Fabeloj

Angela Belenko
Tradukis J. Zajdman

Fabeloj por infanoj, kiuj estos plenaĝuloj,
kaj por plenaĝuloj, kiuj estis infanoj

Enhavo

«Kaj ĉio revenas al siaj rondoj…»

(traduko de Jefim Zajdman)

Akto unua:
La Infaneco sidas en sablejo kaj balanciĝas sur pendolo.
La Juneco enuas ĉe lernobenko kaj interkisas en porĉo.
La Matureco iras tra la vivo, apogante sin je malfeliĉoj kaj feliĉoj.
La Saĝeco rigardas al ĉio ĉi desupre malsupren el sia sonorilturo.

Akto dua:
Sidas la Saĝeco sur sia sonorilturo – pli supre nur la ĉielo.
Rigardas la Saĝeco el sia fenestreto, vidas desupre ĉion kaj ĉiujn.
Kaj sur la pordo anoncilon pendigis: «Konsilojn proponas. Akcepto de 8 matene ĝis 8 vespere».
Poste pensis-pensis, viŝis kaj skribis: «Konsilojn proponas tagnokte» .Do, tute alia afero! Sidas, atendas, el la fenestreto rigardas: ĉu iras oni por la konsiloj? Ne, ne iras. Mem ĉion decidas, radon reinventas. Sed ĝi, la Saĝeco, sidas ĉi tie kaj enuas. Unu tagon sidis, du sidis, monaton, jaron – tedis.
– Hej! Ĉu konsilojn ne bezonas? – ĝi krias. Neniu eĉ kapon suprenlevis. Ofende por la Saĝeco. Kaj ekbatis ĝi la sonorilon: bim-bom-bim-bom! Malsupre oni levis la kapojn, ekrigardis. Kaj plu vivas, kiel povas, konsilojn ne petas.

Akto tria:
Ekenuis la Saĝeco.
«Iru mi promeni, gaste» – pensas ŝi. Tamen al kiu?
La Matureco estas okupita: aŭ produktojn el vendejo portas, rapidas hejmen la familion nutri, aŭ kun dokumentoj al la estro raporti, aŭ en malsanulejo kuŝas, senfortiĝon de la nervosistemo kuracas – gastojn ne atendas.
La Juneco tutan tempon revas aŭ lernas, en amikvesperoj aŭ en ekzamenoj – ne sidas hejme.
La Infaneco… Jes, la Infaneco ĉiam surloke, ĉiam en korto en sablejo aŭ sur balancilo.
Malsupreniĝis la Saĝeco desur la sonorilturo kaj ekiris al la Infaneco gaste.
Iris, iris, venis.
– Ho, jen ankaŭ vi alvenis! – oni krias el la sablejo. Rigardas, sed ĉirkaŭe– kaj en la sablejo, kaj sur la balanciloj – la samaj kiel ĝi Saĝuloj. Ankaŭ ili enuas, verŝajne, sur siaj apartaj sonorilturoj.
– Ludu ni je filinoj-patrinoj, – oni proponas. Kaj komencis ili ludi.
Kaj tio vere estas la plej ĉefa viva saĝeco!


Fabelo pri benketo

(traduko de Jefim Zajdman)

En la loĝejo estis multaj seĝoj. Tie ĉi loĝis komponisto, kiun ofte vizitadis liaj lernantoj kaj adorantoj. Ili longe sidadis, trinkis teon kaj aŭskultis lian vican muzikaĵon, admiris kaj laŭdis ĝin. La seĝoj konsideris, ke ili havas rilaton al gloro de la komponisto, tro taksis sin kaj tial fiere fleksigis dorsojn kaj malatentis aliajn meblojn. Pli grava, laŭ ili, estis verŝajne nur ronda rotacipova tabureto, staranta ĉe fortepiano. Ĝi estis silentema, profundiĝinta en siajn pensojn, kaj ne parolis, sed patosis:
– Ni kun la mastro muzikon verkas!
La seĝoj respekte eksilentis, atendante, ke ĝi ankoraŭ ion diros, sed ĝi denove enpensiĝis, eble verkante iun sonaton.
Kiu scias, eble ĝuste ĝi estis tiu, kiu inspirigis la komponiston, ja ne hazarde, frotante longajn nervajn fingrojn, tiu nepre bezonis ekturni la tabureton tien-reen antaŭ ol malfermi kovrilon de la fortepiana klavaro. Tio iĝis rito delonge-delongege, kaj en tiuj momentoj ĉiuj iradis en la loĝejo piedfingre kaj parolis flustre.

