Malnova fotelo

Eŭgeno Min
Tradukis: Mikaelo Lineckij

Edzo kaj Edzino singarde paŝante penetris tra mallarĝa pado inter antikvaj mebloj, kiuj ĉirkaŭis ilin de ĉiuj flankoj.
- Aĥ, - tremetis ŝi pro la admiro. - Kiel bele!
- Ĉu tio plaĉas al Vi? - emocie demandis li.
Li tre volis plenumi ĉiun ŝian deziron kaj tre suferis, se li ne sukcesis fari tion.
- Karulo! - forte kaj tenere premis lian manon Edzino. - Sed kion ni povas lokigi sur niaj 15 kvadrataj metroj? Kaj krome, tio kostas terure multe. Ne, ni nur admiru. Rigardu kiom ĉarma estas la tableto!.. Kaj tio...
Ŝi tuŝis fotelon, kiu kaŝiĝis en polva angulo.
Ĝi estis malnova leda fotelo profunda kaj mola. Sur la alta dorsapogilo videblis rondaj, grandaj kavaĵoj - spuroj de kapoj de la posedintoj, de tiuj, kiuj pasigis longajn horojn en tiu loko de komforto kaj trankvilo.
Silente staris la virino ne rimarkanre, ke destrate aŭdiĝis sonorado de tramoj, signaloj de aŭtoj, tumulto kaj bruo de homplena urbo.
Severa kaj ĝentila vendisto profunde klinis sin antaŭ ŝi.
- Mi vidas, ke Vi havas bonan guston. Vi ne eraris - ĝi estas vera raraĵo. Ĝi havas ne malpli ol 200 jarojn. Ĝi trafis al ni hazarde kaj ne restos longe ĉi tie.
- Ni aĉetas, - haste diris Edzino eĉ ne demandinte la prezon malgraŭ tio, ke ŝi estas ŝparema.
Edzo konsente kapjesis. Li estis ankoraŭ novedzo kaj ĉiam volonte konsentis kun Edzino.
Fieraj kaj feliĉaj veturigis ili la valoran aĉetaĵon hejmen, opiniante ke ĉiuj renkontintoj envias ilin.

La najbaroj de la geedzoj unuanime laŭdis la malnovan fotelon.
- Jes, - diris la najbaro-ĉarpentisto, - ne troveblas nun tia lignaĵo, ne troveblas! Kaj la prilaboro kia estas!...
- Permesu aserti vin, - diris la najbaro-kuracisto, - la metiisto precize sciis la specifecojn de homa korpo. Mi ne dubas, ke li atente studis anatomion.
- Kion mi povas diri, la aĵo estas valora, - diris la najbaro-banka kasisto.
Kaj ĉiuj kune kategorie resumis:
- Ne scias oni ĉi tie tiel fari, ne scias!..

Dum tuta vespero Edzo kaj Edzino provis lokigi la fotelon en la ĉambro, kaj finfine ĝi estis metita ĉe la fenestro, tra kiu videblis tegmentoj de domoj kaj malproksima vualo super la golfo.
- Sidiĝu, - diris Edzo, - ĝuu.
Edzino oportune sidiĝis en la malnovan fotelon kaj subite ŝia vizaĝo fariĝis senkolora kiel paliĝinta fotaĵo.
- Kio okazis al Vi? - timiĝinte demandis Edzo.
- Dio mia, - angore ekparolis Edzino, - kia enuiga vidaĵo.
- Pardonu, sed antaŭe ĝi al Vi plaĉis. Ni ŝatis de tiu loko spekti la sunsubiron.
- Kie Vi vidas sunon? Sur la strato videblas nur la pluvkoto.
- Ne gravas, morgaŭ ĉio povos ŝanĝiĝi.
- Por Vi ĉio estos morgaŭ kaj ĉio povos esti.
Edzo ofendiĝis, sed premis siajn sentojn:
- Karulino, Vi laciĝis, iru dormi.
- Vi mem iraĉu. Kial mi ĉiam devas plenumi Viajn kapricojn?
- Ne, tute ne, simple mi pensis...
- Por iuj tio estas malutila, - diris Edzino.
La unuan fojon ili malpaciĝis.

