Noveloj - Monato 2015

Reen al ĉiuj noveloj

Komunikaĵo de Ikaro

Garvan MAKAJ'

Monato 2015/01

Eltondaĵo el la lasta raporto pri la planedo Ikaro

En mia antaŭa raporto mi provis priskribi la aspekton kaj fizikajn karakterizojn de la ikaranoj (t.e. la plej inteligentaj loĝantoj de ĉi tiu planedo). Bedaŭrinde mi timas, ke mi tiam malsukcesis prezenti koheran imagon pri tiuj estaĵoj, ĉar ili estas tiom malsimilaj al iu ajn, kiun ni konas sur nia tero. Ekzemple, ni ne povis konstati, kie troviĝas iliaj vidorganoj aŭ aŭdorganoj, nek la cerbo, kvankam estas evidente, ke ili ja vidas, aŭdas kaj pensas. La ununura komparo, kiun ni kapablas fari, estas eble kun la diafanaj estaĵoj observataj en la lumfasko de la reflektoro de la submara miniveturilo de Jacques Cousteau kaj aliaj, kiuj esploras la plej profundajn abismojn de niaj oceanoj.

Tamen, la ikaranoj estas nek marloĝantoj, nek amfibiaj. Plie, ili aspektas iom pli fortikaj ol tiuj loĝantoj de la maraj profundejoj, malgraŭ la fakto, ke malkiel la homa fiziko, iliaj korpoj aspektas tiom gracilaj, ke oni havis la impreson, ke la plej malforta vento forblovus ilin. Ili memorigas nin pri teraj plantoj aŭ delikataj arboj, kiel nia tremolo aŭ la floranta sambuko.

Kelkaj el nia teamo trovas ilin belaj, sed por kelkaj ili ŝajnas strange timigaj pro sia alimonda aspekto. Tamen, ni havas neniun motivon por supozi, ke li estas malamikaj aŭ danĝeraj. Tute kontraŭe, ĝis nun ili montris neniun signon de malamikeco, kvankam ili ne faris al ni bonvenigajn gestojn kaj proponis al ni neniun helpon.

Nia plej granda problemo estis la malfacilaĵo iel komuniki kun ili. Feliĉe, nia kunulo, la filologo Neuwirth, kiu jam pasigis pli ol jaron inter la ikaranoj, trovis provizoran solvon. Li decidis, ke ilia lingvo estas tute nelernebla por teranoj. (Poste, ni klarigos, kial.) Do li havis la aŭdacan ideon instrui al unu aparte kapabla ikara individuo Ilon, la internacian lingvon, kiun ni uzas inter nia plurlingva ŝipanaro. La planedano, kiun li elektis por tio, estas (laŭ nia tera terminaro) iu fakulo pri lingvistiko, kiun ni nomu U, pro la fakto ke lia vera nomo estas neprononcebla.

La tasko de Neuwirth ŝajnas neefektivigebla, ĉar la parolorganoj de la ikaranoj ne permesas, ke ili eligu la sonojn de iu tera lingvo. Pro tio, U kaj Norwirth interkonsentis, ke ĉiu fonemo de Ilo estu anstataŭigita per tute alia ikara fonemo, por krei specon de kodo, kiun nur ili ambaŭ povis kompreni. Plie, ĉar la gramatiko, sintakso kaj vortordo de la ikara lingvo malsimilas niajn eŭropajn konvenciojn, la originala Ilo devis esti komplete transformita, por efektive krei novan lingvon, sed kun du variantoj – unu prononcebla por U, kaj la alia por Neuwirth.

Eĉ tiuj ŝanĝoj, tamen, ne tute venkis la malfacilaĵon de interkomunikado. La ikara lingvo ne klare distingas inter nominativo kaj akuzativo, subjekto kaj predikato, verboj transitivaj kaj netransitivaj. Ĉiuj el la lastaj (kvankam „verbo” ne estas taŭga termino en ĉi tiu kunteksto) estas ergativaj. Ikaranoj ankaŭ ne rekonas distingon inter substantivo, verbo aŭ adjektivo. Ili pensas laŭ Gestalt-konceptoj , t.e. laŭ tutaĵoj, ne detaloj, pri kiuj ili apenaŭ interesiĝas.

Ni menciis, ke la ikara lingvo estas nelernebla. La kialo fontas el la historio de la planedo. Antaŭ longe (kiom longe ni ne konstatis), ĉiu grupo kaj nacio parolis sian propran, kaj tute apartan lingvon. Entute temis pri pli ol dek tri idiomoj, ĉiuj apartenantaj al malsamaj lingvaj familioj. Por unuigi la planedanojn oni decidis krei ununuran lingvon konsistantan el la tuta gamo da idiomoj, inkluzivigante la gramatikon, vortaron kaj sintakson de ĉiuj el la originalaj etnaj lingvoj. Ni teranoj neniam povus enkapigi tiel kompleksan lingvan sistemon.

Tamen, se la ikara lingvo ŝajnas bizara, eĉ pli stranga estas la fiziologio de la ikaranoj. Ili ne posedas sekson, do estas nek viraj nek inaj. Konsekvence, ili reproduktiĝas ne per seksumado sed per klonado. Do, estas neniu persona rilato, korinklino aŭ sento de aparteno inter la generacioj. Neniu havas gepatrojn, do ne ekzistas „patrina” aŭ „patra” sentimento. La vorto „amiko” ne ekzistas en la ikara lingvo. Plej proksimaj tradukoj estas „tiu, kiu loĝas apud mi”, kaj „tiu, kun kiu mi foje manĝas”. Pro tio, konceptoj kiel „amo”, „kompato”, „sentimento” estas neimageblaj inter la ikaranoj, kaj sekve ili ne kreas literaturon, poezion, aŭ muzikon. Ili ŝajnas esti tute neemociaj, kaj en sia abunda „libertempo” (ĉar ili ne laboras en nia senco de la vorto) ili okupas sin per matematiko – ne nur pri novaj problemoj kaj teoremoj, sed eĉ per invento de novaj matematikaj sistemoj.