* * *

Sed en la enirejo staris malalta tripieda benketo. Neniu jam memoris, kiam ĝi aperis tie. Antaŭ tre longe, kiam la komponisto estis malgranda knabo kaj lernis laĉi ŝuojn, la benketo subtenis lin. Sed nun infanoj en la loĝejo forestas, nur mastrumantino starigas iam sur ĝin sian pezan sakon. Kaj ĝi knaretas, balancante sur siaj tri piedoj.
IIam, kiam vitraj pordoj de la gastejo restas malfermitaj, la benketo povas admiri la elegantajn seĝojn, sed ne kuraĝas ekparoli ilin. Tutegale ili ne respondus al ĝi, ja ili estis preskaŭ foteloj!
Seĝo, kiu staras en la gastejo ĉe la pordo, estas ne tiom trofiera: sur ĝi dormas kato, kiu akrigas siajn ungojn je ĝiaj piedoj kaj tial la seĝo aspektas sufiĉe trivita. Pro tio, verŝajne, ĝi ne estas tromemfida kaj iam degnas konversacii kun la benketo. Cetere, tion oni ne povus nomi konversacio, ja parolas nur la seĝo, sed la benketo aŭskultas kaj modeste silentas.
– Mi ja antaŭe staris ĉe la fenestro, sed nun oni min al la pordo movis! Tiel post nelonge mi povas al rubaĵejo trafi aŭ – eĉ ekpensi teruras! – en kamenon!
Kaj la benketo sincere kompatis ĝin. Vidante tion, la seĝo eĉ decidis iam kunsenti ĝin responde::
– Se vi havus kvaran piedon, vi eble nomiĝus pufseĝo kaj oni eble trovus por vi lokon en la gastejo… por la kato (aldonis ĝi flanken).
Kvara piedo! Sed kiel? Kiel kreskigi tiun ĉi kvaran piedon?! Restis nur revi.
Iam nokte en sonĝoj la benketo fariĝis pufseĝo kun ruĝa pluŝa tego kaj gracie fleksigitaj, kie ĉe la seĝoj, piedoj. Sed mateniĝis, kaj ĝi denove estis tripieda kaj staris en la enirejo.

* * *

– Ho Dio, kiam oni tiun meblaĉon forĵetos! Trafas ĉi tie sub la piedojn!
La mastrumantino iris malfermi la enirpordon kaj vican fojon stumblis je la malgranda nerimarkebla benketo, kiu dum ŝia apero ĉiam penis kuntiriĝi kaj kaŝi sin sub vestpendilon, sed ne ĉiam sukcesis.
– Ni kun ĝi estas samaĝuloj, kara mia! Do, ankaŭ min al fajro, al eŝafodo! - ekkantis la mastro, irante renkonten al sia gasto-pentristo. La komponisto iom timetis sian mastrumantinon, kiu antaŭe vartis lin kaj havis propran opinion pri lia talento.
– Kiu trafas sub viajn piedojn? Espereble ne min tio koncernas? – ekŝercis enirinta pentristo.
– Jen ĝi – la vartistino-mastrumantino montris al la objekto de la parolado, – Mi delonge petas aĉeti ion pli firman anstataŭ tiu ĉi oldaĵo. Sed ĝin eĉ forĵeti mi ne bedaŭrus!
– Do fordonu ĝin al mi! Ĝi estas tia malgranda, komforta, ĝuste por pentri en naturo.
– Bone, prenu! – la mastro svingis jese permane. – Tutegale pli bone ol forĵeti gin!
Kaj li ekrigardis direkte al kuirejo, kien foriris vartistino-mastrumantino.
La benketo ne sciis, kio estas “pentri en naturo”, sed en la frazo estis iu mistero kaj sorĉo. La tutan tempon dum la gasto trinkis teon, aŭskultis novajn komponaĵojn de la amiko, rakontis al li lastajn novaĵojn de bohemia vivo kaj invitis al malfermo de ekspozicio, ĝi suferis en malhela enirejo, fiksaŭskultis la voĉojn de post la vitra pordo kaj timis, ke oni restigos ĝin ĉi tie, forgesos aŭ alipensos fordoni.

