Mi ne estas Mona Lisa

Julia Sigmond

Premiita de la Belartaj Konkursoj 2000


En la buso ne estis multaj pasaĝeroj, tamen iu viro eksidis apud mi. La fakto ne ĝenis min, ja vintre estas agrable sidi unu apud la alia kaj iomete varmigi unu la alian.

La fenestroj nur duone estis kovritaj per glacifloroj. Alspirante varmetan aeron, inter la glacifloroj aperis trueto, tra ĝi mi vidis la homojn preterpasantajn surstrate. Sed ne longtempe. Surprize rapide la trueto reglaciiĝis. Mi rekomencis la laboron, sed nun jam pli longe mi alspiris kaj mi klopodis pli varman spiron eligi. La truo iĝis pli kaj pli granda, sed intertempe ni jam forlasis la urbon. Estis videblaj nur la arboj apud la vojo starantaj. Rigardante ilin, post iom da tempo strange mi sentis, ke ne nia buso antaŭeniras, sed la arboj kuras kun freneza rapideco.

Inter la neĝkovritaj arboj aperis la korto, kiun transformis mia Patro al glitumejo. Mia fratino kaj aliaj amikinoj kaj samklasaninoj glitkuris gaje kaj ĝoje, dume mi nur rigardis ilin tra la trueto, kiun mi alspirante faris inter la glacifloroj. Ja, denove mi estis malsana. La tonsilito aperis dum kelkaj jaroj plurfoje, preskaŭ ĉiumonate, ĝis kiam mi liberiĝis post malagrabla operacio de miaj grandegaj tonsiloj. En la angulo de la korto dignoplene staris la neĝhomo, kiun mia Avo kaj mia Baptopatro konstruis al ni. Surkape malnova pajlo ĉapelo estis, oramita per artefaritaj floroj, kun urĝaj papavetoj kaj bluaj cejanoj. Unu el ĝiaj manoj tenis eluzitan balailon, la alia truitan korbon. La nazo de la neĝhomo estis longega karoto.

La buso haltis. La homoj ŝanĝigis en la buso, sed mia sidnajbaro restis. Stele mi rigardis al li el mia okulangulo. Li ŝajnis konata al mi. Senaĝa viro, varmecon radianta.

La truo denove reglaciiĝis, sed mi jam ne plu penadis reaperigi ĝin. Mi nur rigardis la neĝblankajn glaciflorojn. Ili brilis en la sunlumo.

La blankaj lekantoj brilis en la sunlumo, la florkampo plenplenis de ili. Mi kolektis jam multajn florojn, la granda bukedo eble jam estis sufiĉa por mi, sed mi ne povis halti, kaj pli kaj pli multajn florojn mi plukis. Sando sin apogante sidis apud arbo kaj plezure rigardis al mi. Li nur indulgeme ridetis, nenion dirante, ja li konis mian infanecan senbridecon. Florkronon mi plektis kaj metis ĝin surkapen.

- Vi estas pli bela ol Mona Lisa!

La buso haltis kaj preskaŭ malpliiĝis. Senmove sidis apud mi la sidnajbaro. Mi sentis la varmon de lia korpo. Radiis plezura varmeco de li.

Lia korpo estis tute malvarma. Ja li atendis plurajn horojn ĝis mi alvenis. Cirkaŭbrakumante lin mi varmigis la preskaŭ glaciiĝintan homon. Mi karesis kaj frotadis lin, ĝis kiam mi sentis, ke li reviviĝis. Kiam mi ekvidis, ke li ridetas, mi jam estis certa, ke nek kolero, nek malkompreno estas en lia koro kaj malaperis tiu streĉita sento, kiun li ĉiam havis, kiam ni ne estis kune. Jam li ĉirkaŭbrakumis min, karesis min, kisis min.

La buso denove haltis. Nur ni du restis kaj sidis senmove, silente, unu apud la alia. Mi fermis miajn okulojn.

