Poemaro

Wally DuTempe


Patro Mortis

Kiam mia patro mortis june
Patrino sentis La Dion pune
Ŝia edzina vivo endis
Dio ŝian vivon fendis


Sento de Rekon’

Kafdrinkas en aerodrom’
Atendi flugon hejmen
Aŭdas ritmon de metronom’
Ĉu karulo apudvenen?

Ridetas la person’
Tremon sangatestas
Varmo de la ton’
Voĉo neaŭdeblas

Sento de rekon’
Emo apudesti
Preter la rezon’
Temo animfesti

Koro ardgravitas
Alestas nekonato
Tamen rekonatas
El vualo de pasinto

Pensi ja nenion
Lasi amsugesti
Senti ja animon
Sopiras ja muziki

Deziras animsaluti
Flugo jam baldaŭas
Koro stumblas pensi
La lingvo apenaŭas


Brasiko aŭ Testudo?

En ĝardeno kion faras vi brasiko?
Ignoras limakojn ĉar vi kaŝas kapon?
En verda osteca ŝelo de testudo?
Ĉu por aktori faris vi karapacon?
Kaj gratas la grundon por demeti ovojn
El sino via, de ventro tro volupta.
Finu nun viajn teatrajn surscenigojn!
Idoj pretas rampi por marnaĝo nupta.


Indiĝenaj popoloj ‘kantas’ kiel kanarioj por la tero.

Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj?
Kiujn la ministoj portis en minejojn
Averti pri asfiksio de spirgasoj
Mortigaj se glutas spasme en la plumojn?
Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj –
Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj
Ministo karba, devas li fulge fosi.
Kanario kapta volas ĝi forflugi,
Libere sori, surfi sur ventondoj
Kante ĉerpi, kaj sen kaĝe amdeklari
Al amato ien alte super arboj.
Ministoj karbaj ne volas sin sufoki
Pro laboro pena, borantaj subtere
Devigas birdetoj asfiksie morti

Por sekure, ili manlaboru lukre.
Ĉu vi aŭdis pri kantantaj indiĝenoj?
Kiuj manifestacias, vojojn blokas
Atentigas la firmaojn pri danĝeroj
Provas protekti la naturan medion
Devigi indan etikon de teramo?
Kiaj strangaj partneroj sed ne volantaj –
Firmaoj, ekspluantoj de senviva materio
Laŭ nefleksebla homcentriga linea tempo.


Alifonte

En Polinezio estis gardantoj de la popolo
Kies scio saltis radiksente el la tero
Venis de bestoj, akvoj, aeroj, fajroj
Sezonoj. La cikloj karambolis onde
Inte, ante, onte ondume kiel
Supre de surfondoj en Polinezio
Tiuj skiis la akvajn akumuliĝojn,
Ondumintojn renverse elsuĉinten de la plaĝoj,
Skiis per ligno la hulojn sub ŝaŭmrompiĝoj
De vortice altiĝantaj ondumontoj ĝis
Krestrajde spertis la ĉiaman NUNON!

—————————————–

( Richard Dawkins originis la esprimon, memeo, en sia libro ‘The Selfish Gene’ en 1976 ) Ĉu li malgajis kiam plimulto voĉdonis referendume en 2016 forlasi la Eŭropan Komonumon?


Memeo kaj geno

Klarigis li –
“Memeo egale valoras kiel geno.
Memeo nomas ĉian eron
de kultura informo
kiun unu menso donas al alia menso.
Pensoj, ideoj, teorioj, kutimoj,
Kantoj, dancoj, artoj,
Kaj Lingvoj.
Kaj tiel plu, tiel plu, plu, plu.
Memeoj reproduktiĝas kaj evoluas
Same kiel genoj en biologia evoluo.
Ili ekzistas aliforme por adaptiĝi
Por variigi, mutacii, konkurenci, heredigi
Kaj bezonas ĉiajn engaĝigojn
Por plu vivi, plu vivi, por plua
Evoluo.

Klarigis li –
“Memeo egale valoras kiel geno.
Geno indikanta proteinon
Ekzistas en multaj statoj
Kiel Rusaj pupoj nestas unu en alian.
Genetikaj aliformiĝoj kreas
Diversecon por sekurecoj
Por ekresaltemeco de detruo, ek, ek ,ek
de ajnaj ŝanĝkondiĉoj
En mondo de
Geologiaj kataklizmoj
Kaj klimataj katastrofoj.


Ungeto

Mi vidis
La novan lunon
En delikata
La nove aperanta
Ungeto
De mia
Nepeto


Riparejo veturila

Kiam la aŭto riparejo gapas
Atendante ĉiajn veterilojn
Kun stanggaŭĝoj pretaj,
Ĉu mi memoros la kampojn
De la rajdantaj gaŭĉoj
Kie kuretis infanoj post hundidoj?


Silento horora

Kiam dolorigas miajn orelojn
La akre tranĉiga bruo de tertrema sireno
Kiajn sentojn revenigos
La kian silenton post kiaj kolapsoj,
Ĉu dolorigos miajn orelojn
La manko de vivosignoj?
Ĉu plej eta krio
Esperigos miajn orelojn?

Silento oni diras estas ora
Sed post tertremo horora!


Tagnokte

Mi ofte havas samajn ideojn.
Ĉu arboj maltrankviliĝas
Kiam la samaj ventoj trablovas
Iliajn verdajn kapojn
Tagnokte?


