Jam la nomo, kiun liaj gepatroj donis al li, kvazaŭ antaŭvidis la estontecon. Nekutima nomo, fremda al la mondo. Estante etulo li jam korektis flustre la vartistinon kaj la aliajn infanojn. Frakasita, lia voĉo apenaŭ aŭdeblis. "Ni ne aŭdas vin, parolu laŭte," ili ĉiuj diris al li. Kaj li korektis ilin mallaŭte - "Laŭdo, ne Ludo".
Li ne havis amikojn. Kiu interesiĝus pri soleca infano, kiu ne kuraĝas salti de la ŝtuparo de kie tio estas malpermesita, kaj ne partoprenas je ĵetado de ŝtonetoj al la preterpasantoj en la strato sube. Infano kiu restas ene, skribaĉante sola, kiam ĉiuj infanoj ludas kune en la korto. Infano kiu ĉiufoje kiam oni ludas muzikajn seĝojn restas la lasta sen seĝo kaj eĉ ne komprenas kio okazis. La vartistino, demandita pri li post jaroj, memoris nenion. Sed tio ne malhelpis ŝin rakonti pri li senĉese.
"Mi alvokis vin, ĉar mi iom zorgas," diris la instruistino per raŭka voĉo pro jaroj de sperto, maltrankviligante nun ankaŭ la timigitajn gepatrojn. "La infano vivas en alia mondo. Li neniam koleras, neniam ridas, neniam parolas. Eble ekzistas ajna problemo hejme? Ĉu aŭdodifekto estas kontrolita? Aŭ vidodifekto? Aŭ lerna malfacilaĵo, almenaŭ? Socia angoro?" Kaj vidante la rigardon de la gepatroj, ŝrumpitaj en la malgrandaj seĝoj, ŝi aldonis per ĉiamprava voĉo: "Ne maltrankviliĝu, mi jam vidis pli malbonajn kazojn."
Ĉion, ĉion ili provis. Ĉiun spertulon kaj terapiiston kaj metodon. La solan relativan sukceson prezentis artotraktado. "Mi volas fari mem," malobeis Laŭdo la konsilon de la psikologo ŝanĝi la manieron kiel teni la koloran krajonon. Tio estis la unua kaj lasta fojo, kiam li parolis dum tiuj intervjuoj, sed la psikologo rigardis tion kiel grandegan sukceson. "Komprenu," li klarigis al la gepatroj, kvazau la infano aŭdas nenion. "Ne gravas kiel li pentras. Ne ĉiu estos pentristo."
Jaroj pasis. La provoj kaj la traktadoj jam finiĝis delonge. Ne pro ia ajn progreso, sed ĉar ĉiuj flankoj laciĝis. Li jam plenkreskiĝis, kaj alvenis la tago, kiam li devis decidi kion fari dum sia vivo. Liaj gepatroj estis ŝokitaj aŭdinte, ke li celas fariĝi pentristo. Ili rigardis nekredemaj alterne kaj lin kaj la malnovajn pentraĵojn de lia infanaĝo, ankoraŭ pendantaj forgesitaj sur la kuireja muro. Komence ili provis direkti lin al pli promesplenaj direktoj, kie li povus esprimi siajn talentojn pli bone. Sed jam tiam aperis lia konata obstineco. Favore al la gepatroj oni povas diri, ke vidante lian decidemon, kvankam nelogikan, ili helpis lin kiom ili povis.
Akompanita de lia patro li grimpis vidi luotan malgrandan apartamenton sur kvara etaĝo de senlifta kaduka konstruaĵo. Lia patro montris al li, ke la apartamento estas neglektita kaj la farbo dispeciĝas el la muroj, rivelante sube pecojn de rustitaj feraj stangoj, kaj la plankpavimoj estas malrektaj kaj ŝanceliĝemaj, kaj malsekeco kovras la murojn, kaj malpeza sufoka odoro regas ĉie. "Eble ni serĉu ion alian, nenio urĝas," la patro flustris. Sed Laŭdo rimarkis nenion de tio. Liaj okuloj vidis ion alian. Li vidis la studion, kie ĉiuj liaj revoj realiĝos.
