Noveloj - Monato 2018

Reen al ĉiuj noveloj

Feĉulo

Espopore

Monato 2018/02

Malantaŭ la pordo de la direktoro eksonis ies laŭta voĉo:

– Fekegon al viaj kapoj! Merdon! Mi penas ekspliki al vi jam dumeterne. Ĝi simple ne povas manĝi tion. Ne povas manĝi! Ĝi rigardas al viaj fiaĵoj, kvazaŭ ili tute forestus. Trae. Pli-malpli tiel ...

Sekretario, tre juna virino, decidinte eniri, malfermis la pordon kaj ekvidis, kiel iu longabarba kaj longahara homo kun iom frenezaj okuloj, vestita en bruna malpura leda jako, kvarpiediĝis apud la fenestro kaj faras teruregan mienon, direktante rigardon al la kafaŭtomato. Li ekstrabis, samtempe turnante la okulojn jen dekstren, jen maldekstren en turmenta serĉo, kaj lia rigardo fariĝis kvazaŭ blinda, tuŝanta la vakuon. Krom tio, lia sovaĝe kurbigita buŝo efikis aldone timige.

– Kaj ĝi tute ne aliras! Ĉu vi povas kompreni tion? Tu-te ne al-ir-as! – li pasiege laŭte parolis: evidente, en la atendo, ke tiuj vortoj iel plifortigos la ĵusan pantomimon. Rimarkeblis, ke ia nervozeco jam komencis regi lin.

La sekretario, konfuzite, en granda konsterno, flustris „Panjo!”, hastis meti pleton kun kvar tasoj plenaj de la ĵus infuzita plaĉodora verda teo kun jasmeno, kaj tuj foriris.

Dume, senspiriĝinte, la barbulo prezentis novan argumenton:

– Tiu rubaĵo ne estos manĝata, eĉ se oni priverŝus ĝin per densa tavolo de saŭco acidkrema, – la homo geste elmontris, kiel oni povus tiel senespere kaj senrezulte priverŝi.

Tri uloj staris ĉirkaŭ la parolanto kaj atenteme, kun granda sincera intereso, aŭskultis lian monologon. Tio estis la administranto, financa direktoro kaj ĉefdirektoro de la superbazaro, en kiu ĉio tio okazis.

Tamen, videble, estas bezonata iu same kronika rompo de tiu ĉi plumpa kroniko.

La parolanto estis ordinara senlaborulo, kiun ĉiuj nomis Feĉulo, kaj neniu sciis lian veran antaŭnomon. Li estis metalulo. Kutima metalulo, iam ludanta en la grupo Mucida Milito. Malkutimaj kaj eĉ aparte eksterordinaraj estis nur liaj bizaraj tatuaĵoj: unu el ili, kiu troviĝis rekte subumbilike, prezentis per si lertan portreton de li mem, kiu naze enspiras kokainon tra la tubeto de 100-stela monbileto, sur kiu estas skribite: „Ankaŭ ni rajtas!” Inter liaj „posedaĵoj” eblis trovi multon: nepagitan loĝejon, kiun li luis, dismuntitan nefunkciantan motorciklon, kokinon Kanabino kaj etan hundon, kiu tute ne havis nomon.

Antaŭ nelonge li aĉetis por tiu hundo, senrasa rufa estaĵo, kelkajn pakojn da mitulaj konservaĵoj, kies konsumada limtempo jam pasis. Tamen, la kaprica besto eĉ ne tuŝis la regalaĵon. Tial tuj sekvis ekstreme afabla peto al vendisto akcepti tiujn konservaĵojn, kiuj ankoraŭ preskaŭ tute ne estis tuŝitaj (tuta amaso!), kaj ankaŭ redoni la pagitan sumon. Post la kanajla rifuzo oni devis alvoki administranton, kiu rigardmezuris la barban klienton per siaj ruzaj suspektemaj okuloj kaj decidis simple irigi lin for sen ajna ekspliko. Sed Feĉulo ĝuste je tiu momento finis formi sian propran agplanon, kiu tute ne kongruis kun tiu de la administranto. Li eksplode akcelis sin, ĵetante ĉiujn observantojn en ŝokan staton, transsagis la ŝtuparon, multe bruegis en koridoro de la dua etaĝo per siaj botoj kaj intuicie trovis la pordon de la financa direktoro, ulo sufiĉe inteligenta – tiel oni povis konkludi post rigardo al liaj grandaj okulvitroj. Li sidis en brakseĝo ĉe tablo kaj foliumis iujn paperetojn. Feĉulo alpaŝis lin, sed la sidanto daŭre okupiĝis pri siaj aferoj, neniel zorgante pri tia stranga kaj neatendita gasto.

– Mi volas ion montri al vi – finfine konspireme okulsignis Feĉulo, rompante la silenton, kaj eligaĉis el sia dorsosako malbenitajn konservaĵojn rekte sur la tablon.

– Kio estas tio? – la okulvitrulo spertis la invadon de la nekonato sen granda entuziasmo.

– Belmamaj knabinoj! Ĉu vi mem ne vidas?

– Nu ... Ne – okulvitrulo rigidiĝis kaj ne povis eĉ moviĝi pro tiu arogaĵo neimagebla eĉ en teruraj sonĝoj.

– Mituloj – Feĉulo fiere ekrigardis al la malsekaj pakoj kun pecetoj da degelanta glacio ene kaj eltiris el tie ladvazon por montri.

– Mitulo estas vi. El kiu fabelo vi alflugis nin? Kial tiel fie fetoregas!?

– Ĝuste por tion pridemandi mi estas tie ĉi.

Dummomente ili senvorte rigardis unu la alian. Akvo el la pakoj jam formis etan riveron surtable, kaj du paperklipoj komencis memstaran navigadon en tiuj torentoj. Ili nehasteme parade fordrivis laŭ preskaŭ la tuta longo de la tablo kaj falis sur la plankon. Kiu scias, dum kiom da tempo estus eble kontempladi ankaŭ pliajn gutojn aŭ eĉ aĵetojn dezirantajn ekhavi la sorton de la krampoj, sed tio ne povintus daŭri tro longe.

Subite la okulvitrulo demandis, eĉ neatendite por si mem:

– Kial ili estas fridigitaj?

– Por savi la freŝecon, kompreneble! Ĉu vi tri jarojn aĝas? „Kial! Kial!” – Feĉulo lispe imitaĉis la demandinton.

Estas malfacile imagi, kio povus okazi post tio: la okulvitrulo je tute klara morala bazo povintus alvoki la policon kaj tuj enprizonigi Feĉulon por ia eksterkalkula periodo, kriegi kaj mansvingadi, almenaŭ alvoki la lokajn gardistojn kaj tiel plu. Sed iu Universa Kolapso okazis en la kapo de tiu financa direktoro. Tion oni povus diveni laŭ lia pala frunto plena de milmilo da malsankoloraj faltetoj kaj laŭ la ĵus velkinta staturo. Granda laboro estis plenumata en lia cerbo. Kiel ŝajnis al li tiumomente, li agis plejeble ĝuste. Li stariĝis, alpaŝis tre proksime al Feĉulo kaj feble eldiris:

– Ni iru al la ĉefdirektoro.

