Web Analytics
Verkistoj Tradukistoj Laŭteme


Karototorto

Aperis en la blogo Kuiru kun mi, de Maria Paola, 25/07/2015
Pliaj receptoj

Mi amas ĉi tiun kukon ĉar ĝi rememorigas la avinojn, la natuecon de la bona nutraĵo kaj la infanecon. Tre bongusta por via matenmanĝo!

INGREDIENCOJ

  • •  300 gramoj da karotoj
  • •  300 gramoj da faruno 00
  • •  180 gramoj da sukero
  • •  100 gramoj da amandoj
  • •  90 g da oleo de semoleo
  • •  3 ovoj
  • •  1 kulero de bakpulvoro
  • •  pulvora sukero

Ni senŝeligu la karotojn kaj raspu ilin fajne. Ni premu ilin per kulero en kribrileto, deprenante la ekscesan fluidon. En bovlo ni rompu la ovojn kaj aldonu la sukeron. Ni pufigu kun la batmiksiloj ĝis ni obtenas ŝaŭman kunmetaĵon. En granda bovlo ni kribru la farunon kun la bakpulvoro kaj ni aldonu la amandojn, la karotojn kaj ni miksu bone. Ni verŝu la miksaĵon de la ovoj kaj la semoleon, kaj ni miksu milde. Ni buteru kaj farunumo en formujo la miksaĵon. Ni enfornigu je 180° dum 35-40 minutoj. Ni lasu malvarmigi kaj servu kun pulvora sukero.

Bonan apetiton!