Jürgen Schiller
De tiam ĝis hodiaŭ
Hamburgo, 2019
Skribita de Klaus FrieseEnhavo
Kiom rapide forflugas la tempo! Jam antaŭ pluraj jaroj miaj genepoj proponis, ke mi finfine skribu libron pri mia vivo. Mi ne scias, ĉu tio estas interesa por iu. Sed, honeste dirite, kiam mi rerigardis, vere, mi povas rakonti pri tio. Bonvolu legi mem! [*]
Grandan dankon al Eldad Salzman pro la korektado kaj multaj proponoj, kiuj plibonigis la tekston.
______________________________
[*] Preskaŭ ĉiuj nomoj de la personoj estas ŝanĝitaj en tiu ĉi versio.
Jes, mi naskiĝis en 1937 en Danzig. En januaro 1945 ni devis ekfuĝi, sen patro. Li ja ankoraŭ estis en la milito. Mia patrino fuĝis kune kun siaj infanoj, tiuj estis mi, mia granda frato Paul kaj la eta frato Werner, al Gotenhafen (Gdynia). Tie atendis multaj ŝipoj, sed neniu sciis kien ili direktiĝos. Poste ni lernis, ke multaj ŝipoj vojaĝis okcidenten. Nia ŝipo transportis nin al Svinemünde (Świnoujście). De tie ni nin trabatis al Stettin (Szczecin). Ĉi tie loĝis nia onklino Heidi, la fratino de mia patrino. Ŝi donis al ni rifuĝejon. Mi bone rememoras, ke en Stettin ofte okazis alarmo. Tiam ni devis kuri en la kelojn. La malaltflugantaj militaviadiloj transflugis la urbon kaj faligis la detruantan ŝarĝon. Ni, la infanoj, kompreneble ne komprenis kial tio okazis. Ni ankaŭ ne sciis, kiujn damaĝojn kaŭzis niaj soldatoj en la malamikaj landoj.
Post iom da tempo oni evakuis nin. Ni estis alportitaj al malgranda vilaĝo inter Stralsund kaj Greifswald, nomata Miltzow, en Meklenburgio-Antaŭpomerio, subdistrikto Grimmen. Ĉe kamparana familio ni ricevis loĝejon kun malgranda ĉambro kaj kuirejo. Tie ni ĝisatendis la venontajn okazaĵojn. Kaj tiuj ne estis bonaj. La rusaj soldatoj atingis nin. Mi ne povas priskribi la teruran situacion. Tiam mortis mia frato Paul.
Post la milito, verŝajne estis en majo 1945, ni restadis en Miltzow. Tie ni amikiĝis kun la najbara familio kaj ties infanoj. Komence tio ne estis facila afero, ĉar ni ja devis alkutimiĝi al la loka meklenburga lingvo. Kune ni infanoj vagadis trans la kampoj por tie serĉi ion manĝeblan. Mia patrino intertempe povis labori en vendejo. Malrapide komenciĝis denove la normala vivo. Ankaŭ komenciĝis la instruado en la lernejo. Ĉirkaŭ 50-60 infanoj kolektiĝis en la lernoĉambro. Ĉiuj aĝo-ŝtupoj kaj nur unu instruisto. Ĉiu klopodis fari la plej bonan. Post la instruhoroj ni infanoj laboris ĉe kamparano, ekz. ni kolektis ter-pomojn aŭ helpis je aliaj kamparanaj aktivecoj. La bakisto en la vilaĝo permesis al ni preni iom da panpasto el la knedujo. Ni metis ĝin antaŭ la fornon. Tiel ni akiris iom da pano. Kompreneble tio ne estis senkosta. Ni estis okjaraĝaj, ni devis segi kaj haki la lignon por la bakforno.
Nun oni alvokis nin, la infanojn kaj la adoleskantojn, aliĝi al la 'Junaj Pionioroj' (junularorganizaĵo en la iama GDR). Ni ricevis bluajn koltukojn, bluajn ĉemizojn, mallongajn pantalonojn. Kun la pli grandaj el la FDJ (Libera Germana Junularo) ni estis invititaj al diversaj aranĝoj, eĉ al Berlino. Tion ni infanoj ne taksis tiom malbone. Pli malbone suferis multaj, kiuj estis subpremitaj de la novaj potenculoj. Ni, la infanoj, ne komprenis kial tio okazis. Kelkfoje oni aŭdis, ke iu denuncis tian personon. Ankaŭ revenintoj el la militkaptitejoj tiam estis kaptitaj. Oni portis ilin al barakaro aŭ devigis ilin labori en minejo. Ofte ili tiam simple malaperis, kelkaj neniam revenis.
Mia patro estis liberigita de la militkaptiteco en la jaro 1948 kaj venis al ni en Miltzow. Ĉi tie oni informis lin, ke li devas labori en subtera ekspluatado en minejo en Aue. Sed ankoraŭ antaŭ la planita transporto al Aue li povis fuĝi al okcidenta Germanio trans la t.n. 'Verda Limo'. Li iris al Hamburgo, kie loĝis lia fratino Maria. Ŝi jam delonge ŝanĝis sian loĝlokon de Danzig ĉi tien. Dume mia patro devis postlasi nin, patrinon kaj infanojn, en Miltzow. Kompreneble ankaŭ volis iri al Hamburgo. Asistanto por fuĝo helpis nin subigi la 'Verdan Limon' en Harco, sed bedaŭrinde ni estis kaptitaj kaj devis resti en barakaro. Certe, ne longe daŭris kaj oni permesis al ni denove iri al Miltzow. Intertempe Germanio estis dispartigita en la kvar zonojn: la rusa, la usona, la brita kaj la franca.
Ni, la infanoj nun daŭrigis esplori la ĉirkaŭaĵon. Nian libertempon ni ĉefe pasigis ekstere. Sed dimanĉe ni iris al la preĝejo sen gepatroj. Tie ni konatiĝis kun kromaj infanoj.
