IMRE MADÁCH
TRADUKIS: KÁLMÁN KALOCSAY
UNUA BILDO DUA BILDO TRIA BILDO KVARA BILDO KVINA BILDO SESA BILDO SEPA BILDO OKA BILDO NAŬA BILDO DEKA BILDO DEKUNUA BILDO DEKADUA BILDO DEKTRIA BILDO DEKKVARA BILDO DEKKVINA BILDO |
(En la ĉielo. La Sinjoro sur ŝia trono, ĉirkaŭata de glorlumo. Aro da anĝeloj, surgenue. La kvar ĉefanĝeloj staras apud la trono. Forta brilo.)
ĤORO DE ANĜELOJ
Gloron al nia Dio en la alto!
Lin laŭdu tero kaj ĉiela lum’!
Per sola vort’ Li vekis vivi ĉion;
dependas fin’ de Lia palpebrum’.
Li estas forto kaj plezur’ kaj scio,
ni nur la ombro, kiun ĵetas Li,
adoron al Li pro l’favor’ senlima,
ke el la lum’ ĉi parton cedas Li!
La granda pens’ eterna enkorpiĝis,
finita estas jam la krelabor’.
Nun ĉio, kion Li respiri lasas,
tributon indan metu ĉe l’Sinjor’!
LA SINJORO
Finita, jes, la Verk’, la mondkreado.
Ripozas la kreint’, turniĝas rado
kaj kuros sur la akso jarmilionojn,
ĝis eĉ raddenton mi ripari devos.
Ek do, ĝenioj de ĉi mia mondo,
antaŭen! Sur la voj’ senfina kuru!
Dum vi tramuĝas antaŭ mi en rondo,
ankoraŭfoje mi pri vi plezuru.
(Ĝenioj de steloj, rulante antaŭ ŝi unuopajn, duopajn astrojn, kometojn, stelnebulojn de plej diversaj koloroj kaj grando, preterkuregas antaŭ la trono. Softa melodio de sferoj.)
ĤORO DE ANĜELOJ
Kia flamoglob’ fiera,
tromemfida venas tie,
kaj al steletar’ modesta
ĝi mem servas senkonscie. –
Jen steleto, ĝin nur lampo
kredus vi laŭ palaj briloj,
tamen mond’ nemezurebla
estas ĝi por mil’ kaj miloj. –
Jen du globoj interluktaj
en alkuro, disrapido,
kaj ĉi lukto gvidi voje
estas grandioza brido. –
Tiu tondre falas tie,
treme vi defore miras,
kaj milionoj dolĉan pacon
kaj feliĉon sur ĝi akiras. –
Jen modesta stel’ – ĝi estos
iam stel’ de ama sento,
ĝin konservu varta mano
por konsol’ de l’tera gento. –
Jen la naskiĝantaj mondoj,
jen la ĉerk’ de pereantoj,
kuraĝigo por timuloj,
vok’ averta pri la vantoj. –
Jen, komet’ konfuzas ordon,
ĝi timigas, ĝi teruras,
sed se sonas voĉ’ de Dio,
kurba voj’ tuj rekte kuras.
Vi, ĝenio kara, juna,
venas, ŝanĝas vian globon.
Vi funebron, lumtalaron
ŝanĝas: verdan, blankan robon.
Do antaŭen kun kuraĝo,
la ĉiel’ vin ŝirmu garde!
Eta lok’, ideoj grandaj
sur vi interluktos arde.
Kiel la printemp’ kaj vintro
ŝanĝos sin en via sfero
rido, larmo, bel’, misformo…
Por vi estos hel’ aŭ morno:
difavor’ aŭ dikolero.
(La ĝenioj de la steloj foriras.)
ĈEFANĜELO GABRIELO
Vi elmezuris la Senlimon
kaj materion ĝi ekfruktis,
kiu la grandon, malproksimon
per via sola vort’ produktis:
Hosana al vi, Penso!
(Sin ĵetas vizaĝaltere.)
ĈEFANĜELO MIĤAELO
Eterna ŝanĝ’, konstant’ eterna
per Vi fandiĝis en unuon,
vi kreis Tempon kaj Senfinon
kaj genton kaj individuon:
Hosana al vi, Forto!
(Sin ĵetas vizaĝaltere.)
ĈEFANĜELO RAFAELO
Vi verŝas flusojn da feliĉo,
la korpon dotas per konscio,
la tutan mondon vi inicas
al partopren’ el via scio,
Hosana al vi, Bono!
(Sin ĵetas vizaĝaltere.)
(Paŭzo.)
LA SINJORO
Kaj, Lucifer’, silentas vi memfide?
Por mia laŭdo vi ne trovas vorton?
Aŭ, ĉu ne plaĉas, kion kreis mi?
LUCIFERO
Kio do plaĉu? Ke substancoj kelkaj,
dotitaj ĉiuj per diversaj ecoj,
sed kiujn antaŭ malkaŝiĝ’ ilia
en ili vi eĉ ne konjektis eble,
aŭ, eĉ se jes, vi ne kapablas ŝanĝi,
knedite nun sen ord’ en kelkajn globojn,
sin pelas kaj altiras reciproke,
kaj konsciiĝas en vermaĉoj kelkaj,
ĝis ĉio plenos, ĉio malvarmiĝos
kaj restos sole la neŭtrala ŝlako?
La hom’ ja faros, post ellerno ŝtela,
ĉi samon en la kuirej’ ĥemia.
Vi metis lin en grandan kuirejon,
kaj vi toleras, ke li tie umas
kaj kuiraĉas, sin kredante Dio,
sed se misfaros, fuŝos li la kaĉon,
ekflamos vi en kolerego tarda.
Kion pretendi do de diletanto?
Kaj kian sencon havas mem la kreo?
Poemon por ia propra laŭd’ vi verkis,
kaj ĝin vi metis en malbonan gurdon
kaj ne enuas vi senfine aŭdi,
ke la kantaĉo sonas ĉiam same.
Ĉu decas do al tia maljunulo
ĉi ludo, ĝuebla nur de kor’ infana,
ke fajreret’ knedita en la koton
imitus Dion, sed ĝi estas nur
karikaturo, ne portreto lia,
Sin pelas reciproke la Libero
kaj Fat’, kaj mankas senco harmonia.
LA SINJORO
Ador’ pri mi deviĝas, ne kritiko.
LUCIFERO
Mi povas doni nur esencon mian.
(Montrante al la anĝeloj.)
Sufiĉe laŭdas vin ĉi aĉa aro,
kaj decas ja al ili tia faro;
vi naskis ilin: ombron lumradi’,
sed de eternaj tempoj estas mi.
LA SINJORO
Ha, arogul’! Ne materi’ vin naskis?
Kie do estis via sfer’ kaj forto
antaŭe?
LUCIFERO
Mi vin demandi same povas.
LA SINJORO
Mi jam projektis de eternaj tempoj,
jam en mi vivis, kio nun eventis.
LUCIFERO
Malplenon inter pensoj vi ne sentis?
Por ĉia esto tio estis bar’
kaj vin devigis por la krea far’.
Jen, estis Lucifer’ la barikado,
mi, praspirit’ eterna de l’neado.
Vi venkis min, ĉar estas ja fatal’,
ke mi senĉese falu en batal’,
sed mi relevu min kun nova forto.
Vi naskis materion, do mi spacon
akiris! Apud vivo staras morto,
feliĉ’ posthavas senreviĝ-agacon,
la lumo ombron, fido malesperon.
Jen do, mi ĉie staras, kie vi!
Tiel konante, ĉu mi vin adoru?
LA SINJORO
Ha vi, spirit’ ribela, for de mi!
Mi povus vin frakasi, – mi ne faros.
El ĉia spiritligo ekzilite,
en ŝlako luktu fremde, malamate.
Kaj en doloro de l’aŭstera solo
senĉesa pens’ vin puŝu en ĉagrenon,
ke vane vi skuadas vian ĉenon,
batali vanas kontraŭ la Sinjoro.
LUCIFERO
Ne, vi min tiel ne forpuŝos kiel
sentaŭgan, ĉar jam superfluan ilon.
Ni kreis kune, mi la rajtan parton
postulas.
LA SINJORO (Moke.)
Estu, kiel vi deziras.
Rigardu Teren. Jen du altaj arboj
en meza mezo de Eden’. Mi ilin
malbenos nun, kaj ili estu viaj.
LUCIFERO
Avara man’ – nu, sed sinjoro granda!
Kaj ja sufiĉos al mi lok’ subplanda,
kie piedon fiksos la Pra-Neo.
Ĝi puŝos vian mondon al pereo.
(Li ekiras.)
ĤORO DE ANĜELOJ
For, malbenito! For de l’Dia trono!
Hosana al Li pro la leĝodono!
(En la paradizo. Meze la arboj de la scio kaj de l’eterna vivo. Adamo kaj Eva venas, diversaj bestoj ilin ĉirkaŭas kun milda konfidenco. Tra la malfermita ĉielpordo elradias glorlumo, kaj aŭdiĝas softa harmonio de anĝelĥoroj. Plenbrila suno.)
EVA
Ha, vivi, vivi: kiel dolĉe, bele!
ADAMO
Kaj esti ĉef’ kaj estro super ĉio!
EVA
Kaj senti, ke nin oni prizorgadas,
kaj sole dankon flustri por la tuto
al tiu, kiu donas ĉi plezurojn.
ADAMO
Dependi ŝajnas al vi vivprincipo. –
Sed mi soifas, Eva: Jen, ĉi fruktoj
kiel allogas.
EVA
Mi deŝiros unun.
LA VOĈO DE L’SINJORO
Halt’, halt’, la tutan mondon mi donacis
al vi, sed gardu vin de ĉi du arboj!
Spirit’ alia gardas ties fruktojn,
per mort’ pereas kiu ilin ĝuas.
Jen, tie ruĝas vinberaro dolĉa,
jen, milda ombr’ allogas vin ripozi
en varm’ sufoka de l’tagmez’ brilega.
ADAMO
Ordon’ miriga, sed ĝi ŝajnas grava.
EVA
Kial ĉi arboj la plej belaj do, kaj
kial tabuaj ĝuste ili?
ADAMO
Kial
bluas ĉielo, verdas bosk’. Sufiĉu,
ke tiel estas. Venu post mi, Eva.
(Ili sidiĝas en laŭbo.)
EVA
Al brust’ kliniĝu, kaj mi vin ventumos.
(Granda ventmuĝo. Lucifero aperas inter la branĉoj.)
ADAMO
Ha, kio, Eva? Tian mi ankoraŭ
ne aŭdis. Kvazaŭ fremda malamika
potenco nin atakus.
EVA
Ho, mi tremas.
Eĉ la sonor’ ĉiela eksilentis.
ADAMO
Sur via brusto mi ĝin kvazaŭ aŭdas.
EVA
Kaj mi, se la glorlum’ paliĝas supre,
ĝin trovas en okuloj viaj, kara.
Ja kie mi ĝin trovus ekster vi?
Min kreis propre nur deziro via,
kiel la luminunda sun’ majesta,
por en la univers’ ne soli, farbas
sin laŭ kolor’ de l’akvo kaj karese
kun tiu ludas, ĝojas esti duope,
forgesas grandanime, ke nur pale
tiu spegulas ĝian fajron propran,
kaj kune kun ĝi neniiĝus tuj.
ADAMO
Ne diru, Eva, ne hontigu min.
Kio do estus voĉ’ sen komprenanto,
radio sen kolor’ ĝin spegulanta,
kaj kio mi, se kiel son’ en eĥo,
kaj lum’ en floro, ne burĝonus mia
estaĵo en vi je pli bela esto,
en kiu min mem ami povas mi?
LUCIFERO
Kial plu aŭdi ĉi dolĉumon molan? –
Mi min deturnos, aŭ la hont’ min trafos,
ke l’fride kalkulanta intelekto
envios la infanan sentimenton.
(Birdeto ekkantas sur proksima branĉo.)
EVA
Adam’, aŭskultu, ho, ĉu vi komprenas
la kanton de ĉi fola amanteto?
ADAMO
La zumon de la rojo mi aŭskultis,
kaj trovis, ke ĝi kantas tiel same…
EVA
Ho kara, kia harmoni’ mirinda:
diversaj sonoj, unu sama senco!
LUCIFERO
Ĉu plu prokrasti? Ek jam, al laboro!
Pereon ĵuris mi pri ili, estu!
Kaj tamen, mi denove haltas dube.
Ĉu per armil’ alloga de la scio
kaj ambicio mi ne vane luktos,
se ilin du azile ŝirmas kaj
iliajn korojn gardas de laciĝo
kaj la, falinton levas tuj ĉi sento?
Sed ĉu mediti? Gajnos, kiu riskas!
(Nova ventmuĝo. Lucifero aperas al la timiĝanta homparo. La glorlumo sombriĝas. Lucifero ridegas.)
Kial vi miras?
(Al Eva, kiu time ekkuras.)
Haltu, graciulino,
momenton restu, lasu vin admiri.
(Eva baltas kaj iom post iom rekuraĝiĝas.)
(Flanken.)
Jen la model’ milfoje revivonta.
(Laŭte.)
Adam’, vi timas?
ADAMO
Ĉu vin, ulo aĉa?
LUCIFERO
(Flanken.)
Bona praul’ por la virgento fiera!
(Laŭte.)
Saluton, spirit-frato!
ADAMO
Kiu vi estas?
Ĉu vi de supre venis aŭ de sube?
LUCIFERO
Laŭ via plaĉ’. Egalas ĉe ni tio.
ADAMO
Ne sciis mi, ke krom mi estas homo.
LUCIFERO
Ho, estas multe, kion vi ne scias
kaj ne ekscios. Ĉu por tio kreis
el polvo vin la pia maljunulo,
ke li dividu kun vi sian mondon?
Vi laŭdas lin, kaj li vivtenas vin,
li diras: prenu tion, timu tion,
vin gvidas, gardas kiel lanan beston.
Konscii? Tion ja vi ne bezonas.
ADAMO
Konscii? Ĉu mi ne konscias do?
Ĉu mi ne sentas la sunvarmon benan,
la dolĉan ĝojon de l’ekzisto kaj
de mia Dio la senliman bonon,
kiu min faris estro de la tero?
LUCIFERO
Ĉi-same pensas ankaŭ la vermeto,
kiu la frukton antaŭ vi formanĝas,
aŭ l’aglo, kiu al birdet’ sin ĵetas.
Ja kio pli nobligus vin ol tiujn?
Nur fajrereto en vi lumetanta,
ekmoviĝeto de senlima forto,
kiel la poaj ondoj de l’rivero,
momenton ekbrilante, refaladas
sur grizan fundon de l’fluej’ komuna. –
Jes, estus unu ja, la penso, kiu
en via senkonscia sin’ krepuskas:
ĝi farus vin plenaĝa, konfidante
vin mem elekti inter bon-malbono,
aranĝi vian sorton proprapove,
Ĝi el sub la providenc’ vin liberigus…
Tamen, pli bone estas eble al vi
nur vegetadi kiel sterka vermo
en mola sin’ de via eta rondo
kaj ĉesi kune kun la viv’ senscie.
Komforte ja en kredo trankviliĝi;
noble, sed peze stari proprapiede.
ADAMO
Grandegaj vortoj! Mia kap’ turniĝas.
EVA
Min ili ravas! Belaj, novaj diroj!
LUCIFERO
Sed eĉ la scio sola ne sufiĉas.
Por realiĝi en majestaj faroj,
ja ankaŭ senmortecon ĝi bezonas.
Por kio taŭgas la collonga vivo?
Jen kiajn povojn ĉi du arboj tenas,
de kiuj la kreinto vin forĉenas.
Per unu, scion kiel Dio vi havos,
per dua, eternjuna ĉarm’ vin ravos.
EVA
Tamen kruelas ja kreinto nia!
ADAMO
Sed se vi trompos nin?
(La glorlumo iom pliheliĝas.)
ĈIELA ĤORO
Ve al vi, mondo,
pra-Neo tentas.
VOĈO DE L’SINJORO
Homo, gardu vin!
ADAMO
Ha, kia voĉo!
LUCIFERO
Vento skuas branĉojn:
Ĉiu element’!
Helpu en la tent’,
ke al vi haviĝu
la homa gent’!
(Ventatako. – La glorlumo malheliĝas.)
Jen miaj arboj.
ADAMO
Kiu do vi estas?
Vi ŝajnas tia, kiaj estas ni.
LUCIFERO
Rigardu aglon supre inter nuboj,
rigardu talpon sube terfosantan:
alia horizonto zonas ĉiun.
La spiritlando estas ekster via
vidpovo, kaj la hom’ por vi plejaltas.
Por hund’ ja estas hund’ la idealo,
ĝi vin honoras, se ĝi vin akceptas
kunulo. Sed kiel vi ĝin subtaksas
kaj staras kiel fato super ĝi,
ŝutante sur ĝin, kvazaŭ dio, damnon
aŭ benon, – tiel al vi subrigardas
ni, fieruloj de l’spirita lando.
ADAMO
Ĉu unu do el tiuj estus vi?
LUCIFERO
Jes, plej potenca inter la fortuloj.
Mi staris tie, ĉe la tron’ de Dio,
partoprenant’ en lia gloro pleja.
ADAMO
Kial vi do en la ĉiel’ ne restis,
sed venis al ni en ĉi polvomondon?
LUCIFERO
Jam tedis tie min la loko dua,
regula viv’ de monoton’ enua,
Naiva ĉielĥoro, infanvoĉe
laŭdanta ĉiam ĉion senriproĉe.
Disharmonio venu, malkonkordo
por nask’ de nova mondo, nova forto,
kie l’anim’ en solo grandon havas,
kien min sekvi povas, kiu bravas.
ADAMO
Ja diris Dio: li nin punos, se
ni iros alivoje, ol li fiksis.
EVA
Kial li punus? Se ni fiksis vojon,
laŭ kiu iri li de ni deziras,
li ankaŭ kreis tiel nin, ke kulpa
inklino nin ne tiru aliflanken.
Aŭ kial sur abisma rand’ li lokis
nin, vertiĝemajn, kun destin’ damniĝa?
Kaj se la kulpo estas same inter
projektoj liaj, kiel inter tagoj
serenaj la tempesto, kiu diros
ĉi tiun do pli kulpa, ĉar ĝi bruas,
ol tiujn, ĉar vivige ili varmas?
LUCIFERO
Jen, venis la unua filozofo.
Vin sekvos longa vic’, fratinjo bela,
sur centmil vojoj same diskutante.
Frenezulejon multaj erarvojos,
tim’ reŝancelos multajn, kaj neniu
atingos rodon. Lasu la cerbumon!
Ja ĉiu aĵo havas tiel multajn
kolorojn: kiu ilin traobservis,
eĉ malpli scias ol unuavide.
Morto de l’ago estas rezonado.
EVA
Mi do deŝiros unun el la fruktoj.
ADAMO
Ĝin la Sinjor’ malbenis.
(Lucifero ridegas.)
Sed deŝiru!
Do falu sur nin, kio fali devas,
ni havu scion kiel Dio!
(La pomon de la scio gustumas antaŭe Eva, poste Adamo.)
EVA
Krome
eternan junon.
LUCIFERO
Venu, venu do,
jen, jen la arbo de la senmorteco,
rapidu jam, rapidu!
(Li tiras ilin al la alia arbo. Kerubo, kun flamanta glavo, baras al ili la vojon.)
KERUBO
For, kulpuloj!
VOĈO DE L’SINJORO
Adam’, Adam’, vi do forlasis min,
mi ankaŭ vin. Jam vidu, kiom vi
valoras sola.
EVA
Ho ve, ni pereis.
LUCIFERO
Ĉu vi senkuraĝiĝis?
ADAMO
Ja ne kredu!
Estas nur frostotremo de vekiĝo.
For, for, virino, ien ajn. Dezerta
kaj fremda estas al mi jam ĉi loko.
ĈIELĤORO
Ho ploru fratajn larmojn de sufero,
mensog’ triumfas kaj pereis Tero.
(Belega pejzaĝo ekster la paradizo. Eta plumpa lignokabano. Adamo batas en la teron blokojn por barilo. Eva konstruas laŭbon. Lucifero.)
ADAMO
Jen mia hav’! Anstataŭ l’granda mondo
jen estos mia hejmo. Mi ĝin regos,
defendos de l’nocemaj bestoj kaj
devigos ĝin, ke por mi ĝi produktu.
EVA
Kaj laŭbon faros mi, similan al la
antaŭa; tiel mi resorĉos por ni
l’Edenon perdiĝintan.
LUCIFERO
Grandajn vortojn
vi diris. La propraĵ’ kaj familio:
jen du movantoj de la mond’, el kiuj
ĉiu volupto kaj turment’ elĝermos.
Senĉese kreskos tiuj du, ĝis ili
fariĝos industrio kaj patrujo:
naskanta par’ de ĉio bela, nobla,
kaj formanĝonta la infanojn proprajn.
ADAMO
Parol’ enigma… Vi promesis scion.
Por ĝi l’instinkt-volupton mi rezignis,
ke, kvankam inter luktoj, mi grandiĝu,
kaj… la rezulto?
LUCIFERO
Ĉu vi ĝin ne sentas?
ADAMO
Mi sentas: kiel Dio min forlasis,
puŝante, malplenmanan, en solecon,
mi same lin! Nun mia propra dio
mi iĝis. Kion mi elluktas, rajte
posedas mi. Jen mia fort’ kaj fiero.
LUCIFERO (Flanken.)
Nun al la ĉiel’ vi spitas, vanta pup’!
Ni vidos vin sub fulmgraveda nub’.
EVA
Fiero mia sola estas nur,
ke mi fariĝos la patrin’ de l’mondo.
LUCIFERO (Flanken.)
Ideo glora de l’virin-animo:
la eternigo de mizer’ kaj krimo.
ADAMO
Kaj kion al li danki? Nuran eston?
Ja tiu, se ĝi indas sian ŝarĝon,
nur fruktas el klopodo mia propra.
Plezuron, kiun donas gluto da akvo,
mi devas elmeriti soifbrule,
la prezo de la kismielo estas
la mishumoro, kiu post ĝi sekvas.
Sed kvankam ĉiuj kroĉoj de la danko
defalis, kvankam iĝis mi libera
por formi mian sorton mem kaj ree
detrui, kion palpe mi projektis,
por tio via help’ eĉ ne necesis,
ja farus tion mia propra forto.
Vi min ne savis de l’kateno peza,
per kiu min la korp’ al polvo ĉenas.
Mi sentas, ne sciante ties nomon,
ĉu eble nur hareto? – des pli honte –
kio l’animon fieran al mi baras.
Mi saltus, kaj refalas mia korpo,
okul’, orelo servi min rifuzas,
se malproksimojn volas mi esplori.
Se alten tiras min la fantazio,
malsato min devigas humiliĝe
descendi al la materi’ tretata.
LUCIFERO
Ĉi ŝnur’ pli forta estas ol mi mem.
ADAMO
Spirito tre malforta do vi estas,
Se ĉi araneaĵo nevidebla,
ĉi neniaĵo, kiun mil estaĵoj
eĉ ne rimarkas kaj en ĝia reto
kun sento de libero saltetadas,
kaj kiun nur konjektas kelk’ elstare
altaj spiritoj, spiti povas vin.
LUCIFERO
Nur ĝi min povas spiti, ĉar ĝi estas
spirito kiel mi. Aŭ, – ĉu vi kredas,
ke, ĉar senbrue, kaŝe ĝi laboras,
ne fortas ĝi? Erar’. En ombro sidas
la mondoskua, mondokrea forto,
ĉar de la alrigard’ oni vertiĝus.
Nur far’ de homo brilas kaj krakadas,
kiun enkadras la collonga vivo.
ADAMO
Ho lasu vidi, eĉ se momente, tiun
funkcion, – fortas mia brust’, vi scias –
kiu influas min, – min, kiu estas
tiel aparta, tuta en mi mem.
LUCIFERO
Eĥ, estas – stulta vort’ Vi estis, estos!
Eterna estiĝad’ kaj pereado
la viv’! Sed vidu mem spirit-okule!
ADAMO
(Kion li sekve diras, ĉio fariĝas videbla.)
Ha, kia fluo ŝprucas ĉirkaŭ mi,
svingante sin senĉese al altegoj,
disduiĝante tie kaj tempeste
kurante ĝis polusoj?
LUCIFERO
Jen la varmo,
portanta vivon al glacio-regno.
ADAMO
Kaj ĉi du flamriveroj pretermuĝaj,
ke kaptas min la tim’ de fortreniĝo,
mi tamen sentas, ke vivige ili
efikas, kio, kio? Mi vertiĝas…
LUCIFERO
La magnetismo.
ADAMO
Sub mi la tero tremas,
kaj kion ĝis nun firma kaj senforma
mi kredis, iĝis materio bola,
nerezistebla, alluktanta formon
kaj vivon, tie kiel salkristalo,
ĉi tie kiel spros’. En ĉi haoso,
ho, kie do fermita mia memo?
Kaj vi, ho korpo, kiun malprudente
kiel fortikan ilon fidis mi
en miaj grandaj planoj kaj deziroj?
Ho vi, infan’ trodorlotita, kiu
jen ĝojon por mi gajnas, jen suferon…
Ĉu je manplen’ da cindro vi disfalos
kaj krome restos nur aer’ kaj akvo,
kiuj ĵus ĝojis ruĝetante, sed tuj
kun mia est’ nebule disvaporos?
Jen, ĉiu vorto, ĉiu pens’ de l’cerbo
konsumas de estaĵo mia parton,
mi brulas for! kaj la pereigan flamon
spirit’ mistera blovincitas eble
por sin varmigi per cindriĝo mia.
For, for ĉi vidon, ĉar mi freneziĝas!
Ho, tiel lukti inter cent elementoj,
kun prema sento de forlasiteco,
terure, terurege! – Kial mi
forpuŝis tiun providencon, kiun
instinkte sentis mi, sed ne estimis.
Sopiras mia scio, – ho, sed vane!
EVA
Ĉu ne, ĉu ne? Mi sentas tiel same.
Kiam kun sovaĝbestoj vi batalos,
aŭ mi ĝardenon nian flegos lace,
ni disrigardos en la vasta mondo:
parenc’ ne estos tere, nek ĉiele,
amik’ ne estos por animi, ŝirmi…
Ne tiel estis en la belaj tempoj!
LUCIFERO
Se tiel pitanimaj estas vi,
ke frostas vi sen flego kaj prizorgo,
se subordiĝon tiel vi bezonas,
mi vokos por vi dion pli afablan
ol estis la rigora maljunulo:
la Terspiriton. Mi lin konas bone
el ĉielĥor’ – modesta, bela knabo.
Aperu, Terspirito,
jen vanas via spito.
Pra-Neo vokas nome,
ja kiu riskus krome?
(El la tero flagras flamoj, estiĝas densaj nuboj kun ĉielarko dum terura tondrado.)
LUCIFERO (Repaŝinte.)
Kiu vi, Terurul’? Ne vin mi vokis.
La Terspirito estas febla, milda.
VOĈO DE LA TERSPIRITO
Mi estas febla en la ĉielĥoro,
senlima, forta, en la sfero propra.
Jen venis mi, ĉar mi obei devis
la voĉon de spirit’, sed notu bone:
vokĝeni min kaj regi ja ne samas.
Se l’propran formon prenos mi, vi falos,
kaj tiuj du vermetoj neniiĝos.
LUCIFERO
Do kiel, ho fiera, proksimiĝu
al vi la hom’, vin akceptinte dio?
VOĈO DE LA TERSPIRITO
En miaj partoj, en nubar’, en akvo,
en bosko, ĉie, kien brusto-leve
kaj kun deziroj grandaj li rigardos.
(Li malaperas.)
(La boskon, fonton popolumas ĉarmaj ludemaj nimfoj.)
EVA
Ha, vidu ĉi fratin-vizaĝojn karajn,
jen, kiel ĉarme ili nin salutas,
solec’ ne premas, sovaĝej’ ne krudas,
feliĉon dolĉan ili al ni ŝutas,
en nia tristo vorton fidodonan
en dub’ konsilon ili diras bonan.
LUCIFERO
Instancon la plej bonan por konsulto,
vi, decidantoj antaŭ priaŭskulto,
ja trovas en ĉi fee ĉarma rond’,
ĉar laŭ demando estos la respond’.
La puzan koron ili alridetas,
malesperanton en hororon ĵetas,
centforme ili ŝanĝos sin konstante,
centfoje vin ĝis fin’ akompanante:
por esplorist’: freŝiga ombrofalo,
por ĉiam-junaj koroj: idealo.
ADAMO
Kiom valoras, kiom do ĉi ludo
min albrilanta? Mi ĝin ne penetras,
mi havas nur enigmon unu plian.
Plu, Lucifer’, ne logu trompespere,
mi sciu ĉion, kiel vi promesis.
LUCIFERO
(Flanken.)
Amara estos iam via scio,
senscion resopiros vi dolore.
(Laŭte.)
Sed paciencon! Eĉ plezurmomenton,
vi scias, lukte vi meriti devas,
lernejojn multajn devas vi frekventi,
trompiĝi multe ĝis kompren’ de ĉio.
ADAMO
Facile vi predikas paciencon:
l’Etemo estas antaŭ vi aperta,
sed mi ne manĝis de la arb’ de l’vivo,
collonga viv’ admonas min rapidi.
LUCIFERO
Ĉio vivanta vivas same longe:
centjara arb’, insekto unutaga
konscias, ĝojas, amas kaj forfalas,
tagnombron kaj dezirojn plenuminte.
Ja ne la tempo pasas: ni ŝanĝiĝas,
kvazaŭ egalas tago kaj jarcento.
Ne timu, vi plenumos vian celon,
sed ke premita en ĉi argilkorpon
estas la hom-individuec’, ne kredu!
Vi vidis formikarojn, abelsvarmojn:
mil laboruloj vagas konfuzire,
agadas blinde kaj eraras, falas;
la tuto, tamen, laŭ spirit’ komuna,
kiel person’ konstanta vivas, agas,
plenumas certe la celatan planon,
ĝis venos fino kaj la tuto ĉesos.
Via polvkorpo ja disfalos same,
vi tamen en cent formoj reviviĝos
kaj rekomenci vi nenion devos:
kulpinte, vi puniĝos en la filo,
podagron vian vi en li daŭrigos,
kion vi spertas, sentas kaj ellernas,
por jarmilionoj estos via havo.
ADAMO
Jen rerigardo de la maljunulo.
Alion volas mia juna brusto:
rigardon ĵeti al futuro mia,
por scii, kial lukti, kiom suferi.
EVA
Kaj vidu mi, ĉu tra l’renov’ seria
ne velkos, ne perdiĝos ĉarmo mia,
LUCIFERO
Estu! En sorĉa dormo mi vin gvidos,
vi tra pasemaj sonĝobildoj vidos
futuron vian ĝis la tempofin’.
Sed, se la celon trovos vi sencela,
kaj sur la voj’ la lukton tro kruela,
ke tio ne malkuraĝigu vin,
kaj vi ne kuru for de l’kampo batala,
jen estu al vi radieto pala,
diranta, ke nur estas tromp-apero
la tuta vid’ – ĝi estas la espero.
(Dume li kondukas Adamon kaj Evan en la kabanon, kaj ili tie endormiĝas.)
(En Egiptio. Antaŭe malfermita halo, Adamo, kiel faraona juna, sidas sur trono. Lucifero kiel lia ministro. En respektoplena distanco: brila ĉirkaŭantaro. En la fono sklavoj laboras, konstruante piramidon, inspektoroj gardas pri la ordo per skurĝoj. Hela tago.)
LUCIFERO
Angore, Siro, vin demandas via
popol’ plezure preta por vi sangi,
kio do vin, la grandan faraonon,
ne lasas sur la tronkusen’ ripozi?
Pro kio vi oferas tagplezurojn
kaj dolĉajn sonĝimagojn de la nokto,
kaj ne al sklav’, al kiu ĝi konvenas,
translasas zorgon de l’projektoj grandaj,
dum en la vasta mondo viaj estas
jam ĉiu glor’ kaj ĉiu ajn potenco,
volupto, kiom hom’ elporti povas. –
Vin cent provincoj servas per trezoroj,
por vi iliaj floroj la parfumajn
kalikojn kaj la dolĉajn fruktojn portas.
Mil virinbrustoj al vi suspiradas:
bel’ blonda kun okuloj revlangvoraj,
gracia kiel flirta fenomeno,
la bruna kun la ardespiraj lipoj,
pasi’ freneza en l’okuloj brulaj,
jen al vi ĉiuj. Sort’ al ili via
kaprico. Ĉiuj alvokiĝ-plenumo
sentas momentojn kelkajn al vi spici.
ADAMO
Ĉio ĉi ne incitas mian koron.
Ĝi venas kiel la tribut’ laŭdeva,
ne propralukte kaj ne dank’ al mi.
Sed per ĉi monumento de mi kreata,
mi kredas, fine trovis mi la vojon
min kondukantan al la vera grando.
Mem la natur’ admiras ĝian arton,
ĝi krios mian nomon tra jarmiloj,
ĝin nek tempesto, nek tertrem’ detruos:
pli forta iĝis jam la hom’ ol dio.
LUCIFERO
Tamen, ho faraon’, ĉu feliĉiĝas
vin tiu penso? Diru man-ĉe-kore.
ADAMO
Ho ne, mi sentas nedireblan vakon.
Egale, mi ja volis ne feliĉon,
sed gloron, kaj ĝi por mi apertiĝis.
Nur la popol’ ne sciu ĉi aflikton,
se ĝi kompatus min, ĝi min ne kultus.
LUCIFERO
Kaj se vi vidos foje mem, ke l’gloro
estas nur vanta ludo efemera?
ADAMO
Neeble.
LUCIFERO
Kaj se tamen?
ADAMO
Do, mi mortos,
la tutan mondon post mi malbenante.
LUCIFERO
Ne, vi ne mortos, kvankam vi ĝin vidos.
Vi, por fiaski ree, ree fidos.
(Iun el la laborantaj sklavoj la inspektoroj tiel forte skurĝas, ke li, veante kaj persekutate, kuras ĝis en la apertan halon kaj falas tie antaŭ la trono.)
LA SKLAVO
Sinjoro, helpu!
(El la laboristaj distingiĝas Eva kiel edzino de la sklavo, kaj kun dolora ŝriko ŝi ĵetas sin sur sian edzon.)
EVA
Lin vi vane petas.
Kiu ne partoprenis la turmenton,
ĝin ne komprenas! Veo softe sonas,
la trono altas. Kial vi ne vokas
min, kiu kovros, ŝirmos per la korpo
vin de la batoj.
ADAMO
(Al la enrapidantaj inspektoroj, kiuj volas fortreni la sklavon kaj lian edzinon.)
Lasu lin! Foriru!
(Inspektoroj for.)
Ho, kia nekonata sent’ min tuŝis!
Kiu do ĉi virin’, per kia sorĉo
kiel per ĉeno, min, la faraonon
ŝi tiras al ŝi, polve baraktanta?
LUCIFERO
Jen estas ree unu el la fadenoj,
per kiuj vin via estro moke tenas,
ke vi memoru pri raŭpeco via,
se vi memfide flirtus papilie.
Vi vidas, kiel forta estas tiu
minca faden’, ĝi glitas el la mano,
ĝin ŝiri mi ne povas.
ADAMO (Descendante sur la ŝtupoj de la trono.)
Eĉ ne volu!
Kiom ĝi ĝenas, tiom ĝi agrablas.
LUCIFERO
Sed ja ne decas, ke saĝul’ kaj reĝo
ĝemadu sub ĝi.
ADAMO
Kion fari do?
LUCIFERO (Moke.)
Jen sola solv’ – la scio neu la
ekziston de l’faden’ kaŝita, kaj
ĝin ridu bruske fort’ kaj materio.
ADAMO
Nek nei ĝin, nek ridi ĝin mi povas.
EVA
Karul’, torente fluas via sango,
mi ĝin haltigos. Ĉu ne, tre doloras?
LA SKLAVO
Doloras nur la viv’ kaj jam ne longe.
EVA
Ne, ho ne! Kial do ĝis nun vi vivis,
se nun vi mortus, retrovinte min.
LA SKLAVO
Por kio vivas sklavo? – Porti ŝtonon
por potenculo al la piramid’,
starigi posteulon en la jugo
kaj morti. – Jen: por unu milionoj.
ADAMO
Kia terura diro, Lucifer’.
LUCIFERO
Deliro febra de agonianto.
ADAMO
Kion li diris?
LUCIFERO
Granda faraono,
kio do al vi? Ej, ververe granda
afero: malpli per unu sklav’ surtere.
EVA
Por vi numer’ malgrava, por mi mondo.
Ho ve, jam kiu amos min de nun?
LA SKLAVO
Mi plu ne. – Min forgesu do, virino.
(Li mortas.)
ADAMO
Jen mi por ami vin. For la kadavron.
(La kadavron oni levas.)
Sur tron’ al vi la loko, sinjorino.
Vi estas reĝa en la ĉarmo, kiel
mi en la forto. Ĉie ajn ni devus
nin trovi nepre.
EVA
Granda faraono,
ordono via estas sort’ al sklavo.
Mi ne malcedas, nur iom da tempo
al mi donacu, poste min ordonu!
ADAMO
Ne plu ĉi vorton! Ho, ĉu mia regno
ne sternas sin trans vorton de ordono?
EVA
Vin kontentigu, ke l’ordono al mi
nun ne doloras. Ne enviu larmojn
al la mortint’ en ĉi moment’ unua.
Mortinto bela, Dio, kiel bela!
(Ŝi ĵetas sin sur lin.)
ADAMO
Mortint’ kaj bela! Kia do kontrasto!
Kvieto lia estas mok’ pri l’penoj
aŭ rid’ kompata pri vantaĵoj niaj.
LUCIFERO
Fuĝinta sklavo spitas vin, dirante:
pli forta iĝis mi ol viaj ĉenoj.
ADAMO
Pac’ al mortinto, al vivant’ feliĉo!
Tiu ne sentas larmojn, mi suferas
sen via ridet’.
(Oni forportas la kadavron. Adamo kondukas Evan sur la tronon.)
Ai mia flank’, virino!
(Veado inter la laboristoj. Eva ektremas.)
Kio do, kara?
EVA
Vi ne aŭdas veon
de la popolo?
ADAMO
Unue mi rimarkas.
Muzik’ ne bela, jes. Ĝin ne atentu.
Kisu min kaj forgesu pri la mondo.
(Al Lucifero.)
Kaj silentigu tiun vekriadon.
LUCIFERO
Neeble. Rajto de l’popol’ ĝi estas,
ĝi kune ĝin heredis kun la jugo.
(Ree veado. Eva ŝrikas. Adamo leviĝas.)
ADAMO
Vi, sinjorin’, suferas, kaj ne scias
mi kiel helpi, kaj tra via koro
la veoj frapas fulme mian cerbon,
jam ŝajnas, ke la mondo helpokrias.
EVA
Ho faraon’, min rompu, sed pardonu,
ke l’pleba ve’ ne lasas min ripozi.
Mi scias, ke mi estas por vin servi,
vivcelo mia estas vin amuzi,
mi do forgesos ĉion ĉirkaŭ mi:
mizeron, grandon, revon kaj mortinton,
por ke rideto mia estu ravo,
kaj miaj lipoj flam’, sed se l’popolo,
tiu estaĵo kun la centmil brakoj
ekstere kun skurĝata dors’ lamentas,
mi, kiel ero de la korp’ dolora,
markot’ ŝirita for de l’trunk’ popola,
korfunde ĉiujn ĉi turmentojn sentas.
ADAMO
Kaj mi kun vi. – Por unu milionoj –
ja diris la mortinto. –
EVA
Ho majesta!
Sombriĝis vi, kaj tion kaŭzis mi.
Forpelu do min, aŭ instruu, kiel
surdiĝi.
ADAMO
Vi majstrin’ pli bona estis,
min instruante aŭdi tiun veon.
Mi ĝin ne aŭdu plu! Do liberiĝu
la sklavoj! Kiom ja valoras gloro,
kiun akiras la solulo per
la veo kaj pereo de milmiloj,
en kiuj same spiras hom’! Mi sentas
turmenton milmiloble kaj plezuron
nur unuope…
LUCIFERO
Faraono, vi ekstazas!
La plebo estas besto fatjuĝita
por turni ĉiun reĝim-muelilon,
por tio ĝi kreiĝis. Liberigu
ĝin, kion vi forĵetis, ĝi ne levos,
sed morgaŭ serĉos ordonanton novan.
Ĉu do sur ĝia kol’ vi povus sidi,
se ĝi ne sentus mankon de la mastro,
kaj se konscion en la brust’ ĝi havus?
ADAMO
Kial ĝi do veadas, kvazaŭ al ĝi
dolorus la sklaveco?
LUCIFERO
Al ĝi doloras,
ĝi mem ne scias, kio. Ĉar potencon
sopiras ĉiu hom’. Ĉi sento pelas,
ne la frateco, la amason sub la
standardon de l’libero, – kvankam tio
ne konsciiĝas, nur kiel instinkto
impulsas ĝin por ĉio, kio novas
kaj estas kontraŭ l’ordo firmiĝinta,
ĉar ĝi en tio enkorpiĝi kredas
siajn imagojn revajn pri l’feliĉo.
Sed mar’ profunda estas la popolo,
radio ĝian mason ne penetras,
ĝi restas nigra. Brilas nur la ondo
suprenĵetita, eble ĝuste vi.
ADAMO
Kial do mi?
LUCIFERO
Aŭ iu ajn, parenca
al vi, en kiu la popolinstinkto
konscias, kiu altrudi sin kuraĝas
al via alta lok’ liberheroe,
dum la popolo mem, sen ia gajno
sole la nomon de la mastro ŝanĝas.
ADAMO
Sen fin’ rondiras via rezonado,
eliro sava eĉ ne estas eble.
LUCIFERO
Sed’estas! Donu al elstaraj kelkaj
personoj ringon, ĉenon, ludiletojn,
kaj diru: mi vin super la amason
elŝovas, vin ĉi aĵoj plinobligos.
Kaj ili kredos vin, toleros de vi
disdegnon kaj disdegnos la popolon.
ADAMO
Ne tentu per sofismoj delogemaj.
For la servistojn! Liberiĝu ĉiuj!
Anoncu tion, sed rapidu bone,
ke se mi ĝin bedaŭrus, estu tarde.
LUCIFERO (Flanken.)
Ekiru nun do, kaj ke vi mem iras,
memfide kredu, dum la fat’ vin tiras. (Li eliras.)
ADAMO
Kaj ĉi kreaĵo staru nefinite,
ruin’ averta por ambiciuloj,
demandosigno de la fort’ kaj feblo.
(Ekstere laŭtaj ĝojkrioj, la sklavoj disiĝas. Lucifero revenas.)
Jubilu, sklav’! Kliniĝis antaŭ vi
la grando. Nur ne kredu, ke sub trudo.
EVA
Ho, konsoliĝu, mia kara, kiom
valoras glor’ aŭstera, kiu rampas
kiel serpento frida inter nin!
ADAMO
Sed granda, granda!
EVA
For ĝin! Jen – la veoj
mutiĝis, plu ne ŝiras nian ravon.
Kion sur mia brust’ vi pli dezirus?
ADAMO
Ho vi, virin’ de strikta horizonto.
Sed ĝuste tio tiras la fieran
viron al vi. La fort’ la feblon amas,
kiel patrino ŝirma la senhelpon
de ŝia filo vartas plej karese.
EVA
Ho faraono, mi vin tedas eble
per senutila fola babilado,
sed vane, se pli saĝa mi ne estas.
ADAMO
Eĉ ne deziru esti, mia kara,
Saĝon sufiĉan por mi mem mi havas,
por fort’ kaj grando mi ne klinas min
sur vian bruston, nek por scioj; tiujn
pli bone trovas mi en libroj. Vi nur
parolu, ke mi aŭdu vian voĉon,
tra mia kor’ ĝi vibru! Egale, kion
vi diras. Kiu do demandas, kion
kantetas la birdeto, kaj ni tamen
dolĉe tuŝate aŭdas ĝiajn sonojn.
Estu nur flor’, ĵuĵuo senutila,
sed bela kaj per tio merithava.
(Al Lucifero.)
Sopir’ min vekas tamen el ebrio,
sopiro eble fola, sed plenumu!
Mi povu antaŭjeti nun aŭdacan
rigardon, trans jarmilojn, vidi, kio
fariĝos mia gloro.
LUCIFERO
Dum vi kisas,
ĉu vi ne sentas la, venteton mildan,
kiu vin tuŝas vange kaj forflugas?
Polvotavolo minca post ĝi restas.
Post jar’ la polvo altas nur liniojn,
sed post jarcento jam kubutojn kelkajn,
jarmiloj kelkaj viajn piramidojn
enfosos, vian nomon ensabligos.
Ŝakaloj hurlos en plezurĝardenoj,
sklavgent’ mizera hejmos en dezerto.
(Ĉio videbliĝas, kion Lucifero diras.)
Kaj ĉion ĉi ne ŝtormo ĉielskua,
nek tondrehurla tertremego faras,
nur febla vento karesanta vin.
ADAMO
Terura bild’!
LUCIFERO (Moke.)
Ne timu, nur l’animo
perdiĝos, via korpo restos kiel
mumio por scivol’ de lernejanoj,
kun trajta taŭzo, kie forviŝiĝis
la skribo, ĉu li estis sklav’ aŭ estro.
(Li piedsvingas al mumio, kiu dume aperis antaŭ la trono kaj lante ruliĝas malsupren sur ties ŝtuparo.)
ADAMO (Saltleviĝinte.)
Hantaĵ’ infera, for de antaŭ mi!
Klopodo vanta, ambicio stulta –
l’oreloj eĥas: milion’ por unu!
Mi helpu ĉi milionojn valoriĝi
en ŝtat’ libera, – jen la sola eblo.
Solul’ pereu, vivu la komuno
faranta grandan tuton el soluloj.
EVA
Ĉu vi eĉ min forlasos, vian amon?
ADAMO
Jes, vin, la tronon, ĉion mi forlasas.
Sur nova voj’ min gvidu, Lucifer’.
Mult belan tempon kostis ĉi misvojo.
(Li ekiras elingigante sian glavon.)
EVA
Ho reĝ’, se vi revenos esperkreve,
azilon trovos vi sur mia brusto.
ADAMO
Jes, jes, mi sentas jam, ke ankaŭ vin
retrovos mi en formo puriĝinta.
Vi tiam kisos min ne laŭ ordono,
sed, kiel egalranga, plezursente.
(For.)
LUCIFERO
Ne kuru, celon frue vi akiros,
pli frue eble eĉ ol vi deziros.
Vi ploros tiam, ĉar ĝi vantos tro,
kaj mi vin ridos. – Nu, antaŭen do!
(En Atheno. La publika placo, meze kun oratora estrado. En la antaŭo flanke templohalo kun diostatuoj, florgirlandoj, altaro. Evu estiel Lucia, edzino de militestro Miltiades, kun ŝia filo Kimon, akompanataj de pluraj servistoj portantaj oferaĵojn, iras ale al la templo. Sur la placo flankumadas ĉifona popolo. Brila mateno.)
EVA
Ĉi tien, venu, kara filo! Tie
forportis vian patron ŝip’ rapida
batali ĉe la lim’ de fora lando.
Gent’ bruta vivas tie kaj aŭdace
minacis la liberon de l’patrujo.
Ni preĝu, fil’, ni preĝu, ke l’ĉielo
ŝirmu la pravon de l’patruj’, kaj vian
heroan patron rekonduku sana.
KIMON
Sed kial iris paĉjo tiel disten
defendi la ĉifonan kaj poltronan
popolon, dum konsumas afliktiĝo
lian edzinon belan en la hejmo?
EVA
Ho ve, ne juĝu super via patro!
Malben’ de dio trafas tian filon.
Nur la edzin’ amanta havas rajton
priplendi grandajn paŝojn de la edzo,
kies nefaron de li ŝi prihontus.
La patro agis kiel decas viron.
KIMON
Vi timas do, ke feblas li, venkiĝos?
EVA
Hero’ li estas, venkos. Nur timeble,
ke sin mem li ne venkos.
KIMON
Kiel do?
EVA
En la animo estas forta voĉo,
la ambicio. En la sklav’ ĝi dormas
aŭ iĝas krim’ en ties strikta sfero,
sed la libero ĝin kreskigas granda
sangnutre, kiel virton civitanan.
Ĝi vekas vivi ĉion belan, grandan,
sed, se tro forta, atakas la patrinon,
kaĵ ĉi du luktas, ĝis elsangos unu.
Se tiu voĉo en li superregus,
se li perfidus la patrujon sanktan,
mi lin malbenus. Preĝu ni, fileto!
(Ili iras en la templohalon.
Dume pli kaj pli multaj homoj kolektiĝas sur la placo.)
UNUA EL LA POPOLO
Nenio nova kaj ekscita, kvazaŭ
ne trovus la armeo la malamikojn.
DUA EL LA POPOLO
Kaj ankaŭ hejme ĉiu ’stas dormema.
Ĉu jam neniu forĝas, kiel iam,
projektojn grandajn, kiujn realigi
necesus gorĝo de popol’ majesta?
Ĉi tie mi iradas de mateno,
kaj mia voĉ’ ne trovas aĉetantojn.
UNUA EL LA POPOLO
Enua vivo! Kion fari jam?
TRIA EL LA POPOLO
Ne nocus, certe, iom da konfuzo.
(Eva dume ekbruligis la fajron altaran, lavis siajn manojn kaj prepariĝis por la farota ofero. Ŝiaj servistinoj komencas himnon, kiu po strofo akompanas la sekvantan scenon. La placo jam pleniĝis per civitanoj kaj popolo. Du demagogoj kverelas pri la oratora estrado.)
UNUA DEMAGOGO
For, for! Ĉi loko estas mia! La
patruj’ pereos, se mi ne parolos.
(La popolo hurlas aprobon.)
DUA DEMAGOGO
Pereos ĝi, se vi parolos. For,
subaĉetito!
(La popolo ridegas kaj aplaudas.)
UNUA DEMAGOGO
Vi subaĉetito
ne estas, ĉar neniu vin aĉetas.
Ho civitanoj, mi dolore prenas
parolon, ĉar al nobla kor’ doloras
grandulon humiligi ĝis en polvo.
Kaj antaŭ vian tribunalon nun
mi devas treni grandan viron el la
triumfa ĉaro.
DUA DEMAGOGO
Lerte, maliculo!
Festonu do la beston antaŭ ol
oferi ĝin.
UNUA DEMAGOGO
For jam de tie ĉi!
EL LA POPOLO
Kial ni do aŭskultas la mokanton?
(Oni tiras skue la duan demagogon.)
UNUA DEMAGOGO
Sed kiel ajn doloras min, mi tamen
parolas, ĉar mi vin, popol’ majesta,
pli taksas eĉ ol vian militestron.
DUA DEMAGOGO
Ĉu ĉi ŝakristaniman, de malsato
mortantan hordon, kiu defalaĵojn
de mastra tablo hunde gvatas? Fi,
poltrona! Mi ne envias vian guston.
EL LA POPOLO
For lin! Li ankaŭ perfidul’! For lin!
(Ankoraŭ plie oni insultas lin. Eva oferas altare du kolombojn kaj incenson.)
EVA
Akceptu, Afrodita, ho akceptu
ĉi oferfumon, aŭdu mian preĝon.
Ne laŭron por la edza frunt’ mi petas,
nur hejmtrankvilon por la kor’ heroa.
(En la fumo de la oferaĵo aperas Eros ridetante, Ĥarisoj lin ĉirkaŭstaras kaj surŝutas per rozoj. Grupo droninta en pia sindono.)
LA SERVISTINOJ
Aŭskultu ŝin!
EROS
Virino, al vi benon
de pura koro!
ĤARISOJ
Kaj estu al vi ŝirmo
de la Ĥarisoj.
LA SERVISTINOJ
Dankon, Afrodita!
UNUA DEMAGOGO
Akuzon aŭdu! Granda Miltiades
perfidis la patrujon.
DUA DEMAGOGO
Fi, mensogo!
Silentu, homoj, aŭ vin trafos honto
de tarda pento!
UNUA EL LA POPOLO
For! Impertinenta!
(Puŝita, la dua demagogo tute dronas en la amaso.)
UNUA DEMAGOGO
La floron de la junular’ li estras.
Per sola frap’ li prenis Lemnos. Nun
ĉe Paros restas stare. Subaĉeto!!!
TRIA EL LA POPOLO
Mort’, mort’ al li!
UNUA CIVITANO
He, kriu do, aŭ tuj
forportu vin el miaj farmbienoj!
(La oferado finiĝis, la diaĵoj malaperis.)
EVA (Stariĝante.)
Sed kia bruo? Ni rigardu, filo.
KIMON
Pri perfidulo oni juĝas, panjo.
EVA (Paŝante sur la ŝtuparon de la templo.)
Mi ĉiam korpremiĝas, se mi vidas
malsatan plebon juĝi pri granduloj.
Se koton falas granda hom’, lin mokas
la vulgarulo malicĝoje, vidas
kvazaŭ praviĝi siajn sordidaĵojn.
DUA EL LA POPOLO
Sinjor’, mi estas raŭka kaj mi volus
kriegi.
DUA CIVITANO
Jen do, ŝmiru vian gorĝon.
DUA EL LA POPOLO
Kaj kion do mi kriu?
DUA CIVITANO
Morton al li!
EL LA POPOLO
Mort’, mort’!
EVA
Pri kiu temas do?
DUA DEMAGOGO (Paŝante al ŝi.)
Pri kiu,
ol pri la viro elstaranta kapon
el ĉiuj? Kiel ja toleri tion!
EVA
Pri Miltiades? Ho vi grandaj dioj!
Kaj eĉ vi, olda Krispos, kiun el la
sklavec’ li savis, nun vi krias morton?
KRISPOS
Pardonu, sinjorin’, nur unu povas
el ni du vivi. Min kun tri infanoj
vivtenas, kiu tiel voĉdonigas.
EVA
Ve, Krispos, se vin la mizero tiel
koruptas, kvankam al la malsatul’ mi
pardonas. Sed vi, Thersites, kaj ĉiuj,
vi ĉiuj, bonastate dormetantaj,
trankvile, ĉar de l’pord’ la malamikojn
forpelis mia edzo – ho, sendankaj!
THERSITES
Dolore, sinjorin’, sed kion fari,
se tia estas la humor’ popola?
Kiu ja riskus sian tutan havon
spitante al la furiozaj ondoj?
UNUA DEMAGOGO
Do mi deklaras la popol-verdikton.
(Lucifero kiel militisto venas kun terurita mieno.)
LUCIFERO
Danĝer’, danĝer’! La malamik’ ĉe l’pordoj!
UNUA DEMAGOGO
Neeble! Ĉu ne estas nia estro
triumfa antaŭ ĝi?
LUCIFERO
Li estas mem!
Ĵus li eksciis, kion vi kovadas,
vekiĝis en li la kolero digna,
dumvorte li jam venas fajre-glave.
DUA DEMAGOGO
Vi portis tion al ni, perfiduloj.
EL LA POPOLO
Mortbatu ilin, vivu nia estro!
Ve al ni! Ĉiu kuru, kien eble!
Ĉio finita!
UNUA DEMAGOGO
Ho ne! Antaŭ lin!
Al pordoj, por submeti nin.
EVA
Ho dioj!
La juĝ’ per kiu mi vin perdis, edzo,
doloris min, sed pli doloras, ke vi
pravigis ĝin, eĉ se mi vin regajnos.
UNUA EL LA POPOLO
Lian edzinon kaptu! Se la urbo
suferus, mortu ŝi kaj ŝia filo.
EVA
Pro l’edzo mi volonte mortus, nur la
filon ne trafus la patruj-malbeno.
KIMON
Ne timu pri mi, panjo, venu, venu,
ĉi templo ŝirmos de ofendoj ĉiaj.
(De la persekutanta grupo ili rifuĝas suprenirante en la internon de la templo. Du nimfoj baras post ili per rozgirlandoj la vojon al la popolo, kiu tuj repaŝas. Ekstere eksonas trumpetoj, la popolo diskuras vekrie. La nimfoj malaperas.)
LUCIFERO (Ridegante interfrotas la manojn.)
Belega ŝerco! Bone por la menso
ridegi tie, kie koroj krevas.
(Sin turnante al la templo.)
Se nur min la vidaĵ’ de ĉi eterne
rejuniĝanta belo plu ne ĝenus!
Min dorsfrostigas ĝia fremda sfero,
kiu kapablas fari nudon ĉaste
pudora, kulpon nobla kaj la faton
sublima per ĉi ŝiaj rozoj kaj
per kisaj lipoj de la pura simplo.
Kial do tiom tardas mia mondo,
la form’ bizara, la hororo hanta,
por ke ĝi jam forhuŝu ĉi miraĝon,
kiu en mia interlukto ĉiam
denove levas la falantan homon?
Nu, sed ni baldaŭ vidos, se l’teruro
de l’mort’ al ni aperos en proksimo,
ĉu via teda ludo silueta
ne venos tuj al ŝia lasta limo.
(Adamo, estiel Miltiades, estas alkondukata, vundite, antaŭ armita trupo. Antaŭ li, petegante, la popolo kaj la demagogoj.)
EL LA POPOLO
La estro vivu! Granda vir’, indulgon!
ADAMO
Kion vi kulpis do, ke vi petegas?
Ĉu povas peti la fortul’ feblulon?
Sed nek edzin’, nek fil’ min kontraŭvenas.
Ĉu ne ofendo trafis ilin eble?
EVA
Ha, Miltiades, kial venas vi, se
eĉ la edzin’ ne povas tion ĝoji.
Filo, mi falas, tenu min, ho ve,
Post patro al vi eĉ bona nom’ ne restas.
ADAMO
Sed kio do? Mi ne komprenas. Min la
popol’ petegas, la edzin’ malbenas,
dum mia brusto sangas pro l’patrujo.
EVA
Pli sangas la patruj’ kaj mia koro.
Aŭ diru, kial venas vi kun trupoj?
ADAMO
Ĉu la eskort’ ne decas mian rangon?
Mi venis, ĉar la grava vund’ ne lasas
min plu respondi al ofico mia.
Mi venis, ke, metinte mian povon
en manon de l’popol’ majesta, kiu
min komisiis, al ĝi mi raportu.
Jen, mi delasas vin, kunuloj miaj,
vi elmeritis la trankvilon hejman.
La glavon nun al vi, Athena Pallas,
mi metas sur l’altaron dediĉante.
(Li lasas sin suprenkonduki sur la temploŝtupoj. Liaj militistoj disiĝas.)
EVA (Sinĵete brakumas la kolon de ŝia edzo.)
Ho Miltiades, ĉu virin’ feliĉas
pli ol la via, granda, nobla viro!
Jen via fil’, jen kiel li similas
vin, kiel granda, bela!
ADAMO
Ho vi karaj!
KIMON
Mi sciis, kion paĉjo faras, bone
estas farita.
EVA
Ne hontigu min,
l’edzin’ pli-bone devus tion scii.
ADAMO
Dediĉu, fiI’, la glavon de la patro.
KIMON (Pendigante la glavon.)
Diino, gardu nun ĉi glavon karan,
ĝis iam al vi venos mi por ĝi.
EVA
Al ĉi ofer’ duobla la patrino
ŝutu incenson. Pallas, min rigardu!
(Ŝi oferas incenson.)
UNUA DEMAGOGO (Sur la estrado.)
Ĉu mi ne diris, ke li vendis sin
al Darius perfide? Nur preteksto
estas la vund’! Batali li ne volas.
EL LA POPOLO
Li mortu, mortu!
ADAMO
Kia bru’ ekstere?
EVA
Ho Miltiades, dir’ terura! Ree
vin nomas perfidulo la popolo.
ADAMO
Ridinda akuzo! Perfidul’ – ĉu mi,
venkinto Marathona?
EVA
Ve, ke tamen!
Malican mondon tie ĉi vi trovis.
UNUA DEMAGOGO
Ĉu vi lin kapti tardas?
(La popolo tumultas antaŭ la templon, inter ili Lucifero.)
EVA
Miltiades!
Ĉi restu, en la templo vi sekuras!
Ho, kial vi disigis viajn trupojn
kaj ne bruligis ĉi krimulan groton?
Ĉi kanajlar’ meritas nur katenon!
Ĝi sentas, ke denaske vi fariĝis
ilia ĉef’, pli nobla ol ili ĉiuj,
kaj murdas vin por al piedoj viaj
ne fali.
UNUA DEMAGOGO
Jen, la perfiduledzino
parolas, aŭdu!
EVA
Rajt’ edzina estas
defendi l’edzon, eĉ se tiu kulpis,
kaj eĉ, se tiu puras kiel li,
kaj l’adversuloj, kiel vi, malnoblas.
UNUA DEMAGOGO
Kial sin lasas la popol’ majesta
tiel insulti?
UNUA EL LA POPOLO
Nu, kaj se ŝi pravas?!
UNUA CIVITANO
Suspekta, kiu tenas sin kun ili!
Aĉuloj, kriu aŭ mizere krevu!
EL LA POPOLO
Mort’, mort!
