Frank van Hertrooij
Scivolemo 06 Junio 2018
Pliaj artikoloj
Homoj malsaniĝis jam de la komenco de historio. Tio kreis medion en kiu kuracistoj estis necesaj, dum la medicina scienco ankoraŭ ne ekzistis. Dum la plejparto de homa historio, priskriboj de malsanoj kaj metodoj por kuraci ilin, do ne baziĝis sur pruvoj. Unu el la plej miskomprenataj flankoj de la problemo estis la anatomio kaj sano de virinoj, kiuj eĉ hodiaŭ ankoraŭ ne estas same bone komprenataj kiel tiuj de viroj. Unu el la ĉefaj ekzemploj de tio estas histerio.
Egiptio
La unua konservita mencio de histerio venas el Egiptio. La Kahun papiruso, el la jaro 1900 a.K., estas granda kolekto de tekstoj kun pluraj temoj. Interalie, ĝi priskribas tion, kion oni konsideris la kaŭzo de frenezeco de virinoj, nome la spontanaj moviĝoj de la utero ene de la korpo. Jarcentojn poste, oni komencis nomi tiun malsanon histerio, laŭ la Greka vorto por utero. En la Eber papiruso, el 1600 a.K., oni trovas priskribon de la sama malsano. La simptomoj estis spasmoj, sufoko kaj morto. Aldone, la papiruso proponas metodon por kuraci la malsanon. La utero, laŭ la tiama kredo, povis esti logata de bonaj odoroj kaj forpelata de malbonaj odoroj. Se la utero moviĝis supren, oni enspiris malbonajn odorojn per la buŝo kaj nazo, dum oni metis ion kun bona odoro inter la krurojn. Se la utero moviĝis suben, oni faris la inverson. Kompreneble oni povas facile kritiki ĉi tiujn ideojn. Unue, ke viroj povas sperti la samajn simptomojn sen havi uteron ne estis klarigita. Aldone, eĉ se oni kredas ke uteroj vere moviĝas, oni ne povas scii ĉu la bonaj odoroj igas la uteron malstreĉiĝi, aŭ la virinon. Moderna scienco ankoraŭ ne ekzistis tamen, do kuracistoj kun novaj medikamentoj ne bezonis subteni siajn ideojn per eksperimentoj.
Grekio
La sekva kulturo kies vidpunkto estas konservita, estas tiu de la Grekoj. La ”kuracisto” Melampo ligis la ideojn de histerio al seksumado. Pro manko de seksumado, korpaj likvaĵoj povis igi venenaj kaj igi la uteron malfeliĉa. Por kuraci tion, li konsilis al pacientoj ke ili seksumu kun junaj fortaj viroj. La argumento de Platono estis ke la utero iĝas malĝoja kiam ĝi ne povas renkonti la viron kaj ne povas gvidi al nasko. Aristotelo kaj Hipokrato konsentis kun li pri tio. Hipokrato mem tre detale priskribis la malsanon kaj klare distingis inter epilepsio, kio estis malsano de la cerbo, kaj histerio, pri kio li kulpigis la uteron. Ankaŭ laŭ li, la korpaj likvaĵoj povis putriĝi se ili ne estis sufiĉe ofte forigitaj per seksumado. Li pensis ke virinoj havas malsekan, malvarman korpon, dum viroj havas sekan, varman korpon. Tio igus la korpajn likvaĵojn putriĝi kaj malsanigus la uteron. Tio kaŭzus ke la utero ekproduktas toksajn gasojn kaj ekvagadus tra la korpo. Li konsilis ke virinoj do havu bonan seksuman vivon, sed ili ja devus unue geedziĝi. Krom la seksumadon, oni ne ĉesis rekomendi bonajn kaj malbonajn odorojn por logi la uteron al la ĝusta loko.
