La homo nevidebla

Géza GÁRDONYI

Tradukita de Ladislao Pásztor

Historia romano

La notojn kaj verkistan biografion aldonis, la kantojn elhungarigis, la bildojn elektis: Adrienne PÁSZTOR

Provlegis kaj konsilojn donis: Renato CORSETTI

La poemojn kontrollegis: Iosif E. NAGY


Enhavotabelo

Antaŭparolo,
kiu povus esti postparolo

Demandu en Konstantinopolo: kiu konas Zetan.

Ĉiuj diros tion:

– Ankaŭ mi.

Kaj kelkuloj aldonos:

– Li estas bibliotekisto de la imperiestro kaj amiko de la elstara Prisko. Tiu estas vera honestulo, kaj bonkora homo. Li havas oran koron. Do, mi estus tiu Zeta kaj mi asertas tion, ke neniu konas min. Faktoj estas, ke mi estas bibliotekisto de la imperiestro kaj amiko de la elstara Prisko (Priskos), sed mi ne estas saĝulo. Eĉ mia honoro ne estas senmakula. Ĉu tiu homo povas paroli pri homamo, kiu murdis?

Mi murdis. Homon. Ne unu, sed centon. Mi ankaŭ ŝtelis, trompis. Ĉion mi priskribis en tiu ĉi libro kvazaŭ mi konfesus. Vi povas taksi laŭ tio mian saĝecon, nome mian frenezaĵon, de kio pli grandan neniu faris en tiu ĉi mondo.

Poste demandu: ĉu oni konas min? Ne, ili ne konas min! La bestoj konas unu la alian, sed la homoj ne. Eĉ mia edzino Ĝiĝia ne konas min, kiu estas mia gardanta anĝelino, antaŭ kiu egale estas malfermitaj kaj mia koro kaj tirkesto de miaj aĵoj. Nur vizaĝo de la homo estas konebla, sed la vizaĝo ne li estas. Malantaŭ la vizaĝo estas lia personeco. Nevidebla.

Iu knabino instruis al mi ĉi tion.

 

1.

Mi estis dekdu jara, kiam mia patro vendis min. Mi estiĝis sklavo. Li vendis min kiel junkokinon, hundidon, aŭ azenidon. Mi ne plendas: li faris tion plorante.

Ni loĝis en Trakio en Orientromia Imperio. Oni postulis, ke pagu imposton mia patro. Tiutempe la Hunoj[1] komencis kolekti imposton de la homoj. La mondo jene menciadis pri la Hunoj:

– Venas la Hunoj! Ne ploru! – la patrino silentigis siajn plorantajn infanojn.

– Mi sonĝis pri Hunoj, murmuris kiu vekiĝis malbonhumore.

Oni forpelis la bruton de la malriĉa traka homo, por, ke la Hunoj ne manĝu tiujn. Tiutempe mortis mia patrino. Ses senpatrinaj infanoj restis en la domo kaj unu bovino. Mia patro povis elekti el inter du aferoj: aŭ min li portas por vendi, aŭ la bovinon. Li portis min al foiro de Konstantinopolo. Mia patro kalkis miajn piedojn kaj starigis min sur dilon de la foiro inter la sklavojn. Estis tie kun mi samaĝaj knaboj ĉ. tridek. Unue iu vestaĵkomercisto, poste iu maljunulino interesiĝis pri mia kosto kaj mia patro petis pro mi dek orojn. Tiu ridis pro tio. Poste iu fiere alta sinjoro portante togon iris al la foiro, al kiu du sklavoj faris liberan vojon inter la homoj. Mia patro petis de tiu du orojn pro mi. La sinjoro pagis ĝin.

Mia patro tiam ekploris kaj kisis min:

– Dio benu vin! Memoru min, se vi havas feliĉon. Mi vendis vin malmultekoste, ke vi estu ĉiam feliĉa kaj atingu vin la feliĉo!

Poste neniam plu mi vidis mian bonan patron.

La sinjoro estis dignoplena bruna homo. Liaj okuloj estis akraj, atentemej kiel okuloj de la aglo, kiu sidas sur roko. Liajn piedojn li movis tiel fiere, kiel la traka fraŭlo movas tiujn, kiam dumpaske li portas novajn ŝaruojn[2] irante en la preĝejon. Lia nomo estis Maksimino (Maksiminos).

Alvenante unue oni banigis min. Poste mi ricevis belan blankan ĉemizon, ĉirkaŭ mian talion oni metis rimenon nigran. Poste Maksimino vokis kaj portis min en sian ĝardenon. Tie sub iu platano tri infanoj ludis.

– Nu, ĉi tie estas via sklavo, – diris sinjoro Maksimino – lia nomo estas Teofilo.

La infanoj estis samformaj kiel mi. Du infanoj estis pli aĝaj ol mi, la tria estis pli juna. Ili similis al sia patro, se povas simili la grilo kaj la bubalo. La infanoj akceptis min, ankaŭ mi estiĝis gaja, ja mi estos ilia ludkunulo. Sed mi divenis baldaŭe, ke mi estos tia ludkunulo kiel la ŝafido kaj la hundido, aŭ la katido kaj la malbonkonduta bubaĉo. Ili diris al mi esti celtabulo kaj ĵetadis al mi citronon.

– Nu, saltu!

Mi saltis. La ludo estis amuza ĝis la citrono ne atingis min. Poste la ludo estis amuza nur por ili. Pli malfrue mi ekkriegis kaj kuŝiĝis sur la gazonon. Poste ili batis miajn purajn piedojn per urtiko. Mi furioziĝis, surkuregis la pli aĝan knabon, puŝis lin al la platano kaj lia kapo puŝiĝis al la platantrunko.

La knaboj konsterniĝis. La plej aĝa knabo turnis sin for de mi, alkuris la edukiston kaj vokis tiun. Jam tiam mi sciis, ke iomete mi estas kulpa. Sed mi pensis tion, ke mi diros al kiu ajn, ke la knaboj batis min.

La edukisto baldaŭ alvenis. Tiu komprenis la aferon kaj konsterniĝinte rigardis min.

– Sinjoro mia – mi diris plorante – ĉi tiuj knaboj batis min.

– Ĉu vi ne estas sklavo? – kriegis tiu.

Li terure draŝis min. La aliaj sklavoj de la domo alkuris min. Inter ili estis la sklavo, kiu per skurĝo tradraŝis min ĝissange tiel, ke la sango kovris mian tutan korpon.

Ekde tiam oni turmentis min konstante. Se mi ne estus plendinta, certe oni enuinta estus pri turmentado de mi. Sed mi estis preskaŭ dek-jara kaj kapablis montri mian koleron. Mi kontraŭagis kaj tio amuzis la knabojn. Ili diris: „Nu, vidu, la sklavo koleras! Tio estas ege amuza!”

La infanoj same kutimas inciteti la hundon, kiu estas ligita per ĉeno. Ili nur tiam turmentis min, kiam ni estis solaj. En ĉeestoj de iliaj gepatroj ili ne batis min. Ĉefe en ĉeesto de la sklavoj ili batis min. Mi tiam spertis tion, ke la sklavo forgesas la homecon. La aliaj sklavoj ne kuraĝis atentigi ilin, sed plie ankaŭ ili ridis. Ili amuziĝis tiel, ke ili kutimis bati mian vizaĝon, aŭ ili metis ŝnuregon ĉirkaŭ mian kolon kaj ludis tion, ke ili estis ekzekutistoj.

– Pendumu lin!

La pli aĝa knabo grimpis sur la arbon kaj tiris min supren, la pli juna prenis miajn manojn. Mi kriis malesperiĝinte, pro kio ili ridis. Alifoje ili diris:

– Ni ludu, ke vi estos blinda almozulo.

Ili kovris miajn okulojn, portis min al la fontano, starigis al rando de la baseno kaj puŝis en la akvon. Aŭ alian fojon ili ligis hundon sur mian dorson kaj la hundon batis. La hundo mian kolon kaj orelojn mordadis.

Aŭ unufoje ili kunligis miajn piedojn kaj mi devis saltadi. Atingante al la rozujo ili puŝis en la rozujon. Alifoje apud la maro ili ĵetis iun bastoneton en la maron kaj diris:

– Reportu! Mi tion facile faris, ja mi naĝis rapide kiel la lutro. Sed kiam mi volas naĝi enla maron, tiam ŝtonetojn ĵetadis al mi.

Hejme dum manĝado ili kraĉis en mian manĝaĵon kaj ŝutis en ĝin malpuraĵon. Alian fojonen mian liton ledon de erinako ili metis, aŭ sur mian hararon verŝis gluaĵon. Kaj mi devis toleri ĉion ĉi, ja mi estis sklavo. Mi multfoje petis ilin plorante:

– Sinjoretoj! Ni ludu bele, ne turmentu min. Mi konas multe da ludoj.

Mi vere konis multe da ludoj kaj ankaŭ ludis bele. Sed baldaŭe ili enuis kaj denove mia suferigo estis ilia plej ŝatata ludo.

Jam dek tagojn mi pasigis tie, kiam iutage rapide mi tagmanĝis kaj poste kaŝis min sub iun arbuston kaj ekdormis. La arbusto estis en la ĝardeno. Mi pensis, ke mi ripozos iomete. Mi ege profunde povis dormi, sed mi vekiĝis, ĉar iun mian piedon bruligis fajro. Nome ili metis ligneron sur mian piedon kaj ekbruligis tiun. La knaboj ridis forte. Mi elsaltis el la arbusto kaj kuregis al ili pro la furiozo. Mi puŝis iun dekstren, la alian maldekstren. La trian mi vangofrapis kaj tirŝiris. La tri knaboj falis en tri direktojn.

Ankaŭ mi plorante rulfalis sur la gazonon kaj per salivo de mia buŝo mi ŝmiradis permane mian piedon.

Aŭdante la kriadon la domanoj aperis. La sinjoro de la domo sidis sur la balkono kun iu gasto kaj ili paroladis. Li kriis al la ĝardeno:

– Kio okazis?

Iu sklavo ekkaptis min kaj pene portis sub la balkonon kaj respondis:

– Ĉi tiu bubaĉo – diris la sklavo – draŝis la sinjoretojn.

Mi vidis, ke la orgojla sinjoro paliĝis, sed pro la gasto ne montris sian furiozon, sed mansignis por forporti kaj skurĝi min.

– Mia sinjoro – mi ploris surgenuante – ili bruligis per fajro mian piedon.

Kontraŭ mia plendo tiu sklavo forportis kaj oni ege tradraŝis min. Pro tio apenaŭ mi kapablis por movi kaj nur ploregis. Post kvar tagoj mi kapablis moviĝi kaj antaŭtagmeze malfacile iris en la ĝardenon kaj kuŝis sur la gazonon. Mi pensis, ke neniu estas tie, ja la knaboj lernas en la domo. Ja ankaŭ la malsana besto ŝatas la sunbrilon. Mi vidis tie kuŝante, ke tiu fremda dika sinjoro, kiu hieraŭ sur la balkono paroladis kun sinjoro de la domo, promenas en la ĝardeno. Li estis sola kaj pensadis. Li portis blankan vestaĵon, kiu estis festa togo, kiun portis la senatanoj. Mi pensas, ke se mi restas kuŝante, la fremdulo ne batos min. La dika sinjoro ekhaltis antaŭ mi kaj demandis:

– Ĉu vi estas malsana, knabeto?

Efike de tio ĉi mi ekploris.

– Ho, ve, mia sinjoro – mi respondis – kvazaŭ mi estus plendinta al mia patro – oni tre, tre tradraŝis min. Kaj miaj kapo kaj piedo ege doloras.

Kaj tiam mi demetis mian ĉemizon kaj montris la vundojn sur mia korpo. Li rigardis min senvorte. Kaj mi plendadis plu.

– Oni batis min, kiel hundon. Oni metis fajron sur mian piedon kaj ridis. Neniu punis ilin. Poste ili piedbatadis min kaj tradraŝis min. Ho, ve, mia sinjoro, mi mortos en tiu domo!

Dume sinjoro Maksimino aperis kaj salutis sian gaston. Ili manpremis kaj la gasto demandis:

– Ĉu vi ne vendus al mi ĉi tiun sklaveton?

– Plezure! Vi tre devontigas min, se mi povas doni lin al vi kiel donacon.

– Sed mi ne akceptas lin donace. Mi donas por li unun oron.

– Estu laŭ via volo – respondis Maksimino ĝentile.

Ili iomete promenadis en la ĝardeno kaj paroladis. Poste la dika sinjoro prenis mian manon kaj kunportis min en iun duetaĝan domon. Tiu estis bela duetaĝa lignodomo, kies suba triono konstruiĝis el ŝtonoj. Tiun tagon mi neniam forgesos. Mia bona savanto estis Prisko (Priskos), la retoro. Li vivis sole en subaj partoj de la domo inter siaj libroj kaj verkaĵoj. Lia sola zorgistino estis iu grizhara greka sinjorino. Ŝi portis min sur la duan etaĝon, enlitigis min kaj ŝmiris miajn vundojn per oleo de plando ĝis kapo.

Kiam mi tute saniĝis, tiam Prisko farigis por mi du tutajn vestaĵojn: iu estis la festa, la alia estis la labortaga. La festa estis blanka el lano teksita kun bordero de verda silko. La labortaga estis vulgara tolvestaĵo. Ĉiumatene mi helpis al la sinjorino por aĉeti kaj poste iris en la lernejon. Posttagmeze mi surmetis la la festan vestaĵon kaj akompanis mian mastron al la imperiestra palaco. Ĉefe mi portis papirusrulaĵojn sub mia akselo. Mi portis tiujn fiere. Mia mastro estis bona homo. Kelkfoje li karesis min kaj kare batadis mian vizaĝon. Kelkfoje li ŝerce nomis min Zeta. Poste ankaŭ la sinjorino nomis min ĉi tiel. Ĉi tiel mi iĝis Zeta. Pli malfrue la sinjorino estiĝis maljunulino kaj mi havis pli multe da laboroj, ol pli frue. Mi devis lavi vestaĵojn de mia mastro kaj por purigi liajn sandalojn. Mi iris por aĉeti en la vendejon. Mi devis lavadi la kuirvazojn, manĝilaron, telerojn kaj purigi la ŭambrojn. Mi plenigis la lanternon per oleo. Mi faris ĉion ege volonte.

Mia mastro ĉiam pli kaj pli bone ŝatis min. Ĉefe pro tio li ŝatis min, ĉar mi purigadis de la polvo liajn librojn kaj dokumentojn. Mia instruisto diris al li unufoje, ke mi havas fortan memorkapablon. Mia mastro faris unun provon: li legis al mi kelkajn versojn de Homero. Mi diris al li tiujn senerare. Eĉ mi ne scias la kaŭzon, sed la aŭditaĵojn mi neniam forgesis. Jam en la tria jaro li kopiigis tekstojn. Ĉi tio estis utila por mi. Nur kleraj homoj kopiis en la biblioteko de la imperiestro. Tiuj donis al mi multe da konsiloj kaj parolante kun ili mi iĝis pli sperta, ol pli frue.

Ili diris al mi ankaŭ tion, ke la sklavo estiĝos libera homo post ok-jara sklaveco. Sed ekzistas ankaŭ tia sklavo, kiu ĝiseterne restas sklavo de sia mastro. Mi ne sciis, al kiu speco apartenas, sed ankaŭ ne volis disiĝi de mia mastro. Dum la ok jaroj ni tre alkutimiĝis unu al alia. Mia mastro jam ne nur pro miaj servoj ŝatis min, sed ankaŭ pro tio, ĉar li povis paroli kun mi ankaŭ pri folozofiaj kaj historiaj temoj. Mi konis Platonon, Aristotelon, Herodoton, Plutarkon, Svetonion, kaj la gramatikistojn kaj mi konis ĉiujn sciencojn. Mia mastro ĉiam demandis min dum la skribado pri la loknomoj, la datoj kaj la jarnumeroj. Ankaŭ en la imperiestra arkivejo mi estiĝis la viva kalendaro, la gramatika vortaro kaj la nomlisto.

Iumatene stranga afero okazis. Li ne parolis al mi. Pli frue mi razis lin kaj portis al li la matenmanĝon dum kio li rakontis pri liaj sonĝoj kaj mi provis diveni signifon de la sonĝo. Ĉio okazis same kiel aliajn fojojn, sed tamen li nenion diris al mi. Mi laŭkutime demandis lin:

– Kiel vi dormis, mia sinjoro? Kion vi sonĝis?

Li ne respondis, nur pensadis kaj estis malĝoja.

– Kio okazis ĉe li? – mi meditis. – Ĉu mi faris ion malbone? Mi faris ĉion tiel, kiel pli frue.

Finfine li parolis:

– Kiom da mono ni havas, Zeta?

– Kiel hieraŭ, mia sinjoro: 75 solidusojn kaj 303 sestercojn[3].

– Kiom da moneroj estas en la ruĝa ledsako?

– 96 solidusoj, kiuj egalas pli ol unu pundon da oroj.

Tiu ledosako kaŝiĝis en aparta niĉo. Sur ĝia kovrilo estis Jesuo-kapo skulptita el ligno. Mia mastro diris, ke tiun ledosakon havas homo, ĉar mia mastro estas ŝuldanto de tiu homo. Mia mastro ne diris nomon de tiu homo kaj mi ne demandis. Cetere la kasoprizorganto ĉiam mi estis.

– Donu al mi tiun ruĝan ledosakon – li diris lace – metu en ĝin kvar orojn por ke estu 100 solidusoj.

Mi metis sur la tablon la monon antaŭ lin. Li pensadante promenis en la ĉambro. Mi staris apud la pordo kaj atendis maltrankvile. Ĉu mi eraris la kalkulon? Mi vidis, ke faltoj aperas sur lia frunto, pro io li estis malbonhumora kaj lia frunto ĉie doloris.

Subite li ekhaltis kaj rigardis min.

– Mia filo Zeta! Kia tago estas hodiaŭ?

– Sabato – mi respondis ĝentile. – La tria de Aprilo. Dum ĉi tiu tago fondis Seleŭko (Seleukos) Nikator la urbon de Antioĥio. Dum ĉi tiu tago komenciĝis regadoj de filoj de Herodo. Kaj laŭ kelkuloj dum ĉi tiu tago mortis nia sinjoro, Jesuo.

– Vi pravas. – Prisko kapjesis kaj krucosignis sur sian bruston kaj denove komencis la promenadon en la ĉambro. Poste li denove haltis.

– Inter miaj jarlibroj estas la 440. jara. Rompu la sigelon, serĉu la trian de Aprilo kaj legu.

Mi elprenis la dokumenton, forigis la polvon kaj legis laŭte:

Matene la imperiestro vokigis min al si. Mi longtempe paroladis kun li pri la packontrakto de Margo. Tio temas nur pri ni, sed pri reĝo de Hunoj ne. Katastrofo estus en nia lando, se tiu barbaro atakus kontraŭ ni. Posttagmeze mi iris al Maksimino, ĉe kiu mi trovis sklaveton kiun mi aĉetis de li. Lia nomo estas Teofilo.”

Mia voĉo estiĝis pli mallaŭta, ol pli frue. Embarase mi rigardis mian mastron.

– Ĉi tio okazis antaŭ ok jaroj – diris Prisko plorante rigardante min – nun jam vi estas libera.

Kvazaŭ iu estus batinta mian brustomezon, sed per mano de anĝelo. Mi nur rigardis gapis, kaj demandis min: ĉu mi estas maldormanta? Dume Prisko levis la ledsakon kaj diris:

– Ĉi tiun monon mi kolektis por vi. Ekde nun vi rajtas porti pintan felĉapon, edziĝi, agi libere, aŭ vi rajtas soldatiĝi. De nun vi rajtas saluti nur tiun, kiun vi volas.

Mi eklarmis.

– Ho, ve, mia bona sinjoro! – mi balbutis falante surgenuen – ne forsendu min. Ne donu al mi monon. Mi ŝatus resti kun vi kiel ĝis nun.

– Nu, stariĝu – palpebrumis la maljunulo emociiĝinte – ĉio estos enorde, nu....

Li volis diri iun belan – mi vidis pri lia rigardo kaj buŝmovo – sed li nur ridetis, palpebrumis kaj kapbalancis:

– Ĉu vi estas tia freneza homo?

Mi respondis larmante:

– Al vi mi devas danki, mia sinjoro, ke vi levis min el la besta vico por estiĝi homo ne sklavo! Al vi mi dankemas, ke mia menso ekheliĝis. Vi edukis min ne per skurĝo, sed per bona koro. Vi donis belajn vestaĵojn kaj mi povis sidi ĉe via tablo. Ĉu ne vi instruis al mi, ke la homo nur per sia koro meritas la nomon homo?

Prisko kapjesis.

– Tio estas enorde, mia kara infano – respondis li ridetante.

– Ĉu vi venos kun mi al la barbaroj?

– Ĉu al la barbaroj? – mi diris konsterniĝinte. – Ĉu al Atilo[4]?

– Jes, tien, ke la liderco[5] manĝu – respondis Prisko kapbalancante. – Post kelkaj tagoj ni devas veturi tien.

– Li sidiĝis kaj gapis antaŭ sin.

– Ĉu al Atilo? – mi rediris, kvazaŭ mi sonĝus.

Ĉi tiu novaĵo estis nekredebla al mi. La imperiestro ankaŭ aliajn fojojn sendadis mian mastron al gravaj lokoj kie li bezonis saĝan homon. Kial tiu sendas lin ĝuste inter la barbarojn? Sed baldaŭ lumiĝis por mi vorto de mia mastro. Iutage delegitoj alvenis al nia imperiestro, al Teodozo[6] (Theodozius). Ili portis grandajn peltĉapojn kaj estis malbonvizaĝaj brunaj homoj. Iliajn dorsojn kovris tigro- kaj panter-ledoj. Iliajn vizaĝojn multe da cikatroj malbeligis, kvazaŭ ili interkisadintus kun tigro. Sed sur iliaj brustoj multe da orĉenoj brilis. Ĉeestis kvin delegitoj. Mia mastro devis iri ofte al la kortego. Iuokaze Krizafjo(Krizafios), la kaponvoĉa (kastrita) homo venis al ni, alian fojon Maksimino venis, la konsilanto kaj Vigilanto, la interpretisto. Mia domo estis simila al frenezulejo. Sed la imperiestra palaco estis multe pli tia. La granddignaj sinjoroj ĉie maltrankvile sufloradis, sed multfoje ruzeco brilis en iliaj okuloj.

La delegitoj de la Hunoj portis leteron al la imperiestro. Atilo repostulis en la letero tiujn fuĝantojn, kiuj sin kaŝas en la Romia Imperio. Krome postulis, ke laŭ la rivero Ister (Danubo) ne plugu-semu popoloj de la imperiestro, ĉar tiun terenon li akiris armile, kaj same defendos perarmile. Fine ankaŭ tio estis dezirata, ke la foiro ne estu sur bordo de Ister en Ilirio, sed en Najso(Naisos), ĉe limo de la du imperioj, je malproksimeco de kvintaga perpieda marŝado de Ilirio. Ankaŭ mi estis en la palaco, kiam la delegitoj la leteron transdonis. Mi staris malantaŭ mia mastro kaj vidis, ke la korteganoj havis palan vizaĝon, kiam Vigilanto la interpretisto tradukis la leteron de frazo al frazo. La imperiestro trankviliĝinte ekspiris kiam la interpretisto atingis la leterfinon kie Atilo bonsanon deziris al la imperiestro. Iom saĝumante oni povus supozi ian satanan humuron, sed la korteganoj ne okupiĝis pri tio. Gravo estis, ke Atilo ne atakos. La imperiestro levante sian kapon preskaŭ humile rigardis al la kvin severaj hunaj delegitoj:

– Ĉu estas ankoraŭ kroma mesaĝo de la Majesta Moŝto?

La ĉefdelegito, Edekon, portanta bonformajn lipharojn kaponlevante alparolis:

– Jes, estas. Li mesaĝas, se alian fojon vi sendos delegitojn al Li, ne monaĥojn togojn portantajn sendu kiel delegitojn, sed ili estu elstaraj reprezentantoj de via lando: senatanoj, aŭ almenaŭ konsuloj.

Li parolis, kvazaŭ imperiestro, dum la alparolita Teodozo estus la piedingpuriganto de Atilo. La imperiestro afable kapjesis kaj la delegitojn komisiis al Krizafjo, por ke, ĝis la respondo pretiĝos, Krizafjo prizorgu kaj dorlotu la delegitojn. La respondo pretiĝis dum multaj tagoj kaj dum kiuj, la hararo de mia mastro griziĝis pli fone. Mi vidis kiujn li enleterigis, ja mi reskribis nete. Se la literoj kapablus movi sin, literoj de nia respondo surgenue glitus antaŭ okulojn de Atilo. Infamio via nomo estas Humilo! La klera Eŭropo riverencas antaŭ la barbara Azio!

La imperiestro humile petpetegis Atilon, ke li malpermesu al sia popolo la foj-fojan atakon al la Romia Imperio kaj sendu sian ĉefan estron por ligi definitivan packontrakton.

Ĉion ĉi mi rememoris kaj poste demandis mian mastron:

– Kiun vi kunportas, se mi povas demandi? Kiun sendas la imperiestro? Ĉu Krizafjo?

– Ne. Mi kunportos iun pli bonvizaĝan homon, Maksiminon – diris li kapskuante.

– Do, mian unuan mastron. Mi iras kun vi ĉien kien vi iros. – Mi komplimentis purakore esti, ke la Huno ne estas tiom nigra, kiel oni pentras lin.

– Pensu! Jam nun vi estas libera homo Zeta, mi ne ordonas al vi.

– Mi decidis, Sinjoro.

– Tiuj homoj trinkas sangon, sangon de homoj! Dum bataloj ili disfendas brustojn de la mortfalintaj homoj kaj manĝas iliajn eŝ tiam batantajn korojn!

Mi paliĝis. Mi timis la sangon ankaŭ tiam, se oni nur menciadis. Sed mi treege amis mian mastron kaj se li estus ordoninta restadon al mi, ankaŭ tiam mi estus irinta post li.

– Mia sinjoro! Mi iras kun vi! Mi sekvas vin ĝis fino de la mondo!

– Nu, tio ĉi estas brava afero. – Ridetis li – tiuokaze kunpaku tiujn aĵojn, kiujn ni devas kunporti. Miajn florojn donu al la sinjorino. Ni fermos la ĉambron. Por ĉi tiuj dek oroj aĉetu spicaĵojn, kiujn vendas egiptaj komercistoj kaj kelkajn krokodilledojn, ruĝan marokenon, kuprajn fingro-ringojn, orelringojn kaj ĉion, kio eble utila estos inter la barbaroj. Ĉu tutcertas, ke vi venos kun mi?

– Ho, Sinjoro – mi respondis kuname – via ombro povos forlasi vin, sed mi ne.

 

2.

Jam estis printempo, kiam en rivero Ister ni trinkigis siajn ĉevalojn. La salikoj, betuloj jam kreskigis la novajn foliojn kaj la kampoj kaj paŝtejoj samis al verdaj velurtapiŝoj, sur kiujn iu gigantulo ŝutintus ovoflavon. Ni havis sume dek tendojn. Maksimino havis unu tendon. Li estis delegito de la imperiestro. Prisko kaj mi havis la alian tendon. La trian tendon havis Vigilanto la interpretisto, kiu estis konstante palpebrumanta maldika homo, kiu estis ĉe Atilo plurfoje. La aliajn aĉajn tendojn havis la servistoj kaj Rustikjo(Rustikios), la komercisto, kiu aliĝis al ni por elaĉeti iun sian parencon, permesate de Maksimino.

Antaŭ ni soldataro marŝis, kiu akompanis dekdu fuĝantojn de Atilo kaj kune kun la hunaj delegitoj faris polvonubon. Dumvoje ni interesiĝis pri la huna lingvo. Vigilanto kaj Rustikjo instruadis la sinjorojn, sed mi – Paŭlo Ŝenki (neniu) – ne rajtis demandi ion. Mi alproprigis nur tiujn konojn, kiujn miaj oreloj ekaŭdis. Vigilanto estis lerta instruisto, ĉiam hunlingve demandis, la sinjoroj devis respondi ripetante la demandon:

– Kio paŝtiĝas tie sur la kampo?

– Ŝafaro paŝtiĝas tie sur la kampo.

Unue li nur vortojn demandis.

– Kio estas ĉi tio? – li montris sian mantelon.

– Tio estaŝ „manntelo” – respondis Maksimino.

– Tio estaŝ „mantello” – respondis mia mastro.

– Tio nek manntelo, nek mantello estaŝ – korektis Vigilanto – sed tio mantelo estas.

Pro tio ĉiuj ridis.

– Forportu la koboldo tiun ĉi barbaran lingvon, kiu povas ellerni tion, se li scias ne de sia panjo?

Sed mi volis ellerni ĝin. Mi petis permeson de mia mastro por iri avane apud la fuĝantoj por amikiĝi kun ili, eble tio povus estiĝi utila al ni. Prisko mem akompanis min al la kapitano por peti permeson pri parolado. Baldaŭe mi trovis malaltan junulon, kun cikatra vizaĝo. Li estis juna, ŝajne samjara povis esti kiel mi kaj mi sciis ke la junuloj bone komprenas unu la alian. Iom da tempo mi senvorte rajdis apud li sed poste latine komencis demandi lin afable:

– Quid nomen tibi est? /Kio estas via nomo?/

La Huno alrigardis min, bone videblis sur liaj etaj kaj nigraj okuloj, ke li ne komprenas la demandon. Mi havis ĉe mi segmenton da pano, kiun mi transdonis al li pensante, ke ankaŭ la hundon per pano ni kutimas amikigi kun ni. Poste mi demandis hunlingve:

– Kio estas ĉi tio?

La Huno ekridetis.

– Ĉu vi ne estas Greko? – li diris fremde eldirite la grekajn vortojn. – Kial vi parolas al mi hunlingve, kvankam vi ne scias paroli hune?

– Mi voli lerni – ricevis li la petan amikan respondon de mi.

Bone estis, ke li kompreni ankaŭ greke, ĉar pli facile ni povis konsenti. Dumvoje mi helpos lin per manĝaĵoj, trinkaĵoj, kaj li instruos al mi la Hunan lingvon. Tuj dum la unua tago mi jam sciis proksimume cent nomvortojn, kelkajn salutojn, dirmanierojn: Bonan tagon donu Dio! Forton, sanon! Dio benu vin! Mi petas! Mi dankas! Mi petas pardonon! Kien kondukas ĉi tiu vojo? Ĉu ĉi tiu hundo ne estas mordema? Kaj mi eksciis eĉ aliajn similajn. Samvespere mi hunlingve salutis Rustikjon:

– Mi deziras bonan vesperon! Ĉu mi ne malfruis de vespermanĝo?

Rustikjo priridis:

– Vidu! – li diris al la sinjoroj – ĉi tiu knabo ellernis la hunan lingvon jam dum unu tago.

– Lernu, Zeta – instigis min mia mastro – certe ĝi utilos por ni.

Nu, mi lernis tiom entuziasme kvazaŭ ankaŭ en Transmondo mi devus akiri mian feliĉon tiulingve. „Ho mi, blinda azeno” kiom entuziasme mi laboris je mia malfeliĉo.

Post kelkaj tagoj mi eksciis, ke nomo de la huna junulo estas Del kaj li estis servisto la ĉefsinjoro Ĉat[7], la junfrato de la samnoma ĉefmilitestro de Atilo.

– Kian malbonon vi faris – mi demandis lin – ke vi devis forlasi la bonstaton?

La fraŭlo estiĝis malĝoja.

– Mi faris nenian malbonon.

– Tamen...

– Nur tiu havis unu filinon...

Mi ekridis.

– Jes, Vi enamiĝis tiun.

– Kion fari? Li estiĝis pli parolema.

– Ĉu ankaŭ la fraŭlino amis vin?

– Mi parolis kun ŝi neniam.

Li ne volonte parolis pri la okazo. Sed post tagmanĝo mi donis al li glason da vino kaj li iĝis pli parolema, ol pli frue.

– Kio okazis, Del? Ĉu vi faris tamen iun malbonon?

Li sufloris:

– Mi nur skribigis unu am-vergon kaj sekrete enŝtelis ĝin al ŝi.

– Nu, tio estis granda stultaĵo, sed kio estas la am-vergo?

– Ĉe ni oni skribas sur paperon nur ĉe la regnestro. La popolo skribas sur vergon, eĉ sur tion ne per inko, sed per tranĉilpinto. Do, ankaŭ mi tranĉis vergon de sovaĝa rozo kaj portis al ŝamano Bogar. Mi petis lin, skribu sur la vergon kion la fraŭlo kutimas diri al la fraŭlino. Sed plie tion, ke tiu amas ŝin kiu eĉ tute ne rajtas rigardi ŝin. La ŝamano surskribis tion bele:

Unu herber’ stelon amas, sed la stelo fore brilas.
Ho ve, la ĉielo altas, la rosa herb’ malfeliĉas.”

La ŝamanoj estas lertaj, saĝaj. Mi ne diris al li la nomon de la knabino, sed mi forgesis diri al li, ke mian nomon ne skribu sur la vergon. Pro la nomskribo okazis la malbono.

– Ĉu la letero atingis ŝian patrinon?

– Ne. Ĝi atingis ŝian patron. Feliĉo estis, ke mi kaŝiradis apud la palaco kiam la sinjoro kriegis mian nomon. Leono kriegus tiel, se oni pikus varmegan feron en lokon inter ĝia abdomensubo kaj femuro. Se tiam ne estintus vespero, mi jam estus en kropo de la korvoj.

– Ĉu la fraŭlino estas bela?

Del nur mansignis kaj levis brovojn kvazaŭ dirus, ke ŝia beleco ne esprimeblas pervorte. Mi ridetis pro tio pensante, ke certe ŝi estas iu dika ansereto, iu pogaĉvizaĝa[8] belulino.

– Sed ŝia patro estas grandsinjoro kaj ne estas doninta al vi ŝin.

– Certe ne! – diris Del.

– Mi miras pri tio, ke vi faris malbonon, ja vi estas ege saĝa.

Li ne parolis, nur palpebrumis kaj drinkis la vinon. Mi plu demandadis lin:

– Kiel oni nomas la fraŭlinon?

Mi nur tial demandis ĉi tion, ĉar mi volis aŭdi hunan virinan nomon.

– Ŝia nomo estas Emeke[9] (Emőke – Emøke – Emeke) – sufloris li malĝoje.

– Ĉu Emeke? Tiu estas stranga nomo. Sed se mia mastro havus filinon, kiom ajn belan, mi ne perdus mian prudenton.

Li ne respondis. Mi vidis, ke li suferas pro menciado de la afero. Pro tio mi ŝanĝis temon. Kiam ni atingis la limon, tiam hunaj rajdantoj kondukis nin trans montoj kaj arbaroj. Dum la tria semajno ni atingis ebenaĵon. Tiam jam interesis min la veturado, ĉiam estis spertitaj novaĵoj kaj ĝoje mi paroladis kun la Hunoj.

Finfine ni atingis la unuan kolonion de Atilo. Mi atendis vidon de iu granda barbara urbo kaj multe da barbaroj. Sed mi elreviĝis, ja en tempo de paco la popolo vivas dise-mise, nur la sinjoroj svarmadas ĉirkaŭ Atilo. La hunaj homoj loĝas ne en domoj, sed en tendoj kaj ili ne estas mordemaj. Ni transiris multe da setlejoj kaj ĉie vidis sur korto de la domoj tendojn. La domojn ne ili konstruis, sed ĉi tie ili jam trovis tiujn. Del diris, ke ili nur vintre loĝas en la domoj, sed ankaŭ tiam nur la sinjorinoj kaj la gemalsanuloj.

– Mi ne komprenas – mi diris al Del – la domo ĉiam estas pli bona, ol la tendo: vintre estas pli varma, somere estas pli varmeta. Ni pli bone povas kaŝi la aĵojn kaj la trezorojn.

– La domo ligas la homon al unu loko – kapskuis Del. – Mi tiel sentis min, kvazaŭ dormus en iu kripto. La tendo estas pli bona ol la domo. En la tendo vivanta homo tie vivas, kie volas. La mondo estas belega kaj granda, sed por mi ĝi estos malgranda baldaŭe.

Ankaŭ Atilo loĝis en tendo. Jam de malproksimo elvideblis lia per orbutonoj ornamita tendo inter la simplaj tendoj. Sur supro de la tendo blanka silka flago flagris. Inter la tendoj fumo kaj rostaĵodoro disvastiĝis en la aero. Sed senteblis ankaŭ odoro de sterko. Tagmezo estis.

– Via popolo ne malsatas – mi diris al Del – ĉu vi manĝas ĉevalviandon?

– Kelkfoje la ĉevalviando estas pli bona manĝaĵo, ol la bovoviando – diris Del tirante la ŝultron – sed mi jam ne povos elekti, kaj li maltrankvile rigardis la tendojn.

– Greko – li diris post kelkaj minutoj – vi estas bonkora al mi, ĉar vi donis al mi akvon kaj manĝaĵon. Mi dankas al vi. Sed mi dezirus peti ion de vi, kion vi faru.

– Diru trankvile, se tio eblas, mi faros.

– Se vi ekvidos min ie palisumite, tiam venu al mi kaj se mi ankoraŭ vivas, tiam piku vian ponardon en mian bruston.

Mi ne plu povis paroli al li, ĉar lin kaj la aliajn sklavojn oni forportis al la tendo de Atilo. Mi vidis iun herban monteton apud la kolonio. Kelkajn minutojn mi rigardis la ebenaĵon, kie proksimume dekmil plurkoloraj tendoj staris. El inter la tendoj sur malgrandaj ĉevaloj multe da infanoj rajdis al ni. Haltante ili gapis nin kaj ridis. Ili portis ĉefe blankan kotonvestaĵon, sandalojn ne, kaj surkape ne havis peltajn ĉapojn. Sur ilia dorso estis sagujo kaj de la ŝultro pendis pafarko. La hunaj infanoj de mateno ĝis vespero arkpafis paserojn kaj hirundojn. Ĝis mi alkutimiĝis al ili, mi diris, ke ili estas malbelvizaĝaj. Ilia nazo estis enpremita – por aspekti mongolida – kaj la vizaĝo estis cikatra kvazaŭ hundo mordintus ilin suĉinfane kaj ties cikatroj videblus. Sed la knabinoj estas pli belaj, ol la knaboj. Iliaj nazoj estas ne plataj, la vizaĝoj kiel rozoj. Ili portas ruĝan vestaĵon, ludas kun pupoj kiel niaj knabinoj. Ili ne portas ŝuojn. Nur la knaboj rajdas.

Vigilanto klarigis al mi, ke la hunaj knabvizaĝoj intence estas malbeligitaj. Ĉi popolo fiere portas siajn vundojn. La sencikatra viro estas malvireca. Nur vizaĝo de la estroj, regnestroj povas esti sencikatraj, ĉar tiuj povas esti armilsekuraj. Krome la Hunoj ne batalas tiom singardante kiel la alinaciaj batalantoj. Dum ni tendumadis sur la monteto kolera huna rajdanto galopis al ni kaj riproĉis nin, ĉar sur pli alta loko ni volis starigi niajn tendojn, ol kie staris tendo de la reĝo, laŭ li tio povus esti tre sendeca. Poste li montris al ni lokojn de niaj tendoj. Ĝis ni faris niajn tendojn tri Hunoj galopis al ni portante panterledon kaj ursofelĉapon. Du Hunojn, la lipharan Edukonon kaj Oreston ni jam konis. Ambaŭ estis ĉefsinjoroj orgojlaj, kaj videblis, ke ili ne estas hundevenuloj. Pli malfrue ni eksciis nomon de la tria. Li estis sinjoro Ĉat.

– Kial vi venis ĉi tien? – demandis severe Ĉat.

La sinjoroj gapis, kiam Vigilanto interpretis la demandon. Ja Atilo scias tion! Mia mastro tamen respondis:

– La imperiestro sendis nin al via reĝo, ni povas respondi nur al li.

– Ĉu vi pensas, – murmuris Ĉat – ke ni venis al vi nur fanfaroni pri nia stato, nur je nia ŝato? Nin la regnestro sendis por demandi tion.

Li titulis Atilon nur regnestro. Li estis parolema, taŭzitharara homo, portante cikatrojn kiel ĉiuj Hunoj. Kvar orĉenoj estis ĉirkaŭ lia kolo. Sur la orĉenoj orringoj kaj moneroj pendis. Lia glavo estas kurba, ĝin diamantoj faris pli valora, kies prezo estas sama kiel valoro de unu tuta lando. Nu, malfeliĉa Del, se li enamiĝis filinon de sinjoro Ĉat, tiam vi jam ne plu ricevos ĉevalidrostaĵon.

– Ankaŭ vi povas koni – defendis sin mia mastro – la kutimojn. Ĉu viaj delegitoj dirus al alia homo mesaĝon de Atilo? Ankaŭ ili respondus nur al la imperiestro.

La Hunoj rigardis unu la alian, priparolis la aferon kaj poste retrotis al Atilo. Ni tion pensis, ke Atilo malsaĝmaniere sendis la demandantojn kaj post respondo de niaj mastroj batas sur la frunton kaj diras: Mia dio! Ili bone parolas! Sed tio ne tiel okazis.

El inter la hunaj sinjoroj Ĉat kaj Oresto(Orestes) denove revenis al ni kaj denove kriis al ni:

– Se vi ne havas kroman dirindaĵon: tiam jen vojo al vi ĉu dekstren ĉu maldekstren!

Kaj ili foriris. Maksimino estiĝis furioza. Ankaŭ mia mastro surpriziĝinte gapis post la rajdantoj. Ankaŭ Vigilanto estiĝis preskaŭ blukolora pro la kolero:

– Ĉu ni iru hejmen? Ĉu ni portu nenion hejmen? Atilo konas min. Mi povas konvinki lin por lasi mian landon pace.

Ni jam supermetis la tendojn sur la ĉarojn kaj jam volis starti, kiam nova delegito trotis al ni kaj kriis de malproksimo:

– La reĝo ne lasas vin foriri nokte!

Li jam nomis Atilon reĝo. Por mi io estis ege stranga. Nur pli malfrue mi ekkomprenis, ke li nur antaŭ ni uzis la vorton „reĝo”. Ni denove starigis la tendojn. Atilo sendis unu bovon kaj unu ĉaron de fiŝoj por vespermanĝi. Poste ni iris por dormi. Mia mastro nokte ne kapablis dormi. Li sufloradis, ĝemis. Mi demandis kio ĉagrenas lin.

– Dormu! – Li ĝemis – mi hontas, ĉar la barbaro ne estimas nin!

– Sinjoro mia! – mi diris al li – ĉu vi ne pensas, ke tio havas kaŭzon?

– Kio?

– Pensu pri tio, ke vojaĝante vi vokis por tagmanĝi la kvin hunajn delegitojn, poste dum la tagmanĝo kiam parolado daŭris pri Teodozo kaj Atilo, Vigilanto nevole misparolis. Li estis ebria. Li diris, ke ne decas samtempe menciadi Dion kaj homon. Mi diris tiam, ke li estas ebria, ja li ankaŭ ŝanceliĝis.

– Vi pravas. La hunaj sinjoroj pardonis lin jam alitage.

– Vi pravas. Sed al Atilo ili povas rakonti, kiel pensadas pri Atilo la delegitoj deTeodozo.

Mia mastro plue ne parolis. Mi ekdormis. Matene mi vidis, ke li kaj Maksimino cerbumante interparoladis. Poste ili vokis Rustikjon. Rustikjo ne apartenis al la delegitaro, nur venis kun ni. Li bonege parolis la hunlingvon. Li venis al skribisto de Atilo, kiun iam Aecjo (Aetius)[10] donacis al Atilo. Tiu estis proksimume kvardekjara Greko portante buklan hararon kaj ĉiam hastis. Mia mastro surĉevaliĝis, la ĉevalon mi kondukis kaj Rustikjo piediris apud ni.

Printempa sunbrilo estis. Ni iris al la tendo de Ĉat. Mi restis ekstere ĉevalgardi. Ili anoncis sin. Kion volis priparoli mia sinjoro kun Ĉat? Mi eksciis tion nur pli malfrue. Li promesis al li donacon, se li lasos eniri nin al Atilo. Dum ili estis en la tendo de Ĉat, de ekstero mi admiris belajn du kvarangulajn larĝajn tendojn, kiuj povus taŭgi por kvindek homoj. Ili ŝajnis esti posedaĵoj de sinjoro. Ambaŭ duoblaj muraj tendoj estis pretigitaj el dika kruda tufa lanokovrilo el ruĝaj strioj. La enirejon ornamis ĉevalvostoj kaj pugnograndaj orumitaj globoj. Super la enirejo mi ekvidis emblemon montrantan du verajn glavojn per peĉo pentritajn, tenatajn per du manoj kudritaj el ruĝa drapo. Krome super la glavoj videblis la orumita bildo de la suno. Pli malfrue mi spertis, ke ĉiuj tendoj havas ian atributon aŭ super la enirejo aŭ ligita flanken. Sed flago flagris nur sur tendo de la reĝo. Evidente virinoj havis la malantaŭan tendon. Tion montris la blankaj perlogirlandoj pendantaj ĉe la enirejo kaj la fenestrojn ornamantaj blankaj vualaj ŝtofoj. Antaŭ la virina tendo ĉaro staris, antaŭ ĝi kvar ĉevaloj. Oni pakis sur la ĉaron tapiŝojn, kestojn. Do, la virinoj preparis sin por veturi. Ĉe ni la kestoj havas koloron de la cedro post ĝia ellaborado, ili estas kovritaj per tapiŝoj eĉ aliaj materiaĵoj, do ili estas senornamaj. La kestojn de la barbaroj oni troornamas pentrante sur tiujn rozojn, tulipojn, pav-okulojn. Strange, sed pli ol pri la kestetoj mi interesiĝas pri la sovaĝa fraŭlino, kies belecon esprimi eblas nur per mansignoj, pro kiu tiu huna kompatinda fraŭlo enamiĝis kaj mortos. Ŝi certe estas iu pogaĉvizaĝa8 – plumpapieda fraŭlino huna.

Apud la ĉaro virino staris havanta submentonon kaj faltojn ĉe la okuloj. Ŝi portis suprakorpe manikan senbutonan cindrokoloran peltojakon nescieble el kio, similan al tiuj de la viroj kaj sub ĝi juglandkoloran jupon. Ŝia orgojla mentono montris, ke ŝi ne estas servistino. Ŝi ordonis la sklavojn kiel paki la aĵojn. Ili pene portis la kestojn kaj ŝvitis. Post ne longa tempo elpaŝis de la tendo knabino proksimume dekkvin-dekses jara, portinta same cindrokoloran manikan mantelon, sed ŝia jupo estis blanka.

– Ĉu ĉi tiu povus esti tiu? – mi demandis min.

– Sed al mi tiu ĉi knabino ne plaĉis. Kvankam ŝi ne estas malbela, ja ŝi ĉarmas kiel ĉiu sana knabino, sed ne estas vivplene ruĝvizaĝa, vigla, nenio estas en ŝi kio varmigus la virkoron. Mi vidis en Konstantinopolo tiajn fraŭlinojn, kies beleco frapis ankaŭ min kiel flagro de fajro. Tamen niaj fraŭlinoj ne estas fieraj. Tiu ĉi knabino ordonis surmeti iun tulipanan keston. Ĉu mono, aŭ juvelo estis en ĝi? Mi ne scias. Sed certe tiuj estis ŝiaj propraj aĵoj, ĉar zorgeme kovradis ĝin en matkovrilon. La printempa suno antaŭradiis el inter la nuboj kaj albrilis ŝian vizaĝon. Ŝi kovris sian vizaĝon per ventumilo farita el strutoplumoj. Ŝia movo plaĉis al mi. Subite ŝi estiĝis tamen bela knabino. Kial? La koboldo scias. Ĉiuj belknabinoj havas ian siecon, kiu restas en nia memoro. Ŝiaj okuloj kaj buŝo restis en memoro. Kvazaŭ pro tio ŝi estus elveninta de metiejo de la Kreinto, ke tiujn du revadantajn nigrajn okulojn kaj ruĝan buŝon iu povas porti. Ankaŭ nun se mi rememoras ŝin, mi vidas antaŭ mi tiujn okulojn kaj buŝon.

– Patrino mia – ŝi diris – mi rajdus.

Ŝia diro estis tiom dolĉa kiel la fora ŝalmvoĉo.

– Ĉu en ĉi tiu vestaĵo? – Konsterniĝis ŝia patrino – via jupo estos ĉifita.

– Mi ne sidos ĝis vespero...

– Ho, ve! Emeke!

– Hm. Ĉi tiu estas tiu! – mi pensis.

– Mi surmetos alian jupon – marĉandadis ŝi. – Ĉu vi permesas?

Nun ŝi ankaŭ sur min rigardis. Nur trakuranta rigardo estis same, kiam sun-lumo atinginta sur spegulon finkuras ĝis la muro, haltas momenton poste pliglitas – sed mi vibris pro tio. Tiu knabino reprezentris al mi la spiriton de la morto. Ni reprezentas la morton per skeleto, falĉilo kaj sablohorloĝo. Sed la Hunoj per nigraj okuloj kaj ruĝa buŝo prezentas la morton. Al kiu ĝi aperas tiu devas morti.

Ŝi denove turnis sin al patrino, demandis ion, sed mi ne aŭdis bone. Ŝi ekiris al la tendo. Ŝia ombro estis stranga... Ŝi hezitante haltis, pensadis. Dume ŝi denove alrigardis min kaj ĉar mi estis fremda, ŝi rigardis min plu. Niaj rigardoj renkontiĝis. Mi ne scias ĉu la sciencistoj ekzamenas la profundojn de la homaj okuloj? Kio estas en la homaj okuloj, el kies profundoj nevideblaj radioj antaŭflugas? Kaj kial estas aliaj ĉiuj radioj? Kial estas malvarma ĉi tio ĉiminute? Kial estas varma en la alia minuto? Radioj de glacio kaj de fajro. Foje kiel la veluro estas, foje pikas kiel la dornego kaj alifoje batas kiel la fulmofrapo. La knabino rigardis min kaj mi sensentiĝis ĝis miaj kalkanoj.

 

3.

Ĉat elpaŝis el la tendo de la viroj kaj alrigardis siajn servistojn. Mi salutis lin kliniĝante, sed li ne rigardis min. Li mansignis por ke oni alportu lian ĉevalon. Li surĉevaliĝis kaj fortrotis al la tendo de Atilo. Mi miris, ke mia mastro restis en la tendo. Mi maltrankvilis: ĉu povas okazi, ke oni kaptos lin? Sed ne pasis eĉ tempo de la preskaŭ duonhora preĝo la litanio kaj Ĉat revenis, deĉevaliĝis kaj hastis en la tendon. Prisko kaj Rustikjo ĝoje elvenis de la tendo.

– Ni rapidu! – mansignis mia mastro.

– Li malfacile surĉevaliĝis, la hunaj infanoj priridis lin. Ni kuris, Rustikjo anhelis, la hunaj infanoj ridegante postsekvis nin sur siaj malgrandaj ĉevaloj.

– Atilo akceptas nin! – kriis mia mastro al Maksimino.

La ĉaroj jam volis ekiri, sed ĉi diro de mia mastro ĉion ŝanĝis. Ĉiuj klopodis survesti la festan togon, lavi sin, kombi sin, ŝmiri sin per odoraj ŝmiraĵoj. La kapitano viŝadis sian glavon, peltĉapon, ŝmiris siajn lipharojn per nigra vakso kaj ĝustigas la kelkajn harojn sur la nuda kapo. Kaj ili ekscititaj meditadas: kiel ili nomu Atilon.

– Ĉu estu Majesta reĝo, aŭ Plej Moŝta reĝo?

Ĉi tiun lastan proponis Prisko. Sed Vigilanto kontraŭadis:

– Estu nur „Majesta regnestro.” – li diris. – Ĉar Atilo ne estas kronita, li ne estas reĝo, li estas nur regnestro.

– Tute egala estas – opiniadas Maksimino – plie ni donu pli altan rangon, ol pli malaltan al Atilo.

Kaj ili metitadis plu. Mi ne aŭdis ilian meditadon, ĉar pensis pri tiu ĉarma mortopapilio.

Ŝi estis tre svelta kaj facilmove iranta. Ŝiaj okuloj estis allogaj kaj ege majestaj. Ho, ve! Malfeliĉa Del, tiajn fraŭlinojn oni edukas ne por ĉevalistoj.

El inter la tendoj Ĉat trotis al ni.

– Do, venu! – Li kriis al la delegitoj. – La reĝo atendas vin!

Kaj li fiere aldiris. – Ĉi tion vi povas danki al mi!

La delegitoj surĉevaliĝis. El inter la servistoj nur mi povis postiri ilin. Ĉe mi estis la inkujo de mia mastro kaj la papiruso estis sub mia akselo. Mi angorante iris al la regnestra tendo. Do, mi povas ekvidi la faman senindulgolon, alinome kanibalon. Antaŭ la tendo armita gardistaro staris kun brilantaj armiloj. Ĉe la enirejo mi vidis kelkajn kronportantajn homojn. Kiaj reĝoj ili estis? Mi eksciis nur pli malfrue. Sed ili estis veraj reĝoj. Alian fojon Atilo okupiĝis pri ili kiel amikoj, sed kiam li delegitojn akceptis, tiam ili devis stari ĉe la enirejo. Enpaŝante la tendon mi preparis min vidi preĝejan lumon. Mi pensis, ke Atilo portos orvestaĵon kiel Dio kaj sur ortrono akceptos nin nudpiede kun diamatringoj sur la piedfingroj. Sed okazis aliel. Ni paŝis en senornaman etĉambron, en kiu disvastiĝis odoro de jufto[11]. Meze de la ĉambro en simpla brakseĝo sidis mezalta homo portanta nigran barbon. Li portis dolmanon[12] el drapo kaj flavajn botojn. Per kubuto li apogis sin sur iun nigran velurglavingan glavon. Li tuj rigardis sur nin kun siaj malhelrigardaj nigraj okuloj. Unue mi ne pensis, ke tiu viro estas Atilo. Ĉirkaŭ li staris liaj estroj: Edekon, Oresto, Ĉat kaj ankoraŭ tri estroj. Ĉiuj estis same ruĝvizaĝaj, nur Atilo estis pala kiel la pergameno.

Niaj delegitoj klinis sin kaj restis kliniĝantaj. Do, tiu estis Atilo. Ili atendis, ke Atilo alparolu ilin. Sed li ne alparolis. Ili ne estis kuraĝaj diri: „Saluton!” Pasis la tempo kaj oni povis diri nur unu „Patro nia”-n (Dion)[13], sed Atilo staris kiel statuo. Lia vizaĝo samis al iu flava marmorkapo. La delegitoj ankoraŭ estis klinante kvazaŭ spasmo estintus en iliaj ventroj. Finfine Ĉat admonis ilin:

– Parolu!

Je tiu alvoko Maksimino ekstaris kaj antaŭprenis la sigelitan leteron de la imperiestro.

– Majesta reĝo, Mastro de landoj, Moŝta regnestro.... – kaj lia voĉo tremetis.

Nu, mi neniam estus kredinta tion, ke la fiera Maksimino, kiu ĉiam staris rekte kvazaŭ estus havinta talion el fero...

– Nia sinjoro imperiestro – li balbutis plu – sendas sian honorsaluton kaj deziras al vi bonan sanon.

Vigilanto entuzisme interpretis:

– ... kaj li bonan sanon deziras.

Atilo rigardis antaŭ sin:

– Ankaŭ mi deziras al vi saman – li diris.

Lia voĉo estis terura kvazaŭ iu granda vespo estus zuminta misvojon trovante en la ĉambro. Nur pli malfrue mi ekkomprenis diron de Atilo: „Mi deziras tion, kion li deziras al ni!”

Atilo akceptis la leteron de Maksimino kaj transprenis tion. Sed dume liaj koleraj okuloj ekvidis Vigilanton.

– Vi estas impertinenta hundaĉo! – li riproĉis tiun – kiel vi kuraĝas veni antaŭ min? Ĉu ne vi interpretis mian volon, ke delegito ne venu al mi ĝis ĉiujn fuĝantojn Li ne sendis al mi?

Lia voĉo estis sama kiel kriego de la leono. Vigilanto preskaŭ terenfalis pro la ektimo. Ankaŭ muroj de la ĉambroj tremetis. Atilo atendis la respondon, sed Vigilanto nur pale ruze silentis. En la silento Edekon alparolis lin:

– Ĉu vi havas neniun direndon por savi vin? Respondu!

– Majesta reĝo! – balbutis Vigilanto – La imperiestro ĉiujn fuĝantojn ĉi tien portigis. Atilo skuis la kapon.

– Vi estas mensogemaj fihomoj! Mi palisumus vin, sed vi estas delegitoj!

Kaj li rigardis iun junan dikkolan Hunon:

– Ĉege! Legu la nomojn de la fuĝantoj!

La skribisto disvolvis iun papirusrulaĵon kaj en la silento legis proksimume cent nomojn.

– Ĉi tiujn mi postulas – li diris tintadante sian glavon – mi ne toleras, ke miaj propraj servistoj direktu armilon kontraŭ mi!

Poste li ekstaris. Li promenis tien-reen en la tendo. La akcepto finiĝis. Ni ŝancelpaŝadis de la tendo kapturniĝante.

– Mi ne komprenas – frostotremis Vigilanto – Atilo ĉiam akceptis afable kaj ne estis incitiĝema.

– Sed, je mil diabloj! – raslis la kapitano pale. – Mi estas soldato, min neniu rajtas riproĉi jene.

– Voku lin por dueli – diris Maksimino moke kaj furioze.

Mia mastro malĝoje diris:

– Jam certas, ke la barbaroj perfidis kaŝdenuncis al Atilo la misdiron de Vigilanto.

Edekon akompanis nin hejmen, kaj li kun Vigilanto pluparoladis. Pri kio ili paroladis?

Laŭ Edekon kolero de Atilo rilatas al la fuĝantoj. Sed videblis sur vizaĝo de Edekon, ke li mensogas. Liaj okuloj estis ruzaj kiel tiuj de la vulpo. Lia vizaĝo rapide ŝanĝiĝis foje gapis antaŭ sin, poste paliĝis, nerviĝis. Sed ĉi tiun ŝanĝmanieron nur mi rimarkis.

Post unu horo dum nia tagmanĝado du delegitoj de Atilo trotis al ni. Unu estis Eslanto havante densan lipharon akompanita de servisto, kiu kondukis ĉevalon per ĉevalkondukilo kaj unu ŝarĝĉevalon. Eslanto portis ordonon de la reĝo: Vigilanto reiru en Konstantinopolon kaj kolektu la tie restitajn fuĝantojn. Ni atendu ĝis la ĉefestro de la Hunoj revenos de la Kazaroj. Nome la donacojn, kiujn ni portis al la ĉefestro ni ne povas reporti kaj ne povas donacdoni al aliaj. Atilo ordonis ankaŭ tion, ke ni rajtas nek elaĉeti romiajn malliberulojn kaj aĉeti nek hunajn sklavojn, nome ni nenion povas aĉeti krom manĝaĵoj. Vigilanto ĉesigis la manĝadon. Atilo tion ordonis, ke li tuj ekiru. Lia ruza kaj maldika vizaĝo estis pala pro la embaraso. Li multe parolis, nerve surĉevaliĝis kvazaŭ post kvaronhoro li devus esti en Konstantinopolo.

Sekvatage la huna tendaro ekiris kaj ankaŭ ni ekiris kun ili norden. Atilo iris en sian rezidejon kaj dumvoje geedziĝos kun la huna fraŭlino nomita Eĉka. Ĉe la loko, kie loĝis la huna fraŭlino, la armeo haltis, sed ni ne povis vidi la geedziĝan feston, ĉar Atilo ordonis nin plumarŝi. Niaj gvidantoj estis Hunoj. Kun iu Huno mi komencis paroladi kaj demandis: kio okazis pri Del, armita akompananto de Ĉat?

– Mi scias.

– Kio?

Tiu ŝultron tiris.

– Ankoraŭ samtage, kiam tiu alvenis, tiam oni metis lin sur sekigilon.

– Sur kian sekigilon?

La Huno ridis.

– Ej, nu! Vi estas ege malsaĝa. Kiel oni sekigas la argilvazon?

 

4.

Ni alvenis apud iun lageton. La ĉielo estis kovrita de nuboj. Estis vespero. Ankaŭ iu infano kapablis transiri la lageton sed la apudlagetaj ĉevalspuroj pruvis, ke la lageto taŭgas por trinkigi la ĉevalojn. Ĉie maljunaj betuloj kaj poploj estis. Ni apenaŭ starigis la tendojn, kaj subite forta ventego estiĝis kaj ĉieltondro aŭdiĝis. La ventego portis la tendojn en la lageton. Fulmoj frapadis. Pro la ĉieltondro la tero tremetis. Nu, tio ĉi estis tempestego! Kaj venis iu fulmofrapo, kiu frapis en la lageton. Pro tio la lagakvo ekbolis. Ni ĉiuj tiome embarasiĝis, ke ni ĉiuj diskuris alidirekton en malhelo de la nokto. Mi ne scias kiu kiel imagas, kia estas la vojo al la infero. Sed, se mi estus pentristo, mi bildigus ĝin tiel, ke zig-zagaj fulmoj pelas la damnitojn en la inferon. Ni kuris kiel la ektimintaj kokinoj. Ĉe lumo de la fulmoj subite mi vidis domojn ĉirkaŭ mi. Kantegmenitajn domojn. Hundoj kuregis al mi furioze bojante.

– Helpon!

Mi aŭdis, ke ankaŭ la aliajn ulojn atakas la hundoj. El iu domo venis homo kun brulanta kano-torĉo kaj hunlingve demandis:

– Kiuj vi estas? Kial vi kriegaĉas?

– Ni estas bonaj homoj – mi anhelis – donu al mi rifuĝejon. La ŝtormo malsekigis nin sur la lagbordo. La fulmofrapo frapis inter nin.

Ankaŭ el la aliaj domoj, tendoj venis homoj scivole per kanotorĉoj kaj demandis: „Kio okazis? Kaj ili gapis nin. Tiu estis eta huna setlejo. Inter la domoj staris tendoj kaj nur okaze de la tempestego eniris la homoj en la domojn. La homoj estis bonkoraj kaj kare akceptis nin. Mian mastron kaj min iu multinfana huna familio akceptis. La infanoj jam dormis en la ĉambro. Ni povis iri en la vestiblon, kie la dommastro faris fajron kaj povis sekigi nin. Mia mastro apenaŭ kapablis movi sin. Ankaŭ li tute tramalsekiĝis kaj lia genuo sangis. La huna dommastro teruriga kolera homo estis kaj mia mastro timis lin. Sed mi sentis, ke tiu havas bonan animon. En pacaj tempoj ili certe bonanimaj estas. Do, tiu ne batis nin, sed regalis panon kaj lardon. Sed ni ne estis malsataj. Mia mastro deziris enlitiĝi kaj ni sekigis niajn vestaĵojn. La Huno helpis, ĉar daŭre metis la kanon sur la fajron kaj dume demandadis: Kiuj ni estas? Kial ni estas en ĉi tiu regiono?

Mi eksciis, ke ni estas en loĝloko de vidvino de reĝo Buda. Reĝo Buda estis pli aĝa frato de Atilo kaj ne delonge mortis. Tiu estis ĉefo de la Blankaj Hunoj kiel Atilo estis ĉefo de la Nigraj Hunoj. Post ties morto la Blankaj Hunoj aliĝis al Atilo.

– Kio estas la diferenco inter la du? – mi demandis la Hunon.

– Nur tio, – tiu respondis – ke la Blankaj Hunoj portas ledon de blanka ŝafo kaj la nigraj Hunoj portas ledon de nigra ŝafo. Somere estas tiuj samaspektaj.

La Huno, kun kiu mi paroladis, estis Blanka Huno kaj lia nomo estas Ĵadan. La vidva reĝino samnokte eksciis, kiajn gastojn pelis la tempestego al ŝia vilaĝo. Post unu horo jam venis ŝiaj geservistoj, portis sekajn littolojn, ursoledojn unu baroleton da vino, kaj pladon da malvarmaj aproŝinkoj.

– Kiom da karaĵoj havas ĉi tiuj homoj! – diris mia mastro ekvidante la sekan vestaĵon.

Li ekvidante la vinon ne kapablis alparoli sed nur dankegadis. Li kovris sin per la ursoledo kaj enlitiĝis. Kaj ankaŭ mi faris tion.

Sekvatage matene mi iris al la lageto. Miaj tendoj estis en la lageto kaj niaj ĉevaloj estis dise-mise. La Hunoj jam kaptadis la fiŝojn kaj tiradis niajn tendojn al la bordo. Ni ege miris pri tio, ke nenia aĵo malaperis.

– Nu, – mia mastro diris – mi estis en multaj regionoj, sed ne trovis saman homecan popolon. Donu al mi mian festan togon, ĉar mi volas kisi manon de sinjorino Buda ankaŭ tiam, se ŝi ne portas ŝuojn.

Kaj la sinjoroj foriris, ili portis al la reĝino tri arĝentpokalojn tri karmezinajn ledojn, unu korbeton da piproj de Hindujo kaj arboŝelon, krokuson, palmojuglandon. Ni, aliaj purigadis la tendojn. Ĉirkaŭ la lageto ĉie konvaloj burĝonis. Mi kolektis al mia mastro bukedon da konvaloj. Sed ĉar la sinjoroj longtempe estis fore, tial ankaŭ ni iris en la vilaĝon. Ĉiam estis amuze rigardi la fremdajn popolojn, sed rigardi barbarojn estas pli amuze. Se Greko rigardas la barbarojn, tiam li komparas sin al ili. La vojo estis ankoraŭ kota pro la tempestego, sed ni ekiris.

En la vilaĝo nur unu belega domo estis: tio de sinjorino Buda. Tio estis farita el ligno kaj estis dismetebla. En ĝi estis eble kvar ĉambroj. Ĉirkaŭ la domo estis dek tendoj, elitaj kaj labortagaj tendoj. Inter tiuj estis unu kvarangula. Sur ĝia supro unu orbutono estas kaj la malfermaĵon kovras ĉevalidledo. Super la ledo estas du nigraj glavoj tenataj per mano el ruĝa drapo kaj super la glavoj estas orbildo de la suno. Mi gapis: ja ĉi tio estas simbolo de familio Ĉat! Kial mi estiĝis ekscitita? Kio okazis pri mi? Kial mi okupiĝas pri tiu knabino? Ja se nur ŝia vestaĵo tuŝas min, ankaŭ tiam ŝi estas pli malproksime de mi, ol la okcidenta mondo de la orienta mondo! Mi turnis min kaj rigardis unu homgrupon. Kial ili sidas ĉiam ĉevaldorse? Iu havas flavajn botojn, kiuj estas vilaj. Certe tiuj fariĝis el ledo de cervo. Ili paroladas, ridadas. Ili kuŝas sur la ĉevalo kaj apogas sin sur kubuto kiel sur divano. Sur kolo de la ĉevaloj estas avensaketo Sed tuj nun denove mi gapis la tendon de Ĉat. Antaŭ la tendo iu kaduka Huno sidas, kiu havas blankan barbon. Tiu sidas surtere sur la gazono sur bizonledo. Ties nazo estas enpremita. Iam oni povis bati sur tiun per madzo. Tiu havis nur unu manon. Samajn stumpajn maljunulojn mi ofte vidis. Sidante sur la ledo tiu ludis kun du etaj infanoj. Unu infano estas ses jara kaj lia vizaĝo estas cikatra. La alia infano ankoraŭ ne estas malbelegita. La pli lasta infano estas tri jara. La pliaĝa infano havas testudforman ŝildon surdorse kaj lignoglavon enmane. La pli juna infano portas ĉemizon kaj ruliĝas apud la maljuna sinjoro. Nome mi vidis laŭ sia hararo, ke tiu estas sinjoro. Nome la hararo de la sklavoj estas hirta kaj tiu de sinjoro estas aranĝita en tri harviloj: surfronte kaj sur la tempioj. Unu barba gardisto portanta peltan ĉapon staras antaŭ la tendo mallaboreme, ties lanco estas pikita en la grundon kaj li apogas sin sur tiun. Subite mi aŭdas voĉon el fenestro de la tendo:

– Mia karulino!

Mi sentis agrablan senton, kiu samis kun venteto, iranta al iu malsanulo karesadanta ties haŭton. La pli juna infano ridetas al la fenestro de la tendo. Ĉe la fenestro Emeke staris. Post unu minuto ŝi elvenis de la tendo. Ŝi portis blankan vestaĵon kaj ruĝajn botojn. Ŝi havis unu har-plektaĵon atingantan ŝian talion. Ŝi portis lakton en arĝentglaso. Post ŝi venis dektri jara nudpieda sklavino portinta kukojn. La infanoj trinkis la lakton kaj manĝis la kukojn. Apud mi iu sklavo staris, kies nomo estis Nigro, kiu estis servisto de Maksimino kaj estis Saraceno.

– Rigardu! – tiu sufloradis. – Kiome ŝi estas belega!

Mi ofendiĝis. Kial?

Emeke sidiĝis sur la bizonledon kaj metis la pli junan infanon en sian sinon. Ŝi viŝis buŝon de la infano per blanka tuko kaj kisadis la vizaĝeton de la infano.

– Vi estas kara!

– Venu! – Mi diris al Nigro. – Venu jam hejmen!

– Ni rigardu ankoraŭ foje! Ŝi estus taŭga por esti ĉambristino!

– Venu!

– Nu, ne premu mian brakon! Kial vi koleras min?

Mi ne sciis. Mi seniluziiĝis el Nigro. Mi estus dezirinta vangofrapi lin.

 

5.

Tagmeze la sinjoroj hejmenvenis. Kvin hunaj sklavoj akompanis ilin, pene portante iliajn pakaĵojn. Unu el ili pene portis bovidon, la alia farunsakon kaj la tria du leporojn.

La sinjoroj estis gajaj.

– Zeta – diris mia mastro dum mi transdonis la konvalojn – vi ne devas prepari la tagmanĝon – plie kolektu ankoraŭ konvalojn kaj posttagmeze portu tiujn al la reĝedzino.

Post unu horo mi kolektis novan korbon da konvaloj. Kolektitaj estis inter ili ankaŭ violoj kaj herberoj kaj filikoj. Mi faris el tiuj en la korbo belan bukedon. La korbo estiĝis kiel ĉarradgranda fianĉina bukedo.

– Ej, kiome belas! – ĝojis mia mastro. – Portu ĉi tiun belan korbon al ŝi. La korbon mi metis sur mian kapsupron.

– Plie Nigro portu la korbon tien – diris Maksimino. – Ja li estas pli elita, ol Zeta, ja li estas Saraceno.

Mi sentis, ke mi paliĝas.

– Mia sinjoro – mi balbutis humile – mi kolektis la florojn, pro tio mi devas porti tiujn. Ili ne batis min pro la inpertineco. Kial? Mi ne scias. La sinjoroj estis bonhumoraj, ne okupiĝis pri mi. Nur la geservistoj gapis min, ĉefe Nigro. Sed la sinjoroj diris, ke mi pravas, ĉar kiu kolektis la florojn, tiu ricevu la trinkmonon. Kiam mi jam perpiedis, tiam ankaŭ mi ĉagreniĝis. Sed estis jam malfrua. Mi promesis, ke mi ne rigardas al tendo de Ĉat. Inter tendo de familio Ĉat kaj la tendo de la reĝedzino estis kvindek paŝoj. Piedvojo kondukis al tendo de Ĉat. La piedvojo estis kota. Min ne interesas la tendo de Ĉat! – mi pensis. Sed jam mi iris meze de la piedvojo, mi tion pensis, ke mi rigardu unufoje la morto-fraŭlinon. Dum mia vivo mi certe ne povos plu vidi ŝin. Ankaŭ la lunon povas rigardi ĉiu ankaŭ tiam, se oni ne povas atingi ĝin. La korbon mi demetis de mia kapo kaj metis sub mian akselon kvazaŭ mi ripozus. Kaj mi turnis min al la tendo de sinjoro Ĉat. Kaj mi vidas, ke tiu dekkvin jara knabineto, kiu la kukon portis al la infano, nun sekan sablon ŝutas sur la piedvojon. Sed denove ŝi devis porti unun korbon da sablo. Baldaŭe ŝi portis la sablon kaj daŭrigis la laboron. Kaj nun Emeke elpaŝis de la tendo. Ŝi portis saman vestaĵon kiel pli frue. Ŝian hararon longa blanka vualo kovris. Ŝi levas subon de la longa jupo kaj singarde ekiras al mi. Se mi fermas miajn okulojn, tiam ankaŭ nun mi vidas ŝin paŝadi al mi kare. Kaj tiu belega vizaĝeto, tiuj belaj nigraj okuloj, tiuj belaj lipoj... proksimiĝas al mi... Kiam ŝi atingas la kotan parton de la piedvojo, tiam haltas kiel la kapreolo en la arbaro kaj atentas. Ŝi pro tio haltis, ĉar atendis la servistinon por riproĉi: kial tiu malfruis fini la laboron?.

Kvazaŭ iu admonintus min!... Mi komencis disŝuti la florojn sur la piedvojon. Sed mi ne rigardis sur ŝin. La floroj kovris la vojon ĝis ŝtupo de domo de la reĝedzino. Mi ekhaltis. Mi ege ruĝiĝis, mia koro forte batis. Mi ne kuraĝis surrigardi ŝin, kvazaŭ farintus iun malicon kaj mi havas rimorson. Subite mi aŭdis, ke ŝi venis sur la floroj kaj tiam mi rigardis ŝin. Ankaŭ ŝi rigardis min kaj ektuŝis min ŝiaj okuloj. La suno same iras en la arbaron. Radioj de ŝiaj okuloj penetris en mian animon. Mia animo iĝis gaja. Mi rigardis ŝin fascinate, feliĉe, sed malĝoje. Ŝi rigardis min nur momemton kaj poste jam paŝadis sur la ŝtupoj. Mi fascinate postrigardis ŝin. Kiam ŝi foriris, tiam mi pensis, ke iu Huno certe mortigos min pro mia ago. Sed neniu batis min. La rajdistoj nur paroladis, nek la kaduka pordisto okupiĝis pri mi. Tiu opiniis, ke mi plenumas ordonon. Mi ekiris reen kiel iu ebriulo. Fine de la vilaĝo iu infano kriis al mi:

– He! Servisto!

Mi turnis sin kaj ekvidis malgrandan sklavinon, kiu ŝutis la sablon antaŭ Emeke. Ŝi mansignis al mi:

– Ĉu vi parolas hunlingve? – ŝi anhelis.

– Mi komprenas – mi respondis.

La fraŭlino diris, ke venu reen! Ŝi donas al vi ion por via servo. Kaj ŝi ridis.

– Diru al via fraŭlino, ke mi ne estas servisto. Mia nomo estas Zeta.

Kaj mi foriris fierege.

 

6.

Kiam mi hejmenalvenis, tiam jam la sinjoroj tagmanĝis kaj senteblis odoro de la bovid-rostaĵo. Prisko demandis min per sia rigardo, ĉar li estis scivolema. Ni jam tre konis pensojn unu de la alia senparole. Lia rigardo demandis:

– Kion diris la reĝedzino? Ĉu ŝi akceptis volonte la florojn?

Mi neniam mensogis. Prisko ĉiam diris, ke la mensogo estas pli abomena, ol la fieco kaj ankaŭ mi abomenis mensogeman homon.

– La reĝedzino – mi diris ne rigardante en liajn okulojn – ne ja parolis kun mi, sed sendas dankon.

Mi tion atendis, ke la tero tremegos sub mi, aŭ mia lango foriĝos de la radikoj. Sed tio ne okazis. La sinjoroj denove gaje ekparoladis kaj mi sidis embarasiĝante antaŭ la tendo por tagmanĝi havante konsciencriproĉon. Samnokte mi malbone dormis. Ankaŭ mia mastro estas maltrankvila, ekde kiam ni estis en la lando de la Hunoj (en Hunnia)1. Nokte-tage mi maltrankvilis, ekde kiam mi vidis la fraŭlinon. Mi tion kredis, ke mia mastro dormas, sed noktomeze li alparolis min:

– Kian malbonon vi havas? Kial vi ploras? Kiu batis vin?

Pro liaj demandoj mi ege surpriziĝis kaj apenaŭ mi kapablis paroli.

– Ho, ve, mia sinjoro – mi respondis malfacile – mi estas tre malfeliĉa.

– Kiu batis vin?

Ĉar mi ne respondis dum minutoj, li denove demandis:

– Mi promesas, ke kiu ajn batis vin, tiu pentos.

– Neniu batis min, mia sinjoro, nur mi meditis pri mia sorto.

– Ĉu via sorto estas plorinda? – konsterniĝis mia mastro.

– Ne miskomprenu, mia mastro! Via boneco estas mia viviga sunlumo, sed mi ne meritas vian bonecon. Vi vane liberigis min, tamen mi estas malfeliĉa diablo...

Mi ĉesigis mian diron. Mi sentis tion, ke mia mastro miras pri miaj vortoj kaj mi parolas pri frenezaj aferoj. Kaj post kelkaj minutoj mia mastro denove alparolis:

– Mi kredis, ke mi konas vin Zeta. Ja mi vidis vian kreskadon kiel tiun de cipreso, kiun mi plantis, kiam mi akceptis vin al mi. Sed nun mi ne rekonas vin Zeta: ĉar mi ne konas pensojn de via animo.

Li ne parolis plu, sed ekdormis. Kaj mi pensadis pri tio: kion mi mensogu morgaŭ? Mi diros al li, ke mi sonĝis malbonon. Nome iu taŭro pelis min kaj piedpremis. Dume mi rigardis la stelojn tra la malfermaĵo de la tendo. Poste mi vidis, ke iu fraŭlino paŝadas sur la piedvojo portante blankan jupon, ruĝajn botojn kaj alvenis al mi kaj rigardis min kun ŝiaj belaj okuloj.

 

7.

Apenaŭ mateniĝis kiam sonis la korna veksignalo. Maksimino ordonis por ekiri plu. Mi suferis pro sendormeco, sed kunligis miajn littolaĵojn kaj helpis por malkonstrui la tendon. Tamen mi havis kelkajn minutojn por salti en la lagakvon pere de kiu mi povis refreŝiĝi. Poste, ni surĉevaliĝis! Ni rajdis antaŭ la palaco de la reĝedzino. Tamen mi ne tiun palacon rigardis. Antaŭ tendo de familio Ĉat ĉaroj staris. La sklavoj malkonstruis la tendon kaj metis sur longajn stangojn. Sur la dromedaroj tapiŝoj estis. Do! Ankaŭ ili venas! Ili venas samvoje kiel ni. Unue mi ege ĝojis, sed poste provis esti pli saĝa: ĉu mi freneziĝis, ke mi iradu-paŝadu ĉirkaŭ tiu fraŭlino, kiun gardas ekzekuciisto.

Dumvoje mi rajdis pli malrapide, ol la aliaj, ĉiam mi ekhaltis por rigardi: ĉu la fraŭlino venas? Ne estis utila mia saĝumado. Mi ĉiam decidis, ke restas apud mia mastro kaj ne okupiĝas pri la fraŭlino, sed nevidebla martelo batis mian bruston. Almenaŭ ankoraŭ unufoje mi volis vidi ŝin, ke ŝi estu mia sonĝo en mia malhela tombo!

– Ĉu ili venas jam?

Mi denove restis malantaŭe, ĉar volis vidi ŝin. Ankaŭ tiam mi volis vidi ŝin, se mia sorto estos sama al tiu de Del, aŭ se mi perdas spurojn de mia mastro.

Mi rajdis jam tri horojn. La ĉielo estis preskaŭ sennuba, super rivero Tiso[14] cikonioj flugadis. Finfine mi ekvidis la hunajn servistojn kaj la ĉarojn. Antaŭe estis kelkaj hunaj armilhavuloj. La sunlumo brilis sur diamantoj de bridoj de la ĉevaloj kiel la arda fero sur la amboso de forĝisto. Poste ĉaro venis kovrita de veluraj tapiŝoj. La ĉaron tiras kvar ĉevaloj. En la ĉaro sidas sinjorino Ĉat kaj unu kaduka Huno. Kontraŭ ili sidas la sklavino kaj ambaŭ infanoj. Apud la ĉaro Emeke rajdas. Post la ĉaro perpiedas proksimume dudek sklavoj. Mi nur malrapide trotante iris al ili kaj atingate ilin deĉevaliĝis kaj haltis estimplene.

– Kion vi volis? – kriis unu Huno – ĉu vi perdis ion?

Nome ili ekkonis min pri mia romia vestaĵo.

– Jes – mi respondis ĝentile – mi perdis iun tendo-bukon. – Ĉu vi ne vidis tion?

Kiam la ĉaro de sinjorino Ĉat atingis min, mi klinis min ĝisteren. Kiam ili foriris mi levis mian kapon kaj alrigardis tiun fraŭlinon. Ŝi virece sidis sur la ĉevalo kaj ŝia jupo tute kovris la ĉevalon. Sur ŝia kapo estis blanka turbano. Antaŭ ŝia vizaĝo estis blanka silka vualo. Sed ŝi turnis sin kaj forrajdis. Ankaŭ la ĉevalo paŝadis fiere kvazaŭ ĝi scias kiun portas.

Sep ĉaroj sekviĝis, ĉiujn tiris kvar ĉevaloj. Poste venis kvar dromedaroj. La ĉaroj portis la tendojn kaj la dromedaroj la tapiŝojn. Poste venis dudekkvin rajdistoj. Ĉiuj havis grandiozan pafarkon kaj lancon. Per la lanco kelkfoje ili instigis la ĉevalojn. Inter ili mi ekkonis tiun Hunon, kiu portis botojn pretigitajn el cervoledo. Pli malfrue mi trotis post ili kaj serĉis spurojn de la ĉevalo de Emeke.

Post unu horo estis videbla akvo de Tiso. La vojo apenaŭ videblis en la densa herbaro. La Tiso serpentumis sur la ebeno. Kelkloke saliko kovras la akvon de la rivero. Mi estis feliĉa, pro vido de la fraŭlino. Ŝi rajdis antaŭ ni, ŝia blanka turbano kiel lilio. Subite mi vidis, ke ŝi forlasas la vojon kaj sur la kampo ludigas sian ĉevalon, dancigas tiun kaj galopas al la rivero por trinkigi la ĉevalon. Mi sentis min kiel libera birdo. Mi sentis tion, ke la fraŭlino ludas por mia ŝato.

Mi haltis ĉe rando de la salikarbaro. Kaj vere! Mi ĝoje rimarkis, ke ŝi venas al mi. Ŝi preskaŭ flugas. Mi deĉevaliĝis, ĉar volis saluti ŝin. Dume ŝi atingis min haltigis sian ĉevalon. Mi klinis min.

– Sklavo! – ŝi alparolis min orgojle. – Ĉu Zeta estas via nomo?

– Jes, fraŭlino.

Mi ekkaptis la kondukilon de ŝia ĉevalo, ke ne maltrankviliĝu la ĉevalo. Ŝi rigardis min dignoplene, ĉarme. Ŝia rigardo similas al tiu de kaptita pasero.

– Ĉu vi ŝutis florojn sur mian vojon?

– La vojo estis kota – mi ekskuzis min – tie estis granda koto.

– Kial vi ne akceptis la donacaĵon?

– Mi ne meritis tiun. Alie mi ne estas sklavo. Mi servas mian mastron pro amo, ĉar li estis mia patro anstataŭ mia patro...

Mi balbutis dise-mise. Ŝi rigardis trankvile, severe.

– Mi ne povas esti via ŝuldanto. Iru al mia patrino, ĉar mi diris al ŝi vian servon kaj akceptu kion ŝi donas.

– Pardonu min, fraŭlino – mi komplimentis – vian vorton mi plenumas kiel ordonon, sed tiun mi ne povas fari. Se vi ne volas resti mia ŝuldanto, tiam permesu ke mi tuŝu per mia lipo randon de via mantelo.

Ŝi ne respondis. Certe ŝi meditis, kion ŝi respondu. Mi klinis min al ŝia piedo kaj ekkisis ŝian mantelon. Ekvidinte ŝian manon mi ebrie balbutis:

– Ho, estus bone, se ankaŭ tiun belegan feinan manon mi povus kisi....