Matene, kiam Edzino malfermis la okulojn, Edzo ankoraŭ dormis.
- Kia li estas bona kaj simpatia, - pensis Edzino, - sed mi... ŝajne hieraŭ mi estis bruska kaj maljusta.
Kio tiel influis min?
Strebante mildigi la kulpon, ŝi preparis bongustan matenmanĝon, ĉetablinte la fotelon, vokis Edzon:
- Bonvolu sidiĝi.
Li komforte sidiĝis en la malnovan fotelon kaj lia frunto aperis kolersulketo.
- Ĉu Vi ekmalsanis? - zorgeme demandis Edzino.
Edzo forŝovis la teleron.
- Pro tia manĝaĵo eblas morti.
Edzino ofendiĝis, sed ne montris tion.
- Vi ja diris, ke tio estas Via plej ŝatata manĝaĵo. Kaj mi pensis...
- Vi vane malŝparis la fortojn, - diris Edzo kaj foriris al la laborejo ne kisinte Edzinon, kio antaŭe ne okazis.

Dum la tuta tago li riproĉis sin: “Kiel tio povis okazi? Kial mi estis kruda rilate al mia zorgema edzino? Ŝi ja povas ĉesi ami kaj forlasi min!”
Vespere kun bukedo da gladioloj, flamantaj kiel torĉo, li rapidis hejmen. Preskaŭ sufokiĝanta pro la amo kaj tenero, li enkuris la ĉambron kaj surgenuiĝis antaŭ Edzino, sidanta en la antikva leda fotelo.
- Mia kara, aminda, indulgu min... - flustris li tuŝante per siaj lipoj la randon de ŝia robo.
- Kion ci volas?.. Ci tedis al mi!.. Lasu min, - fride diris Edzino..
Ili denove kverelis. Kaj de nun tio okazis ĉiutage.
Post monato ili decidis disiĝi.

Pri tio eksciis maljuna instruisto, kiu iam instruis ilin.
- Kia honto!... Kia malhonoro!.. - grumblis la estiminda maljunulo. - En la tuta mondo oni scias, ke miaj edukitoj pace kaj feliĉe ĝisvivas la “oran” 1 nuptofeston, sed tiuj gefiuloj ne eltenis eĉ unu jaron... Nu bone, mi parolos kun ili!..
Vestinte nigran jakon, preninte dikan bastonon kun arĝenta kapeto, li ekveturis ne ĉesante diri:
- Kia malhonoro!... Kia honto!...
Edzo kaj Edzino ĝoje renkontis la lernejan instruiston, afable komencis demandi lin pri la aferoj, pri la sano, sed la maljunulo interrompis:
- Mi bonsanas, - kolere frapis li la parkedon per sia bastono, - mi ne havas tempon okupiĝi pri tiaj bagateloj kiel malsanoj. Dum la tuta vivo mi havis eĉ ne nazkataron, nek morbilon. Mi estas sana, sed ĉe vi ŝajne ne ĉio bonordas. Rakontu al mi, kion vi enpensis?
Dirinte tion li sidiĝis en la antikvan fotelon kaj tuj ekĝemis:
- Oĥ, mia kompatinda koro! Aĥ, mia kara hepato!.. Hoj miaj glorindaj genuoj!.. Ĉu vi ne aŭdas kiel ili knaras?.. Aĥ, mia bona lumbo!... Ĝi dispeciĝas!... Hoj, hoj! Oĥ, oĥ! Aĥ, aĥ!.. Mi estas malsana, mi pereas!..
Edzo kaj Edzino malfermis la buŝojn kaj elorbitigis la okulojn. Neniam ili aŭdis de la majstro tiajn plendajn vortojn kaj li daŭrigis la veadojn:
- Nu, kial vi staras kvazaŭ stipoj? Donu al mi bromon, jodon, valerianan tinkturon!.. Ne, ne, nenion mi bezonas! Nenio savos min!.. Helpu min ekstari!.. Mi iros hejmen. Mi volas morti en mia propra lito!.. Oĥ, oĥ! Aĥ, aĥ!!!
Edzo kaj Edzino pene levis la instruiston el la fotelo. Li tuj eksentis sin pli bone, sed ankoraŭ grak- ĝemante li foriris hejmen skribi testamenton, forgesinte doni instrukciojn pri malutilo de divorco kaj pri utilo de familia vivo.
- Mi nenion komprenas, nenion... - miris Edzo. - Li ja neniam malsanis. Kuracistoj konsideris lin fenomeno de naturo kaj jen... Nekompreneble!
- Kion ci entute povas kompreni? - sidiĝinte en la fotelon diris Edzino. - Ĉu ci kapablas tion?
Edzo plenigis per aero la tutan bruston, sed tiumomente iu frapis la pordon.