Tradicioj de la Amiŝoj

Mi vekiĝas en urbeto Amiŝa
Centro de farmkulturado varia
Kie kamparanoj arde bienumas
Virinoj kun ŝtrumpoj nigraj, longaj jupoj
Viroj kun barboj maturaj, ŝelkoj elastaj
Resistas kontraŭ influoj modernaj.
Nenia monoagrikulturo monotonas
Kampoj novalas
Porkoj, bovinoj paŝtas ĉe nekulturata plugter’
Rotacio de rikoltoj kutima afer’
Maizo, milio, luzerno, tritiko
Pennsylvaniaj kampoj jen bunta stebaĵo.
Trarigardante gastejan fenestron
Subite mi aŭdas sonon ‘klip klop, klip klope’
De feraj hufŝuoj ritme sonritme ‘klip klope’
Antaŭ ol mi vidas kaleŝon nigran, ikone Amiŝan
Dratradioj kirle kaŝitaj pro radrapidec’
Kaj aĝa presbitero per gvidperfektec’
Bridas sian ĉevalon por halti
Kaleŝon kiel aŭto
En traveturebla memserva vojo
Por depreni
Monbiletojn de pagista maŝino
Per plasta
Debitkarto.


Rulŝtuparo

Viro paŝas supren per erar’
Sur suben ira rulŝtupar’
Kap’ kaj nuk’ kurbe pendas,
Ĝibulo li ja ŝajnas
Li tutcerte ja ostaĝ’
De osteoporoza aĝ’
Okuloj fikse rigardantaj
Al portantaj palmoj siaj,
Fingroj fringrumante je impet’
Ĉe etekrana komputilet’.
Apudiĝas korpoj niaj
Li paŝas tutsenmove.
Mi staras rulŝtupmove.
Sed supoz’ eraro mia
Li nek emerito nek hermit’
Ne febla korp’ de kripligit’
Kaŝiĝis junulo en kaduka form’
Bebmolan haŭton ne tuŝis ŝtorm’
Senkonscia li pri ĉirkaŭaĵ
Ĉar perilo sola la mesaĝ’
Ĉu paŝrada gerbila saĝ’?


Hajkoj

Amiko fora
Sentu ridantan sunon
Plej amikara

Bandito
Fingrumas scivoleme.
Prociono

El nebulo
Jen videblas
nuda kverko


RESPONDO AL ‘REE PRI PACO’

de Jiri Korinek 1986 en “Poemaro por Paco”

Pri tio ja emas mi temi
ke ni jes emas emi
Pri l’ paco jes poemi,
Jes ja mi certon havas,
ke paco seme kreskas
Ĉar akvo igi emas
estaĵojn pli komplikajn
vegetalajn, animalajn
sociojn interdependajn.
Ne stulto kaj frenezo
diktas klimata la admono.
Amebo, kverko, homo
Ĉio estiĝis el la akvo
lantante la amo ankaŭ
Atendas akuŝon baldaŭ
post vi, post ni —
Triumfos post la agoni’
homcerba civilizaci’!


Korniko

El Konsiloj de la Indiĝenaj Saĝoj

Se renkontas kornikon al kialo ne strebu.

Vin vizitas transformiga estulo, akceptu.

El nigra nenio venos feliĉa hazardo.

Estu silenta, ne cerbe enketu per ardo.

Restu pigre, milde kiel senagaca mielo.

Korniko jen koloro de la nigra ĉielo.

Ĝi la maluman mondon nefizikan travivis

Ĉe rando de la tempo alie konsciiĝis,

Kie potencoj aliformiĝas nefizikaj.

Fluganta ĝi sinkronis kun la scioj mistikaj.

Dumnokte aŭskultis apud silentfluga strigo.

Atendis blinde por alĥemia aperigo

De sekretoj por estuloj akva, tera, fluga.

Korniko havas sekretojn por vekiĝo homa.

Atendu silente ne strebu pene per ardo.

El nigra nenio venos feliĉa hazardo.


KRIZALIDO

Sezone serĉas pasporton!
Raŭpoj fluas Meksikion.
Necesas burokratio.
Fari pupajn stadiformojn
Metamorfozajn kontrolojn.

La Fino De Tempo

Ne pliaj sableroj
Por sablohorloĝoj
Pro muroj eluzitaj.
La tempoj finitaj!

Mortletero Skizita Nigre

Pri: Ĝisela Braŭn.

Kiam juna mi svatis amikinojn distance
Maloportune por tuŝi dum en ritmo dance,
Manskribis amleterojn pere de Esperanto
La lingvo Internacia kiel edzperanto.

Anticipa promeno plezuris al poŝtkesto.
Ĉu de Olga, Ĝisela, Ann aŭ Kloklo pri festo,
Detaloj pri rendevuoj sed kongresprivataj
Ĉu fotoj kun la notoj pri agoj amrilataj.

La leterkesto sidis sur apudvoja fosto,
El ligno de arbaro, Kanada sovaĝforsto.
Narcisoj flavaj kreske ridetis primavere.
Koro kaj miaj sonĝoj imagis prisomere,

Kiam instruisto havas libertempon vagan.
Mi jam faris planon, atendas konsenton ŝian.
Tegmenton, plankon kaj porton havis tiu kesto
Por ambirdoj vere estus hejmaloga nesto.

La pordon mi malfermis, koverton vidis unu.
Adreso Frankfurta, pri mia 'Ĝisela' sunu.
Sed strange preslitere vortoj majuskle aferas,
Kiel burokrata dokumento; pensoj sferas.

Dikrando enkadrigas la etikedsurfacon.
La koloro nigra aĉplenigas ties spacon.
Fingroj impete sed nevole disŝire servas,
Elpaki kion ŝia frato prov-advokatas.

Kondolencoj kaj detaloj pri tre aĉa murdo.
Frenezulo mortpafis Ĝiselon sur la strato.
Ŝi hejmon celis post koncerto,'Brahms' Rekviemo.
Maniulo murdis ŝin por groŝa tantiemo.

Polico trovis inter roboj de ŝi koncertaj
Kortuŝan taglibron, notoj al mi apertaj.
"Mi iras nun al mia koncerto plej ŝatata,
Konfesas pri mia sonĝo rave sopirata,

Tuŝapude kunesti en 'Elsinor' Danlando,
Amindumi sur arĝenta sablo, tia strando.
Tranokti kun vi en mia lito, kaj sopiru,
Ke vi restu kaj neniam per trajno foriru."