– Vi estas impertinenta! – kriis al mi furioze. – Vi estas impertinenta hundaĉo! Per sia rajdbastoneto surfrapis mian vizaĝon. Pro tio mi ekŝanceliĝis. La frapo kiel fajro bruligis mian vizaĝon. Mi sentis, sangon flui sur mia kolo.

La fraŭlino fortrotis kaj mi sursidiĝis al rando de la vojo. Mi nur gapis malsaĝe, senpense. Mi sentis, ke ne koro estas en mi, sed iu peza muelrado. Ĉu mi sidis duonan, aŭ unun horon? Mi ne scias. Mi estis embarasiĝinta. Kian malbonon mi faris? Ĉu estas peko por kisi iun manon, por ekkisi manon de iu fraŭlino? La mankiso estas signo de estimo. Mi volis kisi ŝian manon, ĉar ravis min ŝia beleco. Ŝi estus ironta dekstren, mi maldekstren. Neniam ni renkontiĝus plu. Ni forgesus unu la alian.

Mi rekonsciiĝis, ĉar ekaŭdis ĉeval-hof-bruon. Mi pensis, ke mia ĉevalo regalopadas. Sed ne. Mia ĉevalo trankvile paŝtadis sur la kampo. Tiu fraŭlino revenis al mi. Ŝi haltis antaŭ mi. Mi ne rigardis ŝin pro kolero kaj mia kolero estis sama al la fulmo. Mi sentis, ke mi estas homo. Se ŝi estus filino de Jupitero kaj mi estus nur eksvirbovo, eĉ tiam ŝi ne havus rajton bati min.

– Zeta – ŝi diris milde – vi estas bona knabo kaj ne kulpas, pro via malsaĝeco. En mia patrujo aliaj kutimoj estas. Jen ĉi tiu vualo kaj bandaĝu vian vizaĝon.

Kaj ŝi detranĉis pecon el ŝia vualo kaj transdonis al mi. Mi ne respondis, ne rigardis ŝin. Mi ne transprenis la vualon. Ŝi iom staris, atendis, poste forĵetis la vualon, ekspronis sian ĉevalon kaj fortrotis. Mi lasis ŝin foriri. Ŝi ne havas rajton por humiligi min! Min ne interesas ŝia rango. La huna reĝo ne estas mia reĝo. Kaj la hunaj eminentaj nobeloj ne estas miaj eminentaj nobeloj. Se ŝi rekonas, ke ŝi ne volis fari tion, eĉ tiam mi pardonas ŝin. Ja la vundo restas sur mia vizaĝo. Mi ŝataĉas ŝin.

Poste mi promenis al la akvo kaj delavis la sangon de mia vizaĝo. Post nelonga tempo denove aŭdiĝis ĉevalhofbruo. Mi rigardis tien. Ŝi revenis. Ĉu ŝi volas bati denove? Nu, tion mi ne lasas! Mi ekstaris kaj alrigardis ŝin sovaĝe. Ŝi venis al mi.

– Mi revenis, – ŝi diris milde – ĉar vi koleras kontraŭ mi. Mi ne kapablas toleri, ke iu, aŭ io koleru kontraŭ mi. Do... ĉi tie estas mia mano kaj vi rajtas kisi ĝin.

– Dankon – mi respondis fiere – jam mi ne sopiras tion.

La fraŭlino paliĝis, severe rigardis min kaj mi fiere rigardis ŝin. Poste ŝi ekspronis sian ĉevalon kaj forgalopis.

 

8.

Sekvatage tagmeze karavano de Ĉat postatingis nian karavanon. Certe ili ekiris pli frue, sed ankaŭ ni perdis tempon, ĉar iu nia ĉevalo kolapsis. La sinjoroj vicigis la ĉevalojn apud la vojon kaj salutis la familion Ĉat. Mi staris apud mia mastro kaj ne inter la servistoj. Emeke sidis surĉevale kiel hieraŭ: sur ŝia kapo estis ankaŭ nun blanka turbano, sed nun tri ardeoplumoj estis sur la turbano. Kial mi ne estas pentristo por pentri ĉi tiun cignokolan rajdantinon? La ĉevalo estis nerva ruĝbruna ĉevalo. La fraŭlino surportas bluan silkan mantelon kaj trans tiu videblas ĉiuj partoj de ŝia korpo. Sur la kapo estas blanka turbano. Ŝi portas ruĝajn botojn kaj ŝiaj piedoj estas en piedingoj. Mi provis desegni ŝin kaj sur tabulo kaj sur papiruso. Mi estis bona desegnanto sed kiam mi ŝin desegnis, mi ne estis bona desegnanto. Sed mi tiel vidis ŝin kaj ŝian ĉevalon kiel min, kiam mi rigardas en spegulon.

Ili preteririnte nin reciprokis la saluton, Emeke levis sian vualon kaj kapbalancis al la delegitoj. Sed ŝi malvarme rigardis min. Tamen tiam mi ne malamis ŝin. Mi bedaŭris, ke mi ne kisis ŝian manon. Mi sonĝis pri tio, ke mi kisu tiun manon Tio estis belegaĵo!

–  Mi ekkisis vian manon – mi diris al ŝi. – Mi ekkisis ankaŭ vian animon.

Kaj tiu sonĝokiso ekrestis sur mia lipo. Ekvidante ŝin ekaperis en mi la belegeco de la sonĝo. La homa vizaĝo estas tre stranga! Vizaĝoj de ambaŭ ni estis neŝanĝeblaj. Ŝi pensis, ke mia vizaĝo kovras malamon, sed kion kovris ŝia vizaĝo? Poste ni ne postatingis ilin. Dum la sepa tago ni vidis homojn portantajn blankan togon sur la vojo trans iu tritik-kampo.

– Ili estas Romianoj! – Ni kriis ĝoje.

Sed hejme la Romianojn ni preskaŭ surkraĉas. Tio estas fakto, ke ili estis delegitoj de la Okcidentromia Imperio. Kvankam ili estis fremduloj, tamen en Hunlando ni salutis ilin kvazaŭ ni estus infanoj de sama patrino.

– Saluton!

La sinjoroj brakumis unu la alian kaj la servistoj manpremis. La parolado okazis latine.

Ĉefo de la fremdaj delegitoj estis Romulo havante prmitan vizaĝon, pintan nazon kaj brunan haŭton. Apud li estis Romano, la ĉefoficiro havanta tri koloran lipharon kaj estis kara kaj gaja. Finfine Promoto guberniestro de Panonio sekvis, kiu estis kalva dignulo. Ilia misio estis same maldolĉa kiel la nia. Atilo kelkajn argilajn ujojn postulis de la romia imperiestro. Valentiniano estus doninta al li, sed Atilo nur tiujn ujojn postulis, kiuj malaperis okaze de okupo de Sirmjo (Sirmium)[15]. La malaperiginto estis la skribisto, kiu forŝtelis la ujojn de la episkopo de Sirmjo kaj lombardis tiujn ĉe Silvano, uzuristo de Romo. Kiam Atilo eksciis la eventon, la skribiston li palisumigis. Li mesaĝis al Valentiniano: aŭ Silvanon sendu al li, aŭ la argilajn ujojn!

Je ĉi tiu mesaĝo de Atilo portis la respondon la Romianoj. Valentiniano tion respondas, ke Silvano ne-dubeme donis monon por aĉeti la ujojn. La ujoj estas templaj, pro tio li volonte aĉetas tiujn, se povas. Ambaŭ delegitaro gaje parolante alvenis en urbon de Atilo. Mi diris urbon, sed tio ne similis al urboj de la mondo. Tie ne estas temploj, palacoj el marmoro, ŝtonkonstruaĵoj kaj ŝtonvojoj. Tie estas nur du konstruaĵgrupoj, kiuj sur montetoj estas kaj konstruiĝis el ligno. Tiuj havas turojn, sed estas ili ege sveltaj, ventozaj kaj nur kolomboj kaj milvoj povas loĝi ilin.

– Kiuj konstruaĵoj estas tiuj?

– Iu estas domo de Atilo– respondis nia gvidanto kunestime dirante la vorton Atilo – la alia estas domo de ĉefestro de Atilo.

Ĉirkaŭ la palacoj multe da tendoj staras. Ĉu dekmil? Ĉu centmil? Ĉu miliono? Kiu povus nombri ilin? Inter la tendoj staras ankaŭ blankmuraj domoj havantaj kantegmenton. Ili estas nur sunbakitaj argildomoj, kiuj somere tute ne estas loĝataj. Ĉirkaŭ la tendoj estas fojno-staketoj kaj pajlostakoj. Rande de la urbo mi vidis kelkcent forĝistojn. Ili faras konstante hufferojn kaj sagopintojn. Ĉirkaŭ de la metiejoj estas malbonodoro pro la bruligo de la ungoj de ĉevaloj. Sur la ebeno estas multege de la ĉevalaroj, bovaroj, ŝafaroj, porkaroj. Kaj estas multe da hundoj. La infanoj konstante obstakladas antaŭ ĉies piedoj.

La ĉefestro, kiun ni devis atendi, jam alvenis. Sur supro de ties palaco ruĝa flago flagris. La flago anoncis, ke tiu alvenis, sed ankaŭ la Hunoj al ni rajdantaj demandis: kie ni tendumadas. Niaj gvidantoj volis iri kune kun ni en la urbon, sed la sinjoroj proponis, ke ni restu ekster la urbo ĝis iu huna ĉefhomo montras por ni pli taŭgan lokon por tendumi.

Ni haltigis la ĉarojn kaj faris unu tendoflankon defendita loko kontraŭ la sunradio. Tio estis la unua farendaĵo por paroli kun la ĉefestro: kiam tiu akceptas nin? Mia mastro, Rustikoso kaj mi surĉevaliĝis kaj rajdis post nia gvidanto. Tiam mi vidis, ke la urbo de Atilo estas grandioza urbo. Nome la tendoj ne staras strikte unu apud alia. Inter tiuj estas grandaj placoj. Antaŭ la tendoj la sinjorinoj bakas, kuiras, infanoj ludadas kaj kelkaj bestoj paŝtadas. Malantaŭ la tendoj estas fojno kaj pajlostako kaj brulligno arigita. Antaŭ la tendo oni sekigas la vestaĵojn kaj tie estas la paliso por la ujoj. La tendo estas nur dormejo kaj se pluvas, tiam estas rifuĝejo. Tage oni restadas antaŭ la tendo. Tie ludas la infanoj. Tie laboras la virinoj kaj gesklavoj. Ankaŭ la gemalsanuloj tie ripozas, kuŝas surtere sur sovaĝbestledoj. La viroj grupiĝas sur la strato ĉiam ĉevaldorse. Ili ne laboras, nur paroladas, politikas, aĉetadas – vendadas, ĉasadas, konkuradas, faras militajn ekzercojn. Kaj kompreneme ili manĝas – drinkas, sed plie drinkas.

Se du, tri tendoj staras strikte unu apud alia, tiam la familio estas granda. Tie estas la tendoj de la junaj geedzoj. Tie ĉio estas komuna. Irante al la reĝa palaco mi vidis, ke tie la tendoj estas pli ornamaj kaj pli grandaj ol alie. Anstataŭ la stakoformaj tendoj estas kvin-ses angulaj tendoj kovritaj de sovaĝbestledoj, faritaj el lano kaj sur ties suproj, aŭ super la malfermaĵo eblas vidi simbolon, aŭ signojn de la huna ĉizoskribo[16]. La simbolo estas nur bildo: cikonio, ĉevalkapo, stelo, rozo, kruco, cirklo, aŭ aliaj. La simbolo estas surbrodita, aŭ nur estas surpendigita. Ekzemple sago, aŭ virŝafkapo, aŭ huffero. Tiuj simboloj montras la metion. La ŝuisto pendigas sandalon, la ĉarpentisto adzon, la peltisto kampulpelton, la forĝisto ĉevalhufferon. Sed ili ne metas hufferon sur piedojn de la ĉevaloj.

Irante plu ĉirkaŭ la tendoj jam multe da sklavoj svarmis kaj la pompo estis blindiga. Tio ne estas miraklo, ja ĉi tiuj homoj prirabis la duonan mondon!

Inter la rajdantoj estas multe da vunditoj, kies kapoj, manoj estis bandaĝitaj.

Iu rajdanto kriis al nia gvidanto:

– Donu Dio forton, Sarvaŝ![17]

– Kaj sanon – respondis Sarvaŝ – Dank’ al Dio, ke mi vidas vin.

Kaj ili premis manojn kaj paroladis.

– Ĉi tiuj – diris mia gvidanto – nun venis hejmen el la milito, en kiu la Hunoj batalis kontraŭ la Kazaroj.

– Kial vi, – mi demandis – vi ne iris kun ili por batali?

– Oni ne lasis por iri – respondis la Huno – nur la aĉuloj iris, la bonuloj devis resti ĉi-hejme, ĉar Atilo ekiris kontraŭ la Romianoj kaj li deziris ĝuste bonajn batalantojn.

Efike de tio ni ege ektimis.

– Ĉu Atilo volis fari tion?

– Li ne diris, sed ni scias tion. Ĉu la tuta mondo ne estas sub nia potenco? Jam nur la Romia Imperio estas sendependa.

– Ĉu vi tion pensas, ke li kapablas venki tiun imperion? Tiu estas pli granda, ol la imperio de Kazaro.

La Huno tiris ŝultron.

– Tio estas tutegala. La glavo de Dio estas ĉe ni. La glavo de la homo ne povas venki nin.

– Kio estas „Glavo de Dio”?

– Ĉu vi ne konas tiun rakonton? Foje oni elĵetis de la ĉielo unu glavon. Tiun ektrovis bovopaŝtista knabo. Kiam Atilo ekiras en militon, tiam li ĝin kunportas.

– Kiu pruvas tion, ke tio estas glavo de Dio?

– Kio pruvas, ke tio ne estas glavo de Dio?

– Ĉu povas esti, ke tio ne estas glavo de Dio?

– La ŝamanoj scias pli bone, ol ni, ja saman glavon homoj ne kapablas fari. Ĉirkaŭ ĝi bluaj flamoj flagris en la tero, kiam la knabo ektrovis tiun. Sed ankaŭ Kama pruvas, ke ĝi estas ĉiela glavo.

– Kiu estas Kama?

– Li estas nia ĉefpastro, sankta homo. Tiu estas pli sankta, ol via papo.

La paroladon ĝenis la flutosonoj. Inter la tendoj sonis muziko. Iu huna fraŭlo dancigis ĉevalon. Malantaŭ tiu staris tiuj tri muzikistoj kiuj flutludis. La fraŭlo prenis ladbotelon kaj drinkis, kantis. Kelkfoje li haltigis sian ĉevalon antaŭ alia Huno, regalis lin per lia trinkaĵo, poste rajdis plu kaj kriadis plengorĝe.

– Tiu ĉi havas bonhumoron – mi diris al nia Huno.

– Certe li vendis unu sklavon – tiu respondis indiferente.

Sed mi turniĝis tiudirekten, kie la ĉaroj liveris arbfoliojn. Mi vidis, ke la tendojn oni ornamas per la arbfolioj kaj forte akvumadas la vojon. Unu giganta barbaro pene portis surŝultre grandan betularbon. Ĝi estis tiom peza, ke du bovoj povus porti tion malfacile. La arbon oni enfosis apud la vojon. La aero estis bonodora, kion kaŭzis la malseka tero kaj la arbfolioj.

– Skita sinjoro – mi alparolis la gvidanton – kia festo estos?

– Atilo alvenos hejmen tagmeze – respondis li kaj tordis sian lipharon.

– Skito estas via avo! Tiuj estas la skitoj, kiuj tie paroladas sur siaj larĝdorsaj ĉevaloj kaj ne havas barbon kaj lipharon.

Pli malfrue mi eksciis, ke sialande ne ĉiuj Hunoj nomas sin Hunoj, sed laŭ ili nomas sin laŭ sia gento, aŭ familio. Iu diras: „Mi estas Peĉenego.” Alia diras: „ Mi estas Huno.” Foje estas Huno, alifoje Kumano – tio estas tute egala por ili. Aliulo diras: „Mi estas Hungaro.” „Mi estas Kazaro.” „Mi estas Avaŭro kaj tiel plu.” Tamen ili apartenas al la sama popolo. Baldaŭ mi ekvidis de pli malproksimo ambaŭ lignopalacojn. Ambaŭ estas majstraj verkoj de la ĉarpentistaro kaj skulptoarto. Palacoj de Atilo estas pli ornamaj ol la aliaj kaj videblas de malproksimo, ke tiuj estas unu domo. Sed de proksimo tiuj kreas domgrupon. La mezan domon havas la reĝo. Apud ĝi leviĝas la domoj de liaj edzinoj kaj en la kromaj loĝas la neliberaj reĝoj, skribistoj kaj sklavoj. La reĝo havas apartan stalon, sed havas apartajn stalojn la reĝedzinoj kaj ankaŭ la ceteruloj. Sume estas tridek domoj, el inter kiuj dudek domoj estas elitaj. Inter la lignodomoj estas unu sola granda ŝtonkonstruaĵo, kiu ne estas bela, sur ĝi la fenestroj estas alte. Mia mastro miris pri tio, ja li veturis multe da semajnoj, sed ŝtonojn ne vidis. Ni eksciis, ke tiu ŝtondomo estas banejo kaj tiun konstruis iu sklavo el Sirmjo kaj la ŝtonojn oni liveris sur ĉaroj de malproksimo.

Inter la ĉefestrejo kaj la reĝa palaco estas ronda placo, kie oni aranĝas ĉevalkonkurojn.

Sur la placo staras maljuna tiliarbo kaj sub ĝi giganta kvarangulata skarlata ŝtono, pri kio mi eksciis, ke tio estas altaro.

Ĉe angulo de la placo situas unu baskulputo. De tie al oriento komenciĝas larĝa strato. De tie oni videblas salikarbaron. Tie fluas la rivero Tiso14.

Ni trovis la ĉefestron sur korto de la ĉefestrejo. Li sidis ĉevaldorse kaj proksimume al kvindek hunaj junuloj klarigadis ion. La junuloj pompe estis vestitaj. Iliaj vestaĵoj estis el blanka silko. Ili portis ruĝan, bluan, aŭ flavajn mantelojn kun orbutonoj. Sur la kapo de la ĉevaloj estis vualornamoj. Iliaj vestaĵoj estis festaj. Ili staris ĉirkaŭ la ĉefestro kaj post parolo de la ĉefestro ili forgalopis el la korto. La ĉefestro estas dika, malalta, ruĝvizaĝa homo. Lia duulo estis Ĉat, ja li estis pli aĝa frato de Ĉat. Sed li estas pli amikeca, ol Ĉat. Li ekvidis nin kaj rajdis al ni. Li mansignis por ne deĉevaliĝi. Nome ni volis deĉevaliĝi pro nia estimo.

– Mi jam informiĝis pri vi – li diris manpremanta al mia mastro. – Venu al mi, estu miaj gastoj, tagmanĝu ĉe mi. Mi havas multe da laboroj, ja la reĝo alvenas tagmeze kaj mi devas akcepti lin.

Li jam diris reĝon. Mi komprenis ĉiun lian lian ĉiun vorton, nu mi povus esti interpretisto anstataŭ Rustikjo. Sed miaj okuloj atentis la internan korton. Antaŭ la larĝa lignodomo mi ekvidis la familion Ĉat, post kiam iliaj servistoj ĵus depakis la ŝarĝojn de la ĉaroj kaj de la dromedaroj. La bruna sklavineto kriis al la etaĝo:

– Ĉobajĉi, venu jam!

Mi vidis Emeken. Ŝi deĉevaliĝis. Unu sklavo ekstaris mane-piede apud la ĉevalon kaj ŝi paŝis sur lin. Poste ŝi karesbatadis la kolon de la ĉevalo Ĉele[18] kaj poste enpaŝadis la domon.

 

9.

La urbo svarmadis kiel abelujo svarmanta. La sklavoj akvumadis la vojojn kaj ŝutis sur tiujnherbon kaj arbofoliojn. Antaŭ la tendoj la geviroj aranĝadis belformaj siajn vestaĵojn. Kolhararojn kaj vostojn de la ĉevaloj oni pentris per flava farbo. Sur la tendojn oni metis buntajn tapiŝojn. Polvonubo, sterkodoro, sekfoliarodoro estis flareblaj ĉie, tintadoj de tintiloj de ĉevaloj aŭdiĝis. Ni rapidis por atingi la palacon de la ĉefestro. Iu servisto de la ĉefestro kondukis nin sur la etaĝon en grandan ĉambron, el kies fenestro ni povis vidi al la granda placo. Nur de malantaŭ de dorsoj de la sinjoroj mi povis rigardi tiun placon. La svarmado pli kaj pli grandiĝis. Tagmeze la rajdantoj forgalopis de la ĉefvojo, ilian lokon blankvestaĵaj virinoj okupis. La suno jam kulminis kiam el turo de la reĝa palaco voĉo de klariono aŭdiĝis.

Post kelkaj minutoj tri rajdantoj galopis de oriento sur la ĉefstrato kaj haltis antaŭ palaco de la ĉefestro. La ĉefestro baldaŭe antaŭen rajdis. Li portis per oro broditan ruĝan mantelon kaj ruĝan peltĉapon. Sur la peltĉapo estis agloplumo. Proksimume tridek junuloj grupiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis kvin junuloj, sur kies peltĉapoj orringo brilis. La plej juna estis proksimume dekkvar – dekkvin jara, kiu sole portis bluan silkvestaĵon.

– Filoj de la reĝo – diris Rustikjo.

La ĉefestro ekiris kun ili al Atilo. Post kvaronhoro mi aŭdis ĝojjubilon de la popolo, kiu similis al la muĝo de maro, sed poste ĉiam pli kaj pli fortiĝis. Kvazaŭ la tero muĝus pro la ĝojo. Tiam jam el la reĝa palaco proksimiĝis speciala grupo. Ĝi konstistis el virinoj portantaj blankajn silkajn vestaĵojn, sidantaj sur etaj ĉevaloj. Ĉiujn ĉevalojn kondukis paĝio.

La rajdantinoj grupiĝis ĉirkaŭ kaleŝo, kies formo similis al duonjuglando. En la kaleŝo sidis reĝa damo: pala kaj madika sinjorino. Apud ŝi sidis unu dekjara longharara knabeto portante blankan silkon kiel la sinjorinoj. Nur ŝia peltĉapo estis blua, kiu montris lian blondecon. Ŝi estas la ĉefa reĝedzino: sinjorino Rika – sufloris Rustikjo – la nomo de la infano estas Ĉaba. La kaleŝon tiris ok belegaj blankaj ĉevaloj. Ili dancis bele! Sur fino de la kaleŝo ridaĉanta nigra sklavino staris kaj tenis sunombrelon super la reĝedzinon. Rande de la kaleŝo estis floroj, sed ankaŭ inter la stangoj de la radoj estis floroj.

Kiam ili aperis, tiam la popolo ridetante kriadis:

– Benon al vi, Ĉaba!

Nur la Hunoj uzis la vorton „Benon”. La fremduloj kriadas: Vivu, aliuloj: Pacon. La infano Ĉaba mansignadis per sia peltĉapo. Kial oni benas tiun reĝidon? Mi eksciis pli malfrue. Tial, ĉar dum naskiĝo de Ĉaba la pastroj aŭguris, ke la Hunoj disŝutiĝos kiel glumo en la vento post la morto de Atilo. Sed tiu ĉi reĝido savos sian popolon. Oni ne tro kredis la aŭguron, sed ĉiuj amis la reĝideton. Apud la kaleŝo de la reĝedzino inter la feinsimilaj knabinoj rajdis ankaŭ Emeke, kiun mi ekkonis. Flugu mia koro en la ĉielregnon! Ĝi ankaŭ flugis al la kaleŝo ĝis tio ne foriris. Poste la sonĝbildo malaperis. Poste sekvis marŝo de la geedziĝo-festantoj. Ĝia polvo ŝajnas esti ornebulo. Antaŭe rajdas unu liphara, flagon tenanta bravulo. La flago estas granda kaj blanka. Sur ĝi montriĝas aglo brodita per orfadenoj. Ili nomumas ĝin: kurul, aŭ turul[19].

Poste perpieda orkestro proksimiĝas portanta sangoruĝan vestaĵon. Iliaj instrumentoj estas: tamburoj, tarogatoj[20], kun bastonoj sure kun arĝentsonoriloj. La orkestro enhavas cent muzikistojn. Povas esti, ke ili estas Hunoj, sed al la muzikistaj Hunoj oni instruas la muzikon jam de infanaĝo, kaj pro tio oni ne premas iliajn nazojn.[21]

La huna muziko estas kurioza por la romiaj oreloj, sed oni povas bone marŝadi laŭ ĝia ritmo. Mi aŭdis multfoje la festan stratan melodion kaj mi certe sukcesus surpaperigi ties muziknotojn. Apud la muzikistoj kvin-dek jaraj sklavinfanoj saltadas, dancadas laŭ la muziko. Kelkaj uloj ankaŭ ciklosaltas.

Post la muzikistoj rajdantoj aperis brilante pro la survestaĵe portitaj oroj kaj arĝentoj. Ĉe ilia peltĉapo estis verda arbbranĉeto, konvalo kaj tulipo. Ĉiuj iras al la ĉefstrato. Antaŭe staras la hunaj fraŭlinoj kaj sinjorinoj. La fraŭlinoj estas vualkovritaj. Sub la vualo brilas orĉenoj, oraj brakringoj, diamantaj fruntosteloj. Sur kapo de junedzino estas virina felĉapo, sur tiu brodita orpapilio. Blindigas la multaj oraĵoj!

– Benon! – ĉiam pli kaj pli forte aŭdiĝas la ĝojkrio.

Nun aperas granda blanka ĉevalo de Atilo, fiera kvazaŭ ĝi scius, kiun portas sur sin. Apud li, reĝido Ĉaba rajdas, aliflanke rajdas la ĉefestro. Malantaŭ ili rajdas la reĝedzinaro. Poste reĝedzino Rika, poste la nova edzino venas en orkaleŝo. Ŝia vizaĝo ne videblas pro la densa vualo. Sur ŝia kapo estas florkrono, kiu signas, ke ŝi estas la plej juna reĝedzino. Sur la florkrono avelgranda diamanto videblas. La kaleŝon ĉirkaŭstaras la reĝedzinoj kaj korteganinoj. Ili jam ne portas vualon. Mi ekkonis inter ili Emeken. Ŝi estas ege bela! Ŝian ĉevalon unu paĝio kondukas. La vualon ankaŭ ŝi forigis kaj metis ĝin al sia orrimeno. La vualo tre ŝatatas de la virinoj. Okaze de festoj ili portas blankan, sed la elitaj virinoj ĉiutage portas ĝin.

Kiam Atilo atingis vicon de la virinoj, la virinoj komencis kanti hunan kanton. Tio povis esti sama al kanto de anĝeloj enĉielaj. Ĝi estis mirinda!

Antaŭ domo de la ĉefestro sub senfoligita arbo granda tendo staris de edzinoj de la hunaj estroj kaj de iliaj maljunaj panjoj.

Kiam Atilo proksimiĝis al la sinjorinoj, ili antaŭiris lin. La edzino de la ĉefestro tenis enmane pladon, alia sinjorino pokalon. Atilo atinginte ilin, levis la manon al sia peltĉapo kaj salutis ilin. Atilo ankaŭ nun portis simplan grizan vestaĵon, nur lia peltĉapo estis pli alta, ol tiu de tio de aliuloj. Sur la peltĉapo diamanto brilis. Lia ĉevaljungilaro surhavis perlojn, juvelojn, rubinon, smeraldon, kun ŝtoniĝinta koloro de la ĉielarko.

La plado unue estis metita sur arĝenttableton poste du paĝioj suprendonis ĝin al Atilo. La reĝo elprenis el la plado pecon da manĝaĵo. Kio estis sur la plado? Ĉu pano? Ĉu viando? Mi ne scias. Sed la unua peco da manĝaĵoj kaj la unua gluto da trinkaĵoj havis ian gravecon. Povas esti, ke la homoj diris, ke por la hejmenalvenanto la ĉi-hejma manĝaĵo kaj trinkaĵo estas la plej kara.

Ĉiuj ridetis kaj ĝojis, nur la vizaĝo de Atilo estis marmorece sensanga. Dume la kantantaj fraŭlinoj kolektiĝis ĉirkaŭ la reĝedzinoj. Ankaŭ Emeke ridetis. Ŝi ne rigardis min, ĉar la tilioarbo kovris min. Sed ŝia rideto plenigis nian koron per vigleco kaj instigis min same rideti.

En tiu momento mi amis Atilon, la Hunojn, la ĉevalodoron, la feston, la sunon, la teron. Mi estus ŝatinta kisi ĉion kaj ĉiujn. Poste Atilo iris plu kaj postsekvis la geedziĝo-festantaro. Sur ĉiuj ĉevaloj estis kolora vualo kaj sur ĉies peltĉapo estis floro.

La familio Ĉat retiriĝis en la palacon kaj de la balkono rigardis la popolamason. Ni ankoraŭ restis ekstere por rigardi la okazentaĵojn: Atilon akompanis la virinoj kaj personaj gardistoj en la ornamitan palacon, dum la popolo konstante benadis lin sed la homamaso restis sur la strato. En la palaco la virinoj plu kantis. Tiu evento similis al svarmado de abeloj starantaj interne, kiam ili nur la flugilojn osciligas.

Pli malfrue la homoj intermiksiĝis. Inter ili unu maljuna Saraceno faris gajan etoson. Sur bunta mulo li galopis dise-mise kaj per lignoglavo gestadis kaj diverslingve kriadis.

– Tiu estas arlekeno de la reĝo – diris Rustikjo – lia nomo estas Cerko.

Jam pasis tagmezo, kiam la ĉefestro sendis al ni sinjoron Ĉat mesaĝante, ke ĉiuj altabliĝu. Li ne partoprenos la tagmanĝon, ĉar li devas anonci al Atilo pri la militiro kaj pri la akcidento de la reĝfilo. Sed liaj edzino kaj familio estos tie.

– Ankaŭ mi estos tie – diris Ĉat.

Ĉu ankaŭ Emeke estos tie? – demandis mi en mi.

Mia koro kunpremiĝis. Ĉu ankaŭ mi devas stari malantaŭ mia mastro? Laŭ romia kutimo mi devas stari malantaŭ li kaj en mia hararo li viŝis siajn manojn. Mi dezirus diri al li: „Mia sinjoro! Nun mi ne deziras stari malantaŭ vi!” Sed mi ne povis diri, ja la servisto de la sinjoro devas stari malantaŭ sia mastro.

Prisko kvazaŭ kompreninte mian maltrankvilon, vokis min al si mem:

– Post unu horo portu daktilojn en arĝentplado kaj iru al Maksimino. Li forprenos ĝin de vi!

Mi lerte antaŭpreparis la daktilojn metinte ilin sur laŭro-foliojn kaj metinte en la mezon kelkajn florojn. Poste mi lavis min, kombis min kaj ŝmiris mian hararon per odora balzamo. De la mezo de mia kapo mi kombis mian hararon duflanken ĉar la liberaj homoj kutimis agi ĉi tiel. Plie mia mastro prefere riproĉu min pro la balzamo, pli ol viŝu sian manon al mia hararo. Je la unua horo mi portis la etan pladon sur la etaĝon. La pordo de la manĝejo estis malfermita. Oni povuis flari odoron de rostaĵo. En la manĝejo sidis proksimume dudek homoj. Sur la ĉefloko sidis edzino de la ĉefestro, kiu havis multe da juveloj kaj sur ŝia vizaĝo estis hepatmakuleto. Apud ŝi sidis Maksimino kaj mia mastro, poste mikse virinoj kaj viroj. Inter ili estis ankaŭ Emeke!

Mi rajtis stari nur minuton apud la pordo: atendinte mian mastron. Dume mi rigardis al Emeke. Ŝi sidis apud lentuga fraŭlino, kiu palpebrumadis kaj babilaĉis al ŝi. Emeke provis distranĉi kokinfemuron per tranĉilo, kies prenilo estis perlamoto. Emeke estis serioza. Kial? Mi ne scias.

 

10.

Mia mastro ĉiutage skribis la okazintaĵojn kaj aŭditojn. El tiuj skribaĵoj li faros libron, kiu atingos la bibliotekon de la imperiestro. Kompreneble tiujn skribaĵojn mi kopiis en ĝustan formon, ĉar tiuj estis sur papiruspecetoj.

Foje mia mastro diktas, sed alifoje ne. Dum tiu festotago mi skribadis multe pri ĉio kaj ne atendis mian mastron, sed sole komencis skribi. Mia mastro malfrue venis hejmen kaj surpriziĝis vidante, ke antaŭ la tendo sidante mi skribis sur la skribtabulo.

– Vi estas bona fraŭlo. – Li diris laŭdante. – Ĉu vi skribis multon?

Li portis al mi iun papan kukon. En mia infanaĝo li portis al mi kelkfoje bakaĵon dorlotante min. Mi ĉiam ĝojis pro tio, nur nun ne. Ja mi ne estas jam infano!

– Mi skribis lastfoje, – mi diris al li kisante lian manon pro la kuko – ke Atilo marŝas en sian palacon kaj antaŭ la sojlo haltas. La novan edzinon li levas kiel infanon kaj portas en la palacon.

– Legu, kion vi skribis.

Kiam mi legis la priskribon de ĉirkaŭaĵo de la huna reĝedzino, tiam li preskaŭ recitis:

– Tiuj samis al granda blanka kolombaro. La hunaj virinoj estas anĝeloj. Kaj inter ili estas unu, kiu estas ege bela kaj ankaŭ al la tero plaĉas, kie ŝi iras.

– Kia malsaĝeco estas tio ĉi? – Li riproĉis min.

Mi nur balbutis.

– Forviŝu! Ej! Ej!

Li vidis, ke mi treege ruĝiĝis, tial li diris:

– Mia filo, estu saĝa, vi estas nun en tre danĝera aĝo – li diris trankvile – kiam la homa korpo vivas sian florepokon. Multaj papilioj flugadas ĉirkaŭ vi. Gardu viajn piedojn por ne perdi sian kapon, ne lasu vin delogi.

Poste li paroladis plu kun Maksimino. Sed ĝi ne interesis min. Mia spirado iĝis pli malrapida, ol pli frue. Vortoj de mia mastro premis mian bruston: „En ĉi tiu aĝo... korpa florado... gardu la piedojn!”

Li pravis. Animon de Emeke mi ne konas, tio estas nur virina korpo, kiu frenezigis min. Ho, sed tiu virino estas la plej mirinda estaĵo de Dio! Tiun virinon mi ŝategus tiel enspiri kiel la florodoron!

 

11.

Sekvatage ni frue ellitiĝis ĉar volis donacon porti al la ĉefestro de la imperiestro. Mi devis elpreni ilin de la ferkesto. Tiuj estis majstroverkoj: kvin pokaloj, du pladoj kaj kvin teleroj. Sur la pokaloj videblas reliefo: ĉasado de Aleksandro la Granda. Se la kvin pokalojn samtempe oni rotaciis, tiam la ĉasado ekviviĝis: oraj homoj ĉasis orajn sovaĝajn bestojn en ora arbaro!

Ankaŭ la pladoj montras artajn desegnaĵojn. Sur unu estis: Adamo kaj Eva sub arbo, sur alia estas videbla la diluvo. Surrande de la telero montras sin bildoj de dikaj beboj havantaj flugilojn. Per blanka veluro subŝofita cedra kesto estis la ujo de la trezoraĵoj kaj super ili estis la kovrilo konsistanta el kelkaj ulnoj da rozkolora florfigura silka ŝtofo.

Je sunleviĝo mi kaj mia mastro kun Rustikjo kaj tri servisto jam staraĉis antaŭ la pordego de la ĉefestro. Sed la pordego estis ankoraŭ fermita. Vespere ili longtempe amuzis sin. La muziko post noktomezo ĉesis. Emeke certe dancis. Kun kiu ŝi danceblis? Ĉu ili nun dancis unuafoje kune? Fenestrojn de la domo densaj drapiraĵoj kovras. La suno lumigas tien. Bonas, ke tiu fraŭlino ne aperas!

Dum nia tiea atendado venis unu nigraokula Huno. Li estis mezaĝa homo kun riĉe ornamitaj armiloj kun flagrantaj ĉemizmanikoj. Li paŝadis al ni. Surkole kaj bruste orĉenoj kiel al ĉiuj riĉaj Hunoj. Surkape estas alta peltĉapo. Apud ĝi gruoplumo. Liaj lipharoj estis kiel kornoj de bovo. Lia hararo estas aranĝita en tri har-plektaĵoj. Ĉe lia flanko pendas kurba glavo, ĝian tenilon turkiso ornamas. Saman glavon havas la riĉaj Hunoj.

Li ridetas al Prisko.

– Khaire! / Saluton!/

– Khaire! – Saluton – diris ankaŭ Prisko. – Kiu vi estas, ĉar salutas min greklingve. Kial vi estiĝis Huno?

Nome multe da popoloj vivas en tiu urbo, sed estas malmulte da Grekoj. Sed ni nur grekajn sklavojn vidis, kiuj havis hirtan hararon kaj ĉifonan vestaĵon. Sed ĉi tiu estis sinjoro; ja havis multe da oroj.

Tiu Huno haltis kaj ridetis.

– Kial vi demandis tion ĉi?

– Pro tio – respondis mia mastro – ĉar vi salutis min greke. Se vi estus Huno, tiam salutus min hunlingve. Krome ankaŭ sur via vizaĝo vane vi vaksigas viajn lipharojn.

– Do, mi estas Huno – tiu respondis – sed mi naskiĝis kiel Greko. Mia nomo estas Libera-Greko, ĉar en mia sklavepoko mi nomiĝis Greko, aliuloj nomis min Heleno.

Kaj li senĝene suspiris.

– Jes, mia sinjoro, foj-foje malrektas la vojo de ies vivo. Ni neniam povas scii kion ni atingos sur nia vivovojo je nia maljuna aĝo.

Kaj li rakontis, ke oleokomercisto estis li en Istrio. Sed la Hunoj ekatakis tien kaj forrabis lian havaĵon. Oni katenis lin. Li estiĝis sklavo de la ĉefestro, ĉar la riĉajn sklavojn la ĉefsinjoroj tenis ĉe si. Unu kaŭzo el la pluraj estas, ke por ili la ĉefsinjoroj povis postuli grandan elaĉetan monon. Se la parencoj ne aperas, ankaŭ tiam ĉi servisto estas pli utila, pli komprenkapabla, pli saĝa, pli lerta estas ol la kamparana servisto. La prestiĝo de la domo dependas de la kleraj sklavoj.

– Jes – ĝemetis Prisko – la civilizacio estas tirata-trenata ĉi tien, kaj katenita. Ĉi tie la civilizacio estas la servisto de la barbareco!

La Huno levis siajn ŝultrojn.

– Do!... Kion fari se miaj parencoj ne elaĉetis min, elaĉetis min mem la bona Dio! Mia mastro kunportis min en militiron kontraŭ la Kazaroj. Mi brave batalis apud li kaj ricevis grandan kaptaĵon. Per tiu kaptaĵo mi elaĉetis min. Poste hunino estiĝis mia edzino, mi havas infanojn. Se vi povus vidi kiom vivkapablaj infanoj estas ili! Mi rajtas sidi ĉe tablo de la ĉefestro. Pli frue mia nomo estis: Bruto! Nun tiu diras: Kamarado! Tiu estas mia bona amiko. Dank’al Dio, ke mi estiĝis malfeliĉa en Istrio.

Prisko skuis la kapon.

– Se vi estiĝis libera homo, tiam vi estus povinta hejmeniri.

– Kiam ajn.

– Kial vi restis tamen inter la barbaroj?

– Ĉu barbaroj? Hm. Nur laŭ vi estas barbaroj ili. Ili estas pli bona popolo ol ĉiuj aliaj. Ĉi tie ĉiuj povas vivi en paco senĝene en sia domo. Mi faras tion, kion volas fari. Mi ne pagas imposton. Al mi ne venas ŝtata oficisto, aŭ tribunala ekzekutisto.

– Sed vi konstante militiris.

– Sed ĉe ni oni estimas la homon, ne tiel, kiel ĉe la Romianoj. Ĉe vi konstante fluas la sango de la homo. Se vi ne batalas kontraŭ armeoj, tiam kun la rabistoj interbatalas. Se la rabistoj ne batas vin, tiam batas vin la oficialaj rabistoj, la ekzekutistoj kaj la ŝtataj oficistoj. En la Romia Imperio la potenculoj kaj la riĉuloj povas fari ĉion. La justecon oni servas por mono kaj dum la longaj procesoj la advokato kaj juĝisto ĉantaĝas la procesulojn.

Prisko defendis la Romianojn, sed la Huno kapbalancadis kaj mansignis.

– Vi pravas. Sed ankaŭ tio veras, ke kie Dio estas la regnestro, tie sorto de la popolo estas infera.

La Huno estis afabla homo. Adiaŭante li etendis manon por manpremi ankaŭ al mi.

Dum tio la pordegon malliberulo malfermis kaj diris, ke la ĉefestro ekvenas el la palaco. Pro tio ni ne iris en la palacon, sed atendis lin en la korto. Ni ekvidis lin, kiu estis malaltstatura kun kurbaj piedoj. La Hunoj estas malaltaj nur ensele videblas majestaj. Ili piediras kiel la akvobirdoj.

Ni sinklinis. Prisko antaŭpaŝis kaj diris, ke la delegito de la Romia Imperio estas ĉi tie, portis saluton kaj la senditan donacon de la imperiestro en ĉi tiu cedrokesto. La delegito samtempe petis decidi la lokon de la interparolado. Mi interesiĝante rigardis la heroan estron: li estis ridetanta, fidele observem-okula, inteligenta homo.

– Kie? Se la afero estas grava, tiam tuj ĉe mi – li respondis simple – nur iru antaŭen, ankaŭ mi tuj tie estos.

– Nu – mi pensis – ĉi tiuj ne faras grandan ceremonion kiel niaj elituloj.

La ĉefestro ne rigardis la donacojn, nur sendis tiujn al sia edzino. Kaj mi forrapidis, ke Maksimino havu tempon survesti la festan togon. Sed li ne kapablisfari tion, ĉar la ĉefestrotuj aliris nin kaj kriis amikecan bonan matenon. Maksimino komencis diri la salutparolon, sed la ĉefestro sidigis lin kaj li lasis lin paroli nur sidante. Sed li tamen ne lasis paroli tiun longtempe, ĉar ekvidante, ke Maksimino lin laŭdas, interparolis:

– Ne lacigu vin, bona homo. Mi scias kio kaj kiu mi estas.

Poste li kvazaŭ estus familiano rakontis siajn venkojn en Oriento. Kaj li malĝoje diris, ke reĝido Aladar[22] defalis de la ĉevalo kaj unu ĉevalo surpaŝis lian brakon. Maksimino finfine kapablis alparoli dece. Li diris, ke la imperiestro dezirus ligi eternan pacon, sed nur la delegitaroj ne kapablas atingi tiun. Estus bona, se la sinjoro ĉefestro honorus la imperiestron per sia vizito. La trezoroj en la cedrokesto nur estas specimenoj el tiuj, kiuj atendas la sinjoron ĉefestron.

La huna altrangulo palpebrumis kaj kapbalancis:

– Tio estas malfacila afero.

– Sed mia sinjoro – daŭrigis Maksimino – via parolo ne estas babilaĉo kiel tio de la delegitoj. Se vi, venus al ni, tiam eblus fari eternan pacon kaj ligion por ambaŭ imperioj, sed ankaŭ al viaj familioj. La imperiestro restus via amiko ĝismorto kaj de lia ora pomarbo pomoj falus ankaŭ al viaj genepoj.

La ĉefestro neante skuis la kapon.

– Tio ne eblas. Ĉar eksciu, se mi irus tien, tiam mi devus devus paroli kiel reĝo Atilo. Se mi dirus ion laŭ mia opinio, tiam mi forgesus, ke Atilo estas mia mastro kaj la huna popolo kunvivas ankaŭ en la Transmondo.

Li levis la kapon kaj trankvile rigardis nin:

– Kredu min: mi estas plie servisto en ombro de Atilo, ol riĉulo de la Romia Imperio. Mi povas esti pli utila por vi ĉi-hejme. Ankaŭ tio eblas, ke la reĝo koleros kontraŭ vi kaj tiun koleron mi povos turni tion aliflanken.

Poste kvazaŭ li enuiĝus pri la politiko, ĉirkaŭrigardis.

– Ĉu vi volas tendumadi ĉi tie, ja vi estas malproksime de la reĝa palaco kaj ankaŭ emas pluvi kaj ankaŭ la vojo estas kota.

– Ni volis demandi – respondis Maksimino – kie ni povas starigi nian tendon.

– Nenie. Vi ricevis loĝejon ĉe mi. Viaj servistoj havas lokon sur mia korto. Apud la manĝejo estas tri granda ĉambro por vi. Sed niaj sinjoroj ne akceptis la bonvolecon. Apud la palaco ili petis lokon por la tendoj.

La ĉefestro volonte konsentis pri tio. Kiam la ĉefestro foriris el la tendo, tiam unu grupo de junaj virinoj galopis antaŭ nin. Sur ilia ŝultro estis arĝenta sagujo. Mi pensis, ke ili iras por ĉasadi, sed pli malfrue mi vidis, ke ekster la urbo pajacoj estas kaj ankaŭ ili celon pafas. Ankaŭ fraŭloj akompanos ilin. Ies brako estis vundita. Li per peltĉapo salutis la ĉefestron.

– Li estas reĝido Aladar22 – diris la ĉefestro ridetante.

Poste virinoj kaj fraŭloj kuregis post ili, kiuj portis lozajn vestaĵojn. Sur vizaĝo de la virinoj estis vualo. Inter ili estis ankaŭ Emeke. Subite ĉevalo de Emeke sur siajn piedojn baŭmis: povas esti, ke iu tabano pikis ĝian bruston, aŭ la buŝfero vundis ĝian buŝon. Mi ege ektimis. Mi jam vidis saman okazon, kiam la rajdanto defalas de la ĉevalo kaj la piedo de la rajdanto restas en la piedingo kaj la ĉevalo tiras la rajdanton longtempe. Alian fojon la ĉevalo ĵetis supren la malantaŭajn piedojn kaj la rajdanto falis antaŭ la ĉevalon surteren kaj la ĉevalo falis sur la rajdanton.

La ĉevalo de Emeke baŭmis, sed ŝi restis sur la ĉevalo, kiel pantero. Ŝi forte prenis la kolhararon de la ĉevalo kaj ŝia alia mano prenis la kondukilon, per kiu tiris la buŝferon.

– Ĉele, kion vi faras? – ŝi kriis kolere al sia ĉevalo.

La ĉevalo provis saltadi, volis ĵeti sin surteren, sed Emeke prenis forte la kondukilon kaj la ĉevalo trankviliĝis. Emeke restis en la selo, kvazaŭ nenio okazintus. Mi rimarkis, ke Emeke ion faligis.

La aliaj rajdantoj forrajdis. Ŝi ekhaltis. Mi tien kuregis kaj levis el la polvo tiun aĵon: kiu skurĝo estis, per kiu ŝi batis mian vizaĝon.

Mi ne koleris, sed estis feliĉa por kuri al ŝi kaj transdoni la skurĝon.

– Mi dankas, Zeta! – ŝi diris kare.

Ŝi demetis la vualon kaj denove surmetis. Ŝiaj okuloj brilis. Ŝi ruĝiĝis. Ŝi gapis min. Poste surbatis sian ĉevalon kaj forgalopis. Mi ne memoras kiam foriris la ĉefestro. Mia vizaĝo ruĝiĝis ĝisvespero kaj mi aŭdis ŝian voĉon: „Mi dankas Zeta!” Mi pensadis: „Kial ŝi volis montri al mi ŝian vizaĝon?” Povas esti, ke ŝi volis montri al mi sian manon, kiu estas la plej bela mano en la tuta mondo!

 

12.

Do, ni loĝis en propra tendo, sed tutproksime al palaco de familio Ĉat. Tiu palaco – mi jam menciis – estis kontraŭ la palaco de Atilo. Inter la du palacoj estis nur unu terbenketo montranta signojn de hufpremoj.

Mi rigardis kun granda intereso tiun unuetaĝan buntan lignodomon nomitan Palaco de Ĉat. Kvazaŭ la barbara skulptisto estus skulptinta nur por sin amuzi tiun etan birdokaĝon kaj tulipojn nur unu la alian atingantajn kaj inter tiujn li enmetis kelkajn kamomilojn. Antaŭ la enirejo staras du verdkoloraj kolonoj, sed ankaŭ ili konsistis nur el floroj kaj folioj. Poste kvazaŭ tiu kaĝo estus plaĉinta tiom al iu, ke li estus dirinta:

– Faru al mi ĉi tiun domon! Kamomiloj estu la fenestroj!

Matene mi devis okupiĝi denove pri la donacoj.

– Zeta! Elserĉu la cignokolan oran kruĉon kaj la teleron uzatan sub tiu. Krome la tri grandajn rulaĵojn da silko kaj la simioledon. Poste survestu vian festvestaĵon. Ŝutu rozparfumon sur mian togon. Ni iros al la reĝedzino Rika.

Mi ĝoje plenumis la ordonon.

Reĝedzino Rika estas la ĉefpersono inter la sinjorinoj. Ŝia filo estas Ĉaba. Ŝi estas la edzino. La aliaj virinoj prezentas nur la lukson: ili estas vivantaj juveloj.

La sinjoroj cerbumis, ĉu ambaŭ ili iru al la reĝedzino aŭ nur Prisko. Fine ili konsentis, ke nur Prisko iru tien. Li estas majstro de la elokvento. Li demandu: ĉu la romia delegito povas veni antaŭ ŝiajn okulojn por kisi manon? Nu Prisko, Rustikjo kaj mi ekiris. Mi portis en blanka tuko singarde la orajn donacojn, la ceterajn donacojn unu infansklavo portis en cedrokesto. En la korto de la ĉefpalaco ankaŭ tiam svarmis la popolo, multaj homoj surhavis orojn, arĝentojn, brilantajn kirasojn kaj armilojn. Sed ni vidis homojn portante simplajn vestaĵojn. Ili estis la plebo, la granda parto de la popolo konsistis el ili. En unu grupo ni vidis ankaŭ mishumorajn virojn kaj virinojn, el kiuj ni vidis multe en Hun-lando. Ili portas somere tolvestaĵon el kruda kanabo teksitan kaj vintre bestoledon, kiu disvastigas ĉirkaŭ si seban ledo-odoron.

La plebo atendadis antaŭ bunta kolono. Sur flanko de la kolono alte fluganta aglo estis videbla elbatita el kupro, ĉiuflanke de la aglo estis videblaj glavegoj. Ĉe subo de la kolono estis malplena brakseĝo. Je nia demandado la homoj informis nin, ke ni iru al la malgranda unuetaĝa palaco, kiu havis skulptitan barilon kvazaŭ estus sur ĝi lilioj. La pordegon gardis kvar tigroleduloj. Sur la ŝtupo dika sklavo dormetis surklininta sin sur siajn genuojn. Poste tiu anoncis nin kaj kondukis en la palacon.

Enpaŝinte en la ĉambregon, ni jam flaris agrablan odoron. Mi opiniis, ke tio estas mento kaj diantodoro kune. La reĝedzino sidis meze de la ĉambrego sur malalta kanapo kaj junaj damoj sidis ĉirkaŭ ŝi. Mi tuj ekkonis la reĝedzinon, ĉar nur ŝi portis senornaman buterkoloran silkovestaĵon. Kaj ŝi portis samkoloran sandalon. Ŝia griza hararo estis aranĝita siakape en helikformon. La hararo estis fiksita per orbutono, kies figuro similis al juglando. Ŝi povis esti belega sinjorino iam. Nun ŝi estis velkantbeleca altrangulino. Nur kanapo kaj unu tableto estis en la ĉambrego. La muroj estis kovritaj per griotkolora drapo. Sur la planko estas dika lanotapiŝo. Sub la tapiŝo certe povis esti ia molaĵo: alia dika tapiŝo el kokosfibro. Ĉirkaŭ la reĝedzino sidis ne tre belaj virinoj sur la tapiŝo. Ili brodadis. Inter ili estis ankaŭEmeke . Mi ne scias pri kio parolis mia mastro, ĉar tiutage mi ne notis tion en skribon.

Mi nur rigardis Emeke-n. Ŝi portis blankan vestaĵon. Ŝian talion zonis silkŝnurego dika kiel fingro, preskaŭ tia, kian portas la anakoretoj, la sole vivantaj ermitoj. Ŝi portis flavajn sandalojn. Ŝia hararo estis pendanta kiel tio de la anĝeloj. Mi ĝojegis denove vidi ŝiajn sorĉliniajn okulojn kaj la artmaniere skulptitajn lipetojn. Ŝi havis ensine du-spanojn grandan brodkadron. Ŝi brodadis per ruĝaj silkofadenoj kaj orfadenoj. Ĉiuj brodadis samformajn figurojn: sangokolorajn duoblajn tulipojn. La tulipoj havis randojn broditajn per orfadeno.

Ĉiu rigardo fiksiĝis sur nin enpaŝantajn. Poste ĉiuj rigardis la ornamaĵfigurojn sur la donacoj. La helianto kiel ornamaĵo de la kruĉo gajnis pleje ilian plaĉon. Unu fraŭlino prenis tolon kaj per ruĝa kreto provis desegni ĝin. Emeke klinis sin tien por atenti la provdesegnadon. Min ne la fraŭlino interesis, sed tio, kion rigardas sur la desegnaĵo Emeke. La fraŭlino desegnis la mezon de la helianto, sed la florpetalojn desegnis unu post la alia. Unu florpetalo estiĝis pli granda ol necesus.

La fraŭlinoj ridis kaj ankaŭ la reĝedzino ridetis rigardante tien.

– Kontraŭe ĝi estus bela, sed ĝia mezo estu kaŝtankolora kaj la florpetaloj sulfurflav-koloraj. Sed unue ni vidu la desegnon?

– Kiu volas desegni ĝin?

Mi ruĝiĝis.

– Mi desegnus ĝin, se via moŝto permesus.

Prisko konsterniĝis pro mia malkonveneco. Sed la virinoj ne konsterniĝis pro tio. Kaj mi tuj prenis la tolon kaj la ruĝan kreton. Mi surgenuiĝis sur la tapiŝon kaj komencis signi per punktoj du cirklojn per tremetantaj manoj. Pro la scio, ke min atentas Emeke, mia tremado ĉesis kaj mi ĝojis, ke mi povas montri al ŝi ion el mia scio. Baldaŭe aperis la heliant-floro kaj la virinoj aplaŭdis.

– Kiom lerta vi estas fraŭlo! – laŭdis min la reĝedzin.

Kaj ŝi pere de Prisko interpretigis:

– Mi envias vin pro ĉi tiu sklavo!

Mi denove estiĝis ruĝa. Mi alrigardis mian sinjoron atendanta, ke li plibonigos vortojn de la reĝedzino: „Sinjorino, tiu ne estas sklavo, sed estas libera homo!” Sed mia mastro diris ion alian:

– Mi estus feliĉa, se mi povus donaci lin al Via moŝto, sed li estiĝis plenkreskulo de sia infanaĝo apud mi kaj li estas plie mia filo, ol mia sklavo. Sed se vi ordonas al li desegni, tiam li desegnu dum nia ĉi tiea restado.

– Ĉu vi kapablas desegni ankaŭ ion alian? – Alrigardis min afable la reĝedzino.

– Ĉiaspecaĵojn, mil specialaĵojn mia sinjorino – mi respondis kvazaŭ mia kapo turniĝus pro la ĝojo.

Emeke mirante rigardis min pro tio kaj mi sentis grandegan feliĉon.

– Nu, estas bone por unu horo mi senigas vian mastron de via servo.

Prisko klinis sin kaj kun Rustikjo foriris. Mi restis surgenuante inter la virinoj. Mi neniam desegnis al sinjorinoj laboraĵojn, nur literojn en biblioteko de la imperiestro kaj hejme. Kiam niaj skribistoj kopias libron, tiam la unua litero estas bildo. Tiu estas ĉefe ia floro. La skribisto unue desegnas tiun per stano, poste koloras ĝin per orfarbo laŭ sia imago.

La hunaj desegnaĵoj estas bagatelaĵoj kompare al tiuj, kiujn mi kapablas desegni.

– Ĉu Via Moŝto permesas desegni konvolvulon?

– Kompreneble! Ĉion, kion vi kapablas desegni.

Kaj mi desegnis al ili konvolvulon, grimpanta al herbotigo, kiu kliniĝas sub ties ŝarĝo. Mi desegnis sur tiun kvar florojn el kiuj du estis ankoraŭ burĝonoj kaj du estis jam ekflorintaj floroj. La korformaj folioj ĉe la pinto de la ŝoso malpliiĝis.

La desegnaĵo plaĉis al ili.

– Ĝi estas belega – ili diris kaj laŭdis min.

El ĉiuj laŭdoj mi elaŭdis nur unu mallaŭtan voĉon de Emeke: „Belas.”

–  Ĉi tiu vorto tiel muzikis miaanime dum la tuta tago kaj ankaŭ nokte kiel abelo super la floro.

– Moŝta Sinjorino – mi diris humile – ĉi tiun floron estus inda por kudri per lilakolora silkfadeno kaj la foliojn per verda fadeno.

– Anstataŭ la folioj desegnu florojn.

Mi miris pri deziro. Mi vidis pli malfrue, ke la Hunoj sur la ornamaĵoj pli bone ŝatas la florojn, ol la foliojn. Tia estas la huna gusto. Mi ŝanĝis mian desegnaĵon. Mi desegnis tiujn florojn, kiujn oni povas rigardi deflanke kaj la suban floron desegnis kiel velkinta.

Denove ĉiuj rigardis la desegnaĵon kaj admiris ĝin. Krom Emeke ĉiuj sidis ĉirkaŭ la reĝedzino, nur Emeke staris kaj rigardis la desegnaĵon. Mi silente rigardis ŝin. Ŝi portis blankan vestaĵon kaj ĉirkaŭ la kolo silkotukon. Ŝia vizaĝo estis persikokolora. Ŝiaj oreletoj estis frago­ruĝaj, ŝia nazeto estis blanka kaj rekta kiel tiuj de marmoraj disinjorinoj. Sur sia maldekstra vizaĝo estas eta lentoforma makulo. Tiu lenteto beligis ŝian vizaĝon! La biblia Esavo vendis sian plej sanktan rajton – la ununaskitecon – por unu plado da lentoj. Tiu estis azeno! Mi por unu lento-semo ĵetus mian vivon al la morto! Kaj oni diris, ke mi estas saĝa homo.

Emeke alrigardis min por ekzameni kaj post minuto ŝi ekparolis:

– Kial vi desegnis velkintan floron? Ja tio estas malĝoja.

Ŝi ruĝigis min kaj apenaŭ mi kapablis respondi:

– Ekzistas tia floro mia fraŭlino, kiu aspektas velke sed je efiko de la matena roso kaj sunlumo ĝi tuj reviviĝas.

Ŝi pensante rigardis min kaj ekridetis:

– Do, desegnu tiel, ke ĝi estu vivanta.

Nun oni portis al la reĝedzino korbon da ĉerizoj. Al ĉiuj fraŭlinoj ŝi donis unu mankavon da ĉerizoj. Mi tiam finis la desegnaĵon.

– Nun jam vi povas fini la desegnadon – diris la reĝedzino kare – morgaŭ venu denove.

Petu vian mastron, lasi vin veni ĉi tien. Tenu vian mankavon!

Kaj ŝi ankaŭ al mi donis mankavon da ĉerizoj. Ŝi havis patrinan bonecon. Sed en tiu ĉi momento mi ne sentis ŝian bonecon. Ĉu ŝi povas subaĉeti min? Kaj antaŭ Emeke ! Mi foriris kaj donis la ĉerizon al infano ludanta ekstere.

Sur la korto multe da homoj rigardis ion atenteme.

– Kio okazas tie? Mi vidas Atilon sidante sub la kuproagla kolono. Ĉiuj rigardas lin.

Tie estas ankaŭ mia mastro kaj Rustikjo, Libera-Greko kaj la hodiaŭaj delegitoj.

– Juĝado okazas – respondas mia mastro – la reĝo juĝas pri iu.

Tiu sceno estas iomete antikva, kiam ĉefo de la popolo sidas en kamparana seĝo. Li estas tute trankvila. Antaŭ li staras du maljunuloj kaj du junuloj. Ili estas la plendantoj. Unu parolas. Surtere proksimume kvindek maljunuloj sidas aŭ kaŭras kaj malantaŭe staras scivolemaj homoj. Sur ilia kapo ne estas peltĉapo. Sur la kapo de la reĝo estas ĉapelo havante larĝan randon, sur ĝi estas agloplumo.

– Nome ĉi tie vivas la kutimo – klarigis mallaŭte Libera-Greko, – ke la diskuteblajn aferojn la familioĉefo aranĝas: la patro, aŭ avo. Se du familioj ne kapablas interkonsenti, tiam ili elektas – el la najbaraj familioj ĉe la patro, aŭ avo – sendependan homon. Se nek tiu kapablas juĝadi ĝuste, tiam estas petata la reĝo juĝi. En pacaj tempoj preskaŭ dum ĉiuj antaŭtagmezoj li estas ĉi tie. Li aŭskultas la diskutantojn, faras kelkajn demandojn kaj diras juĝon. Ankaŭ nun estas granda proceso. Iu junulo portis sklavinon el Kazar-lando kaj ĉi-tie vendis ŝin por unu ĉevalo kaj dek oraj moneroj. Sed sekvatage la sklavino mortis kaj la Huno nun postulas reen sian ĉevalon, dirante, ke la sklavino estis malsana.

Ni aŭdis parolon de la avo.

– Grandsinjoro mia! La knabino estis sama al la farunaĵo. Mi tuj diris al mia nepo, ke tiu knabino estas malsana, dirante, ke li estis freneza doni la ĉevalon pro ŝi. Mi riproĉis lin, dirante, kial li aĉetis la knabinon, ja ankaŭ senpage li povus akiri ŝin.

– Sufiĉas – diris la reĝo.

Ili restis en silento. Atilo denove ekparolis.

– Falko, ĉu vi vidis, ke la knabino estas pala, kiam monon kaj ĉevalon vi prezentis pro ŝi?

La fraŭlo hezitis kaj respondis:

– Mi vidis, sed la morton mi ne vidis en ŝi.

– Kiu vidis tion? Tiu alparolu, kiu vidis en ŝi la morton!

La homamaso restis en silento. La reĝo denove alparolis:

– Vi aĉetis la knabinon kaj aĉetis ŝian malsanon. Bravulo Apro[23] haveblas la ĉevalon, sed pro estimo li redonu la dek orajn monerojn, ke vi ne havu trioblan damaĝon.

La diskutantoj senvorte foriris. Ses homoj ekstaris kaj el inter ili la plej maljunaj tusadetis. Iu tordis unu fojon sian lipharon.

– Mi, mia sinjoro, estas peltisto kaj mia patro kaj mia avo estas same tiaj. Ĉi tiu aĉetis de mi tigroledon, kiu estis prilaborita.

– Sed tio estis jam alia afero. Ni foriris de la loko de juĝado. Ĉe la pordego ni vidis bravulon Apro, kiu transdonis al Falko la dek orajn monerojn – pro honoro.

 

13.

Sekvatage la delegitaro tagmanĝis ĉe Atilo. Ankaŭ mia mastro estis tie. Mi denove iris al la reĝedzino. Ĉe la pordego mi renkontiĝis kun eta vartistino de Ĉat kaj kvazaŭ ni estus malnovaj gekonatoj ŝi diris al mi:

– Ĉu vi ne estas Itala?

– Ne – mi respondas mirante pri tio.

– Ĉar mi estas Itala. Mia patrino estis Itala virino kaj mia nomo estas Ĝiĝia.

Mi pensis, ke tio estas malbela nomo. Sed la knabino daŭrigis.

– Mia patrino estis sklavino de familio Ĉat kaj ĉi tie naskis min. Sed pasintjare ŝi mortis. Ŝi ripozu pace!

Ŝi krucosignis sin kaj eklarmis.

– Min tio ne interesas – mi ekmurmuris.

Ŝi ruĝiĝis. Ŝi kovris per manoj sian vizaĝon kaj ektimante palpebrumis. Ĝustadire ŝi estis malagrabla figuro ŝajne kiel jupon portanta knabo kaj havanta infanodoron.

– Kion vi deziras? – mi demandis pli milde.

– Nenion – respondis ŝi malĝoje.

Mi iris plu, ja mi rapidis al la reĝedzino. Samaj virinoj estis tie kaj tri aliaj. Nur Emeke malestis. Mi desegnis malbonŝate. Kie estas Emeke? Ĉu ŝi ĉasadas? Kun kiu ŝi ĉasadas? La virinoj denove gapis miajn desegnaĵojn kaj laŭdadis tiujn. Sed jam mi ne ĝojis al iliaj laŭdadoj tiome kiel pli frue. Mi kuraĝe rigardis ilin. Mi deziris vidi inter ili iunpli belan, ol Emeke, por ke mi ne okupiĝu nur pri ŝi. Sed Emeke estis la plej bela. La hunaj virinoj estas pli malbelaj, ol la grekaj virinoj, inter ili Emeke estas la plej bela. Ŝi estas la plej bela kiel inter la steloj la vesperstelo. Mi ofte rigardis iun kvardek jaran dikan sinjorinon. Ŝi plaĉis al mi, ĉar ege bonguste ridis. Dum grandaj ridadoj ŝi provis kovrii siajn lipojn, ĉar ŝi havis unu dentmankon.

Pli malfrue mi eksciis, ke ŝi estas la pli aĝa edzino de la ĉefestro!

Tagmeze oni enkondukis la malgrandan reĝidon, Ĉaba. Li estis beleta, brilokula infano. Lia nazo ne estis enpremita21. Certe li estis en banejo, ĉar lia hararo estis malseka. Li portis tindrokoloran silkovestaĵon. Li havis kuloton kaj sandalon. La reĝideton ĉiuj virinoj ekkisis. Sed li nur sian patrinon. Kaj poste li tuj ekstaris apud mi: interesiĝante li rigardis la dianton, kiun mi desegnis.

– Kiu vi estas? – li demandis min kun infana kareco.

– Mi estas Greko – respondis mi ridetante. – Mi devenas de malproksima loko, kie komenciĝas la lando de la fabeloj.

Efike de tio li pli bone gapis.

– Ĉu vi vidis feinon?

– Mi vidis.

– Ĉu vi vidis, Baba Jagan alinome la fernazan akuŝistinon[24]?

– Ankaŭ tiun. Ĉu ankaŭ la sep kapojn havantan drakon?

– Ankaŭ drakon.

– Ĉu vivantan?

– Vivantan, sed ĝi estis nur unukapa.

– Ĉu unu kapon havantan? Ĉu ĝi ĵetadis flamon?

– Jes.

– Ĉu ĝi ĵetadis ankaŭ rokojn?

– Ne.

– Kion ĝi ĵetadis?

– Teleron al sia mastro.

Ĉaba mirgapis. La virinoj ridis. La edzino de la ĉefestro ne kapablis kovri la mankon de sia dento. Ankaŭ la reĝedzino ridetis. Ŝi ekkaptis sian filon kaj ekkisis lin.

– Iru! Atendas vin via ĉevalo. Poste ĉe la tagmanĝo ne iru al la fremduloj, ne karesu ilian barbon kaj ne prenadu ilian orĉenon. Sidu apud vian patron kaj kondutu serioze kiel via patro. Ĉaba denove alrigardis min, poste oni forportis lin.

Finfine ankaŭ mi povis foriri. Mi ĉirkaŭiris la domon de Ĉat, sed la huna knabino nenie videblis. Mi iris ankaŭ al la reĝa palaco. Tie multe da batalantoj restadis en diversaj vestaĵoj. Unu batalanto portis bizonkapledan peltĉapon kun kornoj de la besto. Kiu vidis lin timis de la kornobato. Li estis sarmata batalanto kiel delegito. Tiutempe mi ne konis Sarmatojn.

Sur ŝtupo de la palaco du grizhararaj liutistoj enuiĝis vestitaj en sangoruĝajn silkajn vestaĵojn. Ili plektris, agordadis siajn instrumentojn kaj fojfoje rigardis al la pordulo. Per festa kortuŝiteco ili atendis la momenton, ke ili povu enpaŝi la palacon. Jam estis posttagmezo, kiam la sinjoroj elvenis de la manĝejo.

– Nu, ĉi tio estas neforgesebla! – entuziasmiĝis Maksimino.

– Ĉi tio estas amirinda! – kapjesis mia mastro.

– Tio estas bona ankaŭ en sonĝo! – balbutis la kapitano.

Ilia vizaĝo estis ruĝa kaj la kapitano ankaŭ ŝanceliĝis. Prisko tuj sidigis min por priskribi okazintaĵojn de la tagmanĝo. Sed Maksimino ĉiam interparolis dum la diktado.

– Ho, kia admirinda reĝo estas ĉi tiu! – li entuzismiĝis. – Ho, se la imperiestro ekaŭdos, ke Atilo manĝas el lignotelero kaj trinkas el lignoglaso!

– Ĉi tio estas nur fi-e-re-go! – kriaĉis la kapitano, kiu estis sufiĉe ebrieta – sed tio ne estas malbono, ĉar al mi plaĉas la orgojleco en la soldato.

– Pri kia fierego vi parolas? – riproĉis lin Maksimino. – Ne estas fierega, kiu sidas inter siajn popolanojn por juĝi en malnobla procedo pri ĉevalo.

– Sed li malestimas la oron!

– Provu tion donante al li sakon da oraĵoj!

– Ĉi tiu barbaro estas saĝega! – ankaŭ mia mastro kapbalancis. – Mi diras opinion pri la homoj laŭ ilia rido: la ŝuisto ridaĉas, la sciencisto ridetas, sed Atilon mi ne povas iel klasigi, ja li ne ridis pro ŝercoj de lia amuziganto Cerko.

Je tio la sinjoroj ekridis. La kapitano ŝanceliĝante, foriris en sian tendon por dormi.

– Nu, mi ne scias, kien vi vicigas min – diris Maksimino – sed mi preskaŭ sufokiĝis pro la rido pri tiu amuziganto nomita Cerko.

– Ĉiuj memforgese ridis – ĝentiladis Prisko – nur Atilo estis serioza en la tuta societo.

– Mi ŝatus scii nur tion: ĉu por li tute ne estis ridinda lia plezuriganto, aŭ li tute ne volis ridi? – kaj li pripensante skuis la kapon.

Maksimino ne komprenis. Li vidis Atilon same kiel korpan homon, sed laŭ Prisko Atilo plie estas anima homo. Tiutage mi ekvidis la diferencon inter ĉi tiuj du homoj.

 

14.

Sekvatage pluvis. La Hunoj inversigis la ledojn sur la tendoj kaj sur si por ke estu ekstere la haroj. Kvazaŭ mi estus en urbo de la ursoj. Sed ankaŭ nun estis multe da homoj antaŭ kaj ĉirkaŭ la reĝa palaco. El mia tendo mi povis vidi la domon de Ĉat. Mi vidis, ke Emeke aperis ĉe la pordo portante malvastan larĝan cignopluman mantelon kaj sursidis altan grizan ĉevalon. La ĉevalon kondukis mallongkola virsklavo, kiu kuris ĝis la palaco de la reĝedzino. Ankaŭ mi volis rapidi tien. Mi lavis min, survestiĝis kaj ŝmiris min. Ankaŭ mi surĉevale iris, ke ne kotiĝu miaj sandaloj. Mi lerte saltis sur la lignoŝtupon kaj ligis la ĉevalon al unu kolono.

En la ĉambrego kun du fraŭlinoj estis la reĝedzino, kiu mirante rigardis min.

– Ĉu vi venis desegni? La ĉielo estas nun nuba, sed restu, eventuale la ĉielo sennubiĝos.

La reĝedzino sidis surkanape kaj unu ordinara argilujo estis sur ŝia sino. Sur la tapiŝo kuŝis dise – mise oraj juvelaĵoj, orĉenoj, perloj, broĉoj ornamitaj per juvelŝtonoj, brelokoj, butonoj. Kial gardis la reĝedzino tiujn trezoroj en unu ordinara argilujo kaj ne en arĝentpokalo, aŭ en ornama kesto? Mi ne scias. Povas esti, ke pro superstiĉo. Eblas, ke pro kutimo, kiu devenis el tiuj praaj tempoj, kiam en akvo, en tero estis kaŝitaj la trezoroj.

Emeke sidis ĉe la fenestro kies fiŝvezikoformaj vitrotabuloj[25] en la nuba vetero similis glacitabulojn. La reĝedzino kaj la virinoj viŝadis, brosadis, briligis la juvelaĵojn. La reĝedzino prenis larĝan orrimenon. Ĝi estis ĉeno de batitaj ormorusaj folioj. Inter la folioj koralfruktoj.

– Ĉu vi vidis jam ĉi tiom da trezoro? – demandis la reĝedzino, kiam mi alrigardis la artan orrimenon.

– Mi vidis ĉe niaj oraĵistoj similajn al ĉi tiuj – mi respondis – sed ne tiel belajn. Mi havas ankaŭ pli belajn, – diris la reĝedzino – sed, kvazaŭ nun pli heliĝus, do provu desegni ĉi tiun ĉenon, ĉar eble bona estos ties desegnaĵo kiel brod-modelo al nova brodaĵo.

Mi divenis, ke la reĝedzino donacon volas doni el inter ŝiaj juvelaĵoj al la nova edzino. La nova edzino post la geedziĝa festo dum la nova luno vice vizitas la malnovajn konatinojn. La reĝedzino tiam transdonos la donacon.

Reĝedzino Rika estas silenta malĝoja sinjorino. Ŝia kapo similis al velkanta floro. Ŝi ne estis parolema, sed kiam parolis ŝi gaje ridis. Tiam malantaŭ mi staris Emeke, pro kio mi povis rigardi rigardi Emeken, sed se Emeke estis malantaŭ mi, tiam mi rigardis la reĝedzinon. Mi vidis, ke nazo ŝia estis iome longa. La virino dentomanka havis mallongan nazon. Nazo de Emeke estis gracia. Laŭ mi la longnazaj homoj estas pli melankoliaj, ol la mallongnazaj homoj. La mallongnazuloj estas pli gajaj. Kia kontakto povas esti inter la nazo kaj la animo? Fakto estas, ke ankaŭ Emeke plie serioza estas ol gaja.

La reĝedzino plezure rigardis unu diamantan eburbrakringon kaj subite turnis sin al mi:

– Kian brakringon portas la grekaj virinoj?

– Ĉiuspecajn – mi respondis singarde – ĉiu tian, kian ŝi havas, ĉar nia lando jam ne estas riĉa.

– Ĉu ili portas kolĉenon?

– Ne. Ĉe ni nur la viroj portas kolĉenon. La virinoj nur perlo ĉenon portas, sed nur okaze de festo.

– Kion portas la grekaj fraŭlinoj? – demandis Emeke. – Ĉu belaj estas la grekaj fraŭlinoj? Ĉu ili portas saman vestaĵon kiel ni?

– La grekaj fraŭlinoj havas nigrajn okulojn, nigran hararon kaj blankan haŭton – mi respondis – kaj pli malbelaj estas ol la hunaj. Ilia vestaĵo estas senformaj, sed ili bele aranĝite survestas tiujn.

– Kiel? – demandis samtempe ĉiuj virinoj.

– Ili portas silkoĉemizon kaj blankan jupon, kiu atingas preskaŭ la genuojn.

– Ĉu la jupo ne atingas la genuojn? – Demandis ili tre surpriziĝante.

– Povas esti, ke ne.

La virinoj ridis kaj mi vidis, ke ili ne komprenas min.

– La junulinoj portas tiajn. La supra vestaĵo kovras la krurojn. Ĝi estas malvasta lanovualo, kiun ĉe ŝultro kunligas agrafo. Somere ili ne portas jupon, la ĉemizon ili kunligas ĉe la talio per silko, aŭ per veluro, aŭ per orĉeno.

El la virinaj ridoj mi vidis, ke ili ne povas imagi kiel aspektas tiuj.

– Moŝta Sinjorino Mia, tiu granda tuko estis bela vestaĵo kion porti oni povas multmaniere. Tiu alpremiĝas al la virina korpo per facilaj faldaĵoj kaj lasas rigardi formojn de la virina korpo. La ĉemizon somere ili portas surŝultre, la brakoj estas nudaj kaj nur la brakringo estas sur tiuj. Ili portas sandalojn. Okaze de festoj sur la sandaloj estas rozkoloraj rubandoj.

– Ĉu iliaj piedoj kaj brakoj vintre estas nudaj?

– Vintre ne. Vintre nur iliaj vizaĝoj kaj manoj estas videblaj. Sed somere ankaŭ la malbelegaj virinoj estas belaj se ilia staturo ne havas difektaĵon.

La reĝedzino diris al la pordistino:

– Portu al mi unu blankan lan-litkovrilon. Vidu mi tiun grekan kostumon.

Oni portis malpezan lanan-littukon. Surmetante mi devis montri, kiel oni portis tiun somere okaze de vento, pluvo kaj en bona vetero, en teatro, ĉe manĝado kaj vintre ĉe la talio. Mi devis iradi tien kaj reen antaŭ la virinoj. Vidantaj la prezenton ili ridis, aplaŭdis. Sed ne mi plaĉis al ili, sed la imagita greka virino.

Poste mi devis desegni la hararanĝojn, sed tio ne sukcesis kaj oni petis montri tiujn sur hararo de Emeke, kaj kiel oni faras la altan frizaĵon surkape. Miaj manoj tremetis, kiam mi prenis hararon de Emeke, kaj apenaŭ mi estis kapablis fari tion. Poste Emeke trairis en la alian ĉambron por rigardi sin en la granda spegulo. Sed ŝi tiom longtempon restadis tie, ke la reĝedzino malpacience kriis al ŝi:

– Emeke! La spegulo rustiĝos!

Poste ŝi revenis kaj ni gapis ŝin. Nur unu ĝis genuoj atinganta ĉemizo kaj unu blanka jupo estis sur ŝi. Sur ŝiaj ŝultroj blanka littuko estis, kiu kovris ŝian sveltan talion. Mi vidis jam nudajn brakojn kaj piedojn, sed ekvidante ŝin mia kapo turniĝis pro ŝia beleco. Ŝia tuta korpo similis al blanka floro kvazaŭ ŝi estus blanka narciso. Ŝi iradis tien kaj reen en la ĉambrego kaj poste haltis antaŭ mi:

– Ĉu ĉi tiel aspektas la grekaj fraŭlinoj?

– Ho, ve, se ili estus ĉi tiaj.

– Kion kroman mi bezonas en mia kostumo?

– Du perlajn orelringojn, mia fraŭlino, kaj ventumilon el palmofolioj.

Emeke nun turnis sin al la reĝedzino:

– Ĉu mi estas bela, Grandsinjorino Moŝta?

– Vi estas bela, mia infano – ridetis la reĝedzino – estu tiom bela ankaŭ via vivo kiel vi.

Emeke kisis la manon de la Granda sinjorino, poste iris en la alian ĉambron por ŝanĝi siajn vestaĵojn. Poste ŝi revenis, sidiĝis kaj komencis kudri desegnaĵon de mi desegnitan.

– Kantu, Emeke – petis la reĝedzino – hodiaŭ mi havas agrablan tagon kaj tio estos bela fino.

Emeke formetis la brodaĵon kaj afable ekkantis:

Verdiĝis la kamp’. Burĝonis la arbaro.
Forlavis la vojon la printempa pluvo.
Ĝi forlavis spuron de mia karulo:
estanta plej kara inter la junuloj.”

Ŝi kantis mallaŭte, malĝoje ridetante, meditante kvazaŭ la de ŝi kantita historio muldiĝus sur ŝiaj lipoj. Poste apogante sian kubuton sur la brodkadron ŝi daŭrigis kapon balancante:

Pezkore mi atendas la printempfinon!
La printempfinon, rikolton de tritiko,
La plenfloradon de flor’ de helianto;
Hejmenturniĝon de mia junbravulo.”

Ĉi tiu estis malĝoja kanto kaj unue mi ne komprenis. La hunaj kantoj similas al disfalinta perlovico, kiu estis malbone kunligita. Emeke daŭrigis la kanton:

Velkis la kampo. Falas la arbfolio.
Revenas la armeo el fremda lando.
Nur unu mi atendas, nur tiun fraŭlon
li ne revenis, restis en fremda lando.”

„Ĉu en ter’, ĉiel estas bravul’ Tarna, vi?
Kie ajn estas mia roz’, venu al mi!
Portu min eĉ en la ĉielan patrujon
aŭ kuŝigu en vian nigran tombliton.”

„Lunlumnokte kiu aŭ kio frapadas?
Elvenu mia kolomb’: nun mi ĉe-estas!
Mia blankĉevalo silente galopas,
kiel aŭtuna ventet’ vespersusuras.”

„Survestas la fraŭlino la festan blankon,
Rosmarenkronon ŝi metas sur la kapon.
Matene ŝi troviĝis morta ĉe vojo:
vestita en ruĝbotoj kaj festblankaĵo.”

La finon de la kanto ŝi kantis jam kun okuloj malsekiĝintaj kaj ŝia kapo kliniĝis. Okuloj de la reĝedzino same eklarmis.

– Malfeliĉa Rozalia! – Ŝi diris. – Ĉu ŝi ne povis trovi alian fraŭlon?

– Ekzistas tiaj fraŭlinoj, mia Grandsinjorino – respondis Emeke – kiuj similas al la unufojon burĝoniĝintaj floroj, sed mi neniam vidis similan ridetantan mortinton.

Poste ili turnis sin al mi kaj demandadis pri mi.

– Kiuj estis viaj gepatroj? – demandis la reĝedzino – kiuj instruis vin desegni lerte?

– Mia Moŝta Sinjorino – mi respondis kvazaŭ el sonĝo vekiĝinta, – mia patro estis liphara, grandokulaj, bruna homo. Mia patrino estis maldika bona sinjorino. Dio estu ŝia ŝirmanto en la Ĉielregno. Neniu instruis min por desegni. Se mi vidis ion, tiam provadis desegni kaj la vidaĵon mi sukcesis desegni.

Mi miris pri tio, ke ĉi tiu orpiedojn havanta pavo paroladas kun mi, la griza polva pasero.

– Kiel vi atingis sinjoron Prisko? – Ŝi demandis plu. – Kie oni povas akiri samajn lertajn sklavojn?

– Mi jam ne estas sklavo, mia Sinjorino. Mi servas mian mastron memvole.

– Ĉu memvole?

– Ĉar mi amas lin. – Respondis mi.

– Ĉu vi forlasis viajn gepatrojn por li? – Demandis la reĝedzino.

– Ne, Moŝta Sinjorino. Mi devis elaĉeti – dekjaraĝe – mian patron el la mizero. Ĉe ni estas alta imposto. Oni vendas la rajton kolekti imposton. La imposto-kolektanto ne nur por la ŝtato kolektas la imposton, sed ankaŭ por propra monujo. Mia patro havis etan bienon kaj unu bovinon. En nia domo ne estis forporteblaj aĵoj, pro tio oni volis forporti la bovinon. Apud mia patro estis ses neplenaĝaj infanoj. Inter ili mi estis la plej aĝa. Kion alian li povis fari?

– Ĉu via patro vendis vin?

La reĝedzino surpriziĝis kaj rigardis min fikse.

– Ĉi tio ĉe ni ne estas malkutima. – Mi respondis trankvile. – La imperio jam ekde multaj jaroj pagas la imposton al la Hunoj. La imperiestro ne semas, nur rikoltas la grenojn de la popolo. Mi kiel infano ne komprenis, kio estas sklaveco, nur, bedaŭris adiaŭi miajn gefratojn kaj mian patrinon.

Pro tiu memoro mi eklarmiĝis, sed poste daŭrigis:

– Mia patrino estis malsana, kuŝis en lito kaj mia patro ne komunikis al ŝi sian volon antaŭ la ekfaro. Li kondukis min al ŝi por kisi ŝin. Mia patrino ekkomprenis la volon de mia patro. Ŝi kriis plorante: „Mi ne lasas forporti vin! Atendu ĝis mi resaniĝos kaj vendu min!” Kaj ĵus kiam ŝi premis sian vizaĝon al mia vizaĝo, tiam ŝi mortis. Sed ankaŭ kiel mortinto ŝi ege premis min al si. Apenaŭ mi povis liberiĝi.