* * *

Kaj jam la benketo estas en manoj de la pentristo, kiu ĉirkaŭrigardas ĝin ĉiuflanke kaj ĝoje ekkrias:
– Ho, ankaŭ la piedoj kunfaldiĝas!
Kaj jen post ili brufermiĝas la pordo. La pordo al la pasinto.
Kaj jen ili estas jam surstrate.
Strata bruo kaj suna lumo dekomence surdigis kaj blindigis la benketon, ja ĝi la tutan vivon pasigis en duonluma enirejo. La pentristo ial rifuzis preni proponitan sakon kaj simple portis ĝin en la mano, eble adoptiĝis al ĝia formo kaj pezo.
Iom post iom la benketo trankviliĝis. Balancante en mano de la nova mastro, ĝi ekkuraĝis ĉirkaŭrigardi. Al ĝi komencis plaĉi ĝia nova vivo! Kaj ankoraŭ io, pli ĝoja kaj alloga, vidiĝis en la frazo “pentri en naturo”.
Trairinte bruan straton, la pentristo turniĝis al iu strateto kaj poste al bulvardo. Tie ĉi jam estis aŭdeblaj aliaj sonoj – birda ĉirpado kaj printempa degelgutado. Varma vento ekbalancis pintojn de arboj, poste descendis kaj trakuris arbustrojn, preterpasante taŭzis haroj de pentristo kaj ekkaresis ete la malgrandan benketon en lia mano.
Kaj en tiu momento al ĝi ekŝajnis, kvazaŭ ĉio ĉi jam estis en ĝia vivo: kaj vento, kaj degelgutad, kaj birdoj. En iu alia ĝia vivo. Kiam …kiam ĝi estis… Arbo!
ĜI ESTIS ARBO!


Fabelo pri Reĝo de floro

(traduko de Jefim Zajdman)

