“Mia kara amiko,” diris Ŝerlok Holms, dum ni sidis ambaŭflanke de la fajro, en lia loĝejo en Strato Baker, “la vivo estas senlime pli stranga ol io ajn, kion la homa menso povus elpensi. Ni ne kuraĝus koncepti la aferojn, kiuj vere estas nur ordinaraĵoj de la ekzisto. Imagu, ke ni povus flugi tra tiu fenestro man-en-mane, ŝvebi super ĉi tiu granda urbo, zorge demeti la tegmentojn, kaj gvati la strangajn aferojn, kiuj okazas. Ni vidus la strangajn koincidojn, la planadojn, la konfliktajn intencojn, la mirindajn ĉenojn de okazaĵoj, kiuj etendiĝas trans generaciojn, kaj kondukas al tre bizaraj rezultoj. Ŝajnus al ni, ke ĉiuj verkoj de fikcio, kun siaj konvencioj kaj antaŭvideblaj finoj, estas treege banalaj kaj neprofitodonaj.”
“Tamen, mi ne estas konvinkita pri tio,” mi respondis. “La kazoj, kiuj venas al lumo en la ĵurnaloj estas, ĝenerale, sufiĉe banalaj, kaj sufiĉe vulgaraj. En niaj policaj raportoj, ni havas realismon levitan al sia ekstremo, sed oni devas konfesi, ke la rezulto estas nek fascina, nek arta.”
“Se oni celas efekton vere realisman, oni devas zorge elekti la informojn,” rimarkis Holms. “Tio mankas en polica raporto. Tie oni eble pli emfazas la kutimajn banalaĵojn de juĝisto, prefere ol la detalojn. Al bona observanto, la detaloj enhavas la esencon de la tuta afrero. Tutcerte, nenio estas pli ne-natura ol ordinaraĵo.”
Mi ridetis kaj kapneis. “Mi ja povas kompreni, kial vi kredas tion,” diris mi. “Vi estas neoficiala konsilanto kaj helpanto al ĉiuj, kiuj estas absolute embarasitaj, trans tri kontinentoj. Vi estas en kontakto kun ĉio, kio estas stranga kaj bizara. Sed jen,” mi prenis la matenan ĵurnalon de la planko, “ni elmetu tion al praktika provo. Jen la unua titolo, al kiu mi venas. ‘Krueleco de Edzo al Sia Edzino.’ Estas duon-kolumno da teksto, sed mi scias, sen legi ĝin, ke ĝi estas tute konata de mi. Kompreneble estas la alia virino, drinkado, ŝovo, bato, kontuzo, simpatia fratino aŭ luantino. La plej kruda verkanto povus elpensi nenion pli krudan.”
“Fakte, via ekzemplo estas malfavora al via argumento,” diris Holms, preninte la ĵurnalon kaj fluglegante la artikolon. “Ĉi tiu estas la kazo de disiĝo de la geedzoj Dundas, kaj, hazarde, mi okupiĝis en klarigado de kelkaj malgrandaj punktoj en ĝi. La edzo estas kontraŭ-alkoholisto kaj ne estis alia virino. La konduto, pri kiu la edzino plendis, estis, ke la edzo kutimiĝis fini ĉiun manĝon per elprenado de sia dentoprotezo kaj ĵetegado de ĝi al sia edzino. Vi konsentos, ke tio ne estas ago, kiu probable venus al la imago de rakontisto. Snufu pinĉaĵon da tabako, kaj konsentu, ke mi gajnis poenton super vi, per via ekzemplo.”
Li etendis al mi sian snuftabakujon el malnova oro, kun granda ametisto en la mezo de la kovrilo. Ĝia pompo estis tiel kontrasta kun liaj hejmecaj kutimoj kaj simpla vivo, ke mi ne povis ne komenti pri ĝi.
“Ha,” diris li, “mi forgesis, ke mi ne vidis vin dum kelkaj semajnoj. Ĝi estas eta memoraĵo de la reĝo de Bohemio, kompense por mia helpo en la kazo de la dokumentoj de Irene Adler.”
“Kaj la ringo?” mi demandis, rigardante rimarkindan brilianton, kiu trembrilis sur lia fingro.
“Ĝi venis de la reganta familio de Nederlando. Sed la afero, en kiu mi servis ilin, estis tiel delikata, ke mi ne povas konfidi ĝin, eĉ al vi, kiu komplezis kroniki unu-du el miaj problemetoj.”
“Kaj ĉu vi nun havas iujn problemetojn ĉemane?” mi demandis kun intereso.
“Dek-dekdu, sed neniujn, kiuj prezentas interesan elstaraĵon. Ili estas gravaj, vi komprenu, sed ne interesaj. Mi trovis, ke kutime en negravaj aferoj estas oportuno por observado kaj rapida analizo de kaŭzo kaj efiko, kiu donas la ĉarmon al esplorado. La pli grandaj krimoj kutime estas pli simplaj, ĉar ju pli granda estas la krimo, des pli evidenta, ĝenerale, estas la motivo. En la nunaj kazoj, estas nenio, kiu prezentas interesan elstaraĵon, escepte en unu iom komplika afero, kiun oni direktis al mi de Marsejlo. Tamen, estas eble, ke mi havos ion pli bonan, antaŭ ol pasis tre malmulte da minutoj, ĉar jen estas unu el miaj klientoj, se mi ne multe eraras.”
Leviĝinte de sia seĝo, li staris inter la disigitaj kurtenoj rigardante malsupren al la griza, monotona londona strato. Rigardante trans lia ŝultro, mi vidis, ke granda virino staras sur la pavimo kontraŭe. Peza, pelta boao ĉirkaŭis ŝian kolon, kaj estis kurba, ruĝa plumego en ŝia larĝ-randa ĉapelo, kiu estis klinita super ŝia orelo, en la koketa modo de la Dukino de Devonshire. De sub ĉi tiu granda panoplio, ŝi gvatis nervoze kaj hezite supren al niaj fenestroj, dum ŝia korpo balanciĝis antaŭen-malantaŭen, kaj ŝi fingrumis la butonojn sur siaj gantoj. Subite, plonĝante, kiel naĝanto de la bordo, ŝi hastis trans la vojon, kaj ni aŭdis la akran sonoron de la sonorilo.
