La Maskobalo de la Ruĝa Morto

Edgar Allan Poe (1809-1849)

Tradukis Rebecca DUFRESNE el Usono, redaktis Vasil KADIFELI el Turkujo
(La piednotoj celas la klarigon de la rakonto al legantoj de diversaj kulturoj)

Karaj legantoj – Edgar Allan Poe estas grava verkisto de timigaj rakontoj. Ni esperas, ke vi ŝatos ĉi tiun rakonton, kaj esperas ke ni sukcesis konservi ĝian unikan specon de teroro dum la tradukado. Bonvolu ĝui ĝin.

La “Ruĝa Morto” ekde longa tempo ruinigis la landon. Neniu pesto iam estis tiom fatala, aŭ tiom abomeninda. Sango estis ĝia avataro 1 kaj ĝia sigelo—la ruĝeco kaj la hororo de sango. Estis akraj doloroj, kaj subita kapturniĝo, kaj tiam abunda sangado el la poroj kun dissovlo. La sangoruĝaj makuloj sur la korpo kaj ĉefe sur la vizaĝo de la viktimo, estis la kaŭzoj, kiuj tenis lin for de la helpo kaj simpatioj de siaj kunuloj. Kaj la tuto de atako, progreso kaj finiĝo de la malsano, estis okazoj de nur duonhoro.

Sed la Princo Prospero 2 estis feliĉa kaj maltima kaj sagaca. Kiam lia teritorio restis duone senhoma, li kunvokis al sia ĉeesto mil sanajn, gajajn kaj facilanimajn geamikojn el inter la kavaliroj kaj nobelinoj de sia kortego, kaj kun ili, li retiriĝis en la profunda izoleco de unu el siaj krenel-havaj abatejoj 3. Tiu estis ampleksa kaj belega strukturo, la kreaĵo de la propra stranga tamen bonega gusto de la Princo. Ĝin ĉirkaŭis forta kaj altega muro. Ĉi tiu muro havis pordegojn el fero. La korteganoj, post ilia eniro, alportis fornojn kaj pezajn martelojn kaj kunforĝis la ŝraŭbojn. Ili decidis ne forlasi rimedojn por eniro aŭ eliro pro la subita impulso de senespero el ekstere, aŭ de frenezeco el interne. La abatejo estis abunde provizita kun necesaĵoj. Kun tiaj antaŭrimedoj la korteganoj povus kontraŭstari al infektado. La ekstera mondo povus flegi sin mem. Dume, malĝoji aŭ pensi estis malsaĝece. La princo jam provizis por ili ĉiujn instrumentojn por plezuro. Estis klaŭnoj, estis improvizistoj 4, estis baletistoj, estis muzikistoj, estis belo, estis vino. Ĉiuj ĉi tiuj kaj sekureco estis en la interno. Ekstere estis la “Ruĝa Morto.”

Estis preskaŭ je la fino de la kvina aŭ sesa monato de lia izoleco, kiam dum la pesto senbride furiozegis eksterlande, Princo Prospero amuzis sian mil geamikojn en maskobalo de neordinarega grandiozeco.

