Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj? Kiujn la ministoj portis en minejojn Averti pri asfiksio de spirgasoj Mortigaj se glutas spasme en la plumojn? Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj – Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj Ministo karba, devas li fulge fosi. Kanario kapta volas ĝi forflugi, Libere sori, surfi sur ventondoj Kante ĉerpi, kaj sen kaĝe amdeklari Al amato ien alte super arboj. Ministoj karbaj ne volas sin sufoki Pro laboro pena, borantaj subtere Devigas birdetoj asfiksie morti
Por sekure, ili manlaboru lukre. Ĉu vi aŭdis pri kantantaj indiĝenoj? Kiuj manifestacias, vojojn blokas Atentigas la firmaojn pri danĝeroj Provas protekti la naturan medion Devigi indan etikon de teramo? Kiaj strangaj partneroj sed ne volantaj – Firmaoj, ekspluantoj de senviva materio Laŭ nefleksebla homcentriga linea tempo.
Ĉu tiu paĝo plaĉis al vi? Se jes, bonvolu ŝati ĝin, kaj tiel rekomendu al aliaj legi ĝin!