Ankoraŭ dormis la tuta familio, kiam la patrino ekiris, por aĉeti freŝajn kornbulkojn ĉe la panvendejo.
Antaŭ la pordo sur la sojlomato kuŝis dormanta hundeto. Preskaŭ surpaŝis ĝin, sed bonŝance ĝustatempe ŝi rimarkis ĝin. Momentojn ŝi nur rigardis ĝin, sed rapide ŝi decidis: unue ŝi aĉetas la kornbulkojn, poste ŝi okupiĝos pri la neatendita “donaco”! Dumvoje ŝi pripensis, kiu povis esti la donacinto.
Reveninte ŝi rapide aranĝis la tablon por la matenmanĝo, nur poste ŝi enportis la hundeton en la antaŭĉambron.
– Ĉu vi aĉetis ĝin ĉe la panvendejo? – mokis la patro unue alveninta.
Ŝi ne respondis. Atente ŝi atendis, kiel akceptos ĝin la infanoj.
La filo nur rigardis al ĝi kaj demandis:
– Ĉu ni bezonas ĝin?
La pli granda filino konstatis:
– Ĝi estas rasa speco, germana ŝafhundo. De kie vi havigis ĝin?
La plej juna infano ekvidis la hundeton kaj tuj ŝi kuris al ĝi, karesis ĝin kaj diris:
– Mi volas ĝin! Mi amas ĝin!
La patrino ne miris pri la kvarspeca konduto. Ŝia edzo ĉiam estis ironia, kvankam li estis bona edzo kaj ekzemplodona patro. La filo, la “rezonulo”, ĉiam havis sian opinion, kion ĉiam li esprimis, kelkfoje demandoforme. La pli aĝa filino, la ĉioscia, ne povis ne fanfaroni, se ŝi sciis ion. La eta knabino estas plena de amo, precipe kontraŭ la bestoj.
– Mi trovis ĝin sur la sojlo – diris fine la patrino.
Ili matenmanĝis senvorte, sed ĉiuj duonokule rigardis la hundeton. La patrino metis antaŭ ĝi teleron kun iom da lakto. La hundeto malsate lektrinkis ĝin. Poste ĝi pisis.
– Mi neniam purigos post tiu pisulo! – diris tuj la filo.
– Nek mi! Nek mi! – rapidis eĥi ankaŭ la pli aĝa filino.
– Mi jes! – diris decidvoĉe la plej eta, kaj ŝi iris al la banĉambro, por alporti la ilon por sekige viŝi la malgrandan flaketon faritan de ĝi.
La patro severe atentigis la infanojn, ke post 5 minutoj ili devos ekiri, se ili ne volos malfrui al la lernejo.
La lernejosaketoj laŭ kutime jam antaŭ vespere estis enpakitaj, do ili sukcesis rapide ekiri. La du pli grandaj eĉ ne rigardis al la hundeto, sed la etulino denove karesis ĝin kaj adiaŭis per amplenaj vortoj:
– Ĝis revido, dolĉa mia hundeto! Mi amas cin!
Ŝanĝiĝis la vivo de la familio, ekde kiam ili iĝis hundoposedantoj. Neniam ili eksciis, kiu lasis ĝin antaŭ ilia pordo. Oni donis al ĝi la nomon Alfi.
Matene la patrino iris kun Alfi promenadi, posttagmeze alterne la du pli grandaj infanoj. Al la plej juna infano la patro ne permesis promeni kun Alfi, ĉar ĝi rapide kreskis kaj iĝis ne nur granda, sed ankaŭ tre forta hundo. Dimanĉe la patro iris kun ĝi al la proksima rivero. Preskaŭ ĉiam akompanis lin la patrino kaj unu aŭ du infanoj. Ili ĝuis rigardi, kiam la patro ĵetis branĉon en la riveron kaj Alfi tuj plonĝis en la akvon kaj post kelkaj momentoj ĝi reportis ĝin al la patro.
Alfi jam estis amata de ĉiuj familianoj, sed por la hundo la plej amataj estis la patro kaj la filo. Dimanĉe matene la patro apenaŭ povis vestiĝi, ĉar Alfi konstante saltis sur lin, ĉar ĝi estis feliĉega kaj senpacienca. Dum la aliaj tagoj, kiam la filo hejmen venis el la lernejo, Alfi jam atendis lin apud la enirpordo. Kiam ĝi ekaŭdis la zumadon de la lifto, jam komencis boji kaj ĝi saltis al la kolo de la eniranta knabo. Ili ambaŭ falis planken kaj ripozante kuŝis sur la tapiŝo, post la luda luktado.
Pasis multaj jaroj.
Alfi iĝis vera membro de la familio.
Ankaŭ la infanoj kreskis. La du pli grandaj jam lernis kiel studentoj ĉe la universitato.
Alfi subite kaj neatendite malsaniĝis, jam ne havis forton promeni.
Oni portis ĝin al la veterinaro. Multajn medikamentojn ĝi ricevis.
Nenio helpis la malsanan hundon.
Ĝi preskaŭ konstante ĝemis, havante grandajn dolorojn.
Alvenis hejmen la veterinaro. Li konstatis la tristan situacion.
– La hundo tre suferas. Bedaŭrinde, ĝi ne plu povas resaniĝi. Mi proponas al vi, ni helpu ĝin dece morti.
La familianoj ĉirkaŭsidis la ĝemantan hundon.
Ĉiuj el ili diris adiaŭajn vortojn al Alfi.
La injekto por eterne endormigi ĝin, malrapide efikis.
La familianoj ĉirkaŭsidantaj sen vorte atentis kaj atendis, ĝis Alfi ne plu ĝemas.
Ĉiuj silente rigardis al la senmova hunda korpo.
Nur la plej juna infano ekploris laŭte:
– Alfi! Alfi! Mi amas cin!
2017.