvietigita, la tumultantoj drivis for. Ŝi devas foriri, ŝi devas reveni hejmen kaj certigi, ke Nnedi kaj ŝia onklino fartas bone.

"Mi devas iri," Chika diras.

Denove la mieno de malpacienco estas sur la vizaĝo de la virino. "Ekstere estas danĝero."

"Mi pensas, ke ili foriris. Mi eĉ ne flaris plu fumon."

La virino diras nenion, sidigas sin reen sur la envolvaĵon. Chika observas ŝin dum tempeto, seniluziigita sen scii la kialon. Eble ŝi volas benon de la virino, io. "Kiom malproksime estas via domo?" ŝi demandas.

"Malproksime. Mi uzas du busojn."

"Tiaokaze mi revenos kun la ŝoforo de mia onklino kaj kondukos vin hejmen," diras Chika.

La virino rigardas for. Chika iras malrapide al la fenestro kaj malfermas ĝin. Ŝi atendas aŭdi la virinon peti ŝin ĉesi, reveni, ne esti senpripensa. Sed la virino diras nenion kaj Chika sentas la trankvilajn okulojn sur la dorso kiam ŝi grimpas el la fenestro.

La stratoj silentas. La suno falas, kaj en la vespera mallumo, Chika ĉirkaŭrigardas, necerta kiun vojon iri. Ŝi preĝas, ke taksio aperos, per magio, per sorto, per la mano de Dio. Tiam ŝi preĝas ke Nnedi estos ene de la taksio, demandante al ŝi kie diable ŝi estis, ili estis tiel maltrankvilaj pri ŝi. Chika ne atingis la finon de la dua strato, apud la merkato, kiam ŝi vidas la korpon. Ŝi preskaŭ ne vidas ĝin, iras tiel proksime al ĝi, ke ŝi sentas ĝian varmon. La korpo verŝajne estis tre lastatempe bruligita. La odoro estas malsaniga, de rostita karno, male al tiu de iu ajn ŝi iam flaris.

Poste, kiam Chika kaj ŝia onklino iras serĉi ĉie en Kano, kun policisto en la antaŭa sidloko de la aerklimatizita aŭto de ŝia onklino, ŝi vidos aliajn korpojn, multajn bruligitajn, kuŝantajn laŭlonge laŭ la flankoj de la strato, kvazaŭ iu singarde puŝus ilin tie, rektigante ilin. Ŝi rigardos nur unu el la kadavroj, nudan, rigidan, vizaĝmalsupren, kaj ĝi venis en la kapon al ŝi,
ke ŝi ne povas diri ĉu la parte bruligita viro estas Igbo aŭ Hausa, kristana aŭ islama, rigardante tiun karbigitan karnon. Ŝi aŭskultos BBC-radion kaj aŭdos la rakontojn pri la mortoj kaj la tumultoj - "religia kun subtonoj de etna streĉiteco" diros la voĉo. Kaj ŝi ĵetos la radion al la muro kaj furiosa, ruĝa kolerego trakuros ŝin pro kiel ĉio estis pakita kaj sanigita kaj farita por kongrui al tiom malmultaj vortoj, ĉiuj tiuj korpoj. Sed nun, la varmego de la bruligita korpo estas tiel proksima al ŝi, tiel ĉeesta kaj varma, ke ŝi turnas sin kaj kuregas reen al la vendejo. Ŝi sentas akran doloron laŭ sia malsupra kruro dum ŝi kuras. Ŝi venas al la butiko kaj frapas sur la fenestro, kaj ŝi daŭre frapas ĝis la virino malfermas ĝin.

Chika sidas sur la planko kaj atente rigardas, en la malsukcesa lumo, la sangolinion rampantan laŭ ŝia kruro. Ŝiaj okuloj maltrankvile naĝas en ŝia kapo. Ĝi aspektas fremda, la sango, kvazaŭ iu ŝprucis tomatpaston sur ŝin.

"Via kruro. Estas sango," la virino diras iom lace. Ŝi malsekigas unu finon de sia koltuko ĉe la krano kaj purigas la tranĉon sur la kruro de Chika, tiam ligas la malsekan koltukon ĉirkaŭ ĝi, nodante ĝin ĉe la suro.

"Dankon," Chika diras.

"Ĉu vi volas necesejon?"

"Ĉu necesejon? Ne."

