En ia tereno apud arbaro kreskis maljuna Kverko, tiom maljuna, ke neniu konis lian aĝon. Ne memoris sian naskiĝtagon eĉ la Kverko mem. Jen li rakontadis, ke onidire tiusomere kreskis floroj pli grandaj ol li mem, jen malsingarde li aldonadis, ke dum la aŭtuno de tiu jaro putriĝis ĉiuj rapoj.
Vera maljunegulo estis ĉi Kverko, do ĉiuj kvazaŭ interkonsentinte nomis lin reĝo de la arbaro. Jam delonge li ne floris, ne posedis florburĝonojn, ne kreskigis glanojn. Li eĉ forgesis, kiom da infanoj li havis.
- Vŝŝŝ... centojn... Vŝŝŝ... centojn da centoj... Vŝŝŝ, - susuradis li por si mem kaj la vento taŭzadis liajn maljunajn, per verda musko ĉirkaŭkreskintajn branĉojn.
Ĝuste sur la pinto de Kverko estis ennestiĝinta Korvo. Iom pli malsupre havis apartamentojn Kolombo. En kelkaj arbokavernoj loĝis tri fratoj Sturno, Sturneto kaj Sturĉjo. Sub la plej granda branĉo sian loĝejon el argilo estis modlinta Hirundo. Apud ŝi en malgranda breĉo mastrumadis Pasero. Kaj malantaŭ tiu sub la plej granda folio pigre kuŝis heliko.
Kaj tiel ĉiuj vivis: dum printempo kantadis, pepadis, ludis, dum somero infanojn kreskigis kaj aŭtune iuj al la varmaj landoj direktiĝis kaj aliaj en arbokavernoj vintron trasuferis. Alkutimiĝis Kverko al ĉiuj siaj loĝantoj, amikiĝis kun ili kaj pensis, ke sen ili ne kapablus vivi eĉ unu horon.
Sed iam printempe sur la plej juna branĉeto, kiu estis nur tricent tridekjara, ekburĝonis floreto kaj poste ekkreskis ankaŭ Glano. Kverko tute freneziĝis, pro sia filo nek tage, nek nokte okulojn ne fermis, kovradis lin per siaj folioj kontraŭ la pluvo, ventolis lin kontraŭ varmego, gardis lin de simulioj kaj muŝoj. Kaj Glano kreskis, drinkigata per la plej bongustaj sukoj, li ampleksiĝis, fortiĝis ĝis kiam li ekestis fortika brunvanga fraŭlo.
Sed ju pli Kverko dorlotis sian filon, des pli enuiĝis tiu pro proksimeco de sia patro. Ne ĝuis la solfileto nek silente susuratajn fabelojn pri griza kaj nobla pasinteco, nek birdajn kantojn, malatentis li ankaŭ la plendojn kaj ĝemojn de la maljunulo. Tintilante sur la branĉo, Glano mokis, incitis ĉiujn kaj faris diversajn spritaĵojn. Foje dum silenta vespero, kaptinte kulon en la subkverka lageto,Rano preparadis vespermanĝon por sia familio kaj vokis sian filinon:
- Kion? Kion? Kion? – eĉ ne movis pro pigremo ĉi tiu.
- Prrrenu trrranĉilon, prrrenu trrranĉilon, prrrenu trrranĉilon...
- Kian? Kian? Kian?
- Akrrran, akrrran, akrrran...
Sidante sur la folio de akvolilio, Kuotre turnis grandajn elpufiĝintajn okulojn kaj ne movis. Iom atendinte, ŝia patrino ĉion rekomencis:
- Kuotre, Kuotre, Kuotre!
- Kion? Kion? Kion?
Glano pripensis timigi ilin. Celiĝinte li forlasis la branĉon kaj plonĝis en la akvon ĝuste ĉe Kuotre kaj eĉ ŝprucigis ŝin per akvogutetoj. Ege terurigita la rana familio subakviĝis kaj kaŝis sin en ŝlimo. Kaj Glano, tiamaniere okupinta la folion de la akvolilio, ridegis ĉirkaŭbrakinte siajn flankojn: al li tre plaĉis, ke ranoj tiel timas lin.
La maljuna Kverko estus konvene insultinta la stultetulon pro tio, tamen kvazaŭ speciale ne ekblovis vento kaj ne tremis eĉ unu folieto. Nur la ĉikanema Sturneto, vekinte siajn fratojn, ne povis pacienciĝi, kaj etendinte flugilojn komentariis:
- Jen tiu ĉi, jen tiu ĉi, jen tiu ĉi. Bruadas knabaĉ, bruadas knabaĉ!
Konsentis kun li Sturno:
- Ĵetis li, ĵetis li, ĵetis li!
Sed kontraŭdiris al ili Sturĉjo:
- Ja saltis li, ja saltis li!
- Ho, kvivit, kvivit kvivite!
Silentiĝu vi subite!
Ve, kvivit! Mi dormas! Vidu!
Dormas mi! Min ne incitu!
Sturneto kun siaj fratoj atakis Paseron.Pasero vokis siajn infanojn kaj edzinon por helpi lin. Kaj ekbruis la tuta arbo. Glano, kvereliginte ĉiujn, naĝis surborden kaj pacience kurbiĝis en loko ŝirmita de vento: li atendis ĝis kiam mankos aero en la Kuotrea pulmo.
La duan fojon li saltis sur la lilian folion, renversis ĝin kaj Kuotre pro tio perdis sian voĉon por la tuta diurno, kvankam la malfeliĉa patrino vokis sian filinon pernome kaj plendis al Kverko.
Sekvontmatene, eĉ ne sukcesinte lertigi siajn muskolojn kaj lavi dormŝvelintajn okulojn per roso, Glano jam fanfaronis pri siaj neordinaraj aventuroj en la lageto plenkreskinta de lemnoj. Li nur prisilentis, ke duonon de siaj heroaĵoj li nokte sonĝis, kaj la alian duonon li simple pripensis, rememorinte sian salton en la lageton.
Glano ŝatis inciti kaj aflikti pli malkuraĝajn kaj malfortajn ol li mem. Li ne kapablis nun vivi sen tio. Ĝuste tagmeze li eniĝis en la modlitan dometon de Hirundo kaj imitante patrinan voĉon, incitis la etulojn:
- Kuirita kaj fritita,
Kuirita kaj fritita
Jen – la bongustaĵ’!
La hirundidoj malfermadis beketojn, kvivitis, atendis ĝis kiam la bongustaĵo estos liverata, tamen li nur incitis ilin, ĵetante al ili pecetojn da arboŝelo.
Alfluginta patrino kaptis Glanon je kolo kaj ĵetis lin for. La petolulo nur renversiĝis enaere kaj pumfalis en herbojn. Feliĉe li sukcesis trafi la plantagan folion kaj aliel neniu konas, kiel estus ĉi flugado finiĝinta. Ŝanceliĝinte iom sur la folio de Plantago, kvazaŭ sur la fajrobrigada savtuko, Glano grimpis malsupren, ĉar la furioziĝinta Hirundino flugadis laŭtere kaj plendis al Kverko:
- Kvazaŭ ŝtelist’! Kvazaŭ ŝtelist’!
For lin! For lin!
Kverko promesis vergbati la filan ŝelon, sed tuj forgesis kaj susuris kiel kutime.
Kaŝante sin en herboj Glano ekvidis kelkajn rondajn, taŭgajn por ĵetado ŝtonetojn. Li forkapigis sian bereton kaj kolektis ilin ĉiujn. Kolektinte li ekĵetadis ilin ĉiudirekte. Ŝtonoj ja ne taŭgas por kaĉo.
Tiutempe Kolombo kun sia tuta familio kuradis sur dika branĉo, kapjesadis kaj instruis la etulojn:
- Stultiĝos homoj,
Stultiĝos homoj:
Ĵetados pizojn surkampe,
Ĵetados pizojn surkampe...
Glano celis kaj ĵetis unu ŝtoneton al la kolomba dorso. Kolombo pensis, ke tio estis pizo kaj rukulis:
- Kaŭriĝinte mi diris, kaŭriĝinte mi diris...
Glano ĵetis unu plu. Kolombo kaptis kaj forglutis ĝin.
- Kaŭriĝinte bekmanĝis, kaŭriĝinte bekmanĝis,-
fanfaronis li, kaj nur forglutinte perceptis la veron. Glano ankoraŭfoje mansvingis, sed estis malfrue: Kolombo kaptis kaj sufiĉe punbatis lin. Glanon savis nur lia dika ŝelo.
Poste, reveninte al siaj geinfanoj kaj edzino, li kuradis sur la dika branĉo kaj komentariis la eventon:
- Per baston’ mi batis,
Kuŝiĝinta bekmanĝis, kuŝiĝinta bekmanĝis...
Kapt!
Kverko nur svingis la branĉojn, konsentante kun li.
Neniel finiĝis la spritaĵoj de Glano. Trovinte la pendantan ŝnuron de Araneo, li ektentis la plej junan filon de Heliko balanci sin. Li ligis lin je la kornoj kaj tiom ŝanceligis lin, ke tiu ekkriegis per antaŭe neniam aŭdita voĉo. Aŭdinte la kriegon sur la arbon alflugis Turdo kaj jam preparis kapti la helikidon. Li estus forglutinta lin, se anticipe ne estus fanfaroninta:
- Kaptis mi ranidon,
Kaptis mi ranidon!..
Grasan, grasan
Grasuleton,
Bona gust’, kiel porkaĵo!..
Tiutempe alflugis Korako, forpelis Turdon, kaptis la ŝnuron kaj alportis la helikidon al la patrino.
Tio estis la lasta guto, tropleniginta lakalikon de la najbara pacienco. Ili decidis komune disciplinigi Glanon. Estis elektita la gepatra komitato kun Sturĉjo kiel prezidanto, ĉar nome li faris la plej belan paroladon dum la kunveno. Krome, lia kandidateco estis subtenita per belegaj kantoj de liaj fratoj.
La tutan tagon la gepatroj kunsidadis kaj neniel venis al la konsento. Unuj postulis , ke Glano estu postaĵbate forpelita el la arbo, duaj petis ke lia maljuna patro estu indulgita, triaj ankaŭ ion proponis, tamen neniu kompatis la krimintan petolulon.
- For lin, for lin! – ne povis forgesi la aflikton Hirundo.
- Per bastono bati, per bastono bati,- subtenis lin Kolombo.
- Frapi, frapi, frapi! – levadis la flugilojn Sturno.
- Ne decas aflikti infanojn, ne decas...
Aŭdinte tion, Hirundo korektiĝis:
- Instrui lin, instrui lin!
- Kaŭriĝinte mi petas, kaŭriĝinte mi petas,- subtenis lin Kolombo.
Ĉi propono estis akceptita unuvoĉe. Kun tio konsentis ankaŭ Kverko.
Jam sekvonttage Korako, trovinte de infanoj forĵetitan kinejan bileton, faldis ĝin, formigis kajeron kaj portis al Glano. Pasero donacis al li dum ia interbato elŝiritan el flugilo plumeton, kaj Sturĉjo plukis kelkajn berojn de viburno kaj elsukigis iom da bonega ruĝa inko. Heliko pruntedonis konketon por verŝi la inkon.
Hirundo modlis el argilo firman seĝon kaj tablon, kaj Kolombo plektis el branĉetoj subtegmentejon.
Ĉio finite, Glano kuspis la manikojn kaj profundiĝis en kleriĝadon.
Dum la unua leciono Korako instruis lin legi kaj skribi. Komence Glano sukcesis tute bone.Kvankam li makulis sin per la ruĝa inko ĝis la oreloj, kun grandegaj penoj li skribaĉis kelkajn kriplajn strekojn. La instruisto diris al li, ke tiuj estis literoj I. Glano ne kontraŭdiris. La instruisto ankaŭ eksplikis al li, ke disde ĉi tago kringoj ne plu estos kringoj, sed literoj O.
Aŭdinte tion, Glano ege malĝojis kaj plorkriis:
-Kaj kion mi nun manĝos?
Korako trankviligis lin, fiksis hejmtaskon kaj anoncis interrompon.
Dum la leciono pri kalkulado Kolombo pruvis al glano, ke streko kaj ringo signifas nek literon I, nek literon O, sed ciferon 10. Se vi alskribus al ĝi ankoraŭ unu ringeton, vi havus tutan centon.
Dum la tria leciono Hirundo instruis Glanon pentri kaj modli. Dum la lernanto ŝvitiĝinta knedis argilon, li havis sufiĉe da tempo ekspliki, ke kuniginte du rondetojn per kurba streketo, vi ricevos nek dek, nek cent, sed la okulvitrojn de la maljuna Korako -
Tamen fratoj Sturno, Sturĉjo kaj Sturneto, kiuj instruis Glanon pri versado, kantado kaj muziko, malkonsentis kun ĉiuj instruistoj kaj persiste asertis, ke algluinte al tiuj rondetoj po streketon dekstre aŭ maldekstre, ni havos ordinarajn notojn –
Plenumante la hejmtaskojn li konfuziĝis kaj intermiksis kie kaj kiam oni devas aligi streketojn al la rondetoj. Li Longe turnis sian duran kapeton, li ronĝis duonon de la pasera plumeto, turmentante sin, ĝis li trovis la solvon. Li zorgeme pentris grandan kringon kaj aldonis ĉe ĝi tiom da streketoj, kiom ĉiuj instruistoj devigis lin skribi. Fininte la laboron li eĉ saltis pro ĝojo: kia belega suno iĝis –
Morgaŭmatene Korako nur ĵetrigardis al lia kajero, tuj koleriĝis kaj grakis: - Iru kaj staru en angulo!
Kolombo eĉ rigardi ne volis, nur kuradis antaŭen kaj malantaŭen sur la branĉo minacante per duo*( *malbona poento en kvingrada taksadsistemo – noto de la tradukinto):
- Nur du, nur du, nur du!..
Tri fratoj muzikistoj kaŭriĝinte fajfadis:
- Kvi, kvi, kvi, kvivit! – kaj tirante la flugilojn, diskutis, kio estas estontece farenda kun tia malkapabla lernanto.
Nur sola Hirundo komprenis penojn de Glano kaj skribis al li kvinon por belege pentrita suno.
Tri tagojn Glano laŭdis sin al ĉiuj pri tiu poento, kaj la patro ameme ŝancelis lin kaj susuris:
- Ĉĉĉarme, tre ĉĉarme...
Plej multe Glano ŝatis la fizkulturajn lecionojn de Pasero. Dum ili li ne devis nek legi, nek skribi. Ĉiufoje Pasero alkondukadis kun si iun-ajn el siaj filoj, starigadis ilin unu kontraŭ la alia kaj ordonadis interbatiĝi.
- Ĉi ĉi ĉi-tien – saltadis li ĉirkaŭe, montrante, kien frapi.- Ĉirpu plu, ŝveliĝu plu. Batu, batu! Jen ĉi-tien, ĉi ĉi-tien!
Kiam ambaŭ lernantoj tute malfortiĝadis, Pasero rigardadis al la suno kvazaŭ al sia horloĝo kaj finadis la lecionon:
- Fino, viroj, kvivit, kvivite,
Nun ni lavos sin subite!
Poste ĉiuj tri hardadis siajn muskolojn en la lageto kaj dorlotiĝadis en arda borda sablo.
Tamen lernado ĉiutage pli kaj pli malfaciliĝis. Pro sia pigremo Glano kolektis aron da duoj eĉ pri modlado kaj pentrado. Se ne pro fizkulturo, li estus fariĝinta absoluta duoricevanto. Nur sola Pasero dece kompatis la mizeran lernanton kaj pro la interbatado kelkiam skribetis al li trion. Tempo pasis kaj la instruistoj ekparolis pri ekzamenoj. Glanon timigis ekzamenoj kaj li decidis fuĝi. Li verŝajne estus fuĝinta, se ne unu okazintaĵo.
Post unu varmega tago Kverko kaj liaj loĝantoj estis atakitaj de kolerulo Tempesto. La reĝo de la arbaro nur ridetis kaj streĉiginte la branĉojn sen grandaj penoj kontraŭstaris ĉiujn atakojn de ventoj.
Tamen Tempesto ne kvietiĝis. Li decidis ruinigi ĉi arbon de kantemuloj, do li invitis la ventegojn de la tuta mondo por subteni la ventojn, kunvokis la plej nigrajn nubojn, peziĝintajn pro la glacia hajlo kaj reatakis Kverkon, ŝiradis liajn foliojn, rompadis branĉojn, tamen la miljara fortulo staris obstine, ĉar li firme konis, ke kun lia pereo, pereos ankaŭ ĉiuj liaj loĝantoj.
Jam Korako apenaŭ tenis sin sur la pinto de la arbo per flugiloj kovrinte siajn idojn, jam Pasero pro timo ne kapablis elparoli eĉ unu vorton, jam Kolombo kalkuladis la lastajn minutojn de sia vivo, nur sola Glano, ekvidinte, kiel vento dispecigis lian subtegmentejon kun la tablo kaj seĝo, ekĝojegis, ĉar opiniis, ke post la ruinigo de la lernejo li ne plu devos lerni. Sidante en profunda breĉo, li ekscitadis la ventegojn kaj ĵetadis per duoj buntigitajn kajerfoliojn al ili, kaj tiuj, nigriĝintaj pro kolero, peladis ilin tra la tuta ŝtorme bruanta ĉielspaco.
- Kaj nun kaptu Korakon! – kriegis al ili Glano.
Apenaŭ li ekkriis,la arbo estis frapita per blindiga fulmo. Ĝi kapturnigis Kverkon kaj ventoj komunpene kaptis la fortulon je la trunksubo kaj ekrenversis lin flanken. Ekkrakis la branĉoj de la fortulo, ekknaris la trunko kaj morte timiĝinta Glano elbreĉigis sian nazon por esplori, kio estas okazanta. Subite vortico de ventegoj kaptis, turnis lin kaj ĵetis en densan nigran nubon.
- Paĉjo, savu min! – ankoraŭ sukcesis ekkrii la petolulo.
Ekaŭdinte la filan kriegon, Kverko el ĉiuj siaj potencoj rigarde serĉis Glanon. Tiutempe elĉerpiĝis la tuta forteco de la ventoj.
Kiam Tempesto silentiĝis, Korako renovigis la kurbiĝintan neston kaj laŭ la peto de la reĝo de la arbaro, ekflugis por serĉi la pereintan petolulon. Nur dum la tria tago li trovis lin, ĵetitan en molan muskan kuŝejon kaj kovritan per diversaj branĉetoj kaj folioj.
Tutvoje reen Glano ploris kaj tremis, pensante ke li estos dece punbatita pro disŝirado de sia kajero kaj por la helpo al Tempesto ruinigi la subtegmentejon. Sed Kverko ne insultis lin, li ĝojis ĝisatendinte sian fileton, nomis lin bravulo kaj petis, ke Sturĉjo honore al li kreu agrablan kanteton.
- Ĉu tio ne estos tro frua? – dubis la poeto.
- Nenimaniere. Ĉiuj konu, el kia argilo ni estas modlitaj! – fieris la patro, neglektante la filan ĉeeston.
Tri tagojn kaj tri noktojn Sturĉjo pensis, vokinte sian edzinon kaj fratojn por helpi, ĝis kiam li verkis jenan kanton:
Mi ne kreis grandajn verkojn,
Estas mi ja eta Glano.
Morgaŭ estos mi jam Kverko,
Plej potenca Arbarano.
Por surskribi ĉi kanton Korako faris kelkajn kajerojn. Sturno kreis muzikon. Hirundo modlis novan tablon kaj molan oportunan seĝon kaj feliĉa Kolombo post sufiĉe longa prikalkulado konstruis trioble pli grandan kaj trioble pli firman subtegmentejon. Nome en ĉi loko ĉiuj loĝantoj de la arbo por la unua fojo plenumis al Glano dediĉitan kanton. Nur Heliko, post kiam ĉiuj jam estis disiĝintaj, ankoraŭ rapidis al la solenaĵo, tirante surdorse malnovan, de sia avo donacitan konkan inkujon.
Tiel pereis la lastaj revoj de Glano fuĝi el hejmo sufiĉe antaŭe la ekzamenoj. Tamen post siaj aventuroj li komencis eĉ pli fiere sin teni.Ŝajnis al li, ke li estas ĉirkaŭata nur per malkuraĝuloj kaj malkleruloj. Li ne hontiĝis eĉ la patron surkrii:
- Ĉit, maljunulo! Staras vi dum jarcentoj en unu loko kaj nenion komprenas.
Kaj ne nur kun sia patro, sed ankaŭ kun siaj instruistoj li kondutis malĝentile.
- Provu nun via patro perrr bastono, perrrr bastono! – fanfaronis li antaŭ la kolombidoj.
- Eĉ Korako por mi estas nenio, - babilaĉis la fanfaronulo kun la paseridoj.
- Nu, vi nur pensu. Iaj ekzamenoj. Ferminte miajn okulojn mi trapasos ilin,- fieris li antaŭ hirundidoj.
Tamen dum la ekzamentago tuta braveco de Glano forvaporiĝis. Li ree decidis kaŝi sin. Sed li ne sukcesis. Apenaŭ li elŝovis sian kapon el sia breĉo, tuj lin ĉirkaŭis aro de scivolemuloj.
- Glano montros, kion li kapablas, - parolis unuj.
- Mi vetas ke unu instruisto devos skribi al li seson! – kriis aliaj.
Nepovante liberiĝi de ili, Glano plonĝis rekte en la lageton kaj provis kaŝi sin malantaŭ la kalamoj.
- Tiu viro estas aso, - kriis alfluginta Pasero,- finos tuj unuan klason!
Glano naĝis al la bordo kaj kliniĝinte kapon revenis al Kverko.
- Ĉio finita, - diris li sidiĝinte ĉe la ekzamena tablo kaj sentis, ke lia koreto pro timo ekbatis ie en la kalkano de la maldekstra piedo. Iel kontrolinte sin,li inkumis sian plumon kaj pretiĝis por skribi la diktaĵon.
- Grak, grak... La korakoj estas bravaj, kvazaŭ drakoj – diktis Korako.
Glano kun streĉitaj oreloj aŭskultis korakan voĉon, laboregis, skribis, sed dum la tuta leciono li skribis nur la solan unuan vorton.Korako rigardis al li tra okulvitra supro kaj demandis:
- Kial nur – grak?
- Tial, tial, ke la korakoj jam forflugis, - respondis Glano.
- Korekte! – kriis kolektiĝintaj malkleruloj. – Korekte, skribu al li seson!
Sed Korako estis nerompebla. Nur pro la kompato al la patro, li skribis al Glano grandegan trion kun eĉ pli granda vosto. Dum la leciono pri kalkulado Kolombo alportis du ŝtonetojn kaj metis ilin aparte. Poste li puŝis ilin kune kaj demandis:
- Kiom estos?
Glano fleksadis siajn fingrojn, skrapis sian kapon, ronĝis la plumon ĝis kiam li pripensis:
- Ĉi tie unu kaj ĉi tie unu!
Kolombo ŝveliĝis kaj nekontente ekpaŝadis sur la branĉo antaŭen kaj malantaŭen.
- Estos du, estos du, - minacis li al la lernanto.
- Estos du, - ripetis ektimiĝinta Glano.
Kolombo kontente kapjesis kaj aldonis al la du ŝtonetoj trian. Post ioma pensado li apartigis unu.
- Estos du, - imitis la instruiston Glano.
Kolombo eĉ kaŭriĝis pro surpriziĝo. Poste li subtrahis du el kvar, tri el kvin, kvar el ses, kaj eĉ ok el dek, sed Glano ĉiam senerare respondadis :
- Estos du.
Kunvenintaj amikoj de Glano kaj diversaj scivolemuloj eĉ ĝoje kriis pro plezuro.
- Skribu ses!- kriegis ili al Kolombo.
- Kaŭriĝinte mi skribas, kaŭriĝinte mi skribas... Jen! - rukulis Kolombo, tamen skribis li kvaron.
Nur la muzikisto Sturĉjo plej bone komprenis la dezirojn de la scivolemuloj kaj permesis al Glano elekti ian ajn kanteton laŭ sia volo kaj kanti ĝin por ĉiuj.
- Mi plej ŝatas tiun, kiun vi kreis pri mi, - respondis Glano al ili.
Sturĉjo estis tiom emociigita per tia diligenteco de la lernanto, ke li nekontroliĝinte sin, ekkantis la kanteton de sia propra kreado. Ĉiuj kunkantis. Ekzamenoj pri pentrado kaj modlado forestis en la tabelo, do Korako, kun ĉirkaŭe sonanta kanto, enmanigis al Glano ateston pri la ellerno de la kurso de la unua klaso.
Disde tiu tago Glano tiom ŝveliĝis, ke li ne plu kapablis komunikadi eĉ kun si mem.
Post la ekzameno komencis senfinaj ferioj de Glano kaj senfinaj malfeliĉoj de la loĝantoj de Kverko. Apenaŭ eliĝinta el sia dormejo, Glano senprokraste ekmontradis sian veran valoron.
Dankante la Hirundon pro la lecionoj, li modlis per argilo la pordon de lia dometo. Hejmfluginta Hirundo frapis la pordon el ekstero kaj hirundidoj el intero, sed nenio efikis: Suno tiel sekigis ĝin, ke la ĉarpentisto Pego devis esti invitita por helpi. Li trabekis novan aperturon kaj tra ĝi eltiris malsatajn kaj apenaŭ spiretantajn hirundidojn.
Eĉ Glano mem ektimis la postsekvojn de sia spritaĵo kaj li ĵuris al siaj najbaroj ne plu tiel konduti. Tamen apenaŭ post kelkaj tagoj, kiam la arboloĝantoj finis pridiskuti lian aĉan koduton, Glano prenis la tabulon kun la surskribo “Sturno” kaj pendigis ĝin ĉe la pasera loĝejo kaj la tabulon kun la surskribo “Pasero” alnajligis al la truo de Sturno. Li mem kaŝis sin malantaŭ branĉo kaj atendis por la venontaj eventoj.
Hejmflugis Sturno, flugadas ronde kaj miras:
- Se mi ne kapablus legi, mi pensus, ke mi ekdeziris gasti ĉe Pasero.
Hejmflugis Pasero kaj nenion komprenas:
- Verŝajne mia edzino interŝanĝis loĝejojn kun Sturno.
Pasero enigis sian kapon en la truon , sed Sturnino ekfrapegis lian frunton per beko kaj pelis lin for. Pasereto eksidis, ekskuiĝis kaj post kiam plu ne flugis steloj el liaj okuloj, li ekvidis, ke en la mallarĝa enirejo de lia dometo sidaĉas enŝtopiĝinta Sturno.
Nur nune la najbaroj ekkomprenis la friponaĵon kaj subite ekplendis al Kverko. La konversacio ankoraŭ ne estis finita, kiam en la lageto aŭdiĝis terura bruego. Glano naĝis surdorsiĝinte Raninon Kuotren kaj svingis per bastono. La najbaroj kuregis por savi la mizerulinon Kuotren. Glano pumfalis en la akvon kaj malaperis. Nur antaŭvespere li hejmvenis, alkroĉiĝinte al la paserida vosto, silenta, kun skrapita nazo.
Dum la vundo saniĝis, Glano estis nenie videbla. Tamen post ia tempo li ree ekpetolis: li grimpis en la neston de Korako kaj pinglis ĝin per eglanteriaj dornoj.
Dum sunsubiro Korako revenis el la promeno kun siaj korakidoj kaj sidis por ripozi. Tuj li eksentis piketon en sian kropon. “ Eble mi glutis najlon” – pensis Korako. Tamen lia ventro ankaŭ ekdoloris. La maljunulo ne sukcesinte plu teni, plendis al sia edzino:
- Grak, grak, mi sentas la doloron en stomak’.
Li provis renversiĝi surflanke, tamen subite ekdoloris lia flugilo. Poste ekdoloris la gambo kaj ree la kropo. Korako ekgrakis tiel laŭte, ke kuniris ĉiuj najbaroj. Inspektinte la nigrulon, ĉiuj ekveis pro miro: ĉiuj plumoj de Korako estis plenplene pinglitaj per eglanteriaj dornoj. Ĝismatene la kaŭriĝintaj korakidoj tiradis ilin el la maljuna, malmola haŭto de sia patro. Ĉi tiu okazintaĵo malpaciencigis la najbarojn. Ian festvesperon ili organizis interhelpon, modlis malgrandan loĝejon, kradigis la fenestrojn kaj decidis pro ĉiu krimo teni Glanon en malliberejo.
Pro tio la petolanto tute ne malgajiĝis. Al li eĉ plaĉis ĉi ludo. Li tute ne kontraŭis kaj memvole enprizoniĝis. La najbaroj ne povis kredi je tia feliĉo kaj puŝis sin ĉe la fenestro por ekvidi, ĉu vere la petolulo ĉi foje pacienciĝis. Kaj Glano dormis fleksiĝinte kaj per unu okuleto spektis, kio estas okazonta.
La unua,observinta la trompon, estis kolombido. Surpriziĝinta li ekkriis:
- Estis mi blanka, kaj nun mi estas nigra!
Ĉiu, kiu tuŝis la kradon por pli bona observado, makuliĝis aŭ sian kropon, aŭ kapon, aŭ bekon, ĉar Glano estis anticipe ŝmirinta la kradon per fulgo. Ĉiuj loĝantoj de Kverko estis entute malgajiĝintaj kaj senespere mallevigis siajn manojn. Nur la maljuna Korako, interkonsilinte kun Kverko, flugis al sia malnova amiko Gufo, por demandi, kio estas farenda, se la petolulon neplibonigas eĉ malliberejo.
Sekvontmatene, preter la ĉearbaro veturis korespondantoj kaj haltis por ripozi en la kverka ombro. Glano ĵetis rigardeton al ili, ĉirkaŭrigardis sin kaj pozis fanfarone:
- Kaj ĉu mi estas pli malbona ol ili? Mi ankaŭ posedas klerecon, mi havas bireton kaj ĝi estas kun franĝeto, mi ankaŭ veturados priskribante ĉion.
- Sed sub via ĉapo vi ankoraŭ nenion havas, - bonvoleme insultis lin Kverko.
Glano ege ofendiĝis. Li montris sian langon al la patro kaj ekkriegis:
- Vi mem estas maljuna putraĵulo, vi mem nenion komprenas!
Kiel Glano pripensis, tiel li faris: li rulumis la korakan kajeron, suborligis la paseran plumon, pendigis subkole la helikan inkujon kun la viburna inko kaj forveturis. Li foriris saltetante kaj kantante lian favoran kanton:
Mi ne kreis grandajn verkojn,
Estas mi ja eta Glano.
Morgaŭ estos mi jam Kverko,
Plej potenca Arbarano.
Kverko svingis al sia filo per branĉoj, akompanis lin per zorgema patra rigardo kaj peze ĝemis:
- Mian koron vi frakasos, se la hejmon nun forlasos.
Kaj Glano saltetis, saltadis, timigis la ĉevojajn lokustojn, terurigis skarabojn, pli kaj pli malproksimante de sia hejmo. Kiom da tempo li tiel iris, estas malfacile direbla. Komence li kalkuladis la ĉevojajn arbojn, sed baldaŭ li ekmankis la manajn kaj piedajn fingrojn por kalkulado, do li entute ĉion miksis. Tiam li surgrimpis la plej altan agrostidon por ĉirkaŭrigardi. Ĉirkaŭe nenio viva videblis, nur ie en malproksima herbejo longpaŝe iradis ia stranga ruĝkrura nigrovosta birdo.
- Saluton, Viransero! – ekkriis alkurinta petolulo. - Ni interkonatiĝu: mi estas la korespondanto de la plej dika revuo en la mondo.
La birdo rigardis al li, balancis sian kapon kaj klakis per sia beko:
- Ki, ki, kiu estas vi?
- Ko, ko, korespondanto, - ekimitis lin Glano.
- Kaj ki, ki, kiu estas mi?
- Viransero.
- Ti, ti, tiam saluton, Terbuleto.
- Vi estas ne nur surda, sed ankaŭ blinda, - mallaŭdis la birdon Glano.
- Se mi povas esti Viransero, kial vi ne povas esti Terbuleto aŭ Lumbriko? pacience respondis la birdo.
- Ne ofendu min, mi estas filo de Kverko!
- Mi konas tion! Sed samtempe vi estas la plej granda malklerulo, se vi ne distingas Cikonion de Viransero. Ne fanfaronu, mi vin eĉ sen la ŝelo rekonus. Pri via senmoraleco jam ĉiuj ranoj kvakas.
- En nia arbo ne nur birdoj sed ankaŭ Heliko versadas, kaj vi ne scipovas.
- Nenia problemo versadi, - respondis Cikonio. Iomete pripensinte, li daŭrigis:
Ka, ka, ka kaj klak, klak, klak
La mensog’ – ja honta fak’
Kial, Glan’, mensogas vi?
Klak, klak, klak kaj ki, ki, ki.
Ekvidinte, ke mensogo ne estos taŭga kunvojaĝanto, Glano jam provis fuĝi, tamen Cikonio kaptis lin ĉekole kaj diris:
- Se vi estas tiel granda versoŝatanto, aŭdu, kion pri vi marĉaj najtingaloj pepadas.
