La maldigna maljunulino

Bertolt Breĥt (Brecht), 1898-1956

Tradukis: Barry Friedman

Mia avino estis 72-jaraĝa, kiam mortis mia avo. Li posedis malgrandan litografiejon en badenia urbeto kaj laboris tie kun du aŭ tri helpantoj ĝis sia morto. Mia avino prizorgis sen servistino la mastrumaĵon, zorgis por la malnova, kaduka domo, kaj kuiris por la homoj kaj infanoj. Ŝi estis malgranda, magra virino kun viglaj lacertokuloj, sed malrapida parolmaniero. Kun apenaŭ sufiĉaj monrimedoj, ŝi edukis kvin infanojn – el la sep, kiujn ŝi naskis. Per tio, ŝi malpligrandiĝis kun la jaroj.

Koncerne la infanojn, du knabinoj iris al Ameriko kaj du el la filoj ankaŭ foriris. Nur la pli juna, kiu havis malfortan sanon, restis en la urbeto. Li iĝis presisto kaj akiris multe tro grandan familion.

Ŝi do estis sola en la domo post kiam mia avo mortis.

La infanoj korespondis inter si pri la problemo de ŝia sorto. Unu kapablis oferti preni ŝin en sia hejmo, kaj la presisto deziris transloĝi kun sia familio al ŝia domo. Sed la maljunulino reagis malamike al la proponoj kaj nur volis akcepti malgrandan monsubtenon de ĉiuj infanoj, kiuj kapablis fari tion. La jam delonge antikviĝinta litografiejo vendis por preskaŭ nenio, kaj ankaŭ ekzistis ŝuldoj.

La infanoj skribis al ŝi, ke ŝi do ne povus resti tute sola, sed kiam ŝi tute ne akceptis tion, ili cedis kaj ĉiumonate sendis al ŝi iom da mono, Malgraŭ ĉio, ili pensis, la presisto ja loĝis tie en la urbeto.

La presisto ankau devigis sin de tempo al tempo raporti al siaj gefratoj pri la patrino. Liaj leteroj al mia patro, kaj tio, kion mia patro lernis dum vizito kaj post la enterigo de mia avino du jarojn poste, donas al mi imagon pri tio, kio okazis dum ĉi tiuj du jaroj.

Ŝajnas, ke de komence la presisto estis elreviĝita, ke mia avino rifuzis akcepti lin en la sufiĉe granda kaj nun malplena domo. Li loĝis kun kvar infanoj en tri ĉambroj. Sed la maljunulino daŭrigis ĉiuokaze nur tre malfirmajn interrilatojn kun li. Ŝi invitadis la infanojn dum ĉiu dimanĉa posttagmezo por kafo, kaj tio verdire estis ĉio.

Ŝi vizitis sian filon unu aŭ du fojojn kvaronjare kaj helpis al sia bofilino berkonfitii. La junulino konkludis el kelkaj ŝiaj rimarkoj, ke la malgranda apartamento de la presisto estis tro malvasta por ŝi. La presisto ne povis sin deteni de enmeti krisignon en sia raporto pri tio.

Al skribita demando de mia patro pri tiu, kiun la maljunulino nun faris, li respondis sufiĉe lakone, ke ŝi iradis en kinejon.

Oni devas kompreni, ke tio ne estis ordinara agado, almenaŭ ne laŭ ŝiaj infanoj. Antaŭ 30 jaroj la kineo ankoraŭ ne estis tio, kio ĝi estas hodiaŭ. Temis pri mizeraj, malbone ventolitaj lokoj, ofte instalitaj en eks-keglejoj, kun kriegantaj afiŝoj antaŭ la enirejo, kiuj anoncis murdojn kaj pasiotragediojn. Verdire, nur dekkelkjaruloj aŭ, pro la malheleco, amantaj paroj iradis tien. Sola maljunulino ja devis frapi la atenton tie.

Kaj oni ankaŭ devis pripensi alian aspekton de ĉi tiu kinejovizitado. La enirkotizo ja estis malmultkosta, sed ĉar la plezuro rangis proksimume inter la dolĉaĵoj, ĝi signifis “elĵetitan monon”. Kaj elĵeti monon ne estis respektinde.