Kune ni aranĝis ludadon kaj kunprenis la hundojn de la bieno. Mi bone memoras grandan projekton, – tio estis la konstruado de floso. Ni trenis tion al marĉlageto, de kiu la bovinoj trinkadis kaj ni ĝojis, ke nia ŝipo ne subite subakviĝis. La tuta teamo kuraĝis suriri la floson. Tuj ni renversiĝis kaj ĉiu falis en la ŝliman akvon. Verŝajne neniu el ni povis naĝi. Ĉiuj estis plene malsekaj, nur mi restis seka super la ventra butono. Estis miraklo, kiun mi ne povas klarigi ĝis hodiaŭ. Certe pli alta potenco aŭ anĝelo savis min tiam. Poste ni observis la hundojn remante en la akvo per siaj antaŭaj kaj postaj kruroj. Do ni lernis naĝi sen naĝzono kaj sen naĝejo-rigardanto.
La biciklo por grandaj viroj staris en la korto. Ĝi havis nur solidajn kaŭĉukajn pneŭojn, kiuj verŝajne estis faritaj el restaĵoj. Mi mem estis tro malgranda por ĝusta veturado. Tamen, mi provis, kun unu kruro sub la stango, la dekstra piedo sur la aliaj pedaloj. Tiam ek al Stahlbrode ĉe la Balta Maro! Ni ja ne volis piediri la 8 kilometrojn. Do, la malgranda frato sidis sur la pakaĵportilo. En Stahlbrode oni ofertis haringojn kiujn ni fiere transportis hejmen. Kompreneble ni ĉiam veturis sen kaskoj. La vintro prezentis kelkfoje eĉ pli ekscitajn aventurojn. Ni apenaŭ havis ion por varmigi. Do ni kaŝiris supren al la ŝarĝtrajnoj, kiuj kelkfoje haltis sur la reloj. Tiam ni grimpis sur la vagonoj por ŝteli karbon. Estis peniga, sed ankaŭ bela tempo. Tiam mi grave malsaniĝis. Mi havis pleŭriton kaj estis ĉirkaŭ duonjaron en la hospitalo en Greifswald. Mi vere senesperiĝis. Por resaniĝi, mi preĝis kaj promesis al Dio labori forte dum la tuta jaro, kun nur seka pano kaj akvo. Tiam mi resaniĝis. Tio estis miraklo denove.
Kiel lastan fojon, eskap-helpantoj venigis nin proksime al la limo. La trotuaro ŝajnis esti senfina. Fine ni ricevis la signon kiel interkonsentite. Nun ni ekkuru por atingi la alian flankon. Seniluziigitaj ni devis konstati, ke ni denove estis kaptitaj. Soldatoj aŭ policanoj jam atendis nin tie. Ili haltigis nin. Bonŝance, ĉi tiuj landlimaj gardistoj estis de la okcidenta flanko. Ili kondukis nin al loko proksime de Helmstedt. Kompreneble ni ne havis monon. Neniu el ni havis okcidentan monon. Ĉu vere ne estus elturniĝo? Do, ni staris sur la strato kaj atendis. Subite nekonata virino proksimiĝis al ni. Ŝajne ŝi bone konsciispri nia situacio kaj donis al ni la veturpagon por la buso, kiu kondukis nin al Hamburgo. La mono nur estis kredito, ŝi diris. Sed ĉu ŝi vere esperus rericevi ĝin denove? Kiam ni alvenis ĉe Onklino Maria en Hamburgo, ni ricevis unu ĉambron kaj malgrandan kameron. Ni denove estis familio.
Inter 1950 kaj 1953 mi vizitis la popollernejon en Wandsbek ĝis la fino de la 8-a grado. Tiam komenciĝis la lernotempo ĉe la bakejo. Paĉjo ja volis, ke mi komencu iun alian profesion, plejeble masoniston. La geavoj ankaŭ laboris en ĉi tiu metio. Kaj en ĉi tiu tempo, kiam ĉie oni bezonis konstrui ion, verŝajne tio estus vere promesplena. Sed mi povis venki per mia deziro fariĝi bakisto. La travivaĵoj pri malsato havis iliajn post-efikojn. Iĝi bakisto estis por mi la plej bona asekuro por neniam denove suferi malsaton.
La 1-an de aprilo 1953 mi komencis trejniĝon kiel bakisto ĉe la bakejo kaj kukvendejo ĉe Landwehr. Dum la unua lernejjaro mi loĝis kaj manĝis ĉe la bakisto kaj ricevis 2 markojn ĉiusemajne. Ĉi tiu salajro kreskis en la dua jaro de metilernado al 5 markoj kaj en la lasta jaro estis eĉ 7.50! Komprenu tion! De tiu malgranda salajro ankaŭ mia patrino ricevis sian parton. Tamen oni devas scii, ke tiutempe unu bulko kostis nur ĉirkaŭ 3-4 pfenigojn.
Post sukcesa fino de la metilernado en 1957 mi ŝanĝiĝis al alia kompanio. La bakisto en la Waldstraße ofertis salajron de 1 000 markoj monate. Li jam uzis tre efikajn metodojn. Ĉio pasis laŭ la devizo 'tempo estas mono'. Krom la kutimaj malgrandaj gasfornoj, li jam havis modernan fornon. Nun eblis amasa produktado kaj pano kaj bulkoj povus esti ofertitaj multe pli malmultekoste. Por mi tiutempe la salajro estis sufiĉe alta, sed mi devis forte batali. De frumatene je la dua horo ĝis la kvara posttagmeze, ĉiutage.
Tuj post la preparo de la unuaj bulkoj ni devis distribui ilin. Kaj ankaŭ tuj kolekti la monon. Ĝi tiam simple troviĝis en kartona skatolo en la aŭto, kovrita nur de tuko. La tuta laboro estis efektive konstanta kurado. En la semajnfino ni devis skribi la fakturojn kaj ordigi la monon. Kiam ni revenis hejmen, ni bezonis nian 'posttagmezan dormeton'. Kaj tio estis tre maltrankvila dormo kun sonĝoj, en kiuj revenis la hasto de la laboro. Panjo devis veki min ĝustatempe por vespermanĝo, sed tiam, kiam mi vekiĝis denove, jam estis tempo por la matena skipo, kiu komenciĝis je la dua horo. Tamen mi ĝuis la laboron.
En 1960 mi transiris al la bakejo en Eilbek, kie mi laboris tri jarojn por salajro de 50 markoj super tarifo. Sed en 1963 la mono denove allogis min, kaj mi revenis al la bakisto en la Waldstraße dum kelkaj monatoj. Post tio, mi estis en la bakejo en la Horner Landstraße por plia monato. Tiam estis la fino de mia bakeja laboro. Post 10 jaroj la metion de bakisto ĝi fine montriĝis esti tro monotona. Mi volis ankaŭ evoluiĝi al pli mensa nivelo. Do, mi bezonis ion alian. Mia nova celo devus esti la deĵoro ĉe la polico.