La virinoj kune kun Emeke kompatis min. La reĝedzino kuntiris siajn brovojn.

– Ĉu via patro tamen vendis vin?

– Ni entombigis mian patrinon, poste enŝipiĝis. Sekvatage mi jam staris en la sklavofoiro. Miaj piedoj estis kalkumitaj.

Okuloj de la reĝedzino estiĝis seriozaj. Ŝi sidis, genuojn tirante sub sin. Subite ŝi foren piedbatis la juvelaĵkeston, kiu atingis la muron.

– Malbenitaj rabistoj! – Ŝi kriis kolere. – Kiam ni neniigos ilin? Kiam estos ordo en la mondo? Kiam Atilo faros ordon?

Mi rigidiĝis pro la timo. La reĝedzino ekstaris poste eniris en ŝian dormoĉambron. Ambaŭ virinoj maltrankvile akompanis ŝin.

– Ĉu vi estas malsana Sinjorino? – Demandis Emeke maltrankvile.

Poste la pordulo vokis du servistinojn. Tiuj kunkolektis la juvelojn kaj forportis ilin. Mi nur staris tie kvazaŭ estus ŝafisto ŝtoniĝinta. Mi ne komprenis la aferon. Ĉu mi povas foriri? Ĉu mi atendu ilin ĝis reveno? Sed mi ne povas foriri sen permeso de la reĝedzino. Sed povas esti, ke mi diris iun frenezaĵon kaj oni riproĉos min. Povas esti, ke oni palisumos min, ĉar mi malĝojigis la reĝedzinon.

Iu fenestro estis malfermita. Mi alstaris tien kaj rigardis malsupren. Ankoraŭ pluvetis. La pezaj pluvogutoj faris bobelojn en la flakoj. Antaŭ la palaco de Atilo multe da homoj estis surpluvataj. Iliaj peltĉapoj estis renversitaj. Kelkaj homoj portis kirason kaj kaskon. Mi eksciis pli malfrue, ke ili estas Jazigoj kaj iliaj kirasoj fariĝis ne el stalo, sed el kornoj de bovoj.

Antaŭ nia tendo mi vidis pro la ĉevaloj, ke romiaj delegitoj estas ĉi tie. La pordo malfermiĝis kaj Emeke aperis. Ŝi venis al mi.

– La reĝedzino estiĝis nerva pro via rakonto – ŝi diris riproĉe. – Vi faris malkonvenaĵon. Ĉu ĉe vi permesatas diri al la reĝedzino ankaŭ tion, kio malĝojigas ŝin?

Ŝi parolis riproĉe, montranta sin grava. Mi aŭskultis ne ŝian dirindaĵon sed ŝian dolĉan voĉon kiun rememorante ankaŭ hodiaŭ mi tremetas. Ŝi parolis kare kaj ŝiaj okuloj brilis kiel la ĉielregno. Kaj ŝi estis afabla, kiam klinis sin al mi! Kia la blanka narciso kiam kliniĝadas. Ŝia tuta vizaĝo parolis! Ŝiaj belegaj okuloj sur min rigardis. Ŝiaj ĉi tiuj movoj kaj konduto signifis al mi la Ĉielregnon.

– Vi multe suferis – ŝi daŭrigis – kompatinda Zeta! Sed estu trankvila, Atilo frakasos la despotojn kaj ankaŭ la greka popolo estos feliĉa kiel la Hunoj.

– Ho, ve, mia fraŭlino, – mi balbutis ebrie – mi forgesas miajn suferojn, se mi vidas, ke vi kompatas min.

– Sed antaŭ nelonge vi diris ne ĉi tion!

– Ĝis mia morto mi bedaŭros tion.

– Ankaŭ mi bedaŭras, ke mi batis vin. Ja vi estas bona knabo kaj ankaŭ via animo estas tenera. Sed nun jam foriru, hodiaŭ vi jam ne desegnos.

– Fraŭlino – mi diris mallaŭte ebrisente, – ĉu mi povas kisi vian manon almenaŭ unufojon?

Ŝi iomete ridetis kiel oni ridetas pro infaneca stultaĵo.

– Se alian deziron vi ne havas, tiam la Ĉielo permesas tion – kaj ŝi etendis sian manon.

Mi prenis ĝin per du manoj kiel birdidon oni kutimis karesi kaj mi surgenuis kaj tenere kisis tiun manon.

– Foriru! – ŝi diris fortirante sian manon – vi ne estas perfekte saĝa.

Kaj ŝi estiĝis serioza kaj reiris en la alian ĉambron.

 

15.

La reĝedzino sekvatage ne akceptis min. Sed mi jam preparis min kaj atendis venon de Emeke. La sunbrilo sekigis la koton simila al pasto. En la aero kotodora kaj ĉevalsterkodoro miksiĝis, sed estis jam freŝe, kio jam estis sana por la pulmo.

Al la domo de Ĉat unu bruna proksimume deksepjara junulo trotis. Ĉirkaŭ lia kolo pendis majstroverka orĉeno. Sur lia peltĉapo videblis agloplumo. Post li du servistoj rajdis. Mi rekonis lin. Li estis reĝido Aladar22. Lia mano estis metita sur interbutonojn de sia dolmano12.

La reĝido eniris en domon de Ĉat kaj post kelkminutoj revenis kunEmeke kaj kun la lentuga knabino. Mi antaŭ la tendo klinis min salutante la hunan fraŭlinon, sed ne certas, ke ŝi akceptis mian saluton. La piedoj de la griza ĉevalo estis ĝis genuoj en la koto kaj mi vidis la ruĝajn sandalojn de Emeke, kiuj ripozis en la orumitaj piedingoj. La reĝido rajdis apud ŝi kaj gaje paroladis pri ia temo, ĉar ĉiuj ridis. Ili ekhaltis antaŭ la palaco de reĝedzino Rika kaj demandis ion de la gardisto. La gardisto demetis la felĉapon kaj klinis sin. Poste ili pluiris kaj malaperis inter domoj de Atilo.

Mi sentis kvazaŭ oni pikus tranĉilon en mian bruston, kiam mi vidis ilin kune malaperi. Posttagmeze ni vizitis la romiajn delegitojn. Sinjoroj paroladis kun sinjoroj, la servistoj kun la servistoj, sed mi paroladis kun neniu. Mi ne povis iri inter la sinjorojn, la servistoj estis pli malaltrangaj, ol mi. Mi nur sidis sur kolono de la tendo kaj gapis la nenion. Kiam mia mastro elvenis de la tendo, tiam li alparolis min:

– Kiun malbonon vi havas?

– Neniun malbonon mi havas. – Mi respondis mirante pro la demando.

– Vi estas pala – li diris – certe vi havas misdigeston. Ĉi tiuj hunaj manĝaĵoj estas bonaj nur al hunaj stomakoj!

Sekvatage antaŭtagmeze sinjoro Adamo, ekonomia afergvidanto de reĝedzino Rika vizitis nin. Li estas Kvad[26]-devena maljunulo. Li invitis la sinjorojn por tagmanĝi, kio okazis ĉe sinjoro Adamo. La sinjoroj sufiĉe ebrie venis hejmen. Prisko rakontis, ke multe da elitaj Hunoj tagmanĝis kun ili kaj tiuj salutis la reĝedzinon kaj unu la alian. Kaj ĉiufoje ili devis drinki pokalon da vino. Ankaŭ dum tagmanĝo de Atilo same okazis. Al la du sinjoroj plaĉis la huna kutimo, sed ili estiĝis malsanaj.

Prisko komencis dikti al mi la taglibron, sed nur tion kapablis diri, ke la huna reĝedzino estas bona sinjorino kaj Puleria (Pulheria)[27], nia imperiestrino povus lerni de ŝi. Post kvin minutoj mi devis viŝi tiun diron pri la imperiestrino kaj diris, ke mi skribu pri la tagmanĝo kion mi volas skribi. Mi miris pri ĉi tiu ordono.

Miaj sinjoroj tiutempe jam urĝigis forte la respondon ĉe la ĉefestro. Ĉiuj deziris ekiri hejmen, krom mi. Finfine iutage la ĉefestro kaj sinjoro Berki vizitis nin. Li jam estis ankaŭ dufoje ĉe nia imperiestro. Estis ĉe li unu letero, kiu enhavis respondon de Atilo. Niaj sinjoroj interesante rigardis la sigelon sur la letero. Sur la sigelo estis strangaj markoj. Iuj markoj similis al la kornikpiedo. Mi ne sciis, ke la kornikpiedo L estas – o- litero en la huna alfabeto. Sur la sigelon premita estis la nomo de Atilo.

– Do, morgaŭ matene frue ni ekiros. Mi malĝoje helpis al la servistoj paki. Mi petis mian mastron por ke mi iru al la reĝedzino por adiaŭi. Sed li ne lasis iri tien.

– Ne estus deca tieniri: ŝi tion pensus, ke vi volas peti donacon.

Pri tio mi ne pensis. Posttagmeze oni portis al ni tridek ĉevalojn kaj armilojn. Atilo kaj la junaj magnatoj donacis ltiujn al la sinjoroj, kiuj konatiĝis kun niaj sinjoroj. Sed niaj sinjoroj ne akceptis ĉiujn donacojn, nur tri ĉevalojn. Maksimino ricevis ĉevalon de Berki, mia mastro ricevis ĉevalon de Ĉat kaj Atilo. La aliajn ĉevalojn ni resendis. Ĝis ni malkonstruis la tendojn niaj sinjoroj faris adiaŭajn vizitojn ĉe la reĝedzino, ĉe sinjoro Adamo, ĉe Ĉat, ĉe Edekon, Oresto kaj ĉe la ĉefestro. Mia mastro estis ĉe Libera-Greko.

La reĝedzino ne akceptis ilin. Ŝia kapo doloris. Vespere du servistoj aperis ĉe ni, el kiuj unu sklavo transdonis al mi silkomonujon kaj du ĉevalojn. Tiun sklavon mi jam konis. Tiu kutimis stari ĉe la pordego kaj sur sia felĉapo tri arĝentsteloj estis kudritaj.

Ĉi tiun monujon la reĝedzino sendas al vi – diris li – estas en ĝi du grandvaloraj monoj kaj ses moneroj. Ŝi mesaĝas, ke unu estu la via, la alian donu al via patro. La ses monerojn havu viaj ses gefratoj (ŝi jam forgesis, ke mi havas kvin gefratojn. Mi estas la sesa.).Mi presakaŭ ploris. Mi rigardis mian mastron, ke mi povas akcepti la donacojn. Li kapjesis.

– Diru al la Moŝta Grandsinjorino, – mi balbutis dankeme – ke mi estimos ŝin ĝismorte kaj mi ĝojus, se ankoraŭfoje mi povus klini min antaŭ ŝi.

La sinjoroj ne akceptis la ĉevalojn de la reĝedzino. Ili tion mesaĝis, ke ili ne meritas tiujn kaj sufiĉas la memoro, kiun ili kunportas. Poste mi kaŝis min malantaŭ la tendoĉaron kaj malfermis la monujon. Estis en ĝi du egiptaj ormoneroj kaj ses romiaj. La pli lasta devenis el tempo de Julio Cezaro.

La sinjoroj gapis tiujn. La egipta ormonero similis al infantelera grandeco. Ĉu vi aŭdas – mia mastro diris gaje – nun jam vi akceptu min kiel vian serviston, ĉar vi estas pli riĉa, ol mi. La ricevita mono donis al mi novajn pensojn. Mi decidis tion, ke hejme mi aĉetos du bovinojn, multe da vestaĵoj kaj donacojn. Kaj mi aĉetos bienon, domon kaj aranĝas feston en la vilaĝo, kiun mi menciadas ĝiseterne. Dume mi eliris el la tendo por ekvidi la hunan fraŭlinon. Se mi pensis pri ŝi, tiam ne ĝojis pro mia riĉeco.

– Mi nun ŝatus estiĝi grifo por kapti ŝin kiel la aglo la kolombon kaj porti ŝin en mian patrujon.

Sed kiome surtere grimpanta mizera ĉifonulo estas la homo!

La ĉielo estis sennuba kaj la suno rapide subiris. En la urbo aŭdiĝis muĝo de hejmen­alvenantaj bovinoj kaj estiĝis granda polvo. Spite de tio la sinjoroj sidis antaŭ la tendojn por vespermanĝi: malvarman rostaĵon kaj fromaĝon. En tiu momento mi forte pensadis: Kiel mi povus eniri en domon de Ĉat?... Se mi irus en ilian korton, tiam povas esti, mi ekvidus ŝin. Nur ankoraŭ unu fojon mi dezus vidi ŝin!

La pordego ankoraŭ ne estis fermita. La rajdantoj iradis kaj venadis. Ankaŭ antaŭ la palaco de la ĉefestro multe da homoj paroladis. La Hunoj multfoje babilaĉas. Pri kio? Mi ne povas percepti!

Ĉirkaŭ la domo de Ĉat moviĝis kelkaj homoj. Ĉe la pordo sklavo staris havante lancon, kaj ĝuste tiam oscedis. Alia sklavo senherbaĉigis ĉirkaŭ la pordego. El la kuirejo sklavo kuris kun kovrita kaserolo sur la straton. Fumo estiĝis post li. Ĉiuj gapis tiun. Nome oni ne petas fajron de la najbaro, ĉar fajro ĉie estas. Iu ĉiam gardas la fajron tage-nokte. Nu, pro tio ĉiuj gapis la sklavon. Kaj mi tuj ŝteliris sur la korton. Povas esti, ke mi povas ekvidi ŝin. Nun estis silenta vespero. Povas esti, ke sur alia flanko de la domo ili vespermanĝas apud lumo de torĉoj. Nur ŝian ombron mi povus vidi ankoraŭ unufoje, lastfoje!.. Mi iris al alia flanko de la domo. Ankaŭ tie estis unu pordo kaj tie estis pentritaj kolonoj. Sur la sojlo iu barba Huno sidis, kiu rigardis min.

– Ĉu sinjoro Ĉat estas hejme? – Mi demandis.

– Li ne estas hejme.

– Ĉu la domanoj estas hejme?

– Jes.

– Ĉu sinjorino Ĉat?

– Ankaŭ ŝi.

– Nome mi perdis iun arĝentbutonon. Mi volas ektrovi tiun, ĉar mia mastro riproĉos min.

– Tio estas via malbono.

Mi faris tiel, kvazaŭ mi serĉus tiun. Mi ĉirkaŭiris la domon. Kaj el iu teretaĝa fenestro la eta maldika sklavino alparolis min:

– Oni rigardu! Oĉjo Zeta!

– Ĉu vi estas Ĝiĝia? – Mi demandis.

Mi pli trankviliĝis.

– Mi perdis unu arĝentan butonon.

– Ĉu arĝentan butonon? Matene mi serĉos. Mi portos al vi. Nun mi devas dormigi fraŭleton Ŝugarka[28].

Mi vidis, ke la knabeto – la frateto de Emeke – estas inter ŝiaj brakoj.

– Matene mi jam ne estos ĉi tie, – mi diris – ni forveturos.

– Ĉu vi foriros?

Kaj ŝi mirante rigardis min. Oni vokis ŝin.

– Ho, ve! – Ŝi ektimis. – Oni vokas min.

Ŝi demetis la infanon, kiu jam dormis Kaj ŝi elkuregis el la ĉambrego.

Iomete mi aŭskultadis, poste reiris al la sojlo, kie la gardisto restadis. Malantaŭe estis ĝardeno kaj sur la etaĝo de la konstruaĵo estis bele skulptita verando. Sed tie neniun mi vidis. Sur la teretaĝo en la kuirejo iu ĉambristino kantis kaj la ujoj tintis. Mi ne kuraĝis rigardi sur la etaĝon, plie rigardis surteren kvazaŭ ion serĉus.

La suno jam preskaŭ tute subiris, la lastajn radiojn sendis al la poploj. En la ĝardeno la floroj ruĝiĝis kaj skarabo flugadis super mi. Mi staris malesperiĝinte kaj subite rozo falas surteren antaŭ mi. Mi timante rigardis supren kaj iu mano malaperis el la fenestro.

Mi levis la rozon kaj atendis. La rozo freŝa estis, ĝia tigo estis varma, sed neniu vidigis sin.

Oni jam fermis la pordegon. Iu sklavo klarionis, la rajdistoj ekiris eksteren. Malheliĝis.

El palaco de Atilo sklavoj ekiris, ĉiu tenis torĉon. Inter ili rajdis sur blanka ĉevalo la huna reĝo Atilo.

La torĉojn portantaj sklavoj haltis antaŭ palaco de la reĝedzino Rika. Atilo deĉevaliĝis kaj eniris la palacon. Oni estingigis la torĉojn krom unu. Ĉe ties lumo iris hejmen la sklavo.

 

16.

Ni startis frumatene. Apenaŭ komencis aŭrori. La tendourbon plenigis la viglegaj voĉoj de klarionoj[29] de bovpaŝtistoj kaj porkpaŝtistoj. Ni eltiris de la tero ankaŭ la lastajn bastonojn de la tendotenantaj apogiloj kaj metis ilin sur la ĉarojn. La sinjoroj surĉevaliĝis. Ankaŭ mi. Mi konstante rigardis la lignodomon. La fenestrojn kovris malhelruĝaj drapoj. Neniu flankentiris tiujn. Sed la rozon mi gardis ĉe mia koro.

Ĉu vere ŝi donis al mi tiun rozon? Miaj centoj da pensoj jesrespondis. Tamen kelkaj miaj pensoj dubon vekis: ĉu eble ĝi defalis hazarde? Ĉu iu infano, aŭ servisto ĵetis ĝin malsupren? Ho, ne, povas esti, ke ŝi ĵetis ĝin al mi!

Mi ofte rigardadis malantaŭen. Se almenaŭ el la malproksimo mi povus vidi ŝin por ĉapelsigni adiaŭon al ŝi! Sed la tendoj jam kovris la lignodomojn. Ĉie blekantaj porkoj kaj bovinoj kuris sur la vojon. Vipo klakas, klariono kriaĉsonas. La suno jam orsagojn pafas al la ĉielo, kaj la mondo estiĝas matena. Neniam plu mi vidos la kaĝon grandigitan al domo kaj ĝian elflugantan blankan birdeton! Jam tute heliĝis, iĝis tago kaj la sunradioj varmigis la aeron. Neniam, neniam!

 

17.

Bone estus, se niakape estus kluzo por flankenigi rivereton de pensoj por, ke ne turniĝu iuj radoj dum kelkaj semajnoj. Miaj radoj turnis sin pri tio, ke ankaŭ Libera-Greko estis sklavo, pli mizera sklavo ol mi. Mi havas ok orojn kaj krome cent. Libera-Greko havis nenion, li estis pli maljuna, ol mi, kaj pli mallerta, malsaĝa ol mi. Sed li militiris, batalis, oni liberigis lin, li estiĝis riĉulo, li geedziĝis kun huna virino. Li edzinigis Hunan virinon!

Nun estus bona defluigi la kluzon, ĉesigi la pensrivereton!

Mi ne ĝuis guston de la manĝaĵo, mi ne kapablis dormi, kiam ni ekiris al nia hejmo. Kiel mi reiru? Kiel mi povus disiĝi de mia mastro? Ĉu mi povus diri al li, ke mi reiras al tiu fraŭlino, kiu estas edukita certe por unu filo de Atilo?

Mi tion pensis, ke la plej bona estus se miaj cent oroj restos en Konstantinopolo en sako de Prisko: kaj ke mi ŝtele refuĝos. Mi ankaŭ tion pensis, ke mi ŝtelu miajn cent orojn el mono de Prisko. Sed tiun penson mi tute malakceptis. Poste mi pensis, ke mi kuŝante apud la vojo mi povos deresti de la sinjoroj, forlasi ilin, reiri al reĝedzino Rika. Mi proponos mian servon al ŝi. Ja ŝi scias, ke mi estas libera homo. Sed povas esti, ke ŝi forgesis tiun paroladon! Povas esti, ke ŝi ne bezonos mian servon! Ja ŝi ne akceptis dum la lastaj tagoj! Povas esti, ke ŝi tuj pensos: mi estas fuĝanto, kaj ŝi reakompanigos min al mia mastro!

Po noktoj se mi maldormis, mi rigardis la lumlumon, kaj larmis. Se mi dormis, sonĝinte mi faris min bezonata en tempesto de bataloj mi mortigis homojn. Iliajn brustojn mi deŝiris kaj trinkis ilian sangon. Aŭ oni mortigis min kaj trinkis mian sangon. Por mi la batalo estis terura penso, kiam oni mortigas homojn. Eĉ tio terurigis min, se mia propranazo sangis. Sed jam tiu bildo plezurigis min, kiam mi memoris pri Libera-Greko, ke mi povus esti samtia homo kiel tiu Greko! Krome la batalo certe ne estas pli danĝera kiel ĝin pentras la imago. Certe la homoj batalas en movoplena amaso, kie la homoj ne ĉiam ricevas de si pli fortajn, pli spertajn kontraŭulojn.

Jam longtempon ni jam forlasis la riveron Ister (ĉe alipopoloj Danubo), kiam aŭditis krioj:

– Bizancanoj!

Vigilanto venis kun Eslanto kaj kun tridek fuĝantoj. Ili vojaĝis ree al Atilo. Ĉar la tagmzo estis ankoraŭ for, ili haltis nur por mallonga parolado. Ni eksciis, ke respondo de la kolerega Atilo al la imperiestro, timeman kaoson kaŭzis en la imperiestra kortego. Poste ni disiĝis: ili iris al nordo, kaj ni iris sudon. Tagmeze mi devis antaŭprepari la skribilojn por noti, ke dumvoje ni vidis tri homojn palisumitajn. Prisko skribigis tion kaj kelkajn kromajn bagatelaĵojn. La sunforto jam somera estis, pro kio: post tagmanĝo la sinjoroj sternis sin surteren por ripozi.

Ni ripozis en arbaro ne tendumantaj en ombra malvarmeto de kverkoarbo, kie ni tagmanĝis. Mi sidis sub alia arbo. Antaŭ mi estis papiruso kaj plumo. Mi rigardis mian mastron. Surdorsonkuŝante li dormis. Liaj brakoj sub lia kapo. Tri sklavoj ventumis la sinjorojn silente. Mi prenis malplenan papiruson kaj skribis sur tiun la sekvajn vortojn:

Kun profunda estimo al sinjoro Ĉat!

Dum la tuta vojo mi pensas ĉiam pri tio, kiahonesta, brava, bonvola homo vi estas, kaj ke mi devus reciproki vian bonecon. Vi donis al mi tiom belan, noblan ĉevalon, pro kio ankaŭ la imperiestro povos envii min. Mi donacas al vi unu sklavon, pro kiu Atilo povos envii vin. Tiu devas servi min ankoraŭ duonan jaron, do estu tiu duona jaro Via.

Ĉi tiu sklavo valoras trezoron. Lia memorkapablo estas kiel vakso. Vi povas diri antaŭ li cent fremdajn nomojn, li tenos ilin siacerbe. Li scias greke, latine kaj hune. Li konas la historion, filozofion, geografion, gramatikon, retorikon kaj la kaligrafion. Lia nomo estas Teofiloo, mi nomis lin Zeta. Li alkutimiĝis al tiu ĉi nomo.

Bonvolu akcepti tiun donace.

Via estimanto:
retoro Prisko.

Sigelo de mia mastro estis en la eta tenda skribotablo. Mi sigelis la leteron kaj kaŝis ĝin en mian poŝon. La sinjoroj dormis tre bonguste. La sklavoj dormetis. Mi skribis ankaŭ alian leteron:

Al sinjoro retoro Prisko, al mia mastro kaj patro!

Kiom mi amas vin sinjoro mia, mi devas disiĝi de vi. Ties kaŭzon mi ne povas diri, sed petas vin ne akuzi min pri maldankemo. Ĉar ĉiam mi pensas larmokule pri via bonkoreco, kaj mi benas vian nomon. Vi estis degna donaci almi cent solidusojn. Mi tiujn elprenis el via monujo, escepte de unu. Mi petas vin ne koleri min pro ĉi tiu ago mia. La unu soliduso estas kosto de unu ĉevalo kiun mi uzis ĝis nun, sen kio mi ne povas foriri nun.

Adiaŭ! Vivu feliĉe!

            Via ĝismorte amanta humila servisto:

Zeta

Ĉi tiun leteron mi enkestigis en la skribotablo, la ŝlosilon mi kaŝis en la festan togon de mia mastro. Li ektrovos ĝin hejme. Mi ne devis grimacadi antaŭ la sklavoj, kiam mi diris al ili, ke mia mono perdiĝis.

Certe la mono elfalis de mia poŝo matene dum trinkigo de la ĉevaloj, aŭ tagmeze. Mi vidis, ke ili ĝojas pro mia malbono. Mi havis multe da enviemuloj. Mi ne koleras pri ili.

– Diru al mia mastro, – mi diris al ili dum alsido sur mian ĉevalon – ne maltrankviliĝu. Se ĝis morgaŭ mi ne revenos. Mi ie loĝos kaj morgaŭ, aŭ postmorgaŭ postatingos vin.

Poste mi fortrotis. Kiam mi forlasis la vojkurbiĝon, tiam mi spronigis mian ĉevalon kaj forgalopegis.

– Galopegu tiel, kiel vi kapablas!

Grupon de Vigilanto mi postatingis pase de du horoj. Mi diris al Vigilianto, ke mia mastro resendis min por porti iun gravan leteron kaj petas lin rigardi min kiel sian sklavon kvankam mi ne estas sklavo.

Vigilianto veturis kun sia filo por vidi la mondon. Nome lia filo estis maldika, malklera knabo. Infanaĝe li ofte estis malsana, ankaŭ balbutis, sed estis honora serioza fraŭleto. Vigilianto surpriziĝis, ke mi alvenis al ili. Li longtempe pridemandadis min, kian aferon havas mia mastro kun Ĉat. Sed ĉar li vidis, ke mi nenion scias pri tio, poste meditante li reiris al la oficiro, akompannta la fuĝantojn.

Mi iris antaŭ la grupo sed ojte mi rigardadis malantaŭen. Mia vizaĝo ruĝbrulis. Mi tremetis kiel la galantino. Ho, sed ja ne: mi ŝtelis, trompis, mi faris friponaĵon! mi estus neniam pensinta pri mi merm, ke mi tiom fiiĝos!.

 

18.

Dum iu vespero aŭgusta ni atingis la riveron Danubo, limon de lando de Atilo. La suno jam preskaŭ subiris kaj Vigilianto demandis de Eslanto (Eslas): ĉu ne estus bona tendumadi sur la ĉi tiea flanko de rivero, ol sur la alia. Tial, ĉar transborde oni kutimas ekzekuti malobser­vantojn de lim-juro kaj fuĝantojn kies kadavrojn oni lasas samloke kiel avertojn. Tiujn vidi ne estas agrabla vespera vidaĵo.

Certe Eslanto pensis, ke Vigilanto timas la nekonvenajn agadojn de la limgardistoj.

– Ho, ne – respondis Eslanto – la limgardistoj timas min. Mi proponas trairi. Tiel ni estos plie en la lando. – Kaj li eksonis la klarionon hunmaniere.

Ni devis atendi pli ol kvaronhoron je ekirio de la pramo de la transa bordo. Du nudkapaj Hunoj funkciigis la pramon rapide tirante la ŝnuregon.

– Diablo portu vin! – Blasfemis Eslanto. – Kial vi ne estas ĉe la pramo? Vi devas esti tie! Kie estas posedanto de la pramo?

– Oni pendigas fuĝantojn – pardonpetis la pli juna Huno – ni rigardis tiujn.

– Kio rigardindas pri tio? – murmuris Eslanto – Vi devas esti ĉiam ĉe la pramo!

– Oni pendigis homojn laŭ maniero de Romianoj. – Pardonpetis la Huno – Tio estas la vera krucumado, ne ĉiutaga okazintaĵo. Ne unu, sed du estas krucumitaj! Po du ĉiutage!

Kaj li ĝuante denove alparolis:

– Jes, la Romianoj konas tiun manieron, ne senkaŭze, ja klerita popolo estas tiu! Ĉu ne?

– Sed jes! – Kapjesis la alia. – Ili rememorados tion eĉ en la Transmondo.

– Ni mute staris konsternitaj apud niaj ĉevaloj. La riverakvo speguliĝis vibrante en la malproksimo. Eble la Danubo (Istero) estas la plej granda rivero de la mondo. Mi ĉiam admiras tiun grandkvantan dolĉan akvon, sed samtempe mi timas tiun riveron. Ni paŝis sur la transbordon. Tie proksimume dekvin Hunoj jam atendis nin. Ili ĉiuj portis nur ĉemizon kaj gatjon[30]. Aperis ankaŭ la pramposedanto kaj demandis Eslanton, kion li ordonas.

– Baku ŝafidon tuj – ordonis Eslanto.

Eslanto ĉiam multe manĝis, drinkis kaj disputis. Sed cetere estis bona homo portanta densajn lipharojn. La servistoj starigis la tendojn sur granda ronda areo. Tie jam pretis la truoj por la tendoapogiloj, la tero estis glatigita pere de terdensigo. Tie tendumis eĉ du komercistoj, kiuj estis jam reirantaj al Konstantinopolo. Kiam mi rigardis al oriento mi preskaŭ malvarmiĝis. Sur iu monteto leviĝis du kruclignoj kaj sur tiuj estis du blankaj nudaj homoj. Mi montris la vidaĵon al Vigilanto. Ankaŭ li ektremetis.

– Iru en la tendon! – li kriis al sia filo – ne rigardu tiujn.

Ankaŭ Eslanto ektremetis.

– Kion ili pekis? – Eslanto demandis seneme.

– Do, la fiuloj – respondis la posedanto de la pramo – forfuĝis. Multe da fuĝantoj estas, apenaŭ ni kapablas fari la krucumadon. Se oni ne forportas ilin post unu semajno, tiam ankoraŭ ni ne gardas ilin. Ĝis nun ni ĵetadis ilin en la riveron, sed ĉi tiel ili estas savitaj. Pli fortan ekzemplon ili bezonos! Pro tio ni decidis pendigi ilin sur arbon por vidigi al aliaj iliiajn sortojn.

– Kiuj estas ĉi tiuj?

– Ankaŭ ĉi hundoj venis ĉi tien antaŭ unu semajno. Tiuj petis nin transporti al la alia bordo. Sed mi vidis, ke ili estas sklavoj. Mi petis de ili ateston pri ilia libereco. Tiuj du Romianoj ektimis, balbutis, diris, ke tiuj perdiĝis. Tiam ni kaptis ilin. De kie tiuj venis? Kiu estis ilia mastro? Iu rajdista fraŭlo venis hieraŭ, dirante, ke ni ne lasu iri for vivantaj tiujn fiulojn. Matene mi farigis la kruclignojn kaj unue la pli aĝan kaj poste la pli junan krucumis. La maljunulo jam mortis, sed la junulo ankoraŭ veis kaj movis sian kapon.

Vigilanto kaj mi iris al li kaj demandadis: ĉu li ne havas mesaĝon al la hejmanoj? Sed li ne kapablis respondi, nur ŝvitis, larmis kaj la muko fluis el lia buŝo. Kelkfoje li stertoris:

– Akvon, akvon!

Proksimume dudek Hunaj rajdistoj rigardis la suferanton kaj diris:

– Kial vi forfuĝis?

Antaŭ ili virinoj kaj infanoj gapadis. Iu sinjorino sidante mamnutris bebon. Sed la Hunoj estis sensentaj. Ili estas samaj al infano, kiu ludas per birdo ne pensanta ke la birdo suferas. La ludo estas por la infano amuzo. Ĉi tiuj homoj estas scivolaj, kiel mortas la homo. Ceteron ili ne sentas.

– Vi ne estas homoj! – diris Vigilanto abomenante.

– Sinjoro! – respondis Huno. – Mi nun portis al li akvon por trinki.

– Do, portu al li ankoraŭ akvon.

La sklavo, kiu suferis sur la krucoligno estis samjaraĝa kun mi. La alia jam mortis. Mi ne vidis lian vizaĝon, ĉar lia kapo kliniĝis malsupren kaj la hararo kovris ĝin.

Nur tiu malfeliĉa junulo vivis ankoraŭ. Antaŭ duonhoro oni krucumis lin, el lia mano fluetis kaj sur la tero kolektiĝis la sango. Sed li nur diris, ke doloras lia dorso kaj plendis, pri soifo.

– Ho, ve! Akvon! – li stentoris.

La Huno sur ŝtuparo iris al lia buŝo kaj donis al li akvon. La aliaj Hunoj interesiĝante rigardis lian trinkadon. Li iĝis pli facile spiranta pro la akvo kaj ekvidante nian romian vestaĵon diris:

– Indulgu min! – li ĝemis. – Trapiku mian bruston!

Mi ne kapablis aŭskulti lin plu kaj reiris al la tendoj, sed mi sentis, kvazaŭ la sango frostas en miaj vejnoj. Ankaŭ Vigilanto reiris al la tendoj. Li demandis al Eslanto, ĉu ne estus bona trapiki la malfeliĉulon. Sed Eslanto skuis la kapon.

– Ne. Li estis Romiano. Li devas morti romiane, nur post lia morto estas ebla lia trapiko.

Ni iris al la rivero Danubo por bani nin, ĉar la sunradioj estis varmegaj, la vojpolvo bruliga.

Reirante al la tendoj jam en varma vaporo tremis la suno, kaj tra la riverborda salikarbarejo etendiĝanta en la malproksimon antaŭmontriĝis la komenco de nokto. La pramistoj rigardadis jam ĉirkaŭ la fajro.

– Homoj – mi diris mallaŭte al la Hunoj portante pintan peltĉapon – mi bedaŭras tiun krucumitan sklavon. Ĉu vi ne trapikus lin pro mono?

–  Mi povas fari tion – respondis iu Huno. – Kiom da moneroj vi donas?

– Unu oran moneron.

La Huno konsiderante la oron rapide malaperis. En la nokta silento ni aŭdis dum ioma tempo veadon de la juna sklavo iom, sed pli malfrue tiu silentiĝis. Poste ni aŭdis jam nur la paŝtantajn ĉevalojn malaŭte kraketigante la herbojn.

 

19.

Mi dormis liberaere inter la soldatoj. La ĉielo esti nuboplena, la lumo ne brilis, do ni kuŝiĝis frue.

Sed mi ne kapablis dormi. Ankoraŭ hodiaŭ mi ne estas sklavo, eĉ nun mi povas reiri pro ia kaŭzo. Kio okazos, se plimalproksime en la lando mi jam bedaŭros mian agon? Tiam jam ne estos revojaĝebleco. Tiam jam ne estos apud mi Vigilanto kaj Eslanto, kiuj povos atesti, ke mi ne estas fuĝanta sklavo. Povas esti, ke mi dungiĝos al sinjoro Ĉat kaj de tiu mi fuĝos for. Kiel mi trairos la limon? Ja la limgardistoj forte gardas la imperian landlimon kiel vivanta ĉeno kaj eble ankaŭ alie same romimaniere punas la fuĝantojn konatajn romia.

Teruroj de la apokalipso turmentis min. Mi ŝvitis pro la penso. Sed se mi pensis pri tiu fraŭlino, rozkoloriĝis la nokto, kaj anstataŭ teruraĵoj kolomboj muĝetis ĉirkaŭ mi. En la historio trovatas ekzemploj, ke elitulino estiĝis malliberulinoj de sklavoj. Homan leĝon oni ne povas surigi homan koron. La leĝoj de la homa koro estas apartaj iuj. La rozo kaŝiĝis en papereto sur mia brusto super mia koro. Ĝi estis jam velkinta, sed mi sentis ĝian bonodoron.

– Emeke, via odoro estas en ĉi rozo! En ĉi rozo vi donis al mi la animon vian!

 

20.

Jam sur la vojo ni iris al urbo de Atilo, sur kiu foje mi iris jam. Sed pli frue ni aĉetis manĝaĵon pro mono. Sed nun Eslanto permesis elspezi eĉ ne unu kupro-petakon (monon), dirante:

– Kie mi estas, tie ĉiu estas mia gasto!

Nu, li estas vera sinjoro!

Pli malfrue ni divenis la veron, ke ĉe ni neniu vojaĝis pli multekoste al Atilo. Kiam ni atingis tiun riverkurbiĝon de Tiso, kie kun Emeke mi havis tiun vortbatalon, mi serĉis la vualpecon. Sed mi ne trovis. Aŭ la vento forblovis ĝin, aŭ paŝtisto portis ĝin for. Tiam la herbo verdis mikse kun floroj, nun ĝi estis sekiĝinta en la somera varmego. Tiam la greno atendis la rikolton, sed nun ni vojaĝas ekde multaj semajnoj inter flavaj stoplejoj. Kelkloke la sklavoj ankoraŭ rikoltas. Huno ne laboras.

Mi estus dezirinta ektrovi la vualpecon, en ĝin kovri la rozon, sed nenie trovis. Unu maljuna sola saliko staris tie, kie mi renkontiĝis kun Emeke. Mi pensis, ke bona estus enfosigi tie miajn orojn, eble mi bezonos ilin, se io okazus pri mi. Certe neniu serĉadas ion en la tero. Mi ĉirkaŭrigardis. La vojaĝantoj jam pasis multe antaŭ mi, survoje neniu venis, en la foro videblis nur bovaroj, pli fore ĉevalaroj videblis. Ekde kiam ni venas, neniam nenie mi vidis tiom multe da ĉevaloj kiel ĉi tie. Mi ligis mian ĉevalon al la saliko kaj per mia ponardo mi elpikis du spanojn da tero. En tiun truon mi kaŝis miajn cent solidusojn en la ledsaketo de reĝedzino. Grandan glebon mi premis sur ĝin kaj bone glitigis la lokon sub la arbo, ke neniu pensu trovi ion tie. Ĉi penso estis la plej bona ideo dum mia tuta vivo, ĉar tiu mono helpis min reiri en Konstantinopolon post longa tempo reveninte el la urbo de Atilo. Pere de tiu mono mi povis konstrui mian loĝejon marbordan.

 

21.

Je tagmezo ni atingis la urbon de Atilo. Tre tre varma vetero estis. La hundoj langopendigis ankaŭ en la ombro. Rande de la urbo Eslanto haltigis nin kaj rajdiston sendis antaŭen por anonci al Atilo nian alvenon. Mi jam volis foriri de la grupo, mi adiaŭis, sed Eslanto kriis al mi.

– Vi nenien rajtas iri!

Lia vizaĝo jam ruĝa estis, liaj okuloj elpremiĝis de la kolerego. Stranga estis, ke ĉi tiu amikeca, bona homo subite kial ŝanĝiĝis tiome! Ni ĉiuj surpriziĝis. Ĉu tiu homo estas ebria, aŭ rabia?

Post unu horo hunaj rajdistoj galopis al ni. Surpeltĉape arĝentsteloj brilis montrante, ke ili estas korpgardistoj de la reĝo. Ili salutis Eslanton kaj videblis sur ilia vizaĝo, ke ili atendis lian ordonon.

– Dek homoj deĉevaliĝu! – li ordonis. Poste li montris al ni.

– Ĉi tiujn tri homojn ŝnurligu!

La sango glaciiĝis en miaj vejnoj. Vigilanto same paliĝis.

– Mi protestas! – li kriis. – Mi estas delegito de la imperiestro. Kiu batas min, batas la imperiestron.

– Ŝnurligu ilin! – kriis denove Eslanto.

La soldatoj ŝnurligis: sinjoron Vigilanto, lian filon kaj min. Nia soldatoficiro riproĉis sinjoron Eslanto.

– Kial vi kuraĝas ŝnurligi nian delegiton? Li reprezentas la imperiestron ĉi tie. Ankaŭ vi estis delegito ĉe ni dufoje.

Eslanto kaj la soldatoficiro dumvoje drinkadis, manĝadis kaj amuzis sin. Eslanto tre orgojle respondis demandon de la soldatoficiro:

– Mi respondecas pro mia ago.

– Sinjoro – mi kriis indignante – ĉu vi ne scias, ke mi ne apartenas al grupo de sinjoro Vigilanto?

Nome mi sentis, ke la ruza Vigilanto kulpas grave pro ia malbono. Sed Eslanto ne respondis al mi.

– Priserĉu ilin – ordonis Eslanto – kiam jam niaj manoj estis ŝnurligitaj ĉedorse.

Unue ili priserĉis sinjoron Vigilanto. Sub sia ĉemizo en la zono oni trovis sepdek orojn. Ĉe lia filo oni trovis same sepdekon. Ĉe mi estis monujo de la reĝedzino kaj la letero skribita al sinjoro Ĉat. Tiujn ili alprenis.

Poste ili malfermis kestojn de Vigilanto. En mezo de la ĉaro en pinligna kesto oni trovis du aliajn ferajn ladbendajn kestetojn, samgrandajn kiel la beboĉerkoj. Sed tiu kesto tiome peza estis, ke al ĝia ellevo du homoj bezonatis. Pro tio ĝin devis demeti de la ĉaro. En la aliaj kestoj estis nutraĵoj: rizo, tritiko, sekigita fiŝo, sekigitaj fruktoj kaj vestaĵoj.

Eslanto montris al la ferkesto.

– Kie estas ĝia ŝlosilo?

– Ĉe mia kolo – stentoris Vigilanto.

Li estis jam blu-pala kaj furioza. Li anhelis kiel la forĝistblovilo.

– Vidu, vi ankoraŭ pentos pri tio ĉi! La romia imperiestro ŝatas la pacon, sed de tio ne sekvas, ke li estus pli malforta, ol la huna!

La romia soldatficiro montris dorson al Eslanto. Sed poste li turnis sin kaj malestime alrigardis botojn de Eslanto:

– Mi atendos ĝis vespero por, ke ripozu kaj homoj kaj bestoj poste reiros al la imperietro por anonci, se ni volas amikiĝi kun la barbaroj, ni ĉiuj havu bastonojn.

Ĉi tiuj vortoj ofendaj estis. Mi tion kredis, ke Eslanto batos lin. La maldikan soldatoficiron Eslanto la muskola Huno mortbatos. Sed Eslanto amikece respondis al la soldatoficiro:

– Mi ordonas al vi, – diris – venu kun ni! Mi estas oficiro kaj honesta homo.

– Vian glavon mi ne forprenas, sed mi devigas vin por veni kun ni konvinkiĝi pri tio, ke ne ni estas barbaroj, sed vi.

Kaj li ordonis al la korpgardistoj ekiron. La soldatoficiro meditis, hezitis iomete, sed ĉar Eslanto mansignis ankaŭ al li, li same surĉevaliĝis kaj rajdis apud Eslanto.

Ni senvorte rajdis sur la ĉefstrato de la urbo. Oni portis la ferladbendan keston kaj niajn konfiskitajn du pundojn da oroj surĉare post ni. Ankaŭ Eslanto estis senvorta. Nia soldatoficiro fumis pro la kolerego nur en si mem.

 

22.

Proksimume je la dekunua (laŭ la Hunoj posttagmeze je la tria) ni atingis palacon de Atilo. Dumvoje mi rigardadis al la fenestroj de la domo de sinjoro Ĉat kaj de la palaco de reĝedzino Rika. Feliĉo estis, ke mi vidis neniun el inter la konataj sinjorinoj. Oni portis nin en unu grandan ĉambregon de la palaco de Atilo, kies orienta flanko estis malfermita kaj nur ses sveltaj kolonoj tenis ĝin.

En la ĉambrego staris nur unu bruna seĝo simila al trono. Surmure nenia ornamaĵo, nur malhelruĝaj orientaj tapiŝoj estis. Kiam ni enpaŝis Atilo staris ĉe unu kolono. Li portis blankan vestaĵon similan al tio de la publiko, sed larĝan kaj el la plej fajna tola teksaĵo. Super la ĉemizo senmanikan silkan jakospecon li portis, atingantan ĝis duonfemuro griotkoloran. Surkape estis refaldit-randaĵa blanka pinta ĉapo el drapo[31]. Lia glavo pendis ĉetalie per nigra silkoŝnuro. Ĉirkaŭ li staris: la belstatura, pimpa Edekon, la anhelanta Ĉat, la kaŝrigardanta ĉefestro kiel la alia Ĉat, Berki, Orgovanj, la bovkapa Maĉa, Kason, Upor, Vaĉar kiel grupo de la ĉefsinjoroj, kaj unu malalta, longbarba kaj pintorela maljunulo: reĝo Ardarik, kiun tiam mi vidis unuan fojon. Ankaŭ kvin korpgardistoj staris tie, inter ili unu dormema.

– Sinjoro mia, ĉi tie estas Vigilanto. Ni priserĉis lin kaj ĉi tiuj oroj estas trovitaj ĉe li.

Li triumfe rigardis al la servistoj, kiuj metis la keston surteren kaj malfermis ĝin. La orojestis trovitaj en granda ledosako. Disvolvinte la ledsakon la oroj disŝutiĝis sur la plankon.

– En la kesto estas – diris Eslanto – cent pundoj da oroj, tio estas proksimume okcent solidusoj. Ankaŭ ĉi tiu zonrimeno estis ĉe li, en kiu same oroj estas, kio pezas unu pundon. Ĉe lia filo estas samkvanto.

Poste li montris al mi.

– Ĉi tiun sklavon mi portigis ĉi tien, kiu estas sklavo de Prisko. Ĝi havas ses orojn kaj ĉi tiun sigelitan leteron adresite al Ĉat. Mi pensas, kvankam la letero estas sendita al Ĉat, ankaŭ ni povas kompreni ian utilan el ĝi. Post ĉi atentigo li metis la leteron sur la orojn. Atilo krucigis la brakojn sur lia brusto kaj alrigardis Vigilanton:

– Kial vi portis tiom multe da oroj? – li demandis serioze kaj malvarme.

– Sinjoro mia – balbutis Vigilanto – survoje estas bezonataj multe da servistoj kaj brutoj.

Kaj virbovojn kaj ĉevalojn mi devis aĉeti. Ankaŭ nutraĵon... kelkajn sklavojn mi ŝatus elaĉeti.

Li ne kapablis paroli plu, paliĝis kaj ŝvitis. Atilo estiĝis furiozega, kolerega kontraŭ tio, ke li videbligis liavizaĝe trankvilon, kiun li altrudis al si mem. Mi ege ektimis.

– Diru la veron! – diris Atilo kriegante.

Pro lia kriego ankaŭ la kolonoj tremetis. Poste Atilo provis trankvile daŭrigi:

– Survoje vi ne devis elspezi monon por aĉeti nutraĵon, bestojn. Sufiĉus malpli multe da monoj. Krome vi certe rememoras tion, ke elaĉeti romiajn sklavojn mi severe malpermesis.

Atilo ekscitite batis per sia glavo la plankon:

– Ĉu vi diros kial vi kunportis ĉi tiujn cent pundojn de oroj?

– Sinjoro mia, – veis Vigilanto – mi ne povas diri ceteron...

– Ĉu ne? Ni baldaŭe ekvidos.

Atilo rigardis al la korpgardistoj.

– Se vi tuj ne atestos, antaŭ viaj okuloj mi masakrigos vian filon.

Kvin korpgardistoj eltiris la glavojn el la glavingoj. Voĉo de la glavoj, la silento... kaj la atendado je plenumo de la ordono, estis spirohaltiga. La sango kvazaŭ frostiĝis en miaj vejnoj, kiel la riveretakvo kutimas vintre. Kia malhela sekreto estas ĉi tie? Kian inferon mi enigis?!

– Patro mia! – Ŝrikis la filo de Vigilanto kaj falis sur sian genuon antaŭ sian patron.

– Sinjoro mia! – Ĝemis Vigilanto same falanta surgenuen. – Mi konfesas ĉion, nur mian filon ne batu.

– Do, parolu. Sed post la unua mensoga vorto la glavoj trapikos vian filon.

Kaj Atilo portigis seĝon, sidiĝis kaj apogis sin sur apogilon de la seĝo. Li atendis la konfeson.

– Mia sinjoro – ekparolis Vigilanto tremetante – ĉi tiuj oroj estas pekoprezoj, prezo de via moŝta vivo ...

Li sentis sin kiel homo staranta sub la pendigilo. Li estis mortblanka.

– Komencu de komenco! – Ordonis Atilo froste.

Vigilanto glutis mukon, turmentiĝis, sed tamen li devis konfesi:

– Kiam sinjoroj Edekon kaj Oresto (Orestes) vizitis ĉe ni, la imperiestro komisiis sinjoron.

Krizafjo por certigi al ili elitan lokon kaj nutraĵon. Krizafjo, kapitano de la korpgardistoj estas ŝatata homo de la imperiestro. Li plenumis la ordonon de la imperiestro kaj donis al ili veran gastamon. Li prezentis al ili la la maron, la murojn de la malnova Bizanco, ties orpordegon, la tombejon, la hipodromon, la preĝejon Sofia, porfiran skulptaĵon de Granda Konstanteno, la lampodomon. Ĉion. La interpretisto mi estis.

Atilo rigardis al Edekon. Atilo nur perokule demandis: Ĉu Vigilanto pravdiras? Edekon ridetante kapjesadis. Vigilanto anhelante malfermadis sian buŝon kiel la fiŝo kaptita el akvo. Kaj li anhelante daŭrigis.

– Mi ĉion priparolos, sed mian filon ne batu, Moŝta reĝo.

– Diru jam!

Krizafjo parolis tiam pri beleco de la palacoj kaj similaj. Unue ni tagmanĝis. Post tio Krizafjo tion diris al sinjoro Edekon, ke iu ajn palaco povos esti lia, se li volas. Krome riceveblas ankaŭ multe pli, tiom multe pri kiom li ne povas sonĝi, Sed li devas ĵuri, ke pri kio ili parolas, tio restos sekreto, ĉar aliel granda damaĝo povas estiĝi el tio. Ni ĵuris, ke nia parolo restos sekreto. Ni tri manprenis. Mia reĝsinjoro kredu, mi ne povis agi aliel, ja mi estas nur servisto. Mia pojara salajro estas 40 solidusoj, kaj mi devas interpreti kion oni diras. Mi estas nur ilo, ne homo. Mi agis nenion propraanime kontraŭ vi. Kaj li konfesis plu. La sekreto eliris el li pecon post peco. Atilo restis serioza. Mi sentis plumbomonton surbruste.

Vigilanto daŭrigis:

– Post la ĵuro tiel parolis Krizafjo: se vi enireblas ankaŭ nokte al Atilo, ĉu ne estus ebla, ke li pli frue ekvidu siajn praŭlojn ol kiel li povus vidi laŭ ordo de la naturo?

– Tio povas okazi, ke mi murdos lin – respondis trankvile sinjoro Edekon.

Atilo misrespekte fermis siajn palpebrojn. La ĉefsinjoroj ekstertoris pro la kolerego.

– Daŭrigu! – ordonis Atilo.

Vigilanto preskaŭ sangon ŝvitis pro la grandega ekscitiĝo, sed li plu konfesis:

– Mi diris ne ĉi tion, kion interparolis Krizafjo. Mi diris nur tion, ke steloj estas surĉiele kaj povas esti, ke iuj defalas. Ankaŭ stelo de Atilo povus defali, plie, se iu lerte pikadas ĝin.

– Ni klare parolu – respondis sinjoro Edekon. – Vi, Grekoj, parolas nekonatan birdolingvon. La propono klaras: mia tasko estas mortigi Atilon, via afero estas doni al mi palacon kaj trezorojn pro tio. Kio estas opinio de la imperiestro?

– Ĉu la imperiestro? Mialingve parolas la imperiestro – respondis Krizafjo.

Atilo batis sian glavon al la planko.

– Friponoj – lupe blekis Urkon la sovaĝa ĉefsinjoro kaj sian glavon eltiris ĝisduone.

Atilo malpermesante rigardis lin.

Subite silento estiĝis. Ekstere ĉevalo henis. Mi sentis odoron de mortinto. Vigilanto pale daŭrigis:

– Edekon iomete pensadis, poste diris: Ĉi tiu afero ne estas bagatelaĵo. Kiom da monoj vi proponas al mi pro tio? Krizafjo diris, kiel li menciis jam, elekteblas unu urba palaco, iu ajn, nur palacon de la imperiestro ne. Vi povgos ricevi la palacon kia nun ĝi estas, kun tapiŝoj mebloj, se ĉi tio plaĉas. Kaj, tial, ke ankaŭ monon vi havu, por ĉiamo estu via tio kion kiel imposton ni pagas al Atilo: sesmil pundoj, konvene al unujara imposto en oroj. Ĉu tio trezoro sufiĉos?

– Jes, tio sufiĉos – diris sinjoro Edekon – sed mi bezonos monon jam ankaŭ antaŭ la murdo por korupti la korpgardistojn.

– Kompreneble, ni scias tion – diris Krizafjo ridetante – tion ni kalkulas aparte. Kiom da monoj ni donu tiucele?

– Kvindek pundoj da oro sufiĉos – diris sinjoro Edekon.

Mi opiniis, ke mi svenos. Kio okazos pri ni, se Vigilanto finos la konfeson? Ja tiu ĉi terura homo ĉiujn Romianojn krucumigos. Unue en la urbo estantajn Romianojn li krucumigos. Mi rigardis al Atilo. Li sidis senmove kiel Hadesa-statuo kun malhela, silenta vizaĝo. Kia tempestego jam furiozas en lia animo!

Vigilanto devis konfesi. Li la malfeliĉulo ĉarpentas al si la krucolignon sur kiun oni perforte krucumos lin. Nur demandoj de kelkaj minutoj estas nia vivo.

– Krizafjo ekstaris – daŭrigis Vigilanto senkoloravoĉe – kaj volis tuj transdoni al li la kvindek pundojn. Sed Edekon ne akceptis tion, dirante: ne hastu per tio, ĉar la aliaj delegitoj povus eksenti lian ĉeestantan multan monon, kaj kiam Atilo demandos: kia estis la akcepto, kiom da donacoj ni ricevis? – ili povus flustri pri ilia suspekto. Kaj se Edekon mencius donaco ĉi tiom da oro, tiu vekus suspekton de Atilo.

– Tio okazis ĉi tiel! – kapbalancis Edekon.

– Edekon estis bonstatura razitvizaĝa Huno. Lia vizaĝo estas honesta, li apartenis al intimuloj de la reĝo. Se oni proponus al li landon kaj kronon por unu harero de Atilo, ankaŭ tiam li konfesus tion al Atilo. La intimulo de la potenculo estas homo kun speciala animo, kiu vivas apud sia mastro, kiel la herbero ĉe radiko de la arbo. Tiu arbo estas lia vivo. Alia vivo ne ekzistas por li. Se la arbo neniiĝas, ankaŭ lia vivo neniiĝas.

Vigilanto daŭrigis:

– Sed – sinjoro Edekon diris – mi iros hejmen malplenmanee kaj venu kun mi ĉi tiu interpretisto, nome mi. Kun tiu homo mi mesaĝos, kiam sendu la kvindek pundojn da oroj. Sinjoro Krizafjo miris pri la saĝeco de sinjoro Edekon kaj diris: Vi parolas saĝe, tio estos bona. Mi faros anoncon al la imperiestro, ke ni ektrovis la ĝustan homon. Mi invitas vin kaj la aliulojn por vespermanĝi. Dum tio mi komunikos al vi opinion de la imperiestro.

– Ĉi tiel okazis – kapjesis Edekon.

– Oni ne demandis min – diris Vigilanto – pri mia opinio. Mi estas hundaĉo, kiun oni ĵetas tien-reen. Mi ne povas protesti, ĉar devas agi laŭ la ordonoj kaj nur po okdek solidusojn mi ricevas ĉiu jare.

– Daŭrigu! – diris Atilo serioze.

Vigilanto daŭrigis:

– Krizafjo iris al la imperiestro. Li tie restadis ĝis vespero. Tie estis Marcialoso, la ĉefkonsilisto. Mi ne scias kion ili parolis. Mi ne partoprenis ilian interkonsiladon. La sinjoroj vespere estis ĉe Krizafjo por vespermanĝi kaj vokis min intrepreti. Post vespermanĝo la delegitoj sidis en la ĝardeno, rigardis la maron kaj urbon Krizopolo (Krizopolis)[32]. Kiam ĉe la tablo ni restis sidantaj nur tri: mi kaj Krizafjo krom Edekon. Krizafjo diris al Edekon: La imperiestro ĝojas, ĉar vi entreprenis la taskon, li premios vin. Li donas al vi ankaŭ dignan titolon. Vi estos pli altranga, ol nun. Sed laŭ la imperiestro ĉar Vigilanto ne estas la sufiĉa ranga homo por akompani vin, pro tio Maksimino estos la delegito kaj Vigilanto nur la interpretisto. Maksimino estos ne ensekretigita en la sekreton, eĉ li devas scii pri nenio.

– Ĉu ĉi tiel okazis tio, mia sinjoro? – Demandis plorante Vigilanto sinjoron Edekonn.

– Ĉi tiel okazis tio! – Alkapbalancis Edekon misrespektante ridetante.

Vigilanto iomete trankviliĝis:

– Dank’ al Dio, ke vi atestas mian senkulpecon. Do, ni estas ĉi tie: Maksimino, Prisko kaj mi. Kiam ni unue parolis kun Vi, mia sinjoro, tiam Edekon aperis ĉe nia tendo, kaj flankentirite nin diris:

– La hazardo favoras al ni. Vi reiros por la fuĝantoj, portos la monon, kio bezonatas por korupti la korpgardistojn. Do, mi devis iri por porti la fuĝantojn, precize tridek fuĝantojn, ĉar vi ordonis, mia sinjoro. La monon mi devis porti, ĉar ili ordonis. Sed ne kvindek pundojn da oro, sed cent pundojn da oro, ĉar pli bone estas, se Edekon havas pli ol kvindek pundojn da oro.

Vigilanto finis la direndon.

Mi jam komprenis, kial kondutis Vigilanto tiom ruze kaj mi ekkomprenis koleron de Atilo, kiam li ekvidis Vigilanton apud Maksimino. Atilo jam sciis pri la friponeco. Jam li sciis, kial postulis forte la fuĝantojn, inter kiuj apenaŭ estas Hunoj. Li tial postulis tiujn, ke mem faru kialon al la reiro de Vigilanto kaj poste al lia sola reveno.

Tiam mi divenis ankaŭ tion, kial Eslanto ne lasis elspezi nian monon, kial ni estis liaj gastoj. Tio estis kaptilo por, ke ne estu ebleco mensogi celon de la cent pundoj da oroj. Kaj tiu stulta Vigilanto kunportis sian filon por vidi kiel oni entombigas reĝon en Hunlando. Jen, ni nomas malsaĝa barbaro la Hunon. Kaj jen, la malsaĝa barbaro kaptis la bonmensajn civilizitajn sinjorojn en la reto kontraŭ si teksita.

Nun mi sekvis. Kiam Atilo alrigardis la leteron, tero kaj ĉielo malheliĝis antaŭ mi, kaj Atilo demandis:

– Kia skribaĵo estas tio?

Se ankaŭ min kaptos ĉi tiu terura homo, tiam ne estos rifuĝo, ĉar jam nun en lia rigardo leonungegoj estas.

– La letero – diris Vigilanto – devenas de Prisko kaj estas adresata al sinjoro Ĉat.

– Ĉi tiu servisto – diris Eslanto – aliĝis al ni survoje – kaj li transdonis la leteron al Atilo.

Atilo ne transprenis sed diris al sinjoro Ĉat.

– La letero estas Via.

– Ni legu nun kaj ĉi tie. – Proponis Ĉat. – Kial skribas Prisko leteron al mi?

– Nu, ni legu tiun leteron – diris Atilo.

Atilo alrigardis la same ĉeestantan Hunon scianta legi skribaĵojn. Tiu Huno estis lentuga sekstatura homo. Lia nomo estis Rustikjo, mallonge Rusti. Mi konis lin. Pli malfrue mi havis multe da aferoj pri li. Rusti malfermis la koverton kaj hunlingve legis ties enhavon.

Atilo kaj liaj homoj atenteme aŭskultis lin. Mi tremetis kiel la poplofolio.

– Ĉi tio estas stranga – diris ridante sinjoro Ĉat post fino de la letero.

Ĉat rigardis min kaj demandis al Atilo.

– Ĉu Sinjoro Mia Vi volas havi tiun ĉi sklavon? Laŭ la letero ĝi estas sciencisto.

Atilo malrespondis, manojn kruciginte unu sur alia li prenis la glavon. Li kolere rigardis al Vigilanto. Vigilanto preskaŭ terenfalis pro rigardo de Atilo. Ja Atilo nun decidis pri sorto lia: ĉu vivo, ĉu morto?

Lia filo ankoraŭ surgenuis ĉe liaj piedoj kaj pli bone tiris sin al piedoj de sia patro, ol pli frue. Ankaŭ li tremetis kiel la poplofolio.

La silento estis ege turmenta. Fine Vigilanto sufokiĝadante alparolis Atilon:

– Mia sinjoro! Ne batu ĉi tiun senkulpan knabon.

Vigilanto terenfalis kaj ploregis.

– Ĉi tiu estas kanajla popolo! – Kriis la ĉefestro. – Mi forpelos ĉiujn romiajn sklavojn!

– Ni masakros tiujn – hurlis Urkon.

– Ne, tiuj restu sklavoj ĝis eterno! Tio konvenas, ke la fiuloj estu sklavoj de la nobluloj – decidis Atilo.

Ĉiuj vortoj de Atilo estis leĝo. La Hunoj jam neniam plu liberigos la grekojn kaj latinajn sklavojn.

Almetita estis – al mia sorto – nigra sigelo pere de ĉi decido.

Atilo jam ekstaris kaj turnis sin al siaj homoj.

– Ĉi tiu mono – li diris trankvile – estas premio de mia sango. Ankoraŭ hodiaŭ disdividu ĝin al vidvinoj de la batalantoj en batalo mortfalintaj. Vi, Eslanto reiros al Konstantinopolo: kunportu Oreston kaj filon de Vigilanto.

Poste Atilo turnis sin al Eslanto per la sekvaj:

– Ĉi tiun ledan ŝultrosakon, en kiu estas cent pundoj da oroj mi metas ĉirkaŭ vian kolon por ĉimaniera iro antaŭ la imperiestron demandante: Ĉu vi konas ĉi tiun? Kaj kiam ili konsterniĝis, tiam vi daŭrigu jene: Teodozo devenis de nobla patro samkiel ankaŭ Atilo. Atilo gardis siajn noblajn virtojn, sed Teodozo perdis tiujn, kiam li estiĝis imposton paganto de Atilo. Sed tiu sklavo ne estas honesta sklavo, kiu volas mortigi inside sian mastron!

Poste Atilo foriris kaj la sinjoroj postiris.

– Kio okazu pri tiu ĉi knabo? – demandis Eslanto montrante filon de Vigilanto.

– Ĉi tiu knabo portu kvindek pundojn da oroj kiel elaĉetmonon por sia patro. Sed ĝis ties alveno la patro estu katenite en la prizono.

– Ĉu de la imperiestro ni portos nenion?

– Sed jes, – respondis Atilo kolere – mi postulas la kapon de Krizafjo.

 

23.

Atilo eliris. La korpgardistoj malligis nin. Vigilanto kaj lia filo ploris. Mi ne sciis, kien mi iru. Sinjoro Ĉat iris post Atilo. Ili iris en la palacon. Mi ne rajtis iri tien.

Eslanto ankoraŭ atendis ĝis oni forportos la orojn en kestoj kaj sakoj. Li rigardadis al la deponejo.

– Sinjoro mia, – mi diris al li – miajn orojn ... nun vi jam scias, ke miaj oroj ne devenas de kulpulo.

– Ĉu viajn orojn? – li turnis sin al mi – Ĉu vi ne estas sklavo?

Mi ekkomprenis: ja la sklavo ne haveblas monon. Mono de sklavo estas mono de sia mastro.

La mono, la infano estas posedaĵoj de mastro de la sklavo.

– Ĝuste pro tio mi petas la monon – mi respondis virece: mia devigo estas transdoni al sinjoro Ĉat liajn orojn!

Li palpebrumis kaj lasis por alpreni mian monujon. Mi eliris el la palaco kaj pensis tion, ke mi atendos sinjoron Ĉat ĉe la pordego. Sed ĉar mi sentis min kiel unu ĝisduone mortbatita homo, ekvidinte la puton antaŭ domo de la ĉefestro, mi lavis min por refreŝiĝi de la polvo. Mi ankaŭ trinkis el la trogo. La akvo estis varmeta, sed bongusta. Pli ol unu horo mi atendis ĉe la pordego. Finfine sinjoro Ĉat alvenis ĉevaldorse. Nome la Hunoj ĉien iras ĉevaldorse. Kiam li atingis min, mi klinis min.

– Venu post mi – diris li amikece kaj poste en lia domo deĉevaliĝis kaj rigardis min.

– Kio estas via nomo?

– Mia nomo estas Zeta – mi respondis malĝoje.

– Tio estas stranga nomo. Ĉu viaj gepatroj vivas ankoraŭ?

– Mia patro povas esti, ke vivas.

– Kio estas via patro?

– Li estas malriĉa kamparano.

Ĉat skuis la kapon.

– Kion mi faru pri vi?

Iu maljuna sklavo staris en la dompordo. Tiu havis grandan kapon kaj vizaĝon, blankan hararon kaj barbon. Nur la mentono estis razita. Ŝlosiloj estis ĉe tiu.

– Ĉokona! – Turnis sin sinjoro Ĉat al li kaj daŭrigis: – Ĉi tiun sklavon oni sendis al mi kiel donacon. Neniu povas elaĉeti, ĉar tio estas malpermesata. Kion ni faru pri li?

– Kion vi povas fari? – demandaĉis la maljunulo.

– Oni skribis al sinjoro Ĉat, – mi respondis maltrankvile – ke mi konas la historion, geografion, filozofion, gramatikon kaj retorikon – kaj mi rigardis sur lin, ĉu mi diru ankaŭ kromajn aŭ ne.

La maljunulo rigardis min kiel dormema elefanto.

– Ĉu vi kapablas strigli ĉevalon?

– Mia sinjoro – mi turnis min al sinjoro Ĉat, kvazaŭ min oni estus kaponbatinta. – Ĉu mi povus esti edukanto de viaj infanoj? Nome mi vidis, ke vi havas du belajn filojn kaj ne estas apud ili edukanto.

Sinjoro Ĉat meditante rigardis sur min.

– Mi pensas pri tio – daŭrigis sinjoro Ĉat turnanta sin al la maljunulo – donu al li por manĝi, poste li ripozu, ĉar estas alveninta de malproksimo.

Estis fakto, ke mi estis laca kaj ankaŭ pala. La maljuna ĉefsklavo senvorte ekiris antaŭ mi. Mi postsekvis lin. Tiu kondukis min en la kuirejon, kie oni donis al mi panon kaj fromaĝon. Mi rigardis suspektante la fromaĝon kaj ne konsumis tion. Mi rigardis al la kuiristino, kiu estis malbonhumora kaj havis lipharon. Mi manĝis iom el la pano kaj trinkis multan akvon. Mi ne kuraĝis kritiki la fromaĝon.

La geservistoj scivoladis. Fraŭlino frotpurigis iun kupran ujon. Subite ŝi levis la kapon kaj alparolis min:

– Ĉu vi komprenas hunlingve?

– Mi komprenas – mi respondis lace.

– De kie vi venis?

– El Konstantinopolo.

– Ĉu oni elaĉetos vin?

– Ne.

Ili ĉiuj miris pri tio. Ili estis silente. En la angulo iu virino avzon-lingve diris mallaŭte al sia kunulino:

– Li estas bela knabo. Bedaŭrinda estas, ke lia kolo estas longa.

La maljuna Ĉokona revenis kaj kondukis min en la stalon. Tio estis granda ligna konstruaĵo, en kio multe da bestoj kutimas vintrumi, sed nun nur du ĉevaloj enuis sin apud la kripo. Sur unu flanko de la stalo pajlolitoj estis. Ĉeangule ankaŭ dek estis unu super la alia. Sur la muroj multe da arane-retaj vintraj vestaĵoj. Terura stalodoraĉo. Multegaj muŝoj. Mi ektimeĝis. Ĉi loko estis tre abomena. Ĉu ĉi tio estos mia restadejo? Mi hejme en Konstantinopolo dormis en littolaĵa lito sur pura verandeto de mia mastro. Ĉe la fenestroj floroj estis. Sur la muro estis portretoj de Konstantinos la Granda kaj Teodozius la Granda. Tie la aero estis pura kaj marodora. Tie kribriltolo defendas la ĉambron de la muŝoj.

– Ĉu vi permesus al mi dormi sub la libera ĉielo? – direktis mi la demandon al la maljunulo. – Ĉu vi donus kovrilon?

– Ĉu kovrilon? Ĉu sen tio ne vi ne povas dormi?

La maljunulo donis unu ĉevalkovrilon. Tion mi sternis surteron kaj kuŝis sur ĝin apud unu fojnostako. Kio okazos pri mi, se mi ne estos edukanto, sed mi devas vivi inter ĉevalistoj? La maljunulo vespere revenis al mi Li portis grandan tranĉaĵon da pano kaj fromaĝon.

– Jen, prenu! – murmuris li bonkore. – Ĉu vi ripozis jam?

– Nokte mi ripozos – mi respondis. – En stalo mi neniam dormis, mi neniam prizorgis ĉevalon. Pli bona estus al mi ekstere ol en la stalo. Ĉu vi permesus dormi ankaŭ nun ekstere?

– Do, tio eblas – murmuris la maljunulo bonkore.

Li sidiĝis apud min, el lia poŝo li antaŭprenis lignosalujon kaj ekmanĝis.

– De kie vi venis? – demandis min.

Mi diris ĉion eblan. Poste mi demandis.

– Kia estas la vivo ĉe la familio Ĉat? Ĉu estas permesate demandi tion ĉi?

– Do – tiris li ŝultron – la pano de malliberuloj ĉie estas amara.

– Kia estas la sorto de la sklavoj?

– Tiu dependas laŭ ilia merito.

– Kiu estas pli bona? Ĉu la mastro, ĉu la mastrino?

– Do, la mastro estas severa, la mastrino prirespondigas ankaŭ la ovojn de pasero. Sed ĉi tie servi pli bonas, ol alie.

– Kia estas la fraŭlino?

La maljunulo tiris la ŝultron.

– Ni neniun aferon havas pri ŝi. Ŝi estas ankoraŭ infano.

Ni silentis iom. Mi gapis la teron, la maljunulo ŝmacmaĉis. La maljunulo estas Sarmato, kiu naskiĝis inter Hunoj, sed jam ne komprenas lingvojn de siaj prauloj. Tiu pli frue estis ĉevalisto de la familio Ĉat kaj nun servas ĉe la domo. Mi denove ekdemandis:

– Ĉu ili donas manĝaĵojn sufiĉe? Kiu povas dikiĝi, tiu dikiĝas. Sed ni ricevas malmulte da ŝafidviandoj.

– Ĉu mi devas manĝi ĉevalviandon?

– Oni ne devigas nin manĝi tion.

– Ĉu la fromaĝo estas ĉevalfromaĝo?

– Ne, ĝi faritas el bovinlakto.

Multe da porkoj kuregis al la bestejoj. Por ili la servistoj pene portis en ansaj grandaj tinoj la fluidajn manĝdefalaĵon. La maljunulo ekstaris. Enpoŝigis kaj la poŝtranĉilon kaj la salujon. Li iradetis al la staletoj.

 

24.

Tagiĝe tiu kutima bruego vekis min, kiu estis aŭdebla nur en urbo de la barbaroj. Kornado, vipkrakado, porkoblekado, bovinblekado kaj homkriadoj. Ekmoviĝas la urbo. La homoj ellitiĝas je sunleviĝo por eklabori. La rajdantoj trinkigas la ĉevalojn. La sinjorinoj kun taŭzita hararo pelas la porkojn. La servistoj streĉetendas la membrojn antaŭ la palacoj. Sur la rosaj arboj paseroj pepas. Super la urbo kolomboj flugadas. La hirundoj komencas ĉasi la muŝojn. En la fojnostako mi havis bonan dormejon. Ankaŭ aliaj sklavoj dormis ĉi tie, min nur kelkaj kuloj ĝenis. Mi deskuis la fojnerojn de mia vestaĵo, miajn sandalojn mi purigis de la polvo. Mi estiĝis malĝoja, ĉar miaj sandaloj ŝiriĝis sur unu flanko. La sklavoj somere ne portas ŝuojn. Miaj sandaloj estas tiom belaj sandaloj, kiuj ĉi tie tute ne estas videblaj. Ĉu nudpiede mi iros alEmeke? Mi lavis min. Kun kombilo mi ĝustigis mian hararon, poste atendis ĉe la pordego la vokon de mia mastro.

La servistoj baldaŭ atentigis min:

– He, Greko! Iru antaŭ la mastron!

La familio sidis sur la etaĝa verando. Sur la tablo estis lakto, butero, lardo kaj vino.

Emeke staris apud la du infanoj. Tie estis ankaŭ Ĝiĝia kaj unu maljuna sklavfraŭlino, kiu portis ruĝan silkan mantelon. Ĉiujn ĉi mi ekvidis dum mia enpaŝo. Mi klinis min. Mi restis apud la pordo kaj fermis la okulojn, kiel devas fari la sklavo antaŭ sia mastro.

– Kio estas en via mano? – demandis sinjoro Ĉat.

– Mia mono.

Mi iris al sinjoro Ĉat kaj transdonis la orojn.

– Oroj – gapis sinjoro Ĉat. – Ĉu vi estas riĉa?

– Prisko lasis tion por ke mi ekkonu la vorton „mia”. Sed mi scias, ke ĉi tie estas alia kutimo.

– Patro mia – diris Emeke ekscitite – reĝedzino Rika donis tiun monon al ĉi tiu Greko.

– Min ne interesas tio – respondis sinjoro Ĉat gaje – sed sklavo ne havu monon.

– Mono de la malliberulo estas mono de sia mastro – diris la mastrino.

Mi retiriĝis apud la pordon.

– Mi pensadis pri kio vi diris – ekparolis la mastro – stranga kutimo estas, ke la Romianoj akceptas instruiston por instrui, eduki la infanojn.

Mi volis repondi konvene, sed kial mi kondutu konvene inter la barbaroj, kiuj forprenas la monon de la malfeliĉa sklavo kaj manĝas ĉevalviandon – venis mia alia penso.

– La homo nur helpe de la edukado estos homo – mi respondis suprenrigardante – tiuj du knabetoj aspektas saĝaj.

– Kial ni devus instrui ilin?

– Por ke ili ekkonu la literojn, mia sinjoro. La litero estas ŝlosilo de la spirita trezorejo.

– Kio estas la spirita trezorejo?

– Tio estas la riĉeco de la animo. Tio estas scio, penso de multaj homoj, kiuj pensoj estas enskribitaj, kolektitaj en libroj, kiujn oni gardas ekde multaj jarcentoj.

– Ĉu vi instruus ilin por legi?

– Kaj por skribi, laŭ via ordono, mia sinjoro.

– Vi estas freneza fraŭlo! Ĉu vi ne vidas, ke mi estas riĉa homo? Mi kapablas akcepti multe da bontalentuloj kapablantaj skribi kaj legi.

Li diris ĉi tiujn kolerege kaj tiom aplombe, ke mi ne kuraĝis kontraŭdiri.

– Mi instruus ilin por ellerni la matematikon....

– Kio ĝi estas?

– Scienco de la kalkulo, mia sinjoro.

– Kial ĝi estas bona? Mi neniam kalkulis miajn bestojn, tamen mi tuj vidas, se mankas unu besto. La nombro de la kortbirdoj ĉiam ŝanĝas. Kial mi kalkulu tiujn? Kion vi instruus ankoraŭ?

– Geografion, historion, filozofion... – mi balbutis – ĉion, kion vi ordonas, mia sinjoro.

– Ne greke parolu, sed hunlingve.

– La geografio estas kono de la tero. Saĝulo devas bone koni la landojn, montojn, fluaĵojn, kie kia popolo loĝas, kiaj estas la urboj, kie estas minejoj, episkopejoj, montaj trapasejoj, fortikaĵoj, kie kia industrio funkcias, kaj similajn. Ĉi tio estas jam bona scienco, sed eĉ tiuj ne por infano – kapjesis li pensadante – tiujn konojn devas scii la reĝo. Bone estas, se la reĝo konas tion, ĉar li povas porti sian popolon tien, kie estas bona paŝtejo apud rivero. -Kion vi instruus kroman, kion vi proponas?

– Historion, kio montras tion, kiel vivis la homoj pli frue antaŭ multaj jarcentoj. Kiuj estis iliaj reĝoj, estroj? Kiel ili batalis? Ĉu ili havis feliĉon, aŭ malfeliĉon, venkon, aŭ malvenkon?

Ĉat skuis la kapon.

– La pasintajn okazintaĵojn kantas la bardoj. Miaj filoj ne devas ellerni tiujn. Se miaj filoj volas aŭskulti tiujn, tiam mi vokas la bardon por kanti la historion. Kion vi instruus ankoraŭ?

Mi jam ege ŝvitis.

– Filozofion, nome la sciencon de la saĝo. – Mi diris malĝoje. – Vivojn kaj instruadojn de la sep grekaj saĝuloj, ĉefe instruadojn de Aristotelo, Epikteto, Platono kaj Sokrato.

Ĉat mansignis supereme:

Forportu tiujn la greka diablo! Mi ne lernis filozofion kaj tamen estas saĝa. Miaj filoj same estos malpli saĝaj.

Mi ne kuraĝis diri alian. Mi konsterniĝis, ke mi certe ne en la domo ricevos taskon. En la domo eblis senti odoron de la lakto. Emeke ne rigardis min. Mi estis malĝoja. Sinjoro Ĉat drinkis unu arĝentpokalon da vino.

– Do, – li diris finfine – mi ekvidos, je kio mi povus uzi vin. Provizore via afero estos akompani min. Nun foriru.

Mi plitrankviliĝis. Povas esti, ke oni ne puŝos min apud la ĉevalojn! Laŭ sinjoro Ĉat mi estas pli bona, pli valora ol la aliaj. Mi klinis min kaj malantaŭen irante tiel eliris el la domo, kvazaŭ la imperiestro estus forsendinta min. La hokformnaza maljuna knabino atingis min sur la koridoro, ekpuŝis min kaj malestime rigardis sur min.

– Vi estas needukita bruto!

– Kial?

– Vi envenis kaj ne salutis, vi eliris sen saluto. Mi miras, ke la mastro ne vangofrapisvin.

 

25.

Post kvaronhoro sinjoro Ĉat elvenis de la domo. Lia ĉevalo estis jam jungilarita.

– Donu al vi Dio feliĉan matenon – diris la sklavoj – je via sano estu la nokta ripozo.

Sinjoro Ĉat ĉirkaŭrigardis:

– Portu ankaŭ unu kroman ĉevalon. Ĉu la ĉevalo Fumo estas hejme?

– Ne, sinjoro – respondis la ĉevalisto – mi lasis eliri ĝin al la ĉevalaro. Ja...

– En ĉi tiu okazo konvenos nun la maljuna Balkano.

– Ĉu ni metu sur ĝin selon?

– Ne.

La ĉevalisto portis la alian ĉevalon. Tio estis sensela, sen kovrilo, sen piedingo. Ĉat ordonis al mi surĉevaliĝon. Li ekiris kaj mi iris post li. Ni trotis sur la longa strato. La homoj salutis lin. Li levadis la manon al lia felĉapo. Subite li kriis al mi:

– Zeta!

Li malrapidigis sian ĉevalon nur al paŝado. Mi rapidis apud lin.

– Ĉu vi estis kun via mastro en palaco de la imperiestro?

– Preskaŭ ĉiutage.

– Diru al mi ion pri tiuj. Kiaj homoj estas tiuj?

– Mi tiel scias, mia sinjoro, ke vi estis tie kiel delegito antaŭ tri jaroj, kiam vi hejmenportis sesmil pundojn da oro de la imperiestro.

– Vi pravas. Sed tie ĉiuj vortoj estis mensogado kaj aktorado. La honoron ili metas sur sin kiel la festan vestaĵon. Mi ŝatus aŭdi ion pri ilia labortaga vivo. Parolu pri tio!

Mi diris al li, ke Teodozo estas malfortulo kaj mallertulo. Ties pli aĝa fratino regas, sed estas apud ŝi kelkaj konsilantoj. Mi jam komprenis, ke mi estas lia konversianto. En paŭzo de la parolado mi diris ion pri mia afero.

– Permesu, sinjoro, por diri ion. Kiam mi elvenis el via ĉambro, tiam via sklavo admonis min, ke mi ne salutis. Mi ne konis la kutimon. Pro tio mi petas pardonon. Alivorte ĉe ni la sklavo nur tiam povas paroli, kiam la sinjoro demandas lin.

– Ne gravas. – Li mansignis bonece.

Ni atingis al la ĉevalaro. Tie li elelektis malaltan ĉevalon en kies vilo pli multaj estis la blankaj vileroj, sed tamen la griza koloro regis. Tiu estis Fumo. Ĝi estiĝis mia ĉevalo, ĉar sinjoro Ĉat, malpermesis al sia sklavo rajdi kun li sur samalta ĉevalo.

 

26.

Reveninte sinjoro Ĉat haltis ĉe la pordego kaj donis sian felĉapon al mi.

– Portu ĝin en la domon – li diris enhelante – kaj diru al mia edzino, ke ŝi doniu al vi mian palacan peltĉapon. Mi kuregis supren en la etaĝon. Sur la koridoro Emeke venis kontraŭ mi. Ŝi portis festan vestaĵon por vizito: tio estas blanka vestaĵo, ruĝaj sandaloj kaj vualo sur ŝia hararo. Ŝi prenis rajdbastoneton. Ekvidinte min ŝi alkuregis min kaj kolere flustris:

– Kiel vi atingis nin? Kial vi revenis?

Mi sentis fajnan odoron de ŝia vestaĵo. Tiun vestaĵon mi jam vidis en palaco de la reĝedzino Rika. Ŝi fiksrigardis min kiel furioza kato. Mi nur balbutis. Kion mi respondu? Mi ne sciis. Ŝi ekkaptis mian brakon kaj portis min en unu ĉambron.

Tiu estis ĉambro por vestaĵoj. Surmure ĉie peltoj pendis, ĉambromeze tablo kaj seĝo. Sur unu stango pendis tri kompletoj da romiaj kirasoj.

– Kial vi revenis? – ŝi demandis kolere denove kaj klinis ŝin al mi tiom proksimen, ke ŝi preskaŭ tuŝis mian nazon, kvazaŭ estus scivola pri miaj okuloj. Mia koro laŭtbatis kiel muelilo. Mi respondis senhezite, ĉioriske:

– Mi volis reveni.

– Ĉu vi volis reveni? Ĉu vi mem?

– Mi.

– Kial? Vi estis libera. Mia patro diris, ke Prisko donacis vin al li. Kial vi volis esti sklavo?

– Mi faris min al sklavo. Eksciu, mia fraŭlino, mi forfuĝis de Prisko. Mi skribis leteron nome de li, ĉar mi volis reveni.

Ŝi severe fiksrigardis min.

– Mi ne komprenas vin. Kial vi faris tion?

– Nur tial, – mi respondis – ke mi eksciu: Ĉu vi donis al mi ĉi tiun rozon? – kaj mi montris al ŝi la rozon.

Ŝi surprizite rigardis min kuntirante la brovojn.

– Ĝin ne mi donis. – Respondis kaj ŝi rapide foriris el la ĉambro.

Mi ŝancelpaŝadis el la ĉambro. La mondo konfuziĝis en mia kapo.

 

27.

Dum la sekvaj tagoj mi estiĝis pli sentema, ol pli frue. La servistoj akceptis min flegme.

Nur tio interesis ilin, ĉu mi estas elitdevena kaj ĉu mi atendas elaĉetmonon? Kiam ili eksciis, ke mia patro estas simpla kamparano iranta nudpiede kaj ke neniu volas elaĉeti min, tiam ili rigardis min malŝate. Mi aŭdis la sekvajn rimarkojn:

– Viaj manoj estas sinjoraj, sed baldaŭe ili dikiĝos.

Sed alia diris:

– Tiu odorigas la hararon. Kopi, donu al li migdallakton kaj metu ĝin en likvon por lavi sin per tiu miksaĵo.

Kopi estis portanto de akvo, servisto fajrongardanta kaj ĝenerale ĉion faranta sklavo. Al la kuiristino li portadis la akvon el la korta puto.

Aŭ ili diris:

– Ĉu vi ne dormis hejme sur silka lito? Ĉi tie vi devas dekutimiĝi pri tio.