Krome, mia avino ne nur ne havis regulan kontakton kun sia filo en la urbeto, sed ŝi ankaŭ vizitis aŭ invitis neniun el siaj gekonatoj. Ŝi neniam iris al la kafsocietoj de la urbeto. Anstataŭe, ŝi ofte vizitis la metiejon de ŝuriparisto en malriĉa kaj eĉ iom fifama strateto, en kiu, precipe posttagmeze, sidadis diversaj ne tre respektindaj estuloj, senlaboraj kelnerinoj kaj junaj metiistoj. La ŝuriparisto estis mezjara viro, kiu cirkuladis en la tuta mondo sen atingi ion. Oni ankaŭ diris, ke li drinkis. Ĉiuokaze, li ne estis konvena kontakto por mia avino. .

La presisto aludis en letero, ke li avizis al sia patrino pri tio, sed ricevis sufiĉe fridan respondon. “Li ja vidis ion” estis ŝia respondo, kaj ĉi tio estis la fino de la interparolo. Ne estis facile paroli kun mia avino pri aferoj, kiujn ŝi ne volis pridiskuti.

Proksimume duonan jaron post la morto de mia avo la presisto skribis al mia patro, ke la patrino nun manĝis ĉiun duan tagon en gastejo.

Kia novaĵo!

Avinjo, kiu dumvive kuiris por dekduo da personoj kaj ĉiam nur manĝis la manĝorestaĵojn, nun manĝis en gastejo! Kio Okazis al ŝi?,

Baldaŭ poste, komercvojaĝo alkondukis mian patron en la proksimecon, kaj li vizitis sian patrinon. Li trovis ŝin forirontan. Ŝi redemetis sian ĉapelon kaj metis antaŭ li glason da ruĝa vino kun biskotoj. Si ŝajnis esti tute serena, nek tre ekscitita nek tre neparolema. Si demandis pri ni, kvankvam ne tre detale, kaj precipe volis scii, se la infanoj havis ĉerizojn. En tio, ŝi do kondutis tute kiel ĉiam. Memkompreneble la ĉambro estis ege pura, kaj ŝi aspektis sana.

La sola indiko de ŝia nova vivo estis, ke ŝi ne volis iri kun mia patro al la tombejo por viziti la tombon de sia edzo. “Vi povas iri tien sola”, ŝi diris pasante, “ĝi estas la tria de la maldekstra en la dekunua vico. Mi devas ankoraŭ iri ien.”

La presisto eksplikis poste, ke ŝi verŝajne devis iri al ŝia ŝuriparisto. Li ege plendis.

“Mi sidas ĉi tie en ĉi tiuj truoj kun mia familio kaj havas nur kvin horojn da malbone pagita laboro, kaj krome, mia astmo denove ĝenas min, kaj la domo ĉe la Cefa Strato estas vakanta.”

Mia patro luis ĉambron en la gastejo, sed li antaŭvidis, ke sia patrino do invitus lin loĝi ĉe ŝi, almenaŭ kvazaŭe, sed ŝi ne parolis pri tio. Kaj eĉ kiam la domo estis plena, ŝi ĉiam obĵetis, ke li ne loĝis ĉe ili kaj aldone elspezis la monon por la hotelo!

Sed ŝajnis, ke ŝi finis kun sia familivivo kaj iris sur novaj vojoj, nun, kiam ŝia vivo ekfiniĝis. Mia patro, kiu posedis multe da humoro, trovis ŝin “tute gajan” kaj diris al mia onklo, ke Ii devus lasi, ke la maljunulino faru tion, kion ŝi deziris.

Sed kion ŝi deziris?

La sekvanta novaĵo estis, ke ŝi ordonis breggkaleŝon kaj veturis al ekskursloko, dum ordinara ĵaŭdo. Breggkaleŝo estis granda, altrada ĉevaltirita vehiklo kun sidlokoj por tutaj familioj. Kelkaj malmultaj fojoj, kiam ni genepoj vizitis, la avo ordonis la breggkaleŝon. Avinjo ĉiam restis enhejme. Kun mallaŭdanta manmovo ŝi rifuzis alveni. Kaj post la breggkaleŝa afero sekvis vojaĝo al K., pli granda urbo, ĉirkaŭ du fervojhoroj for. Tie okazis ĉevalkurado, kaj al la ĉevalkurado vojaĝis mia avino.

La presisto nun estis plene kaj tute timigita. Li volis, ke kuracisto estu konsultota. Mia patro skuis la kapon, kiam li legis la leteron, sed li rifuzis la konsultadon de kuracisto.