Pro tio, ke ili ne estas seksaj estaĵoj, ili kompreneble spertas nek la plezurojn nek la problemojn de amo, seksumado, partnereco aŭ intimo. Ili ne ĵaluzas, nek envias. La miskomprenoj, kiuj ofte aperas en teraj familioj kaj inter geedzoj aŭ amantoj, ne tuŝas ilin. Iliaj korpoj ne konas la efikojn de vira testosterono aŭ de adrenalino, do ili ne militas, kverelas, aŭ ekscitiĝas. Ŝajne neniam okazis milito sur la planedo. Ilia socio ne povus esti pli simpla, kaj estas, en pozitiva senco, anarkia. La ikaranoj konas nek registaron, nek policon. Ili ne bezonas ion ajn, kio similas monon, bankojn aŭ ekonomion. Neniu el ili posedas proprietaĵon, do ne okazas ŝtelado, uzuro aŭ krimo. Tamen, tio neniel signifas, ke Ikaro estas Paradizo, almenaŭ laŭ la kriterioj de ni teranoj. Pri tio, nia nekredanta ŝipestro (kiu, tamen, devenas de hinda familio) ŝercis: „Eble ne Paradizo, sed ĝi tro similas la tradician imagon de la kristana Ĉielo – neniu peko, sed neniu plezuro!”.

Ikaranoj neniam praktikis agrikulturon, kaj kiam Neuwirth provis planti kaj kultivi kelkajn legomojn, la planedanoj forte kontraŭis kaj malhelpis liajn klopodojn. U asertis, ke lia popolo nenion faras, kio povus difekti, vundi aŭ transformi la terenon aŭ la naturon per plugado, fosado aŭ tondado, agoj kiuj „cikatrigus” la korpon de la tero. Evidente ili paŝas malpeze sur la supraĵo de la tero, perturbante nenion, kiel la praloĝantoj de la amerika kontinento antaŭ la alveno de la blankuloj. Ili eĉ ne konstruas domojn, simple ŝirmante sin, kiam la vetero malmildas, en la kavernoj, kiuj abundas sur Ikaro. Tiuj kavernoj estas varmaj kaj komfortaj, nature garnitaj per musksimila kreskaĵo sur la vandoj kaj la planko, do bone izolitaj.

La ikaranoj nutras sin per fruktoj kaj nuksoj, kiuj falas konstante, en ĉiu sezono, de la arboj kaj arbustoj. Ili ne plukas, deŝiras aŭ tondas ilin. Simile, ili ne mortigas aŭ manĝas la faŭnon de la planedo. Nenio, kio similas niajn terajn fiŝojn, troviĝas sur Ikaro, kaj mankas birdoj, mamuloj, rampuloj kaj marsupiuloj (ventropoŝuloj). Fakte, la faŭno estas malabunda kaj malvaria. Pro tio, ke la ikaranoj estas ne agrikulturistoj sed kolektantoj, ilia planedo ne povas subteni grandan loĝantaron, do nur kiam mortas iu el ili, estas klonata unu nova individuo, tiel konservante stabila la nombron de planedanoj. Tiu, kiu estas la antaŭulo – ne temas pri patro aŭ generinto – de klono poste ne zorgas aŭ interesiĝas pri ĝi, kaj sentas neniun „familian” rilaton kun ĝi. Tiuj ikaraj klonoj ekestas jam kun la memoro kaj konoj (krom la plej lastaj) de la tuja antaŭulo. Eĉ la komplikan ikaran lingvon ili heredas.

Ni ne sukcesis malkovri, ĉu la loĝantoj de ĉi tiu planedo devas dormi, aŭ kapablas sonĝi, kvankam ili kelkfoje ripozas en siaj kavernoj. La plimulton de la tempo ili pasigas kolektante la falintajn fruktojn kaj la kreskaĵojn faligitajn de ventoj kaj ŝtormoj.

La ikaranoj ne havas religion, kaj tiu koncepto estas al ili tute fremda. Malkiel kelkaj teranaj religiuloj, ili ne timas la morton, kaj kiam iu el ili forpasas, neniu funebras. Laŭ nia pensmaniero, ilia vivo ŝajnas paca kaj trankvila, sed monotona kaj teda. Ili neniam spertas ekstazon, eksciton aŭ stimulon (eble parte pro tio, ke ili estas senseksaj). Tamen, povas esti, ke la malesto de perforto, agreso aŭ intenca detruo de la medio iom kompensas tiun mankon.

Kiam venis la tempo de nia reveno al nia hejma planedo, ni kuniĝis kun grupo da ikaranoj apud nia kosmoŝipo. Nome de nia teamo kaj pere de la interpretisto U, Neuwirth adiaŭis la planedanojn, dezirante al ili – kaj precipe al U, ĉe kiu li tiom longe vivis kaj kunlaboris - „Ĉion bonan!” La reago de U surprizis nin. Li simple diris „Iru!”, kaj tuj forlasis la lanĉejon. Ni poste rimarkigis al Neuwirth, ke la malvarma sinteno de lia ikara amiko ŝajnas stranga. „Tute ne”, respondis Neuwirth. „La ikaranoj ne havas amikojn. Ili rekonas nek amikojn, nek malamikojn.”

Do, jen niaj konkludoj: Kvankam la ikaranoj estas liberaj de multaj el la problemoj, malĝojoj kaj suferoj, kiujn ni, pro nia homa kondiĉo, devas sperti, mi persone, kaj la anoj de nia teamo, preferus loĝi sur nia kruela kaj tragika planedo kaj suferi ĝiajn malbonaĵojn ol pasigi la senemocian kaj apatian vivon de la ikaranoj. Ŝajnas, ke precize pro la ekzisto de malĝojo, pezo kaj penigo ni teranoj povas ankaŭ koni ĝojon, ekstazon kaj feliĉon. Bedaŭrinde, sur la tero, estas precize pro la ekzisto de la malriĉeco de multaj mizeruloj, ke ekzistas la vasta riĉeco de malmultaj privilegiuloj; kaj estas ĝuste la ĉeesto de krueleco, kiu ebligas kaj elvokas la kompaton – kiu, laŭ la poeto Kálmán Kalocsay, estas la plej sankta kaj plej nobla el la homaj sentoj.