- Eniru, - diris Edzo.
La pordo malfermiĝis kaj la ĉambron eniris magra viro kun ŝtoneca vizaĝo.
- Bonan vesperon, - prononcis li tiel seke kaj klare kvazaŭ elklakis ĉiun vorton per abako. - Mi estas taksisto. Ĉu vi invitis min?
- Jes, - diris Edzino, - necesas dividi la havaĵon ĉar mi ne volas esti trompita.
Ŝi ekstaris de sur fotelo kaj daŭrigis multe pli afable kaj pli milde:
- Mi tre ĝojas, ke Vi venis.
La taksisto indiferente ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj subite ekvidis la fotelon.
- Ho, - diris li kaj saltetante kuris al ĝi.
Edzo kaj Edzino mire interrigardis sin, sed la taksisto ne atentante ilin staris antaŭ la fotelo, preĝe kunmetinte la manojn.
- Jes, jes, - solene, kantece elparolis li. - Tio estas lia faritaĵo... Nur li sola estis kapabla krei ion similan!.. Li glorigis sian nomon por la jarcentoj! Li kreis centojn da luksaj meblaĵoj, kiuj alportadis ĝojon!.. Tio estas ĝuste li!.. Rigardu, ĉi tie estas lia subskribo kaj la dato...
Dum minuto li pensis kaj poste peze elspiris:
- En tiu periodo la majstro estis tre malfeliĉa. Lin forlasis Edzino kaj perfidis la amiko. Li ĉesis kredi je homoj, estis incitiĝema, grave malsana... Sed la fortoj sufiĉis por plenumi la mendon. Vi rigardu kia ĝi estas belega, tiu fotelo! Kaj ĉu vi intencas vendi ĝin?.. Ne, mi eĉ ne scias kiel taksi ĝin!
Edzo ridetis kaj forte brakumis Edzinon. Ŝi respondis al li per rideto plena de amo kaj feliĉo.
- Prenu ĝin senpage, - diris Edzo.
- Ĉu vi freneziĝis? - ekkriis la taksisto.
- Prenu ĝin senpage, - ripetis Edzino.
- Ne, ne, mi ne povas... Ĝi estas miraklaĵo de arto... Ĝi devas aparteni al ĉiuj...

Pasis multaj jaroj. Edzo kaj Edzino sukcesis celebri la “arĝentan”2 nuptofeston. La lerneja instruisto vivas-sanas kaj kiel antaŭe mokas malsanojn...
Kaj la malnova fotelo staras en Muzeo de raraj objektoj. Ĉiuj admiras ĝin, sed orumita ŝnureto apartigas ĝin de la vizitantoj.
  1. “Ora edziĝfesto” – 50-jariĝo de la nupto
  2. “Arĝenta edziĝfesto” – 25-jariĝo de la nupto