En du kartonajn skatolojn li pakis siajn havaĵojn, kaj translokiĝis al tiu apartamento. Antaŭ ol malpaki li jam ekpentris. Li pentris senĉese, kvazaŭ la tempo estas limigita, kaj li devas pentri kiel eble plej multe. Kion li ne pentros hodiaŭ, tion li jam neniam pentros. Li pentris kaj repentris, lernante de si mem, per siaj provoj kaj siaj eraroj. Iom post iom la apartamento pleniĝis de pentraĵoj, kaj ŝajnis pli kiel magazeno ol loĝejo. La senŝeliĝantaj muroj malaperis malantaŭ amaso da pentraĵoj, la planko kovriĝis per buntaj farbmakuloj kaj odoro de oleaj farboj dominis la aeron. La apartamento iĝis eta templo, kaj li ŝvebis ene kvazaŭ kreskis al li flugiloj, tenante penikon kiu neniam ripozas, kaj liaj piedoj neniam tuŝas la plankon. Ĉion, ĉion li vidis kristalklare antaŭ si. Ĉu mankas temoj por pentri, kiam ekstere kuŝas la granda mondo, inundita de blindiga lumo kaj mergita en sekretema mallumo? Ĉu eblas pli granda feliĉo? Ĉu io pli belas ol la aperigo de pentraĵo el la blanka kanvaso? Hezitema komence, sed kreskanta senĉese kaj fine konkeras ĉion. Ĉu ekzistas pli bela muziko ol la susuro de la peniko, ŝvebante super la kanvaso? Ĉu ekzistas pli sorĉa odoro ol la odoro de la farbo, absorbita en la kanvason? Kaj kiam li vundiĝis, akrigante krajonon, intermiksiĝis lia sango kaj la farboj, kaj estis sorbitaj kune en la kanvason.
Liaj gepatroj jam maljuniĝis, ne povante subteni lin plue. Li ekkomprenis, ke li devas nun vivteni sin. Kun granda malgajo li eltenis la fakton, ke li devos vendi kelkajn pentraĵojn, por enspezi monon. Tia estas la mondo. Li ekfrapis la pordojn de galerioj. Je lia surprizo neniu agnoskis lian talenton. Neniu ĵetis duan rigardon al liaj pentraĵoj. Neniu vidis en ili, kion li mem vidis. Sed eĉ dum tiuj malfacilaj momentoj, li neniam dubis pri sia talento. Li sciis, ke iam ajn alvenos tago, kiam neniu memoros la nomojn de tiuj artokritikistoj, kaj la valoro de liaj pentraĵoj, ruliĝantaj nun sur la planko de la studio, ne estos mezurebla.
Sed li eltenis. Li eklaboris kiel asistanto de farbisto. Tiu lernis estimi lin kiel sindonan dungiton, kiu ne intencas studi la metion kaj konkuri kun li poste. Li sendis Laŭdon labori sola ĉe la plej postulemaj klientoj, kiuj staris malantaŭ lia dorso kaj konstante kaj kritike ekzamenis ĉion, kion li faris. Sed ili admiris lian memfidan trankvilon. Li kutimis alveni, portante sur unu ŝultro ŝtupareton, kaj sur la alia sakon de la ekipaĵo, kaj rigardis senvorte la laboron. Li farbis per vastaj kaj rapidaj movoj, kaj la klientoj gapis admire al la precizeco de la detaloj, kiujn li kreis. Ili ne sciis, ke efektive li pentras. Ĉiuvespere reveninte hejmen li pentris kion li planis dumtage. Tiel li laboris ĝis tagiĝo, li kaj la pentraĵo solaj inter la ombroj de ununura lampo. Frumatene, post mallonga dormo, li eliris al nova labortago. Unu fojon lia dungisto alvenis preni lin fine de labortago, kaj rigardis la kombinojn de koloroj, kiujn Laŭdo improvizis. "Eble oni dirus, ke mi freneziĝas," li diris, demetante siajn sunokulvitrojn, eble liaj okuloj ankoraŭ estis blindigitaj per la interŝanĝoj de lumo kaj ombro, "sed vi havas ian ajn talenton." Laŭdo glaciiĝis senmove sur la ŝtupareto, ne rigardante malantaŭen. Tio estis la unua kaj lasta agnosko, kiun li ricevis dum sia vivo. Kiam li malsupreniris de la ŝtupareto, la dungisto jam malaperis. Eble li komencis ŝarĝi la ekipaĵon sur sian aŭton.