“Mi vidis tiujn simptomojn antaŭe,” diris Holms, ĵetante sian cigaredon en la fajron. “Balanciĝado ĉiam indikas affaire de coeur. Ŝi ŝatus konsilon, sed ŝi ne certas, ĉu la afero estas tro delikata por komunikado. Tamen, eĉ ĉi tie ni povas distingi. Kiam virino estis serioze mistraktita de viro, ŝi ne plu balanciĝas, kaj la kutima simptomo estas rompita drato de sonorilo. Ĉi tie ni povas supozi, ke temas pri afero de amo, sed la junulino estas malpli kolera ol perpleksa, aŭ afliktita. Sed jen ŝi venas por mem solvi niajn dubojn.”
Dum li parolis, estis frapo ĉe la pordo, kaj la grumo envenis por anonci F-non Mary Sutherland. La fraŭlino mem aperegis malantaŭ lia malgranda figuro, kiel plen-vela, komerca ŝipo, malantaŭ eta pilot-boato. Ŝerlok Holms akceptis ŝin kun la spontanea ĝentileco, pro kio li estis rimarkinda. Ferminte la pordon kaj invitinte ŝin al fotelo per riverenco, li rigardis ŝin en tiu detala, sed absorbita maniero, kiu estis aparta al li.
“Ĉu vi ne trovas,” li diris, “ke estas iom penige tiel multe tajpi kun via miopeco?”
“En la komenco,” ŝi respondis, “sed nun mi scias, kie estas la literoj, sen rigardi ilin.” Tiam, ekkonstatante la plenan signifon de liaj vortoj, ŝi forte konsterniĝis. Ŝi supren rigardis, kun timo kaj mirego en la larĝa, bonhumora vizaĝo. “Vi jam aŭdis pri mi, S-ro Holms,” ŝi kriis. “Se ne, kiel vi povus scii tion?”
“Ne gravas,” diris Holms ridante. “Scii aferojn estas mia profesio. Eble mi trejnis min vidi tion, kion aliaj preteratentas. Se tio ne estus vera, kial vi venus konsulti min?”
“Mi venis al vi, Sinjoro, ĉar mi aŭdis pri vi de S-no Etherege, kies edzon vi trovis tiel facile, kiam la polico kaj ĉiuj aliaj jam decidis, ke li mortis. Ho, S-ro Holms, mi volus, ke vi faru tiel multe ankaŭ por mi. Mi ne estas riĉa, sed mi gajnas cent pundojn jare, kiel mian propran enspezon, aldone al la malmulto, kiun mi gajnas per la maŝino. Mi elspezus ĉion por scii, kio okazis al S-ro Hosmer Angel.”
“Kial vi venis konsulti min tiel haste?” demandis Ŝerlock Holms, kunmetante la fingropintojn kaj rigardante la plafonon.
Denove mieno de konsterniĝo ekkovris la iom vakan vizaĝon de F-no Mary Sutherland. “Jes, mi vere pafiĝis el la domo,” ŝi diris, “ĉar kolerigis min vidi, kiel senzorge S-ro Windibank—tio estas, mia patro—prenas la aferon. Li rifuzis iri al la polico, kaj li rifuzis iri al vi. Li intencis fari nenion, kaj li ĉiam diris, ke nenia malbono okazis. Tio kolerigis min, kaj mi ekvestiĝis por eliri, kaj venis rekte al vi.”
“Ĉu ‘via patro’?” diris Holms. “Certe vi volas diri ‘via duonpatro’, ĉar la familiaj nomoj malsamas.”
“Jes, mia duonpatro. Mi nomas lin ‘patro’, kvankam tio sonas strange, ĉar li havas nur kvin jarojn kaj du monatojn pli ol mi.”
“Kaj ĉu via patrino vivas?”
“Ho, jes, patrino vivas kaj bonfartas. Mi ne estis tre kontenta, S-ro Holms, kiam ŝi re-edziniĝis, tiel frue post la morto de mia patro, kaj al viro, kiu havis preskaŭ dekkvin jarojn malpli ol ŝi. Patro estis gas-instalisto en Vojo Tottenham Court, kaj postlasis prosperan negocon, kiun patrino daŭre mastris, kune kun S-ro Hardy, la submastro. Sed, kiam S-ro Windibank alvenis, li devigis ŝin vendi la negocon, ĉar li estis tro altnivela por tio—li estas vojaĝanta komercisto de vinoj. Ili ricevis 4 700 pundojn por la kompanio kaj la klientaro, kio estis multe malpli ol tio, kion patro povus akiri, se li vivus.”
Mi atendis vidi, ke Ŝerlok Holms estas senpacienca kun ĉi tiu vaganta kaj senkonsekvenca rakonto, sed, male, li aŭskultis kun tre granda koncentrado de atento.
“Via propra enspezo,” li demandis, “ĉu ĝi venas el la negoco?”
“Ho, ne sinjoro. Ĝi estas tute aparta, kaj mi heredis ĝin de mia onklo, Ned, en Aŭklando. Ĝi estas en novzelandaj akcioj, pagantaj kvar kaj duonon procentojn. Du mil kvincent pundoj estis la sumo, sed mi nur rajtas ricevi la interezon.”
“Vi interesas min multege,” diris Holms. “Kaj, ĉar vi enspezas tiel multe, kiel cent pundojn jare, plus tion, kion vi krome gajnas, vi sendube vojaĝas iomete kaj dorlotas vin ĉiumaniere. Mi kredas, ke fraŭlino kiel vi povas vivi sufiĉe bone per sesdek pundoj.”
