La neglektita pardonpeto

Julia Sigmond

La plimulto de la homaro ne ŝatas pardonpeti. Se iu kulpas pri io, li ne ŝatas rekoni sian eraron. Li preferos diri: ,,mi ja pravis, eraris la aliaj, kiuj ne volis rekoni mian pravon!" Do li ne konsentos pardonpeti.

La emo aŭ malemo pardonpeti, eble originas, kiel ni estis edukitaj de niaj gepatroj, aŭ ĝenerale de plenkreskuloj, ĉu ni estis alkutimigitaj rekoni nian eraron.

Kiam ni ofendas iun kaj ni sentas bedaŭron, tiam ni instinkte havas la emon pardonpeti. Tio signifas, ke ni ne plu estas infanoj, sed jam pensantaj plenkreskuloj, nome: homoj.

En la internulejo, kie mi loĝis dum du jaroj, mi interamikiĝis kun multaj knabinoj. Viola estis unu el la plej belaj kaj mildaj knabinoj. Ŝi havis nekredeble bluajn okuIojn, similajn al la printempa ĉielo. Krome, ŝi konstante ridetis. Per rara pacienco ŝi elportis sian kruelan sorton. Eĉ post pluraj, dolorigaj operacioj, la kuracistoj ne povis helpi ŝin, kaj ŝi restis lama dum la tuta vivo. Ŝi estis ege saĝa kaj inteligenta, multe ŝi legis, dum la aliaj knabinoj distris sin per malvaloraĵoj.

Iun tagon mi sidis en la studĉambro de la internulejo kun kelkaj knabinoj kaj ĝuste ni faris paŭzon en la lernado, por manĝi ion.

Unu el la knabinoj ricevis pakaĵeton de la hejmo. Interalie botelon da oleo. Tiam mi lernis, ke ne nur la buterpano estas bona manĝaĵo, sed ankaŭ la oleumita pantranĉaĵo, iomete salita.

Aperis Viola, ankaŭ ŝi volis manĝi ion kaj alproksimiĝis al sia ŝranketo, kiu troviĝis ĝuste kie ni sidis. Mi tuj vokis ŝin, por manĝi kun ni. Sen malbona intenco mi diris:

- Venu, Viola, manĝu kun ni, ja ci estas la plej mizera inter ni.

Mi ne scias, kial mi uzis tiun vorton, ja mi vere amis ŝin kaj certe mi ne volis ofendi ŝin. Ŝi ne ofendiĝis, sed ŝi venis kaj dankis por la peceto da oleumita pantranĉaĵo.

Ŝajne nia amikeco restis neŝanĝita, sed mi sentis en mia animo, ke mi devus pardonpeti pro la ofenda vorto ,,mizera”. Tamen, konstante mi prokrastis.

Pasis jaroj, jardekoj kaj la konsciencriproĉo turmentis min.

Tamen, neniam mi pardonpetis.

Ŝi estis ege talenta kaj iĝis rekonata pentristino. Ankaŭ ŝia edzo estis fama pentristo. Ili ambaŭ ofte havis ekspoziciojn enlande kaj eksterlande, kun granda sukceso. Ilia sola filo heredis la talenton gepatran kaj li okupiĝis pri leda galanterio.

Ĉiufoje, kiam mi vizitis ŝin, mi decidis: ĉi-foje mi pardonpetos.

Sed poste mi pensis: eble si jam delonge forgesis! Kial mi denove rememorigu ŝin pri tiu nepripensita kaj neintencita ofenda vorto?

Kaj mi silentis.

Viola jam delonge mortis. Mi restis kun viva konsciencriproĉo, ĉar mi neglektis pardonpeti ŝin dum ŝia vivo.

Nun, antaŭ la tuta mondo mi konfesas, ke sincere mi bedaŭras kaj profunde mi hontas. Kara Viola! El mia tuta koro mi pardonpetas!

Espereble en la ĉielo ne ekzistas lamantaj anĝeloj kaj la beleta anĝeleto Viola, kore, sincere kaj ridetante pardonos al mi.