Kaj ili ridaĉis.

– Miaj homfratoj! – Mi petpetegis ilin. – Mi ĝojas pro via gajeco, sed ne ŝercadu malbonvole. Estu paciencaj pri mi kaj mi estos via bona homfrato. Mi estas servanto de mia mastro, sed estos ankaŭ via servanto, se vi estos paciencaj pri mi.

Ili iomete silentiĝis. Unue la akvo-portanto alparolis min, kiu ĉiam ŝercadis.

– Vi parolas saĝe kiel la studentoj. Ĉu vi komprenas eĉ la noĉoskribon?[33]

– Ĉi tiu scias ĉion – interparolis la maljuna sinjorino – kiel li rakontis al nia sinjoro Ĉat.

– Estis ĝojo aŭskulti, sed li tamen ne povis saluti.

Je tio ili denove ridis. Sed la kruda ŝercado estiĝis malamo baldaŭ, ĉar ili spertis, ke sinjoro Ĉat kun si portadas min ĉien. Ili ne parolis kun mi, se mi salutis ilin, ili ne reciprokis tion. Ili forturnis sin, ne volis vidi min. Unufoje, kiam mi volis sidiĝi al ilia tablo por tagmanĝi, tiam sinjorino Raba mirante diris:

– Kial vi venis ĉi tien? Mi tion aŭdis, ke vi hodiaŭ tagmanĝos kun la sinjoro.

– La hundo devas esti ĉirkaŭ tablo de la mastro. – Diris Uzura, la pordulo.

– Tiu ŝatas la flatadon – opiniis Karaĉ la nigra Kazaro – tiel li kliniĝadas antaŭ la sinjoro kiel romia senatano.

Mi restis silenta. Mi ne paroladis kun ili – mi pensis – ja la malkleraj homoj estas kiel la hundoj: tiuj ne toleras la fremdan homon ĝis ili ne alkutimiĝas al li. Sed mi devis paroladi kun la kuiristino, ja ŝi donis al mi la manĝaĵon. Ĉiam mi diris al ŝi iun komplimenton kvankam ŝi estis ege acidhumora. Mi ĉiam dankis al ŝi la donitaĵojn. Pro tio ankaŭ ŝi ricevis satanajn rimarkojn.

– Nur la bonajn manĝaĵojn donu al tiu, onjo Raba! – kriis Uzura – ĉar tiu bele dankas la manĝaĵon. Morgaŭ jam tiu kisos vian manon.

– Tiu geedziĝos kun Raba – kriis Kopi.

Ili ridis pro vortoj de Kopi, ĉar sinjorino Raba estis ege dika kaj liphara kaj havis virecan voĉon. Do la servistoj priridaĉis ŝin dum pluraj tagoj. Kompreneble estas, ke sinjorino Raba pli malaprobe rigardis min pro tio. Kontraŭ tio, ke ŝi ne meritis mian dankon, tamen mi dankis ŝin pro la manĝaĵo.

– Vi povas paroli kion volas, ĉar mi dankis al ŝi ŝian klopodon, ne la manĝaĵon. La mastro donas la manĝaĵmaterialon, la kuiristino faras ĝin preta.

Ĉu ŝi akceptas mian dankon aŭ ne? Tio ne interesis min. Mi tamen dankis tiun, ĉu ŝi akceptas ĉu ne. Povas esti, ke ankaŭ sinjoroj legas miajn malĝojajn okazaĵojn kaj miras kial mi ne forlasis ilin, aŭ kial alimaniere mi ne helpis min. Kiu jene pensadas, tiu ne estis sklavo, tiu ne scias, ke la manĝado ne nur kutimo estas, sed ankaŭ devigo. Kiu suferas pro mizero, tiu manĝas eĉ la ŝelon de la arbo kaj trinkas la akvon de la marĉeto. Kial manĝis la biblia erarinta filo el sama trogo de la porkoj? Pro tio mi tute ne miras.

Kun mia nuna menso jam mi scias, ke tiam mi estus devinta kune kun ili priridigi priŝercigi min. Tiukaze ilia ŝercado estus ĉesinta, sed tiam mi estis embarasita. Mia animo estis tiam tiom kuntordita kiel la batita serpento. Tiam ankaŭ la stulta vorto doloris min. Pro tio mi silentis, flankentiris min por esti de ili malproksime. Mi sidis sur la sojlo apud Kopi, kontraŭ kiu mi ne koleris. Kopi nur amuzis sin ŝercadante, sed ne estis malica. Ili ne havis hundon, Nome unufoje hundo ekmordis infanon pro kio sinjoro Ĉat mortigis ĉiujn hundojn. Antaŭ la kuirejo kortbirdoj piedgratadis. Inter tiuj mi rimarkis unu kriplan nigran kokinon. En ties kokidepoko, iu alpaŝis ties piedon pro kio ĝi kripliĝis. Sed oni ne mortigis tiun, ĉar la nigran kokinon oni kutimis doni al la ŝamanoj. Sed ĉar tiu estis kripla, la ŝamanoj ne bezonis ĝin.

Do, mi sidadis sur la sojlo kaj rigardadis la malfeliĉan beston. Tiu estis malbela kaj malĝoja. Ĝiaj okuloj estis rondiĝintaj pro la teruro. Ĝia kresto estis pala. Mi vidis, ke la aliaj kokinoj ne lasis ĝin manĝi la elĵetitajn kuirejajn restaĵojn, ĉiam ili albatis perbeke al ĝia korpo por forpeli. Pro tiuj agoj kelkfoje ĝi ekŝrikis pro la doloro. Sed ĝi tamen vivas, kvankam sole kaj malĝoje. Dum la aliaj gaje serĉas la semojn ĉirkaŭ la stalo, ĝi timanta ĉion ne iras al la aliaj kokinoj. Strangas, – mi pensis – ke ankaŭ inter la bestoj estas kaj persekutanto kaj persekutato, kaj sole vivanta besto kaj mute suferanta besto. Mi ĵetis erojn al ĝi el mia pano. Unue ĝi timis min, sed baldaŭe ties timo ĉesis kaj kuraĝe proksimiĝis al mi. Ĝi jam sentis, ke mi estas bonulo. Ekde tiam mi kunparolis nur kun tiu kokino.

– Venu, venu, eta pluma diablo! Manĝu, ne timu! Hop, kaptu!

Post unu semajno ĝi manĝis el mia mano. Kiam ĝi ekvidis min, tiam lametis al mi. Ĝi aŭdis miajn vortojn kaj respondis kokinlingve. Jam ĝi ne timis min, saĝe kaj sentimo rigardis min. Pli malfrue ĝi eksidis en mian sinon kaj mi povis karesi ĝin malgraŭ tio, ke la birdoj ne ŝatas la karesadon. Tiu kokino tiom ŝatis min, ke ĉiumatene ĉiam ĝi estis trovita apud mi. Ĝi sidis sub mia lito kaj atendis mian vekiĝon.

 

28.

Pasis la somero. Bildo de la tendourbo aliiĝis. Oni metis apud ĉiujn tendojn fojnostakon kaj pajlostakon. Inter tiujn lokojn, sur kies flanko vergobarilo estis starigita, por ke en la ĉevalejon ne atingu la blovo de norda kaj orienta vento, oni metis la ĉevalojn. Oni lokigis ankaŭ la tendojn tiel, ke tiuj same defendu la bestojn de la vento. Oni metis sur la tendon plur-tavolan bestoledon. La malfermaĵon nokte oni kovris per bestoledo, sed tage ĝi estis flankentirita.

Ankaŭ la homoj ŝanĝiĝis. Super la vastan ĉemizon kaj gatjon ili survestis ledovestaĵon, lupoledon, ursoledon, cervoledon, bovidledon, ekstere tiuj estis harkovritaj. Vintre oni portis peltofelĉapon el ŝafidpelto, ĉe la pli riĉaj homoj el vulpopelto, aŭ el kastoro. Peltoĉapo de Atilo fariĝis el leonopelto. La ĉefestro kaj aliaj elituloj portis urso-peltoĉapon.

Nur la sklavoj portis nenian ĉapon, ili estis nudkapaj. Mi estis ankoraŭ akompananto de sinjoro Ĉat. Malfacile mi alkutimiĝis al la dormo en la stalo. Sed vintre la bestoj varmigis la stalaeron kaj pli bone mi fartis.

Fraŭlinon Emeke mi vidis ĉiutage. Ŝi ne rigardis min. Se neniu vidis nin, tiam ŝi diris kelkajn malvarmajn vortojn, sed ankaŭ tiuj estis bonvenaj. Unufoje ŝi demandis, ke ĉu mi estas kontenta pri mia sorto?

– Mia fraŭlino – mi flustris – mi estas la plej feliĉa malfeliĉulo de la mondo.

Ŝi ne demandis, kial mi estas feliĉa, ŝi tiris ŝultron.

– Tio estas malfrua malĝojo.

– Se mi vidas vin, – mi respondis – mi nenion bedaŭras.

– Ĉu vi scias, – ŝi diris minacante – ke vi riskas vian vivon, pro nenio?

– Por vi estas nenio, sed al mi ĝi estas mia ĉio.

Ŝi forturnis sin kolerokule kaj iris plu. Foje ŝi kubutumis ĉe unu ĝardena fenestro. Estis griza aŭtuna vespero. Ĝuste tiam lunleviĝis. Mi iris tiudirekton kaj salutis ŝin:

– Via sklavo deziras al vi bonan vesperon.

Ŝi alrigardis min. Ŝia vizaĝo estis trankvila. Mi haltis por minuto, ke ŝi diros ion, sed nenion ŝi diris. Mi devis pluiri, ĉar ne volis, ke la sklavoj ekvidu nin parolantaj unu kun alia. Foje mi sidis malĝoje antaŭ la pordo kaj pensis nevidante tiujn, kiuj preteriras min. Sed subite mi ekvidis ŝin staranta apud mi la odoro de ŝia vestaĵo tuŝis min. Ŝi portis peltonegliĝon, pretigitan el pelto de arbarkato. Sur ŝia kapo estis sama peltoĉapo. Ŝi atendis sian ĉevalon. Mi ekstaris kaj klinis min. Ŝi alparolis:

– Ĉu vi estas sana?

– Mi dankas vian demandon – mi komplimentis – mi estas spiranta mortinto.

Ni ne plu parolis. Mi ĉiam klopodis fari diversaĵojn, pro kiuj ŝi povus vokigi min en la domon. Mi faris al la infanoj ludilojn kaj ofte portis en la domon florojn kaj fruktojn. Sed la aliaj, ĉefe la sklavinoj same komplezis al ili kaj nature la virinoj pli bone komprenas la infanlingvon ol la viroj. Proksimume dek sklavinoj estis tie.

Mi sciis paroli kun sinjoro Ĉat, ja li tial kunportis min ĉien, ĉar mi ĝuigis lin kiel unu el inter liaj ĉizitaj juvelŝtonoj. Mi estis lia sklavo, do mia scio estas lia scio.

Li kunportadis min kiel siajn orĉenojn, fingroringojn. Li sentis tion, ke mi estas valoraĵo, sed ne sciis kiel mi povas esti oro. Mi estiĝis lia kara hundo. La sklavoj vidantaj, ke li ne forigas min kaj kare parolas kun mi, do ili aliel komencis konduti kun mi. Se ili volis peti ion por aranĝi ĉe la mastro, mi estis petata paroli kun mia mastro. Mi kapablis aranĝi iliajn aferojn enteksante iliajn petojn en mian parolon, sed miajn aferojn mi ne povis aranĝi. Vane mi diris al li, ke la tapiŝojn en la manĝejo bona estus pli bele surmurigi aŭ surplankigi, aŭ mi plie povus purigi liajn armilojn. Li demandis kiel mi pensas fari tiujn. Poste mi devis instrui serviston por purigi la armilojn.

Mi vidis, ke laŭ li mi estas tre oportuna akompananto kaj, ke lin ĉiu scienco interesas. Mi akompanis lin ĉien nudkape, sur sensela ĉevalo parolanta pri ĉio. Li estis neimageble malklera homo. Multfoje mi devis kaŝi mian ridon pro lia malklereco.

Pro lia malklareco mi multfoje rakontis ne okazitajn historiajn eventojn pri ne ekzistantaj popoloj kaj landoj je lia amuzo. Foje mi kreis neekzistantajn sciencajn tezojn. Li kredis ĉion. Por li estis kredeblaj ankaŭ la hundkapaj homoj, la senkapuloj kaj la unupieduloj. Tiuj aferoj vivigis min plie, kiam mi sentis mian superecon. Sen tiuj mi povus esti malĝoja.

Tamen mi estiĝis malgoja, ĉar mia vestaĵo ĉifoniĝis. Mi timis ne la malvarmon, sed hontis min tiel aperi antaŭ Emeke. La kortaj sklavoj – nomital la eksteraj malliberuloj – ne portas ĉapojn, ilia vestaĵo estas ĉifona kaj malpura. Ili nur kelkfoje lavas sin, kombas sin. Iliaj kapoj estas hirtaj.

Mi sisteme lavis min, miajn vestaĵojn kaj ankaŭ kombis min. Kelkfoje mi kudris miajn vestaĵojn. Sed eĉ tiam mia vestaĵo estis romia. Miaj sandaloj tiom grandmezure disŝiriĝis ke mi ruĝiĝinte rigardis miajn piedojn. Se mi ekvidis fraŭlinonEmeke , mi kaŝis min. Mi ŝatis ŝian rigardon, sed ne volis aperi antaŭ ŝi en ĉifona vestaĵo.

Kiam la unua neĝo subenfalis dum la nuna vintro, mi frostotremetante rajdis apud mia mastro. Miaj manoj estis bluaj pro la malvarmo kaj mia nazo estis ruĝa pro la frosto. Apenaŭ mi kapablis paroli.

– Ho, diable! Kial vi frostotremas? Kial vi ne diras al Ĉokona, ke li donu al vi vestaĵon? Ja vi frostiĝos en ĉi tiu malvarma vetero!

– Ho, mia sinjoro! – mi respondis malĝoje – Ĉokona donis al mi malbonajn vestaĵojn sed mi timis, ke la homoj kritikos vin pro mia aspekto.

Sinjoro Ĉat batis furioze sur sian glavon:

– Kiu kuraĝas diri malbonon pri mi? Neniu donas al sia sklavo silkvestaĵon.

Sed tamen alvenante hejmen sinjoro Ĉat vokis min en la domon kaj serĉis el inter siaj vestaĵoj al mi taŭgan. Ja ankaŭ pli frue mi ŝatus jam havi hunajn vestaĵojn. Mi volis esti Huno!Se mi estas Huno, tiam mi povas esti pli proksime al Emeke. Sed cetere plaĉis al mi la huna kostumo: blanka ĉemizo, gatjo30, peltĉapo kun agloplumo kaj la rajdado. Nur la aŭtuna kostumo ne plaĉis al mi, en kiu la homoj similis urso sidanta sur ĉevalo. Sinjoro Ĉat multfoje blasfemante elektis la vestaĵojn por mi. Finfine li donis al mi pantalonon el vulpoledo, mantelon el lupoledo kaj botojn el bovidledo. La mastrino kverelis pro tio:

– Ĉu vi freneziĝis? Ĉu vi donas bonan vestaĵon al ĉi tiu sklavo?

– Ej, vi! Ne kverelu! – li riproĉis ŝin barbarmaniere, pro kio la edzino tuj forlasis la lokon honte.

La vestaĵaro vere estis dekoraciita. Sur la mantelo estis leonungoj, kiujn Ĉat forigis. Anstataŭ tiuj mi ricevis rimenojn. Sur la mantelo estis videblaj kelkaj truoj kaŭzante de tineoj. La pantalono estis kelkloke eluzita, sed tiujn lokojn kovris la mantelo.

– Mia sinjoro! – mi diris dankeme kun farisea vizaĝo – mi ne meritas tiujn ĉi – certe estas ĉi tie ankaŭ pli uzitaj vestaĵoj.

– Mi ne havas pli malnovajn vestaĵojn, ol ĉi tiujn, – li murmuris – mi ne donas peltĉapon al vi, ĉar oni kredus vi estas la sinjoro. Se via kapo malvarmumas, tiam kovru tiun per iu tuko.

Pro la vestaĵaro mi estis tutkore dankema. Se Emeke vidus min! – Pro tio mi ege ĝojis. Sed, en la sekva momento mi estiĝis denove malĝoja. La vestaĵoj estis ege grandaj, ja sinjoro Ĉat estis pli altstatura, ol mi kaj estis ankaŭ pli vasta. Per la rimeno mi kunligis la vestaĵon ĉe mia talio. Mi similis al urso, staranta sur du piedoj. La sklavinoj ridis kiam ili ekvidis min, sinjoro Ĉat ridaĉis kaj ankaŭ la mastrino ridis kune kun Emeke. Nur almenaŭ Emeke ne estus ridinta!

Ankaŭ mi volis ridi, sed plie mi ploris. Mi estus ŝatinta forfuĝi, sed mi rememoris la lignokrucon ĉe la landlimo!

– Sinjoro mia, – mi alparolis – en la tendaro estas multe da peltistoj, kiuj povus ĝustigi ĉi tiujn vestaĵojn.

– Kion vi pensas? – li kontraŭis. – Ĉu vi pensas, ke mi donas al vi alian vestaĵon pojare? Vi kreskos, dikiĝos kaj portos tiun ĝis morto.

Kiam estiĝis pli malvarma, tiam mi divenis, kial portas la Hunoj harplenan vestaĵon. Ĉar tiun ili portas tiel, ke la haroj estu pli proksimen al la korpo. En la tendo ĉiam brulas la fajro, kio estas uzata por kuiri – baki. La homoj ankaŭ vintre ekstere grupiĝas antaŭ la tendoj. Ankaŭ sur la ĉevalo estas kovrilo. La homoj portas ankaŭ gantojn kaj la peltan ĉapon tiras sur la orelojn. En la peltaj vestaĵoj oni tute ne malvarmumas. Ankaŭ la virinoj vintre portas alian vestaĵon. La sinjora virino vualon vintre ne portas, sed portas peltan felĉapon. Tiuj fariĝas el ledoj lepora- aŭ sovaĝkata, kaj ili atingas la femurojn. Ilia mantelo estas sama kiel ĉe la viroj, nur pli bela kaj sur la interna vestaĵo estas peltoj de mustelkato kaj neĝa mustelpeltoj.

Mia hararo estiĝis longa, jam atingis miajn ŝultrojn. En seka malvarmo mi ne malvarmumis, sed se neĝis, la neĝo frostiĝis sur hararo. Sed la pelta vestaĵo, en kiu la haroj estis pli proksimaj al mia korpo, estis agrable varma.

Al Atilo preskaŭ dum ĉiu semajno delegitaro alvenis. Kelkfoje ankaŭ reĝoj vizitis lin. Kompreneble ne marmorreĝoj kiel la romiaj imperiestroj, sed barbaraj grasvizaĝaj reĝoj, loĝantaj en tendoj kaj portantaj pezajn orojn sur si. Ili estas malkleraj, sed majestaj. Ili estas malmolaj homoj kaj Atilon rekonantaj kiel sian superulon.

La vizitanton oni akceptis pompe, lukse. Kiam en la palaco vespermanĝo okazis, mian sinjoron mi kun aliulo portis hejmen matene. La Hunoj tre multe drinkis. Ankaŭ Atilo estis ege bonhumora. Ankaŭ geedziĝfesto okazis en la palaco. La popolo dancis kaj drinkis. Foje ni aŭdis, ke, Emeke edziniĝos al reĝido Aladar. Sed tio ne okazis, ĉar la reĝido geedziĝis kun filino de iu Huno. Mi vidis la filinon, kiu estis malpli bela, olEmeke. Tiujn tagojn mi ne redeziras.

 

29.

Se mia mastro iris al Atilo por tagmanĝi, tiam mi ne devis atendi lin antaŭ la palaco. Mi sciis, ke antaŭ sunsubiro li ne venos hejmen. Se li tagmanĝis ĉe la ĉefestro, tiam nur noktomeze mi devis iri por akompani lin. Dum liberaj posttagmezoj mi restadis en la kuirejo. En la kuirejo estis en la angulo unu granda fajrujo, sur kiu estis kaldronoj por varmigi akvon. Estis bona tie sidadi kaj rigardi la fajron.

Dum la longaj vintraj vesperoj plurfoje ankaŭ dek homoj sidis ĉirkaŭ la fajro. Ankaŭ la ĉevalistoj, bovistoj envenis en la kuirejon, kiuj peletis la bestojn de la kampo. Ĉi tie estis la hunaj servistoj kaj ankaŭ Ĉokona, kies taskoj estis inspekti la servistojn, kaj gardi la ŝlosilojn de la nutraĵprovizejo kaj de la kelo. Mi rigardis la fajron. Ĉi tio estis la amuzo de la Hunoj kaj vintre kaj somere. Foje mi sidis sole en la kuirejo. La virinoj lavis la vestaĵojn sur la subtegmento. Vespera krepusko estis kaj eta hajlo falis.

Ĝiĝia venis en la kuirejon kaj ridetante rigardis min.

– Oĉjo Zeta! – ŝi kriis – ho, kiome mi ĝojas vidi vin! Ŝi sidiĝis apud min kaj varmigis ŝiajn manojn. – Ni malofte povas vidi unu la alian, sed mi havas multe da direndaĵoj. Ĉu vi scias, ke mia patrino estis romia subulino kaj mi estas jam dekkvar jara?

Mi ne sciis, sed ankaŭ ne interesis min. Tiu knabino laŭ mi estis malpli ol dektri jara. Ŝi ne havis knabinajn trajtojn. Ŝi similis jupon portanta knabo kaj estis malbonhumora. Tamen ĉiam ridetante salutis min. Mi ne ŝatis ŝin kaj laŭ mi se ŝi ne estus ĉi tie, mi povus esti la edukanto de la infanoj.

– Emeke, la fraŭlino – daŭrigis ŝi – tiam naskiĝis, kiam Atilo estiĝis regnestro. Mi naskiĝis post du jaroj. Ĉi tiun mantelon mi ricevis hodiaŭ de ŝi. Ĝi estas apenaŭ uzita.

Ŝi ekstaris kaj trinkis el kruĉo de la geservistoj. Poste ŝi denove sidiĝis pli proksimen al mi, kontraŭ mi. Ŝi portis mantelon de Emeke, sed ŝiaj nudaj kruroj estis ruĝaj pro la malvarmo.

– La infanoj dormas, – ŝi konfesis bonhumore – fraŭlino Emeke estas en la palaco. La gesinjoroj dancas, amuziĝas.

Mi ne scias, poste pri kio ŝi parolis, dum kio ĉiam pli kaj pli proksimen ŝi sidis al mi kvazaŭ ŝi volus kapon meti sur mian ŝultron.

– Iru for! – mi murmuris al ŝi.

Ŝi ektimante ekstaris, embarasite forigis permane la cindron de ŝia vestaĵo kaj malĝoje rigardis min. Poste ŝi honteme eliris de la kuirejo.

 

30.

Dum unu decembra antaŭtagmezo grekaj rajdantoj alvenis en nian korton. Mi ekkonis inter tiuj la malsanecan filon de Vigilanto kaj patricion Nomus kiu kutimis viziti la imperiestron.

Sinjoro Ĉat ankoraŭ dormis. Mi kaŭris ĉe la pordego. Belaj neĝeroj flugadis. Ekvidante la Grekojn mi ege kortuŝiĝis, ekregis min la varmego. Sankta Dio! Se ankaŭ Prisko enpaŝos!... La honto tuj mortigos min! Ili kunportis tri servistojn kaj unu interpretiston. Mi konis ĉiujn!

– Ĉu la mastro estas hejme? – demandis la interpretisto hunlingve.

– Jes – mi respondis same hunlingve.

Mi miris, ĉar ili ne rekonis min. Iu servisto anoncis ilin. Ili iris en la domon. Ili portis donacon en iu kesteto kaj proksimume kvaronhoron restadis ĉe sinjoro Ĉat. Mi nur gapis kaj sentis varmon pro la timo.

– Kiom da homoj venis? – mi demandis iun serviston greklingve.

– Multe da homoj venis – respondis la Greko surprizita.

– Kiuj estas la sinjoroj?

– Sinjoro Anatoljo (Anatolius) kaj la skribisto kaj la interpretisto.

– Ĉu sinjoro Maksimino ne venis?

– Ne.

– Ĉu sinjoro Prisko?

– Nek li.

Mi plitrankviliĝis. Kaj mi daŭrigis la demandadon.

– Kaj ĉu la kapo de Krizafjo?

– Ĉu la kapo de Krizafjo?

– Jes. Kie estas lia kapo?

– Kia demando! Kie ĝi estus? Lia kapo estas sur lia kolo.

– Nu, tiokaze damaĝo okazos.

– Kie estas oro, tie ne estas malbono. Ni kunportis oron en tri kestetoj. Povas esti, ke tiom validos por kapo de unu ĉefhomo.

Poste ili demandadis min: kiu mi estas, kvankam ili ofte povis vidi min en Konstanti­nopolo. Povas esti, ke pro la huna vestaĵo, aŭ mia barbo ili ne ekkonis min. Mi diris al ili, ke nun mi ne havas tempon por rakonti mian historion, sed baldaŭe mi parolos pri mi mem.

Ili foriris kaj mia mastro tuj vokigis, kuru mi tuj en la reĝan palacon por diri al la skribkomprenanta Konstantino, ke venu li tuj ĉi tien. Mi iomete konsterniĝis. Mi vidis, ke ia letero estas sur tablo de sinjoro Ĉat kaj la sigelo ne estis rompita. Nu, mi iomete ektimis.

– Mia sinjoro – mi diris al mia mastro – se vi volas, mi ellegos tiun leteron.

– Ne, respondis sinjoro Ĉat malvarme – tiun leteron Prisko sendis. Povas esti, ke liskribas ankaŭ pri vi.

Mi foriris en la palacon de la reĝo kaj poste revenis kun Konstantino.

– Mia sinjoro – mi petpetegis al la skribisto – se enletere temas ankaŭ pri mi, mi petas vin por ellasi tion. Ni estas homoj...

– Ne, nesolveblas – li skuis la kapon – via mastro legigos la leteron ankaŭ de aliuloj: la plenumo de via peto estas neebla.

Nu, mi fartis hunde.

– Restu ĉi tie – diris mia mastro – povas esti, ke la skribitojn vi devos klarigi.

Sinjoro Ĉat malfermis la koverton kaj la leteron transdonis al Konstantino:

– Legu!

Konstantino estis Romiano, maldika, eta, bruna fraŭlo, sed saĝa estis kiel la serpento kaj malvarma estis kiel la testudo. Aecjo10 donacis lin al Atilo. Li rigardis la leteron, kaj la grekan tekston poste legis hunlingve:

Mia estimata sinjoro!

Mi deziras al vi ĉion bonan de Dio. Mi pro tio ĝenas vin, ĉar mia kara servisto Zeta forlasis min kaj iris al vi. Ĝis nun tiu ne revenis.

Ĉi tiun knabon ek de sia infanaĝo mi edukis kaj instruis. Mi volis akiri por tiu oficon en la imperiestra palaco, kiun li meritus, ĉar laŭ lia menskapablo estas elstara kaj lia honesteco estas senkompara.

Sed prudenton de tiu bedaŭrinda knabo io konfuzis. Li eskapis de mi kaj nun vagas ie en lando de Atilo.

Mi petas vin bonvolu serĉigi kaj resendi tiun pere de tiuj ĉi delegitoj. Se li estus sklavo, diru nomon de lia mastro, ĉar mi ŝatus elaĉeti tiun. Diru la elaĉetmonon kaj helpu tiun por esti libera. La delegitoj donas al vi orumitan arĝentan vazon kiel mian bagatelan donacon. Akceptu tiun volonte.

Via estimanta servisto:
retoro Prisko

Sinjoro Ĉat mirante rigardis min. Lia edzino rigardadis la vazon ĉe la fenestro. Emeke finaŭskultis la leterlegadon kaj trairis en la alian ĉambron.

– Mi ne komprenas – murmuris sinjoro Ĉat – mi ne komprenas, skribisto.

Konstantino legis denove.

– Mi ne komprenas! – ĉagreniĝis sinjoro Ĉat kaj tiradis liajn brovojn. Enbruste kvazaŭ blovego estus enfermita tie, li blovis tiel tra lia nazo. – Ĉu ne mem Prisko donacis vin al mi? Ja li ankaŭ leteron skribis. He, mastrino, serĉu tiun letereton! Ĝi estas en la maljuna domo subtrabe. La mastrino suspekte rigardis kaj hastis por porti la leteron.

Mi aŭdis klakadon de la planko en la alia ĉambro kaj pensis: Nu, mia hundo, de ĉi tie vi povas fuĝi nenien! Jen la fino!

– Mia sinjoro! – mi alparolis mallaŭte. – Mi devas diri iun gravon. Tiun ĉi leteron ne Prisko skribis, sed mi.

Ĉat alrigardis min forte:

– Ĉu vi skribis tiun leteron?

– Mi.

– Ĉu tiu letero estis falsaĵo?

– Jes.

Mi forgesis, ke mi parolas kun barbaro, ne kun klerulo. Sinjoro Ĉat subite estiĝis besto. Li ne lasis klarigi la leteron. Li hurlis. Li nur tion vidis, ke mi kuraĝis trompi lin. Li supren kaptis la seĝon.

– Fiulo! – Kriegis li tiuvoĉe, ke la lignodomo tremis pro ĝi. – Hej, ci hundaĉo, fiulo!..

Li inversigis la seĝon super lia kapo. Mi nur mian brakon povis levi al mia defendo.

Sed la seĝo forte batis mian brakon kaj pro la terure forta bato mia brako rompiĝis. Ankaŭ la seĝo rompiĝis. Liamane nur la seĝpiedo restis. Per ĝi li albatis mian kapon tiel, ke mi svenante kuŝetendiĝis sur la tapiŝo.

 

31.

Kiam mi rekonsciiĝis, mi vidis sur najlo pendantajn jupojn. Mi estis en kamero de la kuiristino. Ĉirkaŭ mi virinoj staris kaj iu virino ploradis. Mi ekkonis ŝin. Ŝi estis Ĝiĝia.

Ankaŭ aliaj virinoj larmis. Ili pensis, ke mi mortis. Sed kiam miaj okuloj ekmoviĝis, tiam ankaŭ ili plitrankviliĝis.

– Li vivas! – kriis sinjorino Raba – portu akvon!

– Ŝi detiris de mi mian mantelon, prenis mian kapon. Oni lavis min. Kio okazis pri mi?

Kiom granda estas mia vundo? Mi ne sciis. Sed mi vidis, ke en la tino la akvo ruĝas, kiel la ruĝa vino. Pli malfrue Bial, la ŝamano paŝis en la kameron. Li estis flav-brova bona homo. Li portis arboŝelon, baston kaj teron. Li metis mian brakon en la ŝelon, la tuton ĉirkaŭkalfatris per malseka tero kaj traligis per la basto. Eĉ rigardi tion estis miraklo!

Ĝiĝia ploris apud mi.

– Ne ploru! – diris al ŝi la ŝamano. – Li ne mortis, tiel, ke oni devu priplori.

Li detondis mian hararon kaj bandaĝis mian kapon. Kiam Bial eliris el la kamero tra la lignotabulmuro aŭdiĝis de ekstero kiel li konsolis la geservistojn:

– Ĉi tiu estis forte draŝita. Estos miraklo, se li povos denove surpiediĝi.

Li parolis nazvoĉe kaj iomete traktis min subtakse, sed pli malfrue mi konvinkiĝis, ke li estas vere honesta animo. Mi estis sensenta, kiel ŝtono. Kial? Povas esti, ke ĝia kaŭzo estis la vundo, aŭ la malheleco kovrita mian animon.

Sinjorino Raba serĉis loĝlokon por si aliloke. La servistoj flegis min alterne. Pri tiuj servistoj mi diru nur tiom, ke ili estis malliberuloj. Nur inter la ĉevalistoj, bovistoj kaj porkistoj estis kelkaj hunaj kripluloj ne estintaj taŭgaj por batali. Krome ĉi tie estis Uzura kaj la alia giganto, la infanvoĉa Ladan. Mi kun tiuj apenaŭ paroladis, ĉar ĉe mi nur tiu estis homo, kiu konis la literojn. Kiu ne legis verkojn de Platono kaj Vergilio, tiu estis besto.

Tiuj homoj tute ne aŭdis pri Platono kaj pri Vergilio. Ili estis homvizaĝaj bestoj. Ili ne pensis pri la estonto, nur la tagaj aferoj interesis ilin. Mi tiel same malestimis ilin, kiel mian mastron. Nur fraŭlinon Emeke mi estimis. Mi multfoje diris en mi mem: – Ankaŭ ŝi estas la sama besto kiel la aliaj, nur ŝia figuro pli bele antaŭeniĝis el metio de la kreado. Sed mi jam vidis pli belajn formojn, ol de tiu; el marmoro skulptitan virinan figuron, kiu estis la plej bela. Mi multfoje meditis: kio estas sur ŝia vizaĝo, kio ravis min tiom forte.

Enpense mi dividis ĝin al partoj: viando, haŭto, osto – nenio alia. Kiu surrigardas ŝin unufojon, konstateblas nenio estas sur ŝi admirinda. Sed se iu aŭdas ŝian voĉon, ŝia speciale muzikanta voĉo jam kaptas lin. En tiu momento beliĝas la vizaĝo, la virina kreitaĵo. Kaj poste se ŝi silentas restas bela, ŝi restas miraklo de la beleco. Ŝiaj brovoj estas nekutime belliniaj, la okuloj estas klaraj kaj revantaj. Kio estas tamen la brovo? Tio estas nur hararo... kaj tamen kvazaŭ ŝi estintus iu ne tera kreaaĵo deveninta el iu pli bela mondo. Ŝi ne konas la sciencojn, kvankam eĉ la kolombo ne konas la literojn, tamen estas kara kaj ni volas kisi tiun.

Mi rigardis ankaŭ la aliajn virinojn kiel la homo rigardas la hundojn, ŝafojn kaj azenojn.

Tiam mi vidis, ke unu homo tute ne konas la alian homon. Nun ĉiuj virinoj interesiĝis pri mi. Kvazaŭ mi estus ilia frato. Ili divenis, kion mi deziras: ĉu akvon, ĉu manĝaĵon ĉu silenton? Mi pensis ankaŭ tion, ke ili kredis: povas esti ke mi estas sinjoro kaj ili rekonas mian scion. Sed mi estis nur suferanto kaj ili vidis, ke mi suferas. Mi ne sciis kia estis la rompiĝo sur mia kapo, sed ĝi povis esti granda, ja mi ne kapablis levi mian kapon. Kvazaŭ ĝi estus nemezureble granda monto. Kvazaŭ tiom granda fajra rivero ondruliĝus en ĝi kiel Danubo. Aŭ estis kiel se mi naĝus sur grandaj ondoj supren aŭ malsupren, poste denove levantaj min supren, kaj varmega sango fluus en mia kapo kaj mi kapturniĝas.

Kiom da tempoj mi kuŝis tiel? Mi ne scias, sed subite ĉesis la kapturniĝo. Mi malfermis miajn okulojn. En la kamero nur la servisto Kopi estis, kaj mi vidis, ke li portis akvon. Kopi sciis, ke mi rigardas lin. Li turnis sin kaj diris al mi:

– Nu, Dank’ al Dio!

– Kopi – balbutante mi demandis – ĉu vivas la eta pluma diablo?

– Ĝi vivas.

– Ĉu vi donas al ĝi manĝaĵojn?

– Ni manĝigas ĝin.

– Portu ĝin ĉi tien, mi petas vin.

Tio estas stranga, ke tiam tiun kokinon mi rememoris. Mi ĝojis, ekvidinta ĝin. Mi tiel parolis al ĝi kvazaŭ ĝi estus mia frato:

– Diablo, diablo!

Tiu kokino ektimegis, sed ekaŭdante mian voĉon trankviliĝis. Ĝi sidiĝis apud min kaj rigardis min alterne kaj per unu okulo kaj per alia okulo kiel kutimas fari kokinoj. Kaj ĝi ĝoje paroladis kokinlingve. Ĝi ekkonis min. Mi demandis ĝin:

– Ĉu vi ricevas sufiĉe da manĝaĵoj? Ĉu la aliaj batas vin ankoraŭ? Ĉu ci dormas sub mia lito?

Ĝi ĉiam respondis:

– Ka-ka-ka ...

Dum tiuj tagoj mi multe dormis. Kelkfoje mi vekiĝis, sed denove ekdormetis. Subite mi sentis sur mia frunto iun agrablan malvarmeton. La mano de Emeke estis sur mia frunto. Apud Emeke Ĝiĝia staris. Ili mallaŭte paroladis. La fenestroj estis flavaj pro la sunbrilo. La kamero estis hela. Ŝi, ekvidante miajn malfermitajn okulojn, forigis sian manon kaj ekstaris.

– Ne foriru! – mi balbutis – restu ankoraŭ, bela sonĝo!

Hezitante ŝi rigardis min, poste turnis sin al Ĝiĝia.

– Iru! – ŝi diris al ŝi – portu freŝan akvon.

Kaj denove ŝi sidiĝis sur la seĝon.

– Ĉu vi fartas pli bone? – ŝi demandis bonkore – ni maltrankviliĝadis, ke vi mortis.

– Se mi vidas vin, tiam mi ne estas malsana. Se vi estas ĉi tie, mi sentas printempon kaj vi estas narciso inter la narcisoj. Se mi aŭdas vian voĉon, mi aŭdus kvazaŭ kanton de anĝelo.

Ŝi rigardis min pensadante, poste fermis siajn okulojn por momento kaj diris: – Ankaŭ mia patro bedaŭris vin, li estas subite aganta homo. Kial vi diris, ke vi skribis tiun leteron nome de Prisko? Kelkfoje vi estas pli saĝa, ol la ŝamanoj, sed kelkfoje vi estas mallerta infano.

– Mi ne scias mensogi.

– Ĉi tio estas malbona. La mensogo estas nia defendado. La viro havas armilon, la virino kaj la sklavo havas mensogon. Pli bona estus diri tion, ke via mastro estis ebria kaj kiam donacis vin al mia patro li estiĝis sobra kaj tiam vi estis malproksime.

Ŝi rigardis min, poste sufloradis:

– Mi sendas al vi vinon, drinku ĝin por saniĝi. Poste promesu al mi, ke vi hejmeniros. Mia patro lasas vin foriri sen elaĉetmono. Jam li mesaĝis al Prisko.

– Mi ne iros hejmen.

– Ĉu ne?

– Ne! Mi plie suferas, sed ne povas vivi sen vi – mi eklarmiĝis.

Ŝi malbonhumore rigardis min.

– Sed vi estas frenezulo. Ĉu vi ne scias, ke...

– Mi scias tion.

– Se oni rimarkas, ke vi rigardas min, tiam mia patro mortigos vin inter teruraj turmentoj.

– Mi scias ankaŭ tion.

– Mi ne permesis al vi, ke per via konfidenco honoru min.

– Vi ne permesis tion, do vi ne povas malpermesi tion. Mi estas sklavo: vi povas palisumi min, vi povas krucumi min kiam ajn. Sed neniu povas malpermesi al mi, ke mi sonĝu pri vi.

Ŝi gapis kaj larmiĝis.

– Ĉu se mi petus vin por foriri?

– Kial vi petus min? Mi neniam estos por vi kateno. Mi estas feliĉa ankaŭ tiam, kiam vidas vian ombron, aŭ sekrete povas karesi vian vestaĵon, aŭ vian akvon mi povas trinki. Tiu akvo estas dolĉa por mi kiel la nektaro de la paganaj dioj. Mi scias, ke mi povas esti la Via neniam. Nur tion diru al mi: – Ĉu vi donis al mi tiun rozon?

Ŝi serioziĝis kaj skuis la kapon. Sed mi petpetegis.

– Kial vi neas tion? Por vi la vera vorto ne estas deviga. Sed min tiu povus feliĉigi.

Ŝi skuis kapon:

– Ne mi donis tion.

Ĝiĝia paŝis en la kameron. Ŝi metis malsekan tukon sur mian frunton, sed jam tiam Emeke ne estis en la kamero.

 

32.

Ĝiĝia multfoje estis ĉe mi. Ŝi sidis apud mia lito kaj atenteme atendis miajn dezirojn, parolis ankaŭ tiam, kiam mi estis en silento. Adiaŭante ĉiam ŝi karestuŝis mian manon, dirante:

– Ĝis revido!

Post kelkaj minutoj ŝi denove sidiĝis apud mi. Kvazaŭ ŝi ĝojis, ke mi estas malsana. Iutage mi diris al ŝi:

– Mi ne fartas min bone, Ĝiĝia! Kial? Mi estas ege soifa. Metu en la akvon neĝon.

Ŝi gapis pri tio:

– Ĉu neĝon? De kie mi akiru neĝon?

– Ĉu neĝo ne estas ekstere?

– Ĉu ekstere? Nun estas jam printempo. La pomarboj floradas.

Mi kuŝis malsane dum la tuta vintro. Mi apenaŭ atendis por iri eksteren. La plantoj jam verdiĝis. Sur la korto estis kovantaj kokinoj kaj la etaj anseroj paŝtiĝis. La ĉielvolbo estis blua. Hirundoj portis koton en siaj bekoj. Apud la fojnostako leontodoj flaviĝis.

Mi kondukigis min al la verda gazono. Mia pluma diableto akompanis min feliĉe kaj kokinblekis:

– Ka-ka-ka!...

Ĉu ne estas mirakla tiu admirinda kuraciga efiko de la suno, ke ĉiuj gemalsanuloj tiome sopiras ĝin?

Mi tiel sentis min tie kuŝante kvazaŭ mi estus neĝo kaj la suno ensorbante sekigus min kaj mi estiĝus ĉiam pli kaj pli malgranda kaj fine atingus la Universon.

Tiutage mia ŝamano lastfoje vizitis min. Li forigis la arboŝelon kaj kontente fingrumis mian vundon.

– Nu, ĉu la kristanaj pastroj kapablas kuraci samrezulte? – li diris fiere.

– Bona Bial – mi respondis dankeme – permesu min por manpremi dankeme.

– Bone – li ridetis kaj tenere premis mian manon. – Vi estas inteligenta, saĝa, brava knabo. Mi aŭdis, ke vi scias legi. Se vi estos libera, venu al mi por esti ŝamano, kiu kapablas fari ankaŭ pluvon.

– Se mi estos libera – mi respondis – tiam la unua oro estos Via.

– Nu, mi donos al vi mian filinon por edzinigi.

Li lavis mian manon, rigardis mian vundon kaj karestuŝis miajn kapon, vizaĝon.

– Kuŝu sub sunbrilo – li diris lastfoje – la sunradion Dio radias surteren kaj ĉi tiel kuracas. Alian fojon, se vi estos malsana, vokigu min. Super kiu mi preĝas, tiu certe saniĝas, se Dio volas tion. Mia patro estis fama kuracisto. Atilo ankaŭ nun trinkas el lia glaso kaj ne malsaniĝas.

– Rakontu al mi, bona Bial, pri kredo de Hunoj: Kia estis via Dio?

– Kia? Rigardu se vi havas fortajn okulojn.

– Kien?

– En la sunon. Ĝiaj hararo, barbo estas orumitaj, ĝiaj okuloj estas diamantoj kaj de kapo ĝis plando estas orumitaj. Matene leviĝas, rigardas sian mondon kaj vespere subiras. Poste en la malhelo venas la Satano, ĝiaj hararo kaj barbo estas nigraj kiel la peĉo kaj ĝiaj okuloj estas verdaj kiel tiuj de kato, sed malofte li montras tiujn.

Mi lace aŭskultis lin kaj mi ankaŭ dormetis. Pli malfrue mi provis paŝadi. Sed mi nur stumbletadis. Sinjorino Ĉat donis al mi du somerajn vestaĵojn, kiuj estis faritaj el tola teksaĵo. Mi ĝojis pro tio. Mi ektordis mian kreskantan lipharon kaj sidiĝis antaŭ domon de Ĉat por vidi la belan sunon. Sed nur sinjoron Ĉat mi vidis, kiam li rigardis ekstere el la fenestro.

– Ĉu vi estas, Greko?

– Mi estas, Sinjoro.

– Venu en la domon.

– Nu, – mi pensis – mi ne devus montri min. Se li denove koleros min, tiam Bial ne povos resanigi min denove.

Sinjoro Ĉat severege akceptis min.

– Ni daŭrigu – komencis li – la paroladon. Kial vi frenezigis min per tiu letero?

Lia edzino kaj ŝia patro sidis en la ĉambro. Emeke antaŭvenis el la alia ĉambro kaj apogis sin al la pordofosto. Ŝi maltrankvile rigardis min.

– Sinjoro – mi respondis malĝoje – moliĝu via koleru al mi. Mi ne estas tiom fulga,  tiom kulpa kian vi vidas. Mi ne volis suferigi vin. Kiam mi estis ĉi tie kun mia mastro, tiam ekŝatis la hunan vivon. Iutage mi renkontiĝis kun Libera-Greko, kiu portis ornaman hunan vestaĵon kaj estis gaja kaj feliĉa. Li diris, ke li estis sklavo, sed en la batalo braviĝis apud sia mastro kaj nun la eksa sklavo povas sidi ĉe tablo de sia mastro.

– Vi pravas. – Respondis Ĉat bonvole. Ĉu vi sciis pri tio ĉi?

– Jes.

Emeke estiĝis gaja. Ŝi bonkore rigardis min. Sed Ĉat denove suspektadis:

– Sed ja Prisko elaĉetis vin, vi estiĝis libera kaj li edukis vin por havi elitan oficon.

– Mia sinjoro! Mi ne fidis je la kortego. Tie la virinoj regas, ĉi tie la viroj. Ekvidante vin mi sciis, ke vi estas bona homo. Mi pensis tion, ke mi estus via sklavo kaj dum la milito batalos apud vi.

Ĉat gapante iradis en la ĉambro.

– Vi estas freneza, sed brava! – li diris skuante la kapon. – Ĉi tion vi estus devinta diri kaj ne hipokritadi. Nun jam mi ne redonos al Prisko.

– Mi timis tion, ke vi resendos min al li.

– Nu, bone estas. Vi restos sklavo. Ja fremda liberulo ne loĝeblas ĉe ni. Sed ĉar vi ne estas kaptita sklavo, nek elaĉetita sklavo, mi redonas vian monon. Sinjorino Ĉat diris al sia edzino – redonu la monujon de la knabo.

– Mi petas vin, mia sinjoro, estu via tiu monujo – mi respondis – mi bezonas ne la monon, nur vian favoran bonecon. Maksimume bonvolu doni unu oron por donaci al la ŝamano Bial.

– Ne donu al li oron, - kriis sinjorino Ĉat ja tiu ricevis unu bovidon por la sanigo. Tio sufiĉas!

Sinjorino Ĉat estis duonpatrino de Emeke.

Ĉat eble pli bone timis tiun sinjorinon ol Atilon. Ekde tiam ĉiu antaŭtagmezo mi iris inter la 4-15. jarajn infanojn por ekzerci min pri la arkpafado, ĵeti lancon kaj lerni la militan rajdadon. Kompreneble estas, ke mi faris ĉion nur singarde pro mia brako. Estis tie instruistoj, kiuj montris al mi ĉion komence, kiel rulumi ŝnuron por la arkpafo[34], la streĉon de la pafarko kaj la turniĝon sur dorso de la ĉevalo. Ĉefe la klarionsignojn mi devis koni bone. Al ĉiuj militaj movoj apartenis unu klarionsigno, kiujn jam la hunaj infanoj konas, sed mi devis ellerni tiujn, ĉar ĉio estis novaĵo por mi. Mi lernis tiujn ankaŭ hejme, ĉar mi hontis, ke ankaŭ la ĉevaloj konas la klarionsignojn, nur mi ne. Nu, mi devas lerni eĉ ankaŭ de la ĉevaloj. Admirindas, kiom ili konas la klarionsignojn. Ili scias je kio ili devas kuregi kaj tiun signon je kies aŭdo ili devas turni sin, kaj tiun signon kion aŭdante ili devas halti. Sed ili plej bone komprenas la voksignon por avenmanĝi.

La milita rajdado de Hunoj estas malfacila scienco. Mi tion supozis pli frue, ke mi ne devas scii la rajdadon; ja sur la malpuraĵaj stratoj de Konstantiopolo ni ĉien iris ĉevaldorse. Sed la Hunoj akre rajdas, krude kuregas, turniĝadas sur la senselaj ĉevaloj... kiujn mi devis ellerni sur kampoj de Hunoj ... kaj tio ĉiam minacis min pri kolrompiĝo.

Ni ek-kuregis ĉiam en densa trupo kaj la trupo poste dislarĝiĝis kiel la ventumilo.

La imagita malamiko estis arbareto de betuloj, kiun oni plantis militekzercocele. Ĉe la arbareto ni arkpafis poste aŭdante la klarionsignalojn ni devis tuj turniĝi kaj regalopegi.

La spertaj batalantoj klarigis al mi, ke mi devas scii bone ordoni al mia ĉevalo. Kiam la malamiko kuraĝas postkuregi la Hunojn, tiutempe subite la Hunoj devas returniĝi, denove devas arkpafi, poste kontraŭataki per lancoĵetado la malamikon konfuzitan per arkpafado. Krome, tiuj okazintaĵoj dependas jam de la huna heroa bravaĵo kaj de la batalo per glavoj, pioĉoj, batalhakiloj, batalfrapiloj.

 

33.

Dum pluva tago, kiam ne okazis militekzerco, mi vizitis ŝamanon Bial.

La ŝamanoj tendumis malantaŭ la palacoj de Atilo. Sur bastonojn fiksitaj ĉevalkranioj montris sur ĉiuj tendoj, ke tie pastroj loĝas. Antaŭ ĉies enirejo unu kvarangula ŝtonaltareto staris, kaj sur ĝi fumanta fajreto. Agrablaj rostaĵodoroj estis flareblaj ĉirkaŭ la tendoj, ja la pastroj libere disponis pri la viktimbestoj. Se aliulo formanĝus tiujn, la oferoj ne havus rezultojn.

– Infano, en kiu tendo loĝas la klera ŝamano Bial?

– Tie, kontraŭe, kie tiu blanka kapridino saltadas.

– Dankon, kamaradeto!

– Mi ne estas kamaradeto de malliberulo.

En la plej alta tendo la maljuna blinda Kama loĝis, kiu ekŝamaniĝis en la tempo de Balamber[35] kaj estis saĝulo. Kama estis ĉiam videbla inter la ĉefsinjoroj, se temis pri gravaj aferoj. Lia griza barbo atingis lian bruston. El inter liaj longaj maldikaj lipharoj la maldekstra disetendiĝis spanolonge, la dekstra plejparte pendis malsupren ĉar li kutimis pensadi apogante sin sur la maldekstra kubuto. Li famiĝis, pro lia kapablo de vido en estontecon. Sed ne ĉion li rajtas diri, ĉar kiom da vortoj li konfesas, tiom da tagoj li perdas el siaj cent jaroj, kiom estas mezuritaj por li en ĉi tiu mondo.

La tendon kovris nur tute blankaj ĉevalledoj. Ĉiuj tendoj estis samformaj, sed la tendo de Kama estis pli vasta. Ĉe la enirejo situis ombron donantaj ombreloj. Antaŭ la tendo multe da infanoj ludis. Ili ĉiuj estis liaj nepoj. La blindulo tuttage aŭskultis kaj priridetis ilian gajan bruon. La pastraj tendoj ronde staris ĉirkaŭ gazona placo. Ĉiuj tendoj havis ĉiutage siajn aferon, vizitanton laŭ tio, kiu scias kion. Ĉiuj pastroj sciis ion apartan.

La maljuna Kama estis la ĉefprofeto, la malpliiganto de tempesto, la benanto de armeo. Pere de mansurmeto li kapablis vivigi la pendigitojn. Se li montris per sia bastono al la ĉielo, la tempesto silentiĝis, se ankaŭ Dio tiel volis!

La maljuna Iddar[36] ŝamano estis la pastro. Li estis sepdek jara, grandkapa, larĝŝultra homo. Lia voĉo estis forte laŭta, lia rigardo estis tiom forta, ke li kapablis haltigi enaere la sagojn de la malamiko tiel, ke tiuj sendamaĝe surfalis la teron, se ankaŭ Dio tiel volis.

La juna Zoboganj estis la ĉefpreĝanto kaj kantanto. Lia voĉo estas fortega kiel tio de korno, lia kanto sorĉforte atingis profundon de la homa menso. Oni rakontis pri li, ke pere de lia preĝo li povas malakrigi armilojn de la malamiko kaj li ŝanĝigas la ŝtalon plumbo, se ankaŭ Dio tiel volas.

Bogar[37] ŝamano estis, dika, gaja, blonda homo, pastro de la fajro kaj skribisto de la popolo. Li skribas leterojn per hunaj literoj se li estas bone pagita. Oni diris krome, ke li prenis en manon la ardan ŝtonon. Mi pensas, tio ne estas malfacila afero, ja ĉe ni la strataj magiistoj ludas per arda fero.

Djerhe[38], la ŝamano kuracis fascinadojn kaj per rigardo kaŭzitajn damaĝojn. Dum entombigo de la publikordenaj Hunoj li estis la priploranto kaj dum la geedziĝfesto li estis la feliĉon petanto. Ĉe la oferoj li detranĉis langon de la besto, kaj metis tion en kuleron dum la ĉefpastro preĝis.

Buĉa ŝamano kuracis la okulmalsanojn. Ĉe ofero li senkapigis la beston kaj la kapon metis sur iun stangon por timegi la malbonajn spiritojn.

Bial, la ŝamano kuracis la ostorompiĝojn. Ĉe la ofero li elfluigis la sangon de la besto kaj verŝis ĝin en kavon sub la altaro por Satano.

Ŝarmand, kiel sankta ŝamano, kuracis malsanojn ne facile forlasantajn homojn Li faris magiaĵojn al la armilo, malbenis la malamikojn. Se sur bebon li spruĉis akvoguton, oni ne povis malsanigi tiun per malbona rigardo.

Damonog ŝamano preĝis ĉe naskoj kaj ĉefe benis la sagojn de homoj irantaj en fremdan landon. Li konsildonis al la geamantoj. Li forpelis la ciklonon per manmovo. Li resendis la malbenon al la malbenanto.

Vitoŝ ŝamano estis pia, ĝiba maljunega homo. Li kuracis la malsanojn de la ĉevaloj kaj aliaj dombestoj, iliaj kuracaĵoj estis bonefikaj. Li havis ŝmiraĵon, per kiu se iu batalanto ŝmiris buŝon de ĉevalo de la malamiko, en la batalo tiu besto deĵetis sian rajdanton de sia dorso kaj mortotretis tiun.

Ankaŭ la aliaj konis ion kaj de tio ili bone vivtenis sin. Mi pensas, ili vendis amuletojn kaj ricevis multe da mono pro tiuj. Ja, ĉe kolo de Huno pendis amuleto sub la vestaĵo. Ankaŭ la novnaskitoj portis tiujn. Sur maneton de la novnaskito estis metita ruĝa fadeno post la unua bano por ke li ne estu damaĝata de la malbonaj spiritoj.

Mi nur priridetis ĉi tiun religian kulton de la ŝamanoj. La junuloj facile ridas. Sed ĉiuj ŝipoj estantaj grandaj aŭ malgrandaj, bluaj aŭ verdaj, remboataj aŭ velbarkoj direktas sin al la sama stelo. Nomo de la stelo estas al ni: Teos[39], por Gotoj: Gut kaj por Hunoj: Dio.

Bial ŝamano estis hejme. Sub ombrelo de sia tendo li sidis kun la ĉefpastro Zoboganj. Antaŭ ili tableto staris, sur kiu estis kukurbforma ladbotelo kaj du arĝentpokaloj. Mi haltis antaŭ ili je kvin paŝa distanco kaj mi atendis ilian alparolon.

– Ĉu vi estas Zeta? – diris gaje Bial.

– Mi estas, mia sinjoro – mi komplimentis – mi venis al vi por esprimi mian dankon.

– Nu, tio ĉi estas brava afero. Sed envenu, ne staru sub la pluvo. He! Infanoj, – li kriis en la tendon – portu kusenon!

Mi pardonpetis, ke mi ne indas sidiĝi, sed tamen mi devis. Ankaŭ Zoboganj rigardis min bonkore, kvankam li estis riĉa pastro, estanta posedanto de dekkvin sklavoj.

– Mi aŭdis jam pri vi – li diris etendante sian manon. – Prisko sendis vin ĉi tien kaj vi estas scienculo. Memkompreneble vi estas kristana kiel la Grekoj.

– Mi estas kristana el inter tiuj – mi respondis – kiuj el Jesua vidpunkto rigardas al la aliaj religiuloj.

– Kiel?

– Lia ĉefkonsilo estas, ke ni devas ami ĉiujn homojn.

– Li estis fama kaj sankta homo – kapjesis Zoboganj. – Mi aŭdis pri li kaj ne dormis pro li kelkfoje. Sed homo ne povas vivi tiel kiel li deziris.

Zoboganj estis maldika, pendantliphara homo. Proksimume li estis tridekkvin jara, revadanta malrapide moviĝanto. Li estis filo de la maljuna Kama.

– Ĉu jam ankaŭ ĉi tie vizitis misiistoj?

– Ĉiam venas kelkaj kun la revenanta armeo. – Respondis Zoboganj. – Ili akompanas la malliberulojn. Poste ili provas konverti ankaŭ la Hunojn. Sed sensukcese! Kiam la Huno aŭdas, ke ne batalu, tiam tiu lasas la misiistojn sole.

– Ankaŭ Bial ridetis.

– Eĉ ne unu Hunon ili konvertis. Nur la fremdaj malliberuloj estiĝis kristanoj. Sed ankaŭ aliaj misiistoj venas de la orientaj landoj. De oriento la flavuloj al tio instruas la Hunojn, ke ili nenion deziru, ne volu fari ion ajn. Tiujn ankaŭ la malliberuloj ne bezonas.

– Miaj estimataj sinjoroj pastroj – mi demandis – Kiel vi opinias pri la batalo?

Nun huna sinjorino venis al ni. Ŝi pene portis surdorse okjaran knabon. Ŝi serĉis ŝamanon Bial. Bovino paŝis sur piedon de la knabo. El la tendo benkon estis elportita kaj sur tiun estis kuŝigita la eta suferanto. Li ne tre veis. Mi scias el sperto, ke la ostorompiĝo unue ne estas dolorema.

Zoboganj respondis mian demandon:

– Kio estas nia opinio pri la batalo? Tio estas bezonata, mia fraĉjo, se ne estus bezonata, tiukaze ni ne batalus.

– Je kio, por la malbono vi diras mia sinjoro, ke ĝi estas bezonata?

La pastro ŝultron tiris:

– Kio estas la malbono? La malbono estas patrino de la bono. Ĉiuj bonaĵoj naskiĝas el ia malbono. Se mi akceptus la kristanecon, ni devus ĵeti ĉiujn armilojn en riveron Tiso. Se ni ĵetus tiujn en riveron Tiso, morgaŭ la kristanoj neniigus la hunan popolon. Kaj tiam ĉesus kaj ĉiuj bonoj kaj ĉiuj malbonoj por la Hunoj.

– Sed pripensu– mi respondis – se ĉiuj nacioj akceptus la kristanecon.

– Tio neeblas!

– Povas esti, ke tio ne estas malebla! Pardonu min, mia sinjoro, mi ne volas kontraŭdiri, sed mi nur serĉas la veron.

– Diru kuraĝe!

– Mi tion povus diri: se iuj homoj povas vivi sen interbatiĝo, kial ne povus vivi sen tio ankaŭ la nacioj? Ja la nacio estas granda grupo de la unuopaj homoj.

– Sed la homa raso vivas ankoraŭ sian infanaĝon. Ĉu vi vidis interbatalantajn infanojn?

Ĉiuj interbatalas en la tuta mondo. La forta besto venkas la pli malfortan . La tuta vivo estas lukto.

– Sed ni ne estas bestoj.

Li fermis la okulojn kaj ridetante nazvoĉe diris hm.

– Vi pravas. Ni ne estas bestoj. Hm. Sed eble povas esti, ke ankaŭ la bestoj estas homoj.

– Ĉu homoj?

– Jes, homoj. Ili estas homoj en alia korpa formo vivantaj.

– Mi ne komprenas, pardonu min sinjoro.

– Antaŭ ol vi estiĝis homo, vi povis esti floro, arbo, muŝo, majskarabo, lupo, ĉevalo, leono, ĉio.

– Ĉu ĉi tio certas?

– Ĉu certas, ke ĉio havas antaŭaĵon?

– Tio certas.

– Ĉu estas certa, ke ĉiu antaŭaĵo havas antaŭaĵon?

– Ankaŭ tio estas certa.

– Tio ne povas esti aliel. Ĉu vi ne sentas en vi mem kelkfoje ian beston?

– Ne, mia sinjoro.

– Ĉu vi ne konas homojn predsopirantajn, aŭ kaptilonpreparantajn al iu kiel la araneo?

– Mi konas multajn.

– Ĉu vi ne konas tiujn, kiuj kolektadas kiel la hamstro, kiuj sangosoifas kiel la leono, aŭ kiuj malkuraĝaj estas kiel la leporo, aŭ kiuj estas servemaj kiel la ĉevalo, aŭ insidemaj estas kiel la serpento? Kio alia povas esti tio ol restaĵo de la pli frua vivo?

– Sed je kio bonas la veturo de la spirito tra ĉiuj korpoj?

– Kial bonas? Tion scias tiu, kiu ekirigis tion. Mi pensas, ke tio bonas por la fortosento. Nia menso kaj racio plifortiĝas kiel lumo de la kreskiĝanta stelo. Ĉiu morto estas deĵeto. Post tio la korpo renoviĝas kaj ekfortiĝante vivas plu ĝis la sekva deĵeto. Poste denove je unu grado pli antaŭen ni iĝos en pli perfektan korpoformon.

– Kaj poste kio okazos, se ni estis jam ankaŭ homoj?

– Nia korpo perfektiĝos, sed ne estos nenifaranto. La vivo estas movo. Ankaŭ la Kreinto ĉiam moviĝas. Ankaŭ la homo devas movi, krei, lukti en ĉiuj formoj, aliloke, ĉiam inter aliaj malhelpaĵoj. Nia racio estos ĉiam pli klara, ol pli frue, nia koro estos pli bona kaj nia mano pli nobla.

– Sed mi ne rememoras kiajn spertojn mi kolektis en mia grilepoko.

– Kial vi devus rememori tiujn? Ĉu interesas vin kial vi ploris, ridis, per kio vi ludis, kiel vi pensadis en via du jara aĝo?

– Mi aŭdis viajn kelkajn predikojn. Ĉu vi predikos ankaŭ pri tio ĉi?

La ŝamano ŝultrotiris: – La popolo ne komprenus. Ja eĉ vi la kleritulo ne komprenas. Post miloj da jaroj la popolo eble komprenos. Sed nun la popolo pretendas nur magiaĵon kaj signojn, kiuj videblas. La spirita okulo ankoraŭ ne malfermiĝis en vi.

Ni devis ĉesigi la paroladon, ĉar ŝamano Bial surkapigis la magian ĉapon kaj el unu nigra libro li pie laŭtlegis kelkajn vortojn al la infano portita al li.

 

34.

Dum unu somertago disvastiĝis la famo, ke Teodozo mortis. Sinjorino sekvas lin sur la trono: Puleria.

Atilo ne atendis, ke alvenu delegitoj de Puleria. La ventreghavanta Eslanto devis denove surĉevaliĝi por rajdi apud la Marmoran Maron[40]. Ili elektis la plej sovaĝvizaĝajn homojn: inter ili estis la bovkapa Maĉa, Hardo, Kesi kaj tiuj, kiujn ankaŭ la ĉevaloj timis en Grekujo.

Atilo mesaĝis:

Se ĉi tiu delegitaro ne portos al mi kapon de Krizafjo, mi iros por tio!”

Ankaŭ Krizafjo sonĝeblis strangaĵojn tiutempe. Ĝis nun oni ĉiam sendis orojn anstataŭ kapo de Krizafjo. La Hunoj parolis ĉie, ke ni ekiros al Konstantinopolo. La ĉefsinjoroj paroladis en grandaj grupoj – pasigante la tempon – ĉe Atilo. En la palaco sur granda tablo disfaldita estis karto de Konstantinopolo, kiu figuris ĉiujn palacojn. La marakvo estis pentrita verda, ĝin ŝipoj faris bunte varia. Sur la reĝpalaco orkrona bildo estis. Edekon, Ĉat, Berki, Oresto klarigis, kiu palaco kiun celon servas. Mi admiris ties perfektecon. Tiu estis mirinda!Ĉirkaŭ la urbo ĉiudirekte junuloj faris bruon per ekzercadoj de la militaj manovroj: arkpafoj, kuregoj kaj luktadoj. Sinjoro Ĉat liberigis min pri miaj farendaĵoj por ke ankaŭ mi povu esti ekstere inter la lernantoj. Kial li permesis tion? Mi ne scias. Povas esti, ke en tiu severa homo tamen loĝis bona animo kaj li ĝojis pro mia fido.

Ĉirkaŭ Atilo restadis ankaŭ dek elituloj, el fremdlandoj devenantaj origine el sklavoj liberiĝintaj. Povas esti, ke ankaŭ sinjoro Ĉat volis havi iun simildevenan homon pensante, se mi sinjoriĝos, en la estonto eble mi estos utila ielmaniere al li kaj al liaj familianoj.

Ĉiutage mi hejmenalvenis nur malfrue. Emeke jam estis en la dormejo kaj mi nur vespermanĝis, poste mi dormis lacege. Fraŭlinon Emeke mi ne vidis dum longaj semajnoj.

Finfine la delegitaro revenis. Jam antaŭ tri tagoj disvastiĝis la famo pri ilia kion faro. Tamen interesa estis ilia alveno: klarionoj sonis sur la turo de la palaco kaj rajdantoj triumfe hurlis:

– Jen kapo de la embuskomurdisto!

La delegitaro portis tion. Ĉe la urbofino oni elprenis ĝin de la mielo, lavis, kaj sur lancopinto portis ĝin antaŭ Atilon.

 

35.

Sinjoro Ĉat ĉiutage tagmanĝis ĉe Atilo. Unue mi pensis, ke ili diboĉas. Mi pensis, ke la ĉisimila barbara popolo trovas plezuron en la diboĉado. Ankaŭ nun mi eraris. La tagmanĝoj nur dum festoj estis bruaj, aŭ se Atilo regalis delegitojn aŭn iun reĝon. Alifoje la tagmanĝo ĉiam interkonsiliĝo estis. Tielmaniere la persono de la reĝo en familieca etoso unuigis la hunajn elitulojn. Ĉiuj direblis sian opinion kaj la diferencon ili pridiskutis. Vortoj de Ĉat estis ĉiam gravaj kaj fine Atilo decidis definitive.

Post tagmanĝo ĉiuj foriris. Atilo vizitis siajn edzinojn, aŭ rigardis la militekzercadon de la junularo, aŭ akceptis delegitojn alvenintajn de ĉiuj partoj de la mondo.

Dum unu pluva tago antaŭ nia forĝistejo mi sidis. En la malantaŭa angulo de la parcelo laboris la forĝisto. Ĉefe li hufferis kaj sagopintojn forĝis. Ĝuste tiam li stampon bruligis en la sagfuston. La stampo estis familia simbolo: unu mane du glavoj kaj la suno. Ankaŭ mi pafis per tiuj sagoj. Post la ekzerco la hunaj knaboj kolektis la elpafitajn sagojn kaj laŭ la stampoj redonis ilin al la posedantoj. Miaj sagoj estis faritaj el pinarbo. Sagoj de mia mastro fariĝis el maraj kanoj, sed nature, sagoj de la pli aĝa knabo fariĝis el malpezaj tibiskaj kanoj. Kiam mi admirante rigardis laboron de la forĝisto, kiom lerte li alplumigis[41] la metalajn sagojn, subite Kaza, la kortega servisto enkuris entuziasme:

– Zeta! Tuj iru al Atilo!

Mi ege konsterniĝis.

– Rapidu! Rapidu!

Rapide mi alivestis min kaj poste kuris en la palacon. Kial li vokas min? Ĉu tio estas feliĉo, aŭ male? Mia kapo preskaŭ turniĝis. Ho, ve! Ĉu estus reveninta Prisko? Oni enkondukis min en la ĉambregon. Miajn okulojn blindigis la vidaĵo. Nome en la supra duono de la vinodora ĉambrego proksimume kvindek homoj sidas ĉirkaŭ Atilo ĉe granda tablo. Apud la reĝo dekstraflanke sinjoro Barca la onklo de la reĝo, maldekstraflanke Aladar. Tie sidas la atentem-hundokula Ĉat, la hirta sed belajn formajn lipharojn havanta Edekon apud la ĉefestro Ĉat. Tie sidis ankaŭ Dorog, Maĉa, Kason, Vaĉar, Upor, Balan, la maljuna duonmana Barakonj[42], Madaraŝ, la katokula Urkon, Ĵeged[43], Ĉomortan, Ŝallo, Kontŝag, Hargita. Ĉiuj ĉefsinjoroj. La tablo estas kovrita per blanka tablotuko. La servistoj ekbruligas vaksotorĉojn sur kolonoj de la ĉambrego. Kamoĉa, la dikkola Huno starante parolas turnante sin al Atilo. Li petole palpebrumadas. Ĉies vizaĝoj estas ruĝaj pro la rido. Kaza haltigis min apudporde. Mia mastro mansignas por atendi, sed ĵus tiam Kamoĉa finas sian parolon. Sian pokalon levante li diras:

– Moŝta Reĝsinjoro! Mi salutas vin okaze de via fianĉiĝo kaj mi levas glason ankaŭ jevia fianĉino.

Je tio, stiĝis ege laŭta ridado. Ankaŭ la maljunuloj ridis. Ankaŭ Atilo ekridetis.

Nun unue mi vidis rideti lin. Tio estis interesa por mi. Kiam la verda pomo ruĝiĝas, kiam la serioza homo ridas, kvazaŭ ili ne estus samaj. Sed nur liaj du nigraj okuloj ridetis, kiujn timtremis ankaŭ la montoj.

Kelkaj minutoj bezonatis por estiĝi silento kaj tiam mia mastro mansignis por antaŭenpaŝi. Mia mastro ekstaris kaj kondukis min al Atilo.

– Jen, Sinjoro mia – li diris – ĉi tiu estas tiu sklavo, kiun mi menciis al vi. Ĉi tiu ne mensogas, eĉ se vi kaponfrapas lin.

Mia koro preskaŭ haltis. – Kia rekomendo estas ĉi tiu: Eĉ se vi kaponbatas lin...

Estiĝis silento. Ĉiuj alrigardis min. Mi klinis min kaj surgenuis ne konante la kutimon kiel agi. Mi pensis tion, ke la sklavo devas fari tion.

– Ekstaru – diris Atilo – ĉu vi konas la princidinon Honoria, la pli junan fratinon deimperiestro Valentiniano la tria[44]?

En la ĉambrego daŭriĝis la plena silento, nur la torĉoj kraketis sur la kolonoj.

– Mi vidis ŝin nur unufojon – mi respondis hezitante – kiam ŝi estis malliberigita, gardita en Konstantinopolo.

– Ĉu ŝi vivas ankoraŭ? – Kiam mi venis ĉi tien, tiam ŝi ankoraŭ vivis. Sed tiam jam oni portis ŝin al Raveno[45]. Ŝi estas malliberulino ankaŭ tie – mi diris.

– Pro kio ŝi estas malliberigita?

– Ĉar al Vi, Reĝsinjoro mia, antaŭ dekses jaroj ŝi sendis gefianĉan fingroringon.

Atilo estis kontenta. Li rigardis la sinjorojn. Aŭdeblis mallaŭta murmurado, post kio denove estiĝis silento. La torĉoj kraketis.

– Kia estaĵo estas tiu sinjorino? – pridemandis min Atilo.

– Oni diras, ŝi estas malklarmensa.

Je miaj vortoj la ridaĉo eksplodis kiel kratero de la vulkano Vezuvo. Mi rigardis al sinjoro Ĉat ne komprenante la kaŭzon de la la ridaĉo. Sed li mansignis, ke mi parolis bone. Ĉat kaj reĝido Aladar tiel ridaĉis kvazaŭ ili estus frenezaj. Nur Atilo sidis gajokule.

Li demandis min plu:

– Kiel ŝi aspektas laŭvizaĝe?

Profunda silento. Nur kelkaj ridpepoj. Kunpremitaj lipoj. Nur el la okuloj ruliĝas al mi infera gajeco.

Dio mia! Kion mi respondu? Mi devas respondi tuj!

– Mi memoras nur tion, ke ŝi havis longan nazon kiel ĉiuj idoj de imperiestro Teodozius la Granda, kaj ŝia vizaĝbeleco jam velkis.

La ridaĉo eksplodis. La longharara Dorog preskaŭ rulbaraktis sin sur sia seĝo. Barca larmis pro la ridego, lia korpgrasaĵo skuiĝas sur la seĝo. Atilo ridetis palpebrumante. En la tuta socio nur mi staris serioze kiel idioto. El la konfuza tumulto de voĉoj miaj oreloj vane provis elkapti la kaŭzon de la ridego, ĉar samtempe kvindek homoj parolis kaj ridegis. Finfine Atilo levis sian fingron kaj estiĝis silento.

– Knabo – li parolis al mi denove serioze – diru al mi, kiel oni opinias, kiel oni parolas pri mi en la Romia Imperio?

La demando estis tre afabla, tamen mi tremetis. Mi estas neinformata pri la temo, mi ne havas gvidpenson al konvena respondo, sed Atilon atendigi por mi malpermesatas. Li atendis mian respondon:

– Ĉe la kortego oni opinias, ke Vi estas tia leonspecio, kiun oni devas nutri per multe da oroj, ĉar aliel vi disŝiras la mondon.

– Mi ne estas scivola pri la korteganoj. Ili estas tie nur bando konanta min. Sed diru: kion parolas pri mi ĝenerale la homoj?

Mi rigardis al mia mastro. Li tiom plezure mansignis al mi kuraĝe paroli, kiel kiam iu pro petoleco ekscitas hundon.

Nu, mi aŭdac-sincerece respondis:

– Nenion bonan Sinjoro.

– Pli amplekse.

– Tio estas opinio pri Vi, Mia Majesta Reĝsinjoro, pardonu min ĉi tio ne estas mia opinio, sed ĉar vi ordonis por diri la pravon....

– Nur la pravon.

– Do, tio estas la opinio pri Vi, Mia Moŝta Reĝsinjoro, ke Vi estas teruraĵo naskiĝinta de sorĉistinoj, kiel ĉiuj Hunoj. Ankaŭ tiuj estas parolataj, ke, Via kapo estas kalva, Via nazo kiel tio de porko, Viaj oreloj pendas kiel tiuj de la sovaĝhundo. Kaj Vi eĉ paroli ne kapablas, nur murmuras kiel...

En la ĉambrego eksplodis tiom granda tempesto de la ridaĉo, mi pensis kunfalos la domo, kaj ankaŭ mi apenaŭ povis gardi mian seriozecon. La homoj konvulsiis pro la ridego. Eslanto bluvizaĝe kriegis. Berki preskaŭ sufokiĝis, kvazaŭ korko estus haltinta en lia gorĝo. El okuloj de la ĉefestro fluetis la larmo, mia mastro hurlis kaj batadis la tablon. Ankaŭ la servistoj ridis. Tomor ne kuraĝis ridi laŭte, kaŝis sin malantaŭ reĝidon Aladar. En mia tuta vivo mi ne aŭdis, ne vidis tian ridaĉon, henon, kriridegon. Iu ĉefestro havis spasmon pro la ridego. Barakony ruĝiĝintvizaĝe ridegis kaj skuis manon en la aero. Sur vizaĝo de Atilo rafinita rideto ludis. Kiel malhela kaj timiga estis tiu vizaĝo en sia pluta seriozeco, samtiel agrabla estis kiam la radio de gajeco antaŭlumiĝis el liaj okuloj. Mi maltrankviliĝis ĉu povas esti, ke mi transprenis rolon de bufono Cerko, sed Atilo mansignis al mi foriron.

Tiutage mia mastro nur vespere venis hejmen. Ĉeporde mi atendis lin pensante, ke li diras ion al mi. Mi decidis, ke sekvatage mi demandos al Kaza: kial la sinjoroj ridis, ĉu pro mia sincereco estis ties kaŭzo? Se li ne diros la kaŭzon de la rido, ĝiseterno mi hontos min.

Ĉat alvenis hejmen, deĉevaliĝis, kaj batis sur mian ŝultron gaje ankaŭ nun ridante.

– Nu, knabo, vi eltenis la provon. Hodiaŭ vi vespermanĝos kun mi kontraŭ tio, ke vi estas malliberulo.

Ĉi tio estis tiom grandioza bonvolemo, kian malliberulo ne ricevis ĝis tiam ĉe domo de Ĉat. Dum la vespermanĝo li diris al sia edzino, ke mi kuraĝe parolis antaŭ Atilo.

– De multe da tagoj ni cerbumis – li diris – kiel ni provoku la Romian Imperion. Jam ni estus ekirintaj, se ili ne estus eldonintaj la kapon de Krizafjo. Sed ili estis malkuraĝaj kaj sendis ĝin. Atilo furiozis, ĉar ni ne havas kaŭzon por ataki ilin. Finfine Atilo rememoris, ke antaŭ dekkvin jaroj unu freneza princino gefianĉfingroringon sendis al li. La fingroringo trovitis. El la malnovaj skribaĵoj li eksciis, ke nomo de la princino estas Honoria kaj ŝi estas kristana. Kontraŭe Atilo estas pagana, pluse oni diras pri li, ke manĝas krudan viandon, porkoblekas kaj havas diablajn vangojn. Atilo sendos morgaŭ delegitojn al Romo por lia fianĉino.

Subite mi komprenis ĉion. Kiome terura, ruza popolo estas ĉi tio! Kvazaŭ mi sentus grandan malvarmon trablovi miajn ostojn.

– Pro ĉi tiuj ni amuziĝs grandskale, – daŭrigis Ĉat – tiu ruza Edekon seriozvizaĝe demandis: Kio okazos, mia Reĝsinjoro, se la fianĉinon oni eldonos? – Ĉat denove ridis. Li denove priridegis tion. Ankaŭ lia edzino ridis, Emeke ridetis.

Poste Ĉat de vorto al vorto rakontis – eĉ unu vorton ne ellasante – kiujn mi respondis al Atilo kaj mi estis kiom trankvila kaj kuraĝa.

– Ĉi tiu Greko povas esti ia elita idaĉo.

Kompreneble mi sidis ĉe la tablofinosilente, nature honteme rigardanta malsupren. Nur pro deco mi enbuŝigis kelkajn pecojn da manĝaĵoj.

Dum Ĉat laŭdis min, mi sentis, ke okuloj de Emeke ripozas sur mia vizaĝo.

 

36.

Post tri tagoj kvinmembra delegitaro ekiris al Ravenna45 al imperiestro Valentiniano. Estro de la delegitaro estis Edekon. La membroj de la delegitaro estis la ĉefsinjoroj Madaraŝ, Kamoĉa, Maĉa, Beteg kaj Upor.

La delegitoj leteron portis. Dum nia elrajdado Ĉat konigis al mi enhavon de tiu letero:

Saluto al imperiestro Valentiniano!

Mi estas scianta indigniĝinte, ke mian fianĉinon: vian pli junan fratinon vi gardas enfermita kiel malliberulino. Ĉu vi ne scias, ke ŝi antaŭ dekkvin jaroj sendis al mi fingroringon? Mi nepovas toleri, ke mian fianĉinon vi tenu en malliberejo, pro kio mi postulas liberigi ŝin kaj same sendi kune kun ŝi ankaŭ ŝian patran heredaĵon. Tiu heredaĵo estu duono de restanta havaĵo de Konstantinos kaj same la duono de la Romia Imperio.

Atilo

Dum ĉi tiu letero iris antaŭen al Romo, du strangaj delegitaroj alvenis al Atilo. En la unua delegitaro estis du brunaj gigantuloj. Ili portis peltĉapon, sur kiu estis strutoplumoj. Ili portis malvastan ledvestaĵon, la brakoj estis nudaj. Ili estis nigra-okulaj, belaspektaj, sed havis dikajn piedojn. Ili estis Vandaloj de Afriko. Reĝo Genzerik sendis ilin kun kesto de orujoj.

La alia delegitaro konsistis el dek blondaj homoj. Ili havis bluajn okulojn, ilia vestaĵo estis pretigita el flava marokeno. Iliaj peltĉapoj estis kudritaj el ruĝa veluro. Iliaj armiloj estis el ŝtalo miksita kun arĝento. Sur la brustoj or-fibuloj brilis. Ili estis la Frankoj loĝantaj ĉe la bordo de la rivero Nekar. La hunaj virinoj en grupoj rajdis al ties tendoj por gapi ilian vizaĝblankecon kaj por paroli pri ilia flava hararo dissterniĝanta sur la ŝultrojn. La forpelita reĝido Hetjke gvidis la Frankojn. Li estis bela, gaskona fraŭleto. Al lia peltĉapo estis alkudrita tiom longa agloplumo, ke ĝi kliniĝis pro la supro de la pordego. Li tuj interamikiĝis kun Aladar, kaj poste ili kune prezentiĝis.

Ambaŭ delegitaro venis por peti armilan helpon de Atilo. La Vandaloj iam loĝis en arbaroj de Karpatoj, kiam ili plimultiĝis ili trairis Eŭropon, kaj transirinte la pinton de Iberio[46], ili okupis Kartagon[47] kaj nun ilia patrujo estas la rando de Afriko. La reĝo de Vandaloj tion proponis al Atilo, ke ili kune ataku la Romian Imperion dum la sekva printempo. Li atakus de sudo, Atilo de nordo. La renkontiĝejo Romo estos.

– Kial mi atendu ĝis printempo? – respondis Atilo tiranta ŝultron – por miaj ĉevaloj oni falĉos jam ĉi somere en la eŭropa duono de la Romia Imperio.

Atilo atendis nur la respondon de la Romia Imperio. Kune kun la respondo ankaŭ multe da perloj, oroj, veluroj, silkoj alvenis. Laŭ la romia respondo, Honoria jam edziniĝis.

Je tio Atilo elmetis la ruĝan flagon, signon de komenco de la militpreparado. Li sendis rajdantojn al ĉiuj monddirektoj per lia voko al armeokolektiĝo por ekmilitado. Ekde tiam la vivo ŝanĝiĝis. Ie ajn mi iris mi vidis, ke ĉie oni briligis armilojn, glavojn riparis, akrigis, fandis madzojn, kordojn plektis, batalajn dolmanojn kirasis, per marteladoj pretigis tendojn por tendaroj. Ĉie laboris miloj da pafarkojn farantoj, miloj da rimenfaristoj kaj ĉie sonas la ambosoj de la forĝistoj. La virinoj fumsekigis multege da viandaĵoj el bovoj, kaj porkoj kaj ŝafviandojn fumaĵis, sekigis farunaĵojn kneditajn malmolaj. La viandojn, oni polviginte ilin ensaketigis, la farunaĵojn metis en tolsaketojn. La viroj ekzercis sin pri la lancoĵetadoj ankaŭ inter la tendoj, sed la junuloj en pluraj grupoj ekzercis sin preparinte artefaritajn montetojn sur la kampo por ĵeti la lancon al tiuj. Oni klarionadis. Unu longa signo signifis malantaŭen iri, du longaj signoj signifis, ke la rajdantoj turnu sin kaj arkpafu. Tion mi ne kapablis ellerni, sed la Hunoj jam infanaĝe ekzercas sin pri tio, ke la galopanta ĉevalo ili turnas sin kaj sur ventro kuŝante arkpafas. Sed ili povas fari tion ankaŭ surdorse kuŝante. Oficiroj – kiel en la romia armeo – ne estas en la huna armeo, nur militestro, aliaj estroj kaj zoltanoj[48].

La trupoj de la armeoj formiĝas laŭ familioj kaj gentoj. Ili rajtas elekti por si estron kaj flagoportanton. La flago estas nur unu longa lanco, sur kiu estas diversaj simboloj: kolora tuko, peltĉapo, nodo de kano, glavo, ĉevalvosto, bubalkapo, luno, aŭ alia insigno, atributo.