Estis volupta sceno, tiu maskerado. Sed, unue permesu min informi pri la ĉambroj en kiuj ĝi estis organizita. Ili estis sep — imperia aro da ĉambroj. En multaj lokoj, tiaj ĉambroj formas longan kaj rektan perspektivon, dum la faldeblaj pordoj ŝoviĝas reen preskaŭ ĝis la muroj ambaŭflanke, tiel ke la tuta amplekso de la vido estas apenaŭ barita. Tamen tie ĉi la afero estis tre malsama; kiel oni povus antaŭvidi, pro la stranga amo al malkutimo, kiun posedis la duko 2. La apartamentoj estis tiel hazarde utiligitaj, ke la vido brakumis ilin po nur unu aŭ du en unu fojo. Estis akra turniĝo je ĉiu dudek aŭ tridek jardoj 5 , kaj je ĉiu turniĝo estis originala efekto. En la dekstra kaj maldekstra, meze de ĉiu muro, alta kaj mallarĝa gotika fenestro rigardis desupre al fermita koridoro, kiu strebis sekvi la kurbiĝojn de la ĉambraro. Ĉi tiuj fenestroj estis de prilaborita vitro 6 , kies koloroj variis konforme kun la kolornuanco, kiu regis la dekoraciojn de la ĉambroj en kiuj ili malfermiĝis. Tiu, kiu pendis en la ekstrema orienta flanko, ekzemple, estis blua — kaj viglaj bluaj estis ĝiaj fenestroj. La dua ĉambro havis purpurajn dekoraciojn kaj tapetojn, kaj ĉi tie la vitroj estis purpuraj. Entute la tria estis verda, kaj tiel estis ĝiaj fenestroj. La kvara estis meblita kaj lumigita kun oranĝkoloro — la kvina kun blanka koloro — la sesa kun violkoloro. La sepa apartamento estis intime vualita kun nigraj veluraj tapetoj, kiuj pendis el la tuta plafono kaj malsupren la muroj, kaj falis kun pezaj faldoj sur tapiŝon de la sama materialo kaj kolornuanco. Sed nur en ĉi tiu ĉambro, la koloroj de la fenestroj malsukcesis akordi kun la dekoracioj 7. La vitroj ĉi tie estis skarlataj—profunda koloro de sango. Krome, en neniu de la ses apartamentoj estis ajna lampo aŭ kandelabro inter la troo de oraj dekoracioj kiuj kuŝis dissemitaj tien kaj reen aŭ pendis de la tegmento. Ne estis lumo de ajna speco eliĝinta de lampo aŭ kandelo interne de la ĉambraro. Sed en la koridoroj kiu sekvis la ĉambraron, tie staris, kontraŭ ĉiu fenestro, peza tripiedo, entenante fajrujon, kiu projekciis siajn radiojn tra la vitro kaj do tre brile prilumis la ĉambron. Kaj tiel, amaso da buntaj kaj mirindaj ŝajnaĵoj produktiĝis. Sed en la okcidenta, aŭ nigra, ĉambro la efekto de la fajra lumo, kiu radiis sur la malhelaj ornamaĵoj tra la sangokoloraj vitroj, estis treege timiga, kaj produktis tiel sovaĝan aspekton sur la vizaĝesprimoj de tiuj kiu eniris, ke estis malmultaj el la kompanio, kiuj havus sufiĉan kuraĝon meti la piedojn interne de ĝiaj limoj.

Estis en tiu ĉi apartamento, ankaŭ, giganta holoĝo el ebono, kiu staris ĉe la okcidenta muro; ĝia pendulo balancis tien kaj reen kun obtuza, peza, unutona knarado. Kaj kiam la minutmontrilo faris rondiron sur la horloĝvizaĝo, kaj la horo estis batota, elaŭdiĝis sonorado, el la aŭdacaj kaj bronzaj pulmoj de la horloĝo, sono kiu estis klara kaj laŭta kaj eksterordinare muzika, sed de tiom nekutima noto kaj emfazo, ke je ĉiu paso de horo, la muzikistoj de la orkestro senvole paŭzis dum kelka tempo sian koncerton por aŭskulti al la sono. Tiel, la valsantoj devige haltigis siajn turniĝojn; kaj okazis mallonga maltrankviliĝo en la tuta feliĉa kompanio.Kaj dum la sonorado ankoraŭ daŭris, oni observis ke eĉ la plej grandaj frivoluloj paliĝis, kaj la plej aĝaj maljunuloj kaj sobraj frotis per siaj manoj siajn fruntojn kvazaŭ ili estis revantaj kun konfuzo aŭ ili estis meditantaj. Sed kiam la eĥoj komplete haltis, mallaŭta ridado tuj trapenetris la kunvenon. La muzikistoj rigardis unu al la alia kaj ridetis kvazaŭ por siaj propraj maltrankvileco kaj malsaĝeco, kaj flustre ĵuris unu al la alia, ke la posta sonorado de la horloĝo ne kaŭzus al ili similan emocion. Kaj tiam, post kiam sesdek minutoj pasis, (kiuj enhavas tri mil kaj sescent sekundojn de la Tempo kiu flugas,) venis alia sonorado de la horloĝo, kaj tiam estis la sama antaŭa maltrankviliĝo kaj meditado.

Sed, malgraŭ ĉi tiuj aferoj, estis feliĉa kaj belega festego. La gustoj de la duko estis strangaj. Li havis fajnan okulon por koloroj kaj efektoj. Li malatentis la dekoracion de malaltranga modo. Liaj planoj estis aŭdacaj kaj fervoraj, kaj liaj perceptoj ardis kun barbara brilo. Estas homoj, kiuj kredus, ke li estis freneza. Tamen liaj sekvantoj sentis la malon. Oni devis aŭdi kaj tuŝi lin por certiĝi, ke li ne estis freneza.

