Ĝi estas negranda, ofte eĉ malgranda edifa kaj alegoria rakonteto, enhavanta moralan aŭ religian saĝaĵon. Laŭ la stilo ĝi proksimiĝas al fabloj kaj fabeloj. Sentencoj estas karakteraj por literaturo kaj folkloro de multaj popoloj.
LA SPUROJ
... Iun nokton la homo sonĝis. Li sonĝis, ke li mortas.
La morto ekis ĝuste tiel, kiel tio estis priskribita en libroj, legitaj kiam li estis viva: malrapida deteriĝo, adiaŭa, de birda flugo rigardo al sia korpo, kiun li kompatis ne pli ol haron, falintan de sur la kapo... Poste flugo tra longa malhela koridoro, malrapida turno kaj... blindiga lumo, pro kiu fariĝis bone kaj kviete.
Post momento li ekvidis sin iranta riverbordon kune kun Dio. En la foro altis Pordego al Paradizo.
Sed antaŭ ol trairi ĝin, la homo volis ankoraŭfoje, lastfoje rigardi Riveron de sia vivo.
Li volis rememori ĉiujn spurojn, lasitajn de li sur la sablo.
Retrorigardante li vidis bildojn de sia vivo. Ili ekflamadis unu post la alia en ĉielo, ĝuste super la Rivero.
Kaj malsupre, surborde, laŭlonge de la rivero, li klare vidis du parojn da piedspuroj. Unu el ili apartenis al Dio. La dua - al li.
Sed kun granda miro li rimarkis, ke kun la plej pezaj kaj malĝojaj periodoj de la vivo koincidas nur unu paro da spuroj.
Kaj animo de la homo pleniĝis pro la tristo. Li turnis sin al Dio:
- Sinjoro, Vi ja promesis, ke se mi decidos sekvi Vin, Vi estos kun mi ĉiam kaj ne lasos min eĉ por momento! Sed mi vidas, ke dum la plej amaraj kaj malfacilaj tagoj de mia vivo Vi ne estis kun mi. Kie Vi estis, Sinjoro? Kial Vi lasis min kiam mi pleje bezonis Vin?
Respondante Dio brakumis la homon kaj kun rideto diris:
- Ido mia, sciu, ke mi amas vin ĉiam kaj lasos vin neniam. Tie, sur la riverbordo, kie videblas nur unu paro da spuroj, kiam viaj tagoj estis plenaj de malespero, mi portis vin surbrake…
SENTENCO
Neniam timu fari tion, kion vi neniam faris. Memorfiksu, ke la arkeo estis farita de amatoro Noa. Profesiuloj konstruis “Titanik”-on…
LEONTODOJ
Iu homo tre fieris pri sia belega antaŭdoma kampeto. Foje li vidis, ke inter la herboj aperis leontodoj. Multmaniere li provis forigi ilin, sed la leontodoj daŭre abunde kreskis.
Fine, li skribis leteron al la Agrikultura departamento. Li listigis ĉiujn metodojn pri lukto kontraŭ fiherboj. La letero finiĝis per la vortoj: “Mi uzis jam ĉiujn metodojn. Konsilu, kion mi faru?”
Baldaŭ venis la respondo: “Ni konsilas al vi ekami ilin”.
BATALKOKO
Czin Sin–ci edukis batalkokon por la imperatoro. Pasis dek tagoj kaj la imperatoro demandis:
- Ĉu pretas la koko por la batalo?”
- Ankoraŭ ne. Ĝi iradas aroge kaj ĉiumomente furiozas, - respondis Czin Sin–ci.
Pasis ankoraŭ dek tagoj kaj la imperatoro denove demandas pri la samo.
- Dume ne, - respondis Czin Sin–ci. - Ĝi ankoraŭ ĵetas sin al ĉiu ombro, al ĉiu sono.
Pasis ankoraŭ dek tagoj kaj la imperatoro denove demandas pri la samo.
- Dume ne. Ĝi rigardas kolere kaj ĉiukaze pretas montri sian forton.
Pasis ankoraŭ dek tagoj kaj la imperatoro denove demandas pri la samo.
- Ĝi estas jam preskaŭ preta, - respondis Czin Sin–ci. – Eĉ se apude krios alia koko, ĝi ne maltrankviliĝas. Se vidi ĝin deflanke, ĝi aspektas kiel ĉizita el ligno. Ĝia vivoforto jam atingis perfektecon. Aliaj kokoj ne kuraĝos akcepti ĝian defion: nur ekvidinte ĝin ili tuj forkuros.
NEĜEROJ
Neĝis. Por vintro tio estas kutima afero. La vetero estis senventa kaj grandaj, lanugecaj neĝeroj lante rondodancis, malrapide proksimiĝante al Tero. Du neĝeroj, flugante apude decidis babileti. Timante perdiĝi, ili penis manon unu de la alia kaj unu el ili gaje diris:
- Kiel bone flugi kaj ĝui tion.
- Ni ne flugas, ni simple falas, - triste respondis la dua.
- Baldaŭ ni renkontiĝos kun tero kaj fariĝos blanka lanugeca kovrilo.
