Claude Piron (1931–2008) estis psikologo, tradukisto kaj verkisto en Esperanto.
Sub la pseŭdonimo Johán Valano, li publikigis poemaron, kanto-kasedojn, detektiv-romanojn kaj kolekton da noveloj. Sub la propra nomo li publikigis kurson de psikologio en esperanto kaj multajn artikolojn, nacilingve aŭ esperante, pri diversaj temoj psikologiaj aŭ lingvaj. Li gvidis kursojn pri psikologio en esperanto en Internacia Feria Altlernejo (La Chaux-de-Fonds, Svislando) kaj en Someraj Universitataj Kursoj – Lieĝo, Belgio).
Esperanton li instruis en diversaj kadroj, i.a. en UN (Novjorko) kaj en San-Franciska Ŝtata Universitato.
|
|
Por komencantoj:
Gerda malaperis!
Lingvo-instrua romaneto, bazita sur la principo motivi la lernanton per redukto de novaj lernendaĵoj.
Lasu min paroli plu! (pdf)
35 tekstoj, sen rilato unu kun la alia, kompreneblaj por tiu, kiu bone lernis la vortojn kaj gramatikaĵojn de la paralela ĉapitro en Gerda malaperis!
Ili kaptis Elzan!
Humura romano en facila lingvaĵo, malpli instrua kaj pli distra ol Gerda malaperis! kaj Lasu min paroli plu!.
Vere aŭ fantazie
44 rakontoj el diversaj partoj de la mondo, verkitaj por plezure pligrandigi vian vorto-provizon.
Dankon, amiko (1990)
Poemoj:
Malmalice
Poemaro modesta laŭ amplekso, sed ege riĉa laŭ la vario de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto.
Detektivromanoj:
Ĉu vi kuiras ĉine? (pdf)
Detektivromano, la unua en la “Ĉu-serio”. Kiu murdis la junan farbiston? Ĉu entute estas murdo? Se jes, kial do iu volus ĉesigi lian vivon? Li ne estis riĉa, kaj ne apartenis al tiu homkategorio, kiu havas financan aŭ komercan signifon. Sed li havis politikan agadon. Ĉu do pro tio? Aŭ ĉu decidis lian sorton komplika ama vivo?
Ĉu li bremsis sufiĉe? (pdf)
En la dua krimromano en la “Ĉu-serio” la problemo frontanta al la detektivo Jano Karal estas jena: politike potenca arkitekto kaj ties edzino mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arkitekton, sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton?
Ĉu li venis trakosme? (pdf)
Pluraj intrigoj plektiĝas ĉirkaŭ la enigma figuro de Rikardo Ospaci, kiu pretendas havi kontakton kun eksterteranoj kaj lanĉis sian propran politikan partion, pro kio interesiĝas pri li ankaŭ la agentoj de eksterlandaj sekretaj servoj.
Ĉu ni kunvenis vane? (pdf)
El la “Ĉu-romanoj”, jen la sola, kies agado ne okazas en “Sanktavalo”, sed en Kazaĥio, en la tiama Sovet-Unio, pli precize ĉe internacia konferenco en Alma-Ato, kie polica detektivo Jano Karal deĵoras kiel ano de la internacia sekureca servo.
Ĉu ŝi mortu tra-fike? (pdf)
“Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo” en belstila kaj malpruda lingvaĵo.
La bona lingvo (pdf)
Elokventa pledo por la riĉeco de la parolata Esperanto, surbaze de psikologiaj, stilaj kaj sociaj konsideroj. Unu el la plej aĉetataj kaj legataj libroj en Esperanto.
Paciento priskribas al psikoterapiisto ripetatajn vojaĝojn en alian universon, kie li malkovras spiritajn estulojn kaj vivon por terano eksterordinaran. Fascinita de tiuj rakontoj, la psikfakulo decidas fari pri ili sciencan esploron. Tiel estiĝas dialogo inter viro kun neordinaraj mistikaj travivaĵoj sentataj kiel realaj kaj materiisma specialisto provanta kompreni mondon, kiu, por li, povas esti nur mensa kaj halucina.
Tien (pdf)
Severe deprimita viro revenas resanigita post malfacile kredebla vojaĝo al stranga “paralela mondo”, alirebla, laŭ liaj diroj, tra preciza loko en alta montaro. La juna psikologino, kiu prizorgas lin, sekvas liajn spurojn kun la volo certiĝi, ĉu temas pri realo aŭ fantaziaĵo. Ŝi spertas ion similan. Ĉu ambaŭ estas viktimoj de halucino? La rakontanto, mem psikoterapiisto, sub kies kontrolo la junulino laboras, jen skeptikas, jen emas kredi. La strebo por trovi la veron kondukas lin al malkovroj, kiuj ŝanĝos lian tutan percepton pri la universo… kaj pri si mem.