Cent fabeloj

Julia Sigmond

Monato 2015/03

La entombigo estis longa kaj pro tio iomete laciga. La pastro parolis longe, konstante li ripetis sin mem. Kvazaŭ li ne povus trovi la finon de sia prediko. Ĉiuj ekspiris, aŭdante la delonge atendatan „amen”. Eĉ la vidvino jam ne plu havis larmojn, nur konstante ŝi viŝis siajn okulojn per blanka naztuko kun nigra rando.

La poŝtista ĥoro kantis la kutiman kanton, kaj fine ekiris la granda homgrupo supren, al la tombo de la maljuna poŝtisto, kiu troviĝis ĝuste sur la pinto de la monta tombejo.

La suprenirado estis ege malrapida, ĉar multaj maljunuloj alvenis por akompani la lastan fojon la maljunan poŝtiston. Pro tiu malrapideco ĉiuj havis sufiĉan tempon alrigardi la tombojn preterpasatajn kaj kontroli, ĉu estas iu neprizorgata tombo sen floroj. Tuj ekis klaĉo, kiam oni trovis similan tombon! Ĉiuj havis malbonan opinion pri vidvino neprizorganta la edzan tombon: tio signifas, aŭ ke ŝi forgesis la mortintan edzon, aŭ havas novan amanton, aŭ tro pigras. Same malbone oni taksis ankaŭ vidvinojn, kiuj tro pompe ornamas aŭ per tro multaj floroj plenŝutas la tombojn. Severe juĝas la vilaĝo!

Ekpluvis. Komence nur pluvetis, sed ĝis la funebra vico atingis la montopinton, eĉ tiuj malsekiĝis, kiuj hazarde havis ombrelon. Kun la pluvo ankaŭ ventaĉo alblovis, kaj la ombreloj iĝis senutilaj, la ventego elŝiris ilin de la manoj.

La homoj ĉirkaŭstaris la tombon. Nun ankaŭ la ĝishaŭte malsekiĝinta pastro ekkomprenis, ke ne oportunas longa parolado. Surprize, je ĉies ĝojo, li galoprapide finis la preĝon.

Ĉiuj forrapidis, ja la tempesto iĝis pli kaj pli neeltenebla. La vidvino diris al la tombofosistoj, ke ankaŭ ili iru hejmen; nur post la ŝtormo ili finu la entombigon.

La homoj ege malfacile descendis; la koto faris la krutan deklivon glitiga. Ili apogiĝis unu al la alia, provante sin helpi reciproke. Kiam unua homo glitfalis teren, tiam komenciĝis la katastrofo. Tio iel similis la situacion, kiam sur glacia aŭtoŝoseo unu aŭtomobilo bremsate ekglitas kaj kruce haltas meze de la vojo.

Sub batanta pluvego kaj furioza ventego la homoj, unu post la alia, falsterniĝis sur la ŝlimon. Ne nur malsekaj ili estis, sed jam tute enkotigitaj. Kaj ne nur iliaj vestaĵoj! Kotaj estis ĉies haroj, piedoj, vizaĝoj, kaj la manoj perdis ĉian utilon: glitante sur akvo kaj ŝlimo ili ne plu kapablis alkroĉiĝi al io ajn. Vane la homoj provis liberiĝi de tiu situacio. Senpove ili baraktis kunpremiĝante. Dume la aero malvarmiĝis kaj la homgrupo, kiel bestoj en frosto, eksimilis malfeliĉan brutamason.

Ankaŭ du infanoj, parencoj de la maljuna poŝtisto, ĉeestis la entombigon. Kutime la infanoj ne partoprenas entombigojn, sed tiun tagon ili nepre volis veni. La maljunulo ĉiam donis al ili bombonon, kiam ili renkontis lin surstrate, pro tio ili tre amis lin.

Nun, inter la kota homamaso, ankaŭ ili kuŝis, kaj kun timo ili provis resti ĉe la patrino, kiu mem provis gardi ilin kontraŭ la furiozantaj naturelementoj. Vanaj provoj. Tamen la fakto, ke ili kuŝas apude, iomete faciligis la preskaŭ neelteneblan situacion. La pastro, alta, maldika viro, kuŝis inter siaj eklezianoj kaj sentis, ke la cirkonstancoj estas vere nedecaj kaj humiligaj. Do li provis leviĝi. Ege malfacile li sukcesis momenton ekstari, sed tuj poste li denove ekglitis kaj kun granda bruo replonĝis en la koton. La afero iĝis tragikomika. Ĝuste tial ĝi havigis al unu el la infanoj nerezisteblan motivon por ekridi. Lia patrino provis admoni lin, sed jam la alia infano siavice ekridis, kaj la patrino mem, rimarkinte la humuran flankon de la afero, ne povis reteni sin, kaj siavice laŭte ekridis. Fine ankaŭ la pastro, kaj eĉ la trista vidvino ridis kaj ridis, kaj la tuta homamaso ne plu estis skuata nur de pluvego kaj ventaĉo, sed ankaŭ de nebremsebla komuna ridegado, kiu per si mem havigus al ĉiuj agrablan varmosenton.

La rido ja similas al ploro. Fakte post nelonge la vidvino jam ne ridis, sed ploris. Tamen, neniu tion rimarkis.

La evento ĉiziĝis en ĉies menso. Ekde tiam la vilaĝanoj ĉiam memoris pri la entombigo de la maljuna poŝtisto, kvazaŭ tiu tago signus por ili la komencon de nova erao. Menciante ion ajn, ili diris: „antaŭ la entombigo”, aŭ „post la entombigo”. Neklarigeble la interrilatoj en tiu homgrupo tute ŝanĝiĝis. Ili iĝis kvazaŭ parencoj. Ne plu okazis kvereloj inter ili. Nevidebla fadeno interligis ilin. Pli volonte ili alparolis kaj helpis unu la alian ol aliulojn, kiuj ne ĉeestis la faman entombigon. La pastro mem sentis, ke tiuj homoj de la komuna enkotiĝo kaj de la korusa ridegado iĝis iomete pli karaj por li.