Dum miaj unuaj ferioj en la unua lernejjaro ĉe la bakisto mi veturis per biciklo. En Hamburgo estis la starto kaj sole mi biciklis al Büsum. En la junulargastejo mi trovis loĝejon, Tuj post la alveno mi iris al la marbordo. Mi ja sopiris vidi la grandan oceanon. Sed, je la plaĝo, mi seniluziiĝis. La Norda Maro efektive ne estis videbla ĉar tiumomente estis malalta tajdo. Mi ĝis nun ne bone estis kompreninta la aferon. Oni devus marŝi longe por atingi la "ĝustan" akvon. Kompreneble, la sekvan tagon mi denove iris al la marbordo. Denove estis malalta tajdo. Neatendinte muzikbando laŭte ludis kaj marŝis en la vado kaj ni, la rigardantoj, sekvis. Sur la vojo la gvidisto atentigis nin pri multaj bestoj, kiuj vivis en la ŝlimo. Ni povus eĉ rigardi la fokojn kuŝantajn sur sablaĵo. Sur la vojo reen, jam montriĝis 'priloj' (t.e. akvofluoj en la vado dum kreskanta fluso). Nun niaj kruroj ne nur malsekiĝis ĝis la maleoloj. Mi eksciis, ke dum vado-migrado, oni nepre devas atenti la tempon de alta kaj malalta tajdo, ĉar la akvo en la 'priloj' konstante leviĝis. Je unu el la sekvaj tagoj mi vojaĝis al Helgolando. Mi ĝuis tiel agrablan ferion, sed la 14 tagoj forpasis tre rapide. Mi restis ĝis la lasta minuto de la lasta tago. La hejmbiciklado estis iomete streĉa, ĉar mi volis ĝustatempe atingi mian laborlokon. Je la 4-a horo matene ja komenciĝis mia skipo.
Ankaŭ la feriojn en la dua lernejjaro ĉe la bakisto mi pasigis per la biciklo. Mi veturis al Flensburgo en kelkaj etapoj. Tie mi vizitis mian onklinon Erna. El la bela urbo apud la 'Föhrde' (mallarĝa golfeto) mi ekvojaĝis per vaporŝipo. Mi ankaŭ vizitis la apudan landon Danio. Ĉie oni povis konatiĝi kun novaj homoj. Denove la ferioj estis tre agrablaj, mi ne volis reiri.
Dum la triaj ferioj en tria lernejjaro ĉe la bakisto, mi unue uzis la trajnon al Stutgarto kaj kunprenis mian biciklon. De tie mi biciklis al mia avo. Li ankaŭ fuĝis de Danzig kaj nun vivis en Ebingen en la Ŝvaba Ĵuraso. Post kelkaj tagoj mi veturis sola al la Konstanca Lago. Ŝipo por ekskursoj portis min al la insulo Mainau. Tiam mi biciklis al la urbo Ulm. Ĉi tie mi ankaŭ haltis kaj povis admiri la katedralon de Ulm, la plej granda preĝejo en Germanio. Kune kun aliaj biciklantoj mi veturis al la rivero Danubo. Ĉar ni ja ne konis ĝin, ni bone informis nin. Oni diris al ni, ke ni rajtis naĝi nur ĝis certa punkto. De tie la fluo revenigus nin aŭtomate. Sed iel tio ne funkciis por mi. Kvankam mi estis pelita al la bordo, la fluo premis min malkompateme al granda kluzo. Nur je la lasta momento mi atingis la teron sub miaj piedoj. Do, estis okazo, kiu postulis mian plenan dankemon. Mia gardanĝelo denove ĝustatempe aperis. Je la fino de la ferioj, mi reiris al Hamburgo per trajno.
Cetere, la lastan vojaĝon el la 3a lernejjaro ĉe la bakisto, mi ripetis kelkajn jarojn poste kun mia fianĉino. Sed ĉi-foje ne la biciklo estis nia transportilo. Ni nun veturis sur la motorciklo DKW 175. Krom la tendo ankaŭ la kuirpoto apartenis al nia ekipo. Ni drajvis sen kaskoj, sen protektaj vestaĵoj. Sed ni plenŝtopis niajn pulovrojn per gazeta papero. Tio estis nia protekto kontraŭ la malvarma vento. Proksime de Celle, ni faris la unuan paŭzon. Ni estis tiel frostigitaj, ke ni apenaŭ povis malsuprenigi la maŝinon. Ni nin apogis per la manoj por iri la unuajn paŝojn. Poste ni veturis al nia avo. Kaj la sekvanta celo estis la Konstanca Lago. Ni kampadis sur la insulo Mainau. La suno brulis de supre. Mi suferis de terura sunfrapo. Mi ne povis imagi ĝis tiam ke la suno povas havi tiajn ekstremajn sekvojn. Tamen, la vojaĝo daŭris. Reveturante ni ankaŭ superstaris paneon. La ŝnuro por la kuplo disŝiriĝis. Feliĉe, ni trovis laborejon. Amikemaj homoj helpis nin. Tio estis miaj unuaj ferioj kun mia finaĉino.
Kaj ankoraŭ unu jaron poste ni vojaĝis sur la samaj vojoj al la Konstanca Lago. Ĉi-foje per la unua propra VW-aŭtomobilo.
Sed la plano 'polico' ne realiĝis. Pro sporta lezo mi devis porti dentoprotezon. Kaj tial mi ne rajtis servi en la polico, kvankam mi jam trapasis la eniran ekzamenon. Oni diris al mi, ke mi devus servi je alia ŝtata institucio dum kelkaj jaroj antaŭ ol mi povus akiri laborpostenon ĉe la polico. Do mi decidis eniri la armeon (Bundeswehr). Mi decidis tion, verŝajne pro miaj fruaj spertoj el la lasta milito. Mi certe volis defendi mian patrujon.
Do mi eklaboris je la 1-a de oktobro 1953 kaj ne sciis, kion atendi. Tamen mi ne sentis problemojn pro la nova komenco. Mi estis ja ĉiam sportema. Restis nur la malfacilaĵoj kiuj kaŝis sin en mia familia situacio.