Romio
En la Romia imperio, malnovaj ideoj daŭre pluekzistis, sed ankaŭ novaj ideoj kreiĝis. Ankaŭ Sorano, kiu estas konsiderata unu el la plej fruaj ginekologoj, havis propran perspektivon sur la malsano. Laŭ li, histerio estis kaŭzata de la penoj de naskado. Kiel rimedo li proponis ĉastecon kaj laŭ li, virgeco estus por virinoj la ideala kondiĉo. Li ja priskribis antaŭajn metodojn de kuraci kiel neefikaj. Anstataŭe li diris ke la korpo de histeria virino estu bone prizorgata. La plej bona maniero por preventi la malsanon estas laŭ li varmaj banoj, masaĝoj kaj korpekzerco. Post la disfalo de la Romia imperio, multaj kampoj de prascienco ne plu progresis en Eŭropo. En la Mezoriento tamen, la antikvaj tekstoj estis kopiataj, legataj kaj pridiskutataj, kio konservis la ideojn dum la mezepoko.
Renesanco
Daŭris ĝis la renesanco ĝis la antikvaj ideoj denove disvastiĝis en Eŭropo. Pro novaj filozofiaj ideoj kiel humanismo, la pozicio de homoj iĝis pli kaj pli grava, dum religio perdis sian altan pozicion. Malgraŭ tio, virinoj estis ankoraŭ taksataj kiel malpli valoraj ol viroj. ”Sorĉistinoj” estis ankoraŭ persekutataj, sed nun kelkaj komencis pensi ke eble sorĉistinoj estis mense malsanaj anstataŭ posedataj de demono. Tio estis plibonigo, sed la ideo ankoraŭ ne rigardas virinojn kiel samvalorajn kiel virojn. La periodo ankaŭ venis kun novaj metodoj por kuraci histerion tamen. Codronchi, unu el la kuracistoj el tiu tempo, rimarkis ke liaj akuŝistinoj uzis la fingrojn por stimuli la seksorganojn. En la tiutempa kulturo, tio estis serioza tabuo, do li malpermesis la metodon. Oni povas konkludi ke ankoraŭ en la renesanco, la malbona kompreno de la sano de virinoj gvidis al malbona prizorgado. La inverso ankaŭ veris tamen. Oni uzis la uteron, kiun oni daŭre kulpigis, por pruvi ke virinoj estus tre vundeblaj. Histerio restis simbolo de ineco, kio kontribuis al ties malbona reputacio. Ĉi tiaj ekzemploj nur montras kiom gravas analizi la sciencon kiun oni praktikas dumaniere. Oni kontrolu kaj la enhavon kaj onin mem, ĉar ofte sciencistoj estas pli forte influataj de sia kulturo ol ili ŝatus.
Moderna epoko
La komenco de moderna medicino en Eŭropo povas esti konsiderata la scienca revolucio de la deksesa kaj deksepa jarcento. La presado de libroj faciligis komunikadon inter sciencistoj, dum la metodoj per kiuj oni praktikis sciencon iĝis pli sistemaj kaj bonaj. Tio multe rapidigis sciencan progreson kaj klarigis kiom eraraj multaj antikvaj ideoj estis. Anatomio iĝis scienco de observoj kaj libroj kiel ”De humani corporis fabrica”, de Andreo Vesalio, donis tiom multe pli bonan komprenon de la korpo, ke oni ankoraŭ uzas la Latinajn terminojn el tiu libro por priparoli korpopartojn. Kiam temas pri histerio, Thomas Willis faris gravan kontribuon. Li ne plu ligis la malsanon al la utero, sed al la cerbo kaj la nervoj. Thomas Sydenham konsentis kun la ideo ke histerio ne rilatas al la utero kaj komparis ĝin al hipoĥondrio, mensa malsano kiu igas onin kredi ke oni havas severan korpan malsanon dum tio ne veras. Estas bonege ke veraj sciencistoj komencis kritiki la malnovajn ideojn, sed konvinki homojn daŭrus ankoraŭ longe.
La ligo inter histerio kaj virineco komencis svagiĝi iomete en la dekoka jarcento. Tiam pli kaj pli da homoj komencis kredi ke la malsano rilatis al la cerbo anstataŭ al la utero. El tio sekvis ke eble ĝi ne estas virina malsano, sed povus influi ankaŭ virojn. Ankaŭ tiu ŝanĝiĝo de pensmaniero iris malrapide tamen. Aldone, la lasta ”sorĉistino” de Eŭropo, Anna Göldi, estis mortigita en Svisio en 1782, kio finis jarcentojn de senkulpaj mortoj.
En la dekoka kaj deknaŭa jarcento estis pluraj kuracistoj, kiuj elpensis novajn manierojn por batali kontraŭ histerio. Mesmer kulpigis la korpan likvaĵon ”bestan magnetismon”, kiun li mem priskribis, kiel la kaŭzo de histerio kaj aliaj malsanoj. Li diris ke li povis interagi kun la fluaĵo per meti la manon sur la malsanan korpoparton por kuraci la malsanulon, sed hodiaŭ oni scias tutcerte ke besta magnetismo ne ekzistas. Charcot, kiu multe studis la efektivecon de hipnozo kontraŭ histerio, klopodis komenci pli sisteman esploradon de mensaj malsanoj. Lia hipotezo estis ke histerio estas kaŭzata de heredebla malsano de la nerva sistemo. Je la fino de sia vivo, li tamen konkludis ke temas pri neheredebla mensa malsano. Charcot forte kredis ke antaŭjuĝoj pri la virineco de histerio malhelpis sciencon kaj ĉiam defendis la ideon ke ankaŭ viroj povas iĝi histeriaj. Por ilustri tion, li montris plurajn kazojn de viroj kiuj havis la samajn simptomojn kiel virinoj kun histerio. Inter tiuj ankaŭ estis la tiamaj enkorpigoj de vireco, kiel fervojaj inĝenieroj kaj soldatoj. Malgraŭ tiu progreso, malnovaj ideoj povas esti tre malfacile forigeblaj, kiel ili daŭre estas hodiaŭ, do eĉ en la deknaŭa jarcento virinoj daŭre kunportis ”flarsalon”, laŭ la Hipokrata ideo de vaganta utero. Flarsaloj vere havas efikon, pro tio ke la ĥemiaĵoj en ĝi povas kaŭzi ke oni reflekse enspiras. Tiel oni povas vekigi iun, kiu svenis. Verŝajne la tiamaj virinoj ne svenis pro histerio tamen, sed pro kombino de tro mallarĝaj korsetoj kaj sociaj premoj. Ĉi tiu periodo ankaŭ estis la komenco de la vibrilo. Kiam ĝi estis inventita ĉirkaŭ la jaro 1900, la vibrilo estis medicina ilo anstataŭ ludilo. Kuracistoj uzis ilin por orgasmigi virinojn, pro tio ke ili pensis ke tio povus helpi kontraŭ histerio.
Sigmund Freud multe influiĝis de Charcot kaj ankaŭ li kredis ke viroj povas iĝi histeriaj. Li kredis ke histerio estas la rezulto de traŭmoj en la infanaĝo kaj malsukcesi je atingi ”plenkreskulan seksemecon”. Ĉi tiuj ideojn li publikigis antaŭ la teorio de psikoanalizo, sed multaj elementoj, kiuj poste iĝus parto de tiu teorio jam estis troveblaj. Poste multaj el la ideoj de Freud ricevis multan kritikon kaj multaj el liaj ideoj estis ne plu akceptataj pro tio ke ili metode aŭ enhave malĝustis. Ne eblas ignori la fakton tamen, ke Freud multe influis psikologion en sia tempo kaj ankoraŭ hodiaŭ.