Glano provis piedbatadi, ribelegi, pugnobati, tamen nenio efikis. Cikonio portis la petolulon al la plej proksima lageto kaj tenante lin en sia beko igis lin aŭdi. Post mallonga tempo la ĥoro de la kuzinoj de Kuotre, omaĝe al li ekkupletis jene:
Glano – petolulo,
Glano fanfaronas,
Kverko – patro nobla,
Nur la fil’ malbonas.
Li nenion scias,
Li nenion konas.
Grandan malfeliĉon
Al la Kverk’ sort’ donas.
Tamen eĉ tiuj-ĉi vortoj Glanon ne boninfluis. Li kaptis ŝtonon kaj ĵetegis ĝin en la lageton.
- Silentiĝu, vi dikventrulinoj! – li kriis. – Mi plendos al mia patro, tiam vi ekvidos, kio al vi okazos.
Sed la ranoj ne kapitulaciis. Ili, verŝajne, aŭdacis prikanti ĉiujn entreprenojn de la petolulo, kiel li interbatiĝis, molestis pli malpotenculojn, ne obeis la plenaĝulojn kaj ĉiam tenis sian nazon supren. Tamen Glano ankaŭ ne kapitulaciis: apenaŭ aŭdiĝis ie ranaj voĉoj, li senprokraste ĵetegis en tiun lokon po kelkajn ŝtonojn. Tia batalo daŭris preskaŭ tutan duonhoron, sed ranoj estis pli multaj: la ŝtono ankoraŭ ne estis atinginta unu flankon de la lageto, kiam aliloke jam kriegis kelkaj:
- Kvak, kvak, kva... la mano kurba!
Glanaj ŝtonoj celflugis ankaŭ al ili. Jen aliaflanke aŭdiĝas kortrema krio:
- Ĵetegu, ĵetegu, vi malplenkapulo, kurbmanulo!
Ŝtonoj flugas ankaŭ al ili! Sed sur la tria flanko aŭdiĝas eĉ pli forta krio:
- Kva, kvak, kva, lia kapo ligna!
Glano ekmankis forton kaj paciencon kaj la ranoj en ĉiuj anguloj de la lageto tiel kriegis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo je multaj mejloj reeĥadis. Al ili respondadis ankaŭ la najtingaloj de aliaj marĉoj kaj flakoj. Tian unuecon la petolulo neniam estis spertinta. Pro kolero li ŝtopis siajn orelojn per poleksoj kaj fermis la okulojn.
- Nu, ĉu plaĉas al vi? - demandis lin la ruĝkrululo.
- Plaĉas! – respondis la impertinantulo. – Lasu min for!
-Se vi eĉ nun ne pliboniĝas, ni ion alian pripensos, - balancadis la kapon la malrapida Cikonio.
- Ne via afero, - refutis al li Glano. – Lasu min for!
Levis Cikonio Glanon de la tero, svingis per siaj fortaj flugiloj kaj suprenflugis malantaŭ la nuboj. Tuj la kapo de la malgranda petolulo turniĝis kaj la okuloj mallumiĝis. Li nenion plu sentis. Kaj la birdo portis lin pli foren tra arbaroj kaj montoj, tra riveroj kaj lagoj al la nenies vidita, de neniu vizitita Lando de Malvirtoj.
Do, Korako ne sukcesis ĝustatempe transdoni al li la prudentajn vortojn de sia amiko Gufo.
Glano rekonsciiĝis en malgranda herbejo, frotis siajn okulojn per pugnoj kaj ĉirkaŭrigardis. La loko estis malgajiga kaj tute nekonata. Subite li rememoris sian kverelon kun Cikonio kaj ekploris per malvarmaj larmoj de kolero kaj malesperiĝo.
Li iomete ploris, aŭskultis, ekploregis pli laŭte, tamen neniu hastis por konsoli lin. Tiam Glano ekkriegis per la tuta potenco de sia gorĝo, li kriis kaj kriis ĝis kiam li sentis sub si grandegan salan flakon. Timante droni en siaj larmoj, li translokiĝis sur sekan altaĵeton kaj daŭre ploraĉis. Tamen kvazaŭ speciale finiĝis larmoj. La petolulo iomete plu ploretis kaj frotinte la okulojn per maniko, ekiris laŭ formika vojeto.
Li iris nerapide, ĉirkaŭrigardante, tamen lia rigardo trafis nenion: ĉirkaŭe etendiĝis malgajiga ebenaĵo surkreskinta per maldensa herbaro. Mallumiĝis. Glano tranoktis sub la nuda ĉielo kaj matene li eksentis grandegan malsaton. Sed ĉirkaŭe estis nenio manĝebla kaj nenio trinkebla. Satiĝi oni povis nur per terbuloj.
La duan tagon de la marŝado lia ventro plisilentiĝis kaj pene bruetis:
- Almenaŭ ian ro-ro-rosguteton!
La trian tagon la stomako de Glano kuntiriĝis, gluiĝis al la dorso kaj tute silentiĝis. La okuloj mallumiĝis. La vido de la vojeto duobliĝis. La gamboj tremis. Neĝisatendinte la nokton, la malgranda vojaĝanto ekripozis sub la folio de Plantago kaj tuj profundiĝis en dormon. Matene li jam nenien deziris iri. Li eĉ manĝi ne deziris.
- Paĉjo, paĉjo, mi ĉiam obeos vin, - senlarme ploris Glano.
Plantago kompatis Glanon.
- Leviĝu vi, maltaŭgulo, kontraŭe vi pereos,- li diris. – Iru nazdirekte, ĝis kiam vi atingos malnovan ĝardenon. Tie ĉio abundas, eĉ birda lakto. Nur gardu sin, multaj el tie ne revenis.
- Estu tiel, - mansvingis Glano.- Mi tutegale ne kapablas iri.
- Kaj kion vi havas verŝitan en la konkon?
- Tio estas inko, netrinkebla.
- Faru siavole, - respondis Plantago.
Glano longe turnadis la inkujon en siaj manoj kaj finfine decidis gluteti kelkajn gutojn. Acidiĝinta inko de viburnaj beroj nur turnigis liajn vangojn kaj eĉ pliintensigis lian soifon.
Iel li leviĝis de la grundo kaj pli ripozante ol irante, li sin trenis al malnova heĝo ĉirkaŭkreskinta per sovaĝaj rozoj. Malantaŭ ĝi aŭdiĝis ies akra krio:
- Mi ne volas, mi ne manĝos! Pli bone mi mortu! Donu al mi glut-glutaĵon!
- Kiu ĉi-tie parolas pri manĝaĵo? – atentiĝis Glano kaj, gratinte la vizaĝon, el ĉiuj siaj fortoj li elŝovis la kapon tra la heĝo.
En la mezo de bela ĝardeno staris mirinda palaco, konstruita el diverskoloraj perlamotaj konkoj kaj sukceno. En la korto siblante ŝprucis fontoj de gasakvo kaj fontanoj de diversaj sukoj. Tra la malfermitaj fenestroj de la palaco disiĝis bongustaj odoroj de rostaĵoj, pro kiuj Glano eklekis kaj ne sukcesis gluti suprenlevantan salivon.
Tiutempe tra la palaca fenestro elsaltis ia buleto kaj tutrapide kuris al la tablo kovrita per manĝaĵoj. Post li kuris seka, hirtiĝinta Pinglino kaj dika, kurbgamba Strobilo.Kurante ili ambaŭ petegis:
- Akvokreseto, filĉjo, nur iomete, nur unu kulereton!
- Mi deziras Glut-glutaĵon,- kriegis la buleto, kuregante ĉirkaŭ la tablo.
Subite Pinglino haltis kaj Strobilo, disŝirinte siajn brakojn daŭris persekutadon. La buleto ne atendis ĝis li estos kaptita. Li saltis sur la tablon kaj ekdefendis sin de la persekutantoj per kuketoj, konfitaĵoj kaj aliaj bongustaĵoj.
- Akvokreseto, ĉesu. Rigardu, kion mi kapablas. – Strobilo renversiĝis kelkfoje transkape kaj ekiris per siaj brakoj.
La militema kriegulo ŝatis tion. Li ekridis. Nur nun Glano perceptis, ke li estas malgranda strobilido, nomata de siaj gepatroj Akvokreso. Lia patro, nepripensante, kio estas farenda, iradis sur ĉiuj kvar korpofinaĵoj kaj per sia nazo rulis ŝtonetojn.
- Nu, kaj nun unu kulereton, - diris Pinglino al la ridetanta filo, ŝovante al li ian-ajn vitran ujon.
- Mi ne deziras, mi ne bezonas! – akre rekriegis Akvokreso piedfrapante. Kaptinte grandegan torton de la tablo, li ĵetis ĝin al la patrino.
- Kial vi nervozigas la infanon! – ekkoleris Strobilo. – Ne igu lin manĝi.
- Nu, li ne manĝu, - koncedis Pinglino.
- Vi estas ruzaj, vi trompos min, -ne konsentis la petolulo. – Ŝi ĵetu la ujon surgrunden, - ordonis li al la patrino.
- Mi metos ĝin sur la tablon, - diris Pinglino.
- Ne, frakasu ĝin, frakasu! – ekpiedfrapis Akvokreso. Li kriegis ĝis kiam Pinglino forĵetis la ujon.
Bonodoroj de manĝaĵoj iomete plivigligis Glanon. Krome, li ege ekkoleris pro tio, ke li devas morti pro malsato, kiam ia-ajn dorlotulo povas senpune disĵetadi tiajn bongustajn manĝaĵojn. Glano ne plu suferis. Kurinte al la strobilido, li kaptis liajn gambojn, tiris lin for de la tablo kaj kun ĉiuj siaj fortoj ekskuis lin.
- Kiel vi aŭdacas? Kiel viaj manoj leviĝas? – kaj ne trovante pluajn vortojn, ĵetegis la dorlotulon surgrunden. – Tio estas rekompenco pro ĉio!
Strobilo, ekvidinte neinvititan gaston batantan lian solan filon, atakis Glanon. Tiu evitis la frapon kaj, laŭ la Paser‘a instruo, frapis lin sub liaj ripoj. La dikulo bumfalis sur la vojeto, ke eĉ la grundo tremis.
Dum ili interbatiĝis, Pinglino kriegis je tuta potenco de sia gorĝo:
- Gardistoj! Gardistoj! Mortigis!..
Glano nenion vidis nek aŭdis. Alsaltinte al la tablo li manĝegis ĉion sen elekto. La unua gardisto kaptis liajn brakojn, tamen Glano skuis sin, forpuŝis lin turnantan transkape, kaj kaptis kruĉon dezirante per trinko malsuprenigi engorĝiĝintan buŝplenon. Nun atakis kelkaj gardistoj kaj tuj malaktivigis liajn brakojn. La kruĉo kun betulsuko falis kaj frakasiĝis. Glano intencis kapti ion-ajn plu, tamen la gardistoj firme ligis liajn brakojn per fibroj.
Rekonsciiĝinta Strobilo ordonis katenigi Glanon kaj alkroĉi lin al grandega mura ringo, kaj li mem mezurinte sekuran distancon de kvin paŝoj de Glano, sidiĝis por esplordemandado:
- Kio estas vi, rabisto aŭ ŝtelisto?
- Mi estas la plej klera doktoro de sciencoj kaj la korespondanto de la plej dikaj revuoj.
Strobilo sulkiĝis kaj piedfrapis:
- Aŭskultu, karulo, en ĉi ĉirkaŭaĵo loĝas nur miaj sklavoj, miaj soldatoj kaj miaj servistoj. Kaj ĉiuj aliaj estas fuĝistoj, rabistoj kaj ŝtelistoj. Do, kio estas vi: rabisto aŭ ŝtelisto?
Glano estis multfoje rololudinta rabistojn kaj li eĉ revis ekesti la hordestro, sed nun tiaj revoj estis tute sensencaj. Li silentis.
- Batu lin! – ordonis Strobilo. – Mia filo spertiĝu.
Kelkaj servistoj faligis lin surteren, sidiĝis sur lian kapon kaj gamboj kaj ekvergbatis lin.
- Rigardu, al vi estos ankaŭ simile, se vi nenion manĝos, - instruadis Pinglino sian solan dorlotulon.
Glano suferis kunpreminte la dentojn kaj faris nenian sonon. Unuafoje en sia vivo li spertis tian teruran maljustecon: la strobilido ne manĝis, la strobilido petoladis kaj la maltaŭgaj servistoj batis lin, Glanon, dezirante timigi la malvirtulon. Ĉi aflikto tiom ĉagrenigis lin, ke li ne plu sin tenis suferi kaj silente ekploris. Li ploris sen larmoj.
Strobilo mansignis al la pli kaj pli energiaj servistoj, ordonante ĉesi la batadon kaj redemandis:
- Hodiaŭ mia filo Akvokreso sonĝis pri bongustega eksterlanda manĝaĵo, nomata glut-glutaĵo. Eble vi konas, kiel ĝi estas kuirata.
- Se mi eĉ konus, mi ne dirus, - ĵetrespondis Glano al li. – Vi estas plej grandaj malbravuloj kaj kanajloj, se vi naŭope batas unun kaj krome - katenigitan.
- Aldone batu lin pro nekono kaj pro malvolemo diri, - ordonis Strobilo.
La servistoj ne ŝparis siajn fortojn, nekompatante la bataton.
- Rigardu, same estos kun vi,- timigis ilin Pinglino. – Hieraŭ enlitigis vi mian fileton malsatan, tial li sonĝis diversajn manĝajn elpensaĵojn.
Glano silentis kaj mordis siajn lipojn.
Timiĝinta pro tia vidaĵo, Akvokreso sidiĝis ĉe la tablo kaj konsentis manĝi unu kuketon.
La familio solene tagmanĝis, kaj Glano restis katenigita, observata de la gardistoj, povante atingi neniun el la fontoj aŭ fontanoj. Dum la tuta tagmanĝo neniu ĵetis al li eĉ plej malgrandan panereton. Nedezirante rigardi al la manĝantoj, li turnis sin al la muro kaj forte kunpremis siajn pugnojn.
- Rigardu, karulino, kiel nia Akvokreseto manĝas, eĉ liaj oreloj balancadas. Verŝajne, antaŭ ĉiu tagmanĝo la haŭto de ĉi rabisto devos esti batata, - ĝojis Strobilo.
- Nepre, - alparolis al li Pinglino, - kontraŭe nia fileto povas reperdi apetiton.
Pro tiuj vortoj la tuta korpo de Glano malglatiĝis kiel viransera haŭto.
Tempestulo Strobilo daŭre tenis Glanon alkroĉitan al brika muro kaj antaŭ ĉiu matenmanĝo batis lin, per tio pligrandigante la filan apetiton.
De plenaĝuloj ne postrestis ankaŭ Strobilido. Amuziĝante li ĵetadis al la mizera senliberulo manĝorestaĵojn kaj pomronĝaĵojn, pafis al li per fruktkernoj el kompoto kaj eĉ kraĉis, se forestis aliaj submanaj iloj.
Ne kompatis Glanon ankaŭ servistoj. Trovinte bonŝancon, ili ne pli malbone ol la sinjoroj verŝis sian koleron sur la katenigita senliberulo kaj adresis lin per la plej obscenaj vortoj. Dum kelkaj tagoj per la malbona volo de Strobilo Glano iĝis kvazaŭ rubujo, en kiun ĉiuj palacanoj ĵetadis ĉion, kio al ili mem aspektis malbela kaj malagrabla.
Glano trasuferadis ĉiujn humiligojn kaj afliktojn, sed ĉiuminute li ne perdadis la esperon fuĝi. Apenaŭ ĉiuj palacanoj ekdormadis kaj la gardistoj subtenante sin sur lancoj ankaŭ dormetadis, li senprokraste ekgrapadis siajn katenojn en akran ŝtonon. Sed ĉio vanis. La gardistarestro Eglanterio observis tion kaj ordonis ŝanĝi la malnovajn katenojn per novaj kaj ordonis al la gardistoj-eglanteriidoj de sia taĉmento rememorigi Glanon:
- Ĉi-tie ĉiuj vivas kaj mortas nur laŭ la bonvolo de sinjoro Strobilo.
La eglanteriidoj promenadis antaŭen kaj malantaŭen kun akraj lancoj surŝultre kaj ĉiutage kelkfoje rememorigis Glanon, laŭ kies volo li devas sperti tiajn suferojn. Tamen Glano tutegale ne pensis pri kapitulacio: li ekprovis elmovigi la muran ringon. Sed tion ankaŭ rimarkis Eglanterio. Li ordonis alkroĉi Glanon al nova ringo.
Unufoje, kiam Glano enpensiĝinte kreadis novajn fuĝplanojn, io kriante elflugis tra la fenestro, kelkfoje renversiĝis transkape kaj bumfalis ĉe liaj piedoj. Kliniĝinte Glano en mallumo ekvidis malgrandan rondan vivestaĵon kun hirtiĝinta flaveta hartufeto. Apenaŭ aŭdeble li ĝemadis kaj petkriis pro patrina helpo.
Ne perdante tempon, la filo de Kverko kaptis folion de Konvolvulo kaj skufaligis la plej grandan rosguton sur la kapon de la falinto.
Reviviginte lin, li demandis:
- Kio vi estas?
- Pizo.
-Kaj kial vi saltadas tra la fenestro, se vi povas trairi la pordon sen iaj frapiĝoj.
- Akvokreso min elĵetis.
- Kion vi faras en ĉi abomena palaco?
- Min kaptis eglanteriidoj, kiam mi laboris en la kampo kaj pelis min por amuzigi tiun malpuran fanfaronantan Akvokreson.
- Kaj batante min, ili timigas lin,- plendis Glano.
- Ili ĉiam tiel kondutas. Por mi tiu maltaŭgulo brakojn kaj gambojn elturnadis, enfosadis en teron, en klakiloj klakadis, kvazaŭ mi estus ne viva estaĵo, sed ia ludilo. Bonaj infanoj eĉ kun ludiloj tiel ne kondutas. Kaj kio estas vi?
- Mi estas Glano Kverko, fama verkisto kaj doktoro de verkadsciencoj.
- Kaj mi estas nur ordinara Pizeto, - peze ekspiris li kaj mallevigis sian kapon. – Mia patro en la vilaĝo estas nomata Rapidulo.
- Do, eble vi estas sportisto?
- Ne, nur kiam malfeliĉo minacas.
Al Glano plaĉis la sincereco de Pizeto kaj li proponis:
- Se vi volas, mi titolos vin kurĉampiono.
- Mi ne bezonas tion. Sed kia mirinda estas via ĉapo!
- Nu, la ĉapo por mi estas bezonata, ke miaj belegaj pensoj rapide ne malvarmiĝu, - fanfaronis Glano.
- Ho! – miris Pizo kaj reekspiris. – Verŝajne vi estas tre prudenta.
- Kompreneble, sed eĉ pli mi estas forgesema,- eĉ nepalpebruminte blagis Glano. – Tamen nune ĉi-tio ne gravas. Vi, virĉjo, ŝajnas esti nekatenigita?
- Ne, nenia ligilo sin tenas sur mi.
- Tio estas bonega. Tiuokaze vi helpos al mi fuĝi.
- Ne, pro nenia rekompenco. Ĉu vi konas, kion signifas la kolero de Strobilo? Li dishakos nin vivajn kaj fordonos al kokinoj kiel bekmanĝon.
-Ĉu tiu erinacfela vagabondo? Tiu kurbgamba dikulo? Vi ne vidis, kiel mi frapis en lian subripejon. Li eĉ gambojn suprenlevis!
- Do, pro tio vi sidas katenigita.
- Bagatelaĵo. Tamen mi konas pro kio.
Ili ankoraŭ ne estis amikiĝintaj, sed jam estis ekkverilintaj kaj ambaŭ sidis orgojliĝintaj. Pizo estis unua, kiu ne eltenis:
-Estas facile por vi paroli. Kaj ĉu vi scias, ke tiu Strobilo estas la gardestro de la Lando de Malvirtoj? Li kun siaj eglanteriidoj povas ne nur mortpafi vin, sed ankaŭ peladi vin laŭmure ĝis kiam viaj piedoj tute forfrotiĝos. Li povas nin farunigi, li povas fermentigi nin por kvaso... Multegon li povas... Li estas pli terura ol besto.
- Do, des pli ni devas fuĝi.
- Mi provis, sed nenio efikis: unuflanke estas maro, sur la alia – rivero, sur tria – monto kaj nek ereto da ebenaĵo.
- Kaj kio estas sur la kvara flanko?
-Vi eĉ ne demandu. La plej maltaŭga ŝanco en la mondo – tie estas arbaro. Kaj ĝi estas tiel densa... Estas dubinde, ke ni trapenetru ĝin.
- Mi estas alkutimiĝinta al arbaroj. Kaj ĉu la arbaro direktiĝas al la suno?
- Jes, al la suno. Tamen birdoj tie abundegas.
- Malgraŭ tio ni devas fuĝi.
- Do, ni fuĝu,- Pizo ekstaris kaj tuj refalis teren. Glano surkuŝis lin.
- Ĉi tie ĉiuj vivas nur pro bonvolo de sinjoro Strobilo, - diris preteriranta gardisto.
- Kia vi estas malsingardema,- ŝvebis Glano al la timiĝinta amiko.- Kaj kiu elkatenigos min?
- Vi estas doktoro, do vi pensu,- ŝultrotiris Pizo.
- Mi jam pripensis. Vi singarde ruliĝu en la Strobilan dormoĝambron kaj ŝtelu lian ŝlosilon. Li tenas ĝin sub la kuseno.
Glano levis la komplotiston, tiu kaptis la Konvolvulan trunkon kaj rampis supren. Tuj Pizeto malaperis en la malhela fenestra truo. Glano atendis por la reveno de la amiko, sed neniel povis ĝisatendi. Eltirinte la orelojn li aŭskultis ĉiun kraketon, ĉiun plej malfortan noktan sonon. Lia koreto tiel frapis, tiel bruis, ke li estus vekiginta plej proksime starantan gardiston, se ne estus je taŭga tempo silentiĝinta.
- Dormas kvazaŭ per neĝo kovrita, - unue aŭdiĝis la voĉo de Pizeto, poste aperis lia gaja hartufeto kaj finfine aperis li mem.
Glano ĉirkaŭbrakis lin kaj ne deziris plu forlasi, kvazaŭ li estus teninta la realan liberecon en siaj manoj.
- Kaptu la ŝlosilon, - ne cedis la karesata Pizo.
- Vi nenion komprenas, vi nenion konas, - plue ne forlasis lin Glano. – Por la unua fojo en mia vivo mi ekhavis amikon! Por la unua fojo!
- Nu bone, bone. –Pizo tuj malŝlosis la katenojn kaj deziris ĵeti ilin apud la muro, tamen Glano haltigis lin kaj ĵetis la katenojn sur sian ŝultron.
- Pro kio vi bezonas ilin?- miris Pizo. – Ili ja tintos.
- Ĉu mi, havante liberajn manojn kaj tian amikon, ne venĝos tiun kruelan Strobilon? Vi ne sufiĉe bone konas min.
- Ni trafos malsukceson, - tremis Pizeto. – Vi pensu ankaŭ pri mi.
- Tiam pli bone vi rekatenigu min, - diris Glano.
- Vi konas pli bone, vi estas doktoro,- cedis la amiko.
Pretere iris duondormanta gardisto kaj avertis ilin:
- Ĉi-tie ĉiuj mortas nur pro la volo de sinjoro Strobilo.
La komplotistoj supreniris la perlamotan ŝtuparon kaj silente treniris laŭ la sukcenaj koridoroj de la palaco.La dormoĉambro de Strobilo ne devis esti longe serĉata: tra la pordo aŭdiĝis forta, tremiganta la plafonon ronkado.
La gardistoj eglanteriidoj en la koridoro per altaj voĉoj akompanis sian estron.
La amikoj silente enĉambriĝis. En unu lito kun ŝveliĝinta ventro dormis Strobilo kaj sur la alia - kurbiĝinta Pinglino. Glano singarde ŝteliris kaj eĉ pli singarde katenigis iliajn gambojn. Poste li ĉirkaŭrigardis por trovi Akvokreson.
- Ni kuru for, - tiretis lin Pizo, kaj ambaŭ paŝetis en alian ĉambron ,kie dormis Akvokreso. Eĉ ĉi-tie Glano ne eltenis ne farinte spritaĵon. Tre rapide li trovis sian kajeron, inkon kaj plumon, maceris fingron en la inko kaj pentris ruĝajn lipharojn al la malgranda maltaŭgulo.
Atinginte la korton, la amikoj kuris al la fonto de gasakvo, dronigis la ŝlosilon de la katenoj, ŝovis sin tra la eglanteria heĝo kaj ekkuris en la direkton de la ruĝiĝanta ĉielo.
Nur post la sunleviĝo la gardisto spertis pri la malapero de Glano. Tuj li ekigis teruran bruegon.
- Fuĝis! Fuĝis! – kriegis li frapante per la lancfinaĵo pendigitan paton.
Ekaŭdinte la kriegon, Strobilo saltis al la pordo, kaj Pinglino al la fenestro, tamen ambaŭ falis sur la plankon. Kuŝante ili pensis, ke iliaj gamboj estas tirataj. Tiam Strobilo saltis al la fenestro kaj Pinglino al la pordo. Kaj ree ambaŭ falis kvazaŭ morthakitaj.
- Helpu! – kriis Pinglino.
- Pardonu! – muĝis Strobilo
Vekiĝinte, en ilian ĉambron ankaŭ alkuris la eta maltaŭgulo Akvokreso. La gepatroj, ekvidinte liajn ruĝajn lipharojn, pensis pro sango, do tiel forte kuregis al sia filo, ke falinte, ambaŭ elartikigis siajn gambojn. Kurante tien kaj alien, ili vundis siajn fruntojn kaj flatigis la nazojn.
Ilin, kuŝantajn en tia pozo, trovis la gardistarestro Eglanterio.
- Kuratingu ilin! – kriis al ili bluiĝinta pro kolero Strobilo.
- Malŝlosu! – ne cedis flaviĝinta Pinglino.
- Kuratingi!, - ordonadis Eglanterio. – Malŝlosi!
Kaj la eglanteriidoj kuradis tien kaj alien, ĝis kiam tute tediĝis kaj falis surteren por ripozi.
- Malŝlosu! - nur post longa horo, kaptinte Strobilon je la haro, finfine venkis Pinglino.
Ĉiuj korteganoj ekserĉis la ŝlosilon, sed ĝi estis nenie trovebla. Kaj la ŝlosilo sinkadis pli kaj pli profunden en la senfundan fonton de gasakvo.
Pizo vere ne estis fanfaroninta al Glano, kiam li diris, ke bezonigita li povis kuri sufiĉe rapide. Liberiginte sin el la strobila bieno, li kuregis antaŭe de sia amiko, netuŝante teron per piedoj.
Glano postrestis, tamen li ne deziris montri sin malforta, tial ĉiutempe pravigis sin:
- Bone estas al vi... Mia kajero falas... La inko ŝpruciĝas... La plumo falas for de la orelo...
Kaj Pizo pli kaj pli malproksimiĝis. Kaj kiam en herbaro malaperis eĉ lia hirtiĝinta hartufo, la kverkido ne eltenis kaj ekkriis:
- Ni ri-po-zu!
- Ne eblas, jam heliĝas! – respondis Rapidulo kaj ekkuris eĉ pli rapide.
Kiel ajn la amikoj urĝis, tamen la oriento pli kaj pli blankiĝis. La unuaj sunradioj jam origis la naĝantajn en ĉielo nubetojn kiuj lante malsupreniĝis.
Subite sur altaĵo svingis per flugiloj ia birdo kaj ĉirpis tiel laŭte, ke timiĝinta Rapidulo renversiĝis transkape sep fojojn kaj ruliĝis en herbaron por kaŝi sin. Li vere timis birdojn. Alkroĉiĝinte la Pizon, bumfalis ankaŭ Glano.
- Faru, kion vi volas, nur ne bekmanĝu min, - ĉirkaŭbrakinte sian kapon, ruliĝis Pizo.
- Mi... ne... estas... birdo, - nekapablis respiri Glano. – Ne timu.
La suno rigardinte teren per okulanguleto tra la pintoj de malhela arbaro, ne eltenis neridetinte. Meze de glata kampo, metinte kapon sub folio, kuŝis la brava Pizo, netimiĝinta unuope ŝovi sin en la dormoĉambron de Strobilo, kaj tremis pro timo de malgranda, en la ĉielspaco ĉirpanta Alaŭdeto. Apud li etendiĝis alia sufokanta heroo – Glano, kiu ne unufoje estis fanfaroninta, ke li povas per unu gambo ĉirkaŭsalti la tutan mondon. Ili ambaŭ kuŝis kaj ne aŭdacis eĉ moviĝi.
- Pro kio vi tremas? – la unua rekonsciiĝis la kverkido?
- Por vi estas bone kaŝi sin, vi esta oblonga, kaj mi estas egale sama – aŭ kuŝanta, aŭ staranta, do kion mi faru? Enteriĝu?
- Ĉi birdo ne minacas al vi, li ĉirpkantas al Suno, - trankviligis la amikon Glano.
- Kaj se finkatinte li ekdeziros bekmanĝi?
- Ja li vidas, ke ni estas pacamaj vojaĝantoj.
- Kaj se li ne estos sufiĉe sata kaj forgesos? Ĉu vi aŭdas, kiel li ĉirpegas? Timigas min.
- Vi ne pravas, li ĝojas. En la birda lingvo ĉi kanto signifas ĉi tion:
Ĉirp ĉirp ĉirp printempo venas,
Mi sur kort‘ infanojn tenas.
Ĉirp ĉirp ĉirp ni dumsomere
Estos sataj, ni scias vere.
Manĝos ĉion – glut, glut, glut,
Manĝos ĉion – glut, glut, glut.
- Se li ankaŭ siajn infanojn invitos, tiam al ni venos fino, - daŭre tremis Pizo.
- Se vi estas tia malkuraĝulo, revenu al tiu raspilkola Strobilo. En lia ĝardeno laktaj riveroj fluas, kaj li min kelkajn tagojn soifigis, eĉ guteton da akvo domaĝis.
- Ne nur vin, - ekĝemis Pizeto.- Mi povas eĉ Leonon kontraŭstari, sed eĉ mizeran birdeton mi timegas. Kaj kio atendas nin enarbare?
- Ne malkuraĝiĝu, mi estas arbido. Arbaro por mi estas nenia problemo. Ni iru, - Glano kuraĝigis la verdvangan Pizon.
- Ni iru, - kvazaŭ per fremdaj gamboj ekmovis Rapidulo. - Mia patro ankaŭ sur vergo kreskis. Arbojn mi ankaŭ ne timas. Multe pli teruraj estas tiuj, kiuj sidaĉas en ili.
Kvankam li kuraĝigis sin per vortoj, sed ĉiupaŝe Pizo postrestadis de sia amiko kaj senĉese rigardadis malantaŭen. Kaj apudarbare, ekaŭdinte la ĉirpadon de multaj birdetoj, li blankiĝis kaj silente petis:
- Eble ni ankoraŭfoje ripozu?
- Volonte,- respondis Glano. – Ni sidiĝu kaj mi rakontos al vi, kiel mi eĉ Korakon venkis. Vi konas, fraĉjo, mi povus ankaŭ kun Aglo lukti, se li ne timus min.
Pizeto deziris disciplinigi la amikon por ke li ne trofanfaronu, tamen tiumomente el ie bumsaltis surteren terura besto. Ĝi kaptis Glanon sur kolon kaj portis en la arbon.
- Amiko, vi estas portata!- preskaŭ mortinta pro timo, krietis Pizo.
- Dankon pro la atentigo! – Glano apenaŭ havis momenton por krii kaj kune kun la besto malaperis en arbotruo. Kiel ajn li timis, kiel ajn tremis liaj poplitoj kaj klakis liaj dentoj, tamen Pizeto ne intencis fuĝi. Lia amiko estis savinda el malfeliĉo.
Rapidulo kaŝis sin malantaŭ folio kaj singarde ekrigardis ĉirkaŭe. En la arbotruo reaperis la terura longvosta besto kaj forsaltadis ien ajn. Tio estis Sciuro, tamen Pizeto ne rekonis lin, ĉar neniam estis lin vidinta. Post ioma tempo, portante ion en siaj dentoj, tiu monstro revenis en la truon.
„Ke ĝi estas tiel terura kaj granda, estas nur duono de la malfeliĉo, sed kiel mi atingu ĉi truon? – pensadis Pizeto, serĉante konvenan ilon. Kaptinte akran pinglon de pino, li kuraĝe iris arbaren por liberigi sian amikon.
Ĉirkaŭirinte kelkajn fojojn la grandegan arbon en kiu kaŝis sin la besto, rapidulo observis nenion suspektindan, li nur ege tediĝis kah sidiĝis sur ia bruna arbostumpeto por ripozi.
Tamen kiel li teruriĝis, kiam sentis, ke la arbostumpo moviĝas kaj levas lin supren. Pizo rapide saltis for de ĝi kaj pretiĝis defendi sin, sed neniu atakis lin.
Kiam musko disiĝis, Rapidulo ekvidis, ke la bruna arbostumpeto transformiĝis en brunan ĉapon. Post ioma plua tempo aperis ankaŭ la svelta trunko de la ĉapposedanto.
