Pensoj pri la amo

Julia Sigmond

La plej forta kaj valora homa sento estas la amo. Eble oni devus inventi iun novan vorton anstataŭ la vorto ,,sento".

Ja la amo estas ne nur sento, sed ankaŭ energio, kaj ankaŭ forto kaj ankaŭ saĝeco, kaj ĝi estas kapableco, kaj ,,io", kio fakte estas nepriskribebla, nekomprenebla kaj neperceptebla homa eco.

Ĝi estas nekredeble valora donaco por la homo.

Treege bonŝancaj estas tiuj homoj, kiuj naskiĝas kun la kapablo de amo, nome kiuj denaske kapablas ami.

Gravas la demando: ĉu eblas lerni la amon?

Laŭ mi: JES! Ja estas multe pli facile ami ol malami!

La sento de amo ververe estas tre agrabla sento.

Se ni vivas en amo, ni sentas ties varmon, trankvilecon, certecon, ties bonodoron.

Iun specialan kontentiĝon kaj ĉion supereblan, al nenio kompareblan feliĉon, ĉion venkeblan forton.

Se ni vivas en amo, ni pli similas al elegante flugadanta belega papilio, ol al pezmove lamanta, kolosa olda elefanto.

Nia vivo estas multe pli facila, se ni povas ami.

Kaj ni, kiuj kapablas ami, ni havas grandegan taskon: ni devas helpi tiujn, kiuj vivas sen amo.
Tiu tasko ne estas nur teorio, sed - kelkfoje - ĝi estas kruele penega praktiko.

La rezulto tamen senkondiĉe valoras la penon, ke ni helpu la homojn sen amo vivantajn.

Unue pensu kaj serĉu similajn homojn inter viaj familianoj, poste en via proksima kaj malproksima medio.

Tre grave estas, ke ni helpu ĉi "novfeliĉulojn", ke ankaŭ ili komencu helpi aliulojn! La nombro de la ami kapablaj homoj konstante devas kreski.

Iu povus pensi, ke mi estas naiva.

Sed se tiu ,,iu" nur unu homon sukcesos instrui ami, tuj ŝanĝiĝos lia opinio!

Tiel grandan feliĉon li eksentos, ke fine li kapablos kompreni: se absolute nenion li faris dum sia vivo, nur li sukcesis instrui al unu homo AMI, jam li ne vivis vane!

Kiu provos, tiu konvinkiĝos.