La maljuna vidvino ne miris, sed feliĉe konstatis, ke ŝi iĝis kvazaŭ ĉies avino. Ŝi kaj la maljuna poŝtisto ne havis infanojn, sed ambaŭ tre ŝatis la geknabojn de la najbaroj. Nun ne nur la najbaraj infanoj vizitis ŝin, sed ankaŭ aliaj. Kaj ne nur infanoj venis. Ne pasis tago sen vizitanto. Ĉiuj diskutis kun ŝi, petis konsilojn, kore helpis ŝin. La infanoj feliĉe aŭskultis ŝiajn fabelojn. Unue ŝi rakontis la jam konatajn fabelojn, sed poste naskiĝis novaj fabeloj, de ŝi mem elpensitaj. Somere en ŝia ĝardeneto ariĝis infangrupo por aŭskulti la novajn, kuriozajn fabelojn. Vintre ne estis sufiĉe granda ŝia eta loĝejo. Tiom pli, ĉar jam ne nur infanoj venis aŭskulti, sed pli kaj pli multaj plenkreskuloj.

Foje vizitis ŝin la pastro. Li aŭskultis, kaj tuj poste li konsilis al la maljunulino, ke ŝi surpaperigu la belajn rakontojn. La vidvino diris, ke ŝi ne kapablas tion fari. Tiam la pastro petis la infanojn, ke ili transskribu la aŭskultitajn fabelojn. Tiel okazis. La avino fabeladis, la infanoj skribadis, la pastro zorge kolektis la plej belajn rakontojn. Je la fino li sekrete presigis la tutan kolekton.

Grandega estis ĉies surprizo, kiam publike aperis la bela fabellibro. La titolo estis simpla: Cent novaj fabeloj.

La avino ne kredis al siaj okuloj, kiam la pastro alportis al ŝi la bele binditan volumon. La tuta vilaĝo feliĉis kaj fieris pro tio, ne forgesante, ke tion oni ŝuldas al la fama entombigo de la maljuna poŝtisto.

La fabellibro rapide elĉerpiĝis, oni devis ĝin reeldoni. Poste ĝi estis tradukita en kelkdek lingvojn, kaj en la Internacian, kaj atingis mondfamon.

La maljuna poŝtisto ridetis inter la anĝeloj kaj modeste dankis iliajn gratulvortojn.


Ĝemelaj desegnaĵoj

Eduardo N

Monato 2015/05

El pluraj desegnaĵoj, kiujn la instruistino estis ĵus taksanta, du atentigas ŝin pri io malĝusta. Ambaŭ estas tute similaj, kvazaŭ ĝemelaj, kvankam subskribitaj de malsamaj lernantinoj.

Aĥ, la friponinetoj! Ili kopiis unu de la alia, sendube ... Trafe! Jen Paŭla kaj Helena, nedisigeblaj amikinoj. Naivulinetoj ... Mi devas tuj malkovri, kiu kopiis de kiu. Ke ili venu tuj ĉi tien! 

Starante antaŭ la instruistina surpodia skribotablo la du etulinoj, kapkliniĝantaj, atendas skoldon. Ambaŭ jam divenis la kialon de la alvoko, ĉar ili bone sciis, kion ili estis farintaj.

– Vi du atentu, ke mi povus esti via avino, do ne facile trompebla de bubinaĉoj, kiel vi. Nun mi volas, ke vi diru al mi, kiu kopiis de kiu? – ŝian rigardon de riproĉo ili ne vidas, ĉar neniu kuraĝas levi la okulojn, nek doni respondon. Kaj tio daŭradas ... longe ...

– Nu! ... Mi atendas! ...

Sed la silenton ili ne rompas.

– Ne timu, ke mi punbatos vin. Tion mi lasos al viaj gepatroj, kiam ili ricevos mian informon pri ĉi tiu malbela ago via: el... ko... pi... aĵo!!! – ŝi forte silabumas. – Mi volas koni la veron por poentumi laŭmerite: pri la originalo, ni vidos; pri la kopiado, nulon! Ĉu ne?!! La „ĉu ne?!!”, ŝi jam kriegas.

La du lernantinoj ektremas, sed la silento persistas.

– Mi perdas la paciencon. Mi devas poentumi la du ekzercojn, nenion plu!

– Amikino ne denuncas amikinon ... – subite eldiras Paŭla.

– Finfine! Laŭdinda respondo, ja! Kaj vi, Helena, kion vi diras?

– Amikino ne perfidas amikinon ...– ŝi respondas, kuraĝigita de la aŭdaco de la alia.

– Bravo! Fidelaj amikinoj! Sed ... kiu kopiis de kiu?

Pro la obstina manko de respondo, la instruistino avertas:

– Bone! Vi devigas min informi viajn gepatrojn pri ĉi tiu mistero, kaj peti, ke ili venu paroli kun mi. Jen! – kaj ŝi etendas al ili du paperfoliojn, kiujn ŝi estis dume pleniginta. – Morgaŭ vi redonu al mi ĉi tiujn notojn, subskribitaj de viaj gepatroj.

Ambaŭ eliras, kun la notoj enmane, kaj jam kun larmoj ĉe la okuloj.

– Kion ni faru nun? – jam malapud la instruistino, demandas Helena.

– Mi havas ideon! Mi solvos la problemon! – konvinke asertas Paŭla. – Ni reiru al la instruistino.

– Por fari kion?

– Vi faros nenion, eĉ ne malfermu la buŝon. Se demandata de ŝi, vi konfirmu nur tion, kion vi aŭdos de mi.

– Kio nun? – surpriziĝas la instruistino. .../...

Paŭla decideme alpaŝas, kaj kuraĝe konfesas:

– Estis mi, kiu kopiis de ŝi.