Sed Feĉulo faris eĉ ne unu paŝon. Anstataŭe li diris:

– Al mi ŝajnas, ke vi ne konscias la tutan profundecon de la situacio ...

Ĉe la financa direktoro tike ekmoviĝis la okulo.

Kelkajn minutojn poste Feĉulo jam provis konvinki la konsternitan duopon pri la neceso redoni la monon kontraŭ la malaltkvalita produktaĵo. Sed baldaŭ oni aldone alvokis administranton, kiu komence penis admoni ĉiujn ĉeestantojn pri tio, ke li devas rekte nun prizorgi iujn aliajn ekstreme gravajn aferojn, sed neniu aŭskultis lin, kaj li ĉesis admoni la aeron.

Post la kvarpiediĝo Feĉulo brile oratoris, anticipe plifortiginte sin per la teo, kiun li fortrinkis per unu gluto. Sed ankaŭ la ĉefdirektoro, mezaĝa, kalva, ĉiam joviala homo ne malpli pasie strebis defendi sian personan opinion kaj konkludan juĝon de la tuta firmao (kiuj feliĉkoincide samis!) pri la koncerna punkto:

– Tio tute permeseblas. Ĝuste pro tio la prezo estas iomete pli malalta. Sed post nur unu semajno tio ankoraŭ ne estas veneno. Ĝi ne fariĝos veneno eble eĉ post unu jaro! Eĉ la Medicina Unio trovas tion sendanĝera.

– Ni faru eksperimenton – replikis Feĉulo.

– Kiun eksperimenton?

– La eksperimenton, kiu permesos elmontri vian malhonestecon.

– Komprenu, sinjoro, ke ne estus tre oportune ...

Sed Feĉulo jam eltiris el dorsosako la sennoman hundon. Ĝi timeme okulumis kaj tuj konfirmis sian ĉeeston per granda flava flako aperinta apud la piedoj de la eksperimentantoj.

– Se la mituloj estos formanĝitaj, vi plene repa ...

– Sufiĉe! – la ĉefdirektoro tro rapide rezignis je la defendo de sia starpunkto, kaj Feĉulo eĉ ne sukcesis eltiri bovlon, nek malfermi ladaĵon.

Plej verŝajne, al tiu kontraŭdira decido fare de la estro multe favoris tiu fakto, ke tiu dolĉanima kalvulo dum pasio de la konversacio malsingardeme enpaŝis la senliman urinan lagon (li volis enŝovi la hundon tien, el kie ĝi estis eltirita), ekglitis, falis, kaj lia multekosta nigra kompleto kaj silka blueta ĉemizo senrevene definitive damaĝiĝis.

– Vi ja ricevos ian monsumon. Ĉio laŭleĝe. Kion plie vi deziras?

Feĉulo enpensiĝis.

– Kaj kio pri la botelo da kanaba oleo, kiun mi aĉetis same ĉe vi? Mi nutras mian Kanabinon per kanabaj grenoj, kaj mia ovaĵo ĉiam estis alte taksata de miaj amikoj. Dieca plado! Mi volis eĉ plifortigi la efekton per tiu oleaĉo, sed ve! Anstataŭe mi havas la senton, kvazaŭ mi plandumon dentumus – diradis la barbulo.

Al la ĉefdirektoro estis neeble rigardi sen kompato, sed ankaŭ sen rideto. Ŝajnis, ke li tute malsekiĝis, kaj eblis pensi, ke li eventuale povas pritrakti ankaŭ tiun duan plendon malprofite al si kaj kontentigi Feĉulon.

Sed ĉio solviĝis poiome. Oni elkondukis Feĉulon kun lia hundeto en la manoj (kaj ian monsumon li vere poste ricevis), ien forkuris la estro-malbonŝanculo, kaj nur la financa direktoro tike movis per okulo kaj rigardis malproksimen, evidente en la peno pricerbumi tiun absolute novan mondkoncepton, kiun li akiris hodiaŭ.


Cirklen

Laure Patas d’Illiers

Monato 2018/04

„Pri sia filo ili malbonŝancas.” Tion flustris la najbaroj pri la gepatroj de Attila. Tamen, nenian problemon starigis Attila, nek al siaj gepatroj, nek al iu ajn. Ne. Malfacilaĵojn Attila neniam kreis. Lia patrino eĉ kelkfoje forgesis lin je la manĝohoro. Li restis senmova dum horoj, gapanta al rebrilo sur flako, al polveroj flagrantaj en sunradio. En la lernejo, la instruisto vane provis instrui al li la literojn. Finfine Attila restis la tutan tagon en la malantaŭo de la klasĉambro, silenta, forgesita. Ĉiumatene li iris de sia hejmo al la lernejo; ĉiuvespere li revenis de la lernejo al sia hejmo. Laŭlonge de tiu senŝanĝa irado, li observis ritojn, kiujn li kreis, por reguligi ĉiujn paŝojn. En la vojkruciĝo de Hauptstrasse, malsupreniri la trotuaron per la dekstra piedo, apud la stratlanterno.

„Attila, hodiaŭ vi fariĝas sepjara.” La patrino ridetis dum la matenmanĝo. „Sciu, surprizo trafos vin.” Pligrandiĝis ŝia rideto. Attila ne komprenis, tamen li ridetis kaj dankis, ĉar li estis lerninta, ke tiel endas konduti. Profunde en lia menso, la anoncita surprizo kreis preman timon. Survoje al la lernejo, li tremante rigardadis ĉirkaŭen. Ĉu la muro de la apoteko fariĝis pli verda ol hieraŭ? Ĉu la pavimeroj disŝoviĝis dum la nokto? Ĉu tiu akvoportisto subite priŝprucos lin? Preterpasanta fiakroĉevalo ĵetis misteran flankenrigardon en lian direkton; ĉu ĝi preparas fiagon?

Kun ŝanceliĝantaj kruroj, sed sana kaj savita, Attila atingis la straton Burgergasse. La mallarĝa strateto dormis tute senhoma, kaj Attila pli trankvile spiris. Antaŭ la montrofenestro de la ladisto li subite haltis, unu piedon super la grundo. La enhavon de tiu montrofenestro li parkeris. La ĉiugrandajn kaj ĉiuformajn ladaĵojn, montritajn ĉu en staploj, ĉu en amasoj, li kapablus priskribi kun fermitaj okuloj. Nun, ene de la kutima polva fatraso, larĝa loko liberis. En la mezo troviĝis stranga objekto novaspekta. Ligna nigra anso sur brila metala bazo, pintforma kiel pruo. Attila ne kapablis legi la apudan etikedon, kiu fiere proklamis „moderna gladilo”.

Fascinita, li plu staris antaŭ la mistera aĵo, kiu kaptis lian tutan atenton. Stranga forto altiris lin. Attila, kiu eniris nenien, kiu alparolis neniun, tiam senhezite eniris la butikon.

Ne la ladisto deĵoris, sed nekonata maljunulo, tiel dorskurba, ke li estis apenaŭ pli granda ol Attila. „Bonvenon, kara knabeto.” Attila eksentis nekompreneblan intimecon kun la oldulo kaj respondis per sincera rideto. „Vi interesiĝas pri mia gladilo, ĉu ne?” La maljuna viro surmetis la belan objekton sur keston. Attila antaŭeniris tute proksimen. Sur la glata metala surfaco aperis lia spegulita vizaĝo, apenaŭ misformita. Neniam Attila estis vidinta sin mem tiel klare, ĉar bonaj speguloj estis tro multekostaj por lia familio. Li plezure ridetis al sia propra rideto.