ADAMO
La filon kovru, mian sangon
ne vidu li, – for de ĉi brust’, virino!
La fulm’, frapanta rokon, vin ne trafu.
Mi mortu sola. Ja, por kio vivi,
vidante tiel stulta la liberon,
por kiu mi oferis vivon tutan.
UNUA DEMAGOGO
Ĉu vi hezitas, he!…
EL LA POPOLO
La morton al li!
ADAMO
Mi ne kondamnas tiun ĉi poltronan
popolon, ĝi ne estas kulpa, ĝia
naturo estas, ke ĝin la mizero
brulstampu sklavo, kaj ke la sklaveco
sinkigu ĝin je sangoverŝa ilo
de kelke da orgojlaj komplotestroj.
Mi, sola, estis frenezul’, kredante,
ke ĉi popol’ bezonas la liberon.
LUCIFERO (Flanken.)
Vi diris vian tekston epitafan,
post vi por multaj grandaj tomboj trafan.
ADAMO
Min subkonduku. Mi plu ne pretendas
la ŝirmon de l’sanktejo.
(Li lasas sin konduki malsupren sur la ŝtupoj, metinte Evan tenere inter la brakojn de ŝiaj servistinoj.)
Mi estas preta.
DUA DEMAGOGO
Defendu vin, ne ĉio jam perdiĝis.
ADAMO
La vund’ min tro turmentus, se mi pledus
min defendante.
DUA DEMAGOGO
Faru! ĉi popolo
ja ĵus en polvo rampis antaŭ vi.
ADAMO
Ĝuste pro ti, ĉio estus vana.
Popolo ne pardonas sian honton.
LUCIFERO
Ĉu senreviĝis vi?
ADAMO
Ho tre!
LUCIFERO
Ĉu vi
rekonis, ke por la popol’ perpleksa
pli nobla estro vi estas, ol ĝi por vi?
ADAMO
Jes, eble jes, sed ambaŭ estas damno,
sub nom’ alia tiu sama fato.
Klopodo vana estas kun ĝi lukti.
Mi do ne luktos – kial, jes ja, kial
sopirus alten iu ajn ardbruste?
Li vivu por ŝi mem, volupton serĉu,
per ĝi plenigu la collongan vivon,
kaj titubadu en ebri’ al Hades.
Min gvidu, Lucifer’, al vojo nova!
Alies virtojn kaj turmentojn ride
mi vidu, avidante nur plezurojn.
Kaj vi, virino, kiu – ŝajnas nun
al mia koro – sorĉis iam laŭbon
en la dezerton, se vi civitanon
edukus el la fil’ honestpatrine:
vi estas stulta, inde mokas vin
knabin’ sidanta en bordel’ ŝminkite
kun vinhejtitaj, kisavidaj lipoj.
Jubilu, amuziĝu, virton neu!
Al eŝafodo nun, por mia puno,
ne ĉar mi faris eble malnoblaĵon,
sed ĉar ideo granda min animis. –
(Dume oni alportas ŝtipon antaŭ la temploŝtupojn; apud ĝi stariĝas Lucifero kun hakilo. Adamo klinas la kapon.)
UNUA DEMAGUGO
Lin ekzekutu! Vivu la patrujo!
LUCIFERO (Flustre.)
Ĉu ne, adiaŭ bela! Nu, sinjoro
heroo, ĉu vin strange ne tremigas
la frida vento de l’rikana morto?
EVA
Ah, Pallas ne aŭskultis mian preĝon!
(El la templo la ĝenio de la Morto kiel mildvizaĝa junulo paŝas al Adamo kun deturnita torĉo kaj florkrono.)
ADAMO
Pallas aŭskultis tamen vin. Adiaŭ,
retrankviliĝis mia kor’, Lucia.
LUCIFERO
Malbenon, vanta revomond’! Vi ree
fuŝis la ĝojon de l’moment’ plej bela.
EVA
Malbenon, vi, popol’ vulgare bruta,
feliĉon tuŝis via mano kruda,
kaj falis ties freŝa flor’ al tero,
kvankam ne estis tiel al vi dolĉa,
kiel al mi dolora la libero.
(En Romo. Malfermita halo kun statuoj de dioj, kun ornamvazoj, en kiuj brulas parfumoj. Elvido al la Apeninoj. Meze surmetita tablo kun tri lektoj. Adamo estiel Sergiolus, Lucifero estiel Milo, Catulus: lascivuloj. Eva estiel Julia, Hippia kaj Cluvia: amistinoj. Ili diboĉas. Sur estrado interbatalas du gladiatoroj. Sklavoj staras servoprete. Vesperkrepusko, poste nokto.)
CATULUS
Rigardu, Sergiolus, kiel lerte
kaj vigle skermas tiu ruĝrubanda
gladiator’! Mi vetas, ke li venkos.
ADAMO
Ne, je Herkulo!
CATULUS
Kion, je Herkulo!
Kiu jam el ni kredus je la dioj?
Je via Julnjo ĵuru, mi pli fidos.
ADAMO
Ĝi estu!
LUCIFERO
Ho, je forta baz’ vi ĵuras;
falsa diin’ anstataŭ falsa dio.
Kaj kiel do kompreni tiun ĵuron,
ĉu ŝian belon do, aŭ vian amon,
aŭ eĉ, fidelon ŝian ĝi koncernos?
CATULUS
La ĉarmo pasas, kaj eĉ se ĝi daŭrus,
vin tedos morgaŭ, kio nun vin ravas.
Kaj vin forlogos de ŝi malpli ĉarma
virino per incita sorĉ’ de novo.
ADAMO
Fidelon ŝian, jes! Ĉu pli prodigas
iu por ŝia dam’ ol mi?
HIPPIA
Vi, fola!
Ĉu eblas do brakumi ŝin senfine?
Kaj eĉ se eblus, – vi, nesatigeblan
plezuron sopirante, vane strebas,
ĉar da plezur’ nur parton deŝiritan
vi trovas en virino unuopa,
dum l’ideal’ de belo kaj plezuro
forŝvebas kiel rev’ neatingebla.
Kiel vi scias, ĉu ŝin tiel same
kapric’ aŭ revimago ne forlogos?
Muskol’ sanganta de gladiatoro…
ADAMO
Ho jes, jes, vere. Ne pli jam, Hippia!
Kial volupto logas min Tantale,
se mankas al mi forto de Herkulo
kaj La ŝanĝiĝa povo de Proteo,
se disdegnata sklavo post turmenta
semajno ĝuas horon, kian vane
sopiras lia mastro? Ĉu l’volupto
por laciĝinto estas trink’ da akvo,
sed mort’, se dronas ni en ĝiaj ondoj?
LUCIFERO
Ha, jen laŭdinda moralleciono
en bela sin’, ĉe festonita glaso!
Sed via veto?
ADAMO
Se mi perdos, havu
Julian!
CATULUS
Kaj se gajnos vi?
ADAMO
Ĉevalon
vi donos.
CATULUS
Ŝin reprenu post monato,
aŭ mi ŝin puŝos en angilan lagon.
LUCIFERO
Jen grasa fiŝo, manĝu do, Julia,
grasiĝos el vi poste fiŝ’ alia.
EVA
Ĉu el vi ne festenos aĉa vermo?
Ja ĝoju, kiu vivas, aŭ se ĝoji
li jam ne povas, li ridegu almenaŭ!
ADAMO (Al la gladiatoro.)
Vin bone tenu, he!
CATULUS
Nur plu, kuraĝe!
(La gladiatoro de Catulus falas, kaj levas la fingrojn, petegante pri ŝia vivo. Adamo volas signi indulgon, sed Catulus retenas lian manon, kaj, kunpreminte sian pugnon, tenas sian dikfingron etende al la gladiatoro.)
Recipe ferrum! Ul’ poltrona! – Sklavojn
mi ne domaĝas, havas ja abunde.
Kaj kiu do avarus ĉi ekscitan
sceneton al vi, belulinoj niaj?
La kiso ja pli dolĉas, la sopiro
pli ardas, se da sango fluis iom.
(Dume la gladiatoron mortigis lia adversulo.)
ADAMO
Do mia la ĉeval’! Julia, venu,
brakumu min. Kadavron for!… Dancistoj!
Ĉi tio jam sufiĉas por hodiaŭ,
nun ion gajan!
(La kadavron oni forportas, dancistinoj kaj dancistoj okupas la estradon.)
CATULUS
Do, Cluvia, venu!
Longe rigardi mi ne povas, se
aliaj brakumadas.
LUCIFERO
Nu, Hippia,
ĉu ni mem sekvu ĉi ekzemplon bonan?
Sed leku lipojn, ĉu venen’ ne estas
sur ili. – Nun, ni ĝuu, kolombeto.
ADAMO
Kial do tiom batas via koro,
ne ebla sur ĝi la ripoz’, Julia.
(Ili interflustras.)
LUCIFERO
Aŭdu, pri kor’ parolas ĉi freneza!
CATULUS
Jen, kara, mi ne zorgas pri la via,
ĝin uzu iel ajn, nur mi ne sciu,
kaj kisoj al mi ardu, ĉiam pretaj.
CLUVIA
Grandanimul’, je via san’ ĉi vinon.
(Ŝi trinkas.)
CATULUS
Tre bone, Cluvia, sed suplajn brakojn,
dolĉmolan bruston de mi ne fortiru.
Jen, falas eĉ feston’ de mia kapo.
(Al la dancistinoj.)
Ha, ĉi superba turn’ en via danco!
Volupta fajro kune kun gracio!
CLUVIA
Okulojn viajn mi fermtenas, se
vi trovas tie, kian strebas ankaŭ
mi mem, eĉ bonan vorton ne gajnante.
(Montrante al Lucifero.)
Precipe tiun acidvizaĝulon
rigardu. Kial al li belulino,
se li ne povas uzi ŝin pli bone
ol lasi ŝin dormeti, dum li mem
kun moka rido, fridokule sekvas
mil aferetojn dolĉajn, eĉ se folajn,
kiuj parfumas la konversacion.
CATULUS
Tia vizaĝo, fakte, poezion
de tutaj rondoj kovras per glacio.
Kiu la sorĉon de l’moment’ rezistas,
l’animon ne translasas al la fluso,
ne estas bona hom’ kaj restu hejme.
HIPPIA
Mi preskaŭ timas, ke jam ekradikis
en la povrul’ la nigra morto, kiu
ekstermas en la urbo.
ADAMO
For la bildon
funebran. Sonu al ni kant’ petola!
Nu, kiu el vi scias la plej belan?
HIPPIA (Kantas.)
Per amo kaj vino
ne satas la sino.
Pokal’ ĉiu havas
aromon alian.
L’ebrio, la dolĉa ebrio,
kiel tombojn suna radio,
orumas vivon nian.
Per amo kaj vino
ne satas la sino.
Knabin’ ĉiu havas
magion alian.
L’ebrio, la dolĉa ebrio,
kiel tombojn suna radio,
orumas vivon nian.
CATULUS
Tre bone, kaj kion do vi, Cluvia?
CLUVIA (Kantas.)
Estis la mondo de malsprito:
Lucretian en ŝia lito
vizitis bela kavaliro,
kaj ŝi ne ardis de sopiro,
nek kuris al bordel’ brustnude,
per frida fer’ ŝin pikis prude.
ĈIUJ
Ni ĝoju pri ĉi tempoj spritaj,
ni ĝoju esti nun naskitaj.
CLUVIA
Estis la mondo de malsprito:
Jen Brutus, kvazaŭ armdungito,
en ŝia luksa dom’ ne sidis,
sed glavon kaptis, ekmilitis.
Kaj kial? Por la plebo aĉa.
Elsangis li en land’ sovaĝa.
ĈIUJ
Ni ĝoju pri ĉi tempoj spritaj,
ni ĝoju esti nun naskitaj.
CLUVIA
Estis la mondo de malsprito:
ĥimeroj hantis en spirito.
Oni sanktigis la ridindan.
Nun, se ni trovas tiel blindan,
tre taŭgas li por cirk-aranĝo:
por ni amuz’, por bestoj manĝo.
ĈIUJ
Ni ĝoju pri ĉi tempoj spritaj,
ni ĝoju esti nun naskitaj.
LUCIFERO
Ha, vi, Cluvia, venkis ja Hippian!
Mi amus esti aŭtoro de ĉi kanto.
ADAMO
Julia, vi ne kantas. Kial tristi,
ĉio ja gajas, ridas ĉirkaŭ ni.
Sur mia brust’ ripozi ĉu ne bone?
EVA
Tre bone. Sed pardonu, Sergiolus,
se min seriozigas la feliĉo.
Ĝi eĉ ne ŝajnas vera, se ĝi ridas.
Eĉ al moment’ plej bela miksas ŝin
guteto da dolor’ neesprimebla.
Ni eble sentas ĉi momenton floro,
velkema do.
ADAMO
Mi sentas mem tiaĵon.
EVA
Kaj eĉ, se kanton aŭdas mi, muzikon.
Ne la striktliman vorton mi aŭskultas,
sed min sonfluo lulas kiel barko.
Mi sentas, kvazaŭ mi en sonĝo flugus
per vibra voĉo al paseo fora,
kie mi estis, sub sunlumaj palmoj,
senkulpa kaj ludema kaj naiva
kun granda nobla animalvokiĝo.
Pardonu, sorĉo de freneza sonĝo
ĝi estis. Mi jam kisas, mi vekiĝas.
ADAMO
For la muzikon, dancon! Naŭzas min
ĉi tiu maro da eterna dolĉo!
Amaron mi deziras jam! Absinton
en mian vinon, sur la ruĝajn lipojn
pikilon, super mia kap’ danĝeron!
(La dancistoj foriras, ekstere aŭdiĝas veoj.)
Ha, kia ve’! La cerbon ĝi penetras!
LUCIFERO
Oni krucumas kelkajn frenezulojn,
revantajn pri frateco kaj pri rajto.
CATULUS
Tre ĝuste! Kial ili mondforgese
inter plezuroj ne sidadis hejme,
kial sin miksis en aferojn fremdajn?
LUCIFERO
Riĉulon volis frati almozulo,
elŝanĝu ilin, kaj li vin krucumos.
CATULUS
Ni do ridegu pri mizero kaj
potenco kaj pri l’pesto dekumanta
la urbon, kaj pri ĉia fato de dioj!
(Novaj veoj.)
ADAMO (Al si.)
Mi sentas, kvazaŭ mi en sonĝo flugus
per vibra voĉo al paseo fora
kun granda nobla animalvokiĝo. –
Ĉu tiel diris vi, Julia?
EVA
Jes.
(Dume mallumiĝis. Antaŭ la halo preteriras enteriga procesio kun tibioj, torĉoj kaj kun virinoj lamentantaj. La tuta societo dronas por iom da tempo en rigida silentado.)
LUCIFERO (Ridegas.)
La gajo, kiel vidas mi, nubiĝis.
Ĉu vin’ aŭ sprito elĉerpiĝis, ke
tediĝas jam eĉ la sinjor’ acida?
Ĉu eble timas, aŭ eĉ konvertigis
iu el ni?
ADAMO (Ĵetante al li sian glason.)
Kredante tion, krevu!
LUCIFERO
Nu, mi invitos gaston novan, eble
refreŝiĝinta gajo kun li venos.
Servistoj, he, enportu tiun, kiu
pretervojaĝas kun la lum’ de torĉoj.
Ja ni regalos lin per trink’ da vino.
(Oni enportas mortinton en ĉerko nefermita kaj lin metas sur la tablon. La akompanantaro restas en la fono. Lucifero trinksalutas al li.)
Ektrinku, amik’! Nun al vi, morgaŭ al mi.
HIPPIA
Ĉu vi preferas kison?
LUCIFERO
Lin brakumu,
kaj ŝtelu el la buŝo la obolon.
HIPPIA
Se vin mi kisas, kial do ne lin?
(Ŝi kisas la mortinton. Apostolo Petro elpaŝas el la sekvantaro.)
APOSTOLO PETRO
He halt’! La peston vi al vi enspiras!
(Ĉiuj, terurite, leviĝas el sido.)
ĈIUJ
La pest’… horore… for de tie ĉi!…
APOSTOLO PETRO
Generaci’ poltrona, gent’ mizera!
Dum la feliĉo super vi ridetas,
impertinenta, kiel en sunbrilo
la muŝo, virton, Dion moktretante,
sed se danĝer’ sur via pordo frapas,
se Dio vin ektuŝas potencfingre,
timhumilaĉa, turpe malespera.
Ĉu vi ne sentas, ke ĉiela puno
sur vi peziĝas? Disrigardu, vidu!
La urbo pereadas, kruda fremda
popol’ distretas viajn orsemaĵojn.
Disfalas ord’, neniu plu ordonas,
neniu plu obeas. Rabo, murdo
altkape iras tra l’loĝantoj pacaj,
post ili pala zorgo kaj hororo,
tere-ĉiele nek kompat’ nek helpo.
Ĉu ne, vi per voluptebrio plu
ne povas trankviligi tiun voĉon,
kiu sur via brusta fund’ alarmas,
al cel’ pli bona vane instigante.
Ĉu ne, vi jam ne sentas kontentiĝon?
Plezuroj en la kor’ nur naŭzon vekas.
Vi disrigardas en angor’, balbute:
jam vane: je l’malnovaj dioj vi plu
ne kredas, ili ŝtone rigidiĝis,
(La diostatuoj disfalas en polvon.)
polviĝas, kaj nenie nova dio,
kiu relevus vin el la skorio. –
Rigardu, vidu, kio senhomigas
la urbon pli potence ol la pesto?
Miloj leviĝas de kanapoj molaj
por popolumi per anaĥoretoj.
sovaĝaj la dezertan Thebais,
tie serĉante por obtuzaj sensoj
ion incitan, ion suprenlevan.
Pereos vi, degenerinta gento,
de l’mondsurfaco nune puriĝanta!
HIPPIA (Falinte antaŭ la tablo.)
Ho ve al mi, dolor’ terura, ve!
Ĉi frida ŝvito, ve, ĉi Orka fajro!
La pesto, ho, la pesto, – mi pereas.
Ĉu helpas min neniu el vi, kiuj
kun mi dividis tiom da plezuroj?
LUCIFERO
Nun al vi, morgaŭ al mi, dolĉulinjo.
HIPPIA
Mortigu do min, aŭ mi vin malbenos!
APOSTOLO PETRO (Alpaŝinte.)
Filino, ne malbenu, sed pardonu.
Ja mi vin helpos kaj la granda Dio,
eterna Dio de la sankta amo.
Leviĝu al Li, per ĉi tiu akvo
via anim’ puriĝos de la kot’ kaj
al Li rapidos.
(Li baptas ŝin el vazo prenita de la tablo.)
HIPPIA
Patro, mi malpeziĝis!
(Ŝi mortas.)
CATULUS (Ekiras.)
Mi ekveturos tuj al Thebais,
mi eknaŭziĝis pri la kulpa mondo.
CLUVIA
Atendu, mi akompanos vin, Catulus.
(Ili foriras.)
ADAMO (Adamo meditante venas antaŭen. Eva lin sekvas.)
Kaj vi, Julia, restis? Kion serĉas
vi tie, kie mort’ ekstermis ĝojon.
EVA
Ĉu mia lok’ ne estas apud vi?
Kiom da noblaj sentoj, Sergiolus,
vi trovus antaŭ nun en mia sino,
kie nur ĝuojn serĉis vi pasemajn.
ADAMO
Kaj ankaŭ en mi mem. Domaĝa fakto!
Perei bagatele kaj mizere
kaj ĝissuferi. Ho, se vivas Dio,
(Li ekgenuas kaj levas la brakojn al la ĉielo.)
kaj zorgas nin kaj estras, novan genton,
novan ideon al la mond’ li portu:
tiun, por verŝi en degenerinton
pli bonan sangon kaj ĉi tiun, por ke
noblulo havu sferon strebi alten.
Mi sentas, ke jam eluziĝis ĉio,
kion ni havis, kaj por krei novan
la fortoj mankas. Dio, aŭdu min!
(Sur la ĉielo aperas la kruco en glorlumo. El post la montoj vidiĝas ruĝo de brulantaj urboj. De la montsuproj descendas duonsovaĝaj trupoj. Defore aŭdiĝas pia himno.)
LUCIFERO (Al si.)
Min ĉi vidajo iom dorsfrostigis,
sed ĉu ne interluktas mi kun homo?
Se mi ne povas plu, li mem ja helpas.
Similan ŝercon mi jam plure vidis.
Post aŭreol-perdiĝo lanta-lanta
restos la kruco sangon soifanta.
APOSTOLO PETRO
Jen, vin aŭskultis Dio! Disrigardu!
La ter’ degenerinta renaskiĝas.
Tiuj ursfelaj barbar-batalantoj
kiuj sur brilajn urbojn ĵetas fajron,
kies ĉeval’ semaĵojn de jarcentoj
distretas kaj en forlasitaj temploj
trovas la stalon, portos novan sangon
en la kadukajn, elĉerpitajn vejnojn,
kaj kiuj kantas himnon en la cirko,
dum tigro ŝiras dis ilian bruston,
ideon novan portos, la fratecon
kaj liberiĝon de l’individuo,
kiuj la tutan mondon funde skuos. –
ADAMO
Ho jes, sopiras la anim’ alion
ol sur kusenoj pigran ĝuebrion,
La koro, kies sango lante elfluas,
volupton super ĉio altan ĝuas.
APOSTOLO PETRO
Do estu via cel’: al Dio gloro,
al vi laboro! Nun la hom’ liberas
por valorigi ĉion entenatan.
Ordono sola ligas lin: la amo.
ADAMO
Ek do, batali, ek, entuziasmi
por nova kredo. Krei mondon novan,
kies flor’ estos virto kavalira;
kaj poezio – flanke de l’altaro,
althonorata virinidealo.
(Apogante sin al Petro, li ekiras.)
LUCIFERO
Adamo, vin animas la Neeblo,
sed glore indas al la vir’ ĉi febro:
ĝi Dioplaĉe al ĉiel’ instigos,
Diabloplaĉe vin malesperigos.
(Li sekvas Adamon.)
(En Bizanco. Placo kun kelkaj staradantaj civitanoj. Meze la palaco de la patriarko, dekstre monaĥinejo, maldekstre bosko. Adamo estiel Tankredo venas, en plenforta virago, kun aliaj kavaliroj, antaŭ kruculaj trupaj revenantaj el Azio kun flirtantaj flagoj kaj tambursono. Lucifero estiel lia armilisto. Vespero, poste nokto.)
UNUA CIVITANO
Jen ree venas jam barbara trupo.
Ni kuru, fermu pordojn kaj fenestrojn,
ke rabi ili ne rehavu emon.
DUA CIVITANO
L’edzinojn for! Ĉi kanajlar’ sovaĝa
tro konas la voluptojn de l’serajloj.
UNUA CIVITANO
Kaj la edzinoj – rajton de venkinto.
ADAMO
He, haltu, kial vi forkuras tiel?
Ĉu vi ne vidas do ĉi sanktan signon,
kiu al sama cel’ nin ligas frate?
Ni portis al Azio nian kredon,
l’instruon de la amo, ke l’sovaĝaj
milionoj, inter kiuj staris sankta
lulil’ de l’Savo, sentu ties gracon.
Kaj ĉu inter vi ne ekzistus amo?
UNUA CIVITANO
Parolon tian ni jam aŭdis ofte,
kaj tuj sur niajn domojn flugis fajro.
(Ili disiĝas.)
ADAMO (Al la kavaliroj.)
Vi vidas, jen la malbenita frukto,
se tiom da banditoj kun malnobla
intenc’ flirtigas nian sanktan flagon,
kaj aĉe al la plebdezir’ flatante,
altrudas sin, sen alvokiĝo, estri.
Amikoj kavaliroj, dum honoro
nemakulita, sankta laŭd’ al Dio,
virindefendo kaj heroeco estas
sur nia glav’ – ni estas destinitaj
por bridi ĉi demonon abomenan,
kaj gvidi, ke eĉ kontraŭ sia volo
nur grandan, noblan ĝi senĉese faru!
LUCIFERO
Parolo bela, ho Tankred’, sed se la
popol’ ne fidos vin plu kiel estron?
ADAMO
Kie spirito, tie venko! Mi
submetos ĝin.
LUCIFERO
Kaj se ĝi havos ankaŭ
spiriton? Ĉu vi do al ĝi descendos?
ADAMO
Kial descendi? Ĉu do ne pli noble
allevi ĝin? Rezigni pezan lukton
pro kunulmanko ne pli pit-anime
estas, ol ne akcepti luktkunulon,
enviante al li la premioparton.
LUCIFERO
Tiel do falis la ideo granda,
por kiu mortis la martiroj cirkaj!
Jen do libero de individuo!
Mirinda speco de frateco, vere!
ADAMO
Ne moku min. – Ne kredu, ke la gloran
instruon mi ne povas trakoncepti.
Ĝi estas la sopir’ de mia vivo.
Ja povas, devas agi, kiu havas
fajreron sanktan! Kaj se iu sin
traluktas al ni, lin en la ordenon
glavbato levos kun akcepto kora.
Sed la trezorojn de l’ordeno gardi
ni devas de l’ĥaos’ ankoraŭ bola.
Se venus, ho se venus jam la tempo,
– nur tiam plenumiĝos nia savo –
kiam la baroj falos, ĉar jam ĉio
puriĝos. Venon de ĉi tag’ mi dubus,
se l’grandan entreprenon komencinta
ne estus mem la granda Dio. – Amikoj,
vi vidis, kiel oni nin akceptis.
Nun, orfe en la granda muĝa urbo,
kion alian fari, ol tendumi
en tiu bosko, kiel ni kutimis
inter paganoj. Ĝis boniĝos ĉio.
Ekiru, mi vin sekvos. Kaj respondos
pri siaj homoj ĉiu kavaliro!
(La krucarmeo ektendumas.)
LUCIFERO
Domaĝe, ke produktas viaj belaj
ideoj ree tian pomon faman,
eksterne ruĝan, ene putran.
ADAMO
Haltu!
Ĉu je nenio nobla vi jam kredas?
LUCIFERO
Mi kredu, se ne kredas via raso?
Ĉi kavalir-ordeno, kiun vi en
la mar’ starigas kiel lumoturon,
ja estingiĝos, ruiniĝos foje,
rif’ pli danĝera iĝos por ŝipistoj
ol ĉio ajn neniam lumiginta.
Ĉio vivanta, bene efikanta
post tempo mortas, la anim’ forflugas,
la korp’ transvivas kiel abomena
kadavro haladzanta mortmiasmojn
en nova mond’ ĝerminta ĉirkaŭ ĝi.
Jen, tiel restas por ni la grandaĵoj
de la paseo.
ADAMO
Ĝis l’orden’ disfalos,
doktrinoj eble tra l’amas’ penetros,
danĝero ĉesos.
LUCIFERO
La doktrino pia!
Sed ĝuste ĝi mem estas damno via,
se vi ĝin trovas per hazardo ia,
ĉar vi ĝis tiam tordas ĝin kaj fendas,
kaj streĉas, kaj akrigas kaj etendas,
ĝis ĝi frenez’ fariĝas aŭ kateno.
Por ekzaktaĵ’ ne taŭgas homkompreno,
tamen ĝin serĉi estas vi avidaj,
por propra damno, homoj tromemfidaj.
Jen glavo – ĉu ĝi pli aŭ malpli larĝas
je haro, tio esence ĝin ne ŝanĝas,
daŭrigi tiel eblas ja sen fin’,
kie la punkt’ ekzakta, limi ĝin?
Sed tuj rimarkas tion via menso,
se la ŝanĝiĝ’ okazas en intenso.
Eh, kial plu? Min tedas jam ĉi tem’.
Rigardu do ĉirkaŭen, vidu mem.
(Kelkaj civitanoj aperas denove.)
ADAMO
Amikoj! Miaj lacaj trupoj petas
ripozon. En ĉefurb’ de l’kristanismo
eble ne vane.
TRIA CIVITANO
Sed – ĉu vi ne estas
hereze pli malbona ol pagano?
KVARA CIVITANO
Nu, via kred’. Ĉu homousion aŭ
homoiusion?
ADAMO
Mi ne komprenas.
LUCIFERO
Nur ne konfesu, jen la ĉefafero.
KVARA CIVITANO
Do – pridubantoj! Falskredul’ ankaŭe!
PLURAJ
For de li, for! Ni nin enfermu hejme!
(Ili disiĝas.)
(La patriarko, kun reĝa pompo kaj sekvantaro, venas el sia palaco. Lin sekvas trupo de monaĥoj post aro da katenitaj herezuloj. Fine: soldatoj kaj popolo.)
ADAMO
Min frapas mir’! Sed diru, kia reĝo
orgojle kaj provoke tie venas?
LUCIFERO
Ĉefpastro, posteul’ de l’apostoloj.
ADAMO
Kaj tiu nudpieda naŭza hordo,
kiu la trupon katenitan sekvas
mensoghumile, kun malica ĝojo?
LUCIFERO
Ĝi estas monaĥar’ kristan-cinika.
ADAMO
Ne vidis tiajn mia pramontaro.
LUCIFERO
Sed vidos poste. Scias vi, la lepro
nur lante kreskas. Sed atentu bone,
por ne ofendi tiun nepre virtan
kaj ĝuste tial senindulgan bandon.
ADAMO
Ha, kian virton povas havi tiaj?…
LUCIFERO
Rezignon kaj sufer-toleron, kiujn
komencis via Majstro sur la kruco.
ADAMO
Sed li la mondon savis ja per tio,
dum ĉi poltronaj nur blasfemas Dion,
ribelaj, disdegnante liajn donojn.
Ja kiu uzas kontraŭ kul’ armilojn,
kiujn herous uzi kontraŭ urso,
estas freneza!
LUCIFERO
Sed se ili kulon
rigardas urso! Ĉu ne rajtas ili,
ne rajtas do, sentante sin heroaj,
inferen peli ĉiujn plezurantojn?
ADAMO
Kiel Tomas’, mi vidas – sed ne kredas.
Mi frontos vidalvide ĉi fantasmojn.
(Li paŝas antaŭ la patriarkon.)
Ho patro, por la sankta tomb’ ni luktis,
kaj nun, post pena vojo, eĉ ripozi
nin ne allasas la popol’ de l’urbo.
Vi, tiel grandpotenca, helpu nin!
PATRIARKO
Fil’, mankas temp’ al mi por bagateloj.
La glor’ de. Dio, savo de l’popolo
nun juĝi vokas min pri herezuloj
venendisŝutaj, karde diskreskantaj.
Ekstermas ilin fajro, glavo vane,
l’infero ĉiam novajn trupojn sendas.
Sed se bravuloj de la kruc’ vi estas,
kial vi serĉas diste saracenon?
Jen pli danĝera malamik’! Antaŭen,
en la vilaĝojn! Kaj ekstermu ilin,
virinon, maljunulon kaj infanon!
ADAMO
Sed la senkulpajn, patro, ĉu vi volus…
PATRIARKO
Senkulpa estas la serpento ida,
aŭ se ĝi jam faligis venendentojn,
kaj – ĉu indulgi?
ADAMO
Vere, ĉi koleron
nur kulp’ terura povis ekflamigi
en l’eklezio de la Amo!
PATRIARKO
Filo!
Ne tiu amas, kiu korpon flatas,
sed kiu la animon rekondukas,
kaj eĉ se glave kaj tra flam’ al Tiu
dirinta: Mi ne pacon, sed batalon
alportas. Jen, ĉi tiuj miskreduloj
en la mister’ de l’sankta triunuo
deklaras la homoiusionon,
dum fiksis jam la homousionon
la Eklezio, kiel dogmon kredan.
MONAĤOJ
Mort’, mort’ al ili! La ŝtipar’ jam brulas!
ADAMO
Rezignu, fratoj, tiun „i”! Pli bela
ofero estos via viv-disdegno
en lukt’ heroa por la sankta tombo.
MALJUNA HEREZULO
Satan’, ne tentu! Por la vera kredo
ni tie sangos, kie Di’ destinis.
IU MONAĤO
Eĥ, arogul’! Pri ver’ vi fanfaronas?
LA MALJUNA HEREZULO
Ĉu ne aprobis nin sinod’ Rimina,
kaj pluraj kromaj?
LA MONAĤO
Ili vojeraris!
Sed en Nicea kaj en la bonkredaj
sinodoj, ĉu ne, oni nin aprobis?
LA MALJUNA HEREZULO
La ribeluloj! Kia prov’ senhonta
ja estas nin konkuri? Aŭ – respondu,
kie do viaj ekleziopatroj,
kiel Arius kaj la du Eŭseboj?
LA MONAĤO
Ho, ĉu vi do posedas Atanazon?
LA MALJUNA HEREZULO
Kie martiroj viaj?
LA MONAĤO
Pli ol viaj!
LA MALJUNA HEREZULO
Martiroj belaj, kiujn la diablo
blindige logis en la damnan morton!.
Jes, jes, la granda Babilon’ vi estas,
publikulin’, pri kiu skribis sankta
Johano, vi pereos el la mondo!
LA MONAĤO
Sepkapa drako, Antikrist’ vi estas
antaŭviditaj de Johano sankta,
fripona, falsa band’, satan-kompanoj!
LA MALJUNA HEREZULO
Serpentoj, lascivuloj, manĝeguloj…
PATRIARKO
For ilin, for! Ni troe tardis jam!
Por glor’ de Dio, al ŝtiparo ilin!
LA MALJUNA HEREZULO
Por glor’ de Dio, prave, malbonulo!
Por glor’ de Dio la viktimo falas.
Vi estas fortaj, do arbitre agas,
sed kiel juste, juĝos la ĉiel’!
Kulphoroj viaj estas kalkulitaj,
el nia sang’ luktantoj novaj kreskos,
l’ideo vivas, kaj la flam’ flagronta
tralumos la jarcentojn malproksimajn. –
Ni iru, fratoj, en la morton gloran!
LA HEREZULOJ (Kantas en ĥoro.)
1. Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?
2. Mia Dio, mi vokas vin en la tago, kaj vi ne respondas; en la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
3. Sed vi estas sankta… (Psalmo XXII.)
LA MONAĤOJ (En ĥoro interrompas.)
1. Kverelu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj kverelas kontraŭ mi, kaj militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi,
2. Prenu ŝildon: kaj armilojn kaj starigu por helpi min.
3. Kaj levu vian lancon kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj. (Psalmo XXXV.)
(Dume la patriarko kaj la procesio foriras. Kelkaj monaĥoj kun traktatoj miksiĝas inter la krucarmeanojn.)
LUCIFERO
Kial vi staras mute kaj horore?
Ĉu vi rigardas tion tragedio?
Rigardu farso, kaj vi amuziĝos.
ADAMO
Ho ve, ne ŝercu! Se por sola „i”
tiel decide oni iras morton,
kio do la superb’, la grandiozo?
LUCIFERO
Kio ridigas eble aliulon.
Nur har’ distingas tiujn du nociojn,
pri ili juĝas sole voĉ’ en koro,
juĝist’ mistera, simpatio, kiu
diigas aŭ per sia moko murdas.
ADAMO
Ho, kial okulfrapis min ĉi kulpoj:
disput’ harfenda en scienc’ fiera,
murda veneno, ekstraktita majstre
el la plej brila, plej freŝiga floro.
Mi konis iam tiun floron belan
en ĝerma temp’ de l’kredo persekutata.
Kiu kulpulo ĝin do fuŝis tiel?
LUCIFERO
La kulpa estas mem la venko, kiu
disigas kaj mil interesojn kreas,
dum la danĝer’ kunliga, martirkrea,
hardanta estas kun la herezuloj.
ADAMO
Ho vere, mi forĵetus mian glavon
kaj tuj reirus mian hejmon nordan,
kie en ombroj praarbaraj spitas
ankoraŭ virhonor’ kaj pura simplo
al la venen’ de ĉi epoko glata,
se voĉ’ mistera al mi ne suflorus,
ke ĉi epokon devas mi rekrei.
LUCIFERO
Klopodo vana! Ja ne prosperiĝos
individuo spite de l’epoko:
rivere tiu portas aŭ dronigas,
l’individu’ ĝin naĝas, ne direktas.
Jes, kiujn la kronikoj gloras, kiuj
efikis, tiuj nur komprenis sian
jarcenton, sed ne naskis pensojn novajn.
Ne laŭ la voĉo de la kok’ tagiĝas,
sed krias koko, ĉar tagiĝas jam.
Jen, tiuj rapidantaj en kateno
al martirmorto, moke ĉirkaŭataj,
nur antaŭvidas tempon de homspuro,
la nova pens’ en ili ekbriletas,
por tio ili mortas, kion spiros
la nepoj kun la strata aer’ senzorge. –
Nu, sed ni lasu! Vidu la tendaron!
Kion agadas tie la sordidaj
monaĥoj, kian do foiron faras,
pri kio oratoras sovaĝgeste?
Aŭskultu iom!
UNU MONAĤO (Inter la interpremiĝintaj krucarmeanoj.)
Jen, bravuloj, prenu,
aĉetu la instruon pri l’pentfaro.
Ĝi gvidos vin en ĉiuj viaj duboj,
instruos, kiom en infer’ suferos
da jaroj la murdisto, lascivulo,
preĝejrabisto, falsa atestanto.
Vi lernos, ke unujaran punon transan
absolvos por riĉulo dudek-kelkaj,
kaj por la malriĉulo jam tri soldoj,
kaj, kiu pagi tute ne kapablas,
por tiu jam eĉ kelkaj skurĝobatoj,
Aĉetu ĉi valoran libron, prenu!
[KRUCARMEANOJ]
ADAMO
Ha, fivendist’, pli fiaj aĉetantoj!
Disbatu glave ĉi foiron naŭzan!
LUCIFERO (En embaraso.)
Pardonu, min delonge ĉi monaĥo
kompanas, kaj ne naŭzas min tiaĵoj.
Se glor’ de Dio iom suprengrimpis,
nu, kun ĝi suprengrimpis ankaŭ mi,
vi sola restis iom tro malsupre.
(Eva estiel Isaŭra kaj Helena, ties ĉambristino, ŝrikante kuras al Adamo, persekutate de kelkaj krucarmeanoj, sed kiuj tuj foriras flankumante.)
EVA (Falante.)
Help’, kavaliro!
ADAMO (Levante ŝin en la brakojn.)
Rekonsciu, damo
nobela! Vi sekuras jam! Apertu
l’okulojn! Kiel ravaj! Kio do
ŝin trafis?
HELENA
Ni la naturon volis ĝui
en densaj ombroj de ĝardeno nia,
sur freŝa herbo ni senzorge sidis
la najtingalan kanton aŭskultante;
sed ni ekvidis ardi du okulojn
sovaĝpasiajn post arbusto, kaj
ekkuris terurite; post ni venis
anhele, piedbrue kvar kruculoj,
nin preskaŭ kaptis, kiam vin ni trovis.
ADAMO
Ĉu mi deziru, ke vi revekiĝu?
Se eble vi forlasos min sonĝbilde?
Ho, kiel korpo povas esti tiel
spiritiĝinta, nobla, adorinda!
LUCIFERO
Spiritiĝinta korp’! La sorto, vere,
ne povus plie puni la amanton
pro l’frenezum’, ol plenumante ĉion,
kion li revas pri la amatino.
ADAMO
Ŝajnas al mi, ke iam mi vin konis:
ni staris kune ĉe l’skabel’ de Dio.
LUCIFERO
Mi petas vin je ĉio, ne forgesu,
kiel amuza via am’ duope,
tiel sengusta ĝi estas por la tria.
ADAMO
Rigardas ŝi – ridetas, dankon, Dio!
EVA
Vi, kavalir’, min savis. Kiel danki?
ADAMO
Ĉu ne premias riĉe viaj vortoj?
LUCIFERO (Al Helena.)
Pag’ magra kaj eĉ tian mi ne gajnas.
HELENA
Sed kian dankon do mi al vi ŝuldus?
LUCIFERO
Vi kredas, ke la nobla kavaliro
mem savis ankaŭ vin? Ho kia vanto!
Se l’sinjorinon savas kavaliro,
la ĉambristinon armilisto, certe.
HELENA
Sed ĉu mi gajnos? Se mi pagos dankon,
mi estos kiel se l’atenc’ min plagus,
se ne, mi kondamniĝos maldankema.
Kvankam ne estis turpaj tiuj kvar…
ADAMO
Ho damo, kien gvidi vin, ordonu!
EVA
Jen antaŭ ni la pordo de la klostro.
ADAMO
La klostro, diras vi. Sed ĝia pordo
l’esperon, ĉu ne, de mi ne forfermos?
Ho donu signon, kroĉi al ĉi kruco,
ke dum ĉi tiu vokas min batali,
tiu reportu ĉi plej belan sonĝon,
kaj mi atendi povu longajn jarojn,
ĉe kies fin’ premio mia brilas.
EVA
Jen ĉi ruband’. –
ADAMO
Rubando noktosombra?
Esperon, mia damo, ne malĝojon.
EVA
Alian signon mi ne povas doni.
Esper’ ne ĝermas inter klostromuroj.
ADAMO
Nek amo. Ho, sed kie estas vi,
kiel ne estus tie am’, knabino!
La vestoj vin ne montras monaĥin’.
EVA
Demande ne turmentu plu, ĉar min
turmentas, se mi vidas vin pli tristi.
LUCIFERO
Kaj ĉu la muro ankaŭ vin forfermos:
HELENA
Jes, sed ne estas la ŝlosil’ marfunde.
LUCIFERO
Ho, tre domaĝe! Elegion belan
pri l’trista kaz’ mi tornus. –
HELENA
For, falsulo!
LUCIFERO
Sed kial? Ĉu ne ideo granda estas
marfunden iri por ŝlosilo via?
HELENA
Mi tion ja ne volus.
LUCIFERO
Mi jam iras, –
akrigas je mi dentojn monstro mara.
HELENA
Revenu, venu, min mortigas timo!
Fenestre estu la ŝlosil’ prefere.
ADAMO
Almenaŭ diru al mi vian nomon,
mi sciu, kion plekti en la preĝojn,
petante por vi benon, se l’funebron
de via fat’ ne lasas vi dividi.
EVA
Isaŭra, mi. Kaj vi, ho kavaliro?
La preĝo monaĥinon pli konvenas.
ADAMO
Tankred’ mi estas.
EVA
Do, Tankred’, adiaŭ!
ADAMO
Isaŭra, ne forlasu tiel min,
aŭ mi malbenos ja la nomon, kiun
adiaŭante diris vi unue.
Tro kurtis ĉi minut’ eĉ kiel sonĝo.
Do kiel ĝin daŭrigi, se vi restas
enigmo tia, kaj se mi ne povas
elbrodi ĝin per la fadeno kara
de via sorto.
EVA
Do aŭdu mian sorton.
Pro l’sankta tombo luktis ankaŭ l’patro.
Surprizis iunokte fajre-glave
la malamik’ sovaĝa la tendaron,
ne estis plu espero de saviĝo.
Tiam li faris al la Virgulino
promeson, ke li min, infanon, se
reveni povos li, al ŝi dediĉos.
Kaj li revenis, kaj mi prenis sanktan
hostion laŭ la vot’.
ADAMO
Patrino sankta!
Ho vi, enkorpiĝinta pura amo!
Ĉu vi ne deturniĝis ofendite
de la sakrilegia voto, kiu
per mark’ de kulpo stampas viajn virtojn,
malbenon faras el la ĉielgraco? –
HELENA
Kaj vi ne volas koni mian sorton?
LUCIFERO
Mi konas jam: vi amis kaj trompiĝis,
vi ree amis kaj nun jam vi trompis,
vi ree amis – la amant’ vin tedis,
la vaka kor’ atendas novan gaston.
HELENA
Kurioze! Ĉu l’diablo kun vi estas?
Sed mi ne kredis vin tiel modesta,
ke mian koron nun vi kredu vaka.
LUCIFERO
Rapidu jam, sinjor’, vi adiaŭi
ne povas, kaj mi – bremsi mian venkon.
ADAMO
Isaŭra, ĉiu via vorto estas
pikil’ en mia kor’; ties venenon
dolĉigu, mia dam’, per unu kiso.
EVA
Ho kavalir’, vi aŭdis pri la ĵuro!
ADAMO
Sed pek’ ne estas ja, ke mi vin amas.
EVA
Feliĉa vi! Sed kiel mi forgesos?
Tankred’, mi iras, aŭ min fort’ forlasas.
Adiaŭ – ĝis revido en la ĉielo.
ADAMO
Adiaŭ al vi, al mi la memoro.
(Eva eniras la klostron.)
HELENA (Flanke.)
Poltrona! – ĉu mi faru ĉion mem?
(Laŭte.)
Fenestre la ŝlosilo, ne marfunde.
(Ŝi sekvas Evan.)
ADAMO (Rekonsciiĝinte.)
Nun do, ni iru!
LUCIFERO
Tarde jam, finite!
Freneza raso estas ja la via:
Jen ĝi rigardas la virinon sole
ilo de ŝia besta seksdeziro,
krudmane visas for de ŝiaj vangoj
florpolvon de la poezio, rabas
de ŝi plej ĉarmajn florojn de la amo, –
jen metas ŝin altaren kiel dion,
kaj por ŝi luktas, sangas vane, dum
senfrukte velkas ŝia kiso. – Kial
ne preni kaj honori ŝin virino,
en fiksa sfer’ de ŝia alvokiĝo.
(Dume tute mallumiĝis, la luno leviĝas. Isaŭra kaj Helena en la fenestro.)
EVA
Ho, kiel li sopiris, kiel tremis,
li, la heroo, tremis antaŭ mi,
sed mia virto kaj la kred’ ordonas –
Ĉi forsuferas mi, viktimo sankta.
HELENA
Mirinde, kiel nia seks’ frenezas,
se ĝi forŝiras sin de l’morsevero,
ĝi sovaĝbeste kuras post voluptojn,
deŝiras dignon de vizaĝo sia,
baraktas disdegnate en la koto, –
se ne, ĝi tremas sian propran ombron,
senfrukte lasas velki siajn ĉarmojn,
ŝin kaj aliajn de plezur’ prirabas. –
Kial ne iri meze? Kial nocus
iom da amrilat’, aventureto
kelkfoje inter dec’, mi ne komprenas.
Ne estas nur animo la virino.
EVA
Helena, vidu, ĉu li tie staras,
aŭ li forlasus min tiel facile?
Nur unufoje aŭdi lian voĉon!
ADAMO (Al Lucifero.)
Rigardu, ĉu ne staras ŝi fenestre,
ĉu ŝi rigardon al mi ne postsendas?
Nur unufoje vidi ŝian svelton!
Isaŭra, ne koleru, ke mi restis.
EVA
Pli bone estus por ni ambaŭ, se vi
ne restus. La ŝirita kor’ cikatras,
sed redoloras, ree ekŝirite.
ADAMO
Ne timas vi rigardi en nokton softan,
de am’ batantan kiel granda koro,
kaj kie ami nur al ni ne licas?
Ne timas vi, ke vin ĉi sorĉ’ kuntrenos?
EVA
Ĉio ĉi vivas ankaŭ en mi, kiel
feina sonĝo, kiu vizitadas
eble el la ĉielo nian mondon.
Sur aerondoj naĝas bela kanto,
mi vidas mil ĝeniojn ridetantaj
kun frata kiso el post ĉiu frondo,
sed ili, ve, plu al ni ne parolas.
ADAMO
Kaj kial? Ĉu l’kaduka mur’ obstaklas?
Venkinte tiomfoje la paganon,
ĉu mi do ne transpaŝus ĉi remparon?
LUCIFERO
Ne, ĉar defendas ĝin epok-spirito
ol vi pli forta!
ADAMO
Kiu diras, ha!
(En la fono eklumas la brulo de ŝtiparo.)
LA HEREZULOJ (En ĥoro malproksime.)
20. Savu de la glavo mian animon, mian solan savu de la hundo.
21. Savu min de buŝo de leono kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.
22. Mi predikos vian nomon al miaj fratoj; en la mezo de popola kunveno mi vin gloros.
EVA
Indulgu animojn niajn kulpajn, Dio!
ADAMO (Retropaŝas terurite.)
Terura kanto!
LUCIFERO
Via kanto nupta!
ADAMO
Egale! Min nenio plu timigas,
por vi mi ĉion spitos, mia kara!
LA MONAĤOJ (En ĥoro malproksime.)
26. – – – Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
27. Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Etemulo, kiu deziras bonstaton por ŝia servisto.
(En la komenco de la ĉi-supra kanto Adamo, kiu, jam paŝis al la pordo de la monaĥinejo, ree haltas. Sur la turo krias noktuo, en la aero flugadas sorĉistinoj, antaŭ la pordo leviĝas skeleto el la tero kaj minace staras antaŭ Adamo.)
EVA (Frapfermas la fenestron.)
Ha, Dio, helpu!
LA SKELETO
For de l’sankta sojlo!
ADAMO
Kiu vi, spektro!
LA SKELETO
Kiu jam ĉeestos
ĉiun brakumon, ĉiun kison vian.
SORĈISTINOJ (Ridegante.)
Hej, dolĉa sem’, acerba frukto,
kolomba kov’, serpentprodukto,
Ni vokas vin, Isaŭra!
ADAMO
Ĉi figuroj!
Ĉu vi ŝanĝiĝis tiel, aŭ mi mem?
Mi vin ja konis, kiam vi ridetis.
Kio do estas fakto, kio sonĝo?
De via sorĉ’ lamiĝas miaj brakoj.
LUCIFERO
Hazarde kian karan societon
mi trafis! Ĉi honoron mi delonge
atendas. Jen – sorĉistinaro bela
kaj deca, tamen alte superanta
la nudajn nimfojn en senpudoreco,
kaj olda kamarad’, la monstra Morto,
l’aŭsteran virton karikaturanta
kaj naŭziganta por la fil’ de l’tero.
Salut’ al vi! Domaĝe, ke mi tempon
ne havas kun vi trababili nokton.
(La hantaĵoj malaperas.)
Tankred’, Tankred’, fenestron via kara
frapfermis. Kial stari en la nokto?
Vent’ frostas. Nin podagro rekompencos.
Helena venos tuj, kaj – kion fari?
Ĉu la diablo devus do amumi?
Ridinda li fariĝus por eterne,
kaj li mem portus for potencon sian.
Mirinde, ke la hom’ de arda brusto
soifas amon kaj nur turmentiĝas,
dum la diablo de glaĉia brusto
apenaŭ povas de la am’ eskapi.
ADAMO
Al nova viv’ min gvidu, Lucifero!
Mi`ekbatalis por ideoj sanktaj,
kaj trovis damnon en koncepto aĉa.
Por Dia gloro homon oni oferis,
la homo nanis por ideoj miaj.
Mi volis plinobligi la plezurojn,
per mark’ de kulpo ilin oni stampis.
Mi kreis virton kavaliran, kore
ĝi min ponardis. For, en novan mondon.
Sufiĉe mi valoron mian montris,
mi sciis kaj batali kaj rezigni,
sen hont’ mi povas cedi mian lokon,
Min plu neniu entuziasmigu,
moviĝu jam la mond’ laŭ ŝia volo,
mi ne direktos ĝiajn radojn plu,
egalanime vidos ĝiajn stumblojn.
Mi tre laciĝis, – mi ripozi volas. –
LUCIFERO
Ripozu do. Sed mi apenaŭ kredas,
ke la anim’, ĉi maltrankvila forto,
ripozi lasos vin. – Adam’, min sekvu!
(En Prago. Ĝardeno de la imperiestra palaco. Dekstre laŭbo, maldekstre astronomia turo, antaŭ ĝi vasta balkono kun la skribotablo de Kepler, kun seĝo, kun astronomiaj instrumentoj. Lucifero estiel helpisto de Kepler, staras sur la balkono. En la ĝardeno korteganoj kaj damoj promenas po grupetoj, inter ili ankaŭ Eva estiel Barbarina, edzino de Kepler. – Imperiestro Rudolfo staras profindiĝinte en interparolado kun Adamo [Kepler]. En la fono brulas ŝtiparo de herezulo. Vespero, poste nokto. Du korteganoj preteriras en la antaŭo de la scenejo.)
UNUA KORTEGANO
Al kiu oni hejtas jam denove?
Al herezul’ aŭ sorĉistin’?
DUA KORTEGANO
Mi vere
ne scias; elmodiĝis jam scivoli.
Ŝtiparojn nur kanajloj ĉirkaustaras.
Eĉ ili ne frenezas de la ĝojo:
rigardas mute aŭ murmuras kaŝe.
UNUA KORTEGANO
En mia temp’ tiaĵo estis festo:
ĉeestis la kortego, la nobeloj.
Ha, bonaj tempoj tiel degeneras!
(Ili foriras.)
LUCIFERO
En frisk’ vespera bone tuŝas min
ĉi fajro. Ĝi delonge min varmigas,
sed jam, mi timas, baldaŭ estingiĝos.
Ne estingite per decid’ vireca,
nek lok-cedante al ideo nova,
sed, ĉar en la epok’ indiferenta
neniu ĵetos sur ĝin novan ŝtipon.
Kaj mi frostetos. Vane, ĉiu granda
ideo tiel bagatele falas.
(Li foriras en la turon.)
(Rudolfo kaj Kepler paŝas en la antaŭon de la scenejo.)
RUDOLFO
Starigu, Kepler, mian horoskopon.
Mi timas: mi malbone sonĝis nokte.
En kiaj konjunkturoj mia astro?
En ĝia kort’ aperis omensigno
jam antaŭ tagoj, ĉe l’Serpenta kapo.
ADAMO
Siro, ĝi estos preta laŭordone.
RUDOLFO
Se pasos jam la tagoj klimakteraj,
ni rekomencos tiun grandan verkon
malprosperintan antaŭ kelkaj tagoj.
Traserĉis mi en Hermes Trismegistos,
Synesius, Albertus, Paracelsus,
Ŝlosil’ de Salomono kaj aliaj,
ĝis mi ektrovis la faritan pekon.
Dum ni ŝvitigis la maljunan Reĝon,
la Korv’ aperis, la Leono Ruĝa,
kaj poste la Merkur’ duobla venis
per kunefiko de la du planedoj,
alfundis saĝ-acido de l’metaloj.
Sed nun ni fuŝis la humidan fajron
kaj sekan akvon, tial ne estiĝis
rezulto glora, Sankta Nupto, kiu
en vejnon de oldulo verŝas junon
kaj donas noblon al metaloj grizaj.
ADAMO
Mi scias, reĝa moŝt’…
RUDOLFO
Ankoraŭ ion:
Malbona famo pri vi rondiradas,
ke vi aliĝis al doktrinoj novaj,
kribras la dogmojn de la Eklezio.
Eĉ nun, dum en karcero sidas via
patrino, grave akuzata kiel
sorĉistinaĉo, ankaŭ vi mem iĝas
tre suspektinda, ŝin volante tiel
senlace kaj obstine liberigi.
ADAMO
Majesta moŝt’, mi estas ŝia filo.
RUDOLFO
Patrin’ pli vera estas al vi, filo,
la Eklezio. Lasu do la mondon,
ĝi bone estas tiel, kiel estas,
fuŝule ĝin ne volu plibonigi.
Ĉu mi vin ne surversis per favoroj?
Jen, via patro estis drinkejmastro,
kaj mi firmigis vian nobelecon,
kvankam klopodojn multajn tio kostis.
Al tron’ mi levis vin: vi tiel gajnis
la belan manon de Barbinjo Müller.
Do, mi ripetas, estu, fil’, singarda!
(Li foriras.)
(Adamo enpensiĝinte staras ĉe la ŝtupoj de sia balkono. Du korteganoj venas en la antaŭon de la scenejo.)
TRIA KORTEGANO
Jen, ree revas jam la astrologo.
KVARA KORTEGANO
Ĵaluz’ turmentas la kompatindulon.
La nova mond’ lin, vane, ne konvenas,
vidiĝas en li ĉiam la kampulo.
TRIA KORTEGANO
Ne scias li, ke vera kavaliro
adoras ja diaĵon en la damo,
sed donus sian sangon por ŝi tuj,
se kalumnio tuŝus ŝian virton. –
Flankcelon li suspektas en adoro.
EVA
(Kun alia grupo aliĝas al la du korteganoj kaj ridante frapas per sia ventumilo al la ŝultro de la dua kortegano.)
Ha, kavalir’, indulgu min, pro Dio.
Pro viaj ŝercoj min mortigos rido.
Jen, vidu tie, kiel terurege
seriozaj estas tiuj du sinjoroj!
Ĉu eble jam obsedis ankaŭ vin
spirito malbenita de reformoj?
Do for de mi! Mi ne eltenas tiun
homspecon, kiu, kun koncepto gala,
ĉi brilan kaj trankvilan mondon al ni
envias kaj pri nova fantazias.
TRIA KORTEGANO
Nin, kara dam’, ne trafas ĉi akuzo.
Kiu en tia rondo volus ŝanĝon?
UNUA KORTEGANO
Sed, se mi ne eraras, tie staras
vir’ kun ĉi nigraj signoj survizaĝe.
EVA
Ĉu mia povra edzo? Ho, pro Dio,
lin ne suspektu tiel antaŭ mi,
kiun ligilo sankta al li kroĉas.
Li estas ja malsana, tre malsana.
DUA KORTEGANO
Ĉu malsanul’ de ĉi okuloj brilaj?
TRIA KORTEGANO
Ĉu, kion hom’ alia ne kuraĝus,
li vin ofendus per suspekt’ ĵaluza?
Ho, se al la aŭdaca ĵeti ganton
mi povus kiel via kavaliro!
(Dume ili venas proksimen al Adamo.)
Ho majstro, bone, ke ni renkontiĝas.
Sur la bienojn mi veturi volas,
veterprognozon mi bezonas.
UNUA KORTEGANO
Kaj mi
la stelon de l’fileto volus scii;
postnokte antaŭ tago li naskiĝis.
ADAMO
Sinjoroj, ambaŭ estos morgaŭ pretaj.
KVARA KORTEGANO
Disiĝas la societo, do ni iru!
TRIA KORTEGANO
Jen la ŝtuparo. Mia damo, bonan
nokton.
(Flustre.)
Post horo.
EVA (Flustre.)
Dekstre, en la laŭbo.
(Laŭte.)
Sinjoroj, bonan nokton!
(Al la edzo.)
Venu, kara!
(Ĉiuj foriras. Adamo kaj Eva iras sur la balkonon. Adamo falsidiĝas en apogseĝon. Eva staras antaŭ li. Pli kaj pli mallumiĝas.)
EVA
Johano, mi bezonus monon.
ADAMO
Groŝon
mi plu ne havas, ĉiom vi forportis.
EVA
Ĉu do eternan mankon mi suferu?
Korteganinoj brilas kiel pavoj,
mi hontas jam aperi antaŭ ili.
Ho vere, kiam iu kortegano
kliniĝas al mi kaj ridete diras,
ke la reĝin’ mi estas inter ili,
mi hontas pri vi, ke vi la reĝinon
tiel starigas en kortegon ŝian.
ADAMO
Ĉu mi do ne klopodas tage-nokte?
Mi jam perfidis pro vi mian scion,
mi ĝin koruptas, dum mi senutilajn
veterprognozojn, horoskopojn faras.
Mi kaŝas, kion la anim’ perceptis,
deklaras, mi tre bone scias, falson,
ruĝiĝi devas, ĉar jam pli malbona
mi estas ol Sibyllaj, kiuj kredis
diraĵojn siajn, dum mi ja ne kredas.
Sed mi por via plaĉo faras ĉion.
Kien mi metas do la kulpopagon?
Mi volas ja nenion en la mondo
krom nokto kaj krom ties brilaj astroj,
krom la mistera harmoni’ de l’sferoj.
Ceteron havu vi, – Sed kion fari?
La imperiestra kaso estas vaka,
post multa pet’, neglekte oni pagas.
Vi ankaŭ morgaŭ havos tiun monon,
kaj vi maldankas. Vidu, ĝi doloras.
EVA (Plorante.)
Vi min riproĉas, kiom vi oferas.
Ĉu ne oferis ankaŭ mi sufiĉe,
mi, la filino de nobela domo,
al via duba rang’ liginte mian
futuron? Ĉu ne dank’ al mi vi venis
pli altajn rondojn? Neu, sendankulo!
ADAMO
Ĉu duba rang’ la scio kaj spirito,
deven’ malklara estas la radio
fluginta de l’ĉiel’ sur mian frunton?
Kie krom ili nobeleco? Kion
vi tiel nomas, estas nur falanta,
kaduka pup’, perdinta la animon.
La mia estas eternjuna, forta!…
Virin’, virin’, se vi komprenus min,
se tiel via koro min parencus,
kiel mi kredis ĉe l’unua kiso,
ja vi fierus pri mi kaj ne serĉus
vian feliĉon ekster mia rondo;
kaj vi ne portus ĉion en vi dolĉan
al mondo kaj ĉion en vi plej amaran
vi ne rezervus por la hejmfajrejo.
Virin’, kiel senlime mi vin amis,
eĉ nun vin amas, sed amarpikila
estas al mia koro la mielo.
Doloras vidi, kiel noblus via
animo, se vi povus esti vera
virino. Fuŝis vin la sort’, faranta
el la virino pupdiaĵon, kiel
la kavalirepok’ ŝin diinigis.
