Poemaro

Wally DuTempe

Patro Mortis

Kiam mia patro mortis june
Patrino sentis La Dion pune
Ŝia edzina vivo endis
Dio ŝian vivon fendis

Sento de Rekon’

Kafdrinkas en aerodrom’
Atendi flugon hejmen
Aŭdas ritmon de metronom’
Ĉu karulo apudvenen?

Ridetas la person’
Tremon sangatestas
Varmo de la ton’
Voĉo neaŭdeblas

Sento de rekon’
Emo apudesti
Preter la rezon’
Temo animfesti

Koro ardgravitas
Alestas nekonato
Tamen rekonatas
El vualo de pasinto

Pensi ja nenion
Lasi amsugesti
Senti ja animon
Sopiras ja muziki 

Deziras animsaluti
Flugo jam baldaŭas
Koro stumblas pensi
La lingvo apenaŭas

Brasiko aŭ Testudo?

En ĝardeno kion faras vi brasiko?
Ignoras limakojn ĉar vi kaŝas kapon?
En verda osteca ŝelo de testudo?
Ĉu por aktori faris vi karapacon?
Kaj gratas la grundon por demeti ovojn
El sino via, de ventro tro volupta.
Finu nun viajn teatrajn surscenigojn!
Idoj pretas rampi por marnaĝo nupta.

Indiĝenaj popoloj ‘kantas’ kiel kanarioj por la tero.

Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj?
Kiujn la ministoj portis en minejojn
Averti pri asfiksio de spirgasoj
Mortigaj se glutas spasme en la plumojn?
Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj –
Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj
Ministo karba, devas li fulge fosi.
Kanario kapta volas ĝi forflugi,
Libere sori, surfi sur ventondoj
Kante ĉerpi, kaj sen kaĝe amdeklari
Al amato ien alte super arboj.
Ministoj karbaj ne volas sin sufoki
Pro laboro pena, borantaj subtere
Devigas birdetoj asfiksie morti
Por sekure, ili manlaboru lukre.
Ĉu vi aŭdis pri kantantaj indiĝenoj?
Kiuj manifestacias, vojojn blokas
Atentigas la firmaojn pri danĝeroj
Provas protekti la naturan medion
Devigi indan etikon de teramo?
Kiaj strangaj partneroj sed ne volantaj –
Firmaoj, ekspluantoj de senviva materio
Laŭ nefleksebla homcentriga linea tempo.
 

Alifonte

En Polinezio estis gardantoj de la popolo
Kies scio saltis radiksente el la tero
Venis de bestoj, akvoj, aeroj, fajroj
Sezonoj. La cikloj karambolis onde
Inte, ante, onte ondume kiel
Supre de surfondoj en Polinezio
Tiuj skiis la akvajn akumuliĝojn,
Ondumintojn renverse elsuĉinten de la plaĝoj,
Skiis per ligno la hulojn sub ŝaŭmrompiĝoj
De vortice altiĝantaj ondumontoj ĝis
Krestrajde spertis la ĉiaman NUNON!

—————————————–

( Richard Dawkins originis la esprimon, memeo, en sia libro ‘The Selfish Gene’ en 1976 ) Ĉu li malgajis kiam plimulto voĉdonis referendume en 2016 forlasi la Eŭropan Komonumon?

 

Memeo kaj geno 

Klarigis li –
Memeo egale valoras kiel geno.
Memeo nomas ĉian eron
de kultura informo
kiun unu menso donas al alia menso.
Pensoj, ideoj, teorioj, kutimoj,
Kantoj, dancoj, artoj,
Kaj Lingvoj.
Kaj tiel plu, tiel plu, plu, plu.
Memeoj reproduktiĝas kaj evoluas
Same kiel genoj en biologia evoluo.
Ili ekzistas aliforme por adaptiĝi
Por variigi, mutacii, konkurenci, heredigi
Kaj bezonas ĉiajn engaĝigojn
Por plu vivi, plu vivi, por plua
Evoluo.

Klarigis li –
Memeo egale valoras kiel geno.
Geno indikanta proteinon
Ekzistas en multaj statoj
Kiel Rusaj pupoj nestas unu en alian.
Genetikaj aliformiĝoj kreas
Diversecon por sekurecoj
Por ekresaltemeco de detruo, ek, ek ,ek
de ajnaj ŝanĝkondiĉoj
En mondo de
Geologiaj kataklizmoj
Kaj klimataj katastrofoj.

