Olimpia

Julia Sigmond

En la urbo ĉiuj atendis la Novan Jaron. Pli precize, la lastan vesperon de la malnova jaro, ĉar laŭ jarcentaj kutimoj, oni festis ĝin bone manĝante, multon trinkante kaj eĉ dancante kaj kantante.

Nur tiuj familioj ne festis laŭte, kiuj funebris iun membron de la familio.

Tamen ankaŭ ili bone manĝis kaj eĉ trinkis, sed ili nek kantis nek dancis.

Anstataŭe ili priparolis la mortintan parencon.

Olimpia ne havis familion. Antaŭ longe mortis ŝiaj gepatroj, kaj gefratojn ŝi ne havis. Ankaŭ ŝiaj gepatroj estis solinfanoj de ŝiaj geavoj, tiel Olimpia havis nek geonklojn nek gekuzojn. Ŝi estis tre serioza kaj modesta junulino.

Unu solan amikinon ŝi havis, Evelyn, kiu samtempe estis ankaŭ ŝia bona kolegino.

Evelyn kaj Olimpia laboris en la oficejo de la Ŝtata Statistika Centro. Ĉiuj ĉefoj estis ege kontentaj pri ilia laboro. La 31-an de decembro la ĉefo donis al ili du la plej grandan sumon de gratifiko kaj ĉe la festa kunsido, kie ĉiuj oficistoj ĉeestis, laŭnome laŭdis Olimpia kaj Evelyn pro la konduto ekzemplodona kaj pro la laboro de la du junaj oficistinoj. Ili neniam malfruas, ilia laboro ĉiam estas preciza kaj perfekta! - diris la ĉefo. Poste li invitis ĉiujn trinki glason da bona vino. Ĉiuj kore gratulis al la du koleginoj kaj ili vere ĝojis pro la agnoskita laboro. Evelyn rimarkis, ke Olimpia kaŝe estas trista, tamen. Post la kunsido, kiam ili du restis en sia komuna oficejo, Evelyn demandis pri la kialo de la tristeco.

Plorego eruptis el la brusto de Olimpia. Ploregante ŝi konfesis, ke ŝi ne plu povas elteni la solecon. Post du tagoj venos la silvestro, la lasta vespero de la jaro, kiam ĉiuj gaje festas, kaj ŝi denove sola restos hejme kaj ploros.

Evelyn apenaŭ povis ŝin trankviligi, sed ŝi promesis al la tristega amikino, ke ŝi inventos ion.

Evelyn mem estis divorcinta virino. Ŝi loĝis kun sia kvinjara filineto ĉe sia avino. Ŝi nun havis amikon, kun kiu ŝi planis festi en dolĉa duopo tiun lastan nokton de la jaro. Ŝi havis rendevuon kun li kaj ŝi planis, ke eble iel ili povos trovi iun amikon solecan kaj inviti lin, ke ili helpu al Olimpia. Ili ĉiam renkontiĝis en eta sukeraĵejo. Post interkisado li tuj ekparolis.

Evelyn, karega mia! Mi bezonas cian helpon. Hodiaŭ alvenis mia kuzo de la ĉefurbo. Li estas detruiĝinta, ĉar lia amikino, kun kiu li jam planis geedziĝon, subite forlasis lin. Treege mi volus helpi lin, ĉar li pensadas pri memmortigo. Ĉu ci ne havas iun amikinon, kiun ni povus inviti al la silvestra vespero kaj anstataŭ ,,dolĉa duopo" ĉi-okaze, ni eble povus festi esceptokaze ,,dolĉan kvaropon”. Evelyn! Mi tre petas cin, pensu kaj helpu min!

Evelyn, dum li febre parolis kaj tenis ŝiajn manojn kaj de tempo al tempo li kisis ilin, pensadis. ,,Ĉu mi diru al li la veron? Ĉu mi rakontu al li pri Olimpia?" Evelyn estis jam sperta virino kaj iomete eĉ ruzeta. Ŝi decidis silenti! Ŝi promesis al li, ke certe ŝi trovos iun! Do, li kune kun la kuzo venu kaj ne forgesu alporti trinkaĵon.