Kiu vento alportis semon de la sunfloro al tiu ĉi arbara kampeto, sciis neniu. Eble, muso kampa faligis aŭ birdo iu. Simplaj kampaj floretoj nur mire skuis per kapetoj, rigardante la altan, sveltan tigon de la mirinda superstaranta floro. Sed mem ĝi tre rapide komencis konscii sian ekskluzivecon kaj tre fieris pri tio.
Ni ne scias, ĉu ĉiuj sunfloroj posedas oratoran talenton kaj filozofian pensmanieron, sed tiu ĉi, eble pro tio, ke ne elkreskis en amaso de la similaj sur ies legomejo, sendube havis talenton de elokvento. Ĉar lin neniu interrompis kaj ne ekdisputis, sintrotakso de nia Sunfloro kreskis kune kun ĝi. Ekrigardante desupre al la floretaro, abunde kreskanta ĉirkaŭe, ĝi ĉiutage fariĝis pli kaj pli fiera kaj orgojla. Dekomence la Sunfloro parolis pense kun si mem, ne dezirante ekkonversacii kun “tiuj ĉi ranunkoloj” , kiel ĝi nomis la floran popoleton. Sed la pensoj ne permesis al ĝi dormi, kaj estis tre dezirinde almenaŭ kun iu dividi ilin.
– Hej vi, tie, malsupre! – subite aŭdiĝis lia voĉo, kaj ĉiuj floroj tuj kune turnis la kapetojn al ĝia flanko.
– Ĉu vi scias, kiu mi estas? – daŭrigis la Sunfloro
La floretoj tenis silenton. Aŭ pro senkuraĝeco, aŭ vere ne sciis, kiel nomiĝas la floro, kiu elkreskis inter il
Ne ricevinte respondon, Sunfloro orgojle, povorte elbuŝigis:
– Mi estas Suno-sur-Tero, estu konate al vi! Rigardu al tiu suno, kiu estas sur la ĉielo. Jes, ĝi varmigas kaj lumas. Sed ĉiuvespere ĝi malaperas post tiun arbaron. Kaj kiom ofte nubegoj ŝirmas ĝin! Kaj ĝenerale, ĉu vi rimarkis, ke ĝi sekvas surĉiele post min: kien mi turnas min – tien ĝi?
La floretoj, konsternitaj pro tio, ke la “Flava Grandulo”, kiel ili nomis inter si la Sunfloron, ekparolis kun ili, tuj kune jesis per la kapetoj. Ricevinte la silentan aprobon, la Sunfloro daŭrigis:
– Vi, etuloj, kion vi scias pri la vivo! Mi desur la supro vidas la tutan nian kampon de unu rando ĝis la alia! La suno speciale leviĝas ĉiumatene el post la rivero por alporti sian lumon kaj varmon donace al mi. Estas mi, kiu montras al ĝi la vojon!
La Sunfloro babilis seninterrompe, kaj ĉiun sekvan tagon ĉio ripetiĝis. Pri si ĝi povis paroli senfine.
– Mi estas la Reĝo, kaj vi – miaj regnanoj, - deklaris ĝi al la floroj.
Tiel daŭris sufiĉe longe, ĝis fino de la somero. Alproksimiĝis septembro. Kapo de la Sunfloro iĝis peza pro la matiriĝintaj semoj, sed ĝi tenis ĝin alte kaj fiere, kiel la oran kronon.
– Rigardu, sunfloro!
Hirthara, sunbruna knabo kuris post la biciklanta amiko. Tiu ekbremsis kaj, metinte la biciklon surpade, aliris post sia amiko al la giganta floro.
– Kia grandega! Kaj kiom da semoj!
Kaj senprokraste ili komencis turnadi kaj ŝiri tiun ĉi caran kronhavan kapon!
– Halt’ !!! – ekkriis la Sunfloro. – Ne …!!!
Kaj restis sur la arbarkampo sola tigo kun velkintaj folioj.,,
– Ĉiam troviĝos iu pli forta ol vi, – flustris Raŭpeto, kiu sin kaŝis sub folio de la Sunfloro, – se vivus mallaŭte, kiel ĉiuj, ne elŝoviĝus… Parvenuo!
Kio estis poste, ni ne scias: eble ĝiajn semojn fritis kaj krevigis la knaboj-amikoj, kaj povas esti, oni restigis ilin por semi sekvan printempon.
Sed sur la kampo la Sunfloron oni ankoraŭ longe rememoris. La floroj interflustris: “La Reĝo perdis la kapon! Se ne ĝi – ni ĉiuj suferus!”
Sed la olda Lapo-multjarulo, multon vidinta dum la vivo, longe-longe pensis kaj poste mallaŭte diris, sed vortoj tiuj tuj disflugis tra la kampo:
– El la tero ni venis kaj en la teron revenos. Sed la Suno, rigardu, ĝi plu estas sur la ĉielo!
Kaj la floretoj kune kapetjesis.


