Kial mi lernis Esperanton

Julia Sigmond

Eble ne ĉiuj scias, fakte kiucele mi eklernis ĝin.

Mia plej granda ŝatokupo jam junaĝe estis la korespondado. Mi ne havis sufiĉajn korespondamikojn.

Neniam mi forgesos tiun printempan tagon, kiam frumatene mi iris perpiede al mia tiama laborloko, kaj ankaŭ tiam mi cerbumis pri tio, kiel mi povus havigi novajn geamikojn.

La firmamento estis ĉielblua, tamen fulmosimile frapis min vorto: ESPERANTO!

Por momento mi eĉ haltis, tiel ŝokis min la malnova memoraĵo de oĉjo Eŭgeno, amiko de nia familio, kiu entuziasme rakontis al miaj geonkloj pri iu mirakla lingvo, kiu estas ne nur bela, sed ankaŭ tre facila.

Li rakontis pri liaj korespondamikoj el Pollando, Francio, eĉ Japanio.

Do, la unuan fojon mi aŭdis pri Esperanto antaŭ 80 jaroj! Kaj nun, mi rememoris pri ĝi!

Mi petis la helpon de nia maljuna amiko.

Oĉjo Eugeno permane skribis al mi lernolibron, poste ankaŭ vortaretojn.

Entuziasme mi eklernis la lingvon. Unue mi korespondis nur kun mia Esperanto-profesoro, oĉjo Eŭgeno.

Li abonis por mi la bulgaran gazeton ,,Nuntempa Bulgario", kaj mi baldaŭ ekkorespondis ankaŭ kun alilandaj
esperantistoj.
Poste mi aŭskultis la ĉiutagan Esperanto-programon de la Pola Radio.

Skribante al ili, mi ricevis la unuan leteron dc Ada Sikorska, tiutempa redaktorino de la radio. Danke al Ada, en 1962 aperis en Heroldo de Esperanto kies ĉefredaktorino ŝi iĝis mia jena anonceto:

,,Mi sopiras je fidelaj, korespondemaj geamikoj. Mi kolektas nek poŝtmarkojn, nek bildkartojn, nek alumetetiketojn, nur amikajn animojn de ĉiu parto de la mondo."

Alvenis 76 leteroj el 25 landoj!

Kun dek el tiuj sepdek ses geamikoj mi renkontiĝis en Sofio en 1963, dum la 48a Universala Kongreso.

Nun danke al Esperanto, mia korespond-pasio plene kontentiĝis.

Kun kelkaj geamikoj mi korespondis dum jardekoj.

Bedaŭrinde, multaj el ili jam mortis.

Nun mi eldonas libron kun la leteroj de kvin miaj tre bonaj geamikoj, memore al la sincera amo kaj vera amikeco dc: Ada Fighiera-Sikorska (Pollando-Italio), Johannes Palu (Estonio), Nikolao Danovskij (Sovetio), Stanislaw Janusiewicz (Pollando) kaj Tibor Sekelj (Jugoslavio).

Per ĉi tiu libro mi esprimas mian dankemon al ĉiuj miaj geamikoj, kiujn mi havigis, danke al la neforgesebla d-ro
L.L. Zamenhof, ĉar la Internacia Lingvo Esperanto estas vere nekomparebla!