Sed tiam oni kredis – grandaj tempoj;
neniu kredas nun, la tempoj nanas,
la pupdiaĵo kaŝas sole pekon.
Mi eksedziĝus, koron elŝirante,
dolorus, sed mi eble trankviliĝus,
kaj pli feliĉa estus vi sen mi.
Sed jen denove la estanta ordo,
aŭtoritato, voĉ’ de l’Eklezio:
toleru kune, ĝis la tomb’ absolvos.
(Li klinas la kapon en siajn manojn. Eva kortuŝite lin karesas.)
EVA
Johaĉjo, nu, vin ne ĉagrenu tiom,
se mi kelkfoje ion-ion diras.
Mi tute ne intencis vin aflikti,
sed jen, la korto estas tiel luksa,
la damoj estas mokaj kaj fieraj,
do kiel mi komencu ilin spiti?
Ĉu ne, koler’ plu inter ni ne estas?
Bonan nokton. Pri l’mono ne forgesu!
(Ŝi iras sur la ŝtuparo malsupren en la ĝardenon.)
ADAMO
Mirinda mikso el malbon’ kaj noblo,
filtrita el mielo kaj veneno,
virino! Tamen, kial ŝi altiras?
Ĉar al ŝi mem la bono apartenas,
dum ŝia kulp’ al la epoko, kiu
ŝin naskis. – He, helpist’!
(Lucifero venas kun lampo, metas ĝin sur la tablon.)
LUCIFERO
Ordonu, majstro.
ADAMO
Veterprognozo kaj nativitato
mendigiŝ. Faru ilin do rapide.
LUCIFERO
Kaj certe brilan, pompan! Kiu donus
por la real’ rigora sian monon?
ADAMO
Ne tian tamen, ke absurde estu.
LUCIFERO
Ho, eĉ elpensi mi ne povus tian,
pri kio indigniĝus la gepatroj.
Ĉu ne Mesio estas ĉiu nove-
naskito? Brila stelo aperanta
por la feliĉa famili’! Nur poste
elkreskos el li la fripon’ kutima.
(Li skribas.)
(Eva dume atingis la laŭbon, la tria kortegano paŝas antaŭ ŝin.)
KORTEGANO
Kruela! Kiel longe mi atendis!
EVA
Ho, ĉu ofer’ tro granda por vi estas
elteni friskan venton de la nokto,
dum mi perfidas edzon bonan, noblan.
Ĉielmalbenon kaj mondjuĝon nun
mi sur min tiras pro vi, kavaliro.
KORTEGANO
Ĉielmalben’, mondjuĝo ne penetras
ĝis la sekretoj de ĉi laŭb’ obskura.
ADAMO (Revante.)
Mi volis tempon, kiu plu ne luktos,
kie la ordon de l’kutim’ socia,
ĉi tiun sanktigitan antaŭjŭĝon,
neniu ĝenos, kie mi ripozos
kaj kun ridet’ egalanima lasos
cikatri vundojn de l’bataloj longaj. –
Venis ĉi temp’, sed vane! ĉar animo
ĉi-bruste vivas, sankta kaj turmenta
heredo, kiun de l’ĉiel’ ricevis
la fola hom’, kaj kiu volas agon,
kaj kiu, ne lasante min ripozi,
ekluktas kontraŭ la plezuroj pigraj.
Helpist’, alportu vinon, he! Mi tremas.
Ĉi mondo frostas, do mi ĝin varmigu,
tiel en nana temp’ mi entuziasmu
kaj ŝiru min el ties polv’ aĉiga.
(Lucifero alportas vinon. Adamo trinkadas ĝis la fino de la sceno.)
Apertu, montru al mi viajn sanktajn
sekretajn librojn, ho ĉiel’ senlima!
Mi, ŝtele lernetinte viajn leĝojn,
l’epokon, ĉion ĉirkaŭ mi forgesas.
Eternas vi, dum tiuj ĉiom pasas,
vi levas min, kaj ili min faligas.
KORTEGANO
Ha, Barbarina, se vi estus mia!
Se Dio vokus al ŝi vian edzon,
ke la ĉielon plene li perceptu,
por kio dum la tuta viv’ li penis,
EVA
Silentu, kavaliro! La povrulon
ja tiel mi bedaŭrus, ke vi por vi
ne trovus kison inter miaj larmoj.
KORTEGANO
Vi ŝercas.
EVA
Eĉ, mi diras puran veron.
KORTEGANO
Anim’ enigma! Kiu ĝin komprenas?
Ho Barbarina, vi min ja ne amas!
Aŭ diru, se malriĉa, ekzilita
mi estus, kion farus vi por mi?
EVA
Mi, vere, nun ne povas diri tion.
ADAMO
Ĉu venos tempo, kiu la rigidan
indiferenton fandos kaj atakos
kun nova agoforto ĉi ekstempajn
fatrasojn, por juĝiste puni-levi?
(Li stariĝas kaj paŝas ŝanceliĝante sur la randon de la balkono.)
Ne retimiĝos de rimedoj grandaj,
ne timos diri la kaŝitan vorton,
kiu, simile al lavang’ potenca
ekiros vojon fatan kaj frakasos
eĉ tiun eble, kiu ĝin eldiris.
(La melodio de la Marseillaise aŭdiĝas.)
Ha jen, ha jen, la kanto de l’futuro!
Trovita vorto, granda talismano,
rejunigonta la maljunan teron.
(La scenejo subite transformiĝas en la Placon de Grève en Parizo: la balkono en estradon de gilotino, la skribotablo en gilotinon, apud kiu staras Lucifero estiel ekzekutisto. Adamo estiel Danton oratoras sur la rando de la estrado al muĝanta popolamaso. – Ĉe tambursonoj enmarŝas tre ĉifona rekrutaro kaj viciĝas antaŭ la estrado. Brila suno.)
ADAMO (Daŭrigante.)
Frateco, egaleco, libereco!
POPOLAMASO
Morton al tiu, kiu ne rekonas.
ADAMO
Jes ja! Du vortoj savas nun la grandan
ideon ĉiuflanke atakatan.
L’unuan diras ni al la bonuloj:
„Patrujo en danĝer” – ili vekiĝas.
La duan tondras ni al la mavuloj:
la vorton „tremu” – ili neniiĝas.
Leviĝis reĝoj kontraŭ ni – la kapon
de nia reĝ’ ni ĵetis antaŭ ilin.
Leviĝis pastroj – ni ilian fulmon
el man’ ilia tordis, remetante
al tron’ la menson longe persekutatan.
Sed ankaŭ l’dua vok’ ne sonas vane,
dirita de l’patruj’ al la bonuloj.
Armeoj luktas sur la lim’, dekunu,
sen ĉes’ tumultas junular’ heroa
plenigi lokon de l’falintoj bravaj.
Kiu do diras, ke nun sangsoifa
frenezo dekumadas la nacion?
Ce metalbolo falas for skorio,
sed restas pure la metalo nobla.
Kaj eĉ se sangsoifaj estas ni,
kaj oni nin rigardas monstroj, – nur la
patrujo estu granda kaj libera! –
REKRUTOJ
Armilojn al ni, estron kaj armilojn!
ADAMO
Tre ĝuste! Nur armilojn vi deziras,
dum vi suferas tiel multan mankon,
la piedoj nudas, vestoj ĉifoniĝas,
sed ĉion gajnos vi per bajoneto.
Ĉar venkos vi. Popolo nevenkeblas.
Ĵus falis kap’ de unu generalo,
kiu ŝin lasis venki, komandante
soldatojn niajn.
POPOLAMASO
Fi, la perfidulo!
ADAMO
Tre ĝusta vort’! Ne havas la popolo
trezoron krom la sango, kiun ĝi
kun tiel prodigema grandanimo
por la patruj’ oferas. Pri la sankta
trezoro de l’popol’ disponi kaj
la mondon ne konkeri povi estas
perfido!
(El inter la rekrutoj elpaŝas oficiro.)
LA OFICIRO
Min sur lian lokon metu,
la honton mi delavos, civitan’.
ADAMO
Amik’, laŭdinda estas ĉi memfido,
sed la certigon pri l’plenum’ de l’vortoj
antaŭe sur la batalkamp’ akiru.
LA OFICIRO
Jen la certigo, en animo mia!
Kaj ja mi havas kapon eble pli
valoran ol la ĵus falinta.
ADAMO
Kie
garantiul’, ke vi ĝin al mi portos
laŭ mia voko?
LA OFICIRO
Kiu garantius
pli ol mi mem, taksanta vivon nulo?
ADAMO
La junular’ alie opinias.
LA OFICIRO
Mi laste vin alvokas, civitan’.
ADAMO
Paciencon, kaj vi trafos en la celon.
LA OFICIRO
Mi vidas, vi ne fidas min, do lernu
pli bone min prijuĝi, civitan’!
(Li pafas al si en la kapon.)
ADAMO
Domaĝe pri li! Kuglon malamikan
meritis li. Forportu lin, amikoj!
Ĝis la revido, post la venko!
(La rekrutoj formarŝas.)
Ho!
Se mi dividi povus vian sorton!
Sed por mi restas nur batal’, ne gloro,
ne malamik’, per kiu fali estas
honor’, sed kiu kun insido ŝtele
embuskas min kaj la patrujon sanktan.
POPOLAMASO
Lin montru fingre, kaj li mortos tuj!
ADAMO
Jam mortis, kiun mi surmontri povus.
POPOLAMASO
Kaj la suspektaj? Ciu suspektata
jam estas kulpa; lin brulstampis sento
popola, orakolo senerara!
La morton, morton al l’aristokratoj!
Ni iru, iru en prizonkavernojn!
Ni juĝu, sankta estas jug’ popola!
(La papolamaso ekiras en la prizonojn.)
ADAMO
Ne tie la danĝer’! La riglo fortas.
L’aero putra, mens- kaj muskol-murda
vin helpas! Lasu ilin. La perfido
altkape ridrikanas kaj akrigas
ponardon sur la benkoj de l’Konvento.
POPOLAMASO
Al la Konvento do! Ni ĝin ne kribris
sufiĉe! Sed ne! Tien poste! Nun
en la prizonojn por ekzerci nin!
Kaj vi, Danton, kolektu dume nomojn
de ĉiuj perfiduloj!
(La popalamaso minacante foriras. Dume kelkaj sanskulotoj trenas antaŭ la estradon junan markizon kaj Evan estiel ties fratinon.)
SANSKULOTO
Jen ni portas
denove du aristokratojn junajn.
Vizaĝ’ fiera, blanka-luksa vesto
tre klare pruvas: ili estas kulpaj.
ADAMO
Ha, nobla par’! Alvenu, gejunuloj.
SANSKULOTO
Nun post la kamaradojn! Nin laboro
atendas tie, perfidulojn morto!
(La sanskulotoj foriras kun la cetera popolo, la gejunuloj paŝas sur la estradon. Ĉirkaŭ la estrado restas nur kelkaj burĝgvardianoj.)
ADAMO
Ne scias mi, de kie ĉi kunsento
al vi, sed mi vin savos danĝer-riske.
MARKIZO
Danton, se kulpis ni, patrujperfido
estus ne puni nin, se ni ne kulpis,
vian indulgon vantan ni ne volas.
ADAMO
Kiu do vi, spitanta al Danton?
MARKIZO
Markizo.
ADAMO
Halt’! Ĉu vi ne scias, ke
titol’ ne estas plu krom civitano?
MARKIZO
Ne aŭdis mi, ke mia reĝ’ nuligis
titolojn.
ADAMO
Ĉesu, frenezul’! Aliĝu
al la armeo – vin karier’ atendas.
MARKIZO
Mi, civitan’, ne havas la permeson
de l’reĝo paŝi en armeon fremdan.
ADAMO
Vi mortos do.
MARKIZO
Nu, mortos unu plia
el mia familio por la reĝo.
ADAMO
Kial vi kuras morton blindaŭdace?
MARKIZO
Ĉu kredas vi, ke nur vi, popolanoj,
je ĉi privilegio nobla havas rajton?
ADAMO
Vi spitas? Ankaŭ mi vin spitos. Kiu
pli fortos? Mi vin savos malgraŭ vi.
Por tia karakter’ la pli trankvila
futuro, kie jam partipasioj
cindriĝis, dankos min. Burgĝvardianoj!
Al mia hejmo lin! Vi lin responsos.
(Kelkaj armitaj burĝgvardianoj foreskortas la markizon.)
EVA
Persiste, frat’!
MARKIZO
Fratin’, vin gardu Dio! (For.)
EVA
Jen kap’ ne pli malbona ol Roland.
ADAMO
Ho milda lip’, ne tiel durajn vortojn!
EVA
Ne decas vort’ pli milda eŝafode.
ADAMO
Hida estrad’ – ĝi estas mia mondo.
Kiam vi ĝin surpaŝis, peco de
ĉielo kun vi alflugis, min enfermis.
EVA
La beston por ofero destinitan
la pastroj ne mokadis dum la vojo.
ADAMO
La oferaĵo, kredu, mi mem estas,
eĉ se envias multaj mian povon.
Senĝoje, disdegnante vivon-morton,
mi vidas mian tronon, kie oni
de mia flank’ forfalas tag’ post tago,
kaj mi atendas veni mian vicon.
Min inter sango la solec’ turmentas,
la sent’ mistera, kiel dolĉus ami.
Virino, se vi sole unu tagon
instruus min pri tiu ĉielscienco,
la postan tagon mi trankvile klinus
jam mian kapon sub la gilotinon.
EVA
Ĉu ami’ povus vi en ĉi teruro?
Ne retimigas vin la konscienco?
ADAMO
La konscienc’ estas privilegio
de vulgaruloj. Kiun Fato gvidas,
tiu ne havas tempon disrigardi.
Ĉu vi jam aŭdis, ke ciklono haltis,
ĉar febla roz’ al ĝia voj’ kliniĝis?
Kaj kiu troaŭdacus juĝi homon
de viv’ publika? Kiu vidus la
fadenojn, kiuj sur ties scenejo
movadas iun Brutus, Catilina?
Aŭ oni kredas, ke la hom’ de famo
jam ĉesis esti hom’ kaj iĝis tia
estaĵo supertera, kiun tute
ne interesas plu cent disdegnataj
rilatoj etaj, zorgoj ĉiutagaj?
Ne kredu! Ve, la koro batas ankaŭ
sur trono, kaj se amatinon havis
Cezar’, lin tiu eble konis nur
boneta knabo kaj eĉ ne konjektis,
ke l’mondo timas lin kaj de li tremas.
Sed se jam tiel estas, diru, diru,
kial do vi ne povus ami min?
Estas dirite, ke la kor’ malamas
aŭ amas destinite jam de nasko.
Parencas vin, mi sentas, mia koro,
Ĉu ĝian voĉon, dam’, vi ne komprenus?
EVA
Eĉ se jes, vane. Vin alia Dio
gvidas, ol kiun en la kor’ mi portas,
do ni neniam povas nin kompreni.
ADAMO
Do lasu la ekstempajn idealojn,
kial oferi al ekzilitaj dioj.
Al la virino decas nur altaro
eterne juna – tio estas koro.
EVA
Eĉ forlasita altaro povas havi
martiron. Ho Danton, pli noble estas
ruinojn ŝirmi pietate ol
glori potencon nove estiĝintan,
kaj decas al virin’ ĉi alvokiĝo.
ADAMO
Ankoraŭ hom’ ne vidis min sentemi,
se vidus nun amiko, malamiko,
ke tiu viro, kiun sorto vipis
la mondon elpurigi uragane,
nun haltas sur la eŝafod’ por ami
ĉe knabinet’, kun larmo en l’okuloj,
li antaŭdirus, ke Danton falegos,
kaj ridus, kaj plu min neniu timus. –
Tamen, esperradion mi petegas.
EVA
Se via anim’ transtombe paciĝinte,
la sangan polvon de l’epok’ demetos,
eble… –
ADAMO
Ne diru plu, knabin’, ne diru,
je tiu transa mondo mi ne kredas,
kun mia fat’ mi luktas senespere. –
(La popolamaso revenas sovaĝe kun sangaj armiloj, portante kelkajn sangajn kapojn sur lancoj. Kelkaj el ili tumultas sur la estradon.)
POPOLAMASO
Ni faris juston! Kia ras’ orgojla!
SANSKULOTO (Donante ringon al Danton.)
Jen ring’ sur la skabelon de l’patrujo!
En mian manon premis ĝin fiulo,
dum mi surkole tenis la tranĉilon.
Ĉi tiuj opinias nin rabistoj. –
He, ĉu vi vivas? Sekvu viajn fratojn!
(Li mortpikas Evan kaj ŝi falas malantaŭ la estradon.)
ADAMO (fermante mane okulojn siajn.)
Ve, fino! Kiu venkus ja la faton?
POPOLAMASO
Nun la Konventon! Civitan’, nin gvidu!
Ĉu l’perfidulajn nomojn vi kolektis?
(La popolo forlasas la estradon. Eva estiel ĉifonvesta ekscitita laboristino distingiĝas el la amaso, kaj, kun ponardo en unu mano, sanga kapo en la alia, ŝi kuras al Danon.)
EVA
Danton, ĉi konspiranton alrigardu!
Li volis murdi vin, kaj lin mi murdis.
ADAMO
Se li en mia lok’ pli bone taŭgus,
malĝusta faro, se ne, faro ĝusta.
EVA
Do ĝusta! Kaj mi volas rekompencon:
pasigu kun mi nokton, granda viro!
ADAMO
Ho, kian simpation tia brusto,
kian teneron havas la tigrino?
EVA
Nu vere, civitan’, jam eĉ vi mem
aristokrato ŝajnas, bluasanga,
aŭ febre vi deliras romantikon?
Vi estas viro, mi virin’ kaj juna.
Admiro tiras min al vi, grandulo!
ADAMO (Flanken.)
Horore mi deturnas la okulojn,
ne eltenante la fantasmon monstran.
Mirinda simileco! Kiu vidis
angelon kaj revidis lin falinta,
nur tiu vidis eble ion tian.
La samaj trajtoj kaj statur’ kaj voĉo,
kaj ĉio, sole eta bagatelo,
mi eĉ ne povas diri, kio mankas,
kaj kiel ŝanĝis ŝin la tuto! Tiun
la nimbo ŝirmis nehavebla, kaj de
ĉi tiu min inferhaladz’ fornaŭzas.
EVA
Kion murmuras vi?
ADAMO
Mi kalkuladas,
virin’, ke noktojn mi ne havas tiom,
kiom da perfiduloj la patrujo.
POPOLAMASO
Ek do, al la Konvent’! Nur nomu ilin!
(Dume Robespierre, Saint-Just kaj aliaj konventanoj venas kun nova popolamaso kaj stariĝas sur improvizita estrado.)
SAINT-JUST
Ĉu nomus li, ilia ĉefkomplico?
(La popolo muĝas.)
ADAMO
Akuzi vi kuraĝas min, Saint-Just,
nescie, kiel forta estas mi?
SAINT-JUST
Vi estis tia, jes, en la popolo,
sed saĝa la popol’, ĝi vin ekkonis,
kaj nun sankcios la konvent-verdikton.
ADAMO
Krom la popolo mi juĝiston pri mi
ne konas, kaj ĝi certe min amikas.
(La popolo ree muĝas.)
SAINT-JUST
Amikas vin la patrujmalamikoj!
Super vi juĝos la popol’ majesta.
Vin, perfidul’, mi antaŭ ĝi akuzas
pri la defraŭdo de havaĵoj ŝtataj,
pri simpatio al aristokratoj,
pri aspirado je potenc’ tirana!
ADAMO
Saint-Just, vin gardu, mi fortondras vin!
Kalumniant’!
ROBESPIERRE
Ne lasu lin paroli!
Vi scias, lia lang’ serpente glitas.
Lin kaptu en la nomo de l’libero!
(Oni ĉirkaŭfermas kaj kaptas lin.)
POPOLAMASO
Ne aŭdu, ni ne aŭdu, li pereu!
ADAMO
Ne aŭdu do, sed ankaŭ mi ne aŭdu
la fiakuzon. Ni ne venkos nin
per vortoj. Nek per ago vi min venkis,
Robespierre, vi nur antaŭis min,
jen ĉio, do pri ĝi ne fanfaronu!
Armilojn mi demetas mem – sufiĉe!
Sed jen mi vin alvokas: sekvu min
en tri monatoj sur ĉi sama vojo!
Buĉisto, lertu! Vi giganton hakas!
(Li klinas sian kapon sub la gilotinon.)
(La scenejo reŝanĝiĝas tia, kiel estis en la oka bildo. Adamo, denove estiel Kepler, vidiĝas kun kapo kliniĝinta sur la skribotablon. Lucifer, estiel helpisto, staras apud li kaj frapas sur lian ŝultron. Mateno krepuskas.)
LUCIFERO
Ĉi-foje restos for la senkapigo. –
ADAMO (Leviĝinte.)
Ho kie mi? Ho kie miaj sonĝoj?
LUCIFERO
Kun la ebri’ forflugis ili, majstro.
ADAMO
Por brust’ maljuna, en epoko aĉa,
ĉu do nur la ebrio kreas grandon?
Kiel superba bild’ al mi vidiĝis!
Estas ja blinda, kiu ne komprenas
sparkon de Dio, eĉ se kot’ kaj sango
ĝin kovras. Granda kulp’ kaj granda virto!
Kaj kiel grandiozis ambau, ĉar
la fort’ sur ili premis sian stampon. –
Ho, kial mi vekigis? Por kompreni
nanecon de l’epoko ĉirkaŭ mi,
kun ties kulp’ kaŝita sub rideto,
kun la mensogaj virtoj de l’kutimo?
LUCIFERO
Mi bone konas tian senreviĝon
venantan en mateno de ebrio.
EVA (Elpaŝinte el la laŭbo.)
For de mi, for, – min la suspekt’ ne trompis.
Por edzmortig’ agiti vi kuraĝas?
Por tia krim’ vi kredas min kapabla,
koridealon, kiel vi mensogis?
LA KORTEGANO
Pro Dio, karulinjo, trankviliĝu,
estos skandal’, se oni nin rimarkos.
ADAMO
Kaj tiuj du virinoj – ĉu ankaŭ sonĝo?
Sed kio, du? La sama en du formoj,
laŭ mia tajda sorto ŝanĝiĝantaj
kiel la ond’, jen brila, jen obskura.
EVA
Ho, la skandal’, jen al vi la ĉefaĵo.
Kiom vin interesus kulp’ kaŝita,
vi, kavalir’ sen timo kaj riproco! –
Ve, vi ĝis tiam mokas la virinon,
ĝis fine ŝi la praan tradicion
de l’ĉasto ĵetas for, kaj tiam kun
ridet’ subtaksa vi rigardas ŝin
malnobla il’ de via voluptemo.
For de mi, for! Mi plu ne vidu vin!
LA KORTEGANO
Troigo ree. Oni nin ja mokus,
se ni rigardus tiel solenege
tian ĉiutagaĵon. – Ni revidos
nin ankaŭ plu ridete, afablume,
kaj pri l’afer’ eĉ vorton ne dirante.
Matenon bonan, mia dam’. – (For.)
EVA
Fripono!
Jen mi kun mia kulp’ kaj miaj larmoj.
(Ŝi foriras.)
ADAMO
Nur sonĝ’ do estis kaj finita! – Tamen
ne ĉio! La ideoj fortas pli ol
la aĉa materi’; ĉi tiun povas
perfort’ faligi, sed eternas tiuj!
Mi vidos evolui miajn sanktajn
ideojn plipuriĝe, digne, ĝis
la mondon, eĉ se lante, ili plenigos.
LUCIFERO
La tago pasas, majstro, la leciono
atendas. Junular’ malpaciencas
el via saĝ’ aŭskulte ŝteli vortojn.
(Li sonorigas per sonorileto aplikita sur la muro de la observatoria turo.)
ADAMO
Ne moku min, ne moku pri la scio,
pro tia laŭdo mi ruĝiĝi devas.
LUCIFERO
Ja multajn bravajn knabojn vi instruas!
ADAMO
Mi ne instruas, mi nur dresas ilin
laŭ vortoj, kiujn ili ne komprenas,
nek ili scias ion ajn mem fari.
Stultuloj, ke ni per la belaj vortoj
spiritojn citas, ili kredas mire,
kvankam la tuto estas ĵonglo, kaŝi
la artifikojn de l’prestidigito.
(Disĉiplo rapidpaŝe venas kaj iras sur la balkonon.)
DISĈIPLO
Majstro, vi vokis min kun la favora
promes’ plenumi mian scideziron,
kaj lasi min rigardi pli profunden,
ol por aliaj, laŭ vi, oportunus.
ADAMO
Jes, jes, fervoro tiel eminenta
rajte pretendas tian avantaĝon.
DISĈIPLO
Jen mi. L’animo tremas de sopiro
rigardi en la natur-laborejon,
kompreni ĉion kaj pli bone ĝui,
kun suverena sent’ regante en la
kaj materia kaj spirita mondoj.
ADAMO
Vi tro deziras. Kiel vi, atomo
de l’mondo, vidus tra l’grandioza tuto.
Vi petas regon, scion kaj plezuron,
se ne rompiĝus via sin’ sub ili,
kaj vi akirus ĉiom, vi diiĝus.
Deziru malpli, eble vi atingos.
DISĈIPLO
Sekreton ajnan solvu do de l’scio,
ho granda hom’, kaj mi nur gajnos, ĉar
mi sentas, ke nenion mi komprenas.
ADAMO
Nu bone do, mi vidas, vi meritas,
mi gvidos vin ĝis la sanktej’ plej kaŝa:
vidu la veron, kiel mi mem vidas.
Sed ĉu nin profanul’ ne subaŭskultas?
Ĉar tiu ver’ terurus kaj mortigus
venante jam nun inter la popolon.
Venos ja temp’ – se nur ĝi jam alestus -,
kiam sur stratoj oni ĝin parolos,
sed la popol’ ne estos plenaĝmanka.
Nun donu manon, ke vi ne perfidos
la komprenotajn. – Bone. Aŭdu do.
DISĈIPLO
Kiel mi tremas de sopir’ kaj timo!
ADAMO
Do – kion ĵus vi, filo, al mi diris?
DISĈIPLO
Ke l’kernon de nenio mi konceptas.
ADAMO (Singardeme.)
Nu jen, nek mi. Kaj kredu, ke neniu.
Filozofi’ estas nur poezio
pri la ĝis nun ne konceptitaj aĵoj,
kaj eĉ, instru’ ankoraŭ plej sennoca,
ĉar nur silente ĝi distriĝas, sola,
en sia mond’, brodita per ĥimeroj,
sed havas ĝi sennombre da kunuloj,
kiuj en polv’ desegnas gravmiene:
abismo ili diras la linion,
sanktej’ la cirklon, kaj vi jam pri l’farso
ridegus, kiam vi rekonas en ĝi
terure seriozan malicaĵon.
Ĉar, dum angore, treme ĉiu penas
eviti la desegnojn en la polvo,
embuskas enfaliloj, kaj l’aŭdacan,
kiu transpaŝas, ili sange kaptas.
Jen kiaj sensencaĵoj baras ĉiam
la vojon kiel sankta pietato,
por ŝirmi la potencon formiĝintan.
DISĈIPLO
Ha, mi komprenas, kaj ĉu do eterne?
ADAMO
Oni nur ridos iam pri la tuto.
Ŝtatviron, kiun ni nomadis granda,
ortodoksulon, kiun ni admiris,
la postepok’ rigardos komediantoj,
se l’vera grando anstataŭos ilin,
la simpla kaj natura, saltiganta
nur kie estas kavo kaj lasanta
liberan kuron en la kamp’ senbara.
L’instruon, kiu nun nin frenezigas
per sia komplikeco, tiam, kvankam
neniu lernos ĝin, komprenos ĉiuj.
DISĈIPLO
Ĉi lingvo estas do la komprenebla,
kiun la apostoloj uzis iam.
Sed eĉ se ĉio estas nur fatraso,
ne prenu for la kredon je la arto;
ĝin lerni ni bezonas ja regulojn!
ADAMO
Perfekto pleja eĉ de l’arto estas
sin kaŝi, ke neniu ĝin rimarkas.
DISĈIPLO
Ĉu do mi haltu ĉe l’real’ aŭstera?
Idealigo ja animas verkon.
ADAMO
Jes, tiu ĝin surverŝas per spirito,
kaj faras ĝin samranga je l’naturo,
maturigante vivan organismon
el ĉarpentaĵ’ alie nur senviva.
Ne timu, ke l’naturon vivan, grandan
vi superfortos per idealigo,
sed la regulon, skemon lasu kuŝi.
En kiu estas forto, loĝas Dio,
tiu ja oratoros, skulptos, kantos,
korskue ploros en animdoloro,
ridetos dum voluptebria dormo,
kaj, eĉ rompante novan vojon, trafos
en celon certe. Kaj nur poste faros
el lia verk’ regulojn – kiuj estos
eble balasto, certe ne flugiloj –
por nana postepok’ la abstraktado.
DISĈIPLO
Ho majstro, diru, kion fari do?
Al scio oferinte tiom noktojn,
ĉu mi nur egalĝis al stultulo,
kaj tuta ĉi labor’ perdiĝis vane?
ADAMO
Ja ne, ĉar ĝuste tio vin rajtigas
disdegni ĉiujn logojn de l’scienco.
Kiu neniam frontis la danĝeron,
poltronas, se li cedas. Elprovita
hero’ preteri povas provokiston:
lia kuraĝ’ ne estas kontestebla.
Do kaptu pergamenojn flaviĝintajn,
ĉi foliantojn, kiujn kovras ŝimo,
en fajron ilin! Tiuj forgesigas
al ni marŝadi sur piedoj propraj
kaj al ni ŝparas, ke ni pensu mem,
portante plu erarojn de jarcentoj
en mondon novan kiel antaŭjuĝon.
En fajron ĉiujn, kaj – liberaeren!
Kial lernadi ĉiam, kio estas
la kant’ kaj bosko, dum forfluas vivo
inter senĝojaj polvaj ĉambromuroj?
Cu l’vivon vi rigardas tiel longa,
ke vi ĝistombe lemas teorion?
Ni kune adiaŭas la lemejon.
Via juneco roza vin konduku
al sunradioj, kantoj ĝojodonaj,
min gvidu vi, spirit-gardul’ skeptika
al mond’ evoluonta, komprenonta
ideojn de grandulo, kaj dononta
liberan vorton al kaŝita penso
sur polv’ damnita de falintaj ruinoj.
(En Londono. Foiro inter la Tower kaj Themse. Bunta hommulto ondas, bruas. Adamo, viro de meza aĝo, staras kune kun Lucifero sur iu bastiono de la Tower. Vesperiĝas.)