Malĝojo, emocia aflikto min kripligis.
Nenia kondolenco nek fortbrando mildigis
Miajn angorojn ĝis mi aŭskultis fatalisme
Al rekviemo levi ŝin de mi Optimisme.


Kanadaj Raŭpoj

Sezone serĉas pasporton!
Raŭpoj flugas Meksikion.
Necesas burokratio.
Fari pupajn stadiformojn
Metamorfozajn kontrolojn.

Ganto Perdita

Ne ploru pro
La perdita ganto
Ĉe pluva pavimo
Kies lanan stomakon
Eltiras patrina muso
Kies koro instinkte
Sekvas kosman
Urĝon fari
Generan neston.
Ne ploru tro!

Forglitos Urboj

Pri la urba fiziko de glaciglitoj,
Pro degelo forglitos Londono ŝajne
Mahattan, Mumbai, Pacifikaj insuloj kiu ajn
Ili forglitos maren post diskreviĝo de polusglaĉeroj
Kiam montsupraj glaĉeroj iĝas glaciriveroj
Pro aŭtoj, aviadiloj, industrioj, polucioj, avidaj homoj, kaj egooj
Forglitos glacio kaj loĝkvartaloj de Islando.
Degelos, kaj forglitos la glaciejoj de Groenlando
Ĝis avko inundas nazotruojn niajn,
Kiam digoj, kaj domfostoj ne pli utilos.
Teruloj sen tero naĝos kiel fiŝoj
Inter la rubaj flosaĵoj de dronantaj metropoloj.
Forglitos Ateno, Rangoon, Vankuvero
Ĉielskrapuloj pinte restos kiel hompostsignoj
Sen vivaj kaj kadukaj kiel la detruita regno de Ozymandias
Ĝis nenio plia restas kaj ĉirkaŭe
Nur la blua maro etendiĝas ĝis la horizonto.
Sube restos fabelaj rakontoj de iamo
Kiel imagoj pri Atlantido subakviĝinta
Literaturo, arkitekturo, belarto, ĉu vere estis?
Ĉu io leviĝos denove kiel feto el la fekunda utero de la maro?

Miaj Tri Nimfoj




‘Kara Kvieteco’ aspektis teda diino

Silente enuigis senvorte, senfine.
Volis sidi, mediti, filosofii profunde
‘Kara Kvieteco’ ne mia inklino.
‘Fara Moveco’ ŝajnis agrabla amiko
Ni agis, ni pagis, ni ĉion preparis
Vendis, aĉetis, tre sprite plenumis
Farendaĵojn, komisiojn per bela apliko
Dum vorticoj, metiaj, profesiaj, rapidas
Pensis mi atendi por ‘Kara Kvieteco’
Ĝis ‘Fara Moveco’ per moka kunklaĉo
Diris ke ‘Kara Kvieteco’ per nenio sufokas
La emojn produkti, lukri, aĉeti, amasiĝi
Aŭton, domon, veston, aparaton, beston.
Por konfesi la veron. Mi sentis la mergon
Kiel frukto trempita ĝis maceraĵo estiĝi
Memo infuzita, marinita, saturita, solvita
Nek agas memstare nek movas mempense.
Dependiga, toksa maniulo gapante trance
Dronanto en marĉo saviĝon serĉanta.
Perdita; apude aperis ‘Kvieteco Kara’
Kiu ŝvebis supre de maronda nubo
‘Aŭskultu’ mi aŭdis,’ al ‘Fida Flustreto’
Kaj ekparolis tutklare la diino nimfa.
“Amu vian vivon. Trovu la signifojn.
Via memo kun amo sufiĉas. Min fidu!
Per koro kiel kolombo vian spiriton animu
Tiam kviete sincere amu la virtojn.
Estu ama, modesta, lojala, findema
Justa, honesta, paca servemulo
Taktoplena, danka, kompatemulo
Estu kuraĝa amiko neniam juĝema.
Per viaj agoj virte virtuozu.
Pli bone kvieto sen akto
Ol movo sen silento
La virto mem rekompensu.”

Amkulero, ĉizita el ligno (tradicio de Kimrio )

Ĉu vi amas arbojn?
Se jes, arbo alportos
Amon al vi per
romantika AMKULERO
Ĉizita el ligno
kun simboloj de
amkvalitoj kaj intencoj de
svatanto.
Tial, sopiranta amanto
vi pensu pri arbo,
el la multaj, kiujn vi amas
de koloroj, teksturoj kaj aromoj
de tiuj laŭdataj de poetoj,
La arbo de vivo,
la arbo de saĝo
la arbo de scio
la arbo de amo
de libereco kaj eterneco,
sed plejparte de la sezonoj
printempo,somero,aŭtuno kaj vintro.
Memoru ties amdonacon
de ombro,de ŝirmejo,de frukto
de ligno por totemoj indiĝenaj
por skulptaĵoj de famuloj – tuŝŝtonoj,
gardostarantoj, savgigantoj,
parencaro kaj memoro.
De grundaj biomoj per fungaj radikaj retoj
ili kreas kanopeojn por nestado de birdoj.
ili nutras multajn estaĵojn.
ili manĝas karbondioksidon el la atmosfero
transformante ĝin en branĉojn, radikojn, trunkojn-
resanigantoj de la planedo
ekosistemgardistoj
donante oksigenon, stabiligante grundon,
produktante akvociklon
Ni fotu ilin.
Ni pentru ilin.
Ni parolu kun ili
Ni laŭdu ilin
Ni plantu ilin
Ni brakumu ilin
Tiam certe alvenos
amo de svatanto
Ligna amkulero
kun amkuleraj simboloj-
ĉizita hufumo por bonŝanco,
kruco por kredo
sonoriloj por geedziĝo,
koroj por amo,
radoj por subteno,
seruroj por sekureco
ankroj por hejmo
pilkoj por kvanto da bedoj-
Amkulero!


MI, TARZAN!