Oni kutime devis vivi for de la familio, ĉar la diversaj trejnadaj kursoj ĉiam estis faritaj en diversaj lokoj en Germanio. La baza instruado okazis en Arbergen, proksime de Hildesheim. Ĉi tie ni lernis kiel portanto de uniformo bonorde aperu sur la publika forumo. Disciplino kaj obeemo, tio estis la devizo. Ok semajnojn ni devis restadi en la kazerno, sen eliro. La baza instruado daŭris preskaŭ duonjaron. Ni lernis ĉion, kio apartenis al la agado de soldato en la armeo. Poste, ni estis senditaj al nia kompanio. Por mi tio estis la Panzerlehrbatallion 94 (instrubataliono por tankistoj) en Munsterlager en la Lüneburg Erikejo. Mi estis trejnita kiel ŝoforo por diversaj veturilaj klasoj kaj ricevis licencojn por motorcikloj, ĵipoj, kamionoj kun kaj sen postveturilo, por la ĉenveturiloj, ekz. ankaŭ por la tanko 'Leopardo'. En nia Instrua Bataliono ni ofte prezentis niajn kapablojn dum vizitoj de aliaj formacioj el la NATO-landoj. Por tio ni abunde ekzercis.
Mia kariero komenciĝis kiel tankpafisto, poste mi estis supera soldato. Mi fariĝis kaporalo, ĉefkaporalo, serĝento kaj ĉefserĝento. La kurso por suboficiroj ĉiam estis en aliaj lokoj. Tiel mi konatiĝis kun tuta Germanio. La trejnado por pafado estis apud la Balta Maro. En Mittenwald / Bavario ni ekzercis la veturadon per ĉiuj veturiloj en vintro. Mi estis ankaŭ en la militlernejo por pioniroj en Munkeno. Verŝajne estis intenco ĉiam sendi nin al aliaj lokoj. Ni ja devas kutimiĝi al la vivo de vera soldato.
Unufoje oni promesis al mi kurson en Munster, sed je la lasta momento mi devis iri al Idar-Oberstein. Tio ne estis laŭ mia gusto. Mi tiam kuraĝis plendi al mia majoro, ke por mi la vorto de oficiro ne plu estis aŭtoritata. Nur kelkfoje dum semajnfino mi havis la okazon iri al Hamburgo por kontakti la familion. Do mi petis loĝejon en Munsterlager. Post relative mallonga tempo oni permesis tion kaj mia edzino povis translokiĝi kun la du filinoj en decembro, 1965. Feliĉe ni denove kuniĝis kiel familio. Sed mia edzino ne estis kontenta. Ŝi ne ŝatis la vivon en nura kazerna ĉirkaŭaĵo. Krome mi devis daŭre viziti novajn kursojn, kiuj kompreneble ne okazis en Munster. Tiam mia edzino ja denove sole postrestis kun la infanoj. Mi nun rimarkis, ke la vivo kiel soldato ne estis tiel facila, precipe se oni havas familion. Soldato ja ĉiam povas esti metata en la batalon. Ne eblis diskuti la aferon, eĉ se oni mem ne konsentis. En serioza kazo temis ja pri milita agado. Do, finfine maturiĝis procezo de pripensado.
Post ĉirkaŭ 8 jaroj, mi diskutis kun mia edzino ĉu eblus vivo sen armea servo. Mi decidis frue aŭ pli malfrue forlasi la armeon por engaĝi al libera ekonomio. Unu eblo jam nun montriĝis. Tio estis la metio instruisto de ŝoforado, ĉar en la Bundeswehr mi sukcesis pasi la necesan ekzamenon. Mi ja rajtis instruii veturadon por ĉiuj veturiloj kun radoj kaj ĉenoj. Krome post 12-jara deĵoro eblis partopreni pliklerigon por tri jaroj. Mia ĉefa intereso estis la sporto. Dum tiuj agadoj okazis neeviteblaj lezoj. Eventuale speciale tiuj instigis min elekti la kampon de la fizioterapio. Al tio apartenis ankaŭ la metio de masaĝisto kaj medicina naĝejgardisto. Intertempe mia edzino revenis al Hamburgo kaj mi submetis peton pri translokado al la proksimeco de Hamburgo. Mia deĵorejo permesis tion kaj dum la lastaj tri jaroj mi iris al la Jägerbatallion 162 Wentorf (milita formacio proksime de Hamburgo). De tie mi povis ĉiam facile veni al mia familio post la laboro.
En 1975 mi povis fini mian edukadon. La lernejo por masaĝo en Harco dungis min kiel trejnisto por duonjaro. Al tiu instituto apartenis ankaŭ la nova centro por fizioterapio en Grömitz apud la Balta Maro. Mi estis feliĉa ke mi povos labori ie, do denove proksime al Hamburgo. Post ĉi tiu tempo, ĉiuj antaŭkondiĉoj estis plenumitaj por mi malfermi mian propran praktikejon por masaĝoj en Hamburgo. En Jenfeld mi trovis liberan kuracistejon, kiu taŭgis por miaj planoj. Mi ricevis aprobon por ĉiuj asekuroj kontraŭ malsanoj, ankaŭ por privataj pacientoj. La tuta familio helpis min. Mia edzino forlasis sian laboron en buroo de advokato kaj nun laboris en mia praktikejo. En nia familia entrepreno ankaŭ kunlaboris mia patro, mia patrino kaj miaj du filinoj. Ĉiuj fieris pri tio, kion mi atingis.
Nun mi aldonas kelkajn komentojn pri mia familio: Post miaj lernejaj jaroj en Hamburgo (1950-52) mi renkontis mian edzinon Renate en 1953. Miaj estontaj boparencoj migris al Svedio en 1958. Do, ni venis al ilia apartamento en Hamburgo Barmbek. En 1960 okazis nia geedziĝo. En 1961 naskiĝis nia filino Inge. En 1965 venis filino Lena. Dum mia tempo en la armeo, mia edzino kaj miaj infanoj komence restis solaj en la apartamento en Barmbek. Ne ideala situacio por la familio. Nur dum semajnfinoj mi havis la ŝancon vidi ilin. Ni provis ŝanĝi tion per translokiĝo al Munster. Sed tie mia edzino ne estis kontenta, ŝi ne longe toleris tiun loĝlokon kaj reiris al Hamburgo. Miaj filinoj ne planis ellerni la profesion de medicina masaĝistino, kvankam mi vere ŝatis tiun ideon. Inge iĝis komercistino (ekspeda agento), Lena asistantino de advokato. Kompreneble, ambaŭ ricevis sian ŝoforolicencon de la patro.