– Ha!!! Finfine! ... Jen bona konduto via. Afero klarigita, do redonu al mi tiujn paperojn, ĉar mi ne volas ĉi-foje ĝeni viajn gepatrojn. Sed ne ripetu ... Se ne! ... Samtempe ŝi pensas:

„Severeco ankoraŭ funkcias. La vero rapide malkovrita”.

Ekster la lernejo, jam kvietigita pro la favora solvo de la situacio, Helena demandas:

– Kial vi faris tion, Paŭla? Vi ne diris la veron.

– Ne! Sed tiel mi evitis punon de niaj gepatroj. Se mi estus dirinta la veron, ĉu ne estus ankoraŭ malpli bone por mi? ...

Rehejmiĝante, ĝuste ĉe la doma enirejo, Helena renkontas sian patron.

– Nebona mieno la via ... kio okazis?

– Nenio, patro.

– Rakontu ... Ne trompu min! Io bildiĝas ĉe viaj okuloj.

Ŝi hezitas, kaj ne kapablas kaŝi la okazintaĵon:

– Nur problemo de ĝemelaj desegnaĵoj.

– Kio?! ... Ĝemelaj desegnaĵoj? Kio estas tio? Klarigu pli bone!

– Estis nur taksado fare de la instruistino pri du desegnaĵoj. Ŝi akuzis Paŭla kaj min pri elkopiaĵo.

– Ho vi du! ...

– Paŭla kulpigis sin antaŭ la instruistino, sed ŝi mensogis.

– Ĉu estis vi, kiu kopiis de ŝi?

– Ne, patro, mi ne kopiis de ŝi, nek ŝi de mi.

– Mi ne komprenas. Finfine, kiu kopiis de kiu?

– Neniu kopiis de neniu.

– Kiel do?

– Eĉ la pretendema instruistino estis sufiĉe malsprita por ne sukcesi eltrovi, ke la du desegnaĵoj estas ĝemelaj, ĉar ambaŭ estis faritaj de nur unu el ni ... de mi mem! ...


Budapeŝta aŭtuno

Julian Modest

Monato 2015/06

Eva ne sciis, kio estas milito. Ŝi naskiĝis post la lasta mondmilito, kiu por ŝi estis io malproksima kaj nekomprenebla, sed Eva memoris kaj eterne memoros ion, kio similis al milito kaj kio postlasis en ŝia animo vundojn, kvazaŭ de tranĉilo, kiuj delonge cikatriĝis, sed ankoraŭ estas malglataj; tial Eva neniam forgesos, kion ŝi travivis.

Ĉio komenciĝis en frua novembra mateno. Eva vekiĝis pro foraj obtuzaj tondroj. En la unua momento ŝajnis al ŝi, ke komenciĝas ŝtormo. Estis malhela nuba mateno kaj eble pluvis. Eva kuŝis en la lito, rigardante la grandan fenestron de la ĉambro. Ŝia patrino estis en la kuirejo, kaj Eva sciis, ke panjo baldaŭ venos en la dormoĉambron. Ĉe Eva kuŝis la pluŝa urseto Gaŝpar, kiu jam estis ĉifita, sed ŝi amis ĝin kaj ne kutimis ekdormi sen ĝi.

Ŝajnis al Eva, ke longan tempon jam ŝi estis sendorma, sed panjo ne venis, kaj Eva ne komprenis, kial panjo ne venas. Ĉiun matenon, kiam Eva vekiĝis, ŝi vidis la bluajn okulojn de panjo kaj ŝian rideton, varman kiel ĵus boligita lakto. Eva ligis la rideton de panjo al varma lakto, ĉar matene el la kuirejo senteblis la aromo de boligita lakto. Tamen hodiaŭ matene panjo ne venis en la dormoĉambron, kaj Eva kuŝis senmova, strabante al la griza fenestro. Kvazaŭ peza griza kurteno estis ekstere, kiu kovris la fenestron. Eva frostis kaj tremis sub la dormokovrilo. El la kuirejo ne alflugis eĉ plej eta bruo. Kiam Eva konstatis, ke panjo ne baldaŭ alvenos, ŝi ekstaris de la lito kaj piedpinte ekiris al la pordo, malfermis la pezan pordon, kaj nudpiede ekpaŝis sur la ŝtonplata kuireja planko. La patrino staris ĉe la fenestro kaj rigardis al la korto de la granda domo.

Silente Eva ekstaris malantaŭ la patrina dorso kaj provis same alrigardi tra la fenestro. La korto estis ĉirkaŭita de la alta konstruaĵo, kaj en ĝin oni eniris tra grandega ligna pordo. La rigardo de la patrino estis direktita al la pordego, nun larĝe malfermita, ĉe kiu staris kanono, granda kaj timiga. Ĉirkaŭ la kanono estis kelkaj viroj, sed ne soldatoj. La viroj direktis la kanonon al la kontraŭa monteto Gelert, sur la alia bordo de Danubo. Nun Eva komprenis, ke la tondroj, kiuj vekis ŝin, estis pafoj desur la monteto Gelert. Iuj pafis, sed kial?

La patrino ne komprenis tuj, ke Eva staras malantaŭ ŝi. Kiam ŝi rimarkis Evan, ŝi tuj levis ŝin kaj portis en la dormĉambron.

– Restu ĉi tie! – severe diris la patrino. – Ne venu en la kuirejon! Tie estas danĝere. Mi portos ĉi tien la matenmanĝon.

Eva restis sola en la obskura dormoĉambro. La pafoj ekstere aŭdiĝis pli forte kaj pli forte. Eva komencis plori. Ŝiaj varmaj larmoj fluis sur la vangojn kiel riveretoj. Ŝi ne sciis, kiom da tempo ŝi estis sola en la ĉambro. Subite la pordo malfermiĝis, kaj eniris la patrino kun la matenmanĝo – teo kaj biskvitoj. Hodiaŭ ne estis lakto kun buterpano. Eva demande alrigardis la patrinon, sed tiu silentis kaj aspektis ege maltrankvila. Ŝi eĉ kvazaŭ ne vidis Evan. La pleto kun la matenmanĝo tremis en la patrinaj manoj, kaj la metala tea kulereto tintis kiel sonorilo. La patrino lasis la pleton kaj senvorte viŝis ŝiajn larmojn. Neniam Eva vidis la patrinon tiel maltrankvila. Verŝajne ekstere okazis io terura. Eva penis kompreni, kio okazas, kial estas pafoj kaj kial en la korto staras kanono. Pro la timo ŝia koro estis kiel frostigita pasero. La patrina maltrankvilo obsedis same Evan, kaj ankaŭ ŝi komencis tremi, kvazaŭ en la ĉambro estus ege malvarme. La timo kiel serpento ekrampis en ŝian ventron, kiu konvulsiis. Kio okazis?