Fabelo pri vindo

(traduko de Jefim Zajdman)

Piedpinte juna virino pendigas tolaĵon sur ŝnuroj, streĉitaj en korto. Ŝi fiksas per pinĉiloj tablo- kaj littukojn kaj nekolere flustras: “Hoj, ci, petolulo, ne malhelpu!”, adresante tion al vento.
La gaja vento taŭzas la malsekan tolaĵon, blovigas kovril- kaj kusensakojn. Tian estas ilia ludo. Ĉemizo, pendanta sur ŝnuro je kolumo malsupren, svingas per manikoj, kvazaŭ dirigentas per la nevideblaj brakoj. Malgranda blanka Vindo malpacience atendas tiun ĉi feliĉan momenton – apudiĝi la tolaĵon sur la ŝnuro.
Kiel ĝi timis, kiam tio okazis la unuan fojon, estas ridige rememori! Dekomence la tolaĵon oni metis en la lavmaŝinon kaj tiu komencis tordi ĝin, turnadi tien-reen, jen enverŝis akvon, jen elverŝis la akvon. Pro la varmego kaj interpremado ne eblis ien malaperi, restis nur toleri kaj atendi. Ĉiuj sentis sin malbone, sed plej malbone la Ĉemizo, kiu tre maltrankvilis, ke butonoj deŝiriĝos.
Kiam finiĝis lasta skulavado kaj la lavmaŝino komencis premadi, sperta Kusensako flustris: “Toleru, ne timu, restis nelonge!”
Sed la plej timiga momento komenciĝis por la Vindeto en la korto. Vento skuis kaj tordis ĝin sur la ŝnuro, tiris supren. Kaj ĝi treege timis, ke la pinĉiloj ne sukcesos deteni ĝin. Sed pinĉiloj tenis firme, ili bone sciis sian devon. Kaj la blanka Vindeto poiome rekonsciiĝis kaj eĉ komencis ricevi plezuron pro sento de libero kaj facileco.
Kaj ĝi vere fariĝis pli kaj pli malpeza dum la sekiĝo, kaj, fine, eksentis tian ravon, ke ekkantis mallaŭtete kaj poste pli kaj pli laŭte. Sed la kanteton povis aŭdi nur Tablotukoj kaj Littukoj – por homaj oreloj paroloj de ajxoj ne auxdeblas. Aliajn kantojn, krom la lulkantoj, ĝi ne sciis kaj tial kantis tion, kio al ĝi plej plaĉis:

Dormas grandaj birdoj sur lian’
Kaj rosmaroj en glacia dom’
Suno dormas post la ocean’
Nur ne dormas vi – la eta hom’
Nokto ŝutas stelojn al sablar’
Kaj sekiĝas ankroj sur la ter’,
Ankaŭ vi ekdormu, kara, ĉar
Dormas en silento ĉiu er’ *

Kaj poste – pri veloj kaj insuloj, pri ondoj kaj delfenoj…
Ĉesis interflustri naztukoj kaj vekiĝis ekdorminta granda littuko. Sed la littuko-etulo, endormigita per la konata lulkanto, male – ekdormis…

La pampersoj nun anstataŭas vindojn, kaj ĉiam malpli ofte oni povas ekvidi blankajn rektangulajn ŝtofojn sur balkonaj kaj kortaj ŝnuroj.
Sed estis varmega somero kaj, feliĉe por nia Vindeto, ĝin jam duan fojon dum la semajno oni elŝrankigis: la juna patrino ne volis, ke ŝia etulo ŝvitu en pampersoj. Fine la Vindeto denove eksentos la liberon, leĝeron kaj aerblovon!
Sed tuj post, kiam la Vindeto ekpendis sur la ŝnuro, la vento ĉesis. Ekpendis pigre malsekaj aĵoj, kliniĝis enuante. Kanti la Vindeto ne volis, leĝereco forestis, ĝi emis dormi. Nek bloveto, nek iu moviĝo en la julia varmego! En la ĉielo estas neniu nubeto, la suno kiel inkandeska globego pendas super la urbo. Dormi, kiel emas dormi…