Aŭdiĝis la kluka rido de la oldulo. „Ĉu vi volas uzi ĝin?” La rigardo de Attila fiksiĝis sur liaj nigraj okuloj, kies profundo ŝajnis senlima. „Memoru alkrampiĝi, mia knabo. Ne cedu al vertiĝo.” Attila levis sian manon kaj fideme ekprenis la anson.

Fulmtuje, lia mano rapidege altiris lin alidirekten. Ĉirkaŭ lia korpo, la spaco misformiĝis, disŝiriĝis en senkolora vortico. Uragana hurlado surdigis lin, poste malaperis en kotona silento. Lia ventro tordiĝis pro vomemo. Ne malteni la anson. Ne malteni. Ne malteni ...

Subite kvietis. Li sidis surtere. Liaj fingroj estis ankoraŭ ruĝaj kaj fermitaj ĉirkaŭ la malaperinta anso. Herbo tikladis liajn nudajn krurojn. Kiel videblis de proksime, la herberoj estis regule plantitaj, ĉiuj samlongaj kaj samkoloraj. Ĉirkaŭ lia kvadrata gazono staris glataj muroj, helbluaj kvazaŭ somera ĉielo. Pro timo, Attila ekoscilis antaŭen kaj malantaŭen por luli sin kaj regi ion pri sia situacio.

Apud li, en la muro, malfermiĝis pordo. El nenie eksonis lanta voĉo, harmonie modulata. „Estimata tempovoĵaĝanto el la 19a jarcento, bonvenon en nian jaron 4728. Sincerajn bondezirojn pri via nova vivo. Bonvolu noti, ke nia socio akceptas ĉiajn homojn. Manĝeto disponeblas antaŭ la devigaj porenmigrantaj proceduroj.” Attila ne atentis la sensignifan vortinundon, sed starigis lin apetitveka odoro. Li konsciis, ke li malsatas. Ekde lia matenmanĝo, longa tempo estis pasinta.

... Glitas multaj jaroj.

– Bonan tagon, Attila. Hodiaŭ estas la 25a de marto 4821. Suno radias en la ĉielo. Kiel vi fartas?

– Iele iome, Roĉjo. Knaras miaj artikoj. Doloras min la dorso. La aĝo pli kaj pli pezas. Mi ne plu daŭrigos.

– Ho Attila, ĉu vi ne kontentas vivi kun mi? Vi asertas, ke mi maltaŭge ludas mian rolon kiel kunulo. Mia honto estas senmezura.

– Tute ne. Vi estas la plej bona el ĉiuj kunulaj robotoj. Ni ambaŭ vivas feliĉan vivon, for de la ordinaraj homoj. Paca, plaĉa vivo, kiu baldaŭ finiĝos. Antaŭe, mi devas plenumi la lastan mision.

– Pri kio temas?

– Tutsimpla afero. Mi venigu homon el la pasinteco.

– Kian homon?

– Sepjaran knabon.


UEA

Krikenhara Sepopo

Monato 2018/06

Oktobro 2091. Estas bela aŭtuna tago. La suno brilas. Ĵaneta Hili rigardas la panoramon tra la vitroj de la koridoro, kiu kunligas la du sidejojn de la Esperanto-Movado. Ŝi estas tre nervoza, sed la trankvila vetero de tiu frua mateno en Roterdamo donas kvietigan senton. Ĵaneta cerbumas pri la baldaŭa renkontiĝo kun la estraro de TEJO. Ŝi etendas la manon por puŝi la butonon kaj venigi la lifton, kiam ĝiaj pordoj jam malfermiĝas.

„Ĵaneta! Bone, ke mi jam nun vin vidas. Ĉu vi havas momenton? Aŭskultu, kion mi ricevis ĉi-matene.”

Vlado kutime ne estas tiel frue en la oficejo. Li eliras el la lifto kun serioza mieno, kvankam li estas konata inter la kolegoj kiel sprita kaj bonhumora homo.

„Pri kio temas? Vi bone scias, ke baldaŭ komenciĝos la renkontiĝo kun TEJO. Mi ne havas tempon!”

Li metas la manon sur la apudan vandon, kaj tuj aperas mesaĝo sur ĝi. Du-dimensia figuro de la ĉefa sekretario de la komisiono pri lingvoj de Unuiĝo de Eŭropo kaj Afriko ekparolas.

„Estimata ĝenerala sekretario, ni volas urĝe inviti vin al decida kunveno de la komisiono, ĉar surtabliĝis peto solvi la estantan lingvokrizon en UEA. Fakte, ni konstatis, ke la Tut-Amerika Unuiĝo bone funkcias per du oficialaj lingvoj, la angla kaj la hispana, dum eĉ la Azi-Oceana Federacio lastatempe oficialigis la lingvopolitikan uzon de la angla kiel tria lingvo, flanke de la ĉina kaj Sanskrito. Por esti merkatike avangardismaj, niaj ekonomikistoj kalkulis, ke komuna Eŭrafrika lingvo ebligos al ni gajni denove la centran rolon en la mondo, kiun ni havis dum jarcentoj. Do, ni konsideras Esperanton serioza kandidato por plenumi tiun ĉi gravan rolon. Bileto al Bruselo estas jam registrita vianome. Bonvolu kapti la venontan magnettubon. Ni atendas vin post unu horo.”

La vando alprenas sian antaŭan staton. Ĵaneta ĝemete elspiras.

„Bonvolu aranĝi, ke Mbabumba anstataŭu min ĉe la TEJO-kunveno, kaj bonvolu projekciigi la dosieron de la komisiono al miaj okulvitroj, por ke mi povu relegi ĝin dum la vojaĝo.”

***

Tri tagojn poste Ĵaneta alfrontas la komitaton, kiu decidos, ĉu Esperanto rolu kiel oficiala komuna lingvo de UEA.

„Kara Ĵaneta, malgraŭ tio, ke niaj ĝisostaj esperantistoj jam snufas la Finan Venkon, mi forte kontraŭas akcepti tiun ĉi evoluon de nia kara lingvo. Ĉu vi vere volas, ke ĝi perdu sian neŭtralecon? Samkiel la de ni antaŭlonge kondamnita angla, Esperanto estiĝus koloniada lingvo, apartenanta al potenca ekonomia kaj politika bloko.”

„Sinjorino ĝenerala sekretario, permesu al mi, ke mi prenu la vorton.”

Ĵaneta mangeste aprobas. Do, la komitatano daŭrigas.

„Mi opinias, ke ni konsideru tiun ĉi gravan kaj imponan proponon de UEA en ĝiaj ĝustaj perspektivoj. Neniam antaŭe ni havis tian unikan ŝancon. La fortuno estas por ni, kaj ni ne maltrafu ĝin. Fakte, en multaj lokoj de la mondo Esperanto uziĝas en merkatikaj kaj kulturaj sferoj. Se Esperanto oficialiĝus en Eŭrafriko, tio povus esti semo por la tuta mondo.”

Oni daŭrigas la argumentadon arde kaj emociplene. La suno subiras, kaj la komitatanoj pludiskutadas sen alveni al decido.

