Sen konsciencriproĉo mi rigardas la rosguton sur la ruĝa rozburĝono, favorata floro de mia patrino. Dankon. Mi aŭskultas la alaŭdan kanton, la zumadon de l’ abeloj, la plaŭdon de l’ riveretoj, la murmuradon de la maro. Mi skribas leterojn, rakontojn, fabelojn, kaj mi legas romanojn, poemojn, eseojn. Mi rigardas la ridetantajn infanvizaĝojn, kaj mi aŭskultas la memoraĵojn de solecaj olduloj. Sen konsciencriproĉo mi vivas mian vivon. Dankon. 2018.