En la jaro 1980 nia filino Inge foriris. Lena restis kun ni ankoraŭ dum kelka tempo. Ŝi nun interesiĝis pri lingvoj kaj foraj landoj. Tiam ŝi vojaĝis al Aŭstralio, kie ŝi laboris en bieno. Tiel ŝi ekkonis la landon kaj la homojn kaj finfine restis en Melburno kaj tie edziniĝis. Kun ŝia edzo Bernhard ŝi vojaĝis al Eŭropo kaj vizitis ankaŭ nin, kompreneble. En granda familia rondo la temo 'Aŭstralio' regis la interparoladon. Ni, la gepatroj, rapide ricevis inviton al Melburno kaj baldaŭ ekveturis. Lena kaj Bernhard detale planis nian vojaĝon, tiel ke ni povu trovi nian vojon sen multe da scioj de la angla. La unua etapo estis Singapuro. Ni tie restis du tagojn. La urbo kaj ĉirkaŭaĵo, precipe la pureco, vere imponis nin. Poste ni bezonis 8 horojn por atingi Melburnon. Nia filino kaj ŝia edzo kore bonvenigis nin ĉe la flughaveno kaj ŝoforis nin dum 2 1/2 horoj al sia domo.
Nun la lando estis prezentita al ni, unue la urbo Melburno kun siaj vidindaĵoj kaj specialaĵoj. Multaj hoteloj ofertis tendumadon sur la tegmentoj por pasigi la noktojn tie. Ni vizitis la 'Aŭstralian Open', la faman tenisan turniron kaj kompreneble la operon. Neforgesebla estas la granda piroteknikaĵo, kiun ni ankaŭ povas admiri en televidilo je la novjara festo. Dum vojaĝo trans la 'Great Barrier Reef', la plej granda koralrifo, ni sidis en boato kun vitra fundo. Do ni povis vidi la fiŝojn kaj koralojn sen malsekigi nin mem. Per aŭto ni veturis laŭlonge de la marbordo ĝis la ĉefurbo Kanbero kaj poste reen al Melburno.
Ni rajtis viziti Aŭstralion plurfoje. Ĉiufoje ni spertis, ke la aŭstralianoj estas tre agrablaj homoj. Ili preferas pasigi sian liberan tempon en freŝa aero. Ĉiuj kutime uzas malstreĉajn vestaĵojn kaj sandalojn, ĉu ili estas instruistoj, bankaj direktoroj aŭ metiistoj. Ĉie en la parkoj oni vidas homojn pikniki aŭ kradrosti kolbasojn k. s. Oni rimarkis, ke ĉiu reprenas sian propran rubon mem, tute en kontrasto kun la situacio en Germanio.
En la mezo de somero, la stratoj estis kristnaske ornamitaj. Multaj homoj portis ĉapon de Sankta Nikolao, alie ili kompreneble surmetis leĝeran ĉemizon. Ĉie en la butikoj, kontempla muziko aŭdiĝis el la laŭtparoliloj; la infanoj kolektiĝis en Kristnaska Koruso. Ĉio estis iom stranga por ni, sed ni venis ja en decembro. Unufoje, eĉ pro ni, la interŝanĝo de la kristnaskaj donacoj estis prokrastita ĉar ni alvenis post Kristnaska vespero.
Nia entuziasmo pri Aŭstralio fine infektis ankaŭ nian filinon Inge. Ŝi jam estis fondinta sian propran familion. Nun ŝi ankaŭ volis elmigri kun sia edzo kaj la kvar infanoj al Aŭstralio. Tio ne estis tiel facila por ŝi. Sen propra financa sekureco oni ne rajtas translokiĝi al Aŭstralio. Ankaŭ oni devas antaŭe certigi, ke en Aŭstralio estas bezono por la profesio de la enmigranto. Krome oni bezonas garantianton. Sed nia granda filino kun ŝia edzo sukcese venkis ĉiujn obstaklojn. Kaj ni, la geavoj, ne povis sekvi ilin. Estis por ni klare, ke nun estus iom pli malfrue pripensi tian ŝanĝon. Krome mia edzino estis tre timema pro la nova lingvo. Ekde 1986 ni nun vivas en Hamburgo/Neuallermöhe-Ost.
Mi ĝojas, ke ankoraŭ antaŭ niaj infanoj translokgis al Aŭstralio, ni povis fari multajn komunajn vojaĝojn kun la loĝaŭto. Nia unua veturilo estis la Ford Transit Riveria Alkoven, poste estis la Fiat Elnagh Slim2. Pro niaj spertoj kaj rakontoj, nia filino Inge kaj ŝia edzo decidis ankaŭ aĉeti propran loĝaŭton. Preskaŭ ĉiun semajnfinon, ni kune vojaĝis al la Norda aŭ la Balta Maro. Dum la ferioj ni veturis al aliaj pli foraj celoj, ekzemple al Danio aŭ Svedio. Nia fiŝkapta ekipaĵo ĉiam estis ĉe ni, do ni ĉiam ĝuis abundajn menuojn kun fiŝoj, kiel haringoj, romboj, moruoj, belonoj, maraj trutoj kaj angiloj.
La loĝaŭto vere estis utila, ne nur por la noktoj. Ĝi ankaŭ pruvis sian bonan taŭgecon por la kontaktoj kun aliaj homoj. Dum bela vetero estis facile simple sidiĝi sur la faldeblaj seĝoj. Neniu bezonis ordigi kaj purigi sian apartamenton por la vizitantoj. Kaj ni ĉiam kunportis niajn litojn, do ni povis viziti ĉiujn parencojn, amikojn kaj konatojn sen esti ŝarĝo por ili. Tian liberecon oni ne povas salajri.