- Ne, ni flugas renkonte al la pereo kaj surtere oni nin simple piedtretos.
- Ni fariĝos riveretoj kaj elanos al maro, kie ni vivos eterne, - diris la unua.
- Ne, ni degelos kaj malaperos porĉiame.
Fine al ili tedis disputi, ili malfiksis la manojn kaj ĉiu flugis renkonte al la sorto, kiun ĉiu el ili elektis.
MANAĜERO KAJ PROGRAMISTO
Viro, fluganta per balonego komprenis, ke li perdis la vojon. Li iom mallevigis la balonegon kaj rimarkis surtere virinon. Ankoraŭ iom malleviĝinte li alparolis ŝin:
- Pardonu, ĉu vi povas helpi al mi? Mi interkonsentis kun la amiko renkontiĝi antaŭ unu horo, sed mi ne scias, kiel mi nun troviĝas,
- Vi troviĝas en korbo de balonego 10 metrojn super la Tero, inter 40 kaj 41 gradoj de norda latitudo, inter 59 kaj 60 grado de okcidenta longitudo, - respondis la virino.
- Verŝajne vi estas programisto, ĉu?
- Jes, sed kiel vi kojnektis tion?
- Vi donis absolute ĝustan respondon, sed mi tute ne imagas, kiel ĝin utiligi kaj egale mi ne scias, kie mi troviĝas. Sincere dirante vi neniel helpis al mi.
- Kaj vi verŝajne estas manaĝero, ĉu?
- Jes, sed kiel vi kojnektis tion?
- Vi ne scias, kie troviĝas kaj kien direkti vin. Vi leviĝis dank’al aero. Vi donis promeson, kiun vi ne scias kiel plenumi kaj atendas, ke homoj, troviĝantaj sub vi solvos viajn problemojn. Kaj fine, nun vi estas en la sama situacio, en kiu troviĝis antaŭ renkontiĝo kun mi kaj ial pri tio vi kulpigas min.
RANGLISTO DE LA PLEJ GRANDAJ PLEZUROJ
Sciencistoj de Manĉestra universitato (Grandbritio) enketis 11028 homojn el diversaj landoj cele ekscii, kio donas al ili la plej grandan plezuron.
En 50 kazoj, krom: atendata orgasmo, satiĝo kaj sensoifiĝo, konsumo de bonaj alkoho-laĵoj kaj tabako, estas jeno:
Rigardo al spegulo en bona humoro;
Ĝuo pro ricevo de granda monsumo;
Foriro de malagrabla aŭ neinvitita gasto;
Ĝuo pro aĉeto de nova aĵo;
Gladkareso de kato aŭ hundo;
Momenta ĝuo dum lasta fazo de terno;
Ĝojo pro golo far via ŝatata fotbalteamo;
Jubilo pro veturo en nova aŭto ĉe rapideco pli ol 120 km/hore
Malfermo de fremda letero aŭ kaŝaŭskulto de telefonparolo;
Malpacienca sopiro dum atendo de la lasta rendevuo kun neamat(in)o;
Ekdormo sur freŝa littolaĵo;
Plezuro pro reteno de momento de intima ago – por virinoj;
Spekto de nuda virina korpo – por viroj;
Plezuro pro informo pri malfeliĉo aŭ plago de alia homo kun momenta ĝojiga penso: Glore al Dio – ne mi;
Bongusta restoracia manĝaĵo, kiun pripagis iu alia.
VINBEROJ
Foje iris kune kaj plenharmonie kvar homoj: turko, perso, arabo kaj greko. Hazarde ili trovis monbileton. Ĉi tiu mono fariĝis kaŭzo por malakordo inter ili, ĉar ekhavinte ĝin, ili komencis decidi kiel ĝin elspezi. La perso diris:
- Ni aĉetu “anguron”.
- Ne, ne necesas aĉeti “anguron”, prefere ni aĉetu “ejnabon” – obĵetis la arabo.
Sed jen miksiĝis la turko, kiu diris:
- Kiucele vi disputas? – diris li. – Ni bezonas nek “anguron”, nek “ejnabon”. Kontraŭ tiu mono ni aĉetu “uzumon”! Ankaŭ la greko esprimis sian malkontenton:
- Se ni aĉetu ion, do ĝi estu “stafilo”!
Ĉiu el ili volis pruvi sian pravecon kaj kiel argumento estis jam pretaj la pugnoj. Sed la situacio ne estus tiom danĝera, se inter ili estus homo, kiu scius, ke ili parolas pri la samo, ke la vortoj “anguro”, “ejnabo”, “uzumo”, “stafilo” estas “vinbero”, kiun ili volis aĉeti, sed ĉiu pensis pri ĝi en sia lingvo!
FELIĈO
- Kio estas en via mano?
- Feliĉo.
- Kial ĝi estas tiom malgranda?
- Ĝi estas nure mia. Sed vidu, kia ĝi estas radieca kaj bela.
- Jes… Admirinde!
- Ĉu vi volas la peceton?
- Eble…
- Etendu la polmon. Mi donos…
- Ho, ĝi estas tia varmeta…
- Ĉu plaĉas?
- Ege… Dankon!