***

Februaro 2101. La suno ne brilas super Roterdamo. Tra la stratoj de la urbo aŭdiĝas la ununura lingvo de Eŭrafriko. Subite turisto alparolas Vladon survoje el magnettubo al la sidejo de la Afrik-Eŭropa Esperanto-Unio.

„Saluton, mi estas Ĥen Ŭej!”

Vlado unue miras, poste rigardas sian Amikumu-konton projekciitan en liaj okulvitroj kaj tuj lin rekonas. Li feliĉas, ke ĉina turisto el Azi-Oceanio uzas kun li Esperanton kaj ne la ĉiean svahilan.

La Krikenhara Sepopo estas aro de Pieter Engwirda, Joost Franssen, Federico Gobbo, Andries Hovinga, Frank Merla, Hiddo Velsink kaj Jean-Jacques Wintraecken. Tiu ĉi rakonteto estas rezulto de Esperanto-kurso por supera nivelo, kiu okazis en Krikkenhaar, Nederlando, dum la studsemajnfino organizita de Esperanto Nederland de la 13a ĝis la 15a de oktobro 2017.

Fantomo en la hotelo

Julian Modest

Monato 2018/07

La monaĥejo „Sankta Pantelejmono” troviĝis en tre bela arbara loko, inter jarcentaj fagoj. Ĝi similis al granda blanka ŝipo en la arbaro. Proksime al la monaĥejo estis lago kun diafana malvarma akvo, en kiu naĝis trutoj. En la arbaro estis groto, kaj oni diris, ke en ĝi antaŭ multaj, multaj jaroj loĝis ermito.

Ĉiun matenon de la monaĥejo aŭdiĝis la tinto de la preĝeja sonorilo, kiu vekis la proksiman vilaĝon. Dum la lastaj jaroj la monaĥoj en „Sankta Pantelejmono” unu post la alia adiaŭis la pekan mondon kaj ekis al la eterneco. En la monaĥejo restis nur avo Nestor, korpulenta, blankharara maljunulo kun helbluaj okuloj kaj kara rideto, kiu zorgis pri la monaĥejo kaj matene tintigis la sonorilon. Helpis lin du knaboj, kiuj paŝtis la monaĥejajn kaprojn.

Avo Nestor silente kaj kviete pasigis la tagojn en la monaĥejo kaj estis certa, ke ĉi tie li ĝisatendos sian lastan teran tagon. Tamen ne ĉiam okazas tiel, kiel la homo planas. En la monaĥejon venis juna viro. Neniu en la vilaĝo konis lin, kaj neniu komprenis, de kie li venis. Oni eksciis nur lian nomon – Krum. Li estis malalta, dika kun etaj okuloj, similaj al la okuloj de apro.

Krum venis en la fino de la printempo, renkontis avon Nestor kaj klarigis al li, ke oni komisiis al li zorgi pri la monaĥejo.

– Baldaŭ komenciĝos renovigo de la monaĥejo, kaj en ĝi estos hotelo – diris Krum. – En tiun ĉi belan monaĥejon venos multaj turistoj, kiuj ne nur admiros la monaĥejon, la pitoreskan naturon, sed tranoktos ĉi tie. Verŝajne post unu aŭ du jaroj komencos veni ankaŭ eksterlandanoj.

– Sed kial? – ne komprenis avo Nestor. – Tio estas monaĥejo. La homoj venas ĉi tien preĝi kaj peti absolvon.

– He, avo Nestor, – ekridetis Krum, kaj liaj apraj okuletoj ekbrilis – en la nuna epoko la kredo estas mono. La monaĥejo ne povas ekzisti sen mono. Necesas mono por ĝia renovigo. Vi bone vidas, ke ĉio ĉi tie estas malnova kaj ruiniĝas. Tial en la monaĥejo estos hotelo. Oni venos, tranoktos ĉi tie kaj pagos. Ĉe la lago mi konstruos restoracion. En la lago estas multe da fiŝoj, en la restoracio ni kuiros freŝan truton, kaj ĉiuj estos kontentaj.

– Tamen tiu ĉi sanktejo iĝos drinkejo. Oni drinkos, ebriiĝos, diboĉos – triste murmuris avo Nestor.

– Ne zorgu pri tio – trankviligis lin Krum. – Zorgu pri via maljuneco. La monaĥejo iĝos fama, kaj la proksima vilaĝo iĝos konata. Mi faros la vojon al la monaĥejo, por ke oni venu ĉi tien per aŭtoj. Kaj mi zorgos same pri vi, avo Nestor. Mi loĝigos vin en moderna domo por maljunuloj. Tie vi loĝos trankvile.

Avo Nestor alrigardis Krum severe kaj diris:

– Ne zorgu pri mi. Ne malŝparu monon por mi en la domo de la maljunuloj. Mi ankoraŭ povas zorgi pri mi mem.

Post kelkaj tagoj avo Nestor malaperis, kaj neniu eksciis, kien li iris.

Krum komencis renovigi la monaĥejon kaj konstrui hotelon. Venis laboristoj kaj konstrumaŝinoj, kaj ekestis streĉa laboro. Post du jaroj la monaĥejo estis renovigita, la hotelo konstruita, kaj ĉe la lago aperis moderna restoracio.

La monaĥejo rapide iĝis fama, kaj multe da homoj komencis viziti ĝin. Iuj pasigis tie sabaton kaj dimanĉon, aliaj restis eĉ kelkajn tagojn. Krum kontentis kaj fieris, ĉar lia plano brile realiĝis. Li mem loĝis en la hotelo, en luksa apartamento. La pli grandan parton de la tago li pasigis en la restoracio ĉe la lago. Tie por li estis ĉiam rezervita tablo. Krum preferis trinki ruĝan vinon, kiun li mendis el la vinkelo en la proksima urbo. La boteloj havis etikedon „Monaĥeja vino”.

Iom post iom la gastoj en la hotelo iĝis pli kaj pli multaj. Krum bone sciis reklami la hotelon. Komencis veni fremdlandanoj. Bruaj kompanioj ĝis noktomezo amuziĝis en la restoracio ĉe la lago, kaj de tie alflugis kantoj kaj gajaj krioj. Avo Nestor pravis: la monaĥejo kaj la ĉirkaŭaĵo iĝis diboĉejo.

Foje matene, kiam Krum jam estis en la restoracio kaj trinkis sian matenan kafon kaj glason da ruĝa vino, venis Vlado, la administranto de la hotelo.

– Sinjoro – diris li – estas granda problemo. La gastoj, kiuj estas en la dek-kvina ĉambro, deziras tuj foriri. Ili venis hieraŭ vespere, pagis por kvin tagoj, sed ĉi-matene decidis foriri kaj postulas, ke mi redonu la monon, kiun ili pagis.

– Kial? – demandis Krum kaj liaj etaj okuloj ekbrilis kolere.