Li direktis, plejparte, la moveblajn ornamaĵojn de la sep ĉambroj, por la okazo de ĉi tiu granda festo; kaj estis liaj gvidaj gustoj, kiuj donis karakterojn al la maskovestantoj. Estu certa, ke ili estis groteskaj. Estis multe da brilegoj kaj briletadoj kaj ekscitaĵoj kaj fantazioj — la plejmulto jam vidita ekde “Hernani” 8. Estis arabeskaj figuroj kun maltaŭgaj membroj kaj celoj de mebloj. Estis deliraj luksaĵoj kiel modo de frenzulo. Estis multe da beleco, multe da diboĉo, multe da strangeco, iom da teruro, kaj ne malmulte da tio, kio eblis eksciti naŭzon. Tien kaj reen, en la sep ĉambroj gvatis, efektive, amaso da revoj. Kaj tiuj ĉi — la revoj — tordiĝis serpentume tien kaj reen, prenante kolornuancon el la ĉambroj, kaj kaŭzis, ke la sovaĝa muziko de la orkesto ŝajni kiel la eĥo de iliaj paŝoj. Kaj jen, baldaŭ batas la horon la horloĝo el ebono, kiu staras en la halo el veluro. Kaj tiam, momente, ĉio senmoviĝas, kaj ĉio silentiĝas krom la voĉo de la horloĝo. La revoj rigide frostiĝas dum ili staras. Sed la eĥoj de la sonorado formortas — tiuj daŭras nur momento — kaj ia malpeza, duone subigita rido flosas malantaŭ ili dum ili foriras. Kaj nun denove la muziko ŝvelas, kaj la revoj vivas, kaj tordiĝas tien kaj reen pli feliĉe ol iam ajn, prenante kolornuancon el la multkoloraj fenestroj tra kiuj radias la lumo el la tripiedoj. Sed en la ĉambro, kiu estas la plej okcidenta de la sep, estas nun neniu de la maskituloj, kiuj aventuras. La nokto forpasas; kaj nun fluas plej ruĝa lumo tra la sango-koloraj vitraĵoj. Kaj la nigreco de la zibela drapiraĵo teruras; kaj por tiuj, kies piedo falas sur la zibelan tapiŝon, jen venas el la proksima ebona horloĝo obtuza knarado pli solene emfaza ol io ajn, kiu atingas iliajn orelojn, kiu indulgas en la plej malproksimaj gajecoj de la aliaj apartamentoj.

Sed ĉi tiuj aliaj apartamentoj estis dense homplenaj, kaj en ili febre batadis la koro de vivo. Kaj la festego daŭris en kapturniĝanta maniero, ĝis finfine komenciĝis la sonorado de noktomezo sur la horloĝo. Kaj tiam la muziko ĉesis, kiel mi jam diris. Kaj la turniĝoj de la valsantoj estis silentigitaj; kaj estis maltrankvila ĉesado de ĉio kiel antaŭe. Sed nun estis dudek batoj sonorotaj per la horloĝo; kaj tiel okazis, eble, ke pli da penso rampis, kun pli da tempo, en la meditadojn de la pensemaj inter tiuj, kiuj festegis. Kaj tiel, ankaŭ, okazis, eble, ke antaŭ ol la lastaj eĥoj de la lasta sonorado tute dronis en silento, estis multaj individuoj en la amaso, kiuj trovis libertempon konscii la ĉeeston de maskita figuro, kiu ne kaptis la atenton de eĉ unu sola individuo antaŭe. Kaj la klaĉo pri tiu ĉi nova ĉeestanto, disvastigante sin flustre ĉirkaŭen, levis el la tuta grupo zumon aŭ murmuron, esprimplenan je malaprobo kaj surprizo — tiam, finfine, de teruro, de hororo, kaj de naŭzo.

En amasiĝo de fantaziaĵoj kiel mi jam pentris, eble estus bone supozi, ke neniu ordinara apero povus ekestigi tian sensacion. Vere la maskerado-libereco de la nokto estis preskaŭ senlima; sed la koncerna figuro estis pli heroda ol Herodo 9, kaj iris preter la limoj de eĉ la sendifina deco de la princo. Estas kordoj en la koroj de la plej sentimaj homoj, kiujn oni ne povas tuŝi sen emocio. Eĉ por la tute perdintoj, por kiuj vivo kaj morto egale estas ŝercoj, estas aferoj, pri kiuj oni ne povas fari ŝercojn. La tuta grupo, fakte, ŝajnis nun profunde senti, ke en la kostumo kaj maniero de la nekonato ekzistis nek saĝo nek taŭgo. La figuro estis alta kaj maldika, kaj vualita de kapo ĝis piedo en la vestaĵoj de la tombo. La masko kiu kaŝis la vizaĝon estis farita por preskaŭ simili al la vizaĝesprimo de rigidiĝinta kadavro kaj la plej bona ekzameno havus malfacilaĵon ekvidi la trompon. Kaj tamen ĉio ĉi povus esti eltenita, se ne aprobita, de la frenezaj festantoj ĉirkaŭe, la kostum-portanto estis tiel aŭdaca, ke li alprenis la aspekton de la Ruĝa Morto. Liaj vestaĵoj estis makulitaj kun sango, kaj lia larĝa frunto, kun ĉiuj trajtoj de la vizaĝo, estis aspergita per la skarlata hororo.