#1
Mi, juna, provis imiti heroon, Tarzan
De komiksoj, arba akrobato
kaj arketipa sovaĝa infano
kreskigita en afrika ĝangalo
fare de la Mangani-simioj;
kiu poste travivas civilizon,
nur por malakcepti ĝin
kaj reveni al sovaĝejo
kiel heroa aventuristo
#2
Estis grandega cedro en najbara arbaro.
Ĝi havis grandegan cirkonferencon.
Dika branĉo etendiĝis de trunko.
Paralele al la grundo, forta brako.
Orte ĝi turniĝis supren, pugno al la suno.
Fiera brako kun granda fleksita bicepso.
Paĉjo mia pendigis ŝnurojn ambaŭflanke de la vir-ŝvelaĵo.
Mi estis dekkvar jara kaj bankostume imitas Tarzanon.
Mi pendis, svingis, grimpis forte kaj alte provflugis.
Mi fleksis muskolojn, premegis ŝnurojn kaj saltis brave,
Mi grimpe suprensvingis al arba kanopeo
Laca mi haltis kaj rigardis muskon kaj sciurojn
Kaj rigardis supren al la verda firmamento
Dum lumpikoj penetris branĉo-frondojn.
Tiam pli forta instigo pelis min
suprengrimpi svingŝnuron novcele
Nudaj piedoj pinĉas la kanabo-fibrojn.
De la supro nudbruste
mi vidis vulkanon, kies elĵeto
sendas fajrofumon ĉielen.
supren mi grimpis ŝnuron-
elspire suben mi glitus ĝis
-inter-gamba ŝnurfrotado-
stimulis skrotan sinosenton
de alvenonta vireco
kaj mi spiralis laŭ ŝnuro
al erupcio de vireco
ĝis staranta nudpiede
okazis tertremo
en junhoma histo
kaj vulkane
mi ŝanĝis
la mondon.


Mia Hundo Paki

Aŭtune,
Kiam rustigas la vojon cedraj frondoj
kiam matigas la marĝenon aceraj folioj
Mi promenis kun miaj hundoj
Plutono, Saŝa, kaj Paki
kiu eĉ post entombigo
Tamen gvidas nin
kien ajn ni iras
per spuroj de odoro.
li, estro de la patrolo.
Ni alfrontas ekventojn,
kiuj susuras foliojn
promenas preter reflektoj
kiuj ondetas en flakoj
nigra-blanka ŝafhundo,
ĉio pri okupo –
ne estu por li kareso
ariga laboro lia intereso
alfa hunda ŝafpelo
per direktiga makzelo
Neniu kareso en seĝo,
Tio estas lia leĝo.
Li estis kiel spegula ŝtono
Kie vidiĝas mi en ŝablono
Li ĉiam konservas sian suverenecon,
kaj neniam montras servantecon.
La amikeco kaj mistero
de plenluno
rezervita intimeco
sen troigoj.
Li nek miajn genuojn nek manon lekis
kaj lerte vortojn sinprofite elektis
sed per rigardo reĝe zorgema
per silenta vivo neniam postulema.
montris lojalecon
rezervita por koramiko.
Eĉ nun, kie la cedraj frondoj rustigas la vojon
Li gvidas nin.


Arbo Por Mia Hundo

Mi trovis
endanĝerigitan
cedran arbidon
apud paŝita vojo
post kiam mia hundo Pakston mortis.
Per kulero mi transplantis ĝin
sur lian tombon.
Ok jarojn poste
la cedro fieras
je Kristnasko
kaj sidas apud mi
Ornamita de neĝflokoj
nova amiko
fortika pro radikoj
generitaj de
lojaleco
sindonemo
kaj svinganta
vosto de feliĉo.


Ĉu miaj Kokinoj Avaras?

Neniuj ovoj estis demetitaj hodiaŭ.
Ĉu mi kritiku miajn kokinojn
Ĉe Solstico en Kanado?
Ke ili estas avaraj
demeti ovojn?
Mi pensas, se mi estus kokino
kaj mia spiro videblas kiel neĝo
Mi ankaŭ ne elirus el mia ŝedo
Kaj konservus ovon aŭ du
Por varmigi miajn plumojn.
Mi pensas, ke mi estas avidulo
Ĉar nur mi dekadence deziras
Miksi ovon aŭ du
kun lakto por rumtrinkaĵo
Ĉe Kristnasko.


Majno kaj Profesoro

Kiam mi vidas Peter Crawford,
rakontanto de la televida filmo,
“Nomadoj de La Vento”
mi atendas servon
de teo kaj skonoj
sub pajla tegmento
de manĝpavilono
en Franca Polinezio.
Apud mia tablo
la fama profesoro
kaj flavbeka birdo
ekkonkursas por dolĉaj bulkoj.
La preleganto etendas manon
por preni skonon
el palmfolia korbo.
Majno kuras kriatante
laŭ la bambuo-restoracia balustrado,
tenas kapo alte,
ŝvelas brusto brave,
vastigas vostoplumojn ventumile,
trotpaŝas vetkonkurse
kiel jungilponeo
por gajni la premion,
orkrustajn skonojn.
Mano de la lekcianto
haltigas ĝin abrupte.
“Jen mia juĝa lekcio
Vi estas enpenetra specio.
Malkvalifikita!”



Mi, ĉe Restoracio Gaugin

Mi malkontentas,
Sen kunulino
Ĉe vespermanĝo
en polinezia manĝpavilono.
Kaj hezitas gustumi suk-aroman
‘mahi-mahi’ fiŝaĵon
forkpinte-kiam mirigas min
tenante porcion ĉebuŝe,
Nuda gambo.
Mi vidas
Korpon
Movhaltan
Dancpretan
Provok-atakan –
Je ruĝbruna
Pajla plafono.
Mola muskola
Sed ŝlima maleolo
Montras piedetojn
Tremantajn piedfingretojn.
Verd-griza geko
En lanterna lumo
Piedfingrojn unu, du, tri
Etendas.
Okuloj spegulas
Fiksrigardas
Sian frandaĵon
‘nono’ muŝon,
Kaj vip-langume
Englutas ĝin.
Kunulo manĝa! aah!
Kaj lang-langvore
Mi buŝumas
‘mahi-mahi’ fiŝaĵon.