Kio povas eksonĝi al la malgranda blanka infana vindo? Cicumoj kaj boteletoj, sistretludiloj kaj infana ploro?
Al nia Vindeto sonĝis vento. Ĝi pelis grizajn nubojn tra la ĉielo, kaj la blanka tolaĵo sur la ŝnuroj jen pufiĝis, jen malŝvelis je ĝiaj blovoj. Nuboj flugis ien, kaj la Vindeto ekpensis pri ili: “Feliĉaj, ili estas liberaj! Ankaŭ mi volas esti…”
Ĝi vekiĝis pro tio, ke oni abrupte deŝnurigis ĝin, sekan kaj varmigitan de la suno, faldis kaj metis en ŝrankon. Kaj komenciĝis tempo en mallumo, silento kaj dormeta trankvilo.

Ĉiam, kiam pordeto de la ŝranko malfermiĝis, la Vindeto kun espero atendis, ke oni prenos ĝin. Pli rapide tien, al la freŝa aero!
Ankoraŭ dufoje bonŝancis al la blanka Vindeto sekiĝi en la korto antaŭ ol venis la signifoplena tago, kiu renversis ĝian vivon.
Oni prenis ĝin al plaĝo. Etulo sidis en blovbasejno, kaj sur la du bastonetojn kaj arbustabranĉon estis metita la Vindeto, kiel kontraŭsuna markezo. Subita ventoblovo trafoliumis paĝojn de libro en manoj de la virino, renversis leĝeran ludilon, velboaton, en la basejono kaj forblovis la Vindeton desur la arbusto. Ĝi estis ligita nek al la bastonetoj, nek al la arbusto, kaj vento facile suprenlevis, flugigis, kaj io daŭre subtenis ĝin en la aero. Ĉu torento de varma vento dank’al la varmigita de la suno sablo, ĉu ĝiа propra deziro….
Kelkajn metrojn ĝi flugegis super la bordo, sukcesis eksenti leĝeron kaj senpezecon, por momento ektimis la supron kaj… Sekva ventoblovo ĵetegis ĝin en akvon apud la bordo, de kie la Vindeto estis sukcese eligita kaj pendigita por sekiĝo.

Ni ne scias, kiel finiĝus ĝia vivo (ĉu la etulo elkreskus aŭ la Vindeto ŝirigxus pro oftaj lavadoj), sed tiu ĉi kurta flugo havis neatenditan postsekvon.
– Paĉjo, kial la vindo ekflugis? – aŭdiĝis ie apude infana voĉeto
– Nu, komprenu… – kaj sekvis iuj tro saĝaj vortoj pri veleco, surfacamplekso, aerpremo, rezisto, rapideco, levoforto…
– Nu bone, paĉjo, mi ĉion komprenis!
Kaj la knabeto ekkuris rigardi krabon, kiun oni ĵus elakvigis.
Kaj lia patro, kiu verŝajne alkutimiĝis tian finon de ĉiuj siaj sciencaj interparoloj kun la filo, eksilentis kaj komencis ion designi sur la sablo. Entuziasmigita de siaj desegnaĵoj li eĉ ne rimarkis, kiam la apuda familio kun la etulo komencis prepariĝi foriri, kiel la etulo ekploris, ne dezirante disiĝi kun la basejno. Trankviligi ĝin sukcesis nur boteleto kun lakta kaĉo.
Kiam li suprenlevis la kapon, familio kun la infaneto jam malaperis. Nur sur la arbusteto restis pendi la forgesita infana vindo. La viro ĉirkaŭrigardis, serĉante la etulon kaj la gepatrojn, sed ili jam ne estis videblaj. La blanka Vindeto jam sekiĝis kaj helmakule kontrastis sur la malhela verdaĵo de la arbusto. La viro aliris la arbuston, prenis la blankan rektangulon, ĉirkaŭrigardis ĝin.
– Paĉjo, kion vi faras?
La filo jam ĝissate admiris la krabon kaj revenis al la patro.
Lonĉjo! Faru ni kajton aŭ velboaton. Ĉu volas?
– Bone, paĉjo. Sed mi tre volas manĝi, iru ni hejmen!
– Ĝuste. Hejme kaj iloj estas kaj latetoj. Iru ni!
…Ili foriris kaj forportis kun si la blankan Vindeton. Tre baldaŭ ĝin atendis sorto iĝi velo por mia unua memfarita jakto. Kaj mi esperas, ke pri tiu sorto ĝi sekrete revis.