- Saluton, - nekuraĝe etendis al li sian manon Rapidulo. – Sed mi tute ne konas vin.
- Mi estas Lekceneto. Fi, kiel ĉi tie estas malvarme!
Dum ili intersalutadis, Lekceneto egalkreskis al Pizo.
- Kiel vi fartas? – daŭre paroligis la nekonatulon Pizo.
- Mi jam verŝajne al morto proksimiĝas. Sub musko mi preskaŭ mortsoifis, kaj ĉi tie mi devos pro malvarmo mian vivon perdi, - plendante la malfortulo superkreskis Pizon. – Krome, iu ajn mian ĉapon flankenigis.
- Mian amikon kaptis terurega besto, sed mi eĉ pro tio ne plorplendas kaj pretiĝas lukti. Paciencu ankaŭ vi.
- Mi ne paciencos!
- Ne estu tia maltaŭgulo. Gimnastigu, varmiĝu kaj malaperos la skuado.
- Mi timas, ke mi varmiĝos, ŝvitiĝos, poste vento min trablovos kaj mi akiros nazkataron. Mi ege timas nazkataron.
Dum ilia konversacio Lekceneto transformiĝis en veran Lekcenon. Tion rimarkis ankaŭ Boleto. Li malfermis la ŝvelintajn okulojn, spirblovis siajn lipharojn kaj grumbletis per kolonela voĉo:
- Imitas la boletan kreskadon!
Vekitaj de la kolonela voĉo, ĉirkaŭ Lekceno amasiĝis suiloj, armilarioj, laktarioj, rusuloj kaj aliaj malgrandaj fungetoj. Ili flankenpuŝis Pizon, kuniĝis per brakoj kaj, dancante en rondo, krietis:
- Vivu la plej boleta Lekceno!
- Hura por unu-kaj- duona Lekceno!
- Lekceno estas Boleto hodiaŭ!
Pro tia laŭdado la molulo mukokovriĝis.
- Li povus esti multe pli granda, sed... – la kolonelo fermis okulojn kaj ekdormis.
- Li povas, certe li povas! – unuvoĉe reeĥis malgrandaj fungetoj kaj eksuprentiris Lekcenon je liaj oreloj.
- Mi ne eltenos! – baraktis per gamboj malfortulo.
- Ni subtenos vin per siaj ŝultroj! – malpermesis por li malfermi la buŝon laktarioj.
- Mia kapo turniĝas, - murmuris la malfortulo.
- Mordtenu je via kolumo! – konsiladis suiloj.
- Mi ne eltenos! – ploraĉis la feblulo.
- Ni helpos vin, - lin kuraĝigis armilarioj.
Lekceno pligrandiĝis kvazaŭ li estus fermentita. Laktarioj, suiloj, armilarioj, rusuloj kaj aliaj malgrandaj fungetoj jam ne sukcesis atingi liajn orelojn, do ili grimpadis unu sur la alian kaj senripoze tiris, trenis eĉ dentojn montrante. Kaj Lekceno konstante pligrandiĝis. Baldaŭ la malgrandaj fungetoj ne povis atingi ne nur la lekcenajn orelojn, sed ankaŭ liajn poplitojn, tamen ili daŭre kriegadis:
- Kresku, plialtiĝu, ni helpos vin!
Pizo penetris tra krieguloj kaj diligente diris:
- Nu, vi ege plialtiĝis, fraĉjo! Eble nun vi povas levi min ĝis la branĉ o de tiu arbo?
- Ne, mi ne levos, mi timas ke mi tirvundiĝos.
- Ja vi min jam centoble superas.
- Pro tio mi ne povas, mia stipo povas klini sin.
Pizo ekkoleregis terure, tamen li ne povis permesi sinflamiĝon. Lian amikon ĉiumomente povis gluti la terura besto. Tio kaŭzis lian petadon. Kaj Lekceno ploretis, serpentumis kaj ne deziris forlasi sian muskan liton. Tamen eĉ ne movante tiu malkuraĝulo kreskis neimageble: kun ĉiu vorto po spanon, kun vorto la dua – po du, kvazaŭ fermentiĝante la mukulo spiregis , plivastiĝis, ĉion kovrante per sia ombro. Pizo eĉ kaŭriĝis pro miro: kiom granda tiu Lekceno povas kreski dum unu tago.
- Aŭskultu, vi, pigremulo, vi jam estas mil fojoj pli granda ol mi. Por vi nenion signifas levi min. Vi movu nur sian fingreton kaj mi savos mian amikon.
- Mi ne povas, mi apenaŭ mian ĉapon surteni kapablas. Mi mankas sanon.
- Ja vi estas tiel granda.
- Pro tio mi estas granda, ke ĉiuj helpas min, kaj mi helpas neniujn.
- Falaĉu vi for de via stipo! –kraĉis Pizo kaj forkuris por serĉi helpon alien.
- Ni helpos lin! – kriegis la malgrandaj fungetoj.
Inter du piceoj, pendiginte grandegajn okulvitrojn surnaze, retojn trikis Araneo.
- Aŭskultu vi, trikisto, ĉu vi ne povus helpi min en malfeliĉo? –demandis lin Rapidulo. – Mi tre urĝas.
- Se vi ne estas muŝo, bonvolu, - respondis la ĝibulo.
- Mi estas Pizo. Kaj mia amiko Glano trafis malfeliĉon. Li estis kidnapita de ia bruna besto kun elpufiĝintaj okuloj.
- Ĉu tiu besto loĝas en arbotruo?
- En arbotruo.
- Ĉu grimpadas en arboj?
- Grimpadas.
- Mi ne helpos.
- Kial?
- Tial, ke mi ankaŭ la samon faras.
Pro tiuj vortoj ĉio nigriĝis en la okuloj de Pizeto. Li jam tute ne konis nek kiel peti, nek kiel petegi tiun durkoran insidulon, trikantan la netojn de malfeliĉo. Tra liaj verdaj vangoj ekfluis kelkaj larmoj.
- Kial vi ploras? - ekmiris Araneo.
- Amiko pereas, - ĉagreniĝis Pizeto.
- Amiko ne estas vi.
-Tutegale mi devas helpi lin.
- Se vi volas, mi diros al vi: via amiko falis en la manojn de Sciuro.
- Eble kulpas Sciuro, sed tutegale mi devas helpi lin.
- Tio ne estas necesa, - kapneis Araneo. – Ĝis la vintro nenio minacas lin.
- Vi estas la plej granda senkorulo de la arbaro, - ekkoleris Pizeto. – Kiel mi povas atendi tiom loge?
- Mi ne ordonas vin. Dum tiu tempo vi trovos dek pli bonajn amikojn.
Tiuj vortoj definitive kolerigis Pizon. Li rigardis al Araneo, en la pinan pinglon en sia mano kaj nedecideme paŝetis antaŭen. Senpacienciĝis ankaŭ Araneo.
Li rektigis la okulvitrojn kaj atenteme rigardis la Rapidulon.
- Ĉu vere vi ne estas muŝo? – demandis li Pizon.
- Bonvolu. Jen la dokumento,- apenaŭ sin kontrolis la verdvangulo.
Araneo foliumis la pasporton de Glano kaj redonis ĝin.
- En la pasporto estas skribita, ke vi estas Pizo, ke vi estas Rapidulo, sed nenie estas skribita, ke vi ne estas muŝo.
- Mi estas Pizo kaj neniu plu.
- Kiu povas koni pri vi? Nuntempe diversaj uloj troveblas.
- Kiel mi povas pruvi al vi, ke mi ne estas muŝo?
- Tio estas via problemo.
- Se mi estus muŝo, mi ne devus peti por helpo. Mi memforte al la arbotruo flugus.
- Veron vi diras. Ĉiuj manĝeblaj objektoj flugas, kaj nemanĝeblaj ĉiam staras en unu loko. Se vi flugus, mi konus, kio estas farenda kun vi. Sed kion mi faru, se vi ne flugas? Aliru pli proksimen, nepalpadinte vin, mi vin ne povas kredi.
- Jen, palpadu! – Pizo disŝiris surbruste sian ĉemizon. – Nur bonvolu urĝi.
- Kaj kiu palpados vian amikon? – eĉ ne moviĝis Araneo.
- Ascendu la arbon kaj vi mem lin esploru! – plu ne eltenis Pizo, kaj vidante, ke tempo estas malŝparata, pikis lian dorson per la pina pinglo: - Nu, moviĝu, ĉar kontraŭe mi trapikos vin kiel ranon.
La ĝibulaj okulvitroj preskaŭ falis surteren pro timo. Li urĝe kaptis faskon da ŝnuroj surŝultrigis ĝin kaj diris:
- Nun mi vidas, ke vi ne estas muŝo.
Pizo irigis la nekredeman loĝanton de arbaro en la lokon de la malfeliĉa okazintaĵo kaj haltis surpriziĝinta. Lekceno balancadis kvazaŭ ebria, nesurtenante sian grandegan ĉapon, kaj ŝvitintaj malgrandaj fungetoj subtenadis lin je ĉiuj flankoj. Ĉies buŝoj estis malfermataj, sed ili ne kapablis plu krii pro raŭkiĝo.
Subite Boleto vekiĝis pro nekutima silento, malfermis unu graskovritan okulon kaj ekvidis apud si ĵus elkreskintan Ruĝlekceneton. Li ridetis al la etulo kaj okuluminte en ĉefa maniero, demandis:
- Vidas mi, ke vi kreskas? Plu kaj plu vi supreniĝas. Sed atentu kaj ne falu!
Ĉiuj laktarioj, suiloj, armilarioj, rusuloj kaj aliaj malgrandaj fungetoj kuris al la Ruĝlekceno, kaptis liajn orelojn kaj, dancante en la rondo, kantis:
Hodiaŭ Lekceneto
Kaj morgaŭ funga estro,
Tion ja anoncis
La kolonel‘ Boleto.
Restinte sola la maljuna Lekceno ankoraŭ balanciĝis por kelkaj momentoj kaj falegis surteren. Lia ĉapo diskaĉiĝis, trapikiĝis tra la mukiĝinta stipo kaj el la grandeco de la malfortulo postrestis nur malagrabla odoro.
- Vera Lekcenaĉo! – mansvingis Pizo.
- Tutan lian vivon li estis tirata je oreloj de siaj amikoj, tial li falis teren tro frue, - diris Araneo. –Kvankam li ne estis muŝo, sed vera maltaŭgulo li estis...
- Finfine vi ekparolis! – piketis la araneon per pina pinglo Pizo. – Kaj kiel vi scias nepalpadinte?
- Tia ulo estas rekonebla laŭ odoro, - respondis sub la portaĵo kurbiĝinta ĝibulo.
Alirinte al la arbo, Araneo grimpis la arbopinton, ligis finon de la ŝnuro al la branĉo kaj poste malsuprenirante, plu trikis la ŝnuron. Kiam li atingis teron, Pizo inspektis la fortecon de la ŝnuro kaj ekgrimpis supren. Araneo glitgrimpis post li.
Glano malfermis la okulojn, skrapis ilin, sed nenion kapablis vidi. Nur alkutimiĝinte al mallumo, li rimarkis sin kuŝanta en granda per kverkaj folioj sternita arbotruo. La tuta ĉirkaŭaĵo tiel memorigis lian hejmon, ke Glano ne eltenis: du malgrandaj ardaj larmoj faletis el liaj okuloj.
Subite estiĝis eĉ pli mallume. Tra la eniro de la truo Sciuro ŝovis sian kapon kaj ĵetis ion interen. Renversinte sin en aero, la malfeliĉulo bumfalis apud Glano, sed tuj saltis, ekstaris, forskuis arboputraĵojn kaj ekturnis per abaŭ manoj antaŭ si:
- Mi montros al li!.. Per hoko el malsupre, al makzelo el maldekstro, al brovo el dekstro, - murmuris li subnaze, pugnobatante aeron.
Ekvidinte Glanon, li ĉesis, kelkfoje kaŭriĝis, profunde enspiris kaj ĝentile forpreninte verdan , sufiĉe uzdifektitan, kun zigzage tonditaj randoj ĉapelon, salutis:
-Nukso. Pli ĝuste – kvarfoja ĉampiono de la arbusto Avelarba Nukso! Kaj por amikoj – simple Nukso.
- Sed vi estas ankoraŭ tute verda, - ekdubis Glano.
- Tamen mi estas per fulmo frapita! – arogante pufigis sian bruston Nukso.
- Ha, se vi estas per fulmo frapita, jen estas alia afero, - Glano ekstaris, kunfrapis la kalkanojn kaj eltenis sian manon. – Doktoro de la verkadsciencoj kaj la inventisto de la plej dika libro en la mondo Glano Kverkido. Por malamikoj kaj amikoj mi estas Glano Kverkido.
Nukso metis siajn manojn surbruste, rondkuris ĉirkaŭ Glano tri fojojn, inspektis lin el ĉiuj flankoj, tiretis lian plumon, palpis la inkujon, fingrofrapis lian nazon kaj diris:
- Mi povas veti, ke vi ankaŭ estas la inventisto de la plej maldika libro? Ha, trafe dirita?
-Tio sen iaj ajn diskutoj videblas, - plue ŝveliĝis Glano.
- Tiuokaze ni vetu, ke Sciuro ne havas voston.
- Ne fantaziu.
- Do, ni simple diskutu: vi diru, ke neĝo estas blanka, kaj mi diros , ke ĝi estas nigra. Kiu venkos la diskuton, tiu estos konkerinto.
- Neĝo pro tio ne nigriĝos. Tio ne estas interesa. Pli bone ni pripensu, kiel ni eskapu el ĉi tie.
Nukso sidiĝis, premis sian kapon permane kaj profunde ekpensis. Poste li saltis kaj diris:
- Kia stultulo povas pensi pri tio, kio iam okazos? Se vi volas, mi povas rakonti, kiel mi ekestis ĉi-tie, kaj kiam mi fuĝos, mi rakontos, kel mi fuĝis. Ha, sprite dirita? Mi vetas per mia ĉapelo kontraŭ via bireto, ke vi laŭ mia rakonto konstruos ĉarman libron.
- Estas verkeble, tamen, kiu legos tiajn bagatelaĵojn? – Glano rimarkis ke lia pacienco ien vaporiĝis.
- Ĉu al vi ne estas tute egale? Plej grava estas verkado. Mi posedas multajn spertojn, do mi ne malfruas ĉion rakonti. Ni iru interpugnobati, ĉu?
Tian reĝon de fanfaronadoj Glano estis neniam vidinta. Li sentis sin tre maloportune pro tio, ke Nukso traktas lin esti gapulo kaj sensciulo.
- Se viaj manoj jukas, gratu ilin je la muro, - respondis li kaj turnis sin for de Nukso.
- Do ni luktu.
- Miaj flankoj daŭras dolori pro la sciuraj dentoj.
- Aha! Kunpremu niajn fruntojn kaj vidu, kiu el ni sukcesos puŝi la alian for. Ha, sciencista diro?
- Se vi ne ŝparas vian kapon, frapu la muron per ĝi, - koleriĝis la kverkido.
Nukso preparkuris, saltis kaj ĵetegis sin al la muro. El lia frunto ekverŝiĝis fajreroj.
- Hura, mi pripensis! - ekĝojis Glano. – Frapu refoje pli forte kaj mi provos blovi iun el la fajreroj kaj fari flamon. Per blovado ni trabruligos truon en la arbaĵo.
Avelarba Nukso ree preparkuris, frapis la muron per sia frunto kaj surgenuiĝinte ekblovis la fajreron, alkroĉiĝintan al ia putraĵpeco.
- Glano, kie estas vi? – en la enirejo en la arbotruon aperis la hirtiĝinta hartufo de Pizeto. – Mi venis por savi vin.
Kia estis ĝojo, kiam Araneo malsupreniĝis en la truon kaj eltiris ĉiujn kvar malliberulojn de Sciuro. Nur Nukso ne permesis sin esti portata.
- Min, kvarfojan ĉampionon, la aranea ŝnuro ne eltenos. Miaj solaj muskoloj kiom pezas!
- Eltenos. Ĝi eltenis nin tri, kaj vi estas nur unu! - kriis al li el la subo kunamikoj de la malfeliĉulo.
Nukso neniel volis koncedi. Li tiom kverelis, ke eĉ la arbaro silentiĝis, aŭskultante lian kriegon. Kelkfoje li ĵetegis surteren sian ĉapelon, bategis sian bruston per pugnoj, vokis Sciuron por atesti, glutis muskojn ĝis kiam Araneo neelteninte volvis siajn ŝnurojn kaj foriris por triki retojn.
- Nun mi ankaŭ povas veti, ke vi rompos vian kolon, - mokis la durfruntulon Glano.
- Ne rompos mi!
- Vi falflatiĝos!
- Mi tute ne flatiĝos!
Nukso piedpuŝis, fajfetis kaj bumfalis en muskon, eĉ liaj gamboj enteriĝis.La plej granda kverelisto kaj durfruntulo de la arbaro ekhavis du ripojn fleksitajn, sur la frunto aperis grandega tubero kaj la piedoj, eltirante ilin el la grundo, turniĝis malantaŭen. Nune Nukso rigardis unudirekte kaj paŝadis kontraŭe.
La amikoj kompatis malfeliĉulon, konstruis portilon kaj ekportis lin. Ĉe malgranda flaketo Glano lavis lin, viŝis lian kapon per inko, bandaĝis la rompiĝintajn ripojn per aranea reto kaj diris:
- Kuŝu, ĝis kiam ni trovos la vojon.
Apenaŭ ili iom malproksimiĝis, Nukso saltis surpiede kaj ekkverelis kun si mem.
- Mi vetas, ke mia flanko estas sana.
Sed li nesingarde kliniĝis kaj falis pro doloro en la kuŝejon, preparitan de liaj amikoj. Lia tuta korpo tiel doloris, ke li nekutime laŭte ekkriegis:
- Glano, mi povas veti kontraŭ ĉio, ke mi tuj tuj mortos!
Alrapidiĝintaj amikoj trankviligis la malgajan kontraŭdirulon, tamen li ne permesis esti trankviligata.
- Mi mortos! Finite!
- Nu, mortu, - ekkoleris Pizeto. – Kia problemo? Mankos unu spitemulo.
- Ne, tiuokaze mi spite ne mortos, - restariĝis Nukso.
Tiel la tutan vojon la amikoj suferis ĝis kiam ili evitis la tedigan kunvojaĝanton. Iomete irinte, Nukso ree ekkverelis:
- Ni iras malantaŭen!
- Via kapo ne laboras! – miris Pizeto.
- Ni vetu.
- Ne, ni iras korekte, - respondĵetis Glano.
- Ne, nekorekte, mi ĵuras per mia kapo. Ĉu vi ne kredas? Tiuokaze mi iros malantaŭen kaj konvinkiĝos, ĉu vi pravas aŭ ne, - obstinis la kotraŭdirulo.
Kaj kvankam Avelarba Nukso rigardis malantaŭen, pro siaj elturnitaj piedoj li kuris antaŭen. Post ioma tempo la amikoj trovis lin diskutantan kun ia skarabo. Pruvadante, ke skarabo ne estas skarabo, Nukso stamfadis, glutadis grundon, kaj ĵuradis, ke li trapikiĝos tra la tero.
Tamen el malantaŭ la arbo elsaltis Sciuro, kaptis la kontraŭulon je la kolumo kaj portis al la arbotruo.
- Mi vetas, ke mi mortbatos lin per tria frapo, - ankoraŭ sukcesis krieti Nukso.
- Tio estas lia lasta vetado, - ekspiris Pizo.
Glano ankaŭ deziris ion diri, sed li maleviĝis sian kapon surbrusten kaj silentis dum tuta vojaĝado. Nur eskapinte el la terura arbaro, li ekspiris pli malpeze kaj per dankemaj okuloj rigardis al sia amiko.
- Pizeto, kara amiko, ja ankaŭ mi... ja ankaŭ por mi... Aĥ, ne eblas elparoli! – Glano eksentis kiel lian bruston surverŝis ia nova, tre bona sento, kiu bezonis nek vortojn, nek laŭdojn. Li nur mansvingis kaj eĉ pli rapide ekpaŝis, kvankam ege volis diri al la Pizo, ke pro li nenion ŝparus en la tuta mondo, eĉ sian vivon.
Kaj Pizo ŝajnis ĉion forgesi. Li ruliĝis iomete postrestinta kaj malkuraĝe rigardadis ĉiuflanken.
- Ĉu ree kulpas birdoj? – silente demandis Glano.
Pizeto kapjesis kaj diris:
- Mi ankaŭ Araneon timis, sed nun tio aspektas komike.
- Ekzistas ja diversaj maltaŭguloj,- peze ekspiris Kverkido.
- Vere ekzistas kaj krome ili muŝojn kaptadas, - konsentis kun li Pizeto, kaj saltinte supren, iel transruliĝis tra kurbiĝinta agrostido.
Dum la tria vojaĝtago amikoj alvenis al ia antaŭe tute nevidita legomĝardeno. Ĉirkaŭe estis tiel silente, ke aŭdeblis, kiel nubetoj frotas sin unu al la alia, kiel falas lanugo de leontodoj kaj kiel vadas nebulo el la rivero.
- Eble ni iom dormetu? – demandis tediĝinta Pizo.
- Ni povas, - konsentis Glano.
Ili sidiĝis, pretiĝis por dormi, kiam tute neatendite ie antaŭe ektremis tero, aŭdiĝis kanonpafoj, la ĉielo kovriĝis per polvaj kaj fumaj nuboj.
- Ni kaŝu sin! – Glano tiris sian amikon en ian kaveton kaj kovris lin per sia korpo.
Apenaŭ ili kovris sin per trifolio, tuj preter ili rajdis taĉmento de fazeoloj- kavalerianoj. Ĉiuj sammaniere sidis sur jungitaj lokustetoj, estis armiĝintaj per pinaj pingloj, alpendigintaj sabrojn el sekaj fazeolaj guŝoj. Tuta armeo! Bruas la tero sub la ĉevalaj hufoj, leviĝas polvaj kolonoj. Taĉmento post taĉmento, regimento post regimento, ĉiuj grundmakulitaj kun mallevitaj pezaj kapoj rajdas kaj rajdas kavalerianoj kun flavaj militjakoj.
La lasta taĉmennto haltis proksime de la kaŝejo de la amikoj. Meze de ĝi rajdis militanto tute nesimilanta al aliaj. Li estis vestita per ruĝa, buntigita per nigraj punktoj militjako, mantelo el la plej maldikaj araneaĵoj sur ŝultrojn metita, kun blanka akonita kasko surkape. Sur lia brusto jam ne lokiĝis ĉiuj ordenoj kaj meritsignoj, tial lin sekvis asistanto por porti ilin.
Tamen ankaŭ tiu ne videblis tra amasego da krucoj kaj steloj.
La rajdanto surrajdis la pinton de talpfosaĵo kaj ekkriis:
- Antŭen, kavaleriistoj! Marŝu al la batalo, bravuloj! Unu plu atako, kaj ni venkos!
Glano ne eltenis kaj flustris al Pizo:
- Nun aperos laboro por mia plumo! Mi priskribos realan militon. Pasero perdos spirkapablon pro envio.
- Mi ne komprenas, kial ni devas alkroĉiĝi al fremda interbato, - dubis Rapiduleto.
- Kia stranga vi estas, - ne koncedis Glano. - Verŝajne ili permesos por ni pafadi.
Li elsaltis el la kaŝejo kaj kuris al la brava rajdanto. Tiu direktis al li pinpinglan lancon, spronis la ĉevalon kaj preskaŭ hufstampis lin.
- Kiu vi estas? El kie vi vojaĝas?- tuj la amikoj estis ĉirkaŭitaj de la akompanantaro de la rajdanto.
- Mi estas fama militkorespondanto kaj majstro pri verkado Glano Kverkido, kaj jen estas mia amiko, la mirinda poeto Pizeto Rapidulo.
-Tre agrable. Mi estas sinjoro Sabalbono de la Reĝlando de Faboj, de la Lando de Malvirtoj. Mi apartenas al la plej fama transmara gento kaj mi estas bojaro de turka deveno. Kaj dum mi vivas, ĝis kiam sur mia brusto brilos almenaŭ unu medalo, mi permesos al neniu eksterlandano, neniu falsnomulo regi en mia reĝlando. Mi dispeciĝos ĉiujn. La tuta mondo konu, ke eksterminte infanterianojn, mi militakiros la tutan terglobon. Antaŭen, virĉjoj!
- Perfekte, ni tion registros! – ekĝojis Glano kaj malfermis sian kajeron.
- Skribu! Hodiaŭ al mi apartenas la Reĝlando de Faboj, morgaŭ - la Lando de Malvirtoj, kaj post morgaŭ –la tuta mondo! La venko memvole strebas en mian ĉirkaŭbrakon. Kaj vi, poeto Ĉevalkanto, devas krei kanton por mia honoro. Donu al ili ĉevalojn!
La reganto tiris la gvidrimenon de la trotĉevalo kaj galopis antaŭen. La akopanantaro sekvis lin. Glano flugis kvazaŭ freneziĝinta kaj Pizeto apenaŭ tenis sin en la selo. Pro furioza rajdado klakis liaj dentoj, supreniĝis lia hartufeto. Sed eĉ tiel skuata, li ne povis forsilenti:
- Pro vi ni el ĉi Lando de Malvirtoj ne foriĝos ĝis nia maljuneco. Vi ekvidos, ni certe malliberiĝos... – ne fininte paroladon, li mordis sian langon.
- Ne tremu, mi instruos vin kuraĝon, - fieradis Glano.- Imagu, ke ĉirkaŭ vi estas nur sensciuloj, kaj vi nenion timos.
- Mi imagas, sed ial ajn mi vidas nur unu, - ekkoleris Rapidulo.
- Kanton! –haltiginte la ĉevalon, ekkriis la reganto de la Reĝlando de Faboj kaj fulmoj ekbrilis en liaj okuloj. – Kiam vi kreos la kanton?!
Pro lia kriego ĉio mallumiĝis en la okuloj de la amikoj, ŝtopiĝis iliaj oreloj kaj tra iliaj dorsoj kuris eta timtremo.Alproksimiĝinte al Pizo, Glano silente diris:
- Io estas pripensinda.
- Vi fanfaronis, do vi pripensu.
- Sed vi estas poeto.
- Dankon. Alifoje vi diros, ke mi estas porko, kaj igos min grundon rostrofosi. Ankoraŭfoje mi diras: mi estas nur ordinara Pizeto kaj mi plu ne deziras esti nomata per diversaj elpensitaj nomoj.
Glano sulkigis frunton, ronĝis la plumon, skribadis, forstrekadis, sed nenion taŭgan povis pripensi. Hejme ĉiujn kantojn kreadis Sturĉjo kaj nun li devis ĉion fari memstare. Pro ega kapturnado li ŝvitiĝis eĉ naŭ fojojn. Eble li estus ŝvitiĝinta la dekan fojon, sed ekvidinte, ke la nobla rajdisto elingigas sian sabron, la eta simulantulo ekkriegis la unuajn vortojn, trafintajn lian kapon:
Ruĝvangul‘ kun nigraj punktoj
Sabalbono straba,
Laŭtgorĝulo Sabalbono,
La sinjor‘ de faboj.
- Kiel vi aŭdacas?- svingis la sabron la estro de la kavalerianoj.
-Ĉi kanto dediĉitas por viaj kontraŭuloj, por ke ili eĉ pli vin timu, - ektimiĝinta pravigis sin Glano. – Kaj por vi ni kreos ion-ajn alion.
Tia ekspliko kaj la kanto tre plaĉis al la reganto. Post kelkaj horoj lia tuta armeo jam kantis ĉi kanton, kiel teruran marŝon, kiu devis diskurigi ĉiujn malamikojn.
- Vere, tiu fanfaronulo Sabalbono estas senespera sensciulo kaj neriparebla stultulo, - ekĝojis Pizo. – Ni estas feliĉaj, kara Glano, ke vi sukcesas mensogi multe pli bone, ol diri la veron.
Tamen la malamikoj ne disiĝis. Fine de la kampo ekmuĝis la kanonoj, verŝiĝis la hajlo de kugloj kaj obusoj, komencis la batalo. Kuregis ĉevaloj sen rajdantoj, rampadis rajdantoj sen ĉevaloj, la ĉirkaŭaĵo reeĥadis per kriegoj kaj ĝemoj. Kaj en la batalkampon rajdis novaj kaj novaj regimentoj. Starante sur grandega ŝtono, Sabalbono rigardadis tra binoklo kaj konstante kriegis:
- Antaŭen, virĉjoj! Ĝis la definitiva venko!
- Kion pensas pri la batalo la ĉefa estro? – demandis Glano.
- La muĝado de kanonoj por mi estas pli bela ol ia-ajn muziko. La fajro de la milito por soldato estas pli bezonata ol pano, - respondis Sabalbon-Sabalbonego. Subite super iliaj kapoj eksplodis unu ŝrapnelo, ŝarĝita per venenaj semoj de daturo. Ektimiĝintaj ĉevaloj saltis flanken kaj ekportis ĉiujn en la kirlon de la batalo.
- Armistico! Armistico! – per deformita voĉo kriegis la reganto de la Reĝlando de Faboj. – Trumpetu armisticon!
Sed estis jam tro malfrue. Glano flugis el la selo, renversiĝis enaere kaj bumfalegis surgrunden. El liaj okuloj verŝiĝis miloj da steloj kaj li perdis konsciencon. Nur vespere falinta roso revivigis lin. La ĉirkaŭaĵo estis silenta kaj malplena. Proksime de li apenaŭ aŭdeble ĝemadis vundito, henis ĉevalo. Glano ekkriis kelkajn fojojn, sed neniu reeĥis.
Kolektinte tutajn siajn fortojn, li iom post iom ekrompis direkten de la ĝemo. En granda, per obuso elbatita kavo kuŝis Pizeto.
- Kie vi estis trafita? –demandis Glano.
Pizo nenion respondis, nur kortuŝe ĝemetis. Ekvidinte la disŝiritan flankon de la amiko, Glano ne eltenis kaj falis teren, kvazaŭ li estus hakita.
Kiam al Glano ĉesis kapturnado, Pizeto jam plu ne ĝemis. Li suferis kunpreminte dentojn kaj eĉ provis rideti.
- Nun mi nenion timas, - konsolis sin Rapidulo. – Vi ja estas fama doktoro, do vi baldaŭ sanigos min.
- Kompreneble, - promesis Glano kaj, kunpreminte la kapon per manoj, profunde enpensiĝis.
Ĉi momente li malamis sin pli ol ion ajn alian.La vivo de Pizeto pendis kvazaŭ sur haro, kaj li ne povis helpi sian amikon, ĉar li konis nenion plu krom mensogi kaj fanfaroni. Inter alie, Glano estis foje vidinta, kiel homoj kuracis la putriĝintan flankon de lia patro per cementmastiko, sed li ne povis imagi, kie tia magia kuracilo estis ricevebla.
Kaj Pizeto pli kaj pli malboniĝis. Glano kuris al rivereto kaj portis al li plenan bireton da akvo.
- Nur ne mortu, - petegis li sian amikon. – Estu bona kaj ne mortu.
- Mi eĉ ne pensas pri tio, - kuraĝigis sin Rapiduleto. – Vi ja tuj ekkuracos min.
En la kavo ilin trovis flegistino Fazeolino. Ŝi eltiris el sia saketo iom da vakso, por unu suferinto ŝi gluis flankon, por la alia vunditan kapon kaj flegis ilin senretrete sep diurnojn ĝis kiam ambaŭ amikoj firme ekstaris sur piedoj. Sed dum tiu tempo la fronto antaŭeniĝis kaj la tuta trio okazis sur la malamika tereno.
- Kial vi ne retiriĝis kun sambatalantoj? – Glano demandis la flegistinon.
- Kiel mi povis lasi en malfeliĉo la amikojn de nia Sabalbon-Sabalbonego? – miris Fazeolino. – Vi ja estis serioze vunditaj.
- Hura! Hura!Hura! Pli bonan mi ne konas! Vi estas la plej bona! – Glano ne eltenis kaj sian raviĝon pri ŝi eldiris per verso.
- Mi ne komprenas, - kapneis Fazeolino.
- En poezia lingvo tio signifas, ke vi estas mirinda knabino. Vi savis nin de morto.
La flegistino mallevis la okulojn kaj diris nenion plu.
- Donu al mi mapon, mi deziras klarigi al mi, kie ni nun estas, - postulis Glano.
- Kaj kio estas mapo?
- Por ke vi scipovu legi ĝin, vi devas minimume kvar jarojn frekventi lernejon, - larmoj de Glano tuj sekiĝis.
- Kaj ĉu vi frekventis?- demandis Fazeolino.
- Mi estas fama... hm... – tusetis la fanfaronanto, dezirante mensogi, tamen aŭdinte la ĝemon de Pizeto, li diris: - Por unu jaro. La mapo tre utilus por ni. “En bona mapo ĉiu arbusto estas signata”, - diradis mia instruisto Korako.
Timante ion ree mensogi, Glano stariĝis kaj ŝanceliĝante iris tra la kampo. Subtenante sin al la ŝultro de fazeolino, lin sekvis ankaŭ Pizo.