Aŭtune la nordaj Alanoj[49] alvenis. Kun siaj longaj lancoj ili aspektis kiel kanaro. Ilia reĝo estas malaltstatura sed fortika homo, iom maljuna, sed temperamenta kun briletadaj okuloj. Liaj batalantoj tamen estas altstaturaj, longkolaj, arkbrovaj homoj brue venintaj. Post kelkaj tagoj komencis veni la Neŭroj[50], kaj ili venis dum tagoj. Eĉ ilia klarionvoĉo similis al lupo bojanta. Ili portis lupoledon kaj forte klarionis. Oni rakontis, ke ili kapablas transformiĝi al lupoj.

Post ili venis la Belotonoj[51]. Ilia barbo atingis la bruston. Ili havis akrajn ŝtonetojn al la ŝtonĵetilo de kio ili pafis anstataŭ arko kaj ili venis fajfante, kantante.

En iliaj spuroj kiam la unua neĝo subenfalis, alvenis la Gelonoj[52]. Ili havis falĉilon kaj portis surdorse vestaĵon el hom-ledo. Iliaj vangoj estis farbitaj ruĝa kaj flava. Ni deziris kiel ili ekkonas unu la alian post ŝanĝo de la ŝminkado. Poste venis sur bruaj ĉaroj la Basternoj[53] el Azio, kunportante ankaŭ junajn virinojn.

Ankaŭ la virinoj havis armilon. Surkape estis turforma kupropinta peltĉapo. Ĉe la maldekstra brako estis el kano plektita ŝildo. Ilia armilo estas bronzglavo larĝa kaj peza. Iliaj sagoj estas venenigitaj. Mi vidis inter ili unu belegan junedzinon. Apud ŝi tigrido sidis.

Dum du tagoj venis la Kazaroj[54], antaŭjare konkeritaj de Hunoj. Ilia pafarko pli longas, ol ilia staturo. Surdorsen kuŝante, per piedo ili streĉas la arkon. Ili estas brunhaŭtaj kaj havas mallarĝan frunton. Sur la sagojn ne estas metataj plumoj. De la selo pendas najla ligna madzo.

Poste la aglookulaj Rugoj[55] venis sur larĝbrustaj ĉevaloj, inter ili estas multaj ruĝaj hararuloj. Siaj ŝafpeltaĵoj estas farbataj sangoruĝaj. La batalhakiloj havas duakraĵojn. Ili celtrafas per tiuj eĉ de 20-30 paŝoj. La celo estas la ĉevalkapo de la malamiko. Se la ĉevalo terenfalis, per ilia longa lanco estas atakata ĝia rajdanto.

Alvenis ankaŭ la Sciroj[56], la blankvizaĝa, sekstatura, grandosta popolo. Ankaŭ ili havas larĝajn batalhakilojn. Iliaj sagoj estas duoble kliniĝintaj. Virinojn ili ne kunportis.

Piedire venis la Turcilingoj[57] havantaj rondajn ŝildojn kaj mallongajn glavojn. Ankoraŭ alitage mi sentis ilian postrestantan fortan cepodoron. Ilia glavo estis el brila frotpurigita ruĝa kupro. Laŭ la onidiro nur tiam ili ekbatalas, kiam la huna kavalerio jam luktas intermiksiĝante kun la malamiko.

Kaj venis la plej rapidaj rajdantoj de la mondo; la Heruloj[58]. Ili indulgas al neniu, sed ankaŭ ili ne petas por indulgo. Sur ilia flago estas kranio. Poste venis fragmento de Kvadoj26 venantaj el la direkto de sunleviĝo, grandstaturaj bonegaj arkpafantoj kun densaj brovoj. Ilia arko estas tiom forta, ke ili la sagojn kapablas flugigi trans lignotabuloj. Iliajn mantelojn konsistantajn el peltspecioj eble ne peltistoj pretigis, ja de malproksimo flareblis ties terura odoraĉo. Ŝvaboj[59] venis nun nur kelkmiloj, do malmultnombre, ĉar la pluro aliĝos printempe – kiel ili diris. Tiuj grandnazaj kaj bluokulaj estis. Surŝultre kuŝis kuprolameno, sur tio najla batal draŝilo kapabla surteronfaligi ankaŭ la ĉevalon. Poste venis diversaj bagatelaj popol­grupoj, fragmentoj de perdiĝintaj aŭ disŝutitaj gentoj, restaĵoj de popolspecioj. Inter aliaj venis ankaŭ vandala popolgrupo pri kiu neniu sciis kiam ili disiĝis de sia nacio, kio vivas jam en Afriko. Sur unu ĉaro staris tre dika virino rigardanta la palacojn. De ŝia malfermita bekeŝo (ĝis kokso atinganta pelta vestaĵo mallonga) elvideblis la arkoj de ŝiaj du mamoj balanciĝantaj pro skuado de la ĉaro. Ŝiaflanke pendis larĝa glavego.

Venis – alvenis la armeoj de ĉiuj direktoj. Venis rajdantoj, infanterianoj, bruantaj ĉaroj, grandaj ĉarumoj kaj tintegantaj ĉevaloj en senlimaj vicoj. Kaj denove venis rajdantoj, piedsoldatoj, ĉaroj, kunportante siajn diojn kun diablalaj vizaĝoj faritajn el ŝtono, ligno, kupro, oro. Oni portis ilin aŭ sur ornam-ĉaroj aŭ simple, nur sur stangoj, sed ĉiuj estis portitaj estimplene, montrante la fidon de la portantoj, ke la Dioj savos ilian armeon en la milito. Ili marŝis trans la alvenitojn kaj tendumadis apud la plej laste alvenitojn.

Dum multe da tagoj, semajnoj daŭris la marŝadoj de armeoj de mateno ĝis vespero. Ili venis foje kun muziko de fajfiloj, kun klarionsonoj, kun malakratona kraktintado, per ĉevalhufbruo, per tambursono. Ĉiu estro anoncis sin ĉe Atilo, akceptis la ordonojn kaj iris plu kun la armeo.

Kristnaske venis la Ostrogotoj[60]. Tiuj konsistis jam tute el piedirantoj. Iliaj longaj botoj superis la genuojn, surkape anstataŭ kasko ili portis kaphararan kaj kornohavan bestan kapoledon. Ilia glavo estas longa kaj rekta. Iliaj tri regnestroj estis la fratoj: Elemér, Todomér, Idamér. Terure granda estas ilia popolo. Iam ili havis duonon de Eŭropo. De la rivero Volga ĝis la Balta maro paŝtiĝis la ostrogotaj gregoj. Sed venis la huna forto: reĝo Balamber disigis en du partojn tiun ĉi fortan popolon. Ties duono fuĝis al Gaŭlujo. Tiujn oni nomis Visigotoj aŭ okcidentaj gotoj. Ilia alia duono submetiĝis al la Hunoj. Tiuj nomiĝis Ostrogotoj, alinome orientaj gotoj. Ili tramarŝo daŭris kvar tagojn.

Iliaspure venis en vicoj ŝajne senfinaj la Gepidoj[61], kiuj estis grandnombraj, kaj ilia reĝo Ardarik ĉiam loĝis ĉe Atilo. Oni nomis lin kaj Ardarik kaj Aladar – por li tio estis egala, ĉar li ne sciis skribi kaj legi. Ankaŭ ili estis infanterianoj. Ili brilis pro la oro kaj kupro. Ili same kantis marŝante ĝis fino de la urbo. Post ili venis la Sarmatoj[62] jupoportantaj kaj parolantaj hunlingve. Ili estis diktrunkaj kaj mallongkolaj. Ilia lanco fariĝis el bestaj kornoj. Inter ili estis katokulaj armilhavantaj pantermuskolaj virinoj kun gaja kantado. Ties ŝildo fariĝis el dorsoledo de gruoj ilia kasko el ligno. La Sarmatoj tiel trinkas la ĉevalsangon, kiel ni la vinon. Ili estas sovaĝbest-ledodora popolo kiel la aliaj. La Roksolanoj[63], parencoj de la Sarmatoj, rajdanta kaj arkpafanta popolo sekvis post la Sarmatoj. De ilia selo pendas homkranio ŝnuretfine aŭ sur rimeno. El ĝi ili trinkas. Estante ili nomadoj kunportis sian familion. Iliaj edzinoj scivolridetante elrigardis de la kavernaj ĉaroj kovritaj per bestledoj. Iliaj infanoj rajdis apud la ĉaroj. Ili venis dum tuta semajno.

Post ili venis la armeo de la Jasoj[64], loĝantaj plej proksime, ĉi tie apartenantaj al la Alanoj. Tiuj jam ne estis aparta popolo, ĉar jam delonge asimiliĝis al la Hunoj, nur ilia vestaĵo estas diferenca de tiuj: en la batalo ili portas vestaĵon skulptitan el skvamoj de ostolamenoj. Ankaŭ la ĉevaloj portas saman kovraĵon. La skvamoj estas kudritaj sur tolojn, pro kio ili aspektas kiel fiŝoj homiĝintaj. Ili estas altkreskaj, longkolaj, belaj kun brunaj lunformaj brovoj. Ili arkpafas plej bone en la tuta mondo.

Plej fine enverŝiĝis la tuta popolo huna, ili ĉiuj la: Nigraj kaj la Blankaj Hunoj. La pli lastaj estas nomataj Hunugroj, Hungaroj, sed duonparte ili nomas sin Magyari[65], ĉar inter ili la familia nomo Magyari (madjari) jam tre plimultiĝis. Mi vidis tiam, ke la Blankaj Hunoj portas ne nur pro sia vestaĵo ĉi tiun nomon, sed ankaŭ ilia vizaĝo estas pli blanka, ol tiu de la Nigraj Hunoj. Ilia hararo estas kaŝtankolora, kelkfoje preskaŭ blonda. Hararo de la Nigraj Hunoj estas nigra kiel fulgo. Unua edzino de Ĉat certe estis Hunugoro, ĉar la hararo ankaŭ de Emeke estas kaŝtankolora. Ho, mia karulino, kie estas via kaŝtankolora hararo! ... Ĉi tiuj Hun­ugoroj alvenis armitaj samtempe per du glavoj. Dekstraflanke unuakraĵa, maldekstraflanke duakraĵa glavo estis ligita al la zonrimeno. Inter la Hungaroj ĉe kelkaj anstataŭ lanco hakilbastono brilas enmane, pli utila batalilo ol la lanco. Sur kelkaj seloj oni povis vidi el vilo plektitan ŝnureton por detiri subite la malamikon el la selo. Ili inundis kantante, dancante, kvazaŭ estus venintaj por nuptofesto.

La fojnajn, avenajn ĉarojn de Hungaroj sekvis la Ugroj[66]. Tiuj estis piedirantoj vivantaj el fiŝhokadoj. Ili estis pli taŭgaj por defendi la multĉaran tendaron, ol lukti en aperta batalo. Ili fiŝhokis dumvoje, ĉar la armeanoj devis manĝi!

La kolektiĝo de Hunoj daŭris ĝis fino de Januaro. La tuto ŝajnis, kvazaŭ la tero estus vomanta armeojn post armeoj. Ilia nombro eble ankaŭ tial ŝajnis grandega, ĉar preskaŭ ĉiuj Hunoj kunportis ankaŭ alian ĉevalon krom la sia. La trupestroj, zoltanoj havis tri ĉevalojn, la regnestroj kunkondukis en la tendaron dek ĉevalojn. Sed, kiaj ĉevaloj estis tiuj! Vi pensus, ke ili flugilojn havas dum sia galopego.

Januarfine la ĉefmilitestro surĉevaliĝinte rigardis la alvenintajn armeojn kaj registrigis ilian nombron. La nombrado daŭris multajn tagojn. Jen dekmil, tie dudekmil, mem la Jazigoj kvindekmil, la Gepidoj okdekmil, la Gotoj sesdekmil. Kiam la nombro superis la duonmilionon, ni ĉesigis la nombradon. Kiom da homoj venis ĉi tien? Mi ne scias. Se mi kalkulas, ke venis ankaŭ centmiloj da virinoj, ĉe la tendarfinoj tendumantaj komercistoj, eĉ la tielnomataj ĉevalkomercistoj[67], kaj almozuloj, kanajlaro ĉionriskanta, ĉeestis pli ol unu miliono da ĉevaloj, multaj miloj da ĉaroj krom la batalantoj. Estis granda svarmado en regiono de la rivero Tiso.

Kaj la multegaj homoj eĉ tion ne sciis kiun celon havas la marŝado.

En la unua parto de Februaro kiam la vetero komencis varmiĝi, la glacipendaĵoj ekdegelis, Atilo kune kun la la ĉefestroj kaj estroj iris por ekzameni la armeojn.

La tendoj de Atilo jam estis metitaj sur ĉarojn atendantaj antaŭ la palaco. Dudekdu tendoj estis en lia tendaro. Unu lian malgrandan tendon oni metis sur grandradan orumitan ĉaron, ĉar tio servis por liaj dumtagaj mallongaj ripozoj kaj ununoktaj dormoj dumvojaj. Nokte frostis denove. La ĉielo estis sennuba, post la sunsubiro, oriente multegaj kometoj leviĝis. Komence ili ŝajnis krei tritikgarbon, poste tio malvastiĝis, estiĝis tia, kia estas la huna glavo.

Ni mirrevante rigardis tiun spektaklon.

 

37.

Sekvatage matene – klarionisto de Atilo – Kason supreniris sur la tegmenton de turo de la reĝa palaco. Li levis la grandan eburan klarionon kaj je malproksimenatinganta sono li blovis la ekiron. Je tio poste miloj da klarionistoj respondis. Kvazaŭ tero kaj ĉielo estus plena de bruego pro la tiuj. Ĉiuj blovis la ekiron kune kun la fajfilaj orkestroj. Ĉie svarmis la militistaro. El ĉiuj kabanoj flugis fumo: la virinoj sur stangoj bakis la lastajn matenmanĝojn. Vere, mi vidis multajn plorantajn edzinojn.

Ankaŭ nia tendo jam estis antaŭpreparita de kelkaj tagoj sur la korto. Ĝi estis forta, granda, kvarangula ledotendo, ruĝdrape subŝtofita. Sur ĝiaj flankoj flaviĝis ledkovrotukoj antaŭentire­blaj. Sub tiuj la servistoj dormas: mi, Karaĉ, la grandkapa Sabolĉ, Lado kaj Bacon. En la tendo estas hamako de la mastro, kunfaldebla tablo kaj seĝoj same funkciantaj. En la kestoj estis du ŝtallamenaj vestaĵoj, kvin elledaj superroboj por bataloj, kiuj taŭgas je okazo de pluvo, kaj dum seka vetero kaj vintre kaj somere. Unu el ili fariĝis el ledo de hipopotamo kaj ties truetoj montris florfiguron. Krome estis en la tendo diversaj armiloj, kaseroloj, fritiloj, bakitaj argilpotoj glazuraj kaj interne kaj ekstere kaj kvin mil sagoj nur por la mastro.

La vetero estis frosta, la fojnerojn prujno kovris ĉirkaŭ la fojnostakoj, sed la ĉielo estis sennuba.

Ĉi tio bonas, tre bona signo estas – oni diris – se ni ekiras en sunbrila vetero.

Oni, aŭdante la klarionadon, jungis la ĉevalojn al la ĉaroj. Mia mastro survestiĝis. Li vokigis min en la domon kaj donis al mi du glavojn, lancon, arkpafilon kaj unu batalan vestaĵon pretigitan el porkoledo drattole subŝtofitan antaŭflanke. Mia mastro trabrakumis sian edzinon, centoble ekkisis ŝin, sian filinon, siajn pliajn infanojn kaj bopatron.

– Gravas, ke la ĉielo sennubas, – li diris same – kvankam mi ne sonĝis bonon, ĉar ĉiu sonĝo estas stultaĵo.

Ankaŭ mi alpaŝis la mastrinon, kisis ŝian manon kaj ankaŭ manon de la maljuna Barakonj.

Miaj okuloj dronis en larmoj turnanta min al Emeke. Ŝi senvorte etendis manon. Mi klinis min kaj ekkisis ŝian manon. Mi sentis ŝian manpremon.

Ĉat malfacile adiaŭis.

Mi havis malbonan sonĝon. La barelringego de mia barelo rompiĝis. Tio estas frenezeco!

Atingante la sojlon li denove returnis sin:

– Donu al mi mian orĉenon estanta el dikaj eroj – li turnis sin al la mastrino – aŭ donu al mi iom da mono. Povas esti, ke io okazos pri mi. Kiu povas scii tion? Donu dek orojn!

La mastrino ploris.

– Ho, ve! Kial vi returnis vin?

Mi staris meze de la ĉambro antaŭ Emeke. Ni restis inter ni.

– Ĉu mi povas esperi, – mi balbutis – se post mia reveno mi estiĝos dignulo kiel la Libera Greko, vi parolos kun mi volonte?

Ŝi silente rigardis min.

– Je via reveno, – ŝi respondis – mi nenion povas promesi, Zeta. Vi estas bona knabo, sed vi ĉiam estos malproksime de mi. Se entute vi revenos ...

– Tiam mi mortos por vi kaj kaj nenio estos plu.

– Povas esti – ŝi diris pensadante kaj alpaŝis min – vi povas kisi mian vizaĝon.

– Povas esti, ke mi ne rajtis tuŝi ŝin aliel nur al ŝia vizaĝo, kliniĝante tuŝi per mia buŝo.

Sed miaj brakoj ekmoviĝis kaj tenere trabrakumis ŝin. Ŝia vizaĝo ripozis momenton sur mia brusto. Mi aŭdis baton de ŝia koro. Mi brakumis ŝin al mi mem. Mia lipo tuŝis ŝian veluran vizaĝon. Ŝi fermis okulojn kaj mute toleris mian kison. Mi ne kapablis diri ceteron nur la vorton:

– Narciso!Narciso!

– Ĉar ŝi samtia estis kiel la floro narciso: blanka, tenera kaj tuta poezio. En la najbara ĉambro paŝoj de Ĉat aŭdeblis. Ni disiĝis. Emeke ĝustigis sian hararon. Ŝiaj okuloj estis trankvilaj kiel la altmonta lago.

Nu, ĉu vere povas esti, ke la homo, la homa personeco estas nevidebla?

Kiam ni subiris de la etaĝo jam la tenda ĉaro eliris el la korto. La servistoj staris vice ĉe pordo de la domo ĝis la pordego.

– Dio portu vin reen! – ili kriis al Ĉat.

Ĉe la pordego Ĝiĝia ploregis. Ankaŭ ŝi ekkisis manon de Ĉat. Poste ŝi saltis al mi kaj kisis min. Mi estiĝis malseka pro ŝiaj larmoj.

– Dio gardu vin! Anĝeloj de la Ĉielo defendu vin!

Alian fojon mi estus vangofrapinta ŝin, sed nun mi kaŝis mian ĉagrenon. Mi rapidis post mia mastro. Suprenirante sur la ĉielo la suno jam leviĝis je longeco de du lancoj. Ekster la urbo alta fumkolono flugis inter la nubojn. La ŝamanoj sanktan kanton hurlante blankan ĉevalon oferis. La maljuna blinda Kama enmane sangan glavon tenante staris antaŭ la ŝtiparo poste turnis siajn manojn benante al Atilo dum siaj blindaj okuloj rigardis al la ĉielo. Multmiloj da glavoj leviĝis al la ĉielo kaj la batalantoj kriis samtempe:

– Dio! Dio! Dio!

Kaj ili ekiris al okcidento.

 

38.

Duono de la armeo transiris la riveron Danubo. Ili disiĝis. Pro duoniĝo de la armeo, ni marŝis unue norden poste okcidenten. Sur la suda bordo de Danubo Atilo estris la armeon, dum ĉefestro Ĉat marŝis kun la alia armeo sur la norda bordo. Mia mastro vojaĝis en akompano de Atilo. Printempe ni renkontiĝis nur kun la ĉefestro ĉe fonto de Danubo en densarbara regiono. Sed ankoraŭ tiam ni estis en imperio de Atilo, kio etendiĝis de rivero Volgo ĝis rivero Rejno, kie li mem ne konis sian imperion, ties popolojn, reĝojn. Tamen li havis tiun grandegan teritorion kie ĉiuj liaj popoloj, estroj plenumas liajn ordonojn.

Iun antaŭtagmezon mi rajdis inter du ravoj (skribistoj) de Atilo, inter Mena-Ŝag[68] kaj Ĉege[69]. Ili volonte paroladis kun mi, kontraŭ tio, ke mi estis servisto. Ankaŭ mi volonte paroladis dumvoje por peli la vojenuon. Mena-Ŝag estas kvardek kvin jara, barba homo. Csege samaĝa estis kiel mi, same Blanka Huno, dikkola kaj strabokula. En sia infanaĝo li estiĝis sklavo de Romianoj kaj ĉe ili ellernis la skribadon. Mi demandadis ilin:

– Ĉu vi ne povus diri, miaj sinjoroj, Atilo kial ne gvidas nin rekte akcele al Romo?

– Ĉar – palpebrumis Mena-Ŝag – li estas saĝa.

Kaj li ekridetis, ĉar mi konsterniĝante rigardis lin.

– Nu – li ekskuzis sin – ja mi ne volas malrespekti vin, sed vi ne komprenas tion ĉi. La aferoj de la mondo estas komplikaj.

– Mi komprenus, se vi klarigus tion.

– Mi dirus, se mi scius tion.

– Kial vi diris, ke pro tio ni iras al okcidento, ĉar Atilo saĝas?

Li palpebrumis kaj tiradis la brovojn.

– Atilo ankoraŭ ĝis nun ne agis stultete. Sed se li agas tiel kion ni ne komprenas, certas, ke ankaŭ tiam li agas saĝe.

– La pastroj diras la samon pri Dio.

– Ankaŭ li estas Dio: tera Dio. Li neniam malgajnis batalon, havaĵon li neniam lasis defali el sia mankavo kaj la popolon li kuntenas.

– Ĉi tiu ne estas homo, – diris entuziasme Ĉege – sed mortema Dio inter ni!

Mi tiris la ŝultrojn.

– Ĉu li estas mortema Dio? Plie vi estus dirinta lin dia mortemulo.

Ĉege alrigardis min per sia straba okulo.

– Ĉu laŭ vi Atilo ne estas granda?

– Ĉu Atilo? Ho tamen jes! Sed la glorkrono en la legendoj brilas nur sur kapoj de la mortintaj herooj.

– Tio jam nun brilegas al Atilo – diris denove Mena-Ŝag – Do, mi rakontas kiel mi pensas, kio povas esti plano de Atilo.

Li iomete palpebrumis poste tamen ekparolis:

– Atilo nun ekiras al okcidento, ĉar tie estas limo de la Romia Imperio. En Eŭropo nur etaj popoloj loĝas, pleje vagantaj popoloj. Ili estas devotuloj de ĉi tiu grandioza armeo. Se ili ne estus devotuloj, unu post alia submetigas. Kiu ne submetiĝas, tiu neniiĝas.

– Ne daŭrigu sinjoro, mi jam komprenas ĉion.

– Nu, ni iras antaŭen kiel la lavango. Kiam nia armeo jam grandiĝis tiome, ke plie jam ne estus ebla, ni turniĝos al sudo kaj disrompos la grandan Romian Imperion.

– Tio estos tia entombigo, kian la mondo ankoraŭ ne vidis – entuziasmiĝis Ĉege.

– La entombigo de la civilizacio – mi mallaŭte balbutis preskaŭ frostotremante.

– Ĝia renoviĝo – diris serioze Mena-Ŝag – vidu sur la kampo tiujn rondajn malhelverdajn makulojn. Tiuj estas lokoj de paŝtistfajroj. Post la finbruleto de la fajro tiuj estos senvivaj, sed printempe tie nova vivo komenciĝos.

Li pensadante rajdis kaj ne diris alian. Sed nun Ĉege ekparolis:

– Nur se tiu Aecjo10 ne ekzistus. Mi timas lin. Se li kuraĝos alifronti nin...

– Kontraŭ Atilo eĉ li ne kuraĝus ataki – mi respondis kun kapdoloro.

– Sed tiu estas aŭdacega, ekde infanaĝo, amiko de Atilo, kvankam Atilo ostaĝo estis ĉe lia popolo, sed Aecjo estis ostaĝo de la Hunoj. Ili ambaŭ junaj estis. Li konas la militajn artifikojn de la Hunoj. Foje li estris militiron de la Hunoj kaj venkis.

Ĉat rajdis antaŭ ni. Li rigardis malantaŭen. Mi rapidigis mian ĉevalon, sed li mansignis por resti. Li atendis nin kaj aliĝis al ni.

– Pri kio vi parolis?

Ĉege mallonge rakontis tion.

– Vi pravas – respondis Ĉat – vere, Atilo tion volas atingi, ke li la Ĝermanojn, Kvadojn Ŝvabojn, Frankojn, Burgundojn kaj aliajn aneksu al sia armeo, sed pleje volas, ke la Ostrogotoj estu en la armeo. Sed li volis aneksi ankaŭ la Vizigotojn. Granda kaj forta popolo estas tiu. Li volis disrompi tiujn popolojn, kiuj ne volis submetiĝi. Ankaŭ la alia parto de Alanoj estas granda, kaj tiel same la Frankoj. Se tiuj tri ne al ni aliĝus, sed al la Romianoj, tiam Aecjo povos alfronti, ekataki nin.

– Ĉu nin? – Kriis mi mirante. – Ĉu ĉi tiun popolon kiu iĝis senlima maro? Laŭ mi, mia sinjoro, ĉi tiun armeon neniu superos, eĉ tiam ne, se kaj la vivantoj kaj la reviviĝantaj mortintoj atakus ĝin.

Al Ĉat plaĉis mia rimarko.

– Ĉi tion mi rakontos al Atilo – diris Ĉat kaj forgalopis.

Nun Rusti, la ĉefskribisto aliĝis al ni.

– Kion aŭdis Ĉat ĉi tie?

Ĉege rakontis tion. Rusti aŭskultis serioze kaj acidhumore ridetis.

– Sinjoro – mi diris kuraĝante – se Aecjo10/[70] estas tiome danĝera homo, ĉu anstataŭ militdeklaro ni ne estus plie skribinta tion, ke ni marŝas ne kontraŭ Romianoj sed kontraŭ aliaj popoloj? Tiuokaze Aecjo estus certe hejmerestinta.

– La penso naskiĝis malfrue – respondis Rusti – sed en kapo de Atilo ĝi naskiĝis pli frue. Oni tiel scias en Romo, ke la Vizigotoj kiel regatoj de Atilo nevolante pagi imposton fuĝis en Gaŭlujon. Nun ni iras por puni ilin.

– Kial venas Aecjo?

– Tial, ĉar ankaŭ li havas menson.

Rusti ridetis:

– Ja se Atilo nur ektusas, ili levas tuj la ŝildon super siajn kapojn supozante, ke Atilo fajron kraĉos sur ilin. Ja la timema homo supozas serpento ankaŭ la multtavolan vualkukon farĉitan per muelita dolĉa papavo.[71]

– Kio sekvos, se ni venkos la armeon de Aecjo?

– Romo!

– Kaj poste?

– Konstantinopolo!

– Ĉu poste atako kontraŭ la tuta mondo?

– Ne. Ni fondos nian landon. Nia glavo estos nur atentigo al la popoloj por pagi la imposton.

– Ĉu poste Atilo restos pace? Kiu kredos pri la leono, ke poste ĝi nur herbomanĝos? Atilo ne estas sangosoifa. Se vi tion opinias, vi trompiĝas. Ĉu vi ne memoras, pro kio estis la antaŭ unu jaraj delegitoj vizitintaj ĉe Teodozo? Pro la komercado Danub-apuda.

– Ĉu Atilo ĉiam restados apud la rivero Tiso?

– Jes. Li ne translokiĝos en palacojn de la romiaj imperiestroj. Se li dezirus havi ian palacon, li metigus palacon sur ĉarojn kaj portigus ties partojn apud riveron Tiso.

– Mi ne komprenas.

– Kial ne? Nia popolo nur tie povas vivi, kie estas tiaj multaj bonaj paŝtejoj kiaj estas apud la riveroj Danubo kaj Tiso. Hargita, la kvindek jara huna ĉefestro kun kolera rigardo sed koleranta al neniu, nun manvokis lin. Rusti saltigis sian ĉevalon al li. Mi kun Ĉege duope galopetis plu. Li subite ĝemetis.

– Al kiu flugis via ĝemeto? – demandis ŝerceme mi.

Li estiĝis serioza.

– Mi malkaŝas, ĉar vi konas ŝin. Tiu estas bela blanka fraŭlino. Ŝi havas la plej belajn virinajn okulojn. Mi militiras pro ŝi. Mi volas registrigi de la skribistoj almenaŭ dek malliberulojn por mi, por rekonigi mian bravecon antaŭ ŝi.[72]

– Mi ekhavis tiom fortan malbonsenton, ke apenaŭ mi kapablis movi mian langon.

– Kiu estas tiu fraŭlino?

– Vi konas ŝin. Mi multfoje rigardis vin envie, kiam vi staris antaŭ ŝia pordo.

– Ĝiĝia!

– Ne! Ja ŝi estas ankoraŭ infano. Vi certe ne penseblas serioze, ke por tiu vartistineto mi portis mian karan haŭton al negoco de la morto! Pro ŝi mi ne mortos!

– Ĉu Emeke?

Mi miris pro mia trankvilo, kiam mi diris tiun nomon. Malheliĝis ĉirkaŭ mi la mondo.

– Jes. Ŝi. – Li respondis ame.

Mi ne kuraĝis alrigardi lin. Mi paliĝis. Tiu momento sufiĉis por malami lin. Mia mankavo alpremiĝis mian ponardon. Kvankam mi volis mortigi tiun strabokulan ulon, mi ne faris. Plie mi ridetante turnis min al li kaj ŝercadante batis sur lian dorson per mia bastoneto:

– Ej, satana bubaĉo, ĉu vi okulumadas al elitaj fraŭlinoj? Ĉu povas esti, ke vi jam promesis ion al ŝi?

– Nu, ne tute tiel. Vi eble scias, ke miaspecia simpla fraŭlo ne povas turni sin ĉirkaŭ tiuj elitaj fraŭlinoj. Sed la milito taŭgas por ĉiu montri bravaĵon. Iu ajn povas montri sian bravecon. La Hunoj rigardas ne la patran heroecon, sed merito de la batalanto estas aprecata.

– Ĉu ankaŭ vi batalos?

– Povas esti. Mi akompanas mian mastron.

– Estu singarda. Se vi venkas iun homon dum la batalo, kriu vi al kamarado: „ĉu vi vidis mian agon?” Klopodu detranĉi kapon de via kontraŭulo kaj ĝin ligu al via selo. La plej bona estas, la kapon tuj montri al via mastro, aŭ al unu el la ĉefsinjoroj.

Ĉi tiujn aferojn mi jam sciis, sed lasis lin babilaĉi. Dume mi provis haltigi turmentiĝon de mi koro.

– Ĉu tiu fraŭlino konsentis pri tio? – Mi demandis tiom enue, kvazaŭ mi demandus kiom da farunaĵglobetoj estas sur ĉaro de la skribistoj.

– Ĉu ŝi konsentis pritio?

– Memkompreneble! – Li respondis gaje.

Mi sentis, ke li mensogas, tamen tio estigis min sangosoifa. Trankvilkore mi daŭrigis la scivolan demandadon:

– Kie vi renkontiĝis? Mi ne pensis, ke vi estas tia granda petolulo.

– Do... ĉiam aliloke – li donis nerektan respondon.

– Kiel ĝi komenciĝis?

– Kiel? Ĝustadire neniel. Ĉe aliaj gejunuloj komenciĝas la interkonatiĝo per iaj konfesoj,  sed ni jam amis unu la alian antaŭ ol ni estus parolantaj unu kun la alia. Nome la fraŭlinoj estas saĝaj: se ili nur alrigardas vin kaj jam ellegas el viaj okuloj vian sekreton.

– Kie vi paroladis unufoje?

– Ĉu unue? Ĉe reĝedzino Eĉka. Vitrokomercisto de Romo venis al ni kaj estis bezonata interpretisto. Atilo min sendis helpi en la aĉetado. La komercisto vendis multspecajn brilajn bagatelaĵojn. La reĝedzino aĉetis ĉion. Estas tie multegaj monoj, povas esti eĉ mil bareloj da oroj!

– Do, tie vi renkontiĝis.

– Tie. Post krepusko mi kaj sinjoreto Aladar akompanis hejmen la fraŭlinon. Sed la sinjoreto komencis singulti. Li hontis sin kaj reiris. Kaj tiam en malhelo de la placoj... En la malhelo... mi priparolis kun Emeke.

– Kion?

– Nian sekreton.

– Kiun sekreton?

– Tion, ke ni amas unu la alian.

– Ĉu vi amas unu la alian? Ĉu tiel facile okazis?

– Jes. Ŝi komencis la paroladon dirante: „Fine mi povas paroli kun vi, Ĉege. Mi jam delonge komprenas vin. Iru al la sekva militiro kaj kondutu brave. Vi scias, kiel oni dividas la kaptaĵojn: kiom da homoj vi venkis, tiom da partoj ricevas. Vi baldaŭe povos esti sinjoro en la palaco. Kaj post tiam...”

Mi tusis, por ke la miavizaĝa ruĝiĝo ne perfidu min.

– Ĉu sinjoreto Aladar? – Daŭr-tusadante mi demandis plu. – Ja li amindumis al ŝi.

Li tiris ŝultron.

– Kion fari se mi pli bone plaĉas al ŝi? – respondis gaje.

– Ĉu vi renkontiĝis ankaŭ plurfoje?

– Multfoje. Sed ĉiam nur hejmenalvenante.

Nun ni atingis supron de monteto. Antaŭ ni en la valo kelkaj urboj situis. Super tiuj fumo flugis. Ĉege preskaŭ ravite rigardis tiujn. Mi malĝoje staris malantaŭ li. Mi sciis, ke Ĉege mensogis, ja Emeke krepuske jam ĉiam hejme estis. Sed se nur centono veras el la tuto, ke Emeke almenaŭ unufojon ame surrigardis lin, tiam, ...

Ĉege ne povos reiri hejmen vivante!

 

39.

Survoje Atilon mi vidis ĉiam antaŭ mi rajdante en cent-ducent paŝa distanco. Apud li estis liaj du fraŭlaĝaj filoj Aladar kaj Ellak kune kun la forpelita reĝido de la Nekar-bordaj Frankoj. Tie estis ankaŭ la kuracisto Eudoksio aŭtune fuĝinta el la romia kortego, Elemer gota regnestro, reĝo Ardarik, la reĝo de Alanoj, la reĝo de Kazaroj (Ĥazaroj) kaj elinter la ĉefsinjoroj: Edekon, Ĉat, Oresto, Berki, Upor, Vaĉar, Balan (la aliaj ĉefsinjoroj estras aliajn svarmojn de la armeo). Apud Atilo estas Iddar la ĉefpastro kaj Zoboganj. Post ili veturas unu silkombrela, per purpuro remburita ĉaro: kun du edzinoj de Atilo. Ĉirkaŭ la ĉaro piediras multaj servistoj, inter kiuj malofte videblis Cerko, la kortega arlakeno.

Postsekvis ilin la servistaro de la sinjoroj: la neliberaj skribistoj, kuiristoj, ĉevalistoj kaj la ceteraj internaj malliberuloj. Krome du ĉevalistoj de mia mastro, lia armita akompananto kaj lia ĉionfaranta ĉambristo. Ni ne kuiris. Ĉe tablo de Atilo ĉiutage sidis kvardek-kvindek homoj kaj malantaŭ ĉiuj sinjoroj staris iliaj servistoj. Mi staris malantaŭ Ĉat kaj priservis lin. El sia manĝaĵo li ĉiam lasis al mi kelkajn femurojn, fiŝojn, fromaĝon, frukton. Mi ne povis plendi.

La armeo inundis okcidenten. Dumvoje la urboj estis forbruligitaj. La kaptitaj homoj estis sklavigitaj. La tapiŝoj, vestaĵoj estis surĉarigitaj. Sur la forrabitajn ĉarojn. La or- kaj arĝenttrezoroj en ferkestoj estiĝis gardataj kaj inspektitaj de la skribistoj kaj la trezorgardistoj. Iun tagon ni alvenis en forbruligitan urbon kie viraj, virinaj, kaj bebaj kadavroj kuŝis ĉie. La murruinoj fumadis. Forta ledodoraĉo regis. Antaŭ la templo mi vidis mortintan altaĝulon senvestite ligita al unu kolono. Lia kapo antaŭ li kuŝis surtere en sia sango. Apude lia episkopa mitro blankis. Mi havis vomemon starante sur ŝtupo de la templo. Sur la blankaj marmorŝtonplatoj larĝaj piedspuroj ruĝiĝis, certe ties spuroj estis, kiu mortigis la episkopon. Kia bestio estis tiu?Tiu ne povis esti Huno. Huno kruelas nur en la batalo, sed sendefendulon ne mortigas.

Mi aŭdis virinan altan krion. Mi vidis, ke apud la templo unu armita akompananto de reĝo Ardarik prenante ŝin per la harplektaĵo pene tiras junan virinon en la polvo. Mi jam vidis samajn scenojn multmilfojajn. Unuafoje tiu forte tuŝis min. Duafoje mi jam ne rigardis tien. Sed nun ĉimomente ĝi denove skuis min. Mi staris apudkolone de la templo. Ĉirkaŭrigardis: ĉu iu rigardas min? Multmiloj da homaj lupoj tumultis sur la stratoj en la domoj. Ĉiuj pene portis ian predaĵon. La Gepido ŝvite, ruĝvizaĝe trenis kun si la kriantan virinon. La kompatindulo vane provis kroĉi sin al mortinto, ruinaĵo, arbo.

Mi streĉis mian arkpafon, celis kaj pafis. La sago eniĝis en flankon de la Gepido. Tiu ŝanceliĝis, lasis libera la virinon, surgenuonfalis poste ventronfalis. La virino gapis kiel bovido. La virino ekvidante la atakanton kun sago en lia flanko, ĉirkaŭrigardis poste ĵetis sin vizaĝaltere inter la mortintojn. Ĉi tio estis mia unua murdo. Se iu estus vidinta min, tiu certe mortbatus min. Sed tiam mi ne havis konscienriproĉon.

Post unu horo ni forlasis la urbon. Tagmezo jam pasis. En la tendo de Atilo la tagmanĝo estis antaŭpreparita. Mi memoris ankaŭ tiam tiun senkapan episkopon: mi preskaŭ malsanule staris malantaŭ mia mastro. Tagmanĝkomence nekutima silento regis, ĉar Atilo malbonhumoron havis.

Ni manĝis kuiritan aproviandon per kreno. Antaŭ Atilo ankaŭ tiam lignotelero, sed antaŭ la sinjoroj arĝentteleroj estis. La sinjoroj drinkis el arĝentpokaloj, sed Atilo el kokosa.

Finfine Atilo ekparolis:

– Kiuj mortigas la virinojn kaj infanojn?

– La Gepidoj – diris ia supozanto.

– La Gepidoj ne – neis fortvoĉe Ardarik.

– La Roksolanoj – diris Ĉat – mi mem vidis.

– La Gelonoj! – diris Hargita.

– Kio kontraŭfareblas? – Murmuris Balan.

Oni povis senti, ke ankaŭ li malamas la hommortigojn. Nun tri heroldoj alvenis. Unu anoncis pri tertremo en Gaŭlujo pri ruiniĝo de konstruaĵoj. La loĝantaro forfuĝid de tiu regiono. La alian anoncon portis Gelono kun vizaĝo pentrita tulipruĝe dirante, ke li petas alian estron anstataŭ la mortinta. Atilo rigardis al Hargita:

– Mi komisias ilin al vi!

Hargita klinis sin. Mi vidis, ke Hargita ne ŝparos pri sango de Gelonoj. La tria heroldo estis rajdanta franka batalanto. Li sciigis la blondan reĝidon, ke estis forpelita lia pli aĝa frato kaj la kronon nun delegitaro portas feste.

Tiam jam ni manĝis la duan pladan manĝaĵon: otido rostita sur rostostango. Neniu sciis de kie estis akirita tiom multaj otidoj. Mi portis unu femuron al Ĉege. Kial al Ĉege? Tion mi volis atingi, ke kaze de batalo, mi vidu lin en mia proksimeco.

 

40.

La unua granda stacio kie ni ripozis unu semajnon urbo Augusta estis. Tie estis starigita unue la granda tendo de Atilo. Mi nur miregis tiun pompan konstruon brilanta pro multaj oraĵoj. Ĝi konsistis el orkolonoj kaj orlamenoj. Kvazaŭ tiu ne tendo estus, sed ornama lignopalaco masonita per tegŝtofo.

Sur la etaĝo loĝis ambaŭ reĝaj sinjorinoj kaj iliaj servistaroj. Sed tiu priservis ankaŭ kiel interkonsilejo. La ternivela ĉambrego estis larĝa manĝejo, kaj ankaŭ konsultejo. Ĉe ĝia angulo same el ligno pretigita malvasta ŝtuparo serpentumis supren. Tiutempe Atilo jam portis vestaĵon brileganta de oro kaj diamantoj. Mi ne povis kompreni ties kaŭzon.

La skribistoj rakontis poste, ke dum militiroj li ĉiam portas pompan vestaĵon, kaj ĉefe tiam, se li atendas submetiĝojn de popoloj. Tiutempe jam kun ni venis miloj de Markomanoj[73], Kvadoj kaj Ŝvaboj. Tiuj aliĝis al armeo de la ĉefmilitestro iranta aliborde. Tie ĉe la rivero Rejno la Turinganoj[74], la Burgundo[75] kaj Frankoj de la river-bordo Nekar portis siajn flagojn. De antaŭ kiuj fuĝis la reĝido al Atilo. Oni portis al li la kronon kaj anoncis, ke lia frato mortis. Mi pensas, ke oni morbatis tiun.

Dum ĉi tiuj aliĝoj okazis, la pra arbaro de Hercin laŭtbruis pro la hakilbatadoj. La armeo devis transiĝi la riveron Rejno, por kio rmulte da flosoj kaj pramoj bezonatis, sed ĉar tiuj ne estis disponataj, Atilo dehakigis la arbaron. La bruego similis al forta tondrado post kies elĉerpiĝo oni komencis fari la flosojn kaj pramojn. La sekvan tagon jam transigis la riveron la spionoj, estroj kaj la avangardo de la armeo. Se per okuloj de la suno povus esti rigardebla ĉi tiu popolinundo, ĝi estis tia spektaklo, kia ne plu ripetiĝos en vivo de la tero. Kvazaŭ milionoj da formikoj svarmas sur la montoj kaj en la valoj kaj densiĝas antaŭ la Rejno. Ĉi tiu svarmanta aro de homaj formikoj en malgrandaj boatoj transiĝis sur la akvo. Sur la transa bordo ili denove disiĝante iras al nordo kaj sudo, la armeoj sur cent-ducent mejla tereno marŝas ventumilforme. Kaj antaŭ ili marŝas alia granda popolamaso, kiun la armeo de Atilo ŝovas al okcidento.

Kiuj estas premataj ĉiam okcidenten pere de la armeo de Atilo? Tiuj estas la romiaj garnizonoj, kiuj forlasas la urbojn kaj fuĝas antaŭ ni. Ili serĉas armeon de Aecjo por unuiĝi kun ĝi. Krome tiuj Frankoj kaj aliaj popoloj, kiuj gustumis jam la romian kulturon. Kiuj loĝas en ŝtondomoj, tiuj serĉas la romian armeon. Nur la nomadaj popoloj aliĝas al Atilo. Kie estas la romia armeo?

Ĝi estas tie, kie la suno subiras.

Sed tamen ekzistas popolo en Burgonjo (aŭ Burgundio), kiu estas aŭdaca, freneza kaj tamen estiminda. Ilia reĝo Gondikar ne iras plu kaj diras:

– Min interesas nek Atilo, nek la teraj Dioj! Mian dorson Atilo ne vidos!

Li havas okdekmil homojn. Ili estas herooj kaj frenezuloj. Post unu horo hufoj de hunaj ĉevaloj ruĝiĝas pro sangkoto, kaj okdekmil animoj flugas al la ĉielo. Roksube kuŝas griza ulo vundoplena, preskaŭ nudbraka. Li havas apude nek glavon nek peltĉapon. Lia griza barbo estas sanga. La rabistoj apenaŭ lasis vestaĵon sur li. Oni montris, ke li estas reĝo Gondikar.

Mi deprenis mian peltĉapon.

 

41.

Ni iris plu. Ĉe Atilo iras kaj venas spionoj, heroldoj, delegitoj.

– La romiaj armeoj al sudo iras – diras la spionoj en Marto.

– La Visigotoj ne aliĝas al la romia armeo – anoncas la spionoj en Aprilo – ilia reĝo, Teodorik ne interkonsentis kun Aecjo.

– Aecjo venas jam ĉe la Alpoj. Li portas la ĉefarmeon el Romo, centmil armitojn.

– Sangiban la reĝo de Alanoj, aliĝis al la Romianoj.

– Teodorik mesaĝis al Flavjo Aecjo: se la Romianoj damaĝis al si mem, forigu la tempeston ili mem. Dubo turmentas Aecjon.

Ni alvenis al grandega kampo, kie ĉiaspecaj ostoj: ĉevalaj kaj homaj kranioj blankas. Tra la kampo malaltkvanta rivereto serpentumas kun altaj bordoj kaj larĝa baseno. En la malproksimo blankaj muroj de urbeto Katalaŭno videblas.

Al la armeo ripozon ordonas Atilo kaj li kun la estroj trairadas la ebenon. Post multhora rajdado tien-reen kaj kelkloka restado ili revenas kaj Atilo difinas altaĵeton por sia tendo. La tendar-instalantoj jam scias la ceterojn; lokojn de tendoj de la ĉefsinjoroj, tiujn al la korpgardistaro, lokojn de la diversaj popoloj. Ili finrajdas grandegan rondon, ĉar en ties linio ekster la tendaro staros la ĉaroj. Longa tempo pasas ĝis la popoloj povas okupi sian lokon en tiu ĉi tendaro.

Tiu urbeto estas senpopola kiel ĉiuj etaj urboj. Nur kelkaj hundoj bojas ekvidante nin. Atilo difinas ĉi urbeton por esti la angulo de la ĉarorondo. Tien estas trenataj la pezaj ĉaroj. Tie estas la ĉeftendaro. Tien ni revenos se la romia armeo alvenos. Ĝis tiam multaj taskoj estas plenumendaj. La ĉarojn havantaj armeoj devas kolekti furaĝon, farunon, bovon, ŝafon, grason, lardon, legomaĵon. Sur la rivereton la ĉarpentistoj devas fari kluzojn, ja por la ĉevaloj oni devas certigi multegan akvon.

Dum ĉi tiuj farendaĵoj longajn tagojn la estroj pritraktas: kiun urbon ataki pli frue? Ĉu Parizon, ĉu Orleanon[76]? Dume delegitoj iris al Sangiban, reĝo de Alanoj por voki lin al Atilo. Kvankam promesita estis lia aliĝo ĉe Orleano, tamen li transiris al flano de Aecjo. Dio scias kial.

Kaj ni ekiris kontraŭ Orleano. Ni jam sciis tiam, ke Aecjo estas en Gaŭlujo kaj dumvoje ankaŭ aliaj popoloj aliĝis al ili. Lia armeo estas granda. Iutage la spionoj rakontis, ke la fiera romia estro mem iris al la Vizigotoj konvinki ilin por aliĝi al li kaj ne al Atilo.

– Por tio bezonatas kvin semajnoj – diris Atilo.

Kaj li starigis ĉirkaŭ Orleano la muro-rompilojn, la katapultojn[77] kaj la feritajn trabojn pafantajn balistojn[78]. La pli lastaj pafas fertrabojn. La fortikaĵo estas mirinde forta. Kiam sur la muroj aperis homoj, kiel nuboj flugis la hunaj sagoj, sed de tie etnombraj reflugis. Sed la muroj estis dikaj. Ni antaŭpreparas la maŝinajn ŝtonĵetilojn, kiuj ege pezajn ŝtonojn flugigas en la fortikaĵon. La murrompiloj pezajn arbotrunkojn flugigas al la tremetantaj fortikaĵmuroj dum ilia funkcio eĉ ankaŭ la tero skuiĝas kvazaŭ tertremus. La batala bruego nur vespere silentiĝas. En la nokta silento aŭdiĝas psalmo:

Út quid Domine recessisti longe, despicis in opportunitatibus in tribulatione!/ Kial, ho sinjoro, vi restas tre malproksime? Kial vi kaŝas vin en tempo de problemoj?

Murapude nur kelkaj virvoĉoj aŭdeblas, sed en la fortikaĵprofundo miloj da virinoj kantas kun juktikliga majesteco en la stela nokto:

Vekiĝu, mia Disinjoro, levu vian manon! Vin fidas la kompatinda popolo. Estu helpanto de georfoj... por, ke ne turmentu nin plu la homo el la tero estanta!

Aŭrore la sieĝo rekomenciĝas. Ŝtonoj brue frapiĝas, la muroj obtuze bruas, multmiloj da mankavkvantaj fajraj stupoj flugas sursage en la fortreson samtempe el plurlokoj. El la fortikaĵo oni ŝtonojn repafas kaj kupro pintajn sagojn flugigas al ni. Ĉe ni la surŝilda laŭta klako montras, ke ies ledŝildo sagon haltigis. En la alto super la fumanta urbo centmiloj da korvoj rondflugas.

Dume venas la informoj:

– La Bretonoj[79] unuiĝis kun armeo de Aecjo.

– La nigra korvo manĝu ilin! – notis mia mastro.

– La burgundaj rifuĝintoj kaj Sali-Frankoj[80] aliĝis kaj Maroveo (Maroveus) estras ilin,  pliiĝis armeo de la Romianoj.

– La nigra miraklo manĝu ilin!

– La Teŭtonoj[81] kaj Batavoj[82] de iu speciala tereno, Ŝvaboj de Mans, Frankoj de Renn, Sarmatoj, Tajfaloj[83] aliĝis al la Romianoj.

– La nigra miraklo!...

Fine venis la famo:

– Reĝon de la Vizigotoj gajnis Aecjo por esti helpanto sia.

Tiutage Atilo severe elpaŝis de sia tendo. Li sendis mesaĝon al la fortikaĵanoj por submetiĝi, ĉar se ili neas la submetiĝon, li portigos arbotrunkojn ĉirkaŭ la murojn kaj dronigos en maron de fajro la urbon: restos vivanta eĉ ne suĉinfano!

La episkopo estis la urbestro, la generalo kaj eklezigvidanto en la urbo. Sekvatage tri membra delegitaro eliris el la fortikaĵo kunportante donacojn kaj unu leteron.

– Kio estas skribite en la letero? – demandis Atilo furioze.

– Humilaj kondiĉoj! – balbutis la delegito.

– Ne estas kondiĉo! – Atilo ĵetis la leteron al la delegito. – Mi ne volas korespondi, sed submetigi vin. Se vi ne malfermas la pordegojn, la fajro malfermos ĝin.

Jam tiam mil ĉaroj da ligno estis apud la urbo. Sed Atilo estis senpacienca ankaŭ pro alia proksimiĝo de la romiaj armeoj. Terura granda armeo! Spionoj de Atilo informis po mejlo pri ilia veno, nur sole la Orleananoj ne sciis.

– Sinjoro! – la delegitaro petpetegis surgenuante – donu al ni tri tagojn por forlasi la urbon, kaj ni submetiĝas al vi kaj donas niajn donacojn!

– Mi atendas ĝismatene – respondis Atilo.

Estis la 14-a de Junio.

Pordegoj de la fortikaĵo malfermiĝis, delegitoj de la episkopo sur velurkuseno portis al Atilo la ŝlosilojn de la urbo.

– Ni ne mortigas vin – diris Atilo, – sed la armeo devas manĝi.

Kaj Atilo lasis eniri la tri mil malplenajn ĉarojn en la urbon. Sur la stratoj komenciĝis la rabado. La urbanoj fuĝis sur la tegmentojn de la domoj, ĉar ne volis vidi la rabadon. Sed la barbaroj iris ankaŭ tien, se ili flaradis ankaŭ tie trezorojn kaj urĝe forrabis.

Tagmeze Gepidoj aperis sangante. Ili anoncis, ke avangardoj de la Romianoj disbatis ilian grupon. Atilo klarionigis retiriĝon kaj sendis Alanojn por defendi la pordegojn. Sed de la urbturoj bone estis videblaj de okcidento la brilantaj agloj de la polvonubaron kaŭzantaj romiaj legioj.

Je tio la klarionoj anoncis:

– Reen! Reen!

Sur la domtegmentoj la popolo estiĝis pli vigla, sentante la liberiĝon kaj ĵetadis ŝtonojn, trabojn al ni malamikoj. Ankaŭ la militkaptitoj deŝiras siajn ŝnurojn, rimenojn, katenojn kaj ĉion, kion ili povis kapti !kaŭ ekster la urbo estiĝis granda kaoso: la armeoj senorde kaj sen ordono interbatalas kun la Romianoj. En la sanga akvo de rivero Luaro homoj kaj ĉevaloj baraktetas dum miloj da klarionoj akre kriadas:

– Reen! Reen!

Batalas nur tiuj, kiuj ne povas lasi ĝin. La ĉefarmeo ne, ĉar tio jam hieraŭ komencis retiriĝi al ebeno de Katalaŭno. La batalo daŭras nur ĉirkaŭ la fortikaĵo, ĝis la Hunoj kolektas la kaptaĵojn. Poste ili lasas la Romianojn rabi.

 

42.

Komprenebla estas, ke la retiriĝo al kampo Katalaŭno daŭras multajn tagojn. Polvo, malpuraĵo, pendantlangaj hundoj, nubo de muŝoj estas surĉevale kaj sur la armeanoj. Aŭdeblas ĉie tintado de la armaturoj, grincado de la ĉarradoj, kuregado, kriegadoj, klarionadoj. La armeo prirabas ĉiun urbon kiu ne estas ĉirkaŭbarita, neniigas la semadojn. Eĉ unu herbero vivanta ne restas post ni.

La urbo – Troa[84] – tamen estas fermitpordega. La huna armeo haltas kaj miras pro tio. Ĝi atendas ordonon de Atilo: ĉu pluiri, aŭ alporti la murrompilon? El la urbo psalmo aŭdeblas. Sur supro de la pordego aperas la episkopo de la urbo. Li surhavas blankan silkan kazublon ornamitan de broditaj orfloroj kaj mitron. Li tenas arĝentan krucifikson.

– Kiu komprenas de inter vi la latinan lingvon? – kriis la pastroj.

Tiu estis trovita, ja inter ni estas homoj el ĉiu popolo de la mondo. Estas ankaŭ Ĉino, Mongolo, Negrulo, kial ne estus ankaŭ Italio?

La episkopo mesaĝas al Atilo, ke paroli dezirus kun li. Ni konas jam ĉi tiujn scenojn. La episkopo venas antaŭ la pordegon, akompanate de siaj pastroj kaj elitoj kaj petpetegas al Atilo kiel al Dio. Sed li respondas, ke la sieĝantoj ne suferigos la urbon, se la urbo nun submetiĝas al li kaj tio certigas la nutraĵon al la armeo. Ĉion kio estas enurbe, inkluzive pajlon, fojnon, avenon kaj konvenan garantiaĵon, ke oni restos fidela al la popolo huna.

– Kio estu la konvena garantio?

– Tio, ke tri elitaj civitanoj kune kun siaj familianoj translokiĝos al rezidejo de Atilo.

La episkopo reiras en la urbon, la pordegon oni fermas, konsiladas, preĝas, ploradas. Neniu volas loĝi en la groto de la leono. Oni elmetis la ruĝan flagon sur la domojn kaj defendas la urbon – ĝis morto.

La urbon ili ne kapablis defendi longan tempon, ĝi iĝis konkerita. Ĉiuj fuĝas de antaŭ la Hunoj, en la preĝejon. La riĉuloj tien portas siajn orojn, arĝentojn. Kaj ili rigardas al la ĉielo, petegante:

– Estu indulga pri ni, nia Dio!

Dio ne respondas. (Kio estas la tera vivo en vivo de la homo? Laŭ ni tio estas ĉio. Sed verŝajne tio estas nur puno malliberiga, studvojaĝo, mallonga elveturo el lando de la eterneco kaj feliĉa reveno.)Sed ĉe Troa okazis aliel.

La episkopo kaj lia akompanantaro venis antaŭ la pordegon. Atilo ĝuste tiam preteriris, do li rajdis al la pordego. Kiam la psalmokantado ĉesis, la episkopo restis starante. Li levis sian kapon fiere kaj mute rigardis al Atilo. Subite la maljuna episkopo kriis kiel al teruranto latine:

– Kiu vi estas, kiu faligas tronojn, landojn detruas, popolojn humiligas. De kie vi havas tiun potencon? Kiu petis vin renversi la mondon? Kiu vi estas?

Ankaŭ la spiro ekfrostis en ni. Kaj mi pli bone konsterniĝis, ol la aliaj, ĉar Atilo fiere respondis latine:

– Ego sum Atilo, flagellum Dei! / Mi estas Atilo, vipo de Dio!

Tiam mi eksciis, ke Atilo komprenas latine.

– Nu, pro tio – respondis plorante la maljuna episkopo – ĉar vin Dio sendis, mi povas fari nenion. Venu, kaj ankaŭ pri ni plenumu vian laboron.

Kaj la pordego malfermiĝis. La blankan barbon havanta kaduka episkopo prenis kondukilon de ĉevalo de Atilo kaj kondukis ilin en la urbon. Atilo emociiĝis pro naiveco de la maljuna episkopo. Li flustris ion en orelon de Kamoĉa poste li kaj liaj akompanantoj alrajdis la urbon. Kamoĉa restis apud la pordego. Poste la zoltanoj ekkriadis la ordonon de Atilo al la armeanoj marŝantaj en la urbon.

La reĝo ordonis, neniu batu la civitanojn de la urbo!Atingante al la vendoplaco de la urbo Atilo donigis ĉevalon al la maljuna episkopo.

– Vi estas sankta homo – diris Atilo – kiuj vivas kun vi havas feliĉon: vi devas pasigi kelktagojn kun ni. La urbon mi indulgos, sed ordonu al la pastroj doni al ni grenon kaj farunon tiom, kiom estas en la urbo. Ankaŭ furaĝon metigu sur la ĉarojn kaj donu al la Hunoj.

Ni marŝis plu. La armeo enorde marŝis tra la urbo. Nur la hufferbruoj kaj armiltintado aŭdiĝis. El la loĝantaro nur kelkaj maljunegaj viroj. El la domoj ne aŭdeblis bruo, povas esti, ke la urbanoj kaŝis sin en keloj, sur subtegmentoj. La zoltanoj staris sur la ĉefstrato atentante, ke neniu forgesu pri la malpermeso de la reĝo.

Forlasante la urbon tra ĝia orienta pordego ni vidis, ke parto de la urbanoj rifuĝas sur ĉevaloj, sur ĉaroj, aŭ perpiede al la norda arbaro. La virinoj pene portis infanojn, dorsosakojn, korbojn. Ili klopodas rifuĝejon serĉi en la arbaro, en kanejoj. Ĉefe la fraŭlinoj estis kaŝataj.

Trairante la ponton sur la kampo stumbladis virino portanta ĉifonaĵojn. Ŝi trenis du infanojn permane. Surdorson bebo estas ligita en littuko. Apud ŝi kvin knabinetoj kaj du adoleskantinoj kuris. La pli lastaj estis belaj blondulinoj. Ambaŭ knabinoj pene portas pakaĵojn. Kurante la sinjorino stumbladas kaj la infanoj ploras.

– Ho, ve, mia panjo!

– Ho, ve, miaj karaj infanetoj!

Rerigardante la virino supozas, ke ili ne povos eskapi sendifekte. Ŝi larmvizaĝe rigardas kiel frenezulino. Atilo haltigas sian ĉevalon kaj ordonas al Urkon por konduki la sinjorinon al li. Urkon kaj la episkopo iras al la virino instigantaj ŝin por ne timi. La virino surgenuas al piedoj de Atilo, sed ne kapablas paroli, nur manojn levante kun falegantaj larmoj ŝi petegas.

– Ĉu ili estas viaj infanoj? – Demandas Atilo.

– Ĉiuj, Sinjoro! – Ploras la virino. – Vidvino mi estas. Se vi mortigas min, sen pano restas dek orfaj infanoj.

La episkopo interpretis. Atilo mansignis al sia trezoristo Upor. Li diris ankaŭ ion. Upor elprenis de sia sako – pendanta libere ĉe lia zono – monujon kaj ĉirkaŭ tricent orojn metis en ĝin.

– Reiru pace en la urbon – diris Atilo al la virino – kunportu tiun ĉi monon kaj el ĝia enhavo pleneduku viajn infanojn.

Krome li ordonis al sia korpgardisto Botar reakompani la virinon en la urbon. Jam apud Orleano mi spertis, ke en la armeo estas multe da malsanuloj. Multaj homoj pale ŝanceliĝis, sidis surteren kaj vomis sangon. La homoj mortis kiel la muŝoj aŭtune. La armeo fetoris. Terura estis. Unue mi pensis, ke tion kaŭzas la somera varmego. Sed ankaŭ tiam mortis la homoj, kiam nubaro kovris la ĉielon. Laŭ la kuracisto Eŭdoksjo(Eudoksius) kaŭzo de la morto estas pesto. Laŭ la vojo estis multe da malsanuloj el ĉiuj nacioj. Ili kuŝis dise-mise. Oni forprenas glavon, sandalon, vestaĵon, armilon de la mortinto sed lin mem oni forlasas.

Atilo estiĝis tiome serioza, ke ĉiuj timis lin. Iuposttagmeze mi rajdas apud Ĉege, kiam antaŭ ni ekŝanceliĝas iu Turcilingo portanta ledodolmanon kaj kuprokaskon. Certe li akiris tiun kaskon de romia oficiro, aŭ detranĉis ĝin kune kun ties kapo. La kaskon ni vidis jam ankaŭ pli frue. Fine la batalanto mortfalis, la kasko defalis de sia kapo. Ĉege deĉevaliĝis kaj la kaskon metis sur sian kapon.

Mi enviis lin pro ĝi. Sur la kaskokresto grenatŝtonoj ruĝis kaj la kasko havis supren­puŝeblan stalkradon por defendi la vizaĝon. Ĝi valoris du orojn en pacaj tempoj. Kiom kostis ĝi en milita tempo? Se la kupron oni kovras per drapo kaj almetas du plumojn ĉiuj vidos ke ĝi estas huna kasko.

Sekvatage Ĉege plendis, ke doloras lia kapo, poste ekfluis sango el lia nazo.

– Mi mortos – li diris pale.

– Post kvin tagoj tumoroj ekestis sub lia akselo kaj gorĝo, vespere jam li agoniis. Li petis akvon de mi. En la tendaro jam ĉiuj dormis. Mi portis al li akvon kaj trinkigis lin.

– Mi dankas al vi – li anhelis – hejme mi havas bagatelajn aĵojn: kelkajn vestaĵojn, unu bonan libron, mi heredigas al vi tiujn. – Kaj li etendis lian manon. Mi rigardis lian vizaĝon ĉe lumo de la torĉo.

– Ĉege – mi diris tremetante – ĉu vi ne mesaĝas ion al Emeke?

Mi pensis pri Emeke ankaŭ en tiu funebra horo kiam Ĉege proksimiĝis al la transmondo. Mi prenis brakon de la ekiranto. Li rigardis min kaj respondis lace:

– Ne.

– Kial vi ne mesaĝas al ŝi?

– Kion mi mesaĝu al ŝi?

– Ĉege – mi diris ekpremante lian brakon – ne iru per mensogo al la transmondo: dirual mi,  ke tiu estis mensogo, kiun vi diris pri Emeke, vi neniam parolis kun ŝi.

Li ne respondis. Liaj okuloj estis vitrecaj. Sur la frunto ŝvito aperis. Liajn fingrojn spasmo premis. Ĉiam pli kaj pli malfacile li spiradis. Lastfoje li rigardis min demandante kaj admirante sed jam nenion alparolis. Liaj okuloj fiksiĝis kiel tiuj de la mortintoj.

 

43.

Tendopordo de Atilo situis en okcidenta direkto. Ankaŭ la aliaj ĉefsinjoroj tiel same starigis siajn tendojn. Sed jen, Aecjo ne tien alkomandis sian armeon kien ĝi estis atendita, sed li forkomandis ĝin al oriento. Lin sekvante ni rimarkis, ke la rivereto Vezle estas nun jam ne malantaŭ ni, sed antaŭ nia tendaro.

Atilo lasis reĝon Ardarik ĉe la rivero por defendi la kolektiĝantajn armeojn, ke la sunleviĝo estu kontraŭ la malamiko. La klarigo alvenis samtempe kun apero de la unuaj romiaj rajdantoj: Aecjo ekatakis la Gepidojn kaj trarompis ilian linion orienten. Niaj dekmil batalantoj mortfalis tie.

La restintajn Gepidojn Atilo sendis al urbo Katalaŭno por defendi ĝin. Kiam ni devis returni nin, mi rememoris monteton inter la du armeoj. Sed tiam niaj kvar grupoj kaj unu grupo de la Romianoj jam galopis tien. Ambaŭ grupoj samtempe atakis. Nia grupo estis pli malgranda, ol tio de Romianoj, kiuj repremis la nian.

– Malbona aŭguro. – Murmuris ŝamano Bial.

– Kial? – Mi demandis malbonhumore. Se ni estus kurintaj pli frue kaj kun pli granda kavalerio ol tiuj, nun ni havus la monteton.

– Tial, ĉar ni ne atakis pli frue kaj per pli granda kavalerio.

La ŝamanoj ege ŝanĝiĝis. Mi ne sciis la kaŭzon de ilia malsereniĝo. Ili eble timis la peston, ĉar ĉiam preĝis, kaj portis nigran vestaĵon kvazaŭ ili estus servistoj de la morto.

– Mi timas, – diris mi ĉagrene – ke vi superstiĉaj pastroj pli rapide denombras la malbonajn aŭgurojn, ol devus tion denombri. Pardonu min: tio ne estas saĝa afero.

– Kio estas la superstiĉo? – Li demandis tirante ŝultron – vi estas kristano. Laŭ vi nia kredo estas superstiĉo. Laŭ nia huna religio, via religio estas superstiĉo.

Li parolis gestadante kvazaŭ primokintus la Sanktan Triunuon. Ankaŭ mi ĉagreniĝis:

– Nur unu Dio estas. Tiu Dio estas ĉies Dio. Tiu ne batalas por akiri montetojn nek kun ni nek kontraŭ ni.

– Vi estas malklera malliberulo, mi ne disputas kun vi.

– Ĉar vi timas min.

– Ĉu vin?

– Miajn vortojn kaj la verecon.

Li kolere palpebrumis. Ni staris sur ĉaro de mia mastro apud nia tendo.

– Ĉu se mi pruvos al vi, – li diris mallaŭte – ke la Dio de Hunoj estas sama al tiu de Romianoj?

– Tion vi ne kapablas pruvi.

– Ĉu mi ne pruvas per tio, ke mi profetas kio okazos?

– Tio estas nur fikcio.

– Sed tio pruviĝos.

– Tiookaze mi donacos mian kapon al vi.

– Dankon. Mi ne akceptas senvalorajn donacojn.

– Tiu ne estas senvalora por mi.

– Ĉu vi pludiros al neniu mian direndon?

– Mi promesas tion. Kio se tio ne pruviĝos?

– Tiokaze mi estos via sklavo. Vi povos bapti min. Vi povos vendi min.

– Mi aŭskultas vin.

– La signoj tion montras hodiaŭ, ke Atilo malvenkos.

Li diris tion per tiom forta konvinkiĝo, ke mi ektremetis. Mi konsterniĝis.

– Ne povas okazi! – mi diris. – Kvankam la popolon pesto dekumas, lia armeo estas tre granda. Atilo neniam malvenkis ĝis nun. Ĉu vi forgesis pri glavo de Dio?

Li sidiĝis sur radon de la ĉaro, tordadis sian grizflavan barbon kaj sombre gapis antaŭ sin.

 

44.

La sinjoroj ĝis vespero restis sur turo de tendo de Atilo rigardantaj la tendumadon de la romia armeo. Mi rigardadis de nia tendo. Varmega vetero estis. Sur la ebeno oni povis vidi malproksimen. Dume mi aŭskultis rimarkojn de la maljunaj bravuloj.

– Rigardu – diris iu – la Romianoj starigis la Alanojn en la mezon de la armeo.

– Kaj vere videblis, ke Aecjo starigis tiun movantan kanaron mezen. Ĉu li suspektas pri tiu ŝanceliĝanta homo, tial li metas lian armeon al la mezo? Ĉu povas esti, ke la longa lancaro defendos la ĉefarmeon? Kiu scias tion?

– Vidu – diris aliulo – ankaŭ la Burgundoj kaj Frankoj estas tie.

– Sed kion volas la Romianoj de maldekstro?

Nome la brilantaj kaskaj Romianoj trovis lokon ĉe maldekstra flanko de la armeo. Ili tiregis antaŭ la armeon la sagojn pafantajn maŝinojn. La havantoj de bonaj okuloj bone vidis tiun manovron.

–  La Romianoj volas ĉirkaŭfermi reĝon Atilo. – Ridaĉis iu larĝŝultra korpgardisto.

Alrigardinta min li ekvidis sur mia kapo kaskon de Ĉege. Li kriis al mi:

– Ĉu povas esti, ke ankaŭ vi batalos?

– Ankaŭ mi ne kuiros.

– Ĉu apud via mastro?

– Ne apud vi.

– Ĉu vi estis jam en militiro?

En simila al ĉi tiu, eĉ ankaŭ vi ne.

Se vi donos la kaskon al mi, mi instruos al vi ion.

– Kion?

– Mi instruos kiel vi povos supervivi la batalon.

– Se mi donos al vi la kaskon, mi ne restos vivanta. Ne donu al mi konsilon, ĉar la kasko restos la mia.

Ili ridis. La korpgardisto gratis sin kiel porko al kolono de la tendo.

– Ĉi tiu Greko estas ruza vulpo – diris iu – vi ne kapablas superruzi lin.

La Hunoj dumvoje ĉiam paroladis pri batalaj manovroj, artifikaĵoj. Iu diris, ke la batalanto konfidu sin al sia ĉevalo. Laŭ aliaj la batalanto timu sian ĉevalon ĉar en la interbataloj multaj ĉevaloj ektimas, ekstumblas kaj rekte saltas en la danĝeran situacion.

Kelkaj batalantoj havas amuletojn magifortajn. Aliulo havas magian glavon jam cent homojn mortigintan. Iu frotis per homsango vangon de la ĉevalo. Laŭ aliuloj bonefikas la krio: „Ho, mia Dio, diablo estas la malamiko!”

Ĉi tiuj konsiloj kvankam ili stultas, tamen ankaŭ interesaj estas en batalaj tempoj. Mi sciis nur tion, ke mia ĉevalo devenas el inter la plej bonaj ĉevaloj de Ĉat. Kvankam miaj brakoj estas pli malfortaj ol tiuj de aliuloj, sed mi ĉiam estas sobra: se mi vidas la situacion danĝera al mia sanstato, mian ĉevalon mi retiras. Se mi atingas inter Romianojn, mi detiregas la drapon kune kun la plumo de mia kasko kaj kriegas latine. Sed se mi vidas, ke ni persekutas la malamikon, tiam mi kriegas la plej hune:

– Hoj! Hoj! Mordo de hundo!

Mi batalas tre fervore. Pleje gravas havi atestanton pri mia heroeco, aŭ detranĉitan kapon. Sed tiutage mi tremis pro frosto ekvidante la multegajn malamikojn.

– Zeta! Ĉi tie restu! Multaj homoj mortfalas. Kio estas la garantio, ke vi restos vivante?

Ankoraŭ ankaŭ posttagmeze sinlokis la Romianoj. La ledŝildaj Vizigotoj venis antaŭ la ĉefarmeon. Ankaŭ nia tendaro ekvigliĝis.

– Ĉi tien! Ĉi tien! – Kriis la gotaj oficiroj. Kaj la Gotoj ekiris. Ili serpentume marŝis antaŭen en longa vico el inter la tendoj. La oficiroj venis unu post alia: la nigra Agran, la bluokula Ejsarn, la rapida Fileins, la ridetanta Fiskja, kaj la aliaj: Gilta, Nikils, Milit, Nuta, Roiks, Savil kaj la juna Skura. La pli lasta hieraŭ ankoraŭ dancis akompanate de flutmuziko.

Post fino de lokiĝo de la Romianoj, Atilo starigis siajn Ostrogotojn kontraŭ la aliarmeaj Vizigotoj. Infera penso estis: fratoj kontraŭ fratoj! La Vizigotoj malamis la Ostrogotojn, ĉar tiuj ne aliĝis al ili, kiam ili fuĝis de Atilo. La Ostrogotoj same malamis la Vizigotojn, ĉar laŭ ili „submetiĝi, poste fuĝi estas kanajlaĵo!” La malamiko povas paciĝi kun la malamiko en la armeo, sed fratoj kun fratoj neniam. Armilo de Kaino estas la plej, fia!Tiel same povas batali ankaŭ la Alanoj kontraŭ la Alanoj!Meze de la armeo restis la Blankaj kaj Nigraj Hunoj. Ardarik kun la Gepidoj estis sendita dekstren kaj tien estis starigitaj la Kazaroj, Jazigoj, Kvadoj, Rugoj, Sarmatoj. La Romianoj elekteblos el inter la popolrasoj.

– Mi ne vidas la Herulojn – diris apud mi Libera-Greko.

– Atilo sendis ilin al nordo – respondis mia mastro viŝadanta ŝviton – kune kun la Hungaroj ili dorsatakos la Romianojn.

Oni tiregis apud ni lancon pafantan maŝinon tre tintantan. Ses bovoj tiregis. Jam tiam ĉie oni aranĝis la maŝinojn: ŝtonĵetilojn, arkpafilajn maŝinojn. La ŝtonĵetantaj batalantoj sur la ĉaroj inter sakoj, bareloj kaj pakumaĵoj trovis lokon, tie ili laboris. Antaŭ la ĉaroj sidis la lancaj Alanoj kaj la falĉilaj Gelonoj. Tiuj nur tiam komencas batali, se la malamiko atingos la ĉarojn.

Mi pensis, ke tiutage ni komencas la batalon. Sed la grupoj nur sinlokis malantaŭ unu la alia, antaŭ unu la alia laŭ ordono de Atilo. Iĝis vespero kaj malhelo. La signalfajroj aperis antaŭ ambaŭ armeoj. La gardistaroj staris tiom proksime unu al alia, ke ili estus trankvile arkpafantaj unu sur la alian. La lasta ordono tiuvespera estis, ke la fajfantoj kaj klarionantoj restu silentaj, ĉiuj frue iru ripozi.

 

45.

Nur en la nefermitflanka ĉambrego de tendo de Atilo flamis la torĉoj. Sur la tablo tiuj rostitaj kokidoj odorumis Al Atilo ili estis senditaj de urbo Troa. La hunaj ĉefsinjoroj kaj ceteraj reĝoj senvorte manĝadis. Inter ili sidis ankaŭ Lupo la episkopo. Ankaŭ nun li portis kazublon kaj mitron. Arĝenta krucifikso estis ĉirkaŭ lia kolo. Li ne tre manĝis, nur karesadis sian barbon kaj kelkfoje maltrankvile rigardis al Atilo. Kelkfoje li flanken tiris randon de sia buŝo kaj siblis. Podagro suferigis la bonhomon. Antaŭ la tendo atendis la estroj de nacioj la ordonon de Atilo. Atilo ankaŭ dum la vespermanĝo mansignadis al Mena-Ŝag68 por montri la lignotabulon. Sur la nigra lignotabulo koloraj tolaĵpecetoj montris la grupojn de la du la armeoj. Atilo konstante rigardis tiun mapon kaj ordonis kiu grupo kien loku sin, kiam ekbatalu la kavalerio, kiam la infanterio, se la romianoj tagiĝe komencus la atakon. Intertempe spionoj kaj antaŭgvardiaj raportoj anoncis, ke transflanke ankoraŭ nenio prepariĝas. Estis pensebla, ke en malhelo nemoveblas la armeoj. Luno ne lumigas. La stellumon kovras nubaro.

Vespermanĝofine fromaĝo kaj en vino kuiritaj fruktoj estis altabligtitaj. Kaj nun Lupo, la episkopo ekstaris kaj la pokalon antaŭ sin metis.

– Potenca reĝo! Reĝo de reĝoj! – li komencis paroli feste. – Lasu, ke parolu la servisto de servistoj. La raportoj per sangaj literoj skribas vian nomon. Surĉiele kometo anoncas vian ekiron. La tero tertremas kien ĵetiĝas via ombro, paliĝas la kuraĝuloj pro via rigardo. Oni povas nomi vin lupo de la mondo, sangon trinkanta diablo, sed se mi pli frue atingos Dion, mi rakontos al la Disinjoro, ke vi kondukis vian grandegan popolon mondtretantan tra mia urbo kaj hodiaŭnokte la loĝantoj de mia urbo tamen trankvile dormas.

En la maljunaj okuloj de la episkopo brilis larmoj de la dankemo. La sinjoroj ne, nur mi, la reĝo de la Nekar-bordaj Frankoj kaj Oresto komprenis la episkopon, kies voĉo estis festa, lia parolo majesta kiel psalmo. Atilo kliniĝis malantaŭen siaseĝe. Lia brovostoj ombroĵetis al liaj okuloj: mi ne videblis ĉu plaĉas al li diraĵo de la episkopo, ĉar nur liaj okuloj malkovris iom el lia animo. Lia vizaĝo estis senmova kiel tio de la ŝtonstatuo.

La maljunulo daŭrigis:

– La mondo nun maltrankvila estas kiel la ondanta maro. Ĉiu popolo estas unu ondo. La ondoj inundas nun al okcidento. Tion Dio volas.

Atilo mansignis al Oresto:

– Interpretu al miaj gastoj la parolon diritan de la maljunulo.

La episkopo atendis finon la interpreto kaj inspiritvizaĝe daŭrigis:

– Popolo de la malnova mondo venis por batali kontraŭ vi, sed povas esti, ke morgaŭ vi jam eltiros vian armilon por kompari vian scion kaj forton al tiuj de aliuloj. Multhomoj mortos. Sed instruaĵo de la historio estas, ke la homa raso renoviĝas en larmo kaj sango. En ĉiuj tempestegoj okazas multaj rompiĝoj, katastrofoj, neniiĝoj. Fruktoj enkotiĝas, bestoj disŝutiĝas, arboj sekiĝas, rokoj defalegas kaj mortpremas la vivantojn. Kiom da damaĝoj, ploregoj estas sur la ruinoj! Sed formuĝo de la tempesto la aero pleniĝas per viviga forto. Radikaro de la arboj novajn ŝosojn estigas kaj la homo labornte daŭrigas la vivon. Atilo, fama reĝo! Vi estas la tempesto Disendita al la homa raso. Via glavo estas fulmo. Via popolo estas uragano. Dio volas tion ĉi. Nenio povas okazi kontraŭ volo de Dio. Sed ĉar vi estas bona homo, mi estimas vin, kvankam mi rigardas timegante vian teruran detruon. Dio feliĉigu vin por vidi post la tempestego la reviviĝon kaj kiel Dio batis la mondon viamane, ankaŭ benu de viamane ĝin.

Li paŝis al Atilo. Atilo donis manon. La maljunulo volis kisi manon lian, sed Atilo al si brakumis la maljunulon.

– Benon! – kriis la Hunoj.

– Vivu! – kriis la fremduloj.

– Ho! – kriis la gotaj estroj.

Kaj poste ĉiuj trinkis je sano de Atilo. Atilo iom huneca latinlingve respondis sidante:

– Mi kredas, ke la homa vivo ne en ĉi tero komenciĝas kaj ne en ĉi tero finiĝas. Ni migras luktas ĉi tere, sed ne scias ties kaŭzon. Sed iu scias tion. Min sendis Dio de la Hunoj, estanta Dio de la tuta mondo. Tiu glavon donis al mi, kion mi ne forĵetas. Kiu povas kontraŭstari al mi?

La Hunoj entuzisme vivuadis. Okuloj de Atilo same brilis. Li dignoplene levis sian pokalon al direkto de la episkopo aviziante, ke li salutas je ties sano. Li ekstaris.

 

46.

Hargita, Beteg, Urkon, Kamoĉa, Madaras, Balan, Vaĉar kaj Upor foriris el la tendo, sed la aliaj restis tie.

La servistoj forigis el la ĉambrego la tendarajn tablojn kaj seĝojn. Ili rapide laboris. Jam pli frue mi rimarkis ian specialan movon antaŭ la tendo. Sed ĉar min tre interesis la parolado de la sinjoroj, mi ne atentis la antaŭtendajn okazintaĵojn. Nur post vespermanĝo mi disrigardis antaŭ la tendo.

Oni fosis enteron verdan foliaron havantan betulon kaj ĉe ties radiko estis la tero kompaktigata per klabfrapoj. Apud ĝi je dek paŝa distanco la piuloj faris malgrandan ŝtiparon. La ŝamanoj laboras ĉe la ŝtiparo. Djerĥe tenas perŝnure blankan eksvirŝafon kaj nigran virŝafon. Buĉa portas surkape sepangulan ŝtonon, Ŝarmand portas rondan nigran ŝtonon. Inter manoj de la aliaj du ŝamanoj ekbrilas du kuprokaldronoj. Do, ĉi tie diservo okazos. La sinjoroj atendas je tio.

La ŝtiparo ekflamiĝas kaj lumigas la ĉirkaŭ si movantajn pastrojn: Kama kaj Iddar portas blankajn vestaĵojn, Zoboganj, Bogar, Djerĥe ruĝajn, la aliaj nigrajn. Kelkaj piuloj portas vulgaran militvestaĵon, surkape longajn pikfinaĵajn oferajn felĉapojn.

Sub la betulo tri ĝisduone nudaj pastraj muzikistoj kaŭras: du havas tamburojn, la tria tarogaton20, la 74 cmlongan blovinstrumenton utiligatan kiel signalan instrumenton en bataloj. La ĉefsinjoroj sidas ĉirkaŭ Atilo sur malaltaj seĝoj. Malantaŭ la ŝtiparo staras multe da spektantoj, ĉefe maljunaj estroj. La tamburistoj komencas tamburi. Alia muzikisto ludas per tarogato amaran, harhirtigan melodion.

Unu pastro lumigas vaksokandelon, la alia pastro verŝas ian likvaĵon sur dorson de la eksvirŝafo. La besto ektremetas. Zoboganj klinas sin antaŭ la besto kaj puŝpikas ponardon en la beston. Vitoŝ, la ŝamano same agas puŝpikanta sian ponardon en la virŝafon. Ambaŭ bestoj ŝafblekas. Ilia blekado intermiksiĝas kun la muziko. Oni fluigas la blankbestan sangon en arĝentpladon. Sangon de la nigra besto en ferujon.

La pastroj fervore laboras. Bogar kaj Djerĥe refaldas la ĉemizmanikon kaj per larĝaj kurbaj tranĉiloj senhaŭtigas la bestojn. Damonog per arda hakilo forigas ambaŭ kornojn de la nigra besto. Li donas ilin al Vitoŝ, kiu metas la kornojn super la orelojn sur randon de sia felĉapo.

La muziko ĉesas.

La maljuna Iddar grimpas sur la ŝtipoj enigitaj en la betultrunkon kaj haltas inter la arbofolioj. Li dismetas siajn manojn kaj tremetvoĉe kantas:

– Silento! Silento! Silento!

Ĉiuj demetas la felĉapojn. Ankaŭ Atilo. Zoboganj detranĉas langon de la blanka besto, metas ĝin en grandan arĝentkuleron kaj levas super la fajron. Iddar turnas sin al oriento kaj krias al la ĉielo:

– Nia Kreinto! Nia Disinjoro! Sinjoro de Suno, Tero, Ĉielo, Steloj! Rigardu al ni!Turnu al ni vian vizaĝon! Indulgu nin! Ni oferas al vi en fajro, flagro!

Zoboganj ĵetas la langon en la fajron, la pastroj koruse krias:

– Helpu nin nia Kreanta Dio! Estu kun ni!

Iddar malsuprenvenas de la betulo. Li prenas la sanktan kuleron, en kiu estas la ruĝa koro de la blanka besto. Li altenlevante ĝin preĝas:

– Super nuboj loĝanta, al fulmoj ordonanta, teron skuanta Dio-patro! Kiel ĉi tiu koro brulas en la fajro, tiel ankaŭ nia amo brulas por vi! Estu kun ni!