– Ili diras, ke la tutan nokton ili ne povis dormi. En la ĉambro aŭdiĝis paŝoj, la pordo de la banejo senĉese fermiĝis kaj malfermiĝis. Plurfoje ili ekstaris el la litoj, ŝaltis la lampon, ĉirkaŭrigardis, sed neniu estis en la ĉambro. Tamen, kiam ili denove enlitiĝis kaj ekdormis, la pordo de la banejo denove malfermiĝis kaj fermiĝis, kaj denove aŭdiĝis paŝoj en la ĉambro. Ili tute nervoziĝis, iliaj du infanoj ege timiĝis, kaj oni ankoraŭ ne povas trankviligi ilin. Ili diras, ke en la hotelo estas fantomo kaj eĉ minuton plu ili ne restos ĉi tie.

– Stultaĵoj – kriegis Krum. – Ĉu ili estas frenezaj aŭ idiotoj? Kiajn fantomojn ili sonĝis? Certe ili estis ebriaj.

– Eble – konsentis Vlado – sed kion mi faru?

– Redonu al ili la monon. Mi ne bezonas tiajn frenezulojn! – ordonis Krum kaj kuntiris siajn densajn brovojn.

La gastoj de la dek-kvina ĉambro foriris, sed post du tagoj la okazintaĵoj ripetiĝis. En la hotelon venis juna familio, tre simpatiaj edzo kaj edzino, kiuj planis tri tagojn pasigi tie. Tamen post la unua nokto ili diris al Vlado, ke la tutan nokton ili ne dormis, ĉar en la ĉambro aŭdiĝis paŝoj kaj la pordo de la banejo senĉese malfermiĝis kaj fermiĝis. Vane Vlado trankviligis ilin, sed ili deziris tuj foriri.

Post ili aliaj gastoj same subite foriris. Krum furioziĝis kaj kriis, kaj Vlado ne sciis kiel agi. La gastoj venis, pasigis nokton en la hotelo, subite foriris, kaj Vlado devis al ĉiuj redoni la monon.

Tio, kio okazis nokte en la hotelo, rapide disvastiĝis. Malbonaj novaĵoj kvazaŭ havas flugilojn, kaj jam preskaŭ ne venis gastoj. Iom post iom la restoracio senhomiĝis. La tabloj estis malplenaj. La orkestranoj foriris, kaj en la granda salono ekregis profunda silento. Antaŭ monato sur la aŭtoparkejo ne estis loko. Tiom multaj estis la aŭtoj, sed nun tie videblis nur la aŭto de Krum.

Krum koleriĝis, blasfemis kaj estis certa, ke iu ŝerctrompis lin. Nun, sidante sola en la restoracio antaŭ glaso da vino, de tempo al tempo li kolere kriegis:

– Se mi scius, kiu estas tiu ĉi kanajlo, mi mortpafus lin kiel hundon! Li bone vidos, kiu estas Krum Vanev!

En la restoracio estis neniu krom Krum kaj la kelnerino Ginka, kaj tial neniu aŭdis la minacojn de Krum.

Ordinare malfrue nokte Krum revenis ebria en sian hotelan ĉambron, enlitiĝis kaj tuj ekdormis. Same ĉi-nokte li revenis ebria, senvestiĝis, ekkuŝis en la lito kaj ekdormis, sed post dek minutoj pezaj paŝoj en la ĉambro vekis lin. Iu paŝis malrapide kaj singardeme. – Kiu li estas? – meditis timeme Krum, kuŝante ŝtonigita en la lito kaj atendante, ke tiu, kiu paŝas en la ĉambro, proksimiĝos al li. Krum pretis salti, kapti la nekonaton, sed en la mallumo li nenion vidis, tamen la paŝoj daŭre aŭdiĝis. Post minuto la pordo de la banejo komencis malfermiĝi kaj fermiĝi.

Eble mi sonĝas aŭ mi multe drinkis ĉi-nokte – meditis Krum timante. Subite li saltis el la lito, ŝaltis la lampon kaj komencis detale esplori la ĉambron. Li rigardis en ĉiuj anguloj, en la vestŝranko, sub la lito, malantaŭ la tablo. La pordo de la banejo estis larĝe malfermita, sed neniu estis en la banejo. Glacia ŝvito surverŝis Krum, kaj li tremis kiel folio. Ĝis mateno li ne ekdormis kaj forfumis tutan skatolon da cigaredoj.

– Avo Nestor anatemis min – plurfoje ripetis Krum. – Mi certas, ĉar kiam li foriris, li venene alrigardis min.

Du noktojn Krum ne povis dormi. La paŝoj en la ĉambro ne ĉesis. Li iris dormi en alia ĉambro de la hotelo, sed tie estis la samo.

Post kelkaj tagoj Krum subite ekveturis ien. Vlado atendis lian revenon tutan semajnon, sed Krum nek revenis, nek telefonis. Tiam Vlado ŝlosis la hotelon kaj iris en la vilaĝon, kie li loĝis.

Pasis jaro. Silento kaj mistero volvis la hotelon, kaj neniu kuraĝas eniri ĝin.


Sentabaka mateno

Laure Patas d’Illiers

Monato 2018/08-09

– Rolfo! Rolfo! Vekiĝu! 'stas maten'! Venu! Jen via matenmanĝo!

La voĉo de Jolanda muzikas. Ĝi altiĝas, malaltiĝas, sonas kiel kanteto. Kiom mi ŝatas tiun voĉon! Ĝi vibras je amo. Amo al mi. Mi kuras kuirejen al ŝi. Plenplenas la ĉiutaga vivo je tiuj etaj feliĉoj.

Dum mi manĝas, Jolanda sidas ĉe la kuirejotablo, trinkante sian kafon, rigardante siajn hodiaŭajn leterojn. Ŝi foliumas, duonvoĉe legas kelkajn frazojn.

– Nepre mi iru al la urbodomo. Tute ne klaras tiu afero. Se ili deziras detrui nian domegon por konstrui bibliotekon, nu, kial ne. Volonte mi enloĝiĝus en la novan amasloĝejon. Mi vizitis ĝin. Pli modernan, pli sunan. Nu, bone. Sed la venonta luprezo malsimilas al tiu menciita al mi du monatojn antaŭe. Ili ne rajtas ŝanĝi ĝin, ĉu?

Nenian respondon ŝi atendas. Ŝi plu paroladas, parolo fluas el ŝia buŝo, senĉese, kiel akvo el krano. Malnova vatita enhejma robo vestas ŝian grasetan korpon. El ŝia nekombita hararo pendas tufetoj ĉirkaŭ ŝia ronda vizaĝo. Nudas la piedoj en pantofloj ornamitaj per etaj floroj. Unu piedo malkontente frapetas. Kiam ŝi tiel nervoziĝas, ofte prenas ŝi cigaredon. Poste fetoras ŝi je malvarma tabako. Abomenas mi. Kian plezuron homoj ĝuas fumante? Nekompreneble. Tamen, mi nepre eltenas la tabakaĉon de Jolanda. Neniel mi volus, ke ŝi ĉesu fumi.

Mi stariĝas antaŭ la fenestro kaj montriĝeme rigardas eksteren. Vidu, Jolanda. Sennubas la ĉielo, ravas la vetero. La rigardo de Jolanda sekvas la mian.

– Nu, nenion eblas fari hodiaŭ. Dimanĉe fermita estas la urbodomo. Morgaŭ iros mi. Vi pravas, Rolfo, ni iru promeni en la parko, tiel ni distriĝu for de ĉiuj zorgoj.