Kosmologio de Akvoguteto

El la esenco de La Nekonceptebla,
La Granda Mistero,
Energion malrapidigis
Por videbligi materion eksperimente.
Atmosfera enkorpigo, la akvoguteto
Aperis el La Nevidebla Ĉio, nude,
Sentis sian emon por sia memo kaj
Memkonscie kovris sin per nubo,
Enuiĝinte resti suspendita ĉiele, ribelis.
Elpelinta de ĉielo, eksentis potencialon
Por kontrasta memkonstato
Kiam faliginta desupre suben
Trafis glaĉeron, frostiĝis ĉe monta pinto,
Kuraĝon kaj spertojn gajnis
Degelis, strebis, identige superis obstaklojn
boris vojon suben tra morenon
AHH la defion kaj gloron de individuismo.
Akvoguteto en rivero
Gravuris plonĝe trapasejojn
tra valojn, kaj kampojn,
trafis montojn kaj skulptis kanjonojn.
Karesis fiŝetojn, kirliĝis sub akvofaloj
Bruetis kante supre de ŝtonetoj
Miris pri ludantaj lutroj
Speguligis smeraldajn lagojn
Kaj tre sukcesa gratulis sin fiere, kaj
Serpentume ripozis en delto de plenumo!
Identiga memfido kontentiga!
Sed teruro!
Subite Nenio kaj Ĉio ĉie
Akvogutetoj ĉie ĉie ĉie
Sed nenio kadre rekonebla gutetpersone
Nenio diferencige spertita de kulturmemoro
nek moreno, nek valo, nek lago,
nek kanjono, nek delto, nek akvofaloj.
Atendis ĝin
Nur senfinan maro
Sub Suno kaj
Vaporiĝo al nevidebla energio
La Nekonceptebla.


Esperanto Formiĝis Kosme

Esperanto parole spruĉeteris gaje
el ama buŝo de Ludoviko Zamenhof.
Morfoligiaj partikloj dissemiĝis vente,
helplingva pandemio, babiliga aerosolo
por interkompreniĝo popola,
kaj el nazoj gutetoj disflugis,
kaj enspiriĝis kaj elspiriĝis
dum homoj kantis belsone,
freŝe, kaj gutis vortoj dolĉe,
fluge, en arioj de operoj,
Odiseadis poeme, originale, traduke
De arkipelagoj kaj trans montoj
el buŝoj multgentaj; pluvegoj,
kaj plengorĝe torentis
tra urboj, rivere. Ĉe urbodomoj
Amasoj aplaŭdis. La dolĉa akvo plaŭdis
Ĝis dolĉaj vortspruĉetoj renkontis
Maskitajn blasfemojn, maskitajn kritikojn
Nacilingvajn vakcinojn
kontraŭ fenomeno nova,
infekcia idiomo homara.
Sed dolĉakvaj eroj kolektiĝis
sindefende por Dua Ondo,
Pulme leviĝis voĉvaporo el landoj,
Kreante atmosferajn riverojn
kaj per fundamento unuigataj
pluvege trairis maskojn kaj rubojn.
Ĝis la helplingvo unuiga osmoze vivon sentis,
akiris impeton al vivodaŭro
ĝis vorto, dolĉakvo, kaj amo
iĝis helplingvo matura
kaj senteme kreis, verke
kaj onduladis, haŭtkarne
sur la pelvaj kaj ventraj
histoj de viviga impeto,
Kaj per ama premo
venis penetro inspiriga
en la konstelacio, La Lakta Vojo,
de homa aspiro al plenumado
io inda je generado formiĝis kosme,
io grava okazis en la universo,
formoŝanĝo en la historio de tempo
de Stefano Haŭking
kie la Alfo kaj Omego de Amo
estas nesciataj.
Ĉu lingva stelo laŭ plano?
Ĉu kometo kun ekscentra orbito?
Ne gravas, ĉar kiam gentvortoj planediĝis
kiel interlingva energisistemo
Morto maleblis ĉar
Pulsas la lingvo termodinamike
kie asteroidoj obeas kosmologiajn leĝojn.
Esperanto formiĝis kosme.


Korako, nigra Mesaĝisto de la Malpleno

Ĉu Korak’, la fulga fluganto de la Malpleno
Ekaperas al vi, paŝe saltas kriĉe nigre?
El sferoj kie ĉio estas senforma peno
Estiĝi el spacspiraloj por vivi malpigre.

Ĉu Korak’, nigra Mesaĝisto de la Malpleno
Provokas vin pri viaj internaj psikaj timoj,
Provokas vin pri memkreita demonda sceno.
Ĉu Korak’, flugilfrape kulpigas vin pri krimoj.

Serĉu por kuracilo en magio de Korak’.
Se leza la koraka magi’, anoncu pri lim’,
Fajrigu foliojn, petegu per fuma tabak’,
Se bona, vi ofertu agloplumon pro estim’.

Se korakaro vorticas brue-nigre-true
Malaperu per kaŝiĝo kiel vulpo frue.



Kastoro, Avataro por Konstruantoj

Kastoroj, famaj farantoj de besta regno
Instruas pri multporda akva doma desegno,
Konservi alternativon, tiel malfermata
Estu ĉiam eliro preta, kaj ne blokata.

Loĝejoj en kaj el akvo, ŝajne amfibiaj,
Preskaŭ flosantaj por familioj senfobiaj.
Montras fortan emocion de la familio.
Geedza paro teama, alta harmonio.

Patrino kaj patro dolĉe trunkojn maĉas
Akraj dentoj science branĉetojn tekse tranĉas.
Padelvostojn navige svingas geedza paro,
Post atingosento de sukceso, jen riparo.
Ĉiu scias kiel kompletigi la laborpecojn
Kiuj apartenas al si, honoras talentojn.
Tiaj domoj estas fortaj muroj, kiel digoj
Kreas lagojn , marĉojn por akvobirdoj kaj pigoj.