"La ujojn tie, ni uzas por necesejo," diras la virino. Ŝi prenas unu el la ujoj al la malantaŭo de la vendejo, kaj baldaŭ la odoro plenigas la nazon de Chika, miksiĝas kun la odoroj de polvo kaj metaleca akvo, igas ŝin sentiĝi svenema kaj maltrankvila. Ŝi fermas la okulojn.

"Pardonu, ho! Mia stomako estas malbona. Ĉio okazas hodiaŭ," la virino diras de malantaŭ ŝi. Poste, la virino malfermas la fenestron kaj metas la ujon eksteren, poste lavas la manojn ĉe la krano. Ŝi revenas kaj ŝi kaj Chika sidas unu apud la alia en silento; post tempeto ili aŭdas raŭkan ĉantadon en la malproksimo, vortojn kiujn Ĉika ne povas kompreni. La vendejo estas preskaŭ tute malluma kiam la virino etendiĝas sur la planko, ŝia supra korpoparto sur la envolvaĵo kaj la resto de ŝi ne.

Poste, Chika legos en la Guardian-o ke "la reakciaj Hausa-parolantaj islamanoj en la Nordo havas historion de perforto kontraŭ ne-islamanoj", kaj meze de sia malĝojo, ŝi ĉesos por memori ke ŝi ekzamenis la cicojn kaj spertis la mildeco de virino, kiu estas Hausa kaj islamano.

Ĉika apenaŭ dormas la tutan nokton. La fenestro estas firme fermita; la aero estas sufoka, kaj la polvo, densa kaj grajneca, rampas supren laŭ la nazo. Ŝi daŭre vidas la nigrigitan kadavron flosi en nimbo apud la fenestro, indikante akuze al ŝi. Fine ŝi aŭdas la virinon leviĝi kaj malfermi la fenestron, enlasante la malakran bluon de frua tagiĝo. La virino staras tie por momento antaŭ ol elgrimpi. Chika povas aŭdi paŝojn, homojn preterpasantajn. Ŝi aŭdas la virinon voki, voĉo levita en rekono, sekvita per rapida Haus-lingvo kiun Chika ne komprenas.

La virino grimpas reen en la vendejon. "Danĝero estas finita. Estas Abu. Li vendas provizojn. Li iros vidi sian vendejon. Ĉie policisto kun larmiga gaso. Soldato-viro venas. Mi iras nun antaŭ ol soldato-viro komencos ĝeni iun."

Chika staras malrapide kaj etendiĝas; ŝiaj artikoj doloras. Ŝi marŝos la tutan vojon reen al la hejmo de sia onklino en la barilpordega bieno, ĉar ne estas taksioj sur la strato. Estas nur armeaj Ĵipoj kaj batitaj policejaj vagonoj. Ŝi trovos sian onklinon, vagante de unu ĉambro al la alia kun glaso da akvo en la mano, murmurante en la Igba, denove kaj denove: "Kial mi petis vin kaj Nnedi viziti? Kial mia spirito trompis min tiel? " Kaj Chika forte ekprenos la ŝultrojn de sia onklino kaj kondukos ŝin al sofo.

Nun, Chika malligas la koltukon de la kruro, skuas ĝin kvazaŭ forskui la sangomakulojn, kaj donas ĝin al la virino.

"Dankon."

"Bone lavu vian kruron. Salutu vian fratinon, salutu vian popolon," la virino diras, streĉante sian envolvaĵon ĉirkaŭ sia talio.

"Salutu ankaŭ vian popolon. Salutu vian bebon kaj Halima," Chika diras. Poste, dum ŝi iros hejmen, ŝi prenos ŝtonon makulitan per la kuprokoloro de sekigita sango kaj tenos la fifantoman memoraĵon al sia brusto. Kaj ŝi suspektos ĝuste tiam, en stranga fulmo dum ŝi estas tenanta la ŝtonon, ke ŝi neniam trovos Nnedi, ke ŝia fratino estas for. Sed nun, ŝi turnas sin al la virino kaj aldonas, "Ĉu mi rajtas konservi vian koltukon? La sangado eble rekomencos." La virino rigardas momenton kvazaŭ ŝi ne komprenas; poste ŝi kapjesas. Eble estas la komenco de estonta melankolio sur ŝia vizaĝo, sed ŝi ridetas maldikan, distritan rideton, antaŭ ol ŝi donas la koltukon reen al Chika kaj turnas sin por grimpi el la fenestro.