Kio estas Esperanto?

Esperanto estas internacia lingvo, kiu apartenas al neniu nacio. Ĝi estis inventita por ebligi senperan komunikadon inter homoj. Ĝi estas facile lernebla, kaj ne havas esceptojn. Unu paĝo sufiĉas por detaligi la regulojn de ĝia gramatiko.

Ĉu ne la angla estas la hodiaŭa internacia lingvo?

Nu, ne ĝuste:

Kial mi lernu Esperanton?

Ĉu vere estas tiom simple lerni Esperanton?

La lingvo estas facile lernebla pro la jenaj kialoj:

Tamen, temas pri lingvo ĝuste kiel ĉiu alia lingvo en la mondo. Oni povas akiri bazan regadon de Esperanto proksimume dekoble pli rapide ol regadon de la angla, ekzemple. Sed se vi volas atingi kompletan regadon, vi devas investi tempon kaj penon.

Ĉu okazas iu ajn Esperanto-aktiveco en la Interreto?

Esperanto prosperas en la reto. La lingvo estas ideala por la reto – ĉar ĝi ebligas rektan komunikadon inter homoj en la tuta mondo, sen bezono je perado de alia lingvo. Ekzistas retejoj, blogoj, forumoj, podkastoj, yutubaj kanaloj – ĉiuj en Esperanto. Ekzistas tre ampleksa Vikipedio en Esperanto. En la mesaĝo-programo Telegram aperas multaj Esperanto-grupoj.

Sed ĉu ĝi vere estas vera lingvo, per kiu oni povas esprimi ĉion ajn? Ĉu ĝi havas vortojn por ĉio?

Kompreneble. Oni povas pruvi tion per la simpla fakto, ke multaj infanoj kreskas kun ĝi kiel ilia denaska lingvo. La lingvo havas slangon, ŝercojn, kantojn, folkloron, gazetojn kaj magazinojn, literaturajn konkursojn – ĉion, kion vi imagas.

Donu al mi unu frazon en Esperanto

Nu, ni komencu per la plej grava frazo: “Mi amas vin.”

Do, kiel mi povas lerni Esperanton?

Ĉiu povas trovi manieron taŭgan al li aŭ ŝi. Nuntempe estas tre furore lerni Esperanton en la interreto kaj uzi la poŝtelefonon.

Ĉio-ĉi, kompreneble, estas senpaga: