Ĉi tio estas mia Usono

Barry Friedman

Fanzeranto Numero 8 - Septembro 2015

Ĉi tio estas mia Usono, lando de malplenaj ŝancoj, de senskrupulaj viroj kaj anim-ŝtelantaj virinoj, babiletantaj idiotoj, kiuj batalas por la salivumita hundnutraĵo, fare de senkoraj industri-kapitanoj, kiuj estas simplaj soldatoj je siaj privataj vivoj, kretenaj negocistoj, kiuj postsavas iun formon de mem-estimo, per siaj agrablaj grizaj kompletoj, nigraj kravatoj, grizaj haroj, bluaj okuloj, kaj por kio, por hejmveni al nenio, neniuj libroj, nenia stimulo, nur la senmenseco de la televidilo ekblovanta la putrecon de generacio sensensigita per manko de io morala, utila, helpema por la estonteco, kun la poŝtelefonoj, kiuj radias ne nur kancerajn ĉelojn, sed pliajn kvantojn da idioteco ĝis la tuta bloko de junaj geklaĉuloj eniras mezaĝon kun neniu sagaco kaj neniu ŝanĝiĝo, disvolvantaj pot-ventraĉojn kaj faltiĝintan haŭton, kiuj kruele montras, ke la pagbudo baldaŭ venas, kaj rememorigas vin pri via ĉiam-ĉeestanta mortpuno, dum intertempe vi penas trovi signifon, ian celon, por scii la kialon, ke vi subite estas ĉi tie en ĉi tiu loko, kun brakoj, kun kruroj, kun etendiĝintaj trajtoj, kun nazo aŭ orelo, kun brusto kaj muskoloj, kun iPod-o aŭ komputila sistemo, kiu ĉiam rompiĝas kaj estas difektita senfine, ĉar ĉio estas difektita, kun mikroonda forno, kiu eksplodigas ĉion, kion oni metas en ĝin, ĉar ĝia sentemeco egalas la sentemecon de oreloj de hundo, kun bulvardaj gazetoj, kiuj disvastigas la plej lastatempan zumon de la tago, ne pli intelektan ol libro por infanoj, sed ĝuste tiel laŭmodan, inter la mezaĝuloj, inter la junaj plenaĝuloj, kiuj serĉas plezuron per sinperdado je likvoro, komputila pornografio, drogoj en velkaj, plataj, fum-pleniĝintaj kluboj en la mezo de nenie, en iu granda, tro-loĝantara urbo kun malriĉaj enmigrintoj ĉirkaŭ-piedirantaj je la rando de frenezeco kaj senhejmeco, piedirantaj cele al la blankulaj korporaciaj gekomerculoj, aŭ al la nigrulaj korporaciaj gekomerculoj, aŭ al la hispana-lingvulaj korporaciaj gekomerculoj, kiuj estas indiĝen-naskitaj en ĉi tiu lando grandioza, kaj neniam farus ion kalumnii la gloran reputacion, kiun ni establis post jaroj de mem-konstruado el nenio, el amaso de ĉevalosterko, kiu estis ŝutita sur ĉi tiun teron antaŭ jarcentoj, kaj ni ankoraŭ estas penantaj kompreni tion, kion ni diable faru kun ni.

Ĉu ni trovis ĝin fine? Ĉu ni akceptis la kulturon?

Ĉi tie ni estas, meze de la minacanta, preter-potenca teno de teknologio, kiu decidas niajn vivojn por ni, dum la pli junaj infanoj plenaĝiĝas kun neniu mem-fido, neniu komuna scio pri io, krom kiel premi aron de malgrandaj nigraj blokoj. Supren kaj malsupren kaj supren kaj malsupren, diskuti siajn sociajn funkciojn, siajn seksajn interrilatojn, siajn universitatajn vojojn (kie neniuj vojoj estis sekvataj, nur multaj dolaroj kaj multvalora tempo malŝparataj), por ke ili povu kunigi sin al la nelavitaj hom-amasoj kaj fariĝi la virabeloj, kiuj produktas la produktaĉojn, la verŝaĉaĵon doni al la porkoj, la malgrandaj porkidoj esperantaj en la pajlejo.

Se stratetoj estus laŭmodaj, tiam la mezklasuloj transloĝiĝus tien, kreskigus siajn familiojn en rubdeponejoj, nutrus ilin per putraĵoj, ĉar ili jam faras.

La superklasulaj infanoj fariĝas la malsuperklasulaj plenaĝuloj, serĉkaperantaj sian junecon, la junecon, kiu falis en la rubdeponejon, kiu estis elbalaita de la nebuleto de tut-konsumanta, detruema Usono de la estonteco, kiu forlasas simplecon, moralajn valorojn, la aprezemon de la simplaj plezuroj en vivo por naŭza ŝveligeco de artifiko, de senmenseco, de purgatorio, senfina purgatorio. La infanoj trovas, ke iliaj cerboj estis puŝataj pli kaj pli en viand-muel-maŝinon. Aliaj nacioj ridas al ni, markas nin esti nenio pli ol se vi uzas interreton nur por eniri Facebook-n, ŝirkriegantaj infanetoj, longe post la naskiĝo, sed ankoraŭ en tia mens-inklino. Ni ĉiuj estas vagantaj ĉi tien kaj tien, serĉantaj mamon je kiu ni povus suĉi. Iuj trovas la lakton, aliaj restas soifaj, kaj ploras panike, ĝis ili revenas al ne-ekzisto, aŭ intence aŭ per intervenantaj fenomenoj. Kio ajn ĝi estas, ĝi estas ne-evitebla, ĉi tiu rompiĝo, ĉar kiu povas eviti rompiĝojn? Rompiĝoj estas neeviteblaj en mondo svarmita de teknologio. Teknologio ĉiam konservas sian difekton kaj al ĝi mankas la volo de homoj. Fiksi sin, kreski kaj maturiĝi, ĝi ne povas, kaj la homoj fariĝas kiel la teknologio. Ni maŝiniĝas, ni fariĝas mondo de motorizitaj, robotaj, regitaj, melankoliaj, narcisistaj, Evian-trinkantaj, Pilates-praktikantaj, realec-televid-spektakla-rigardantaj, Mc-Donald's - manĝantaj, Bud-pala-trinkantaj, best-turmentantaj, cigared-fumantaj (malgraŭ la evidenta portalo al la tombo) ,intelekte malplena je ĉimpanzoj, ĉirkaŭ vagantaj nian besto-ĝardenankaĝon, fiksrigardanta je la spektantojn, kiuj re-fiksrigardas nin malgaje kaj kun solena timo, solena timo de konfuzo kaj ŝoko. Ni estas ne-kompreneblaj. Kiu povas kompreni kulturon, kiu neas la krean spiriton, la bezonon pligrandigi la menson kaj enpreni ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Neniu zorgas. Neniu serĉas ion preter la lud-spektakloj, la super-vendejo, la ekzercejo, la interreto, la youtube-aj vidbendoj de 14-jara knabo vomanta aŭ gluanta elektrodojn sur katojn, aŭ sur proprajn piedfingrojn. Neniu serĉas Shakespeare, Joyce, Hemingway, Wilde, Tchaikovsky, Chopin, Rembrandt, Alvin Ailey, Woody Allen, Sid Caesar, Neil Simon, Bach, Alexander Fleming, Allen Ginsberg, Walt Whitman. Ne unu homo abomenas tion, kio la mondo fariĝas nuntempe. Ni cedis ĉion kontraŭ seksaj ŝercoj, neceseja humuro, naŭza perforto, kaj homa groteskeco, kiuj estas ofertataj al ni nun. Ok-jaraj knaboj scias la signifon de la vorto “vagino”. Ili uzas ĝin dum ilia ĉiu-taga parolado. Tamen, kiam ili havas 30 jarojn, ili ankoraŭ ne konscias, ke Robert Louis Stevenson malpravis rilate al unu observo: homo ne havas du flankojn, nur unu: tiun de la malsatega idioto, kiu volas konsumi nur la materialaĵon kaj vomi la restaĵon. Ĝi estas ne-utila al ili. Kiel ĝi gajnos por ili monon, alportos al ili la frititan nutraĵon, la sport-utilecajn veturilojn, kiuj estas altaj 40 futojn kaj kondukas ilin rekte en mortigan akcidenton. Al juristoj, la parameŝiumoj de la homa raso, estante pli malaltaj ol algoj, al kuracistoj, kiuj scias la tuton pri la homa korpo, sed nenio pri la homa menso, aŭ animo, aŭ spirito, aŭ energio, al asekuraj alĝustigantoj, kiuj alĝustigas nenion krom la falsan memfidon de persono, al mezokcidentanoj, kiuj vivas siajn vivojn ete super la nivelo de komatulo, kiuj povas vidi nenion pli en ĉi tiu mondo ol la maizkampoj ĉirkaŭantaj ilin, ol la blankaj poŝtskatoletoj, la nigraj sentegmentaj kamionetoj, kiuj reflektas kamparan ĉarmon, la unu-etaĝaj domoj kadukaj ĝis la tuj kompleta disfalontoj.

Ne estas en ili eĉ unu libro ĉiaokaze. Kial gravas? Al la novjorkanoj, kiuj vivas en siaj kapoj kaj neniam ekstereniras, kiuj opinias, ke ili estas la gloraj intelektuloj de Usono, sed fakte mensogas al si. Kiuj neniam legis seriozajn librojn, eĉ unu tagon dum siaj vivoj, sed babilas plu kaj plu kaj plu. Kvazaŭ ili estas elitaj kompare kun la ceteraj neandertaloj, kiuj formas ĉi tiujn vastegajn vicojn, ĉi tiun larĝan malfermitan spacon, kiu estas marasma, plenigita per homoj, kiuj faras nenion kun siaj ŝancoj. Kiuj permesas, ke la juneco trarapidas, sen konstati la talenton, aŭ kiuj ja konstatas ĝin, sed forĵetas ĝin kontraŭ la komforto de botelo de Jack Daniels sur la maldelikataj lipoj. Elmanĝegantaj la drinkaĵojn kaj la karierojn, ĝis ili fariĝas maljunaj kaj dikaj. Pasigantaj la tagojn en la kuracistejo, en la dializa maŝino, havantaj operaciojn. Iliaj infanoj forlasis ilin, tamen restas sur la sama vojo kun la samaj kutimoj, ankaŭ irantaj al la kuracistejo, la dializa maŝino, havantaj operaciojn, sed nuntempe ili estas junaj, iliaj haroj estas malhelaj, iliaj movadoj estas viglaj, ili povas dorloti sin ĝis siaj detruoj. Kial ili maltrankviliĝu pri la maljunaj usonanoj? Ĉi tio estas mia Usono. Je Dio ni devas demandi al ni pri tio, kio malboniĝis.