ĤORO
Muĝas mara flus’ de l’vivo,
ĉiu ŝaŭmo – nova mond’.
Ĉu bedaŭri, se defalas,
timi, se leviĝas ond’?
Jen vi timas, ke l’solulon
en amas’ minacas dron’,
jen, ke pro l’solul’ elstara
neniiĝos milion’.
Nun pri l’poezio, morgaŭ
pri l’scienco timas vi,
l’ondojn per mezuro strikta
de sistemo limas vi.
Kiom ajn la streb’, nur akvon
ĉerpas vi, kaj bruas plu,
muĝas plu la mar’ majesta,
kaj ridegas ĝia bru’.
Lasu brui la vivmaron,
sin mem limas tiu ĉi,
estas tra l’batal’ ĉiama
ĉiam nova, tamen sama.
Aŭdu, sorĉa melodi’!
ADAMO
Jen kion mi sopiris, dum mi vagis
ĝis nun tra labirinto erariga!
Jen do la vivopleno! Kiel ĝia
vetkanto estas bela kaj instiga!
LUCIFERO
Jes, el la alto – kiel preĝejĥoro.
Ja ĉiu veo, ĝemo, raŭka voĉo
fandiĝas dum alflug’ en melodion.
Ĝin tiel aŭdas ankaŭ Dio, tial
li kredas, ke li kreis mondon bonan.
Alie ni ĝin aŭdus tie sube,
se intersonas ankaŭ batoj koraj.
ADAMO
Ho mok’ skeptika, ĉu ne mond’ pli bela
ĝi estas, ol tra kiuj vi min trenis?
Disfalis jam la muskaj murobaroj,
kaj malaperis la teruraj spektroj,
kiujn kun sankta nimbo postlasadas
paseo al futuro por malbeno
La karier’ por ĉiu ’stas libera,
ne faras piramidon sklav’ sufera.
LUCIFERO
Ankaŭ en Egiptio ne aŭdiĝus
al tia alt’ la ĝemo de la sklavoj,
kaj sen ĝi – kiel diaj la konstruoj!
Aŭ, ĉu ne agis en Atheno digne
kaj grandioze la popol’ majesta,
grandulon oferante, favoratan,
ke ne endanĝeriĝu la patrujo,
se – nin ne ĝenas, vide el alto tia,
virinaj larmoj kaj fatras’ alia.
ADAMO
Silentu fine, vi, sofist’ eterna!
LUCIFERO
Sed eĉ se vere, ke la ve’ mutiĝis,
rigardu, kiel ĉio platas. – Kie
altira alto kaj timiga abismo,
kie la dolĉa bunto de la vivo?
Plu ne luktanta, brila flus’ de maro,
nur glata marĉo plena de ranaro.
ADAMO
Kompensas ĝin bonstato ĝenerala.
LUCIFERO
Tiel de via alta ŝtup’ vi juĝas
pri l’vivo moviĝanta ĉe l’piedoj,
kiel pri pasintaĵ’ la historio.
La raŭkajn vortojn, veojn ĝi ne aŭdas,
notita restas nur la melodio.
ADAMO
Ha, jam eĉ la Satano romantikas
aŭ iĝis doktrinulo. Progresego!
LUCIFERO (Montrante al la Tower.)
Ĉu strange? Ja ni staras sur fantomo
de la paseoj en la nova mondo.
ADAMO
Vidpunkton ĉi kadukan mi ne volas.
Al nova mond’ aŭdace mi descendos,
kaj mi ne timas, ke mi poezion,
ideon grandan ne retrovos tie.
Ili plu eble ne manifestiĝos
en ĉielskua pratitana lukto,
sed kreos ja en sia sfer’ modesta
medion des pli ĉarman kaj benatan.
LUCIFERO
Kaj senmotive vi angorus tion
timante. Dum ekzistas materio,
ekzistas ankaŭ al mi la potenco
luktanta kontraŭ tiu kiel neo.
Kaj dum homkoro batas, cerb’ konscias,
ordo solida digas la dezirojn,
ekzistos spiritlande tiel same,
por neo, granda pens’ kaj poezio.
Sed diru, kian formon ni alprenu
ĉe la descendo en la muĝan multon,
ĉar tiel ni konvenas nur ĉi tie,
kiel la spektro de l’paseo ŝvebas.
ADAMO
Ian ajn! Elstarulo plu ne estas,
dank’ al la sort’. Por koni ties penson
kaj sentojn, ni descendu popoldenson.
(Ili ambaŭ iras en la internon de la Tower, kaj baldaŭ, vestitaj kiel laboristoj, elpaŝas tra ties pordego kaj miksiĝas en la homamason. – Pupludisto staras apud sia budo, sur kiu sidas ĉenita simio en ruĝa jako.)
LA PUPLUDISTO
Ĉi tien, venu, moŝtoj karaj, bonaj,
tuj komenciĝos nia prezentado.
Tre-tre amuza farso, vidi kiel
serpento superruzis la unuan
virinon, jam scivolan ankaŭ tiam,
kaj kiel ŝi faligis jam la viron
tiam en kavon. Vidos vi simion
imiti sian mastron grandadigne,
vidos vi urson kiel dancomajstron.
Ĉi tien, venu, moŝtoj karaj, bonaj!
(Interpremiĝado ĉirkaŭ la budo.)
LUCIFERO
Adam’, ĉi tie oni nin aludas!
Afero bela! havi tian rolon,
ke jen, pri tio eĉ post ses miljaroj
la gaja junularo amuziĝas. –
ADAMO
For, for jam de l’sengusta ŝerco. – Plu!
LUCIFERO
Sengusta ŝerc’? Jen, kiel distras sin,
kiuj ĵus en la benkoj super Nepos
dormetis, tiuj rozvizaĝaj knaboj!
Kaj kiu diros, kiu do pli pravas,
ĉu, kiuj paŝas en la vivon kun
memfido de la vekiĝanta forto,
aŭ kiu, kun kaduka cerb’, elpaŝas?
Ĉu pli delekti povas vin Shakespeare,
ol ilin ĉi groteska kirlomikso?
ADAMO
Groteska! Jen kion mi ne eltenas!
LUCIFERO
De l’greka mond’ al vi gluiĝis tio.
Jen, mi, la fil’ aŭ patro, laŭdezire,
– ne granda diferenco ĉe spiritoj –
de l’romantiko, ĉi direkto nova,
mi mem plezuras ĝuste pri l’grotesko.
Simia trajto sur la homvizaĝo,
ĵeto de koto al grandiozaĵo,
abnorma sent’ sub haraĵvest’ honora,
incenso al la aĉa, senvalora,
admon’ pudora buŝe de putino,
turmenta amsopir’ de virruino
min forgesigas pri landperdo mia,
ĉar reviviĝas mi en form’ alia.
LA PUPLUDISTO (Frapante sur la ŝultron de Adamo.)
Kial la bonan lokon vi okupas,
he, bela bird’! Senpage distras nur,
kiu, vivlaca, lasas sin pendigi.
(Adamo kaj Lucifero stariĝas flanken. Knabineto venas vendante violojn.)
LA KNABINETO
Ho prenu, prenu, jen la violeto,
sendit’ unua de l’printempo bona,
bele ornamas eĉ la malriĉulon,
por orfulin’ ĝi estas panodona.
PATRINO (Aĉetante violojn.)
Donu, en manojn de l’infan’ mortinta.
KNABINO
(Aĉetante ankaŭe.)
Nu, donu do, por miaj bukloj nigraj.
KNABINETO
Jen violet’! Aĉetu ĝin, sinjoroj!
(Ŝi foriras.)
JUVELVENDISTO (En sia budo.)
Ke ĉi herbaĉ’ nin ĉiam konkurencas.
Elpremi el la mod’ ni ĝin ne povas.
Al bela kol’ nur karaj perloj indas,
por kiuj oni jam ĉe l’suprenporto
defiis kun aŭdaco malespera
la hidajn monstrojn de la marprofundo.
(Venas kune du burĝaj knabinoj.)
UNUA KNABINO
Kiom da belaj ŝtofoj… da juveloj!
DUA KNABINO
Se estus, kiu aĉetaĵon donus…
UNUA KNABINO
La nuna viro ion tian nur
kun ha flanka cel’ al ni proponus.
DUA KNABINO
Eĉ tiel ne. La guston al li aro
da flirtulinoj fuŝis kaj kaviaro.
UNUA KNABINO
Li tial tro memfidas por nin ŝati…
DUA KNABINO
Aŭ tro modestas por iniciati.
(Ili foriras.)
(Sub laŭbo oni pormetas trinkaĵojn, ĉirkaŭ tablo sidas drinkantaj laboristoj. Soldatoj, laboristoj, ĉiaspeca popolo distriĝas kaj staradas.)
DRINKEJMASTRO (Inter siaj gastoj.)
Sinjoroj, gaje! La hieraŭ dronis,
neniam al la morgaŭ ni eniras.
La birdojn nutras Dio, ĉio estas
vantaĵo, kiel la Biblio diras.
LUCIFERO
Ha, ĉi filozofio min altiras.
Ni sidu sur ĉi ombra benko, vidi,
kiel la pleb’ distriĝas bone kaj
ĉipe per muzikaĉ’ kaj vin’ acida.
UNUA LABORISTO (Ĉe la tablo.)
…Maŝinoj, jes, faraĵoj de l’diablo,
de nia buŝ’ la panon ili rabas.
DUA LABORISTO
Nur drinko restu, ni forgesos tion.
UNUA LABORISTO
Riĉul’, diablo, suĉas nian sangon.
Nun venus li, mi sendus lin inferen!
Pli da ekzemploj, kia estis ĵus, ni
bezonus.
TRIA LABORISTO
Ĉu ne vane? Li tuj pendos,
kaj nia vivo restos tia sama.
DUA LABORISTO
Stultaĵoj! Venu la riĉul’! Mi lin
apudsidigos sen ofend’. Ni vidu,
kiu distriĝi scias pli nobele.
LA DRINKEJMASTRO (Al Adamo.)
Sinjor’, per kio servi?
ADAMO
Per nenio.
LA DRINKEJMASTRO
Do for de mia benko, neniuloj,
ĉu kredas vi, ke ŝtelas mi la monon,
aŭ ĉu l’edzino kaj l’infan’almozu?
ADAMO (Stariĝante.)
Ĉu vi kuraĝas?…
LUCIFERO
Lasu la kanajlon.
ADAMO
Nu, do ni iru. Kial plu rigardi,
kiel la hom’ degradas sin je besto?
LUCIFERO
Ha, jen do, kion mi delonge serĉas!
Ĉi tie ni senĝene povos gaji.
La piedbruo, la rideg’ sovaĝa,
la flagro de la fajro bakĥanala,
kiu flamigas ĉiujn vangojn ruĝaj,
miraĝo fola super la mizero,
ĉu ĝi ne estas bela?
ADAMO
Min ĝi naŭzas.
(Dume ili aliris la dancantojn. Du almozuloj venas kverelante.)
UNUA ALMOZULO
Mia la lok’! Jen la permespapero.
DUA ALMOZULO
Indulgu min, aŭ de malsat’ mi mortos.
Mi estas du semajnojn senlabora.
UNUA ALMOZULO
Eĉ vera almozul’ do vi ne estas?
Fi, ĉarlatan’, mi vokos policanon!
(La dua almozulo, forflankumas, la unua okupas sian lokon.)
Je la kvin vundoj Kristaj, donu almozon
al suferant’, sinjoroj karaj, donu!
(Iu soldato prenas for de metihelpisto ties dancantinon.)
SOLDATO
For, kamparan’, aŭ – ĉu vi eble kredas,
ke eĉ vi estas iu?
METIHELPISTO
Se vi tion
ne kredas, tuj vi spertos ja!
DUA METIHELPISTO
Eh, cedu,
li havas la potencon kaj la gloron.
UNUA METIHELPISTO
Kial disdegnon do li superverŝas,
se li hirude suĉas nian sangon?
PUBLIKULINO (Kantante.)
La orpomon eĉ de drako
prenis la hero-atako.
Drakojn oni plu ne vidas,
ruĝa roz’ ankoraŭ ridas.
Estas stulte ĝin admiri
kaj pro timo ne deŝiri.
(Ŝi premas sin al junulo.)
LUCIFERO (Dronante en observado de la amuziĝantoj.)
Ĉi koketeco, vidu, al mi plaĉas,
ne kaŝu la riĉul’ sian trezoron!
Ferkesto, kiun avarul’ sidaĉas,
povas enteni sablon kaj ne oron.
Kortuŝas la ĵaluzo de ĉi bubo:
la okulmovon de l’knabin’ li gardas,
valora la momenton li rigardas,
kvankam li scias, sed sen ĝeno zorga,
ke jam alian ŝi brakumos morgaŭ.
ADAMO (Al iu muzikisto.)
Hom’, kial vi la arton tiel traktas?
Ĉu plaĉas al vi, kion vi ludaĉas?
MUZIKISTO
Ho, kiel plaĉus? Ege min turmentas
ĝin ludi tag’ post rago, vidi kiel
oni ĝojhurle ĉe ĝi amuziĝas;
eĉ sonĝe hantas min ĉi bru’, sed vivi
mi devas kaj alion mi ne scias.
LUCIFERO (Ankoraŭ dronante en la observado.)
Ho, kiu do supozus tiel belan
prudenton pri la junularo flirta?
Tiu knabino scias, ke ne lastan
plezuron ŝi dum sia vivo ĝuas,
kaj, dum ŝi kisas, serĉas jam okule
amanton novan. – Infanaro kara,
ja estas al mi ĝojo senkompara,
ke vi, ridete, tiel por mi penas.
Per kulpo kaj mizero mi vin benas.
DUA METIHELPISTO (Kantante.)
Se, purkora, post semajna
peno, gaje sidas vi
inter kantoj, vin’ kaj kisoj,
pri l’diablo ridas vi.
(Oni aŭdas la finajn akordojn de preĝejmuziko. Eva estiel burĝa knabino, kun preĝlibro kaj florbukedo en la mano, venas kun sia patrino el la preĝejo.)
VENDISTO
Ĉi tien, venu, bela junulino,
neniu povas servi vin pli ĉipe.
DUA VENDISTO
Ne kredu lin! Li havas falsan jardon,
eksmodajn varojn! Al mi, belulino!
ADAMO
Ej, Lucifer’, en tia aĉa loko
vi tenas min, dum preskaŭ senrimarke
beat’ enkarniĝinta preterŝvebas.
LUCIFERO
Tiaĵo ja ne estas io nova.
ADAMO
El la preĝej’ ŝi venas, bela, bela!
LUCIFERO
Ŝi iris tien vidi kaj vidigi.
ADAMO
Frosta ĉi moko, ŝin per ĝi ne tuŝu!
Piec’ ankoraŭ sidas al ŝi lipe.
LUCIFERO
Ho, vi piiĝas, eĉ pietistiĝas!
ADAMO
Sprit’ misa, ĉar se mia brust’ aŭsteras,
ja estas mia propra plag’. Sed mi
deziras de knabin’ naivan kredon,
ĉi sanktan poezion, ĉi muzikon
pasean, ĉi florpolvon netuŝitan.
LUCIFERO
Sed kie tiu peco da ĉielo?
Ĉar eĉ de la diablo ne pretendu,
ke li elserĉu por vi vian guston.
Sufiĉe, se li ĝin al vi havigas.
ADAMO
Kiu alia estus ol ĉi damo?
LUCIFERO
Tiel parolas ankaŭ pego vermon
kaptinta. Ĝi ĵaluze disrigardas,
ĝin kredas la plej bona manĝ’ de l’mondo;
dum la kolombo vidas ĝin naŭzate.
La homo, tiel same, ofte sian
beaton tiuloke trovi sentas,
kie alian la infer’ turmentas.
ADAMO
Ho kia digno, kia virga ĉarmo,
mi kvazaŭ ne kuraĝas proksimiĝi.
LUCIFERO
Kuraĝon! Vi ĉe damoj ne novicas.
Se ni ŝin pesos, eble ŝi vendiĝos.
ADAMO
Psit!
LUCIFERO
Nu, pli kare eble ol aliaj.
(Dume junulo modeste paŝas al Eva kaj transdonas al ŝi koron el mielkuko.)
JUNULO
Fraŭlin’, mi petas vin, akceptu kore
el mia mano ĉi foirdonacon.
EVA
Arturo, vi afablas min memori!
PATRINO
Delonge ni ne vidis vin. Do kial?
(Ili interparolas mallaŭte. Adamo ekscitite rigardas ilin, ĝis la junulo foriras.)
ADAMO
Ĉi nematura knab’ do havus, kion
vane sopiras mia vira koro?
Kiel intime flustras ŝi, ridetas,
kaj eĉ mansignas post li, ho turmento!
Mi alparolos ŝin.
(Li proksimiĝas al Eva.)
PATRINO
Ja riĉaj la
gepatroj de Artur’, sed mi ne scias,
kiel ili rigardas ĉi rilaton.
Do ankaŭ la rivalon ne ignoru,
kiu vin ĵus surprizis per bukedo.
ADAMO
Permesu, miaj damoj, akompanon,
ke io vin ne trafu en tumulto.
EVA
Impertinento!
PATRINO
For, vi altrudulo!
Ĉu tia vi rigardas ŝin, al kiu
jam ĉiu povas diri belajn vortojn?
ADAMO
Ĉu eblus diri do aliajn? Tia
mi sonĝis ja la virinidealon!
PATRINO
Vi povas sonĝi, kio al vi plaĉas.
Sed ja, por kiu floros ŝiaj ĉarmoj,
ne povas esti tia sentaŭgulo.
(Adamo staras en embaraso. Ciganino paŝas al Eva.)
CIGANINO
Ho ĉarmulino, mondmirakla bril’,
montru maneton blankan. Mi klopodos
rakonti, kiel sortfavoroj mil
la vivon al vi plej beata brodos.
(Rigardante en ŝian manplaton.)
Fianĉo bela baldaŭ kaj feliĉo,
infanoj belaj, sano, granda riĉo!
(Ŝi ricevas monon.)
LUCIFERO (Montrante al Adamo.)
Nun, franjo, ankaŭ l’sorton de l’kunulo.
CIGANINO
Ne klara bildo – ĉu malsat’ aŭ ŝnuro.
ADAMO (Al Eva.)
Do ne rifuzu tiel min. Mi sentas,
ke via kor’ estas por mi kreita.
EVA
Patrino, help’!
PATRINO
Mi vokos policanon,
se vi ne cedas.
EVA
Lasu lin, li eble
saĝiĝos, Li nenion mavan faris.
(Ili foriras.)
ADAMO
Ho sankta poezio, ĉu jam tute
vi malaperis el ĉi proza mondo?
LUCIFERO
Ne, tute ne! Do kio estis tiu –
bukedo kaj la danc’ kaj mielkuko
kaj laŭbo? Nur ne delikatu tiom,
vi trovos ja sufiĉan iluzion.
ADAMO
Kiom valoras, se la profitemo
kaj gajnavido flankumadas ĉie?
Nenie alta altruisma sento.
LUCIFERO
Troviĝas ankaŭ tiu en lernobenkoj,
kie la viv’ ankoraŭ ne mastrumis.
Jen venas ĝuste kelkaj tiaj buboj.
(Kelkaj studentoj venas promenante.)
UNUA STUDENTO
He, gaje, knaboj! Post ni jam la ŝimo!
Nun ion bravan ĝui jam ni povos.
DUA STUDENTO
For al la kampoj! Naŭzas min la urbo,
la ord’ limita, la ŝakrema mondo.
TRIA STUDENTO
Kvereli ni kun iu provu! Tio
estas amuzo vira kaj ekscita.
UNUA STUDENTO
Ni ŝiru for knabinojn el la sino
de la soldatoj – estos tuj milito.
Poste, kun ili, en la verdon! Monon
por iom da biero kaj muziko
ni havas. Kaj ni gajos ĝisvespere
ruĝvange, triumfsente kiel princoj.
KVARA STUDENTO
Ho, estas glore ĝeni la filistron!
UNUA STUDENTO
Fortigi ĉenojn de federo nia,
kaj amuziĝi laŭ la pov’, ĝis foje
okupos – entuziasme pri l’patrujo –
pli noblajn kampojn nia energio.
(Ili foriras.)
ADAMO
Ĉarma vidaĵ’ en plata mondo. En ĝi
mi sentas ĝermon de pli belaj tempoj.
LUCIFERO
Vi vidos disvolviĝi tiun ĝermon
post la deskuo de l’lerneja polvo.
La du venantaj fabrikposedantoj
junaĝe estis kiel tiuj knaboj.
(Du fabrikposedantoj venas interparolante.)
UNUA FABRIKPOSEDANTO
Vane, mi ne eltenas konkurencon.
Nur la pli ĉipajn varojn volas ĉiuj.
Mi devas jam korupti la kvaliton.
DUA FABRIKPOSEDANTO
La laborpagon malpliigu do.
UNUA FABRIKPOSEDANTO
Maleble, jam ribelas nun, ke ili
ne povas plu vivteni sin, la hundoj.
Kaj estas io vera en la plendo.
Sed kiu ilin petis do, ke ili
edziĝu kaj generu ses infanojn?
DUA FABRIKPOSEDANTO
Pli forte do ni devas ilin jungi:
ili laboru dum la duonnokto.
Sufiĉas dormi la duon’ al tiu,
al kiu estas evitinde sonĝi.
(Ili foriras.)
ADAMO
For ilin! Kial do vi ilin montris?
Sed diru, kie tiu knabineto.
Ho, Lucifer’, nun montru vian povon,
ke ŝi aŭskultu min.
LUCIFERO
Eĉ Lucifer’ ne
malŝparas sin por tia neniaĵo.
ADAMO
Por vi nenio, por mi tuta mondo.
LUCIFERO
Do havu ŝin. Sed limu viajn sentojn,
ne timu la mensogon, laŭ demandoj
respondu, kaj ŝi falos viajn brakojn.
(Laŭte, por ke ekaŭdu la ciganino subaŭskultanta malantaŭ ili.)
Mylord, vi vidas, kiel ĝene estas
miksiĝi en popolon inkognite.
Nin paŝ’ post paŝ’ ofendo nova trafas.
Se l’pleb’ konjektus, ke kvar niaj ŝipoj
hodiaŭ venos rodon el Hindujo,
alie ĝi akceptus nin.
ADAMO
Verŝajne.
CIGANINO (Flanken.)
Malkovro! Ĝi valoras belan sumon.
(Al Adamo.)
Por unu vort’, mi petas. Vi kaŝiĝis,
kaj mi vin punis per la antaŭdiro.
Ĉar ne ekzistas antaŭ mi sekreto,
delonge kun Satan’ mi kamaradas.
LUCIFERO (Flanken.)
Nu, tion mi bezonus, olda haŭto.
CIGANINO
Alvenos viaj ŝipoj jam hodiaŭ.
Sed, kio estas multe pli ĝojiga,
knabino bela je vi sopiradas.
ADAMO
Kaj kiel gajni ŝin?
CIGANINO
Vi ŝin jam gajnis.
ADAMO
Ŝi ja rifuzis min.
CIGANINO
Nu, ĝuste tial.
Ŝin baldaŭ portos al vi la destino,
memoru vortojn de divenistino.
(Ŝi foriras.)
ADAMO
Vin, Lucifer’, superas ĉi monstrinjo.
LUCIFERO
Merito brila! Mi ĝin ne pridubas,
Nun lokon de l’diablo ŝi okupas.
(Ĉarlatano sur ĉaro ĉe trumpetsono, ĉirkaŭate de popolamaso, venas kaj haltas meze de la scenejo.)
ĈARLATANO
For el la vojo, estu riverencoj!
Griziĝis mia kapo pro l’sciencoj,
dum mi, sen lac’, eĉ nokte ne ripozis
kaj la trezorojn de l’natur’ elfosis.
ADAMO
Kia mirinda frenezul’ li estas?
LUCIFERO
Nu, la scienco, kiu ĉarlatanas
por povi vivi, kiel dum vi mem
doktumis, sed nun pli da bru’ necesas
ol tiam.
ADAMO
Mi neniam tiagrade
ĝin faris, hont’ al li!
LUCIFERO
Kion li faru?
li timas kaj eviti volas tion,
ke sur tombŝtono lia skribe staru:
Ex gratia speciali
mortuus in hospitali,
se fine, oferinte noktan-tagon
por aliuloj, petus li la pagon.
ĈARLATANO
Por bono de la homoj mi klopodis,
kaj jen nun la rezulto glorrikolta,
jen boteleto da viveliksiro!
De ĝi juniĝas la malsana, olda.
Jen kion prenis grandaj faraonoj,
jen de Tankredo la trinkaĵ’ magia,
jen beligil’ uzata de Helena,
de Kepler la volum’ astrologia!
ADAMO
Vi aŭdas, kion vendas li? Ni serĉas
la lumon en futur’, li en antikvo.
LUCIFERO
Ne estas respektata la nuntempo,
kiel en dormoĉambro la granduloj,
aŭ post dek jaroj la edzin’, sur kiu
ni scias, kiom la somermakuloj.
ĈARLATANO
Aĉetu do, ne pentos, kiu prenos,
tia okaz’ ne estis kaj ne venos.
EL LA AMASO
Nu, donu do! – Al mi el ĉiu speco!
Aĉeto bona! – Tre valora peco!
LUCIFERO
Jen, kvankam la popolo plu ne kredas,
miraklojn plu avide ĝi aĉetas.
(Eva revenas kun sia patrino. La ciganino ŝin sekvas flustrante.)
EVA
Paroloj vanaj, ni jam konas vin.
CIGANINO
Ĉielon mi ne venu, se ne vero!
Ĉi moŝto tiel al vi enamiĝis,
li jam hodiaŭ prenos vin maitresse.
Vi loĝos kiel princedzin’; al balo,
teatro vi veturos kvarĉevale.
PATRINO
Se bone pesas ni, centoble pli
valoras tio, ol edzine velki
en stinka laborej’ de ŝuistaĉo.
CIGANINO
Jen, tie li. Jen kiel li vin serĉas.
EVA
Ne bele, ke li min jam ne ekvidis.
Belformaj manoj… jes… sinten’ nobela.
PATRINO
Eĉ la kunul’ ne tuŝas min malbone,
kvankam hoknaza, kurbakrura, tamen
sinjoro aĝa, tiel respektinda!
Filin’, mi iras. Mi plej bone helpas,
se mi vin lasas solaj por tempeto.
CIGANINO (Al Adamo.)
Nu, jen la bela! Kiel vin sopiras!
ADAMO
Mi flugas al ŝi, flugas plezurege!
CIGANINO
Sed ankaŭ l’perantinon ne forgesu!
LUCIFERO (Donas al ŝi monon.)
Jen de l’kunulo mon’, de mi manpremo.
CIGANINO (Krietante.)
Hu, dura man’!
(Ŝi foriras.)
LUCIFERO
De ĝi voluptus vi,
se vi estus, kion ludas vi, oldaĵo.
EVA (Al Adamo.)
Foirdonacon eble vi aĉetus.
Jen kiel sin proponas beligilo.
ADAMO
La junulina sorĉ’ de viaj vangoj
estas ja beligilo senkompara!
(Dume la ĉarlatano foriras.)
EVA
Ha, tre afable!
ADAMO
Ne hontigu min.
Al via bela kol’ mi plektos perlojn
kaj diamantojn, ne por ĝin ornami,
sed ke sur lok’ plej inda ili brilu.
EVA
Mi vidis tie juvelistojn, sed
tio ne estas por knabin’ malriĉa.
ADAMO
Do ni rigardu.
LUCIFERO
Estas superflue.
Juvelojn belajn havas mi okaze.
(Li transdonas juvelojn, kiujn Eva rigardadas kun granda ĝojo kaj alprovadas.)
EVA
Ho, belaj! Kiel oni min envios!
ADAMO
Sed tiu koro! Mi plu ĝin ne vidu!
EVA
Nu, mi forĵetos ĝin, se ĝi vin ĝenas.
(Ŝi forĵetas ĝin.)
LUCIFERO
Tre ĝuste, mi surtretos ĝin.
(Li surtretas.)
EVA
Ha, kio?
Ĉu sonis veo, aŭ mi halucinas?
(Dume oni portas en ĉaro kondamniton tra la scenejo. La popolo tumultas post li.)
EL LA AMASO
Rapide! – Jen, poltrona, ja mi diris! –
Eĉ nun li spitas! – Nur post lin. – Antaŭen!
ADAMO
Kial ĉi bruo, ĉi tumulto granda?
EVA
Oni pendigos iun. Kiel bone,
ke ni ĉeestas! Iru ankaŭ ni!
Tiel ekscitas tio min, kaj estas
okazo brili kun juveloj miaj.
ADAMO
Kion la povra kulpis?
EVA
Mi ne scias.
LUCIFERO
Egale ja, sed mi al vi rakontos.
Longe li en Lovel-fabrik’ laboris,
venenan plumbon tie enspiradis,
en hospitalon venis por semajnoj,
mizer’ vizitis ĉe edzino lia,
bonkora, juna estis fil’ de Lovel,
ili sin trovis kaj forgesis ĉion. –
UNUA LABORISTO
Kompan’, kuraĝe! Vi martire elsangos!
Inter ni brilos via nomo glore!
LUCIFERO
Saniĝis li, ne trovis la edzinon,
sen vaka lok’ laboron vane petis,
ribelis, eĉ minaci li kuraĝis,
respondis fil’ de Lovel per survango,
tranĉilon trafis la damnit’ – kaj jen nun
portiĝas. Olda Lovel freneziĝis.
(Ĉe la lastaj vortoj venas Lovel kun melankolio de frenezo.)
LOVEL
Ne, vi mensogas. Mi ne freneziĝis.
Ĉu ne komprenas mi, kion la vundoj
de l’filo flustras? Prenu la sennombrajn
trezorojn! Jen! Sed faru, ke mi plu ne
komprenu ĝin. Prefere freneziĝi!
TRIA LABORISTO
Ne timu, iam estos vi venĝita!
UNUA LABORISTO
Nur firme! Ili estas la krimuloj!
(La kondamnito kaj la akompanantaro foriras.)
ADAMO
Ne hantu min, vidaĵo cerbfrostiga!
Ĉu iu diros, kiu do pli kulpas?
Ĉu eble sole la socio? Kie
ĝi putras, tie kreskas kulp’ abunde.
LOVEL
Jes, la socio! Prenu la riĉaĵojn,
nur diron de la vund’ mi ne komprenu.
(Li foriras.)
EVA
Ni iru, iru, ni ne havos lokon!
ADAMO
Dank’, Sorto, ke juĝisto mi ne estas.
Facile fari leĝojn sur kanapo,
facile juĝas supraĵul’, sed kiel
penege, kiu l’koron ekzamenas,
konsiderante ties ĉiun sulkon.