“Mi povus vivi per multe malpli ol tio, S-ro Holms. Dum mi loĝas kun mia familio, mi ne volas esti ŝarĝo por ili, do ili rajtas uzi la monon, nur dum mi loĝas tie. Kompreneble, tio estas nur provizora aranĝo. S-ro Windibank enspezas mian interezon ĉiu-trimestre, kaj plupagas ĝin al mia patrino, kaj mi trovas, ke mi povas sufiĉe bone vivi per tio, kion mi gajnas per tajpado. Mi ricevas du pencojn por folio, kaj mi ofte povas tajpi dek kvin ĝis dudek foliojn en tago.”
“Vi tre bone klarigis vian situacion por mi,” diris Holms. “Ĉi tiu estas D-ro Vatson. Vi povas paroli tiel libere antaŭ li, kiel antaŭ mi. Bonvolu diri al ni nun ĉion, pri via kontakto kun S-ro Hosmer Angel.”
Ruĝiĝo pasis sur la vizaĝo de F-no Sutherland, kaj ŝi pinĉadis nervoze la franĝon de sia jako. “Mi konatiĝis kun li, ĉe la Balo de Gas-Instalistoj,” ŝi diris. “Ili kutimis sendi biletojn al patro, kiam li vivis, kaj poste ili memoris nin, kaj sendis ilin al patrino. S-ro Windibank ne volis, ke ni iru. Li neniam volis, ke ni iru ien ajn. Li tre koleriĝis, se mi eĉ volis iri al festo de la dimanĉa lernejo. Sed ĉi-foje mi estis rezoluta, ke mi iros. Kian rajton li havis malebligi tion? Li diris, ke la homoj tie ne estas konindaj—kvankam ĉiuj amikoj de patro estis ĉeestontaj. Kaj li diris, ke mi havas nenian portindan veston—kvankam mi havis la purpuran, pluŝan robon, kiu neniam eĉ estis ekster la tirkesto. Fine, kiam li vidis, ke liaj kontraŭstaroj estas vanaj, li foriris al Francio por negoco de la firmao. Ni iris, patrino kaj mi, kun S-ro Hardy, kiu antaŭe estis nia submastro. Tie mi konatiĝis, kun S-ro Hosmer Angel.”
“Mi supozas,” diris Holms, “ke S-ro Windibank estis tre kolera, kiam li revenis de Francio, ĉar vi iris al la balo.”
“Ho, nu, li prenis tion sufiĉe bone. Mi memoras, ke li ridis kaj levis la ŝultrojn, kaj diris, ke estas vane malpermesi ion al virino, ĉar ŝi trudos sian volon.”
“Mi vidas. Ĉe la Balo de Gas-Instalistoj do, laŭ mia kompreno, vi konatiĝis kun sinjoro nomita Hosmer Angel.”
“Jes, sinjoro. Mi konatiĝis kun li tiun nokton. Kaj li vizitis la sekvantan tagon por demandi, ĉu ni revenis hejmen sekure. Post tio ni renkontis lin—tio estas, S-ro Holms—mi renkontis lin du fojojn por promenoj. Sed post tio patro revenis, kaj S-ro Hosmer Angel ne plu povis veni al la domo.”
“Ĉu ne?”
“Nu, vi sciu, ke tiaj aferoj tute ne plaĉis al patro. Li preferus tute ne havi vizitantojn, se tio eblus. Li kutimis diri, ke virino devas esti kontenta, kun sia propra familia rondo. Sed mi diris al patrino, ke virino volas komenci krei sian propran rondon, kaj mi ne jam faris tion.”
“Sed S-ro Hosmer Angel? Ĉu li ne penis vidi vin?”
“Nu, patro intencis denove foriri al Francio post unu semajno, kaj Hosmer skribis al mi, ke estus pli sekure kaj pli bone, se ni ne vidos nin ĝis li estos for. Ni povis korespondi intertempe, kaj li kutimis skribi ĉiun tagon. Mi envenigis la leterojn matene, do ne necesis, ke patro sciu.”
“Ĉu vi estis fianĉino al tiu sinjoro en tiu tempo?”
“Ho, jes, S-ro Holms. Ni estis gefianĉoj post nia unua promeno. Hosmer—S-ro Angel—estis kasisto en kontoro en Strato Leadenhall—kaj—”
“Kiu kontoro?”
“Tio estas la plej malbona afero, S-ro Holms. Mi ne scias.”
“Kie li loĝis?”
“Li dormis en la lokalo de la kontoro.”
“Ĉu vi ne konas la adreson?”
“Ne—krom, ke ĝi estis en Strato Leadenhall.”
“Kien vi adresis viajn leterojn do?”
“Al la poŝtoficejo en Strato Leadenhall, kien li iris por ricevi ilin. Li diris, ke, se mi sendus ilin al la kontoro, li estus mokata, ĉar li ricevas leterojn de fraŭlino. Mi ofertis tajpi ilin, kiel li faris siajn. Sed li ne volis tion. Kiam mi skribis ilin, li sentis, ke ili venas de mi. Se mi tajpus ilin, li sentus, ke la maŝino venis inter ni. Tio indikos al vi kiel multe li ŝatis min, S-ro Holms, kaj kiel etaj estis la detaloj, pri kiuj li pensis.”
“Tio sugestas multe,” diris Holms. “De longe estis unu el miaj aksiomoj, ke la etaj detaloj estas la plej gravaj. Ĉu vi povas memori aliajn etajn detalojn pri S-ro Hosmer Angel?”
“Li estis tre sinĝena, S-ro Holms. Li preferis promeni kun mi en la vespero, ol en la taga lumo. Li diris, ke malplaĉas al li elstari. Tre retiriĝema kaj ĝentila li estis. Eĉ lia voĉo estis delikata. Li diris al mi, ke li suferis de angino kaj inflamo de la glandoj, kiam li estis juna. Tio lasis lin kun malforta gorĝo, kaj hezitema, flustra parolmaniero. Li estis ĉiam bone vestita, tre ordeme kaj simple, sed liaj okuloj estis malfortaj, ĝuste kiel miaj, kaj li portis koloritajn okulvitrojn, kontraŭ la brilego.”