Al K. mia avino veturis ne sole. Ŝi kunprenis junan knabinon, duone menshandikapantinon, kiel skribis la presisto, kiu estis la kuirejknabino de la gastejo, en kiu la maljunulino manĝis dum ĉiu dua tago. Ekde nun, ĉi tiu “kriplulino” gravis. Ŝajnis, ke mia avino ŝategis ŝin. Si kunprenis ŝin al la kinejo kaj al la ŝuriparisto, kiu cetere montriĝis esti socialisto, kaj oni diris, ke la du virinoj kartludis en la kuirejo, trinkante glason da ruĝa vino.

“Nun ŝi aĉetis ĉapelon kun rozoj por la kriplulino,” la presisto skribis malespere. “Kaj nia Anna ne havas komunirobon!” , .

La leteroj de mia onklo iĝis tute histeriaj, temis nur pri la “maldigna konduto de nia kara patrino” kaj alie malkaŝis nenion. La plian konon mi lernis de mia patro.

La gastejisto palpebrumante flustris al li:-“S-ino B. nun ja amuziĝas, kiel oni aŭdas.”

Efektive, mia avino vivis tute ne lukse eĉ dum ĉi tiuj lastaj jaroj. Kiam ŝi ne manĝis en la gastejo, ŝi plej ofte konsumis nur iom da ovmanĝaĵo, iom da kafo, kaj precipe siajn amatajn biskotojn. Anstataŭe, ŝi permesis al si malmultekostan ruĝan vinon, de kiu ŝi trinkis glaseton dum ĉiuj manĝoj. Ŝi bontenis la domon tre puran, kaj ne nur la dormĉambron kaj la kuirejon, kiujn ŝi uzis., Tamen ŝi hipotekis la domon sen la scio de siaj infanoj.“ Oni neniam informiĝis pri tio, kion ŝi faris kun la mono. Ŝajnas, ke ŝi donis ĝin al la ŝuriparisto. Post ŝia morto, li transloĝis al alia urbo kaj laŭdire malfermis tie pli grandan magazenon por laŭmezuraj ŝuoj.

Ĝustadire, ŝi vivis du vivojn unu post la alia. Unue, la unuan, kiel filino, kiel edzino, kaj kiel patrino, kaj poste, la duan simple kiel S-ino B., sola persono sen devoj kaj kun modestaj, sed sufiĉaj monrimedoj. La unua vivo daŭris ĉirkaŭ ses jardekojn, la dua ne plu ol du jarojn.

Mia patro lernis, ke dum la lasta duonjaro ŝi permesis al si certajn liberecojn, kiujn normalaj personoj tute ne konis. Ekzemple, dum lafsomero okazis, ke ŝi leviĝis frue je la tria kaj promenis tra la malplenaj stratoj de la urbeto, kiun ŝi do posedis tute sola. Kaj la pastron, kiu vizitadis ŝin, por esti kun la maljunulino en ŝia soleco, ŝi laŭdire invitis al kinejo!

Ŝi tute ne estis soleca. Evidente la ŝuripariston vizitadis nur gajaj personoj, kaj oni multe rakontis. Tie ŝi ĉiam metis botelon da sia propra ruĝa vino kaj el ĝi ŝi trinkis sian glaseton dum la aliaj homoj rakontis kaj insultis la dignajn aŭtoritatulojn de la urbo. Tiu ruĝa vino restis rezervita por ŝi, sed kelkfoje ŝi kunportis pli fortajn trinkaĵojn por la societo.

Ŝi mortis tute subite, dum aŭtuna posttagmezo en ŝia dormĉambro, sed ne en la lito, sed sur ligna seĝo apud la fenestro. Si invitis la “kriplulinon” por la vespero al kinejo, kaj la knabino do estis ĉe ŝi, kiam ŝi mortis. Si havis 74 farojn.

Mi vidis foton de ŝi, kiu montras ŝin sur la mortlito kaj estis farita por la infanoj.

Oni vidas etan vizaĝeton kun multaj faltoj kaj mallarĝlipa, sed larĉa buŝo. Multe da malgrandaĵoj, sed nenio da etanimaĵoj. Si elgustis la longajn jarojn de servuto kaj la mallongajn jarojn de libereco kaj konsumis la panon de la vivo ĝis la lasta panero.