Kiam la okuloj de Princo Prospero falis sur tiu ĉi fantoman figuron (kiu kun malrapida kaj solena moviĝo, kvazaŭ por plej komplete daŭrigi sian rolon, gvatis tien kaj reen inter la valsantoj) li estis vidita konvulsii, en la unua momento kun forta ektremo aŭ de teruro aŭ de malŝato; sed, en la posta, lia frunto ruĝiĝis kun kolerego.

“Kiu aŭdacas?” li postulis raŭke al la korteganoj kiuj staris proksime al li —”kiu aŭdacas insulti nin kun tiu ĉi blasfema mokaĵo? Ekkaptu lin kaj senmaskigu lin — por ke ni povu scii, kiun ni devas pendumi je sunleviĝo, el la remparoj!”

Estis en la orienta aŭ blua ĉambro en kiu staris Princo Prospero dum li elparolis tiujn ĉi vortojn. Ili sonis ĉie tra la tuto de la sep ĉambroj laŭtvoĉe kaj klare — pro tio, ke la princo estis kuraĝa kaj fortika viro, kaj la muziko silentiĝis je lia mansigno.

Estis en la blua ĉambro kie staris la princo, kun grupo de palvizaĝaj korteganoj apud li. Unue, kiam li parolis, okazis ioma rapida moviĝo de tiu ĉi grupo en la direkto de la entrudulo, kiu en tiu momento estis ankaŭ proksime por kapto, kaj nun, kun intenca kaj majesta paŝo, li alproksimiĝis al la parolanto. Sed pro ia certa sennoma timego, per kiu la frenezaj supozoj de la kostum-portanto inspiris la tutan festo-grupon, estis neniu kiu etendis la manon por kapti lin;tiel ke li libere alvenis proksime je unu jardo de la princa korpo. Kaj dum la granda amaso, kvazaŭ per unu impulso, retropaŝis de la ĉambro-centroj al la muroj, li, la impona figuro, trovis sian vojon seninterrompe, sed kun la sama solena kaj singardema paŝo, kiu distingis lin ekde li aperis, tra la blua ĉambro al la purpura — tra la purpura al la verda — tra la verda al la oranĝkolora — tra ĉi tiu denove al la blanka — kaj eĉ de tie al la violkolora, antaŭ ol decida movo estis farita por ekkapti lin. Estis tiam, tamen, ke la Princo Prospero ekfreneziĝante kun kolerego kaj la honto de sia momenta malkuraĝeco, haste kuregis tra la ses ĉambroj, dum neniu sekvis lin pro la teruro, kiu ekposedis ĉiujn. Li tenis supre elingigtan ponardon, kaj alproksimiĝis, en rapida impeto, ene de tri aŭ kvar futojn 5 al la figuro kiu retiriĝis, kiam ĉi lasta, atinginte la ekstremaĵon de la velura apartamento, turnis sin subite kaj alfrontis sian persekutanton. Estis akra krio — kaj la ponardo subite falis sur la zibelan tapiŝon, sur kiu, tuj sekve, la Princo Prospero sursterniĝis ventre kaj mortis. Tiam, alvokate de la sovaĝa kuraĝo de malespero, amaso de la festantoj senprokraste ĵetis sin en la nigran apartamenton, kaj ekkaptante la kostum-portanton, kies alta figuro staris rekte kaj senmove en la ombro de la ebona horloĝo, laŭte enspiris kun senvorta hororo, kiam ili trovis nur striojn de vaksita mortotuko kaj la kadavro-ŝajnan maskon sen iu ajn alian tuŝeblan formon, kaj tiujn ili pritraktis kun tre perforta malrespekto.

Kaj nun estis agnoskita la ĉeesto de la Ruĝa Morto. Li venis kiel ŝtelisto en la nokto. Kaj unu post la alia faligis la festantojn en la sangokovritajn halojn de ilia festado, kaj ĉiu mortis en la senespera pozicio de sia falo. Kaj la vivo de la ebona horloĝo formortis kun tiu de la lasta gajulo. Kaj la flamoj de la tripiedoj estingiĝis. Kaj la Mallumo kaj Putriĝo kaj la Ruĝa Morto nelimigeble superregis ĉiujn.