Ĉe la agrostido forhakita de obusero kuŝis vundita rajdanto. Lia ĉevalo, kun mallevita kapo, staris apude. En la flanko de la soldato videbliĝis enpikita infanteriana bajoneto, picea pinglo. Glano petis Fazeolinon iom da vakso, piedpreminte la vunditon, eligis la pinglon, modlis la vundon, bandaĝis ĝin per la aranereta bandaĝo kaj ekdemandadis la vunditon:
- Kia regimento?
- Mi ne konas, mi estas analfabeto.
- Kia milito ĉi tie okazas?
- Centjara.
- Oho! Kun kiu vi luktas?
- Bedo kontraŭ bedo.
- Inter si?
- Nome.
- Kaj kiaj estas viaj malkonkordoj?
- Mi mem ne scias. Miloj da niaj fraĉjoj jam oferis siajn kapojn, eĉ pli da infanterianoj pereis, sed ne videblas, ne aŭdeblas la fino de ĉi interbatado. Tia verŝajne estas la volo de ambaŭ sinjoroj Sabalbon-Sabalbonegoj, - prononcante ĉi nomon, la rajdanto eĉ tremis pro timo.
- Kial ambaŭ?
- La infanterianoj ankaŭ havas tian reganton.
- Hej vi, kion vi esperas gajni en la milito?
- Nenion, - ekkoleris la kavaleriisto.- Mi nenion volas krom reveni hejmen kaj ekvidi miajn infanojn.
- Sed via reganto parolas tute kontraŭe.
- Do li estas reganto. Kaj kiu vi ambaŭ estas?
- Ni... – Glano jam emis ion mensogeti, tamen detenis sin: lin rigardis riproĉaj okuloj de Pizeto. – Ni estas viaj bonaj amikoj.
- Disvastigu al neniu, mi rakontos al vi, - komencis la kavaleriisto. – Tio estas malnova historio. Ni vivis tre pace. Nur memorinte la pasintecon, ni nomis sin kavaleriistoj kaj infanterianoj. Sed en nian landon vagis tiuj du strangaj Sabalbonoj: unu ruĝa kun nigraj punktoj, kaj alia – nigra kun ruĝaj punktoj. Altrudiĝis kaj nomis sin niaj regantoj. Unu diris, ke infanterianoj ekestos regantoj de la tuta Reĝlando de Faboj, kaj la alia parolis kontraŭe, ke sukcesos kavaleriistoj. Kaj ni stultuletoj obeeme interbatas! Jam cent jarojn! – La vundito grimpis pli proksimen , kovris sian buŝon per mano kaj flustris: - Oni diras, ke ili ambaŭ tute ne similas al kavaleriistoj, aŭ infanterianoj.
- Do kial vi obeas tiujn vagabondojn? – miris Glano.
- Kaj kial vi kreis tian kanton por Sabalbono? – eniĝis Fazeolino. – Kantante ĝin, kavaleriistoj pluan centon da jaroj militos.
- Li minacis al mi per sabro, - provis senkulpigi sin Glano, sed Pizeto pugnotuŝetis lian flankon kaj diris:
- La kapo de nia Glano pro diversaj inventaĵoj kaj nomoj tiel turniĝas, ke li iam forgesas, kio estas farenda.
La amikoj levis la vunditon sur la ĉevalon kaj rajdis foren. En densa agrostidaro ili subite estis ĉirkaŭitaj de la fazeolaj infanterianoj.
- Manojn supren! Kapojn enŝultren! – ordonis la estro.
La infanterianoj kunligis liajn manojn kaj irigis ilin en sian terenon.
- Mi vidos, kion vi nun ekkantos, - finfine rekompencis Glano.
- Kaj mi vidos, kiel vi sian pereon priskribos, - mankinte paciencon refutis Pizo.
- Vi nur pro sia ŝelo tremas, - ne koncedis Glano.
- Kaj vi nek sin gardas, nek aliajn kompatas.
- Kaj vi estas malkuraĝulo!
- Kaj vi estas kurbnazulo!
- Sensciulo!
- Kaj vi pripensas tiom da nomoj, ke vi mem komplikiĝas,forgesinte, kiel sin nomigis. Fanfaronulo!
Kaj vi estas tia, vi estas alia, kaj vi tiel, kaj vi aliel!.. Kaj ekkverelis ili, kaj interinsultadis ili – jam estis ili proksime de interbatado. La infanterianoj devis silentigi ilin per klaboj. Aŭskultante ilin, Fazeolino ege ruĝiĝis kaj diris:
- Ĉu vi ĉiam tiel kondutas?
La fierantoj silentis.
- Kiam ĉio bone sukcesas, vi estas amikoj, kaj kiam ĉio malboniĝas vi ekestas malamikoj, - insultis ilin Fazeolino. – Ni devas esti unuiĝintaj, ja ni estas militkaptitoj.
- Bonvolu pardoni min, - pardonpetis Glano Pizon. – Mia kapo sufiĉe longe estis truhava, do eble ventoj trablovis mian cerbon. Mi tiel plu ne faros.
- Mia flanko ankaŭ estis truoza, mi ankaŭ tiel plu ne faros.
La infanterianoj fermis Fazeolinon en modlitan argilan fortreson kaj ambaŭ amikoj estis pelitaj al bela tendo, farita el renversita flava floro de tulipo. Ĉe la tendo sidis la estro de infanterianoj. La vundita kavaleriisto estis dirinta veron: ĉi tiu Sabalbono estis kun militjako buntigita per ruĝaj punktoj kaj surkape li havis bluan akonitan kaskon. Lin akompanis eĉ du servistoj, kun alkroĉigitaj krucoj kaj meritsignoj. Nur tiamaniere li malsamis al la estro de kavaleriistoj.
- Pafmortigi la spionojn! – krietis li al la infanterianoj.
Glano kliniĝis al li kaj diris:
- Aŭskultu, reganto, ĉu vi ne tro urĝas? Mi estas mondskala korespondanto, majstro kaj doktoro de revuaj aferoj, kaj ĉi tie estas mia amiko, al neniu komparebla poeto Ĉevalkanto. Ni deziras al vi, ke vi ne sufiĉu lokon por siaj ordenoj kaj krucoj sur la tria akompananto!
- Mi pardonpetas, ege pardonpetas, mi ne konis, ke vi estas bojaroj de transmara deveno. Bonvolu internen.
Pizeto pinĉetis Glanon kaj demandis:
- Ni ree malfavore enmiksiĝis.Ĉu mi nun devu versadi turklingve por tiu stulta ekstravaganciulo? Mi senprokraste konfesas, ke mi ne konas eĉ unu turkan vorton.
- Ĉu vi opinias, ke li konas?
La tendo estis sternita per bonodoraj tapiŝoj el rozfloraj folietoj, ĉio estis ornamita per armiloj kaj bildoj. Alkurintaj servistoj alportis pipojn kaj tasojn de kafo. Glano komforte sidiĝis kaj solene elparolis:
- Ŝakar makar tara -raj.
Pizeto kaŝis sian rideton malantaŭ la polmo, kaj simulante paroksismon de nazkataro, ankaŭ tre solene respondis:
- Makar ŝakar rata-taj.
La estro de la infanterianoj malfermis la buŝon, elpufigis la okulojn kaj nur post tuta duonhoro regajnis paroladkapablon:
- Mi komprenis vin tre bone, sed mi preferus, ke vi uzu la faban lingvon, ĉar miaj regatoj povas miskompreni vin kaj pli malbone plenumi viajn dezirojn.
Glano okulsignis al Pizo kaj tradukis liajn vortojn:
- Mia amiko honore al vi kreis versaĵon, kiu nomiĝas “ La hororo de malamikoj” nur li ne povas deklami ĝin mem.
- Mi permesas fari tion al vi, - fiere respondis la reganto.
Glano tusetis kaj ekkriegis:
Nigrovanga, ruĝmakula,
Sabalbono pufokula,
La fabara altsinjoro
Sabalbono la Senkora.
- Pro tia ofendo mi ordonos enkanonigi vin ambaŭ kaj pafi kontraŭ la vento!
- Ĉi kanton li kreis por timigi viajn malamikojn, por ke ili tremu, kiel folioj de tremolo.
Aŭdinte la eksplikon, la infanteria gvidanto ankaŭ ekŝatis la kanton. Li ordonis ĉiujn siajn soldatojn plej urĝe ellerni ĝin kaj Glano estis ordonita registri lian paroladon kaj dissendi ĝin al la revuoj de la tuta mondo:
- Mi estas sola reganto de la Faba Reĝlando de la Lando de Malvirtoj kaj mi emas neniun pli supran agnoski. Nome mi estas la altsinjoro de ĉiuj faboj komparebla al neniu - Sabalbon’-Sabalbonego. Mi dispremigos tiun falsnomulon vestaĉiĝintan per araneaĵoj, mi devigos lin glutadi la plandumon de sia ŝuo! Sed tio estos nur komenco. Poste mi ekmilitos kun la tuta mondo. Antaŭen, virĉjoj, ĝis la definitiva venko!
Ĉiuj servistoj eksaltis, stariĝis sur siaj manoj, movaĉis per suprenlevitaj piedoj kaj kriaĉis:
- Hura al Sabalbono!
Tia estis ilia milita saluto.
Glano kaj Pizo estis enigitaj en alian tendon, faritan el blanka lilia floro. Sidiĝis la amikoj kaj longe ridegis.
- Diru al mi, - ekparolis Glano,- ĉu mi ankaŭ aspektas tiel stulta, kiam mi fanfaronas kaj mensogas?
- Stulteta, - diris Pizeto. – Sed mi ja ne rajtas juĝi.
- Hej, fraĉjo, ne konvenas por ni ambaŭ mensogi. Ja tio estas stultula priokupo.
Glano deziris rakonti al Pizeto ĉion pri si, de komenco ĝis la fino, sed Sabalbono forkondukis ilin por inspekti la fortikaĵojn.
En profundaj tranĉeoj sidis miloj da fazeoloj- infanterianoj. Ili estis armitaj per agrostidaj pafiloj, ĉe kiuj estis alkroĉitaj bajonetoj el piceaj pingloj.La soldatoj estis ĝismorte tediĝintaj, dormis ie ajn, sed eĉ dum sonĝo movaĉis per piedoj, donante al sia estro militrespekton. Pli fore de la tranĉeoj staris eglanteria barilaro kaj en ĝin estis enmetitaj kanonoj kun tuboj el leontodoj, egopodioj kaj sambukoj. Tuboj de diversaj kalibroj! Postfronte rampadis kolonoj de kirasmaŝinoj – grandegaj helikoj. Sur ili sidis fazeoloj-tankistoj.
- Pro ili mi ne povas eki la atakon.Ĉiufoje ili malfruiĝas por la batalo. Sed tio ne estas ĉio. Miaj militinĝenieroj kaj sciencistoj preparas armilon de nova speco. Baldaŭ ni ekpafos tiujn kavaleriistojn elaere.
Sabalbon‘-Sabalbonego kondukis ilin en profundan subterejon, elfositan de talpo. Ĝiaj muroj estis kovritaj per lumanta putraĵo de frakseno. En verdeta neflagranta lumo laboris multego da militsciencistoj. Ili elblovadis sapvezikojn kaj penadis alkroĉi al ili grandajn korbojn. Apenaŭ tuŝitaj per hoko, la vezikoj tuj disŝiriĝadis kaj ĉiujn ŝprucigadis. Tiam la sciencistoj kuregadis al la desegnaĵoj, eniginte la nazojn, ekzamenadis ĉiujn kalkulojn kaj komencadis ĉion denove.
Ekvidinte Sabalbonon, ili ekstaris sur manoj, movaĉis per piedoj, ekkriis la batalmoton ka reeklaboris.
- Bonvolu pardoni, - demandis la Praktika Pizeto, - kial ili salutante levigas piedojn, sed ne manojn?
- Tio estas mia inventaĵo, - fanfaronis Sabalbono, - soldataj manoj devas ĉiam esti pretaj por kapti armilon. Kaj tio ne estas ĉio. Ni malsupreniĝu en la subterejon. Bonvolu.
Malantaŭ dekkvin duoblaj pordoj, gardataj per cent gardistoj, sidis aliaj flaviĝintaj sciencistoj kaj ion desegnadis. Ili ne ekstaris sur manoj, nur tuŝetis per piedoj siajn kalvajn kapojn kaj reprofundiĝis en desegnadon. Tio montris la specialan bonvolon de Sabalbono por ili.
- Tiuj ĉi viroj de scienco inventadas la aparaton por altiri la Sunon al la Tero. Se ili sukcesos, ni ne nur dispecigos niajn malamikojn per bomboj, sed ankaŭ bruligos kvazaŭ pajlon.
- Ĉu tio decas?! - tremis Glano. – Se vi altiros la Sunon, bruliĝos la tuta Tero kaj kune ankaŭ ĉiuj ni.
- Ne gravas, tamen niaj malamikoj estos bruligitaj pli frue! Mi ne dubas tion.
- Ĉu ne estus pli bone interkonsenti pace? – nekuraĝe demandis Pizo.
- Tio estas ebla, sed por kio tio estus bezonata? Vi, poetoj, nenion komprenas. Armiloj estas forĝataj por milito, ne por ludoj. Se soldatoj pereas en milito, tiel devas esti. En mia regno nur malsanuloj kaj virinoj mortas en litoj.
- Mi pardonpetas, kion vi faros post kiam vi militakiros la mondon?
- Unue, la mondo estas kreita por ke iu ĝin militakiru. Kaj kiam mi havos ĝin en miaj manoj, mi komencos militon kontraŭ la Luno.
- Kaj post tio?
- Por mi ne gravas, kun kiu kaj kontraŭ kiu mi militu. Mi konas, ke soldata honoro kaj krucoj estas akireblaj nur dum milito, do tial mi batalas.
- Mi ankaŭ deziras demandi, - modeste intermetis sin Pizo. – Ĉu viaj sciencistoj ne povus pripensi tian maŝinon, kiu kreskigus panon, aŭ, alivorte – plugus novalon?
- Ili povas, sed ne volas. Pro tia laboro ili ricevus nek ordenojn, nek monon.
Rebruis trumpetoj kaj rekomencis la batalo. Marŝadis vicoj de araneoj- infanterianoj, kiel ŝafaj gregoj kaj faladis sub la kavaleriistaj sabroj. Pro la bruego ĉiuj surdiĝis.Kanonoj de ĉiuj kalibroj, ŝarĝitaj per la plej forta pulvo de diabla tabako bruis kaj bruis ĝis la vespero.
Kiam unu obusero disŝiris la teksaĵon de la tendo kaj elbatis pipon el la dentoj de la brava militestro Sabalbon‘- Sabalbonego, li ekkriegis per absolute nekutima voĉo:
- Armistico! Armistico! La soldatoj devas ripozi.
Nun Glano komprenis, kun kiu li amikiĝis.
Sekvontmatene ambaŭ amikoj vizitis la militkampan malsanulejon, establitan sub grandega folio de Arktio. Ĉi tie kuŝis multego da vunditaj infanterianoj.
- Per kio vi kuracas vundojn? – demandis Glano la doktoron.
- Per espero, - tiu respondis.
- Per kia espero?
- Ke baldaŭ finiĝos la centjara milito.
- Silentiĝu, sensciulo! Ili estas kuracindaj per vakso, rezino aŭ cementa pulvoro.
- Tre korekte, - ne kontraŭis la doktoro. – Hodiaŭ por mi taŭgus eĉ ordinara poleno, sed kie ĝi estas trovebla? Cementa pulvoro taŭgas por konstrui fortikaĵojn, vakso – por purigi kanonojn, rezino – por produkado de pulvo, kaj ĉiujn aliajn postrestaĵojn forglutas la konstruado de tiu sekreta aparato. Mankas stomakŝmiraĵo, ne nur la vundŝmiraĵo. Alivorte, la vunditojn ni kuracos, kiam ni venkos la militon.
Unu infanteriano, subtenanta sin per agrostida pafilo, diris:
- He, virĉjoj, vana estas via parolado. Mia avo tiun venkon sur militkampo ne ĝisatendis, mia patro estis malliberigita kaj mi, verŝajne , en hospitalo ĝin ne ĝisatendos.
Glano ĉirkaŭrigardis kaj ĉio en liaj okuloj mallumiĝis. Ĝis rigardo atingis – ĉie kuŝis vunditoj kaj atendis la finon de la milito, kiam ili estu kuracitaj. Iliaj ĝemoj kaj suferoj tiel dolorigis la koron, ke li tiretis la manon de Pizo kaj diris:
- Mi jam ne plu deziras pafadi.
- Ĉu mi ne admonis vin?
- Certe, - agnoskis Glano, - sed tutegale io estas farenda.
La tutan tagon Glano pri io streĉe pensadis, desegnadis la planojn sur sablo, diskutadis kun Pizo kaj si mem, ĝis kiam li decidis:
- Vi, Rapiduleto, devos nokte eniĝi en la kavaleriistan tendaron, ŝteli la vestojn de la estro kun ĉiuj meritsignoj, kaj mi provos senvestigi la reganton de la infanterio.
- Mi nenion komprenas, - ŝultrotiris Pizo.
- Nenio estas kompreninda. Ambaŭ Sabalbonoj similas unu al alia kvazaŭ du ĝemeloj. Ni interŝanĝos iliajn vestojn, kaj la soldatoj memstare konos, kio estas farenda kun la estro de la malamika armeo.
- Kaj se ili ne estos sufiĉe saĝaj?- ankoraŭ dubis Pizo.
- Ni konsilos.
- Kaj se ili ne kredos?
- Ne estu timema, - ekkoleris Glano. – Kaj urĝu, la someraj noktoj ne estas tro longaj.
Pizeto elkuris. Silente ruliĝis li tra la tranĉeoj, tragrimpis la baraĵojn, kaj trovinte sin en la malamika ariergardo, li falis surventre kaj ekrampis. Sed nenio efikis. Li estis tiel ronda, ke estante aŭ surdorse aŭ surventre, li ruliĝis tra la herbaro, kvazaŭ li estu puŝita for de ia monto. Tiam Pizo metis la manojn malantaŭ la dorso kaj iom post iom, kvazaŭ promenante iris al la tendo de Sabalbono. La gardistoj, vidante lin tiel digne marŝantan, ne ĝenis lin kaj el malmproksime honoris perarmile, kvazaŭ li estu plej grava gasto de la estro.
La kavaleriestro dormis, kvazaŭ mortinta. Rapiduleto sternis surplanke lian araneaĵan mantelon, staplis sur ĝi lian kaskon, vestojn, medalojn kaj krucojn, kunligis kaj surŝultriĝinte ĉion, revenis per la sama vojo.
Glano ankoraŭ forestis en la tendo. Li ankoraŭ kuŝis surventre ĉe la tendo de la infanteriestro kaj atendis ĝis kiam estingiĝos la lumo aŭ ekdormos la gardisto. Dezirante certiĝi, ĉu la soldato dormas, li ĵetadis ŝtonetojn al li. La soldato tuj ekrigardadis ĉirkaŭe. Glano havis nenian alian solvon de la problemo krom forte frapi lian okcipiton.
Eniĝinte interen, li senpene kolektis ĉiujn brilaĵetojn kaj vestojn de Sabalbono, surdorsigis ilin kaj jam deziris kaŝiri reen, kiam li hazarde ekvidis starantan grandegan spegulon kiu allogis admiri sin.
Unue Glano ĉirkaŭrigardis sin de kapo ĝis piedoj, streĉiĝis, kliniĝis, elŝovis sian langon, ŝrumpigis la nazon, palpebrumis per unu okulo. La spegulo imitis ĉiun lian movon.
Glano ege ŝatis la ludon. Iel tute senintence li surmetis sur la kapon la bluan kaskon de Sabalbono, surtiris la pantalonon, surpiedigis la spronitajn ŝuojn, surmetis la ruĝmakulan militjakon kaj ekpendigis sur ĝi diversajn ordenojn kaj krucojn. Fininte la vestiĝadon, li ĵetrigardis al la spegulo kaj ne rekonis sin: antaŭ li staris brava soldato kun levita mano por milithonoro.
Glano kelkfoje militmaniere turnis sin kaj tintis kiel sako de mono. Tio tre plaĉis al li kaj li ekmarŝadis antaŭ la spegulo kel dum militparado. Kaj Sabalbono dume havis teruran sonĝon, kaj neniel povis vekiĝi. Al li aperis, ke kavaleriistoj dispecigis lian tutan armeon kaj nun kuras post li.
Vekiĝinte li longe timis malfermi la okulojn. Tamen kia timigita li estis, kiam li ekvidis antaŭ la spegulo streĉiĝantan sin mem. Sabalbono refermis la okulojn kaj pro timo tiris sur la kapon la litkovrilon. Tamen la orelojn iritis tediga tintilado de multega ordenaro. La militestro singardeme pinĉis sian femuron kaj el sub la litkovrilo rerigardis al sia iranta fantomo. Nenio estis dubinda – tie iradis li mem.
“Kaj kiu kuŝas ĉi tie sub la plumono” pensis Sabalbono kaj pinĉis sian ventron. Sed eĉ pro tio la fantomo ne malaperis. Tiam la infanteriestro kun grandega furiozo ekpinĉadis sian nazon, tamen la fantomo daŭre streĉiĝadis antaŭ la spegulo.
- Gardistaro! – kriegis la kuraĝulo per nekutime streĉita voĉo.
La kriego kvazaŭ hakis brakojn kaj gambojn de Glano. Li tiel timiĝis, ke li ne kapablis movi kaj senkonscience ekkaptadis la tenilon de la sabro.
- Ne murdu! – rekriegis Sabalbono. - Forprenu ĉiujn miajn soldatojn, nur lasu min vivan, - surgenuiĝis li kaj levis ambaŭ manojn. Tia ploretado de la infanteriestro iomete trankviligis dezirantan fuĝi Glanon. Kiam alkuris la gardistaro, li estis tute subpreminta sin kaj fiere diris:
- Viroj, rememorigu tiun gapulon, kiu mi estas!
- Vi estas la sinjorego de ĉiuj faboj, al neniu komparebla Sabalboneg’-Sabalbono.
- Kaj kiu estas mi? – nenion komprenis duondormanta soldataĉo.
- Vi estas mia spirito, ombro, fantomo, kiun mi ne bezonas dum tago, - iritadis lin Glano. – Viroj, ŝovu lin en ian mallumejon ĝis la nokto, - ordonis li al la gardistoj.
- Mensogo! Tio estas perfido! Obeu miajn ordonojn! – akre kriis rekonsciiĝinta Sabalbono, tamen la gardistoj obeis Glanan ordonon kaj fermis sian veran reganton en subterejon.
La kverkido tiel ekŝatis esti potenca kaj ĉies honorata gvidanto, ke li pripensis moki ankaŭ sian amikon Pizeton. Kurbiĝinta sub la grandega pezo de ordenoj, li svinge iris al sia tendo kaj ekkriis per dika voĉo:
- Hej, komplotistoj, malfermu!
Pensante, ke Sabalbono malkovris ilian komploton, Rapiduleto kaptis de sur la muro antikvan pistolon kaj pafegis en ĉi movantan aron de krucoj kaj medaloj. Bonŝance la pistolo estis tre antikva, kurbtuba, aplikita por pafi el malantaŭ angulo, tial la kuglo forportis nur la kaskon de la imitanto, tiamaniere demaskigante lin.
- Tio... tio, - eĉ pli timiĝisPizo, kaj li fartis malbone. – Ĉu ĉi tie estas vi?
- Mi, mi, kiu alia povas ĉi tie esti! – etendis la manojn Glano. – Ĉio sukcesis multe pli bone ol ni planis. La infanteria Sabalbono jam sidas en kaverno.
- Bonege! Nun vi ordonu por la trumpetistoj blovi finon de la milito, por ke ni povu kune kun la soldatoj gaje kaj sen iaj obstakloj reveni hejmen.
- Kaj la rajdantoj? Io estas pripensinda ankaŭ por ili, - instruece diris Glano kaj sidiĝis por ion skribi. Ĉi foje li sukcesis multe pli bone. Post duontago da laborego li tralegis al Pizo tian proklamon:
For la fiajn soldataĉojn!
For la Sabalbonojn!
Lernos ni feliĉe vivi
Sen iaj sinjoroj!
- Mirinde! – saltadis Pizo. – Mirinde!
Presinte kelkajn milojn da flugfolietoj, la amikoj portis lin al la baterio de la pezaj kanonoj, ŝarĝis per ili kelkdek da plej grandaj obusoj kaj ordonis pafi ilin al ĉielo. Kiam la obusoj komencis eksplodadi, super la batalkampo verŝiĝis nuboj da folietoj. La soldatoj legis la proklamojn, ĵetadis aeren kepojn, ĝojis kaj kantis.
Apenaŭ aŭdiĝis la unuaj trumpetaj sonoj, infanterianoj ĵetis armilojn sur grundon kaj dum kvin minutoj diskuradis ĉiu laŭ sia volo. Ĉirkaŭe videblis neniu soldato. Ekvidinte tion ekretiriĝis ankaŭ kavaleriistoj. Ili ne konfidis la trumpetantojn kaj pensis, ke tio estis nur vica trompaĵo de la malamiko. Dum tia malordo vekiĝis la kavaleriestro.
- Kial ni retiriĝas? – kriegis li.- Kie estas mia pantalono? Kie estas mia sabro? Kie estas miaj ordenoj?
Aŭdinte la frenezan voĉon de sia estro, la rajdantoj eĉ pli energie frapis siajn ĉevalojn kaj komencis retiriĝi tutfronte. Nenion perceptante, Sabalbono volvis sin en litotukon, saltis sur neselita ĉevalo kaj terure kriegante kaj blasfemante, iel sukcesis haltigi la fuĝantojn.
- Restu samloke! Aŭ vi trovas mian pantalonon, aŭ mi vin, malkuraĝulojn mueligos en farunon. Mi montros al vi kion vi meritos pro stultaĵoj pripensitaj. Mi farunsupon kuiros el vi!
La armeo viciĝis kaj atendis estontajn eventojn. La tago jam finiĝadis, kaj Sabalbono, volvinta en litotukon, kuregis kvazaŭ fantomo tra la kampo kaj senĉese minacadis:
- Mi vin mortpafos! El vi mi oleon premos! Mi vin kiel beretojn sur agrostidon surpikos!
Ju pli la kavaliriestro furiozis kaj ju pli ne plenumadis siajn minacojn, des pli la soldatoj dubis lin.
- Kaj kie estas viaj epoletoj? – subite demandis unu rajdanto.
- Vi diru al mi, kie. Malkuraĝuloj, kanajloj, dormemuloj! – kvazaŭ tempesto koleregis Sabalbono.
- Eble li estas ia spiono, - decidis la soldatoj kaj tuj kaptis la furiozantan estron ĉe kolo.
- Mi estas via reganto! Mi estas via sinjoro!
- Tre bone, sed ni devas vin ekzameni, - diris la soldatoj kaj ordonis sian estintan estron, ke li jungu ĉevalon. Li havis nenian komprenon, kiel tion komenci. Tiam kavaleriistoj donis al li sabron kaj ordonis akrigi ĝin. Sabalbono ekturnis la akrigilon tiel furioze, ke la sabro estis dentigita kiel segilo. La viroj jam ne donis al li la trian taskon. Ili tiris la litotukon for de Sabalbono kaj ekvidis, ke tiu estis tute ne fazeolo, sed ia ajn degenerulo.
- Kompatu, - petegis la estro. – Mi neniam plu militos.
La soldatoj ektraktis la situon. Tiutempe super iliaj kapoj eksplodis kelkaj obusoj lanĉitaj de Glano kaj Pizo, kaj surverŝis ĉiujn per la pluvo de proklamoj.
- For la soldataĉojn! For Sabalbonojn! – ekkriis ĉiuj kavaleriistoj. Pro ĉi potenca krio eĉ la grundo ondegis sub iliaj piedoj.
Nenion atendante, la soldatoj kondukis nudan Sabalbonon al la plej granda sambuka kanono, verŝis en ĝin cent mezurkvantojn da diabla tabaka pulvo, sidigis sian eksreganton en malplenan obuson kaj pafis lin en la Lunon. Por la unua fojo la soldatoj por li tutkore kriis trifojan „hura“. Feliĉe kantante ili ekiris hejmen.
- Ni flugu al la infanterianoj! – iu propnis. – Ni kune hejmen marŝos!
Ektremis, ekbruis la grundo sub la ĉevalaj hufoj, miloj da gorĝoj kantis gajajn kantojn, dek miloj da piedoj stamfis eĉ pli gajan stamfodancon. Aŭdinte tian bruegon, Glano kaj Pizo eliris por bonveni la rapidantajn kavaleriistojn.
- Vivu paco! – kriis Glano.
- Hura por la kavalerio! – alkriis Pizo.
Apenaŭ li tiel kriis, la kavaleriistoj forĉevaliĝis, ligis ilin kaj kondukis al la sama sambuka kanono, per kiu Sabalbono estis ĵus pafita al la Luno.
- Kamaradoj, pro kio, - ploris Glano.
- For la aĉajn soldataĉojn! – ne koncedis la kavaleriistoj. Nur nun la malfeliĉaj amikoj ekvidis, ke sur la brusto de Glano pendas multego da meritsignoj de Sabalbono kaj sur lia kapo staraĉas la kasko el blua akonita floro.
- Ni ne estas kulpaj, ni nur ŝercis. La proklamon al vi skribis mi kaj Pizo, - provis senkulpiĝi Glano.
Nenio efikis. Ĉifoje soldatoj ŝovegis eĉ ducent mezurkvantojn da diabla tabaka pulvo, sidigis la amikojn en la malplenan obuson de la kanono kaj ekbruligis la prajmon.
- Kia sendankemo! – ĝemis Glano. – Ja ni ambaŭ nur deziris bonon al vi...
Terura bruego de la pafo dampis liajn ĝemojn kaj la senenhava obuso flugis en la ĉielon.
La fortuno estis favora, ĉar la kavaleriistoj tro ardiĝis kaj en la kanonon ŝovegis multfoje pli da pulvo ol bezonata. Kompreneble, la kanona tubo maltoleris la teruran premon kaj dispeciĝis en etajn erojn, do la obuso ne veturis al la Luno, sed nur repuŝiĝis de la unua malalte movanta nubeto, kaj turnis sin reen.
- Nun ni pereos! – ĉirkaŭprenis sian kapon Glano.
La obuso ŝprucfalis en ian flakon, saltis , refalis kaj resaltante de la akvosurfaco eble kvindek fojojn, enŝtopiĝis en la bordon.
Rekonsciiĝintaj amikoj ekrigardis tra la breĉoj de la disŝirinta obuso. Ĉi situe ĉiuj ordenoj kaj medaloj de Sabalbono estis bezonataj. Ili per la oro kaj arĝento ekskrapis duran kiel ŝtonon ŝelon de la bambua obuso. Ju pli larĝiĝis la aperturo, des pli Glano furioziĝis:
- Mi montros al ili! Mi ne pardonos ilin!
Ili laboris unu tagon, du tagojn, duonon de la tria kaj la amikoj estis havintaj nenian manĝaĵon en siaj buŝoj.
- Kial vi silentas?- ne eltenis Glano.
- Mi ne surhavis la militjakon de Sabalbono, ke mi pro nenia kaŭzo ekblasfemu, -respondĵetis Pizo kaj daŭrigis sian laboron, neatentante la ardulon.
- Pugnobatu mian orelon, sed ne silentu, - malcedis la kverkido.
- Estus bone, se tio sufiĉus,- elspiris la verdvanga amiko.
Kiam la aperturo iĝis sufiĉe granda, li unua elgrimpis eksteren kaj tenante sin per ambaŭ manoj, kun grandaj penoj eltiregis Glanon el la malvasta kanona obuso, kiu povis ekesti ilia tombo.
Elgrimpinte eksteren, la amikoj ekvidis, ke ili estis enŝtopiĝintaj en muskobulon, kaj ĉie ĉirkaŭe vastiĝis ia neelvadebla marĉiĝinta lago.
- Nu, al kiu vi nun venĝos? – demandis Pizo Glanon.
La hontiĝinta amiko mallevis kapon.
- Vi vidas, kiom ni devis pagi pro via malsingardemo, - kvazaŭ per sablopapero Rapidulo purigis la ruston de fiero kaj fanfaronado for de sia amiko.- Ni interkonsentis homece, tamen vi apenaŭ vestiĝinte kiel Sabalbono, tuj perdis kapon.
- Mi ne povis aliel.
Pizo trovis kelkajn sekiĝintajn, forlasitajn de birdoj, beretojn kaj donis al Glano:
- Maĉu. Eble almenaŭ manĝante vi silentos, sinjorego de ĉiuj faboj.
Glano eksilentis kaj senvorte kreadis planojn kiel foriĝi de tiu abomena bulo, elstaranta el marĉo.
- Ĉiu estaĵo tiamaniere por la bono repagas, - li reelspiris.