*Lulkanto el verko de V.Krapivin (tradukis el rusa J.Zajdman)


Fabelo pri kakto

(traduko de Jefim Zajdman)

Ĉiuj floroj en la ĉambro estis ordinaraj ĉambraj floroj. Sed nur tiu ĉi estis ia stranga: nek trunketo, nek folieto. Unuvorte kakto.

– Karaj miaj! – ĉiumatene mastrino klopodis ĉe la floroj, akvumis ilin, moligis la teron, kolektis la flaviĝintajn foliojn.

– Ho, ili estas belegaj! – eksklamis Gastoj, admirante la florojn.

La kakton neniu admiris, la mastrino malofte akvumis ĝin. Cetere, li ne bezonis tion, kiel ĉi floroj-dorlotitoj. Ĝi fiere elmontris siajn dornojn: provu tuŝi! Sed animo… Animo ĝia estis tute ne pika!

– Se iu ekdezirus ekparoli kun mi! Mi ja tiom multe scias! Mi tiom longe vivas en la mondo!

Sed la facilanimaj floroj malatentis ĝin. Ili gaje interflustris, subridis kaj incitis unu la alian. Iliaj zorgoj estis nur pozi kaj fanfaroni unu antaŭ la alia je vica burĝoneto.

La kakto solis sur la granda, plena de florpotoj fenestrobreto. «Soleco en la floramaso» – malĝoje pensis ĝi.

Nokte la kakto ne dormis – oldula sendormeco, onidire. Kaj li kreadis versojn. Kaj revis. Revis pri tio, ke iu ekaŭdos la versojn kaj diros:

– Ho, sed tiu ĉi kakto havas animon de violo!


Senfina fabelo

(traduko de Jefim Zajdman)

Vivis-estis kaĉo.
Ne ananasoj- en-ĉampano, ne buljono kun kuketoj… Kurte - ordinara kaĉo. Ne iu superkaĉo, tamen ne brulbruniĝinta, ne tro dolĉa, ne tro varmega…Tamen io en ĝi mankis.

Alflugadis paruoj kaj kardeloj, alkuradis sciuroj kaj kastoroj. Ĉiuj ili gustumis la kaĉon, laŭdis ĝin. Sed poste foriris kaj ne revenis.

– Kial?- maltrankvilis la kaĉo, - kio mankas en mi? Sed neniu povis respondi al ĝi.

– Eble sukeron aldoni? – meditis la kaĉo. -– Ne, tro dolĉa estos, neniu eĉ enbuŝigi ekdeziros.

– Eble salon? … Sed tiel eĉ trosaligi eblos! – ĉagreniĝis ĝi.

Plenforte ŝi toleris silente por ne ekplori, por tiun ĉi salon ne aldoni.

–Tiel mi ja povas el la mola kaj tenera transformiĝi al malfreŝa kaj malmola! – malĝojis ĝi.

Kaj subite ĝin trafis la ideo:
– Oleo, oleo mankas al m!

Kaj invitinte oleon (kiu, interalie, ankaŭ solis, ne sciante kien sin proponi, kaj – terure! – riskis iĝi fandita), nia kaĉo fine trankviliĝis, plibeliĝis.

Kaj atendas. Denove atendas, ke oni venos kaj gustumos. Kaj restos.