Linko, Indiana Fonto de Sekretoj

Se volas trovi sekreton, imagu linkon
Kato sekretema; hartufigas orelpinton
Granda Silento, klarvidulo tempe kaj space
Malkaŝanto de mensaj bildoj montre kaj trance
Sekvu sub la firmamento suprojn de indiko
La ĉeeston; per viaj oreloj sentu per mimiko
En nigra nokto atentu, tenu ilin pinte!
Ofertu tobakon kaj sekretoj venos inte
Linka kuracilo ekvenos el la kamuflo!
Aŭskultu silente voĉon ĉe orelotufo
Timojn, memtrukojn, ignoru; estu vi tre lerta
Kiam aŭdiĝas linko el arbaro aperta.



Frato Mefito

Mefito la avataro de paŝa memfido.
Korpa sinteno mova ne estas la perfido.
Vosta svingo kaj promeno jenas memrespekto.
Memsento sen egoismo estas sendifekto.
Mefito montras, ne necesas ĉikani, vundi
Ataki, turmenti, balsfemi aŭ superforti,
Kiam ĉiuj fibroj same vibre resonancas
Ĉar via vivo sendube, senperturbe dancas.
Konu vin mem kiel mefito kiu odoras
Ĝenul’ hezitos kiam vi okupon adoras.


Lutro Rolmodelo

Lutro de indiĝena popolo, avataro,
Instruanto de virtoj por vilaĝa idaro,
Pri ecoj inaj kaj viraj por pariĝoj belaj,
La glatajn korpajn atentu, movoj instrucelaj.
Ĝoje ludas pare lutroj akve, aere, grunde,
Glitas ili gracie kun familio garde.
Prizorgeme, atente, ame lutroj gepatras,
Kvankam age ĉio ŝajne tohuvabohuas.
Lutro estas personigo de multitaskado.
Lutro estas mentoro de movema vartado.
Lutro aventurema, respondeca estulo,
Longa, fleksebla, enketema vivulo.
Lutro korpe kaj spirite diras optimismu,
Komunuman la vivadon pace kunpartumu.
Balancu psikan sangon, instinktas la libido.
Glorigu atingojn aliulajn por la tribo.
Se tiel vi agos lerte via vivo lutros,
Neniam via agtagordo malgaje putros.



La Kvar Sferoj

‘Biosfero’ sumo de ĉiuj vivebligantoj
Suno, grundo, akvo, ĉeloj, plantoj, kaj vivuloj
Vivaj endoj de la krepusko de vivo ara
‘Biosfero’ heredaĵo de planedo rara.
‘Biosfero’ la fundamento por tera vivo

‘Etnosfero’ la sumo de ĉiuj ideoj
Imagoj, intuicioj, mitoj kaj memoroj,
Homa sperto ekde la krepusko de konscio.
‘Etnosfero’ heredaĵo de homarascio,
‘Etnosfero’ ne eblas sen globa Biosfero

‘Egoosfero’ sum’ de ĉiuj malvirtoj homaj
Akaparo, milito, kaj detruoj mediaj
Homa eco ekde la krepusko de konscio
‘Egoosfero’ venen’ por viva biosfero
‘Egoosfero’ por la viv’ estas detruenda

‘Sciosfero’ sumo de ĉiuj la vivsciencoj
De ĉiuj homoj agantaj por pacaj vivoj
Plia evoluo en ĝardeno de konscio
‘Sciosfero’ povas integri ĉiujn vivulojn
Arojn, parojn, marojn de nia planedo rara
Kie vivo ekzistas kiel sur ŝelo de persik’!



Progreskaptiloj

Paŝsana homo
Inventas transportilojn
Aŭtojn kaj liftojn.
Malmuskoliga progres’.
Iru gimnastikejon!
Midĝli inventis
La freonan fridujon.
Ĉiela truo!
For ozona ŝirmilo
Nin hantas haŭta kancer’!
Piŝta motoro
Karbona haladzo tro
Olea epok’
Varmiĝas la klimato
Detrua progresilo!
DoDoTo venen’
Insekticido aĉa
Mortas la birdoj
Raĉel Karson verkas la
La ‘Silentan Printempon’.
Scienco misa!
Homo rompas atomon
Bruliga bombo
Nuklee mortigos nin?
Fina progreskaptilo?


Irigacio (Tankao)


Eŭfrata river’!
Sumero, Babilono
Kulturkojnskribo
Akvumi sekan grundon!
Plugi, semi, kalkuli.

Irigacio!
Salto al civilaci’
Agrikulturas –
Rikoltoj kreskas ĝis la
Mara salo invadas!

Pli da nutraĵoj
Pli da bestoj kaj homoj
Novaj homleĝoj
Kreska komerca lert’ sed
Venis latenta falo!


La salŝtoneroj
De intaj oceanoj
Kuŝis malice
Dezertigi la kampojn
De sensciuloj.

Irigacio!
Ĉu bona progresilo?
Aŭ dependiga
Kaŝa progreskaptilo
De sataj homamasoj?



Kanada Papilio

Bunta papilio pensas
Migri suden Meksikion.
Pandemio! Kvaranteno!


Pano kaj Pandemio

“Mia mio, pandemio!
‘Kovid la deknaŭa!’
Skua ŝoko por kompano.
“Alvenas la Diabla!”
Krias voĉ’ infana!
“Panon! panjo, pandemio!
Preĝu, preĝu por la Pano.
Baku, baku, baku!
Hejmen venu ame.
Panjo, panon, ĉiutagan!
Ni alpreĝu Dion.
Ni petegu ĉiutagan!
Pano kreas amon
Knedu paston,
Por la vivo.
Pano venkos
Blokos pandemion!”
“Panjo faru panon
por familio kaj por ĉiu
Faru, faru, faru!
Paneon planas pandemio.
Farunon gistu ame.
Knedu, knedu kaj jes sale.
Formu mane, mane, mane
Fajru fajnan fornon.
Mi vin protektos
Diras voĉ’ plenkreska
Mi bakos, bakos, bakos!”
“Vi min helpu!
Blankajn blankajn la panbulojn
En fornen puŝu, puŝu!
Zorgu, zorgu viajn fingrojn
Ne ferfornon tuŝu.
Ni baku, baku, baku!”