En mia libera tempo mi ĉiam aktivis en sporto, plejparte en sporta klubo. Pro tio mi restis en bona korpa stato kaj ĉiam konatiĝis kun novaj homoj. Mia familio ofte venis dum la semajnfino kiel spektantoj por entuziasmigi min. En la armea tempo en Munster mi estis membro de la sportklubo Hildesheim. Kiam mi estis en la Harz, mi iris al sportasocio en Bad Lauterberg kaj en Wentorf kompreneble al la Wentorfa-klubo. Futbalo estis mia plej ŝatata fako. Ni batalis kontraŭ la angloj kaj en la antaŭa GDR ni partoprenis la nacian futbalan turniron. La Junaj Pioniroj bonvenigis nin kun floroj. Dum mia tempo en la militlernejo en Munkeno, miaj samklasanoj donis al mi la okazon ekkoni ĉiujn flankojn de la fama bavara oktobra kermeso (Oktoberfest). Mi partoprenis vetkuradajn aranĝojn pri 10, 25 km kaj ankaŭ maratono (42 km). En 1966 okazis la 'Kvartaga Marŝado en Nederlando'. Tie mi ĉiutage marŝis 55 kilometrojn kaj gajnis belegan bronzan orizitan krucon de reĝa nederlanda asocio por sporto. Kompreneble, se eblis, mi ĉiam vizitis la grandan jaran kunvenon de la maljunaj sportistoj en Malsupra Saksio. Mi ankaŭ estis invitita al la teamoj de la plejaĝuloj (Alten-Herrenmannschaften).
Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. Do, dum sportaj agadoj mi plurfoje travivis akcidentojn. Vundoj estis neeviteblaj. Tio koncernis la muskolojn kaj la artikojn. Ĉiam mi strebis al rapida resaniĝo por esti baldaŭ denove taŭga por sportaj aktivecoj. Tia sinteno ankaŭ troviĝis ĉe multaj el miaj sportaj kamaradoj. Sed multaj aliaj tro senĝene kondutis kaj terure lamentis. Mi ankoraŭ hodiaŭ aŭdas: „Mi suferas de tiu malbonaĵo. Rigardu. Rigardu, tio neniam pliboniĝos!“. Kontraŭe mi tute alimaniere reagis dum similaj situacioj. „Bone, certe baldaŭ venos pliboniĝo. La venontan semajnfinon mi volas ja reveni sur la sportejon“, mi konsolis min. Ĉi tiu pozitiva pensado certe kontribuis al aferoj, kiujn oni ne povas klarigi. La doloro vere malaperis. Mi revenis sur la sportejon dum la venonta semajnfino. Estis mirinde, ke kelkaj homoj rapide venkas sian malsanon dum aliaj luktas longan tempon kontraŭ la vundoj. Ŝajne la interna sinteno ludas gravan rolon por la resaniĝo. Ĉi tiuj pensoj fascinis min: "Kiel oni povas transdoni ĉi tiun scion al aliaj homoj? Kion mi diru al ili? Kion mi povus mem fari? La aferoj, kiuj helpis min, devas ja helpi ankaŭ aliajn homojn".
Tiaj pripensoj poste instigis min okupiĝi pri sporta fizioterapio kaj lerni la profesion de medicina masaĝisto. Mi simple volis helpi aliajn homojn. Antaŭ la malfermo de mia propra praktikejo, mi prezentis min al la kuracistoj en la najbareco. Do ili povus konsideri min por la referencoj de siaj pacientoj. La klientoj, kiujn mi traktadis, alportis siajn spertojn al sia familia kuracisto. Certe estis tre pozitivaj raportoj, ĉar kelkaj kuracistoj poste venis eĉ en mian praktikejon. Verdire, mi ĉiam pensis, ke kuracistoj neniam malsaniĝus. Sed tio ne estas la vero. Mi ankaŭ povis helpi ilin. Ne nur por mi tio estis kiel miraklo. Ĉiuspecaj plendoj malaperis post mia kuracado, ankaŭ la migreno. Kompreneble miaj sukcesoj estis disvastigitaj. Eĉ konataj aktoroj kaj kantistoj de la apuda filmstudio vizitis mian praktikejon kaj petis mian konsultadon kaj terapion.
Ĉiam kiam nova paciento venis al mi, mi lasis al mi sufiĉan tempon por bona konversacio. Tiel mi zorgis por la necesa fido. Sur la referenco, kiun la pacientoj kunportis de la kuracisto, mi kutime trovis preskribon, kiu rilatis al la korpoparto, kiu montris la simptomojn. Ofte la indiko estis pri la kolspina sindromo. Mi kutime povis konvinki miajn pacientojn, ke traktado devas ne esti limigita nur al la kolo aŭ nuko. Laŭ mi, la tuta sistemo estis tuŝita de la suferado. Do mi sugestis al la pacientoj multampleksan traktadon sen aldonaj kostoj. Ĉi tio pliigis la fidon de la pacientoj en mi. Tia fido al la terapiisto estas, laŭ mi, absolute necesa. Se iu kontraŭstaras la terapion, mi kutime povas fari nenion. Per zorgema konversacio, mi konstante klopodis transdoni mian pozitivan vidon pri la afero al la paciento kaj komuniki mian propran kredon al li. La paciento bezonas la pretecon kredi je sia propra resaniĝo, precipe kiam li estas submetita al ia intensa kuracado. Kial li donis konsenton por tiu terapio? La afero similas al la laboro en ĝardeno. Vi faras ion kaj vi firme kredas, ke la rikolto sukcesos.
Ankaŭ la kuracistoj, kiuj venis al mia praktikejo, aprezis mian metodon. Ili invitis min partopreni plurajn kunvenojn por kuracistoj. Tie mi sentis min kiel unu el ili. Mia edzino ne povis amikiĝi kun tiaj aranĝoj kaj plendis: „Mi ne povas veni. Mi devas fari ion alian en tiu tago, ktp.“ Ŝi evidente estis malkomforta, ke oni ofte flatis min. Do ŝi fine bremsis min, ĉar mi ne volis aperi sola ĉe tiuj kunvenoj. Kaj mi mem ankaŭ ne ŝatis esti tiel 'suprenlevita'. Aliflanke, kompreneble, mi estis fiera kaj sentis min flatita. Ankaŭ la reagoj de miaj 'normalaj' pacientoj plaĉis al mi. Ili ofte sendis poŝtkartojn el la ferioj al mia praktikejo. Tie ni bezonis plenan muron por prezenti la bildkartojn. La pacientoj dankis kaj skribis, ke ilia sanstato vere pliboniĝis. Kompreneble, tiu bona rilato al la pacientoj feliĉigis nin ĉiujn en la praktikejo. Pro tio ni ankoraŭ pli bone laboris. Kaj tiu atmosfero pozitive influis la traktadon de la sekvanta paciento. Sed ekzistis ankaŭ pacientoj, kiuj donis al mi la impreson, ke ili tute ne deziras resaniĝi. Eble ili nur volis eviti sian laboron uzante la malsanon kiel paŭzon. Kompreneble tiajn homojn mi ne povi helpi adekvate.