“Kaj kio okazis, kiam S-ro Windibank, via duonpatro, reiris al Francio?”
“S-ro Hosmer Angel denove venis al la domo, kaj proponis, ke ni geedziĝu, antaŭ ol patro revenos. Li estis seriozega, kaj devigis mi ĵuri, kun mia mano sur la biblio, ke mi ĉiam estos fidela al li, kio ajn okazos. Patrino diris, ke li ja pravas, kiam li devigas min ĵuri, kaj ke tio estas signo de lia pasio. Patrino favoregis lin ekde la komenco, kaj ŝatis lin eĉ pli ol mi. Tiam ili komencis paroli pri geedziĝo interne de la semajno, kaj mi komencis demandi pri patro. Sed ili diris, ke mi ne maltrankviliĝu pri patro; mi nur diru al li pri tio poste. Kaj patrino diris, ke ŝi enordigos la aferon kun li. Tio ne multe plaĉis al mi, S-ro Holms. Ŝajnis al mi strange, ke mi petus lian permeson, ĉar li havis nur kelkajn jarojn pli ol mi. Sed mi ne volis fari ion kaŝe, do mi sendis leteron al patro en Bordozo, kie lia kompanio havas siajn francajn kontorojn. Sed la letero revenis al mi ĝuste en la mateno de la geedziĝo.”
“Ĉu ĝi maltrafis lin?”
“Jes, sinjoro; ĉar li foriris al Anglio ĝuste antaŭ ol ĝi alvenis.”
“Ha! Tio estis malbonŝanca. Via geedziĝo estis aranĝita por vendredo. Ĉu ĝi estis okazonta en kirko?”
“Jes, sinjoro, sed tre private. Ĝi estis aranĝita en Saint Saviour, proksime al King’s Cross, kaj ni intencis matenmanĝi poste, en Hotelo Saint Pancras. Hosmer venis por ni en kabrioleto, sed, ĉar ni estis du, li metis nin en la kabrioleton, kaj li eniris en kaleŝon, kiu hazarde estis la sola alia fiakro en la strato. Patrino kaj mi alvenis al la kirko unue, kaj, kiam la kaleŝo alveturis, ni atendis, ke li elpaŝos, sed li ne elvenis. Kaj, kiam la kaleŝisto malsupreniĝis kaj enrigardis, neniu estis tie! La kaleŝisto diris, ke li ne povas imagi, kio okazis al li, ĉar li vidis lin eniri per siaj propraj okuloj. Tio estis pasintvendrede, S-ro Holms, kaj mi nek vidis nek aŭdis ion ajn, kio povus prilumi tion, kio okazis al li.”
“Ŝajnas al mi, ke oni tre hontinde mistraktis vin,” diris Holms.
“Ho, ne, sinjoro! Li estis tro bona kaj bonkora por tiel forlasi min. Nu, la tutan matenon, li diris al mi, ke mi devas resti fidela, kio ajn okazos. Eĉ se io tute neantaŭvidita okazos por disigi nin, mi ĉiam devas memori, ke mi estas promesita al li, kaj li pretendos tiun promeson frue aŭ malfrue. Tia parolado ŝajnis stranga por mateno de geedziĝo, sed tio, kio okazis poste donas al ĝi signifon.”
“Tio tre certe donas al ĝi signifon. Ĉu via opinio estas do, ke ia neantaŭvidita katastrofo trafis lin?”
“Jes, sinjoro. Mi kredas, ke li antaŭvidis ian danĝeron, alie li ne parolus tiel. Kaj mi kredas, ke tio, kion li antaŭvidis okazis al li.”
“Sed ĉu vi havas nenian ideon, pri kio ĝi povus esti?”
“Nenian.”
“Unu pluan demandon. Kiel reagis via patrino pri la afero?”
“Ŝi estis kolera, kaj diris, ke mi ne plu parolu pri la afero.”
“Kaj ĉu vi diris al via patro pri tio?”
“Jes, kaj li ŝajne pensis, kiel mi, ke io okazis, kaj ke mi aŭdos de Hosmer denove. Kiel li diris, kian motivon iu povus havi por porti min al la pordoj de la kirko, kaj lasi min? Nu, se li prunte prenis mian monon, aŭ se li edziĝis kun mi kaj mia mono fariĝis lia, eble estus motivo, sed Hosmer estis tre sendependa koncerne monon, kaj rifuzis tuŝi eĉ ŝilingon mian. Tamen, kio povus okazi al li? Kaj kial li ne povis skribi? Ho, preskaŭ frenezigas min pensi pri tio, kaj mi tute ne povas dormi nokte.” Ŝi tiris malgrandan naztukon el sia mufo, kaj komencis forte plorĝemi en ĝin.
“Mi ekzamenos la kazon por vi,” diris Holms, stariĝante, “kaj mi ne dubas, ke ni atingos ian definitan rezulton. La ŝarĝo de la afero restu nun sur mi, kaj ne plu permesu, ke via menso okupiĝu pri ĝi. Antaŭ ĉio, penu lasi S-ron Hosmer Angel malaperi el via memoro, kiel li malaperis el via vivo.”
“Ĉu vi ne kredas do, ke mi revidos lin?”
“Mi timas, ke ne.”
“Kio okazis al li do?”
“Vi lasos tiun demandon en miaj manoj. Mi petus fidelan priskribon de li, kaj iujn liajn leterojn, kiujn vi povas fordoni.”
“Mi reklamis por li pasintsabate en Chronicle,” ŝi diris. “Jen la teksto, kaj kvar leteroj de li.”
“Dankon. Kaj via adreso?”
“N-o 31 Placo Lyon, Camberwell.”
“La adreson de S-ro Angel vi neniam havis, laŭ mia kompreno. Kie estas la kompanio de via patro?”
“Li vojaĝas por Westhouse kaj Marbank, la importistoj de klaretoj en Strato Fenchurch.”