Tiel, dum li estis vivanta de pentraĵo al pentraĵo, la tempo fluis. Pli ol iam ajn li sentis, ke li ĵus atingas sian celon, la perfektecon. Li estis pli kontenta pri siaj kreaĵoj. En la studio amasiĝis centoj da pentraĵoj. Li sciis, ke la sukceso estas neevitebla, sed intertempe li ankoraŭ farbis dum la tagoj kaj pentris dum la noktoj. Li jam pasis la aĝon de tridek kaj kvardek, ankoraŭ vivanta en la sama apartamento sole, kredante ke perfekteco - kaj sukceso - estas atingeblaj, certe morgaŭ. Vestita per eksmodaj kaj iom tro grandaj vestaĵoj, liaj manoj makulitaj per neforigeblaj sekaj farbmakuloj, lia hararanĝo farita kvazaŭ per si mem. Li neniam pripensis pri ĉiutagaĵoj, pri sia aspekto, pri sia bonfarado. Tiaj aferoj estis por li nur bagatelaĵoj, kaj kiel oni povus kompari ilin kun la sankta tasko, al kiu li dediĉas sian vivon.
Sed unu tagon ŝajnis kvazaŭ la sukceso vere estas venonta. Iu artokritikisto, kiu skribas en la ĵurnalo, konsentis vidi liajn pentraĵojn, kaj kiu scias, eble eĉ recenzos pri tiuj. Laŭdo komprenis, ke tiu vizito povas esti la delonge atendita trarompo. Li purigis la studion de polvo akumulita dum jaroj, kiel eblis sen movi ion de ĝia loko. Tiam li provis denove kaj denove elekti la plej bonan pentraĵojn, sed li ne povis decidi inter ili. Kiel li povus pensi klare, sciante ke tio estas la turnopunkto en lia kariero.
Akra sonoro heroldis la alveno de la kritikisto. Laŭdo bonvenigis lin en la studion, fleksmaniere trapasante inter kaj tra amasoj da pentraĵoj, kaj la kritikisto trenis sin malantaŭe, ĝemante kaj spirante. Per pezaj movoj la kritikisto demetis sian jakon kaj serĉis kien meti ĝin. Laŭdo hastis liberigi la solan seĝon de stako da brosoj kaj tuboj da farbo, kaj provis purigi permane la sekan farbajn makulojn kovrantajn ĝin. La kritikisto diris nenion, surmetante sian jakon denove. Senvorte li turnis sin por pritaksi la pentraĵojn. Li rigardis la unuajn pentraĵojn, kiujn Laŭdo transdonis al li per tremantaj manoj. Li klinis sin antaŭen, rigardante per grandaj okuloj malantaŭ dikaj okulvitroj. Laŭdo sekvis lin kiel ombro, sufere sentante la akran ululon de siaj pentraĵoj, baraktantaj je sia vivo.
Sed subite ekregis silento. Laŭdo glaciiĝis surloke. Kio okazis? Tiam aŭdiĝas io inter suspiro kaj krio. Kiel la unua krio de bebo, venanta el nenio. Krio, kiun li atendis sian tutan vivon. "Ludo, tio estas mirinda!" murmuris la kritikisto per sufokita voĉo. Laŭdo fermis siajn okulojn. Finfine li atingis la pinton. Li pravis, kaj la aliaj tute eraris. De nun ĉio ŝanĝiĝos.
"Laŭdo," li zorge korektis kaj turniĝis, sed la kritikisto ne aŭskultis lin, gapante al la stablo. Laŭdo ne povis vidi de sia loko kio kuŝas tie. Li estis certa, ke nenio pendiĝas sur ĝi, sed la memoro trompas fojfoje, certe dum tia tago. Li rapide alproksimiĝis. Sur la stablo ja troviĝis nenio. Laŭdo ekrigardis la kritikiston demande, sed la kritikisto staris hipnotigita antaŭ la stablo, rigardante pecon da tuko kiu estis pendita sur ĝi.
