Web Analytics
Verkistoj Tradukistoj Laŭteme


Ĉendanci baladojn Esperante?

Martin Strid

Mi estas svedo, ekologia inĝeniero kaj amatora popolmuzikisto, kaj mi havas revon - revivigi la antikvajn ĉendancojn de la Feroa kulturo (la feroaj insuloj situas inter Islando kaj Norvegujo)... Esperante!


Jen tipa ĉendanco de la Feroa kulturo:


Ĉendanci baladojn Esperante? Kio tio estas? Jes, ĝuste! Tiu ĉi nova por Esperantujo kutimo ŝutos bonegan etoson kaj mojosan interkoniĝon al niaj aranĝoj. Rigardu tiun ekzemplon : Ĉu tradicio el pratempo, kiu travivis en angulo periferia de Eŭropo, povos fariĝi parto kaj eĉ grava riĉaĵo de nova kaj tutmonda kulturo? Jes!
  • Ĉendanco balada kontribuu al bona etoso de kaj lokaj kaj internaciaj kunvenoj, kongresoj kaj junularaj tendaroj en Esperantujo.
  • Ĝi donas senton de kuneco kaj komuna ĝojo.
  • Balado estu ekzerco lingva, precipe por komencantoj aŭ tiuj, kiuj malofte havas okazon paroli esperanton en sia proksima ĉirkaŭaĵo.
  • Trie, kelkaj baladoj estu bona historia instruo pri nia movado.
Baladojn Dancu Feroe
Artikolo en Internacia Pedagogia Revuo (IPR) 2016/4
Ĉendancaj baladoj
Norda Kantaro enhavas ĉiujn kantojn el Nordajo (dana, finna, islanda, norvega kaj sveda landoj) je kiuj ni povis trovi espan tradukon.
Estas mi Esperantisto
Ĉe kuracisto Zamenhof