“Dankon. Vi eldiris vian problemon tre klare. Vi lasos la paperojn ĉi tie, kaj memoros la konsilon. La tuta afero estu por vi sigelita libro, kaj ne permesu, ke ĝi efiku vian vivon.”
“Vi estas tre bonkora, S-ro Holms, sed mi ne povas fari tion. Mi estos fidela al Hosmer. Li trovos min preta, kiam li revenos.”
Malgraŭ la absurda ĉapelo kaj vaka vizaĝo, estis io nobla en la simpla fido de nia vizitantino, kiu postulis respekton. Ŝi metis sian malgrandan faskon de paperoj sur la tablon, kaj foriris, kun promeso ke ŝi revenos, kiam ajn oni alvokos ŝin.
Ŝerlok Holms sidis silenta dum kelkaj minutoj, kun la fingropintoj ankoraŭ kunpremitaj, liaj kruroj etenditaj antaŭ si, kaj lia rigardo direktita al la plafono. Tiam li malsupren prenis de la rako la malnovan, olean pipon el argilo, kiu estis al li kvazaŭ konsilanto, kaj bruligis ĝin. Li kliniĝis malantaŭen en sia seĝo, dum la dikaj, bluaj fumo-kronoj supren kirliĝis. Estis aspekto de senlima langvoro sur lia vizaĝo.
“Tre interesa persono, tiu junulino,” li rimarkis. “Mi trovis ŝin pli interesa ol ŝian problemeton, kiu, parenteze, estas iom banala. Vi trovos paralelajn kazojn, se vi konsultos mian indekson, en Andover en 1877, kaj estis io tia en Hago pasintjare. Kvankam la ideo estas malnova, estis unu-du detaloj, kiuj estis novaj al mi. Sed la junulino mem estis tre instrua.”
“Ŝajnas, ke vi vidis multe en ŝi, kiu estis nevidebla al mi,” mi rimarkis.
“Ne nevidebla, sed ne rimarkita, Vatson. Vi ne sciis kien rigardi, kaj tiel vi maltrafis ĉion, kio estis grava. Mi neniam sukcesas konvinki vin, pri la graveco de manikoj, la sugesteco de poleks-ungoj, aŭ la grandaj demandoj, kiuj eventuale pendas de boto-laĉo. Nu, kion vi eksciis de la aspekto de la virino? Priskribu ŝin.”
“Ŝi havis ardezkoloran, larĝrandan pajloĉapelon, kun plumo brikece ruĝa. Ŝia jako estis nigra, kun nigraj bidoj alkudritaj, kaj franĝo el etaj, nigraj, gagataj ornamaĵoj. Ŝia robo estis bruna, iom pli malhela ol la koloro de kafo, kun iomete da purpura pluŝo ĉe la kolumo kaj la manikoj. Ŝiaj gantoj estis pale grizaj, kaj la ŝtofo estis tra-trivita ĉe la dekstra antaŭfingro. Ŝiajn botojn mi ne observis. Ŝi havis malgrandajn, rondajn, pendantajn orelringojn, kaj ĝenerala aspekto de persono, kiu vivas sufiĉe bone, sed en maniero vulgara, komforta, kaj senĝena.
Ŝerlok Holms aplaŭdis mallaŭte kaj subridis.
“Brave, Vatson, vi progresas mirinde. Vi faris ja bonege. Estas vere, ke vi maltrafis ĉion gravan, sed vi trafis la metodon, kaj vi havas lertan okulon por koloroj. Neniam fidu ĝeneralajn impresojn, mia amiko, sed koncentru vian atenton sur la detalojn. Mia unua rigardo estas ĉiam al la maniko de virino. Por viro, eble estas pli bone atenti la genuon de la pantalono. Kiel vi observis, ĉi tiu virino havis pluŝon ĉe la manikoj, kiu estas tre utila ŝtofo, ĉar ĝi montras spurojn. La duobla linio iomete super la pojno, kie la tajpo-pojno premiĝas kontraŭ la tablo, estis bele difinita. La permana speco de kudromaŝino postlasas similan linion, sed nur sur la maldekstra brako, kaj sur la flanko de ĝi plej malproksima de la polekso, anstataŭ rekte trans la plej larĝa parto, kiel estis ĉi tiu. Poste mi rigardis ŝian vizaĝon, kaj observis la kavetojn de nazumo ambaŭflanke de ŝia nazo. Mi iomete riskis per rimarko pri miopeco, kio ŝajne surprizis ŝin.”
“Tio surprizis min.”
“Sed, certe, tio estis evidenta. Poste mi tre surpriziĝis kaj interesiĝis, kiam mi observis ŝiajn botojn. Kvankam ili estis similaj, ili ne estis vere paraj; unu havis iomete ornamitan antaŭon, kaj la alia estis senornama. Unu estis butonita per la du malsupraj butonoj el kvin, kaj la alia per la unua, la tria, kaj la kvina. Nu, kiam oni vidas, ke junulino, alie orde vestita, elvenis el la domo kun neparaj botoj duone butonitaj, ne estas granda dedukto diri, ke ŝi elvenis haste.”
“Kaj kio alia?” mi demandis, kun granda intereso, kiel kutime, pro la tranĉa rezonado de mia amiko.
“Pasante mi rimarkis, ke ŝi skribis noton antaŭ ol ŝi eliris el la domo, sed post kiam ŝi estis tute vestita. Vi observis, ke ŝia dekstra ganto estas truita ĉe la antaŭfingro. Sed vi ŝajne ne vidis, ke kaj la ganto kaj la fingro estas koloritaj de viola inko. Ŝi skribis haste kaj trempis la plumon tro profunden. Tio okazis hodiaŭ matene, alie la marko ne restus klara sur ŝia fingro. Ĉio tio estas amuza, kvankam iom elementa, sed mi devas reveni al la tasko, Vatson. Ĉu vi komplezus ellegi al mi la priskribon de S-ro Hosmer Angel?”
Mi tenis la etan, presitan slipon al la lumo.