- Mi amas vin, Mona Lisa!
- Sando! Mi ne estas Mona Lisa!
- Cu vi ne amas min?
- Ho jes, mi tre amas vin, Sandeto, sed ne diru al mi Mona Lisa! Mi ne estas bela virino, mi estas konscia pri tio!
- Por mi, vi estas la plej bela virino el la tuta mondo! Mi petegas, akceptu mian adoron!
- Sando mia! Mi scias, ke mi ne estas malbela, sed neniam mi estis tiel bela, kiel ekzemple miaj kvarfratinoj. Kaj se vi primokas...
- Karega mia! Mi ne mokas pri vi! Kredu min, Karulino! Vi havas belegan hararon! Viaj kvar fratinoj kune ne havas tiom multaj haroj, kiel vi sola! Viaj okuloj ĉiam brilas, kiel steloj sur la ĉielo. Via ĉiama rideto estas pli bela ol ĉielarko! Kaj viaj manoj! Ho ve, ĉu vi estas sorĉistino aŭ feino? Ili ĉiam radias iun nekompareblan plezuran varmecon. Se doloras mia kapo, vi nur atingas mian frunton, kiel leĝera venteto, kaj la doloro tuj malaperas! Sed eĉ se mi pensas pri nia amo, se mi memoras, ke ĝi eble tro frue finiĝos, vi kovras miajn okulojn per viaj miraklofarantaj manoj, kaj la nigraj pensoj dum palpebrumo malaperas. Permesu do, ke mi nomu vin: mia Mona Lisa!

Skuege haltis la buso. Sola mi sidis en malvarmo. La ŝoforo strange rigardis al mi, ja estis la lasta haltejo.

La urbeto estis preskaŭ senhoma en tiu malfrua posttagmezo. Mi iris al la hospitalo. La pordisto ne estis apud enirejo. Mi eniris kaj supreniris al la unua etaĝo. La lito de Sando estis metita, preskaŭ pretigita por alia malsanulo. Mi senmove staris kaj nur rigardis la malplenan liton. Mi ne volis akcepti, ke li ne plu ekzistas. Elirante la ĉambron mi iris sur la koridoro, ĝis kiam mi ekaŭdis voĉojn. La deĵorantaj doktoroj rakontis lian eksiĝon. Trankvile, kiel eta kandelo, kies flamo jam nur flagretas, trankvile li forpasis.

Malfacile mi elpremis la vortojn:

- Cu li diris ion?
- Li jam ne havis forton paroli, li nur flustris ion. Iun nomon.
- Kiun nomon?
- Mona Lisa! Jes, li flustris kelkfoje antaŭ sia morto: Mona Lisa.
- Mi reiris al la lasta haltejo. La buso jam estis preskaŭ plena. Tamen mi trovis liberan lokon, Dio mia! apud la sama viro, apud kiu mi vojaĝis tien. Apude sidante ni reciproke varmigis la alian.

Kial mi volas trovi vortojn, per kiuj mi povu esprimi mian senton? Kion

mi sentas? Cu vere mi havas iun ajn senton? Mi estas tute malplena, sen sentoj, ja mia koro estis kovrita per glacifloroj.

- Mona Lisa! Ne estu trista!
- Sando! Cu vi estas? Kiam mi vojaĝis tien, vi ŝajnis al mi konata, sed mi ne kredis, kvankam mi sentis vian plezuran varmradion!
- Mona Lisa! Mi jam mortis, sed ĉu vi memoras, kion mi promesis al vi? Mi restos ĉiam apud vi. Jen, la fianĉringo, kion mi jam delonge promesis al vi. Ne portu ĉiam, nur se vi sentas vin tre sola kaj se vi bezonas mian helpon. Estu feliĉa! Ne forgesu min! Mi amas vin kaj mi dankas al vi, ke vi feliĉigis mian lastan jaron de ĉi tera vivo. Mi atendas vin, sed ne rapidu! Vivu longe, ĉar post la morto, la tempo ne havas similan valoron kiel surtere! Kaj ne forgesu: mi amas vin, Mona Lisa!