Ungeto

Mi vidis
La novan lunon
En delikata
La nove aperanta
Ungeto
De mia
Nepeto

Riparejo veturila

Kiam la aŭto riparejo gapas
Atendante ĉiajn veterilojn
Kun stanggaŭĝoj pretaj,
Ĉu mi memoros la kampojn
De la rajdantaj gaŭĉoj
Kie kuretis infanoj post hundidoj?

Silento horora

Kiam dolorigas miajn orelojn
La akre tranĉiga bruo de tertrema sireno
Kiajn sentojn revenigos
La kian silenton post kiaj kolapsoj,
Ĉu dolorigos miajn orelojn
La manko de vivosignoj?
Ĉu plej eta krio
Esperigos miajn orelojn?

Silento oni diras estas ora
Sed post tertremo horora!

Tagnokte

Mi ofte havas samajn ideojn.
Ĉu arboj maltrankviliĝas
Kiam la samaj ventoj trablovas
Iliajn verdajn kapojn
Tagnokte?

Tradicioj de la Amiŝoj

Mi vekiĝas en urbeto Amiŝa
Centro de farmkulturado varia
Kie kamparanoj arde bienumas
Virinoj kun ŝtrumpoj nigraj, longaj jupoj
Viroj kun barboj maturaj, ŝelkoj elastaj
Resistas kontraŭ influoj modernaj.
Nenia monoagrikulturo monotonas
Kampoj novalas
Porkoj, bovinoj paŝtas ĉe nekulturata plugter’
Rotacio de rikoltoj kutima afer’
Maizo, milio, luzerno, tritiko
Pennsylvaniaj kampoj jen bunta stebaĵo.
Trarigardante gastejan fenestron
Subite mi aŭdas sonon ‘klip klop, klip klope’
De feraj hufŝuoj ritme sonritme ‘klip klope’
Antaŭ ol mi vidas kaleŝon nigran, ikone Amiŝan
Dratradioj kirle kaŝitaj pro radrapidec’
Kaj aĝa presbitero per gvidperfektec’
Bridas sian ĉevalon por halti
Kaleŝon kiel aŭto
En traveturebla memserva vojo
Por depreni
Monbiletojn de pagista maŝino
Per plasta
Debitkarto.

Rulŝtuparo

Viro paŝas supren per erar’
Sur suben ira rulŝtupar’
Kap’ kaj nuk’  kurbe pendas,
Ĝibulo li  ja ŝajnas
Li tutcerte ja ostaĝ’
De osteoporoza aĝ’
Okuloj fikse rigardantaj
Al portantaj palmoj siaj,
Fingroj fringrumante je impet’
Ĉe etekrana   komputilet’.
Apudiĝas korpoj niaj
Li paŝas tutsenmove.
Mi staras rulŝtupmove.
Sed supoz’ eraro mia
Li nek emerito nek hermit’
Ne febla korp’ de kripligit’
Kaŝiĝis junulo en kaduka form’
Bebmolan haŭton ne tuŝis ŝtorm’
Senkonscia li pri ĉirkaŭaĵ
Ĉar perilo sola la mesaĝ’
Ĉu paŝrada gerbila saĝ’?

Hajkoj

Amiko fora
Sentu ridantan sunon
Plej amikara

Bandito
Fingrumas scivoleme.
Prociono

El nebulo
Jen videblas
nuda kverko

RESPONDO AL ‘REE PRI PACO’
de Jiri Korinek 1986 en “Poemaro por Paco”

Pri tio ja emas mi temi
ke ni jes emas emi
Pri l’ paco jes poemi,
Jes ja mi certon havas,
ke paco seme kreskas
Ĉar akvo igi emas
estaĵojn pli komplikajn
vegetalajn, animalajn
sociojn interdependajn.
Ne stulto kaj frenezo
diktas klimata la admono.
Amebo, kverko, homo
Ĉio estiĝis el la akvo
lantante la amo ankaŭ
Atendas akuŝon baldaŭ
post vi, post ni —
Triumfos post la agoni’
homcerba civilizaci’!