La patro de Eva estis en la laborejo, kaj ĉu li sukcesos reveni hejmen? La tondroj ekstere plifortiĝis. La fenestraj vitroj tremis, tintis, kvazaŭ subite ili dispeciĝus en sennombrajn kristalajn neĝerojn.

La patrino denove iris en la kuirejon. Kion ŝi faras tie, demandis sin Eva. Ĉu ŝi kuiras aŭ gvatas tra la fenestro? La patrino ŝatis trinki kafon, kaj matene la kafaromo odoris en la tuta loĝejo, sed ĉi-matene ŝi verŝajne forgesis kuiri kafon. Eva perceptis paroladon en la kuirejo, streĉis la orelojn kaj rekonis la voĉon de la najbarino, onklino Agi. Ŝi kaj la patrino vigle diskutis ion. La scivolo de Eva varmigis ŝian ventron. Ŝi ne eltenis, atente kovris Gaŝpar per la dormokovrilo, kaj diris al ĝi:

– Restu ĉi tie! Mi baldaŭ revenos.

Eva proksimiĝis al la pordo kaj provis aŭdi, kion diras la du virinoj en la kuirejo. La patrino kaj onklino Agi konversaciis ege maltrankvile. Certe ili estis forte timigitaj. De tempo al tempo ili flustris, kvazaŭ ili supozus, ke iu subaŭskultas ilin, tamen Eva sukcesis kapti kelkajn vortojn. Plej ofte ili ripetis la vortojn „revolucio”, „laboristoj”, „studentoj”. Eva ne komprenis la vorton „revolucio”. Ŝi konis la vorton „laboristo”. Ŝia patro estis laboristo kaj laboris en granda uzino. Tamen ŝi ne estis certa, kion ĝuste signifas la vorto „studento”. En la najbara loĝejo loĝis Piŝta, kaj oni diris, ke li estas studento. Ĉu panjo kaj onklino Agi ne parolas pri Piŝta?

Li ĉiam estis tre serioza, kun okulvitroj, kaj havis longan helan mantelon. Eva sciis, ke Piŝta estas bona homo, neniam ion malbonan li faris kaj li certe ne faris revolucion, tial panjo kaj onklino Agi ne devas timi lin. Ambaŭ virinoj tamen ege maltrankvilis, kaj tra la pordo Eva klare perceptis iliajn veojn. Eva same estis maltrankvila, sed ŝi sciis, ke Piŝta ne estas kulpa. Ŝi eĉ deziris tuj malfermi la pordon kaj diri al panjo kaj al onklino Agi, ke Piŝta estas bona homo kaj nenion malbonan li faris. Eva tamen ne kuraĝis malfermi la pordon, ĉar ŝi sciis, ke panjo alrigardos ŝin severe kaj riproĉos ŝin. Ja, la patrino avertis ŝin resti en la dormoĉambro kaj ne eliri el ĝi.

La memoro pri Piŝta forte okupis la meditojn de Eva. Li aspektis iom ridinda kun la okulvitroj kaj la longa mantelo, kies rando estis preskaŭ ĝis la ŝuoj. Tamen estis io, kio forte impresis Evan kaj kio konstante tiklis ŝian scivolon. Piŝta ofte portis ian grandan nigran ujon, kaj Eva tre deziris ekscii, kio estas en ĝi. Ŝi supozis, ke en ĝi estas pupo, tamen Piŝta estis serioza homo kaj Eva ne kredis, ke li portas pupon.

Foje nokte Eva sonĝis pri Piŝta kun la ujo. Li ridetis, malfermis la ujon, kaj en ĝi Eva vidis miraklan lumon. Tion Eva ne komprenis. La ujo ŝajne estis malplena, sed el ĝi radiis lumo, multkolora kaj blindiga. Eva decidis, ke la sekvan tagon, kiam Piŝta preterpasos ilian loĝejon, ŝi petos lin malfermi la ujon kaj montri, kio estas ene. Ja, ĝi aspektas ege stranga ujo, kaj Eva nepre devas vidi, kion ĝi entenas.

Post nelonge onklino Agi foriris, kaj panjo restis sola en la kuirejo. Nun Eva kuraĝis malfermi la pordon.

– Kial vi venas? – riproĉis ŝin la patrino. – Mi diris, ke vi restu en la dormoĉambro!

– Mi timas esti sola – ekploris Eva.

– Ja, mi estas ĉi tie – provis trankviligi ŝin la patrino, sed ŝia voĉo tremis kaj tute ne estis trankvila.

Ekstere ŝajne la tondroj jam ne estis tiel oftaj. La kanono tamen daŭre staris ĉe la pordego, sed ĉirkaŭ ĝi ne videblis la viroj. Eva rigardis tra la fenestro kaj demandis sin, kial la viroj forlasis la kanonon en la korto kaj malaperis. Kvazaŭ neniu estus en la tuta granda domo, tamen Eva sciis, ke la homoj estas en siaj loĝejoj kaj same kiel ŝia patrino gvatas tra la fenestroj.

Subite de la strato aŭdiĝis pafoj kaj krioj. En la korton enkuris du knaboj. Verŝajne iuj persekutis ilin. Unu el la knaboj estis Piŝta. Eva tuj rekonis lin. Li surhavis la longan helan mantelon kaj estis kun la ridindaj okulvitroj. Post la knaboj kuris viroj, vestitaj en verdaj soldataj uniformoj, kiuj kriis ion en nekomprenebla lingvo. Piŝta kaj la knabo rapidis trapasi la korton kaj kaŝi sin en la domo. Ekkrakis pafoj, kvazaŭ iu dispecigus sekajn lignojn. La resono de la pafoj estis surdiga. Piŝta stumblis kaj falis. Eva supozis, ke li surpaŝis la randon de sia mantelo. Piŝta falis vizaĝe kun etenditaj brakoj.