Dudeka jarcento
Unu el la plej interesaj periodoj por psikologio estis la dudeka jarcento. Malgraŭ la sennombraj teruraĵoj kiuj okazis en tiu jarcento, la mondmilitoj ja montris al ni flankojn de la menso, kiun oni ne vidas en eksperimentoj. Oni vidis ekzemple, ke histerio iĝis tre ofta por soldatoj, kiuj vivis sub la premo de aŭ batali, aŭ esti malbravulo (kun ĉiuj sociaj konsekvencoj). Okazis do ke la cerbo spertis tiom altan premon, ke ĝi malsanigis la korpon. Soldatoj eĉ havis paralizitajn brakojn sen fizika kialo. Tion Freud nomis ”konverto”, ĉar la problemo estas konvertata de mensa al korpa malsano. Multaj el la soldatoj, kiuj spertis historion havis neniujn parencojn kun la sama malsano. Tio estis indikilo ke verŝajne histerio ne estas heredebla (aŭ almenaŭ ne rekte), sed anstataŭe estas kaŭzata de la medio. Oni komparis la du militojn por trovi ligojn kaj rigardis kiel la streĉo influis soldatojn de malsamaj devenoj. Tiuj datumoj multe kontribuis al psikologio, kune kun la diversaj eksperimentoj kiuj estis farataj tiam, ĉu etikaj aŭ ne.
Ekzemplo de malsimileco inter du malsamaj kulturoj estas tiu inter Barataj kaj Eŭropaj Britaj soldatoj. Oni eltrovis ke en 1944, 57% el 644 pacientoj en la milita malsanulejo en Delhio havis la diagnozon de histerio, dum 12% ricevis la diagnozon de anksieco. En La milita malsanulejo en Chester tamen, 50% estis anksiecaj, dum 24% estis histeriaj. Ĉi tiaj tendencoj estis konfirmitaj ankaŭ de aliaj esploroj. Aldone, en la sama jaro, oni eltrovis ke Barataj viktimoj de histerio estis homoj de alta moralo kaj ĉiaj inteligentecoj, dum Eŭropaj viktimoj estis tre malstabilaj kaj ofte malpli inteligentaj. Komparoj inter la du militoj montris ke la kvanto de soldatoj kun histerio malkreskis, dum la malo okazis al anksieco. Oni konkludis el tio ke la malsanoj havas reciprokan rilatumon kaj ke kresko de unu el ili rezultaj je malkresko de la alia. Aldone, oni rimarkis ke histerio tre rapide maloftiĝis en la okcidento post la dua mondmilito, kio ankaŭ estis konfirmita de esploro en Grekio. Dum anksieco kaj deprimo iĝas pli oftaj. En neokcidentaj landoj kiel en la Mezoriento, histerio restis ofta dum la dua duono de la jarcento. En revizioj de studoj faritaj ekde 1965 oni ja vidis ke oni ofte misdiagnozis histerion en la fruaj studoj, sed ekde 1970 tiu elcentaĵo ne pli grandis ol 4%. Oni ne pensas ke tio estas pro plibonigo de la diagnozaj metodoj, sed pro pliboniĝo de la kvalito de tiaj studoj. Ĝenerale oni pensas ke tiu kresko de deprimo kaj anksieco sekvas el la ekonomia kresko de la okcidento, kiu puŝas homojn al produktiveco. Estas tre multaj ideoj pri tiu malsano tamen kaj oni ankoraŭ esploras ĝin ĉiutage.
Hodiaŭ
Hodiaŭ kuracistoj ofte ne plu uzas la vorton ”histerio”, pro tio ke ĝi sonas tre negativa. Anstataŭe, DSM-V, la hodiaŭa normo laŭ kiu oni faras diagnozojn, uzas la terminon “Konverta Perturbo”, kiu estas difinata senideologie. La malnova nomo ja estas perfekta fosilio tamen, el la primitiva komenco de medicino. La vojo de medicino estis plena je teruraj eraroj kaj nenecesaj mortoj kaj oni ankoraŭ pagas la kostojn por tio. Malĝustaj kredoj ankoraŭ ekzistas, sed oni ja devas trovi ilin. Bedaŭrinde elpensi ideon estas ofte pli facile ol forbari ĝin. Aldone, oni ankoraŭ pli bone komprenas la psikologion de blankaj, aliseksemaj viroj ol tiuj de ajna alia grupo. Aferoj ŝanĝiĝas tamen kaj la diferencoj iĝas pli kaj pli etaj. La estonteco de medicinoj estas brila do, sed restas multe da laboro.