Jolanda foriras en la banĉambron. Kiel kutime, longegan tempon ŝi bezonas por prepari sin. Ŝi rifuzas, ke mi tiam eniru la banĉambron. Sen vidanto ŝatas virinoj beligi sin. Plenplenas la banĉambro per flakonoj, tuboj, potoj, ĉiuformaj kaj ĉiugrandaj, kiuj forte odoras je sapo, alkoholo, acetono, floroj. Kiel utilas tiuj aĵoj? Unu el la multnombraj misteroj ĉirkaŭ ni.

Ho, Jolanda. Kiam mi pensas pri vi, plirapidas mia pulso. Neniam, neniam vin mi forlasos. Iam, antaŭlonge, mi sentis, ke vi ne plu tiom amas min, ke vi ekpensas pri disiĝo. Tiam invadis min teruro. Neeltenebla timo. Senlima malespero. Sen vi, Jolanda, la mondo fariĝus nigra nubo, kie mi neniel pluvivus. Sen vi mi bonvenigus la morton, kiam ĝi alproksimiĝus, kiam mi sentus ĝiajn krifojn lante disŝiri mian ventron, dispecigi miajn organojn. Mia lasta penso estus pri vi. Kaj nun, Jolanda, nur por vi batas mia koro. Mia ununura donaco al vi estas mia amo. Tuta, absoluta, eterna amo. Nenion mi postulas de vi, krom vivi apud vi ĉiutage. Mia nura celo, mia perfekta feliĉo.

Finfine pretas Jolanda. Hodiaŭ odoras ŝi je plaĉa nova parfumo, en kiu ŝvebas jasmeno kaj narciso. Antaŭ ol eliri, kiel kutime ŝi atente rigardas sin en la granda spegulo de la enirejo. Ŝia longa mantelo el malhela lano. Novaj belegaj botoj, kiuj bonodoras je nova ledo.

La parko bonvenigas nin per odoro de herbo malseka pro roso. Foliriĉaj malhelaj arbetoj arigas sin rande de la herbejoj, kie tulipoj kaj hiacintoj desegnas sinuajn helajn rubandojn. La tuta plantaro varmiĝas sub la sunradioj. Mi sentas la limfon suprenrampi laŭ trunkoj kaj tigoj. Mi tremetas, iomete frenezigita de la ĉiea printempa viglo.

Jolanda ne estas sportema; ŝi ŝatas trankvile promeni laŭ la sablaj padoj. Male, mi ŝatas iom forflankiĝi kaj ĉirkaŭvagi. Scivolo pelas min, ĉar kelkfoje troveblas strangaĵoj en la veproj. Ne tro malproksimiĝi, por ke Jolanda ne sentu sin sola. De tempo al tempo reveni al ŝi. Paŝi flanke de ŝi, laŭ ŝia kvieta ritmo. Feliĉi.

Subite, mi rimarkas ravan inon, kiu iras malsamdirekte sur nia pado. Perfekta korpo, miriga pro sano kaj juneco. Flekseblaj membroj. Irmaniero tiel flua, kiel naĝado. Ondiĝantaj gluteoj. Moskeca parfumo atingas min. Sovaĝa vira deziro plenigas mian korpon. Ĉu mi kuru al tiu nekonata ino? Kompreneble ne. Mi ekrigardas al Jolanda. Ŝi estis rigardanta alidirekte kaj nenion rimarkis.

Reveninte en la korton de nia domego, ni renkontas najbarinon, sinjorinon Blumental. Magreta korpo kaŝita per longa eluzita mantelo, kun rando de maldensa kunikla pelto. Ŝuoj kun altaj kalkanumoj, kruclaĉitaj sur gracilaj maleoloj. Surgrunde ĉe si ŝi metas sian malplenan pajlan korbon, en kies fundo kuŝas malnovaj ĵurnalopecoj, uzitaj por paki fiŝaĵon. Sinjorino Blumental estas eĉ pli babilema ol Jolanda, sed almenaŭ ŝi ne fumas.

Mi delonge scias, ke najbarinoj ŝatas kunparoli meze de la korto. Preskaŭ ĉiutage okazas. Kutime temas pri trankvila dialogo, interplektaĵo de dolĉaj voĉoj. Ofte aŭdiĝas ridoj. La rido de virinoj pensigas min pri akvofalo, sinsekvaj gutoj de muzikaj notoj. Ĉiam, kiam mi aŭdas la ridon de Jolanda, ekbatas mia koro pro plezuro.

– Jes, ankaŭ mi ricevis leteron hodiaŭ. Ĉi tie en mia poŝo, rigardu. Kio? La luprezo en la nova amasloĝejo? Kiom? Terure! Rigardu! Mia luprezo preskaŭ duobliĝus! Nekredeble! Neeble! Honesta civitanino mi ĉiam estis. Ĉiam miajn impostojn mi akurate pagis. Kaj nun, tio! Honte! Vere honte!

La voĉo de sinjorino Blumental akutiĝas. Ŝi kriaĉas, ŝiaj vortoj rapidas. Ŝi sonas kiel kolera grandega birdo. Ankaŭ Jolanda ekkrias. Ili staras vidalvide kaj kunkrias. Mi tute ne timas, ĉar mi klare sentas, ke ili ne koleras unu al la alia. Mi distingas la akran voĉon de sinjorino Blumental, la malakutan, pli lantan voĉon de Jolanda. Iliaj voĉoj alternas, kelkfoje kolizias, kiel kontraŭaj ondoj.

Senfinas. Ili tute forgesis min. Miaj kruroj laciĝas pro la kurado en la parko. Mi ŝatus ripozi, sed en la korto oni ne rajtas malstreĉiĝi sur la grundo.

La rigardo de sinjorino Blumental trapasas min. Mi konscias, ke ŝi ne rigardas min, mi nur estas ĉi tie, antaŭ ŝiaj okuloj. Tamen, mi atente rigardas ŝin per fiksa rigardo. Ŝi silentas etan momenton, iomete kliniĝas, etendas sian manon kaj ridete tuŝetas mian kapon.

– Belegan hundon vi havas, Jolanda. Kia plaĉa rufa koloro.


Tago de mortintoj

Lenke Szász

Monato 2018/11

Mi estas sola. Miaj gefiloj, genepoj vivas en foraj urboj. Proksimiĝas Kristnasko. En familioj la dommastrinoj purigadas en la loĝejo, lavadas, gladadas, aĉetadas donacojn. Nuntempe ĉio estas aĉetebla, la vendejoj estas plenplenaj, abundegas la varoj, kaj en ĉiuj televidkanaloj svarmas Avo-Kristnaskoj (eĉ inaj ...).

Ĉio ĉi por mi estas fremda. Kiam mi estis infano, knabineto ... (Ho, tio estis en „antikva tempo”), tio estis alia. Oni ne vidis svarmantajn Sanktajn Nikolaojn, nek Avon Kristnasko (neniu havis televidilon). Estis alia tempo, tute malsimila. Sed nun, sojle de la Kristnaska festo, mi rememoras tiun „alian tempon”. Por mi, la kristnaskaj festotagoj estas „la tagoj de la mortintoj”. Ne, ne kredu, ke mi funebras! En mia memoro reviviĝas karaj personoj de mia infanaĝo, kiuj dum tiuj malriĉaj jaroj pretigis enkore riĉan Kristnaskon.