– Estu kun ni! – ripetas kaj la ŝamanoj kaj la popolo.

Iddar ĵetas la koron de la besto en la fajron. La sankta muziko reeksonas. Iddar denove grimpas sur la betulon. Li kunportas ankaŭ la kandelon. Li kaŝas sin inter la arbfolioj.

– Silento! Silento! Silento! – kantas Zoboganj.

La muziko denove ĉesas. Iu spektanto tusas. La ĉefŝamano Iddar silente, senmove sidas sur la arbo. Post kelkaj minutoj levas sian kapon kaj ekkrias:

– En ĉielo loĝantaj hunaj spiritoj! Noktaj fantomoj! Prenu viajn glavojn! Streĉu la arkpafilojn! Forpelu la fremdajn spiritojn! En teron! En akvon kaj en eternan malhelon!

En fajron fluigatas la sango de la blanka besto. La fajro kraketas. Vaporkolono turbulas supren. Iddar malsupreniras de la betulo. Zoboganj donas glavon al li. Per tio Zoboganj batas sepfoje inter la flamojn kaj murmuras nekompreneblajn vortojn.

Nun Vitoŝ antaŭpaŝas. La du tamburoj obtuzvoĉe sonas. Li metas sur ferkuleron langon kaj koron de la nigra besto. Transmondvoĉe al tero rigardante li petegas:

– Sinjoro de damaĝantaj animoj, grandpotenca Satano! Sinjoro de Diabloj! Terura Satano! Kaŭzanto de malbono kaj malĝojo! Ne damaĝu al ni!

– Ne damaĝu al ni! – Ripetas ĉiuj.

Li ĵetas la langon sub la sepangulan ŝtonon en kavon. Ankaŭ la sango verŝatas tien. La fajro jam ne flamas, nur la ardaĵo ardas. Iddar ĵetas en la ardaĵon ambaŭ ŝtonojn kaj sur ambaŭon metas skapolojn. Li tenas siajn manojn al la ostoj kaj staras tie senmovo. La blinda Kama, kiu ĝis nun senvorte sidis sub la betulo, nun ekstaras. Li tenas du sangajn glavojn. Oni ĵetas sur la fajron sekan herbon. Estiĝas ruĝa flamo. Kama turnas sin al la fajro, levas la glavojn kaj krucigas tiujn.

La muziko ĉesas.

– Kliniĝu! – kantas Iddar.

Ĉiuj klinas sin. Kama oscile kun maljunvoĉo kantas:

– Nia Dio! Ni vokas vin el la alto. Via volo gvidis ĉi tien la hunan popolon. Via glavo estas en mano de Atilo. Vian forton donu al ni! Ni petegas helpu filon de Balamber, kapon de Hunoj, sinjoron Atilo!

– Helpu sinjoron Atilo! – ripetas petegante la popolo kaj la ŝamanoj.

La fajrolumo ruĝe brilas sur la felĉapo de la ĉefŝamano. De sur tiu pendetas: ormonoj, de arĝento elbatitaj etaj bestokapoj, ĉiuspeciaj dentoj kaj diamantigitaj steloj. Sed felĉapoj ankaŭ de la aliaj samaĵoj same plenplenas per tiuj brilantaj etaĵoj. Mi rigardas al Atilo. Li sidas senmove. Havante nigran barbon, palan vizaĝon, okulojn enombriĝintajn, kvazaŭ li estus spirito de la nokto.

La ŝamano daŭrigas:

– Nia Disinjoro! Kiu portis nin de la malproksima riento sur ebenojn de Tiso, de la rivero Tiso al okcidento, fortigu nian glavon, por, ke ĝia ŝtalo tranĉu ŝtalon, ĝia batego estu kiel fulmo de ŝtormo!

– Estu kiel fulmo de ŝtormo! – murmuras la popolo fiere kaj pie.

Iddar elprenas la glavojn de Kama kaj du arkpafilojn donas al li. La fajro denove ekflagras. Kaj Kama kantas:

– Disinjoro! Lasu flugi niajn sagojn kiel la hirundo kaj tiel dense kiel la hajlo. Malamika ravo ne faru tiujn faleblaj antaŭ la celo, super la celo ili ne estu fortrenataj, celatinge ili ne estu kaptitaj, sed ĉiuj trafu la korpon de la malamiko. Benu niajn sagojn!

Sur la fajro ekflamas sekaj trifolioj. Kama enmanigas bridon. Li levas ĝin super la fajron kaj kantas:

– Nia Disinjoro! Donu forton al tendenoj de niaj ĉevaloj! Ilia kurego estu kiel la tondradanta tempestego neniiganta la armeojn kirasajn, tretanta en sango de la malamiko. Niajn ĉevalojn igu nevundeblaj. Forton donu al niaj ĉevaloj!

La lastan frazon ankaŭ la popolo ripetas. Sur la fajron el eta arĝentsitelo oni verŝas vinon. Subite malhelo kovras ĉion por momento, sed poste la denove ekflamiĝanta kaj ŝuŝanta fajro ruĝigas altan vaporkolonon. En lumo de la fajro Kama la glavon turnadante krias:

– Ombroj de Hunoj! Antaŭeniru! Patro Balamber! Bravulo Medjer! Tarkanj, la ĉefpastro! Deĉe! Verboc! Bodor! Ĉalan! Buda! Rof! Ŝudar! Zap! Madoĉa! Mako! Balog! Geva! Tarĉa! Kaloĉa! Bravuloj de bravuloj! Niaj amatuloj! Venu el fajro, akvo, ĉielo, tero! Bravuloj, herooj, kuraĝuloj niaj, niaj amatoj antaŭvenu el fajro, el tero, el akvo, el ĉielo! Venu kiel spiro de la dormanto! Venu kiel la nubo disiĝanta de la montaj arboj? Venu kiel la ombro pendolanta en la nokto! Aperu ĉiuj por helpi nin!

– Helpu nin! – Ripetis la popolo.

Ĉefŝamano Iddar enpikas ambaŭ glavojn en la betulon. Super la glavojn li pikas sagon. La bridon li pendigas de la sago. Supren de la sago li enmetas la lumantan kandelon. Post la ceremonio Atilo ekstaris. La popolo foriris. La ĉefpastroj iris en tendon de Atilo, kie bardoj sidas en la angulo. Mezo de la tendĉambrego estas tute malplena. Ĉe la malantaŭa tendomuro Atilo sidas en tronforma brakseĝo. Apud li sur malalta tendara seĝo sidas la ĉefmilitestro, maldekstraflanke sidas reĝo Ardarik. Ĉe piedoj de Atilo surtapiŝe Ellak kaj Aladar sidas. Apud la muroj sidas en vico diversaj regnestroj kaj hunaj ĉefsinjoroj.

En la ĉambrego sur la kelkaj kolonoj dikaj vaksotorĉoj krepitas. Ĉirkaŭ la tendaro aŭdeblas nur profunda muĝo de la dormo kaj la paŝtado de la ĉevaloj, simila al monotona muĝo de la maro. Antaŭ ni ŝtiparo krakas, kies fajro ŝvebigas la ombrojn de formoj de la ŝamanoj etendiĝantaj sur la muro de la tendo. La batoj de la du tamburoj furioze sonas. La du tamburistoj batas tiujn per manplatoj kaj per fingroj. La blovanto albuŝigas la tarogaton20 kaj blovas finon neatingantan melodion:

Ŝamano Zoboganj staras en la mezo de la ĉambrego. Al la ĉielo kapon turnante etendas li brakojn kaj komencas turniĝadi ĉirkaŭ la pleje lumigita parto de la ĉambrego, poste li progresas pligrandigante la rapidecon. Post iom da tempo li kuras jam. Saltante, saltadante kuras la rondon kvazaŭ li volus fuĝi el la tendo. La tamburbata tondrado estas ĉiam pli impeta. La kurado igas lin ĉiam pli anhelanta. Jam ankaŭ lia hararo flugadas, jam preskaŭ lia tuta korpo spiregas. Jen li malrapidiĝas, li rondiras kun senfortaj piedoj. Lia pupilo tiome suprenturniĝas, ke ni vidas lian okulblankaĵon. Lia vizaĝo estiĝas unue troe ruĝa, poste pala. Fine li tute vertiĝas kaj kun ŝaŭmanta buŝo terenfalas ĉambregmeze pro elĉerpiĝo.

La ŝamanoj genuiĝas ĉirkaŭ lin. La muziko ĉesas. Li konvulsie balbutas vortojn:

– Kampo... floro... ĉevaloj... banas...

Atilo sidas en sia brakseĝo. Brovojn kuntirante li atentas. Pastro Kama turnas sin al Atilo:

Sangofloron produktas la kampa polvo. Ĉevaloj kaj agloj banas sin en sama polvo.

Ĉiuj silentas. Kelkuloj tiras ŝultron, aliaj pensadas plu. Ankaŭ Atilo rigardas antaŭ sin. Ŝamanon Zoboganj du homoj levas kaj forportas. Laŭ mi, li trinkeblis antaŭ la ceremonio dekoktaĵon de iu venena planto ĉar nun kondutis kiel frenezulo. La muziko denove komenciĝas.

En funebra vualo ĝisplande vestita alandevena pastro paŝas al mezo de la tapiŝo. Li kolorajn vergojn skuadas sur blanka drapo. Ĉirkaŭ li unu tutnuda homo pentrita blanka kolora, de zigzagaj saltadoj, ciklosaltadante vokas la spiritojn, dum la pastro nomon de Dio kriadante provas diveni profetaĵon laŭ formo de kunesto de la vergoj. Orakolo de la alandevena pastro pli bele sonas:

Mi vidas la malamikon estanta sepkapa drako. Ties plej kolerega kapo defalas, falas en polvon. La romia glavo estas blanka. La huna glavo estas ruĝa.

La hunaj ĉefsinjoroj meditante susuras:

Aecjo...

Poste venis la gotaj pastroj. Ili metis sian manon en la fenditajn bestojn, siajn okulojn al la ĉielo turnante ili aŭguris malklare, dodone[85]. La ĉeestantoj atentis ilin, spiron retenante. Laste la hunaj ŝamanoj pene enportis per iu ferprenilo ambaŭ ardajn ŝtonojn metante ilin sur ardaĵsupron en mezo de la ĉambrego. Pia silento sekvis. Poste Iddar per orumitfinaĵa pinĉprenilo levis la nigriĝintan oston de la ronda ŝtono kaj tenis ĝin ĉe la torĉo. Maltrankvile li ekzamenis la krevojn de la osto. Lia vizaĝo foje sereniĝis foje malsereniĝis. Ankaŭ Zoboganj esploris la oston.

– Estas neniom komprenebla – diris Zoboganj turnante sin al la blinda ĉefpastro. – Nur unu granda krevo videblas.

– Komprenebla. – Respondis la ĉefpastro.

Kaj li turnis sin al Atilo:

– Estro de la malamiko mortfalos.

Ĉiuj ekmovis, nur Atilo restis senmova.

– Rigardu la alian. – Diris Atilo.

Sur la alia ŝtono la osto ankoraŭ fumis. La muziko denove aŭdiĝis. La ŝamanoj sur kalkanoj pendolige siajn korpojn mallaŭte muĝetis la bestvokantajn vortojn.

Fine pastro Iddar levis ankaŭ tiun oston. Granda silento. Iddar pastro legas po unu silabo:

La hu...naj ani...moj....kun....vi....ba...ta...las.

Ĉiuj stariĝis. Ĉiuj rapidis al la ostoj. Ankaŭ Atilo. Krevoj de la nigra skapolosto, kiel Bial desegnis al mi pli poste, huna-litere donis la legitan frazon. Ĉiuj gajiĝis. Nur la maljuna episkopo sidis trankvile kaj dormeme. Atilo turnis sin al li:

– Ĉu vi ne profetas al mi? Ĉu vi ne havas potencon por demandi la kristanajn animojn?

La episkopo ekstaris kaj humile respondis:

– Mi ne havas tiun Sinjoro. Nia religio konas nur unu profetaĵon.

– Diru.

– Kiel Dio volas.

– Nu, bone – batis Atilo sur sian glavon – se Dio volis, ke ĉi tiu glavo estu mia, ankaŭ tion li volas, ke ĝi tranĉu!

La sinjorojn per kapmovo salutis Atilo kaj alsupris la etaĝon.

 

47.

Mi ekbruligis unu torĉon kaj ekiris antaŭ mia mastro. Ĉirkaŭ la tendoj kuŝis dormantaj soldatoj. Nur bojado de hundoj aŭdeblis en la nokto. Mia mastro kaj la ĉefestro paŝadis post mi. Ili ne paroladis. Atingante al nia tendo la ĉefestro surĉevaliĝis kaj tiam Ĉat demandis la ĉefestron:

– Ĉu ne ni komencos?

– Certe ne. – Respondis la ĉefestro.

– Ĉu la signoj ne estas klaraj?

– Ne. Atilo certe matene denove trarigardos la armepoziciojn.

Mi ekmiris pri vortoj de la ĉefestro. Pli malfrue mi ekkomprenis, ke Atilo intence montris al la fremdaj regnestroj, ke la signoj estas favoraj.

– Kio okazos, se ili komencos? – Demandis Ĉat.

– Mi ne scias – skuis kapon lia frato. – Sed nun dormu. Mi ekiros post unu horo.

– Ĉu al sudo?

– Jes. Niaj du spionoj aranĝis bruligi la fojnajn ĉarojn, se vento blovas. Ilin oni starigis proksime unu al alia. Se helpos Dio, mi atingos tiujn dorsoflanke. Estu singarda, ĉe la rivereto, kie la kanaro estas.

Ambaŭ fratoj manprenis. Ĉat dronante en pensoj paŝis en la tendon. Li haltis, poste pro lia oscedo lia mentonosto krakis. Mi metis la torĉon sur la kolonon kaj volis helpi lin senvestiĝi.

– Hodiaŭ nek mi, nek vi senvestiĝos, – diris Ĉat – eĉ vian glavon vi ne demetu.

Li elprenis el la kesto du felajn saketojn, samgrandajn, kiuj kutimas esti la fumaĵitaj globoj de la porkaj stomakoj plenigitaj de porkviandaj miksaĵoj.

– Elportu kaj pendigu ĉi tiujn malantaŭe al seloj de via ĉevalo Fulmo kaj de la konduktila ĉevalo. Mi donas ankaŭ al vi, ĉar dumbatale oftas la soifo.

Li eltiris la korkon de la fela vinujo kaj gustumis la trinkaĵon.

– Aĥ, diablo! Ĝi vinagriĝis! Gustumu! Ĝi estas vinagra.

– Sciu Sinjoro, tio ne estas miraklo! Ni, ne kunportis kelon.

– Kial ne vinagriĝis la vino de la reĝo?

– Ĉar ĝi estas en barelo sub malsekaj ledoj.

Li ekkuŝis en la hamakon kaj tuj ekdormis. La ĉevaloj staris apud la tendo jungite. Apud ili maldormante kuŝis Karaĉ, la ĉevalisto. Sur la selo estis jam antaŭpreparita la kornuso[86], lignamadzo kuprokovrita kaj sagujo plenigita per multe da duon klaftaj[87] longajsagoj el kanoj.

– Metu furaĝon al la ĉevalo – mi diris – antaŭ mateno verŝajne ni ne komencos. Ĉu vi ne vidas, ke estas sur ili la avena saketo?

Karaĉ oscedis kaj ankaŭ li ekkuŝis apud la tendo. Mi kuŝis antaŭ enirejo de la tendo. Tie dormis ankaŭ Lado kaj du sklavetoj. La pli lastajn ĉe la Alpoj ricevis Ĉat. Sur iliaj piedoj estis eĉ nun ĉeno.

 

48.

Longtempe mi ne kapablis dormi. Mi pensis ĉu mi havos eĉ unu nokton sur la tero? Ĉu nun mi vidas lasta foje la Grandan Ursinon? Tute alian nokton mi havus nun, se mi ne estus renkontiĝinta kun Emeke. En Konstantinopolo mi dormus en la marodora somera nokto kaj ne aŭskultus – en mezo de la infero – kiel knakigas la avenon la besto, kiu eble jam matene fortiregos min siadorse en mondon de la Morto.

Noktomeze mi tamen ekdormis, sed nelonge mi povis dormi. Somere jam je la postnokto­meza tria horo mateniĝas. Mi vekiĝis pro la tintado, klakado de la tendaro. Ĉie ĉevalhufbatado aŭdiĝas. Oni portas tiujn al la rivereto por trinkigi ilin. Mi grimpis sur kolonon de la tendo kaj rigardis la malamikon. Ankaŭ tiu preparadis sin. Ankaŭ tiu portis la bestojn trinki. Inter la du tendaroj miloj da ĉevaloj.

– Ĉu la akvo de rivereto sufiĉos por la bestoj? Ĉu la batalo okazos hodiaŭ?

Ankaŭ mia mastro vekiĝis. Li lavas sin el sia mankava akvo. Li viŝas lipharojn kaj barbon per sia manplato. Mi tenas por li la ledovestaĵon. Li surmetas ĝin rapide. Poste li rapidiras al Atilo. Ĉiuj Hunoj jam surĉevaliĝis. La junuloj sidas sur senselaj ĉevaloj, nur ian kovrilon aŭ ledpecon ili ligas sub sin. Seloj de la maljunuloj havas malaltajn selarkojn.

Ĉiuj rajdantoj turnas sin al tendo de Atilo. Kelkuloj jam ankaŭ trakriadas de la pli malproksimaj kampoj:

– Kio okazos jam? Ĉu ni ekiros?

La junuloj jam brulas je batalemo. Ankaŭ laŭ la pliaĝuloj pli bona estas batali matene en sunradia seka vetero, ol dum somera varmego. Pli bona estus batali hodiaŭ, ol morgaŭ. Ankaŭ mi estis malpacienca. Ĝis mia mastro estis ĉe Atilo mi denove priserĉis la bukojn sur la brido, piedingo, dolmano kaj ĉevalzono. Mi akrigis miajn ponardon, glavon sur la plando de miaj ŝuoj. Kiel aliuloj sur miajn du genuojn mi ligis ledosakojn plenajn per pafaĵoj. Araba komercisto venis inter la Hunojn kaj vendis leon-grason. Multe da Hunoj aĉetis tiun kaj ŝercadis kun tiu Arabo: ĉu la leono ĉevalblekis, aŭ porkoblekis? La Arabo ĵuradis, ke li propramane elprenis la grason el la leono en Afriko.

Fine Atilo mesaĝis, ke ĉiuj manĝu, trinku kaj la ĉevalojn nutru per grajnaĵoj. Jam aperis la fumoj de fajroj de la militiraj kuirejoj. Inter la tendoj ĉie oni kondukis bovojn, bovidojn, kaj ŝafojn.

– Ej, do! Ĉu ni ne batalas hodiaŭ? – Iuj ĉagreniĝis.

– Eble posttagmeze.

– Ĉu posttagmeze? Nek mia avo aŭdis saman.

– Ĉu vi ne spertas, ke en niajn okulojn la suno brilas?

– Kial ne atakas la Romianoj? Ja ilian dorson brilas la Suno.

Spionoj portis la famon, ke Aecjo atendas unu kroman armeon. Sekvamatene atakos.

– Ni ekbatalos posttagmeze. – Diris Ĉat demetante la batalan vestaĵon.

Varmego regis. Super la bivakfajroj sur rostostangoj turniĝis tiuj fortodonaj viandoj,  kiuj igis nin esti fortaj dum la posttagmeza batalo.

 

49.

La tendoj ankoraŭ havis mallongan tagmezan ombron, kiam Kason la klarionisto blovas en la grandan eburklarionon sur supro de la reĝtenda turo.

Multmiloj da klarionoj ripetas ĉi tiujn tri terurajn kriegojn. Se estus silento, estus eble aŭdi kiel flugas ĉi tiuj tri sonoj tra tendaroj ankaŭ en la malproksimo, kie homaj okuloj jam ne povas vidi, sed kie nia popolo viciĝas. La armiloj tintadas, la kaoso de kriadoj, nomoj, vokoj, ukazoj plimultiĝante sonas dise-mise. Ĉiuj surĉevaliĝas, ĝustigas la ledoĉapon, kaskon, kirason, ŝildon, sagujon, glavon, ventrozonon, la pafarkon.

La Sarmatoj kaj Roksolanoj tiras surkapon la kapledojn kun kornoj. La Gelonoj enpikas homkraniojn sur pinton de la lancoj. La Markomanoj suprenligas sur kapon bovkornojn. Ilia aspekto diabla estas. Antaŭ la armeo samtempe tridekloke videblas fumo de la oferflamoj. Ankaŭ la fremdaj pastroj oferas. La hunaj pastroj oferas blankan ĉevalon, la Sarmatoj kaj Gelonoj homon. Abrupte aŭdeblas nekonata klarionado de nordo, longe sepentumanta sono, de mi ĝis nun nekonata.

Aliaflanke la grupoj jam komencas turniĝi – diris ĉevalisto staranta apud mi. La gardistoj retiriĝas de la kampo. Inter la tendoj zoltanoj48 galopegas polvonubojn farante. La standartistoj metis jam en la piedingon la flagstangon. Al la maŝinoj ŝtonĵetilaj oni jungas la ĉevalojn. Ĉiuj rapide laboras. Ĉies okuloj brilas. Ĉiuj kriegas. Povas esti, ke nur mi estas pala, senvorta, malvarmsenta. Kvazaŭ ia nevidebla formortadanta hundo estus lekinta mian vizaĝon. Nur unu penso regis mian cerbon: „Vi ekiras por morti.” Ankoraŭ tiam mi staris antaŭ tendo de Atilo inter la ĉevalistoj, kiuj gardis ĉevalojn de Atilo kaj de la ĉefsinjoroj. Sur mia ĉevalo ĉebruste ledoantaŭtuko kaj sursele estis mia madzo. Mi portis grizan batalan vestaĵon super kiu mi pendigis ledomantelon por plie simili al la sinjoroj. Mi samis al la sinjoroj. Surkape estis kuprokasko pentrita al ledokoloro, dekstraflanke glavo, maldekstraflanke sagujo kun ĉirkaŭ cent duonlongaj klaftoj87 kiel malpezaj kano-sagoj, surdorse same sagujo, miamane pafarko. La klarionado duafoje sonis de pinto de la tend-tegmento.

Miloj da klarionoj respondis kaj pludonis ĝin ĝis fino de la armeo. La ĉenoj de ĉaroj estiĝas dekroĉigitaj. La rajdistaro galopegas inter la tendarstratetoj sur la kampon. Zoltanoj portantaj gruajn kaj strutajn plumojn zig-zage galopas antaŭ la armeo sur rapidaj ĉevaloj. Ili aranĝas en grupojn la rajdistojn laŭ nacioj kaj familioj. En la plej unuaj vicoj, batalas tiuj kies ĉevaloj ĉe la brusto estas plej bone kirasitaj. Ili estis fidindaj herooj. El la kaptaĵoj ili ricevos duoblan parton post la batalo.

Meze de la grupoj dekkvin-jara bubaĉo, preskaŭ la plej juna, tenas sur lanco la familian insignon. Lia dekstra brako estas tute nuda. Ĉe aliuloj ankaŭ la maldekstraj estas same tutnudaj, sed sur tiuj arĝentaj, - aŭ kupraj serpentoj tordiĝas por defendi la muskolojn. Sed la brusto kaj kapo estas forte kovrita. Oni plie portas ledan ĉapon kaj ne ercokaskon. La Blankaj kaj la Nigraj Hunoj intermiksiĝante en etaj grupoj buntas inter la internaj vicoj. Plej malantaŭe staras la infanterio.

De la tendo de Atilo aŭdiĝas densa muĝo de vivigaj kaj benadaj kriadoj. Atilo rajdas eksteren el la tendo. Li portas orumitan kaskon kaj de ŝultro pendiĝantan mantelon el leonfelo servanta kiel ŝildo por defendi la korpon kontraŭ la glavfrapoj. Antaŭ li la granda blanka silka standardo leviĝas, sur kiu brilas nizo brodita per orfadeno. Vaĉar portas ĝin.

Atilon ĉefoficiroj kaj korpgardistoj ĉirkaŭas. Sur ili arĝentkirasoj kaj ĉiuj du glavojn portas ĉeflanke. Ekvidante Atilon la tuta tendaro vivuadas. La reĝo antaŭen saltigas lian blankan ĉevalon. Ambaŭ brakojn de Atilo defendas orspiraloj. Ho, kiom mirindaj muskolaj brunaj brakoj estas tiuj! Brustostreĉe li galopegas antaŭ la armevicoj kaj antaŭ ol li iras al la batalkampo li turnas sin por rigardi ĝisfine la armeon, kian de la tempo de Kserkso ankoraŭ ne vidis la suno de la maljuna ĉielo. Vivuado de la armeo estas ĉiam ripetiĝanta tondro.

Ĉe la altaro oni nun oferbuĉas. Atilo haltas ĉe tiu altaro, ĉe kiu la blinda Kama oferas. La ceremonio estas mallonga. La pastro kriante vokas la hunan Dion. Siajn brakojn etendadas laŭvice al ĉiuj grupoj de la armeo. Poste li trempas betulbalailon en sangon kaj per ĝi aspergante konsekras la tutan armeon. Same agas la Sarmatoj kaj Gelonoj, sed per homsango. La pastroj silente daŭrigas la oferon dum la tuta batalo. Atilo rapidgalopas antaŭ la grupvicoj kelkfoje haltanta por paroli kun la estroj aŭ krii entuziasmigajn vortojn:

– Ni estas Hunoj! – li krias antaŭ nia armeo, – ankaŭ hodiaŭ ni pruvos tion!

Kia forto estas en ĉi tiu voĉo! Kia forto estas en lia okula ekbrilo, en teno de lia kapo! Tiom forte li kapablas entuziasmigi la homojn, kvazaŭ li estus leon-dio en homa korpo! La batalantoj entuziasmege rekrias:

– Ni pruvas tion!

El mia gorĝo antaŭvenas nur raŭka krio. Apud ni staras armeo de Berki. Atilo krias al li:

– Dio batalas kun ni! Ni ankoraŭ ne malvenkis!

– Ankaŭ nun ne povos! – rekriis la batalantoj.

Kaj Atilo forgalopas.

Pli malfrue ni jam ne aŭdas liajn vortojn, nur vidas la leviĝantajn lancojn. Sed la frontlinio estas tiom longa, ke ambaŭ flankoj de la armeo tute malaperas en la malproksimo. Atilo pro tio nur glavon levas. Sed ankaŭ tio ĉi sufiĉas anstataŭ oracio:

Rigardu, jen la glavo de Dio!

La malproksima vivuado montras komprenon de la movoj de Atilo kaj tion, ke animo de Atilo penetras ĉies animon kiel la leviĝanta suno la ondojn de la maro. Sed videblas ankaŭ la enviciĝo de la malamika armeo sur aliflanko de la tereno. Ŝajne ili probable ne volis batali hodiaŭ posttagmeze, ĉar la suno post kelkaj horoj radios en iliajn okulojn. Kion fari? Ili aŭdas niajn klarionadojn kaj vidas la poratakan preparadon, do ili devas akcepti la batalon. Mi frostotremis.

– Nu, ĉi tiu estos freneza batalo! – diris maljuna Huno havanta sulkan vizaĝon.

– Kial? – mi demandis scivoleme je ĉiaspeca parolo aŭdebla.

– Ĉar, – respondis la Huno – se ni nun komencas, ni daŭrigos nokte. Ne estas io pli malbona ol nokta batalo.

– Sed bona estas tamen, – respondis fiere la longajn orelojn havanta Sabolĉ[88] – ja ni almenaŭ ne ŝvitos.

Ni atentas la antaŭprogresadon de la malamika armeo. Mi vidas nun pli bone ol antaŭe, sed ili estas tiom malproksime, ke ili montriĝas nun nur en moviĝantaj strioj: estas flava, ruĝa, bruna kaj alikoloraj strioj. Sed ni scias, ke trans la rivereto la arĝenta strio estas la Romianoj, la flavaj ledŝildaj kaj la ruĝmakulaj estas la Frankoj, la per blanko bunte makulitaj estas la Burgundoj, la moviĝanta kanaro estas la Alanoj, la batalantaro simila al ondadanta tritikkampo estas la grandnombraj Vizigotoj. Antaŭ la armeoj tien-reen rajdanta granda grupo konsistas el: Aecjo, reĝo Teodorik kun sia filo, reĝo Sangiban, Mereveus franka reĝo, Gondibo la reĝo burgunda kaj aliaj estroj. Ili same aranĝas sian armeon kiel Atilo. Kelkaj rajdgrupoj ŝanĝas lokon kiel inundo. Poste la estranta grupo disiĝas. En la malproksimeco nun jam videblas, ke ĉiuj Romianoj staras en maldekstra alo, kontraŭ niaj Gepidoj kaj niaj ceteraj kolorigitvizaĝaj sovaĝaj, bestoledaj popoloj. En la dekstra alo Vizigotoj luktos kontraŭ niaj Ostrogotoj. Aliflanke la Frankoj, Armorikoj, Burgundoj, Alanoj kaj aliaj miksitaj popoloj staras vid-al-vide al la Hunoj en mezo de la armeo.

Estroj de Atilo jam iris al siaj lokoj. Varmego estas. Ĉiuj ŝvitas. Malantaŭ la romia tendaro granda fumo leviĝas. Ĉu la fojnaj ĉaroj brulas? Ĉu la ĉefestro komencis la atakon de malantaŭo? Cikonio cirkulas en la alto super ambaŭ tendaroj.

Atilo ekstarante en la piedingoj rigardadas al la malamiko. Videblas, ke li eĉ nun esploradas. Li signas perglave al la gota reĝo. La gota armeo ekmoviĝas. La kavalerio disiĝas simile al malfermita ventumilo. Ili progresas rapidgalopante al la monteto okupita de Torismund. Ofte krioj aŭdiĝas, la armiloj brilas pro la sunradioj. Polvo kovras la rajdantojn. La gota rajdantaro videblas nur kiel surtere progresanta flava nubo, kiun la unua vento de la ŝtormo kuntrenas sur la vojoj. Sed jen, ekiris ankaŭ la romia armeo de ni maldekstre. Kiel la inundanta Tiso, tiel ĝi verŝiĝas al niaj supraj armeoj. Ankoraŭ ili estas tre malproksime, nur ilia bruego aŭdiĝas kiel muĝo de la tre fora fulmotondro.

Ĉiu silentas, ĉiuj rigardas. La varmego estas infera.

– Ho, diable! – ĉagreniĝas Ĉat pro sia ĉevalo – ni ne komencis kaj jam ŝvitas ĝiaj oreloj.

Nun ankaŭ ĉe ni la tamburistoj ektamburas, la klarionistoj ekklarionas kaj la eksonas muziko de fajfistoj. La forta krio de la ekiro subpremas la muzikon.

Ĉat malantaŭen rigardas: ĉu mi estas tie? Liaj okuloj estas jam nun sangaj. Lia vizaĝo ŝvitbrilas kvazaŭ ĝi estus lakigita. Mi frostotremas pro mortsento. Miaj muskoloj kiel kordo de la arkpafo, atendas la plifaciliĝon de la streĉiĝo. Atilo leviĝas surĉevale, rerigardas kaj glavlevante signas la ekiron. Je tio tricentmil gorĝoj hurlas: antaŭen! La ĉevaloj ekgalopegas al la mezarmeo de la Romianoj.

– Helpu Dio!

La tero tremas. Ĉiuj galopegas post la trupestroj kun antaŭenkliniĝinta korpo. Unu post la alia rajdas la armeoj de Berki, Orgovanj, Dorog kiel figuroj de saktabulo. Malantaŭ restas malplena loko, kien alvenas armeo de Maĉa. Antaŭe galopas la pli fortaj ĉevaloj, kiujn oni devas konstante bridi. Post ili denove restas malplena spaco, kien ekiras armeoj de Upor, Balan, Madaras, Kamoĉa kaj post ili armeoj de Urkon, Beteg, Aladar kaj Ĵeged. Post ili ni sekvas. Ankaŭ ni ekiras dum Ĉat krias kaj skuas sian arkon:

– Antaŭen! Disinjoro!

– Ĉu vere ni ekiras aŭ la tero sub ni kuras reen?

Niaj ĉevaloj kvazaŭ flugus. Mi devis tre premi per miaj genuoj la ĉevalon por resti surdorse. Ja pripensu: la ĉevalpiedoj suprenkaptiĝas preskaŭ ĝis ventro kaj poste tuj piedfrapas al la origina stato.

– Hej! Hej!

Mi devas resti ĉiam apud Ĉat. Apud mi Lado grandan ledoŝildon kaj lancon prenante gardas nian mastron de la batoj en la batalo. Post ili mi kaj Karaĉ rajdas. Karaĉ kun si tiris selon havantan rezervĉevalon por nia mastro.

– Hej! Hej!

Ni galopas. Plie la ĉevaloj portas nin. Ja unue mi denove sensentiĝis pro la batala hurlado, hufbruado, la polvo ... pro la apokalipsa mond-kaoso.

– Hoj! Hoj! Al ĝi!

Kvazaŭ la vorto flamo estus deiĝanta el la brustoj. Sed ĉi tiu estis nur premo de la unuaj minutoj. Pli malfrue en mi neniam sentita forto estiĝis. La min ĉirkaŭanta kriego fortigis min. La rajdantoj disiĝinte galopis plu kiel el la akvuma kruĉo la akvo kutimas disiĝi. Baldaŭe malplena polvonuba placo estiĝis ĉirkaŭ mi tiel, ke mi povis ekkapti mian pafarkon. Bridon de mia ĉevalo mi ĵetis sur la selbutonon[89] kaj streĉis kordon de la pafarko. Sed ankoraŭ ni ne pafis. La kampgazono disŝiriĝis sub la ĉevalhufoj. Pro la polvonubo mi apenaŭ vidas Ĉat-on.

– Hoj! Antaŭen!

Kaj klarionado ordonas:

– Arkpafu!

La mondo malheliĝas antaŭ mi. Nubo de niaj sagoj faras tion! Ankaŭ mi premis kun genuoj mian ĉevalon kaj ankaŭ mi arkpafas alten mian sagon. Estiĝas grandioza siblado, spiregadoj de teruriĝintaj ĉevaloj, hoj-adoj de furiozaj homoj!

Ankaŭ la malamiko arkpafas. Nun sago atingas mian ŝildon, post unu minuto alia atingas mian sellignon. Sinjoro Dio, nur mian ĉevalon ne trafu sago! Sed ni galopegas plu. Mi vidas malantaŭ la ŝildoj la malamikojn. La ĉevaloj alkuregas ilin. La batalfrapiloj klakas. La kriado: Hoj! Al ĝi! ŝanĝiĝas al strangaj voĉoj de tiritaj bojadoj kaj akraj krioj. Ankoraŭ nun nur niajn ĉevalojn mi vidas, sed niaj ĉevaloj salivum-buŝe sinĵetadas antaŭen, kaj mia ĉevalo jam mortintojn trasaltas. Lancon antaŭen! Ja ĉi tiuj estas Alanoj! Piedtretu la fihomojn, mia ĉevalo!

Jen, ankaŭ kontraŭ mi antaŭeniĝas Alano ankoraŭ vivanta! Tamen ne: Ĉat mortbatis lin. Estas anstataŭ li alia Alano. Rompiĝis lia lanco do per ligna batalfrapilo li bategas dekstre al iu. Ankaŭ mi batas dekstren, kaj maldekstren, kie mi vidas kapojn. Grandan forton mi havas. Puf, hundo! Sur ankaŭ mian femuron falegas io. Ne gravas! Ĉat haltigas la ĉevalon kaj tuŝetas sian vizaĝon. La malantaŭ ni estantaj jam preterlasante nin kriegante galopegas plu. Ni anhelas. Almenaŭ unu horon ni luktis. Ankaŭ la ĉevaloj anhelas. Intr iliaj malantaŭaj piedoj fkuetas la ŝvito. Miajn piedingojn mi devus mallongigi, ke mi estu kapabla starante frapi. Tempo estus bezonata al tio, sed mi ne havas. Mi sentas kvazaŭ mia pulmo volus deŝiriĝi pro la anhelado kaj mi estas soifa.

Kiam mi alrigardas Ĉaton li ĵus tiam elkraĉas tri dentojn kun sango. Li ege blasfemas kaj poste kriegas al Lado.

– Batalhakilon!

Li transprenas ĝin kaj galopas inter la Alanojn. La Alanoj estas tiom densaj kiel la rikoltita tritiko. Ili puŝpikas nur la ĉevalojn. Aro de surtere kuŝantaj ĉevaloj kaj baraktantaj homoj vojbaras. Ni devus turniĝi grandarke por esti kontraŭ al ili, sed ne eblas, ĉar en la polvomaro ĝuste al ni antaŭondiĝas la ruĝpluma franka kavaliero. Ambaŭ rajdantaroj intermiksiĝas. Klakadas la ŝildoj kaj kaskoj. Estas grandioza kaoso! Sanganta Franko braklevas al mi sed mi mortbatas lin per mia batalfrapilo kaj li falas de la ĉevalo. Lian ĉevalon mi mortpikas. Pro la polvo mi jam ne vidas, sed konsterniĝas, ĉar aŭdiĝas la klarionado por retiriĝo. Mi volas turnigi mia ĉevalon, sed ne povas, ĉar la fremda rajdantaro premas nin re-direkten.

Malantaŭ mi plilarĝiĝas la malplena loko kaj mia ĉevalo regalopas post miaj batalkunuloj.

– Dio benu cin saĝa besto!

Nia alia grupo daŭrigas anstataŭ ni la batalon kaj ni aranĝiĝas en novan batalformon.

– Dank’ al Dio! Mi vivas!

La armeo estas sanganta. La klariono de Ĉat ordonas vicoĝustigon. Ni ripozas. La atako de la frankaj rajdantoj estis tiom fortega, ke puŝis nin je mil paŝoj, sed feliĉe la armeo de Orgovanj helpdonis, de flanko atakinta la Frankojn.

Ni ripozas, anhelas, viŝas nin. La soifeco tre suferigas nin. Ĉat kraĉadas kaj blasfemadas. Sed ankaŭ aliaj estas sangaj. Ĉiu movas sian brakon, piedon: dum ili movas, ne estas malbono. Mia femuro, brusto estas sangoplenaj, sed mi fieras pro tio. Mi devus mallongigi miajn piedingojn, sed ĉar ĉiuj ekstaras en la piedingoj, ankaŭ mi agas same por rigardi la lukton de armeo de Orgovanj. Nekomprenebla estas kial iras ambaŭ armeoj ĝuste norden. Povas esti, ke la atako premis la ĉevalojn al nordo. Kvazaŭ blankaj etfulmoj zigzagus daŭre super ili. Inter ni kaj la batalantoj estiĝis grandega placo kiel larĝeco de Danubo.

– Mi tranĉis ok! – anhelis Lado – Ĉu vi vidis?

– Mi tranĉis kvin! – ankaŭ mi kriis.

– Mi vidis – respondis Lado. – Ĉu vi?

– Milojn! – furiozis Ĉat. – Mi sole tranĉas sole milojn!

Malantaŭ ni estiĝas granda muĝo, pli granda ol la batala bruo.

– Atilo – gapas Ĉat.

– Fakto estas, ke Atilo venas sur blanka ĉevalo kun siaj korpgardistoj inter ĉirka dudekmil Hunoj.

Li levis sian glavon al ni, kvazaŭ dirus:

– Hunoj, kial vi staras longe? Kial vi ne batalas ĝis via fortoelĉerpiĝo, ja mi luktas antaŭe?

Poste li forkuregas antaŭ ni per granda muĝo. Rajdantoj kaj ĉevaloj same ternas pro la polvo. Standardo de Atilo flagras kiel blanka spirito super la galopanta armeo, kaj denove donas al ni forton, ja ĉiuj fidas la sukceson.

Kaj ni denove ekiras.

– Antaŭen en mezon de la armeo de la malamiko! – krias apud mi strutopluma zoltano.

– Atilo ordonis por neniigi la ĉefarmeon!

Nur la diablo scias kie estas mezo de la armeo.

Ni iras kien Atilo direktas nin. Kaj baldaŭe ni estas meze de la ĉefarmeo kie plej granda estas la kirliĝo. Estas polvonubo, tamen videblas la briletadoj de glavoj kaj la blanka standardo. Furioza luktado estiĝas. Kvazaŭ mi vidus flavan kaskon de Atilo kaj fulmo-briletadojn de lia glavo. La malamikaj batalantoj estas tute alandevenuloj batalantaj per longaj lancoj kiuj flugadas inter ni kiel birdoj.

La unua kun kiu mi luktas estas unu larĝbarba sangokula Burgundo. Ĉat rompis ties ŝildon kaj poste ekbatalis kontraŭ aliulo. La Burgundo estiĝis nebatalkapabla. Post kiam mia lanco trapikis lian bruston, li defalis de sia ĉevalo. Mi denove ektremetas por momento. Mian lancon retiregi mi forgesas. La burgundo kiel granda sako defalas de sia ĉevalo. Mi ne havas tempon dusrugardi kiu vidis la puŝon? Mia ĉevalo fortiregas min. Lancon jam malhavante mi en manon kaptas mian glavon. Mi devus mallongigi miajn piedingojn, sed mi ne havas tempon.

– Hej la piedingo!Bona estus se mi povus ligi ĝin pli supren!

Mi ĉevalo saltas jam trans la mortintaj ĉevaloj kaj tretas mortintulojn. La kriegoj Hej! Hej! ŝanĝiĝas al la kriego: Ili kuras! Jen, nun la ĉevaloj obstrukcias unu la alian! La alanaj lancistoj ne sciis haltigi la teruran hunan premon sed la forta centmila densa kavalerio de Frankoj kontraŭstaras. Kontraŭ ili sukcesaj estas la lanco, ponardo kaj la batalfrapilo, sed la glavo malutilas. La huna kaj franka rajdantaro intermiksiĝas, huna kriegíado, franka kriegado, murdiloj hunaj kaj franka. Nevideblas io alia ol sanga kirlado de diversaj bartalantoj. Fine, kie unu ĉevalo falis, kreiĝis kadavromonteto el homoj kaj ĉevaloj.

Ankaŭ mi atingis ĉi tian similan inferon. Mian mastron delonge mi perdis de antaŭ okuloj. Ĉirkaŭ mi Blankaj Hunoj turnadas siajn longprenilajn batalajn pioĉojn. Unu sangbarba Franko per hakilo albategis bruston de Huno, kiu dors-al-tere defalis de la ĉevalo. En la sekva momento mi ekkaptas lian falantan pioĉon kaj per tio mi kapbategas la Frankon tiel, le lia kranio knarante enrompiĝas kaj li terenfalas.

– Kiu vidis?

Mi aŭdas eĉ ne mian vorton pro la bruego.

– Antaŭen en denson de la armeo! – Krias la zoltanoj.

Iu zoltano, staranta sur la mortintaj homoj kaj ĉevaloj kriadas, kaj ties figuro ŝajnas jam kiel la homiĝinta kriego. La ĉevaloj anhelas, ternas pro la polvo. Ilia ŝaŭmo flugĵetiĝas sur la rajdantojn. Unu huna armeo de flanko ekatakas la frankajn rajdantojn, helpante nin. Ni povas ripozi iomete. La kasko-kradon mi levas. Tiom da ŝvitaĵo fluas de sur mia korpo, ke en paca tempo mi povus akvumi per ĝi tri florbedojn. Ankaŭ mia ĉevalo estas tutŝaŭma, sangŝaŭma. Neniam videblas tiom ruĝaj ĉevaloj!

Kelkaj bravuloj ĉesigantaj la lukton direktiĝas al nia tendaro. Ies brako pendas, kiel tio de la plenŝtopita pupo. La alia renversiĝas dumvoje de sia ĉevalo sed ĝi trenas lin plu kaptita de sia piedo restinta en la piedingo.

Miaj piedingoj ankoraŭ nun estas longaj. La ŝaŭmo pinĉas mian vizaĝon sed forviŝanta ĝin mia tuko iĝas sangoruĝa.

– Hej, vi murdistoj!

Nun la loko pleniĝas per al ni retiriĝanta grupo. Tion vidante mi spronas mian ĉevalon kaj per mia batalhakilo mi batadas dekstren kaj maldekstren, samtempe al tri Frankoj mi kuras kaj furioze batadas ilin. Mi ne rigardas kien mi batas. Mi blindas pro kolerego. Du Frankoj defalas de la ĉevaloj pro la batoj, la trian sia ĉevalo deĵetas de si.

– Majstraj tranĉoj ili estis, Zeta! – krias iu.

Mi turnas min kaj ekvidas Badalon la Hunon, kiu instruas la junulojn pri ĵetadoj de la lancoj. Ankaŭ liaj vizaĝo kaj brusto estas sangaj. Mi ne ekkonus lin, se la ŝvito ne lavus lian vizaĝon. Lia laŭdo kvazaŭ estus doninta al mi novan forton, mi sentas en mi freŝan forton. En la sekva minuto la Armolik-armeo verŝiĝas sur nin. Aliaj kriegoj, aliaj armiloj. Ili svarmas kiel la akridoj. Ili premas nin kvazaŭ monto falus sur nin. La Hunoj unu post alia defalas de la ĉevaloj. La aliaj Hunoj kriadante skuas siajn glavojn kaj batalhakilojn.

La klarionisto blovas retiriĝon. La ĉevaloj turnas sin memstare, ĉar komprenas la signon kaj galopas reen. Armorikoj kaj Frankoj galopas post ni. Sed nia rekuro estas jam konscia, nur ŝajnigo. Jam dum la retiriĝo ni al ni prenas la arkpafojn kaj post la nova klarionado ni turnas nin kaj arkpafas al la malamikoj. La antaŭe estantojn trafis tiom multegaj sagoj, ke ili aspektas kiel erinakoj. Ili kune kun siaj ĉevaloj terenfalas.

– Prenu la batalpioĉojn!

La multegaj ĉevalkapoj ondiĝas kiel maro. Sur la mortintoj ĉiam pli novaj rajdantoj atakas kontraŭ ni. La vivantaj ĉevaloj transsaltas la bestkadavrojn. La kampon plenigas denove aro de la vivantaj diabloj.

– An-taŭ-en!

Unu larĝŝultra Franko portante nigran potforman kaskon al Badalo bategas, trafas lian kolon per sia glavego kaj lia kapo turniĝante saltas inter la rajdantojn. Mi sentas, ke ĉi tiu minuto estas fatala! Nigra minuto de la morto! Mortiganto de Badalo volas doni al mi lian sekvan frapon. Sed kiome neantaŭvidebla estas feliĉo de interbataloj. Huno saltas inter nin skuante sian lancon kaj kriegas:

– An-taŭen!

Li premas min malantaŭen kaj poste ankaŭ alia rajdanto same. De dekstro nova grupo alvenas dume ankoraŭ ne batalinta. Mi kaj miaj kunuloj el la armeo de Badalo ĉiam pli kaj pli malantaŭen premiĝas. Antaŭ miaj okuloj aperas fajraj cirkloj. Mi ŝatus reiri al nia tendaro por rigardi kial verŝiĝas tiome la sango de mia vizaĝo? Sed ankaŭ malantaŭ mi furiozas la interbatalo de la rajdantoj kovritaj de polvonubo turbulanta sur la vojo. Mi havis nur tiom da tempo, ke mi saltu por akiri ŝtalan batalhakilon kuŝanta surtere, kaj plimallongigu miajn piedingojn. En la sekvaj minutoj ni galopegas en suda direkto transsaltante la homajn kadavrojn kaj bestajn. Post ni huna grupo malpura pro ŝvitego kuregas, sur salivumantaj ĉevaloj. Antaŭe galopas zoltano prenante lancon kun ruĝtola standardo. Ili raŭke hurlas. Ĉiuj ĉevaloj estas ŝaŭmaj kio de ili flugas al niaj vizaĝoj.

Ni atakas de dorsoflanko ĉirkaŭ kvincentkapan taĉmenton de Burgundoj perdintaj la ĉefarmeon. De ĉiuj flankoj Hunoj batas, mortigas ilin. Sed la Burgundoj luktas malesperiĝinte por sia vivo.

– Ĉirkaŭbaru ilin! – aŭdiĝas la klarionado. Baru!

Ĝis kiam daŭris la hommurdigo mi ne scias. Eble unu horon. Mi vidis nur tion, ke la Burgundoj malpliiĝas ĝis la defalo de la lasta, post kio la kunfermita ringo de Hunoj kuris jam sur monteto de mortintoj. La klarionoj blovas tiam turniĝon. Transsalltante la ĉevalkadavrojn ni rapidegas al tiu direkto kien la zoltanoj kaj la grupestroj direktas nin. La blanka standardo de Atilo videblas en la foro. Tiudirekten kondukas nin la zoltanoj. Sed mia forto komencas elĉerpiĝi. Mi sangas. En mia dekstra flanko restas pura loko eĉ ne granda kiel mankavo. La brido glitas el mia mano pro la sango. Mi ŝatus reiri en la tendaron por ripozi iom kaj akvontrinki multe, sed ne eblas. Ni atingis ĉarojn de la malamiko. De nordo kriegante kuras al ni niaj kolorigitvizaĝaj Gelonoj. Sekvamomente ili renversas la ĉarojn, ĉenojn disŝiras kaj inter la ĉaroj ili faras truojn, ili diserigas ilin. La aeron faruno kovras per nubo, dum la gelonaj glavoj kaj la ponardoj de frankaj infanterianoj gardantaj la ĉarojn kunfrapiĝas. Ni nur preterkuregas ili, kaj jam tuj nova homkirlado formiĝas. La ĉevaloj tusadas kaj baraktadas. Niatage mi jam ne povas repensi al tiuj tagoj sen hororsento pro tiu multa hommurdado, sango en kiu glitiĝis piedoj de niaj ĉevaloj la homkadavroj kiuj montete kuŝis ĉie, ĉevaloj kaj homoj unu sur la alia dise mise. Tiam mi ne estis homo. Tiam mia animo kvazaŭ estus lokŝanĝinta kun tiu de ia sovaĝbesto. Mi murdis kaj murdis kun tigra forto kaj malamo. Mi jam ne pensis pri mia morto. Tie ni luktis kun forta armeo. Frapo post frapo atingis min, ĝis ia draŝilo aŭ militadzo tiel frapis min, ke mallumiĝis antaŭ mi ĉio, mi malsuprenturniĝis de mia ĉevalo inter la mortintojn.

 

50.

Se estos iam inter miaj idoj iu, kiun aŭ la devigo aŭ lia mallumiĝinta menso simila al mia portos en batalon, eksciu, ke la morto ne estas dolora. La korpo jam en la kurego perdas preskaŭ ĉiun sian sentemecon: nek frapo, nek tranĉo, nek puŝpiko doloras, tiuj senteblas nur kiel tuŝoj. Se la vundo estas mortiga, ni stuporas, kiel ni stuporas antaŭ la dormo. Kiu batalas, nek sentas nek pensadas: nur mortigi volas! Ankaŭ movoj de nia defendo estas mekanikaj, tiaj kiel kiam ni terenfalas kaj niaj manojn antaŭenmoviĝas, aŭ se antaŭ niaj okuloj flugas io niaj okuloj fermiĝas mem. Sed tio estas la plej mirinda, ke la grandaj batoj, pikoj kaj vundoj ne doloras. Mi demandis aliulojn kiuj ricevis similgrandajn batojn, ke pro tiuj ili rekonsciiĝis, ĉiuj diris, ke tiuj ne doloris.

Kiam mi rekonsciiĝis, estis jam malhelo. Nur ruĝkoloraj nuboj lumis iom en la alto. Mi malvarmis. Kie mi estas?

Surkampe same daŭras la batalo, sed pli malproksime. Mi aŭdas ian bruegon. Ĉu fulmotondro aŭ hufbruado povas esti tio? Ĝi ne estas malproksima, nur miaj oreloj estas svarmo-tiklantaj. Mi kuŝis surdorse en sanga koto inter du mortintaj ĉevaloj. La du ĉevaloj estis turniĝantaj kundorse unu kontraŭ alia. Super mi kadavroj kuŝis. Sed mia kapo inter la du ĉevaloj estis movebla. Kvazaŭ ia anĝelo estis kaŝinta min tien. Mian kapon levante mi orelumas la batalan bruegon, virkriegojn, klakadojn de la glavoj. En la infero ne povus esti pli aĉa bruo.

Ĉu la bruego proksimiĝas? Ne, ĝi malproksimiĝas. Mi demandas min: Ĉu eĉ nun ni ne venkis? Ĉu ni venkos?Kial iris Atilo inter la batalantojn? Li kutimis stari sur supro de lia tendo por rigardi la lukton kaj de tie krias la portendajn ordonojn al la zoltanoj atendantaj ĉevaldorse por scii al kiaj grupoj kiujn ordonojn portu ili. Li estas cerbo de la batalantaj armeoj, direktanta la membrojn: kiuj iregu antaŭen, kiuj retiriĝu, kiuj galopegu por helpdoni, kiuj el kia direkto kien iru. Kial li miksiĝis en batalon hodiaŭ? Jam malheliĝis. Klarionado aŭdiĝas, signante retiriĝon. Kaj se la huna klariono aŭdiĝas apud klarionado de la malamiko, post kelkminutoj jam la hunaj kaj malamikaj grupoj denove atakas unu kontraŭ la alia ankaŭ en la mallumo. Denove komenciĝas la luktado ankaŭ apud mi.

– Ho, Mia Di’! Ili ne piedtretu min!

Mi mallevis mian kapon sur la herbon sangabunda.

– Kiajn vundojn mi povus havi?

Kvankam mi ricevis multe da batoj, sed la ŝildo, kasko kaj la kiraso defendis mian korpon. Ĉu mi povas elgrimpi de tie ĉi? Mi estas tediĝinta. Min kaptis duonsveno. Kiam pli malfrue pro la malvarmo mi denove rekonsciiĝis, la batalan bruon mi aŭdis jam nur el la malproksimo kiel tondron de la ĉielo.

Poste ĉio silentiĝis. Nur la vunditoj ĝemis, la ĉevaloj stertoris ĉirkaŭ mi. Kelkloke armiloj tintadis kaj hundoj bojis. Estis senluma malhelo, kvazaŭ la ĉielo per funebra vualo estus kovrinta la batalkampon. Mi soifas. Sur la batalejo ĉiam pli kaj pli forte aŭdeblas kriadoj de la vunditoj. Hunoj, Alanoj, Frankoj ĝemas unu apud alia, kiuj pli frue estis malamikoj.

Mi provis ekstari. Tio sukcesis ĝisduone. Unu kadavron mi deŝovis de la ĉevalo. Mi volis elgrimpi, sed en mia dekstra genuo mi sentis pikan doloron. Ĉu povas esti, ke tiu estas sagpinto? Mane tuŝante ĝin mi sentis ĝian grandan vundon kaj sure sangon. Pro la forta doloro mi denove svenis. Denove rekonsciiĝante mi rimarkis moviĝantajn fajrojn sur la batalejo. Tiuj estis foje solaj fajroj, sed kelkfoje grupaj. Surkampe torĉ-havaj homoj iradis. Ekesperiĝante mi volis krii, ke la homoj venu al mi, sed nur raŭke mi povis krii:

– Ĉi tien! Ĉi tien!Sed tuj mi ektimis, ke eble ili ne Hunoj estas, sed malamikoj, ĉar tiukaze ili puŝos en min lancon. Sed ankaŭ apud mi je la transa flanko de la ĉevalo aŭdeblis senforta krio:

– Ĉi tien! He!

La torĉ-havaj homoj proksimiĝis:

– Kiu vi estas? – mi kriis al la pli frua petanto.

– Eĉed[90] – ĝemis tiu doloreme. Mi ne konis lian nomon.

– Nu, kaj kiu vi? – Demandis li tiom malgajvoĉe kian mi neniam aŭdis.

– Mi Zeta estas, servisto de Ĉat. Ĉu oni hejmenportos nin? – Demandis mi.

– Mi ne scias. Ho, mia Dio! Oni serĉas ian ĉefhomon, kiu mortfalis.

– Ĉu Atilon?

– Ne.

– Laŭ mi li mortfalis.

– Ne! Li estas nevundebla.

Pro tiu malsaĝeco mi preskaŭ blasfemis. Mi ege soifis. Mi fingrumis sur la seloj ledbotelon, sed nur armiloj estis troveblaj. Mi sentis, ke la seloj estas frankdevenaj. La torĉistoj venis pli proksimen. Pri ilia kasko mi povis konstati, ke ili estas Romianoj kaj Vizigotoj, ne Hunoj. Pro tio mi devas resti inter la mortintoj, eble mi elsangados kaj soifmortos. Denove mi langvoris.

– Kial mi kuŝas en sango inter mortintaj homoj kaj ĉevalkadavroj? Povas esti, ke je mateno ankaŭ mi estos mortinto. Suferi por grandaj celoj, religio, scienco estas meritinda! Sed kial suferi por katino, por in-genra huna knabino, kiu estas tiom senklerita, ke ŝi ne konas la alfabeton, kiu estas barbaro, ke eĉ en ŝia bonhumoro ne rigardas al mi amante! Kial mi ellernis la filozofion, logikon, kaj ceterajn sciencojn? Estus sufiĉa nur ellerni la azenan blekadon.

– Ho, ve! Mi soifmortos.

Leviĝante mi rimarkas denove novajn proksimiĝantajn torĉlumojn.

– Kiuj ili estas? Ĉu rabistoj? Ĉu estas inter ili kristana pastro? Ili grupe venas en mian direkton portantaj iun mortinton sur lito farita el lancoj. Post la mortintportantoj venas juna ploranta homo. Multe da plorantaj homoj videblas. Sur la portilo, de oro brilanta grizharara blankbarba maljunulo kuŝas. Lia kasko kronohava estas portata de aliulo.

– Kiu venkis? Kiu malvenkis? – Mi meditis, dum mia suferiga soifo. Se ni venkis, mia sinjoro serĉigas min.

– Eĉed! – mi kriis al la Huno. – Kiu venkis?

– La batalo ne finiĝis. – Respondis li langvore.

– De kie vi scias?

Ambaŭ tendaroj silentas.

– Ili certe dormas.

– Ne: ili singarde atentas, aŭ ili provas ĉirkaŭbari unu la alian. Mi soifas.

– Ĉu ankaŭ morgaŭ ni devus lukti?

– Laŭbezono ankaŭ ĝis unu semajno.

La ĉevaloj piedtreteblos min. Mi teruriĝis.

– Ĉu oni ne kunportos nin hejmen?

– Eble matene.

– Ĉu tio ne certas?

– Ne.

– Sed la vunditojn certe oni hejmenportos, ĉu ne?

– Jes, kie ne estas batalo.

– Kio okazis pri vi?

– Lanco atingis.

– Kie trafis vin?

– Mian ventron.

– Ĉu via vundo estas granda?

– La lanco elvenis tra mia dorso.

Mi ne paroladis plu kun li, ja li estas jam mortinto kvankam lia buŝo ankoraŭ movas. Post kelkaj minutoj ĝemetante li parolis:

– Donu akvon!

Kaj de proksimo kaj de malproksimo alvenis ĝemetadoj, foje plorkrio de ĉevalo.

– Akvon! ...

– Vater! /Akvo!

– Kiu donas nun akvon? Eĉ ne mano de Dio! La torĉistoj jam ne iradis sur la kampo.

Nur la armiloj tintadis montrante, ke la batalantoj ne dormas. Subite ekĝemetas iu latine ĉe mia kapo:

– Aquam! Aquam! /Akvon! Akvon!

Mi pensis se iu, kiu kapablas iri povus eltiri min. Mi povus grimpi de ĉevalo al ĉevalo por serĉi ie trinkaĵon, ĉar jam sekigegis la soifo mian gorĝon.

– Aquam! /Akvon! – mi aŭdas denove, sed nun jam de miaj piedoj. Do, tiu Romiano estas tre soifa al mi simile kaj povas grimpi.

– Amice! /Amiko – mi kriis al li.

– Aquam! /Akvon! – Ĝemetis li. – Donu akvon!

– Ĉu vi kapablas iri?

– Jes, iomete, sed mi ne vidas, ĉar estas blinda.

– Eĉ tiu ne vidas, kiu ne estas blinda, ja estas nun malhelo.

– Miajn okulojn oni trafis per sagoj. Donu akvon, se vi konas Dion!

Mi aŭdis, ke lia glavo tintadas kaj palpadas al mi.

– Venu ĉi tien, – mi instigis lin – mi donas al vi akvon, se vi eltiras min, ĉar mi estas inter du ĉevaloj kaj mia piedo sangas. Povas esti, ke mia piedo rompiĝis pro la ĉevaloj.

– Ĉu vi havas akvon?

– Mi ne havas, sed serĉos.

– Kie vi serĉus? La rivereto estas malproksime kaj jam vespere ĝi inundis.

– Mia ĉevalo mortfalis proksime al mi kaj sur ĝi estas mia vino.

Dum la parolado la Romiano atingis kaj palpadis min.

– Vi estas Huno! – li ektimis ekkoninte mian hunan vestaĵon.

– Ne timu min, ja ambaŭ ni estas vunditoj kaj soifas.

– Ĉu vi ne mortigas min?

– Mi estas kristana.

Dum li silentis, li pasis kelkajn minutojn.

– Vi ne estus ĉi tie, se vi estus kristana – li diris suspektante.

– Kaj ĉu vi? – Respondis mi kolerete. – Fakto estas, ke ni estas baptitaj; sed estus bona, se vi eltirus min el inter la du ĉevaloj.

– Ĉu vi vere ne mortigos min?

– Mi ĵuras je nomo de Kristo.

Li prenis mian brakon kaj provis tiri min, sed malforte.

– Mi estas malforta – li ĉesigis plorante la provadon. – Kiam mi falis, la ĉevaloj piedtretis min. Mi sentas rompitaj kaj miajn femurojn, kaj mian talion. La sango fluetas el miaj okuloj. Mi ĉi tie mortos. – Poste li plorante daŭrigis:

– Ho, ve! Mia kara Julio, kara mia sola filo! Kial geedziĝas la soldato?

– Povas esti, ke de la alia flanko vi povus eltiri mian piedon. Ĝi restis aŭ en la piedingo aŭ mortinto kuŝas sure.

Li tragrimpis al la alia flanko.

– Ĉu ĉi tio estas via piedo?

– Ne.

– Ĉu ĉi tio?

– Ankaŭ tio ne.

– Kie estas via piedo?

– Venu laŭ mia voĉdirekto.

Post kelkaj minutoj mi sentis, ke mia piedo liberiĝas. Unue mi sukcesis kapti selon de unu ĉevalo, poste tre malfacile mi sukcesis tiome leviĝi ke mi povis turni min surventron kaj grimpi al la samĉevalan gluteon. Sed dume terurega turmento pikis en mian genuon.

– Do, venu! – diris la Romiano.

Mi ne kapablis respondi pro mia dolorego.

– Nu – li instigis min – ĉu vi jam povas sinmovi? Mi faris, kion vi deziris.

– Mi ne kapablas moviĝi, sur mia genuo estas granda vundo. – Mi ĝemis, kaj mi remalleviĝis sur la apudan ĉevalon.

– Diru almenaŭ, kie mi serĉu vian ĉevalon.

– Ho, ve, mi ne scias. Sed provu palpadi sur ĉiuj ĉevaloj, ĉar la felsako estas metita sur la selarkon. Se vi ektrovos, portu ankaŭ al mi!

Ĉar la doloro iomete ĉesis mi palpadis mian genuon. Mi sentis, ke tie ne vundo estas, sed koaguliĝinta sango. Post nelonga tempo denove mi sentis turmentan doloron. Kiam poste mi repalpadis mian genuon, mi faris tion tre singarde. Mi sentis rompitan lancopinton elstarantan el mia genuosto. Se mi povus eltiri ĝin, certe malpliiĝus la doloro. Se mi trovus lancon, per ties helpo mi lamadus al la tendaro kaj matene la ĉevaloj ne piedtretus min dum la rekomencinĝonta batalo.

Kontraŭ mia deziro mi estis langvora kaj suferigis min la en mi reganta varmego. Subite mi memoris mian laman nigran kokinon, kvazaŭ ĝi estus veninta al mi. Ĝi diris:

– Ka – ka – ka! ....

– Kion vi deziras mia kokino? – Mi demandis. – Ĉu vi petas akvon? Ankaŭ mi ne havas ĝin.

Mi denove volis ekstari, sed la doloro denove estis ege malagrabla. Poste la doloro malpliiĝis kaj mi ploris pro memoro pri la besteto. Mi devas foriri de ĉi tie. Denove mi provis algrimpi la senvivan ĉevalon. Sukcesis. Tiam mi vidis, ke ne malproksime al mi en la malhelo multe da torĉoj movas kaj ĉe lumo de la torĉoj aglofiguroj brilas. Do, mi estas en proksimo de tendaro de la Romianoj. Kion ili volas fari? Ĉu ili komencas la batalon ĉe torĉlumoj? Mi turnis min al la huna tendaro. Tie mi vidis nur etajn gardofajrojn. Ĉirkaŭ noktomezo povis esti. La ĉielo estis nuba, sed kelkaj steloj tamen videblis.

– Eĉed!

Li ne respondas. Sed pli malfrue anstataŭ li aliulo ĝemas mallaŭte:

– Patrino mia!... Patrino mia!...

Juna huna batalanto vokas agoniante sian patrinon.

El la romia tendaro tiu monotona tintado aŭdeblas, kiu estas konata bruo de la movanta tendaro. Kion ili volas? Ĉu ili suratakos la Hunojn en ĉi tiu infera malhelo unumane per glavo, alimane per torĉo? Antaŭzorgeme mi prenis la lancopinton per mia mano.

– Jesuo, helpu!

Mi kunpremis miajn okulojn kaj lipojn kaj eltiregis la lancopinton.

 

51.

Ho, benita tagiĝo de benita sunbrilo! Estas feliĉe, ke via roso denove lavas mian lacan vizaĝon! Ĉu mi vekiĝis el sonĝo, aŭ el sveno? Mi ne scias. Simple, mi nur ĝuas la belegan ĉielruĝon kaj la vivon. Mia kapo estas peza mi apenaŭ povas levi. Ĉu pro la kasko eĉ nun estanta sur mia kapo? Sed ankaŭ miaj manoj ŝajnas esti el plumbo. Mi apenaŭ estas kapabla fortigi tiujn. Mi devas fortonkolekti por depreni la kaskon. Ankaŭ mia kapo doloras. Miaj gorĝo kaj stomako estas pikitaj pro la stomakacido.

Mia kasko estas premita al la kapo, enŝirita eble pro glavegfrapo ricevita de malantaŭo. Pro la sango algluitaj estas al ĝi kaj mia kapo kaj mia hararo. Singarde mi ĉirkaŭrigardas kiel mia doloranta kolo lasas kaj mi konstatas, ke ĉirkaŭ mi Frankoj, Hunoj, Burgundoj kuŝas senmove surdorse kaj surventre. La hepato de juna Franko elpendas. Transe kvar, kvin Hunoj ŝajne kadavroj kuŝas unu sur la alia, la sesa sidas sur ili, kvazaŭ li dormus. Lanco trapikis lian korpon. Mi krias al li:

– Eĉed!

Nenia respondo. Li ne movas sin. Sur la batalejo dise – mise kuŝas multegaj homaj kaj ĉevalaj kadavroj. Ankaŭ unu nuda sed tutsanga brako detranĉita ĉe ŝultro estas videbla. Ties fingron ora fingroringo ornamas. Apud mi Romiano sidas kun kranio duontranĉita. Lia kapo kiel la konko malfermita. Jam neniu ĝemas. La aero estas malvarmeta, nur mia kapo estas varmega. Mia vestaĵo estas ĉifona kaj nigra pro la sango simile al mia brusto. Mi provas ekstari. La malderkstra piedo estas bona, sed la dekstra ... Tre ŝveliĝis mia dekstra genuo. Ekstarante mi rimarkas mortintan frankan batalanton senkape, ankoraŭ nun spasme premanta lancon. Malfacile mi transprenas eltordante ĝin de lia mano, per kiu fine mi kapablas denove suriĝi sur la gluteon de la ĉevalo apud mi kuŝanta.

Nun jam mi vidas la batalejon. Post malapero de la matena nebulo, antaŭ mi aperas la huna tendaro. Ĉaroj ĉirkaŭbaras la tendaron formante fortikaĵan muron kaj rajdantaj gardistoj staras ĉie. Vane mi serĉas kunokule la tendaron de la Romianoj. Ili trovatas nenie.

Mia kapo estas peza, mia lango estas seka kiel la tindro. Se iu donus al mi glason da akvo, mi donus pro tio la duonon de mia vivo! Post paso de kvaronhoro mi aŭdas klarionadon de la huna tendaro. Ĝi estas nur voka, ne batalsigno. Ankaŭ la muĝo estas nekutima. Rajdantoj galopas al mi. Kun grandaj saltadoj la ĉevaloj ĉiam transsaltas la mortintojn. Mi mansignadas al ili:

– Ĉi tien! Ĉi tien!

Kelkfoje ili haltas atentante la malproksimon al oriento. Iu rajdanto pretergalopas min. Li ne rigardas min. Kvazaŭ ili estus freneziĝintaj! De tempo al tempo mi aŭdas iliajn kriojn:

– Ili forfuĝis!

Ĉiam pli kaj pli multaj rajdantoj aperas. La tendaro svarmas kiel la abelujo. Klarionadoj aŭdiĝas. Jam mi komprenas: la Romianoj nokte retiriĝis.

Dank’ al Dio de la Hunoj! Fine mi havas iom da agrablan senton inter la turmentadoj. Nun jam certe estas, ke oni kolektos la vunditojn. Tamen mi vane atendas pacience, ĉar ne venas la rajdantoj. Se la fruktoj povus senti, ili certe sentus en la sensukiga fornego la saman suferegon, kian mi sentas nun. Kial ili ne venas? Certe Atilo ne lasas la vunditojn. Povas esti, ke li suspektas artifikon. Nur kelkaj rajdantoj galopas serĉadante la kaŝadantajn malamikojn.

Tamen post duonhoro inundas centoj da pastroj, virinoj kaj la fiŝistaj Ugoroj. Sur la batalejo centoj da manoj de vunditoj mansignas kaj kriadas:

– Venu ĉi tien! He, ĉi tien! Donu akvon!

Apud mi estas ŝildo. Sur supron de mia lanco mi pikas ĝin kaj levas por montri kie mi estas.

– Ĉi tien! – mi krias. Kiam ili atingos min? Fine sinjoraj rajdantoj venas. Bona estus, se venus ankaŭ mia mastro, aŭ ia alia Huno.

Subite ankaŭ al mi rajdantoj proksimiĝas. Mi krias denove:

– Helpu!

Sirtoŝ, la huna ĉefsinjoro haltigas sian ĉevalon, rigardas min kaj la mortintojn ĉirkaŭ mi.

– Tuj oni venos ankaŭ por vi – kuraĝigas min li bonanime.

– Ĉu vian ledbotelon...

– Mi ne havas ĝin ĉe mi.

– Kial la aliaj ne venas, ja estas multe da vunditoj?

– Atilo malpermesis. Li suspektas artifikon.

Kaj li foriris. Alia rajdanto krias al li:

– Kiun reĝon oni entombigis nokte?

– Reĝon Teodorik – respondis Sirtoŝ kaj la ĉevalo portis plu lin inter la mortintoj.

Poste longtempon neniu proksimiĝis al mi. El la tendaro venis homoj por kolekti la juvelojn de la mortintoj. Aliaj kolektis la malsanulojn kaj vunditojn. En la tendaro oni fajfis kaj sakflutis. Mi estiĝis laca pro la mansignadoj kaj tion kredis, ke neniu venos al mi. Sed finfine alvenis la helpo. Mi ricevis akvon kaj oni metis min sur kradan portilon. Mi estis portita al la rivereto kiel la aliaj vunditoj. Akvo de la rivereto, kiel la herbo, same sangokolora estis. Sur bordo de la rivereto multe da mortintoj kuŝis.

Pastroj, sarmataj virinoj kaj Ugroj lavis kaj bandaĝis nin vivantojn. La aliaj kolektis la valoraĵojn. Aliuloj kolektis selojn. La ornamitajn selojn por ekhavi iliajn ornamaĵojn la lignajn selojn por cindrigi siajn mortintojn per ilia fajro. Sed ĉio ne estis forportita. El la ne bezonataj oni faris ŝtiparon kaj sur tiu bruligis la mortintajn elitajn sinjorojn: ĉefestrojn, militajn ukazportantojn. Oni bruligis ankaŭ la rompitajn lancojn ŝildojn kaj erojn de ĉaroj.

Malgraŭ tio, ke mi havas vundojn sur mia piedo kaj kapo, tamen ne plendadas, ĉar mi vidas pli danĝerajn vundojn, ol kiujn mi havas.

Benu Dio la paganajn pastrojn, ĉefe Sodoron, kiu per pansobendo ĉirkaŭligis mian piedon. Ĉar multmiloj da homoj atendis la bandaĝon, la flegadon, neniu estis, kiu volis porti min en tendon de Ĉat. Vane mi petis ŝamanojn Bial kaj Buĉa pri portado tien. Oni lasis min riveretborde, metinte selon sub mian kapon kiel kusenon. Dume mi estis petita pacienciĝi ĝis mia forporto. La sanaj homoj estis gajaj, kaj kaptakiris, sed la malsanaj – kiel mi – kuŝis en la bruliga sunbrilo batalante kontraŭ muŝoj. Poste mi timpensis, ke ni restos eble sur la batalejo kiel manĝaĵoj de korakoj.

Ankaŭ la maljuna episkopo Lupo(Lupus) tuj kaj ade diligentadis inter la malsanuloj. Mi kriis al li latine:

– Mia kara sinjoro!

Li promesis, ke li portos al mi akvon kaj informos sinjoron Ĉat. Sed li ne revenis. Li dormis inter la vunditoj. Forte bruligis jam mian internon la soifego. Sekvatage Atilo fingalopis la batalejon. Li diris ankaŭ al ni konsolvortojn:

– Viaj vundoj estas viaj gloroj. Ankoraŭ survoje vi resaniĝos kaj sane alvenos hejmen.

Ankaŭ la agoniantoj ĝoje alrigardis lin. Sinjoro Ĉat ne estis en lia akompanaro. Ĉu li mortis, aŭ vundiĝis? Mi ne scias. Jam tiam mi sentis en mi varmegon, fajron de la geheno! Kiam mi sukcesis apogi min al unukubuto, mi vomis sangon. Estan noma zoltano kiel milita ukazportanto sidis apud mi rompitpiede, kaj li vidante mian staton alkriis min:

– Ho, ve! Vi suferas pro pesto!

Tiam jam ankaŭ mi sciis. Miaj gorĝo kaj akseloj estis ŝvelintaj. Mi restis vivante en la batalo sed ekhavis peston.

 

52.

Sekvatage posttagmeze oni kolektis kaj forportadis la vunditojn en la tendaron, sed min ne. La pesto pligrandiĝis en mi. La morto jam proksimiĝis al mi, sed mi forte volis vivi.

– Miaj kamaradoj! – mi petpetegis plorante la homojn. – Ne lasu min ĉi tie!

Ili ne respondis. Poste mi laŭnome mi petegis al ili:

– Taroŝ, kompatu min! Sukoro, kunportu ankaŭ min! Cobor! Havu bonan koron! Cobor tiradis ŝultrojn!

– Kial utilus al vi, se mi kunportus vin? Ja vi estas pestohava!

– Tial, ĉar almenaŭ mi mortos inter homoj kaj ne inter korakoj.

Li skuis la kapon, kraĉis, poste iris plu. Mi restis sole. Selo estis mia kuseno, kadavroj estis miaj kunuloj kaj korakoj kantis super mi flugadante.

Sur la batalejaj ŝtiparoj ekbrulis seloj, ŝildoj kaj la fumo flugis supren. Komenciĝis la funebrokantadoj ŝamanaj. Tiujn akompanis klarionadoj kaj tamburadoj. Laŭ kredo de la Hunoj el la flagrantaj flamoj de la ŝtiparoj suprenleviĝas la animoj de la mortfaligitaj herooj portantaj kun si servistojn, la animojn de la kontraŭuloj mortigitaj de ili en bataloj. Kiom da ŝtiparoj fumis? Kiom da homoj estis forbruligitaj? Mi ne scias. Certe multe da lignoj, eĉ arbaro estus bezonata por bruligi ĉiujn hunajn mortintojn.

Poste la kanto ĉesis. Ne restis alia voĉo ol murmuro de la fora tendaro kaj grakado de la korakoj. Mi kuŝis plu inter la mortintoj soifante, malsatante, de ankaŭ Dio forlasita. Foj-foje mi senkonsciiĝis sed poste rekonsciiĝis. Post la tutvesperiĝo kiam antaŭeniĝis la someraj steloj, mortosento komencis regi miajn pensojn. Nur ne nokte mi mortus! Nur almenaŭ ankoraŭ unufojon mi videblus la krepuskon, la ruĝan frumatenon, la leviĝantan sunon! Mi ŝatus trinki almenaŭ nur unufojon dum mia tera vivo! Ia ajn malbona trinkaĵo konvenus, nur ĝi estu akvo, ĉar en mia interno brulas ardaĵo de la infero! La rivereto fluas al mi ne malproksime kaj mi soifegas! Kaj tiam miraklo okazis pri mi.

Jam longtempe mi sentis, ke io premas mian talion. Ĝi jam ankaŭ pli frue faris malagrablan senton al mi, sed pli forta estis la doloro de mia piedvundo, ol ĝi. Mi tion kredis, ke ĝi estas ia ŝvelaĵo, aŭ ia ŝtono. Kaj jen, mi trovas la kunvinan ledobotelon, kion mia mastro donis al mi. Mi memoris, ke en tiu granda ĥaoso mi ligis ĝin ne sur la selon, sed al mia rimeno, pensanta, se la ĉevalo estus pafota, la ledbotelo de vino ne perdiĝu, sed restu ĉe mi. Pro tio mi tre ekĝojis kaj tuj revenis mia vivemo per tiu flamo, kiam ĝi lastafoje ekflagras el la neniiĝanta fajro.

Rapide kun miaj dentoj mi eltiregis la korkon kaj mi ektrinkis. Mi trinkis avide ne volanta lasi. Tiu acida, fortega vino – aŭ plie vinagro – senteble tra fluis miajn venojn, tendenojn. Ĉiuj molekuloj de mia korpo trinkis, suĉis la vinon. En miajn ostojn, mjelojn eniris la vino kaj mia korpo ensorbis ĝin kiel la spongo la akvon. Mi eltrinkis ĉion ĝis la lasta guto. Poste tuj mi ekdormis.

Ĝis kiam daŭris mia dormo? Mi ne scias. Certe unu aŭ du tagojn. Je pluvbatoj mi vekiĝis. Tondris kaj fulmis. Surdorse mi kuŝis per mano defendante mian vizaĝon. Jam taglumo estis. Pluvo tiel falis sur min – tra mia malsekigita vestaĵo – kvazaŭ iu verŝus la akvon el la ĉielo. Post duonhoro ĉesas la pluvo. Eksunas. La sunradioj varmon sendas. Jen, akvo lavas miajn piedojn. Mi ektimante spertas, ke la rivereto inundis. Anstataŭ flava, ŝlima fluo, purpurkolora malpura akvo ondruliĝas en sia fluejo. Ĝi estis akvo fluanta de la batalejo!

Tre malfacile sukcesas levi min pli proksimen al unu ĉevalkapo, de kie kaj vidas, ke la mortintoj „naĝas” inter la akvoondoj kaj fluas en la akvo seloj, ŝildoj, sagoj, kaskoj, lancoj. La akvo ĉiam pli altiĝas kaj jam mian talion tuŝante foje levadas miajn piedojn. La akvo volas kunporti min inter la mortintojn! La mortintoj daŭre „veturas „antaŭ mi surventre, surdorse en la sanga akvo. Nur ilia vestaĵo videblas kaj mansignadas, kvazaŭ dirus:

– Ho, kiom bona estas en akvo veturi al la Transmondo! Venu kun ni, Zeta!

Kelkaj mortintoj haltas, turnas sin. Poste alvenas aliaj mortintoj, albatiĝas kaj turniĝas kune kun la antaŭaj. Poste alvenas pli granda grupo forŝovanta la pli fruajn. Ankaŭ tiuj progresas plu kaj fine restas Romiano, kies kolo estas detranĉita ĝisduone kaj lia kapo baskulas. Lia movo similas al tio de dancanto. La akvo jam lavas mian bruston. De ie granda rompita ponto ŝanceliĝas proksimiĝanta al mi en mia okazplena vivo. Mi supozas, ke tiu ponto, mallonga kaj farita el ŝelhavanta arbotrunkoj, povus porti min al la tendaro. Mi kolektas mian tutan forton kaj la dume min atingantan naĝantan ponton mi spasme ekprenas. En la sekva minuto jam mi veturas sur la akvo sur la ponto inter la mortintoj. La akvo lavas mian kolon kaj kelkfoje ankaŭ mian vizaĝon. Atingante la supozitan lokon de la tendaro, mi vidas la areon malplena. Mi vidas nur nigrajn fajrujojn pruvantaj, ke ĉi tie estis tendaro de Atilo. Sur la bordo avida lupo trinkas akvon. Certe ĝi manĝis multe. La riveretakvo portas plu min. Finfine fruvespere mi vidas homojn surborde. Viroj, virinoj, infanoj estas tie. Ili per pioĉoj tiras la mortintojn el la akvo. Sed ili tiras el la akvo ankaŭ lancojn, kaskojn kaj sandalojn. Mi krias:

– Je nomo de Dio! ...

Ankaŭ min eltiras ili sed poste nur gapas min.

– Indulgu min! – Mi petas.– Portu min en domon kaj donu al mi manĝaĵon!

Ili ne movas sin en mia intereso, nur mirrigardas.

Pro la rigardoj nekomprenantaj min, mi rememoras, ke mi parolas greklingve, kvankam ili estas Katalaŭnoj, do nek Frankoj, nek Burgundoj, nek Gotoj. Ĝis nun ili vidis nur la mortintajn atestantojn de la batalo, sed vivantajn atestantojn ne. Pro tio sur ilia vizaĝo aperas forta miro vidante min.

Finfine mi rimarkas inter ili pastron. Mi ĝemetadas al tiu latinlingve:

– Reverendissime domine! / Ho respektindega sinjoro! Mi estas sklavo de episkopo Lupo.

Mi ne rememoras pri tio kio okazis poste pri mi.

 

53.

Freneza estas, kiu malesperiĝas. Jen, kiomforme volis kapti min la morto. Ĝi prenegis mian kapon, bruston, piedon. Ĝi trapenetris min kaj tamen mi vivas. Kiel sukcesis tamen resti vivanta post la pesto? Mi ne scias.

Kelkfoje mi pensis, ke certe tiu vinagriĝinta ruĝa vino trapenetris mian organismon kiel bona medikamento kontraŭpesta. Aliam mi pensas, povas esti, ke mi restis vivanta, ĉar la vundofebro superis la venenon de la pesto. Meditu medicinistoj pri tio!

Episkopo Lupo, verŝajne miris ekvidante min, ĉar oni informis jam lin, ke mi konfesis min lia servisto. Li estis sanktulo. Li ne elĵetis min de sia domo. Mi vekiĝis en pura, blankan littukon havanta lito. Sur mia kapo kaj piedo estas molaj bandaĝoj. La ĉambro bonodoras pro incenso. Surmure bildoj de sanktuloj pendas. Kontraŭ la lito staras granda kameno, antaŭ ĝi estas malalta brakseĝo kovrita per ledoj.

– Pater sanctissime! /Ho sanktega patro! – Mi dankegadis al li, kiam mi povis jam paroli. – Ĉu estas en la homaj lingvoj konvena vorto, per kio mi povas danki vian bonecon?

– Vi ĵetiĝis al mi, do certe Dio sendis vin, – respondis la maljunulo – pri la ceteroj ne havu zorgon.

Sur lia vizaĝo videblis, ke lin surprizas mia latina parolo.

– Mi pensis, vi estas Huno, – li ridetis bonvoleme – nu, ni ne paroladu, plie ripozu. Pleje gravas, ke vi sukcese travivis la damaĝon, pro kio estu benata nomo de la Dio!

– Amen – mi respondis kun larmovualaj okuloj.