Pizo ankaŭ ne eltenis:
- Silentiĝu! Kiu estas ni? Kian bonon ni faris? Fazeolino savis niajn vivojn, kaj kiel ni dankis ŝin? Ni amikiĝis kun la infanterianoj de Sabalbono, liajn subterejojn trarigardis, raviĝis per liaj brilaĵetoj, kaj ŝi, mizerulino, tiutempe en subterejo sidis. Pro tiaj meritoj ni ne sufiĉe estis rekompenciitaj. Ni ne kapablas apreci amikecon.
Ĉi foje Glano silentiĝis por longa tempo.
Tiel la du amikoj sidis sur tiu malgranda bulo kaj nenion povis pripensi. Pasis ankoraŭ kelkaj tagoj. Finiĝis beroj. La kverkido skribis ion-ajn en sian kajeron, kaj Pizeto balancigis piedojn kaj kraĉadis en la akvon. Subite li kaptis manon de sia amiko kaj montris per fingro en la akvon:
- Ĉu vi nenion vidas?
- Io movetas, enmiksiĝinta en herbojn.
Glano formetis siajn skribilojn, urĝe forprenis la bireton kaj subakviĝinte ekvidis, ke tie estis Karaseto, trafinta malsukceson.
- Virĉjo, tie inter la herboj estas sufiĉe da fiŝsupo, kaj tuta monto da fiŝaĵo kaj ankaŭ gelatenaĵo, - krietis elnaĝintulo al la amiko. – Senvestiĝu por helpi min Karaseton sur la bulon eltiri.
- Mi eĉ ne pensas pri tio,- respondĵetis Rapiduleto. – Mi ne estas alkutimiĝinta fari bonon por iu, ke poste mi formanĝu lin.
Glano nenion respondis kaj resubakviĝinte kun penoj elherbaĉigis la mallertulon. Karaseto elnaĝis surfacen plaŭfrapis la akvon per vosto kaj, saltinte aeren, diris:
- Dankon!
- Dankon ne sufiĉos, - memorigis lin Pizo. – Pli bone helpu al ni el ĉi marĉo eliĝi.
- Volonte, - konsentis Karaseto, - sed vi subakve, kaj mi surakve ne povas naĝadi.
Remalgajiĝis la amikoj. Subite Pizo saltis, frapis sian kapon per pugno, ke eĉ renversiĝis.
- Tordu ŝnuron el musko, - diris li al Glano. – Kaj vi, Karaseto, alnaĝigu kelkajn pecetojn da kano.
Tutan tagon Glano tordis ŝnurojn kaj Rapiduleto, akriginte unu brilaĵeton de Sabalbono, kaj fiksinte ĝin al taŭga tenilo, hakadis el kano akvoskiojn. Kiam ĉio estis farita, la finojn de ŝnuroj ili donis al Karaseto kaj la aliajn – kaptis ili mem.
- Nun trenu! – kriis Glano. – Tiamaniere vi kaj ankaŭ ni povas vojaĝi.
Kaj forflugis la amikoj, nur la akvo flanken disiĝadis. Al Glano tia vojaĝado tre plaĉis kaj li tuj ekkreis novajn planojn.
- Aŭskultu, Pizo, se ni tiamaniere – fajf!.. tra la oceanoj?
- Kaj Kiel la Fazeolino? – memorigis lin Rapiduleto kaj rapide turninte sin, evitis flosantan branĉon. Glano malfruiĝis kaj devis salti, sed enmaŝiĝis en ŝnurojn kaj plaŭdis en akvon. Karaseto haltis.
- Kio okazis? – demandis li elakviginte kapon.
- Nenio! Nur la inko iomete diluiĝis, - ridis Glano kaj rekaptis la ŝnuron.
Dum sunsubiro, Karaso haŭlis ilin surborden kaj adiaŭis:
- Feliĉan vojaĝon!
- Dankon, - kriis la amikoj.
- Al vi mi devas esti dankinda. Savante min, vi ne hezitis! – plaŭdis li per la vosto kaj malaperis.
La laciĝintaj amikoj falis teren por dormi. Pro grandega laciĝo kaj feliĉo ili dormegis tutnokte kaj matene vekis, lavis sin kaj ekiris serĉi la Reĝlandon de Faboj.
- Ne tro bonaj bonfarantoj ni estas, - ekspiris Glano.
- Ĉu vi al mi tion diras? – demandis lin Pizo.
- Ne, al Karaseto, - rezistis Kverkido kaj plirapidigis paŝadon.
Vojaĝinte kelkajn tagojn ili ie kaj alie ekvidis malgrandajn aretojn da infanterianoj kaj kavaleriistoj marŝantajn hejmen post la milito. Komence la amikoj penis eviti ilin, sed observinte, ke ili senatente kuregas tutpotence, ne eltenis kaj haltigis kelke da ili:
- Kial vi tiel rapidas?
- Vi ankaŭ rapidus! Iu liberigis el subterejo la infanteriestron Sabalbonon kaj li nun denove kolektas armeon por marŝo al la Luno. Nun li estras al la kavaleriistoj kaj infanterianoj. Turnu sin malantaŭen, se vi ne volas esti kaptitaj.
Tamen la amikoj ne ektimis. Ili sukcesis elpeti el la fuĝantoj kelkajn ĉevalojn, kelkajn pafilojn, kelkajn sabrojn kaj tute serioze preparis sin liberigi Fazeolinon. Puriginte la armilojn kaj proviziĝinte per manĝaĵo, ili ekjungis la ĉevalojn.
- Kaj kial vi selon metas inverse, profesoro? – neelteninte ekridis Pizo.
- Kaj kiel vi konas en kiun direkton mi rajdos? – rezignis tiu kaj daŭris labori sammaniere. Tamen lokusteto-ĉevaleto sentis, ke lia rajdonto ne estas sufiĉe sperta, do li tiel hufbatis postaĵon de Glano, ke tiu saltis eĉ super agrostidoj.
- Nu, kia gapulo vi estas, - ridis Pizo.- Obstina, kvazaŭ Nukso.
Glano eĉ paliĝis, aŭdinte, kiel amiko lin mokas kaj tre ekkoleris:
- Kiel vi aŭdacas min...
- ... la doktoron de verkado, fanfaronado, fierado kaj aliaj netaŭgaj sciencoj nomi gapulo? – finis anstatŭ li Rapiduleto. –Eĉ mia kapo ekturniĝis pro viaj tutaj titoloj.
- Ne! – ardiĝis Glano. – Mi deziris diri, kiel vi aŭdacas min, vian amikon, trakti kvazaŭ mi estu nenio.
- Ĉi tie, fraĉjo, jam estas nova kanto. Donu vian manon. – Ili kunpremis kaj skuis siajn polmojn. – Nenio estas farenda, mi estas vilaĝano, mi devis seli, jungi pli ofte ol ia doktoro de sciencoj, do aliaj lernu de mi. Nu, antaŭen! – kriis li al la ĉevalo kaj forkuregis, stariginte sian gajan hartufeton.
Sed ne longe la amikoj tiamaniere rajdis. De sur malgranda monteto ili ekvidis grandegan tendourbon. Tie aŭdiĝis tamburado, bruado de blovinstrumentoj kaj miloj de fazeoloj-infanterianoj marŝadis levante la piedojn super siaj kapoj kaj kantis la kanton, kreitan de Glano:
Nigrovanga kun ruĝaj punktoj
Sabalbono straba,
Laŭtgorĝulo Sabalbono -
La sinjor‘ de faboj.
- Vidu, kiom da bono vi faris al ili, - ofende pikis Pizo kaj montris alidirekten, kie kavaleriistoj hakadis virgetojn kaj per tiaj lancoj pikadis birdtimigilojn.
Malantaŭ ili, levante polvon, rampis helikoj-kirasmaŝinoj. Sur ili sidis fazeoloj-tankistoj kaj kriegis pli forte ol la aliaj.
- Al la Luno! Al la Luno! Vivu komparebla al neniu Sabalbono, la sinjorego de ĉiuj planedoj! – Ili estis partoprenintaj neniun batalon, do ili ege strebis al milito.
- Ne indas por ni dumtage enmiksiĝi en tiun krabraron, - mallevigis la kapon surbrusten Glano.
Sed ankaŭ nokte, eniĝinte en la soldatan tendaron, ili ekvidis la saman bildon. Surgrimpinte pulvobarelon, lumigita per mil da torĉoj, post sidiĝo en subterejo honoriginta sin per kelkdek ordenoj, Sabalbono faris paroladon:
- Soldatoj, vin atendas krucoj kaj medaloj. Kie vi meritos ilin? Nur en batalo! Pli alte la kapojn, kuraĝuloj! Sur la Luno nin atendas montoj de oro. Se tie estus malbone, mia amiko infanteriestro Sabalbono jam antaŭ longe estus reveninta hejmen. Vivu la amikeco interInfanterianoj kaj kavaleriistoj!
Kie amikoj iris, kien rigardis, ĉie estis same: maljunuloj malpermesadis, maljunuloj ploris, maljunuloj rakontis diversajn teruraĵojn pri milito, kaj junuloj nur ridis kaj filozofiadis:
- Nenion vi komprenas. Sidante ĉe la forno ni ne perlaboros krucojn. Vivu Sabalbono!
Nur en malfrua nokto finiĝis kriegoj kaj marŝado kun torĉoj. La tendourbo por mallonga tempo silentiĝis.Uzante ĉi situon, la amikoj rampis al la loĝejo de Sabalbono kaj ekvidis, ke ĝi estis gardata per duobla ringo de gardantoj. Interne la tendo estis lumigita. Sur bela tapiŝo sidis kelkaj eglanteriidoj kaj diskutis kun la nova militestro:
- Mi diras al vi refoje: tiun doktoron kaj tiun poeton miaj bravaj kavaleriistoj puŝis en la tubon de kanono kaj pafis antaŭ la vento. Diru al Strobilo, ke ili plu ne ekzistas.
- Vi malbone ilin konas, - eksplikadis la eglanteriidoj, - ili estas teruraj krimuloj. Ili kapablas eĉ el la Luno reveni. Vi nur imagu, ili tiel sperte kaŝis la ŝlosilon, ke ĝis ĉi tago ŝia moŝto Pinglino iras alkatenigita al lia moŝto Strobilo.
- Tio estas ege trista, - decidis Sabalbono,- tamen vi ne sidis en subterejo, do vi nenion komprenas. Ĝis revido.
- Tiu kanajlo ne rajtis esti ellasita el tie, - flustris Glano al Pizo, - en tiu kavo li estus mortinta.
La amikoj silente rampis flanken kaj revenis mlantaŭen. Senvorte ili komprenis unu la alian, ke lukti kun tia forto duope estas tute ne ebla.
Vagante tra la tendaro, la amikoj atingis la malnovan talpfosaĵon. Ĉi tie tage kaj nokte daŭris rekonstruaj laboroj, ĉar dum la ribelo la infanterianoj tiom ĝin detruis, ke el la militlaborejoj postrestis nur teruraj ruinoj. Ĉi tie kelke da plej obstinaj sciencistoj plu blovadis sapvezikojn kaj penis alkroĉi al ili korbojn, kaj la kreantoj de la sekreta aparato desegnis ion perfingre sur sablo kaj diskutis, ĉu estas ebla aŭ ne eblas forŝeligi terpomon sen helpo de maŝino. Nome tiuj saĝulojrakontis, ke tuj antaŭ la ribelo Sabalbon‘-Sabalbonego pelis ĉiujn militkaptitojn al la ĉefurbo kiel kontribucion.
Nenion respondinte, la amikoj elektis la plej vastan kaj la plej piedpremitan vojon kaj kurigis siajn ĉevalojn rapidtrote.
Estingiĝadis steloj. La matena malvarmeto raspigis la haŭton. Oscedo malfermadis buŝojn. Glano jam ne plu sentis la piedojn en la piedingoj. Kaj Pizeto sidis kvazaŭ li estus fera. Li sentediĝe skuetis en la selo antaŭe.
- Kelkaj momentoj plu kaj mi ne eltenos, - ĝemis Glano. – El kie li prenas sian neniam viditan eltenemon?
Subite la ĉevalo haltis kvazaŭ enterigita, kaj Pizeto etendinte manojn, falis teren surkape. Ekplaŭdis akvo kaj aŭdiĝis voĉo, krianta por helpo. Glano elseliĝis, kuris al la kruta deklivo kaj urĝe saltis post sia amiko en rapide plaŭdantan rivereton. Elsubakviĝinte li ĉirkaŭrigardis. Pizo trankvilege naĝis superakve kaj ne dronis. Akvo tute nature levis ankaŭ Glanon.
- Kvankam mi kapablas naĝi kiel hakilo, en ĉi akvo eĉ plumbo povus sin bani! – ŝpruciĝis Rapiduleto. Kelkaj gutoj da akvo trafis lian buŝon. – Ho, kia sala! – ekkraĉadis la naĝanto.
- Sala, - mimikante konsentis Glano. – Salo nin suprenlevas. Mi nur ne komprenas kiel ĝi estiĝis ĉi tie. Maro estas nenie videbla. Estas strange.
Plaŭdiĝinte kaj refreŝiĝinte, amikoj surbordiĝis.
- Kion ni faros nun? – demandis Pizo.
- Ni rajdos supren laŭborde, tutegale ni kion ajn trovos.
Suno supreniris. Ju pli fore rajdis la vojaĝantoj, des pli rapida iĝis la rivereto. Sur ĝiaj bordoj malaperis arboj, arbustoj kaj fine eĉ herbaro. Nur de tempo al tempo ie ajn staris solaj drozeroj* kaj kortuŝe ploris (Klarigo de tradukinto: La vorto “drozero” en la litova lingvo signifas “saulašarė”, laŭvorte – Larmo de Suno. Tial la aŭtoro “plorigis” ilin.)
Post ioma tempo la amikoj ekestis en ia dezerto. Kiom vidkapablo atingis, ĉie brilis en la suno tavoloj de blanka salo. Blankis sekiĝintaj arboj kaj arbustoj, pro salaj kristaletoj briletis herboj – ĉio knaris, susuris pro la plej eta altuŝo. Timtremo iris tra la dorsoj de la amikoj. Ili haltis.
- Ni revenu, - tiris sin malantaŭen Pizo.
- ...evenu..venu... nu! – aŭdiĝis kelkvoĉa reeĥo.
- Kaj kion ni trovos reveninte? Tie estas Sabalbono, ĉi tie estas salo, kaj ie ajn alie estas Strobilo. Ĉio estas tute egala, - svingis permane la filo de Kverko. Ĉu vi opinias, ke Fazeolina sorto estis pli facila? Ni rajdu.
Post ioma plua rajdado, la rivereto kaŝis sin en grandega nigra truo ĉe la montpiedo. La monto estis ĉirkaŭita per alta barilo el akraj palisoj. La amikoj ĉirkaŭrigardis kaj pelis la ĉevalojn al blanka, per salo kovrita pordego. En la pordego ili estis renkontitaj de ploreganta peklita Kukumo.
- Estas malbone, virĉjoj. En ĉi urbo mi estas malamata sole pro tio, ke mi estas verda.
Malantaŭ la pordego sidis peklita Tomato kaj ploregis eĉ pli laŭte:
- Kaj mi estas ruĝa, u-hu-hu! Ruĝa kvazaŭ ia beto, u-hu-hu!
- Kaj ĉu vi estas malamata pro via ruĝeco?
- Ne, mi ploras pro ĝojo, ĉar ĉiuj min tre amas!
- Iaj stranguloj, - ŝultrotiris Glano.
Pro la plej sensenca vorteto, pro eta bagatelaĵo ĉiu loĝanto de ĉi urbo enŝaltadis siajn plorflutojn. Ili estis tiel alkutimiĝintaj al plorado, ke eĉ nokte, sonĝinte ion, larmumadis sian litaĵon. Pro tia kaŭzo ĉiuj loĝantoj havis instalitajn larmdefluilojn. Tiuj defluiloj konektiĝadis al kanaletoj, la kanaletoj plaŭdiĝis al riveretoj, kaj riveretoj fluis en riveron, nomitan Larmejo, kiu per tuboj fluis eksterurben. Antaŭ longe ĉiuj ploremuloj estus dronintaj en siaj larmoj sen ĉi instalaĵoj.
- Ĉi tie estas ne urbo, sed fabriko de saltaĵo! – sakris indigniĝinta Pizo.
- Kaj el kie ni ĉi saltaĵon prenas? – palpebrumis al li Glano.
- Certe estas malbone, ke ploraĉante oni ne vidas sin mem! – krietis ruĝiĝinta Pizo. – Se mi povus, mi al ĉiu ploremulo ŝovus subnaze spegulon. Ekvidinte sin grimacantan, li ektimiĝus kaj silentiĝus. Miaopinie spegulo estas la plej bona kuracilo por malsekokululoj.
- Por ili taŭgus ankaŭ bona kanteto, - respondis Glano al sia amiko kaj plenvoĉe ekkantis:
Tuj leviĝas
Akv’ en Nilo,
Se ploregas
Krokodilo.
Se en mar’
Kaj oceano
Ekploregas
La balenoj,
Tuj la maro
Aliiĝas
Kaj subite
Eksaliĝas.
Ne heringoj
Ĝin saligas –
Ploremuloj
Ja kulpiĝas!
La amikoj tiel absorbiĝis en kantadon, ke ne rimarkis kiel al ili venis du ordigantoj – Cepo kaj Ajlo.
- Kiu permesis al vi kanti en ĉi urbo?
- Bona humoro, - respondis Glano.
- Tio ne sufiĉas. En nia urbo por ĉiu rideto bezonatas speciala permesilo. Bonvolu deĉevaliĝi. Vi estas arestitaj.
- Nur pro unu kanto? – ekmiris Rapiduleto.
- Eĉ pro unu strofo, - ne cedis Ajlo.
Glano turnis en siaj manoj la ŝarĝitan pafilon, per polekso provis akrecon de la sabroklingo, kaj poste alparolis al la ordigantoj.
- Kaj kion vi faros, arestinte nin?
- Ni devigos vin aŭskulti la plej malgajan rakonton de ĉi urbo.
- Kaj tio estas ĉio?
- Ĉio.
- Ni sen ia aresto volonte aŭdos ĝin.
- Ne, ni devas vin aresti, ĉar ankoraŭ neniu eksterlandano estas aŭdinta ĉi rakonton bonvole.
- Estas strange, - ŝultrotiris la amikoj kaj deĉevaliĝis. Ĉe grandega domo, similanta al renversita barelo, pendis grandega tabulo kun surskribo:
LA ESTRO DE DISTRIKTO GAJA KORTO
DE REGIONO DE RIDOJ
DE LA LANDO DE MALVIRTOJ
SINJORO KRENO
- Kiel ĝi povas nomiĝi Regiono de Ridoj, - ne povis ne miri Pizeto, - se ĉiuj loĝantoj dronas en larmoj.
- Nu, ni vivos kaj ĉion perceptos, - respondis al li Glano kaj, altirinte la ĉevalon al paliso, estis la unua malfermi la pordon.
Akompanataj de Ajlo kaj Cepo, la amikoj malsupreniris laŭ ŝtona spirala ŝtuparo en ian neventolatan subterejon kaj nedecideme haltis antaŭ peza pordo, pli similanta al granda pordego.
La surskribo anoncis: La historia Muzeo de GAJA KORTO.
La prizorgantoj frapis al la pordego, atendis ĝis ĝia malfermo, poste puŝis la amikojn internen kaj tuj refermis ĝin per rigliloj.
En la granda kelo treme brilis nur kelkaj sebaj lumigiloj. Sur la muroj estis pendigitaj malfacile videblaj bildoj, fotoj kaj desegnaĵoj. Ĉe eta tableto sidis ia estaĵo kaj per lupeo inspektis la enirintojn.
- En ĉi kelo nin ne helpos eĉ niaj pafiloj, -rondrigardinte decidis Glano. – Kial vi elpufigis la okulojn? Ĉu vi neniam vidis soldatojn?
Ilin aliris maljuna sulkiĝinta Terpomo. Lia konstanta sidado en duonlumo kaŭzis elkreskon de maldensa blanka liphararo, liaj vangoj estis kaviĝintaj, la okuloj malpufiĝintaj, lia vizaĝo estis plena da sulkoj, tamen li kondutis tre digne, konstante ŝanceligis la kapon kaj murmuris ion subnaze.
- Por kio vi estas enŝovita ĉi tien? – demandis Pizeto kompate.
- Vi estas needukita mallertulo. Mi estas libera civitano kaj loĝas ĉi tie memvole.
- Estas agrable aŭdi tion, - ridis Glano. – Kaj ni estas pelitaj perforte ĉi tien.
- Nun estu konciza. Eldiru tiun plej ĉagrenan rakonton pri via urbo kaj mi vin plu ne klopodos.
- Pardonu min, sed per kiu piedo vi hodiaŭ ellitiĝis?
- Ĉu tio gravas por vi?
- Por scienco ĉio gravas! De ĉi fakto dependos via humoro dum la tuta tago.
- Ĉi nokte ni tute ne elseliĝis.
- Bedaŭrinda afero, - muĝetis Terpomo. – Kaj kiam vi rajdis en la urbon, ĉu neniu transkuris vian vojon?
- Ni ne estas superstiĉemaj.
- Tio ne gravas, - refutis Terpomo. – Tiuj komplikaj signoj sendatas al ĉiu viva estaĵo, por ke li evitu malfeliĉojn.
Pizo tuŝis sian frunton per fingro kaj turnetis ĝin.
- Ĉu hodiaŭ ne estas lundo, ĉu ne dektria tago de monato? – daŭre demandadis Terpomo.
- Ne, hodiaŭ estas vendredo kaj dudek sesa, - respondis Rapiduleto.
- Bonege. Nun bonvolu kraĉi tri fojojn trans via maldekstra ŝultro. Kaj sep fojojn trans la dekstra.Tio estas ĉio. Interalie, mi preskaŭ forgesis: nun desegnu po rondon ĉirkaŭ si.
Tirante ŝultrojn, la amikoj plenumis ĉion ordigitan.
- Nun reversu siajn poŝojn kaj diru: honorigita estu Koko.
- Kial ne Kokino?
- Vi ĉion difektigis. Vi devos ĉion refari. Koko estas la plej granda malamiko de ĉiuj monstroj.
La amikoj ne plu eltenis:
- Aŭskultu, Terpomo, ĉesu la rikanadon. Ĉu vi konas per kio ĉi ileto kraĉas? – Glano subnazigis al li la tubon de la pafilo.
- Pasintmonate mi sonĝis ratojn. Tio signifas malfeliĉon.
- Nun mi komprenas, kial ĉiu eksterlandano estas perforte altrenita ĉi tien kaj ŝlosita per naŭ seruroj, - diris Glano kaj pafegis per sia armilo en la plafonon.
Terpomo kaŭriĝis, ŝtopis la orelojn, kaj poste malkuraĝe diris:
- Per kiu fingro vi premis?
- Per montra fingro. Ĉu tio havas ian sekretan sencon?
- Kompreneble. Se vi estus preminta per la longa, tio signifus ĝojon, kaj se per ringa fingro – malfeliĉon.
- Pizo, premetu laŭ lia volo per la longa fingro, kaj ni ekvidos ĉu post tio li longe ĝojos.
- Malfeliĉulo, mia pacienco estas en viaj manoj, do ne estu sinmortiganto, - ne eltenis ankaŭ Pizo. – Diru, kion vi faras ĉi tie kaj kion vi bezonas de ni.
- Mi bezonas nenion. Mi ekloĝis en ĉi kavo por eviti malfeliĉojn, atendantajn min. Kaj nun estas jam dudek jaroj, dum kiuj neniu transiras mian vojon, mi renkontas neniun kun malplenaj siteloj, la plenluno neniam rigardas al mi... Estas jam dudek jaroj, dum kiuj mi ne konjektas, kiam estas lundo kaj kiam estas la dektria tago de monato. Kaj jam estas du semajnoj, kiam mi, batalante kontraŭ malbonaj sonĝoj, ĉesis dormi. Tio estas la lasta frapo al diversaj malfeliĉoj!
- Kaj ĉu feliĉo iam vizitadas vin?
- Kial mi ĝin bezonu? Feliĉo kaj mafeliĉo ĉiam vagas tra la mondo kune: se vi enlasos unun, la alia eniros nepermesata.
- Vi estas nevenkebla en diskuto. Eldiru vian rakonton, kaj ni forvojaĝos.
- Tuj. Ĉu vi ne havis okulspasmojn? Ĉu via nazo ne jukis? Ĉu ne? Ĉu vi ne singultis? Ĉu vi ne vundis piedojn transpaŝante la sojlon? Ĉu vi ne aŭdis la grakadon de Korako?..
- Pizo, pafu! – perdinte paciencon, ekkriis Glano.
- Nu, bone, bone. Mi komencas rakonti. Jen sur la muro vi vidas ridantan Akvomelonon. Antaŭ multaj jaroj tiu bonkora civitano estis nia estro. Li tre ŝatis ridi. Vi montras al li fingron, kaj li ekridas sen ia plua kaŭzo. Kaj mi ĵuras per Kreno, se iu tuŝis lian osteton de rido, li eĉ tri tagojn ploris per ridaj larmoj.
Sekvante sian estron, ĉiuj tomatoj kaj kukumoj infektiĝis per tiaj malsanaj ridoj. Nur ni, terpomoj, estis solaj, kiuj modere ridetis inter la stultaj ridegantoj. Pro la moderemo la urbanoj elektis min vicestro.
Dum unu gaja tago super la urbo flugis Korako kaj ne grakis eĉ unu fojon. Ekvidinte ĉi teruran signon de malfeliĉo, mi senprokraste admonis Akvomelonon, tamen li malatentis min kaj ekrikanis pri miaj vortoj. Rikanante, li tiom ridegis kaj daŭrigis tion ĝis lia ventro splitiĝis.
Ekvidinte tion, ekridegis ankaŭ ĉiuj homoj de la ĉirkaŭaĵo. Ilia ridego kaŭzis la morton de nia bonega estro. Ridskuante ili akompanis lin al la tombejo, enterigis kaj, sufokiĝante pro rido, starigis la monumenton. Sed la monumento realiĝis kripla kaj amuza. Alivorte, disde tiu tago neniu plu laboris, ne pagis impostojn, nur ridis ĉirkaŭbrakinte la ventrojn. La urbon ekminacis la monstro de malsato kaj ĥaoso.
Longe turnis kapojn doktoroj, kiel ĉi malsano estu kuracebla, tamen nenion taŭgan kapablis pripensi. Komence ili surkovris la monumenton de Akvomelono per ŝtofo. Poste ĉe ĉiu stratangulo estis starigitaj kanonoj por timigi homojn, la homoj estis ordonigitjaj fermi la buŝojn kaj la buŝoj de malobeintoj estis kudrigitaj. Sed eĉ tio ne efikis: en siaj pensoj la loĝantoj daŭre ridegis kaj plu malsanis je ĉi ridomorbo.
Tiam nian distrikton vizitadis la reĝino de la Lando de Malvirtoj, la Granda Ni. Atinginte nian urbon – jen vi vidas en la bildo ŝian kaleŝon – ŝi haltis ĉe la pordego, atendante por iu renkonti ŝin. Tamen neniu aperis. Ĉirkaŭe regis morta silento. Ĉiuj estis bandaĝitaj kaj kudrigitaj kaj kuracis sin de ridoj.
- Pro kio ĉi funebro? Prenu la ŝtofaĉon for de la monumento! – ekkoleris la reĝino.
La ŝtofo estis forprenita. Sur la kurba fundamento Akvomelono kaŭriĝinte ridegas. Aspektis li kvazaŭ viva: la okuloj duonfermitaj, plenaj da larmoj, surnaze du verukoj ĉirkaŭbrakis, kaj li mem, ĉirkaŭbrakinte la ventron ne kontrolas sin – pro bongusta rido li tuta skuadas kaj saltadas. Sube ĉe la piedoj estas skribita:
Ridu ĉiuj, kiuj povas,
Rid’ malsanojn tuj forblovas.
La reĝino ne eltenis: rideto aperis de orelo ĝis orelo kaj aŭdiĝis ŝia snufeto. Aŭdinte tion, ĉiuj ekridegis, ekridskuis. La Granda Ni pensis, ke la regatoj ridas pri ŝi, do ŝi rigoriĝis terure kaj minacis al ili:
- Nu, atendu, mi ridigos vin eĉ pli multe.
Post kelkaj tagoj ŝi enoficigis Krenon la urbestro. Tiu sur ĉiu angulo pendigis la portretojn de si mem, sia edzino Sinapo kaj siaj vicestroj Cepo kaj Ajlo. Li ĉion per sia aromo absorbigis. Kaj nun, miaj karaj, provu ne ploregi! La okuloj mem ploras. Kaj se aperas kuraĝulo aŭdacanta ekrideti, Ajlo kaj Cepo al li tiel ŝmiras la okulojn, ke li ploregas kvazaŭ abunde pagita.
Post la reformado ĉiuj loĝantoj tuj ĉesis ridi. Tamen al Kreno tio ne sufiĉis. Li kunpelis ĉiujn loĝantojn de la distrikto kaj ordonis, ke ili ĉevoje plantu reĝajn vegetaĵojn – drozerojn (La tradukinto ripetas la klarigon, prezentitan en ĉapitro 13: La vorto “drozero” en la litova lingvo signifas “saulašarė”, laŭvorte – Larmo de Suno. Tial la aŭtoro “plorigis” ilin.)Ili estis plantitaj. Apenaŭ ili alkreskis, ili eknazmukis, komencis larmojn gutfluigi. Pro ilia plorado ĉiuj ĉevojejoj malsekiĝis, saliĝis. Sekiĝis arboj, bruniĝis herboj kaj kun la fluo de tempo ĉio blankiĝis, kovriĝis per salo. Tomatoj kaj kukumoj pro siaj larmoj fermente acidiĝis. Jen kion kaŭzis la apero de Korako!
- Vi parolaĉas sensencaĵojn. Tia malsano estas facile kuracebla, - mansvingis Glano. – Forpelu Krenon kun lia tuta akompanantaro, elradikigu drozerojn, kaj ĉio estos finita!
- Kion vi diras? Tio estas neniam farenda. Post tio ĉiuj reridegos.
- Do ridegu ili kaj estu sanaj.
- Kaj kiu laboros, kiu pagos impostojn?
- Ĉu multe da laboro ili efektivigas ploregante! – ne cedis Pizeto.
- Plorante ili iomete timas Krenon, sed kiam ili ridas, vi povas per kanonoj pafi, ili nenion atentas. Krome, estas pli facile mortpremi fermentiton, ol sanulon.
- Mi nenion komprenas, - eĉ skuis sin Pizo. – Ridi estas malbona, plori estas ankaŭ malbona, do kio estas farenda, se mi ridemas, aŭ al mi io ajn doloras?
- Unue vi devas rondrigardi kaj klarigi sin, ĉu vian ploradon aŭ ridadon ŝatas la estro, kaj nur tiam vi povas ridi aŭ plori. Mia celo estas moderemo. Jam dudek jarojn mi nek ploras, nek ridas kaj jam estas du semajnoj , kiam mi ne havas malbonajn sonĝojn.
- Vi ne dormos unu semajnon plu kaj vi mortrektigos siajn gambojn: tiam vi vere nenion plu bezonos kaj neniu transkuros vian vojon, -Glano konsolis modereman Terpomon. Kaj ni ambaŭ ripozos, kvankam ni sonĝu pri du tiaj sulkiĝintoj, kiel Terpomo, - diris li al Pizo. – Ĉi tie, fraĉjo, estas malvarmete kaj kuloj ne atakas.
La amikoj bariĝis de tiu sulkiĝinta Terpomo per pajlero kaj pretiĝis ekdormi, sed la kontraŭparolulo vekis ilin:
- Kial vi ekkuŝis direktinte siajn kapojn al la pordo? Tio estas tre malbona signo. Ĉu vi pensis, kion pri tio opinios Kreno?
- Atentu, Terpometo. Ĉi pafilo estas ŝarĝita per la dento de nigra Katino, kiun alportis al mi nigra Korako dum malluma nokto. Atentu, ĉar ĉi foje mi premos la ellasilon per la ringa fingro.
Terpomo silentiĝis. Li profundiĝis en la libron, dezirante klarigi sin pri la signifo de ĉi signoj. Kaj la amikoj tiel dolĉe ekdormis, ke eĉ dum iliaj sonĝoj ili ridetis unu al la alia.
Sekvontan tagon frumatene la amikojn vekis kverelo. En la kavo, minacante per pugno, kuradis ruĝvanga Rafano kaj sakrigis Terpomon:
- Superstiĉema stultulo! Ŝelaĉo! Kial vi permesis ĉi tiujn malpuremajn eksterlandanojn kuŝaĉi en la plej sankta loko de nia urbo? Tio estas sakrilegio! – Kaj ekvidinte la vekiĝintajn amikojn, li kuris al ili, klinis sin, ridetis kvazaŭ palison glutante, ree klinis sin kaj etendinte ambaŭ brakojn, ekpardonis sin: - Pardonu min, okazis miskompreno. Vi konas, tiuj gardistoj... la plej grava por ili estas kapti iun, sed malgravas por ili, kion. Ili eĉ Krenon malliberigus, se ili estu permesataj agi laŭ sia volo. Ni konatiĝu: frato de plumo, la korespondanto de la loka revuo “Rido tra Larmoj” Rafano.