Ĝi tekstis: Malaperis la matenon de la dekkvara sinjoro nomita Hosmer Angel. Proksimume kvin futojn, sep colojn alta; fortika korpo, palflava kompleksio, nigraj haroj, iomete kalva ĉe la verto, tufaj, nigraj vangoharoj kaj lipharoj; koloritaj okulvitroj; iomete malfortika parolmaniero. Laste vidite li portis nigran redingoton tegitan per silko, nigran veŝton, oran ĉenon de tipo Albert, grizan, tvidan panatolon Harris, kaj brunajn gamaŝojn, super elastoflankaj botoj. Oni scias, ke li estis dungito en kontoro en Strato Leadenhall. Se iu…
“Tio sufiĉos,” diris Holms. “Koncenrne la leterojn,” li daŭrigis fluglegante ilin, “ili estas tre ordinaraj. Estas absolute nenia indico en ili, pri S-ro Angel, krom, ke li citas Balzac unu fojon. Estas unu punkto, tamen, kiu sendube trafos vin.”
“Ili estas tajpitaj,” mi rimarkis.
“Ne nur tio, sed la subskribo estas tajpita. Rigardu la netan ‘Hosmer Angel’ malsupre. Vi povas vidi, ke estas dato, sed nenia superskribo krom ‘Strato Leadenhall’, kio estas iom svaga. La punkto pri la subskribo estas tre sugesta—fakte ni rajtas nomi ĝin konkludiga.”
“Pri kio?”
“Mia kara amiko, ĉu eblas, ke vi ne vidas, kiel forte ĝi rilatas al la kazo?”
“Mi ne povas diri, ke mi vidas tion, se ne estis, ke li volis negi sian subskribon, en eventuala proceso pri rompo de promeso.”
“Ne, tio ne estas la celo. Tamen, mi skribos du leterojn, kiuj devas decidi la aferon. Unu iros al firmao en la urbo, la alia al la duonpatro de la junulino, S-ro Windibank, por demandi, ĉu li povos rendevui kun ni ĉi tie je la sesa morgaŭ vespere. Estos des pli bone, se ni traktos kun la viraj parencoj. Kaj nun, doktoro, ni povas fari nenion, antaŭ ol la respondoj al tiuj leteroj alvenos. Do ni povas meti nian problemeton sur la breton intertempe.
Mi havis multe da kialoj por kredi pri la subtila razonkapablo kaj eksterordinara energio en agado de mia amiko. Kaj mi sentis, ke li certe havas solidajn kialojn, por la certa kaj facila maniero, en kio li traktis la strangan misteron, kiun oni petis, ke li sondu. Nur unu fojon mi vidis lin malsukcesi: en la kazo de la Reĝo de Bohemio kaj de la fotografio de la mortinta Jane Adler. Sed kiam mi memoris la bizaran aferon de “La Signo de Kvar”, kaj la eksterordinarajn cirkonstancojn ligitajn al “Studo en Skarlato”, mi sentis, ke estus ja stranga implikaĵo, kiun li ne povus malimpliki.
Mi lasis lin do, ankoraŭ fumanta sian nigran, argilan pipon, kun la konvinko, ke kiam mi revenos la sekvantan vesperon, mi trovos, ke li tenas en la manoj ĉiujn indicojn, kiuj kondukos al la identeco de la malaperinta fianĉo de F-no Mary Sutherland.
Tre grava profesia kazo tenis mian atento en tiu tempo, kaj la tutan tagon sekvantan mi estis okupata, ĉe la lito de la suferanto. Preskaŭ estis la sesa, kiam mi trovis min libera, kaj mi saltis en fiakron, kaj veturis al Strato Baker. Mi duontimis, ke mi alvenos tro malfrue por ĉeesti la solvon de la mistero. Mi trovis Ŝerlok Holms duondormanta, tamen, kun sia longa, magra figuro buliĝinta en la kavo de sia fotelo. Imponega kolekto de boteloj kaj provtuboj, kun la pika, pura odoro de hidroklora acido, sciigis min, ke li pasigis la tagon en la kemia laboro, kiu estis tiel kara al li.
“Nu, ĉu vi solvis ĝin?” mi demandis envenante.
“Jes, tio estis bisulfato de barito.”
“Ne, ne, la misteron!” mi kriis.
“Ho, tio! Mi pensis pri la salo, super kiu mi laboris. Neniam estis mistero en la afero, tamen. Kiel mi diris hieraŭ, kelkaj detaloj estas interesaj. La sola malavantaĝo estas, ke ne estas leĝo, mi timas, kiu povas tuŝi la kanajlon.”
“Kiu li estis do, kaj kial li forlasis F-non Sutherland?”
La demando estis apenaŭ ekster mia buŝo, kaj Holms ne ankoraŭ malfermis la lipojn por repliki, kiam ni aŭdis pezan paŝon en la koridoro kaj frapon ĉe la pordo.
“Tio estos la duonpatro de la junulino, S-ro James Windibank,” diris Holms. “Li skribis al mi, ke li venos je la sesa. Envenu!”
La viro, kiu envenis estis fortika, meze granda, ĉirkaŭ tridekjara, razita, palflavhaŭta, kun milda, insinua maniero, kaj paro de mirinde akraj kaj penetrantaj, grizaj okuloj. Li direktis demandantan rigardon al ĉiu el ni, metis sian brilan, cilindran ĉapelon sur la bufedon, iomete sin klinis, kaj flankeniĝis en la plej proksiman seĝon.
“Bonan vesperon, S-ro James Windibank,” diris Holms. “Mi kredas, ke ĉi tiu tajpita letero estas de vi, en kio vi faris rendevuon kun mi je la sesa.”