LUCIFERO
Neniam tiel ja proces’ finiĝus.
Neniu faras mavon, ĉar ĝi mavas,
eĉ la diablo citas rajtigilojn,
kaj ĉiu sian kredas la plej forta.
La jursciencul’ distranĉas tiun nodon
konfuzan, kies fadenetojn ja
ne malimplikus eĉ mil filantropoj.
(Dume ili venis al la Tower, en kies unu niĉo staras sankta bildo.)
EVA
Amiko, nur momenton. Mi almetos
bukedon mian al ĉi sankta bildo.
LUCIFERO (Flustre.)
Ne lasu ŝin, ne lasu, aŭ ni finis.
ADAMO
Infan’ senkulpa, – mi ŝin ne malhelpos.
EVA
Mi kutimiĝis, jam de infanaĝo,
memori tiun bildon preterire.
Min ankaŭ nun tre bone tuŝas tio.
Farite tuj, kaj ni kompensos kure
la prokrastiĝon.
(Ŝi fiksas la bukedon apud la bildo, sed tiu subite forvelkas, la juveloj ruliĝas de ŝia kolo kaj brako, ŝanĝiĝante en lacertojn.)
Kio do, pro Dio?
LUCIFERO
Mi vane vin avertis. –
EVA
Helpon, helpon!
ADAMO
Trankvilon, kara, la popol’ atentas.
Juvelojn havos vi miloble riĉajn.
EVA
For de mi! Help! Indulgon! Sorĉtrompistoj
kaj turpa olda sorĉistino tiel
min, la knabinon virtan, malhonoris.
(La popolo komencas denŝiĝi ĉirkaŭe. La ciganino venas kun policanoj.)
CIGANINO
Ĉi tie ili devas esti. Falsajn
monerojn ili donis. Je hidrargo
tiuj fandiĝis en la mano.
LUCIFERO
Eble
la mano estis falsa, ne la mono. –
Adam’, plu resti estas iom ĝene.
(Ili malaperas en la Tower, kaj, dum sube pliiĝas la amasiĝo kaj konfuzo, ili reaperas sur la supro de la bastiono.)
ADAMO
Jen, ree mi trompiĝi devis do.
Mi kredis, ke sufiĉos forfaligi
la spektrojn de l’paseo kaj liberan
konkuron almiliti por la fortoj.
El la maŝin’ mi ĵetis la ĉefŝraŭbon,
kiu kuntenis ĝin, la pietaton,
kaj ĝin mi ne kompensis per pli forta.
Ho, ĉu konkuro? – kiam iu staras
kun glavo kontraŭ l’adversulo nuda?
Ĉu sendependo, kiam mil malsatas,
se ili jugon por fortul’ ne tiras?
Ĝi estas hundbatalo super osto!
Mi volas vic’ al ĝi socion, kiu
ŝirmos, ne punos, spronos, ne teruros,
kiu per fort’ komuna kunefikos,
kian imagas al si la scienc’ kaj
pri kies ord’ la menso gardoturos.
Ĝi venos ja, mi sentas, certe scias…
Min gvidu, Lucifer’, al tiu mondo!
LUCIFERO
Ho vanta hom’, ĉar per okuloj feblaj
vi vidas sube nur konfuzajn grupojn,
vi kredas, ke sistem’ kaj kunefiko
jam mankas en la laborej’ de l’vivo?
Do vidu iom per spiritokuloj
de ĉiu sian produktaĵon formi,
tamen, ne por si, pita, sed ja por ni!
(Mallumiĝas. La tuta foiro ŝanĝiĝas en grupon, kiu fosas tombon meze de la scenejo, ĉirkaŭdancas tiun, dum ĉiu, unu post la alia, saltas en la tombon, jen silentante, jen post kiam li parolis.)
ĤORO
Hej, vigle! Tintu la fosilo!
Nun finu, morgaŭ jam malfruos,
kvankam ja ni eĉ post jarmilo
la verkon preta ne konstruos.
Lulil’ kaj ĉerko sin egalas,
eterne sataj-apetitaj,
kaj kiuj nun en tombon falas,
jam morgaŭ estos revekitaj.
(Eksonas funebra sonorilo.)
Jam sonorilas. Vesperhoro!
Ni finis. For do, sur kusenon!
Kiujn revekos la aŭroro,
komencu re la grandan penon!
PUPLUDISTO
Finiĝis do la farsa distro,
neamuzata amuzisto.
DRINKEJMASTRO
Malplenas jam la glaso lasta,
do bonan nokton grupo gasta!
KNABINETO
Vendiĝis violetoj miaj.
Surtombe kreskos jam aliaj.
CIGANINO
Ĉiuj scivolis la futurojn,
nun time fermas la okulojn.
LOVEL
Feliĉon ne akiris riĉo.
Nun jen senpaga trankviliĝo.
LABORISTO
Alvenis la vesper’ sabata,
mi elripozos, laborsata.
STUDENTO
El sonĝ’ min oni vekis skue.
Vin, bela sonĝ’, mi sonĝos plue.
SOLDATO
Tro fidis mi je mia bravo,
nun falas mi per aĉa kavo.
PUBLIKULINO
For mia ŝmink’, mi lacas postebrie.
Ĉi tie frostas. Ĉu pli bone tie?
LA KONDAMNITO
En polvon falu jam, katen’! Mi sentas:
alia leĝo trans ĉi sojl’ atendas.
ĈARLATANO
Ni reciproke trompis, ke ni scias,
nun, ĉe l’realo, mire ni ekkrias.
EVA
Profund’! Vi vane ĉe l’piedoj staras!
Ne kredu, ke min via nokto jugos!
En ĝin nur polvo, ternaskito falas,
mi ĝin kun aŭreolo superflugos!
Al mia hejm’ eterna montras vojon
ĝeni’ de l’amo, poezio, juno,
nur mia rido portas tere ĝojon,
tuŝante fruntojn kiel bril’ del suno.
(Sian vualon kaj mantelon faligante en la tombon, ŝi leviĝas alten en nimbo.)
LUCIFERO
Ŝin konas vi, Adam’?
ADAMO
Ha, Eva, Eva!
(Korto de U-forme konstruita grandioza falanstero. La partero de la du aloj prezentas nefermitajn halojn kun kolonoj. En la dekstra halo laboristoj okupiĝas inter moviĝantaj maŝinoj. En la maldekstra, kiu estas muzeo de plej diversaj natursciencaj objektoj, mekanikaj, astronomiaj, ĥemiaj instrumentoj kaj aliaj specialaĵoj, laboras scienculo. Ĉiuj apartenantaj al la falanstero estas egale vestitaj. Adamo kaj Lucifero emerĝas el la tero meze de la korto. Taglumo.)
ADAMO
Al kia land’ kaj gento nun ni venas?
LUCIFERO
Jam malaperis ĉi nocioj oldaj.
Patruj’ – ĉu ne ideo bagatela?
La antaŭjuĝo naskis iam ĝin,
striktanimeco, konkurenc’ defendis.
Unu patrujo nun la tuta tero,
kunuloj komuncelaj ĉiuj homoj.
Super la trankvilflua bela ordo
scienco gardostaras respektate.
ADAMO
Do plenumiĝis mia idealo!
Tre brave! Ĝuste tiel mi deziris.
Nur solan mi bedaŭras, la patrujon.
Ĝi povus ja, mi opinias, resti
eĉ en la nova ord’. La hom-animo
deziras barojn, timas la senlimon,
disvastiĝinte perdas el intenso,
sin kroĉas al paseo kaj futuro.
Mi timas, ke ĝin ne ekzaltos tiom
la granda mando, kiom tomb’ gepatra.
Kiu por sia familio sangus,
por la amiko maksimume larmos.
LUCIFERO
Jen, vian idealon vi forĵetas
jam antaŭ al ĝi povis plenumiĝi.
ADAMO
Ho tute ne, mi sole scivoliĝis
pri la ideo, kiu l’tutan mondon
kunfandos, kiu la entuziasmon,
eternan, sanktan fajron de l’homkoro,
ekspluatatan ĝis nun nur por luktoj
malnoble incititaj, vante revaj,
kondukos fine al pli alta celo.
Sed nomu do la lokon, poste gvidu,
ke mia kor’ plezuru pri l’feliĉo,
kiun la hom’ post tiom da bataloj
ricevis kiel indan rekompencon.
LUCIFERO
Jen falanstero, unu el la multaj,
la hejm’ de l’homo de ideoj novaj.
ADAMO
Ni iru do!
LUCIFERO
Ne tiel haste. Nian
malnovan haŭton ni antaŭe ŝanĝu.
Se ni Adame-Lucifere venus,
ĉi mond’ scienca nin ne kredus, kaj ni
neniiĝus aŭ ĝi en retort’ nin fermus.
ADAMO
Kia parol’ sensenca jam denove?
LUCIFERO
Estas jam tiel en la mond’ spirita.
ADAMO
Nu, faru do laŭplaĉe, sed rapide!
(Lucifero ilin ambaŭ transformas similaj al la falansteranoj.)
LUCIFERO
Jen, prenu, vesto. For harbuklojn viajn.
Jam prete.
ADAMO
Al la sciencul’ ni iru.
LUCIFERO
Saluton, sciencul’.
SCIENCULO
Ne ĝenu min
en granda tasko. Klaĉi mankas tempo.
LUCIFERO
Domaĝe. Nin, scienculkandidatojn
de l’mila falanstero, logis via
grandega famo tiel malproksimen.
SCIENCULO
Fervor’ laŭdinda, vere. Sed nun mia
laboro povas paŭzi. Nur la varmo
ne malpliiĝu en retorto mia,
la materi’ al mia volo cedos.
LUCIFERO
Mi ne eraris! Jen, eĉ en vi, kiu
jam filtris la naturon kaj la homon,
plu restis tamen, kiel lasta ŝlako,
la granda vanto.
SCIENCULO
Nun do, ni distriĝu.
Al kia fak’ vi propre apartenas?
ADAMO
La scideziron ni al fak’ ne ligas:
la tuton ni deziras trarigardi.
SCIENCULO
Erar’! En pito kaŝas sin la grando.
L’objektoj multas, kurta estas vivo.
ADAMO
Jes, nepre. Ja necesas iu ankaŭ
por porti sablon kaj por ĉizi ŝtonon:
palaco ne leviĝus sen li, certe.
Sed li nur en obskuro erarvagas,
eĉ ne konjektas, kion li prihelpas.
La tuton vidas nur la arkitekto:
eĉ unu ŝtonon ne povante ĉizi,
li kreas la konstruon kiel dio.
Tia la majstro ankaŭ en la scienco.
LUCIFERO
Kaj tial al vi, granda hom’, ni venis.
SCIENCULO
Tre bone, mi aprobas. Jes, la riĉaj
disbranĉoj de l’scienco, kiel multaj
apartaj trajtoj de unu organismo,
nur kune ravas.
LUCIFERO
Kiel belulino.
SCIENCULO
Sed malgraŭ tio, la ĥemio estas…
LUCIFERO
La mezo, kie loĝas ties vivo.
SCIENCULO
Vi trafis.
LUCIFERO
Al mi pri l’matematiko
ĉi samon diris matematikisto.
SCIENCULO
Ja ĉiu hom’ sin mem rigardas mezo
de sia horizonto, el vanteco.
LUCIFERO
Tre ĝuste vi elektis la ĥemion
preferobjekto.
SCIENCULO
Certas mi pri tio.
Nu, sed ni nun rigardu la muzeon.
tra l’tuta nuna mondo senkomparan.
La elmortintaj bestoj de l’pratempoj
en veraj ekzempleroj tie staras,
stupoŝtopitaj bone. Ili loĝis
milope inter niaj patroj, dum
barbaroj tiuj estis, kaj dividis
kun ili la regadon de la mondo.
Pri ili restis multaj mirfabeloj.
Jen, laŭ la dir’, lokomotiv’ ilia.
ADAMO
Ĉeval’! Sed degenera ras’, mi diras.
Ne tia estis iam Al-borak.
SCIENCULO
Pri tiu oni diras, ke amike
la hom’ ĝin tenis, sen labor’, sen pago,
kaj ĝi fidele gvatis sian mastron
kaj povis eĉ percepti ties pensojn.
Eĉ, oni diras, ankaŭ lian kulpon
ĝi lernis: la ideon de propraĵo
kaj sian vivon riskis ĝin gardante.
Mi diras ĉion ĉi nur laŭ la skriboj,
ne, ĉar mi nepre kredas ĉiom. Multaj
frenezoj, revoj estis pasinttempe,
el tiuj estas ankaŭ ĉi fabelo.
ADAMO
La hundo! Ĉiuj viaj vortoj trafas.
LUCIFERO
Adam’, atentu, vi perfidos vin
SCIENCULO
Ĉi tiu estis sklav’ de malriĉulo…
ADAMO
Kiel li mem la bovo de l’riĉuloj.
SCIENCULO
Jen reĝo de dezerto…
ADAMO
La leono.
Jen tigro, jen la kapreol’ rapida.
Do kia best’ nun vivas en la mondo?
SCIENCULO
Demando stranga. Ĉe vi do alie?
Utilaj bestoj vivas sole, kiujn
kompensi ĝis nun la scienc’ ne povis.
La porko kaj la ŝaf’ – sed plu ne tiel
mankhave, kiel ilin kreis la
naturo fuŝa: tiu – gras’ vivanta,
ĉi tiu estas lan- kaj viand-amaso,
por ni servantaj kiel la retorto.
Sed ĉion ĉi, mi vidas, vi jam konas,
do venu plu. Jen niaj mineraloj.
La karbo. Vidu, kia pec’ kolosa!
El ĝi konsistis iam tutaj montoj,
kaj oni prenis kiel pretan, kion
el la aer’ nun filtras la scienco
kun granda peno. Ĉi metalo estis
la fero, ĝis ĝi elĉerpiĝis, kaj
aluminion oni devis serĉi.
Kaj jen ĉi tiu eta pec’ – la oro.
Tre rimarkinda kaj tre senutila,
ĉar dum la hom’, ankoraŭ blindakrede,
adoris fortojn ol si pli superajn,
superstarantajn eĉ la Sorton mem,
li opiniis tia ankaŭ l’oron.
Bonstaton, rajton, ĉion sanktan li
oferis sur altaroj ĝiaj por
akiri el ĝi unu sorĉan pecon,
ĉar interŝanĝe ĉion li ricevis
por ĝi, mirinda fakto, eĉ la panon.
ADAMO
Plu montru, plu. Mi ĉion ĉi jam konas.
SCIENCULO
Vi estas vere granda scienculo,
fremdul’. Ni vidu do la prakreskaĵojn.
Nu, jen la lasta rozo, kiu floris
sur nia tero. Senutila floro.
Milope ĝi la lokojn plej fekundajn
okupis kaj forprenis de la spikoj,
ludil’ amata de infanoj grandaj.
Mirinde, vere, kiel oni tiam
avidis havi tiajn ludiletojn.
Kaj florojn ĝermis ankaŭ la spirito:
la revon de la kred’ kaj poezio,
en trompaj iluzioj luliĝante,
siajn plej bonajn fortojn ĝi disipis
kaj la vivcelon lasis senkultiva.
Du tiajn verkojn ni konservis kiel
raraĵojn. L’unu estas nuraj versoj.
L’aŭtoron iam, kiam memfidkulpe
l’individuo distingiĝi strebis,
Homeros oni nomis. Revomondon
li en ĝi pentras, ĝin nomante Hades.
Delonge ni refutis ĉiun vorton.
L’alia: de Tacitus, Agricola.
En ĝi ridindaj, tamen bedaŭrindaj
ideoj estas el barbara mondo.
ADAMO
Ĉu tamen restis kelkaj paĝoj el
la grandaj tagoj, kiel testamento,
kaj ili ekflamigi plu ne povas
praidojn degenerajn, instigante
rompi ĉi artefabrikitan mondon?
SCIENCULO
Rimarko ĝusta! Tion ni rekonis.
Venenon ili kaŝas tre danĝeran.
Neniu povas ilin legi do,
krom kiu estas pli ol sesdekjara,
kaj sin dediĉis tute al la scienco.
ADAMO
Sed ĉu ne plantas do la vartistinoj
per feaj kantoj dolĉajn misteraĵojn
en infankorojn?
SCIENCULO
Certe! Guste tial
parolas vartistinoj al infanoj
pri ekvacioj kaj geometrio.
ADAMO (Flanken.)
Ho mortigistoj, ĉu vi do ne timas
rabi de l’koro la plej belan aĝon?
SCIENCULO
Ni iru plu. Jen estas instrumentoj,
artaĵoj. Kiel kuriozaj formoj!
Jen la kanon’. Sur ĝi enigma skribo:
Ultima Ratio Regum. Sed kiel
uzita, kiu scius jam? – Jen glavo,
ĉi ekskluzive hommortiga ilo,
kaj eĉ ne kulpis, kiu per ĝi murdis.
Jen bild’ farita tute per la mano;
tio postulis eble duonvivon,
kaj ĝia temo, jen, febelo fola.
Anstataŭ hom’ laboras nun la suno,
kaj dum idealigis tiu trompe,
ĉi tiu servas nin ekzakt-fidele.
ADAMO (Flanken.)
Sed la spirito restis for, la arto!
SCIENCULO
Milspecaj aĵoj, kiel ornamaĉaj,
kiel infanaj! floro sur kaliko,
kaj reva arabesko sur seĝbrako:
laboro disipita de hommanoj.
Ĉu pli freŝigas trink’ el tiu glaso,
ĉu pli komfortas sid’ en tiu seĝo?
Ĉion ĉi faras nun por ni maŝinoj
laŭ la plej simpla, oportuna formo,
kaj pri la perfekteco garantias,
ke laboristo ekfarinte ŝraŭbon
ĝis sia lasta tag’ ĉe tio restos.
ADAMO
Tial la viv’, la individuo, kiu
superus sian majstron, mankas ĉie.
Kie ja spacon trovus fort’ kaj pensu
por pruvi sian ĉiel-originon?
Se ĝi deziras lukti kaj rigardas
tra ĉi tre orda, ĉi tre norma mondo,
ne trovas ĝi l’eksciton de danĝero,
ne trovas ĝi eĉ unu rabobeston.
Mi do trompiĝis ankaŭ pri l’scienco:
Feliĉon de ĝi mi esperis kaj
infanlernejon trovis enuigan.
SCIENCULO
Ho, ĉu ne realiĝis la frateco,
ĉu do suferas iu ĉe ni mankon?
Tiaj ideoj, vere, jam meritus
la punon.
ADAMO
Diru, kia idealo
enspiras do al tia gent’ unuecon
kaj ĝin animas por komuna celo?
SCIENCULO
Ĉi idealo estas sin vivteni.
Kiam la hom’ aperis sur la tero,
ĉi tiu estis provizej’ plenplena:
li devis nur etendi sian manon,
por preni preta ĉion deziratan.
Li do konsumis senpripense kiel
fromaĝa verm’ kaj havis tempon serĉi
inciton, poezion dolĉebrie
en la plej romantikaj hipotezoj.
Sed nun, ĉe l’restoj lastaj, ni jam devas
avari, ĉar ni scias ja, ke estos
for la fromaĝo, kaj ni malsatmortos.
Post kvar jarmiloj nia sun’ fridiĝos,
ne naskos vegetaĵojn plu la tero;
ĉi kvar jarmiloj estas do la niaj
lerni, ke l’sunon iel ni kompensu.
Por nia scienc’, mi kredas, temp’ sufiĉa.
Por hejt’ al ni la akvo proponiĝas,
substanc’ plej fajrofirma, oksidita.
Kaj la sekretoj de la organismo
jam estas nun proksime al malkovro.
Ha, bone, ke pri tio mi parolis.
Ja preskaŭ mi forgesis pri l’retorto.
Ĉar ankaŭ mi laboras ĉi-koncerne.
LUCIFERO
La hom’ jam tre oldiĝas, se retorton
li uzas por generi organismon.
Sed eĉ se vi sukcesus pri ĉi kreo,
kia ĝi estus monstro! kiel penso
sen vorto, ama sent’ sen amobjekto,
kaj senparenca, senantagonista,
ĉar limas ĝin nenio individua.
De kie tian preni do, fermite
for de efik’ ekstera, de sufero,
konsciiĝinte en botelo strikta?
SCIENCULO
Ha, jen ĝi! Kiel bolas, kiel brilas!
Jen kaj jen movas sin figuroj pasaj.
En la botelo varma, hermetika
kongruas la ĥemia afineco
kaj antieco, do la materio
al mia vol’ nun devas cedi nepre.
LUCIFERO
Admiron, sciencul’, sed diru, ĉu
vi povus fari do, ke la parencoj
sin ne altiru, la antaganistoj
sin ne forpuŝu?
SCIENCULO
Eh, demando stulta!
Ĝi estas leĝ’ eterna de l’substancoj.
LUCIFERO
Jes, tni komprenas. Sed el kia kaŭzo?
SCIENCULO
El kia kaŭzo? Leĝo estas leĝo.
La sperto tion al ni montras.
LUCIFERO
Do
vi estas nur hejtisto de l’naturo.
Ĉion alian de si mem ĝi faras.
SCIENCULO
Sed per botel’ mi fiksas al ĝi limojn
kaj el l’obskur’ mistera ĝin eltrenos.
LUCIFERO
Ankoraŭ mi ne vidas vivosignon.
SCIENCULO
Forresti ĝi ne povas. Elspurinte
ĉiujn sekretojn de la universo,
sekcinte tiomfoje jam la vivon…
ADAMO
Vi sekcis ĉiufoje nur kadavron.
Nur lampiede sekvas la scienco
la sperton ĉiam nove estiĝantan,
kaj, kiel la poeto reĝ-pagata
la grandajn agojn, povas nur komenti,
sed ne kapablas ion antaŭdiri.
SCIENCULO
Kial mokadas vi? Ĉu vi ne vidas,
ke nur fajrer’ necesas, kaj ĝi vivos?
ADAMO
Sed ĉi fajreron – kie vi ĝin prenos?
SCIENCULO
Nur unu sola paŝ’ ankoraŭ mankas.
ADAMO
Sed vi, ĉi unu paŝon ne farinte,
nenion faris kaj nenion scias.
Cetero estis sur la kort’ ekstere,
nur ĝi kondukus en la plejsanktejon.
Ĉu estos iam, kiu faros ĝin?
(Dume la fumo ŝvebanta super la retorto komencas densiĝi kaj tondri.)
LA VOĈO DE LA TERSPIRITO
Neniam! Ĉi retorto estas por mi
tro strikta kaj tro vasta! Vi min konas
Adam’! Nun oni min eĉ ne konjektas.
ADAMO
Ĉu aŭdis vi la voĉon de spirito?
Rigardu, fierega febla homo,
vi venkus tiun, kiu tie ŝvebas?
SCIENCULO
Frenez-atako. Mi angoras pri vi.
(La retorto krevas, la spirito malaperas.)
Ĝi krevis. Nun mi devas rekomenci
la grandan taŝkon. Preskaŭ jam ĉe l’celo,
faligas min terbulo pita, stulta
hazardo.
ADAMO
Iam ĝi nomiĝis Fato,
kaj malpli honte estis frakasiĝi
sub ĝia povo ol nun cedi al la
hazardo stulta.
(Oni sonorelitas.)
Kion ĝi signifas?
SCIENCULO
Labor’ finiĝis, sekvas hor’promena.
Jen venas ĉiuj el uzinoj, kampoj…
Nun oni punos la pekintojn kaj
disponos pri virinoj kaj infanoj.
Ni iru, ankaŭ mi funkcios tie.
(En longa vico venas viroj, en alia virinoj, kelkaj el ĉi tiuj kun infanoj, inter ili ankaŭ Eva. En la korto ĉiuj stariĝas en rondo, maljunulo paŝas antaŭ ilin. Adamo, Lucifero kaj la scienculo staras en la antaŭo, apud la Muzeo.)
MALJUNULO
Numer’ trideka.
LUTHER (Elpaŝante el la vico.)
Jen.
MALJUNULO
Vi jam denove
supermezure hejtis la kaldronon.
Jam ŝajnas, ke pasio por vi estas
endanĝerigi nian falansteron.
LUTHER
Kiu rezistus tiun sorĉon, kiam
sparkante, muĝe element’ sovaĝa
nin ĉirkaŭprenas per mil flamolangoj,
por nin atingi, por nin neniigi!
Kaj stari brave kaj plu ĝin inciti,
sciante bone, ke ni estras ĝin.
Ne konas vi la sorĉon de la fajro,
konante ĝin nur sub la poto.
MALJUNULO
Vantaj
paroloj! Vi hodiaŭ ne tagmanĝos.
LUTHER (Repaŝante.)
Sed morgaŭ ree mi incitos fajron.
ADAMO
Kion mi vidas! Tiun ĉi mi konas!
Li estis Luther.
MALJUNULO
Ducentnaŭa!
CASSIUS (Elpaŝante.)
Jen!
MALJUNULO
Vin jam la trian fojon mi avertas,
ĉar vi senkaŭze serĉas interbaton.
CASSIUS (Repaŝante.)
Senkaŭze? Ho! Ĉar mi neniam plendas?
Pupaĉo vokas helpon, dum al li
la brakoj sanas! Ĉu pli febla estis
la adversul’? Kial sin ne defendis?
MALJUNULO
Ne kontraŭdiru! Eĉ la kraniformo
ja ne ekskuzas vian misinklinon,
ĉar nobla estas ĝi kaj sendifekta.
Nur via sang’ feroca tuj ekbolas.
Ni vin kuracos ĝis malsovaĝiĝo.
ADAMO
Ho Cassius! Se vi rekonus min,
kun vi luktintan ĉe Philippi. Ĉu
tiel erari povas do malbona
sistem’ kaj teorio, ke ĝin tia
tre nobla kor’, ne rekonate, ĝenas?
MALJUNULO
Numer’ kvarcenta.
PLATONO (Elpaŝante.)
Jen.
MALJUNULO
Vi tiel dronis
jam ree en la revoj, he la ŝafoj
de vi gardataj iris sur semaĵon.
Por vigli, vi sur pizoj nun genuos.
PLATONO (Repaŝante.)
Mi havos belajn revojn eĉ sur pizoj.
ADAMO
Platon’, ha, kian rolon vi akiris
en la socio de vi sopirita.
MALJUNULO
Numero sepdekdua!
MICHELANGELO
Jen mi estas!
MALJUNULO
Senorda lasis vi la laborejon.
MICHELANGELO
Jes, ĉar mi faris ĉiam seĝpiedojn,
eĉ tiujn laŭ la plej aĉa formo.
Mi vin petegis, lasu ĝin modifi,
permesu surgravuri ornamaĵon,
vi ne permesis. Mi deziris, ŝanĝe,
fari seĝbrakojn – ĉio estis vana.
Proksime jam al freneziĝ’, mi lasis
for la turmenton, for la laborejon.
(Li repaŝas.)
MALJUNULO
Vi iros pro l’malordo en la ĉambron.
La belan varman sunon vi ne ĝuos.
ADAMO
Kia infer’, Michelangelo, por la
dio de via brust’: ne povi krei!
Kaj kiom da konatoj ĉie, ĉie,
ho, kiom da spirito kaj praforto!
Tiu kun mi batalis, tiu mortis
martire, tiu sentis la terglobon
tro strikta, – kaj jen, kiel unuformajn
kaj nanajn filtris nun el ili ĉiuj
la ŝtato. Lucifer’, ni iru, venu.
Ĉi vidon plu elteni mi ne povas.
MALJUNULO
Por du infanoj pasis nun la aĝo,
en kiu varto de patrin’ necesas,
atendas ilin edukej’ komuna.
Antaŭen!
(Eva kaj alia virino elpaŝas kun sia infano.)
ADAMO
Kia brila fenomeno!
Ĉu ankaŭ ĉi aŭstera mondo havas
do poezion?
LUCIFERO
Nu, Adam’, ĉu iri?
ADAMO
Eĉ, nur ĉi tie trovos ni ripozon.
MALJUNULO
Esploru, sciencul’, la kraniformojn
de l’du infanoj.
(La scienculo ekzamenas la infanojn.)
EVA
Kio min atendas?
ADAMO
Ĉi voĉo!
LUCIFERO
Plebaninon vi avidus,
de Semiramis gustuminte kisojn?
ADAMO
Ĉi tiun mi ne konis tiam.
LUCIFERO
Jes ja,
jen la eterna kanto de l’amantoj.
Ja ĉiu kredas, ke nur li eltrovis
la ampasion, ami antaŭ ol li
neniu sciis. Ripetiĝas tio
senĉese tiel de jarmiloj kelkaj.
SCIENCULO
Fariĝu kuracisto ĉi infano,
ŝafisto tiu ĉi.
MALJUNULO
Forportu ilin.
(Oni volas forporti la infanojn. Eva kontraŭstaras.)
EVA
Ne tuŝu lin! La mia ĉi infano!
Kiu lin ŝiros de l’patrina brusto?
MALJUNULO
Forprenu lin tuj! Kial vi tardadas?
EVA
Ho infanet’! Mi nutriŝ vin per sango
de mia koro. Kie estas forto
disŝiri tiun ĉi ligilon sanktan?
Ĉu mi rezignu pri vi por eterne,
ke vi en la amas’ perdiĝu tute,
kaj ke mi triste serĉu vian spuron
inter egalaj mil fremduloj vane?
ADAMO
Se estas io al vi sankta, homoj,
lasu do ĉi infanon ĉe l’patrino!
EVA
Ĉu ne, ĉu ne, ho vi fremdul’ benata!
MALJUNULO
Aŭdacan ludon ludas vi, fremdulo!
Se l’superstiĉon de la familio
vivi ni lasos, tuj disfalos ĉiuj
almilitaĵoj de l’scienco sankta.
EVA
Eh, kio al mi la scienc’ frostiga!
Ĝi falu, kiam la natur’ parolas!
MALJUNULO
Ĉu jam farite?
ADAMO
Ha, ne tuŝu ilin!
Jen tie glavo, mi instruos al vi
la uzon!
LUCIFERO
(Li metas la manon sur la ŝultron de Adamo; ĉi tiu rigidiĝas.)
Sonĝimago, ne moviĝu!
De mia mano sentu forton fatan!
EVA
Ho, infanet’!
(Ŝi falas, ŝian infanon oni forportas.)
MALJUNULO
Ĉi du virinoj estas
senviraj. Pretendantoj sin anoncu!
ADAMO
Ŝin mi pretendas.
MALJUNULO
Sciencul’, prijuĝon.
SCIENCULO
Fanatikulo kaj virin’ neŭroza:
malĝusta par’. La idoj degeneros.
ADAMO
Sed mi ŝin ne rezignos, se ŝi volas.
EVA
Mi estas via, grandanima viro.
