Multfoje mi vojaĝis dum mia vivo. Plej ofte per trajno. Kun intereso mi observis la kunvojaĝantojn. Ne malofte mi havis vere interesajn konversaciojn kun kelkaj el ili. Sed kelkfoje mi ne parolis kun ili, nur aŭskultis iliajn konversaciojn.
Ekzemple, unufoje mi aŭskultis, kiel du maljunulinoj diskutas.
Ili estis tre simple vestitaj, sed tre pure: ekde iliaj puregaj ŝuoj, videble freŝe ŝmiritaj per ciro kaj brositaj ĝis ili brilis, ĝis la zorgeme ligitaj kaptukoj sur la blankharaj kapoj. La du maljunulinoj aspektis perfekte. Ili estis ĉirkaŭ samaĝaj, certe pli ol 60-jaraj.
Precipe la pli alta estis ege babilema. Senĉese si parolis al la alia, pli silentema.
En la sespersona kupeo ni sidis nur kvarope. Krom ili du kaj mi, dika viro dormis. Kelkfoje vekis lin la propra ronkado.
Laŭ mia kutimo dum vojaĝo, mi ĉiam legas aŭ trikas. Nun kaj la ronkado ĝenis min, kaj la senĉesa duonlaŭta parolado de la maljunulino, do, mi rezignis pri la legado kaj mi ektrikis. Vole-nevole mi aŭskultis la babileman maljunulinon. Ŝi rakontis pri ĉiuj parencoj kaj najbaroj de la vilaĝo. Kvazaŭ ŝi konus ĉiujn novaĵojn aŭ eĉ klaĉojn de ĉiuj familioj.
La alia maljunulino de tempo al tempo mirigite demandis: ,,Ĉu vere?"
Kiam la klaĉoj elĉerpiĝis, sekvis mallonga silento.
Mi atendis, ke nun la alia maljunulino rakontu. Sed ŝi ne ekparolis.
La paŭzo estis mallonga, ĉar la babilema maljunulino denove ekparolis.
- Ĉu vi aŭdis la plej novan leĝon?
- Kiun leĝon?
- Ekde nun, laŭleĝe, ĉiuj virinoj devos naski kvar infaojn! Kiu ne naskos post unu jaro, tiu devos pagi grandan monpunon!
La silentema maljunulino trankvile komentis la nekredeblan novaĵon.
- Kion ni devas ankoraŭ sperti, se ni ne mortas ĝustatempe!
La du maljunulinoj enpensiĝantaj eksilentis.
Ĉe la sekvanta stacidomo ili elvagoniĝis. Restis por mi nesciate, kiucele ili vojaĝis kune al tiu vilaĝeto.
Pasis de tiu vojaĝo ĉirkaŭ 30 jaroj, sed mi memoras pri ili perfekte, kvazaŭ nur hieraŭ ni estis kunvojaĝantoj.
Dum kvar aŭ kvin jaroj, ĉiumonate mi vojaĝis al miaj genepoj.
Ofte mi legis Esperantlingvajn gazetojn. Multfoje okazis, ke el la kunvojaĝantoj iu interesiĝis pri la lingvo internacia. Tiel okazis, ke ne nur unufoje mi varbis novajn esperantistojn.
Foje, en 1965, vojaĝante al Pollando, por viziti miajn geamikojn, mi ekdiskutis kun mezaĝa sinjorino. Mi konis nur 100 polajn vortojn, sed mi havis ĉe mi tiun etan lernolibron, el kiu mi provis lerni la ne tro malfacilan lingvon. La l6-jara nepino de la sinjorino iĝis tre scivolema pri la lingvo Esperanto. Eĉ nun mi ne scias, kiel mi sukcesis iĝi profesorino de Regina, sed mi instruis al ŝi iom de la lingvo. Havante ĉe mi ankaŭ la Jarlibron, mi donis al ŝi adresojn de esperantistoj loĝantaj en ŝia urbo!
Granda estis mia ĝojo kaj mi vere surpriziĝis, kiam post unu jaro mi ricevis leteron el Pollando, en kiu Regina dankis al mi por la unua leciono lernita en la trajno. Ŝi fiere raportis, ke ŝi jam korespondas kun kelkaj junuloj, kaj ke ŝi vere estas feliĉa kaj kontenta! Ŝi esprimis sian sinceran dankemon al mi!
Inter miaj kunvojaĝantoj la plej mistera estis mezaĝa viro.
Tiutempe ŝanĝiĝis la horaro de la trajnoj, kaj la duonvojaĝon mi devis fari nokte.
La trajnoj ne estis lumigitaj, nur sur la koridoro estis tre malforta lumo.
Kiam mi eniris en la kupeon, mi konstatis, ke nur unusola pasaĝero sidas tie.
Mi salutis lin. Li resalutis min.
Dum longa tempo ni sidis senvorte.
En la mallumo mi povis nek legi, nek triki.
Post iom da tempo li interesiĝis, ĝis kie mi vojaĝas.
Mi respondis kaj ankaŭ mi demandis lin, ĝis kie ni vojaĝos kune.
Li respondo estis pli longa, ĉar li komencis rakonti pri sia vivo.
Ege interesan historion mi aŭskultis.
- Mi vojaĝas nun al Parizo. Mi partoprenos internacian ŝakkonkurson. Mi gajnis la unuan lokon de la lando, kaj nun mi reprezentas nian landon ĉe la internacia konkurso. Cetere mi ne havas la naciecon de la lando, ĉar mia patro estas unu el la plej riĉaj judoj de la lando. Bedaŭrinde, mia patrino jam mortis. Ŝi estis belega ciganino. Do, mi estas duone judo, duone cigano, sed mia patro zorgis, ke mi lernu. Tiel mi finis universitaton kaj mi parolas ses lingvojn. Ekde mia kvina jaraĝo mi ludas ŝakon.
Mi heredis la talenton de mia juda avo, kiu estis mia unua ŝakinstruisto. Li ege amis min, ĉar mi estis lia sola nepo. Nun, en Parizo, eble mi gajnos la unuan premion. Pri tio vi povos legi en ĉiuj landaj gazetoj.
Mi gratulis al li kaj deziris bonŝancon ĉe la Pariza ŝakkonkurso.
Tamen, poste, en la gazetoj neniam aperis anonco, ke el nia lando iu ŝakisto partoprenis la Parizan ŝakkonkurson kaj gajnis la unuan premion!
De tempo al tempo mi rememoras miajn iamajn, diversajn trajnajn kunvojaĝantojn.
Kial - kial ne - mi ne povas forgesi ilin.