_______

1 Avataro : En ĉi tiu rakonto Poe uzas tiun vorton kiel la marko de la pesto en la vortara aŭ literatura signifo de “malsupreniĝo de diulo sur la teron en enkarniĝinta formo”.

2 Princo Prospero la duko : “Duko” estas la titolo de la frato, aŭ filo, de reĝo, aŭ la kronprinco.

3 Abatejo :Vivejo de la plej malnovaj monaĥaj ordenoj; en tiuj malnovaj tempoj altrangaj nobluloj ankaŭ estis gvidantoj de la eklezio, pro tio iliaj kasteloj estis ankaŭ religiaj konstruaĵoj.

4 Improvizistoj : Aro de italaj poetoj kiuj improvizis aŭ kreis tuj siajn poemojn surscene. Ili ekaperis en la 14-a jarcento (trecento en la itala) kaj la tia tendenco en arto malaperis ĉirkaŭ la jaro 1840.

5 Jardo, futo: Britaj mezurunuoj de longo (0,917 m kaj 0,292 m respektive).

6 Vitralo:Kunaĵo el diverskoloraj pecoj de vitro, kunigitaj per plumbostrioj por formi desegnojn;vitro·mozaika fenestro.

7 Kolorigita vitralo kaj la signifo de koloroj: Iam la vitrofaristoj uzis diversajn metalojn por miksi kaj do tinkturi la vitron dum la vitrofarado procezo. En la okcidenta ĉambro, kiu estis kolorigite nigra, la vitroj ne estis nigraj ĉar ne ekzistis tekniko por fari tion. Tiu arto, kiun oni uzis inter la 13-a ĝis la 19-a jarcentoj poste perdiĝis, kaj ni ne multe scias kiel ili faris la diversajn kolornuancojn, plue kelkaj el la ingrediencoj iam uzitaj, nun oni scias, ke ili estas danĝeraj kaj eĉ mortigaj. Jen angla retejo pri la tekniko:
http://www.madehow.com/Volume-2/Stained-Glass.html

En la rakonto, Poe uzas kolorojn kaj ĝiajn ordon kiel simboloj, ekzemple:
– La blua ĉambro: La blua koloro normale simbolas naskiĝon.
– La purpura: Ĝi estas kombinaĵo de blua (naskiĝo) kaj ruĝa (vivo kaj intenseco) kaj ĝi simbolas la komencon de kreskado.
– La verda: Tiu koloro simbolas printempon de vivo, do ĝi simbolas junecon.
– La oranĝkolora: Ĝi simbolas la someron kaj aŭtunon de vivo.
– La blanka: Tiu koloro sugestas aĝon (ekz. blanka hararo).
– La violkolora: Ĝi estas kombinaĵo de purpura kaj blua koloroj aŭ de purpura kaj griza koloroj. Ĝi estas ombra koloro kiu simbolas malhelecon kaj morton.
– La nigra: Evidente ĝi simbolas morton. Poe ne mencias iun ruĝan ĉambron. Li konservis tiun koloron en sia rakonto ĉefe por sango, timo kaj morto. Li priskribas la nigran ĉambron kiel: “La vitroj de ĉi tiu ĉambro estis skarlataj… la efekto de la fajra lumo, kiu radiis sur la malhelaj ornamaĵoj tra la sangokoloraj vitroj, estis treege timiga….”
Fontoj:
http://www.shmoop.com/masque-of-red-death/seven-colored-rooms-symbol.html
http://www.crivoice.org/symbols/colorsmeaning.html

8 Hernani estas teatraĵo de Victor Hugo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Hernani_(Victor_Hugo) ) publikigita en la jaro 1830. Poe referencas al tiu teatraĵo en sia rakonto kiun publikigis en la jaro 1842. Poste, Giuseppe Verdi en la jaro 1844 komponis la operaon “Ernani” bazita sur tiu teatraĵo.

9 Pli heroda ol Herodo : Ĉi tie per la nomo Herodo, Poe montras la kruelecon de la nove aperanta tute nekonata figuro de la maskobalo. Herodo estas la nomo de pluraj hebreaj reĝoj, i.a. Herodo la Granda (40 – 4 a.K.), reĝo de la judoj, kiu laŭ la evangelioj ordonis la amasbuĉon de la infanoj en Bet-Leĥemo.