La alia knabo sukcesis eniri la domon. La viroj kun la pafiloj eniris post li. Piŝta restis kuŝante en la korto. Eva ne komprenis, kial li ne stariĝas. Ŝi certis, ke li tuj ekstaros kaj alrigardos la ĉielon, kiu videblis super la korto. Antaŭ Piŝta kuŝis la okulvitroj, kvazaŭ liaj etenditaj brakoj dezirus preni ilin.

Subite terura krio skuis la tutan domon. Ĝi venis el la dua etaĝo. Kriis la patrino de Piŝta. Ŝi kriis kaj kuris malsupren laŭ la ŝtuparo. Post sekundoj ŝi estis en la korto, klinita super Piŝta. Ŝiaj krioj estis teruraj kaj doloraj. Nun Eva rimarkis, ke ĉe la hela mantelo de Piŝta estas ruĝa makulo, simila al lageto, kiu iĝas pli kaj pli granda.

– Ĉu iu helpos min? – ploris onklino Marta, la patrino de Piŝta, sed neniu kuraĝis eliri el la granda griza domo.

Ekpluvis. Forte ekpluvis, sed onklino Marta restis klinita super Piŝta.

Tion memoras Eva de la fora budapeŝta aŭtuno de 1956. Tiun ĉi teruran bildon ŝi neniam forgesos.


Ĉirkaŭbraku arbon!

Bob FELBY

Monato 2015/07

Viro havis en sia ĝardeno tre altan kaj dikan arbon. La arbo estis bela, eĉ belega. Ĝi ombris la plej grandan parton de la ĝardeno kaj eĉ parton de la strato ekster la ĝardeno, io, kio plaĉis al veturigantoj, kiuj restadigis siajn aŭtomobilojn ekster la barilo de la ĝardeno, en la malvarmiga ombro de la belega kaj grandega arbo.

La viro, kiu loĝis en la domo situanta en la ĝardeno, eĉ amegis tiun belegan arbegon. Kaj ĉiuj en la sama strato amis la arbon. Ĝi estis do arbo amata, kaj tio ne povas esti malbona.

Pasis la jaroj, tio ofte, fakte ĉiam okazas, kaj la arbo fariĝis eĉ multe pli grandega. Kaj, mi supozas, ke mi ne bezonas diri tion al vi, sed tiu grandega arbego eĉ tre soifis, kaj soifantoj trinkas akvon. Do, la giganto trinkegis ĉiun guton da akvo troviĝanta en la ĝardeno. Nu bone, sed montriĝis baldaŭ poste, ke tio tamen ne estas bona, ĉar forvelkis kaj mortis ne nur la gazono, sed ankaŭ ĉiuj arbustoj kaj floroj.

La kompatinda viro vere ne sciis, kion nun faras saĝulo. Ĉu mortigi sian amikon, la grandegan arbegon? Ne, tion ne faras bonulo. Oni ne mortigu! Kaj cetere, la veturigantoj treege ŝatas la aŭtomobilrestadigejon sur la strato tuj ekster la ĝardenbarilo.

Do, iom post iom la tuta ĝardeno estis formortinta. Kaj neniu rajtas mortigi. Vivis nur la grandega arbego, kaj la malesperanta viro estis vidata de siaj genajbaroj akvumi per fleksebla ĝardena tubo el plasto sian bonan amikegon. La arbo vivis ankoraŭ longe kaj feliĉe. Sed iun nokton blovegis kaj la kompatinda kaj senhelpa arbego perdis kvar el siaj fortaj branĉoj. La ventego portis la dikegajn branĉojn tra la aero kaj faligis ilin sur unu el la aŭtomobiloj, kiuj estis restigitaj tie ekster la barilo de la ĝardeno. Bedaŭrinde okazis granda damaĝo al la aŭtomobilo. Estis decidite de tiuj, kiuj regas, ke la arbego ne plu rajtas daŭrigi sian vivon. Vi, miaj gelegantoj, certe miras, ke iuj rajtas tiel decidi pri la rajtoj de aliaj, sed bedaŭrinde tiuj, kiuj regas, permesas al si decidi la sorton de aliaj. Espereble post cent aŭ ducent jaroj ni homoj estos almenaŭ iomete pli inteligentaj.

Venis iu viro, kiu prezentis sin kiel arbokuraciston. Li ekzamenis la arbegon kaj konstatis, ke ĝi tre terure suferas de iu terura malsano, eĉ fimalsanaĉo. Do, iun tagon alvenis du viroj kun grandegaj motorizitaj segiloj. La viro, kiu posedis la arbegon, emocie adiaŭis sian grandegan amikegon, kaj la arbego same emocie adiaŭis sian multe malpli grandan amikon. Tamen la malpli granda amiko, tiu estas la viro loĝanta en la domo en la ĝardeno de la grandega arbego, ne estis tre malgranda, kvankam li kompreneble estis multe malpli granda ol la arbego.

Unu viro grimpis supren al la supro de la arbego kaj per sia segilo forsegis malgrandan pecon de unu el la supraj branĉoj. Tio ege doloris la arbegon, kiu ne sciis kiel defendi sin. La branĉopeco falis malsupren ĝis la tero. La alia viro portis ĝin al granda ŝarĝaŭtomobilo malplena, sed la plano estis ke ĝi kiom eble plej baldaŭ pleniĝu!

La viro, kies arbego ĝi estis, ne povis ion ajn fari por helpi. Kun larmoplenaj okuloj li pensis pri tempoj pasintaj, antaŭ ducent aŭ eble nur cent jaroj, kiam oni punis tiujn, kiujn oni ne plu amas, se oni entute iam ajn amis ilin, unue forhakante per adzo la brakojn, tiam la gambojn, kaj fine ankaŭ la kapon. Nun oni ankoraŭ tion same faras, sed forsegante unue la kapon. Ĉu io ŝanĝiĝis, ĉu ni intertempe fariĝis almenaŭ iomete pli bonaj, jen grava demando respondinda.