"Ludo," aŭdiĝis la anhelanta voĉo de la kritikisto, "Mi ne povas paroli plu... Mi pritraktas arton dum pli ol tridek jaroj, kaj mi neniam vidis ion tian... Kia trarompo! Kia perfekteco! Kial vi ne parolis antaŭe? Kial vi malŝparis antaŭe mian tempon... Ne gravas nun... Bonege! Mi ne sciis... Kiu povus imagi... Tio estas unuaranga atingo! "
Laŭdo rigardis alterne kaj la kritikiston kaj la tukon. Lia koro ne permesis al li diri, ke tio estas ĉifono, per kio li purigas la penikojn, kaj kontrolas kolorojn post miksado. Eĉ por savi sian vivon, li ne komprenus kion la kritikisto trovas en tiu bunta miksaĉo. Sufiĉis la vortoj de la kritikisto pri liaj pentraĵoj. Li kolapsis faldita kiel kanvaso sur la malmola ligna seĝo.
La kritikisto ne atentis lin, kaj sternis la ŝtofon sur la stablo. Poste li malfermis la fenestrojn kaj vintra sunbrilo inundis la ĉambron. "Jes," li diris, rigardante la tukon el kelkaj anguloj. "Ĝuste kiel mi pensis! Kia vizio! Vi gvidas novan stilon, Ludo!".
Sed Laŭdo jam ne estis interesata pri io ajn. Li tute tediĝis. Li ne memoris kiam kaj kiel foriris la kritikisto. Li restis sidanta sur la sola seĝo en la studio, mergita en profunda malespero. Eble ili vere pravas kaj li eraras. Liaj gepatroj pravis. Pravis la kritikisto. Liaj pentraĵoj aĉas. La perfekteco ankoraŭ estas for. Li pasigis ĉiujn tiujn jarojn vane. Sed li sciis, ke li devas daŭrigi, ĉar li ne kapablas fari ion alian. Li estas kondamnita daŭrigi, nekompetenta, sentalenta, sed nun kun klara konscio pri tio. Li vidis kun timiga klareco la venontajn tagojn kaj semajnojn kaj jarojn, longajn kaj tedajn kaj malplenajn. Nur nun li eksentis la densan mallumon kaj la frostitan malvarmon, kiuj regas en la studio. Do li sidiĝis tiel, sen ŝalti la lumon kaj sen fermi la fenestrojn.
Sed malgraŭ tiu sento de malespero li revenis pentri. Nun lia financa situacio estis plibonigita. Li transloĝiĝis en vastan sunplenan studion, rigardanta la urbon de supre. La tagoj kiam li laboris por vivteni kiel farbisto fariĝis forgesita memoro, amuza anekdoto por ĵurnalistoj. Tiuj ŝanĝoj en lia vivmaniero havis pozitivan efikon sur liajn verkojn. Nun li sentis, ke li alproksimiĝas la perfektecon pli ol iam ajn. Liaj pentraĵoj pliboniĝis ĉiutage. Nur unu afero ĝenis lin kaj amarigis lian vivon. La arta mondo rigardis lin kiel la heroldon de nova epoko. Li estis devigita vendi pli kaj pli, sed oni ne interesiĝis pri liaj plej bonaj pentraĵoj. Levante denove malpuran ĉifonon de la planko, li furioze sternis ĝin kiel pentraĵon, kaj ricevis por tio riĉaĵon. Li estis konsiderita kiel gvidanton de nova arta skolo, nomita laŭ li. Li senĉese provis prezenti siajn pentraĵojn, sed ili neniam estis estimataj. Li estis jam fama tra la tuta mondo, ekspoziciis en ĉiuj artaj centroj, kaj lia subskribo estis konata al ĉiuj. Li ĉeestis en grandiozaj malfermoj de siaj ekspozicioj, perdita en la bruo kaj en sia solena vestaĵo. Baldaŭ li estu invitata paroli kaj respondi demandojn. Sed lia rigardo vagadis tra la eleganta homamaso, serĉante sur la muroj la bildojn kiuj vere devis aperi tie, sed vane. Li jam estis riĉa, havis familion, estis patro de infanoj. Sed eĉ kiam li sukcesis atingi la perfektecon, kiun li serĉis sian tutan vivon, neniu interesiĝis pri tio. En liaj lastaj jaroj li fariĝis animamara. Kiam li mortis, li estis konsiderata kiel unu el la eminentaj pentristoj de sia epoko. Tiel finiĝis longa sagao de suferado de artisto, kiu ne estis agnoskita pri sia verkado.