Rostitan junan kokinon mi ricevis por manĝi post la longa malsatado. Ĝi donis al mi novan forton. Kiam poste mi eltrinkis bovlon da vino kaj sentis, ke ĉi tiu horo estas la plej bela horo de mia ĝis tiama vivo. Al la maljuna episkopo apartenis proksimume dudek pastroj, kanonikoj kaj lernantaj pastroj. Ili loĝis kune kun la maljunulo. Post la preĝeja pia rito ili demetis la pastrajn vestaĵojn. Iu kuiris, la alia balais aŭ laboris en la korto. La tria laboris en la ĝardeno, la kvara flegis la bovinon, hakis lignon. Kelkuloj instruis, aŭ okupiĝis pri la kredantoj. Ĉiuj havis sian taskon.

Kiam mi resaniĝis tiam mi multe paroladis kun la maljunulo. Li admiris miajn konojn. Nome li kaj liaj pastroj legis tre malmultajn librojn. El inter la mondaj verkistoj li konis nur kalendaron de Ovidio[91]. Liaj pastroj povis nur malfacile legi.

Refortiĝante mi sidis inter ili kiel Kristo dekdu-jaraĝe inter la pastroj kaj eruditoj. Mi neniam lernis ekleziajn sciencojn, tamen pli multe sciis, ol ili. Nur la maljunulo estis sciencista teologo. Dum lia ĉeesto mi ne diskutis pri teologiaj demandoj kun la pastroj. Mi plaĉis al la episkopo.

– Filo mia! – li diris – vin vere Dio sendis al mi. Ellernu la lingvon katalaŭnan kaj la manieron de celebro de la meso kaj mi konsekros vin por esti mia posteulo.

La pastroj kelkfoje rigardis min kolere, sed mi ofte ripetis, ke nur humila hundo mi volas esti en la klerikaro. Unue ili ne kredis al mi sed ĉar ankaŭ mi plenumis domajn laborojn, ili trankviliĝis. Nu mi kapablis esti humila, ja la sklaveco instruis min esti tia! Fine ili jam ekŝatis min. Ili ne koleris, se la maljunulo okupiĝis pri mi kvazaŭ mi estus lia filo. Mi iris kun li al la mortintoj kaj sidis apud li dum geedziĝaj kaj aliaj festoj. Sed tiu estis por mi nur ludo. Mi misrespektas tiujn homojn kies parolo temas ĉiam nur pri siaj domaj aferoj, klaĉoj, superstiĉoj.

– Dio donis al mi ĉi tiun knabon – diris la maljunulo al la popolo. – Tiu estos sanktulo.

Nu, el lia aŭguro veris tiom, ke mi neniun suferigis, ofendis kaj se iu malbonhumore rigardis min, mi estiĝis tiome atentema pri tiu, ke fine li ekŝatis min. Nur la maljunan episkopon mi amis kun vera fila amo! Li estis vere sankta homo.

Homo portas veluran, aŭ silkan vestaĵon kaj kondutas kiel altrangulo pro sia digno, tamen paroladante kun li oni sentas, ke li estas en homa korpo vivanta besto. Sed aliuloj kvankam portas eluzitan vestaĵon tamen ni sentas dum ties parolo, ke ili estas en bestaj korpoj vivantaj anĝeloj.

Iuj vane lernas en altlernejoj, vane legas multajn librojn, ilia menso estas vuala. Ili konas librotitolojn, aŭtorojn, interesajn vortojn, datojn, sed se ni demandas ilian opinion pri io, ni mireblas pro ilia stulteco. Sed aliaj, se ankaŭ estas analfabetoj, estas inteligentaj, klermensaj, kaj estas beno por tiuj, kiuj povas vivi kun ili.

Ankaŭ mia episkopo Lupo estis same eluzitvestaĵa maljuna anĝelo, malriĉa. Li portisĉiam nigran frokon el bovhararo, somere nudkape, nudpiede iradis. Vintre li portis peltĉapon kaj botojn.

En lia ĉambro ne estis pli da ornamaĵoj, nur bildoj de Jesuo, Maria kaj Sankta Paŭlo (Ankaŭ tiuj estas malbonaj bildoj: okuloj de Jesuo estas fiksrigardintaj, Maria havas strabajn okulojn kaj Sankta Paŭlo estas fuŝpaŝa. Sed por sanktulo bonas ankaŭ ĉi tiaj bildoj, ja lia amo plibonigas la erarojn eĉ ankaŭ sur la pentritaj homoj.) Lia lito estis farita el mato kaj la seĝoj estis plektitaj el radikoj. Lian littolaĵon virinoj donacis al li aŭdinte, ke li denove nenion havas por lavi. Li ne portis ĉemizon ne konanta la inventaĵon Hunan. En la konstruaĵo estis multe da ĉambroj, sed li nur en unu ĉambro loĝis. En du ĉambroj du maljunaj kanonikoj loĝis kune kun kvin orfaj knabetoj. Kvin ĉambroj estis tute malplenaj, kie migrantaj almozuloj dormis. La maljunulo donacis sian havaĵon al la almozpetantoj. Li donis al ili novajn vestaĵojn anstataŭ la ĉifonaj. Li prizorgis ilin ankaŭ per konsiloj kaj konsoloj.

Vintre la majunulo kolektis la urbajn infanojn kaj ni ĉiuj instruis ilin. Ankaŭ la maljunulojn mi istruis kiuj volis esti pastroj. Al ili mi instruis la latinan lingvon, la Biblio estis mia lernolibro.

In principio creavit Deus coelum et terram. / Dio unue kreis la ĉielon kaj la teron. Ĉi tio estis la unua leciono. Mi proponas ĉi tion unue instrui de la instruistoj instruantaj la latinan lingvon, ĉar la sankta Biblio havas bone kompreneblajn frazojn kaj belan enhavon.

Dum ĉiu vespero, kiam la orfoj enlitiĝis, ni paroladis kune en la ĉambro de Lupo apud la kameno. Kelkfoje la maljunulo havis gaston el la urbo, aŭ el la regiono. Tiokaze ni kuiris-bakis. Tiookaze ankaŭ la novicioj havis taskon. La maljunulo hakis lignon, purigis la karoton, rotaciigis ls rostostangon. Post vespermanĝo al la gastoj mi legis legendojn de la sanktuloj ĉe la kandellumo kaj poste ni kantis psalmojn. Pastro Gad sole kantis ekleziajn kantojn kun sia bela baritona voĉo. Poste la maljuna episkopo rakontis historiojn pri siaj travivaĵoj angla-landaj aŭ aliuloj diris anekdotojn.

En tiu bona bonstato mi estis malĝoja. Vintro estis kiam mi povis forlasi mian liton, ĉar mia forto malrapide revenis. Mia genuo jam resaniĝis, sed ne bone moviĝis. Ili certe estus lasantaj min foriri, se mi petus, siel kiel mi rajdu kun malbona genuo? Se mi havus bonajn genuojn, kiel mi kuraĝu trairi tiun teritorion, kie tiom multaj lupgregoj vivas. Kvazaŭ lupokongreso estus tie kaj ĉiuj lupoj estus tien kolektiĝintaj. Flugantaj rabobestoj: agloj, korvoj, kornikoj flugadis tie en la aero. Oni povis aŭdi nur grakojn.

Oni rakontis, ke komence Lupo volis entombigi ĉiujn mortintojn. Proksimume kvincent homoj iris al la batalejo por enterigi la mortintojn, sed sekvatage revenis kapskuante kaj dirante:

– Tie estas pli ol centmil mortintoj.

Benata estas Dio, kiu kreis la lupon, hienon, korvon kaj la venton!

Mi ne ekireblis en mondon de la rabobestoj. Mia sandalo same ne taŭgis. Mi laboris, por ne pensadi. Sed vespere mi ne kapablis ekdormi, kvankam mi estis laca. Kio okazas hejme? Ho, nur mi ne povis hejmeniri! Kelkfoje min atingis la hejmsopiro per tiom granda forto, ke mi volis ekiri hejmen nudkape, perpiede.

La episkopo demandadis min pri kaŭzo de mia malĝojo: Ĉu estas malmulta la manĝaĵo?

– Ĉu estus bezonata nova vestaĵo? – Li diris, ke helpos.

Unue mi silentis, poste tamen mi rakontis al li mian rilaton estanta pri Emeke. Li senvorte aŭskultis min kaj poste kapbalancis:

– Tio estas stranga, ke vi, kiu estas klera saĝa homo, estiĝis sklavo de iu malsaĝa virino. Ja ankaŭ mi estis juna, mi faris malsaĝajn aferojn. Mi grimpis sur muron, transnaĝis riveron, en malvarma vetero mi staradis ĉe fenestro malantaŭ kio la feino trankvile dormis, sed mian vivon mi ne estus doninta al ŝi kiel nomtagan donacon.

– Mi kredas vin – mi suspiris – sed tiu fraŭlino ne estis Emeke. Emeke estas nur unu.

– Vi devas same transigi vin tra tio kiel oni transigas la dentelkreskado. Ne zorgu pri ŝi, – li konsolis min – ŝi certe jam vintre edziniĝos al iu kaj kiam vi atingos hejmen, tiam jam ŝi certe mamsuĉigos sian bebon.

Ho se nur tion li ne estus dirinta! Kvazaŭ tigro disŝirus min kaj mordadus mian koron. Mi sidis antaŭ la kameno sur renversita panpastujo, terenfalinte mi ekploris kaj malbenis tiun horon, kiam la morto foriĝis de mi.

La maljuna episkopo ektimis. Li akvumis miajn tempiojn per sanktigita akvo, poste prenis mian kapon en sian sinon, karesis tiun, kvazaŭ li estus mia panjo.

– Vi estas kompatinda knabo – li kompatis min – vi havas grandan malĝojon kaj ĝi estas senmatura. Vidu! Mi estis edzinon havanta homo kaj ses jarojn ni vivis en feliĉa geedza vivo. Ni ĉiam preĝis kaj unufoje mi diris al mia edzino: pli bona estus kaj plaĉus al Dio, se mi estus pastro kaj vi estus monaĥino. Ni disiĝis unu de alia kaj mi estas episkopo kaj ŝi monaĥino. Kontraŭe ni ĉiam pensas unu al alia kuname, bonvole.

Ĉiuj malĝojoj similas al veziko, se ĝi krevas. Pro tiu sankta historio mi ekridis.

 

54.

La neĝo degelis. La pesto aperis. Ĉiutage estis kvin – dek mortintoj, pli poste jam estis tridek.

Dum Pasko la episkopo konsekris min por helpi lin dum laboroj de la konfesado kaj entombigo. Mi rezignacias je estiĝi pastro. Kial mi iru reen? – mi pensis – ja vane mi soldatservis se detranĉitan kapon ne povis porti en la tendaron. Mi ne havis atestanton, kiu povas pruvi miajn agojn, miajn kondutojn. Povas esti, ke Ĉat liberigos min, se la kornikoj ne manĝas lin sur la batalejo. Sed mi ne ricevos havaĵon, rangon, dignon, kiuj rajtigus min por svatiĝi kaj peti manon de fraŭlino Emeke. Tie mi estus superflua homo, sed ĉi tie ĉiuj kisas mian manon. Mi estas sinjoro, mia vivo estas trankvila kaj silenta. Povas esti, ke mi estos episkopo, ja ĉi tie mi estas la plej klerita homo.

Sed la pesto ... !

Kiam estis jam pli ol po dudek mortintoj ĉiutage, tiam ni ne plenumis la lastan sanktoleadon, ĉar ni ne havis tempon. Ni – tri pastroj – entombigis la mortintojn, ĉar aliaj pastroj mortis. Kiu ne mortis, tiu iris al la loĝantaro vivanta inter la montoj.

Proksimume mil homoj rifuĝis inter la montojn pro la alveno de Atilo. La episkopo dungis kuiriston kaj servistaron sed tamen ne estis kapabla tute plenumi nian tasko.

En majo jam ni havis po kvindek mortintojn ĉiutage. En multaj domoj la tuta familio mortis. Estis strato kie nur du loĝantoj restis vivantaj. Sed en Junio malpliiĝis iomete forto de la pesto. Ankaŭ la psalmon kantantan homon forportis la pesto. La episkopo kaj mi restis vivantaj.

Oni portis la mortintojn antaŭ la preĝejon, kie ni donis al ili ĝeneralan senpekigon. La entombigon ni faris en ĉiu dua horo. En julio iutage burĝo mortis. La episkopo ĝoje informis min, ke tiu riĉulo heredigis al mi sian havaĵon.

– Ĉu al mi?

– Jes. Estu benita nomo de Dio. Vi povos fari multan bonon per tiu havaĵo.

Sekvavespere ni rigardis la heredaĵon: bela etaĝa domo, tri ĉevaloj, multe da belaj bildoj, elstaraj armiloj, mebloj kaj sepcent dek oraj moneroj.

La monon mi tradonis al la episkopo por meti en keston de la gemalriĉuloj. La domon kaj en ĝi la aĵojn mi konfidis al la juĝisto de la urbo por gardi tiujn ĝis la peston forportos la diablo. Poste ni vendos tiujn kaj ties koston ni donos al la gemalriĉuloj.

Ekvidante la tri ĉevalojn mi jam nenion diris. En mia brusto moviĝis io, kiel ekmovas sin la tomboŝtono de malsupro.

Vespere kiam la episkopo jam dormis, mi vizitis la domon de la urba juĝisto kaj frapetis ĉe ties fenestro:

– Ellitiĝu, mia sinjoro kaj bonvolu porti ŝlosilon de mia domo.

Li portante noktan vestaĵon venis nudkape, nudpiede kaj kriis timeme:

– Kio okazis?

– Ĉi-nokte mi devas iri al Parizo. La sinjoro episkopo petis de tie pastrojn, sed la pastroj ne venis. Mi portos baldaŭe pastrojn. Morgaŭ posttagmeze mi estos ĉi-hejme.

Enirante la ĉambron mi elelektis glavon, lancon, pafarkon kun sagoj kaj sakon. Mi surmetis malhelĉerizkoloran veluran vestaĵon kaj festajn ŝaruojn2 – surrimeneblajn ĝis genuoj – kun oraj spronoj sur la kalkanumoj. La spronoj kiel metalaj pikiloj estas uzataj por antaŭenpeli la ĉevalon. Ilia ekhavo atingis mian plej grandan kontentecon, ja ĉiuj rajdantoj konas ties gravecon. Mi elektis la plej bonan ĉevalon kaj adiaŭis. La juĝisto ne miris pro mia apero, ja la regiono plenplenis de lupoj.

Ek, blankŝutita flava ĉevalo al oriento!

 

55.

Estis aŭtuno, la arbfolioj flaviĝis. Post multaj aventuroj dum unu vespera krepusko mi atingis bordon de Danubo.

Mi klarionadas. Baldaŭe mi ekvidas proksimiĝi la pramon. Sur ĝi dika blankbarba Huno staras. Sed la pramo ankoraŭ ne atingas la bordon kaj jam la maljunulo suprentiras sian pafarkon.

– Kiu vi estas kaj kion vi volas?

– Mi estas Huno, kiel vi – mi respondis – kaj mi veturas hejmen.

– Kial vi venis hejmen?

– Tio estas mia afero. Via devo estas transporti min.

– Tion vi nur pensas, sed ne tiel estas!Ĉu vi ne scias, ke mi rajtas mortpafi vin?

– Kial vi mortpafus?

– Ĉar vi estas fifuĝanto!

– Ĉu fuĝanto? Videblas, ke ni ne komprenas unu la alian. Mi venas el teritorio de la Katalaŭnoj, el la pasintjara batalo.

Li nur streĉis la okulojn.

– Ĉu vi partoprenis ne la militiron Romian?

– Ne. Ĉu la armeo tie estas nun?

-Tie.

Nun mia vizaĝo plilongiĝis pro miro. La Huno remis al mi, rigardis mian vestaĵon kaj vizaĝon.

– Mi transportas vin, – li diris – sed la respondeco estas via.

– Kial?

– Ĉar vi povas enveni, sed se vi volus reiri...

Mi ne kontraŭdiris al li. Mi estus pluiranta, sed mia ĉevalo estis laca. Mi devis kvartiri ĉe la pramistoj. Dum la vespermanĝo ni interamikiĝis, ĉar mi rakontis al ili pri la batalo, sed kompreneble ankaŭ mi demandadis lin:

– Kiam ekiris Atilo al Italio?

– Tuj post la hejmenalveno. Li ripozis nur kelkajn semajnojn kaj manĝigis la ĉevalojn.

– Kiam la granda vintra frosto pasis, li tuj ekiris.

– Kio okazis pri Ĉat? Ĉu li vivas?

– Li vivas.

– Ĉu lia familio?

Pri lia familio ili sciis nenion. La pramistoj kaj la limgardistoj estas ĉefe Ugroj. Estas inter ili ankaŭ invalidaj Hunoj. Ilia okupiĝo estas fiŝado, ĉasado. Al ĉiuj cent paŝoj estas kankabanoj. En landon de Hunoj spionoj ne kapablas eniĝi.

Sekvatage mi ekiris frumatene. Jam ĉevespere mi ekvidis la turojn de lignopalacoj de Atilo. Mi ne povas prikribi kiajn malklarajn sentojn mi havis. Mia koro estis foje kiel feliĉe fluganta birdo, alifoje ĝi senkuraĝiĝis pro maltrankvila penso. Ĉu Emeke ankoraŭ nun estas fraŭlino? Kiel ŝi akceptos min, ekvidonte min? Se mi devus iri perpiede, mi devus halti denove pro mia forta korbatado. En la rivero Tiso (Tibisko) mi lavis min, trinkigis mian ĉevalon. Post la skupurigo de mia vestaĵon mi enrajdis en la urbon. Ĝi estis silenta, senhoma nun. Nur sinjorinoj kaj infanoj vagadis nenifarante tie. Tamen antaŭ la reĝa palaco mi vidas kelkajn armilajn rajdantojn. Tiuj estas la gardistaro de la reĝaj sinjorinoj: paralizitaj batalantoj, maljunaj publikanoj, hejme restintaj malsanaj Hunaj korpgardistoj kaj servistaro de Atilo.

Mi angore rajdas tra la pordego. La servistoj, sklavoj mirrigardas min, sed tiom malvarme, kvazaŭ mi povus esti fremdulo.

– Bonan vesperon, Uzura!

Pro surprizo Uzura faligis la lancon.

– Sinjoro de ĉieloj! – Balbutas li. – Ĉu vi estas Zeta?

– Jes, mi!

Uzura enkrias la domon:

– Zeta alvenis!

Li esprimas ĝojon kvazaŭ mi estus lia filo. La servistoj, sklavoj kuregas el la domo. Je kiam mi deĉevaliĝas knabino jam brakumas mian kolon kaj kisas min:

– Zeta! Zeta!

Mi rigardas kaj pensadas kiu ŝi povas esti? Mi divenas, ho, ŝi estas Ĝiĝia. Mi apenaŭ ekkonas ŝin, ja ŝi tutkreskiĝis. Ankaŭ la aliaj brakumadas min volonte. Ili karesadas min, glatumas mian vestaĵon. Samtempe ankaŭ sesope demandas: de kie mi venis? Ili akompanas al sinjorino Ĉat kaj al ŝia patro; la maljuna Barakonj. Ambaŭ infanoj kuregas al mi kaj mi petas permeson por kisi iliajn manojn. Nur la fraŭlinon mi vidis nenie. Mi pensis malbonon, nur balbutante respondis al sinjorino Ĉat kaj al Barakonj. Fine mi demandis:

– Ĉu ĉiuj sanaj estas?

– Ĉiuj.

– Ankaŭ la fraŭlino?

– Ankaŭ ŝi.

– Ĉu la fraŭlino ne estas malsana?

– Ne. Kial estus ŝi malsana? Ŝi iris por ĉasadi kun reĝedzino Rika. Morgaŭ la Granda sinjorino certe vokigos vin, ĉar ŝi priploris vin kiam Ĉat diris, ke vi mortis pro pesto. Mi plitrankviliĝis. Se Emeke estus edzino de iu, tiam sinjorino Ĉat ne estus respondinta, ke Emeke iris ĉasadi. Do, male la respondo estus, ke ŝi estas edzino de iu.

– Ĉu mia nobela sinjoro Ĉat ne suferis damaĝon en la batalo? Mi pensis, ke li mortis.

– Li ne mortis. – Respondis sinjorino Ĉat.

– Ĉu li longtempe restos malproksime? Ĉu ne estus bona, se mi irus post li?

– Ne, ja nun estas aŭtuno kaj baldaŭe li venos hejmen.

– Ĉu li parolis pri mia heroeco?

– Ne. Li tion diris, ke tuj batalkomence vi malaperis kaj ekde tiam li ne vidis vin.

Mi iĝis malĝoja. Do, mi restas sklavo. Mi estus povinta esti episkopo, sed estos ĉevalpurigisto, ŝarupurigisto, dupieda hundo. Mi petis unu tagan ripozon. Tiuvespere en la kuirejo de la domo granda festo estis. La sklavoj kaj la servistaro kunkolektiĝis por aŭdi miajn rakontojn.

Sinjorino Raba bakis rostaĵon kaj vinon metis sur la tablon. Ŝi sidigis min en ŝian favoratan seĝon kaj nomis min: mia kara filo. Oni sidigis Ĝiĝian apud min.

Tio ne plaĉis al mi. Mi estis plie kolera, ĉar ŝi sin vestis en festan robon kaj donis al mi bukedon da asteroj[92] entasigitan.

Do, mi rakontis al ili ĉion, kio okazis pri mi en la batalo kaj mian saviĝon. Mi montris al ili miajn surkapajn kaj genuajn vundojn. Ili mirrigardis min.

– Nu – diris servistino Perla – ne vane preĝis por vi Ĝiĝia.

Mi tiris ŝultron.

– Kial ŝi preĝis? Kio mi estas al ŝi? Kio estas ŝi al mi? Tamen mi dankas ŝin. Mi ne komprenas vin Ĝiĝia. Kvankam bona estas, ke vi interesiĝas pri mia sorto, sed kiam mi alvenis, vi ne estus devinta tiel salti al mia brusto kvazaŭ ni estus... Alian fojon ne faru ian similan, ĉar oni povas miskompreni. Vi estas jam plenkreskulino, do gardu vian bonan famon.

Ĝiĝia paliĝis.

Mi, kavazaŭ mi ne estus rimarkinta ŝin, demandis:

– Ĉu mia nigra kokino: Nigra diablo vivas ankoraŭ?

La servistoj ridetante rigardis al Uzura. Uzura ruĝiĝis, kaj gratis la kapon.

– Nu, kio okazis?

– Do, diris sinjorino Raba – Uzura oferis ĝin je via memoro. Kiam li aŭdis, ke vi mortis, ĝi estiĝis mortbatita kaj bruligita por esti via kokino ankaŭ transmonde.

 

56.

Dum la sekvataga antaŭtagmezo la reĝedzino vere vokigis min. La bonaj sklavkunuloj konkurante purigis miajn katalaŭnajn vestaĵojn. La rimenojn ili flavigis, la veluron brosis. La orbutonojn ili frotpoluris. La ŝiraĵojn ili kunkudris. Nome ili helpis mian antaŭpreparadon. Je mia vekiĝo ili jam portis miajn purajn vestaĵojn.

Mia sinjorino faris sian plejon: ŝi donis al mi belan larĝan kolumon el tol-teksaĵo. Kiam ankaŭ ĝin mi ligis sur min, en la domo ĝeneraliĝis la opinio, ke iu nekonante min povas kredi vidi migrantan reĝidon.

La bela vestaĵo ĉiam plaĉis al mi. Ĉi unusola virina trajto neforigebla restis. Mi havis ĉiam blankajn vestaĵojn memlavitajn, bonodorajn herbojn. Sed mi estis neniam pli fiera, kiam post la longa foresto mi unue aperis antaŭ fraŭlino Emeke.

Tamen iom mi maltrankviliĝis: ŝanĝiĝis mia vizaĝo, ja mi ekhavis tufan nigran barbon ĉiam hirtan. Laŭ la servistaro, barbe mi aspektas pli bele, sed kiel opinios pri mi Emeke? Mi tordis miajn lipharojn en pintojn per vakso[93], la hararon mi ne nodas hune, ja mi estas sklavo. Mia hararo rekta pozicie falas al ŝultroj.

Do, mi paŝis en ĉambron de la palaco. Peltĉapon mi prenis en mia mano, ĉe mia flanko glavo pendis, spronoj brilis sur la ŝuoj, mi estis portanta ruĝan pantalonon kaj grioto-koloran veluran dolmanon, surŝultre tolan teksaĵkolumon. De mia ŝultro pendis eburklariono longa je du spanoj ĉe fino de arĝentĉeno. Vere mi ne estus ŝanĝinta vestaĵon kun multaj hirtaj reĝidoj. Kiam iu servisto flankentiris la kurtenon de la enirejo, tiam en la ĉambregon mi same enpaŝis kiel iu reĝido. Ĉirkaŭrigardante mi vidis proksimume dudek virinojn, inter ili Emeke en ruĝflora blanka robo, ŝia hararo plektita al unu plektaĵo malantaŭe, samtiel, kiel plu frue. Ili almezuris vestaĵon blankan bluan al kanab-blonda harara virino.

Ili preskaŭ ektremis pro la surprizo ekvidante min. Mi klinis min kaj surgenuiĝinte atendis alparolon de la reĝedzino.

– Sankta Dio! – Diris la reĝedzino kaj kunfrapis la manojn. Ĉu vi estas Zeta? Vi ektimegas nin!

– Mi petas pardonon Moŝta Sinjorino, mi ne havas alian vestaĵon ol ĉi tion en kio mi alvenis antaŭ nelonge. Sed ankaŭ ĉimaniere vestite mi estas humila kaj servema pri vi, kion bonvolu rekoni malgraŭ mia ĉi tiu timiga vestaĵo.

– Venu pli proksimen! Fraŭlinoj, rigardu, ĉi tiu fraŭlo estiĝis plaĉaspekta bravulo! Zeta, rakontu al mi multe. Ĉion! Tiu famo venis, ke vi mortis. Mi priploris vin.

– Dankon al Vi, Moŝta Sinjorino, – mi komplementis emociiĝante – tiam en miaj malfacilaj horoj, se mi estus sciinta pri tio mi certe estus konsoliĝinta.

– Diru ĉion! Kie vi estis? Kie vi vivis? Kial vi ne venis hejmen pasintaŭtune?

Ŝi sidis sur la randon de la kanapo kaj de tie rigardis min. Ankaŭ la aliaj rigardis min. La blankhaŭta fremda fraŭlino sidis al ŝiaj piedoj kaj malvarme rigardis min. Emeke sidiĝis sur broditan kusenon kaj apogis sin al la kanapo. Povas esti, ke ankaŭ ŝi ridetis. Mi ne kuraĝis por rigardi ŝin. Sed mi sentis, ke ili admiras min. Mi ne kutimas esti kortuŝita, min ne ĝenas rigardo de la homoj, sed ĉar mi rimarkis, ke Emeke atentas min, mi apenaŭ kapablis ekparoli. Mi nur staris antaŭ ili kaj ne sciis kie mi komencu la rakonton, ja multe okazis pri mi...

– Moŝta Sinjorino – mi komencis fine – mi ne scias kio interesas vin el la okazintaĵoj, kiuj okazis pri mi, aŭ kies atestanto mi estis...

– Ĉio interesas min. Portu al li seĝon, aŭ li povas eksidi sur la tapiŝon. Ja en tiu ĉi vestaĵo vi estas tiom festa kvazaŭ vi ŝatus diri novjaran saluton. Ĵetu la peltĉapon en la angulon kaj ne estu tro festa.

Do, mi sidiĝis inter ilin sur malaltan kusenon. Mi demetis la peltĉapon kaj ĉar ĉiu ridetis, ĉesis mia korpremo. Mi sciis, ke mi estas inter infanoj, ja la virinoj se ili ridetas ĉiam estas dekjaraj infanoj. Nur rigardo de Emeke estis kara.

– Moŝta Sinjorino – mi diris – se mi volas rakonti mian tutan historion, eble ĝi estos longa kaj enua. Mi nun fartas, kvazaŭ mi estus super la nuboj. Kie mi komencu?

– Tie, kiam de la urbofino vi ekiris. Poste diru la veturadon, batalon kaj viajn suferojn.

Iu petolokula huna virino aldiris:

– Pri tiu historio rakontu plej detale, pri kiu vi ne volas paroli.

Ili ridis. Nur la blankhaŭta fremda fraŭlino restis serioza kaj miranta. Pli malfrue mi eksciis, ke tiu petola virino estas reĝedzino Eĉka. La blonda virino ankoraŭ ne konanta la hunan lingvon estas germana virino, ŝia nomo estas Ildikó.

Nu mi komencas rakonti de tie, kiel Vi, Mia Moŝta Sinjorino ordonis.

– Estis aŭroro, kiam ni surĉevaliĝis rande de la urbo. La ĉefpastro benis nin. Ni estis malĝojaj. Neniu sciis, ĉu ni revenos, aŭ ni ekiros en landon de la animoj. Ankaŭ la reĝo estis malĝoja, ankaŭ li larmis.

– Vi trompiĝis, – ridetis grandsinjorino Rika – la reĝo ĉiam aspektas malgaje, sed li ploras senlarme.

– Povas esti – mi respondis kun estimo klinante min – ja mi verŝis larmojn kaj pro tio mi vidis ĉiujn same larmokula.

Mi sentis sur mi ripozi la ne palpebrumantan rigardon de Emeke. Kaj ŝi kaj Atilo povas tiel rigardi, ke la homo ne scieblas, kiujn ili pensas.

– Dumvoje nenio eksterordinara okazis. Ni marŝis en la rivervalo de Danubo ĝis printempo. La armeoj marŝis antaŭ ni, detruis la romiajn urbojn. Unue ili detruis Panonion poste ĉiujn lokojn apuddanubajn. La unua grava evento okazis, kiam ni marŝis tra iu marĉo. Kiam ni rajdis tie en la koto ĝisgenuoj atinganta inter la kanoj, subite el la kanaro antaŭenkuris maldika ĉifona maljunulino havanta ruĝrandajn okulojn. Baldaŭ ŝi saltis al la reĝo, prenis bridon de ĉevalo de Atilo kaj germane hurlis: „Reen, Atilo, reen!” La korpgardistoj detiregis kaj forpuŝadis ŝin de la reĝo. Poste ŝi malaperis en la marĉo inter la kanoj.

Ĉiuj paliĝis kune kun Emeke. Mi daŭrigas:

– Poste ankaŭ aliaj malbonaŭguraj okazintaĵoj sekvis. Sur iu roko ermito staris kaj kiam la reĝo atingis la rokon, tiam la ermito levis brakojn kaj kriis:

Mi scias kiu kaj kio vi estas! Vi estas la martelego de la mondo! La Tero skuadas kien vi paŝas, kaj la steloj defalas, kie vi blovas vian klarionon. Sed sciiĝu pri tio, kiel Dio ellasis vin al ĉi tiu mondo, tiel Li ankaŭ revokos Vin!”

– Kiom stultaj estas la aŭguristoj ĉie! – Diris la reĝedzino serioze. – Ili profetis al Atilo aron da malfeliĉaĵoj. Kio okazis poste?

– Mi ne scias, Moŝta Sinjorino, ja mi restis sur la batalejo.

– Tio okazis, ke je fino de aŭtuno li hejmenalvenis sane, riĉiĝinte. Li portis multe da ostaĝoj: ankaŭ reĝidojn, reĝidinojn por, ke la loĝantoj de la okcidentaj nacioj restu liaj fideluloj. Vidu ĉi tiun belan fraŭlinon! (Ŝi montris al Ildiko.) Ankaŭ ŝin li portis de okcidento. Ŝi estas reĝidino kaj tre kara.

Ŝi trabrakumis kaj kisis fraŭlinon Ildiko. Poste mi rakontis pri la batalo. Kiam mi pridiris, ke Atilo nudkape batalis antaŭ sia armeo, tiam la okuloj de la virinoj brilis. Dume mi rigardis al Emeke, kies vizaĝo ne ŝanĝiĝis. Ŝi rigardis min ruĝetiĝinte kun brilegantaj okuloj. Vidiĝis sur ŝi, ke de mia rakonto ŝi estis emociita.

Mi pensis, ke ĉi tiu momento konvenas por paroli pri miaj heroaj agoj, sed la kurteno flankentiriĝis kaj servisto anoncis pri alveno de delegito de la reĝo. Ili restariĝis.

– Ĉu funebrofamo? – demandis la reĝedzino.

– Ne, Sinjorino, li portis bonajn famojn.

– Lasu por enveni tiun, krome voku la ekonomian oficiron.

Ŝi plitrankviliĝis.

Bravulo Igar la sendito, polvkovrite paŝis en la ĉambron kaj surgenuiĝinte prezentis leteron de Atilo.

– Kian famon vi portis? – demandis la reĝedzino – Ĉu vi estis en Romo?

– Ne, granda sinjorino – respondis Igar – Romo venis al ni.

– Mi ne komprenas.

– La papo de Romo, la plej granda sinjoro de la kristana mondo festan vestaĵon portante venis antaŭ nin. Tiu surgenuiĝis al piedoj de la reĝo kaj petpetegis por indulgi la urbon.

(Atilo antaŭ muroj de Romo – Murpentraĵo de Rafaelo en la Vatikano.
Bildodeveno de: http://mek.oszk.hu/00800/00893/html/doc/c400122.htm)

– Kio okazis poste?

– Ni venas hejmen.

Sinjorino Rika ekskuadis.

– Kial li indulgis la urbon? Kial li ne okupis la tronon de la imperio?

Ŝiaj okuloj ĵetis fajrerojn. Ŝia staturo plilongiĝis. Ho, kiome ŝanĝiĝis ĉi tiu sinjorino, i estis vera reĝedzino. Tiam mi komprenis, ke Atilo hardas sian animon de ŝi. Poste ŝi rigardis la teron kaj enue demandis:

– Ĉu neniu kontraŭadis?

– Ne, Sinjorino. Kiu kuraĝus por kontraŭadi?

– Ĉu Aecjo?

– Aecjo disvastigas tiun famon hejme, ke ĉe Katalaŭno li venkis.

– Mi scias jam pri tio. Kie li estas tamen?

– Ni ne scias. „La granda venkanto” nenie videblas. Sed la venkito subigas la plej grandan urbon de la mondo kaj tiu estos humila imposton paganto.

– Ĉu batalo tute ne estis?

– Ne, Sinjorino. Kiam ni okupis Akvilejon, tiam tuta Italio submetiĝis al ni. Ni portas hejmen miloble mil ĉarojn da trezoroj: silkoj, veluroj, ujoj, bildoj, oroj, arĝentoj kaj junaj sklavoj.

– Ĉu la pesto?

Same ekzistas kiel pasintjare. Laŭ mi la reĝo ĝuste pro la pesto ne iris en urbon Romo.

– Ĉu li ne estas malsana?

– Ne, dank’al Dio.

– Diru – demandis reĝedzino Eĉka – kia homo estas la papo?

– Tiu estas kaduka, maldika homo – ridetis la delegito – timema estas kaj lia nazo estas sulka.

La ekonoma funkciulo alvenis. Rika, Eĉka kaj la funkciulo iris en la alian ĉambron por legi la leteron. Ni estis dum tio en silento. Mi rigardis al Emeke, se neniu atentis min. Se iu rigardis min, mi rigardis al Igar. Emeke demandis Igaron:

– Ĉu mia patro estas sana?

– Jes, fraŭlino.

– Ĉu ankaŭ al ni vi portis mesaĝon?

– Nur parolan mesaĝon.

– Ĉu vi povas diri al mi?

– Sinjoro Ĉat mesaĝis, ke li estas sana kaj al la sinjoretoj oni ne donu senmaturajn fruktojn.

Emeke sidis sur la kanapo kaj brakumis kolon de Ildiko.

– Ĉu belas ĉi tiu fraŭlino, Zeta? Ĉu vi vidis pli belan fraŭlinon, ol ŝi?

– Mi vidis, mia fraŭlino.

– Kie?

– Sur bordo de Tiso, mia fraŭlino. Tie mi vidis ŝin ĉevaldorse, portanta kolombkoloran vestaĵon kovratan de vualo.

Okuloj de Emeke estiĝis scivolaj, sed ŝi tamen restis indiferenta.

– Vi estas bela – ŝi diris kare al Ildiko. – Vi estas bela. Ĉu vi komprenas?

Ildiko ekridetis kaj jesis kapbalancante.

– Mi komprenas: mi estas bela.

Ili ridis.

 

57.

Denove mi estis en ĉambro de sinjorino Raba. Ŝi ne lasis, ke mi loĝu alie. Plie ŝi transoĝiĝis en pli malgrandan kameron.

Mi petis la maljunan ĉionfaranton, ke hodiaŭ ne donu al mi laboron. Post tagmanĝo mi ipozis en mia ĉambron. Tie estis agrabla malvarmeto. Sur la muro estis kiel ornamo velkinta krono, kiun Emeke havis dum iu festo. Aliloke la gladitaj amelodoraj jupoj de la kuiristino pendis. Ankoraŭ mi ne ekdormis, kiam aŭdis la malfermon de la pordo. Poste mi rimarkis Ĝiĝian timeme rigardi al mi.

– Ĉu vi dormas?

– Ne. Kion vi volas, Ĝiĝia?

Ŝi estis pala kaj iom serioza. Ŝi enpaŝis kaj staris antaŭ mi kiel la lernantino antaŭ la instruisto. Iom granda estas ĉi tiu knabino, ja ŝi estiĝis junulino. – Mi pensis. – Antaŭ la batalo ŝi estis infano kaj nun estas senedza plenkreskulino matura por edziniĝi. Ŝi estas altstatura kaj havas mamojn. La servistoj petole nomas ŝin „Fraŭlino!” Povas esti, ke tial, ĉar ŝi portas vestaĵojn de Emeke. Tio afliktis min.

– Mi ŝatus paroli kun vi. – Ŝi diris maltrankvile.

Ŝi staris apud la pordo timide, ke mi forpelos ŝin el la ĉambro. Mi montris al la ajloseĝo, ke ŝi sidiĝu sur tion.

Ŝi sidiĝis.

– Mi ŝatus scii nur tion, kion mi pekis kontraŭ vi pro kio vi ofendis min? Kial vi malamas min?

– Ĉu mi?

– Vi hontigis min hieraŭ antaŭ dudek homoj. Mi tion kredis, ke preskaŭ brulas miajvango pro la honto. Kial? (Ŝi ekploris.)

– Vi hontigis vin mem. Stranga, ke vi prirespondigas min kiel iu juĝisto.

– Mi ne prirespondigas vin, Zeta, nur humila demando estis. Kion mi faris malbone, ĉar mi volas korekti mian eraron.

Mi surpriziĝis pro ŝia saĝa parolo.

– Mi tre ĝojas, ke vi estas bonkapabla. Ni almenaŭ povas klarigi nian aferon. Kvankam mi ĝojegis pro via tre karmaniera akcepto kiam mi hejmenalvenis, sed ĉio havas limon. Kio okazus, se ankaŭ mi trabrakumus kaj kisus reĝon Atilo post lia alveno?

– Vi ne estas Atilo kaj mi sentas vin... kvazaŭ vi estus mia frato.

– Mi dankas al vi, sed aliuloj ne scieblas pri via kielsento kaj ĉar oni povus misklarigi. Ĉi iu estus malbona kaj al vi kaj al mi.

Sian vizaĝon ŝi kovris permane. Mi vidis, ke ŝi ploras.

– Mi ne volis malĝojigi vin, Ĝiĝia. Kial vi parolas pri gefrataj sentoj? Ni estas sklavoj. Ni havas malĝojan sorton. Diru plie: kiel vi vivis dummia foresto? Kion diris mia mastro post lia hejmenalveno?

Ĝiĝia forviŝis la larmojn kun sia antaŭtuko.

– Li tion diris, ke batalkomence li vidis vin lastfoje.

– Ĉu li ne parolis pri miaj heroaj agoj?

– Ne. Nur tion li diris, ke vi estis vidita inter la vunditoj, sed vi ne vundita estis sed pesta.

– Ĉu Ĉat opiniis min mortinta?

– Jes.

– Ĉu li kompatis min?

– Jes.

– Kiel li kompatis min?

– Li diris, ke li preferis vian buŝon al manoj de aliuloj kaj vi estis lerta junulo. Al lia nova ŝildo la ornamaĵon li volis desegnigi de vi.

– Ĉu lia edzino same kompatis min?

– Ankaŭ ŝi.

– Kiel? Kion ŝi diris?

– Ŝi diris, malsaĝeco estas forporti tian sklavon el la domo. Neniu scias sambele klini sin, saluti, paroli. Tiu malliberulo same estas ornamo de la domo, kiel la silka drapiraĵo. Ŝi riproĉis sian edzon pro via perdo.

– Kion diris la fraŭlino? – Demandis mi oscedante. (Kiom bone sukcesis tiu oscedo!)

– Nenion.

– Ĉu ŝi ne kompatis? Sed jes.

– Ĉu ŝi kompatis?

– Jes.

– Kiel ŝi kompatis? Kion ŝi diris?

– Ŝi diris: „Povas esti, ke al li pli bone estas ĉi tiel.”

– Nun longaj minutoj pasis senvorte kaj dume mi forgesis pri Ĝiĝia. Pro vortoj de Ĝiĝia mi ekscititĝis.

– Ĉu vi ne demandas alian? Ĉu pri mi vi ne demandas?

En la silento mi preskaŭ aŭdis baton de ŝia koro.

– Ne. – Respondis mi okulfermante. – Iru por fari viajn aferojn.

 

58.

Fruvespere Emeke hejmenalvenis. Ŝi rajdis tiutempe sur palflava ĉevalo. Ĝi estis kara kaj milda besto paŝtadante ĉiam ĉirkaŭ la domo kaj se iu vokis ĝin, tuj kuris al la vokinto kiel hundo.

Mi sciis, ke la fraŭlino diros al sia patrino kion mi rakontis ĉe la reĝedzino kaj vokos min post vespermanĝo. Ĉu ŝi vokos min eble nur pro tio, ĉar ŝi volas paroli kun mi?

Antaŭ la pordo estis du tamarikarboj, kies folioj ruĝiĝis. Povas esti, ke Ĉat portis ilin el Italio al sia edzino. Sub tiu mi kutimis sidadi atentante mian mastron. Ankaŭ tiuvespere mi sidis tie por iri tuj, se ili vokigas min. Mi ne volis malfrui. Mi ne trompiĝis. Ili ne finis la vespermanĝon kaj Ĝiĝia kriis el la etaĝa fenestro:

– Zeta! Ĉu iu ne vidis Zetan? Diru al li por veni supren!

Ili ĉiuj sidis ĉe la tablo. Apud la du infanoj sidis iu fraŭlino, kiun mi ne konis. La vizaĝo de la maljuna avo similis al la ruĝa drapo pro la vino.

– Zeta! – admonis min sinjorino Ĉat. – Ĉu vi rakontas nur al la reĝedzino?

– Ho, ve! Mia sinjorino – mi ekskuzis min – se vi ne ordonas por rakonti, mi ne rajtas paroli. La nomo de la sklavo estas: Silentu!”

– Vi estas eksterordinara sklavo. Via nomo estas: „Parolu!”

– Mi dankas! Mi parolos ĝoje, se vi deziras tion. Sed la rakonto nur pri la batalo bezonus unu semajnon. Plie mi rakontos nur agojn de mia mastro, sed dum unu vespero certre ne atingos finon la historio.

– Ĉu vi vidis mian edzon dum la batalo?

– Mi vidis lin. Li mem estis la tempesto en homa figuro.

– Sed li ne vidis vin, ĉar vi malaperis de antaŭ liaj okuloj.

La mastro ne devas vidi sian sklavon, sed la sklavo devas vidi sian mastron. La sklavo devas esti apud la mastro. Mi batalis apud mia mastro.

Kaj kiam mi rakontis agojn de Ĉat, tiam malĝoje pensis pri tio, ke ĉe la reĝedzino mi povis sidiĝi kaj ĉi tie mi devis stari. Sed mia genuo ege doloris, kiu estis vundita. Kaj ankaŭ nun, kiam estas ŝanĝo de vetero, mi sentas la batalejon de Katalaŭno.

Tiuvespere mi rakontis nur pri Ĉat. Sinjorino Ĉat ekscitite aŭskultis min. Ambaŭ infanoj gapis min. Kaj la maljuna Barakonj palpebrumis apud la vinkruĉo kaj levadis siajn grizajn brovojn.

– Nu – li alparolis foje – mi batalis en kvardekkvin bataloj kaj pli malmulte parolis, ol tiu ĉi bubaĉo pri ĉi tiu unu. Jam ĉiu estas heroo. Se li mortbatis unu lacan malamikon, diras, ke cent homojn mortbatis.

La infanoj kaj la maljuna avo jam estis dormemaj. Sed sinjorino Ĉat kaj Emeke ankoraŭ atendis miajn vortojn.

– Atendu iomete – diris sinjorino Ĉat – la infanojn ni enlitigos.

Ili portis la infanojn en la dormejon, sed iu infano, Dedeŝ volis reveni por aŭskulti miajn vortojn, sed ne estis permesita lia reveno. Ili entuziasmigis lin per la aŭaskultebleco de fabeloj pri la ruĝa urso kaj la fe-reĝido rakontita de Ĝiĝia.

Ankaŭ la maljuna avo ekdormis. Emeke kaj mi restis en la ĉambro. Ŝi rigardis min senvorte, la tri arĝentmeĉoj kraketis. Mi alparolis ŝin:

– Mia fraŭlino... Ĉu vi ne havas ion direndan?

– Se mia patrino envenas, tiam parolu pri Atilo. Certe li estis bela aperinte antaŭ la armeo en ora kasko! Ho, kiom bela povis esti tiu homo! Bela, kiel Dio surtere iranta.

Kaj ŝi rigardis antaŭ sin. Sinjorino Ĉat revenis. Mi parolis pri Atilo, ege detale. Ĉiujn scenojn mi tiel diris kvazaŭ mi parolus al pentristo.

Emeke kubutumis sur la tablon kaj entuziasme aŭskultis min. Ŝian vizaĝon pentris rozkolora la lumo de la meĉo. Ŝiaj brakoj similis al tiuj de la marmornimfoj.

 

59.

Post tri semajnoj ankaŭ Atilo alvenis. La urbo preparis sin por festo. El la arbaroj oni portis multcentojn da pin-branĉetoj kaj per tiuj ornamis la tendojn kaj la vojojn. La reĝedzinoj kaj siaj akompanantoj iris antaŭ lin tute ĝis la urborando. Antaŭo de la armeo: Jazigoj, Gotoj jam tagmeze alvenis. Ili fiere svingis siajn standardojn ŝiritajn per sagoj. Ili kondukis multe da malliberuloj. Kia malgaja vidaĵo! Junuloj, junulinoj, sinjorinoj, knabinoj. Ĉiuj estis brunaj, ĉifonaj kaj malgajaj. Hunoj kaj Gepidoj akompanis ilin.

Fruvespere stentora klariona kriado sciigis pri proksimiĝo de Atilo. Muziko de la fajfistoj jam de malproksimo aŭdeblis. Ĉiuj estis surstrate. La viroj svingadis peltĉapojn. La virinoj svingadis vualojn. La ĝojkrioj kaj muziko intermiksiĝis.

– Benon! Benon!

La reĝo manlevante salutis la sinjorinojn. Li kisis nur siajn infanojn. Poste la ordo ĉesis. Ĉiuj hunaj batalantoj trabrakumis sian edzinon. La infanoj triumfe portis antaŭen la arkojn, lancojn, ŝildojn de siaj patroj. De la vojo videblis, kiel oni kisadas eĉ ankaŭ la ĉevalojn, kaj rigardadis kelkloke la malliberulojn starigitajn en la kortojn, se pro iu kaŭzo permesita estis por servi tie.

Ankaŭ mi iris por akcepti mian mastron. Mi marŝis malantaŭ la familio Ĉat, je kiam mi devis survesti mian katalaŭnan vestaĵon sen la peltĉapo.

Ho, Ĉat gapegis ekvidante min. Li ne kredis al siaj okuloj vidi min tie.

– Kiel vi kuraĝis veni antaŭ min? – li kriis serĉe, – ja vi estas mortinto!

– Ho, ve! Bona mia sinjoro! – Mi komplimentis ĝentile – Ja ĉi tio pruvas mian fidelecon al Vi, ke ankaŭ kiel mortinto mi revenas je Via servo!

Li havis tiom da humaneco, ke li manpremis al mi. Tiuvespere en la urbo estis venado-irado. Antaŭ la tendoj torĉoj lumis kaj tie ĉe grandaj fajroj oni bakis – kuiris. La violonistoj muzikis kaj kaj kantis la kantojn de la gloro. La fajfistoj fajfis. La kvadaj muzikistoj sakflutis. Spronoj tintadis. Kantis, laŭtegis la tuta urbo.

Ĉirkaŭ noktomezo ankaŭ Atilo antaŭvenis el la palaco, kaj inter la torĉaj korpgardistoj dum gaja muziko li finrajdis la urbon. Ĉe kelkaj tendoj li haltis, kie multe da homoj festenis. Li trinkis el la pokaloj al li prezentitaj, premis manojn de maljunuloj kaj inter la beno-dezirado de la popolo li galopis plu.

Sekvatage ankaŭ la meza armeo alvenis kune kun la ĉaroj predportantaj.

Ĉat vespere vokigis min. Kun bateganta koro mi pensis ke Ĉat nun certe liberigos min el jugo de la mallibereco. Do, li parolis pri tio.

– Mia filo – li komencis. – Mi scias, ke vi batalis sur la batalejo de Katalaŭno. Post kelkaj tagoj ni parolos pri viaj meritoj, sed nun Atilo bezonas vin, ĉar estas multe da laboro. Mi donacis vin al Atilo. Kolektu viajn aĵojn kaj iru al Rusti, aŭ al Mena-Ŝag.

Kiel fulmofrapita mi staris tie. Kial estas bona por mi ne esti plu sklavo, se oni trametas min inter la skribistojn de Atilo!

– Ho, Sinjoro – mi ĝemis malesperiĝinte – cedu al mia konfeso, ke mi malfacile foriras de tie ĉi...

– Ankaŭ mi bedaŭras, ke vi devas foriri. – Li respondis – Je Dio, mi pli volonte elaĉetus vin, sed vane. Ankaŭ tri skribistoj de la reĝo mortis pro la pesto kaj dispartigoj de la predaĵoj bezonas multe da laboroj.

Pro mia grandgrada malesperiĝo mi nur staris tie kvazaŭ miaj piedoj ekradikiĝus. Kun larmovualaj okuloj mi turniĝis al Emeke, sed vane, ĉar la fraŭlino ne vidis min. Ŝi indiferente, ravedante rigardis la kandelflamojn.

 

60.

La ĉirkaŭ mil ĉaroj portintaj la predaron, atendis kaj sur la stratoj kaj sur korto de la reĝo. Antaŭ la oficejo kuŝis surteron ĵetite kaptaĵoj kunportitaj nur de ŝarĝĉevaloj, aŭ sur muloj, kaj sur kameloj en pakumoj. Ili estis ĉefe tapiŝoj kaj diversaj ŝtofoj. Ni devis kunkalkuli kaj surpaperigi ilin. Ĝi estis laboro daŭranta multajn semajnojn kaj enua – por tiuj, kiuj nenom da parto ricevis el tiuj. Mi estis malĝoja senlime.

Ni, la skribistoj laboris en dek grupoj kaj sur korto de la reĝo kaj sur la larĝaj verandoj. La sklavoj malvolvadis la predojn, la taksadistoj konstatis iliajn valorojn. Sur paperoj ni devis denombri ĉiujn objektojn post ilia numerdono, poste ni aldonis ankaŭ ilian taksitan valoron. Ĉi tiun agadon ni finis ĉe la vere tre elstarante valoraj aĵoj kiaj estis ekzemple la egiptodevenaj ujoj, silkoŝtofoj, brokaĵoj kun oraj- kaj arĝentfadenoj broditaj, templaj kazubloj, perloj kaj ceteraj juveloj. La vulgarajn aĵojn la skribistoj gravuris sur stangetojn: tiom el tapiŝoj, manteloj, sandaloj, armiloj, toloj, rimenoj, ledsaketoj, ŝaloj, rubandoj, kaj tiom... tiom. Eksterurbe okazas la nombrado de la ordinaraj objektoj, la taksado kaj la gravurado sur la stangetojn de la nombroj de la ĉevaloj.

Romiaj monoj cirkuladis en lando de Atilo, tial la valoron de la aĵoj ni konstatis laŭ Solidusoj. La soliduso estis la plej malgranda oro. Ĝia nomo estis hunlingve: Ĵoldoŝ.

Kiam ĉiuj aĵoj estis skribita sur paperon, la predaĵoj estis disdividitaj. Ni konstatis kiom da solidusoj ricevas la unuopuloj. Por estroj kaj teamestroj el ĉiuj aĵoj 10 partoj estas la dividendo. Por la zoltanoj estas kvin partoj, por gevidvoj estas same 5 partoj. La publikordaj batalantoj laŭ la detranĉitaj kapoj ricevas sian parton. Sed ĉar nun ne estis batalo, ili ricevis nur unun parton. La bravuloj elstare batalantaj en la sieĝoj, tiuj povis elekti el la gesklavoj kaj ĉevaloj.

Ankaŭ la gesklavojn ni numerigis kaj listigis surpapere samkiel la objektojn. La elitajn gesklavojn la hunaj elituloj gardis por si. Ankaŭ pentristo – Avzon el Napolo – estis inter tiuj. Li gaje toleris sian sorton kaj povis prezenti sian arton. Tiu pentris sur paperon iun Hunon, sed kiam li pentris apuden ankaŭ la ĉevalkapon, ekde tiam li devis pentri nur ĉevalojn. Ĉiuj Hunoj petis de li nur bildon pri sia ĉevalo! Dum mia tuta vivo mi neniam ridis pli multe kiel en tiu mia malgaja laboro. La taksadistoj ege malbone konstatis la valorojn de la aĵoj. Ekzemple en iu kesto trovita estis tre valora kolekto de kameoj. (Tre etaj reliefoj.) Tiu konsistis el konkoŝel-skulptaĵoj tre altvaloraj, pri kies unu peco la artisto certe prilaboris dum unu jaro, do la tuta pretigo necesis multajn longajn jarojn kaj bonegajn okulojn. La taksadistoj esploris ilin, ne kapablaj scii kion ili vidis:

– Kiuj estas ĉi tiuj?

Poste Turzo, la ĉeftaksadisto diktas:

– Ĉiuspecaj senorelaj butonoj el rozkolora ŝtono, kiuj taŭgas por porti sur mantelo. Ilia kosto estas: po kvindek pecoj unu Ĵoldoŝ.

Ni denombris preskaŭ kvarcent pecojn el la konkoŝeloj. Poste ili trovis inter la objektoj teatrajn maskojn. Turzo, la taksadisto levas unu maskon kaj diktas:

– Ĉi tio estas diablovango, taŭgantaj dum milito por terurigi la malamikon. Ĝia valoro estas dek Ĵoldoŝ.

El mi eksplodis la rido. La aliaj skribistoj komprenis kaŭzon de mia rido. Ja ili estis Romianoj kaj Grekoj kaj ankaŭ ili ridis. La kaduka Turzo estiĝis furioza, eltiregis la glavon kaj kriis:

– Vi estas diablovangaj vermoj! Ĉu vi aŭdacas priridi min?

Se la aliaj taksadistoj ne estus bridintaj lin, li estus mortbatinta nin.

Ĝuste nun Atilo paŝis sur la verandon kaj demandante rigardis la societon.

– Sinjoro – diras Turzo furioze – ĉi tiuj estas sklavaĉoj... ili estas pendigindaj!

Atilo demandante rigardis nin. La skribistoj tremetante silentis.

Finfine mi alparolis lin latinlingve:

– Moŝta Sinjoro! Ĉi tie estas valoraj kameoj, ĝiaj valoroj kostas eĉ unu etan landon kaj sinjoro Turzo tion diras, ke tiuj estas senvaloraj butonoj. Laŭ li ĝiaj valoroj estas po kvindeko unu Soliduso.

Kaj mi elprenis el la kesto mankavon de kameoj kaj montris al Atilo.

– Vidu Sinjoro, Tie estas bildo pri Venuso kiel leviĝas el la maro. Kiome bela estas tiu skulptaĵo! Ankaŭ la akvoondoj estas skulptite. Preskaŭ videblas la vejnoj sur la belega korpo. Ĉi tiu povas esti ornamo eĉ en reĝa krono!

Atilo rigardis la kameojn.

– Ĉi tiujn kameojn – Atilo diras trankvile – portu en mian trezorejon. Bubaĉo, kio estas via nomo?

– Zeta, Sinjoro.

– Zeta, helpu al la taksadistoj por konstati la valorojn de la aĵoj. La elstaraj aĵoj estos miaj posedaĵoj. Kaj vi, maljuna Turzo, se iu priridas vin kiam vi koleras, instruu morojn al tiu. Vi povas fari tion ankaŭ perglave.

– La korvo manĝu tiujn – murmuris Turzo – ja, mi volis bati ilin, sed ili subpremis mian brakon.

La maljunulon poste mi repacigis:

– Vi neniam vidis samajn aĵojn, tial vi ne povas taksi tiujn kontrŭ tio, ke vi estas tre saĝa homo.

– Vi pravas – respondis la maljunuloulo, – sed mi ne toleras, ke vi priridu!

Iutage pluvis. Ni ne laboris. Posttagmeze mi iris en domon de Ĉat. La servistoj nenifaris. Emeke hejmestis. Kiam ŝi ekvidis, vokigis min. Atilo donacis sklavinon al Ĉat anstataŭ mi. Ŝi estis edzino de iu patricio el Milano. Ŝi estis kaptita rifuĝante. Oni povis atendi por ŝi multe da elaĉetmono. Por ricevi tion, mi devis skribi leteron al ŝia familio. En la domo ne estis skribilo, do mi devis sendi unu malliberulon por, ke li portu unu el la reĝa oficejo. Mi sidis antaŭ pordo de la ĉambro de Ĉat kaj meditis: ĉu mi povus paroli kun Emeke? Nek Ĉat estis hejme, nek sinjorino Ĉat. En la ĉambro nur sklavino de Emeke, mi kaj Ĝiĝia estis. Mi demandis la malliberulinon, kion mi skribu?

– Mia elaĉetmono estas cent funtoj da oroj, – ŝi ploris – sed mia edzo ne kapablos pagi tion, ja nian domon la Hunoj detruis kaj niajn vinon ka grenon forportis. En nia domo eĉ unu kuseno ne restis.

Ŝi estis iom velkanta damo, ĉiam ploranta pro kio oni ne povis scii, ĉu iam ŝi povis esti bela.

Ĝiĝia povis paroli kun ŝi kaj estiĝis bona interpretistino inter tiu virino kaj la domanoj. La malliberulino ne havis malbonan sorton, sed ĉar ŝi devis kudri vestaĵojn, ŝi ofte ploris.

– Sinjorino – mi konsolis ŝin – danku al Dio, ke vi povas esti en ĉi tiu domo. Alie vi purigus stalon de bovinoj, aŭ devus patrine varti, luli bebojn. Eksciu: ju pli multe da elaĉetmono oni atendas pro la malliberulo, des pli malfacilan laboron donas al tiu homo.

– Hej, vi protektas ilin! Mi ne estas fidela hundo. Mi havas nur unu mastron; mian edzon, al kiu mi ordonas.

Kaj ŝi mallaŭte malbenadis la Hunojn. Ĉefe ŝi priploris siajn perditajn perlojn.

– Sinjorino, – mi trankviligis ŝin – ne estu maljusta. – Nome viaj trezoroj estas tiel samaj akiraĵoj kiel predoj de la Hunoj. Vi, Romianoj akiris tiujn pli frue. Kiam la Hunoj ankoraŭ ne ĉeestis sur sceno de la mondo, la Romianoj kaj Grekuloj same rabis. Ĉu Aleksandro la Granda ne forrabis Persion, Egipton? Ĉu Julio Cezaro ne forrabis tutan Eŭropon? Nun la Hunoj venkis, sed se turniĝos la rado de fortuno, alia popolo akiros la trezorojn de Hunoj.

– Almenaŭ miajn trezorojn ili estus cedintaj al mi, aŭ mi estus enfosinta ilin. – Diris plorante la sinjorino.

Laŭ tio mi komprenis, ke instruaĵojn de la historio la virinoj ne komprenas. Mi skribis la leterojn per belaj literoj, ĉar Emeke atentis miajn literojn. En la silento nur mia plumo kraketis. Hazarde Emeke ekparolis:

– Kiel vi fartas en la palaco?

– Mi apenaŭ vivas – mi respondis. – Mi vivas ĝis tiam, ĝis kiam vi estas fraŭlino.

– Tiookaze vi vivos longe.

Mi rigardis ŝin. Ŝi revadis. Kion ŝi pensis? Mi ne scias. Dio scias. Post kelkaj minutoj ŝi denove demandis min:

– Ĉu vi ofte vidas reĝon Atilo?

– Jes. Ofte. Ankaŭ hieraŭ mi parolis kun li.

– Pri kio vi parolis?

Ŝia vizaĝo estiĝis vigla. El ŝiaj okuloj radiis sekreto kaj muziko. Mi rakontis al ŝi sur la verando okazintajn aferojn. Poste mi menciis:

– Ekde kiam mi ne vidis la reĝon, li ege maljuniĝis. En lia barbo estas jam grizaj haroj. Post tri jaroj li estos maljunega homo!

– Neniam! – Ŝi ekridetis. – Se li havos kolomb-blankan barbon kaj hararon, ankaŭ tiam li restos juna. Li similas al la grekaj Dioj, eĉ al Areso, kiu videblas sur mia murtapiŝo, kiu venis el inter la nuboj kaj en kiraso luktis. Ĉu vi ne vidis tiun forton radii el liaj okuloj, kiun havas neniu alia?! Se li koleras, ankaŭ la arbofolioj tremetas, sed se li ridetas, ankaŭ la nuboj malfermiĝas!

Mi estus ŝatanta diri, ke en ĉi tiu pluva tago bona estus, se li ridetus iom. Sed mi ne diris. Mi alkutimiĝis al tio, ke ĉiuj apoteozis reĝon Atilo. Li estas hodiaŭ reĝo, sed morgaŭ estos polvo. Se mi aŭ alia similulo ne surpaperigus lian nomon kaj agojn, blovo de la jarcentoj forblovus lin kune kun liaj ĉiuj gloroj kaj ĉiuj forgesus pri li.

De tiu tempo ĉiutage mi faris viziton en domo de Ĉat. Edzino de la patricio ofte sendis leteron en sian ptrujon al ĉiuj siaj parencoj. Ankaŭ al la papo li skribigis leteron. Multfoje okazis, se ŝi forgesis pri io skribigi leteron, sekvatage mi devis denove skribi.

La leterojn delegitoj portadis. Ili portis la elaĉetmonon de la kaptitaj elituloj, aŭ portis leteron de la papo, aŭ imperiestro, sed portis ankaŭ imposton kaj donacojn. Atilo baldaŭe rekonis, ke mi estas uzebla homo. Kiam elegito alvenis oni vokigis min. Baldaŭ mi rimarkis, ke mi estas la unua homo ne nur inter la malliberuloj, sed ankaŭ inter la liberaj skribistoj. Tiu tempoperiodo estis la plej feliĉa periodo de mia vivo. La sklavoj salutis min. Ĉiuj profetis, ke Atilo liberigos min kaj donao havaĵon. Mi estos riĉa kaj grandpotenca kiel Orestes, kiu same estis sklavo, sed kontraŭ mi li estas malsaĝa, tamen paradas inter la hunaj magnatoj!

Oni vokigis min ĉiuvespere al domo de Ĉat, kiam mi finis jam la laboron en la kontoro. Tie ni ankaŭ paroladis pri aferoj de Atilo. Kiuj estis ĉe li? Kion oni diris? Kion li respondis? Se mi parolis plaĉemajn aferojn pri Atilo, okuloj de Emeke ĝojbrilis. Adiaŭante ŝi permesis mankisi. Edzino de la patricio ekvidante, ke mi volonte kisis manon de Emeke, ankaŭ ŝi etendis sian manon por kisi.

Poste pro tio ni ofte ridis. Sed kun Emeke mi ne povis paroli inter ni. En la ĉambro ĉiam tie sidis panjo de Emeke aŭ Ĝiĝia, aŭ iu servistino. Ankaŭ la reĝidoj tie petolis. Mi devis esti kontenta, ke mi vidas ŝin kaj povas aŭdi muzikon de ŝiaj vortoj.

Post mia adiaŭdiro Ĝiĝia ĉiam akompanis min eksteren kaj ŝi fermis la pordegon post mi. Kiam mi diris „bonan nokton”, mi kisis ĉies manojn, jam ankaŭ de edzino de la patricio. El tiu manpremo kun Emeke mi ĝoje kunportis etan varmon de ŝia gracia mano. Pro tio mi estis tiome duonsvena, ke ne reciprokis la adiaŭon de Ĝiĝia. Foje, ĉe la pordego ŝi subite ekparolis malĵoje:

– Zeta, vi premas ies manojn dum adiaŭo, sed min ne salutas.

Mi ekridetis pro tio:

– Pardonu min, mi ne volis malĝojigi vin, sed mi estas ege vagpensa.

Kaj tiam mi etendis manon al ŝi.

 

61.

Ĉiumonate unufojon dum plenluno granda vespermanĝo okazis ĉe Atilo, kiun partoprenis la viroj kaj iiaj edzinoj kaj iliaj filinoj. Kiu havis pli ol unu edzino, tiu kunportis tiun edzinon kiu naskis al li pli multajn filojn.

Tiuvintre ankaŭ min oni vokigis al la unua vespermanĝo. Nu, ne kiel gaston, sed kiel interpretiston. Atilo havis multajn elitajn malliberulojn, al kiuj estis mi bezonata kiel interpretisto. Ĉeestis proksimume sescent homoj. Edzinojn de la reĝo mi tie vidis unufoje. Li havis dek edzinojn. Dekstraflanke apud la reĝo sidis sinjorino Rika, maldekstraflanke lia fidela maljuna amiko reĝo Ardarik. Apud la reĝedzinoj sidis la gastoreĝoj kaj tiuj princoj, kiuj estis ostaĝoj de Atilo. La ceteraj sekvis laŭrange. Laŭ la sidordo sinjorino sidis kontraŭ sia edzo kaj fraŭlino kontraŭ fraŭlo.

La virinoj portis blankan hunan vestaĵon de mi jam viditan dum la nuptofesto de Atilo. Ĝi estis vuala blanka silkovestaĵo. Sub la vualo surkape, surkole, surbruste oraj pasamentoj brilis. Ili portis ruĝajn sandalojn. La virvestaĵoj estis faritaj el diverskoloraj damask-teksaĵoj, veluroj kaj laŭteksture lozaj atlas-maniere (satene) teksitaj ŝtofoj: la satenoj havantaj platan, brilan surfacon, dum preno ili estas molaj, fleksiĝemaj. Iliaj botoj same ruĝaj estis.

Miloj da vaksokandeloj lumigis la ĉambregon. La servico estis oro kaj arĝento. Nur antaŭ Atilo estis lignotelero kaj lignopokalo. Li malestimis ĉian pompon. Ankaŭ lia vestaĵo estis neornamita malhelblua velurvestaĵo. Li ne havis fingroringon.

La vespermanĝo silente komenciĝis. La animstato de la societo nur tiam estiĝis pli varma kiam post la unua plado, Atilo levis sian lignopokalon por saluto:

– Mi salutas mian familion la nacion Huna. Dio amu ni.

Ĉiuj ekstaris kaj trinkis je sano de la reĝo. Dum la vespermanĝo sonis la muziko, sed ĝi ĉesis kiam la Hunoj laŭvice diris mallongajn salutojn. Oresto rakontis, ke en tempo de reĝo Rof, oni diris longajn salutojn, sed Atilo malkutimigis la Hunojn pri tiuj, dirante „Sufiĉas, lasu paroli ankaŭ aliajn!” Ekde tiam ĉiuj mallonge salutas.

Post la tria plado ĉesis la muziko. En la ĉambrego zumis mallaŭta kaj gaja konversacio. Mi ĉiam rigardis al Emeke. Ŝi sidis inter du fremdaj reĝidoj kaj paroladis ankaŭ kun siaj kontraŭaj najbaroj. Post fino de la manĝado oni forigis la tablojn kaj la gejunuloj promenis en la malantaŭo de la ĉambrego dum la muzikistoj ludis revigan kanton. Poste Atilo mansignis al la muzikistoj. Kiel ĉiam, ankaŭ nun li komencis la dancon. Tiu okazis jam ne laŭrange, sed nur laŭ elekto de dancpartnero. Tiuvespere li dancis unue kun Emeke. En la ĝenerala intermiksiĝo la gastoj agis same, ĉiuj invitis por danci tiujn, kiuj la plej proksime staris al ili.

La huna danco ne estas tia, kia estas tiu de aliaj nacioj. Ĝi komenciĝas per malrapidaj kaj dignoplenaj paŝoj. La dancistoj prenas manon de unu la alia, poste staras unu kontraŭ alia kaj unu la alian rigardante dancas.

Videblis, ke Emeke ĝojas. Ŝiaj okulrigardoj ebrietiĝis pro okuloj de Atilo, tamen ŝi estis serioza. Ankaŭ la reĝo estis tia. Neniam en mia vivo mi vidis homojn tiom serioze vizaĝe danci. Mi tre admiris ilin. Kaj se Emeke ne estus kaptinta mian animon jam pli frue, laŭ sia dancado kun Atilo, ŝi estiĝis antaŭ miaj okuloj sonĝa figuro, eĉ miraĝo.

La dancantoj dum la danco ŝanĝis partneron. Ĉiu kun la al si plej proksima. Emeke kun Todomer, gota estro daŭrigis la dancon kaj Atilo daŭrigis la dancon kun Ildiko. Ŝi estis tiu blonda germana reĝidino, kiun mi vidis ĉe sinjorino Rika.

La danco estis bela. Bone videblis, ke ne nur ilia korpo sed ankaŭ ilia animo dancis. Atilo dancis antaŭ mi. Mi vidis, ke Ildiko ĝojplene rigardis al Atilo kaj li reridetis al ŝi.

 

62.

Sekvatage tiu famo disvastiĝis en la palaco, ke delegitojn sendis Atilo al bordo de Rejno, al patro de Ildiko, li svatis manon de ties fraŭlin-filino.

Vere forveturis kelkaj ĉefsinjoroj. Inter ili estis Ĉat, Dorog kaj Orgovanj, sed neniu sciis, kien veturis ili. Mi ne multe pensis pri ili, ĉar mi devis skribi leterojn al la ŝvaba, kvada, ruga, skira, turcilinga, herula, kaj aliaj regnestroj vintrumantaj kun siaj armeoj sur bordo de la Maro Adria, se pasos la frosto de vintro ili tuj iru al Suba Danubo. Tie ili atendu reĝon Atilo, ĉar printempe okazos la atako kontraŭ Konstantinopolo.

Nome la nova imperiestro Marciano – la obstina naljuna soldato – antaŭ militiro de Katalaŭno rifuzis la impostopagon kaj mesaĝis al Atilo:

– Oron mi donas nur al miaj amikoj. Aliuloj atendu de mi nur feron (glavon).

Je tio Atilo respondis:

– Al fero mi respondas per ŝtalo (glavo).

Sed tiutempe ni jam planis la okcidentan militiron. Marciano povis atendi. Lia tempo nur nun alvenis.

– Post unu jaro – diris Atilo iuvespere – ni tagmanĝos en palaco de Marciano kaj pere de li mi portigos la pladojn al ni.

Ankaŭ tiutage mi laboris multe. Vespere la edzino de la patricio mesaĝis al mi por iri en domon de Ĉat. Mi iris volonte, kvankam tre lace. Ĉat vere forveturis. Emeke kaj sinjorino Ĉat same lacaj estis pro la nokta amuzo. La sinjorino iris dormi baldaŭ, sed Emeke restis en la ĉambro.

La leterojn mi skribis malrapide, por ke mi povu fanfaronadi al Emeke. Ja, ĉiutage mi ricevas du orojn kaj miaj kunuloj kuraĝigas min per tio, ke certe en Konstantinopolo mi estos la gvidanto. Apud Atilo mi batalos! Ĉi frazon mi diris akcentite, ĉar Emeke konas signifon de tiu ĉi frazo. Tiu signifas la belbluan estonton: riĉecon, dignon, ĉielregnon! Mi estis bonhumora kaj ŝercadis por bonhumorigi Emeken. Mi laŭdis ŝian hieraŭan dancon kaj festan vestaĵon. Dume mi skribis la leteron al la edzo de la patriciedzino. Nu, tiu estis komika letero. Mi devis priskribi, ke ŝi multe suferas kaj se la elaĉetmonon oni ne sendos, ŝi atrofiiĝos pro la mizero.

– Sinjorino! – Ekde kiam – mi ridetis – Vi estas ĉi tie, vi dikiĝis pro la mizero.

Ŝi oscedis.

– Mi ne komprenas, – ŝi respondis – sed ankaŭ mi spertas, ke mia vestaĵo malvastiĝas.

Fine la letero estis preta. Mi sigelis ĝin kaj la patricedzino premis en ĝin sian fingroringon. Ĝiĝia per torĉo akompanis ŝin en ties dormoĉambron. Por minuto mi restis kun Emeke. Ŝi tiom malgaje rigardis min, kiel la virino – genuanta sur la eŝafodo – lastfoje rigardas supren atendante la ekzekutiston dehaki la kapon per glavego. Kaj ŝi demandis min:

– Zeta, kio estas pli malĝoja, ol la morto?

Mi nur gapis. Kion mi respondu? Ŝi mem respondis kaj kapbalancite rigardis antaŭ sin:

– La vivo.

Mi surpriziĝis. Ŝi verŝis larmojn. Kion ŝi volis diri? – mi ne povis imagi. Mi atendis ŝian klarigon. Sed ĉar Ĝiĝia dume revenis, Emeke ekstaris, kaj sen adiaŭo aliri la alian ĉambron. Sur la ŝtupo mi demandis Ĝiĝian:

– Kian malbonon havas via fraŭlino? Ŝi estas tre malĝoja!

– Tian, kian mi havas – respondis Ĝiĝia.

– Kian malbonon vi havas?

– Kiu okupiĝas pri tio?

– Mi ekkoleris.

– Diable! Ĉu ankaŭ vi sekretadas? Kian malbonon havas via fraŭlino?

Ŝi pensadante rigardis min, nur levadis siajn brovojn kaj tiradis la ŝultrojn. Mi ne plu pridemandis ŝin. Mi malĝoje iris hejmen kaj rememoris vortojn de Emeke:

– Kio estas pli malĝoja, ol la morto?

Baldaŭe oni elaĉetis edzinon de la patricio. Ŝia edzo venis por ŝi. Li vizitis min en la oficejo kaj demandis:

– Kiom estus viaj elaĉetmonoj?

– Tion oni ne povas scii Sinjoro, – levadis mi miajn ŝultrojn – mi neniam demandis.

– Do, – li diris – mi elaĉetus vin, se la elaĉetmono ne estas granda. Apud mi vi estos nobelo. Ankaŭ fremduloj laŭdis viajn leterojn, ĉar vi tiom bele karakterizis mian edzinon.

– Dankon. – Mi respondis orgojle kaj humile. – Prefere mi estas ĉi tie malliberulo, ol ĉe Vi, Sinjoro, ĉefnobelo.

Nenikompreneante li rigardis min. Povas esti, ke eĉ hodiaŭ li kapbalancas, se li pensas pri mi.

 

63.

Tiujare frue ekestis printempo. Jam fine de februaro bluiĝis violoj, per kiuj hunaj fraŭlinoj ornamis la hararojn. La kampoj verdiĝis. Pri la aliancaj armeoj oni sciigis, ke ili ekiris kaj apud la riveretapo Suba Danubo atendas armeon de Atilo.

Probable pli granda popolamaso anoncis sin, ol por la okcidenta militiro. Stelo de Atilo alte brilis, ja li estis grandpotenca, rekonata reganto. Post la batalo de Katalaŭno neniu dubis plu, ke la tuta mondo estas lia. Ni aŭdis, ke ankaŭ Marciano timas. Se ni atingos tien, li mem portos sian kronon antaŭ reĝon Atilo. Kion li povus fari ceteran? Super ĉi tera mondo nur unu reĝo rajtas reĝi.

En la oficeja domo ni paroladis ankaŭ pri tio, ke Atilo trametos sian rezidejon en Konstantinopolon. Al sinjoro de la mondo kongruas la marmorpalaco, kaj al elitoj de la grandpotenca huna popolo la marborda urbo.

Jam nur aranĝo de la nuptofesto sekvis. Povas esti, ke Atilo jam sekvatage kunportos la novan edzinon. Nu, dum unu printempa tago ankaŭ tio realiĝis. Tagmeze benis ilin la pastro. Sur la ĉefplaco multegaj torĉoj lumis. Blankaj ĉevaloj estis oferitaj kaj multegaj incensoj estis bruligitaj. La urbo plenplenis per floroj. Sur la placoj oni rostis bovojn, ŝafidojn. Tuturbe ĉi estis trinkebla vino, aŭdeblis muziko, tintadoj de spronoj kaj liutistaj kantoj. En palacon de Atilo mil gastoj estis invititaj. La granda ĉambrego eksterordinare estis ornamita. La murojn, kolonojn larĝaj tapiŝoj kovris. En la anguloj marmoraj grekaj-romiaj diostatuoj blanke brilis. Tiujn virstatuojn la Hunoj portis el romiaj urboj. Kapojn de la statuoj hunaj peltĉapoj kovris. Rande de la ĉambrego grandaj or- kaj arĝentkandelabroj brilis. Sur la tabloj estis mil servicoj el oro kaj arĝento. Meze de la ĉambrego pendis skulptita barelo, kiu estis donaco de la romia papo. Ĝi enhavis la plej malnovan specion de „Lacryma christi” / (nomitan Larmoj de Kristo), la plej fama itala ruĝa vino, produktita el vinberoj kreskantaj sur flanko de Vezuvo.

La tagmanĝon memkompreneble mi ne ĉeestis. Ekstere la Hunoj militmanovris. Mi rigardis tion. Aliloke ŝnurdancistoj, avzonaj histrionoj, alanaj tranĉilĵetantoj, grekaj pajacoj amuzis la popolon. Per balailo inter siaj piedoj antaŭpalace Cerko imitis Eslantoon rajdi kun ventron elstreĉigita ventro, Ĉaton tordanta lipharojn, Maĉan la bovkapan ebrirajdi klinitkape, Urkonon, kiu streĉite siajn grandajn katokulojn kriadas la komandvortojn: antaŭen kaj reen

Mi jam konis ĉi tiujn ŝercojn kaj ankaŭ la primokitoj ridis pro tio. La popolo ridaĉis. Ĉiuj ĝojis en urbo de Atilo. Kiam malheliĝis, la torĉoj lumis. La popolo iris antaŭ la palacon de Atilo ĉar volis vidi la reĝon. Li ankaŭ aperis sur balkono kune kun sia nova edzino vestita en blanka vestaĵo kun florkrono sur la kapo. La popolo ĝojkriadis. Mi, kiu ĉion ĉiam sobre rigardas, tiuvespere ne kapablis eltiri min de sub la efiko de ĝojo de la popolamaso. Ankaŭ mi hurlis:

– Vivu Atilo! Benon!

Atilo – laŭ mi – ne barbarestro estis, sed forĝisto de mia feliĉo. Poste Atilo retiriĝis kaj la popolo disiĝante amuzis plu. Mi iris al domo de Ĉat, kie kantistoj de Italio kantis kaj Kvadaj dancistoj tamburis. Servistaro de Ĉat hejmestis kaj inter ili ankaŭ Ĝiĝia. Ŝi staris apud Perla, kies vizaĝon la torĉoj lumigis. Mi surpriziĝis pro beleco de Ĝiĝia. Kiam mi unufoje vidis, ŝi estis senmatura infano. Nun ŝi havis blankan vizaĝon, kelkfoje ruĝan kaj ŝiaj okuloj similis al du nigraj papilioj. Ŝia hararo estis densa. Ŝiaj manoj kaj piedoj belformaj estis. Mi admiris ŝin.

Uzura ekvidis min. Laŭ lia invito mi volonte miksiĝis inter ilin. La kvaddevena dancisto ĝuste tiam komencis la torĉodancon. Li estis junulo, facile movis kaj turnis sin. Li la torĉojn lerte serpentumigis ĉirkaŭ sia korpo. La danco baldaŭ finiĝis.

– Iru ni alien! – kriis Uzura.

Li ekprenis brakon de sinjorino Raba kaj kunportis ŝin.

– Ni iru!

Ankaŭ Lado kunportis fraŭlinon Perla. Mi devis brakumi Ĝiĝian. Ni kune vagadis en la urbo. Ni promenis inter la amuziĝantaj homoj. Kelkfoje ni haltis ĉe dancanta grupo. Junuloj dancis kun hunaj junedzinoj (ne malnovaj edzinoj).

– Hej! Hej!

Alian fojon ni aŭskultis kanton pri militiro en Italujon. Unu kanto temis pri tio, ke oni serĉis lokon por tendo de Atilo. Ili serĉis iun monteton, sed la loko ne estis taŭga.

– Ej do, la loko estos bona – diris la ĉefestro – ĉiuj portu teron per unu peltĉapo el la grundo.

Tiutage monto kreiĝis tie.

Ni promenis plu. Subite mi sentis, ke brako de Ĝiĝia tremetas.

– Ĉu vi sentas malvarmon? – Demandis mi tenere, ja tiam estis nur printempkomenco.

– Ne. – Respondis ŝi.

Ŝi ĝoje rigardis al mi.

– Kiome bela vi estas, Ĝiĝia! Mi admiras vin!

Ŝi ruĝiĝis kaj ridetante tiris ŝultrojn.

– Kial estas bona, ke mi estas bela? – Balbutis ŝi. – Nenion signifas por mi.

– No, mi neniam aŭdis, ke oni kompatus iun pro la beleco. Ĉu vi aŭdis tian? Tiokaze vi meritas grandan kompaton.

– Se Emeke ne ekzistus en la mondo – mi pensis – ĉi tiu fraŭlino povus esti ĝuste bona al mi. Sed ĉi tio estis nur fluga penso. Atinginte la domon de Ĉat, mi distriĝeme adiaŭdiris. Sekvatage la esperfajretoj komencis vibri en mi. Morgaŭ eble jam alvenos ankaŭ mia festo. La bela festo! Mi malfrue ellitiĝis. Ankaŭ miaj skribistkunuloj same ne rapidis. Mi kaj tri skribistoj loĝis en sama ĉambro, kiu estis apud ĉambro de Konstantinos. Tiu ĉambro estis pli bela, ol tiu de sinjorino Raba. Anstataŭ odoro de amelo, odoro de kverko-gajlo regis en ĝi. La murojn ornamis templaj bildoj. Tiuj estis oleaj pentraĵoj figurantaj rigidvizaĝajn sanktulojn kaj anĝelojn kun pufvangoj. Mi ne scias, kial ili estis portitaj ĉi tien? Neniu bezonis ilin, eĉ por uzi ilin kiel porĉevalajn grajnosaketojn, ĉar ilia tola materialo estas tro malforta.

Mi longe ne povis ekdormi. La espero centforme projekciis siajn enigmojn antaŭ min.

– Kion mi povas atendi de Atilo? Nur tio certas, ke li liberigos min. Post ĉiuj siaj nuptofestoj li liberigas siajn elitajn sklavojn por ke oni tenu enmemore tiun tagon. La liberiĝintaj malliberuloj povis iri hejmen, se ili volis. Nur malmultaj iras hejmen, ĉar tiu manpremo per kiu la liberiĝo okazas, tie restigas la eksan malliberulon apud Atilo. Nu, li certe etendos manon ankaŭ almi. Tiam ankaŭ reĝoj sentas sian feliĉon. Bone, sed kio okazos poste? Ĉu povas esti, ke mi ricevos de li nur ornaman glavon kaj peltĉapon? Ne. Tio ne okazeblas. Li donos al mi tendon, havaĵon: multe da ĉevaloj, bovoj, servistoj. Ĉu li ordonos, ke mi geedziĝu? Ne. Tio ne povos okazi! Li ordonos tion nur post la militiro. Tiam jam mia parto estos el la kaptaĵo dek solidusoj. Do, pro tiuj mi ne kapablis dormi. Matene feliĉo kaj dubo miksiĝis en mi.