“Jes, sinjoro. Mi timas, ke mi venas iomete malfrue, sed mi ne vere estas mia propra mastro, vi sciu. Mi bedaŭras, ke F-no Sutherland ĝenis vin pri ĉi tiu eta afero. Mi kredas, ke estas multe pli bone ne lavi ĉi tiajn tolaĵojn publike. Ŝi venis al vi tute kontraŭe al mia volo. Sed ŝi estas tre ekscitiĝema, impulsiĝema junulino, kiel vi eble rimarkis. Ŝi ne estas facile regebla, kiam ŝi jam decidis pri io. Kompreneble, mi ne tiel multe kontraŭas vin, ĉar vi ne estas ligita al la polico. Sed ne estas agrable, ke la familia misfortuno trumpetiĝus al la mondo. Krome, tio estas senutila elspezo. Kiel vi povus trovi Hosmer Angel?”
“Male,” diris Holms kviete; “Mi havas plenan kaŭzon kredi, ke mi sukcesos malkovri S-non Hosmer Angel.”
S-ro Windibank forte konsterniĝis kaj lasis siajn gantojn fali. “Feliĉigas min aŭdi tion,” li diris.
“Estas kurioze,” diris Holms, “ke tajpilo havas ja tiel multe da individueco, kiel la manskribo de homo. Se ili ne estas tute novaj, neniuj du skribas percize same. Kelkaj literoj pli ŝlifiĝas ol aliaj, kaj kelkaj ŝlifiĝas je nur unu flanko. Nu, rimarku en ĉi tiu via noto, S-ro Windibank, ke ĉiam estas makuleto en la supro de la “e”, kaj estas eta difekto en la malsupro de la “r”. Estas dek kvar aliaj trajtoj, sed tiuj estas la plej evidentaj.”
“Ni faras nian tutan korespondadon per tiu maŝino en la kontoro. Sendube ĝi estas iomete ŝlifita,” nia vizitanto respondis, akre rigardante al Holms per siaj etaj, brilaj okuloj.
“Kaj nun mi montros al vi vere interesan studon, S-ro Windibank,” Holms daŭrigis. “Mi konsideras iam verki alian etan monografion pri la tajpilo kaj ĝia rilato al la krimo. Tio estas temo, al kio mi jam dediĉis iom da atento. Mi havas ĉi tie kvar leterojn, pri kiuj oni asertas, ke ili venis de la malaperinto. Ili estas ĉiuj tajpitaj. En ĉiu el ili, ĉiu ‘e’ estas makulita, kaj al ĉiu ‘r’ mankas malsupraĵo. Jen, vi rajtas uzi mian lupeon. Vi observos, ke ankaŭ la dek kvar aliaj trajtoj, kiujn mi aludis, estas tie.”
S-ro Windibank saltis de sia seĝo kaj kaptis sian ĉapelon. “Mi ne povas malŝpari tempon por ĉi tia fantazia parolado, S-ro Holms,” li diris. “Se vi povas kapti la viron, kaptu lin, kaj sciigu min, ke vi kaptis lin.”
“Certe,” diris Holms, paŝante al la pordo kaj turnante la ŝlosilon. “Mi sciigas vin, ke mi kaptis lin!”
“Kion?! Kie?” kriis S-ro Windbank, dum liaj lipoj blankiĝis kaj li ĉirkaŭrigardis, kiel rato en kaptilo.
“Ho, estas senutile—vere senutile,” diris Holms milde. “Tute neeblas eviti tion, S-ro Windibank. La afero estas tro travidebla, kaj tio vere ne estis komplimento, kiam vi diris, ke mi ne povus solvi tiel simplan demandon. En ordo do! Sidiĝu kaj ni diskutu la aferon.”
Nia vizitanto falis en seĝon, kun kadavre pala vizaĝo, kaj brileto de malsekeco sur sia frunto. “Ĝi—ĝi ne estas procesebla,” li balbutis.
“Mi tre multe timas, ke ĝi ne estas. Sed, inter ni, Windibank, tio estis tiel et-anime kruela, egoisma, kaj senkora trompo, kiel mi iam vidis. Nun mi rakontu la okazaĵojn, kaj vi kontraŭdiru min, se mi eraros.”
La viro kunpremiĝis en sia seĝo, kun la kapo sur la brusto, kiel kompleta premrompito. Holms metis la piedojn sur la angulon de la kamen-breto, kaj, malantaŭen kliniĝante kun la manoj en la poŝoj, komencis paroli, ŝajne pli al si mem ol al ni.
“La viro edziĝis al virino tre multe pli aĝa ol si, pro ŝia mono,” diris li, “kaj li disponis pri la uzado de la mono de la filino, dum ŝi loĝis kun ili. Tio estis serioza sumo por homoj en ilia pozicio, kaj ĝia perdo serioze efikus ilin. Valoris la peno konservi ĝin. La filino havis bonan, komplezeman temperamenton, sed ŝi estis ŝatema kaj varmkora. Estis evidente, kun ŝiaj belaj, personaj trajtoj, kaj ŝia malgranda enspezo, ke ŝi ne longe restos fraŭlino. Ŝia edziniĝo rezultus, kompreneble, en la perdo de la ĉiujaraj cent pundoj. Do kion ŝia duonpatro povis fari por malebligi tion? Li sekvis la evidentan vojon devigi ŝin resti hejme kaj malpermesi, ke ŝi serĉu la kunestadon de siaj samaĝuloj. Sed baldaŭ li trovis, ke tio ne servos senfine. Ŝi fariĝis ribelema, insistis pri siaj rajtoj, kaj fine anoncis sian rezolutan intencon iri al certa balo. Kion ŝia sagaca duonpatro faris tiam? Li elpensis ideon pli atribueblan al sia menso ol sia koro. Kun la kompliceco kaj helpo de sia edzino, li alivestis sin, kovris tiujn akrajn okulojn per koloritaj okulvitroj, maskis la vizaĝon per lipharoj kaj tufaj vangoharoj. Li ŝanĝis tiun klaran voĉon al hezitema flustro. Duoble sekura pro la miopeco de la junulino, li aperis kiel Hosmer Angel, kaj fortenis aliajn amantojn per sia propra amindumado.”
“Tio estis nur ŝerco, en la komenco,” ĝemis nia vizitanto. “Ni tute ne pensis, ke ŝi estos tiel ravita!”