Tiutempe ne estis lavmaŝino, nek elektro, nek akvo enkondukita en la domoj en la vilaĝo. Oni lumigis per petrollampo. Nun mi komprenas, kia peno estis por mia patrino lavi la tapiŝojn, littukojn, ĉion permane. Sed ĉiu lavitaĵo bonodoris pro pureco.

En la kuirejo estis forno hejtata per ligno. Lerte uzi ĝin dum bakado, ankaŭ por tio necesis sperto: kiom da lignopecoj, kiam ili estu metitaj sur la fajron, por ke la bakaĵo ne brulu, nek restu nebakita. Gladado? Tio estis farita per fera gladilo varmigita per arda karbo el la forno. Bonodoro estis en la ĉambro, kiam patrino gladis!

„Tago de mortintoj”, mi diris. Jes, ĉar panjo kaj paĉjo forpasis delonge. Paĉjo estis laŭ metio tajloro, sed li praktikis la metion kudrante nur por la familio. Tiutempe ne estis problemo kun amasiĝintaj rubaĵoj. Ĉio estis reuzata iamaniere. La eluzitaj vestaĵoj estis flikataj; aŭ inversigataj, kiam ili estis tro eluzitaj. El la ankoraŭ bonaj partoj de tia vestaĵo mia patro kudris belajn ĉapojn, laŭ la tiutempa modo. Mi memoras, ke por la antaŭkristnaska tago panjo kaj mi ricevis belegajn babuŝojn kudritajn de paĉjo el ŝtofopecoj.

Jam antaŭ la 24a de decembro, kiam Anĝelino vizitas la hungarlingvajn familiojn, precipe familiojn kun infanoj, mi tre atendis Ŝin. Tiutempe nenie svarmis anĝeloj, sed la infanoj sciis, ke Ŝi vidas nin, ĉu ni kondutas bone, meritas donacojn?

Nun mi scias, ke mia patrino kuiris la tiel nomatajn „salonsukerojn” (bombonojn) kaj envolvis ĉiun el ili en blankan „silkan” paperon, kaj ornamis per ili la kristnaskan arbon, kiun alportos la Anĝelino nevidebla. Ni, la infanoj, estis ekster la domo, ludadis sur la neĝkovrita deklivo. Dum nia foresto alvenis la Anĝelino kun la ornamita kristnaska arbo kaj la donacoj ...

Kia feliĉo, kia plezuro! La kristnaska arbo estis belega, briletis la ornamaĵoj en la kandellumo, kaj sub la arbo estis donacoj! Nun mi scias, ke ili estis tre modestaj donacoj, sed tiutempe ni ne konis la vorton „malriĉa”. Neniu estis riĉa, kaj mi neniam komparis nin kun aliaj. Mi tutkore ĝojis, se estis libro, legaĵo sub la kristnaska arbo. Fojfoje mi ricevis ilustritan fabellibron. Tiu libro estis belega! Mi kredas, ke tiutempe ĝi estis la plej bela fabellibro trovebla en vendejoj. En ĝi estis koloraj ilustraĵoj, kiujn poste mi pacience kopiis. Mi ne estas talenta, sed mi ŝatis desegnadi. En tiu libro estis fabelo, kiun mi neniam forgesis: Reĝido deziris akiri eternan junecon kaj senmortan vivon. Feino donas al li eternan junecon kaj senmortecon, sed ŝi atentigis lin: li perdos ilin, se iam li eniros en la valon de deziroj. Pasas jarcentoj en eterna juneco, sed iun tagon la reĝido ekdeziras revidi sian patron, sian hejmlandon, kaj ekiras. Sed en la loko de la iama palaco li trovas nur ruinojn, kaj neniu memoras pri la reĝo, lia patro. La reĝido komencas fosi, kaj trovas kestegon. Ĝin malferminte, li ekvidas la Morton.

Tiun fabelon mi ofte rememoris dum mia vivo. Lastfoje, kiam mi estis en mia naskiĝvilaĝo, mi vizitis la tombejon. La silentaj tomboj kovras la amatajn personojn de mia infanaĝo: gepatrojn, geavojn, bapto-gepatrojn ... nur kelkaj maljunaj homoj povas ilin rememori.

Sankta Nikolao en mia protestanta vilaĝo nomiĝas „Mikulaŝ”. En tiu tago, vespere mi estis ĉe la baptogepatroj. En la kuirejo lumigata per pala, flava lumo de petrollampo estis nur mia baptopatrino kaj mi. La baptopatro estis ie ekstere ... La baptopatrino foje venigis min al si, malfermis la pordon. Ie en la fora mallumo de la korto aŭdiĝis krakado. „Mikulaŝ pretigas vergeton,” ŝi diris. (Mikulaŝ ĉiam aldonis ankaŭ vergeton, por kiam la infano malbone kondutos.) Nun mi scias, ke la krakado venis ne de Mikulaŝ, sed de la baptopatro, kiu estis tre bona homo, mi tre amis lin. La donacetoj estis bombonoj, pomo kaj nuksoj.

Nuntempe la infanoj ricevas multajn multekostajn ludilojn kaj dolĉaĵojn, kaj kristnaske kaj en la tago de Mikulaŝ. Eĉ tro da! Sed ne aŭdiĝas krakado farita de la nevidebla Mikulaŝ ...

Cent diantoj

Julia Sigmond

Monato 2018/12

La maljunulino konstatis, ke eble jam ekfloris cent ruĝaj diantoj en la ĝardeno. Do, alvenis la tempo forvendi ilin. Jam de kelkaj tagoj nur pri tio ŝi pensadis, ke fine ŝi povos repagi la ŝuldon al la bonkora najbarino, kiu ĉiam helpis ŝin. Bedaŭrinde, post la morto de ŝia edzo, la vivo iĝis tre malfacila por ŝi. Morgaŭ mi devos frumatene leviĝi – ŝi decidis – ĉar cent florojn pluki estas temporaba laboro. Poste iri ĝis la florvendejo!

Ho ve, almenaŭ unu horon mi bezonos, ĝis mi atingos tien! Iomete ŝi kompatis sin mem, sed poste perforte ŝi pensis pri la rezulto! Ŝi faris la kalkulon. Se mi vendos je tri leoj unu floron, mi havos tricent leojn. Kun tiuj esperigaj pensoj ŝi endormiĝis.

Malbelan sonĝon ŝi havis. Estis milito. Kaj ŝi ege timis. Tute sola ŝi estis inter nekonataj homoj. Ŝi malvarmis kaj malsatis. La nekonataj homoj ebriiĝis kaj komencis kanti, aĉajn vortojn ŝi devis aŭskulti. La timo pli kaj pli grandiĝis ... Subite ŝi vekiĝis. Ekstere estis ankoraŭ mallumo. Ne eblas eklabori! – trankviligis sin mem la maljunulino. Sed reendormiĝi ŝi ne povis. Tamen ŝi perforte fermis siajn okulojn, kaj pacience ŝi atendis la mateniĝon.

Kiam ŝi komencis pluki la florojn, ŝi konstatis, ke certe eĉ pli ol cent diantoj ekfloris, do ŝi komencis elekti inter ili, ke la plej belajn florojn ŝi portu al la florvendejo. La poto estis granda kaj tre peza, sed ŝia volo estis fortega. Tre malfacile ŝi metis ilin en pli grandan sitelon, por iele povi porti la cent florojn.