- Saluton, se vi ne mensogas, - respondis Pizeto. – Sed konu, ke neniu nin pelis ĉi tien. Vojaĝantoj en ĉiu loko unue vizitas muzeon.
- Jes, nia muzeo estas bonega, tamen ĝia ĉefo Terpomo estas terure neinteresa.
- Kial? – kontraŭdiris Rapiduleto. – Li estas interesa rakontanto, kaj montris bildetojn eĉ en pli interesa maniero.
- Jes, nia Terpomo estas mirinda, tamen la muzeo... gardu Dio de ĝi.
Glano lertigis muskolojn, tiradis sin, tute neatentante Rafanon, poste, pripensante ĉiun sian vorton, diris al sia amiko:
- Verŝajne li venis por aresti nin, intencante konigi nin kun la plej amuza estonteco de la urbo.
Rafano kliniĝis duoble kaj ekfrapis la grundon per la frunto.
- Samtempe jes kaj samtempe ne, - respondis li. – Mi estis ordonita konduki vin el tiu neaerumita kavo, kiu estas solene nomata muzeo de Terpomo, la plej granda malamiko de gekatoj.
- Vi ne sukcesos plorigi min, nek ridigi, - fiere ĵetrespondis Terpomo.
Manĝinte kaj iom ripozinte, la vojaĝantoj iris por konatiĝi kun la urbo. Ĉio ĉirkaŭe estis blanka kvazaŭ vintre. Stratnomoj ne videblis, sed Rafano konis ilin parkere.
- Ĉi tie estas Strato de Plorego, kaj jen Strato de Ploremuloj, - eksplikadis li. – Ĉi tie estas la Aleo de Malgrandaj Ridetoj, ĉi tie – la granda Prospekto de Ĉagreno, kaj tie estas Kajo de Larmoj.
Renkontinte urbanojn, Rafano ternadis, sulkis, tiris la okulojn, sed ial larmoj ne fluis el liaj okuloj. Li ne estis malbonforma, kiel aliaj kaj brilis per enviebla ruĝeco. Li estis rondeta, beleta, kvazaŭ ornama globeto de sur la Kristnaska arbo. Glano ne eltenis kaj demandis lin:
- Hej, amiĉjo, vi estas ruĝa, vi estas amata de ĉiuj, do kial vi ne ploras?
- Certe, kial vi ne ploras? – reparolis ankaŭ Rapiduleto.
- Kara amiko, - respondis al li Rafano, - antaŭ ia tempo mi ploris pli ol ĉiuj aliaj kaj miaj larmoj finiĝis. - Tuj klininte sin al Glano, li flustris en lian orelon: - Mi diras al vi, kiel al pluma frato: mi ploras nur kiam mi ne estas pagita.
- Kaj kiel estis aferoj dum la rego de Akvomelono? – demandis Glano.
- Vere, kiel estis aferoj dum la rego de Akvomelono? – ripetis Pizo.
- Tiam mi anoncis en la revuo, ke miaj ridoj finiĝis, - respondis Rafano al Glano kaj tuj flustris al Pizo: - Kial oni ridu, se pro tio ne pagatas?
- Kaj nun? – unuvoĉe demandis la amikoj.
- Nun mi ridas tra larmoj, tia estas la principo de nia revuo: malseka enhave kaj amuza enforme.
- He, Pizo, eble ni provu frapi tiun malstabilulon por la bono de la estonteco? Kion vi opinias? – ne eltenis Glano.
- Vi kalumnias min! – ekkoleris Rafano. - Mi estas nenia malstabilulo. Esti malstabila estas tro doloriga por mi. En ĉi urbo de acidfermentintoj sufiĉas reversi sian jakon. Vidu. – Li montris blankan subŝtofon. – Kiam ĝi estas ekstere, mi subite blankiĝas, kaj kiam mi reversas la subŝtofon mem, tiam eĉ la plej sperta okulo ne povas diri, kiu estas pli verda – kukumo, aŭ mi.
- Mi tuj batos lin, - senpacienciĝis Pizo.
- Pro kio? Ĉu en via lando pro tio oni batas? Ha, kia bela estas via bireto! Niaj regresuloj ankoraŭ kovras la kapojn per ĉapeloj.Eble vi vendos ĝin?
La amikoj rigardis unu al la alia.
- Kaj via inkujo estas tre interesa. Kaj la inko estas ruĝa. Unurigarde videblas – eksterlando, - elspiris Rafano. – Eble ni interŝanĝu?
Ambaŭ vojaĝantoj kvazaŭ antaŭkonsentinte kaptis la kanajlon ĉe la kolo kaj ekbatis liajn flankojn.
- Fraĉjoj, kompatu! – petegis la malstabilulo. – Mi estas ordonita konduki vin al la estro. Verŝajne, li ege emas ploreti en via kompanio.
Por iom da tempo la trio iris senvorte. Tamen en la Placo de Sankta Akvomelono, kie kelkdek acidfermentitaj tomatoj kaj kukumoj laboregis ĉe la ruiniĝinta monumento de Akvomelono, Rafano reknaris kvazaŭ streĉita horloĝo:
- Jen mia propono! Spertu, kiel estas produkataj larmoj tra ridoj: ni sur la malnova fundamento metos trogon, forhakos gambojn de la rideganta Akvomelono, ke li aspektu kvazaŭ sidanta en ĝi, rekolorigos lin, alkondukos akvoliveradon al liaj okuloj kaj ni havos ploraĉantan Kukurbon.
- He, sed kio estas komuna inter Akvomelono kaj Kukurbo? – nenion komprenis Pizo.
- Eblas diri, ke ili estas la samaj. – eksplikis la kontenta Rafano. – Ambaŭ estas veraj fratoj. Kiam plorado estis enmode, Kukurbo ankaŭ tropenis, tute egale, kiel lia frato: ploregante li forgesis deŝtopi la defluilon en sia loĝejo kaj li dronis en siaj larmoj. La urbanoj plorante enterigis la kuraĝulon apud lia frato, anoncis lin sanktulo, kaj nun ploraĉante konstruas lian monumenton. Kaj verŝajne ili daŭros ploradi tre longe, ĉar la monumento, kiel vi vidas, estas kurbeta, kaj aspektas tre malgaje.
- Kial ne venis Terpomo? – demandis Kreno per muĝanta voĉo.
- Tiu malfeliĉa sulkintulo nur nun kalkulis, ke en lian kavon estas dektri ŝtupoj, do li ne aŭdacis fari eĉ unu paŝon.
Subite Glano sentis, ke liaj okuloj pleniĝis je larmoj. Tra la vangoj de Pizo ili ŝprucegis. Poste ili ambaŭ malfermetis la buŝojn , plenigis la pulmon per aero kaj ternis po dektri fojoj.
- Dankon pro la respekto de niaj moroj, - diris Kreno. – Kion vi bezonas?
- Ni serĉas nian amikinon Fazeolinon, - eksplikis Glano. – Tra ĉi lokoj ŝi estis kondukata en malliberejon.
- Vi ŝajnas bonaj homoj, se vi havas amikojn, - respondis Kreno. - Baldaŭ la tuta urbo kolektiĝos al la malfermo de la monumento al Kukurbo. Tie ni sciiĝos pri via Fazeolino.
Iel stopinte la fluegantajn larmojn kaj terninte ĝisvole, la amikoj direktis sin al la centra placo de la urbo. Tie sur la ruinoj de la malnova monumento jam estis strigita la nova monumento. La verko estis vere priplorinda: sur nigra malglata ŝtono staris breĉiĝinta trogo. En ĝi kun forhakitaj gamboj sidis rekolorigita Kukurmo kaj el liaj okuloj ŝprucis larmaj fontanoj. La ŝprucoj superfluadis la randojn de la trogo, trasorbiĝadis tra la breĉoj kaj per ŝprucetoj fluis en Larmej‘-riveron.
Dum duonhoro la placo pleniĝis per tomatoj, kukumoj, terpomoj kaj rafanoj. Ĉiuj siblis per nazoj, ĉies okuloj estis ruĝetaj, kvazaŭ tiuj de kunikloj, ĉiuj ternis kaj ploris. Apenaŭ Kreno kun sia akompanantaro aperis sur la podio, komencis komuna ploregado.
- Honoraj loĝantoj de Gaja Korto, du eksterlandanoj petas nian helpon, - komencis Kreno. Ili mem diru, kion ili bezonas.
Pizeto ascendis renversitan vitran ujon, forturnis de la akompanantaro de Kreno kaj ĉesis plori.
- Fraĉjoj, nia amikino Fazeolino estas malliberigita...
- Malliberigita! Ho ve, malliberigita, - el ĉiuj direktoj aŭdiĝis lamentado.
Pizeto atendis ĝis ĉiuj trankviliĝis kaj daŭrigis paroladn:
- Granda danĝero minacas al ŝi. Eble vi vidis, eble vi aŭdis ion pri tiu mizerulino?
- Ho ve, kia mizerulino ŝi estas! – aŭdiĝis terura plorego. El larmoj iĝis riveretoj, ĉiuj kanaloj pleniĝis, elbordiĝis la rivero Larmejo. Pro ardaj larmoj la urbo estis kovrita per densa sala nebulo, kiu eĉ plie iritis okulojn.
Ĉiuj ploris, ĝemadis, sed neniu emis konsili al Pizeto, kie Fazeolino estas serĉenda.
Tiam sur la podion saltis Glano kaj ekkriegis:
- Ĉesu ploraĉi, viaj okuloj putriĝos!
- Ho ve, putriĝos! – akorde ekblovis la plorflutojn la tuta placo.
Glano plue prelegis:
- Se vi ne volas esti molaĉuloj kaj ploremuloj, tuj turnu sin de Kreno kaj lia akompanantaro, ne rigardaĉu al ili, ne spiru la saman aeron kun ili, alivorte, pelu ilin for el via lando kaj vi subite ĉesos plori.
La ploremuloj obeis kaj forturnis de Kreno. Tia spritaĵo plaĉis al ili kaj ili laŭte ekridis. Ekridegis ĉiuj, de plenaĝuloj ĝis beboj.
- Ha, ha, ha! Ili duope ne povas trovi unu Fazeolinon!
- Hi, hi, hi! Ili petu helpon de Rafano!
- Ho, ho, ho! Ili deziras, ke ni batu Krenon! Veraj klaŭnoj ili estas!
Glano konfuziĝis. Li ne konis, kio estas farenda.
- Kial vi henas, kiel stultaj azenaĉoj? Mi tute serioze diras al vi: turnu for de Kreno, sed ne ridu pro homa malfeliĉo.
Apenaŭ Glano finis siajn riproĉojn, tuj ĉiuj urbanoj enŝaltis siajn plorflutojn.
- Kial vi ploraĉas, kial vi blekas, - apenaŭ kontrolis sin Glano. – Memoru, kia gaja estis via distriktestro Akvomelono.
La tuta urbo reekridegis. Sed tiutempe Kreno rekonsciiĝis kaj ekkriis:
- Arestu la agitantojn! Enprizonigu ilin!
- Ne rigardu al li, vi tuj reploros,- instigis Glano.
- Rigardu al mi!
- Pelu lin for!
Kaj tiel konstante: jen hi- hi- hi, jen ho ve, ho ve, ho ve, jen ha-ha-ha, jen ve-ve-ve: neniel povis konsenti kun ili Glano. Jen ili turnas de Kreno, tuj ĉirkaŭbrakinte la ventrojn ridegas; apenaŭ ili rigardas al sian ĉefan larmotiranton, tuj ekploregas. Kaj tiamaniere sen fino, sen ia finiĝo ĝis kiam konstanta turnado de kapoj kaŭzis al ili nukmalsanon.
Rafano provis ridi kaj plori kaj verdiĝi pro kolero samtempe, kiel Kreno. Pro grandaj penoj paralizo tiel kurbigis lian vizaĝon, ke el unu okulp ŝprucis larmoj dum la alia brilis kaj ridis, lia buŝo ankaŭ kurbiĝis kaj li mordis sian langon. Ekvidinte tion, unuj ridis, aliaj ploris kaj pluaj aliaj grincigis la dentojn pro kolero. Aŭdiĝis tia terura bruo, ke eĉ oreltimpanoj breĉiĝis.
Rigardinte ilin, Glano malesperinte svingis la manon kaj iris al sia ĉevaleto, enseliĝis kaj kvazaŭ fulmo flugis super ebena salgrundo, neniam rerigardante. Pizeto deziris ion demandi, sed Glano splene vespiris kaj diris:
- He, fraĉjo, stultuloj nek per rido, nek per larmoj estas kuraceblaj.
Tutan duontagon Glano sen ia ripozo kurigis sian ĉevalon, ĝis kiam li frunte batis sin al ia stranga muro. Ĉi estis tre alta. Li ekrajdis laŭlonge de ĝi.
Pizo sekvis lin. Baldaŭ la amikoj proksimiĝis al tre stranga pordego. Ĝia supro estis ĉirkaŭplektita per eglanteriaj dornoj, inter la dornoj estis pikitaj pinaj pingloj kaj inter tiuj pikiloj estis ŝovitaj kardaj dornoj. Neniel trapaŝebla, neniel trasaltebla, ĉiuokaze vi pikiĝos.
Sur la pordego pendis surskribo:
LA GRANDA MI
- Kion tio signifas? – ekmiris Pizeto.
- Verŝajne tio estas la stranga nomo de ĉi tiu urbo, - respondis Glano.
Kaŝinte en arbusto, la amikoj observis, ke ĉiun duonhoron, la pordego grincegante malfermiĝadis kaj armitaj mikrotoj tra ĝi peladis grandegajn grupojn da hordeoj, avenoj, faboj kaj aliaj liberaj urbanoj.
Ŝtelirinte pli proksime, ili ekvidis, ke la subo de la pordego estis tute diseriĝinta, la ŝtonoj elfalintaj, kiu volis tiu trapenetradis, kvankam mezpordege deĵoris du mikrotoj, armitaj per silikaj milithakiloj, fiksitaj al erioforaj teniloj.
Rampinte ankoraŭ pli proksime, la amikoj tuj ĉion komprenis. Levinte la kapojn, la gardistoj serĉe rigardis al la ĉielo, neatentante la okazantaĵojn sub iliaj piedoj. Kun kurbiĝitaj nazoj, la okuloj levitaj ĉieldirekte ili promenadis, nesentante la grundon, kaj interparoladis:
- Ĉu neniu tragrimpis la barilon de la Lando de Malvirtoj, kuraĝulo Mikroto?
- Neniu, kuraĝulo Soriko.
De unu angulo ili iris ĝis la alia, turnis sin reen, kaj renkontinte ree interparolis:
- Ĉu neniu fuĝis el nia granda urbo, bravulo Virrato?
- Neniu. Eĉ kulo ne preterflugis, ĉarmulo Putoro.
Tiel ili promenadis, direktante sin unu al la alia per plej bravaj nomoj kaj tute ne rimarkis, ke sub iliaj piedoj enurben kaj elurben iras ĉiuj laŭvole.
Kaŝinte la ĉevalojn en agrostidaro, la amikoj venis al la pordego.
- Ni iru, - Glano urĝis la hezitantan Pizon.
- Mi tre timas musojn, - malkonsentis tiu.
- Mi ankaŭ timas , sed ni devas savi Fazeolinon. Ja vi venis al la ĉefurbo de la Lando de Malvirtoj kaj neniu konas, kion ĉi fieruloj povas fari kun ni.
Ili ambaŭ grimpis tra frakasita briko kaj neniu rimarkis ilin. Iras Glano kaj Pizo tra la stratoj de la urbo kaj miras: la pavimo estas plena da ruboj, la trotuaroj malpuraj, tamen la tegmentoj de domoj brilegas. Ĉiuj loĝantoj de la urbo promenadas levinte siajn kapojn, fleksiĝinte la kolojn kaj neordinare fierante pri si. Nek unu ĉi tie nomiĝas per sia propra nomo, neniu ĉi tie estas simpla, ĉiuj estas plej belaj kaj saĝaj, ĉiuj estas plej bravaj kaj singardaj, tamen neniu volas rigardi sub la piedoj, por ekvidi, sur kia pavimo ili iras, en kia lando ili loĝas.
Glano malsatiĝis.Kaj sur unu pordo de la Placo de Modesteco li ekvidis ŝildon:
ORA MANĜEJO
- Ĝi estos tro multekosta por ni, - li diris al Pizo.
Ili iris plu. En la Placo de Bonkoruloj ili ekvidis alian manĝejon. Sur la pordo de ĝi estis surskribo, ke ĝi estas diamanta.
- Ĉi tio estas ankaŭ ne por ni, - diris Pizo.
Ili serĉadis, serĉadis, sed neniel trovis decan manĝejon. Ili revenis al la unua kaj frapis sur la pordo. Io ĉirpetis sub iliaj piedoj:
- Kion vi faras?
- Ni pordofrapas.
- Sensenca klopodo, - diris formiko Laboremulo, portanta ian paneron. – En ĉi urbo neniam forgesu rigardi sub la piedoj.
La amikoj rigardis. La gastoj de la Ora Manĝejo iradis internen tra la fundamento. Ili ankaŭ faris same. Tuj blovetis tia mirinda odoraĉo, ke iliaj nazoj subite kurbiĝis. Dum multaj jaroj ĉi tie neniu uzis balailon: post ĉiu manĝado ostoj aŭ pankrustoj estis ĵetataj sur la planko kaj postrestis ĉi tie ĝis nuna tempo. Ĉio estis mukiĝinta, putriĝinta...
Ĉe la tabloj sidis la loĝantoj de Granda Mi, kaj nerigardante al siaj teleroj, fanfaronadis:
- Mi manĝas angilon de la plej profunda oceana fundo, - fieris Museto. – Ĝi loĝis tie naŭcent naŭdek naŭ tagojn, ĝis kiam ĝi trafis mian perlamotan teleron.
- Kaj mi manĝas femuron de paradiza birdo, - fieris alia estaĵo, iom simila al muso kaj iom al rato. – La vosto de tiu birdo longas naŭ ulnoj kaj estas el pura oro.
Glano rigardis al Pizo, Pizo al Glano kaj ambaŭ miris: estis dubinde ĉu la telero, peco de argila poto, eĉ antaŭ mil jaroj surhavis almenaŭ unu etan vianderon.
Ĉe la komerca tablo sidis neglekte aspektanta mastro Mikroto. Ekde naskiĝo liaj piedoj ne estis lavitaj, la tavolon de pantalonaj malpuraĵoj hundo ne povus tramordi, la antaŭtuko estis makuloza, nur la kravato kaj ĉapeto estis blankaj kvazaŭ neĝo.
- Se mi ĉi tie manĝus eĉ peceton, mi ne eltenus nevominte, - ekreglutadis Pizeto.
- Ankaŭ mi, - ŝtopiginte la buŝon per polmo, kuris eksteren Glano.
Ili vagadis tra la stratoj de la urbo kaj miris: ĉi tie ĉio estis farata male al ĉies parolado kaj ĉiu skribo.
Antaŭvespere ili estis haltigitaj de gardistoj.
- Kiu iras? – kalkulante stelojn, demandis superulo.
La amikoj ne konis kiel estis respondenda, do la gardistoj komencis paroladon:
- Se vi estas eksterlandanoj, mi vin mortigos. En ĉi urbo trotuare povas promenadi nur la loĝantoj de Granda Mi, kaj ĉiuj aliaj devas iri tra rubaĵoj sur pavimo.
- Ni estas la bravaj Leonoj, - mensogis al ili Glano. La gardistoj frapis la grundon per milithakiloj kaj foriris, ne inspektinte iliajn interparolintojn.
- He, ĉu estas vere, ke mi ankaŭ estis tia fanfaronanto, - subite demandis sian amikon Kverkido.
- Mi ne memoras, - mallevis sian kapon Pizeto. – Sed mi ankaŭ neniam dirus la veron al ĉi tiuj fieruloj.
- Mi ne konas, - ŝultrotiris Glano. – Ŝajnas al mi, ke tiajn stultulojn ni povus konkeri eĉ dirante la veron.
- Kion vi parolas? En ĉi lando neniu kredos nin; se ni dirados la veron, ni iĝos ĉies malamikoj, - ne konsentis Pizeto.
La amikoj longe diskutadis kaj konsentis estonte mensogante firme esperi pri sukceso, sed profunde kaŝi siajn antaŭsentojn de eksteruloj : tio iliaopinie estus pli bone kaj pli trankvile al ilia konscienco.
Tutan semajnon la amikoj vagadis tra la urbo, ĉirkaŭiris centojn da domoj, tamen ekscciis nenion taŭgan pri Fazeolino. Ĉiuj ĵuradis, ke ili vidis ŝin , ke parolis kun ŝi, sed tio estis nura mensogo. Post semajna sensenca vagado la amikoj iomete ruziĝis: Ili demandadis la urbanojn kaj ĉion faradis male, sed ankaŭ tio ne efikis. Senesperiĝinte ili venis al la Placo de Donacemo. Meze de ĝi anstataŭ monumento staris grandega ŝtono kaj sur ĝi pendis grandega seruro. Ĝi verŝajne simbolis la nekutiman donacemon de la loĝantoj de ĉi placo, ĉar la literoj, gravuritaj sur la ŝtono, anoncis:
AL ĈIUJ, KIUJ
PETIS KAJ NE RICEVIS
ŜTONON POR VUNDFRAPI
SIAN KAPON!
Ĉirkaŭ la monumento sur fostoj anstataŭ lampoj estis pendigitaj lampiroj.
- Kaj vi lumas por ĉi tiuj avaruloj? – indignis Pizo.
- Sed kio estas farenda , se vi estas alligita, - malgaje respondis maljuna Lampiro. – Mallibero ne estas amuza afero.
Pizo rampis surfoste supren kaj forhakis la ŝnurojn, tenantajn la mizerulon. Lin imitis ankaŭ Glano. Post kelkaj minutoj dekdu dankemaj skarabetoj ekzumis gaje super iliaj kapoj.
- Eble vi ion konas pri Fazeolino? – demandis ilin la vojaĝantoj.
- Estis ĉi tie unu. Unu el niaj lumigistoj vidis ŝin en la strato de Laboremuloj.
Renove la amikoj ekvagadis tra komplikega stratetaro de la urbo. Ĉe unu stratangulo ili haltis kvazaŭ enterigitaj. Subite aŭdiĝis ia bruado, grumblado, fajfado...Trans la strato pendis anoncoj: “ Silentu!”, “Maldormu!”, “Atenton, maldormo!”
- Kio tio povus esti? – sulkiĝis Rapiduleto.
- Finfine vi lernu, ke ĉio en ĉi urbo estas komprenata male. Ĉu vi ne vidas, ke tio estas strateto de dormuloj?- ridis Glano, inspektante la honortabulon, sur kiu estis portreto de ia hamstro, kiu lertiĝis dum unu diurno dormi dudek kvin horojn.
Glano ne eltenis. Li trovis peceton da kreto kaj komencis korekti la nomojn de ĉiuj stratoj kaj en la strato de Laboruloj ĉe unu bildo, kiu prezentis grasiĝintan mikroton, famiĝinta pro tio, ke li ne movis eĉ kiam Elefanto piedpremis lian voston, li skribis:
Se la ŝtono ne moviĝas,
Akv’ sub ŝtono fetoriĝas!
Tiamaniere ili korektadis, ĝis kiam la urba gardistaro ekserĉis ilin. Falsigante siajn piedsignojn, la amikoj trovis sin en ia placo kaj ekvidis alvenantan Hordeon. Li apenaŭ trapenetradis tra la montoj de rubaĵoj kaj konstante ploris.
- Kio okazis al vi, vilaĝano? – demandis lin Pizeto.
- Mi venis en ĉi urbon por vendi bieron. Tiuj maltaŭguloj drinkaĉis ĉion kaj pagis per alnaj folioj, dirante, ke tiuj estis oraj moneroj. Mi ne kredis tiujn mensogantojn, do ili batis min kaj diris: “Vi estas la unua, kiu mensogis en Granda Mi.”
- Ĉi tie estas ne Granda Mi, sed la urbo de fieruloj kaj kurbnazuloj, - trankviligis lin Glano.
- Ŝŝŝ! Vi ne parolu tiel laŭte, ĉar malfeliĉo vin trafos. Kvankam ĉi tie ĉiuj promenadas kun kurbiĝintaj nazoj, ili havas bonan aŭdkapablon. Eĉ la muroj ĉi tie aŭdas ĉion.
Apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, jen kion ili ekvidis: mezvoje kuregas furioziĝinta Sekalo kaj minacas per pugno:
- Kiam ili manĝegis mian sekalan panon, ili diris, ke ĝi meritas la lokon sur la tablo de Granda Ni, reĝino de ĉi urbo, kaj kiam mi devis esti pagita, ili donis al mi gruzon. Iliadire tio estis gemoj.
- Atendu, atendu, kial vi ardiĝas? – ekparoligis lin Glano.
- Ili indas incendiigon. La urbo de friponoj. Mizerulino Aveno provis trovi justecon, do nun sur la Placo de Justico ŝi estas dekapigota.
Urĝe kuris la amikoj en ĉi placon, kaj tie nekomprenebla tumulto regas! Montoj de rubaĵoj jam atingas fenestrojn, sur tiuj rubaĵoj staras grandega trabero kaj sur la trabero staraĉas orgojlinta Rato kaj tenas akran milithakilon. Du musoj tiras Avenon kaj tiu ĝemas:
- Prenu ĉion, nur lasu min vivan...
Pleniĝis la tuta placo de Granda Mi. Ĉiuj deziris juĝi Avenon.
- Atestanto Hamstro, la plej brava kaj la plej justa loĝanto de nia urbo, diru, kiel ĉio okazis, - ordonis la juĝisto Ratego.
- Kiam mi manĝis, ho la plej justa el la plej justaj juĝisto Neĝmustelo, mi sentis grandan bonguston. Ho, estonta Putoro, mia koro dolĉiĝis kaj mi pensis, ke mi estas manĝanta nekonatajn eksterlandajn manĝojn. Kaj kiam mi finis, tiu malpura Aveno, tiu skabiinta Urtiko diras: “Pagu al mi por la flokoj”. Mi sentis tre malbone, aŭdinte, per kio ŝi min nutrigis. Ŝi trompis min.
- Akuzitino Aveno, la plej granda mensogantino el ĉiuj gemensogantoj, diru, kial vi tion faris? – demandis Ratego.
- Mi diris veron, vendante kaj ankaŭ petante la pagon. Ĉu vi povas esperi ion ajn alian de Aveno? Ŝi povas kuiri nur flokojn.
Ekmovis, ekondumis la tuta placo. Ĉiuj kriegis kaj postulis, ke Aveno estu dekapigita.
- Mensogo, - diris la juĝisto. – Vi ofendas la loĝantojn de nia urbo. En la ĉefurbo de la Lando de Malvirtoj la plej mizera malriĉulo ne manĝas flokojn. Hamstro, per kio vi pagis al ŝi?
- Mi donis al ŝi tri harojn el mia vosto. Ili estas nekutimaj juveloj, la tuta ĉirkaŭaĵo ekbrilas pro ili. Kaj ŝi rifuzis preni ilin, nominte ilin fetoraj haregoj.
La komuna indigno estis senfina. La kriminalproceso de Aveno turnis en malfavoran direkton. Ŝiaj justaj vortoj havis nenian efikon por la amaso de friponoj.
- Li mensogas! – provis diskuti Aveno. – Rigardu, ili estas ordinaraj haregoj, - kaj ŝi montris la tri harojn de la Hamstra vosto.
La juĝisto prenis ilin, turnadis ilin kaj diris:
- Brilas.
- Ili estas pli valoraj ol oro kaj diamantoj simple pro tio, ke ili apartenas al la loĝanto de Granda Mi! – certigis la kunvenintaj musoj, mikrotoj, sorikoj kaj ratoj.
- Estu ili diamantaj, sed mi vere vendadis flokojn, - provis senkulpigi sin Aveno.
La juĝisto maĉis kelkajn flokojn , duonfermis la okulojn kaj diris:
- Ĝi estas ia specifa manĝaĵo. Per sia dolĉeco ĝi egalas al mielo kaj per odoro - al roza oleo. Dekapigu tiun mensogantinon!
Glano ne eltenis tian maljuston kaj per tuta potenco de sia gorĝo ekkriis:
- Aveno pravas. Vi mem estas nesciuloj. Rigardu sub viaj piedoj, fieruloj maltaŭgaj! Kia estas la lando, tia estas ankaŭ la ĉefurbo. Tio estas ne Granda Mi, sed la urbo de kurbnazuloj!
La juĝisto saltis, nigriĝis kaj tremante ekululis:
- Kiu, kiu prononcis ĉi teruran vorton komencantan per litero k?! – li rigardis al la flugantaj kornikoj kaj vidis nenion.
- Mi, Pizo Rapiduleto! – alprenis la kulpon la amiko de Glano.
Rato, nemalŝparante la tempon, surgenuigis Avenon kaj levis la milithakilon. Tamen Glano ankaŭ ne perdis tempon: li levetis la pafilon kaj preskaŭ necelante pafis al la tenilo de la grandega hakilo. La hakilo falis el la manoj de la ekzekutisto kaj Glano kriis al la konsterninta pro timo Aveno:
- Avenjo, kuregu! Ili timas rigardi subpiede, do ili nenion vidas!
Aveno turnis sin en ian strateton, plenan da ruboj, perpleksita Ratego kaptis de la tablo tintilon kaj eksvingis ĝin super sia kapo. Silentiginte ĉiujn, li legis la ordonon pri militstato:
- En la nomo de la Reĝino Granda Ni al ĉiuj loĝantoj de Granda Mi: pro la
formiĝo de eksterordinaraj cirkonstancoj kaj pro la penetro de eksterlandanoj en nian komunumon, mi permesas al ĉiuj urbanoj rigardi sub la piedoj kaj kapti la kanajlojn Pizon kaj Glanon, kiuj prononcis la teruran vorton komencantan je la litero k!
La amikoj ne atendis ĝis la juĝisto finis la tutan litanion kaj ekkuregis al la urba pordego. Tamen ilian kuradon haltigis fortigita taĉmento de gardistoj. La amikoj turnis sin en alian direkton, sed tie ilian vojon ankaŭ baris mikrotoj. Tiam ili fuĝis en la unuan hazardan domon kaj baris la pordon.
- Verŝajne ni havas problemon, - konsolis Pizo la amikon, spektante tra la ŝlosiltruo. – Jam estas kelkdek da ili.
- Nu, ni vidos, - respondis Glano kaj pafis tra la breĉo al la persekutantoj.- Sed ni savis Avenon.
- Kaj Fazeolino? Kiel ni trovos ŝin?
- Ni ankaŭ ne forgesos ŝin. Rigardu, retiriĝas la maltaŭguloj.
Laŭ la malvasta koridoro la amikoj kuris en la korton kaj fermetis okulojn pro la suna lumo. Kiam ili malfermis la okulojn, meze de la korto ili ekvidis ŝtonan puton, ĉe kiu estis katenigita Fazeolino. Ŝi senripoze ĉerpadis akvon kaj verŝadis ĝin en marmoran basenon.
Ekvidinte la amikojn , Fazeolino paliĝis, faligis la sitelon el la manoj kaj apogis sin al la putvando. Pizo fluge kuris helpi ŝin.
- Mi pensis, ke vi forgesis min, - ŝi diris.
- Ni ne forgesis, - ĉirkaŭbrakis ŝin Glano. – Nur ni havis tro multe da propraj kaj fremdaj klopodoj.
Kaj Pizeto tiel ekscitiĝis, ke entute perdis la kapablon paroli. Li nur karesis manon de Fazeolino, balbutis ion kaj tute nemotivece diris:
- Jen mia frunto, kiun vi kuracis, jam plene resaniĝis kaj la cikatro estas tia eta, eta...
Fazeolino ridetis.
- Kaj ĉu vi daŭras verki versaĵojn kaj labori en tutmondaj revuoj?
Pro honto Pizo troverdiĝis, turnis sin for kaj murmuretis:
- Ĉiaj strangaĵoj okazas dum vivo, - kaj tuj aldonis: - Ni urĝu, mikrotoj ĉiumomente povas elpuŝi la pordon.
- Ĉu vi estas persekutataj? – ektimiĝis Fazeolino. – Tage ni ne sukcesos fuĝi. Ni devas atendi la nokton. Vi ne povas imagi, kiom da kanajloj kaj perfidantoj estas en ĉi urbo.
- Ni ne povas perdi eĉ unu minuton.
- Mi kaŝos vin bone.Ĉi tiu domo, baseno kaj ĝardeno apartenas al la komandanto de la urbo Putoro, do neniu aŭdacos serĉi vin ĉi tie.
Fazeolino kovris la amikojn per barelo, kaj ŝi mem daŭre ĉerpis akvon, kiel antaŭe.
Kiam la pordo kun bruego dehokiĝis, mikrotoj amase penetris en la korton kaj atakis Fazeolinon:
- Kie estas tiuj komplotistoj?
- Ili flugsaltis trans la barilo de la ĝardeno, kaj nur tiom mi vidis ilin.
- Vi mensogas! Vi kaŝis ilin!
- Ja mi estas katenigita al la puto.
- Jes, vero estas vero,- konsentis la mikrotoj kaj eklevis unuj aliajn trans la barilon.