Novbakita la panbulo
Krakas krakada sono
Krusto ore firmas
Feliĉe kantas buterpano.


Panbulaj aromoj leviĝas ŝvebe
Butergutoj fantome fulmetas
varme, dolĉe, animbonguste.
La Pano de Abraham’
Glore transcendas racion.
Greno spiras transsubstancige
Kartilage, oste, muskole, Kriste
Pano sankta homumas histe.
“Romp-partumu panon
Pandemio en Inferon!”



Printempo.

La sezono kiam
La verdaj lipoj de fruktarboj
Montras siajn ruĝetajn
Langojn.



La Karoto


Ĉu ni punu seksvoremajn la karotojn
Kiuj fikas arde teron sen permesojn
Firme, rigide, per daŭraj plonĝaj agoj
Dum ĉiaj la someraj varmegaj tagoj
Ili emas terpatrinon plezurigi
Neniam pensas reagon pridemandi.
Ĉu ni boris bone? Ĉu ni faru plie?
La Terpatrinon homoj perfortas scie.
Senkulpa karoto laŭnaturas pie.



La Florbrasiko


La florbrasiko plenigas palan cerbon
Per sekretaj la seksvivoj de ĉiaj
Plantoj ; pri fruktiĝaj klaĉoj plej diversaj.
Skribas kuratore en karnecan lobon
Notas verdajn fantaziojn, fiorgiaj
Volvas node en pensigaj vegetkodoj
Sekuro de amoroj en grizaj faldoj,
Pro mitozosporaj perfid-fungoj fiaj.
Nesekse reproduktiĝantaj spionoj.
Sub grunda policanaro de ĝardenoj.



La Cepo


La cepo amas sin ĉirkaŭbrake
Premas amore ĉiutavole.
Diafane ĝia haŭto urĝas.
Pli profunde, pli profunde volas
La cepo vokalumas sensone
Dum O,o,oj,oj etumas globe
Ĝis travidebla koro plej amata
Aperas kiel punkto ‘Omega’.
Se Evo manĝis biblie cepon
Ĉu estus pli da homaj ploroj
Pli da amoroj aŭ homaj gloroj?



Panja poeto foje diris

Fekunda penso el mi iris
Fingretoj, oreletoj paraj?
Akuŝintencoj miaj vortaj?
Aŭ ĝi naskito antaŭtempa?
Nudvundeblas sub neona zum’
En kovilo sub elektra lum’?
Vartej' baras min de la flagreto –
De vivo en haŭtfalduleto.
Ĉu manlevas ĝin la kritikist’?
Vangon premas mi en la persist’
Al vitra mur’ kiu baras min
Oh, deziras plue moldi ĝin?
Sopiras aldoni vortojn du?
Sed devas pacienci – nu.


Insulo ‘Darsi’ Izulejo Por Lepruloj


En Kanado la rakonto pri la trakto
De la malsano ‘Hansen’,ja aĉa akto
Se la skurĝo de ‘lepro’ malsanigis vin
Esperu esti blankul’, kaj ne estu Ĉin’.

Juvelo verde arba belas al okul’
En arkipelago plej bela la Insul’.
En ‘Haro’ la markolo, Insulo ‘Darsi’
Kvazaŭe flosas plezure vin inviti.
Situas ĝi enire al Saliŝha mar’.
Foje leprejo, de karcero kaj koŝmar’,
Insulo ‘Darsi’ en ‘Haro’ la markol’
Leprula izulejo por Ĉina la popol’,
Sen sanigkuraco de iu kuracist’.
Pro atrofio de korpopartoj la persist’
‘Forportu ilin’, kolero, maltolero!
Pro mukozaj aĉnodetoj de la haŭto
Pro aĉaspekto oni timis apudest’
Al homoj afliktitaj de la Biblia pest’
Okazis en Kanado en milnaŭcenta jar’
Maljusta arestado far la policanar’
Oni punportis la leprulojn pro bacil’
Forportis tiujn de urba domocil’
Al insulo Darsi, en Haro la markol’
Ne la blankuloj sed nur ĉina la popol’
Pro timego de la vido de gangreno
Pro la haŭtaj erupcioj la forpreno.

Kabanojn, necesejon, kaj ĝardenon
Konstruis laborantoj la tombejon
Ne la blankuloj sed la malsanuloj mem
Bredis porkojn, ŝafojn, bovinojn por la krem’
Insulo ‘Darsi’ en ‘Haro’ la markol’
Lepruleja karcero por Ĉina la popol’
Sen saniga helpo por tia Kanadan’
Kvankam laboranta li apudesta civitan’
Marŝipo varojn deponis kvaronjare
Medikamentojn ne, nur nutraĵojn are.
Preter plaĝo neniu persono paŝis
Kiam provizojn boatoj proviantis.
Nek flegisto, nek helpema kuracist’
Nenia helpanto eĉ ne purigist’.
Ratoj formordis sennervajn piedfingrojn
Dum Ĉinoj dorme ne sentis la dolorojn.
Post morto kriploj enteriĝis tutsenmane
Postsigno mankis por memori pli humane.
Sed vortoj miaj aŭdigu hontindan la rakonton.
Ĉu mortintaj voĉoj ankoraŭ klamas en la venton?