La avino kaj la filino jam posttagmeze iris al ŝiaj gepatroj, Evelyn preparis diversajn manĝaĵojn kaj ankaŭ Olimpia alportis grandan torton. La kompatinda junulino estis ege dankema, sed precipe scivolema, kia estos ŝia unuvespera partnero. Olimpia iris jam je la sepa horo al Evelyn, por helpi la amikinon en la preparado.

Ekzakte je la oka horo alvenis la du viroj. Ili alportis du grandajn bukedojn el floroj, apud la trinkaĵo. Nur la unuaj minutoj estis iomete komikaj, ĉar la junulo ne sciis, kiu el la du virinoj estas la amikino de sia kuzo. Kiam Evelyn estis kisata de la kuzo, subite evidentiĝis, ke la alia virino estos lia partnerino.

La radio disaŭdigis dancmuzikon kaj kiam Evelyn kun sia amiko komencis danci, ankaŭ la kuzo kuraĝis demandi, ĉu Olimpia ŝatas danci.

Strangan juktiklon eksenis Olimpia en sia tuta korpo, kiam la jus ekkonita junulo ĉirkaŭbrakis ŝin kaj ankaŭ ili ekdancis.

Ĉu neniam ni trinkas? demandis tre gaje la amiko de Evelyn.

Ili trinkis kaj manĝis kaj ekdiskutis. Poste denove ili dancis. Antaŭ la 24-a horo ekaperis la botelo de ĉampano.

Dum kelkaj horoj Olimpia kaj la kuzo rakontis unu al la alia sian tutan vivhistorion. Strange kaj nekredeble, ili ambaŭ sentis, ke ili enamiĝis. La kuzo amkonfesis.

Olimpia! Mi rakontis al ci mian tutan vivon! Ankaŭ ci tre sincere rakontis al mi la cian. Nur de kelkaj horoj mi konas cin, sed mi sentas, ke ci estus mia vera vivoparulo! Ĉu ci volas esti mia edzino?

La interkisado estis longa kaj Olimpia sentis, ke ŝi neniam estis tiel feliĉa dum sia tuta vivo, kiel en ĉi tiu momento. Evelyn rimarkante la aferojn flustris al Olimpia, ke ankaŭ en la kuirejo estas unu lito.

* * *

Matene la adiaŭo estis mallonga, ĉar la kuzo devis revojaĝi al la ĉefurbo. Li promesis, ke li telefonos kaj skribos leteron, kaj post semajno li revenos.

Ili ĉiuj estis feliĉaj.

Pasis unu tago, pasis du tagoj, pasis tri tagoj, nek telefono, nek letero. Post semajno Olimpia komprenis, ke la unuvespera partnero estis kaj restas vere nur unuvespera.
Post monato ŝi diris al Evelyn.
- Mi estas graveda!
- Ĉu vere? Ĉu certe?
- Jes. Absolute certe.
- Kaj... kion ci intencas nun fari?
- Mi naskos la infanon! Sed mi volas anonci al neniu! Mi petegas cin! Eĉ unu vorton ne diru al cia amiko!
La infano naskiĝis. Olimpia donis al li la nomon Ovidiu. En la oficejo ĉiuj miregis, ĉar neniu vidis ŝin kun viro. Sed neniu demandis ŝin: Kiu estas la patro de via infano?

Olimpia estis feliĉa. La knabeto kreskis, li estis sana kaj tre saĝa, bonege li lernis kaj multajn fremdajn lingvojn li posedis. Li akceptis la konfeson de la patrino, ke unufoje, nokte, ŝi estis perfortita kaj ŝi ne scias, kiu estas la patro de Ovidiu. Kiam li finis la universitaton, li daŭrigis la lernadon
eksterlande.

Ĉiumonate unufoje li telefonis al la patrino kaj ĉiusomere li hejmenvenis por unu semajno.

Olimpia pensiiĝis. Evelyn ofte vizitis ŝin, kiam ŝi enhospitaliĝis. Poste, kiam ŝi mortis, Evelyn sciigis la filon. Li hejmenvenis por la entombigo de sia patrino..

Ovidiu neniam eksciis, kiu estis lia patro.