La laborego estis, pro la motorizitaj segiloj, fakte segilegoj, tre bruega. Certe tio ne plaĉis al la genajbaroj, kiuj estis devigataj resti interne de sia domo, ferminte ĉiujn siajn pordojn kaj fenestrojn!

Kelkajn horojn poste, eble kvar aŭ ses, la laborego estis finita kaj la arbego mortinta. Benu ĝin! La viro en la mortinta ĝardeno povis nun, la postan tagon, komenci sian laboregon. Li devis ekde nun eksemi novan gazonon, planti novajn florojn, arbustojn ktp. Pasis la jaroj. La ĝardeno refoje kreskis. Aperis floroj, staŭdoj kaj arbustoj. La viro, kiu loĝis tie, fariĝis iom post iom multe pli feliĉa. Li iris de planto al planto, parolante kun ĉiu el ili. Iun matenon, kiam li parolis kun iu el la arbustoj, kiu estis tre belega, li subite ekploris. Li estis konstatinta, ke la spirito en la arbusto estas tiu sama, kiu antaŭ jaroj elligniĝis el la granda giganta arbego. Nun ĝi, je la grandega ĝojo de ambaŭ, enligniĝis en la plej belegan arbuston de la ĝardeno!


Kiel la aliaj

Laure Patas d’Illiers

Monato 2015/08-09

„Ni estas fremduloj ĉi tie. Ni adaptiĝu.”

„Rigardu la aliajn, kaj agu tiel, kiel ili agas.”

Nun mi staras sola inter la aliaj. Hodiaŭ estas la unua tago. Tiu nova loko estas granda korto. Staras multaj uloj ĉi tie. Ili ne parolas, ili nur staras dise en la vasta korto. Ili ŝajnas malĝojaj. Mi vidas unu, kiu eĉ ploras. Ĉu iu mortis? La etoso estas plena je malĝojo. Mi sentas ĝin. Pro tio mia brusto premiĝas, mi iomete penas spiri.

Subite, ekaŭdiĝas fortega, sibla sonoro. Paniko trafas min. La bomboj tuj falos, necesas kuri kelen! Sed la aliaj ne kuras. Ili estas tre kuraĝaj. Ili kviete paŝas al la rando de la korto kaj eniras pordon. Mi sekvas la vicon. Ni ne malsupreniras al kelo, ni eniras grandan ĉambron.

Tiu ĉambro plaĉas al mi, ĝi estas hela, kun buntaj muroj. Ni ĉiuj sidiĝas. Dolĉa muziko plenigas la ĉambron. Mi tute forgesas la bombojn, la danĝeron. Ina voĉo ekkantas, kaj ĉiuj kunkantas. Mi ne komprenas la vortojn de la kanzono, tamen ankaŭ mi provas kanti.

Silentiĝas. Granda ulino malfermas libron kaj laŭtlegas. Mi ne komprenas tiun lingvon. Plaĉas al mi ŝia harmonia voĉo. Longe daŭras la legado. Mi enuas. Miaj kruroj ŝatus moviĝi.

Denove ekas la forta sonoro. Mi ne plu timas ĝin. Neniu ŝajnas timi ĝin. Ni revenas eksteren, en la grandan korton. La uloj disiĝas. Ili ne plu malĝojas, ili grupigas sin, kunparolas, kelkaj krias aŭ ridegas.

Eta ulino alparolas min, per afabla tono. Mi ne komprenas, mi nur ridetas al ŝi. Pro sia ruĝa robo, ŝi aspektas kiel floro. Ŝi odoras je sapo. Mi ŝatus tuŝi ŝian brilantan hararon. Ŝi ripetas sian frazon. Mi daŭre ridetas al ŝi. Ŝi paŭtas, deturniĝas kaj foriras.

Ulo kuras kriante. Li alproksimiĝas, ekpuŝas min. Mi falas teren. Tuj li frapas min. Li krias, ripetante ĉiam la saman vorton. Certe insulto. Kial li koleras? Ĉu pri la etulino? Kial li batas min? Doloras min la kapo. Mi timas. Neniu interesiĝas, neniu rigardas nin. Ĉu oni kutimas bati unu la alian ĉi tie? Subite mi memoras: „faru kiel la aliaj”. Mi ekstaras, mian koron plenigas granda kolero. Mi frapas, frapas denove lian vizaĝon. Li forkuras. Nu, bone.

Ĉiuj reeniras la ĉambron. Nun, la granda ulino parolas. Mi rigardas ŝin. Mi ŝatas ŝian rideton, ŝiajn pacajn gestojn. Ŝi fingromontras la ŝrankojn en la ĉambro. La aliaj malfermas la ŝrankojn, deprenas objektojn, kaj manipulas ilin. Mi neniam vidis tiajn objektojn. Mi ne komprenas, pri kio temas. Ili koncentriĝas pri tio. Devas esti io serioza. „Faru tiel, kiel la aliaj”, mi memoras. Do mi manprenas du strangajn objektojn kaj movas hazarde miajn manojn.

Tempo pasas. Neniu rigardas min. Mi lasas la objektojn kaj iras al muro. Mi rigardas la muron. Estas multaj fendetoj en la muro. Ili aspektas kiel maldikaj desegnaĵoj. Mi rigardadas. Formiĝas bildoj de arbobranĉoj, de flugantaj birdoj.

La forta sonoro pelas nin en la korton. La granda pordo de la korto nun estas malfermita, ekstere vidiĝas la strato.

Ĉiuj rapide eliras tra la granda pordo. Mi sekvas ilin. Mi ekvidas Panjon, mi kuras al ŝi, ni brakumas.

En ŝiaj brakoj mi flustras en ŝian orelon. „Panjo, mi ne ŝatis la lernejon. Mi ne plu iru tien.”

Laure PATASD'ILLIERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17