Kio estas Esperanto?

Esperanto estas internacia lingvo, kiu apartenas al neniu nacio. Ĝi estis inventita por ebligi senperan komunikadon inter homoj. Ĝi estas facile lernebla, kaj ne havas esceptojn. Unu paĝo sufiĉas por detaligi la regulojn de ĝia gramatiko.

Ĉu ne la angla estas la hodiaŭa internacia lingvo?

Nu, ne ĝuste:

  • Nur 7% de la monda enloĝantaro uzas la anglan kiel denaskan lingvon; aliaj 7% lernadis la lingvon je nivelo de baza konversacio.
  • En la plimulto de la landoj, escepte de turismaj urboj, la enloĝantoj ne parolas la anglan entute.
  • La angla estas malfacile lernebla. Ĝi havas vastan vorttrezoron, kaj multajn esceptojn kaj neregulajn formojn. Estas malfacile lerni ĝin je alta nivelo.
  • En ĉiu renkontiĝo kun anglalingvanoj, ili ĝuas avantaĝon: ili havas perfektan akĉenton kaj regas la lingvon altnivele. Se temas pri Esperanto, ĉiuj estas egalaj, ĉiuj troviĝas en la sama deirpunkto, neniu havas avantaĝon super la alia. Ekzemple, Esperanto ne havas akĉenton – ĉiuj elparolas ĝin uzante la akĉenton de sia nacia lingvo.

Kial mi lernu Esperanton?

  • Pro la beleco de la simpla sed sprita kaj preciza strukturo de la lingvo.
  • Ĉar pere de Esperanto oni povas renkonti homojn en la tuta mondo – kaj paroli kun ili rekte, senpere de iu alia lingvo, kiel egaluloj – ĉu en la interreto ĉu en renkontiĝo vid-al-vida.
  • Ĉar Esperanto allogas interesajn homojn, ĉiuj kun certa komuna afero – ilia elekto de Esperanto.
  • Ĉar ĝi ebligas krei kaj ĝui originalajn verkojn – literaturon, poezion, muzikon – precipe por homoj, kies nacia lingvo ne furoras en la mondo.
  • Ĉar vi povas partopreni en internaciaj aranĝoj de Esperanto-parolantoj, sen bezono de tradukistoj. Grandskala kongreso okazas ĉiujare, ĉiufoje aliloke en la mondo, kaj krome ankaŭ multe da aliaj pli malgrandaj renkontiĝoj.
  • Ĉar vi povas vojaĝi en la mondo, ĝuante la gastamon de Esperanto-parolantoj en iliaj propraj hejmoj.
  • Ĉar post kiam vi lernis Esperanton, estas multe pli facile lerni aliajn naciajn lingvojn.

Ĉu vere estas tiom simple lerni Esperanton?

La lingvo estas facile lernebla pro la jenaj kialoj:

  • Simplaj gramatikaj reguloj.
  • Oni prononcas ĉiun vorton fonetike, t.e., laŭ la maniero, kiel ĝi estas skribita. Diktaĵo estas senutila en Esperanto.
  • Ne estas esceptoj aŭ neregulaĵoj.
  • La lingvo estas bazita je radikoj, el kiuj vi povas konstrui multajn vortojn uzante sistemon de prefiksoj kaj sufiksoj. Tiamaniere vi povas lerni vastan vorttrezoron relative facile.
  • La Esperanta vorttrezoro estas bazita je eŭropaj lingvoj, sed ĝi ankaŭ enhavas vortojn el aliaj lingvoj.
  • La lingvo estas belsona – ĝi sonas iel inter la hispana kaj la itala.

Tamen, temas pri lingvo ĝuste kiel ĉiu alia lingvo en la mondo. Oni povas akiri bazan regadon de Esperanto proksimume dekoble pli rapide ol regadon de la angla, ekzemple. Sed se vi volas atingi kompletan regadon, vi devas investi tempon kaj penon.

Ĉu okazas iu ajn Esperanto-aktiveco en la Interreto?

Esperanto prosperas en la reto. La lingvo estas ideala por la reto – ĉar ĝi ebligas rektan komunikadon inter homoj en la tuta mondo, sen bezono je perado de alia lingvo. Ekzistas retejoj, blogoj, forumoj, podkastoj, yutubaj kanaloj – ĉiuj en Esperanto. Ekzistas Vikipedio en Esperanto. En la mesaĝo-programo Telegram aperas pli ol 1,000 mesaĝoj tage en la ĝenerala Esperanto-grupo, kaj la agado tie okazas tage kaj nokte, senĉese. Iam oni kutimis diri, ke la suno neniam subiras en la Brita Imperio. Tio jam ne veras delonge. Tamen, oni povas tion diri pri Esperanto, kies parolantoj efektive loĝas ĉie en la mondo.

Sed ĉu ĝi vere estas vera lingvo, per kiu oni povas esprimi ĉion ajn? Ĉu ĝi havas vortojn por ĉio?

Kompreneble. Oni povas pruvi tion per la simpla fakto, ke multaj infanoj kreskas kun ĝi kiel ilia denaska lingvo. La lingvo havas slangon, ŝercojn, kantojn, folkloron, gazetojn kaj magazinojn, literaturajn konkursojn – ĉion, kion vi imagas.

Donu al mi unu frazon en Esperanto

Nu, ni komencu per la plej grava frazo: “Mi amas vin.”

Do, kiel mi povas lerni Esperanton?

Ĉiu povas trovi manieron taŭgan al li aŭ ŝi. Nuntempe estas tre furore lerni Esperanton en la interreto kaj uzi la poŝtelefonon.

Ĉio-ĉi, kompreneble, estas senpaga: