La ĉambron eniras Avo (A) kun tekruĉo. Preterirante la Avinon (A-ino) li diras:
A – Avino, fermu la pordon.
A-ino – Vi, olda pigrulo, mem fermu ĝin (daŭrigas okupiĝi pri la tablo)
A – Ĉu ne mi estas ĉefo en la familio? Do ne kontraŭdiru min!
A-ino – Mi tuj montros al vi, kiu estas la ĉefo! Mi ĉesos min estimi, se mi fermos la pordon (sidiĝas sur la seĝon).
A – Sciu, avino, mi prefere glutos la langon, sed la pordon mi ne fermos! (Sidiĝas ĉe la tablo).
Dum iom da tempo ili sidas silente, rigardante unu la alian. Aperas du viroj, tremantaj kaj piedfrapantaj pro la frosto. Ili pritaksas la situacion.
1-a – Ho, kia malvarmego!
2-a – Ni almenaŭ iom varmiĝu.
Ili rigardas la geavojn. La 1-a atentas palton, pendanta ĉe la muro.
1-a – Rigardu, kia bonega estas la palto! (surmetas ĝin). La 2-a vidas la ŝuojn.
2-a – Kiaj bonaj estas ankaŭ la ŝuoj (surmetas)
1-a – Kiel bone estas nun...
2-a – Ni forkuru de ĉi tie, ĉar al mi ne tre plaĉas tiuj strangaj geavoj. (Ili foriras)
Silento. Voĉo de flanko:
3-a – Rigardu, la pordo estas malfermita. Eble ni eniru, ĉu? (Eniras aliaj du viroj) Kiaj strangaj estas la homoj – ne parolas, ne manĝas. (La 4-a venas al la tablo)
4-a – Ho, kia apetita estas la kuko!
3-a –(prenante la pecon) Mi tiel ŝatas kukojn kun pomoj.
4-a – Ankau mi ne rifuzus...
3-a – Verŝajne mi prenos ankoraŭ unu.
4-a – Ankaŭ mi.
3-a – Necesas preni kelkajn por la vojo.
4-a – Ankaŭ en mia sako estas libera spaco.
3-a – Sed, ŝajnas al mi, ke ĝi estas ne sufiĉe dolĉa.
4-a – Kaj la suba parto estas iom bruliĝinta.
A-ino – Ĉu mia kuko estas bruliĝinta?!? (La viroj forkuras. La avino kun balailo post-kuras ilin.) Do, miaj kukoj ne estas dolĉaj... (Forkuras post la viroj)
A – (Krias direkte al la forkurintoj) Hej, avino, ne forgesu fermi la pordon!!!