Nutraĵo

Ashley Rindsberg

Traduko: Barry Friedman

Kiam ŝi havis 32 jarojn, mia patrino ekmanĝis sin ĝis morto. La tero estis frostigita dum monatoj. Sed eĉ se al ŝi estus permesita planti etan vegetaĵan bedon, kiel ŝi antaŭe faris, en la hejmo, en kiu ni iam loĝis, la tero estus produkita nenion. En tiuj hororaj tagoj, en tiu sangotrasorbigita lando, la sola afero, kiu disfloras, estis ironio.

Mi ne scias kiam, ĝuste, ŝi mortis. Aŭ, por esti akurata, kiam ŝi estis murdita. Sed mi ja scias, ke estis post kiam ŝi postvivis la devigitajn translokigojn, la selektojn, la batojn, kaj, je la fino, eĉ la bombadojn de la koncentrejo. Tio estis kiam ŝi mortis. Kaj ne estis unu el Ili, kies nomojn mi neniam ekparolos (promeso, kiun ŝi devigis min fari), kiu faris ĝin. Sed unu el la aliaj, unu el la usonanoj, tie por savi ŝin kaj homojn kiel ŝi. Ironio sur ironio.

Tiuj usonaj soldatoj jam eltenis jarojn da infero. Ili jam vidis - kaj certe faris - abomenaĵojn per si mem. Kaj tamen la vido de la koncentrejoj rompis ilin. Ili vidis tiujn pikdratajn kriptojn popolitajn per karn-kaj-sangaj fantomoj, homajn aĵojn, kiuj aspektis kvazaŭ ili estus elfositaj el siaj tomboj kaj ŝovitaj reen en la vivon. Estis tro multe por ĉi tiuj buĉad-hardiĝitaj soldatoj. Ili estis premigita ne de kunpasiono, multe tro malforta vorto, sed de malsana lumanta mizero, terura brulanta malĝojo por la grandegeco antaŭ iliaj okuloj.

Foje mi pensas pri la usonano, kiu faris ĝin. Mi pensas pri li tiel, kiel mi pensas pri la bestioj, kiuj tenis mian patrinon ŝlosita ene de ellaborita kaj zorge planita koŝmaro. Mi volas malami lin. Eĉ nun, ĉiujn ĉi jarojn poste, mi volas damaĝi lin. Mi volas trovi liajn infanojn, kaj la infanojn de liaj infanoj. Sed tamen mi scias, ke tio ne estis lia kulpo, kiu ajn li estis. Tute ne.

Sed kiam li transdonis C-porcion al malsateganta virino, kiu voris ĝin kiel la besto, en kiun ŝi fariĝis, kaj rigardis lin per la okuloj de malsatego, kaj li donis al ŝi alian, kaj eble alian, li ne povis pridubi tion, kion li faras. Li certe sciis, ke tiom da manĝaĵo, post tiom da jaroj kun neniu manĝaĵo, mortigus ŝin. Ironio de ironioj.

Ĉu li, en sia kompato, estis ŝia mortanĝelo? Post ĉio, kion ŝi suferis - krimojn, kiujn mi ne kuraĝas nomi, pro timo realigi ilin denove - eble li sciis, ke li devas fini ŝin el ŝia mizero antaŭ ol tiu mizero povus plene realiĝi ekster la saturnalio de la koncentrejo. Lia bonkoreco estis hororago. (Ĉu vi iam vidis malsategantan virinon morti pro manĝaĵo?) Lia donaco la pleja formo de ŝtelo. Ironioj senĉesaj.

Ĉiutage mi estas devigita konsumi morton por vivi. Mi sidiĝas al manĝo kaj fiksrigardas la teleron. Mi vidas la perforton en ĝi. Mia mano hezitas, kiam mi metas bolvon da glaciaĵo antaŭ mia nepino - kion mi faras al ŝi? Iu ofertas al mi biskviton kun mia teo kaj mi ektremas. Ironio inversigas, tordas realecon ĉirkaŭ si mem. La universo ridas.

Sed hodiaŭ mi kvietigas la ironion. Hodiaŭ mi ĉesas konsumi. Tiuj, kiuj laŭ siaj bonaj intencoj prizorgas pri mi - intencoj tiel puraj kiel tiuj de la usonano - ne scias la decidon, kiun mi faris. Tuj antaŭ ol la infanoj venos por sia vizito, mi metos rostaĵon en la fornon aŭ bakos kukon. Mi sufokiĝos pro la fetoro de bruligita, putranta karno kaj spiros la fiajn, insidajn vaporojn de kreskanta pasto. Sed tio estas pli bone ol alfronti ilian insiston, ilian senkulpan bezonon rekuraĝigi sin, ke la mondo ne estas, kaj ne povas esti, tio, kion mi scias, ke ĝi ĉiam estis.

Hodiaŭ mi naskiĝas denove, al la sama patrino, kiu naskis min. Mi trinkas ĉi tiun tason da teo, dolĉigitan per salo, kaj forpuŝas teleron da nuksoj kaj daktiloj, konsolaj donacoj de nia morba postvivado. Mi etendas la manon al la mano de mia patrino, kiel mi etendis al ĝi dum la momentojn antaŭ ol ili prenis min for de ŝi, kaj mi sentas, ke ŝia mano etendiĝas al mi.