Intertempe en mia praktikejo laboris kvar kromaj masaĝistoj. Ĉiu traktis proksimume 10 homojn ĉiutage. Tamen ni ĉiam certigis ke estu sufiĉa tempo por trankvila traktado. Pro la alta intereso novaj pacientojn devis atendi akcepton nur post ĉirkaŭ ses semajnoj. Ni treege engaĝis niajn pacientojn, kompreneble, tio postulis preskaŭ plenan sinfordonon. La tagmanĝoj estis plejparte mallongigitaj. Ofte ni devis labori preter la kutima fermo de la praktikejo. Post kvar jaroj, mi pligrandigis la praktikejon per ĉambroj de vaka oftalmologia praktiko, kiu situis en la supera etaĝo. Mi ankaŭ lernis la Akupunkt-masaĝon laŭ Penzel kaj ricevis la permeson apliki ĝin. Tiu metodo ne bezonas pinglojn, kiuj pikas en la haŭto. Oni nur uzas stimulojn per manoj aŭ bastonetoj. Ĉi tiu metodo helpis min en mia plej malbona tempo.
Unu tagon ankaŭ mi neatendite sentis dolorojn. Eble mi trostreĉis min pro la laboro. Eble tio estis nur signo, kiu volis malsupren faligi min for de mia 'alta pozicio'. Tiam okazis trista sortobato. Dum la tuta tempo mia patro plejparte estis en mia proksimeco kaj subtenis min. Li akompanis min ĉe ĉiaj sportaj eventoj dum lia libera tempo. Nur dum la venonta vojaĝo al Berlino li diris "Ĉi-foje mi ne venos kun vi, mi restos hejme". Vespere mi ricevis la mesaĝon, ke li mortis. Oni poste informis min, ke li ankoraŭ provis telefoni al mi, sed mi ne estis tie. Ĉi tiu evento peze premis min. Mi suferis de teruraj doloroj kaj pikoj. En la hospitalo la kuracistoj diagnozis pulman kanceron. „Vi havas ankoraŭ duonan jaron por vivi," klarigis la profesoro. Tia brutala verdikto! Poste mi aŭdis: „Ni devas operacii tuj". Kompreneble mi ne volis tion. Mia tiama majstro por Akupunkt-masaĝo donis al mi kuraĝon. „Ni faros tion“, li diris. Temis pri la kompenso de la perturboj, kiuj minacis mian korpon. Kaj li sukcese resanigis min. Mi sentis, ke ĉio, kion mi estis doninta al aliaj ĝis nun, mi nun dufoje kaj trifoje rericevis.
Dume mi forlasis mian praktikejon, sed ĉirkaŭ duonjaron poste mi denove laboris. Mi estis dungita en la hospitalo Boberg kiel medicina masaĝisto. Post ĉirkaŭ unu jaro mi ĉesigis la laboron. Ĉar mia peto pri pensio pro invalideco ne estis aprobita, oni proponis al mi preparado al alia okupo, al komercista praktikulo. Mi komencis la lernadon en 1982. Tio daŭris 1 1/2 jarojn. Mi lernis interalie komercan administradon, librotenadon, oficejan organizon kaj maŝin-tajpadon. Post plenumo de ĉi tiu trejnado mi ne volis eniri ĉi tiun profesion malgraŭ bona notatesto. Sufiĉis por mi daŭrigi mian laboron kiel instruisto por ŝoforado. Mi ja estis instruisto por ŝoforado jam ekde la tuta tempo en la armeo. Ĝi estis, tiel diri, kiel "dua profesio". Mi devis fari tion ĉiuokaze, por ne perdi mian permesilon.
Estis granda ĝojo por mi prepari la gelernantojn optimume por la ekzameno. Mi volonte helpis ilin. Ili ja bezonis sufiĉan kuraĝon por trairi la postulojn. Mia plej aĝa lernantino havis pli ol 50 jarojn. Ŝi volis realigi sonĝon post la morto de sia edzo kaj fine fari la ŝoforlicencon. Ŝia edzo ne permesis tion dum sia vivo. Preskaŭ neniam estis malfacilaĵoj dum mia tasko. Nur kun turkaj virinoj, kiuj volis lerni ŝoforadon de mi, kelkfoje aperis malgrandaj problemoj. Ŝiaj edzoj ne ŝatis la fakton, ke siaj edzinoj estis kun mi en la aŭto dum krepusko. Do ankaŭ ili volis esti tie. Sed tio ne estis permesita pro asekuraj aferoj. Do mi bezonis mian tutan persvadokapablon por forteni la turkajn edzojn de la veturado en mia aŭto.
La ekzamenistoj ĉiam elektis la koncernan itineron sen miaj antaŭaj konoj. Mi neniam havis la okazon praktiki kun la kandidatoj tiun vojon antaŭe. Do, la ekzameno neniam estis facila. Sed mi fieras, ke la plej multaj el miaj gelernantoj sukcesis en la ekzamenoj. Nur en tre maloftaj okazoj tio ne funkciis. Mi memoras viron, kiu opiniis, ke li jam havis sufiĉe da sperto pri veturado. Li volis enskribi sin, eĉ kontraŭ mia konsilo, por la ekzameno. Kaj tiam li fiaskis.
Eĉ kiel pensiulo, mi ĉiam restis scivola. "Kio estas ĝusta? Kio estas malĝusta?“. Tiaj demandoj stimulis min, precipe rilate al la temoj sano kaj malsano. Tial mi traktis aliajn alternativajn kaj tradiciajn kuracajn metodojn, ekz. la refleksologion de la plandoj, Rejkio kaj la medicino de Hildegard de Bingen. En la pilgrima urbeto de Lourdes mi povis vidi, ke multaj homoj tie nekompreneble pozitive reagis. Ili subite montris sin tute trankvilaj kaj liberigitaj. En 1996 mi aŭdis pri la fama kuracisto Bruno Groening. Li naskiĝis en 1906 en Gdansko kaj mortis en 1959 en Parizo. Lia instruado "Sanigo sur la spirita vojo" fascinis min. Li ĉiam diris, ke li mem ne povas kuraci. Li nur volis, ke la homoj, kiuj malproksimiĝis de Dio, reiru al la Dia Patro. Kuraco nur eblas pro la Dia potenco. Tion li komunikis al la homoj kaj multaj fariĝis sanaj. Mi mem ankaŭ certas, ke fido kaj kredo ebligas multon, kion oni ne povas klarigi. En la asocio Amikaro Bruno Groening mi trovis multajn homojn, kiuj same pensis.