Mallumiĝis. En la urbo regis mallumo kiel en poŝo de avarulo, ĉar dekdu liberigitaj lampiroj dumtage tiom penlaboris, ke en Granda Mi ne postrestis eĉ unu lumiganto, alkroĉita al fosto.
Ekzakte dum meznokto Fazeolino lasis la amikojn el sub la barelo kaj petis ke ili rompu la katenon for de ŝia gambo kaj poste la triopo kaŝe profundiĝis en la ĝardenon.
- Mi nenion vidas, - palpserĉante kaj falante transkape, ĝemis Pizo. – Ia eta kandeleto tre taŭgus.
- Kion vi parolas? – manŝtopis lian buŝon Fazeolino. – Eĉ ne pensu pri tio. La korto estas plena da mikrotoj. Iru en ĉi tiun subterejon, kie vi estas atendataj jam por tuta tago.
Glano piedpalpis ian ŝtuparon kaj singarde ekpaŝis malsupren. Pizo tro urĝis, glitfalis, kaj faliginte sian amikon tute senkonscie ruliĝis suben. Tie subite ekbrilis blindiga lumo. En la niĉo de ŝtona muro staris Lampiro kaj, preninte lumigilon el sub sia flugilo, lumigis la vojon por la amikoj.
- Saluton, - diris al li Pizo, palpante dolorajn lokojn sur la korpo. – Kiel vi trafis sin ĉi tie?
-Eksciinte, ke vi estas persekutataj, mi pensis, ke nokte vi bezonos mian helpon.
Nemalŝparante tempon, la amikoj rapidis foren. Antaŭe de la vico, firme premante la pafilon, iris Glano, kaj Pizeto lamiris la lasta , post si tirante pezan rastilon por glatigi la piedsignojn en la mola subtera grundo.
Subite Glano nedecideme haltiĝis. La subtero disiĝis en du branĉojn.
- Tage mi inspektis ĉion, - eksplikis unu Lampiro. – La maldekstra direktas al la palaco de Putoro, kaj la dua – al la rando de la urbo.
La amikoj sidiĝis por konsiliĝi. Ĉiuj diris, ke estas urĝinda, kaj senprokraste fuĝinda el la ĉefurbo de tiu terura Lando de Malvirtoj. Nur Glano kontraŭis:
- Ni devas eluzi la ŝancon por rekompenci al tiu kanajlo Putoro. Krome estas tute dezirebla ekscii pri iliaj planoj.
- Ŝovante sin en danĝerojn senbezone, ni ree enkaptiliĝos, - ne konsentis Pizo.
- Tiuokaze vi sidiĝu kaj mi iros sola.
Neniu volis atendi. Ĉiuj turnis maldekstren, surpaŝis la ŝtuparon kaj alpuŝiĝis al pordo ĉirkaŭforĝita per fero. Tra ĝi la amikoj trafis la dormoĉambron de Putoro. La subtero finiĝis sub la vasta lito de la komandanto.
Tute neatendite en la ĉambro ekflagris pala lumo de kandelo. Lampiro subflugiligis sian lanternon kaj rigidiĝis kvazaŭ morta. Atendinte por eta tempo, Glano silente ŝteliris al la pordo kaj, starinte sur piedfingroj, rigardis tra ŝlosiltruon. Li kovriĝis per malvarma ŝvito: ĉe la tablo sidis Putoro, Neĝmustelo, Ratego kaj Rato. Ili interparolis.
- Ili estas nepre kaptindaj, - ekparolis Ratego. – Pro la sola vorto, komencanta per k, ili meritas forprenon de iliaj potkapoj.
- Ne sufiĉas ilin senhaŭtigi, - alparolis Neĝmustelo. - Jen legu la plendon de Strobilo, la raporton de Kreno, la mesaĝon de la konsilanto de la Reĝlando de Faboj kaj vi komprenos, kiaj teruraj krimuloj kaj ribeluloj ili estas.
- Mi ne komprenas, kiel ili povis trafi nian urbon, - murmuretis Putoro.
- Via nobleco, la gardistoj malsupreniginte siajn nazojn, ekvidis truojn en la fundamentoj de la urba muro.
- Mensogo! Tra niaj muroj neniu kapablas nek sin ŝovi, nek tragrimpi, - konsentis Neĝmustelo. - Ili estis surterigitaj el aviadilo.
- Genia penso! – konsentis Neĝmustelo. – Vere geniega. Ja ili estis pafsenditaj al la Luno. Kion vi opinias pri tiuj du eksterlandanoj, estimatega Leono?
Putoro longe sulkiĝis, pritraktadis ĉion silente, murmuris ion subnaze kaj finfine diris:
- Kio estas Glano? Mi opinias, ke li ne estas kokino.
- Absolute trafe, hura! Vi ankoraŭ ne estis malferminta la buŝon, kaj mi jam konis, ke vi diros nerompeblan veron, brava Leono, - sin lekis Neĝmustelo kaj per sia vosto purigis polvon de sur Putoro.
- Mi petus detektivon Arktion kaj spionon Bidenon por helpi min, - diris Ratego.
- Invitu ilin.
La ĉambron eniris du taŭziĝintaj tipoj. Ĉe la vestaĵoj de Bideno pendis du hokoj kaj ĉe tiuj de Arktio – cent du kroĉiletoj.
- Kiam mi kroĝiĉas al iu, tiu tutan sian vivon ne forskuiĝas, - deklaris Arktio. – Tute facile mi alkroĉiĝas eĉ al Leona vosto.
- Kaj iam mi estis alkroĉiĝinta al la vilo de Urso, - ne cedis al li Bideno, - kaj mi konas, ke lia edzino estas Ursino.
- Ĉi tiuj ne taŭgas, - decidis Putoro. – Ni devas sendi al tiuj ribeluloj tian spionon, ke ili mem alkroĉiĝu al li.
- Tiuokaze ni devas inviti Le...
Glano ne ĝisaŭdis la finon. Koleriĝinta Pizo tiretis lin for de la ŝlosila truo kaj ekinsultis:
- Kial vi sola deziras ĉion koni?
- Tial, ke ili konsiliĝas, kiel ni estas kaptindaj.
- Kiu estas ili?
- Komandanto Putoro, estro de gardistaro Neĝmustelo, juĝisto Ratego kaj ekzekutisto Rato.
- Tiam... tiam vi mem ĉion prizorgu, - ektimiĝis Pizo, neniel sukcesante glatigi siajn starintajn harojn.
Glano rerigardis tra la trueto, sed jam estis malfrue. La sekreta agento eliris kaj fermis la pordon.
- Nu, kion vi opinias? – Arktio demandis Putoron.
- Tiu rimedo estas pli serioza. Sed ĝi sola ne sufiĉas. Starigu po unu sekretan agenton sur ĉiu vojo. Krome dispendigu anoncojn, ke por iliaj kapoj estos pagata tiom da mono, kiom ili pezas. Mi opinias, ke neposedante kurbajn nazetoj, la ribeluloj certe falos en niajn manojn. La interkonsiliĝo estas finita.
- Mi ne eltenos kaj pafos, - Glano celis, tamen Pizo kaptis la pafilon kaj rezistis.
- Vi ne rajtas riski la vivojn de viaj amikoj.
- Vi pravas, - konsentis Glano kaj ĉiuj revenis al la subterejo.
Ĉi foje ili interkonsiliĝis pli longe.
- Putoro ordonis sidigi po unu tre sekretan agenton sur ĉiu vojo, - parolis Glano.
- Sed vi estas stranga, - refutis Pizo. – Kial ili konos, laŭ kiu vojo ni rajdos? Eble ni fuĝos nazdirekte, sen ia vojo, tra herbejoj, he?
La amikoj subtenis lin.
- Multego da oro estas promesita por niaj kapoj.
- Unue oni devas havi ilin kaj nur poste vendadi, - ree venkis la disputon la plejmulto.
- Sen kurbaj nazoj ni ne eliros el la urbo. Pensu, kio estas farenda.
Ĉiuj apogis kapojn permane kaj ekcerbumis.
- Hura, mi pripensis! – subite salte ekstaris Pizo. – Ne, pardonu, tio ne efikos, - li pacience residiĝis kaj recerbumis.
Post iom da tempo Glano demandis Fazeolinon:
- Ĉu en ĉi ĝardeno kreskas almenaŭ unu acero?
- Eĉ du, - respondis tiu.
- Tiam ni estas savitaj. El la aceraj semflugiloj oni povas fari tiajn nazojn , ke al ni envios eĉ la plej granda fierulo de la urbo.
Akompanata de Fazeolino, Glano grimpis el la subtero kaj singarde iris al Acero.
- Saluton, onklo, - silente diris li.
- Saluton, saluton, - per la voĉo de frostigita gorĝo knaris la maljunulo. – Kion vi bezonas de mi?
Glano rakontis al li pri ĉiuj siaj malfeliĉoj kaj aldonis:
- Estas nenia alia elembarasiĝo.
- Kvankam mi ne estas via onklo, sed mi helpos vin el la malfeliĉo, mi donos al vi kelkajn semflugilojn, tamen post uzado ne forĵetu ilin en rubejon, sed enterigu, por ke novaj arboj elkresku tie.
La kverkido kolektis plenbrakon da Aceraj semflugiloj, bele dankis lin kaj petis:
- Se iam sur vian branĉon eksidos ia birdeto-kantemulo, vi estu bona, transdonu miajn bondezirojn al mia paĉjo, kaj diru al mia amiko Pasero, ke mi tre sopiras pri la hejmo. Kaj se por li ne estos malfacile, liberigu li nin el tiu terura lando. Ne por si mem... Mia vorto de honoro... Por miaj amikoj mi petas, ke li penu.
- Bone, frato, bone, - krakis Acero. – Nur ne forgesu mian peton.
Glano senprokraste revenis kun plenbrako da semflugiloj kaj ekgluigis falsajn nazojn al siaj amikoj.
- Nu, kiel vi ŝatas? – demandis li Pizon.
- Pro tia malgracia nazo, mi ne povas rekte teni mian kapon, - plendis Rapiduleto, pikante la muron per la semflugilo
- Alkutimiĝu. Ĉi tio estas pli komplika ol via transkapa ruliĝo, - diris Glano kaj ekiris antaŭe de la vico.
La subtero finiĝis je la orienta pordego de la urbo. La amikoj elkaviĝis, dankis Lampiron kaj kuraĝe iris al la mikrota gardistaro.
- Haltu! Kiu iras?
- La Bravaj Leonoj.
- Sed viaj piedoj ne estas konvenaj, - dubis unu gardisto, timante levi siajn okulojn for de grundo.
- Ho, bravaj Putoroj, ho estontaj Tigroj, - komencis Glano per la ĵargono de kurbnazuloj. – Vi nur rigardu niajn nazojn. Ili ne estas ordinaraj, ili estas moveblaj. Tio estas la lasta invento de marsanoj. Se vi deziras, mi al vi donacos po kelk da ili.
Kvankam la ordono devigis ilin rigardi nur sub siaj piedoj, la mikrotoj ne sukcesis kontraŭstari la interesiĝon pri la transnuba novaĵo kaj ili levis la okulojn.
- Ni nenion vidas.
- Do, palpu.
La mikrotoj palpis kaj ekdeziris havi tiajn nazojn. La amikoj algluigis samtempe po du al ĉiu, kaj la gardistoj levis la kapojn, kiel antaŭ la anonco de la militstato.
La fuĝantoj sen iaj ĝenoj pasis tra la pordego kaj rapidis al la okcidenta flanko de la muro. En la agrostidaro ili trovis siajn ĉevalojn, enseliĝis kaj forrajdis.
Ĝis la sunleviĝo Fazeolino, Pizo kaj Glano sufiĉe malproksimiĝis de la urbo de kurbnazuloj. Kun ĉiu paŝo ili malpli pensis pri danĝeroj kaj la leviĝinta Suno tiel gaje ilin humorigis, ke ili eĉ ekkantis.
Subite ili ekvidis ion kuŝantan kaj terure ĝemantan.
- Verŝajne ĉi tie estas insido, - diris Pizo.
- Mi tiel ne pensas, - respondis Glano kaj deĉevaliĝinte, singarde iris por inspekti.
Mezvoje, kovrita per polvo, apenaŭ viva, turniĝadis Lento. Li estis sufiĉe multe maĉita, batita kun ligitaj manoj kaj piedoj.
- Ho, mi mortos, - kriegis li kvazaŭ ne per sia propra voĉo. – Ho, kiel li min bategis! Karaj fraĉjoj, mi ne eltenos! – ĝemis la mizerulo.
Glano prenis lin permane, kuŝigis apudvoje, purigis lin de polvo kaj malferminte ladbotelon, donis kelkajn glutojn da akvo. Fazeolino tuj bandaĝis liajn batitajn flankojn. Sed Lento ne ĉesis kriegi. Iam li kriegis tiel forte, ke oni devis ŝtopi la orelojn.
- Ĉesu la kriegon kaj diru, kiel vi aperis ĉi tie, - demandis Pizo.
- Mi fuĝis... Mikrotoj kuratingis min... Batis min, kunligis kaj metis min mezvojen... Batu min morte, sed ne lasu min...
La amikoj ekpensiĝis. Ĉu eblas, ke mikrotoj estas kursuperintaj ilin? Krome, kio estas farenda kun la vundita Lento: estas nur du ĉevaloj kaj la fuĝantoj jam estas kvar.
- He, Lenteto, ĉu antaŭ longe ĉi tie estis mikrotoj?
- Mi ne memoras, ili mian tutan menson elbatigis. Ve-e-e!
- He, estu ĉio laŭ cirkonstancoj, ni prenos vin, sed obeu nin.
La kverkido sidigis Lenteton sur sian ĉevalon kaj mem kuris kroĉiĝinte al la piedingo. Pizo sekvis lian ekzemplon kaj sammaniere ruliĝis malantaŭe. Tuj Rapiduleto kuratingis sian amikon, turnis lin flanken kaj montris peceton da bandaĝo.
- Kial vi montras ĝin al mi?
- Via malsanulo jam trian fojon forĵetas po tian peceton. Ŝajnas al mi, ke li postlasas signojn al iu ajn.
Aŭdinte ilian interparolon, Lento ekĝemis eĉ pli forte:
- Ne rapidu, ne flugu, kvazaŭ portataj de vento, mi estas ege skuata.
- Ne plaĉas al mi tiu tipulo, - ne cedis Pizo. – Vi nur aŭskultu, kiel li kriegas, kvazaŭ buĉata. Estas klare, ke li simulas.
- Ĉu eblas, ke li mem tiel sin beligis? – dubis Glano.
- Ni singardu pri li, eble li estas unu el la sekretaj spionoj.
- Bagatelaĵo, - decidis Kverkido, - estas dolore, do li krias. Fraĉjo, videblas ke vi naskiĝis en la Lando de Malvirtoj, - mokis li la amikon kaj aldonis instruaĵon: - Obeante vin, ni tuj eksuspektos sin mem.
- Nu, faru laŭ sia volo, - suspiris Pizo. – Perfiduloj, ne nur en la Lando de Malvirtoj naskintaj, estas trompataj.
- Kia vi estas kolera, Pizeto, - diris Fazeolino. – Ja li estis batita kiel pomo de mikrotoj.
Rapiduleto daŭre iris silente, sed li konstante okulumis Lenton. Ĉirkaŭ meztago la kompanieto malsupreniĝis de kruta monteto kaj trafis sin ĉe grandega lago.
- Ni perdis vojon, - ektimegis Glano. – Alrajdante mi ĝin ne vidis.
Tuj post tiuj vortoj sur la ponteto aperis polvo.
- Insido. Ni estas persekutataj! – ekkriis Pizo kaj elseligis Lenton: - Tio estas via laboraĉo!
Glano ne hezitis. Li serĉis akran rompitaĵon de konko, forkapigis sian bireton, metis en ĝin la skribilojn kaj ĵetis sin en la akvon. Naĝinte al la folio de lilio, li subakviĝis, rompis la tigon kaj alflosigis al la bordo pretan floson. El kurbiĝinta folio de alno li faris velon, el kalamo – direktilon kaj, sidiginte la amikojn, forbordiĝis.
Apenaŭ vento portis ilin kelkajn spanojn, sur la borda deklivo aperis aro de mikrotoj.
- Haltu! Tia estas la ordono de Putoro!
- Atingu nin, se vi ne timas droni, - mokis ilin Glano.
- Vi atendu kaj ni kvitiĝos kun vi.
- Nur ne forgesu algluigi la moveblajn nazojn el Marso! – ne postrestis ŝuldiĝinta ankaŭ Pizeto.
La mikrotoj kaŭzis teruran bruegon: ili ĵetadis ŝtonojn, celĵetadis milithakilojn, tamen nenio efikis, ĉar neniu el ili scipovis naĝi kaj ankaŭ timis malsekiĝi. Aŭdinte la bruon, el kaverno grimpis maljuna akva Rato. Li laboris kiel pramisto.
- Kio ĝenas mian dormon? – li demandis.
- Per la nomo de la plej brava kaj prudenta militestro, komandanto de la ĉefurbo, estonta Leono Leonego, mi ordonas haltigi ilin, - kriis la ĉefa mikroto. Sed ĝis li finis nomi ĉiujn virtojn kaj meritojn de Putoro, la maljuna pramisto redormiĝis. Ĝis la mikrotoj vekis lin, la vento blovante al la velo, portis la floson en la malproksimon de la lago.
La akva Rato postnaĝis la fuĝintojn kaj alnaĝinte kaptis la randon de la folio. Li preskaŭ renversigis la floson.
- Kial ili krias, kial ili ĵetadas ŝtonojn en akvon? – demandis li. – Mi ne sufiĉe bone aŭdas, ĉar akvo ŝtopis miajn orelojn.
- Ni ankaŭ ne scias. Naĝu kaj demandu ilin mem. Ni nur aŭdis, ke Putoro deziras banejon ĉi tie.
- Ĉu li deziras elĉerpi la lagon?
- Vi devos lian dorson frotlavi.
- Mi estas pro nenio arestinda.
- Pro io, - ridis la amikoj.
- Nenion ili vidis, - la akva Rato turnis siajn grizajn lipharojn, kaj verŝajne decidinte, ke mikrotoj ne estas kontaktindaj, naĝis laŭ sia volo kaj la fuĝantoj – laŭ sia.
Baldaŭ vento albordigis la floson. La fuĝantoj liberigis ĉevaletojn por sin paŝti, kaj ili mem ekserĉis ian manĝaĵon. Promenante ili ekvidis, ke ili albordiĝis al iu insuleto plenkreskinta nur per herboj kaj arbustoj, kies unu bordo estis ebena kaj la alia tre kruta kaj rokoza.
- Ni ne eltenos ĉi tie longe, - ekploretis Lento.
- Vi povas reveni, la floso estas en la sama loko, - ekkoleris Glano kaj grimpis la pinton de saliko por rondrigardi. Sur la nebuloza bordo de la lago mikrotoj konstruadis floson: ili hakadis arbojn, portis ilin al la akvo kaj kunligadis ilin.
- Kion ni faros? – malsupreniĝinte li demandis Pizon.
- Ni luktos, - respondis tiu. – Eble tiam aperos ankaŭ Pasero, eble Kverko sendos ian sciigon. – Rapiduleto ĉirkaŭrigardis, kaj spertinte, ke Fazeolino ne aŭdas, li aldonis: - Vi nur diru al tiu Pasereto, ke mi ne estas ia ordinara Pizo. Alivorte, mi ne estas bekmanĝebla.
La amikoj kolektis amasojn da ŝtonoj, branĉoj, sekaj herboj kaj konstruis barilojn. Mikrotoj ankaŭ ne dormis. Kunliginte floson, ili supreniris ĝin, kaj kuraĝigante sin per krioj, ekremis al la insulo. La amikoj ekbruligis la branĉojn kaj herbojn per fajrilo. La fumo iritis la okulojn de la atakantoj, la ŝtonoj forflosigadis ilin. Vento portis ilian floson flanken. La unua atako estis kontraŭstarita.
Mallumiĝis. La amikoj ĝis la malfrua nokto ordigis la fortikaĵojn, kolektis ŝtonojn kaj nur frumatene, lasinte Lenton gardi, kunsidis por konsiliĝi.
- La floso estas naviginda al la rokoj kaj sub la mallumo ni devas fuĝi al la alia flanko de la lago, - diris Glano.
- Mi konsentas, tamen la vento ŝanĝis la direkton kaj nun blovas al la insulo, - admonis sian amikon Pizo. – Krome, kiel Pasero sidiĝos sur tia eta flosaĵo. Ne, ni devas atendi.
Dum ilia interparolo sur iliaj kapoj io zumis kaj, lumante per lanterno, surgrundiĝis.
- Ĉi tie ree estas mi, - salutis ĉiujn Lampiro.- Mi transdonas bondezirojn de Kverko. Li petis la preterflugantajn hirundojn, ke tiuj urĝe sciigu Paseron. Vi devas prepari interkonsentitajn signojn: nokte bruligu tri fajrojn, kaj tage kunmetu tri rondojn el ŝtonoj.
- Ĉu la hirundoj mem ne povis? – silente, tre silente Glano demandis Lampiron.
- Ili povis, - respondis tiu, - tamen ili sentas koleron al vi. Antaŭ ia tempo vi modligis kaj preskaŭ mortigis ilin.
Lampiro forflugis kaj Kverkido, preskaŭ plorante pensis ke estas ege malvirte tiel longe havi koleron en sia koro pro la sola kaŭzo, ke iam li ekdeziris stulte petoli. Nenio estis farenda: li mem estis kulpa. Ĉu li povis tiam pensi, ke li mem trafos sin en tia malfeliĉo.
Dormiginte la amikojn, Glano saltis sur la floso, kaptis la kalaman direktilon, kaj naviginte la lilian folion al la rokoza bordo, lasis ĝin en malgranda golfeto. Kaj li mem, grimpante sur rokoj, revenis kaj pro grandega laciĝo, profunde ekdormis.
Ekestis bela suna mateno. Glano aŭskultis el ie sonantan kanton kaj neniel povis vekiĝi. La kanto vekis, eldormigis lin, tamen laciĝo kaj dormo mallevis lian kapon al la dura selo.
Se mi estus
Abeleto,
Mi ne plorus
Triste.
Hejmo mia,
Vi ja estas
Ĉiam enspirite. –
per agrabla voĉeto kantis Fazeolino, kaj Pizo kunkantis per sia baseto:
Kune kun la vento
Al la hejm’ mi flugus,
Al patrin’ kliniĝus,
Fratojn mi salutus...
Finfine Glano malfermis okulojn. La suno malrapide supreniris al tagmezo. Hontiĝinte Glano saltis surpiede kaj rondrigardis por la armiloj, sed ili forestis.
“Ah, tiu Pizo, - pensis Kverkido, - li kaŝis la armilojn kaj tute senzorge kantas. Vera klaŭno. - Glano iris al Rapiduleto kaj diris:
- Sufiĉas ŝerci. Kie estas mia pafilo?
- Mi ne prenis. Mi pensis, ke vi kaŝis ankaŭ la mian.
- Lento, - malfacile diretis Glano kaj terura antaŭsento pikis lian koron. – Kie estas Lento?
Forĵetinte ĉiujn priokupojn, la amikoj ekserĉis la falsan amikon, tamen eĉ liaj piedsignoj jam estis malvarmiĝintaj. Kune kun Lento malaperis ambaŭ pafiloj, ambaŭ sabroj, kaj plej grave – la fajrilo.
- Kia kanajlo! Per kio ni nun ekbruligos fajron? Vera limako!
- Ĉu mi ne diris? – malfermis buŝon Pizo kaj tuj silentiĝis, memorinte, ke li ankaŭ dormis, kvazaŭ mortinto.
- Eble pro sia stulteco ni ankaŭ enmiksigis Paseron en malfeliĉon, - ĉagreniĝis Glano. – Kio okazos, se li alflugos nokte?
- Kaj ĉu vi estas certaj, ke alfluginte li ne nur nin savos, sed ankaŭ al Lento rekompencos? – diris Fazeolino.
- Dubinde, - mansvingis Pizo.
Dume sur la alia flanko de la lago la mikrotoj rebruegis. Ili dancis, amuziĝis, kriadis kvazaŭ festante la venkon. Atenteme rigardinte, la amikoj ekvidis, ke al la mikrota bordo, kaptinte per gamboj pecon de saliko, naĝis Lento. La soldatoj de Putoro alkurinte eltiris lin el akvo kaj huraante ekĵetadis lin per la brakoj.
- Ho, fiulo! – koleregis Pizeto. – Mia koro sentis, ke ni akceptis kanajlon inter si.
Glano mallevis la kapon kaj diris nenion plu. Li sentis kulpa pro ĉio: li ne obeis sian amikon, konfidis al kanajlo, igis lin gardisto, kaj nun verŝajne li mem pereos kaj pereigos aliajn.
La mikrotoj ne hezitis eĉ minuton. Surflosiĝinte, ili revenis al la insulo. La amikoj defendis sin je ĉiuj siaj fortoj, tamen la supereco estis ne sur ilia flanko. Forĵetinte ĉion, ili devis retiriĝi al la neatingeblaj rokoj de la insulo. Ĉi tie la mikrotoj ne aŭdacis ataki. Ili kunmetis tri ŝtonajn rondojn, portis lignaĵon por tri fajroj kaj reamuziĝis. Inter ili Lento estis la plej malgranda, tamen li kriegis kaj grimacis plej multe.
- Kiel la tero tiajn portas? – miris Fazeolino. – Kia rekompenco pro bonkoremo!
Glano silentis. Li neniel povis kompreni, kiel Lento pro amo kaj amikeco povis rekompenci per tia nehumana mensogo kaj malvirto.
Nehalteble proksimiĝis vespero. La amikoj kunmetis tri ŝtonajn rondojn, sed ili dronis en la ombroj de rokoj. Ekflagris steloj. Kaj sube ekbruliĝis tri brilaj fajroj.
- Ho, li ne venu... Ho, li ne alflugu, - silente interparolis la amikoj kaj ruligis for de la rokoj la plej grandajn ŝtonojn, dezirante detrui la fajrojn, sed nenio efikis.
Dum la meznokto aŭdiĝis svingado de flugiloj kaj poste la militema voĉo de Pasero:
Ho, kvivit, kvivit, kvivite
Glan’ ekkriu vi subite.
Tage, nokte flugas mi
Kie estas, diru vi.
Ho, kvivit, kvivit, kvivite
Ho, revoku vi subite!
Tuj malsupre revokis sin Lento.La perfidulo penis imiti la voĉon de Glano:
Surteriĝu vi ĉi tie,
Mi atendas vin pasie!
- Pasero, tio estas insido! Pasereto, okazis malfeliĉo. Karulo, ni estas perfiditaj! – preskaŭ plorante kriis sur la roko la amikoj, sed ilia flugiloza amiko miskomprenis ilin kaj flugfalis rekte malsupren.
Apenaŭ li alteriĝis, tuj de ĉiuj flankoj li estis atakita de mikrotoj, kiuj alkroĉiĝis al liaj flugiletoj kaj al la vosto. La bravulo ne cedis. Li elŝiris okulojn de kelkaj mikrotoj, du mortbekis, por la tria fortordis la kolon,sed aliaj konkeris lin. Pasereto estis mortigita. Mortante li kriis:
Ho, kvivit, kvivit, kvivite
Mortas mi kun sabr’ levita.
Kara Glano, ne koleru,
Brave vivis mi sur tero.
Ploris Pizeto, ploris Fazeolino, ploris Glano, kaj la malamikoj ĝojis. La plej terure estis, ke la amikoj ĉion vidis,ĉion aŭdis kaj ne povis helpi la amikon. Ilian ĉagrenon interrompis grandega krio malsupre. Tie kriis Lento:
- Kiel vi aŭdacas?! Mi helpis al vi kapti Paseron, mi ŝtelis por vi la armilojn de tiuj ribelantoj!.. Mi plendos al Putoro!..
- Nome pro tio mi kunligas vin por ke vi ne plendu, - ridis mikrotoj. – Se vi perfidis similajn al vi, kion al vi signifas perfidi nin? – ili kunligis liajn brakojn kaj gambojn kaj ĵetis lin apud la fajro.
- Kie estas via konscienco? – jelpis Lento. – Kie estas la mono, promesata de vi?
- Ne timu, ni scipovas plenumi niajn vortojn, - rikanis mikrotoj. – Vi estos la lasta, kiun ni manĝos.
La fuĝantoj ne kompatis Lenton. Ili konis, ke tia destino atendas ĉiujn perfidulojn, ke ili ne estas amataj nek de siaj malamikoj, nek amikoj, tamen ili sentis pli facile, ekaŭdinte, ke tiu kanajlo estis dece rekompenciita.
Frumatene Glano ekserĉis rimedojn por malsupreniri al la floso. Pizo kaj Fazeolino proponis sin tordi ŝnuron el firmaj kareksoj.
- Ne sufiĉos la tempo, - diris Glano. – Rigardu, mikrotoj jam grimpas al ni.
Per komunaj fortoj ĉiuj tri elbalancigis kelkajn rokerojn kaj ruligis ilin sur la kapojn de la mikrotoj. Kun grandaj perdoj la soldatoj de Putoro retiriĝis, sed el trans la lago navigis novaj kaj novaj fortoj de malamikoj.
Plu neatendante, Glano reesploris la rokojn. Subite lia koro tiel saltis pro ĝojo, ke liaj okuloj eklumiĝis. Sur unu rando de plata roko kun postrestinta iometo da tero kreskis Leontodo.Ĝi jam estis finflorinta kaj antaŭsune maturigis semojn, pretiĝante flugigi ilin per paraŝutetoj en foran vojaĝon.
- Bonulo, karulo, - turnis al li Glano. – Donu al ni almenaŭ po unu paraŝuton. Ni ne forgesos vin dum la tuta nia vivo.
- Bonvolu preni, - respondis li, - nur ne forgesu post uzo surmeti iom da tero sur ilin.
La amikoj grimpis sur la plej altan rokon kaj komencis malsupreniĝi. La unua saltanto estis Glano. Kvankam li estis alkroĉinta du paraŝutojn, li sufiĉe precize surflosiĝis. Fazeolino saltis preskaŭ ĉe li, nur Pizo estis tro malpeza kaj vento portis lin per unu spano flanken kaj li plonĝis en akvon. Kverkido alflosigis sian amikon, levis la velon kaj fornavigis.
Post duonhoro sur la sama roko aperis mikrotoj. Ekvidinte la okazintaĵon, ili ankaŭ provis malsupreniĝi per paraŝutoj, tamen estis tro pezaj kaj kelkaj plej bravaj soldatoj de Putoro dispeciĝis, falinte sur rokojn. Nekomprenante, kio estis kulpiginta, ili ekbatis Lenton.
- Kial vi ne admonis nin? Kial vi ne ŝtelis la floson? Kial vi neelradikigis Leontodon?
Lento kriis, kriegis, sed estante ligita, li sukcesis nenion fari. Finfine la mikrotoj, balancigis lin, preninte je brakoj kaj gamboj, ĵetis lin sur akrajn rokojn. Ili mem, nenion atinginte, iris reen.
La fuĝintoj vidis ĉion, tamen diris nek unu vorton. Ili ege ĉagrenis pri la brava Pasero.
Transnaviginte la lagon, la amikoj pasigis ankoraŭ unu tagon, en la verda herbejo kaptante sovaĝajn ĉevaletojn. Neniam rajdigitaj, la lokustetoj ĉirpadis, piedbatadis, saltadis flanken, nedezirante cedi.
Pizo trafadis sin sub la ventro de la ĉevalo, flugadis aeren, renversiĝadis transkape, sed li neforlasadis la bridon, ĝis la ĉevaleto estis dece rajdigita.
La duan tagon la vojaĝantoj rajdis de sunleviĝo ĝis sunsubiro. Nur malfrunokte la ĉevaletoj, sentinte akvon, ekĉirpis kaj plenforte ekgalopis. Ĉe klara fonto la amikoj drinkis, lavis sin kaj rondrigardis serĉante tranoktejon. Proksime staris ies duone ruiniĝinta domaĉo. Preninte la bridojn de ĉevaloj, la triopo iris al ĝi.
Rigardinte al Glano, Pizo ne eltenis kaj ekridis. Pro rajdado per neselita ĉevalo la gamboj de la amiko tiel kurbiĝis, ke Pizo facile povis ruli tra ili. Kaj al Glano ŝajnis, ke la gamboj de lia verdvanga amiko eĉ pli kurbiĝis, ke inter ili facile povus trapasi fojnoveturilo. Ridinte ĝissate, la amikoj alvenis al la domaĉo, apud kiu, kuniginte la ŝultrojn sur malnova fleksiĝinta benko sidis du sekiĝintaj per ĉifonegoj vestitaj maljunuloj.
Ili estis vojgardisto Absento kaj lia edzino Artemizio.
- Saluton,- ekparolis la rajdantoj. – Kion vi faras ĉi tie en krepusko?
- Ni varmas sin, - respondis Absento.
- Ĉinokte estas tiel ĉarma lunlumo, ke ni decidis varmi sin kaj ŝpari fornobruladon, - eksplikis Artemizio.