- Al proksimuloj neniam diru “dankon”.
- Kial?
- Ili ĉiam komprenas senvorte. Atentu la okulojn.
- Kaj kiel al la fremduloj?
- La fremduloj diras “dankon” al aliaj fremduloj. Venos tempo kaj vi komprenos.
- Sciu… mi fartas signife pli bone, kiam feliĉo estas en la mano.
- Tiel ĉiam okazas.
- Kaj se mi dividos ĝin kun aliulo?
- La via pligrandiĝos.
- Kial?
- Mi mem ne scias. Kaj poste ĝi fariĝos pli varma.
- Ĉu ĝi ne donos brulvundon?
- Manojn povas brulvundi envio. Feliĉo ne brulvundas.
- Sciu, mi konas homon, kun kiu mi volas dividi ĉi tiun miraklon.
- Mi ĝojas pri tio.
- Do…
- Ĝuste tiel, ni ankoraŭ intervidiĝos… Dividu ĝin. Ja por multaj ĝi mankas…
DU AMIKOJ
Foje ili ellverelis kaj unu vangofrapis la alian. La frapita, sentante doloron, sed dirinte nenion, skribis sur sablo:
- Hodiaŭ mia la plej bona amiko vangofrapis min.
Ili iris plu kaj venis al oazo, kie ili decidis naĝi. La frapito preskaŭ dronis, sed lia amiko savis lin. Kiam la drononto rekonsciiĝis, li gravuris sur ŝtono:
- Hodiaŭ mia la plej bona amiko savis mian vivon.
La vangofrapinto kaj la savinto de la vivo demandis la amikon:
- Kiam mi ofendis vin, vi skribis sur la sablo kaj nun vi gravuris sur la ŝtono. Kial?
- Kiam iu ofendas nin, ni skribu tion sur sablo por ke la vento povu forviŝi tion. Sed kiam iu faras ion bonan, ni skribu tion sur ŝtono por ke neniu vento povu for-viŝi tiujn vortojn.
PLENA VITROVAZO
Profesoro pri filozofio, starante antaŭ la studentoj, prenis 5-litran vitrovazon kaj plenigis ĝin per ŝtonoj, kies diamentro estis ne malpli ol 3 cm. Poste li demandis la ĉeestantojn
- Ĉu plenas la vazo?
– Jes, plena, - estis la respondo.
Tiam li malfermis vazeton kun pizoj kaj ŝutis ilin en la grandan vazon kaj iom skuis ĝin. Nature, la pizoj okupis liberajn lokojn inter la ŝtonoj. Ankoraŭfoje la profesoro demandis la studentojn:
- Ĉu plenas la vazo?
- Jes, plenas - respondis la studentoj.
Poste li prenis skatolon plenan de sablo kaj ŝutis ĝin en la vazon. Nature, la sablo ŝtopis ĉiujn liberajn spacojn en la vazo. Ankoraŭfoje la profesoro demandis la studentojn:
- Ĉu plenas la vazo?
- Jes, plenas, - sekvis ne ambigua respondo .
Post tio li prenis el la kesto du ladvazetojn da biero kaj verŝis ĝin en la vazon ĝis la lasta guto.
La studentoj ekridis…
- Kaj nun mi volas, ke vi komprenu, - diris la profesoro. – La vazo estas via vivo. La ŝtonoj simbolas la plej gravajn aferojn en la vivo: familio, sano, amikoj, la infanoj – ĉio, kio estas bezonata por tio, ke via vivo estu plena, eĉ se ĉio alia perdiĝos. La pizoj simbolas aĵojn, kiuj por vi persone iĝis gravaj: laboro, hejmo, aŭto. La sablo – ĉion restan, bagatelojn. Se dekomence plenigi la vazon per sablo, ne restos loko por la ŝtonoj kaj pizoj. Same, se en la vivo disipi la tutan tempon kaj energion por bagateloj, ne restos loko por la plej gravaj aferoj. Okupiĝu pri tio, kio donas al vi feliĉon: ludu kun la infanoj, donu atenton al la edz(in)o, renkontiĝu kun la amikoj. Ĉiam ankoraŭ restos tempo por la laboro, por ordigo de la hejmo, riparo kaj lavo de la aŭto. Okupiĝu unuavice pri la ŝtonoj, alivorte – pri la plej gravaj aferoj en la vivo, difinu la prioritatojn, ĉio resta estas nura sablo.
Iu el la studentinoj levis la manon kaj demandis la profesoron:
- Kaj nun diru al ni, kiun signifon havas biero?
La profesoro ridetis:
- Mi ĝojas, ke vi demandis min pri tio. Mi verŝis la bieron por pruvi al vi, ke ne konsiderante tion, kiom plenplena estus via vivo, ĉiam devas resti iom da spaco por paro da bieroj…
Se mia laboro pri kolektado kaj traduko de la sentencoj plaĉis al vi kaj vi ekvolos legi la pluajn,
kontaktu min telefone +972543146626 (Viber, WhatsApp),
Skajpe: m-urso, aŭ per elektronika poŝto lineckij@bigmir.net
kaj ni pri ĉio interkonsentos…