– Bonan matenon, onjo Roza! Kien vi iras tiom frue matene?

– Matenon ankaŭ al ci, kara Abelo! Mi iras al la florvendejo. Mi havas cent diantojn, kaj mi esperas, ke mi sukcesos ĉiujn vendi!

– Kiom kostas unu dianto?

– Mi pensis, ke mi povos vendi unu floron je tri leoj, se mi sukcesos.

– Onjo Roza! Mi aĉetas ĉiujn cent diantojn! Sed mi prenos ankaŭ la poton, poste mi reportos ĝin al vi, ĉu bone?

– Abelo! Ĉu ci ŝercas kun mi?

– Ne, mi ne ŝercas. Jen la mono! – kaj li donis 500 leojn al ŝi. La maljunulino ne povis kredi al siaj propraj okuloj. Ŝi nur balbutis.

– Sed ... sed ... sed Abelo! Mi diris tri leojn, ne kvin!

– Onjo Roza! Mi aŭdis, sed hieraŭ mi ricevis neatendite ĉi tiun sumon, kaj fakte mi nun ne bezonas ĝin. Akceptu de mi kun amo!

Sur la vizaĝo de la maljunulino ruliĝis larmoj pro feliĉo. – Dio benu cin, Abelo! Bona knabo ci estas!

Ili ambaŭ estis feliĉaj.

La maljunulino pro tio, ĉar ŝi ricevis preskaŭ la duoblan sumon de tiu kara najbara knabo. Ho ve! Eble dum 2-3 monatoj ... mi ne devos pruntepreni monon de la bonkora najbarino. Mi estas vere bonŝanca! – konstatis la maljunulino – ambaŭ miaj najbaroj estas bonkoraj kaj honestaj homoj.

Abelo duoble ĝojis. Bonega sento estis, ke li povis helpi la najbaran maljunulinon, sed ankaŭ pro tio li ĝojis, ĉar per ĉi tiuj belegaj cent ruĝaj diantoj solviĝis lia problemo. Ĝuste hodiaŭ li volis demandi la amatan junulinon, ĉu ŝi volas edziniĝi al li. Kaj li vane pensadis, neniun ideon li havis, kian specialan donacon li prezentu al ŝi. Kiam li ekvidis la maljunulinon kaj la multegajn ruĝajn florojn, tuj li decidis, ke li aĉetos ĉi tiun grandegan bukedon. Abelo jam imagis la ridetantan vizaĝon kaj la ĝojplenan rigardon de Amanda, kiam ŝi ekvidos kaj ekscios, ke ŝi ricevas de li cent diantojn. Li jam bone konis ŝin, kaj estis certa, ke ŝi ne estus pli feliĉa, se ŝi ricevus diamanton anstataŭ diantoj!

Abelo tre atente metis la florojn en la aŭtomobilon. Li devis iri al la doktorino por kontrolo. Li decidis, ke hodiaŭ nepre li ekscios de la doktorino, kiom, proksimume, li povos ankoraŭ vivi. La kormalsano jam de jaroj turmentis lin. Tamen la medikamentoj helpis, ke la vivo estu eltenebla. Li havis animan forton, kaj li diris al la doktorino, ke li intencas edziĝi, sed li volas honeste konfesi al la amata junulino la veron.

– Abelo! Mi komprenas vin, sed neniu doktoro rajtas diri al la malsanuloj similan aferon!

– Doktorino! Vi konas min! Mi ĵuras, ke al neniu mi diros, ke vi diris al mi la veron, sed komprenu min! Estus tute nehoneste, se mi ne dirus al mia amatino la veron.

La doktorino serioze rigardis al li. Ŝi tre simpatiis kun li, ĉar kvankam li estis grave malsana, tamen, ĉiam li estis bonhumora kaj optimisma. Ŝi rememoris, kiam unufoje ĝuste li konsolis ŝin, vidante, ke ŝi havas ruĝajn okulojn pro troa plorado. Tiam li diris al ŝi: „Doktorino! Ne forgesu! Post malbona tago sekvas pli bona!” Kaj li pravis, ĉar ĝuste tiam ŝanĝiĝis ŝia vivo!

– Abelo! Se vi loĝus en Grekujo, vi povus vivi eĉ 20 jarojn! Sed ĉi tie, bedaŭrinde, la vetero ne favoras al via kormalsano.

– Doktorino! Bonvolu respondi per „jes” aŭ „ne”! Ĉu ĉi tie mi povus vivi nur ... maksimume dek jarojn?

La silento pezis.

Sed la respondo venis.

– JES!

– Dankon! – kaj li mankisis la bonkoran doktorinon.

Amanda atendis Abelon. Ŝi havis iun antaŭsenton, ke la hodiaŭa tago estos speciala. Ŝi vestis sin tre kolore, ĉar Abelo ne ŝatis, ke ŝi portu malhelkolorajn vestaĵojn. Alvenis la aŭtomobilo. Amanda preskaŭ flugis, ke ŝi renkontu lin kiel eble plej rapide. Kiam ŝi ekvidis la grandegan florbukedon, tuj ŝi pensis, ke li certe alportis ilin al la doktorino.

– Por kiu ci alportas ĉi tiujn belegajn florojn?

– Por ci, Sciureto mia!

– Por mi??? Sed ne por la doktorino? Hodiaŭ ci devas iri al ŝi por kontrolo.

– Mi jam estis.

– Dankon, dankon, dankon.

– Mi volas paroli kun ci, tre serioze.

Ili portis la diantojn al la loĝejo, kaj ili metis la poton sur la fortepianon.

– Amanda! Mi amas cin!

– Abelo! Ankaŭ mi amas cin!

– Sciureto mia! Ĉu ci volas esti mia edzino? Ne! Ne respondu ankoraŭ! Ci scias, ke mi estas kormalsana. Honeste mi devas konfesi al ci, ke mi ne vivos longe. Ankoraŭ ... eble ... maksimume dek jarojn! Pripensu bone kaj nur poste ci respondu!

Amanda sentis, ke ŝia koro bimbamas pro feliĉo. Ŝi vere amis lin. Fakte ŝi ne devis pripensi. Jen, ŝia antaŭsento, ke la hodiaŭa tago estos speciala!

– Abelo! Mi volas esti cia edzino! Mi deziras, ke ni vivu kune kiel eble plej longe, sed precipe tion mi volas, ke ni vivu ĝis la morto en amo kaj paco!

Dum la nokto ĉi tiuj tri homoj ne dormis, pro feliĉo.

La maljunulino pensis pri la boneco de Abelo. Ŝi sentis grandan dankemon.

Ankaŭ Abelo sentis dankemon al la doktorino pro ŝia sincereco, sed eĉ pli granda estis lia feliĉo pro la respondo de Amanda.

La feliĉo de Amanda estis profunda. Ŝi rigardis la cent diantojn sur la fortepiano kaj sentis la amon de Abelo en sia koro. Ŝi pensadis: ĉu nun estas pli feliĉa homo ol mi, en ĉi tiu urbo?

La respondo estas nekonata, sed la vera vero estas, ke ĉiuj tri homoj estis sincere feliĉegaj.