ADAMO
Virin’, mi amas vin el tuta koro.
EVA
Mi ankaŭ vin, mi sentas, kaj eterne!
SCIENCULO
Estas frenezo! Vere strange – vidi
aperi la fantomon de l’paseo
en ĉi jarcento klera, nun. – De kie?
ADAMO
Radio tarda de l’Eden-ĝardeno.
SCIENCULO
Domaĝe.
ADAMO
Ne kompatu nin. La nia
ĉi frenezaĵo, kaj ni ne envias
vian prudenton. Ĉio granda, nobla
de l’mond’ ja estas tia frenezaĵo,
kiun ne bridas pripensem’ fridsanga,
spirita voĉo, el la altoj al ni
sonanta kiel dolĉa kantileno,
ateste, ke ĝin nia kor’ parencas,
kaj ni disdegnas la terpolvon aĉan,
serĉante vojon al pli noblaj sferoj.
(Li tenas Evan en brakumo.)
MALJUNULO
Ĉu plu aŭskulti lin? En hospitalon!
LUCIFERO
Necesas tuja help’. Adam’, ni vojas!
(Ili dronas subtere.)
(La kosma spaco. En la malproksimo vidiĝas segmento de nia tero; ĉi tiu pli kaj pli pitiĝas, ĝis fine ĝi apsektas nur stelo, miksiĝanta inter la cetarajn. La sceno komenciĝas kun duonobskuro, kiu iom post iom fariĝas blinda tenebro. Adamo, maljuna, kun Lucifero, flugantaj.)
ADAMO
Kien ĉi flugo furioza, diru?
LUCIFERO
Ja vi sopiris, purajn de skorio,
pli altajn sferojn, kie, se mi bone
komprenis, voĉon de spirit’ parenca
vi aŭdis.
ADAMO
Vere, sed mi tiel morna
al ili mian vojon ne imagis.
Ĉi spaco tiel fremdas kaj dezertas,
kiel damnej’ de sakrilegiulo.
Du sentoj en mi luktas nun: mi sentas
ke l’Ter’ tro aĉas por enfermi mian
animon altan, do mi forsopiras,
sed la disiĝ’ doloras priplorate.
Ve, Lucifer’ rigardu al la Tero:
unue floroj malaperis, poste
la tremaj frondoj de l’arbaroj; la
pejzaĝ’ konata, kun mil lokoj karaj,
platiĝis ebenaĵ’ senkaraktera.
Viŝiĝis ĉio, kio interesis.
Nun jam la rok’ naniĝas je terbulo,
la fulmgraveda nub’, en kiu sentas
la kamparan’ horore voĉon sanktan,
aĉiĝas nur je vaporaĵ’ mizera.
Jam kie la hurlanta mar-senlimo?
Ĝi estas nur makulo griza sur la
giranta globo miksiĝinta inter
fratmilionojn, kaj ĝi estis por ni
la tuta mond’! Kaj ŝi, ho Lucifer’, –
ĉu ankaŭ ŝi do devis post ni resti?…
LUCIFERO
El nia alta vidopunkto, vane,
unue ĉarm’ perdiĝas, poste grando
kaj forto, ĝis nenio fine restas
por ni krom la matematiko seka.
ADAMO
La steloj preter ni postrestas, kaj mi
nek celon vidas, nek obstaklon sentas.
Sen am’ kaj lukto kiom ja valoras
la viv’? Mi frostotremas, Lucifer’.
LUCIFERO
Se l’granda heroeco daŭris nur
ĝis nun, ni reiru ludi en la polvo.
ADAMO
Ha, kiu diras tion? Ek! Antaŭen!
Nur ĝis la plena disŝiriĝ’ doloras
la ŝnuroj min ligantaj al la Tero.
Sed kio – ve – ekmankas al mi spiro,
la fortoj ĉesas, la konsci’ nebulas.
Ĉu do pli ol fabel’ estus Anteo,
povanta vivi nur dum la terpolvon
li tuŝis?
VOĈO DE LA TERSPIRITO
Jes, pli estas ol fabelo!
Vi bone konas min, la Terspiriton,
vi scias, ke nur mi en vi spiradas.
Jen la barier’, la lim’ de mia povo.
Returnu vin, vi vivos; ĝin transpaŝu
vi mortos, kiel la infuzorio,
kiu en sia akvogut’ saltetas.
La Tero por vi estas tia guto.
ADAMO
Vanas timigi min, mi spitas! Eble
ĉi korp’ la via, sed l’anim’ la mia!
Senfinaj estas fort’ kaj penso – ili
antaŭis vian mondon materian.
VOĈO DE LA TERSPIRITO
Vantega homo, provu, kaj terure
vi falos! Ĉu odor’ antaŭas rozon,
kaj formo korpon, kaj radio sunon?
Ho, se vi vidus nun rondiri vian
animon orfan tra l’senlima spaco,
vane serĉante sencon kaj esprimon
en fremda mondo, kaj nenion plu
sentante kaj nenion komprenante,
vi teruriĝus. Ĉar ja ĉiu sento
kaj penso en vi streĉiĝanta estas
nur emanaĵ’ de l’materiamaso
nomata Tero, kiu, ŝanĝiĝinte,
ne povus plu ekzisti, nek vi mem.
Belon kaj turpon, ĉielon kaj inferon
vi ĉerpis nure el spirito mia,
ŝvebanta super via patrujeto.
Kio ĉi tie estas ver’ eterna,
eble absurda estas alimonde,
kaj la maleblo eble plej natura.
Ĉe ni aero – tie eble penso,
lum’ ĉe ni estas – tie eble sono,
kristalo tie – kaj ĉe ni kreskaĵo.
ADAMO
Vi ne ŝancelos min, mi volas alten!
VOĈO DE LA TERSPIRITO
Adam’, Adam’! Jen la minuto lasta!
Returnu vin, vi sur la Tero eble
grandiĝos, sed se vi vin ŝiros el
la ring’ de l’Ĉio, ne toleros Dio
alproksimiĝon kaj frakasos vin.
ADAMO
Ho, ĉu min ne frakasos do la Morto!
VOĈO DE LA TERSPIRITO
Ne diru, ne eldiru spiritmonde
ĉi vantan vorton de l’mensog’ maljuna!
Hororus de ĝi la naturo tuta.
Sankta sigel’ ĝi estas, kiun Dio
por si rezervis. Eĉ la pom’ de l’Scio
ne povis rompi ĝin.
ADAMO
Do rompos mi!
(Ili flugas plu. Adamo kun ŝriko rigidiĝas.)
Ve – fin’!
LUCIFERO (Ridegante.)
Do venkis la mensog’ maljuna!
(Forpuŝante de si Adamon.)
Ĉi pupdiaĵo giru do tra l’spaco
kiel planedo nova, kie eble
por mi ekĝermos ree nova vivo.
VOĈO DE LA TERSPIRITO
La ĝoj’ malica fruas, Lucifer’. Li
nur tuŝis mondon fremdan. Ne facile
oni trabatas sin el mia regno.
Fil’, voĉo hejma vokas, rekonsciu!
ADAMO (Rekonsciiĝante.)
Mi vivas, jes, mi sentas tion, ĉar mi
suferas, ho, sed eĉ suferi dolĉas,
tiel terure estas neniiĝi.
Reportu al la Ter’ min, Lucifero,
kie mi tiel multe luktis vane.
Mi luktu ree, kaj mi feliĉiĝos.
LUCIFERO
Post tiel multaj provoj, ĉu vi tamen
kredas ne vane lukti kaj atingi
la celon? Nerompebla infanpsiko!
Vere nur homo povas havi tian!
ADAMO
Min ne altiras tia fola fido.
Mi scias: mi centfoje ne celtrafos.
Tamen, negrave! Kio do la celo?
Ĝi estas ĉeso de batalo glora.
La celo – mort’, la vivo estas lukto.
Ĉi lukto mem estas la cel’ de l’homo.
LUCIFERO
Konsolo bela, vere! Se almenaŭ
l’ideo de l’batalo estus granda!
Sed morgaŭ vi jam mokos, kion nun vi
priluktas, – vin animis lud’ infana!
Ĉu do ne sangis vi ĉe Ĥaironeia
en la defendo de l’liber’ falinta,
Ĉu poste vi por Konstantin’ ne luktis,
helpante fondi lian mondregadon?
Ĉu vi ne mortis religimartire
kaj poste per armiloj de l’scienco
vi ne batalis kontraŭ l’religio?
ADAMO
Jes, jes, sed kiel ajn ideo mia
aĉiĝis, tiam ĝi entuziasmigis
kaj levis min, do estis granda, sankta!
Ĉu kiel kruc’ aŭ scienco aŭ libero
aŭ ambicio ĝi efikis iam,
ĝi la homgenton portis plu antaŭen!
Ho, reen al la Ter’, por nova lukto!
LUCIFERO
Kaj ĉu la scienculon vi forgesis?
Li elkalkulis, ke post kvar jarmiloj
la Ter’ frostiĝos, la batalo ĉesos.
ADAMO
Se la scienc’ ne venkos super tio,
sed venkos ĝi – mi sentas, jes, mi scias!
LUCIFERO
Kaj ĉu ekzistas lukto, grando, forto
en la artefarita mondo, kiun
la mens’ el siaj teorioj faris,
kaj kiun ĵus vi povis mem observi?
ADAMO
Nur savu ĝi la Teron – poste ĝi
forpasos kiel ĉio plenuminta
sian destinon; tiam ree venos
ideo, kiu vivon en ĝin spiros.
Reportu min, mi jam sopiras vidi,
kia instruo nova min animos
sur la savita Ter’?
LUCIFERO
Returne do!
(Montara, senarba regiono kovrata de neĝo kaj glacio. La suno kiel ruĝa, senradia globo staras inter nebulŝiraĵoj. Duba lumo. En la antaŭo, inter kelkaj degenerintaj betul-, juniper- kaj pin-arbetoj, staras eskimo-kabano. Adamo, maljunulo kun bastono, venas kun Lucifero malsupren de la montoj.)
ADAMO
Kial neĝmondon iri, ĉi senfinan,
kie la mort’ nin gapas okulkave?
Nur rare plaŭdas akvodrone foko,
kiun timigis nia paŝobruo.
Jam ankaŭ la kreskaĵoj lacas lukti,
inter liken’ vegetas arbetaĉoj.
Ruĝvanga lun’ rigardas el nebulo
en ĉi tombkavon kiel lamp’ de morto.
Min gvidu tien, kie palmoj floras,
al bela hejm’ de l’suno, florodoroj,
kie la hom’ jam tute en konscion
de sia animforto evoluis.
LUCIFERO
Jen ĝi! La sanga glob’ estas la suno.
La ekvatoro kuŝas subpiede.
Ne venkis la scienco sian faton.
ADAMO
Terura mondo, sole morti bona.
Mi ne bedaŭros, kion mi forlasos.
Ho Lucifer’, mi, kiu staris foje
ĉe la lulilo de la hom’ kaj vidis,
kiel li fidis je l’futuro granda,
mi, traluktinta tiom liajn luktojn,
nun, dum mi revas sur ĉi tomb’ giganta,
sur kiun ĵetis la natur’ ĉerktolon,
l’unua kaj la lasta hom’ de l’mondo,
mi sciu, kiel falis mia gento,
ĉu en batalo nobla, grandioze,
aŭ naniĝinte, aĉe, en mizero,
sen grando kaj ne meritante larmon?
LUCIFERO
Ba, se vi tiel vantas vian grandan
spiriton, kiel nomi amas vi
la forton, kiu, pulsigante sangon,
por ideal’ ŝveligas junan bruston,
ne volu fine kiel atestanto
stari ĉe l’propra mortolit’. Ĉi horo
estas ja kurioza revizio
de la kalkul’ farita sen la mastro.
Forhuŝas la delirofebro ĉiujn
brilajn imagojn de la vivofebro,
kaj kiu scias, kiu el ili faktis?
La mizeraĉa ve’ de l’lukto lasta
estas ridego moka pri l’vivluktoj.
ADAMO
Kial do en la alt’ mi ne pereis
kun plena sento de l’anim’ kaj forto
prefere, ol la propran epitafon
aŭskulti nun, diratan de aŭstera
indiferento de spirito, kiu
luktojn kaj morton kun mi ne dividas.
LUCIFERO
Denove vian rason mi rekonas
nun en ĉi larmoj, kiuj akompanas
vian vekiĝon el la rev’ amata
je l’klara konsciiĝo. Sed, trankvilon,
ankoraŭ vivas via raso. Vidu,
homnesto tie staras ja, kaj ĵus
elpaŝis ĝia mastro tra la pordo.
(Eskimo venas el la kabano, prepariĝinte por fokaĉaso.)
ADAMO
Tiu degenerulo, nana monstro
uzurpus do herede mian grandon?
Ho, kial vi lin montris, Lucifer’?
Pli premas ĉi konsol’ ol mia tristo.
ESKIMO
Tamen ekzistas super ni diaĵoj!
Jen, ili antaŭ mi aperis! – Sed
ĉu bonaj aŭ malbonaj, kiu scias?
Rifuĝi, tio estos plej sekura.
(Li volas retiriĝi.)
LUCIFERO
He halt! por vorto!
ESKIMO (Falinte vizaĝaltere.)
Ho sinjor’, indulgon!
L’unuan fokon mi al vi oferos,
nur min aŭskultu kaj ne pereigu.
LUCIFERO
Kaj kian rajton havas vi pri l’foko,
ke vi per ties viv’ la vian savas?
ESKIMO
Ke mi plifortas. Ĉie ja mi vidas,
kiel formanĝas vermon vigla fiŝo,
la fiŝon foko, kaj la fokon mi.
LUCIFERO
Nu, kaj vin la Spirito Granda.
ESKIMO
Jes,
mi scias. La tempeton do, dum kiu
favore li min lasas moviĝadi,
mi elaĉetas per ofero sanga.
ADAMO
Kia poltrona kredo!
LUCIFERO
Ĉu vi faris
alie? Sola diferenco inter
vi estas, ke li fokon kaj vi homon
oferis por la dio, kiun vi
laŭ via bildo kreis, li laŭ sia.
ESKIMO
Ho, vi koleras, kaj mi sentas, kial:
ĉar mi kuraĝis el mizer’ suspiri
al la bonfara Sunodio, kiu
laŭ niaj prafabeloj iam ankaŭ
ĉe ni regadis. Ho, pardonu, mi lin
malbenos por eterne.
ADAMO
Granda Dio!
Rigardu kaj ruĝiĝu, kiel aĉa
fariĝis via glorkreaĵ’, la homo!
ESKIMO (Al Lucifero.)
Koleras li. Ĉu ankaŭ li malsatas?
LUCIFERO
Eĉ, ĉar li satas, tial li koleras.
ADAMO
Lasu spritaĵojn misajn!
LUCIFERO
Fakto, ne
spritaĵo! Vi rezonas kiel sata
persono, dum el li parolas la
filozofio de stomak’ malsata.
Per argumentoj vi ne venkos unu
l’alian, sed vi tuj interkonsentos,
se vi malsatos aŭ li manĝos sata.
Jes, kiel ajn vi fantazias, ĉiam
la besto estas en vi la unua,
kaj nur se vi ĝin endormigi povis,
tiam la hom’ konscias, por orgojle
disdegni, kio en li plej esencas.
ADAMO
Parolo inda al vi, Lucifer’,
tiranta ĉion sanktan en la polvon
kun ĝoj’ malica. Ĉu do ĉiu granda
penso kaj nobla ag’ estas kuireja
vapor’ aŭ stulta ido de cirkonstancoj,
kiun la senanima materio
per kelkaj leĝoj movas aŭ katenas?
LUCIFERO
Kaj ĉu alie do? Vi opinias,
ke Leonidas en la intermonto
mortfalus, se, anstataŭ nutri sin
per bruna sup’ en sia respubliko
eĉ monon ne havanta, en Lukulla
villo li sorbus dolĉebrie ĉiujn
voluptojn orientajn? Aŭ ĉu
do Brutus mortus, se li, rapidinte
al bela Portia hejmen, elripozus
batalekscitojn post tagmanĝo bona?
Kiel do ĝermas kulpo, kiel virto?
Ĉu ne mizero, putro naskis tiun,
sunlumo, liberamo tiun ĉi,
heredigante sin tra malproksimaj
generacioj en spirit’ kaj formo?
Jam multaj diris la kalkulon pri si
farita kaj pendigis sin sur arbo,
sed se neinvititaj manoj ilin
malligis, jen, la nova tuŝ’ de l’vivo
tuj forgesigis ilin pri l’kalkulo.
Se l’granda Hunyad ne en inda gento
naskiĝus, se sur lia lulileto
ombro de tendo saracena tremus,
kio fariĝus la hero’ de l’kruco?
Kaj se okaze Luther iĝus papo
kaj Leo universitata profesoro
germana, ĉu ne tiu ĉi reformus,
kaj tiu anatemus la aŭdacan?
Kaj kio estus do Napoleono,
se ne la sango de popolo tuta
glatigus al li la fieran vojon?
Ranciĝus eble en kazerno stinka.
ADAMO (Fermante mane la buŝon de Lucifero.)
Ve, ne plu! Ĉio, kion vi eksplikas,
ŝajnas ja tiel simpla, tiel vera,
sed des pli nocas. Ĉar la superstiĉo
blindigas nur stultulon, kiu eĉ
sen tio ne sentas la spiriton regan,
sed la noblulo sian fraton ja
rekonus, se lin per ciferoj siaj
via instruo frosta ne mortigus.
LUCIFERO
Interparolu do kun li. Ne nocos
iom da leciono de memkono.
ADAMO
Ĉu multaj vi vegetas tie ĉi?
ESKIMO
Jes, eĉ tro! Pli ol mi kalkuli povas
sur fingroj. Vere, ke mi jam mortbatis
ĉiujn najbarojn, tamen, vane, novaj
alvenas ĉiam, kaj malmultaj estas
la fokoj. Se vi estas dio, faru,
mi petas, ke da homoj estu malpli,
da fokoj pli.
ADAMO
For, Lucifer’, sufiĉas!
LUCIFERO
Almenaŭ vidu do edzinon lian!
ADAMO
Ne, ne, ĉar se la viro sinkas aĉa,
vidaĵo naŭza estas li, sed naskas
sole disdegnon, Sed se la virino,
tiu idealo, tiu poezio
enkorpiĝinta sinkas, misformiĝas,
ŝi hororigas. For, mi ŝin ne vidu!
(Lucifero, kiu dume tiris Adamon al la kabano, nun piedbate malfermas ties pordon. Interne vidiĝas Eva estiel la edzino de la eskimo. Adamo, stare sur la sojlo, rigide, la okulojn larĝe malferminte, algapas ŝin.)
LUCIFERO
Malnova konatin’! Ĉu rekonebla?
Brakumu ŝin do, ĉar ĉi hom’ honesta
ja morte ofendiĝos, se vi al ŝi
rifuzos doni tiun ĉi honoron.
ADAMO
Ŝin mi brakumu, kiu Aspasian
enbrake tenis? Ŝin, en kiu ŝajnas
al mi krepuski ree ties trajtoj,
sed tiel, kvazaŭ ŝi dum siaj kisoj
bestiĝus?
ESKIMO
(Paŝante en sian kabanon.)
Vidu, gastoj al ni venis,
edzino! Do akceptu ilin kore.
EVA (Ĉirkaŭprenas Adamon kaj tiras lin en la kabanon.)
Salut’ al vi, fremdulo! Elripozu!
ADAMO (Sin liberigante.)
Help’! Lucifero! For, for de ĉi tie!
Regvidu de l’futur’ min en la nunon!
Mian kruelan sorton, vanajn luktojn
ne montru plu! Kaj mi jam konsideru,
ĉu mi plu spitu al la Dia fato!
LUCIFERO
Vekiĝu do, Adam’! La sonĝ’ finiĝis.
(La scenejo ŝanĝiĝas en la palmaran pejzaĝon de la tria bildo. Adamo, ree junulo, paŝas, ankoraŭ dormebrie, el la kabano kaj mirege ĉirkaŭrigardas. Eva interne dormetas. Lucifero staras meze. Brilega suno.)
ADAMO
Vidaĵoj hidaj, kien vi forflugis!
Jen, ĉio vivas, ridas, kiel antaŭ
ol mi forlasis ĝin, dum krevis al mi
la koro.
LUCIFERO
Vanta homo, ĉu vi volus,
ke l’ordo de l’naturo konfuziĝu,
kometo nova brilu en la nokto,
la tero tremu, ĉar pereas vermo?
ADAMO
Ĉu mi nur sonĝis do, aŭ nun mi sonĝas?
Kaj ĉu la viv’ mem estas pli ol sonĝo,
fluginta por minut’ sur materion
senvivan, por disfali kune kun ĝi?
Ho kial, kial dum moment’ konscii
por vidi la terurojn de l’neesto?
LUCIFERO
Ĉu vi lamentas? Nur malkuraĝulo
akceptas senbatale baton, kiun
eviti li ankoraŭ povus. Sed
l’eternan skribon de l’fatal’ rigardas
trankvile, senmurmure la bravulo,
nur tion rigardante, kiel rekte
sin teni eĉ sub tiu. Vidu, tia
fatal’ super la historio staras,
nur ilo estas vi, de ĝi pelata.
ADAMO
Ne, ne, mensog’! La vol’ estas libera!
Mi jam tre elmeritis por mi tion,
pri l’paradizo mi por ĝi rezignis,
Mi multe lernis el sonĝbildoj miaj,
pri multo senreviĝis, – nun dependas
de mi alie gvidi mian vojon.
LUCIFERO
Jes, se l’forgeso kaj l’esper’ eterna
ne estus federuloj de l’fatalo,
ke, dum sanigas tiu vundon, sternu
tapiŝon tiu ĉi super abismo
kaj vin instigu: cent aŭdacaj falis,
vi estos la feliĉa transsaltanto.
Sed, ĉu ne, kiel sciencul’ vi vidis
inter strangaĵoj multaj intestvermon,
kiu nur en la kat’ kaj milvo vivas,
tamen nur en la mus’ pasigi povas
sian unuan evoluperiodon.
Neniu muso estas destinita
nepre suferi katajn-milvajn ungojn,
eviti tiujn povas la singardaj,
kaj mortas olde en la hejma nesto,
sed leĝ’ neŝancelebla staras garde,
ke l’malamikoj tamen havu tiom,
kiom necesas, ke eĉ post jarmiloj
ĉi verm’ ankoraŭ vivu en la mondo.
La homoj, same, po individuo
ne estas katenitaj, sed la tuta
homgento portas siajn neprajn ĉenojn.
Kiel torent’ kuntrenas entuziasmo
nun por ĉi tio, morgaŭ jam por tio,
kaj la ŝtiparoj havos la viktimojn,
kaj estos, kiuj mokos pri l’ofero.
Kaj, kiu enregistros la ciferojn,
tiu miregos pri l’konsekvencemo
de l’sorto, kondukanta nupton, morton,
kaj kulpon, virton ĉiam proporcie,
kaj kredon, freneziĝon, memmortigon.
ADAMO
Halt! kia pens’ trafulmis mian kapon –
mi spiti povas, Dio, eĉ al vi.
La Sort’ milfoje diru: tiom vivu,
mi ridos, kaj, se plaĉas, mi ne vivos.
Ĉu mi ne sola estas en la mondo?
Jen antaŭ mi ĉi roko, sub ĝi abismo!
Unu saltego kiel lasta akto
kaj diros mi: la komedi’ – finita!
(Li iras al la roko. Eva elpaŝas tra la pordo.)
LUCIFERO
Finita, eh, finita – stulta vorto!
Ĉu ne kaj finas kaj komencas ĉiu
minuto? Tial vidis vi jarmilojn?
EVA
Adam’, kial vi vin de mi forŝtelis?
La lasta kiso estis tiel frida.
Nun zorge aŭ kolere vi mienas.
Mi timas vin…
ADAMO (Pluirante.)
Sed kial vi min sekvas?
Kial vi gvatas ŝtele miajn paŝojn?
La vir’, la estro de la mondo havas
aliajn zorgojn krom amadoj vantaj.
Virin’ ne scias tion kaj nur ĝenas.
(Mildiĝinte.)
Kial vi do ne dormis iom plu?
Nun jam pli malfacila estos mia
ofero, kiun al futur’ mi ŝuldas.
EVA
Eĉ pli facila estos eble, se
vi aŭdos min, ĉar, kio estis duba,
nun estas certigita la futuro.
ADAMO
Kiel do?
EVA
Ho, vi certe sereniĝos,
se mi ĝin flustros. Venu do proksimen.
Mi sentas min patrino, ho Adam’.
ADAMO (Falinte surgenuen.)
Vi venkis, Dio! Jen mi en la polvo!
Sen vi kaj kontraŭ vi mi vane luktas.
Min levu do aŭ batu, jen la brusto!
LUCIFERO
Vermo, ĉu vi forgesis vian grandon
al mi ŝuldatan?
ADAMO
Lasu ĝin, ĝi estis
miraĝo vanta. Nun trankvilo venis.
LUCIFERO
Kaj kial, stulta in’, vi fanfaronas?
Ja via filo koncipiĝis kulpe
eĉ en Edeno, kaj li portos ĉiun
mizeron, ĉiun krimon sur la teron.
EVA
Se Dio volas, koncipiĝos iu
alia en mizer’ forviŝi ilin,
fratecon alportante en la mondon.
LUCIFERO
Ĉu vi ribelas, sklavo, kontraŭ mi?
Supren el polvo, best’!
(Li piedsvingas al Adamo. La ĉielo malfermiĝas, la Sinjoro aperas en nimbo, ĉirkaŭate de anĝeloj.)
LA SINJORO
Spirit’, en polvon!
Ne estas grando antaŭ mi!
LUCIFERO (Kliniĝante kvazaŭ sub ŝarĝo.)
Malbenon!
LA SINJORO
Leviĝu do, Adamo, sendeprime,
vidu, mi vin reprenas en favoron.
LUCIFERO (Flanken.)
Kiel mi vidas, familia sceno
estiĝas, bela eble por la sento,
sed mian intelekton ege tedas.
Plej bone min forŝteli.
(Li ekiras.)
LA SINJORO
Lucifer’!
Mi havas ankaŭ por vi vortojn, restu!
Kaj filo, diru, kio vin ĉagrenas.
ADAMO
Sinjor’, vidaĵoj hidaj min turmentis,
kaj mi ne scias, kiom ili veras.
Ho diru, kia sorto min atendas?
Ĉu mia ĉio estas do ĉi strikte
limita vivo, inter kies luktoj
filtriĝas mia animo kiel vino,
ke ĝin, se ĝi klariĝis jam, vi verŝu
surteren kaj ensorbu ĝin la sablo?
Aŭ, noblan, min vi destinis por plibona?
Ĉu do progresos iam mia raso
plinobliĝante, por alproksimiĝi
al via tron’, aŭ kiel mueleja
ĉevalo, morte ĝi laciĝos kaj
sin ne trabatos el la rond’ irata?
Ĉu havos rekompencon nobla brusto,
kiun primokas pro sangfalo lia
la pitanima plebo? Ho, klarigu,
kaj mi dankege portos ĉian faton!
Per tio mi nur gajnos, – ĉi malcerto
ja estas la infero!
LA SINJORO
Ne demandu
plu la sekreton, kiun dia mano
bonfare kaŝis de l’rigard’ sopira.
Se vidus vi, ke tere nur paseme
restadas la animo kaj eterno
atendas transe, – plu ne estus virto
suferi tie ĉi. Kaj se vi vidus,
ke sablo sorbos for animon vian,
kio vin spronus por ideoj grandaj
rezigni ĝuojn de l’moment’ pasema?
Sed – ĉar futuro tra nebul’ briletas,
se vin la pezo de l’momenta esto
fleksos, vin sento de senfino levos,
kaj se fiero vin pro tio kaptus,
vin baros lime la collonga vivo,
kaj certigitaj estas grando, virto.
LUCIFERO (Ridegante.)
Ba, vi suriras gloran karieron!
Do grando, virto – jen gvidontoj viaj:
du vortoj, kiuj enkorpiĝas nur,
se superstiĉo, antaŭjuĝo kaj
senscio staras apud ili garde.
Sed kial mi komencis ion grandan
kun hom’ knedita el sunlumo kaj
el koto, scii nana, blindi granda!
ADAMO
Ne moku min, ne moku, Lucifer’!
Kreaĵon puran de scienco via
mi vidis: tie al mi estis froste.
Sed, ho Sinjoro, kiu min subtenos,
por ke mi restu sur la ĝusta vojo?
Vi prenis de mi la gvidmanon, kiam
la pomon de la scio mi gustumis.
LA SINJORO
Vi havas brakojn fortajn, koron alte,
senfina spac’ invitas vin labori.
Se vi atentos, voĉ’ al vi sonoros
senĉese, jen averte, jen instige.
Obeu ĝin! Kaj se mutiĝos inter
bruoj de l’viv’ agema la ĉielvoĉo,
l’animo pura de l’virino febla,
pli dista de la marĉ’ de l’interesoj,
ekaŭdos ĝin, kaj tra korvejno ŝia
je kant’ kaj poezio ĝi filtriĝos.
Kun tiuj du helpiloj apud vi
ŝi staros kaj en plago kaj en feliĉo,
ĝenio ridetanta, konsolanta. –
Kaj, Lucifer’, vi, ankaŭ ja ĉenero
en mia Univers’, funkciu plu.
Via obstina neo, frida scio
estu en ĝi fermento ekboliga.
Kaj eĉ se ili por moment’ ŝancelos
la homon, ja negrave, – li revenos.
Sed via pun’ senfina estos vidi,
kion detrui vi deziras, kiel
la novan ĝermon de la bel’ kaj noblo.
ĤORO DE ANĜELOJ
Granda penso, ke libere
kulpon, virton ni elektas,
tamen scias ni, ke ŝilde
Dia graco nin protektas.
Agu do, kaj vin ne ĝenu,
se maldankos la popolo,
ne al dank’ en granda ago
celu, sed al memvaloro,
ĉar vi hontus ne agante.
Kaj pro l’hontkonscio devas
aĉa hom’ fiksiĝi tere,
bravan ĝi al Dio levas.
Sed sur via vojo alta
ne blindigu vin eraro,
ke por glor’ de Dio agas
ĝuste vi per via faro,
kaj al Dio, kiel ilo
providenca, vi necesas,
eĉ, honoras vin, se al vi
por Li agi Li permesas.
EVA
La kanton mi komprenas, dank’ al Dio.
ADAMO
Mi mem ĝin sentas, sekvi ĝin ne ĉesos.
Nur tiu fin’, se tiun mi forgesos!
LA SINJORO
Mi diris, luktu, hom’, kaj firme fidu!