La amikoj sen pluaj vortoj ligis la ĉevalojn al arbo. La konduto de la gemaljunuloj promesis nenion bonan.
Estis ĉagrenige rigardi ilin: tute sekiĝintaj, kun taŭziĝintaj hararoj ili aspektis kvazaŭ estaĵoj de ia fremda mondo. Iliaj vestoj estis kudritaj el multego da diversaj ŝtofopecetoj. Nur la polvokovritaj vizaĝoj de la amikoj kaj knutoj enmane efikigis la maljunulojn pli ol delikataj petoj, do ili akceptis ilin por tranoktado.
Grumblante la mastroj ordigis litojn, sed vidinte, ke la gastoj kunmetis la knutojn en la angulon, ili ekflustris inter si.
- He, maljunulino, ili kontentiĝos sen kusenoj, - diris absento.
- Mi same opinias, - respondis Artemizio kaj kaŝis la kusenojn en la kofron. – Kaj ni ŝparu ankaŭ litkovrilojn. Ja ili estas ankoraŭ ne uzitaj.
- Forprenu la litkovrilojn kaj la litotukojn, - konsentis kun ŝi Absento. – Kaj ni kaŝos la matracojn.Sur ili ankoraŭ neniu kuŝis.
Ŝovis ili ĉion en provizejon kaj ekstaris ĉe la litoj.
- Mi ilin ankaŭ ŝparus, - suspiris Artemizio.
- Ankaŭ la plankon mi ŝparus, ja ili estas lignaj, - aldiris al ŝi Absento.
Ili malkonstruis la litojn, elprenis la plankon kaj ambaŭ tre peze suspiris:
- Bedaŭrindas, ke la tero ne estas nia propra!
- Hundoj ilin prenu! – sakris Pizo. – Kuŝu ni sur la teron. Estas bone ke surkape estas almenaŭ tegmento.
- Silentu, - disciplinigis lin Fazeolino. – Ekaŭdinte, ili ankaŭ tegmenton forprenos, volvos ĝin en ian ŝtofon kaj kaŝos en provizejon.
Kaj la gemastroj staris ĉe la provizejo kaj ŝlosis ĝin per deksesa seruro. Nur por seruroj en ĉi domo ili ŝparis nek tempon, nek monon.
La amikoj surplankigis siajn ĵaketojn por Fazeolino kaj mem kuŝiĝis sur nuda tero. Ili ankoraŭ ne estis endormiĝintaj, kiam gemaljunuloj metis sur tablon pecon da pano, plenmanon da salo, kruĉon da akvo kaj sidiĝis por vespermanĝo.
- Ni gardu sin, ke ni ne tromanĝu por la nokto, - diris Absento, prenis duonon da pano kaj salo kaj ŝovis ilin en vazoŝrankon.
- Ial mi ankaŭ ne manĝemas, - Artemizio duonigis la postrestintajn duonojn kaj ŝovis ilin en vazoŝrankon.
Tiamaniere ili duonigis, duonigis ĝis kiam nenio postrestis, nek pano, nek salo. Ili trinkis la tutan akvon kaj kontente suspiris:
- Kia feliĉo, ke akvo ne estas aĉetiga.
Tiam ili enĉifoniĝis kaj sidis por gardi la dormantojn, ke ili ion ne prenu. Kaj la amikoj tiel profunde endormiĝis, ke ne sentis kiel Suno eklumis tra la kurba fenestro de la domaĉo. Vekiĝinte ĉiuj tri kuris al la fonto por lavi sin kaj reveninte trovis nek la ĉevalojn, nek la bridojn.
- Kien vi metis ilin? – ege indignitaj ĉiuj demandis Absenton.
- Mi kaŝis en provizejon. Mi tiel ĉagrenis pri tiuj belegaj bridoj! Kial ili estas frotendaj, se vi povas rajdi sen ili? – senkulpigis sin la kaptito.
- Kaj kie estas la ĉevaloj?
- Ankaŭ en la provizejo. Mi tiel ĉagrenis pro tiuj mizeruloj. Kial ili estas tropenigotaj, se vi povas ankaŭ piediri? – senkulpigis sin Artemizio.
La amikoj reprenis ĉion kaj minacis al la gemaljunuloj:
- Estu tio la lasta fojo! Ni plu ne ŝercos kun tiaj ŝtelistaĉoj. Malodoruloj neviditaj! Se vi kapablus, vi Sunon de homoj forrabus!
- Ho, vere. Tio estas mia malnova revo! – ekĝojis Absento.- Mi kovrus Sunon per barelo, kunligus ĝin per nigra tuko kaj poste mi po unu radieton ellasus: laŭ ĉies bezonoj, laŭ la posedataj moneroj... kaj nun tiom da lumo, maroj da lumo vane pereas. Lumegas ĝi dum longegaj tagoj en ĉiujn flankojn!
- Monero ankaŭ lumas, - aldonis Artemizio.
- Ho, vi frenezulo! – ekkoleris Glano definitive. – Kion vi ne pripensas.
- Certe. La fonto ankaŭ ŝpruciĝas, plaŭdadas sencele. Tiom da akveto vane pereas. Oni diras, ke ankaŭ ekzistas iaj riveroj, lagoj, maroj,- eĉ pensi pri tio estas terure. Kaj se tia tuta akvo enlokiĝus en mian kruĉon! Tiam mi nenion farus krom ĉerpi kaj disdonadi po guteton al ĉiu, kvazaŭ apotekisto...
- Kiom da gutetoj, tiom da moneroj... Neniu domaĝus por akveto! – ĝojas Artemizio, kaj eĉ ne kapablas elteni sidante en unu loko.
- Rakontu, rakontu, kial vi silentiĝis? – Pizo instigis la maljunan avarulon kaj malfacile kontrolis sin de kaptado la taŭzitan Absentan vilon, kiun li ne estis kombinta jam dek jaroj, timante elrompi kombajn dentetojn.
- Jen vi vekiĝas, iras eksteren kaj ne povas enspiri. Tia amaso da aero, tia multego – la tuta ĉielo surkuŝas vin! Kiam vi pensas, kiom da aero ĉiaj senbezonaj estaĵoj difektas, eĉ vivi plu ne dezireblas. Ho, ke ĝi tuta estu en la porkan vezikon puŝita! Kaj tiam po mezureton, po enspiron...
- Silentiĝu! – ne eltenis Glano. – Fermu la buŝon, vi maljuna kanajlo! Estas vi kaj via maljunulino, kiuj vane aeron difektigas.Se vi povus, vi la tutan mondon ŝlosus en la provizejo, kaj poste por moneroj vendadus: al iu steleton, al aliu – pinĉkvanteton, al iu – nenion... Silentiĝu, vi avara abomenulo, ĉar mi tuj dispremos vin kvazaŭ vermon!
- Ni iru, - trankviligis lin Fazeolino. – La hunda voĉo ne atingas ĉielon. Finiĝos ilia vivo, finiĝos. Vidu, nur iliaj ostoj postrestas.
La amikoj sidiĝis sur siajn neselitajn ĉevaletojn, sed tuj ili estis trafitaj de malica Tempesto. Fulmo eklumis kaj frapis apude starantan arbon.
- Kaj eĉ fulmotondro ne efikas al tiuj avaruloj,- indignis paliĝinta Pizeto. – Kaŝi Sunon sub la barelo! Vi nur vidu, kion ili pripensis!
- Kia afero estas tio por fulmotondro, ke ni mem tiajn estaĵojn postrestas libere rampantajn! – krietis Glano, plirapidigis la ĉevalon kaj plaŭdkuris tra flakoj.
Ju pli la amikoj malproksimiĝis de la ĉefurbo de la Lando de Malvirtoj, des pli bonaj kaj afablaj estis la renkontitaj homoj, des malpli la amikoj devis timi flankajn okulojn. Glano ĉiam pli ofte povis sidiĝi ĉe sia taglibro, Pizo kaj Fazeolino el- kaj enlitiĝadis ĉiam kun kanto.
Tiel la gaja triopo rajdis al ia stranga duone ruiniĝinta loĝloko kun du nomoj: dekstre ĉe la ruinoj pendis tabulo kun enskribo “Haltu”, kaj maldekstre – “Ne rajdu preter”. Ĉe ambaŭ signoj estis alkroĉitaj notiloj kun iliaj portretoj kaj la promesoj de Putoro malŝpare rekompenci por la kapo de ĉiu fuĝinto.
Rajdinte pluajn kelkdek paŝojn, la rajdantoj ekvidis sub granda ŝtono fosatan kavernon.
- Hej, kiu ĉi tie deziras transfosi la Teron? – kriis Glano.
El la kaverno elŝoviĝis iomete kalviĝinta kapo de Latiro. Li longe spektis la venintojn kun elŝovoĝintaj okuloj, ion kriegis profunden, elsaltis kaj kaptis la ĉevalajn bridojn.
- Bonvolu esti miaj gastoj, - invitis li la vojaĝantojn.
El sub alia flanko de la ŝtono rapide alkuris sabloza Vicio kaj forpuŝinte Latiron, ekkriis:
- Vizitu ankaŭ min, vi ne bedaŭros!
- Ni kuŝigos vin sur la hejtforno! – kriis Latirino.
- Kaj ni – en la cignan lanugon! – ne cedis Viciino.
- Ni defendos vin de muŝoj, - enĥore kriis latiridetoj.
- Kaj ni gratos viajn plandojn! – penis superkrii viciidoj.
Kaj kriante, kriegante ili tiregis la bridojn el la manoj de unu alia, puŝis unu alian kaj interbatis. Ekestis tia bruego, ke vojaĝantoj devis ŝtopi per fingroj siajn orelojn.
- Silentu! – ekkoleriĝinte kriegis Glano. – Parolu po unu unutempe. Komencu vi, Latiro.
- Bonvolu, gastetoj, mi estas posedanto de gastejo, do bonvolu ripozi ĉe mi. Por eta pago vi spertos, kio estas gastigemo.
- Kaj vi, Vicio?
- Mi estas pli bona gastejposedanto. Bonvolu al mi. Eĉ por pli eta pago vi spertos, kio estas komforto.
- Kio estas farenda? –skrapis la okcipiton Glano. – Do, kie estas tiuj viaj gastejoj?
- Ruiniĝis, - unuvoĉe respondis la gastigemaj posedantoj.
- Nu, bone. Ni ne estas fieraj, - konsentis Glano. – Se vi estas tiel gastigemaj, ni unu tagon gastos ĉe unu, kaj la alian – ĉe la dua.
- Ne, mi deziras, ke vi gastu nur ĉe mi, - persisitis Latiro.
- Ne mi ankaŭ deziras, ke nur ĉe mi, - ne cedis Vicio.
Du horojn ili tiel kverelis ĝis kiam tute serioze ekluktis. La amikoj disigis ilin, sidiĝis sur la ĉevaloj kaj forrajdis. Ambaŭ familioj, nepostrestante sekvis ilin. La ĉevaletoj piedbatadis, ĉirpis kaj ne lasis por ili alproksimiĝi.
La unua, kiu ne eltenis tian konkuradon, estis Latiro. Li falis meze de la kampo kaj eĉ kuŝinte kriegis:
- Nur ĉe mi! Vicio deziras perfidi vin al Putoro.
- Mi perfidos vin al neniu! – el ĉiuj fortoj kriis Vicio, sed ankaŭ li post kelkaj minutoj falis en la polvon de la vojo.
- Jen kia estas nia pago, - ekluktis la edzinoj de enviuloj.
- Nek por ni, nek por vi, - interbatis la infanoj.
- Iaj frenezuloj, - miris Pizeto. – Ili eĉ survojan ŝtonon unu al alia ne donus.
- Restu ili kun siaj interesoj, - skuiĝis Fazeolino. – Verŝajne, ankaŭ ĉinokte ni tranoktados surkampe.
Ili rajdis iom survoje, kunligis la piedojn de la ĉevaletoj, ekbruligis fajron kaj kuŝiĝis por ripozi sub la foliaro de Trifolio. Glano subkapigis la manojn kaj jam deziris ekdormi, kiam iu admonis lin:
- Aŭskultu amiĉjo, deflankigu la fajron, vi bruligos miajn radikojn.
Glano rondrigardis. Pizeto kuŝis kovrinte sian kapon per ĵaketo.
- Forigu la fajron, ne sola vi bezonas rifuĝejon.
Parolis Trifolio. Estis li, kiu ne plu toleris la neelteneblan varmegon de la Glana fajro. Fazeolino estis la unua ĉion kompreni. Ŝi pardonpetis Trifolion kaj puŝis la fajron flanken.
- Aŭskultu, bonfaranto, - demandis Glano. – Vi estas loka, kaj verŝajne konas, kiuj estas tiuj gastejposedantoj, kiuj tiel interbatadis pro ni, dezirante ricevi la monon, promesitan de Putoro?
- Enviuloj, - respondis Trifolio kaj malgaje balancis la kapon. – Kiaj ili estas gastejposedantoj! Ili estas vivaj enviuloj. Pro ili neniu havas kontentigan vivon ĉi tie. Vojaĝantoj evitas ĉi lokojn, birdoj ĉirkaŭflugas, bestoj netrafas ĉi tien, nur la vojo sola ne povas de ili deflankiĝi: kiel soldatoj piedbatis ĝin, tiel ĝi, mizerulo, devas meandri, ĝis kiam per herbaro surkreskos.
- Rakontu, la nokto estas longa, - petis Pizo Trifolion kaj demetis litkovrilon de la kapo.
- De longe pasintaj tempoj ambaŭflanke de la vojo al la Lando de Piproj staris du gastejoj. Unu nomiĝis “ Haltu’, kaj la alia – “Ne rajdu preter”. La mastroj de unu estis Latiroj, kaj de la alia – Vicioj. Ili ĉiam konkuradis kaj ĉiam enviis unuj al aliaj.
Iliaj avoj enviis unu al alia elkreskaĵojn sur okcipito kaj memvundinte siajn kapojn, almozpetadis apudvoje. Iliaj infanoj estis eĉ pli grandaj enviuloj, kaj la nepoj freneziĝis entute. Ili tiom envias unu al la alia, ke ili dumnokte ne povas dormi.
Iam preteriris ia gaja ŝerculo kaj pripensis senpage gastiĝi. Li venis al Latiro kaj diris:
“ Vi sur trezoro loĝas, kaj estas absoluta malriĉulo. Mono el la tero surfacen penetradas, - kaj montris al li ormoneron. – Verŝajne ĉi tie estas trezoro enfosita.”
Ne sufiĉis la piedsignoj de la vojaĝanto malvarmiĝi, kiam tiu kun la tuta sia familio kuris por legomĝarrdenon fosi. Ĉiam pli vaste,ĉiam pli profunde.
Vicio promenadas laŭ la bariloj de la najbaro kaj neniel perceptas, kion Latiro en la grundo serĉas. Reveninte la vojaĝanto la saman fabelon pro bona gastigado al li rakontis. Vicio paliĝis pro envio kaj ekfosis la grundon, kiel talpo.
Ili ambaŭ po tri fojojn transfosis siajn ĝardenojn, ĉiun terpeceton per fingroj premis, sed vane.
“Ĉu vi trovis, najbaro?” – demandis Vicio Latiron.
“Mi nenion serĉas, mi simple la ĝardenon fosadas” – respondis la enviulo.
“Li mensogas, ĉar alial li ne fosus la grundon, kiel talpo” – pensis Vicio kaj, ruĝiĝinte pro envio, ankoraŭ trifoje refosis la ĝardenon.
“Ĉu multe da sonmoneroj vi elfosis, najbaro”, - demandis Latiro Vicion.
“ Mi tute ne fosas, mi la ĝardenon glatigas”, - mensogas tiu.
“Sendube la tuta trezoro estas fosita en lia ĝardeno”, -pensis tiu, kaj verdiĝis pro envio.
Ĉar ambaŭ pensis same, ili nokte po kelkajn fojojn transfosis najbarajn ĝardenojn. Sed ankaŭ tiam ili restis kun malplenaj manoj.
“ Eble Vicio la trezoron kaŝis sub la doma fundamento? – foje Latiro demandis sian edzinon. – Kial li tie ne fosas grundon?”
“ Ja monon ĉiuj sub la fundamento kaŝas!” – kvazaŭ gravegan sekreton Vicio flustris al sia edzino.
Kaj ekfosis ili nokte sub la najbara fundamento. Fosadis, rostradis ĝis iliaj gastejoj ruiniĝis. Kaj poste eksaltis unu kontraŭ alia kaj interbatis, petante redoni la trezoron, trovitan sub la fremda fundamento. Nenion efikis ankaŭ la interbatado. Tiam ili komencis skribadi plendojn unu kontraŭ alia. Mensogis, klaĉadis, ke unu multegon da ormoneroj estas trovinta, kaj la alia eĉ pli multe, ke unu mankas lokon por teni ilin, kaj ke la alia per ili trotuarojn kovradas.
la Granda Mi tre bezonis monon. Ŝi alirigis taĉmenton da soldatoj kaj ordonis nepre la trezoron trovi. Ĉiuj ruinoj estis po kvin fojoj el unu loko al alia translokigitaj, sed nenio estis trovita. Tiam la soldatestro ordonis, ke pro mensogado ambaŭ estu senkompate per betulaj vergoj frapitaj. Pro la ambaŭa envio la batata Latiro ne eltenis kaj bruniĝinta pro envio plendis:
“Kial Latiro ricevis kvindek vergofrapojn, kaj mi nur kvardek? Ĉu li estas pli bona?
La soldatoj aldonis al li dek.
“Kaj kial ni ricevis egale? – koleregas pro envio nigriĝinta Vicio. – Ja li estas multe pli malgranda. Li ne povas kompari sin al mi.”
Tiu ankaŭ estis dek frapojn aldonita. Kaj la najbaroj el ĉiuj siaj fortoj postulis aldoni pluajn frapojn, por ke unu ricevu pli grandan punon ol la alia. Eble la soldatoj estus ilin mortfrapintaj, sed ambaŭ mizeruloj tiom malfortiĝis, ke ne plu kapablis ion ajn peti.
Sed apenaŭ iliaj flankoj saniĝis, ili refoje daŭrigas sian priokupon, la grundon ĉirkaŭe difektigas. Vidu, ke la sola nefosita loko postrestis nur sub la granda ŝtono. Jen kial ili nun fosas putojn kaj urĝas esti la unuaj por la trezoron kapti, sed vi ĝenis ilin.
- Mi tiajn enviulojn dum mia tuta vivo ne estas vidinta, - miris Pizo. – Multaj aĵoj povas esti envieblaj, sed tiomamplekse...
- Envio estas tute nebezonata, - diris Fazeolino.
- Vi pravas, ne enviindas al enviuloj, - ridis Trifolio.
Frumatene la amikoj adiaŭis la gastigeman rakontanton, dankis por la tranoktado kaj trotis antaŭen. Tamen ĉe la ruinoj neniu renkontis ilin kaj ne invitis por gasti. Nekutima silento regis ankaŭ ĉe la ŝtono.
- Eble ili vere trovis ion tie? – ekdubis Pizo. –Ja ĉi tiu estis la lasta nefosita terflikaĵeto.
- Ĉu vi ankaŭ ekzorgis pri la trezoro? – ridis Fazeolino.
Glano iomete hezitis kaj diris:
- Atentu, ke pli poste vi ne riproĉu.
La granda ŝtono estis sufiĉe multe enteriĝinta. El sub ĝi videblis ies fosilo.
- Ĉu eblas, ke ili estas subpremitaj? Ĉiuj? – ekstaris la hartufeto sur la kapo de Pizo. – Terura grandegulo estas ĉi ŝtono: nek movebla, nek levebla.
- Ili estas subpremitaj ne per la ŝtono, sed per la envio, - diris Glano kaj movigis la ĉevaletojn pli malproksimen.
Dum la tuta rajdado laŭ la vojo Glano incitis sian amikon, ke li, kun diversegaj spertoj, tentiĝis je la fabelo pri trezoroj.
- Ĉesu, - petis Pizo.
- Divenu, kio kuracas envion, tiam mi ĉesos, - ne cedis la amiko.
Pizeto sulkigis la frunton, pensis kaj nekapablante diveni, balancadis sur la ĉevala dorso, kvazaŭ sperta kavaleriisto. Ŝajnis al li,ke ĉiuj kuraciloj taŭgas por kuraci envion, tamen Glano postulis diri la plej efikajn.
- Mi cedas, - ne eltenis Pizo.
- Bonega kuracilo de envio estas sincera amikeco, - divenis anstataŭ li Fazeolino.
- Absolute trafe, - konsentis Glano kaj ĉesis inciti sian amikon.
Kun grandega singardemo la amikoj rajdis tra la Lando de Piproj kaj la teritorio de la rabisto Kaŝtano. Tage ili ripozis , kaj nokte movigis la ĉevaletojn kun duobla energio.
La vojon al ili montris steloj. Sed ununokte nuboj mallumigis la ĉielon kaj kaŝis stelojn, gvidantajn ilin. Pro granda urĝo la vojaĝantoj perdis la vojon.
- Ni ne povas plu rajdi, - decidis Glano. – pli bone ni atendu ĝis la mateno.
Ili kunsidiĝis, bruligis fajreton kaj ekvarmigis sin.
- Ho, ke ni eĉ per unu okulo povu rigardi al tiu terura Lando de Piproj, - diris Glano. – Kial do ĉiuj koleruloj kaj abomenaĵdirantoj estas timigataj per ĝi?
- Mi ne scias, tamen ankaŭ en nia vilaĝo pro ĉiu eta kaŭzo tiaj personoj estas al piproj sendataj, - rezonadis Pizo. (Noto de la tradukinto: En la litova folkloro homoj pro diversaj deliktoj estas moke “sendataj al la lando de piproj”, kie ilin atendas malfacilaĵoj kaj malagrablaj vivokondiĉoj.)
- Nenio bona tie estas, - eksplikis al ili Fazeolino, - ĉiuj estas ĝibiĝintaj, maldikiĝintaj pro kolero, sulkiĝintaj, kvazaŭ ili estus brogiĝintaj siajn palatojn, aŭ toksiĝintaj per strikno. Teruraj estaĵoj ili estas: ili sakras tri horojn ĝis prononcas unu bonan vorton.
- Kiel vi konas tion? – ne kredis Glano.
- Trans ilia lando ni estis pelataj al la kurbnazuloj, - respondis Fazeolino. – Mi tute ne perceptas, kia plezuro estas rigardi, kiel tiuj piproj kverelas, interinsultadas kaj denuncas unu alian.
-Tute egale mi deziras scii ĉion,- Glano eltiris sian kajeron. – Rakontu.
- Foje nia gardistaro haltigis nin ĉe ia tendo, konstruita el folioj. En ĝi loĝis la tuta familio de Laŭro Pipro: li mem, lia edzino Laŭrino kaj filo Laŭrido. Apenaŭ ni haltis, la maljunulo iris eksteren kaj sakris:
“Cent pipoj sen tabako!”
Post li el la tendo eliris maljunulino, kiu ankaŭ blasfemis per sia sendenta buŝo:
“ Cent pipoj kun tabako!”
Kaj ilia infaneto, malmulte de la grundo leviĝinta etulo, laŭ la ekzemplo de la gepatroj, ekparolaĉis per sakraj vortoj:
“Cent pipoj sen piptuboj!”
Pro tiaj vortoj la ĉirkaŭanta aero malagrabliĝis, peziĝis, kvazaŭ iu estus elsterkiganta brutejon. Tio estis la malaromo el iliaj buŝoj. La gardistoj konstante instigis ilin sakri, kaj ili mem ridis. Mi ne povis ridi: mi simple kompatis ilin.
Aŭdinte la gardistaron ridi, la maljunulino rigardis tiel, ke la lakto en mia taso tuj acidiĝis. La maljunulo rigardis tiel kurbe, ke ruĝa beto tuj blankiĝis. La malgranda Laŭrido ankaŭ ne postrestis, li tiel rigardis tra kuntiritaj brovoj, ke la fingroj de unu gardisto subite kovriĝis per prujno kaj li tre malvarmiĝis.
“ Kiu instruis vin tiel grimaci?” – mi demandis ilin.
“ Ĉu vi nomas tion grimacado? Kiam mia avo rigardadis per blankaj okuloj, prenu lin cent da ĝibiĝintaj diabloj, al la vidintoj tuj frostiĝis nazoj, - ekfanfaronis tiu etulo, - kaj kiam vorteton prononcaĉis, prenu lin naŭ megeroj, subite la tuta ĉirkaŭaĵo ekfetoradis; mia avino lavadis lian buŝon kaj kun la lavaĵo lekigis hundojn por la tuta semajno.”
Kiam kunvenas multego da piproj, mankas aero por spirado kaj ŝajnas ke vi flamon gutas. Pro tia kaŭzo ili nomadas senĉese. Ili posedas nenian unuecon, do la kurbnazuloj ilin facile konkeris. Nun tie regas ia eksterlanda kolerul’-koleregulo, nomata Strikno.
- Kiam mi ekkoleras kaj sakras, cent da piproj, mi sentas nenian fetoron subnaze, - kontestis Pizo kaj pro certiĝo flaris aeron ĉirkaŭ si.
- Nu, kion vi sentas? – demandis lin Glano.
- Estas acidete, - agnoskis Rapiduleto.
- Vi flaris kaj nun silentu, ŝi daŭrigu la rakonton, - admonis la senpaciencan amikon Glano kaj reknaris per la plumo.
- Kaj kiaj ili estas denunciantoj, kiel ili ŝatas klaĉojn, - daŭrigis Fazeolino. – Nenie vi povus trovi similajn estaĵojn. Kelkcent funtojn da denuncraportoj ili tiris post ni al la ĉefurbo de la Lando de Malvirtoj. Kaj pro la klaĉoj la kapoj de niaj gardistoj ŝveliĝis kaj disrompis iliajn militkaskojn. Unuvorte - fiaj malfortuloj. Oni ne bezonis eĉ gardi ilin, ili mem gardadis sin. Se unu el ili deziris fuĝi el mallibereco, aliaj tenis lin je gamboj, ĝis venadis la gardistaro.
- Mi opinias, ke ne indas iri al tiaj koleruloj, - cedis Glano, - Venu, Pizo, ni serĉu brullignon, mateno ne baldaŭ estos.
Kiam ili revenis , portante grandegajn brakplenojn da ligno, ĉe la fajro ili trovis nek Fazeolinon, nek ĉevalojn, nek la notojn de Glano.
- Ni estas rabitaj, - ektimis Pizeto.
- Mi vidas, - kial ajn ekkoleris Glano.
- Kaj Fazeolino estas kidnapita, - ĝemis la amiko.
- Ŝi ne flugis en ĉielon, sekvu ŝiajn piedsignojn anstataŭ ploreti, - insultis Glano Rapiduleton.
Nur dum sunleviĝo, la amikoj ekkuris laŭ la piedsignoj. Subite ili turnis en la arbaron. La amikoj sekvis ilin ĝis grandega groto en la montpiedo. En la groto iu bruligis fajron kaj laŭde ridegis. Rampinte pli proksimen, la detektivoj ekvidis strangan estaĵon. Metinte sur la ŝultrojn dornozan, kvazaŭ erinaca pelto mantelon, la nudan talion ĉirkaŭliginte per ruĝa zono, ŝovinte sur la razitan okcipiton la saman dornozan ĉapon, apud si metinte kelkajn pistolojn, li rakontis ion al Fazeolino kaj, ĉirkaŭpreninte per la manoj sian ventron, ridegis per tuta voĉo. Pro lia ridego eĉ ŝtonoj bruruliĝis submonten.
- Vi diras, ke tiuj malfortuloj liberigos vin? Ho, ho, ho! Mi per unu fingro de la maldekstra mano ilin submonten ruligos. Se vi deziras, mi diros al vi, kion nun faras tiuj junuloj: unu kuras al sia patrino por plendi, ke eĉ liaj plandoj flagras, kaj la alia post li kuras. Ho, ho, ho!
- Ne estas vi tiel potenca, se vi malfeliĉan vojaĝantinon kunligitan tenas.
- Mi malligos vin, sed donu la vorton de honoro, ke vi ne furiozos.
Fazeolino nenion respondis.
- Mi esperis pli grandan rabakiron el vi, ne nur tiujn skabiajn ĉevalaĉojn kaj la kajeron por ekbruligaĵo. Vojaĝantoj! Ja vi ne havas eĉ poton, taŭgan por kuiri kaĉon.
- Ni fuĝas el mallibereco, -respondis Fazeolino al li.
- Por tiaj malriĉuloj eĉ el tie estis nefuĝinda.
- Esti malriĉulo pli valoras, ol esti riĉa ŝtelisto. Vi eĉ kajerojn el vojaĝantoj ŝteladas.
- Nu, nu, verŝajne vi pri vivo tediĝis!
- Bedaŭrindas, ke ni plu ne posedas niajn pafilojn, - flustris Pizo. – Ja tiu estas rabisto Kaŝtano.
Subite la rabisto ĉesis paroli. Iomete aŭdinte, li kaptis siajn armilojn kaj ekululis, tremigante la voĉon:
- Hej, kiu ĝenas mian ripozon? Aperu, kontraŭe mi gratos viajn okcipitojn per plumbo!
Glano ne ektimis la minacon. Li havis du sindonajn amikojn, kaj Kaŝtano estis sola.
- Liberigu nian amikinon kaj redonu miajn notojn, - li diris kuraĝe.
- Ho, malfeliĉa verkistaĉo! Estas bone, ke vi mem al mi alkalkanumis. Mi jam intencis serĉi vin. Sidiĝu, virĉjo, ĉe la ŝtono kaj skribu leteron al viaj parencoj, ke ili vin elaĉetu, - kaj puŝis ambaŭ pistolojn en lian bruston.
Glano pensis ne pri la letero. Turninte sin, li ekvidis, ke Pizo forestas, kaj pensis, ke li ne kuraĝis iri kun li kaj kaŝis sin ie malantaŭ ŝtono.
- Kaj kie estas via ronda amiko, tiu hartufita malkreskulo.
- Li fuĝis, - koncize respondis Glano.
- Ho, ho, ho! Ĉu mi n e diris? Nu, sufiĉas babilaĉi: sidiĝu kaj skribu. Kaj via amikino lumigu al vi. Kenoj sufiĉos ĝis la fino de viaj vivetoj.
- Mi ne skribos!
- Mi ĵetos vin en abismon.
- Faru, kion vi volas, tamen mi tute egale ne skribos.
- Vi skribos kun granda ĝojo, - kaptis lin Kaŝtano kaj starigis sur la randon de la abismo kaj li mem duonkovrinte unu okulon, celigis sian pistolon. – Nu?
- Heroo, kiu senarmilajn homojn rabas. Mi vidus, kion vi ekkantus, se mi almenaŭ klabon enmane havus. Nenie vidita malkuraĝulo. Ŝtelistaĉo!
- Ĉiuj pro timo tiel ekblekas, ho, ho, ho! – ridegis Kaŝtano. – Mi demandas lastfoje: ĉu vi skribos, aŭ ne?
- Pizo! – per nekutima voĉo ekkriegis Glano kaj atakis Kaŝtanon, tamen jam estis malfrue. Kaŝinte sin malantaŭ roko, Pizeto observis ĉiun movon de la rabisto. Kiam Kaŝtano jam estis premonta la pistolan ellasilon, li saltis sur lian kolon kaj tiris lin kun si en la abismon. Falante li ekkriis:
- Por vi, ami-koj!
-...oj ...oj, - reeĥis la montoj kaj rokoj, kaj poste ekregis silento silentego, kvazaŭ dum dimanĉa mateno.
Glano malligis la manojn de Fazeolino, sidiĝis apud ŝi kaj ne kapablis prononci eĉ unu vorton. Ĉio okazis tiel subite kaj neatendite, ke la geamikoj neniel povis rekonsciiĝi. Silente ili malsupreniĝis en la abismon, elroditan de la monta rivereto, trovis la postrestaĵojn de Pizo, entombigis ilin kaj kunmetis el ŝtonoj altan tomban monumenton. Iom pensinte, Glano per firma mano surskribis:
Haltu, preteranto,
Ĉapon vi forprenu,
La kuraĝan Pizon,
Kliniĝinte benu.
Ili tiel malemis movi el ĉi loko, kvazaŭ iliaj piedoj estus kreskintaj en teron, kvazaŭ ŝtonoj estus pli proksimaj al ili, ol veraj fratoj.
Dum ili tiel staris, super la rokoj aperis ilin serĉinta Korako. Li kelkfoje rondflugis, malleviĝis, purigis sian bekon sur ŝtonon kaj, rememorinte la vortojn de Gufo, deziris insulti Glanon, sed ŝanĝis sian opinion. Kiel povis nun helpi la vortoj, diritaj eĉ de saĝulo?
Do Glano revenis hejmen.
Kiam vespere Rano, perdinte sian akran tranĉilon, ekvokis sian Kuotren, kiam Kolombo kaŭriĝinte petis sidiĝi, kaj Sturĉjo je lia honoro ekkantis la renkontan kanton, li sentis senfinan ĉagrenon en sia koro. Kaj li ekdeziris fari ion tre noblan kaj bonan. Por ĉiuj, por ĉiuj! Por ke ĉearbare estu bona kaj agrabla vivo.
FINO