“Tre probable ne. Kiel ajn tio estis, la juna fraŭlino estis tutcerte ravita. Kaj ŝi ne suspektis perfidon, eĉ dum momento, ĉar ŝi plene kredis, ke ŝia duonpatro estas en Francio. Ŝi estis flatata de la atento de la sinjoro, kaj la efiko estis pliigita per la laŭte esprimita admiro de ŝia patrino. Poste S-ro Angel komencis viziti, ĉar estis evidente, ke la afero devas esti antaŭenigita por produkti maksimuman efikon. Estis rendevuoj, kaj fianĉiĝo, kiu fine fiksis ŝian amon, por ke ĝi ne turniĝu al alia. Sed la trompo ne povis ĉiam daŭri. Ĉi tiuj ŝajnigitaj vojaĝoj al Francio estis iom maloportunaj. La evidenta solvo estis fini la aferon, en tiel drama maniero, ke ĝi daŭre impresos la menson de la junulino, kaj malebligos, ke ŝi konsideros alian amindumanton dum tre longa tempo. Tial estis la postulitaj promesoj pri fideleco sur la Biblio, kaj tial estis la aludoj al la ebleco, ke io okazos la matenon mem de la geedziĝo. James Windibank volis, ke F-no Sutherland estu tiel ligita al Hosmer Angel, kaj tiel necerta pri lia sorto, ke ŝi ne atentos alian viron, almenaŭ dum dek jaroj plu, ĉiuokaze. Al la pordo de la kirko li venigis ŝin, kie la trompo estis plenumita, kaj li oportune malaperis. Li iris en la kaleŝon per unu pordo, kaj el la alia—malnova artifiko. Mi kredas, ke tio estis la ĉeno de eventoj, S-ro Windibank!”
Nia vizitanto jam iom regajnis sian memfidon, dum Holms parolis, kaj li leviĝis de sia seĝo nun kun malvarma rikano sur la pala vizaĝo.
“Eble jes, eble ne, S-ro Holms,” diris li, “sed, se vi estas tiel lerta, vi devas scii, ke nun vi rompas la leĝon, ne mi. De la komenco mi faris nenion proceseblan, sed dum vi tenas tiun pordon ŝlosita, mi rajtas procesi kontraŭ vi pri atakado kaj kontraŭleĝa malliberigado .”
“Kiel vi diras, la leĝo ne povas tuŝi vin,” diris Holms, malŝlosante kaj malfermegante la pordon. “Sed neniam estis homo, kiu pli multe meritis punon. Se la junulino havas fraton aŭ amikon, li devas vipi vin trans la ŝultrojn. Mil diabloj!” li daŭrigis, ruĝiĝante pro la amara rikano sur la vizaĝo de la viro. “Tio ne estas parto de miaj devoj al kliento, sed jen ĉas-vergo, kaj mi kredas, ke mi regalos min per…” Li faris du rapidajn paŝojn al la vipo, sed antaŭ ol li povis kapti ĝin, estis terura klakado de paŝoj sur la ŝtupoj, kaj la peza pordo de la koridoro krakis. De la fenestro ni povis vidi S-ron James Windibank forkurantan, kiel eble plej rapide laŭ la vojo.
“Jen malvarmsanga kanajlo!” diris Holms, ridante, dum li ĵetis sin en sian seĝon denove. “Tiu ulo progresos de krimo al krimo, ĝis li faros ion tiel malbonan, ke li finos ĉe la pendumilo. En kelkaj rilatoj, la kazo ne estis tute sen intereso.”
“Mi ne povas nun tute vidi ĉiujn paŝojn en via rezonado,” mi rimarkis.
“Nu, kompreneble, estis evidente de la komenco, ke tiu S-ro Hosmer Angel devas havi gravan celon por sia konduto. Kaj estis same klare, ke la sola persono, kiu profitis de la afero, estis la duonpatro. Kaj la du viroj neniam estis kune, sed unu ĉiam aperis, kiam la alia estis for. Tio estis sugesta. Kaj la koloritaj okulvitroj, la kurioza voĉo, kaj la tufaj vangoharoj sugestis alivestadon. Ĉiuj miaj suspektoj estis konfirmitaj per la stranga fakto, ke li tajpis sian subskribon. Tio kompreneble supozigis, ke lia manskribo estis tiel konata de ŝi, ke ŝi rekonus eĉ la plej malgrandan specimenon de ĝi. Vi vidos, ke ĉiuj tiuj izolitaj faktoj, kune kun multaj aliaj malgrandaj, ĉiuj indikis la saman direkton.”
“Kaj kiel vi konfirmis ilin?”
“Post kiam mi trovis mian serĉaton, estis facile akiri konfirmon. Mi sciis, en kiu firmao ĉi tiu viro laboras. Leginte la presitan priskribon, mi eliminis ĉion, kio povus esti la rezulto de alivestado: la vangoharojn, la okuvitrojn, la voĉon. Mi sendis la reston al la firmao kaj demandis, ĉu ĝi priskribas unu el iliaj vojaĝantoj. Mi jam rimarkis la trajtojn de la tajpilo, kaj mi skribis al la viro mem ĉe lia komerca adreso, kun peto, ke li venu ĉi tien. Kiel mi atendis, lia respondo estis tajpita, kaj rivelis la samajn, etajn difektojn. En la sama poŝt-livero estis letero de Westhouse kaj Marbank, de Strato Fenchurch, kiu diris, ke la priskribo kongruas en ĉiu detalo, kun tiu de unu el iliaj dungitoj, James Windibank. Voilà tout! ”
“Kaj F-no Sutherland?”
“Se mi diros tion al ŝi, ŝi ne kredos min. Vi eble memoros la malnovan, persan proverbon. ‘Estas danĝero por tiu, kiu forprenas la tigridon, kaj danĝero por tiu, kiu forkaptas la iluzion de virino.’ Estas tiel multe da prudento en Hafizo, kiel en Horaco, kaj tiel multe da konado de la mondo.”