Ĉar mi volis vidi multe de la mondo, mi vojaĝis kune kun mia edzino tra tuta Germanio kaj preskaŭ tra la tuta Eŭropo kun nia loĝaŭto. Ni estis en Svislando, Aŭstrio, Francio, Hispanio, Italio, Kroatio, Hungario kaj Skandinavio (ĝis la Norda Kabo).
La celoj en Germanio estis ĉefe la kuraclokoj. Tie mi vizitis multajn de miaj kolegoj. Mi ankaŭ vojaĝis al homoj, kiuj povis atesti personan kontakton al Bruno Gröning. Do mi ricevis pli konvinkan konfirmon pri la ĝusteco de la instruaĵo de Bruno Groening el 'unua mano'. Eĉ de mia 100-jaraĝa onklino Martha mi hazarde lernis, ke ŝi ankaŭ aŭdis ion de Bruno Gröning. Ŝi tiam diris, "Jes, iam nia patro, li estis masonisto, li havis vunditan ŝultron kaj iris al Bruno Groening kaj resaniĝis". Mi povis surbendigi ĉi tiun vidatestantan rakonton de mia onklino kaj sendi ĝin al Aŭstralio, ĉar tie ankaŭ troviĝas grupoj de la Amikaro. Kompreneble tie ankaŭ vivas niaj du filinoj. Ni vizitis ilin dufoje, sed sen loĝaŭto. Alian longdistancan vojaĝo ni faris al Srilanko.
Plej ofte ni verŝajne feriis en la banurbo de Bad Füssing en Bavario. Per nia loĝaŭto ni preskaŭ ĉiujare veturis al tiuj famaj banejoj. Ni tiam prenis la vojon tra Ĉeĥio kaj vizitis tie ankaŭ Franzensbad (Františkovy Lázně), Marienbad (Mariánské Lázněkaj) kaj Karlsbad (Karlovy Vary). En 2016 ni volis denove iri al la banurbo en Bad Füssing. Frumatene mi atingis la lokon, kiam subite mi suferis de terura spirmanko. Bonŝance la banejo disponis pri praktikejo de kuracisto. La saĝa dungito tuj startis elektrokardiogramon kaj informis la ambulancon. Senprokraste ili veturigis min al hospitalo en Rotthal/ Münster. Tie la kuracitoj diagnozis interalie duflankan pneŭmonion, kaj mi ricevis koran stimulatoron. Danke al la bona kuracado mi intertempe venkis la plej malfacilan. Sed certe mi akiris ankaŭ helpon de la supro:
Kiel Dio turnas mian mizeron,
mi ne scias.
Sed ke Li turnas ĝin,
tio vere estas certa.
Ĉi tiu bela diraĵo ankoraŭ pendas sur mia blanktabulo.
Jes, la tempo flugas. Nun, post tiom da jaroj, ne plu okazas tiom multaj vojaĝoj. De tempo al tempo mi ĝuas la laboron en la ĝardeno, mi legas sur la teraso aŭ vizitas interesajn eventojn en la ĉirkaŭa regiono.
Mi vere estas feliĉa kaj dankema, ke mi vidis tiom multe de la mondo. Mi rajtis lerni tiom multe kaj mi ĝojas, ke ĉi tio ne ĉesas nun en maljuneco. Kun granda plezuro mi pensas pri la bela tempo kun la familio, kun niaj infanoj kaj nepoj. Ĉu ili poste ankoraŭ rememoros, kiam ni kliniĝis por pluki la freŝajn fragojn de la kampo?
Ĉiun jaron en majo mi povis iri al la granda kunveno de la gekuzoj. Tie mi ĝuis la harmonian komunumon. Mi ankaŭ ŝatas pensi pri la multaj kunvenoj kaj festoj en la sportaj kaj fiŝkaptista kluboj.
Vere, ne estas memkompreneble, ke ni estas tiel bone post la milito. La teknika progreso certe havas sian parton. Ĉiu havas lavmaŝinon, modernan hejtilon kaj televidaparaton. La teknika evoluo tiom rapidas, ke oni ne povas paŝi sammezure. Mi nur pensas pri la komputilo kaj la poŝtelefono.
Kaj multaj aliaj aferoj ŝanĝiĝis. Ne ĉiam mi konsentas kun la kondiĉoj hodiaŭ. Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj infanoj vizitas la infanĝardenon kiel eble plej frue. Kial nur? Mi pensas, ke estas terure, ke patro aŭ patrino devas frumatene alporti la infanon sur la brako al la infanvartejo. En la pasinteco, ekzistis nur tre malmultaj infanĝardenoj. La patrino prizorgis la infanojn. Kune kun aliaj patrinoj ili renkontiĝis en la ludkampo kaj poste ili lasis nin ludi kaj petoli ofte sen superrigardo. Mi kredas, ke hodiaŭ tio ne plu eblas, ĉar paĉjo tro malmulte gajnas. Lia salajro ne sufiĉas por vivteni la familion. Do panjo devas ankaŭ labori.
Certe, mi povas imagi, ke estas patrinoj, kiuj preferas iri al laboro ol prizorgi siajn infanojn. En iama tempo tio nur malofte okazis. Kaj oni neniam senrespekte taksis la patrinojn, kiuj restis hejme por prizorgi la infanojn. Sed dommastrumado kaj edukado de la infanoj estas tre gravaj taskoj. Ĉiu devus valori tian engaĝon de la gepatroj. Sed bedaŭrinde, apenaŭ iu faras tion hodiaŭ...
◊
Titolo
Avĉjo rakontas - De tiam ĝis hodiaŭ
Autoro
Jürgen Schiller
Versio 1.2
Originala versio
Opa erzählt - Von damals bis heute
Kopirajto
© Klaus Friese, Hamburg 2019
© Klaus Friese, Hamburg 2019 E-Mail: friese@esperanto-hamburg.de
Titolbildo
Jürgen Schiller 2019, memfarita foto