En Kliniĝanta velboato ili seksumadis


Forta ekvento klinigas velboaton mian
Tial mi mankaptas la lofan flankon.
Sub la vela bumo amordezirantaj gevelantoj
Sin tenas tenere amkarese.
Dume ŝaŭma blankakvo inundas la ŝipkorpon.
La svingkilo vibresone murmurigas la pavezon.
Videble la amdeziraj korpoj de miaj samŝipanoj tremblas
Sinalkroĉantaj unu la alian je fervoro ekstazega.
Meze de tempesto miaj okuloj kaj buŝo gapas!
Ek la stirilo forte rezistas kontroladon.
Ne estas tempo ferli, disastro ekvenos.
Sub vela bumo viro levas sian korpon sur vironon
Korpoj artropode etendiĝas arde seksdezire
Kaj nun la irisa orkoloro ŝanceliĝas
Paro de libeloj blu-arĝent-oraj
Ŝvebantaj je flugiloj diafanaj
Kopulacias amtutplene surbume!
Ho ve! La boato renversiĝas kaj
Helpkrie mi eble dronos.
La insektoj
Suprenen ĵetitaj
Je ok flugiloj
Finfike soras!


Pro Suno Dankon


“Pro suno dankon!
Ĝi alvenis post uzo
via, ne mankon
Sentas de rotacio
Tra fajra kosmo”
//////////////////////////////////

Fratino Kolibro

El Konsiloj de Indiĝenaj Scioj
Floron morfis korako magia
al kolibro, por ĉiela arko sia,
respektata kiel feroca batalant'
de sankta belo, zumzumanta defendant'
vojaĝa aŭguro, por la forir' bonŝanc'
premio por labor', suĉfloro la donac'
Soru supren-suben, iru ajndirekten
flanken-rektan, ŝvebu, iru malantaŭen
Akceptu amon, ora dolĉa la nektar'
Estu tia birdo, de belo avatar'
Ĉu el delica dulipa lonicero
Ĉu el zinnio flaveca folisfero
Imitu kolibron, via medikament',
Diskonigu ĝojon-tra via firmament'!


Niaj Prapatroj

Ni pensu serioze antaŭ ol malestimi niajn senspinajn
prapatrojn.
Ameboj
Limakoj, cimoj, araneoj, abeloj, skaraboj, meduzoj, koraloj, omaroj,
kraboj
Ili regis la mondon.
Ankoraŭ
Purigas akvon
Polenigas kultivaĵojn
Reciklas nutraĵojn
Konservas grundojn esti produktivaj.
Nun unu el kvin el la senspinuloj eble formortos
Pro la vertikalaj
spinhavaj drakoj
Kies
Modaj manioj por ekonomia ekspluatado
Kemie detruas ankaŭ
libelojn.
Libelo, impelo
al ribelo!


FLOROJ

FLOROJ
En la kretaceo
kantigis amon roze
kreis poezian prismon
Tapiŝis mirinde la mondon
Per la transcenda ama alĥemio
transformis sunlumon en sukeron.
Tiele ili kreis luksbankedon da fruktoj
Poste floroj negocis la helpon de bestoj
ilian kooperon, dolĉeco por livero al kunulo
Diversaj animaloj gustumis la sukerojn en fruktoj,
kaj konvertis dolĉajn mielojn en energion kaj proteinojn.
tial nova mondo de varmsangaj mamuloj
ekviviĝis.
Sen floroj
sonoriloj
ne sonorus
nek
k
a
n
t
u
s,
vi


Bioma Pakto

Kiam abstraktaj ekzistadaj demandoj
preskaŭ forhakas mian orelon-
flustras 'Stela Stela Nokt' de Vincent van Gogh
sugestion de estiĝa paradigmo
ke la mondo estas pli grava ol mi mem
ke birdoj kantos, floroj dancos en maten'.
idea salt' al universa aparten'
evolua memkonscio por vivten'
kaj arbuŝtoj mantelas verdajn foliojn
kaj rozaj azaleoj koloras tagojn
akveca nebuloza privilegio
vivabunda tergloba biologio.
Alaŭdoj anoncas ĝin sunleviĝe
Floroj dolĉfruktojn kreskigas klorofile
Necesas ne strebi sed akcepti la fakt'
per kosmogenezo vivas BIOMA pakt'.


Etaj Limonadistoj

Ĉu io pli Kanade nostalgia dumsomere
ol kruĉeto, citronoj, akvo, sukero, glasetoj,
kaj kirlantaj kuleroj fingre agigitaj de infanoj
gaje sidantaj en seĝetoj ĉe apudvoja tableto
atendante la halton de aŭto por vendi
kun panjo
limonadon?


Agla Instruo

Tribano rigardu aglidojn flugi provante
Gepatroj ĉiele spiralas kriĉe vokante
La Aglo, Avataro de Spirito videblas.
Proksime al montpintoj la instruoj aŭdeblas.
Provu, provu la viajn novajn flugilajn plumojn
Risku, risku kaj konkeru viajn vivotimojn.
Aglidoj aŭskultu, miajn konsilojn aŭskultu
De nesto provflugu, ne hezite eksaltu
Vi kapablas vivi en la spirita regno
Tamen resti ligita al la tera mortregno


BALENA DANKESPRIMO

Okulo de baleno
reflektanta lageto en maro.
La dankesprimo en okulo,
liberigata de skuba plonĝisto
de ŝnurreta fiŝkapta koŝmaro.
Ĉu universalas de senkulpa kaptito?


Urso, Grava Indiĝena Avataro

Kiam la Polusa Spirito regas
kaj la glacia vizaĝo de morto surteras,
Al vi ni petas!
Ho Grava urs-avataro
de forto kaj potenco,
Kiel ni povas travintri
la frostan vizaĝon
de trans-morto?
Oranĝa laktumo de salmo instruas
Ho Helpa urs-avataro
de resanigo,
kiel ni povas utiligi
la saĝosonĝon
de trans-dormo?
Dorso-frotoj sur arbotrunkoj memorigas
Ho Silenta urs-avataro
de spirita saĝo,
Kiel ni povos atingi
la agrablan kapablon
de trans-formo?
Auskultu al radikoj de sanktaj arboj