Mi tremetante vestis min kiel la fianĉino, kiu preparas sin por iri al la geedziĝfesto. Sur miajn sandalojn mi metis la orspronojn kaj parfumis mian hararon. Mi faris buklojn.

La ĉielo estis iome nubkovrita. Estis malvarmete, mi sentis preskaŭ malvarmon. En la urbo kelkloke muziko aŭdiĝis. Sur larĝa verando de la palaco jam ariĝis la ĉefsinjoroj kaj mallaŭte paroladis. Tie staris la ĉefestro kun blua velura peltĉapo sur la kapo kaj glavo sur la dorso. Tie estis ankaŭ mia mastro tordadanta la lipharon. Ĉeestis Libera-Greko regalinta vinon el ledobotelo al Barca. Tie estis Oresto, reĝo Ardarik, Berki, Orgovanj, Dorog, Maĉa, Kason, Upor kaj proksimume kvindek ĉefhomoj. Ili atendis la klarionadon, ĉar nur tiam ili rajtis paŝi en la ĉambregon.

Sur la korto bovinoj blekis, ŝafidoj ŝafblekis. Tiuj estis donacbestoj kune kun la aliaj sep blankaj ĉevaloj kun orumitaj hufoj, sep blankaj ŝafidoj kun orumitaj kornoj, sep blankaj kaproj same orumitaj kornaj, sep blankaj kokinoj, sep blankaj pavoj, sep blankaj kolomboj, sep blankaj gruoj – nu, multaj aliaj blankaj bestoj estantaj el ĉiuj specoj po sep pecoj.

La koridorpordo estis jam malfermite kaj tie staris kvar dormemaj korpgardistoj. En la malhelo de la koridoro ruĝis vestaĵo de kapitano Edekon. Certe tra la tuta nokto li gardostaris tie, decamaniere laŭ sia ofico li volis esti la unua, por deziri feliĉon, bonan matenon, forton, sanon al la reĝo.

Libera-Greka demandis min:

– Nu, knabo, pro kiom da moneroj vi vendus vian hodiaŭan tagon?

– Do, se mi povus ricevi pere de ĝi, kion la reĝo ne povas doni, sed kiun mi ne povos havigi al mi sen donaĵo de la reĝo, tiam mi ne fordonus ĝin por la Romia Imperio. Sed se mi ne povus ricevi kion mi esperas, tiam mian liberecon, ĉiujn donacojn de la reĝo kaj mian kapon mi donos senpage al la diablo.

Libera-Greko ridis.

– Mi ŝatas la enigmajn demandojn, sed mi ne entreprenas diveni ĉi tiun. Kion signifas ĉi tio?

– Se la reĝo donus al mi sian tutan oron, kaj krome sunon, lunon kaj stelojn de la ĉielo, tiuj estas bagatelaĵoj rilate al tio, kion mi atendas de ĉi tiu tago.

Libera-Greko ridis:

– Ĉi tion mi tute ne komprenas.

Nun al grupo de la ĉefsinjoroj paŝadis Kason, la ĉefklarionisto en nekutima ornamvestaĵo kun dormemaj-ruĝaj okuloj. Li demandis, ĉu lareĝo jam vekiĝis? Li manpremis kun kelkaj sinjoroj kaj drinkis el ledbotelo de Kamoĉa.

– Kial estas ĉe vi via klariono? – Demandis Vaĉar. – Espereble vi ne pensas, ke ni ekiros por batali jam hodiaŭ.

– Ĉio povas esti, Atilo povas decidi rapidan ekiron, – respondis Kason – ja nun frue printempiĝis.

Subite rulbrulego rompis la paroladon. Edekon kuregis sur la koridoro al ni. Kasko ne estas sur lia kapo. Li perdinte la sinregnon ruĝvizaĝe stertoris al la korpgardistoj:

– La ĉefestron...

Li sufokiĝas, skuas manon.

– La ĉefestro!... Kuregu por la ĉefestro!... Por la ĉefpastro!... Por la kuracistoj!...

Ni konsterniĝis. La ĉefestro staras antaŭ Edekon, sed li ne vidas tiun.

– Kio malbona estas? – Miregas la sinjoroj.

Edekon apogas sin al la muro kiel ebriulo. Li ploregas. Siajn pugnojn li frapas al frunto.

– Ho, ve! Ve al ni! – Krias li tiel, ke ni paraliziĝas pro liaj vortoj.

La ĉefestro prenas ŝultron de Edekon:

– Mi estas ĉi tie! Kio okazis?

– Li mortis! – Eksplodis el buŝo de la homo la plorego, sed tiom hororvoĉe, kvazaŭ lia koro estus eliĝinta el la buŝo.

Kvazaŭ fulmofrapo estus atinginta ĉiujn.

– Kiu mortis? Neniu kuraĝis demandi. Tio estis tiome nekredebla hororaĵo, ke ni ne kredis al niaj oreloj.

– Oni mortigis...

– Mi nenion scias – stertoris Edekon – la sinjorino ŝrikis kaj mi enkuregis. Atilo...tie... kuŝas li... surdorse... Mi kriis al li: Sinjoro!... Mi skuas lin... li ne respondas...

La homo al muro apogante sin ploregas. Ni ekiris kiel la dumdorme irantoj: senvorte preskaŭ tumultante, tra la pordo, ĝis fino de la koridoro, ĝisfine sur la ŝtuparo al la dormoĉambro de Atilo. Sed tio okazis tiom mute kaj mekanike, kvazaŭ ni ĉiuj moviĝus sonĝante. La ĉambro ne havis pordon, nur dikan silkan kurtenon ĝis tero falantan.

La sinjoroj pale enpuŝiĝadas. Ankaŭ min ili kuntrenas antaŭen. Malfermiĝas la duklapa pordo. Sentebla estas ia peza odoro, simila al ŝlimodoro de la kelo. En malhela angulo de la ĉambro Ildiko genuas kun taŭzithararo, vualkovrite kaj tremetante ploregas. Sur la granda juglandligna lito kuŝas Atilo surdorse ĝis brusto kovrite, senmove, flave simile al koloro de ŝlimo. Lia buŝo ĝisduone malfermita, kvazaŭ estus sanga.

– Sinjoro! – Mallaŭte balbutadis Maĉa tremetantvoĉe.

– Sinjoro! – Kriis la ĉefestro same kaj skuas ŝultron de Atilo. – Sinjoro! – Li krias kiel Kristo povis krii al Lazaro antaŭ la tombo.

Li falis sur la kanapon, estanta proksime al la larĝa lito.

– Li mortis! Li mortis! – Sufloradas ĉiuj konsterniĝinte apud mi.

– Oni mortigis lin! Oni venenis lin! – Hurlas la maljuna Barca.

Perharare prenegante Ildikon, oni sovaĝe kriegas al ŝi:

– Vi mortigis lin!

Ildiko ŝrikante forpuŝas ilin kaj kaŝas vizaĝon en la manojn. Ŝi ne komprenas la hunajn vortojn, sed skuiĝas aŭdante la sovaĝajn voĉojn. Ŝia vizaĝo similas al tio de frenezulino.

Ankaŭ Barca skuas la reĝon.

– Atilo! – Li ploras kaj alparolas patrece Atilon – Atilo!

Manoj de reĝo kuŝas sur la kovrilo. Barca levas manon de Atilo, sed li tuj lasas ĝin. Barca falas surgenuojn kaj ploras.

– Li mortis.

Ĉies vizaĝoj estas larmoplenaj. La ĉefestro ploregas apogante sin al la muro:

– Ho! Ve! Mia bona sinjoro! Mia bona reĝo!

– Ni havas finon! – diras iu ploregante. Ĉiuj falas surgenuojn, veas, ploregas.

– Ve al vi, malfeliĉa huna nacio! Krias la maljuna Barca.

Ankaŭ mi sufokiĝinte eliris de la ĉambro. Sur la koridoro venis-iris la veantaj homoj.

Mi iris en la turon por enspiri freŝaeron.

Ĉirkaŭ la palaco ankoraŭ estas silento. El la malproksimo muziko aŭdiĝas. La suno elradiis el inter la nuboj kaj lumigas la orpintojn de la tendoj, kaj la kuprotegmentojn de la palacoj. El la palaco mi vidas, ke rajdantoj galopas al plurdirektoj. La muziko ĉesas en la foro. Ia sufoka silento regas super la urbo.

Multe da homoj venas al la palaco. La viroj venas ĉevaldorse, la sinjorinoj kaj infanoj piediras apud la ĉevaloj. Antaŭ la palaco la popolamaso pliiĝas. Ĉiuj viroj, virinoj, sinjoroj, servistoj klopodas iri en la palacon por rigardi la mortintan reĝon Atilo. Kvazaŭ tero kaj ĉielo kolapsus. La aero estas sufoka kiel antaŭ tempesto. Kvazaŭ io devigus min por surĉevaliĝi, por iri al la kampo por vidi, aŭdi nenion!

Atingante la korton korpgardistoj malhelpis pluiri min. Nun kuregas reĝedzino Rika ŝrikante, hararon ŝirante al ĉambro de Atilo.

– Oni mortigis lin! Oni mortigis lin! – ŝi ŝrikis.

Post ŝi iras malĝoje reĝido Aladar. Li enmane prenas la peltĉapon. Li pala estas kiel la muro. Poste venas la aliaj sinjorinoj kaj infanoj.

– Mi ne kapablas aŭskulti ĉi tiun ploregon – diris mi al korpgardisto Balaŝŝa – lasu min foriri.

– Kiu povus esti mortiginta lin? – Demandis larmokule la korpgardisto. – Neniu estis ĉi tie krom ni.

Poste venis la pastroj kaj kuracistoj. Ĉiuj diris, ke oni mortigis reĝon Atilo kaj certe la greka kortego kulpas. La popolo furiozis kaj malesperiĝis. La kuracistoj post kvaronhoro elvenis el la ĉambro kaj ili diris, ke sur korpo de Atilo vundo ne estas. Li same mortis kiel Buda.

Antaŭ la palaco kriisto ripetas opinion de la kuracistoj, al tio la muĝo de la popolamaso estas la respondo. Sur la verando la ĉefsinjoroj ploras. Ĉat, ponarde fendas la vestaĵon kaj pikas la vizaĝon. Li veas, terenfalas.

– Alvenis ĉies fino!

Kason movas por levi lin, sed jam oni portas la lancon de Atilo, tordata per funebra drapo por meti sur supron de la palaco.

Poste, Kason demetas pri si la grandan eburan klarionon kaj ĵetas ĝin kun tioma forto al kolono, ke la klariono disrompiĝas je mil pecoj.

Jen, mortis Atilo, la reĝo de la Hunoj. (La bildo estas el la bildserio de Julio (Gyula) Naue, titolita Popolmigrado – Fonto: http://dka.oszk.hu/html/kepoldal/index.phtml?id=51864)

 

64.

Posttagmeze Atilo jam kuŝis sur la ĉefplaco sur alta katafalko sub nigra silkotendo ornamita de arĝentaj steloj. Flankojn de la tendo oni suprenkroĉis, por, ke la popolo povu vidi lin. Nigran ĉevalon oferis la ĉefpastroj antaŭ la katafalko kaj la blinda Kama demandis la transloĝiĝintajn Hunajn spiritojn: „Kiel okazu entombigo de Atilo?” „Metu lin en tri ĉerkojn!” – estis la respondo. Unua ĉerko estu oro kiel la sunbrilo, ĉar li estis suno de Hunoj. Dua ĉerko estu arĝento, ĉar li estis kometo de la mondo. Tria ĉerko estu ŝtalumita fero, ĉar li estis forta, kiel la fero per ŝtalo hardita.

Ĝis oni faris la ĉerkojn, la hunaj ĉefsinjoroj interkonsiladis pri loko de entombigo de Atilo. Nome la Hunoj estas migranta popolo, do povas esti, ke iu el ĝiaj reĝoj ekiros kaj portos la Hunojn en alilan landon samtiel, kiel ankaŭ la abeloj for-svarmas. Sed povas okazi, ke el inter la multaj aliancaj popoloj ŝtelista armeo deziregos la oron. Eĉ ankaŭ tio povas okazi, ke post plurcentjaroj denove alia forta popolraso regos kaj elfosos el la tero la orĉerkon.

La maljuna Kama respondis laŭ la ĉiela sugesto:

– La rivero Tiso plenplenas de insuletoj. Tiuloke, kie mallarĝa estas ĝia fluejo, de tie oni deflankigu la akvon. Tie oni devas tombfosi profunden, kaj larĝigi la fluejon por esti la pli granda. Poste, se la entombigo de la reĝo jam efektiviĝis, la akvon lasu reflui. Post certa tempo la memorkapablo malfortiĝas, ankaŭ la ŝlimo kovros la ĉerkon: neniu scios lokon de tombo de Atilo.

Centmiloj da homoj komencis labori. Submetante sakojn per tero plenigitaj estis barita la riverbranĉo, kie fingringforme ĉirkaŭfluis la riverakvo malgrandan insulon. Je vespero la tombo estis fosita tiom profunde, ke tiun tie homo neniam plu povos trovi.

Al ĝia subo oni ŝutis florojn kaj arbofoliojn. Post tri tagoj la tri ĉerkoj pretiĝis. Reĝon Atilo oni levis denove por vidi de ĉiuj lastfoje. Poste oni metis lin en la orĉerkon, dum kio la popolo veadis. Apud lin oni metis lian glavon, pafarkon, orumitan lancon. Lia orbrila kasko – portita en bataloj – estis metita sur lian kapon.

Io stranga okazis pri mi nokte antaŭ la entombigo. Inter la vigilantoj mi staris kaj apatie aŭskultis preĝon de la ŝamanoj, kiam iu tuŝis mian ŝultron. Rigardinta malantaŭen mi rimarkis Ĝiĝian.

– Kion vi volas?

– Venu!

Mi pensis, certe Emeke mesaĝis. Mi iris post ŝi sensente. Ni iris tra la popolamaso kaj atingis la kortegon de la palaco. Tie neniu estis. Ŝi flankentiris min al malhela loko kaj mallaŭte enigme flustris mistere:

– Mi petas vin, ne iru al la entombigu!

Mi sentis sur ŝi parfumon de Emeke. Mi estiĝis furioza.

– Kial?

– Mi petas vin, ne iru tien!

– Kial? Diru ties kaŭzon!

– Nokte mi sonĝis pri terura afero. Atilo rajdis inter nuboj kun eta homgrupo: sangaj ĉevaloj kaj sangaj homoj. Ankaŭ vi estis inter ili! – Atentigis min ŝi.

– Ho! Iru en la inferon! – Mi riproĉis ŝin.

Ŝi surgenuiĝis kaj brakumis miajn piedojn.

– Ne iru tien, Zeta! Ne iru! Nur ĉi tion mi petas. Vi estis afabla pri mi kaj foje mi ĵetis al vi rozon el la fenestro. Vi prenis tiun kaj kisis. Mi pensis, ke mi ricevis ĝin.

Mi ege ruĝiĝis.

– Ĉu vi donis tiun rozon?

– Ĉu vi koleras pro tio? Ĉu mi faris malbonon? Mi ne volis. Mi ne ĝenos aliam, sed ne partoprenu la entombigon.

– Trankviligu! Ankaŭ mi sonĝis ion. Mia sonĝo estis pli bona, pli saĝa, ol la via.

Kaj mi lasis ŝin sole. Tagmeze skribitan sagon portis iu malserena korpgardisto, dirante, ke la nomposedantoj menciitaj sur ĝi, ne forlasu la ĉambron ĝis la entombigo. Kvardek nomoj troveblis sur tiu vergo. Ankaŭ mia nomo aperis inter ili kaj nomoj de tri skribistoj.

Post unu horo Mena-Ŝag68 venis en nian ĉambron. Lin sekvis du ŝaman-servistoj, el inter kiuj unu portis vestaĵojn, la aliulo torĉojn.

– Homoj! – Ordonis la malserenulo. – Al la entombigo survestu ĉi tiujn funebrosakojn. Vi iros apud ĉevaloj en vico. Zeta, vi kondukos ilin. Kiam la ĉerko estos levita de la ĉaro kaj ni portos ĝin en subon de Tiso, tiam aŭdante mian klarionadon, vi ĉiuj starantaj ĉirkaŭ tombo kliniĝu al ĝi kaj tie tiel restu ĝis fino de la funebra kanto.

– Laŭ via ordono okazos, Sinjoro.

Li foriris. Ni rigardis kia estas la sako. Ĝi estis kudrita el maldika nigra drapo, havis sakformon kaj estis vasta. Sur ĝi troveblis du fendoj por la brakoj kaj du truoj por la okuloj.

Ĝuste foriris Mena-Ŝag, kiam virino aperis ĉe mia pordo. Ŝi portis funebrovestaĵon kaj nigran vualon. Ŝi levas la vualon: jen antaŭ mi staras Emeke. Ŝi ordonante diris al miaj servo-kunuloj:

– Foriru!

La skribistoj eliris. Mi surpriziĝis. Kvazaŭ iu funebro-vestaĵon portanta marmorstatuo starus antaŭ mi. Ŝi estis trankvila, sed ŝia rigardo estis frostiga.

– Zeta! – Ŝi komencis raŭke. – Mi vidas, ke vi havas funebro-vestaĵon.

– Oni nun portis.

– Mi havas peton. Mi scias, ke vi ĉion plenumas, kion mi petas. Kiam oni ekirigas vin, tiam survestu la nigran sakon, sed restu malantaŭen. Lasu por antaŭeniri viajn kunulojn.

– Atendu min.

Ŝi levis fingron al buŝo kaj diris mallaŭte:

– Atendu, ĝis mi revenos ĉi tien.

Mi akompanis ŝin ĝis la elirejo, sed ne kuraĝis alparoli ŝin. Jam la popolo portis nigran vestaĵon. La homoj venis – iris. Oni elektis nigrajn ĉevalojn. Dronita en pensojn mi iris reen en mian ĉambron. Kion volas fari Emeke? Ĉu Ĝiĝia diris ion al ŝi? Sed vizaĝo de Emeke estis blanka. Ŝiaj movoj estis mekanikaj. Okuloj de la homoj estis ruĝaj, sed tiuj de Emeke estis bluecombraj eĉ malsane brilantaj.

Posttagmeze je la kvara eksonoris la funebro-klariono, pro kio la palacmuroj skuadis. Ni survestis la kuriozan nigran sakon kaj ekiris. Ĉe la elirejo mi diris al la aliuloj:

– Mia rimeno restis en la ĉambro. Iru plu!

Mi atendis nur kvin minutojn kaj malfermiĝis la pordo, alvenis Emeke. Ŝi haltis kaj alrigardis min.

– Ĉu tio estas vi, Zeta?

– Jes, mi estas tiu. Disponu pri mi.

– Deprenu tiun funebran vestaĵon kaj donu sur min! Rapide!

Sian vualon ŝi ĵetis sur la teron. Ŝi eltiris la broĉon el la hararo kaj ĵetis en la angulon. Ŝia hararo falis sur ŝultrojn. Ŝia vizaĝo estis blanka kaj ŝiaj lipoj estis preskaŭ bluaj.

– Mia fraŭlino! – Mi maltrankviladis balbutante.

– Ŝŝŝ! Eĉ ne unu vorton!

– Fraŭlino kara, ...

Mi demetis jam la sakon, tenis ĝin surbrake, sed ŝia rigardo fortimegis min.

– Donu sur min! – Ordonis ŝi mallaŭte.

– Sed mi petas vin....

– Ĉu vi amas min?

– Ho, Dio mia...

– Nu, se jes, donu sur min. Ne! Atendu... Unue kisu min... Ja vi meritas tion... Mi scias,  ke vi multe suferis... Mi scias kio estas la sufero...

Kaj ŝi etendis ŝiajn malvarmajn lipojn. Alian fojon mi estus ĝoja, sed nun ŝia buŝo estis malvarma kvazaŭ mi kisus buŝon de iu mortinto.

– Demandu nenion – ŝi diris mallaŭte – nenion parolu.

Do, mi nenion diris kaj tremetante donis sur ŝin la sakon. Ŝi ekvidis siabrake la nigrajn puntojn. Tiujn deŝiris kaj forĵetis. Post kelkmomentoj ŝi malaperis kiel ombro.

Mi restis tie. Kion mi faris, tion devis fari. Ŝi petis tion. Se ŝi estus dezirinta por salti en puton, tiam mi farus. Tamen mi trovis stranga tion, ke ŝi iris inter la torĉistojn. Mi ne komprenis tion.

Dume komenciĝis la funebrokanto akompanante de foj-foja plorego de la popolo. Poste aŭdiĝis kiel kriis la pastro al la Dio huna. Sed dume mi sidis en mia ĉambro, miacerbe teruraj pensoj cirkulis. Kial ŝi petis de mi mian funebrosakon? Ĉu iu ofendis fraŭlinon Emeke? Ĉu ŝia patrino? Ĉu iu reĝedzino? Ĉu ŝi ne ricevis al sia rango ĝustan lokon dum la ceremonio? Ĉu ĉi tiel ŝi volis esprimi sian funebron pri Atilo? Kredeblas, ke min oni pendumos, pro la malakcepto de la ordono. Sed pri tiu penso mi ne okupiĝis. Ordono de Emeke estis la plej grava por mi.

Mi kolektis la ĉifonaĵojn de la vualo kaj la broĉon. Morgaŭ mi portos tiujn al ŝi. Kiam mi eliris el la palaco, tiam la ŝamano Djerĥe38 staris apud la ĉerko. Li portis tolan teksaĵon, lia kapo estis razita kaj la kaphaŭto tranĉetita, kio sangis. La aliaj pastroj portis saman vestaĵon. La maljuna Kama staris ĉe kapo de la ĉerko kaj ĉiam rigardis al la ĉielo. La malĝoja popolamaso silente aŭskultis kanton de Djerĥe, kiu adiaŭparolis en nomo de Atilo, turnanta sin al la popolo:

Ankoraŭ ne estis tia reĝo de ĉi mondo, kiun oni tiom amis, kiel min kaj tamen mi forlasas mian fidelan popolon!”

Sekvis la mallaŭta murmuro de la retenita plorado. El la okuloj fluis la larmo, kiel la rivereto. Djerĥe daŭrigis:

En imperi’ de l’ mort’ mi iranta ĉiam,
kontraŭ mi, ĝi estis trovita neniam,
nun arkpafis min dum dorm’ mia nuptnokta,
dum mi kapklinis al mia kor’ edzina.
Dibenu vin Rika, mia edzineto,
bataltempe sonĝ’, hejme la amatino,
fruktdona arbo de du orpomoj miaj,
de mia reĝpalaco: floro malgaja.

Rika la ĉefedzino de la reĝo korŝire ekkriinte leviĝis el sido, poste ĵetis sin sur la ĉerkon. Kaj tiel same agis ankaŭ la du funebrantaj reĝidoj: Ĉaba kaj Aladar. Kaj Djerĥe daŭrigis la adiaŭparolon:

Ĉaba mia floret’ laste mi parolas,
vi: de mi ĉi-monde la pleje amata,
mi ne plu vidos viajn okulojn ridajn,

vi ne plu direblos al mi patro mia.
kaze de zorgoj rigardu al ĉielo:
tie fulmas – animo de via patro.

La popolo kune ploris kun la reĝa familio. La ŝamano unu post la alia adiaŭigis Atilo-n de siaj filoj. Li diris, ke Aladar estas fierulo de la Huna popolo, Irnak estas stelo de la armeoj, Ellak estas sia kara leono, Dengeziĉ estas brila cerbo de la Hunoj. Poste sekvis la estroj, ĉefsinjoroj, ĉefdignuloj laŭvice, la aliancaj reĝoj kaj fine la popolo. Li proponis al la popolo havi interkonsenton. Kaj la adiaŭigo finiĝis jene:

Adiaŭ, bela pejzaĝ’ de Maroŝ’, Tiso,
Eterna patrujo de mia popolo.
Al Terpatrin’ jam ekiras mia korpo,
kaj inter steloj rajdas mia animo!

Poste la maljuna Iddar staris apud la ĉerkon kaj kun malproksimen sonanta voĉo kantante ploris:

– Ho ve! Nia suno defalis de la ĉielo!

– Ho, ve! Nia suno defalis! – kantegis la popolo plorante.

Iddar kapbalancante etendis manon kontraŭ la ĉerko:

– Kial vi forlasis nin, Atilo? Ĉu alie en la mondo oni pli bone amas vin, ol ni?

– Ho, ve! Tiu loko nenie estas en la mondo, kie vin oni pli multe amus! Kial vi forlasis nin, Atilo?

La popolo ploregante ripetis la finvortojn de la ŝamano. En ĉi tiu plorego la viroj tranĉadis sian vizaĝon ponarde tiel montrante sian funebron. Ili ploregis per sangaj larmoj. Ja ĉiutagan priploron ne meritas Atilo. Kaj Iddar daŭrigis:

– Se ni vidis aperi vian reĝan figuron, ni ĝojis. En ĉiuj moviĝis la batalemo.

La patrinoj levis alten siajn bebojn kaj diris: „Vidu, tie iras Atilo!”

Kaj dum plorego li daŭrigis:

– Atilo! Vi estis mia plej granda ĝojo! Via nomo estis nia fiereco, nia brileganta turo! Neniam ni havis tiom grandan doloron, kiel nun. Nun via nomo estas nia humilo, nia falo en funebron!

Pro la ploro li ne kapablis paroli. Iom haltis, sed poste povis daŭrigi:

– Al vi simila reĝo ne ekzistis en la tuta mondo. Eĉ unu ne estis sama kia vi estis, Atilo!

– Ne estis pli bravaj reĝoj, ol vi! – diris ploregante la popolamaso.

– Al vi sama reĝo neniam estos!

– Ne estos al vi sama reĝo! – ripetis la popolo.

– Via nomo tiel aperis kiel la leviĝanta suno. Kial vi iras reen en la nigran nokton? Vi kunportas nun gloron de Hunoj!

– Huna popolo havas finon! – hurlis la ĉefestro.

La popolo ploregante hurlis la vortojn de la ĉefestro. Kaj post longa paŭzo la ŝamano denove daŭrigis:

– Kiel vi estas kapabla por forlasi vian armeon, kiu estas la plej forta en la tuta mondo?

– Kiel vi kapablas por forlasi vian ortendon, pompan palacon, vian gloron? Ho, ve! Glavo de Dio defalis de via mano! Vi forlasis vian nacion, kiu restos orfa!

Li ne kapablis paroli plu. La homoj deliris, ilia vizaĝo estis ege sanga, jam tranĉadis sian brakon, bruston. La ĉefestro enpuŝis sian ponardon en sian brakon. La virinoj svenis. La maljuna reĝo Ardarik kapturniĝis kaj terenfalis apud la ĉerko. La ŝamanoj metis la ĉerkon sur la funebroĉaron kaj dekdu nigraj ĉevaloj portis la ĉaron al Tiso. Antaŭe oni kondukis lian plej ŝatatan ĉevalon nomitan Fulmo, sur kiu estis selo kovrita per nigra vualo. Post la ĉevalo piediris dekkvar kronaj reĝoj kovritak de funebrovualoj. Sekvis cent pastroj, antaŭ kiuj knaboj kantis piedirante la mortan psalmon de Hunoj. Tie marŝis ĉiuj muzikistoj kreantaj bandon por fajfi malĝojan melodion. Tiun forte dolorigan mi aŭdis nenie aliloke ekster tero de Hunoj.

Post la ĉerko la familio perpiedis. Ĉiuj perpiedis: reĝedzinoj, filoj de Atilo, ĉefsinjoroj, ĉefoficiroj, hunaj magnatoj, kiuj portis ŝiritajn vestaĵojn, ne havinte felĉapojn.

Apud la ĉerko duflanke iris la korpgardistoj. Ili havis kaskon kovrite de nigra vualo. Ilia vestaĵo estis ŝirita kaj ilia vizaĝo estis sanga. Kelkfoje tambur-tondro aŭdiĝis, kaj aŭdeblis kriado:

– Atilo, mia bona reĝo!

Ĉi tiun kriadon la popolo ripetis. Terura estis vidi ĉi tiun gigantan popolamason. La viroj estis sangaj, havis sangan vestaĵon. Inter Hunoj estis Jazigoj, Gepidoj, Sarmatoj, Ugroj. Ĉiuj popoloj partoprenis la entombigon. Ili akompanis la ĉerkon kunportante sian flagon kiel dum la batalo. Sed ankaŭ sur siaj flagoj flagris nigraj vualoj kaj nigraj rubandoj.

Miarigarde mi serĉis tiun grupon kun la funebrosakon portantaj homoj. Ili iris apud la korpgardistoj. Mi pensis pri tio, ke bona estus, se mi paŝadus ĉe flanko de Emeke pro ŝia defendo. Sed vane mi serĉis ŝin, ne trovis. Ja en la nigra sako ĉiuj estis nekonataj. Emeke malaperis inter ili.

Mi pensis, ke mi iros inter ilin kaj provos ektuŝi ŝian manon, ja tiun mi ekkonus ankaŭ el inter cent manoj. Sed unue mi devas reiri por porti torĉojn, ĉar baldaŭ vesperiĝos. Mi reiris. La palaco estis senpopola. Mi ne trovis torĉojn. Dume la entombiga marŝo progresis antaŭen kaj jam mi ne povis atingi la funebrosakojn portantajn homojn.

La suno jam subiris kaj la nuboj ruĝiĝis. Jam tiam ni estis ekster la urbo. Flava akvo de la Tiso ondiĝis antaŭ ni. Mi estis laca pro la tumultado. Mi ekhaltis sub iu maljuna poploarbo. Mi pensis, ke maleblas pluiri, plie mi atendos ĝis foriro de la popolamaso. Nome mi ne volis, ke la popolamaso mortotretu min. Cetere mi jam malfruis, ke mi iru apud la korpgardistoj, por vidi, kiel oni metas reĝon Atilo en la tombon. Unue mi grimpis sur unu elstarantan arbobranĉon poste pli supron de la arbo kaj de tie provis rigardi la funebran sekvantaron. Neniu vidis min kaj neniu okupiĝis pri mi. Mi vidis la insulon kaj unu fluejon de Tiso sen akvo. Kontraŭflanke la konstriktita riverakvo de la alia fluejo elfluis iomete al la kampo.

Dume la suno tute malaperis kaj la torĉoj pli bone lumis kaj briladis en la vespera mallumo. Ĉe ĉiuj homoj estis torĉo. Kiom da torĉoj estis! Surĉiele videblis nek luno nek steloj, sed surtere multegaj steloj brilis! Eble milionoj! Kvazaŭ ĉiuj steloj estus venintaj ĉi tien por akompani la reĝon en la tombon.

Ankaŭ la lasta homo foriris sub mi kaj ĉiuj kolektiĝis sur bordo de Tiso. Mi aŭdis la funebrokanton kaj la tamburvoĉon. Poste estiĝis silento: certe la ŝamanoj preĝis. Mi desupris de la arbo kaj aliĝis al la rajdantoj, kiuj kondukis ĉevalojn de la ĉefsinjoroj kaj reĝedzinoj.

Kiam mi atingis pli proksimen, aŭdiĝis la klarionado, kiu kutimas voki la armeon por dormi.

– Dormu Atilo! Bonan nokton!

Poste grandega muĝo estiĝis, kvazaŭ rapida pluvo torente pluvegus. Tutcerte oni jam malkonstruis la digon kaj lasis fluegi la akvon de Tiso sur la tombon. Oni ĵetis supren la torĉojn. Tiuj grandarkojn flugis, en la aero estingiĝis kaj falis en la riveron Tiso.

La popolo ekiris reen. Mi ankoraŭ atendis. Mi volis atendi fraŭlinon Emeke, sed mi devis reiri al la arbo, kie mi atendadis plu, ĉar la aro de ĉevaloj malhelpis min pluiri. Mi denove algrimpis la arbon. Sub la arbo mi ekkonis voĉon de korpgardisto Balaŝa, kiu paroladis kun kelkaj kunuloj.

– La ĉevalon – li diris – ne devus lasi sengardate.

– Ĝin oni ne lasis tie – respondis la aliulo.

– Sed oni lasis tie.

Mi ne komprenis tute, sed tion encerbigis, ke oni mortpikis ĉevalon de Atilo kaj ĝin kuŝigis apud la ĉerkon. Tio estis ĝusta afero, ja ĉiun Hunon ĉimaniere oni entombigas, lian kapon metante al okcidento, liajn piedojn al oriento kaj la ĉevalo metatas apud la dekstran manon de la mortinto. Nome nokte animo de ĉevalo kaj animo de la mortinto ekstaras, la Huno enseliĝas kaj galopas al la steloj.

Sed nun jam la servistoj devus esti ĉi tie. Kial malfruas ili? Jam la reĝedzinoj, reĝidoj venas reen. La virinoj ĉevaldorse sidante venas, iliajn ĉevalojn korpgardistoj kondukas. La ĉefsinjorojn mi ekkonas. Kaj mi aŭdas diskutadon, disputadon.

– La glavon meritas Aladar!

– Sed Atilo volis nomumi reĝidon Ĉaba!

– Ĉaba, ankoraŭ infano estas! Infano ne povas estri la Hunan popolon!

– La ĉefestro direktos lin.

La vortbatalo estiĝis ĉiam pli kaj pli incida. Multe da homoj disputadis inter si. La popolamaso mute inundas nun reen. Ili venas jam de longaj horoj, sed kie estas la funebrosakon portantaj kunuloj? Certe ili venos lastfoje, ja ili metis la florkronojn sur la ĉerkon. Sed kiel ajn estas, ili jam devus esti ĉi tie. Mi tamen plu atendis. Post nelonga tempo mi paciencon perdinta malsuprengrimpis de la arbo. Apenaŭ eblis vidi ion. Kelkaj glavoj brilis apud mi. Kelkajn vizaĝojn mi ekkonis. Ankaŭ sinjorinoj preterlasis min. Bebo de iu sinjorino ploris:

– Panon...

Poste la marŝado ĉesis. Jam mi antaŭis la piedirantojn, sed vidis nenie fraŭlinon Emeke. Certe ili demetis la funebrosakojn kaj ĵetis tiujn en la tombon inter la florkronojn kaj torĉojn. Emeke certe aliĝis al la reĝedzino.

 

65.

Jam estis noktomezo, kiam mi urbon atingis. La popolo sur la strato tumultis. Ĉe lumo de la torĉoj la popolo paroladis, kelkloke bruege. Ie liutistoj ĉevaldorse starante kantis pri braveco de Atilo. Ĉi tiujn kantojn aŭdeblis ĉiuj homoj multfoje, sed dum ĉinokte kun alia sento aŭskultis tiujn la popolo.

Kelkloke fajro brulis kaj haruspeksoj (aŭgurantaj pastroj) parolis pri la estonto kaj la homoj atenteme aŭkultis ilin.

Ĉirkaŭ de la domoj estis pli multe da rajdantoj kaj la popolo estis pli laŭta, ol tiuj. Torĉoj lumigas la sangajn vizaĝojn. Alian fojon la domoj estis helaj. Ĉe la enirejoj aliam torĉoj brulis kaj fajroj da branĉfaskoj ĉirkaŭ la puto, kiuj la malhelan placon lumigis. Kial estas nun malhelaj la domoj, la palacoj kaj la placo? Aliam se ĉefestro mortis, post la entombigo sekvis funebra bankedo, dum kiu la mortinton amantoj tie sidis ĉirkaŭ la tablo kaj mallaŭte paroladis pri meritoj de la mortinto. Ĉe la ĉefloko staris unu malplena seĝo, surtable malplena servico. Tie sidis animo de la mortinto.

Mi supozis, ke je estimo de Atilo oni aranĝas grandiozan funebran bankedon. Kial ili ne aranĝis? Neniu sciis. Ĉu la nacio aranĝu tiun? Atilo ne havis guberniestron kaj registaron. Li estis ĉio. Ĉu la familio aranĝu tiun? Povas esti la familio timis ribelon. Sed povas esti, ke neniu pensis pri tion. La tragedio estis terura kaj la homoj svenetis. Trono de Atilo terure malplenis. Kiu kapablus al si preni glavon de Atilo? Ĉi tio estis la plej grava demando.

Mi estis lacega, do mi malantaŭiris en mian kvartiron. En mia ĉambro ne estas meĉo.

Nenian ronkadon mi aŭdis. Miaj kunuloj certe ekstere paroladas. Do, mi enlitiĝis. Iomete mi dormetis, sed pro la surkoridora venado-irado, parolado kaj svarmado vekis min. Mi vestis min kaj eliris. Sur la placo Almad, la maljuna liutisto kantis. Li starante sur la putrando diris la versojn. La popolamaso malĝoje aŭskultis.

Elpaŝante el la palaco mi ekvidis Maĉan. Li gapante rigardis min kaj mi ne sciis, kial li mirrigardis min.

– Ĉu vi? – Li demandis.

– Ĉi tie – mi respondis mire pri la demando.

Li balbutis ion palpebrumante kvazaŭ ekskuzus sin, sed aliaj ĉefsinjoroj alvenintaj tie kunportis lin.

– Ĉaba, estas la reĝo! – aŭdiĝis kriego de iu grupo el la malproksimo.

Mi eniris la stalon al mia ĉevalo, kie mi surĉevaliĝis nur sensele kaj rajdis inter la popolon.

Tie sur la placo Almod kantas:

Lia kadavro kuŝas en ĉerko triopa,
Tiel ni metis lin sub teron subakvan,
Arkpafaj kordoj vibras, sagoj ekflugas:
karfidelaj servistoj tie lin alfalas.

Pro la lasta frazo mia korbatado preskaŭ haltis. Ĝi haltis, kvazaŭ mia koro estus ŝtoniĝinta. Dio de indulgo, kio okazis?

La liutisto brakon etendiĝadante daŭrigis:

Malrapide ekfluas la Tistorento.
Brilondante ĝi superakvas la tombon.
Torĉoj nun estingiĝas, steloj subfalas,
Karaj fidelaj servistoj lin ĉirkaŭas.
Hun – nacion nigra malhelec’ atakas,
Malĝoj’ de nia kor’ eĉ pli nigra estas.

Mi ĉirkaŭrigardis. Sabolĉ staras apud mi. Mi ekkaptas lian brakon.

– Ion parolas ĉi tiu pri la servistoj? – Mi stertoras kvazaŭ sufokiĝante.

Li perpleksiĝante streĉas okulojn al mi.

– Ĉu vi ne estis tie?

– Ne.

– Kiel tio povas okazi?

– Mi havis ordonon. Kion diras tiu liutisto? Mi ne komprenas.

Li kantas pri la servistoj. Ĉu vi ne scias, ke oni arkpafis ĉiun karan serviston de Atilo?

– Sed ĉu vi...

– Ĉu tiujn, kiuj estis en la funebra sakoj?

– Ankaŭ tiujn.

Mi ŝanceliĝis, kvazaŭ iu estus kaponbatinta min per plumbokapa bastono. Mi ne scias,  kiam mi deĉevaliĝis, kiu parolis al mi, kiu preteriris min. Foje mi sidiĝis kaj veis pro Emeke, poste mi pluiris. En heleto de la ektagiĝo mi ekkonsciiĝis, ke mi estas surborde de Tiso, kie oni entombigis Atilon. Mi sidas kun stulteco de la freneziĝo gapante al la flave ondanta akvo.

Kiel mi revadas tie, mano tuŝas mian ŝultron kaj alparolas milda malĝoja virina voĉo:

– Zeta!

Mi levas mian kapon kaj vidas, ke Ĝiĝia staras apud mi. Ŝi estas pala kaj malĝoja.

– Fuĝu! – Ŝi balbutas. – Fuĝu! Terura masakro estas en la urbo.

Mi nun rimarkis, ke el la malproksimo jam longtempe aŭdeblas tia batala bruego, kian mi aŭdis en batalejo de Katalaŭno.

– La popolo disiĝis de du partioj! – Balbutadas mallaŭte Ĝiĝia. – Unu la alian murdas la Hunoj, ĉirkaŭ la palaco.

– Fuĝu el tiu ĉi infero!

Kiel ŝi diris ĉi tion, rigardis min larmokule, maltrankvile.

(Vi, benita animo, en virina korpo iranta ĉiela anĝelo! Ĉiam vi estis apud mi, sed tamen nur tiu ĉi momento mi ekvidis vin. Ĉu ne vi estis ĉiam la min amanta, al mi destinita fidel, pro mi suferanta animo? Kaj mi tamen ne vidis vin. Miaj okuloj adheris nur al tiu, kiu kuŝas apud sia idolo tenita sekreta kun arkpafita koro sub fundo de Tiso. Mi nur nun vidas ŝin reale, kiam jam ne vidas ŝin.)

Mi ekstaris kiel la dumdorme iranto kaj prenis manon de la fraŭlino.

– Ĝiĝia.

– Fuĝu Zeta! Fuĝu!

– Ĉu vi venos kun mi?

Ŝia kapo humile malsuprenkliniĝis:

– Se vi permesas.

Nur unu fojon mi rerigardis al la urbo. La urbo brulis. Turo de la reĝa palaco flave ardis en la purpurkolora flamomaro. Kvazaŭ ankaŭ el direkto de Okcidento mateniĝus.

Kaj ni ekiris.

– Fino –

 


Rimarko de la tradukinto

La libron kontrollegis sinjoro Renato Corsetti. Li esperantigis la grekajn kaj romiajn nomojn ne trovitajn en la PIV krom la latinaj kaj germanlingvaj frazoj. Laŭ lia konsilo la nomoj de la hun- hungaraj rolantoj de la historia romano, estas aperigitaj laŭ la eldirmanieroj en intereso de facila legebleco . Nature ĉe ĉiu tiu nomo menciita estas la origina nomformo. Kaj fine, ankaŭ tion konsilis Renato Corsetti, ke la vortoklarigoj ne aperu sur la paĝmalsupro por ne rompi la paĝbildon kaj ne kaŭzi konfuzon en la teksto, se la klarigoj estas ampleksaj. Ili estu legeblaj nur post la tuta romanteksto. La ideon donis la fakto, ke inter la klarigoj estas kelkaj ampleksaj, foje ili povas esti pli longaj ol unu paĝo.                                                      Renato Corsetti klopodis defiltri la hungarecajn frazstrukturojn, per kiu agado la frazoj estas pli bone kompreneblaj por fremdlandanoj.                                                                       Espereble vi ne trovos multajn mistajpojn en la teksto kaj ĝuos la historion pri la homoj vivantaj antaŭ multegaj jaroj. Bonvolu skribi vian opinion pri la verko, por, ke mi povu lerni el ĝi:

Ladislao Pásztor

 

Vivo de Géza Gárdonyi

Laŭ la hungara nom-maniero Gárdonyi Géza (naskiĝinta Géza Ziegler) – naskiĝis en Agárdpuszta, 03.08.1863, mortis en Eger, 30.10.1922, estis verkisto, poeto, dramverkisto, ĵurnalisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio. Laŭ lia populareco li estis eĉ nun elstara membro de literaturo de la 19-20. jc. Lia verkaro prezentas transiĝon inter la 19. jarcenta romantika, anekdota historirakontado kaj kun la 20. jarcento naskiĝinta secesistila, naturisma-simbola stilidealo.

Familio kariero

Lia patro estis (1823-1879) saksidevena evangelia civitano kiu daŭrigis maŝinminĝenierajn studojn en Vieno, kelkaj inventaĵoj ligiĝas al lia nomo. Li okupiĝis longdaŭre pri prilaborado de fero, sed vivofine li estis forĝisto. En 1850 li revenis en Hungarion. Dum konstruo de la vapormuelilo en Szöllősgyörök en 1860, li ekkonis poste edzinigis fraŭlinon Tereza Nagy, la posteulinon de etnobeloj vivantaj jam kiel terkulturistoj. El ilia geedziĝo sep infanoj naskiĝis, sed nur ilia filo Géza atingis la plenaĝon.

Géza Gárdonyi geedziĝis kun Maria Csányi (ĉanji) en 1885. El ilia geedziĝo kvar infanoj naskiĝis, sed tio finiĝis per disedziĝo en 1892. Lia lasta amanto (kaj amatino) estis Ilona sinjorino Mátékovics kiu restis lia vere bona flegantantino kaj animkunulino ĝismorta. De la familianoj heredita spirita heredaĵo estis multtavola. Al lia mondrigardo forte efikis la liapatra patrujamo, politika radikalismo, sento kontraŭ-Habsburga, amo, la libera volo, la sociala sente­meco kaj demokratismo. Bone kunfandiĝas en li la liapatra evangelia puritaneco, la patrina severa katolikismo krom iom da materialisma pensmaniero. Lia plej ŝatata libro estis: La Origino de Specioj – verkita de la angla sciencisto Karlo Roberto Darvino (1809-1882), kio forte influis lian religian rigardopunkton. Sed apud tio same forte influis lian mondkoncep­ton ankaŭ la Budaismo, la misticismo, la spritismo. Kontraŭe li infanentuziasme admiris la hungarajn kantojn de la muzikartisto Piŝta (Stefanĉjo) Dankó. Lia koramikino, edzino de la pentristo Árpád Feszty, karakterizis lin kiel homon en sin mem turnantan. Kredante la metempsikozon, la renaskiĝon, li jam atendis la morton oktobre en 1922. Li kuŝiĝis vespere kaj sekvatage matene la 30-an de oktobro 1922-a jam ne vekiĝis. La grandan hungaran verkiston Géza Gárdonyi finanta sian vivovojon, la estraro de urbo Eger metigis en kuproĉerkon kaj entombigis en korton de lia loĝdomo en la nordhungarlanda urbo Eger fama pri ĝiaj kontraŭturkaj bataloj. Lia memortabulo ankaŭ nun montras kie dormas eternan sonĝon la granda hungara verkisto. Post la fortikaĵvizitoj miloj da homoj piecvizitas lian tombon.

Lian verkaron karakterizis komence la daŭra vojserĉado, tematika kaj forma aventurado, dependante de tiuj lia prozverkaro divideblas je tri etapoj. Lian karieron li komencis kiel popollerneja instruisto en 1881, post 1885 li daŭrigis kiel ĵurnalisto, post 1887 li dediĉis sian vivon por la belliteraturismo. Dum la 1890-aj jaroj verkitaj popolectonaj noveloj kaj rakontoj portis al li rekonon de la samepokaj verkistoj. La postepoko konas lin ĉefe laŭ liaj historiaj romanoj (Steloj de Eger 1901, La homo nevidebla 1902, Sklavoj de Dio 1908, Patro nia de Szunyoghy 1913. Lia sociaromano; Romano de Ida 1920 same grandsignifas.) Kvankam lia verkaro poeta kaj dramverkista montriĝis malpli postvivanta ol liaj historiaj romanoj, tamen ankaŭ ties aro grandsignifa estas. Liaj muzikigitaj poemoj estiĝinte popoleskaj kantoj eĉ niatage alte ŝatataj estas. En la 1900-aj jaroj li dramatigis popolajn teatraĵojn por teatroj, verkis humoreskojn. Lian verkistan nomon li elektis post la loko de lia enmatrikuligo Gárdony (gardonj). Unue li aperigis sur liaj verkoj la nomon Gárdonyi Z. Géza, poste jam tute forlasis la originan familinomon uzante nur la nomon Gárdonyi. Ekde la translokiĝo en urbon Eger li uzis oficiale la nomon Gárdonyi Géza. Dum lia verkista vivovojo li uzis kelkajn pseuŭdonomojn – ĉefe dum lia ĵurnalista agado – pro liaj facile kompreneblaj literaturaj desegnaĵoj kaj komentoj laŭteme bonhumoraj kun moralinstruoj, pamfletoj, kolportaĵaj romanoj kaj sur paĝkapoj de liaj infanfabeloj.

Liaj plej konataj verkoj:

Egri csillagok (Steloj de Eger)
A láthatatlan ember (La Homo Nevidebla )
Isten rabjai (Sklavoj de Dio)
A lámpás (La Lampo)
A bor (La Vino)
Ida regénye (Romano de Ida)
Ábel és Eszter (Habelo kaj Estera)
Hosszúhajú veszedelem (Danĝero pro Longa Hararo)
Az én falum (Mia Vilaĝo)
Az égre néző lélek (Spirito Rigardanta al la Ĉielo)
Fabloj.

En Esperanto aperis:

Du kokcineloj – tradukis Kolomano Kalocsay, Budapeŝto 1923
Sklavoj de Dio – tradukis Johano Hamvai, Budapeŝto, HEA, 1972
Steloj de Eger – tradukis Jozefo Horváth Budapeŝto, HEA, 2012
La Homo Nevidebla – tradukis Ladislao Pásztor, Miskolc 2018.

Fontoverkoj al la noto pri vivo de Géza Gárdonyi:

https://hu.wikipedia.org/wiki/Gárdonyi_Géza
https://eo.wikipedia.org/wiki/Géza_Gárdonyi
http://nepiesmudalokmagyarnotak.network.hu/video/gardonyi_geza_megzenesitett_versei

La biografion kompilis sinjorino Adrienne Pásztor

 

Vortoj de alia hungara verkisto pri Géza Gárdonyi

La hungara verkisto Deziderio Kosztolányi skribis pri Géza Gárdonyi:

„La iama vilaĝa instruisto estas nuntempe la instruisto de la tuta Hungararo. Ne estas bezonata por klarigi liajn verkojn, ni ne estas kapabla por fini la legadon de liaj verkoj. Liajn verkojn karakterizas la natureco, la mildeco, la simpleco kaj la radianta varmeco.

Li memkonscie atentis la homojn, la lingvojn, kies scienca kulturanto li estis.”

La citaĵon esperantigis: Ladislao (László) Pásztor

 


Notoj

Notoj kiel klarigoj pri la vortoj kun numeroj en la teksto –

 

[1] Hunoj estis membro de aziaj popoloj, ilia lando, la lando de Atilo estis Hunnio, alinome Hun-lando, en Eŭropo nomita Hunnia (laŭ kelkuloj Avaria).

[2] Ŝaruo estas ŝuo, unu specio povas esti simila al boto, al kies kalkano estas muntebla sprono. Sed ĝenerale ĝia plandumo estas platkalkanuma kaj per rimenoj fiksebla ĝis la genuo. /Vidu la lastan specion laŭ la bildoj: http://www.majlath-saru.hu/katalogus/

[3] Soliduso, sesterco estas grekaj monoj.

[4] Atilo (pli rare nomita Atli, Etzel, Etel, Etele) la reĝo de Hunoj naskiĝis kiel filo de Bendeguz ĉ. 406 kaj mortis en 453. Ĉ. 445 li ekregis. Laŭ unuj li estis murdita, laŭ aliuloj la mortigantan naz-sangadon kaŭzis ezofaga flebito. Dum lia nuptonokto li asfiksiiĝis en propran sangon. Li daŭrigis landkonkeran politikon. Kvankam lia imperio disfalis post lia morto, tamen li estis legenda historia persono inter la regantoj de Eŭropo. Li estis bona politikisto rekonanta la diversajn religiojn. Li estis fortamana reganto, sed ĉiam sincere kaj saĝe prijuĝanta la diversajn aferojn. Li nomis sin: Vipo de Dio. Li estis reganto de la siaepoka plej granda imperio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Atilo_la_Huno

[5] Liderco, estas malbonvola figuro en la hungara fabelmondo. Ĝi similas al la marĉa lumo (brulanta metano), aperanta laŭplaĉe sur la marĉ-surfaco. La frazero: La liderco manĝu tion - aperas kiel hungara diraĵo, ja la fabela malbonvola demono - la liderc-o, similas al lumo de marĉsurfaco, ĉiam alie aperanta. La tn. liderca lumo estas nomata Pri la demono Lidérc, estas legebla angle-ĉe: https://en.wikipedia.org/wiki/Lidérc

[6] Teodozo la 2-a (en latina Flavius Theodosius Junior Augustus}; 10a de aprilo 401 – 28a de julio 450), komune kromnome Teodozo la Juna: https://eo.wikipedia.org/wiki/Teodozo_la_2-a

[7] La origina virnomo estis Csáth, nun Ĉat. La huna nomo elparoleblas sen la litero -h- tiel, kvazaŭ la vorto havus -o- finaĵon sed vi diru sen -o-. Nu, vi scios, ke en nomo Ĉat la litero -a- estas akcenta.

[8] Pogaĉo estas malgranda, rondforma sala bakita pasto, al kio, oni povas bone kaj trinki kaj drinki vinon, bieron. Vidu ĝin ĉe: https://hu.wikipedia.org/wiki/Pogácsa Pogaĉvizaĝa: malgranda kaj rondforma vizaĝo.

[9] La prononcon de la virina nomo Emőke, ni ne povas tute bone redoni. Ĉar en la Vikipedio la simillitera nomo (ekzemple Goethe) estas klarigita jene: https://eo.wikipedia.org/wiki/ Helpo:Prononcindiko  / ĉe la nomo Emőke bonvolu sekvi ties eldiron [emøke ] – Emeke = https://eo.wikipedia.org/wiki/Litero – En la teksto la originan nomon ni aperigis laŭ la proponita Emeke.

[10] Flavjo Aecjo (latina nome: Flavius Aëtius/Aetius) (391–454) estis romia militestro iranta kontraŭ la huna ameo pk. en 451 sur la kampo de Catalaunum (katalaŭnum) en Gaŭlujo. Li militperdis. – Tamen laŭ la okcidentaj kronikoj li venkis.

[11] Jufto: „Fortika, akvorezista sed malbonodora ledo el junaj bestoj (ĉevalo, bovo, kapro, ktp), tanita en speciala rusa maniero kaj grasumita plej ofte per betula gudro sur la interna flanko.” (PIV 2005a)

[12] Dolmano (dolmány – dolmanj) estas vestaĵspeco el tre malnovaj epokoj, kutima en aziaj teritorioj kie iam vivis ankaŭ la prahungaroj kaj la Hunoj. La prauloj de Hungaroj parolis ankaŭ la lingvon de la Imperio kazara: la malnovturkan lingvon. Tiuj Kazaroj partoprenis en milito de Atilo. Ili menciitaj estas en ĉi-tiu libro. Ni ne scis, ĉu la origina nomo de la jakspeco estis dolmano aŭ alia, sed ĉar ĝia priskribo egalas al tiu de la dolmano, tial la verkisto nomis ĝin same. En la malnovaj tempoj ĝi estis kudrita el drapo kaj estis starant-koluma vira malloza supra-vestaĵo (simila al jako), atinganta ĝis kokso aŭ ĝis genuoj aŭ ĝis duonfemuroj. En la 9a-10a jc (la epoko de patrujkonkero de Hungaroj) la Hungaroj preparis ĝin ankaŭ el silko aĉetita de la Hungaroj el Bizanco. En la artikolo: https://hu.wikipedia.org/wiki/Honfoglaláskori_magyar_viselet – ni povas legi hungare, ke la patruj­konkeraj Hungaroj super la ĉemizo portis manikan jakon (nomitan kazak) kaj super tio mantelon similan al kaftano kiu estis butonomita. En la artikolo: http://www.kiszely.hu/istvan_dr/036.html – ni povas legi, ke „la patrujkonkeraj Hungaroj en sia vestaĵo portis aziajn trajtojn, kiujn ili poste pluevoluigis. Sekve de tio la kleraj Eŭropanoj kaj poste la aliaj homoj – vivantaj sur ankaŭ la aliaj kontinentoj – transprenis ne la uzon de togo de Bizancanoj kaj ne la peltan vestaĵon de Gemanoj, sed uzon de vestaĵoj de la Hungaroj. El la tn. kazak estiĝis la „zakó”: jako. El la kompleto de „zakó kaj nadrág”: el la jako kaj pantalono, estiĝis la „öltöny”: la kompleto de vestaĵo.” En la hungara lingvo la vorto: dolmano estas turkdevena el la epoko de la turka regado de Hungario (15-17a jc) Interesa afero estas, ke al la dolmano similas la jakspeco nomata „atilo” el la 19-a jc, kiel modo de tiu jc. La sekva artikol-trovejo montras, ke tiun tre malnovan jakotipon ornamis turka pasamento. Povas esti, ke la jakotipo – simila al la dolmano – konata kaj de Hunoj kaj de Hungaroj estis turkigita per tiu pasamentspeco de Turkoj. Menciindas, ke la pasamento estis konata ne nur ĉe Turkoj, sed ankaŭ de Francoj, Germanoj kaj Rusoj. La popoloj transprenis unu de la alia tiujn aĵojn, formojn kiuj plaĉis al ili ankaŭ ĉe la vestaĵoj. Kaj tiu transpreno okazis ekde la apero de la homo sur la tero. / Ekde la turka regado de Hungaroj la dolmano estis festa vestaĵo de sinjoroj poste ankaŭ de husaroj. La dolmanoj de tiuj lastaj estis ornamitaj per pasamentoj (ŝnurgalonoj). Hungarajn sinjorajn dolmanojn vi povas rigardi sur la bildoj ĉe: https://www.arcanum.hu/en/online-kiadvanyok/MagyarViseletek-magyar-viseletek-tortenete-2/szines-tablak-magyarazata-12/xvii-tabla-magyar-viselet-matyas-es-a-jagellok-korabol-14801526-47/   

[13] Patro nia (Dio), – estas grava preĝo de kristanoj – komenciĝanta per la vortoj: „Patro nia, kiu estas en la ĉielo” (Z) eldirita de Jesuo. (PIV 2005)

[14] La nomvarianto de la hungarlanda rivero Tiso estas Tibisko.

[15] Sirmjo (Sirmium) estis grandprinceco apartenanta al la iama reĝlando Granda Moravio, kie regis ankaŭ Svatopluko. La loko situis ĉirkaŭ la nuna Beogrado laŭ imperiestro Enpurpuronnaskita Kons­tan­tino (Konstantinos) http://tortenelemportal.hu/2009/11/magyarkep-a-szlovak-tortenelemkonyvekben/  – https://eo.wikipedia.org/wiki/Konstantino_la_7-a_(Bizancio)

[16] La huna skribo estis same ĉizo-skribo kiel tiu de la Sikuloj kaj Hungaroj inter la jarcentoj 4-9-aj. Tiuj tri estis parencpopoloj (skitoj), do ilia skribmaniero preskaŭ samis. Por montri kiaj estis literoj de tiu skribmaniero, mi montras al vi la tielnomatan „sikul-hungaran” ĉizoskriban a-bo-con, kies antaŭanto estis la huna skribmaniero: https://eo.wikipedia.org/wiki/Hungara_runoskribo           (https://en.wikipedia.org/wiki/Old_Hungarian_alphabet)

[17] La nomoriginalo estas hungare skribite Szarvas. La nomelparolo estas: sarvaŝ, ĝia signifo estas cervo.

[18] Ĉele estas ĉevalnomo.

[19] Kurul Turul estis grandflugila forta birdo, tre bone instruebla por ĉasi. Tio povis esti nizo, aŭ tartarfalko-speco aŭ grandflugila aglospecio. La surflage estanta kronigita birdo estis simbolo kaj de la huna reĝo Atilo, kaj de la hungara reĝdinastio Árpad - doma. Tiu birdo eĉ nun ĉeestas en blazono de Transilvanio estanta iam parto de Hungario. Vidu pri tio kaj la hungaran kaj la anglalingvan vikipedian artikolon: https://hu.wikipedia.org/wiki/Turul_(madár)

[20] Pri la muzikinstrumento tarogato, vidu plie ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tarogato

[21] Kial premis la hunoj la nazon de infanoj?

El la libro titolita: A HÚNOK TÖRTÉNETE, ATTILA NAGYKIRÁLY verkita de Szász Béla: /Béla Szász: Historio de la Hunoj, Atilo Granda Regnestro – eldonita de Bartha Miklós Társaság, Budapeŝto 1943, mi eksciis pri la sekvaj:

Amiano Marĉelino (Ammianus Marcéllinus) (330-400) diris tiun en sia historia verko pri la Hunoj, ke „vidante ilian platan nazon la okcidentanoj eltrovis, ke tiu okazas tial, ĉar la Hunoj la nazon de la infano forte fiksas per tol-rubandoj, ĉar pere de tiuj la mongola tipo (karakterizo) pli bone emfaziĝas, krome, la kasko tiel pli bone estas surmetebla sur ilian kapon.

Nu, tial estis strikte malsuprenpremita jam infanaĝe estis la nazo de la hunaj infanoj, ĉar ĉimaniere kiam la nazo kreskis, poste la tuta vizaĝo estiĝis mongolid-aspekta.

Priskribo de Amiano Marĉelino (Ammianus Marcéllinus) pri aspekto de la Hunoj, montras mongolid-tipan homspecon. De priskribo de Amiano Marĉelino, pli granda-signifa estas priskribo de reĝo Atilo, verkita de Jordanes, ĉar nekonfuzeble oni povas konkludi al mongolida tipo de la reganta familio. Ĉi tiu nomada popolo ekde tiam, kiam ĝi ekiris al sia longa-marŝado de la alt-ebenaĵon de Mongolujo, sendube multfoje miksiĝis kun turkaj fratpopoloj, sed gardis kaj konservissian baztipon. Egalecon de la hiung-nu kaj la popolo huna atestas, ke la ŝtato hiung-nusubmetigis aron de la hunaj popoloj krom la striktaj hunaj komunumoj de gentoj, kiuj ĉiu estis nomadaj turkaj kaj mongolaj popoloj retenantaj siajn gentajn-alianciĝojn kaj vivis sub la propraj popolaj estroj.

Sed ankaŭ tio atestas la egalecon de la hiung-nu kaj la huna popolo: a) deveno de la popolnomoj el la sama radiko; b) en la du ŝtatodirektaj organizaĵoj kaj en la militarto troveblaj parencaj trajtoj kaj fine c) tiuj ligoj kaj kontaktoj kiujn ambaŭ popoloj havis kun la ogur-turkoj. Unu popolo ĉiam el la vidpunktoj rase kaj kulture enfandiĝas al la plej proksime estanta parenca popolo plej facile, tiel ni devas supozi, ke la hunaj-popolrestaĵoj asimiliĝis ne en la rasfremdan sudrusian sarmato-tavolon, sed inter la Bolgarojn kaj Hungarojn.

La avara, kazara, bolgara, kumana, peĉenega, hungara, sikula kaj huna parenceco ne estas klarigebla tiel, ke unu popolo originas el la alia, aŭ estus proksima parenco de la alia. Ĉi tie ni staras antaŭ popol-familio transprenanta du gigantajn terpecojn, kies membroj irintaj nordokcidenten, okcidenten, suden, plie perdis siajn originajn rasojn, lingvojn.. Sed inter tiuj popoloj oni povas trovi la transiĝon helpe de enŝovitaj unuoj. Inter la hungara kaj la sikula kaj la mongolid-huna la transiĝon donas la popoloj eĉ nun vivantaj sur la stepoj grandrusaj kaj siberiaj. Eĉ ties homtipoj ankaŭ nun ektroveblas inter la popolo hungara. La hungararo vivas ekde pli ol mil jaroj en proksimeco de fremdrasaj popoloj, krome ĝi estas la gvidanta popolo de miksitrasaj naciaj minoritatoj. Ju pli ni iras reen en la pasintaj jarcentoj, ni trovas multajn egalecojn kaj pli multajn rastipojn. La turka-mongola popolgrupounua organizanto estis la huna popolo. ...” https://en.wikipedia.org/wiki/Turul

[22] La pli aĝa filo de Atilo estis nomita Aladár laŭ la hungara skribmaniero, de la hungarlingva romano. Nomelparolo estas: aladar’, tiel se post la nomfinan literon: -r- on sekvus la -o- finaĵo, kiun tamen vi ne eldiras. Nu la la vortofina silabo estas akcenta, tiun prononcu longe.

[23] La nomo Apro nur hazarde samas kun la bestnomo apro, ilia signifo ne egalas.

[24] La „fernaza akuŝistino” estas hungara popolfabela figuro, la reprezantino de la malbonvola maljunulino fluganta ofte sur balailo. Temas tial pri akuŝisrtino, ĉar en la malnovaj tempoj la akuŝistinoj estis maljunaj virinoj. Ŝi aperas ankaŭ en la slavaj fabeloj laŭ la nomo Baba Jaga. Vidu la klarigon pri ŝi ĉe la: https://eo.wikipedia.org/wiki/Baba_Jaga

[25] La klarigon pri la fiŝveziko-formaj ornamaj vitrotabuloj de la fenestro bonvolu vidi ĉe:        https://eo.wikipedia.org/wiki/Ornamripo

[26] Kvadoj estis malgranda popolgento el inter la Ĝermanoj, apartenantaj al la sueba popolgrupo, vivante sur terotorio de la Morava reĝlando en proksimeco de limo de Panonio. En la 4-a jarcento oni menciis la Kvadojn kun la Sarmatoj. Ili multfoje batalis kontraŭ la Romia Imperio, poste aniĝis al la Longobardoj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kvadoj

[27] La nomoriginalo de la virina nomo Puleria estas Pulheria. Ŝi estis fratino de la romia imperiestro Teodozo la dua.

[28] La knabonomo Ŝugárka, elparolendas laŭ esperanto akcento: ŝugarka. La nomsignifo estas: radieto.

[29] Klarionoj de la bovpaŝtistoj estis preparitaj el kornoj per ilia traboro. Voĉoj de tiuj kavaj kornoj estis raŭkaj. Bonvolu vidi tiujn du speciajn kornajn instrumentojn ĉe: https://hu.wikipedia.org/wiki/Lehel_kürtje

[30] Gatjoj estis tre larĝaj pantalonoj de estintaj homoj loĝantaj sur herbejaj terenoj. Tiuj estis portitaj de ebenaĵaj vilaĝanoj; ŝafistoj, bovpaŝtistoj, ĉevalistoj, porkistoj kaj ĉe Hunoj, kaj ĉe Hungaroj.

[31] Ekzemplon pri la refaldita randaĵa blanka pinta ĉapo el drapo vi povas vidi ĝian aspekton ĉe du atingeblecoj: https://www.google.hu/search?q=csúcsos+hun+süveg+-+kép      https://www.google.hu/search?q=feltűrt+szélű+fekete+báránybőr+kucsma+-+kép 

[32] La monaĥejo Krizopolo (Krizopolis) apartenis al urbo Skutan, en kio pasigis kelkan tempon ankaŭ la konfesanta Sankta Maksimo (Maksimos) (PK.580-662) greka monaĥo, teologo.

[33] Pri la noĉo-skribo - kiun uzis en la malnovaj tempoj kaj la Hunoj, kaj la Sikuloj kaj la Hungaroj- vi povas legi ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Hungara_runoskribo

En la tre malnovaj tempoj kaj la noĉo-skribo kaj la runo-skribo okazis per literoj konsistantaj el linioj kiujn oni tranĉis=gravuris en argilon, en lignon, aŭ tiujn skribsignojn pentris sur paperon aŭ gravuris en internon de kano, ks. Tiu gravurado povis okazi aŭ per speciala ilo aŭ per tranĉilo, aŭ per tiu akraĵo kiu estis ĉemane en la necesa tempo. La literformoj dependis plejparte de tio, ke ili estis gravuritaj, ĉizitaj de maldekstro dekstren. Oni tre malofte skribis vokalojn, sed ĉefe tiam, se ili signis longajn vokalojn. La mnalnovaj Türkoj (turkeca popolo estis) disvastigis sian potencon ĝis la Nigra Maro. Tie kreiĝis la Kazara-Imperio, sur kies teritorio vivante la diversaj popoloj transprenis ties specialan skribmanieron. En la 10a jc. la Hungaroj jam transprenis la latinliteran skribmanieron forlasante la pli fruan.

[34] Rulumi ŝnuron por la arkpafo estas antaŭprepara agado de la farado de arko. La ŝnuro estas ĝenerale farita el tendeno de cervo. La tordo de la tendeno servas la celon, ke la arko estu necesmezure streĉkapabla. La bona tendeno devis havi la plej malaltan kvanton da graso. La tre multekosta pafarko pretiĝis en la malnovaj tempoj per la gluaĵo kuirita el la huzo kaj sterledo, do el sturgo-specaj fiŝoj. La pafarko-preparo estas longa kaj tre pedante preciza laboro. Pri tio mi ne povas skribi pri longe. Nur tiom krome, ke anstataŭ tiuj fiŝaj gluaĵoj nuntempe oni uzas sintezajn rezinojn. La manmovoj de tiu rulumo de ŝnuro por la arkpafo okazas inter la dikfingro kaj la montrofingro.

[35] La unua menciita Balamber (Balamir, Balamur) estis la unua reganto de Hunoj. La nomsignifo estas: kuraĝa, fama. Li aperis kun sia armeo en la 370-aj jaroj, en Orienta Eŭropo. Lia nomo estas menciita nur en la verko de la germana Jordanes, kiu menciis lin: Reĝo de Hunoj: https://en.wikipedia.org/wiki/Balamber

[36] Iddar (la lasta silabo estas akcenta) estis huna nomo, samtiel nomiĝis la plej aĝa filo de reĝo Atilo, al kiu estis aŭgurita, ke post falo de la imperio huna, li savgardos la genton. Post falo de la imperio li regis kaj la Hunojn kaj la Bulgarojn sur Ebeno de Sub-Danubo.

[37] La nomoriginalon Bogar (bogar’) eldiru tiel, ke sur la lasta silabo estas la akcento. Tio estis ofta nomo de ŝamanoj. La nomsignifo estas: skarabo.

[38] La nomoriginalo de la ŝamannomo Djerhe, estas Györhe. Ellegu ĝin: Djerĥe – sen la litero -h-. Ĉi ŝamana nomo ofta estis.

[39] La greka lingva nomoriginalo estas „Théos”, kiu en la Esperanto lingvo eldirendas: „Teos”, ĝia signifo estas: Dio.

[40] Marmora Maro estas maro inter la Maroj Nigra kaj Egea.

[41] La alplumigo de sagoj signifas, ke la sagofaranto (se temas pri metalpinta sago) al la sagotenilo tordas 3-4 „plumojn” faritajn el metalo, por certigi la konvenan flugkapablon de la sagovergo.

[42] La nomoriginalo de la nomo Barakonj, estas Barakony. Li estis bopatro de sinjoro Ĉat.

[43] La nomoriginalo de la virnomo Ĵeged, en la hun-hungara lingvouzo Zsögöd estas.

[44] Valentiniano la 3-a (estis konata kiel Flavius Placidus Valentinianus) naskiĝis la 2-an de julio 419, mortis la 16-an de marto 455). Li estis inter la lastaj Okcidentaj Romiaj imperiestroj. Li fariĝis imperiestro en la jaro 425, kiam li estis nur ses jarojn aĝa.

[45] Raveno /Ravenna/ estis grava havena kaj administra centro en la malfrua Romia imperio kaj en la frua Mezepoko. Post 493, Raveno estis la ĉefurbo de la ostrogota reĝlando de Italio.

[46] Iberio estas granda duoninsulo en Eŭropo sude de la Pireneoj, norde de Afriko, inter Atlantiko kaj Mediteraneo.

[47] La origina nomo de Kartago estis Karthago nomon de la antikvaepoka loko eldiru. La tre malnova haven urbo situas ĉe la bordo de Mediteranea maro, proksime al la nuna urbo Tuniso.

[48] La zoltanoj sur rapidaj ĉevaloj estas disportadantaj la ordonojn de la estroj.

[49] Alanoj estis ĉiam pretaj por militiri, nomadaj brutobredistoj estis, homoj de diversaj devenoj, ili havis komunan lingvon el irana grupo kaj komunan kulturon.

[50] Laŭ Vikipedio Neŭroj povis esti eble la praŭloj de la Slavoj Baltaj.

[51] Belotonoj nomadaj batalantoj estis.

[52] La Gelonoj (gelónoi: Γελωνοὶ) laŭ Herodoto (IV. 108) estis reprezentantoj de la popol­fragmentoj forpelitaj el la grekaj koloniigitaj urboj. Ili estis parte greka-lingvaj parte skita-lingvaj. Sian loĝlokon forlasante ili translokiĝis en landon de la Budinoj apud la Volgo kaj tie ili setliĝis en la urbon Gelonos, sed Vergilio nomis ilin: loĝantoj de la Orienta Balkano. Herodoto asertas, ke ili havis iun rolon en la militadoj inter la Persoj kaj la Reĝaj Skitoj. (Herodoto IV. 102, 120, 136, vidu la priskribon: La eŭropa milito de Persoj): https://hu.wikipedia.org/wiki/Gelónok – kaj en la angla varianto estas menciita, ke la Gelonoj partoprenis en milito de Atilo en 451: https://en.wikipedia.org/wiki/Gelonians Laŭ odoj de Horatio la nomo de Gelonoj reprezentas la nocion de la distanco kaj la malklereco.

El la menciita 9 voluma verko de Herodoto verkita pri la Greka-Persa Milito ni scias, ke la hunaj pastroj oferis blankan ĉevalon al sia Dio, dum la sarmataj kaj la gelonaj pastroj oferis homon. El la ledo de la mortintaj homoj mortfalantaj en milito ili faris siajn jako speciojn kiuj ests portitaj transĵetite sur siajn ŝultrojn kaj surbruste kunligitaj aŭ butonitaj. Ili tial uzis la hom-ledon, ĉar ĝi estas tenaca, brila kaj pli blanke brilas ol ĉiuj aliaj ledoj. 

La supre menciita verko de Herodoto estas trovebla en la Hungara Elektra Biblioteko (MEK) en Budapeŝto, hungarigita de Révész Gyula, (Julio Révész, kies traduko aperis ĉe la Eldonejo OSIRIS en Budapeŝto en 2000.): https://www.scribd.com/document/129154423/Herodotosz-a-Gorog-Perzsa-Haboru-Hu

[53] Povas esti, ke Basternoj estis slava tribo.

[54] Pri la KazarojĤazaroj vidu la Eo-vikipedian artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ĥazaroj

[55] La malgranda popolo Rugi vivis laŭ la suba fluo de la rivero Morva, ilia lando nomiĝis Rugilando, kiu ekzistis dum du jardekoj: http://mek.oszk.hu/01200/01267/html/04kotet/04r05f31.htm

[56] Skiroj (aŭ Sciroj) dum la pk.1-5 jarcentoj vivis dum huna regado. Ili estis soldatpopolo. Pere de ilia reĝo Oodaker gravrolon havis en kunfalo de la Orientromia Imperio:  https://hu.wikipedia.org/wiki/Szkírek   

[57] Turcilingoj estis germandevena popolo: http://mek.oszk.hu/01200/01267/html/04kotet/04r05f31.htm

[58] Heruloj estas germanoj, parencpopolo kun la Rugioj, Turcilingoj...

[59] Ŝvaboj estas praa ĝermana popolfragmento kies antaŭuloj estis eble la Sueboj. Pri Sueboj vidu en: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sueboj Loĝlokoj de Ŝvaboj etendiĝ/is/as de la rivero Rejno ĝis teritorio de la iama granda hungara reĝlando kaj sur tereno de ties postaj ŝtatoj.

[60] Ostrogotoj estis unu tribo de Gotoj. La dutriban historion de Gotoj, vidu ĉe:    https://eo.wikipedia.org/wiki/Gotoj 

[61] Historion de Gepidoj vidu jene: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gepidoj

[62] Historion de Sarmatoj vidu ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sarmatoj 

[63] Roksolanoj apartenis al la Triba Alianco de Sarmatoj. Ili vivis en ĉirkaŭaĵo de Volgo en la 3a jc a.k. Poste translokiĝis en Panonion kune kun la Jazigoj. En la 4a jc. ili submetiĝis al Hunoj, poste malaperis: https://hu.wikipedia.org/wiki/Roxolánok

[64] Pri la Jasoj vi povas plie legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Jasoj

[65] La familian nomon Magyari, eldiru: Madjari. El tiu estiĝis pli poste la tribonomo: Magyar, kaj fine – en la 9a jc – la landonomo: Magyarország: Lando de Magyar-oj = Lando de Hungaroj: Hungarlando.

[66] Pri la prapatrujo de Ugroj ni havas eĉ nun ne klerajn sciindaĵojn. El la rusaj teritoriaj arkeologias malkovroj spursekveblaj estas la unuopaj arkeologiaj kulturoj kaj identigo de la etnografiaj grupoj. Se ni supozas, ke la finnugra prapatrujo komence de la 3a jarmilo antaŭ Kristo estis ĉe la limo de Eŭropo kaj Azio, tiam aperas la sekva bildo baze akceptante la rezultojn de la lingvistiko kaj la unuajn skribitajn fontojn, ekzemple ankaŭ Herodoton. Pro la globala klimato-ŝanĝiĝo okazinta inter la 26a jc kaj la 22a jc Antaŭ Krista, sur teritorio de la urala prapatrujo la plantogeografiaj limoj puŝiĝis al nordo, tial la unuopaj uralaj popolgrupj ekmigris. La finnaj grupoj ekiris okcidenten – ankaŭ plu kiel loĝantoj de la foliaraj arbaroj – la Samojedoj al nordoriento – kaj tiel ankaŭ plu kiel loĝantoj de la tundro – ili ŝanĝis vivlokon. La Ugroj restis samloke, sed ĉar sur ilia loĝteritorio la foliarajn arbarojn ŝanĝis la boska stepo, la Ugroj ŝanĝis sian vivmanieron. La Ugroj post ĉi tiu ekhavis kontakton kun la supozeble irandevenaj popoloj vivantaj de ili suden sur la teritorio de la nuna Kazaĥio, kaj pli multe da tempo kun turk-etnaj popoloj. Paralele kun tiuj ili transiĝis de la arbara fiŝkaptista-ĉasista vivmaniero al la stepa brutbredista, terkulturista, metiista vivmaniero. La Ugroj malekhavis la kontakton ĉi tiam kun la aliaj finnugraj grupoj La Ugorajn grupoj konsistas el: Manjsioj, Hantioj kaj Hungaroj… – la teksto estas esperantigita pri la hungarlingva teksto de la vikipedia artikolo pri la /Magyar őstörténet/ Prahistorio de Hungaroj: http://www.hu.wikipedia.org.wiki/Magyar_őstörténet

 

[67] Ekzistis ankaŭ ĉevalkomercistoj, kiuj aĉetis malaltkoste la malbel-aspektajn ĉevalojn, poste ili elkombis ties hirtajn kolhararojn kaj vostojn, krome frotbriligis la ĉevalhaŭtojn por pluvendi plialtkoste la jam belaspektajn ĉevalojn.

[68] La origina nomo de la huna ĉefsinjoro Mena-Ŝag en la hungara skribmaniero estas: Ména-Ságh.

[69] La origina formo de la virnomo Ĉege, hungarlitere skribite: Csege.

[70] Flavjo Aecjo (latina nome: Flavius Aëtius/Aetius) (391-454) estis romia militestro iranta kontraŭ la huna armeo p.k. en 451 en Gaŭlujo(Catalaunum) kaj militperdis, sed laŭ la okcidentaj kronikoj li venkis.

[71] Ja la timema homo supozas serpento ankaŭ la multtavolan vualkukon farĉitan per muelita dolĉa papavo. – La frazo estas hungara diro. La kuko estas longa kaj mallarĝa, kiu ŝajnas serpentumi. Post la bakiĝo ĝia supraĵo montras sin fendiĝadanta, ŝajnas kiel la haŭto de serpento kaj ĝi laŭ formo kaj longeco similas serpenton antaŭ la fileoigo. Pro tiuj siecoj iuj loke en Hungarujo ĝi estas nomata kuk-serepento (serpento-kuko).

Jen bildoj pri la kuko: https://www.google.hu/search?q=A+mákos+rétes+rúd+egészben+kép

[72] Mi volas registrigi de la skribistoj almenaŭ dek malliberulojn por mi, por rekonigi mian bravecon antaŭ ŝi. – Ĉi frazo esprimas, ke: kiom da homoj murdis la batalantoj dum la interbatalo, tiom da homoj ili ricevis post la milito el inter la malliberigituloj kiel propran sklavon. Pri la tranĉitaj kapoj oni devis havi atestanton, kiu vidis la tranĉadojn de la kapoj kaj atestis la heroajn agojn, por tio, ke poste la batalanto povu gajni sian honoron pri lia heroeco en la interbatalo. Kiu konfirmite multe mortigis el la malamikoj, pro la noblaj agoj tiu povis gajni eĉ noblecon, kaj kun tio sklavojn kaj terbienon.

[73] Markomanoj estis - laŭ https://hu.wikipedia.org/wiki/Markomannok – la iama tribo de la okcidentaj Ĝermanoj (Sueboj), kiuj setliĝis (ĉirkaŭ la jaro 100, a.K.) ĉe la riveroj Supra kaj Meza Majno, la plej grava flankrivero de rivero Rejno.

[74] Turingio Turingujo situas en orienta mezo de Germanio. Ties loĝantoj estis la Turinganoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Turingio  

[75] Burgundoj vidu la vikipedian artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Burgundoj

[76] OrléansOrleano estas grava urbo. Ĝi situas ĉ. cent kilometrojn sude de Parizo ĉe la norda parto de rivero Luaro. Pri la urbo vi legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Orléans

[77] Pri katapultoj vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Katapulto_(armilo) 

[78] La balisto estis antikvaepoka pafarmilo surstabligita, kapabla ankaŭ je sinsekvaj ĵetadoj de ŝtonoj, fertraboj: http://www.kislexikon.hu/balliszta.html  

[79] Bretonoj kiel popolgrupo loĝis plejparte en Bretonio, en norda okcidenta parto de Francio, apud Atlantiko: https://eo.wikipedia.org/wiki/Bretonio_(franca_regiono)

[80] Sali-Frankoj estis grupo de ĝermanaj triboj, kiuj loĝis en la unua jarcento en la suba valo de Rejno (la fontoj mencias ilin unuafoje dum la jaro 258, kiam regis la romia imperiestro Probo). Ili laŭgrade penetris Gaŭlion kaj ekloĝis sur la dekstra parto de Rejno dum la 3-a jarcento. Poste ili al du disbranĉiĝis: Salioj kaj Ripuarioj: https://hu.wikipedia.org/wiki/Frankok  

[81] Teŭtonoj estis antikva ĝermana popolo, kiuj originis el norda Jutlando. Kune kun cimbroj kaj ambronoj ili popolmigradis ĉirkaŭ 120 antaŭ Kristo de sia hejmo al sudo.

[82] Batavoj estis ĝermana popolgrupo vivanta ĉe la enfluejo de Rejno poste disvastigis sian teritorion.

[83] Tajfaloj: germandevena popolgrupo en la Karpatbaseno 4. jc-a.

[84] La niataga nomo de urbo nomita Troa, estas Troyes.

[85] Pri Dodono vidu Eo Vikipedion: https://eo.wikipedia.org/wiki/Dodona

[86] Pri la kornuso vi povas legi ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Cornus_mas

[87] La klafto: (1) malnova mezurunuo de longo aŭ de profundo estis vaste konata en la mondo (angla kaj germana: 1,83 metroj; franca: 1,95 metroj; rusa: 2,13 metroj), sed nun jam ĝi uzatas nur ĉe la marnavigado por mezuro de profundo. Nur unu klafto sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo (Z); la infero falis dek mil klaftojn pli profunden (Z). (2) Mezuri per klafto.

[88] Sabolĉ estas virnomo, kies nomoriginalo estas skribita per hungaraj literoj: Szabolcs.

[89] Jen, la artikolo pri la selo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Selo

Pri la montrita bildo pri la helbruna selo, sur la antaŭa parto de la selo vi povas trovi altigitan ilon kiel parton de la selo. Ĝi ŝajnas esti kiel orelo de butono – per kio oni povis kudri ĝin al la tolo –. Tiun ilon ni Hungaroj nomas ankaŭ selbutono al kiu oni povas ĵeti la bridon, kio havis iam globformon. La bridon tenas la selbutono, tio ne deglitiĝas de ĝi. Sur la montrita ligila selo ĝi bone videbla estas.

[90] Eĉed estas estas huna kaj hungara virnomo, kies nomoriginalo estas per hungaraj literoj skribate: Öcsöd /øĉød/: https://eo.wikipedia.org/wiki/Litero/

[91] Pri Ovidio vidu la artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ovidio

[92] Pri la florspecio astero, vi povos legi pli abunde ĉe. https://eo.wikipedia.org/wiki/Astero

[93] La vakso faras la lipharerojn malmolaj kaj brilaj, pere de la torda maniero la lipharfinaĵoj povas estiĝi pintaj. Bonvolu rigardi kiel ili aspektas: https://www.google.hu/search?q=Hegyes+bajusz+-+kép


La klarigojn aldonis sinjorino Adrienne Pásztor